Parto dua

Ĉe la rando de la Ekumeno


Prologo


Freŝa aŭtuna vento flugis super vastaĵo de Nevo, kovrita de faldetoj. La akra pinto de la Petropaŭla fortikaĵo en brilo de la suna tago ŝajnis ora radio, leviĝinta en bluan alton de la ĉielo. Sub ĝi glate ĝibigis sian larĝan, potencan dorson la Palaca ponto. Ondoj, balanciĝante kaj brilante, egalmezure plaŭdis sur helajn granitajn ŝtupojn de la kajo.

Sidinta sur benko juna maristo rigardis al la horloĝo, ekstaris kaj rapide ekiris laŭ la kajo laŭlonge de la Admiralejo. La flavaj muroj estis facile levantaj sian kronon de blankaj kolonoj en la travidebla aŭtuna aero.

Aŭtoj estis milde kurantaj laŭ polurita asfalto, ludante per ĵetiĝantaj sunaj rebriloj sur puraj vitroj kaj sur diverskolora emajlo de karoserioj.

La junulo rapide iris laŭ la kajo, ne atentante la ĉirkaŭan festan viglon. Li paŝis certe kaj facile. Al la junulo iĝis varme, li ŝovis sur la nukon sian maristan kaskedon. Sonoris tramoj, derampante de sur la ponto. La maristo trais ĝardeneton kun arboj, brulantaj per aŭtuna skarlato, iris laŭlonge de granda placeto kaj por sekundo haltis antaŭ enirejo, kie gigantoj el polurita granito estis apogantaj masivan balkonon super ĝiba leviĝo de la trotuaro. Kuracitaj cikatroj pro faŝistaj bomboj ankoraŭ videblis sur du kolosaj granitaj korpoj. La junulo eniris en la pezan pordon, demetis la nigran militistan mantelon kaj hastis al larĝa ŝtuparo el blanka marmoro, kiu strebis el la duonmalhela vestiblo al hela kolonaro, kadrita per vico de marmoraj statuoj.

Renkonten al li, ĝoje ridetante, iris svelta junulino. Ŝiaj atentaj, larĝe dismetitaj grizaj okuloj malheliĝis, iĝinte varmaj. La maristo iomete konfuzite rigardis al la junulino. Ŝi dum iro estis kaŝanta ĵetonon de la vestejo en la malfermitan mansaketon — sekve, li ne malfruis. La junulo vigliĝis kaj certe proponis komenci la pririgardon de malsupre, ekde fakoj de antikvaĵoj.

Trapuŝiĝinte tra amaso da vizitantoj, la gejunuloj trairis inter kolonoj, apogantaj la plafonon, farbitan per intensaj koloroj. Ili preteris kelkajn grandegajn halojn. Post rompaĵoj de vazoj kaj platoj kun nekompreneblaj surskriboj, post mornaj, nigraj skulptaĵoj de Antikva Egiptujo, sarkofagoj, mumioj kaj ĉiuj ceteraj entombigaj aĵoj, aspektantaj eĉ pli morne sub volboj de nehelaj haloj de la malsupra etaĝo, ili ekdeziris helajn kolorojn kaj sunon. La gejunuloj ekhastis supren.

Ili rapide trairis ankoraŭ du ĉambrojn, direktis sin al flanka ŝtuparo, kondukanta en la suprajn halojn el malgranda ejo kun mallarĝaj fenestroj, tra kiuj rigardis la pala ĉielo. Kelkaj okedraj konusaj vitrinoj staris inter blankaj kolonoj, — malgrandaj antikvaj artaĵoj, ekspoziciitaj en ili, ne estis altirantaj atenton de la preterpasantoj.

Subite antaŭ la okuloj de la junulino en la tria vitrino aperis makulo de mirakla blu-verda koloro, tiom hela, ke, ŝajnis, ĝi radiis sian propran lumon. La junulino alirigis sian kunulon al la vitrino. Sur arĝenteca veluro estis klinite alfiksita plata ŝtono kun rondaj randoj. Ĝi estis ekstreme pura kaj travidebla, ĝia brilanta blu-verda koloro estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun varma nuanco de travidebla vino. Sur la glata supra edro, evidente, polurita per homa mano, videblis klare eltranĉitaj homaj figuretoj, grandaj je etfingro.

La koloro, la brilo kaj la lumporta travidebleco de la ŝtono akre kontrastis kun la morna severeco de la halo kaj la palaj koloroj de la aŭtuna ĉielo.

