II. Per kio la morgaŭo nin regalos?

La kerno de la afero estas en tio, ke ni devas profunde esplori la evoluprocezojn en arto kaj pensi pri morgaŭo. Al ni gravas hodiaŭ ... pripensi kaj decidi, kia devas esti la arto de la morgaŭo...

A. Dejneka

Ni analizu evoluon de ankoraŭ unu interesa sistemo: disvolvo de agado sur teatra podio – la spektanto. Tradicie inter tiuj elementoj forestas interkonformo (agordo). La spektanto kaj aktoroj estas disigitaj. La problemo «kunigi» la spektanton kun spektaklo jam antaŭlonge pensigas teatrajn agantojn. Kaj tiudirekte oni jam nemalmulton faris.

La plej simplaj estas provoj de interkonfromo laŭ loko.

Pli interesaj kaj profundaj estas provoj de interkonformo per enigo de konformiga elemento.

Tia moviĝo – estas tipa ekstera rimedo. Plu ni rajtas atendi aperon de rimedo el la supersistemo.

Ŝajnas, ke la lasta ekzemplo prezentas al ni apogean atingon sur tereno de interkonformigo de spektaklo kun spektantoj. Ni provu prognozi pluan evoluon de tiu sistemo por la sama spektaklo «10 tagoj, kiuj skuis la mondon».

Plua evoluo en tiu direkto povas okazi dank' al konformigo laŭ tempo, kiam la supersistemaj rimedoj influas la spektanton dum spektaklo mem. Aperas kontraŭaĵo: la spektaklo kaj «konformigiloj» ne povas samtempe influi, por ne disatentigi la spektaklon. Estas ebla disigo laŭ tempo – oni reĝisoras la spektaklon tiel, por ke la anticipe planitajn paŭzojn plenigi per la agantaj en spektejo lokaj kaj epokaj realaĵoj de la spektaklo.

Sur sekvanta evoluŝtupo oni transiras al rimedoj de la subsistemo. Oni reĝisoras spektaklon kun partopreno de la spektantoj mem. Por komenco partopreno de spektantoj povas ne influi la disvolvon de spektakla agado.

Sur pli alta ŝtupo rolojn de la spektantoj oni povos aktivigi. La spektantoj planite efikas disvolvon de la spektakla agado. Por komenco, ekzemple, plenumante statikajn rolojn. Estas evidente, ke la tasko de la aktoroj rimarkeble plikomplikiĝos. Jen tasko montri, ekzemple, Lenin'on «deekstere» por malproksime sidantaj spektantoj, sed tute alia afero – kiam al ĉiu spektanto-rolanto devas aliri ĝuste Lenin. Aperos amaso de kontraŭaĵoj: jen en tekniko de ŝminko, jen en tereno de teatra parolo, teatra lumo, atributoj k.t.p. Sed aperos ankaŭ unu ĝenerala kontraŭaĵo. La spektanto venas en la teatron por spekti la teatraĵon kvazaŭ la unuan fojon (aŭ efektive la unuan fojon). Tio estas bezonata por pli freŝa percepto. Sed, por ke la spektaklo iru normale, sen fuŝigaj devioj de la planita ideo, la spektanto devas esti preparita. Tiun kontraŭaĵon oni povas solvi per disigo inter la sistemo kaj subsistemo. Laŭ spaco: la spektanto scias nur sian rolon en la spektaklo, nur sian lokon en ĝi; laŭ tempo: la spektanto prepariĝas plenumi sian rolon antaŭ la spektaklo.

Pri prepariĝo de la spektantoj. Ĉia industria produktaĵo, ĉiu konsumaĵo havas instrukcion. Tio respegulas la altan nivelon de komplikeco de la produkto. Multaj instrukcioj estas destinitaj por kvalifikitaj homoj (ekzemple, instrukcioj por radioaparatoj); antaŭ uzi aŭton oni bezonas studi ĝian aplikon en specialaj kursoj. Teatra spektaklo estas tre komplika produkto, sed instrukcion de la konsumanto oni ne aranĝas. Evidente, antaŭ spektaklo, precipe kun la partopreno de la spektanto mem, estas bezonata anticipa prepariĝo, ekzemple, pere de instrukcio, kiun oni povas enmanigi kun bileto. (Principojn de reĝisorado oni devas studi en lernejo, kiel oni studas bazojn de muziko aŭ literaturo).

La sekvanta ŝtupo – roloj de spektantoj kaj aktoroj en spektaklo egaliĝas. La teatro ĉesas esti profesia. Anstataŭ biletoj la spektantoj ricevas rolojn.



20-maj-1998