27. En barbirejo

Pro la suno kaj sufoka aero doloregis la kapo. Obstine movante la lacigitajn, fere peziĝintajn krurojn, Andreo atingis stratkruciĝon. En la kontraŭa angulo en lignotabula dometo lokiĝis pormilitista barbirejo — dum la tago Andreo jam kvin fojojn enrigardadis en ĝin.

Li ne deziris transiri sur la sunan flankon, kaj dum iuj momentoj li hezitis. Poste li transiris la straton, leviĝis sur la peronon, al la sojlo, kaj... trovis ĝuste tiun leŭtenanton, kiun li vidis hieraŭ en la bieneto ĉe la rando de la Ŝiloviĉa arbaro.

La leŭtenanto sidis en brakseĝo, kaj la barbiro, nigrahara mallarĝbrusta maljunulo kun granda hokforma nazo, estis tondanta lin.

Andreo nevole ĉirkaŭrigardis la straton — kun kiu li konsiliĝu?! — kvankam li sciis, ke nek Aleĥin, nek Tamancev estas proksime. Poste li eksidis sur benketon sur la perono kaj strabis tra la plene malfermita pordo.

Ĉe tableto kun speguloj lokiĝis kvar trivitaj lignaj brakseĝoj; krom la nigrahara maljunulo, laboris ankoraŭ du barbirinoj: dika, jam aĝa, sed rapida, kun sennombraj bukloj sur la kapo, kaj tre juna beleta knabino en pura bonorda kitelo kaj botetoj. Maldekstre ĉe la enirejo mem estis alnajlita vestokroĉilo, plue sur starigitaj laŭlonge de la muro seĝoj estis atendantaj sian vicon kvin militservantoj: maldika longvizaĝa militkuracisto kun epoletoj de kapitano de medicina servo (li estis leganta ĵurnalon); subleŭtenanto — piloto, plaĉaspekta, pufvanga, ankoraŭ tute knabo; ĉefserĝento, same el la aerfortoj, vestita tre elegante, en somera oficira uniformo, kun mapujo sur longa rimeno, kaj du soldatoj-artileriistoj.

Kaj la sesa — serĝento-tankisto, post kiu enviciĝis Andreo, — estis fumanta ĉe la pordo.

— ...Paŭĉjo Fedotov el la Dudek kvina, — estis rakontanta la ĉefserĝento-aviadisto al la juna piloto, — faligis hieraŭ tridekan fricon... Virego! — admire ekkriis li, levinte supren la dikfingron. — Li drinkas du litrojn — kaj restas freŝa!

— Sekva! — viŝante la ŝvitan vizaĝon per tuketo kaj suspirante, vokis la dika barbirino; pro la varmego ŝi suferis, evidente, pli multe ol ĉiuj, sed laboris pli rapide, ol la maljunulo aŭ la junulino.

— Via vico, — diris la militkuracisto al la ĉefserĝento.

— Mi preterlasas! — subridante, neglekte sciigis la ĉefserĝento kaj almontris per la okuloj la beletan junulinon. — Mi atendas la majstron.

La militkuracisto haste faldis la ĵurnalon kaj, demetinte la okulvitrojn, eksidis en la brakseĝon. Raziĝi li ne deziris kaj, kun mieno de abomeno pririgardante la dubinde freŝan tukon kaj la kitelon de la dika barbirino, detale klarigis, kiel ĝuste oni lin tondu.

Andreo estis kaŝe pririgardanta en la spegulo la leŭtenanton.

Tiu kun sufiĉe flegma aspekto, iel malstreĉite sidis sub blanka tuko en sia brakseĝo, apoginte sin al la seĝa dorso, metinte la manojn sur la brakapogilojn kaj de tempo al tempo mallevante la palpebrojn; la nigrahara barbiro, nehaste agante per tondilo, estis tondanta liajn longajn blondajn harojn.

La leŭtenanto havis bonan simplan vizaĝon, grandajn helajn okulojn — kiel ŝajnis al Andreo, en ili estis io penseme laca.

Andreo rememoris, ke en la divizio, kie li militis, en najbara regimento estis estro de la kemia servo, mirinde simila al tiu leŭtenanto, — la kompatindulo eksplodis sur mino, li estis disŝirita je pecoj...

En la malfermitan pordon el la barbirejo fluis dolĉeta odoro de ĉipaj parfumoj; tie, en sufokeco, estis eĉ pli malbone, ol sur la strato, kaj oni spiris malfacile. Dekoj da muŝoj estis trude zumantaj, intencante sidiĝi sur la ŝvitajn vizaĝojn.

La aviada ĉefserĝento estis nelaŭte, sed vigle rakontanta al la juna piloto pri aeraj bataloj. Tiu aŭskultis kun evidenta intereso, pli multe silentis, nur malofte jesante aŭ kompreneme ridetante. Tio estis konversacio de elektitoj, dense spicita per specialaj aviadaj terminoj kaj akompanata per esprimriĉaj gestoj de la ĉefserĝento: per movoj de la manplatoj li tre klare montradis diversajn manovrojn de aerbatalo.

