La flamo de la mizera bivakfajro flagris. La grandega ebenaĵo — reg Amadror, priblovita, ŝajne, ĝis la lasta polvero, tamen estis donanta al la vento sufiĉe da sablo, por malbonigi la modestan vespermanĝon. La malgranda tendaro de geologoj alpremiĝis al la deklivoj de sablaj montetoj ĉe la rando de la sekiĝinta fluejo — uedo. Delikate susuradis, kantante sonoran kaj malgajan kanton, tufoj da seka drino — malmola gramineo de Saharo. Laŭ la deklivoj de la duno kun rimarkebla brueto ŝutiĝadis sablo, miksita kun kristaletoj de gipso. Ses homoj sterniĝis ĉirkaŭ la fajro en samaj pozoj, ŝirminte la vizaĝojn kontraŭ la vento per ringo el la manoj. Nur unu, envolvita en larĝajn faldojn de la malhela vestaĵo, kuŝis sur la ventro en libera pozo, alte apoginte la kapon, kaj rigardis ne palpebrumante en malhelan foron super la fajro. Rebriloj de la malforta flamo dancis en liaj grandaj malhelaj okuloj, apenaŭ distingeblaj sub la kovrotuko, surŝovita sur la frunton kaj kovranta la buŝon. La maldika mano kun longaj fingroj estis pigre fingrumanta agrafojn de la sela sako, submetita sub la kapon. La alia mano estis neglekte tenanta cigaredon de plej bona speco.

— Tiressuen! — vokis lin malalta, diketa viro en kakia ĉemizo kaj pantaloneto. — Ĉu estos vento nokte? Ĉu necesas starigi la tendojn?

— Ne necesas, kapitano, — respondis Tiressuen, — la vento kvietiĝos post horo.

La kapitano eligis kontentan «hm» kaj klakis per la cigaredujo.

— Kial ci estas tiel certa? — demandis junulo, kuŝanta apude, levante la angulecajn brovojn kaj mallarĝigante pro polvo la palbluajn okulojn.

— Drino adiaŭas venton, — respondis, ne turnante la kapon, Tiressuen, — ĝi kantas pli densan tonon. Aŭskultu mem!

La junulo levetiĝis kaj laŭte turnis sin al la kapitano, transirinte de la araba lingvo al la franca:

— Mi ne povas kredi, ke tiu orgojla diablo vere pravas! Li estas tro certa kaj rapide trovas respondon al ĉio...

— Gardu vin, Michel, la tuarego scias nian lingvon!

— Tute ne! Li parolas kun ni nur en la araba aŭ en sia terura Tamaŝeko.

— Tuarego sen ekstrema neceso ne parolos en lingvo, kiun li malbone posedas. Fieron kaj sinĝenemon de tiuj idoj de dezerto necesas kompreni, — rapide respondis la kapitano, ĵetante oblikvajn rigardojn al la senmova, kiel malhelblua statuo, tuarego. — Nia gvidisto finis elementan lernejon en Tidikelto kaj sendube scias la francan. La novaj influoj tuŝis lin — vidu, li fumas cigaredojn kaj ne kunportas la eternajn lancon kaj ŝildon. Sed kio koncernas Centran Saharon, do al ni tre fortunis. Por serĉa ekspedicio tia gvidisto estas trezoro! Scianta la tutan landon kaj multe irinta kun ekspedicioj — sekve, komprenanta, kie povas iri aŭtoj...

— Mi ne povas kredi, ke tian di-damnitan landon eblas memori en ĉiuj detaloj, mortige monotonaj...

— Nur por via vidpunkto, Michel, sed ne por tiu de la sahara nomado, kaj eĉ ne por la mia. Ĉi tie la sorto de ĉiu vojaĝanto kaj karavano ĉiam dependas de precizeco de sekvado laŭ la itinero. Tamen, faru elprovon, konvinkiĝu.

— Kiamaniere?

— Piku per la fingro hazardan lokon de la mapo kaj demandu pri ĝi de Tiressuen.

— Ha! Interese! Mi tuj faros! — La junulo ekiris al la aŭto, kies silueto morne nigris iom malproksime, kaj revenis kun leda sako.

La kuŝintoj ĉe la fajro eksidis, submetinte sub sin la krucitajn krurojn.

— Tiressuen, ĉu mi povas cin demandi? — flate komencis en la araba Michel, alpremante la montrofingron al malklara interplektaĵo de horizontaloj, dum alia geologo prilumis per poŝlampo.

— Demandu, mi respondos, — ne ŝanĝante la pozon, konsentis la tuarego, — se mi povos.

— Ĉu ci estis en Anaharo?

— Estis.

— Ĉu ci konas tie monton Issedifen?

— Monto Issedifen tie ne ekzistas, — trankvile diris Tiressuen, — estas monto Isadifen kontraŭ adrar Nezubir, en la centro de Anaharo, kaj estas gurd Issedifen pli sude, en Hoggar, sude de adrar Tenĝiĝ...

Konsterniĝinta Michel ekvidis larĝajn ridetojn de siaj kamaradoj kaj ruĝiĝis pro neklarigebla kolero.

— Kaj plu? — balbutis li.

— Ĉu plu suden? — redemandis la tuarego. — Tie estos larĝa tassili...

— Kiu tassili?

— Tassili Tin-Eggole.

— Ĉu ci ankaŭ tie estis?

— Estis, antaŭ ses jaroj. Kun profesoro Ka-Po-Re... — Tiressuen eksilentis kaj rigidiĝis, fiksaŭskultante.

La francaj vojaĝantoj sekvis lian ekzemplon.

— Motoro, — la unua rompis la silenton Michel.

Trans la nigra tranĉo de la malalta plataĵo norde disverŝiĝis nebula nubeto de lumo, ĝi iĝis pli hela kaj transformiĝis en du faskojn de flavaj radioj, ŝprucintaj al la stela ĉielo. La aŭto estis leviĝanta laŭ la kruta norda deklivo de la altebenaĵo. Ankoraŭ kelkaj minutoj — kaj la obtuza murmurado de la motoro iĝis sonora tondro. La radioj de la lumĵetiloj trakuris super la kapoj de la atendantoj, ĵetiĝis malsupren kaj per blindiga makulo trabatis la mallumon. Grandega blanka kamiono, hurlante per la transmisiilo kaj malpeze ŝanceliĝante, surrampis sur la tuberajn sablojn, ĉirkaŭantajn la tendaron. Ĝi haltis je kvindek paŝoj for de la fajro, elspirante ardon de la laca motoro, odoron de varmega oleo kaj kaŭĉuko. En la vasta stirejo ekbrilis malhela lumo. El tie, lace tirante sin, elgrimpis tri homoj. La plej alta kaj korpulenta el ili vigle ekpaŝis al la fajro, kaj al li direktis sin la kapitano.

— Kiu estas tio? — dum irado demandis lin Michel.

— Arĥeologo, profesoro Vanedge, kiu ja povas esti alia! — duonvoĉe grumblis la kapitano.

— Ĉu tiu, kiun ni atendis?

— Diablo vin prenu, certe! Diru al Jacques, ke li preparu la radistacion. Por sciigi pri la renkontiĝo de niaj taĉmentoj... Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro profesoro!..

— Kaj mi eĉ pli! — laŭte kaj gaje deklaris la arĥeologo. — Rondirante en la labirinto de la tassili, mi timis ne trovi vin. Sed vi troviĝis ĝuste en la punkto, indikita sur la mapo...

— Ni estas kun Tiressuen.

— Tio estas tre grava. Ĉu vi traktis kun li... anticipe?

