62. Kapitano Aleĥin

Post tiu premilita majfesto, kiam mortis la patro, tio estis la plej malfacila tago en lia vivo.

Aŭto, veninta matene el la Departemento, alveturigis ankaŭ poŝtaĵojn — leterojn al li kaj Blinov, kaj la letero, ricevita de Aleĥin el la hejmvilaĝo (li ne tuj komprenis, de kiu) estis aflikta.

Fedosova, maljuna laboratoria asistantino, kiu laboris kun li antaŭ la milito, skribis, ke en la eksperimenta stacio ĉio estas sen prizorgo. Tirbestoj mankas, laborforto same; ĝin estras nun reveninta el la fronto pro vundo eksa prezidanto de Kiĉuja konsumkooperativo Koŝelev — Aleĥin penis, sed ne sukcesis rememori lin, — li ne havas agronomian kleron, la aferon tute ne konas kaj krome ĉu pro malfeliĉo, ĉu pro senforteco drinkas.

Fedosova estis sciiganta, ke fine de aprilo la tutan superelitan unikan tritikon, selektitan kun tiaj penoj de Aleĥin kaj liaj kunlaborantoj, la frukton de preskaŭ tuta jardeko da persista selektado, pro eraro aŭ laŭ ies absurda ordono oni elveturigis al elevatoro, por grenprovizado.

Ne lokanoj — venintaj kun komisiito «knabinoj el la urbo» forpurigis ĉion ĝisfunde. Fedosova alkuris, kiam ili jam forveturis, kaj la sola, kion ŝi sukcesis — kolekti po grajno, «ne pli ol manpleno» da ĉiu kultivformo.

Ankoraŭ ŝi skribis, ke Lidia, la edzino de Aleĥin, laborinta kiel malsupera scienca laboranto de la sama eksperimenta stacio, ekde la komenco mem ne konkordis kun tiu nova estro, kaj vintre li lasis ŝin sen brulligno, pro kio Nastinjo, la kvarjara filino de Aleĥin, ekmalsanis je reŭmatismo kaj suferas pro doloroj en la kruroj ĝis nun.

Ĉio ĉi estis plena neatenditaĵo, ĉar Lidia mem preskaŭ en ĉiu letero petadis ne maltrankvili pri ili, laŭ ŝi, hejme estis plena ordo. Do, ŝi simple ne deziris aflikti, opiniante, ke, troviĝante malproksime, en la fronto, li tutegale ne povas ion entrepreni.

Fedosova estis tre fidinda laborantino, homo senruza, silentema, kaj Aleĥin konsciis, ke ŝi neniom troigas kaj se ŝi jam trovis lian adreson kaj decidiĝis skribi al li, tie vere ĉio venis al ekstremo.

Ĉe penso pri la filino kvazaŭ pinĉilo premis la koron. Kaj estis kiel neniam domaĝe, ke liaj eksperimentoj — fakte naŭ jaroj da lia vivo — iĝis vanaj. Li penis iel trankviliĝi, konvinkadis sin, ke tio estas, evidente, objektiva neceso kaj nenio fareblas en tio — estas milito. Unuflanke, grajnoj de vere valorega tritiko, aliflanke — eble, ie homoj mortas pro malsato, kiel antaŭ du jaroj en Leningrado. Li penadis, sed ne povis konvinki sin, ke tio estas ne eraro, sed ekzistas, evidente, ŝtataj, nekonataj aŭ nekompreneblaj por li konsideroj.

Kaj koncerne la brullignon, pri tio necesis kulpigi la edzinon. Se ŝi skribus al li ĝustatempe, certe, eblus helpi. Jegorov en similaj okazoj ne ĝeniĝas turni sin al ajnaj organizaĵoj kaj, sendube, li enmiksiĝus ĉi tie serioze kaj energie.