Juĝante laŭ la konversacio, tio estis homo scianta kaj sperta: li faligadis «Messerschmidt»-ojn kaj «Junkers»-ojn, bombadis Kenigsbergon kaj pripafadis el aero germanajn trajnojn. Pri fama piloto li parolis tiel, kvazaŭ tiu estus lia proksima amiko kaj komunikiĝis kun li ĉiutage; pri diversaj sistemoj de aviadiloj li rezonadis libere kaj certe, kiel piloto, proprapersone elprovinta iliajn flugajn kaj batalajn kvalitojn. Li sciis absolute ĉion, kaj ne eblis nur kompreni, en kiu, propre, aviado li servas: ĉu en la ĉasa, en la ataka aŭ en la bomba?

Kaŝe pririgardante en la spegulo la vizaĝon de la leŭtenanto, Andreo penis determini, ĉu tiu aŭskultas la konversacion aŭ ne. Estis tute evidente: la leŭtenanto montras intereson nek al tio, kio okazas en la barbirejo, nek al tiuj, kiuj en ĝi troviĝas. Lia vizaĝesprimo estis indiferente malvigla kaj eĉ iomete dormema — eble, pro tio, ke li same estis lacigita de la varmego. De tempo al tempo, turnante la kapon, li pririgardadis en la spegulo sian hararanĝon, dufoje tuŝis per la mano la harojn sur la nuko kaj ion diris al la barbiro.

Kiam la leŭtenanto estis rigardanta al la spegulo, Andreo, por ne renkontiĝi kun li per rigardo, pririgardadis afiŝojn, algluitajn sur la muroj de la barbirejo.

Unu el la afiŝoj — «Babilulo estas trovaĵo por spiono!», — pendinta sur videbla loko, inter speguloj, kaj verŝajne la plej okulfrapa, altiris atenton de Andreo. Aĝa laboristino, almetinte la fingron al la lipoj kaj hipnotizante per severa persista rigardo, estis avertanta: «Ne babilu!». Tiuj du vortoj per grandaj literoj estis skribitaj en la malsupra parto de la afiŝo, kaj en la supra angulo estis skribite:

Atentu ĉiam! En ĉi temp'
aŭskultas eĉ la muro.
Perfidon limas babilem'
je sola paŝo nura.

Preninte kombilon kun vato, la nigraharulo kombis la harojn al la leŭtenanto, faris ankoraŭ kelkajn movojn per la tondilo kaj, pririgardinte sian laboraĵon el diversaj flankoj, alportis el ĉelo, kie brulis kerosena lampo, aluminian glason kun bolakvo, penikon kaj same nehaste, kiel ĉion, kion li faris, komencis akrigi razilon sur rimeno.

En la barbirejon, anhelante, eniris kaj morne ĉirkaŭrigardis ĉiujn maljuna kapitano-artileriisto kun bastono en la manoj; kiel evidentiĝis, anticipe enviciĝinte, li estis ien foririnta kaj, reveninte ĝustatempe, tuj eksidis en la mezan brakseĝon al la dika barbirino.

«Kaj nenio suspektinda estas en li», — afliktite pensis Andreo, rigardante al la leŭtenanto.

Apude la parolema ĉefserĝento estis senĉese rakontanta al la juna aviadisto:

— La Dudek sepan oni transĵetis en Bjelostokon. Kia urbo! Kvankam la centro estas detruita, tamen kiaj virinoj! — La ĉefserĝento ravite ŝmacis per la lipoj; nur nun Andreo rimarkis, ke li estas ebrieta. — Nur kun nia Manjo eblas tiel: movo, movo — kaj damo, — deklaris li konvinkite. — Sed kun polinoj ne tiel! Donu al ŝi bonajn manierojn, kareson, aliron. Ĉiajn tiajn: mi falas al la piedoj de kara sinjorino, mi pardonpetas, sinjorino, kisas viajn manojn... Kaj ankoraŭ vagonon da ĉia galantaĵo. Vi plurfoje ŝvitiĝos. Sed alie estos vanaj penoj. Tio estas ne nia Manjo: glatumu ŝin laŭ lano, kaj ŝi ronronos! Ne-e!.. Donu bonajn manierojn! Delikata aliro necesas, kun ĝirado! Kaj tiel simple vi ne sukcesos...

La artileria kapitano (oni ĵus sapumis al li la vizaĝon) turniĝis kaj morne ekrigardis al la ĉefserĝento; tiu, ne rimarkinte, plu rakontadis pri specialaĵoj de amindumado en Polio, pri iu Berezkin en la 6-a ĉasavia skadro kaj pri okazo kun tiu piloto, kiam li, drinkinte «postflugaĵon» de la tuta skadro, ekiris de la aerodromo al Bjelostoko kaj pro ebrio devojiĝis.

