75. La subkomandanto

Kun ĉiu horo lia humoro pli malboniĝadis, kaj kvankam li penis rilati al la okazantaĵo trankvile, filozofe, nenio rezultis — kaŝita incitiĝo iom post iom kreskis. Li jen iradis, jen eksidadis sur la arbostumpon, kovritan per ĵurnalo, kaj, neniel povante reteni sin, fumadis unu post alia cigaredojn (la donacitan de la patro jam en julio «Kazbekon»), kiujn li tiel deziris konservi, lasi por la vespero, almenaŭ dekon — por imponeco. La novegaj, belegaj, kiajn li ankoraŭ neniam havis, botoj malsekiĝis de la herbo kaj peziĝis, li kun malgajo imagis, kiel ili rigidiĝos post sekiĝo, kaj cerbumadis, per kio li ŝmiru ilin, por eviti tion.

La ĉefa el la specialfakuloj, kapitano Aleĥin, profunde dormis, submetinte sub la kapon la dorsosakon kun nutraĵoj. En distanco de li sur alia kapoto sub la betuletoj plu estis ronkanta iu ĉefleŭtenanto en malpura, kun grandegaj flikaĵoj uniforma ĉemizo. (La subkomandanto ne rigardis al lia vizaĝo kaj ne suspektis, ke tio estas tiu oficiro mem, kiu, ne salutinte lin en la urbo kaj estinte haltigita, ŝajnigis sin stultulo.) La ĉefserĝento sidis kun la kapaŭskultiloj ĉe la radiostacio kaj pro neniofarado estis leganta iun multe trivitan libron kun skemoj sur engluaĵoj — evidente, pri radioteĥniko. Kaj fine, la leŭtenanto-balbutulo, movinte, same kiel Aleĥin, la pistolujon sur la ventron, estis silente kaj koncentrite paŝanta sur la herbejeto.

Kiom tio povis daŭri?

Ju pli la subkomandanto pensadis pri la okazantaĵo, des pli absurda ĝi ŝajnis al li.

Pro iuj tri aŭ kvar homoj oni perturbis eĉ ne centojn, sed milojn da militservantoj. Kutimiĝinte dum la milito al tute alia proporcio de fortoj, li neniel povis paciĝi kun tio.

Li rememoris batalojn antaŭ du jaroj — somere de la kvardek dua, ĉe Kotelnikovo, apud Stalingrado. Lia roto — dek naŭ homoj! — estis defendanta puton. Ordinaran puton. Tie, en stepo, putoj estas raraĵo, kaj por fontoj de akvo okazadis kruela, morta batalo.

Herbo, forbruligita de la suno... Varmego... Polvo... Sufoka aero... Por retretigi lin kaj kapti la puton, la germanoj ekbruligis la stepon... Fajro, nuboj da densa akra fumo estis alirantaj al la batalpozicioj de la roto el tri flankoj. Kaj post tiu kurteno estis ofensivantaj la germanoj: infanteria bataliono — kompleta! Kaj en la roto estis dek naŭ homoj, du afustaj mitraloj kaj kontraŭtanka fusilo...

Ekbruligi la stepon renkonten ili eĉ ne penis: blovis okcidenta vento — kaj la fumo kaj la fajro estis pelataj al la dispozicio de la roto. La germanoj senĉese pafadis el bombokanonoj kaj diviziaj kanonoj. Hajlo da splitoj kune kun fajreroj superŝutadis la tranĉeojn. La fumo estis tiom akra, ke ili devis surmeti gasmaskojn... Ties kaŭĉuko fumis! La okuloj de la soldatoj ruĝiĝis kaj ŝvelis... La haŭto punciĝis kaj vezikiĝis... Kvar homoj blindiĝis... La uniformo fumis kaj brulis, sed la homoj tenis sin!.. Tenis ne dum horo kaj ne dum du, sed dum pli ol diurno!

En mateniĝo de la dua tago la germanoj irigis tankojn. Tri tankojn ili sukcesis pafdetrui, sed la kvara traŝiriĝis al la rezerva tranĉeo, kie lokiĝis grave vunditoj, blindiĝintoj. Ĝuste ili eksplodigis ĝin. Ĝin kaj sin... Ĉu vidis iam tiu Aleĥin, kiel mortantaj blindaj soldatoj ĵetiĝas kun grenadoj al muĝo de motoro sub tankon?!

En tiu mateno la kapitano (tiam li estis leŭtenanto) perdis ankoraŭ ses homojn, sed kun la restaĵo de la roto plu tenadis la puton. Kun li — dufoje vundita — restis batalkapablaj nur tri homoj, kiam venis ordono retreti. Kaj nur tiam, eksplodiginte la puton per ligaĵo da kontraŭtankaj grenadoj, ili retiriĝis.

Kaj neniu edifadis lin, kiel lernejanon! Kaj neniu eltrudadis de li atentemon!.. Kaj la tiom memorinda batalo por ŝosea disvojiĝo?.. Kaj kiom ankoraŭ estis da tiaj bataloj... Kruelaj! Mortaj! Nekredeble malfacilaj! Kiam la kontraŭulo superis kvin, dek, dek kvin oble!.. Oni batalas ne per kvanto, sed per lerto! Tiun regulon la tuta armeo sekvas ekde la komenco mem de la milito. La armeo, sed ne la specialfakuloj. Por ili oni ŝparas nek rimedojn, nek fortojn. Kaj tio — ĉe katastrofa nekompleteco de personaro en la frontaj trupoj.

