81. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe.

Al Kolibanov responde al n-ro ...... de la 19.08.44.

Preparado de aranĝoj, kies plenumo estas planita paralele kun la armea operaco en la Ŝiloviĉa arbaro, estas farata plej aktive kaj povas esti finita:

a) laŭ varianto „Kaptilo“ ĝis la 17:30;

b) laŭ varianto „Granda elefanto“ ĝis la 21:00;

c) laŭ varianto „Balta tango“ ne pli frue ol je la 0:30 la 20-an de aŭgusto.

Jegorov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Speciala mesaĝo

Hodiaŭ, la 19-an de aŭgusto, je la 11:35 du nekonatoj en oficira aviadista uniformo, penetrintaj al la Grodna milita aerodromo, kaptis preparitan por instru-trejnaj flugoj paran ĉasaviadilon UTI «La-5». Ĉe tio ili murdis teĥnikiston-leŭtenanton Aliev, kiu penis preventi la kapton.

Malgraŭ rimedoj, uzitaj de tri ŝoforoj de la 904-a bataliono de aerodroma servo, kiuj elpelis siajn benzinprovizajn kamionojn sur la flugokampon, kaj malgraŭ pafado al la aviadilo el pistoloj kaj karabenoj, la nekonatoj sukcesis levi la maŝinon en la aeron kaj preni kurson al la nord-okcidento. Komencita kun prokrasto kanona kaj mitrala pafado ne donis rezulton.

Laŭ komando, sendita radie, grupo de ĉasaviadiloj, troviĝinta en la aero oriente de Suvalko, interkaptis la ŝtelitan aviadilon kaj per flankaj mitralaj fajrostrekaj pafserioj proponis al ĝi ŝanĝi la kurson por reveno al la aerodromo. Pro rifuzo obei per komencita post tio celpafado la trejna ĉasaviadilo estis trafita, ekbrulis kaj, perdinte alton, falis en arbaron okcidente de Krosno, je 12–14 km for de la frontlinio.

En la zonon de la falo de la aviadilo estis senditaj serĉaj grupoj, en kies konsisto estas kontraŭspionaj oficiroj kaj aviadaj specialistoj.

La deĵorinto pri la aerodromo kapitano Rudakov kaj la aerodroma komandanto ĉefleŭtenanto Mjakiŝev estas forigitaj el la okupataj postenoj fare de la komandejo. Kun la tuta personaro de la trupoj, dislokitaj sur la Grodna aerodromo kaj sur aliaj aerodromoj de la 1-a kaj la 4-a aerarmeoj, estas farataj konversacioj pri neceso de konstanta plifortigita atentemo. La gardo de la aerodromoj laŭ la perimetro estas duobligita, eliro al la flugokampo estas striktege kontrolata, sur la restlokoj de aviadiloj kaj al ĉiuj kaponieroj estas starigitaj plifortigitaj deĵorantaroj, armitaj per mitraletoj kaj leĝeraj mitraloj por tutdiurna gardado.

Ni kaj paralele la komandejo plenumas skrupulan enketadon. Klariĝis, ke la nekonatoj, kaptintaj la aviadilon, penetris sur la aerodromon jam hieraŭ vespere, montrinte en la kontrolejo oficialajn oficirajn identigajn kartojn kaj skribordonon el la etata fako de la 1-a aerarmeo, kiu evidentiĝis falsa, kion montris farita kontrolo.

Kiel sekvas el depozicioj de serĝento Pavlov, kontrolinta ĉe la kontrolejo la dokumentojn de la nekonatoj, ili laŭ kelkaj trajtoj de la vortportreto havas similecon kun la eksterordinare serĉataj agentoj, ĉe tio unu el ili, parolanta kun rimarkebla ukraina akĉento, estis montrinta identigan karton por familinomo Panĉenko aŭ Paŝĉenko. Tial ekzistas bazoj por supozi, ke la personoj, kaptintaj la aviadilon, estas la serĉataj laŭ la afero „Nemano“ agentoj, kiuj post plenumo de tasko de la germana spionservo penis reveni en Germanion.

Detala mesaĝo pri la kapto kaj ŝtelo de la trejna ĉasaviadilo estos al vi sendita senprokraste laŭ la ordo, establita por raportoj pri eksterordinaraj okazaĵoj.

Krasnogljadov».