La leteron de Fedosova al Aleĥin oni transdonis post lia reveno el Vilno, kien li en la fino de la nokto flugis kun Poljakov por instrukciado de komandantoj de specialaj trupoj, kunigitaj tie por okazo de plenumo de armea operaco.

Adiaŭante ilin antaŭ la ekflugo, Jegorov interalie rememorigis:

— La ĉefa afero estas subiteco kaj firmeco de kordono ĉe kreo de operaca cirklo!.. Kaj nenian diskonigon! La trupoj estas partoprenigataj por plenumo de speciala tasko, sed pri tio, ke la operacon faras la kontraŭspiona servo, devas scii nur la komandantoj de la trupoj kaj oficiroj de urbaj militpolicejoj! Instrukciu ilin persone, ne malatentante eĉ etajn detalojn. Vi devas antaŭvidi kaj klarigi necesajn agojn en ĉiuj eblaj okazoj kaj situacioj!..

Pro pluraj cirkonstancoj la generalo kaj Poljakov plu opiniis la armean operacon neceltaŭga, sed se jam ĝi estis plenumenda, ĝi devis esti preparita plej skrupule.

Grandan valoron Poljakov atribuis al sinkroneco de encirkligo de la Ŝiloviĉa arbaro. Ducent naŭdek ses kamionoj per dek du apartaj aŭtotrajnoj devis samminute eliri al la masivo en proksimume samdistancaj punktoj kaj, moviĝante poste cirkle kun samaj distancoj inter ĉiuj aŭtoj, fermi la operacan cirklon, kreinte tiel nomatan «karuselon». Plue post ricevo de konvencia signalo — sur ĉiu kvina aŭto estis sendoricevilo — necesis borderi la masivon laŭ la tuta sinua perimetro per firma ĉeno de kaŝitaj ŝirmaj taĉmentoj kaj nur poste enkonduki en la aferon rastajn grupojn.

Ekzakta plenumo de la horaro, planita de Poljakov, kaj de donitaj distancoj, kubuta ligo kaj interagado inter la ŝirmaj taĉmentoj garantios firmecon de la kordono kaj neeblon de ies eliro, traglito aŭ trarompiĝo ekster ĝiajn limojn.

Fine de sia nelonga elpaŝo, enskribata de ĉiuj ĉeestantoj, Poljakov substrekis specialan gravecon de la estonta operaco kaj personan respondecon de ĉiu, kiu partoprenos ĝin, — ekde komandantoj de trupunuoj ĝis soldatoj.

Poste Aleĥin eksplikis specialaĵojn de serĉado en densa arbaro, kontraŭminajn antaŭzorgojn kaj agojn okaze de ies trovo kaj reteno.

Oni ne faris al li demandojn. Oficiroj de trupoj pri malavana gardo kaj de manovraj grupoj, plejparte spertaj limgardistoj kun nemalgranda batalsperto, sendube plurfoje partoprenis diversajn armeajn operacojn, kaj Aleĥin pensis, ke por ili, same kiel por li kaj Poljakov, en tiu horo pli utilus dormi. Tamen en la direktivo, ricevita hieraŭ vespere el Moskvo, estis postulo pri nepra detala instrukciado de ĉiuj partoprenigatoj en la serĉaj aranĝoj kaj en la armea operaco laŭ la afero «Nemano», kaj Aleĥin diligente eksplikadis tion, kion liaj aŭskultantoj, juĝante laŭ ĉio, jam sciis sen li.

En Lidon li kaj Poljakov revenis el Vilno, kiam jam mateniĝis.

Tian koncentradon de penoj pri serĉado, tian amasigon de fortoj kaj rimedoj Aleĥin dum tri jaroj da laboro en la kontraŭspiona servo ne vidis, kaj eĉ neniam aŭdis pri io simila.

