Ĉapitro sepa

Forto de arbaroj


En densa vepro altis neordinaraj arboj. Iliaj maldikaj trunkoj kun elstarantaj transversaj eĝoj estis finiĝantaj per plataj ventumiloj de mallongaj branĉoj kun grandaj folioj, kaj supre elstaris longaj kaj rektaj tigoj, similaj al verdaj glavegoj, po dek ulnojn longaj.

Kvar tiaj arboj, po du ĉe ĉiu flanko, staris, kiel gardantoj, ĉe enirejo en la arbaron, minace levante la glavojn en la palan ĉielon. La taĉmento trairis inter ili, trabatiĝante tra dornaj arbustoj. Grandega porko kun kurbaj kojnodentoj kaj malbelega tubera kapo elsaltis el sub arbusto, indigne gruntis al la homoj kaj malaperis...

Jam en la unua tago de irado laŭ la arbaro Kavi perdis sian bastoneton kun kvardek naŭ noĉoj — nombro de tagoj da irado, kaj la vojaĝantoj ĉesis kalkuli la tempon. En la memoro de la heleno por ĉiam restis la monotona grandega arbaro.

La taĉmento iris silente. Voĉoj de homoj ĉe peno ekparoli laŭte eĥis sub la nepenetrebla verda volbo. Neniam sur vastaĵoj de la ora stepo la homoj sentis sin tiaj malgrandaj kaj perditaj en profundaĵoj de fremda lando. Gigantaj ŝnuregoj de rampaj vegetaĵoj, atingantaj fojfoje dikecon de homa korpo, spirale ĉirkaŭvolvadis glatajn trunkojn de arboj, kunplektiĝadis supre en kolosan reton, pendis per kurtenoj kaj per apartaj larĝaj maŝoj. Branĉoj de arboj disiradis sur neatingebla alto super la kapoj de la irantoj, la trunkoj estis malklaraj en griza mallumo. Flakoj de putranta, ŝima akvo ofte renkontiĝadis sur la vojo; fojfoje senbrue striis etaj malhelaj rojoj. Sur maloftaj kampetoj la suno blindigadis la okulojn, kutimiĝintajn al duonmallumo de la arbaro; neordinara denseco de vegetaĵoj devigadis la vojaĝantojn ĉirkaŭiri tiujn lokojn. Neniam antaŭe viditaj filikoj je kvar homaj altoj etendadis, kiel flugilojn, siajn pal-verdajn grandegajn plumecajn foliojn. Cizela grizeta foliaro de mimozoj kreadis delikategajn arabeskojn en fostoj de suna lumo. Amaso de floroj — sangruĝaj, oranĝkoloraj, violkoloraj, blankaj — kun speciala intenseco kaj bunteco kontrastis sur hela verdo de folioj, grandaj, larĝaj, longaj kaj mallarĝaj, glataj, distranĉitaj aŭ dentigitaj. En sovaĝa ĥaoso interplektiĝadis sinuaj spiraloj de rampantaj ŝosoj, elstaris minacaj, je fingro dikaj dornoj, senkompate ŝirantaj korpon. Furioza rumoro kaj pepado de birdoj aŭdiĝadis sur kampetoj, kvazaŭ la tuta vivo de la arbaro koncentriĝis ĉi tie.

