A. Ĵuravlov

Por malprudentuloj

Aŭdaca, memfida
Li staris, krianta
Al vento rapida,
Al maro giganta:
«Ĉu estas la baro
Al Homa potenco?»
Auskultis lin maro
Kun la pacienco,
Nur ondo post ondo
Al bordo rapidis,
Sed tia respondo
Neniel validis.
Ridetis etblove
Venteto vespera.
Kaj tondris denove
La voĉo fiera:
«La maron senbridan
Superos mi naĝe!»
Kaj akvon tepidan
Li iris kuraĝe
Kaj maĝis. Jam bordo
En for' malaperis,
Nur hordo pos hordo
Lin ondoj preteris.
Li solas, li feblas...
Kaj fore de l' tero
Esperi ne eblas -
Kaj mortas espero.
[=>]
Al vento adresas
Li sin kaj lamentas.
Lin ondoj karesas,
Lin ondoj turmentas.
La suno jam plonĝas
Al mara azilo.
Li dormas... Li sonĝas...
Kaj venas trankvilo...
La lasta mangesto,
La lasta ekspiro -
Kaj maro majesta
Lin glutas sen miro:
Ĝi multon ja vidis
Kaj scias. Fiere
Nur vento ekridis,
Kurante pretere.

Vi rajtas ne kredi
Al mia instruo,
Vi povas oscedi
Pro ebla enuo
De mia rakonto,
Vidante nur vortojn:
Se vi, vojaĝonto,
Kalkuli la fortojn
Levante la velon
Neniam forgesos -
Atingi le celon
Vi nepre sukcesos.



20-maj-1998