77. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

Al Jegorov

«Aeralarmo!!!

Mi sciigas: al Via n-ro 47841 la Supera Komandejo respondis per rifuzo.

La milita operaco en la regiono de la Ŝiloviĉa arbarmasivo devas esti plenumita hodiaŭ antaŭ veno de krepusko. La lasta limtempo de ĝia komenco estas la 17:00. Tiu tempo estas sciigita de ni al la Supera Komandejo kiel la plej malfrua, kaj ajna plua prokrasto estos taksata kiel neplenumo de batala ordono de speciala graveco kun ĉiuj sekvoj.

Mi sciigas Vin, ke ĉiujn trupunuojn de malavana gardo de aliaj frontoj post la fino de la operaco necesas senprokraste liberigi, kaj ne pli malfrue ol je la 23:00 ili devas foriri al la lokoj de sia konstanta dislokiĝo.

Mi opinias mia devo ankoraŭfoje kun tuta respondeco averti, ke se la aferon «Nemano» en proksimaj dek kvar horoj oni ne sukcesos efektivigi per kapto de la serĉatoj kaj de la radiostacio, Vi kaj subkolonelo Poljakov estos eksigitaj el la okupataj postenoj kaj juĝigitaj al speciala tribunalo.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Lukin

Retenitajn de vi pro miskompreno subkolonelon Jeremenko kaj kapitanon Bodrov tuj liberigu.

Kiel trovis kontrolo, formularoj de vojaĝordonoj de malnova tipo, ne entenantaj la konvencian sekretan signon, en la trupunuo 06381 ne estis ĝustatempe forigitaj el cirkulado pro neglekto de unu el la oficiroj de la stabo.

Poljakov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

En donitaj de Vi raportoj ĝis nun ne estas konfirmita veno de la 27 oficiroj de la Departemento de la kontraŭspiona servo de la Karelia fronto, elflugintaj al Vi el Petrozavodsko hodiaŭ je la 4-a horo de mateno por partopreno en la serĉaj aranĝoj pri la afero „Nemano“.

Kontrolu kaj tuj raportu.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Kolibanov responde al n-ro ...... de la 19.08.44.

Aresto aŭ reteno de troviĝantaj sub nia observado Czesław kaj Wincenty Komarnicki ŝajnas al ni dume antaŭtempa, neceltaŭga.

Poljakov».

Ĉifrotelegramo

«Ekstreme urĝe!

Moskvo, al Kolibanov

Plenumataj de ni en la regiono de la Ŝiloviĉa arbarmasivo serĉaj aranĝoj laŭ stato je la 16:00 ne donis rezultojn.

Je la 16:03 la aŭtomobiloj kun la trupoj, destinitaj por la armea operaco, en dek du trajnoj komencis moviĝon el la atendaj lokoj, kalkulante eliri al la „karuselo“ je la 16:50.

Por eviti eblajn nedezirindajn pafajn kontaktojn inter siaj, al ĉiuj operacaj grupoj, troviĝantaj en embuskoj sur la teritorio de la masivo, je la 16:05 estis sendita komando tuj forlasi la arbaron.

Jegorov».