La homoj kontroladis la direkton laŭ la suno kaj denove foriradis en la arbaran mallumon, orientante sin laŭ direkto de pluvaj akvospuroj, laŭ fluo de rojoj, laŭ oblikvaj fostetoj de sunaj radioj, malofte trabatantaj la foliaron. La gvidantoj penis ne alproksimiĝi al kampetoj ankaŭ tial, ke apud ili sur arboj loĝis danĝeraj insektoj — teruraj nigraj vespoj kaj minacaj formikoj. Grandaj likenoj, haŭtecaj grizaj tuberoj kaj elstaraĵoj kovradis trunkojn de arboj, muska verda tapiŝo vestis krestojn de altaj radikoj. Tiuj plataj radikoj, nemalofte altaj je kvin aŭ ses ulnoj, deiradis de eĝoj de gigantaj trunkoj, kiel klinitaj apogiloj. En profundaj kavoj inter ili povus lokiĝi la tuta taĉmento el dek naŭ vojaĝantoj. Arbaj radikoj interplektiĝadis unu kun alia kaj ege malfaciligadis la iradon — necesis transgrimpi ilin aŭ ĉirkaŭiri, trabatiĝante laŭ mallarĝaj koridoroj. La piedoj dronis en maso de duonputrintaj branĉoj, folioj kaj sekiĝintaj ŝosoj, kovrantaj la grundon per dika tavolo. Per amasetoj renkontiĝadis blanketaj fungoj kun peza kadavra odoro. Nur tie, kie arboj ne estis tiom altaj, la radikoj ne malfaciligadis la vojon kaj la piedoj ripozadis sur mola muska tapiŝo. Tamen en tiuj lokoj kreskis dorna densa vepro, deviganta la homojn ĉirkaŭiri aŭ trahakiĝi tra ĝi, perdante fortojn kaj tempon. Iaj makulaj limakoj faladis de sur branĉoj sur nudajn ŝultrojn de la irantoj kaj brulvundadis per venena muko. Malofte en mallumo glitadis kaj senbrue malaperadis ombro de besto — la homoj ofte eĉ ne sukcesadis determini specon de la animalo. Nokte ĉi tie regis sama profunda silento, rompata de plenda hurlo de nekonata nokta rabobesto aŭ de akraj krioj de nekonata birdo.

La vojaĝantoj trairis multajn nealtajn montoĉenojn, neniam elirante sur spacon, liberan de arboj. Inter la montoĉenoj la arbaro estis eĉ pli densa; la humida kaj sufoka aero de valoj, odoranta per malseka tero, ĝenis spiradon de la homoj.

Trairinte valon, laŭ kies fundo inter grandaj ŝtonoj ruliĝis rapida fluo de malvarma akvo, la vojaĝantoj eksidis por ripozo.

Komenciĝis longa leviĝo.

Dum du tagoj la vojaĝantoj leviĝadis sur monton. La arbaro iĝadis ĉiam pli densa kaj nepenetrebla. Malaperis kampetoj, sur kiuj eblis trovi nutron, falintaj gigantaj arboj pli ofte baradis la vojon. La taĉmento, evitante dornajn kurtenojn el maldikaj elastaj tigoj, pendantaj de supre, aŭ nepenetreblajn densejojn de arbustoj kaj arbetoj, traŝiriĝadis kvarpiede en spuroj de pluvaj torentoj, sulkigintaj la deklivojn.

Malmola seka tero ŝutiĝis el sub la manplatoj kaj la genuoj. La homoj rampis en tiu labirinto, direktante sin nur laŭ akvospuroj.

Iom post iom iĝadis pli malvarme, kvazaŭ vere la taĉmento trafis en profundan, humidan subteraĵon.

Jam tute malheliĝis, kiam la deklivo finiĝis, kaj, evidente, la vojaĝantoj leviĝis sur altebenaĵon. Ne plu estis akvospuroj de pluvaj torentoj, kaj, por ne perdi la direkton, la vojaĝantoj haltis por noktumo. Neniu stelo brilis tra la verda volbo. Forta vento furiozis ie supre. Pandiono longe kuŝis sen dormo, aŭskultante zumadon de la arbaro, tre similan al bruo de proksima maro. Murmurado, susurado kaj frapado de branĉoj en ventoblovoj kuniĝadis en potencajn plaŭdojn, rememorigantaj pri egalmezuraj batoj de surfo.

La tagiĝo ne venadis speciale longe — la sunan lumon baris kontinua nebulo. Finfine la nevidebla suno venkis la mallumon, kaj antaŭ la homoj ekstaris premanta, morna spektaĵo.

Trunkoj de monstraj arboj, altaj je cent kvindek ulnoj, kun nigra kaj blanka glata ŝelo, estis forirantaj per siaj pintoj en laktan densan nebulon, tute kaŝantan la muskajn branĉojn. Sorbintaj akvon muskoj kaj likenoj per longaj tufoj aŭ per grizharaj barboj pendis ĉirkaŭe sur la arboj, balanciĝante iufoje sur terura alto. Akvo ŝmacis sub la piedoj, eliĝante el spongeca reto de interplektitaj radikoj, herboj kaj muskoj. Densaj veproj kun grandaj folioj baris la vojon. Grandaj palaj floroj en aspekto de ĉelecaj globoj estis kviete balanciĝantaj en la nebulo sur longaj tigoj.

