64. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Kosolapov

Erare retenitajn de Vi laŭ la afero „Nemano“ laborantojn de la Departemento de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj de la Baranoviĉa regiono Mamikin kaj Priĥodko senprokraste liberigu.

Mi rememorigas, ke la uzata ekde la 1-a de aŭgusto de la kuranta jaro konvencia sekreta signo — tipografia punkto anstataŭ komo meze de frazo — estas entenata nur en vojaĝaj ordonoj, donataj al servantoj de trupoj kaj institucioj de la Popolkomisarejo pri defendo kaj al servantoj de trupoj pri gardo de malavano de la Aganta armeo de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj. Ĝi ne koncernas dokumentojn de teritoriaj organoj de la Popolkomisarejoj pri internaj aferoj kaj pri ŝtata sekureco, kio devas esti tute klara el nia n-ro ...... de la 30.07.44.

La estro de la kontraŭspiona Departemento de la fronto avertas Vin pri neallasebla malatento al la direktivo, havanta unuagradan gravecon ĉe plenumo de eksterordinaraj serĉaj aranĝoj.

Poljakov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Dum proksimaj 2–3 horoj la kontraŭspionaj Departementoj de la 1-a kaj 2-a Belorusiaj frontoj, de la Leningrada kaj de la 1-a Ukrainia frontoj sur la aerodromojn de Vilno, Lido kaj Grodno per specialaj aviadiloj transportos al Vi ekipitajn per uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo 37 rekonistojn el eksaj germanaj agentoj, finintaj radiajn fakojn de la Varsovia kaj la Kenigsbera lernejoj de la germana spionservo, kie, juĝante laŭ la morsaj skribmanieroj, lernis ankaŭ la radiistoj de la aktive serĉata de ni grupo „Nemano“.

Je Via persona respondeco ĉiuj venontoj devas esti tuj uzitaj en lokoj de plej probabla apero de la serĉatoj.

Ĉiuj rekonistoj devas esti nepre informitaj, ke ĉiu, kiu donos rezulton pri la afero, estos proponita por registara dekoracio kaj liberigita de ajna kriminala respondeco pro sia pasinta kunlaboro kun la germanoj kiel riparinta per faro sian kulpon antaŭ la Patrujo.

Laboron de la rekonistoj prenu sub Vian personan kontrolon, garantiinte ilian plej intensan kaj racian uzadon.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

Al Isajev

«Urĝe!

Retenitajn de vi laŭ la afero „Nemano“ sen sufiĉaj bazoj ĉefsoldaton Timonin kaj serĝenton Kostenko tuj liberigu.

La estro de la kontraŭspiona Departemento de la fronto avertas vin pri neplena konformo al la okupata posteno.

Poljakov».

Ofica noto

«Ekstreme urĝe!

Speciale grave!

Al Kovalev, Tkaĉenko

Je via persona respondeco sekvantaj al Baltio, speciale kontrolendaj de la fako pri operacaj transportadoj trajnoj de la serio «K» n-roj 1906, 1907, 1954, 2318, 2319, 2346 kaj 2371 ĝis speciala ordono devas esti retenitaj en stacioj oriente de la Moskva fervoja nodo.

Plenumon kontrolu persone kaj tuj raportu.

Bazo: Ordono de la Supera Komandejo.

Karponosov».