Komencante de la hieraŭa tago en la fronta zono ekde la avano kaj tra tuta profundo de la malavano estis plenumata plej strikta kontrola reĝimo. Matene jam ekuziĝis pli ol sepcent operacaj grupoj. Ĉirkaŭ kvindek radiobiriloj plentagnokte observadis la eteron. De Orienta Prusio kaj Polio ĝis Vjazmo en ĉiuj setlejoj kaj ĉe elveturo el ili, en stacioj kaj en kruciĝoj de ŝoseaj vojoj, en trajnoj kaj lokoj de amasiĝo de militservantoj estis plenumata plifortigita kontrolado de dokumentoj. En la mateniĝo venis senprecedenca ordono pri pririgardo de personaj aĵoj.

Nokte sur la Lida aerodromo plu alteriĝadis aviadiloj kun operaca personaro de kontraŭspionaj servoj de aliaj frontoj, kun serĉhundoj kaj ties akompanantoj. Al la urbo plu estis koncentrataj homoj kaj kamionoj; irinte centojn da kilometroj, venis kelkaj aŭtotrajnoj el la 1-a kaj la 2-a Belorusiaj frontoj — trupoj de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj kaj radio-kontraŭspionaj grupoj.

Entute dum la diurno en plenumadon de serĉaj kaj kontrolaj aranĝoj laŭ la afero «Nemano», inklude personaron de trupoj pri malavana gardo kaj de urbaj militpolicejoj, kaj ankaŭ subtenojn, donitajn de la armeo, estis engaĝitaj pli ol dudek mil homoj.

El Moskvo telefonadis litere en ĉiu kvaronhoro ne nur altaj estroj, sed ankaŭ oficiroj-serĉistoj. Ili postuladis diversajn sciigojn, konfirmon de veno de homoj kaj teĥniko, kaj unuavice novajn trovitajn informojn, kvazaŭ tiuj devus venadi ĉi tien, en Lidon, abunde kaj senĉese. Estis sciigataj aldonaj indikoj kaj versioj, ĉe tio estis eldirataj konsiloj kaj diversaj supozoj, ne mankis ankaŭ tio, kion Poljakov nomadis «enmiksiĝo en detalojn» kaj «teda prizorgado».

Matene la streĉo iĝis, ŝajne, ekstrema, kaj senfinaj telefonvokoj el Moskvo enportadis neeviteblan en tiaj okazoj nervozecon. Laŭ insisto de Poljakov la aparaton «AF» oni transportis en la najbaran kabineton, kie ĉe ĝi deĵoris du oficiroj.

La letero de Fedosova efikis al Aleĥin kiel martelbato al la kapo. Dum ioma tempo li estis en plena konfuzo, kaj Poljakov, serĉinta lin, alirinte al li sur la placeto, kie staris aŭtoj, rimarkis tion kaj demandis:

— Kio okazis al vi?

Aleĥin nedifinite levis la ŝultrojn kaj, por eviti pluajn demandojn, diris:

— Mi aŭskultas vin.

— Prenu du homojn el la rezervaj, — ordonis la subkolonelo. — Necesas urĝe anstataŭigi Tamancev-on, por ke la grupo estu kompleta. Kaj tuj revenu!

En la aŭto Aleĥin penis turni sin al aliaj aferoj, sed ne povis. Dum la tuta vojo pensoj pri la filino kaj pri la elveturigita unika tritiko, pli ĝuste, pri la tuta preskaŭ jardeko da lia antaŭmilita vivo, estis premantaj kaj malkvietigantaj lin.

La filinon li ne vidis jam dum pli ol tri jaroj kaj imagadis ŝin al si precipe laŭ la foto, sendita al li de la edzino en la pasinta aŭtuno por lia naskiĝtago.

Sur tiu fotografaĵo, konservata kune kun la partia membrokarto en la gardoŝranko de Poljakov en la Departemento, Nastinjo per fortikaj diketaj kruretoj staris sur tablo, kovrita per festa tablotuko, en mallonga bela ĉemizo, dikvanga, ĝoja, kun granda banto en la haroj.