La nigraj kaj blankaj kolonoj, dikaj je kvar ulnoj, svarmis per nenombrebla amaso, griza nebulo fumis ĉirkaŭ ili, laŭ la ŝelo fluis malgrandaj strietoj de akvo. Fojfoje trunkoj estis vestitaj en densa kovrilo el malseka musko. En tiu terura arbaro nenio videblis post tridek-kvardek ulnoj; ne eblis paŝi, ne trahakinte por si vojon ĉe la piedoj de la arbaj gigantoj.

Amasiĝoj de kolosaj falintaj trunkoj tute deprimis la multe spertintajn vojaĝantojn. La plej malbona estis neeblo orientiĝi — nenio ebligis kontroli la direkton.

La negroj frostiĝis en la malvarma nebulo, timigitaj de ankoraŭ ne vidita potenco de la arbaro; la libianoj estis tute angoraj. Al la vojaĝantoj ŝajnis, ke ili venis en loĝejon mem de arbaraj dioj, malpermesitan por homoj, de kie ne ekzistas elirejo.

Kavi signis al Pandiono — ili ambaŭ armis sin per tranĉiloj kaj komencis furioze haki malsekajn branĉojn. Iom post iom vigliĝis ankaŭ aliaj kamaradoj; la homoj laboris, anstataŭante unu la alian, transrampadis trans montojn da kolosaj trunkoj, implikiĝadis, serĉante eliron inter monstraj radikoj, kaj ree dronadis en netrairebla verdaĵo. Horoj pasadis kaj pasadis; same pendis supre la blanka nebulo, same peze kaj malrapide gutadis akvo de sur arboj, la aero ne iĝadis pli varma, kaj nur laŭ grizet-ruĝa tono de la nebulo la homoj komprenis, ke venas vespero...


— Nenie estas trairejo! — Kun tiu informo Kidogo eksidis sur radikon, en malespero kunpremante la kapon.

Du gvidantoj revenis jam pli frue kun samaj rezultoj.

Mallarĝa kampeto etendiĝis je mil ulnoj transverse de la trahakita vojo. Malantaŭe estis morna giganta arbaro, tra kiu kun superhomaj penoj la taĉmento trabatiĝis dum tri tagoj. Antaŭe staris kontinua densejo de altaj bambuoj. La brilantaj artikaj trunkoj altis dudek ulnojn, glate klinante malsupren siajn maldikplumajn pintojn. Bambuoj kreskis tiel dense, ke estis nenia eblo penetri profunden de tiu densa krado el lance rektaj artikaj tuboj. Antaŭ la vojaĝantoj ekstaris nepenetrebla baro. La polurita surfaco de la rondaj trunkoj estis tiel malmola, ke bronzaj tranĉiloj de la vojaĝantoj malakriĝis post unuaj batoj. Por lukto kontraŭ tiu muro necesis havi hakilojn aŭ pezajn glavojn. Ĉirkaŭiri la bambuan densejon estis neeble — la kampeto estis fermiĝanta ĉe ambaŭ randoj de la densejo, kaj la bambuoj, kiom eblis vidi, estis etendiĝantaj per larĝa zono al ambaŭ flankoj, en la nebulan foron de la altebenaĵo.

Elturmentitaj pro malvarmo, pro manko de manĝo kaj pro lukto kun la terura arbaro, la homoj perdis sian ordinaran energion — tro malfacila estis por ili la lasta parto de la vojo! Sed ili ne povis akcepti neceson turni sin malantaŭen.

Por trairi tiujn terurajn arbarojn, ne sufiĉis plu teni la antaŭan direkton al la sud-okcidento, ne sufiĉis trahakiĝi kaj trabatiĝi per tutaj fortoj tra potenca kreskaĵaro — necesis ankoraŭ scii, kie eblas trairi. Tiujn lokojn povis montri nur homoj, loĝantaj en la arbaro, sed ilin la taĉmento ne renkontis. Serĉado de arbaraj homoj plej verŝajne finiĝus per pereo de la vojaĝantoj sur turnrostiloj de festenaj lignofajroj.