— Ne, mi atendis vian alvenon. Ni ankoraŭ havas tempon. Ĉu vi deziras vespermanĝi? Sed la akvo estas malbona...

— Dankon, ni manĝis antaŭ tri horoj. Mi povas regali vin per malvarma sodakvo aŭ limonado. Hodiaŭ el la hotelo de sinjoro Blaise!

— Ho, vi estas sendito de la ĉielo!

— Nur de la Sahara esplora komitato!

La altkreska radiisto Jacques estis klopodanta ĉe la radistacio, instalinte sin sur larĝa plato de sabloŝtono, duone mergita en la fundon de la uedo. Diverslingva parolado, krakado, momente ŝiriĝantaj muzikaj akordoj — la tuta tumulto de la etero, penetrita de dekmiloj da elsendoj, en la severa dezerta silento, obtuzigite de lozaj deklivoj de la seka fluejo, ŝajnis mizera. La bivakfajron atingadis nur malklara bruo. La profesoro kaj la kapitano nelaŭte konversaciis, la venintoj kun la arĥeologo estis rakontantaj novaĵojn. La tuarego etendis sian longan korpon malproksime de la francoj kaj, profunde enpensiĝinte, nehaste fumis, liberiĝinte de la vizaĝa kovrotuko kaj alportante al la buŝo la cigaredon per glataj movoj de la brako, nudigita ĝis la ŝultro. Ŝtona braceleto estis ĉirkaŭanta la brakon super la kubuto — tributo al la tradicioj, antaŭe ĝi servis kiel defendo kontraŭ sabraj batoj.

— Estas interese, pri kio li povas pensi? — demandis Michel, rigardante al la gvidisto, kiam la novaĵoj kaj klaĉoj estis elĉerpitaj.

— Kial ci interesiĝas? — pigre respondis unu el la konversaciantoj. — Kiu scias, pri kio povas pensi tuarego!

— Li silentas, dum ni veturas, silentas en bivakoj. Sed ne dormas, eĉ ne dormetas — evidente, pensas pri io. Mi observas lin!

— Michel, vi havas strangan intereson al Tiressuen, — subite enmiksiĝis la kapitano. — Kaj, al mi ŝajnas, kun granda parto de malŝato. Atentu, ke la afero ne finiĝu per ia konflikto. Mi ne dezirus perdi... vin!

— Aĥ, tiele! — eksplodis Michel, sed retenis sin kaj, penante aspekti trankvila, aldonis: — Mi ĵuras, mia kapitano, ke mi nur scivolas. Mi unuafoje estas en Saharo, kaj tiu popolo interesas min: antaŭe famaj rabistoj, sklavposedantoj, parolantaj en la lingvo, sciata de neniu, kun la tifinaga skribo, kiun bone scias ĉe ili nur la virinoj. La virinoj ĉe ili estras en la gento, ili estas liberaj kaj ne fermitaj, kiel ĉe la ĉirkaŭantaj islamanoj. La tuaregoj loĝas en la koro mem de Saharo kaj, anstataŭ iĝi sovaĝuloj, akceptis sintenon en la maniero de nia aristokrataro — vidu, kiom da orgojlo estas en Tiressuen! Kaj ĉu vi memoras: tie, sude, estas aŭlimindenoj, tiel, ŝajne, nomiĝas tiu tribo. De ili, kiel de ĉiuj ĉi tie, oni forprenis la sklavojn, do ili — ha-ha! paŝtas siajn kaprojn mem, pelante ilin per siaj longaj glavoj. Ridinde! Kaj mi scivolas, pri kio ĉiam pensas nia gvidisto! Ĉu pri la edzino, forlasita ie en la dezerto, aŭ pri la iama libereco de rabado?

— Vi ne imagas, juna sinjoro, — subite diris altvoĉe la arĥeologo, — kian riĉan fantazion havas tiuj idoj de dezerto. En iliaj tendoj — cetere, ili havas ne arabajn pavilonojn, sed ledajn tendojn — vi aŭdos tian florkronon da fabeloj, legendoj, fabloj kaj proverboj, kiajn ne havas, verŝajne, ĉiuj aliaj nomadoj de la mondo, same nemalgrandaj fantaziuloj. Jen bona afero, se vi deziras servi al la scienco kaj famiĝi mem... Ellernu la lingvon de tuaregoj — Tamaŝekon kaj okupiĝu pri kolektado de tiu folkloro. Mi skribis al la Akademio de sciencoj, ke necesas senprokraste okupiĝi pri tiu afero — la tuaregoj, laŭ mi, baldaŭ malaperos, apartaj triboj jam nun nombras kelkdek homojn; ekzemple, kel-aĥnet-oj — da ili restis dudek tri homoj. Kaj por ĉiu proksimume po mil kvadrataj kilometroj da dezerto! Aŭ jen Tiressuen — li estas el la najbara kun ili tribo de tajtokoj, da ili estas ne pli ol cent homoj kune kun iliaj imradoj — io simila al vasaloj. Ili ne longe postvivos la dudekan jarcenton!

— Estu mi damnita, se mi iam ajn... — komencis Michel kaj eksilentis sub la malaproba rigardo de la sciencisto.

Tiressuen ne aŭskultis la babiladon de la malkvietaj kaj histeriemaj eŭropanoj.

Li pensis pri Afaneor kaj pri tio, kiel li faru por ŝi neeblaĵon. Afaneor estas la luno, la diino kun stranga potenco super la senfinaj vastaĵoj de la dezerto. La lokoj, konataj ekde la infaneco, iĝas iaj aliaj kun ŝia apero sur la ĉielo — ŝi proksimiĝas al la tero kaj kuniĝas kun ĝi. La malvarma lumo de la luno kuŝiĝas kiel kovrilo de mistero sur ajnan landon. Eĉ la senĝoja Tanezrufto ŝajnas arĝenta maro, kaj nigra karapaco de tenere iĝas fantoma trezorejo — neĉirkaŭrigardebla kuŝejo de arĝentaj pecetoj. Kaj Afaneor, la junulino, lia elektitino, same posedas nekompreneblan potencon super li, kiel la luno super la tero. En ŝia ĉeesto li ŝanĝiĝas, malkovrante en si senbridajn revojn, sonantajn kiel kantoj, turmentantaj per soifo de la belo, la soifo ne malpli akra, ol soifo sur vojo tra sabla tempesto.

Ĉu tiu nealta junulino estas sorĉistino? Ŝi devenas el la tribo de tubuoj, naskiĝis en suda Fezano, sed estis edukita de tuaregoj — de kolerema maljunulino de la potenca tribo de kel-aĝer-oj. Sude de Fezano, ne en sufokaj oazoj, sed inter malaltaj detruitaj rokoj kaj en montoj de Tibestio, loĝas la «homoj de ŝtonoj» — tubuoj, posteuloj de tre antikva popolo de garamantoj, al neniu obeintaj sorĉistoj kaj rajdistoj, kiujn timis kaj persiste ekstermadis la antikvaj romianoj kaj araboj. Ankaŭ la kel-aĝer-oj opinias sin posteuloj de la garamantoj, sed ĉe ili li neniam vidis tian haŭtkoloron, kiel ĉe Afaneor kaj ŝiaj samtribaninoj, — helan ruĝ-brunan kun karaktera metala rebrilo.

Tiressuen elprenis novan cigaredon kaj ĵetis oblikvan rigardon al siaj francaj kunvojaĝantoj, kiuj estis observantaj agojn de la radiisto, rapide frapanta voksignalojn per la telegraf-klavo. Antaŭ la mensa rigardo de la dezerta nomado, firme kaptanta eĉ etan detalon de lando, aperis la bildo de la unua renkontiĝo kun Afaneor.