Tiu foto ne malpli, ol la leteroj de la edzino, sugestadis certecon, ke la knabino estas sana, sata kaj hejme ĉio estas en ordo. Sed evidentiĝis...

La elveturigon por grenprovizado de la selekta tritiko li post pripenso opiniis jam tute ne ŝtata neceso, sed pura ŝtipkapeco. Li rememoris gazetan informon pri tio, kiel en la sieĝata Leningrado sciencistoj, mortante pro malsato, konservis elitajn semajn grajnojn; tie, en la malfacilegaj kondiĉoj de la blokado, ili konservis, sed en lia hejmvilaĝo, en profunda malfronto, oni neniigis.

Li mense vidis la stacian kampon kun miloj da precizaj parceletoj je kvadrata metro. En lia konscio reaperadis senfinaj, sennombraj eksperimentoj, preparataj diligente, skrupule, en multaj ripetoj, kun diversaj variantoj de semado kaj grundostato. Aperis en lia memoro ankaŭ proksimaj al li homoj, eksaj laborantoj de la stacio, — kiel sciigis en siaj leteroj la edzino, dum tiuj ĉi tri jaroj pri sep el ili venis informoj pri morto...

Li rememoris, kiel el hibridoj, ricevitaj en la tridek sesa jaro, estis apartigita nur unu planto, ununura el naŭcent sesdek parceloj! Neordinare grandaj grajnoj de tiu spiko iĝis gentopatroj de nova kultivformo, selektita post ankoraŭ kvin jaroj da persista selektado. La fina rezulto estis ricevita, kiam Aleĥin troviĝis jam en la fronto.

Kaj tiun ĉi unikan tritikon, kiu post ŝtataj testoj estus «ekloĝonta» sur multaj milionoj da hektaroj da grundo, oni elveturigis por grenprovizado — por muelado! Kiel do oni povis akcepti ĝin en la elevatoro kiel varan grenon, se el la dokumentoj sendube estis klare, ke tio estas superelito de plej alta reprodukto?..

Por finantaj selektadon ŝtataj konkursaj testoj kaj por oficiala agnosko la du manplenoj, kolektitaj de Fedosova, kompreneble, nenion povis doni. Li estis ĵetita malantaŭen minimume je kelkaj jaroj kaj konsciis, ke post la milito, se li restos viva, necesos ripetadi la jam pasitan...

En la pensoj pri la filino la plej terura estis konscio de sia senhelpeco, konscio, ke tie, malproksime en Transvolgio, suferas la malgranda, tiom kara por li estaĵo, kaj li ne kapablas, ne povas helpi al ŝi per io ajn... Legita ie ankoraŭ antaŭ la milito frazo: «Reŭmatismo lekas la artikojn kaj mordas la koron» — ĉiam turniĝadis en lia kapo. «Lekas la artikojn kaj mordas la koron!»

— Nu, kio... — malrapidigante la aŭton, diris Ĥiĵnjak. — Ĉu ni haltu ĉi tie?..

Aleĥin rapide ĉirkaŭrigardis. Evidentiĝis, ke ili jam preterveturis Ŝiloviĉon kaj alveturis tiun lokon, kie antaŭ tri tagoj haltis la kamioneto, kiam ĝi alveturigis Fomĉenkon kaj Luĵnov-on. Ĉi tie, apud la ponteto super la rivereto, li interkonsentis renkontiĝi kun Tamancev.

— Taŭgas.

Preninte la mitraleton, li eliris el la aŭto.

Kiam alvenis Tamancev, laŭ lia aspekto, laŭ sangaj makuloj sur la uniforma ĉemizo kaj laŭ la alportita de li ligaĵo Aleĥin tuj komprenis: io okazis. En la sama momento li rimarkis la fosileton, levinte ĝin, turnis, ekvidis la tranĉaĵon kaj pensis, ke tio estas, verŝajne, la fosileto de Gusev... De kie ĝi aperis?

