VII. Gimnastiko por artaj sistemoj

Naskiĝis arta sistemo. Al objekto, nocio, sento, kiun ni volas prezenti al la konsumanto, ni aldonas duan objekton – komparon kaj ricevas rezulton. Konsiderante la leĝon pri idealiĝo, ni elektis la komparon el la resursoj – super- aŭ sub-sistemaj elementoj. Sed kiel arta sistemo evoluas plu? Kiel fari ĝin pli forta, pli efika?

Al novnaskita infano oni aplikas specialan gimnastikon, kiu postulas minimuman penon, sed provizas bonajn rezultojn. Histori-artaj esploroj permesis trovi ion similan ankaŭ por artaj sistemoj. Du ekzercoj, du potencaj fortigiloj...

Mobilis in mobile

Nova sistemo naskiĝas sufiĉe rigida, solida. Tial la unua ekzerco, nepra etapo, tra kiu pasas en sia evoluo ĉiu arta sistemo, estas dinamikiĝo. Kiam vi vidas nedinamikan sistemon, vi povas kuraĝe profeti – ĝi iĝos elasta, dinamika. Ni konsideru kelkajn ekzemplojn de dinamikiĝintaj sistemoj.

Gazeto «Literatura un Maksla» (Latvio) 1985.06.07 rakontis pri la ekspozicio de pentristo Pauls Sprindzans (metalaj ornamaĵoj): «Lakonan laŭ la formo, modifeblan ornamaĵon 'Transformoj' oni povas rekonstrui proksimume en 30 variantoj». Ĉi tie dinamikiĝo okazis pro ŝanĝo de ligoj inter subsistemoj de la verko. Tio permesas en la sama verko krei plurajn «subverkojn», kiuj kune rezultigas la figuron de transformoj.

Dinamikiĝo evidentigis ebla eĉ en tiom nedinamika arto, kiel beletro.

Novelo de fratoj Strugackij «Heliko sur deklivo» konsistas el du partoj: «Kandid» kaj «Administrejo». La partoj estas interligitaj nur per la agadloko kaj mencio de komunaj por ambaŭ partoj personaĵoj. La aŭtoroj avertas, ke oni povas legi tiujn partojn en ajna ordo – pro tio iom ŝanĝiĝas la ĝenerala impreso.

Dinamikiĝo aperas ne nur sur la nivelo de verko, sed sur ajna, sufiĉe alta nivelo en la hierarkio de artaj sistemoj. Jen ekzemplo kiel dinamikiĝas sistemo «dialogo»:

Stefan Pale el londona «Sunday times magazin» en artikolo «Kvardek du demandoj al Mario Vargas Llosa» skribas: «... en romano 'La vera vivo de Aleĥandro Majta' la leganto trovos dialogon de herooj, en kiu kunas paroloj, okazintaj kun 25-jara intervalo. Kiel rimarkas kritikistoj, la eventoj, kiuj en tradicia romano prezentiĝas por la leganto sinsekve, ĉe Llosa estas splititaj tiel, ke la pasinto, la nuno kaj la estonto kunekzistas kvazaŭ samtempe kaj reciproke interpenetras» /*citita laŭ revuo «Za rubeĵom», 1987.02.06 – 12*/

La dialogo iĝis elasta, ĝiaj partoj ŝanĝas la lokojn, miksiĝas.

Jen kio okazas en teatro. Lastatempe spektaklo metas antaŭ sia subsistemo – scenografio – taskon: helpi prezenti la emocian staton de la herooj.

«La komencan fazon de efika scenografio en kreado de I. Blumbergs oni povas vidi en dekoracioj por scenaĵo de A. Volodin 'Kvin vesperoj' (reĝisoro Kimele, drama teatro en Valmiera, 1971). La surscenigo estas racia kaj lakona... La scenejon sekcas muro. Ĉe la muro lokiĝas tablo, seĝo, fera lito, malnova telefono. En fundo de la scenejo videblas mallarĝa koridoro, finiĝanta per nigra pordo. Kiam la heroino travivas malfacilajn aŭ helajn momentojn de la vivo, la muro ŝanĝas sian pozicion, malrapide moviĝas profunden. Malfermiĝas la vasto de la scenejo. La spektanto preskaŭ fizike sentas la vaston, kaj kunsentante esperojn, atendojn de la heroino, kvazaŭ vidas, kiel malfermiĝas novaj horizontoj de ŝia vivo» /*E. Jaunzeme, Funkcionala scenografija Ilmara Blumberga dailrade, en libro: Latviesu telotaju maksla, Riga, «Liesma», 1975, p. 46*/

Altranga dinamikiĝo estas atingita en alia verko de I. Blumbergs.