«Ni ne trairis, ne trabatiĝis!» — la sama penso reflektiĝis sur la vizaĝoj de ĉiuj dek naŭ homoj: en faltoj de severeco, en grimacoj de malespero, en masko de rigidiĝinta obeemo.

Kidogo, rekonsciiĝinta de la unua paroksismo de malespero, staris, levinte la kapon supren, al grandegaj branĉoj, etenditaj super la kampeto sur cent-ulna alto. Pandiono rapide aliris la amikon, kompreninte liajn pensojn.

— Ĉu eblas grimpi tien? — demandis la juna heleno, rigardante al tute glataj trunkoj de nemezurebla alto.

— Necesas, kvankam ni devos malŝpari tutan tagon, — morne diris Kidogo. — Ĉu malantaŭen aŭ antaŭen, sed ne plu eblas iri hazarde — mankas manĝo.

— Jen, de sur tiu ĉi arbo estos bone videble. — Pandiono almontris arbaran giganton kun blanka ŝelo, elstarantan sur la kampeton; ĝiaj kurbaj branĉoj faris stelon sur fono de la ĉielo.

Kidogo nege balancis la kapon:

— Ne, la blankŝela arbo ne taŭgas, ne taŭgas ankaŭ nigraŝelaj. Ilia ligno estas malmola, kiel fero, en ĝin ne eblas enbati eĉ tranĉilon, ne dirante eĉ pri ligna kojno. Ni eble trovos arbon kun ruĝa ŝelo kaj grandaj folioj, tiam grimpos.

La homoj komencis serĉi konvenan arbon laŭlonge de la kampeto. Baldaŭ oni deklaris, ke ĝi estas trovita. La arbo estis malpli alta, ol la feraj gigantoj, sed staris ĉe la bambuoj, altante super la densejo je pli ol kvindek ulnoj. La vojaĝantoj kun peno dehakis du dikajn bambuojn, dissplitis ilin je ulnolongaj splitoj, ĉiun spliton akrigis ĉe unu fino. Helpe de peza branĉo Kidogo kaj Mpafu komencis enigi en la molan lignon de la arbo spliton post splito, kaj, grimpante ĉiam pli alten, atingis spiralan lianon, ĉirkaŭvolvantan la trunkon. Tiam, zoninte sin per maldikaj lianoj, Kidogo kaj lia kamarado, per tutaj fortoj puŝante per la piedoj la trunkon kaj malproksime deĵetante sin de la arbo, komencis leviĝi sur grandegan alton. Baldaŭ iliaj malhelaj figuroj iĝis malgrandaj sur fono de pezaj nuboj, kovrintaj la ĉielon. Pandionon subite brogis envio al la amikoj. Ili tie, supre, vidas la mondon, sed li restas malsupre, en ombro, simile al grandaj ruĝ-bluaj vermoj, renkontitaj en akvospuroj de la arbara grundo.

La juna heleno subite decidiĝis kaj ekkaptis la enbatitajn bambuajn kejlojn. Neglekte svinginte la manon al averta krio de la etrusko, Pandiono rapide grimpis sur la trunkon, kaptis la spiralan lianon, detranĉis pendantan de supre maldikan finon de alia rampa vegetaĵo kaj ripetis la artifikon de Kidogo. Tio evidentiĝis tute ne facila — la malmola liano terure tranĉis la dorson. Kiam Pandiono malfortigadis la premon, tuj la piedoj deglitadis, kaj li dolore gratadis la genuojn je la malmola ŝelo. Kun granda peno Pandiono leviĝis ĝis la mezo de la trunko. La plumecaj pintoj de la bambuoj balanciĝis sub li kiel flavaj malglataj arbetoj, sed ĝis la grandegaj branĉoj plu estis ankoraŭ malproksime. De supre aŭdiĝis voko de Kidogo, kaj firma liano, volvita maŝe, tuŝis la ŝultron de la juna heleno. Pandiono tralasis la maŝon sub la brakojn, la lianon oni singarde ektiris de supre, kaj tiu subteno faris al la heleno grandan helpon. Kun gratvunditaj kruroj, laca, sed ĝoja, la juna heleno baldaŭ atingis la malsuprajn, la plej grandajn branĉojn. Ĉi tie, inter du branĉegoj, komforte instalis sin Kidogo kaj lia kamarado.