Tiu diveno, kompreneble, postulanta konfirmon, elirigis lin el la stato, en kiu li troviĝis post la ricevo de la letero. Li memoris, ke al Gusev la fosileto estis eldonita el tenejo tagon antaŭ la veturo, kaj uzi ĝin li ne sukcesis, tamen per tiu ĉi oni fosis, kaj Aleĥin haste komencis eligi erojn de grundo, eniĝinta inter la tenilo kaj la kolo de la fosileto.

Sablargilo sen almikso de aliaj grundoj. Mirinde pura, malpeza kaj tre hela. La malapero el la «Dodge» de la malgranda sapeista fosileto laboris por la versio de Poljakov pri ekzisto en tiu ĉi loko de kaŝejo, kie estis kaŝata la serĉata sendoricevilo, kaj se tio estas la fosileto de Gusev, tiam, sekve... Tian malpezan, neordinare helan sablargilon Aleĥin renkontis nur en unu loko: en relative malgranda pin-picea peco de la Ŝiloviĉa arbaro — li ankoraŭ notis tiam la feran dependon de vegetaĵaro de la grundo.

Se tio estas la fosileto de Gusev, tiam, plej probable, la kaŝejon eblos trovi jam hodiaŭ, ekstremokaze morgaŭ... Kaj se la sendoricevilo estas ankoraŭ tie...

Se tio estas la fosileto de Gusev, tiam ĝia trovo en la surejo de Julia atestis pri aparteno de Pavlovskij al la serĉata grupo, kio same estis tre grava, kaj Aleĥin nevole pensis, kiel ĝojos en tia okazo Poljakov kaj la generalo.

Knedante la etajn erojn de grundo, li per angulo de la okulo ekvidis tion, kion dismetis Tamancev sur la kapoto, rigardis kaj, kunliginte ĉion inter si, komprenis, ke estis provo de reteno, sed malsukcesa, kaj, verŝajne, krom tio, kio kuŝas antaŭ li, estas ankoraŭ nur kadavro... Kaj se estas tiel, tiam pli afliktan mison kaj malagrablaĵon en tiu ĉi situacio estas malfacile imagi.

— Kio estas tio? — almontrante la kapoton kaj ekkaŭrante apud ĝi, demandis Aleĥin.

Silento de Tamancev, lia kulpa aspekto kaj konduto konfirmis la plej malagrablan supozon.

Aleĥin prenis de sur la kapoto la oficirajn indentigajn kartojn, malfermis ilin ambaŭ, fiksrigardis la fotojn kaj rekonis:

— Pavlovskij...

Tamancev silentis. Aleĥin levis la kapon, ekvidis en lia mano duraluminan cigaredujon, rektiĝante, rapide prenis ĝin kaj, pririgardinte, diris:

— Supozinde, tio estas de Gusev... Kaj la fosileto estas same, evidente, de Gusev...

— De kia Gusev? — mallaŭde eldiris Tamancev. Kaj tiam Aleĥin pensis, ke, troviĝante trian tagon ĉi tie en la embusko, Tamancev scias nek pri Gusev, nek pri tio, ke la afero «Nemano» estis prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo, nek pri tio tute senprecedenca, kio jam dum pli ol diurno okazas en la malavanoj de ambaŭ frontoj.

«Lekas la artikojn kaj mordas la koron!» — subite denove leviĝis en la kapo de Aleĥin. Kaj, ekrigardinte al Tamancev, li ĉagrenite demandis:

— Kiel do vi lin perdis?

Ĵetinte malsimpatian rigardon al la alkomanditoj, Tamancev forturniĝis kaj, paŭzinte sekundon, kun neatendita kolero diris:

— Pro neglekto, Paŭlo Baziljeviĉ... Nure pro neglekto! Mi devis submeti mian propran kapon, sed, pardonu, ne sukcesis!