Malproksime de multe trapasataj padoj kaj vojoj de la dezerto, en malmulte konata valo, staras ruinoj de antikva urbo. Sur la ŝtoneca ebenaĵo, ĉirkaŭita de montetoj, sulkigitaj de la vento, situas granda, tegita per ŝtono kvadrato, kadrita per blankaj platoj. Ĉe la norda flanko sur la platoj restis ok kolonoj el blanka ŝtono — altaj, neordinare sveltaj kaj belaj. Kelkaj kolonoj plu levas al la pala blindiga ĉielo siajn skulptitajn pintojn, similajn al disvolviĝantaj pintoj de junaj palmoj.

Ĉi tie, kie kunveturis por ahalo — muzika kunveno — najbaraj tuaregoj el la kel-aĝer-oj, okazis, ke ĉeestis ankaŭ li, la sola tajtoko.

En hela luna lumo inter la blanke lumantaj kolonoj instalis sin malhelaj envolvitaj figuroj de viroj — spektantoj kaj gastoj, ĉar la kunvenon estris virinoj, kaj ĝuste virinoj komencis la unuajn elpaŝojn. La patrino de Tiressuen konsilis al li ĉe ĉiu oportuna okazo vizitadi tiujn kunvenojn.

— Tiuj kantoj, muziko kaj dancoj unuigas kaj levas la virinojn, — diris ŝi, — kaj vin, virojn, instruas pri amo. Tuarega virino ne estas simpla, kaj, se ci deziras longan feliĉon, scipovu trakti ŝin, fari la kunan vivon kiel vi povos plej facila kaj... interesa. Ni, nomadoj, havas multe da libero, multe da tempo por revoj, fabeloj kaj kantoj. Kaj cia viv-amikino devas esti kamaradino en revoj, sed ne nur laborantino aŭ amoratino, kiel ĉe aliaj popoloj. Do vizitadu tiujn lernejojn de amo ĉie, kie ci estos!

Tiressuen, kiel ĉiu tuarego, kutimis obei la simplan kaj bonan saĝon de la patrino.

Virinoj — noblaj ihagareninoj, malriĉe vestitaj imradinoj kaj eĉ malhelhaŭtaj sklavinoj en siaj blankaj vestoj — konsistigis malgrandan orkestron, ludante sur amzad-oj — unukordaj violonoj, flutoj kaj frapante la ritmon sur malgrandaj tamburoj. En la centron de la kvadrato eliris alta junulino. Ŝia fleksiĝema figuro en blua mantelo ŝajnis nigra silueto sur la arĝent-blankaj ŝtonoj de la platoj kaj kolonoj.

«Kantoj de drino»! — pensis Tiressuen, instalante sin oportune kaj penante ne susurigi sian malmolan mantelon kontraŭ la raspa trunko de la kolono. Vere, kiel en densaĵoj de drino, sonorantaj sub vento en uedoj, la muziko ŝajnis ĥoro de sonoriletoj, jen proksimiĝantaj, jen malproksimiĝantaj. Sonoris la alta kaj pura voĉo de la junulino; kiel tigo de drino, fleksiĝadis ŝia maldika figuro en malhelaj faldoj de la malstrikta vestaĵo. La fluto kaj violonoj estis malrapide tirantaj la malgajan, monotonan melodion. Malofte obtuze frapadis la tamburo. Responde al ĝi la manoj de la junulino leviĝadis per glataj svingoj de flugiloj de granda birdo, komencanta sian flugon kaj ankoraŭ kaptita de la altiro de la tero. Kun orgojla graveco paŝadis la piedoj en koloraj, ornamitaj per bidoj sandaloj.

La karesa, malgaja kanto estis lulanta Tiressuen-on. Li apogis sin per la nuko al la kolono kaj eniris en agrablan rigidiĝon, observante la kantantinon el sub la mallevitaj palpebroj. Kvar virinoj anstataŭis ŝin. Ili viciĝis, jen proksimiĝante al la spektantoj, sidantaj ĉe la kolonoj, jen retropaŝante al la ĥaoso de blankaj platoj kaj ŝtonoj, restintaj post la romia urbo. La virinoj unisone kantis ritman legendon pri ĉielaj homoj — steloj, descendantaj al sentimaj batalistoj sur ilia longa kaj danĝera vojo tra la dezerto. Tiressuen konis kelkajn versojn ekde la infaneco, kaj lia dormema stato plifortiĝis pro rememoro pri la patrino, kliniĝanta super lia infana lito en kvietaj vesperaj horoj, kiam eksilentas kapra blekado, kameloj foriras de la tendoj kaj kvietiĝas ĉe sunsubiro la eterna kunulo de nomado — vento. Por ne voki mokojn de la najbaroj, Tiressuen surŝovis la randon de la kovrotuko pli malsupre sur la okulojn.

Verŝajne, li tradormis ioman tempon kaj rekonsciiĝis pro estiĝinta silento.

Okazis paŭzo — la virinoj finis la elpaŝojn, sed la viroj ankoraŭ ne inspiriĝis al siaj batalaj dancoj. Tie, en ombro de elstaraĵo de falinta muro, kie sidis la virinoj, aŭdiĝis ia baraktado. Sur la placeton, priverŝitan de la luno, oni elpuŝis mezaltan junulinon en vesto, simila nek al la longa malhela vesto de nobla ihagarenino, nek al la hela kovrotuko de imradino, lasanta malkovritaj la ŝultrojn, nek al maldika malmultekosta robo de sklavino-haratino.

La kruda lana vesto, verŝajne de malhel-lazura koloro, fiksita sur la koksoj per mallonga zono, estis falanta per larĝaj faldoj ĝis la maleoloj. Super la zono la vestaĵo estis dividita je du larĝaj strioj, kovrantaj la bruston kaj la dorson kaj kunigitaj sur la ŝultroj per grandaj arĝentaj ringoj-agrafoj. La brakoj kaj la flankoj de la junulino restis malkovritaj, la malgrandaj, blankaj pro polvo piedoj estis nudaj. La densegaj nigraj haroj, fiksitaj sur la verto per silka kaptuko, estis malalte falantaj sur la larĝan frunton. Mallarĝaj, disaj, trastrekitaj per rektaj linioj brovoj, longformaj, same mallarĝaj okuloj, rekta bela nazo, en kiu estis nenio de la sekeco de la tuaregaj trajtoj, malgranda buŝo, bona rondeco de la vizaĝo — jes, la junulino ŝajnis fremda. «Nek arabino, nek kabilino...» — interesite pensis Tiressuen, pririgardante ŝin el sub la kovrotuko. La junulino turniĝis, respondante al iu malantaŭ si, kaj levis la dekstran manon per gesto de ŝerca petego, briliginte en la luna lumo la glatan, kiel polurita metalo, haŭton, kiu ŝajnis al Tiressuen tre malhela. La linioj de ŝiaj brakoj, la konturoj de la korpo, videblaj en la tranĉaĵoj de la vesto, estis kvazaŭ cizelitaj, kiel ĉe francaj bronzaj statuetoj, kiujn li vidis en Tamanrasset, kaj tiel belaj, ke la spirado de Tiressuen rompiĝis. Li rektiĝis. Treme kaj malglate ekkantis la kordoj, ŝajne, gvidataj de perpleksa mano. La voĉo de la junulino, forta kaj profunda, tremigis la tuaregon, ektiris, ektrenis post si. La kanto estis plena malo de la ĵus aŭditaj! Saltanta, ĵetiĝanta, preskaŭ nekaptebla melodio, sonorantaj per doloro kaj sopiro ekkrioj, malserene vokantaj kaj malaltaj triloj, maltrankvilaj fadoj... Resonanta kaj morna tondro de nesciate de kie aperinta granda tamburo, obtuzaj kaj abruptaj batoj de la malgrandaj. Pro tio strange ĝeniĝas la koro, kreskas sovaĝa deziro leviĝi, impeti ien!