La junulino aŭdis bruan suspiron de sia kunulo, ekvidis lian rigardon, nebuligitan per rememoro.

— Tia estas suda maro dum serena vetero, en tagmezaj horoj, — malrapide diris la juna maristo. Senceda certeco de vidinto sonis en liaj vortoj.

— Mi ne vidis tion, — respondis la junlino, — sed mi sentas en tiu ĉi ŝtono ian profundecon, lumon aŭ ĝojon, mi ne povas diri, kion ĝuste... Kie oni trovas tiajn ŝtonojn?

Nek granda, komuna por kvar vitrinoj subskribo «Orientslavaj tomboj de la VII jarcento, regiono de meza Dnepro, rivero Ros», nek eta etikedo en la vitrino mem: «Tombomonteto Grebeneckij, antikva genta sanktejo» — nenion klarigis al la gejunuloj. Nekompreneblaj estis ankaŭ la aĵoj, ĉirkaŭantaj la rimarkindan ŝtonon: rustiĝintaj ĝis nerekonebleco rompaĵoj de tranĉiloj kaj lancoj, plataj tasoj, iaj pendaĵoj en formo de trapezoj el nigriĝinta bronzo kaj arĝento.

— Tio estis elfosita en la Kieva regiono, — penis kompreni la junulo, — sed mi ne aŭdis, ke tie aŭ ie ajn en Ukrainio oni trovadus tiajn ŝtonojn... Kiun ni demandu? — La junulo ĉirkaŭrigardis la vastan halon.

Neniu gvidisto, kvazaŭ spite, estis apude, nur en angulo ĉe la ŝtuparo sidis gardistino.

Aŭdiĝis paŝoj: en la halon estis malleviĝanta alta homo en zorgeme gladita nigra vesto. Laŭ tio, ke la gardistino ekstaris de sur la seĝo kaj salutis lin respekte, la junulino senerare divenis, ke tiu homo estas ia estro ĉi tie. Li facile puŝetis sian kunulon, sed tiu jam estis paŝanta renkonten al la veninto kaj, rektiĝinte militiste, komencis:

— Permesu demandi?

— Mi permesas. Kion vi deziras? — diris la sciencisto, kaj liaj trankvilaj okuloj miope mallarĝiĝis, pririgardante la gejunulojn.

La junulo klarigis, kio ĝuste interesas ilin. La sciencisto ridetis.

— Vi havas intuicion, junulo! — aprobe ekkriis li. — Vi trafis al unu el la plej interesaj aĵoj de nia muzeo! Ĉu la bildon sur la ŝtono vi bone vidis?.. Ĉu ne?.. Malgranda! Sed por kio ja ĉi tie estas jena ilo? Rigardu!

La sciencisto kaptis lignan kadron, fiksitan sur la supra flanko de la vitrino, mallevis ĝin. Ĝuste kontraŭ la ŝtono ekstaris granda lupeo. Klakis ŝaltilo, hela lumo priverŝis la supraĵon de la ŝtono.

Interesigitaj eĉ pli, la gejunuloj rigardis en la lupeon. La figuretoj, eltranĉitaj sur la ŝtono, pligrandiĝinte, iĝis vivoplenaj. Ĉe unu rando de la travidebla blu-verda plataĵo per maldikaj avaraj linioj estis skizita figureto de nuda junulino, staranta kun la dekstra mano, levita al la vango. Bukloj de la densaj krispaj haroj kuŝiĝis sur rondaĵon de la ŝultro, skizitan per klara arko.

La tutan ceteran supraĵon de la ŝtono okupis tri brakumiĝintaj viraj figuroj, plenumitaj kun eĉ pli granda majstreco, ol la bildo de la junulino.

La sveltaj, muskolaj korpoj rigidiĝis en momento de moviĝo. Turniĝoj de la korpoj estis fortaj, akraj kaj samtempe delikate moderaj. En la centro potenca homo, pli alta ol la du, starantaj flanke, larĝe dismetis la brakojn sur iliajn ŝultrojn. Ĉe liaj flankoj la du viroj, armitaj per lancoj, staris, atente klininte la kapojn. En iliaj pozoj estis streĉita preteco de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan malamikon.

La tri malgrandaj figuretoj estis plenumitaj kun granda majstreco. La ideo — frateco, amikeco kaj kuna lukto — estis esprimita en ili kun neordinara forto.