En scenografio por la tragedio de Rasin «Fedra» (Latvia ŝtata Akademia drama teatro, 1975, reĝisoro T. Hercberg) la scenejon plenigas teksita ornamaĵo, kiu laŭ la scenaro ŝanĝas sian formon, kreante metaforajn figurojn. Komence blua velura ornamaĵo memorigas pri ŝipo el antikva Grekio. Post momento komenciĝas triumfa reveno de Tezeo; sub potencaj orgenaj sonoj la ornamaĵo transformiĝas al fasado de palaco. Ankoraŭ post minuto – al templo de Neptuno k.t.p.

Dinamikiĝo – ni ripetas – estas nepra evoluetapo. Konfirmante tion, dum lastaj jardekoj dinamikiĝas novaj kaj novaj branĉoj, eĉ tiaj, kia estas monumenta skulpturo.

«Neordinare brila laŭ la arta koncepto estas monumento 'Gloro al laboro', konstruita en Kutaisi en 1981 (arkitektoj V.Davitaja kaj S.Bostanaŝvili). La proponita de ili maniero estas ne simple nova. Ĝi rimarkindas pro tio, ke malfermas novan vojon por la urba monumento ĝenerale.
L' aŭtoroj ekdubis pri jarcente neŝancelebla principo de neŝanĝeblo, stabileco de urbaj monumentoj... Rezulte la arkitektoj kreis nur la ekspozician spacon... Ŝirmiloj, konstruitaj el sesmetraj paneloj kun rondaj truegoj, formis spacon, pli ĝuste aron da spacoj, en kiun skulptistoj R.Manĝgaladze, G.Kaladze, S.Kopava, G.Ramiŝvili, D.Ruhadze lokigis siajn verkojn, dediĉitajn al laboro. La skulptaĵoj post ĉiuj tri jaroj devas esti anstataŭataj per samtemaj verkoj de aliaj skulptistoj, kaj la elprenitajn skulptaĵojn oni lokigos en muzeon».

Ordo kaj malagordo

Plua ekzerco el gimnastiko por artaj sistemoj baziĝas sur malagrabla fenomeno: oni konstruas novajn sistemojn el «apudmanaj elementoj», kiuj eniris tute aliajn sistemojn kaj estas destinitaj por tute aliaj celoj. Ekzemple, kiam en kino aperis sono, gesta tekniko de la muta kino kuniĝis kun deklama tekniko de teatro. Ili tute ne kapablis kunlabori.

Tial post naskiĝo de sistemo oni devas agordi parametrojn de ĝiaj elementoj, subsistemoj.

Tasko 6. En komedio de B. Shaw «Pigmalion» lingvisto Higgins instruas florvendistinon Eliza paroli aristokratmaniere. Kia devas esti baleto laŭ tiu ĉi komedio? Ja en baleto ne licas paroli.

Neagorditaj estas du elementoj: parolo (el teatraĵo) kaj danco (el baleto). Agordi ilin eblas dumaniere: paroligi baleton (tio fakte okazas, sed ne tiom rapide), aŭ «dancigi» parolantojn. La dua vojo ĉi-okaze aspektas pli taŭga. Ni kontrolu la solvon.

«En televida filmo-baleto »Halatea« laŭ teatraĵo de B. Shaw »Pigmalion« reĝisoro A.Belinskij kaj ĥoreografo D. Brjancev ŝanĝis la suĝeton de la komedio, transforminte profesoron Higgins en majstron de ĥoreografio. Tiu frivolo helpis baletistinon Jekaterina Maksimova talente, sprite, ĉarme enkorpigi dance la karakteron de la heroino de B. Shaw».

Ankoraŭ kelkaj ekzemploj, kiuj post konatiĝo kun la regulo ŝajnas tiom evidentaj.

La lasta ekzemplo estas pleje okulfrapa. Nur-nura agordo – sed kiom kolosa estas la grado de idealiĝo. Aperis la eblo forigi amason da superfluaĵoj, kiuj devis krei la belon. La belo nun venas elinterne, el agorditaj subsistemoj, sed ne el eksteraj detaloj. «En simplo kaj modereco estas perfekto» – opiniis Brunellesko mem. /*Citita laŭ artikolo en «Literatura un maksla»*/

Agordi necesas ne nur parametrojn de la subsistemoj, sed ankaŭ parametrojn de la sistemo kun tiuj de la supersistemo.

En libro «Jurij Nikulin kaj Miĥail Ŝujdin» estas priskribita okazo, kiam en 1955 la klaŭnoj estis en Varsovio kun «Scenaĵeto sur ĉevalo». La anoncanto venigis ĉevalon kaj proponis al dezirantoj iom rajdi. Eliris «falsaj spektantoj» – klaŭnoj Jurĉjo kaj Miĉjo, kaj komenciĝis ridiga klaŭnado. En Sovetio la scenaĵeto nepre sukcesis dum pluraj jaroj.