Kaj la sorĉo de la sonora voĉo ĉiam pli sopirigadis kaj maltrankviligadis Tiressuen-on. La kanto ĵetiĝadis, kiel persekutata fuĝinto, serĉanta eliron. Jubilon, alvokon, sovaĝan ĝojon anstataŭis furiozaj kaj maltrankvilaj ekkrioj, estingiĝantaj en la melodio per kvieta senhelpeco, kaj denove kreskadis furioza rezisto en akra ŝanĝado de altaj kaj malaltaj notoj. Samtakte kun tiu impeta, ribela kaj pasia kanto la junulino, ne deirante de sur sia loko, respondadis al la rapidaj faloj kaj ŝanĝoj de la melodio per samaj movoj de la brakoj, per balancoj kaj fleksoj de la korpo.

«Kio estas tio? — pensis Tiressuen. — Kien impetas tiu kanto de juna vivo? Kion deziras ĝi, kiun ĝi vokas kun si? Aŭ, kiel elŝiriĝinta en dezerton araba ĉevalo, ĝi kuras, ne komprenante kien kaj por kio, ĝuante sian forton kaj rapidecon de la kurado?..»

Perpleksigitaj de la nekonata kanto, la viroj ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam la kantintino malaperis en la ombro. Post komenco de la vira danco Tiressuen jam ne plu povis resti nescianta. Li nerimarkite glitis trans la falintan muron...

— Tiressuen, cin vokas la estro! — Kun tiuj vortoj la tuarego denove trafis en la realon. Li ĉirkaŭrigardis, rekonsciiĝante, kaj malleviĝis de sur la sabla tubero.

La fajro estingiĝis. La kapitano kaj la profesoro, sidanta ĉe la eksilentinta kesto de la radistacio, ŝajnis severaj kaj majestaj en la lumo de la alta malfrua luno. La tuarego eksidis sur proponitan faldeblan seĝon kaj komencis atendi. Ion bezonas la francoj! Ili ne vokus lin tiel solene ĉi tien, flanken, nur por pridiskuto de la morgaŭa vojo.

— Tiressuen, profesoro Vanedge estas fama sciencisto ne nur en nia lando, sed ankaŭ en la tuta mondo... — La kapitano faris paŭzon, koncentrante la pensojn.

La profesoro evidentiĝis malpacienca, ĝuste kiel tion atendis la tuarego de eŭropano — novulo en Saharo.

— Aŭskultu, Tiressuen, — enmiksiĝis li en la bonega araba lingvo, — vi povas fari grandan servon al Francio kaj al la tuta mondo... al la scienco. Iam vi pretere diris al la kapitano, ke vi konas en profundo de Tanezrufto, en la loko, kie estis neniu el la eŭropanoj, antikvajn ruinoj de urbo. Probable, tio estas ŝlosilo por la antikva historio de Saharo, de la tuta Norda Afriko. Ni kontrolis tiun informon, neniu sukcesis konfirmi aŭ malkonfirmi ĝin. Sed tia konanto de Centra Saharo kaj tia gvidisto, kiel vi, Tiressuen, ne povis erari, kaj ni deziras, ke vi konduku nin tien. — La profesoro eligis la tutan tiradon per unu spiro, kvazaŭ timante, ke Tiressuen ne aŭskultos, kaj atende eksilentis.

— Miaj scioj pri Tanezrufto estas malgrandaj, — trankvile kontraŭdiris la tuarego. — Mi ne estis tie kaj ne vidis la urbon. Kaj laŭ rakontoj, tie ekzistas restaĵoj de konstruaĵoj... Sed kie en Saharo oni ne parolas pri ruinoj?

— Sed vi konduku nin al tiu loko, pri kiu oni parolas! — insistis la arĥeologo.

— Mi ne povas konduki al la loko, kiun mi ne konas. Tanezrufto estas tro malproksime, sen akvo. Estas danĝere.

— Tiam indiku sur la mapo, kie estas tiuj ruinoj, ni... — La profesoro eksilentis pro abrupta puŝo de la kapitano.

Estiĝis ĝena silento.

— Nun parolas mi, — komencis la kapitano en la ahaggar-a dialekto de Tamaŝeko. — Jam la kvinan ekspedicion ni faras kune, Tiressuen. Kaj ĝis nun ci iradis kun bonaj homoj, grandaj sciencistoj de mia lando. Ci gvidadis niajn aŭtojn malproksime okcidenten kaj suden. Apud la monto Tamanat, apud la gurd de Diablo, vi trovis kuŝejon de sodo en la lando El-Mass. Eĉ malpli proksime de la gurd de Diablo, je sepcent kilometroj for de ĉi tie, ci trairis danĝeran sebĥron Mekerrane-n printempe, kiam terurajn sablajn tempestojn anstataŭas inundoj. Vi tiam trairis ĝin laŭ la tuta longo ĝis la uedo In-Raris. Kun mi ci laboris en Tifedesto ekde Tin-Fidijaĝ ĝis Amsimassen. Mi kaj ci kvarfoje trairis Arethum-on, kaj en la koro de Ahaggar — Atakor ni iris al Tahat kaj Taessa kaj trovis valoran ercon je nur unu taga marŝo for de Tamanrasset. Kaj ĉu ci memoras la malfacilan vojon al Tanezrufto en la pasinta jaro? Nia aŭto rompiĝis en Tassili-tan-Adrar, sed ni sur kameloj ekiris al Tahalra kaj poste suden ĝis uedo Taneruelt... Ho, kiel al ni estis malfacile tiam!

Rideto prilumis la severajn okulojn de Tiressuen en la ombro de la kovrotuko.

— En Tanezrufto ni laboris sukcese nur danke al ci, al cia sperto, saĝo kaj kuraĝo. Kaj ci neniam antaŭ tiam estis en Taneruelt. Mi diros ankoraŭ: ci konsentis gvidi sciencistojn al Tibestio — la fortikaĵo de la tribo de tubuoj, kaj vi trovis enneri-n kun ruĝaj grundoj kaj kun skeletoj de grandegaj elefantoj, kaj pro tiu malkovro famiĝis por la tuta mondo.

— Ĉu ankaŭ mi? — kun nuanco de naiveco demandis la tuarego.

— Ankaŭ ci, certe, — senhezite mensogis la kapitano. — Pri ci oni skribis en libroj.

— Mi ial ne aŭdis! — indiferente diris Tiressuen. — Tiam oni promesis al mi multe: medalon, monon... kiel tio nomiĝas... elaĉeton... ne, alie. — La gvidisto stumblis infanece senhelpe, kaj ambaŭ estroj ekvidis, ke tiu fama gvidisto de ekspedicioj estas ankoraŭ tre juna. — Nenion ili sendis, eĉ fotojn...

— Ekzistas malsamaj homoj kaj ĉi tie, kaj ĉe ni, — kuntiris la brovojn la kapitano. — Mi diras kaj rememoras tion tial, ke ci povos, se deziros, gvidi ekspedicion tien, kie ci mem ne estis. Ci komprenas la landon, ci scias, kiel iras aŭtoj, sed ne nur kameloj. Al ci oni pagas pro tio multan monon, pli multe, ol al aliaj gvidistoj. Kaj ni bone pagus... tre bone!