Profundeco de la travidebla kaj hela ŝtono, servanta samtempe kiel fono kaj kiel materialo, plifortigis belecon de la verko. Varma humida rebrilo, ŝajne eliranta el interno de la ŝtono, aldonis al la korpoj de la tri brakumiĝintaj homoj orecan gajon de suna lumo...

Sub la figuroj kaj sur glata rompsurfaco de la malsupra rando eblis rimarki malglate kaj haste skrapitajn nekompreneblajn signojn.

— Ĉu vi satrigardis? Mi vidas, ke ĝi absorbis vin! — La voĉo de la sciencisto tremerigis ambaŭ gejunulojn. — Bone. Ĉu vi deziras, mi iomete rakontu pri la ŝtono? Tiu ĉi ŝtono estas unu el enigmoj, kiajn ni fojfoje renkontas en historiaj dokumentoj de antikveco. En kio estas la enigmo? Aŭskultu laŭ la ordo. Tio estas berilo, mineralo ne tre malofta. Sed tiaj blu-verdaj puregaj beriloj estas ekstreme raraj. En la tuta mondo ili troveblas nur en la sudo de Afriko. Tio estas unue. Plie, sur la ŝtono estas eltranĉita intajlo — tielaĵojn oni ŝatis fari dum disfloro de la helena arto en Antikva Helenujo. Sed berilo estas tre malmola ŝtono. Por eltranĉi sur ĝi bildojn kun tia precizeco, oni devas tranĉi nur per diamantoj — helenaj majstroj ilin ne havis. Tio estas due. Plie, el la tri viraj figuroj la meza, sendube, montras negron, la dekstra — helenon, kaj la maldekstra — tio estas iu homo el aliaj mediteraneaj popoloj: eble, kretano aŭ etrusko. Kaj finfine, laŭ la teĥniko de montro de homa korpo la intajlo devus rilati al la epoko de disfloro de Helenujo; samtempe tuta vico da specifaĵoj indikas la tempon multe pli fruan. Mi jam ne diras pri tio, ke la lancoj, montritaj ĉi tie, havas tute apartan formon, karakterizan nek por Helenujo, nek por Egiptujo... Tuta vico da kontraŭdiraj, nekunigeblaj indikoj... Sed la intajlo ja ekzistas, jen ĝi...

La sciencisto silentis iom, poste daŭrigis same abrupte:

— Ekzistas ankoraŭ multaj historiaj enigmoj. Ĉiuj ili pruvas unu aferon: malmulte, malmulte ni scias! Malbone imagas la vivon de antikveco. Ekzemple, ĉi tie en la ora deponejo ni havas inter skitaj laboraĵoj unu oran bukon. Ĝi aĝas du mil sescent jarojn, sed sur ĝi estas montrita fosilia sabrodenta tigro en ĉiuj detaloj. Jen. Kaj paleontologoj diros al vi, ke tiu tigro formortis antaŭ tricent mil jaroj... Ha!.. En egiptaj tomboj vi vidos freskojn, kie kun mirinda precizeco estas pentritaj ĉiuj specoj de animaloj, vivintaj en Egiptujo. Inter ili estas nekonata grandega besto, simila al giganta hieno, — tia estas konata nek en Egiptujo, nek en la tuta Afriko. Aŭ en la Kaira muzeo estas statuo de junulino, trovita en ruinoj de la urbo Aĥetaton, en Egiptujo, kiu estis konstruita en la XIV jarcento antaŭ nia erao, — de tute ne egiptino, kaj la verko tute ne estas egipta — kvazaŭ el alia mondo. Miaj kolegoj al vi tuj klarigos — sti-li-go, — ŝerce distiris la vorton la sciencisto. — Kaj mi en tiaj okazoj ĉiam rememoras unu historion. En la samaj egiptaj muraj pentraĵoj oni ofte renkontadis unu fiŝeton. Negrandan, per nenio specialan. Sed ĝi estis pentrita ĉiam per la ventro supren. Kiel tio povis esti: egiptoj estis tiaj precizaj pentristoj, kaj jen la nenatura fiŝo? Oni klarigis, certe: kaj stiligo ĉi tie estis, kaj religio, pro influo de la dio Ammon. Tute konvinke, kaj oni trankviliĝis. Kaj post dek kvin jaroj oni trovis: ekzistas en Nilo eĉ nun tia fiŝeto, kaj — tute ĝuste — ĝi naĝas ĉiam per la ventro supren. Instrue!.. Aĥ, tro longe mi parolas, absorbiĝis! Ĝis revido, gejunuloj, interesiĝu pri enigmoj de historio.