«En la unua gastrola tago,- ekridante rakontas Ŝujdin,- la 'scenaĵeto sur ĉevalo' fiaskis. La aktoroj agis, kiel ĉiam konvinke, sen troa ludo, sed la publiko ne ridis. La klaŭnoj embarasiĝis. Ja neniu dubis, ke ĉio sukcesos... Evidentiĝis, ke la kaŭzo estas absurde simpla – perfidis la kostumoj. Kiam Nikulin kaj Ŝujdin eliris sur la maneĝon en rolo de spektantoj, laŭ ilia aspekto tuj iĝis klare, ke ili ne estas frenezaj varsovianoj, dezirantaj amuziĝi rajde, sed rusaj aktoroj, rolantaj lokanojn. La aktoroj ne konsideris, ke prezentante la scenaĵeton eksterlande, oni devas vesti sin laŭ la modo de la koncerna lando. Sekvatage oni korektis la eraron, kaj la aktoroj fariĝis nedistingeblaj de poloj. La aventurojn de mallertaj rajdantoj denove akompanis eksplodoj de ridego, dum dek minutoj skuantaj la kupolon de la cirka ĉielo.»

Komentoj, verŝajne, superfluas. Sed malgraŭ la simpleco kaj evidenteco de tiu ĉi regulo, oni obstine konstruas novajn artajn sistemojn neagorditaj, kaj poste per «kreaj suferoj» serĉas la solvojn. Kaj tiun baraktadon oni fiere nomas la «krea libero».

Tamen, ĉu eblas plifortigi artan sistemon post plena interna kaj ekstera agordo? Evidentiĝis, ke jes. Por tio oni devas la necesan parametron ... malagordi. Ĝi tuj iĝos frape efika.

Tasko 7. Groteskon en opero oni kutime atingas per tranĉaj, pikaj, «angulecaj» sonoj, intence kreataj de la komponisto. Tio agordas kun la humura teksto de arioj – aperas komika efiko. Kiel plifortigi la groteskecon? Plian «pikecon» uzi ne eblas – estos jam disonanco.

La tasko jam ne prezentiĝas komplika. Se la agordo estas plena,do devas sekvi malagordo. Teksto en komika opero estas nepre komika. Do, restas seriozigi, malkomikigi la muzikon. Tion faris, ekzemple, T. Ĥrennikov en opero «La ora bovido». Lasinte la tekston humura, li verkis la muzikon en klasika opera stilo. Siajn komikajn kanzonojn la ruzega protagonisto – Ostap Bender – kantas, kvazaŭ en itala tragedio.

Je la nomo de leĝo

Do, restis resumi. Ambaŭ ekzercoj el gimnastiko por artaj sistemoj ne estas hazardaj. Tra ili nepre pasas ĉiuj sistemoj. Tio estas leĝoj de ilia evoluo.

Lego pri dinamikiĝo. Ĉiuj artaj sistemoj laŭ sia evoluo dinamikiĝas; ligoj inter la subsistemoj iĝas pli elastaj, el «substancaj» transformiĝas al «sencaj». La subsistemoj mem fariĝas ŝanĝeblaj. La sistemo akiras eblon reagi al ŝanĝiĝantaj postuloj de la supersistemo.

Leĝo pri agordo-malagordo. Elementoj de ĉiu novaperinta arta sistemo estas neagorditaj. Laŭ evoluo parametroj de la subsistemoj agordiĝas; agordiĝas ankaŭ parametroj de la sistemo kun tiuj de la supersistemo. Post tio sekvas la etapo de malagordo, kiam la bezonata parametro malagordiĝas kun la sistemo.

Gravas konscii: leĝoj estas leĝoj. Ili nepras kaj ili taŭgas por ĉiu rango de artaj sistemoj. Por konvinkiĝi provu hejmtaske solvi jenan problemon pri tre altranga sistemo.

Tasko 8. Mondfama litova komponisto kaj pentristo M.Ciurlionis tutan sian krean vivon dediĉis al nova sinteza branĉo – li volis kunigi muzikon kun pentroarto. Liaj muzikaj poemoj devas koincidi kun liaj pentraj verkoj. Ili eĉ havas komunajn titolojn: «Poemo de maro», «Poemo de suno», «Poemo de piramidoj» ktp. Tamen eĉ en la muzeo de Ciurlionis (en urbo Kaunas), kie pendas liaj pentraĵoj, kaj sonas samtempe lia muziko, sento de nova arto ne aperas. Kial? Kiel, laŭ vi, devas evolui la nova branĉo? Eble vi povas proponi ion konkretan?



20-maj-1998