De sur la alto de okdek ulnoj rigardis Pandiono antaŭen, kaj unuafoje dum multaj tagoj la larĝa horizonto malfermiĝis antaŭ li. La bambua densejo kadris la arbaron sur la alta ebenaĵo. La bambua zono etendiĝis diversflanken, kiom povis vidi la okulo; ĝia larĝo estis ne pli ol kvar-kvin mil ulnoj. Post ĝi elstaris negranda vico de nigraj rokoj, klinite strebantaj okcidenten per ĉeno de maloftaj oblikvaj dentoj. Poste la lando ree estis malaltiĝanta. Senfinaj rondaj montoj, kovritaj de densa arbaro, krispis, kiel densaj verdaj nuboj, disigitaj de kavoj de intermontejoj, plenigitaj de fumanta nebulo. En ili kaŝiĝis sennombraj tagoj da malsata kaj malfacila malluma irado, ĝuste tien iris la vojo de la taĉmento. Sed nenie estis rimarkebla ia interrompo en tiu kontinua verda maso, super kiu estis malrapide irantaj grandaj flokoj de blanka nebulo, nek kampeto, nek vasta valo. Por trabatiĝi antaŭen je tiu distanco, kiun nun kaptis la okuloj, al la vojaĝantoj apenaŭ sufiĉus fortoj. Kaj poste, trans nedistingebla nebulo de la horizonto, povis esti samo, kaj tiam pereo iĝus neevitebla.

Kidogo forturniĝis de la sterniĝanta antaŭ li foro kaj kaptis la rigardon de Pandiono. La juna heleno legis en la konveksaj okuloj de la amiko maltrankvilon kaj lacon — la neelĉerpebla vigleco de la negro estingiĝis, lia vizaĝo sulkiĝis en amara grimaco.

— Necesas rigardi malantaŭen, — per malfortiĝinta voĉo diris Kidogo, subite rektiĝis kaj ekiris laŭ la branĉo, horizontale etendiĝinta malproksime antaŭen super la bambuoj.

Pandiono retenis krion de timo, sed la negro tute trankvile iris, apenaŭ rimarkeble balanciĝante sur la terura alto, al la fino de la branĉo, kie pro liaj paŝoj tremis ovalaj grandaj folioj. La branĉo fleksiĝis. Pandiono en teruro rigidiĝis, sed Kidogo jam eksidis sur forkon, pendigis en malplenon la piedojn, apogiĝis per ambaŭ manoj je maldikaj branĉetoj kaj komencis fiksrigardi en la spacon trans la dekstra angulo de la kampeto. Pandiono ne kuraĝis sekvi la kamaradon. Retenante la spiron, la heleno kaj Mpafu atendis mesaĝojn de Kidogo. Malsupre, preskaŭ nerimarkeblaj de sur la alto, observis la okazantaĵon sur la arbo la ceteraj dek ses kamaradoj.

Kidogo longe balanciĝis sur la risorta branĉo, poste, ne dirante eĉ vorton, revenis al la trunko.

— Estas malfeliĉo ne koni la vojon, — morne diris li. — Ni povis veni ĉi tien multe pli facile... Tie, — la negro svingis la manon nord-okcidenten, — proksime de ni estas stepo. Ni devus ili pli dekstre, ne enirante en la arbaron... Necesas reveni al la stepo. Eble, tie estas homoj: ĉe rando de arbaro ĉiam estas pli da homoj, ol en stepo aŭ en la arbaro mem.

Malleviĝo de sur la arbo iĝis multe pli timiga, ol la leviĝo. Sen helpo de la amikoj Pandiono neniam sukcesus malleviĝi tiel rapide, kaj pli verŝajne — falus kaj pereus. Tuj kiam la juna heleno paŝis sur la teron, liaj kruroj, malfortiĝintaj pro nerva streĉo, fleksiĝis kaj li sterniĝis sur herbo sub rido de la kamaradoj. Kidogo rakontis pri ĉio vidita de sur la arbo kaj proponis turniĝi rektangule flanken de la planita vojo. Por miro de Pandiono, eĉ unu vorto de protesto ne venis de la kamaradoj, kvankam al ĉiuj estis klare, ke ili malvenkis en la lukto kontraŭ la arbaro, ke prokrasto en la vojo povas esti tre longa. Silentis eĉ la obstina etrusko Kavi, verŝajne komprenante, kiel elturmentiĝis la homoj en la peza lukto, kiu krome evidentiĝis vana.