La ĉefserĝento tute ne scipovis silenti. Forgesinte pri Berezkin, li ekparolis pri novaj, ĵus ricevitaj ĉasavioj «Jak-3». Se pri iuj aliaj aviadiloj li havis tre malaltan opinion kaj nomadis ilin ne alie ol «ŝtipoj», «ĉerkoj» kaj eĉ «merdo», do la novajn ĉasaviojn li taksadis kun laŭdo kaj ĉiel priskribadis iliajn avantaĝojn:

— ...Stabilaj, facile turneblaj, en regado facilaj, kiel plumo! Sed la ĉefa afero estas rapideco! Tio estas ne maŝino, sed fulmo! Ja sescent kvindek, tio estas ne bagateloj — absoluta supereco! Kaj en manovrado ili estas sensimilaj. Tiru la regstangon al vi — kaj ĝi malaperas en la ĉielo. Kaj la armilaro estas plifortigita. Diru al mi: ĉu la germanoj havas tian maŝinon?.. Ili eĉ ne revis!..

«Jen trumpetisto! — kun ĉagreno pensis Andreo. — Ĉu li ne povas bridi sian langon?»

— Akneton vi ĉi tie havas, — kulpe ridetante, sciigis la nigraharulo al la leŭtenanto, nesingarde tuŝinte lin per la razilo apud la orelo kaj rimarkinte guteton da sango.

— ...El la Dektria kaj la Dudek kvina oni same veturis por novaj maŝinoj. Ili alpelos tiujn «Jak»-ojn aŭ eble, ricevos «La-7» — kaj la germanoj la ĉielon ne plu vidos. Ĝuste! Tio estas ne la kvardek unua jaro...

Flankeniginte la razintan lin dikan barbirinon, la kapitano-artileriisto kun sapa ŝaŭmo sur la vizaĝo kaj tuko sur la brusto leviĝis en tiu momento el la brakseĝo kaj paŝis al la ĉefserĝento.

— Ekstaru! — postulis li.

La ĉefserĝento, ne komprenante, leviĝis, la mapujo balanciĝis ĉe la krurumoj de liaj dandaj botoj.

— Babilaĉulo! — subite abrupte diris, pli ĝuste, kriis la kapitano. — Kun via lango oni devas ne en aviado servi, sed bovinojn paŝti!.. Iru for!..

La barbiroj turniĝis al la bruo; tute ruĝa, la ĉefserĝento dum ankoraŭ ioma tempo plu staris, poste malrapide ekiris al la elirejo kaj, kaptinte kompatan rigardon de la beleta barbirino, haltis duonprofile ĉe la pordo kaj penis rideti: la rideto rezultis konfuza kaj malnatura; tuta lia senĝeneco kaj vigleco tuj forlasis lin. Starinte tiel dum sekundoj, li eliris. La subleŭtenanto — piloto, kun kiu li estis parolanta, — ruĝiĝis kiel flago; ĉiuj silentis.

— Vi al mi per jodo ŝmiru, — nelaŭte eldiris en la estiĝinta silento la leŭtenanto al la maljuna barbiro; li malpli ol ĉiuj atentis tiun negrandan incidenton, li estis okupita per pririgardado de la tranĉvundeto kaj estis rimarkeble maltrankvila. — Alie povas okazi, vi scias...

— Ne zorgigu vin, — serveme rimarkigis la nigraharulo. — Ni faros plej bone...

La artileria kapitano ree eksidis en la brakseĝon kaj, tirante la kapon kaj nervoze reĝustigante la tukon ĉe la kolumo, kun indigno diris tiutempe al la barbirino:

— Babilas kaj babilas. Kiel inaĉo! Estas abomene aŭskulti!..

— Ja prave! Ni, virinoj, estas vere tre parolemaj, — subite malkonvene per melodia voĉo diris la barbirino, kokete kaj tre stulte ridetante. — Ĉio pro nia simpleco, sincereco!.. Kaj ni ĉiam suferas pro tio...

— Jes ja, vi estas sinceraj! — morne kaj incitite diris la kapitano. — Damnita babilaĉulo! Nazmukulo!.. — Li neniel povis trankviliĝi. — Konas mi vian simplecon, — li frapis sin al la kolo, — sur la propra haŭto spertis!

Kaj, movinte la polmon sur la razita vango, per la sama kolera, ekscitita tono li demandis:

— Ĉu vi pensas, ke li flugas?.. Li estas ia skribistaĉo! Aŭ sur aerodromoj al avioj turnas la vostojn. Kaj mi en eksciteco faris mison: lin, sentaŭgulon, necesus sendi en la militpolicejon!..

Tiutempe al la leŭtenanto oni almetis al la vizaĝo varmegan tukon — kompreson.

— Mi estas post vi, — leviĝante, rememorigis Andreo al la serĝento. — Mi tuj r-revenos...