— Por kio al mi necesas multa mono? — senzorge respondis la tuarego. — Mia patrino havas ĉion, kion ni bezonas.

— Vere, per kio ilin eblas logi? — nelaŭte demandis la arĥeologo en la angla lingvo. — Aŭton aŭ palaceton kun tereno ili ne bezonas... Se li estus fikshejma, tiam...

— Tiam li ne konus Saharon!.. Sed ci malpravas, Tiressuen, mono ĉiam necesas. Mi scias, ci ne havas edzinon, sed ci havos... Eble, ci deziras veturi al ni, en Francion, Eŭropon, vidi ĉiujn miraklojn de nia mondo... vidi Parizon, teatrojn, restoraciojn, milionojn da belaj virinoj, veturi al maro!

Subite la okuloj de la tuarego brileris.

La kapitano denove malforte puŝis la profesoron kaj, etendante al Tiressuen cigaredojn, finis:

— Pripensu tion, Tiressuen, morgaŭ ci diros cian decidon. Kaj nun necesas uzi malvarmeton de la nokto, ĝi — ve! — estas mallonga.

La tuarego ekfumis, facile riverencis kaj enpensiĝinta ekiris al la sabla tubero, kie malproksime de la tendaro li sternis sian simplan liton.

Ruze ridetante, la kapitano ĵetis rigardon post lin, kaj la profesoro ĝoje frapis la ŝultron de la estro.

— Nu, ŝajne, vi impresis la senemocian saharanon! Ĉu vere ili ĉiuj tiel deziras trafi al Parizo aŭ Nico?

— Kredu al mi, neniu el ili povas rezisti altiron de la urbo. Kie ĉi tie, en Saharo, tiuj simplanimaj kaj simpatiaj sovaĝuloj povas vidi la tutan potencon de la logoj de nia civilizo? Mi esploradis la nomadojn dum dek jaroj da vagado en dezerto. Sed agi kun ili necesas singarde — vi preskaŭ fiaskigis la aferon. Ili malrapide vivas kaj malrapide pensas, kaj nia ordinara hastemo ŝajnas al ili simple frenezo. Jen kial mi donis logaĵon kaj proponis prokrasti la decidon. Kaj por ni, mi pensas, same estas pli bone prokrasti ĉion por morgaŭ. Bonan nokton...

Spite al la falsa klarvideco de la kapitano, la tuarego tute ne revis pri Parizo kaj pri ĉarmaĵoj de la eŭropa kulturo. Etendiĝinte sur la maldika matraco, metita sur tapiŝeton, teksitan el malmolaj kamelaj haroj, la defendon kontraŭ la «salivo de la malbona spirito» — skorpioj kaj kamelaraneoj, — Tiressuen fermis la okulojn. Emociiĝo ne permesis al li ekdormi, kaj li denove ekfumis. Kial tiu penso ne venis al li antaŭe! La vortoj de la kapitano pri edzino, momente vokintaj la imagon de Afaneor, estis kunaj kun la propono de vojaĝo al Eŭropo. Nur tiam Tiressuen komprenis, ke la revo de Afaneor povas esti ne tiel neebla. Li devas provi. Kiel koston de la ekspedicio al la senviva Tanezrufto — giganta malviva ebenaĵo en la centro de Saharo — li povas postuli plenumon de la deziro de Afaneor.

Al Tanezrufto ekzistas nur du vojoj — la aŭta kaj la karavana, trairantaj ĝin de la nordo ĝis la sudo preskaŭ apude, kaj nenio krome. La iam tre grava karavana vojo por transportado de salo el Taudenni al Sudano nun estas forlasita, kiel preskaŭ ĉiuj gravaj karavanaj vojoj de la pasinteco. Nur miloj da skeletoj de pereintaj animaloj, kaj fojfoje eĉ de homoj markas per blankaj makuloj tiujn sablokovritajn malnovajn vojojn. Mortis la gloro de azalaj-oj — grandegaj saharaj karavanoj, kiuj provizadis la landon de nigruloj per valorega salo kaj liveradis panon kaj panicon al nomadoj, ne konantaj terkulturadon. Mortis ankaŭ la gloro de tuaregoj, kiuj defendadis la karavanojn kontraŭ siaj propraj samgentanoj kaj prenadis tributon de negocistoj, karavanistoj kaj fikshejmaj loĝantoj de oazoj, laborakirantaj en ŝvito de la vizaĝo dolĉajn diafanajn daktilojn. Nun grandegaj aŭtoj alveturigas ĉion necesan el kie ajn, kaj por kameloj restis nur liverado de varoj el komercaj vartenejoj kaj staploj pli proksime al provizoraj tendaroj de nomadaj triboj. En Saharo aperis pli multe da nutraĵo, jam ne minacas per morto ĉiu kvina malsata jaro, kvankam plu la virinoj kolektadas la malgrandajn blanketajn grajnojn de drino kaj plu en Atakor kunvenas preskaŭ la tuta popolo de Ahaggar en la periodo de maturiĝo de gauit — malaltaj tufoj da herba vegetaĵo kun grajnoj malgrandaj, kiel semolo. Kolektas oni ankaŭ terfas-on — specon de subtera fungo, elkreskanta en frua printempo, post pluvoj. Pano el tritiko estas multe pli bongusta, ol eĉ panica kaĉo, sed ĝin necesas pripagi! Kie oni povas preni monon, se la francaj regantoj ĉiel malhelpas al karavana transportado, prave vidante en ĝi la aferon, unuigantan la homojn de Saharo. La mondo de la tuaregoj, severa, malriĉa kaj libera, mortas sub la kalkano de la venanta nova mondo, nekutima kaj malagrabla... Tiel diris al li ankaŭ Afaneor!

La dua renkontiĝo kun Afaneor okazis en la hejmaj nomadejoj de la tribo de kel-aĝer-oj — senfina labirinto de krutaĵoj, montofendoj, insulmontoj kaj altebenaĵoj de Tassilin-Aĝer. Fininte ekspedicion en Air, li veturis suden laŭ uedo Tafassaset. De tendoj al tendoj portis lin lia alta blanka meharo, ŝarĝita per la tuta simpla posedaĵo de dezerta vojaĝanto. Ju pli proksima, laŭ asertoj de lokaj tuaregoj, iĝadis la nomadejo de maljunulino Lemta, des plia malpacienco regadis Tiressuen-on. Lia meharo, nomata Agelhok, — unu el la famaj en Hoggar kurdromedaroj — dum horoj kuradis, egalmezure balanciĝante sur densaj, kiel cemento, argiloj de solonĉakoj-sebĥroj, singarde paŝadis sur ardaj nigraj ŝtonoj kaj gruzoj, kovrantaj altebenaĵojn, plonĝadis kaj glitadis sur deklivoj de sablaj montetoj en mallarĝaj pasejoj — tajart-oj. La kruelan flamon de tagoj, la tranĉantajn per malvarmo noktajn ventojn, la senfinan solecon de vagulo, iranta rekte ne laŭ ordinaraj vojoj, — ĉion ĉi, kutiman al tuarego, tute ne rimarkadis Tiressuen. Li bedaŭris nur, ke la kamelo ne havas nelacigeblon de aŭto. Tamen, kia aŭto povus trairi ĉi tie? La vojo plilongiĝus je mil kilometroj, kaj finrezulte oni ne povas scii, kiu venus al la celo pli frue.

Finfine li atingis la malaltejon Tirhemir kaj la indikitajn al li tri tendojn ĉe la piedo de la monto Amarĝan.