— Unu minuton... profesoro! — ekkriis la junulino. — Ĉu vi mem ne povas klarigi tiun aĵon? Nu tiel, por vi mem. Diru al ni... — La junulino konfuziĝis.

La sciencisto ridetis:

— Kion fari kun vi! Tio, kion mi diros al vi, estos simple konjekto, ne pli. Unu afero estas senduba: vera arto reflektas la vivon, vivas mem kaj leviĝas al novaj altaĵoj nur en lukto kontraŭ malnovo. En tiuj foraj tempoj, kiam estis kreita tiu intajlo, floris senrajteco kaj sklaveco. Multegaj homoj trenis sian seneliran vivon. Sed subprematoj levadis armilojn kontraŭ la senkompata sklaveco. Kaj jen, rigardante al la bildo de tri batalistoj, mi deziras pensi, ke ilia amikeco aperis en batalo por libero... Eble, ili kune fuĝis al la patrujo el kaptiteco... Al mi ŝajnas, ke tiu intajlo estas ankoraŭ unu atesto de malproksima lukto, kiu furiozis tiam, sed kiun kaŝis disde ni la jarcentoj. La nekonata artisto mem, eble, partoprenis la lukton... Ja tio eĉ ne povas esti alie... Ĝuste pro tio tiel perfekta estas lia verko. Tio estis, se eblas tiel diri, unuopa venko de novo super malnovo, farita en profundo de pasintaj jarcentoj. Tiaj atestoj, atingantaj nin, speciale altiras atenton de niaj homoj, kiuj leviĝis al lukto kontraŭ tio, kio malhelpas al kresko de novo. En ĉio — en la vivo, en la scienco, en la arto. Jen kial ankaŭ vi tuj atentis tiun intajlon inter multaj pritranĉitaj gemoj.

La gejunuloj ree alpremiĝis al la vitro, afekciitaj per la torento da informoj. La ŝtono ŝajnis al ili mistera kaj altira.

Profunda, hela kaj pura koloro de maro... Sur ĝi estis frata brakumo de tri homoj. La brilanta ŝtono, kvazaŭ transdonanta sian lumon al la belaj korpoj — ĉi tie, en la malhela, severa halo... La eltranĉita junulino, plena je vivo kaj virina ĉarmo, staris kvazaŭ ĉe la rando de maro.

La juna maristo kun suspiro rektigis la laciĝintan dorson. La junulino plu rigardis. El malproksime laŭ eĥoplenaj pasejoj aŭdiĝis paŝado de piedoj kaj bruo de proksimiĝanta ekskurso. Tiam ankaŭ la junulino deŝiriĝis de la vitro. Klakis la ŝaltilo, la kadro estis levita, kaj la blu-verda kristalo plu brilis sur la veluro.

— Ni ankoraŭ venos ĉi tien, ĉu? — demandis la maristo.

— Certe, venos! — respondis la junulino.

La junulo karese prenis ŝin sub la brako, kaj ili mediteme ekiris supren laŭ blankaj ŝtupoj de la ŝtuparo.




Nevo — rivero en Leningrado/Sankt-Peterburgo (rim. de la tradukinto).
gigantoj el polurita granito — atlantoj en portiko de Ermitejo (nun fama arta muzeo) (rim. de la tradukinto).
berilo — mineralo el grupo de alumini-siliciatoj kun malmoleco 7.5–8. Ĝiaj specoj, travideblaj kaj havantaj verdan koloron, nomiĝas smeraldoj kaj estas multekostaj juvelŝtonoj. Bluaj specoj nomiĝas akvamarinoj, rozkoloraj — vorobjevitoj.
intajlo — eta bildo, eltranĉita sur ŝtono. La priskribita intajlo ekzistas nek en Ermitejo, nek en aliaj muzeoj.
sabrodenta tigro — Sabrodentaj tigroj — elmortinta grupo de grandaj felisedoj. Ili vivis en la fino de la terciaro kaj en la kvaternaro (antaŭ de 6 milionoj ĝis 300 mil jaroj). Distingiĝis per longaj (ĝis 0.3 m) kojnodentoj de la supra makzelo kaj per ligita kun ties grandeco kapablo tre larĝe malfermi la faŭkon. Probable, ili ĉasadis plej grandajn herbomanĝantojn.