La 15-an de julio eminenta esperantisto, nia eksa samlandano Boris Kolker festos 70-jariĝon. Por omaĝi la jubileon REGo represas la intervjuon, aperintan en «Brazilei» ( 10, 2009) — revuo de Brazila sekcio de ILEI. La fotoj estis faritaj la 22-25-an de majo 2009 en Sankta-Luiso (Usono) dum la 57-a Usona Kongreso de Esperanto, en kiu Boris Kolker estis speciala invitita gasto kaj preleganto.

Parolo de spertulo

Plej bona maniero alproprigi al si fremdan lingvon estas kunvivi dum iom da tempo ĉe la parolantoj de la lernata lingvo. Sed vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, eĉ per Esperanto, ankoraŭ estas multekoste. Pensante pri tio, sperta prilingva vojaĝanto, d-ro Boris Kolker, proponas al ĉiuj lernantoj de Esperanto, dezirantaj plibonigi siajn lingvosciojn, tre malmultekostan kaj perfektigan vojaĝon en Esperanto-lando mem, kun jena avantaĝo: oni povas travojaĝi la klerigan itineron virtuale, per la vojaĝagentejo IPKK (legu pliajn detalojn en la intervjuo), aŭ en la komforto de sia domo, per legado de la samnoma gvidlibro. D-ro Boris Kolker tamen estas ne nur sukcesa vojaĝestro en Esperanto-lando, kies gvidlibro-vendo jam superis kvin mil ekzemplerojn, li estas ankaŭ aŭtoro de du popularaj lerniloj por ruslingvanoj: lia baza lernolibro eldoniĝis en pli ol 50 mil ekzempleroj, per la eldonejo Nauka, kaj lia ekspresa kurso aperis en la fama scienc-populara revuo «Kemio kaj vivo» en la kvanto de 265 mil ekzempleroj. Konatiĝu iom pli kun la tutmonda vojaĝestro, legante la sekvan intervjuon.


Boris Kolker, D-ro. Naskiĝis en 1939 en Tiraspol, Moldavio (Sovet-Unio), kaj en 1993 transloĝiĝis al Usono. Instruisto de lingvoj, tradukisto kaj aŭtoro de tri popularaj E-lernolibroj (du por rusparolantoj kaj unu por E-parolantoj). Esperantistiĝis en 1957 kaj doktoriĝis en 1985 pri lingvoscienco per la disertaĵo «Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto». En diversaj tempoj: kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Membro de la Akademio de Esperanto, Honora Membro de UEA, kunredaktoro de Monato. Gvidanto de amasa koresponda kurso en Rusio, instruisto de E-o ĉe usonaj universitatoj en San-Francisko kaj Hartford, kaj nuntempe gvidanto de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK).


Brazilei: Kiu dato en via esperantista vivo estas la plej signifoplena por vi?

Boris Kolker: Antaŭ duonjarcento veturi el Sovet-Unio eksterlanden estis preskaŭ neeble. Per miraklo mi trafis en la unuan sovetian grupon al la 48-a Universala Kongreso en Sofio (Bulgario), ĉar UEA konfirmis min kiel prelegonton en la Internacia Somera Universitato. Nia 35-persona grupo veturis el Moskvo per trajno. Dum la vojo mi ĉiam timis, ke venos polico kaj nuligos mian eksterlandan vojaĝon. La 25-an de julio 1963 nia trajno trapasis la limon kaj enveturis en Rumanion. Tiam mi komprenis, ke mi vere partoprenos en la Universala Kongreso. Tio estis la plej feliĉa tago en mia longa esperantista vivo.

Brazilei: Vi konatiĝis kun Esperanto en 1957 kaj du monatojn poste, ekinstruante la lingvon, vi memlernis ĝin. Ĉu tiuj fruaj kontaktoj kun la lingvo naskis en vi la amon al instruado aŭ vi akiris tion poste per sistemaj studoj?

