Ekologio

A.N.Alfabeta

Veterprognoze

La someraj monatoj en SU estos nekutime varmaj. Kompare al tiuj vintraj la temperaturo kreskos konsiderinde. Tamen ekzistas prognozoj promesantaj rean malkreskon de temperaturo fine de la periodo.

Magnetaj tempestoj prognozatas la 13an kaj 25an de junio, 4an de julio kaj 30an de aŭgusto. En tiuj tagoj homoj kun alta magneta sensiveco devas esti speciale atentaj.

Dum la somero la kvanto de favoraj tagoj, laŭ astrologiaj prognozoj superos tiun de malfavoraj kaj eĉ tiun de someraj tagoj ĝenerale. La sezono malfacilos nur por la homoj, naskiĝintaj sub la signoj de Blanka Simio kaj Blua Kreteno.

Atenton, homoj kun altigita PI-sensiveco! Ekde la 10a de julio ĝis la 3a de aŭgusto PI egalos al 3.1415. Sed inter la 5a kaj 12a de aŭgusto ĝi povas atingi ĝis 3.1415926539! En tiu periodo preferindas entute ne lasi la liton.

Tamen E kondutos sufiĉe trankvile.

Ankaŭ la gravita konstanto ne devas kreski je pli ol 3%.

La sanprotekta ministerio ĝis nun ne respondis al nia demando pri produktado de porteblaj E-mezuriloj. Per sia ignoro ĝi ankoraŭ foje pruvis, kiom fremdas popola sano al niaj burokratoj. Kaj ĉio ĉi okazas malgraŭ pluraj avertoj, kaj eĉ malgraŭ nekontestebla fakto, ke dum la pasinta sezono E atingis ĝis 2.7183!

Por iel helpi suferantojn, kooperativo «Malsuno» komencis etkvante produkti la mezurilojn. La prezo estas 290 rubloj, la pezo – ok kilogramoj.

Nia redakcio pretas helpi al ĉiuj dezirantoj akiri la mezurilojn. Sendu vian monon – savu vian sanon!



20-maj-1998