Kia aŭgura sento avertis Afaneor-on pri lia veno? Li veturis tiel rapide, ke la buŝa poŝto de la dezerto ne povis antaŭi lin. Sed tuj kiam li ekvidis malproksime la nigrajn punktojn de la tendoj kaj la kamelo komencis leviĝi sur la malkrutan ŝtonan deklivon, la junulino aperis antaŭ li el post amaso da ŝtonpecegoj. En la flama lumo de la suno ŝia brilanta haŭto estis nun tute hela. Bluaj floroj de saksifrago, enpikitaj super la orelo, kontrastigis la nigregan koloron de ŝiaj haroj. Perletoj de ŝvito eliĝis super la linio de la brovoj, kiam Afaneor, ofte spirante, alkuris pli proksime. Tiressuen kun miro rimarkis en ŝiaj manoj faskon da malgrandaj floroj de varmega ruĝ-oranĝa koloro. La meharo altis super la junulino, kiel batala turo, kaj la tuarego forte kliniĝis de sur la seĝo. Kun nekonata plezuro li akceptis la rarajn en Saharo florojn el la manoj de Afaneor — donaci ilin al batalistoj ne estis tradicie ĉe tuaregoj. Tiressuen eksentis, kiel la odoro de la floroj miksiĝis kun la propra odoro de la junulino — pura kaj suna, arda, kiel la potenca tagmezo de la dezerto, deviganta homojn klini la kapojn kaj kaŝi la okulojn sub markezon de kovrotuko.

Dum tri semajnoj Tiressuen restadis gasto de la tendoj de Lemta. Ĉiam pli forta iĝadis lia amo al Afaneor, ekbrulinta subite en la muzika kunveno ĉe la romiaj ruinoj. La virinoj de la tuaregoj, posedantaj la lingvon kaj sekretojn de la tifinaga skribo pli bone, ol la viroj, liberaj kunulinoj de la vivo, bonegaj edukantinoj de infanoj, staris multe pli alte ol la virinoj de la araboj, plu restantaj kaptitinoj de la virina fako de pavilono aŭ de la virina duono de domo, malkleraj, subpremataj de la peza kalkano de la milita religio.

Kie estas kapto kaj perforto, tie iĝas ŝanceliĝemaj la fundamentoj de la moralo. Nur en libero la homo komprenas neceson de striktaj reguloj de la vivo. La filoj de Saharo edziĝas al virinoj de sia popolo aŭ al filinoj de parencaj berberaj triboj — kabiloj, sed evitas edziĝi al fremdulinoj, instinkte sentante, ke li bezonas kreskigitan de la dezerto ties nepostuleman filinon. Afaneor estis fremdulino el la lando de la tubuoj. Tamen Tiressuen vidis, ke ŝi en nenio cedas al la virinoj de la tuaregoj. Ŝi eĉ superis ilin, tiu posteulino de sorĉistoj-garamantoj — antikvaj etiopoj de la helenaj mitoj.

De kie ŝi ĉerpis siajn sciojn, li ankoraŭ ne sukcesis pridemandi ŝin, pli multe rakontante pri sia vivo. Li naskiĝis en Ahenet, la hejma lando de la tajtokoj. Poste, kiam la putoj de Ahenet elĉerpiĝis kaj spirado de la morto ekblovis super la lando, la tajtokoj foriris kune kun siaj imradoj suden — al Ahaggar kaj Adrar-Ifora. Sed liaj gepatroj, ĉe kiuj li restis la sola filo, transloĝiĝis al Tidikelt, kaj la etan Tiressuen-on lernigis pri la okcidenta saĝo kaj lingvo en elementa lernejo. Iomete kreskinte, Tiressuen komencis vagan vivon kune kun la patro — gvidisto de karavanoj, kiu instruis lin pri la tuta antikva saĝo de vojoj tra la dezerto. La patro eĉ pereis sur vojo, kaj Tiressuen okupis lian lokon. La patro estis el tiuj montaraj tajtokoj, kiuj opiniis sin nek mastroj-ihagarenoj, nek subuloj-imradoj. Da tiaj malriĉaj, liberaj, malfacile vivantaj tuaregoj estis po kelkdek en diversaj negrandaj triboj. Ili akiradis vivrimedojn per laboro de gvidistoj aŭ pelistoj de gregoj al novaj malproksimaj paŝtejoj kaj iĝadis la plej harditaj nomadoj de Saharo, ne cedantaj eĉ al la tubuoj kun ilia fabela eltenemo en kurado, veturado kaj ĉasado.

— Sed Tiressuen ne estas persona nomo, ĉu? — Afaneor ĵetis al li ruzan rigardon.

— Ne persona nomo, tio estas loknomo, — konfesis li. — Tio estas por la francoj.

— Kaj la vera nomo? — insistis la junulino.

— Iferlil.

— Al mi plaĉas ĝi. Mia nomo same plaĉas al mi, kaj estas bedaŭrinde, ke ĝi estas nur kromnomo... Ĝin elpensis la maljuna Lemta, kiam ŝi prenis min.

— Ĉu ŝi deziris nomi cin laŭ la antikva diino de la luno de nia popolo?

— Tute ne. Laŭ Afaneor, filino de Aĥarĥellen.

— Ĉu Aĥarĥellen, la granda tribestro de la kel-aĝer-oj? Mi aŭdis pri li!

— Jes, li regis ĉi tie antaŭ kvindek jaroj. Kaj li havis filinon Afaneor-on, belegan kaj saĝan junulinon. La unua virino de la tuaregoj, kiu komencis pensi pri ĉesigo de la antikva malamikeco de la kel-aĝer-oj kaj la kel-ahaggar-oj kaj entute de ĉiuj triboj de la tuarega popolo, blankaj kaj nigraj...

— Ĉu tio estis ebla?

— La francoj faris tion per forto kaj humiligo de ni. Sed se ni farus tion mem? Nenie ekzistas popolo, simila al la tuaregoj. Malgraŭ militoj, malgraŭ antikvaj reciprokaj ofendoj kaj sango, ĉu la tuaregoj ne opinias sin la idoj de la saĝa reĝino Tin-Hinan, kies tombo en la uedo Abaless ankaŭ nun, post milo kaj duono da jaroj post ŝia morto, estas sankta por ĉiuj triboj. Ĉu ne opinias sin kaj la tajtokoj, kaj la aŭlimindenoj unu popolo? La tuaregoj — vaguloj kaj batalistoj, ne alligitaj al domoj kaj aĵoj, — kun malfermita koro rigardas al la mondo; ĝuste pro tio mi ŝatas nian popolon. Nia vivo ne kuniras en unu lokon, kie estas akvo kaj kreskas palmoj aŭ panico, kie loĝis la gepatroj kaj prauloj.

— Koste de malfacila vivo en dezerto, suferante pro varmego kaj malvarmo, pro soifo kaj malmulta manĝo, ni ricevis grandan liberon, — respondis Tiressuen, ne komprenante, al kio iras la penso de la junulino.

— Jes, ni foriris en la koron de la dezerto, por konservi la liberon. Ĉirkaŭe, kvazaŭ maraj ondoj, fluadis, bataladis, konkeradis unu la alian, buĉadis unu la alian diversaj popoloj — sur fekundaj teroj, oportunaj por vivo, sur bordoj de la maro kaj de grandaj riveroj. Sed, por vivi en la dezerto, necesis eduki sin por tio — ĝuste en tio estis la avantaĝo kaj forto de la tuaregoj...

— Ĉu estis? — rapide demandis Tiressuen.

