31. Kiel al tio rilatas Julia?

Tamancev kun du oficiroj devis alveturi jam antaŭ du horoj aŭ horo kaj duono. Atendante ilin en interkonsentita loko, ĉe ponteto super nana rivereto, Aleĥin kuŝis ĉe rando de senhoma pavimita vojo sur la jam malvarmiĝinta tero, pensis pri la afero kaj penis diveni, kial ili tiel malfruiĝas.

Ankoraŭ ne malheliĝis, sed pro malaltaj mornaj nuboj vespero venis antaŭtempe.

Sonon de la motoro de la kamioneto li ekaŭdis elmalproksime kaj iom poste, kiam la bruo proksimiĝis, eliris sur la vojon.

Tuj kiam la aŭto haltis, Tamancev kaj post li la du alkomanditoj saltis el la kargujo.

— Kapitano Fomĉenko, — prezentis sin la grandŝultra, kun la kapo, brulvundita dekstre de la tempio ĝis la nuko.

— Ĉefleŭtenanto Luĵnov, — etendiĝis en atentopozo antaŭ Aleĥin la alta, pli juna.

Same kiel Tamancev, ili estis sen ĉapoj, en kapotoj, kun mitraletoj PPŜ kaj dorsosakoj en la manoj; nur Tamancev aldone kunprenis ankaŭ «ŝmajseron»35.

Ambaŭ alkomanditojn Aleĥin certe vidis en la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso. Li eĉ rememoris, ke la kapitano havas sur unu el la medaloj kaveton pro kuglo aŭ splito.

— Turnu la aŭton kaj starigu ĉi tien, — almontrante en arbustojn al perpendikle deiranta malglata vojo, ordonis li al Ĥiĵnjak kaj vokis la oficirojn: — Ni iru.

Sur larĝa herba pado, kunpremita ĉe ambaŭ flankoj de arbustoj, ili direktiĝis al arbaro, malhelanta fore — Aleĥin kaj Tamancev antaŭe, Fomĉenko kaj Luĵnov post ili.

— Kial tiel longe? — interesiĝis Aleĥin de Tamancev.

— Vi povas fari al vi trueton por ordeno, — neglekte sciigis Tamancev. — Ni trovis tiujn — la kapitanon kaj la leŭtenanton.

— Kiuj estas ili? — scivoligita per la mencio pri ordeno, interesiĝis Fomĉenko.

— Suspektatoj, — klarigis Aleĥin, — eĉ pli ĝuste — kontrolatoj... Kie ili estas?

— Ili eniris en domon numero ses sur strato Wyzwolenia. Juĝante laŭ ĉio, ili tie jam estis. Blinov observas ilin. Laŭ informoj de la militpolicejo, familinomo de la kapitano estas Nikolajev, de la leŭtenanto — Sencov. Ili venis el trupunuo tridek unu kvincent dek ok... La celo de la oficvojaĝo estas indikita kliŝe: plenumo de tasko de la komandejo.

— Blinov sola tie ne sukcesos, — suspiris Aleĥin. — Tridek unu kvincent dek ok — kio estas tiu trupo?

— De la Dua Belorusia fronto. Mi faris informpeton. La subkolonelo forestis, tial mi malfruiĝis.

— Se ili vere estas el tiu trupunuo... de alia fronto, kial ili vagas ĉe ni en bienetoj? Strange... Viaj konsideroj?

— Nenio speciala. Ili tenas sin trankvile, senĝene... Laŭ aspekto ili ne estas novuloj en armeo... Ilin necesas iom observi, — konkludis Tamancev. — Vi ja mem diras — kontrolatoj. Eble, per tio ĉio limiĝos... Matene estos respondo.

— Dubinde, ke matene.

— Estos, — certigis Tamancev. — Mi mem telefonis per «AF» en la Departementon de la Dua Belorusia. Kaj sendis kun indiko «Tre urĝe»... Kun subskribo de la generalo.

— Punĉambro vin verve atendas, — balancis la kapon Aleĥin. — Kiam finiĝos la milito, sidigi vin tien por duonjaro estus tute laŭmerite!

— Ja tie mi satdormus. Kaj satmanĝus ĝis dika muzelaĉo — jen tia! — Tamancev dismovis la manojn. — Ekzistas elementoj de aventuremo, — kun suspiro agnoskis li, — sed ekskluzive por utilo al la afero.

— Tie estas fulmotondro... — turniĝante en la direkto de Lido, post paŭzo eldiris Aleĥin.

— Ja certe!.. Gaja nokto vin atendas...

Tamancev pririgardis la malhelan ĉielon, poste la arbaron antaŭe — ĉio ĉirkaŭe aspektis morne, sovaĝe — kaj rimarkis:

— Bonega loko por ripozo. En kiu hotelo oni preparis por ni ĉambrojn?