Oni deŝiris de plenumo de siaj rektaj devoj milojn da homoj, kaj faris ĉion urĝe, kun sorĉformuloj pri atentemo, sekreteco kaj speciala graveco. Kaj kio plu — por kio tio estis farata?.. Ĉu vere por tio, ke oni jen tiel eniru en arbaron, manĝegu ĝissate kaj trejnu «interagadon de la vango kun kuseno», pli ĝuste — pro manko de kuseno — kun dorsosako. Fumpaŭzo kun dormo je kvarcent minutoj!

La subkomandanto rememoris malnovan sarkasman armean anekdoton: «Per kio diferencas la specialfakuloj disde urso?... Per tio, ke urso dormas nur dum vintro, kaj la specialfakuloj dum la tuta jaro...»

Ĉe tuta rezerviĝemo kaj ekstera trankvilo de la kapitano, la brikoj da blanka pano efikis al li, kiel ruĝa ĉifono al virbovo. Li kun peno ekregis sian indignon.

Blankan panon kaj aliajn nutraĵojn, opiniatajn delikataĵoj en la milita tempo, ricevi kiujn strikte laŭ normo rajtis, krom pilotoj de la aerfortoj, nur vunditoj en hospitaloj — ankaŭ li mem ricevadis kaj bone memoris tiujn skrupule pesitajn porciojn, — la specialfakuloj estis konsumantaj ĝissate — kiom deziris. Nur el unu dorsosako ili elprenis du grandajn panbrikojn kaj tranĉis ilin je dikaj pecoj, kvankam ili estis bonsanaj kaj havis nenian rilaton al la aerarmeo.

Pro kia rajto?! Li sciis ĝuste: la specialfakuloj estas provizataj laŭ la samaj normoj, kiel aliaj oficiroj de la Aganta armeo, escepte de la pilota personaro. Tamen, por ili ne ekzistas leĝoj, ili faras, kion ili deziras. Kaj ĉiuj silentas — timas.

Sed li neniam timis ilin kaj ne timas. Por ke Aleĥin komprenu tion, li estis diranta al tiu senĝene tion, kion li pensis, — klare, sen aludoj, sciante, interalie, ke tia parolmaniero efikas moderige eĉ al homoj, impertinentaj laŭ sia naturo.

Strange, la senkolera reago de Aleĥin al liaj pikantaj eldiroj kaj la simplula milda cedemo streĉis la subkomandanton. En lia imago specialfakulo sen iaj kaŝpensoj ne povis esti tiel afabla kaj bonanima.

La ceteraj al li same ne plaĉis.

Kaj tiu knabaĉo-leŭtenanto, kiu alkroĉiĝis:

«Kamarado kapitano, ĉu vi estas el Moskvo?.. Vi al iu similas!..» Hundido, penanta devigi timi sin. Mizera peno timigi!.. Vi trafis malĝustan homon!

Kaj tiu ĉefserĝento, haste kaj brue formanĝinta duonbrikon da blanka pano kaj tutan ladvazon da delikategaj konservitaj kolbasoj.

Ĝuste saman ladvazon al li sendis kun okazo en la hospitalon la patro, kaj li disdonis po kolbaso al la tuta ĉambro. Sed lia patro estis estro de politika fako de gvardia korpuso, preskaŭ generalo, partopreninto de la revolucio, de la intercivitana kaj de la Patruja militoj, traservinta en la Ruĝa Armeo kvaronjarcenton. Sed kiajn meritojn povis havi tiuj ĉi homoj?..

Kaj la dorminta sen vekiĝo sub la betuloj ĉefleŭtenanto pro sola sia ekstera aspekto meritis severan punĉambron. Tian aĉegan uniforman ĉemizon povus surmeti — nur por grundaj laboroj! — soldato de sapeista bataliono, sed neniuokaze batala oficiro. La armea ne surmetus — ne kuraĝus, sed al specialfakulo estas permesite...

«Sed vi fajfu pri ili!» — jam multan fojon diris al si mem la subkomandanto kaj penis agordiĝi alie kaj pensi pri io alia, pli agrabla.

La tago estis malrapide iranta al vespero, kaj al li restis nur sola afero: pacience atendi, kiam ĉio ĉi finiĝos.

Estis kvin minutoj antaŭ la kvara horo. Post horo la maljunulo iros por bukedo; pri tio, ke li plenumos la komision kaj faros ĉion plej diligente, la subkomandanto ne dubis.

Purema ekde la infaneco, la kapitano ne toleris malpuremon en homoj, kaj tiu maljuna judo kun eterna guto sub la nazo, nature, ne povis esti simpatia al li. Tamen li estimis talenton kaj majstrecon en ajna homa agado, en ajna manifestiĝo, kaj la maljunulo, sendube, estis Majstro. Kaj la subkomandanto pensis pri li kun sento de respekto kaj danko pro la bonega laboro. Kompato al tiu soleca maljunulo, malfeliĉigita de la milito, denove vizitis lin, kiam dekstre, de tie, kie troviĝis la radiostacio, aŭdiĝis nelaŭta emociita voĉo de la ĉefserĝento-radiisto.