Boris Kolker: Mi estis tre entuziasmigita pri la lingvo, kiu malfermis por mi fenestron al la mondo, kaŝita malantaŭ la fera kurteno. Kaj mi ekdeziris tuj dividi mian ĝojon kun aliaj homoj. Ruslingvaj lernolibroj de Esperanto ne estis haveblaj, ĉar ili estis neniigitaj dum la diktatora regado de Stalin, kiam Esperanto kaj esperantistoj estis persekutataj. Oni sendis al mi etan lernolibron en la pola lingvo. La unuan kurson mi instruis per ĝi, kvankam mi apenaŭ komprenis la polan lingvon. Helpis tio, ke mi estis studento de pedagogia supera lernejo kaj studis por fariĝi instruisto de la rusa kaj franca lingvoj. Poste dum pluraj jaroj mi instruis per rekta Ĉe-metodo, kiu ne postulas uzon de lernolibro. Kaj fine mi mem verkis lernolibron, kiu dum 35 jaroj estas la plej populara lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj.

Brazilei: Ĉiu kursgvidanto iel fariĝas ŝatanto de iu lingva angulo. Kiu flanko de Esperanto pleje interesas vin?

Boris Kolker: En Esperanto mi pleje ŝatas ĝian vortfaradon, kiu estas ĉefa risorto de la lingvo. Neniu lernolibro de Esperanto koncentriĝas tiel multe ĉe la vortfarado, kiel la mia.

Brazilei: Kiuj spertoj multe kontribuis al via plua formiĝo kiel verkisto: ĉu tiuj kiel membro de la Akademio de Esperanto aŭ tiuj kiel kunredaktoro de Monato?

Boris Kolker: Nu, mi ne konsideras min verkisto, kvankam de tempo al tempo mi ion verketas. Pli ol verkisto, mi estas lingvisto kaj instruisto de Esperanto.

Brazilei: La ĉi-numera eldono de nia revuo estas dediĉata al temo, kiu iam kaj iam vekas la imagemon de la esperantistoj, nome Enkonduko de Esperanto en brazilajn lernejojn. Ĉu vi estas favora aŭ malfavora al tiu multjara revado?

Boris Kolker: Tian revon havas ĉiu aktiva esperantisto. Post la partopreno en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, mi sentas min iomgrade brazilano. Do mi estos aparte ĝoja, se tiu revo iom post iom plenumiĝos ĝuste en Brazilo.

Brazilei: En kelkaj landoj, kiel Brazilo, tendumado, kiun vi multe spertis, ne estas tradicia aranĝo en Esperanta medio. Kiu estas la graveco de tiaj aranĝoj por lingvolernantoj? Kiaj estas la nunaj tendaraj aranĝoj?

Boris Kolker: Ŝajnas, ke ankaŭ en Rusio tendumado estas nun malpli populara ol en mia esperantista juneco. Sed mi kredas, ke Esperanto-tendaroj en Rusio (kiuj nun ne nepre okazas en tendoj) plu havas altan nivelon kaj kontribuas al mergiĝo en Esperanto-vivon.

Brazilei: «Vojaĝo en Esperanto-Lando» estas ĉie taksata kiel uzinda gvidilo por perfektiga kurso. Kiun lernolibron vi opinias bona por elementa kurso?

Boris Kolker: Feliĉe, nun en la retejo «lernu!» estas bonaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Evidente, en diversaj landoj estas bonaj nacilingvaj lernolibroj, sed mi ne konas ĉiujn.

Brazilei: Viaopinie, kial la realaj E-kluboj ne strebas atingi la lingvan kaj kulturan nivelojn bildigitajn en via gvidlibro?

Boris Kolker: Mi tre esperas, ke mia libro «Vojaĝo en Esperanto-lando», kiu estas siaspeca taglibro de ideala Esperanto-klubo, kontribuas kaj kontribuos al pliriĉigo de la kluba vivo en Esperantujo.

Brazilei: Intervjue al la gazeto Komencanto, vi diris, ke la sekreto de la sukceso de via perfektiga lernolibro kuŝas en via persona gusto koncerne la zorge elektitajn tekstojn. Kio aŭ kiu helpis al vi fajnigi viajn lingvajn sentojn?

Boris Kolker: Kvankam en Sovet-Unio ne estis eble aĉeti Esperanto-librojn el eksterlando, mi sukcesis kolekti imponan bibliotekon. Praktike, mi havis ĉion, kion mi emis havi, kvankam tio estis tre malfacile efektivigebla. Mi avide legis Esperantajn librojn kaj gazetojn kaj aktive partoprenis en la landa kaj internacia movado. Ĉio ĉi donis al mi sufiĉan bazon kaj kompetentecon por verki tiel kompleksan perfektigan kurson de Esperanto kaj gvidlibron pri la Esperanto-kulturo.

