12. Tamancev

La vivo estas diable kaprica afero. Iam malofte ĝi ridetas, sed pli ofte turnas al vi postaĵon kaj montras sian karakteron. Estas strange, sed en tiu ĉi tago ĝi ridetis al ni.

Dum ĉirkaŭ horo ni pririgardadis la arbaron en ĉirkaŭaĵo de la fonto. En unu loko, sur vojo, Paŭĉjo distingis malklarajn spurojn de botoj. En herbo sur argila humida grundo ni sukcesis distingi ses premsignojn de plandumoj. Ili evidentiĝis identaj kun la trovitaj ĉe la fonto kaj de sama aĝo.

Kaj ĉi tie kaj tie estis spuroj de unu sama homo. Evidente, trinkinte, li iris al Kamenko aŭ al la gudrofarejo; tiel ni supozis, rigardinte al la mapo. Ne ekskludeblis, ke tio estis unu el tiuj, kiuj hieraŭ pripafis min tie. Sed ĉi tie li, ŝajne, estis sola. Juĝante laŭ la spurvico, li iris per afera paŝado, kun rapido kvin-ses kilometroj dum horo.

Paŭĉjo decidis sekvi en la direkto de lia moviĝo ĝis la arbarrando aŭ eĉ ĝis Kamenko. Disiĝante, mi ankoraŭfoje diris al li, ke necesas la malĉifrita teksto, li sulkiĝis, sed silentis.

Blinov kaj mi ekiris al niaj sektoroj. Ni disiris, ne konjektante, ke post kelkaj horoj la vivo ridetos al ni, kaj kiel — je ĉiuj tridek du dentoj!

Mi eĉ ne scias, kio puŝis min turniĝi al tiu perdita padeto. Estas malfacile diri, kio funkcias en tiaj okazoj — ĉu intuicio aŭ aera flarsento15. La padeto estis tute ordinara, surkreskita de herbo, kaj mi ĉiam intense rigardis sub miajn piedojn. Same kiel hieraŭ, germana kontraŭpersona mino kun eksplodilo de prema aŭ streĉa efiko estis plej multe maltrankviliganta mian organismon.

Estas mirinde, kiel en alta densa herbo mi rimarkis ĝin. Ne, ne minon, sed ordinaran kamomilon kun antaŭnelonge rompita kapeto, pendiĝinta sur la trunko je proksimume tridek centimetroj super la tero. Rompi ĝin tuŝinte dum irado, probable, povus eĉ besto, sed mi tamen turnis min tien, des pli ke mi distingis en arbustoj malfortan lumon. Mi ne faris eĉ dek paŝojn — jen kampeto. Mi komencis ĝin pririgardi kaj ekvidis sub avelujo alpremitan herbon — kvadraton je amplekso de kapoto. Mi tuta streĉiĝis — verŝajne, tiajn sentojn havas hundo, kiam ĝi faras almontran staron en ĉasado. Mi komencis priserĉi ĉion sinsekve, palpserĉi, dismovante herbon kaj branĉojn per la manoj, kaj post ĉirkaŭ dudek minutoj flanke, trans arbustoj, mi trovis kukumon — freŝegan! Kaj ĉe tio demorditan.

Mi detranĉis peceton, maĉis kaj tuj elkraĉis — ĝi estis amara. Ĝuste tial oni ĝin forĵetis. Vivu amaraj kukumoj! Vivu spuroj kaj pruvobjektoj!

Demetinte la botojn kaj la pantalonon, por ne verdigi ilin, kaj ŝovinte la pistolojn sub la rimenon de la ĉemizo, mi dividis la arbarkampeton al sektoroj kaj dum du horoj kaj duono spano post spano ĉirkaŭrampis kvarpiede ĝin tutan kaj la arbustojn sub arboj ĉe la randoj. Mi frotvundis la genuojn, kaj la maldekstran eĉ skrapvundis, tamen mi ŝvitis ne vane. En alta densa herbo trans la rando de la kampeto mi trovis duan kukumon, same demorditan kaj, kiel mi tuj konvinkiĝis, amaran, kaj trans arbusto, apud la alpremita herbo, karbiĝintan alumeton — freŝegan! — kaj apenaŭ rimarkeblajn en herbo restaĵojn de disŝutiĝinta cindro.

Tio emociis min plej multe. Spuroj de lignofajro apude ne ekzistis, evidente, de la alumeto oni ekfumis aŭ ion ekbruligis. Eble, oni detruis foliojn de ĉifra notbloko?..

Da cindro troviĝis tute mizere, tamen mi sukcesis determini, ke ĝi — ve! — estas ne papera, sed tabaka, de cigaredo.

Multe mi pagus pro tiu cigaredstumpo. Kvankam ĉio ĉirkaŭe estis pririgardita, mi komencis denove priserĉi la kampeton...



15. Aera flarsento (ĉasista termino) — kapablo de hundo kapti odorojn en aero, sed ne sur spuro.