— Jes, nun ĝi malestas. Aŭtoj kaj avioj ebligas penetri en profundon de Saharo al ajna eŭropano. Eldorlotitaj francaj virinoj vizitadas nur la teruran Tifedeston, la iam neatingeblan por neinicitoj loĝejon de spiritoj, kaj trinkas glacimalvarmajn trinkaĵojn ĉe la nigraj rokoj kun misteraj desegnoj kaj skribaĵoj. La fremda vivo, tute ne simila al la nia, potence enrompiĝas en la dezerton, kaj al ĝi ne ekzistas baro.

— Eble, nia forto estas en tio, ke ni estas dissemitaj sur la senfina dezerto, kaj ne konas malsanojn, malvastecon kaj et-animecon, kiel en la oazoj. «Malproksimigu viajn tendojn, proksimigu viajn korojn» — bona malnova proverbo, — ekridis Tiressuen. — Tutegale estas ni, kiuj posedas la dezerton.

— Vanaj vortoj! Dissemiĝinte, ni perdis forton! Ni iĝas ĉiam pli malmultaj, kaj la vivo iĝas pli malfacila por la idoj, ol por la patroj. Nun la eŭropanoj infektis nin per deziro de facila vivo. Sed, akirante monon, ni perdis duonon de la gregoj. Eĉ brulaĵo nun mankas en la dezerto — ni forbruligis ĝin, kuirante multekostan manĝon, sur kuiraj lignofajroj...

— Malbona estonteco! — kuntiris la brovojn Tiressuen. — Ankaŭ mi ĝin vidas en miaj vagadoj. Sed por kio ni komencis tiun konversacion? Ĉu ne ekzistas vortoj pri alio?

— Mi rememoris pri Afaneor, la filino de Aĥarĥellen.

— Por kio? Mortinta homo estas sekiĝinta gelto.

— Ne! Okazos pluvoj — kaj gelto pleniĝos, venos neceso — kaj la homon oni rememoros! La maljuna Lemta diris al mi... — La junulino eksilentis, preskaŭ perfidinte la sekreton pri la kaŝa unio de virinoj, kiun penis krei Afaneor, la filino de Aĥarĥellen.

La virinoj ĉe tuaregoj estas multe pli granda socia forto, ol ĉe aliaj popoloj de Saharo. Kun ilia helpo la saĝa filino de la tribestro deziris renaski la antikvan unuecon de la tuaregoj de la tempo de la reĝino Tin-Hinan.

— Diris al ci? — ripetis Tiressuen.

— Ŝi rakontis al mi pri El-Issej-Ef, pri Afaneor kaj pri granda norda lando. Kaj mi decidis, ke dum la tuta vivo mi serĉados homon, kiu povos viziti ĝin.

— Kaj ĉu ci trovis lin?

— Ankoraŭ ne, — tire diris Afaneor, forturniĝinte de la tuarego.

Al tiu iĝis varmege sub la malalta tendo.

— Pri kiu lando diris la maljunulino? — malpacience demandis Tiressuen.

— Ne nur ŝi! Ekzistas legendo... Ni veturu al la tombo de Afaneor, al la monto Atafajt-Afa. Ĉu bone? — Subite la junulino ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de Tiressuen kaj altiris al si tiel forte, ke li apogis sin per la mano, por ne fali.

La juna tuarego forgesis pri malfeliĉoj kaj sukcesoj. La tuta senfina spaco de la dezerto malaperis en la profundo de la malhelaj okuloj, larĝe malfermiĝintaj renkonten al lia rigardo...

Du dromedaroj estis mezurantaj per longpaŝa amblo dezertan altebenaĵon, plene forbruligitan de la suno. Helflavajn sabloŝtonojn, per platoj kaj ŝtupoj elstarantajn el sub grand-era gruzo kaj ŝotro, kovris bruna brilanta krusto. La meharoj singarde ĉirkaŭkuradis tiujn ŝtupojn, glitajn por iliaj larĝaj kalaj piedoj. Afaneor, envolvita ĝis la okuloj en malhel-bluan mantelon, ŝajnis nekonata kaj fremda. Silente rigardante al iaj nur de ŝi konataj signoj, ŝi neniam igis la meharon malrapidigi sian kuron. La monto estis proksimiĝanta. La kameloj ekiris laŭ la malmola fundo de kruta uedo, zigzagante inter akrangulaj rokaj splitoj. La monto altis ĉe la uedo per vertikala muro, disfendita meze, kvazaŭ per enhako de giganta hakilo. Hirtaj kaj fleksitaj malantaŭen tavoloj de densa malhela ŝtono estis elstarantaj sur la apika brusto de la monto per krudaj laŭlongaj ripoj, supre detranĉitaj kaj forfrotitaj de multaj jarmiloj da sablaj tempestoj. Maristo komparus la konveksan muron de la monto kun ŝvela velo, sed al la tuarego ĝi ŝajnis fortikaĵo de malbonaj spiritoj, kiuj potencis ĉi tie en forgesitaj tempoj. La rajdantoj sur la altaj dromedaroj ŝajnis antaŭ la malbonaŭgura monto mizeraj insektetoj. La vento batadis plenforte la muron, ardigitan de la senkompata suno, kaj risorte desaltadis malantaŭen, volviĝante kirle sur la fundo de la uedo kaj sur la montopiedo, priŝutita de falintaj rokpecoj. La monto rezistadis la venon de la homoj, proksimiĝantaj spite al la sablaj kirloventoj kaj la arda spirado de la malhela muro. Afaneor turnis sian meharon, leviĝis de la fundo de la seka fluejo kaj enveturis sur rondigitan tuberon. De ĉi tie malkruta deklivo estis glate malleviĝanta nord-okcidenten al vasta reg, kies limoj dronis en ŝanceliĝema nebulo de la varmega aero, striiĝanta sur la arda ŝotra ebenaĵo. Monteto da glataj, samgrandaj ŝtonoj, ĉirkaŭigita per ovalo el blu-grizaj platoj de kvarcito, kronis la tuberon.

Tablosimila bazalta rokpeco, kelkaj bastonoj kaj branĉetoj, ornamitaj per paliĝintaj rubandoj, ĉifonigitaj de la vento, signifis la tombon de Afaneor, la filino de Aĥarĥellen. La viva Afaneor ekstaris en la selo, por preteri la tre altan, ornamitan per kruco selarkon, kaj desaltis de sur la dromedaro, eĉ ne igante ĝin fleksi la genuojn. Tiressuen alpremis la kondukŝnurojn de la animaloj per peza rokpeco kaj singarde aliris la tombon. La junulino silente elprenis el la sino faskon da diverskoloraj rubandoj kaj komencis renovigi la ornamaĵon. La tuarego komencis helpi al ŝi kaj ricevis amplenan rideton.

— Nun eksidu kaj aŭskultu. — Afaneor lerte alportis alumeton, bruligitan sub vento, al lia cigaredo.

Kaj Tiressuen eksciis antikvan legendon pri vojaĝisto El-Issej-Ef, veninta en la landon de la tuaregoj antaŭ pli ol sepdek jaroj el tre malproksima kaj malvarma norda lando Rusio. Li estis kuracisto kaj pentristo, loĝis en Gadames kaj el tie faradis veturojn en la dezerton, kie li amikiĝis kun la tuaregoj kel-aĝer-oj. Laŭ ilia invito li faris sekretan vojaĝon en la profundon de Saharo, kaj unuafoje dezertaj nomadoj ekvidis eŭropanon, strebantan nenian alian celon, krom konatiĝo kun la popolo de la dezerto kaj ties naturo.