Aleĥin, kvazaŭ ne aŭdante, silentis.

— Ordonu trasporti tien la bagaĝon, — ne ĉesadis Tamancev, — masaĝistinon kaj pedikuristojn.

— Ili atendas vin senpacience, — akceptante la tonon de Tamancev, diris Aleĥin.

— Tre afable... Kaj kia estas ordono de la Patrujo?

— Preni Kazimiron Pavlovskij kaj tiujn, kiuj estas kun li, — tute serioze diris Aleĥin.

— Kiu estas Pavlovskij? — demandis Fomĉenko; li, evidente, estis scivolema kaj, ĉiuokaze, deziris esti informita; kaj Luĵnov silentis.

— Agento de la germana spiona servo, — turniĝante al li, diris Aleĥin.

— Tre ĉarma ulo, — aldonis Tamancev. — Naŭ sukcesaj transĵetoj kaj kvar feraĵoj de la germanoj... Speciale danĝeras ĉe reteno. Foje laŭ humoro kuŝigis tri dupojn el militpolico.

— Komprenite, — iom perpleksigite diris Fomĉenko.

— Nu, ne dupojn, — malkonsentis Aleĥin. — Oficiron kaj du patrolantojn. Kun li necesas esti atenta. Mi konatigos vin kun serĉinformoj kaj fotoj, — promesis li.

— Oni diris al ni... — finfine prononcis Luĵnov, — ĉi tie abundas bandoj. Ĉu vere?

— Oni diras, ke oni murdas, — Tamancev ŝultrolevis, — sed ni ne vidis.

Luĵnov tenis sian mitraleton preta, de tempo al tempo puŝante per la paftubo la dorson de Tamancev.

— Uzu la sekurigilon, — konsilis al li Aleĥin kaj ridetis. — Ĉu vi estas aviadisto?

— Aviadisto, — ruĝiĝinte, konfirmis Luĵnov kaj ŝovis la butonon.

— Okdek sep batalaj flugoj, — diris anstataŭ li Fomĉenko. — Eksigita post vundo. Same kiel mi, pekulo...

«Jen tiel... Okdek sep batalaj flugoj, sed mitraleton, probable, li eĉ foje en la manoj ne tenis. Aviadistoj... Bone, mi danku, ke oni donis almenaŭ tiujn».

Ili eliris al kamporando kaj ĉiuj kvarope ekstaris trans arbustoj. Sur la kampo, je ĉirkaŭ ducent metroj for de ili, videblis altkvalita domo kun mansardo, maldekstre — du malriĉetaj ĥatoj, post ili minace nigris arbaro.

— Tio estas la domo de Pavlovskij-oj, — almontris Aleĥin.

— Ĝi estas najlofermita, — rimarkigis Tamancev.

— Jes... La mastro mem, Pavlovskij-patro, estis arestita kiel Volksdeutsche... estas en prizono en Lido, — klarigis Aleĥin al Fomĉenko kaj Luĵnov. — En la pli malgranda ĥato, — Aleĥin almontris per la mano, — loĝas Julia Antonjuk.

— Kaj kiu estas ŝi? — malpacience interesiĝis Tamancev.

— Orfino... Ŝi ekde la infaneco servas ĉe Pavlovskij-oj; ĉu kamplaboristino, ĉu servistino — ne eblas kompreni. Ŝi havas filinon aĝan jaron kaj duonon.

— De kiu? — demandis Tamancev.

— Oni diras, ke de germano, sed mi pensas alie... Tiu Julia estas fratino de la edzino de Svirid. Cetere, jen lia ĥato...

— Kaj kiu estas tiu Svirid? — enmiksiĝis Fomĉenko.

— Kompano de la kapitano, — kun ironio rimarkis Tamancev. — Ĝuste li donacis al ni Pavlovskij-on.

— Ĝuste... — ridetis Aleĥin kaj klarigis al Fomĉenko: — Mizera homo, ĝibulo.

— Kaj la onklino? — maltrankvile demandis Tamancev. — Kazimiro ie ĉi tie havas onklinon.

— Ne ĉi tie, sed en Kamenko... Mi donas preferon al Julia. Por du embuskoj ni simple ne havas fortojn.

— Por ni ja estas tutegale, kie nutri pulojn — ĉu tie aŭ tie ĉi. — Tamancev kraĉis. — Vi nur klerigu. Ne lasu morti stulta! Kiel al tio rilatas Julia? Kial Pavlovskij devas aperi ĉi tie?..



35. Germana mitraleto. (Rim. de la tradukinto: «Schmeisser» estis malĝusta, sed disvastiĝinta nomo de germana mitraleto MP 38/40; konstrukciisto Schmeisser ne havis rilaton al ĝi, sed posedis patenton pri ties magazeno, sur kiu ofte estis skribita lia nomo, pro kio aperis tiu miskompreno).