Brazilei: Por kiaj «vojaĝantoj» via gvidlibro estis originale elpensita: ĉu por tiuj korespondaj aŭ por tiuj enklasaj?

Boris Kolker: Nu, kiam la ideo pri tiu libro venis en mian kapon en la fora jaro 1987, mi tiam pensis precipe pri memlernantoj. La unua eldono de «Vojaĝo» aperis en Moskvo fine de la jaro 1992. En junio 1993 nia familio transloĝiĝis en Usonon, kaj post du semajnoj mi, David Jordan kaj Mark Fettes ekinstruis per tiu libro en la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Iom poste mi ekuzis ĝin por la koresponda kaj reta kursoj.

Brazilei: Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de koresponda kurso kompare kun tiu enklasa?

Fine de junio 2009 en la moskva eldonejo «Impeto» aperas nova, prilaborita eldono de la legenda lernolibro de B.Kolker «Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro», kiu entenas, inter aliaj novaĵoj, fragmenton el la ĵus defendita kandidata-scienca disertacio de Oksana Burkina pri la temo «Prononca normo de Esperanto».
(La red.)

Boris Kolker: La avantaĝoj: vi povas elekti oportunan tempon por lernado kaj dediĉi al ĝi tiom da tempo, kiom necesas; vi ricevas individuan korektadon kaj konsilojn flanke de la instruisto. La malavantaĝoj: vi estas ekster kolektivo kaj ne havas eblon de parola praktiko.

Brazilei: Post estiĝo de IPKK (Internacia Perfektiga Koresponda Kurso), ŝajne, vi ne plu emas gvidi ĉeestan kurson. Ĉu retkursoj estas la estonteco de lingvo-instruado?

Boris Kolker: La retkursoj de Esperanto havas grandan estontecon. Sed neniuokaze oni limigu sin per ili. La ĉeesta instruado havas ne malpli gravan signifon.

Brazilei: De kiam ekzistas IPKK, kiel ĝi funkcias kaj kiom longe daŭras la vojaĝo?

Boris Kolker: IPKK ekzistas dum deko da jaroj. Mi sendas al ĉiu studanto lecionojn retletere, ricevas la plenumitajn lingvajn taskojn, korektas kaj komentas ilin kaj resendas. Kvankam studado per «Vojaĝo» donas grandan plezuron kaj grandan utilon, ĝi postulas ankaŭ nemalgrandan laboron. Ne ĉiuj miaj lernantoj sukcesas atingi la finon de nia komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Iuj ekdormas dumvoje, poste vekiĝas kaj pluvojaĝas. Iuj ekdormas por ĉiam. Sed ĉiuj restas anoj de Klubo de Vojaĝantoj kaj partoprenas en nia retlisto. Mi trejnas miajn lernantojn kvazaŭ Olimpikajn ĉampionojn. Rezulte, post la fino de nia komuna vojaĝo ili sentas sin en Esperanto kaj en Esperanto-lando kiel fiŝoj en akvo, kiel birdoj dum flugado. Cetere, brazilanoj plejmultas inter miaj lernantoj kaj diplomitoj.

Brazilei: Kion vi konsilas al kursgvidantoj, kiuj iam intencos uzi vian lernolibron en reta aŭ ĉeesta kurso?

Boris Kolker: Mi konsilas speciale atenti evoluigon de krea lingvoregado. Nin gvidu la devizo: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!

Brazilei: Laste, sed ne balaste, laŭ via doktoriga disertaĵo, ankoraŭ ne tradukita al Esperanto, kiu estas la plej grava kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto?

Boris Kolker: Membro de la Akademio de Esperanto, brito Douglas Gregor iam trafe diris, ke en Esperanto malantaŭ la latina fasado kaŝiĝas la slava mekanismo. Fakte, temas pri la mekanismo de la rusa lingvo; tion mi esploris en mia doktoriga disertacio.


REGo 3 (52), junio 2009