La rusa kuracisto venis, plena de estimo al la tuaregoj, al iliaj moroj kaj severa vivo. Li distingiĝis per mirinda en fremdulo profundeco de kompreno kaj delikateco. Kun hela kaj alta animo, li, malforta kaj senkutima, venkadis malfacilaĵojn de vojoj tra la dezerto kaj konkeris la vojon al la koroj de la nomadoj. El-Issej-Ef baldaŭ forveturis en sian landon. Restis legendo pri tio, ke malproksime norde loĝas homoj, ne similaj al aliaj eŭropanoj, sed posedantaj tutan ilian saĝon, pli bonkoraj al fremdaj popoloj, kiujn ili opinias egalaj. La memoro pri la rusa kuracisto konserviĝis en la popolo, kaj estas ne mirinde, ke kiam la potencan Aĥarĥellen-on vizitis alia rusa vojaĝisto, verkisto, kies nomo estis, ŝajne, Nemirdan, tiam Afaneor vokis lin al ahalo kaj mem kantis al li. Post la muzika kunveno Afaneor longe konversaciis kun la fremdlandano kaj fine konvinkiĝis pri praveco de la legendo pri El-Issej-Ef. La fora kaj neatingebla por la nomadoj lando iĝis por Afaneor kaj ŝiaj amikoj tiu lando de revo, kian havas ĉiu homo, almenaŭ iom konanta la mondon.

La filino de Aĥarĥellen kaj ŝia patro komprenis, ke la antaŭa vivo finiĝas, ke la tuarega popolo ne povos eterne kaŝiĝadi en la dezerto, evitante la kulturon de la Okcidento. Sed helpi en ekposedo de tiu kulturo povus nur tiu lando kaj tiu popolo, kies intencoj estas puraj kaj neprofitemaj, alie kune kun la fremda kulturo venos pereo de la tuaregoj kiel popolo.

Afaneor mem revis ekvidi Rusion, sed ŝi mortis, ne plenuminte la intencon. Tiu revo plu absorbadis tiujn virinojn kaj junulinojn, kiuj sciis la legendon. Same absorbis ĝi ankaŭ la novan Afaneor-on.

— Oni scias, — finis la junulino, — ke neniu el la tuaregoj aŭ aliaj popoloj de Saharo ankoraŭ estis en Rusio. Sed tion necesas fari! Ankaŭ mi ĵuris dediĉe al la memoro de la filino de Aĥarĥellen peti mian estontan amaton viziti tiun landon. Mi estas feliĉa — min ekamis la plej bona vojaĝisto de Saharo. — En la voĉo de la junulino eksonis fiero. Ŝi levis la kapon kaj faris paŝon al Tiressuen. — Antaŭ la tombo de Afaneor mi petas cin — veturu al la lando de rusoj, konatiĝu kun tiu popolo, rakontu al ni, ĉu estas vero en la legendo pri El-Issej-Ef!

Neordinara forto de konvinko estis en la vortoj de la junulino. Tiressuen tremeris. Al li ŝajnis, ke kun li parolas ne lia impetema kaj verva amatino, sed la filino de Aĥarĥellen mem, elirinta el la tombo, por devigi lin plenumi ŝian deziron. La tuarego konfuzite depaŝis kaj balbutis:

— Neniu el ni estis en tiu lando. Eĉ se mi povos atingi ĝin, kion mi vidos kaj komprenos en fremda vivo? Sen scio de la lingvo, moroj, naturo mi pasos tie kiel ombro, ne kapabla eĉ pridemandi tiujn homojn, ĉar mi ne scias, kion mi demandu...

Afaneor malleviĝis sur la teron antaŭ Tiressuen kaj brakumis liajn krurojn.

— Nun estas alie, ol estis en la tempo de la filino de Aĥarĥellen. Homoj flugas rapide al grandaj distancoj, landoj proksimiĝis unu al la alia. Venadas homoj el Francio, sciantaj ne nur la araban, sed eĉ nian lingvon. Eble, ankaŭ en Rusio ci renkontos tiajn homojn. Sed la ĉefa afero estas, eĉ ne posedante la lingvon kaj ne konante morojn, simple enrigardi en la animon de la rusoj, senti forton, sciojn, arton de tiu popolo! Mi estas virino, mi ne povas veturi, ĉar mi estas malriĉa kaj malklera, ĉar tio ne konformas eĉ al la eŭropaj moroj — ili opinias nin obskuraj malliberulinoj de islamo! — Larmoj ekruliĝis laŭ la glataj vangoj de Afaneor, kaj la okuloj sur la supren levita vizaĝo rigardis kun tia petego, ke la koro de Tiressuen kunpremiĝis.

Li faris ankoraŭ provon prudentigi la junulinon:

— Sed ci mem eĉ ne apartenas al nia popolo. Kio devigas cin suferi kune kun ĝi, pensi pri ĝi kaj sendi min al tia vojo, kian faris ankoraŭ neniu el la tuaregoj?

La junulino malrapide leviĝis kaj mallevis la okulojn.

— Mi estas orfino, nutrita de tuaregoj, vivanta la saman vivon kun vi, havanta la samajn strebojn... Nur, eble... — la voĉo de la junulino tremeris, — miaj sentoj simple estas pli fortaj, ol la viaj. Same kiel mia aspiro al vasta mondo sen malamikeco kaj malklereco, al tenero kaj belo...

— Mi vidas, — karese diris Tiressuen, — sed mi rememoris, kion diris al mi francoj. La lando de la rusoj iĝis alia, tie regas ferocaj homoj, kaptintaj la potencon kaj subpremantaj la popolon. Tiu lando minacas nun al ĉiuj, kaj la eŭropaj landoj devas armi sin ĝis la dentoj, por ne trafi sub tiranecon de la rusoj.

— Kial do ci kredas al la francoj pri tio? Ci ja diris, ke cin kaj nin ĉiujn oni ofte trompadis. Eble, oni trompas ankaŭ pri Rusio?

— Povas esti, — konsentis Tiressuen kaj eksilentis.

— Ci, verŝajne, opinias min freneza, — ekkriis Afaneor. — Ni veturu!

La junulino, farinte ĝisteran riverencon al la tombo, starigis sur la genuojn sian meharon. Antaŭ ol surgrimpi la selon, la junulino turnis sin al Tiressuen. Ŝia dekstra mano estis korektanta la kondukŝnuron sur la kolo de la dromedaro, la maldekstra estis levanta faldojn de la vesto. La dorso tuŝis la silkecan blankan flankon de la meharo, la kapo kliniĝis malantaŭen. La tuarego por ĉiam memorfiksis la malgajan kaj esperplenan rigardon de Afaneor. Ankoraŭ momento — kaj ŝia dromedaro furioze impetis de la loko. Tiressuen havis bonegan meharon, sed la meharo de la junulino estis ne malpli bona.






reg — En la originalo la aŭtoro uzis multajn fremdajn (tuaregajn) vortojn sen eĉ unu komento; la sencoj de la vortoj iom post iom iĝas kompreneblaj el la kunteksto. Por ke leganto de la esperanta traduko ricevu saman impreson, kiel leganto de la rusa originalo, la tradukinto decidis uzi la saman rimedon. Kelkaj tiaj vortoj, plej ofte uzitaj en la teksto (nome: drino, Tamaŝeko, ahalo, sebĥro, tajtoko, imrado, ihagareno, harato, ergo, talho) estis esperantigitaj por oportuneco de deklinaciado. La ceteraj fremdaj vortoj estis indikitaj per kursivo. Aliaj «ekzotaj» vortoj, kiel «uedo», troveblas en PIV aŭ Vikipedio (rim. de la tradukinto).
solonĉakoj — sala grundotipo, kie la salo akumuliĝas ĉefe en la supra grundotavolo, la grundakvo estas en profundo de 1 metro (rim. de la tradukinto).