Pandiono memoris pri la vortoj de Kidogo en la komenco de la vojaĝo kaj konsciis, ke la vojo ĉirkaŭ la arbaroj estas malproksima kaj danĝera. Laŭlonge de la riveroj kaj ĉe la rando de la arbaro loĝas ferocaj triboj, por kiuj la dek naŭ vojaĝantoj ne prezentas iom seriozan forton...


La stepo kun malaltaj, malofte kaj regule starigitaj arboj, simila al frukta ĝardeno, estis deklive dekuranta al rapida rivereto kun nigraj rokoj, amasiĝintaj sur ties transa bordo. Al ili la rivero alportis grandan amason el trunkoj, branĉoj kaj kanaj tigoj, sekiĝintaj kaj blankiĝintaj...

La taĉmento de la fuĝantoj, preterinte palman boskon, kiun plene faligis elefantoj, lokiĝis sub densa nealta arbo. Aroma rezino fluis laŭ la trunko, pendantaj de sur la branĉoj kaj la trunko longaj ĉifonoj de silkeca ŝelo monotone susuris sub facila vento, alblovante dormemon al la lacaj homoj.

Subite Kidogo leviĝis sur la genuojn; streĉiĝis ankaŭ la ceteraj. Al la rivero estis alproksimiĝanta grandega elefanto. Ĝia apero povis iĝi danĝera. La homoj observis larĝan paŝadon de la animalo, nehaste balanciĝanta kvazaŭ interne de sia propra dika haŭto. La elefanto estis aliranta, senzorge svingante la rostron, kaj io en ĝia konduto ne similis al ordinara singardemo de tiuj sentemaj, atentaj animaloj. Subite aŭdiĝis homaj voĉoj, sed la elefanto eĉ ne levis siajn gigantajn orelojn, surĵetitajn sur la nukon. La konsternitaj vojaĝantoj, interŝanĝante rigardojn, ekstaris kaj tuj, kiel laŭ ordono, sterniĝis sur la tero — apud la elefanto vidiĝis kelkaj homaj figuroj. Nur nun la kamaradoj de Pandiono ekvidis, ke sur la larĝa kolo de la elefanto kuŝis homo, apogiĝante per krucigitaj manoj je la nuko de la animalo. La elefanto aliris la riveron, eniris en la akvon, kiu malklariĝis sub la fostoj de ĝiaj piedoj. La grandegaj oreloj subite disvolviĝis, trioble pligrandiginte la kapon de la giganto. La malgrandaj brunaj okuletoj fiksrigardis en profundon de la rivereto. La homo, kuŝinta sur la elefanto, eksidis, laŭte frapis la animalon laŭ la oblikva kranio. Akra krio «heja!» aŭdiĝis super la rivero. La elefanto balancis la rostron, kaptis per ĝi grandan trunkon el la rivera amaso kaj, alte levinte ĝin super la kapo, ĵetis en la mezon de la rivereto. La peza arbo laŭte plaŭdis, malaperinte sub la akvo, kaj elmergiĝis post kelkaj momentoj pli malalte laŭ la fluo. La elefanto ĵetis ankoraŭ kelkajn trunkojn, poste, singarde paŝante, eliris sur la mezon de la rivereto kaj haltis, turninte sin per la kapo kontraŭ la fluo.

Tiam la homoj, venintaj kun la elefanto — da ili estis ok — nigrahaŭtaj gejunuloj kun ridego kaj krioj ĵetis sin en la malvarman akvon. Ili baraktis, dronigadis unu la alian — rido kaj sonoraj frapoj laŭ malseka korpo malproksime disflugadis ĉirkaŭe. La sidanto sur la elefanto gaje kriis, sed ne ĉesis observi la riveron, de tempo al tempo devigante la elefanton ĵetadi en la akvon pezajn pecojn de ligno.

La vojaĝantoj kun miro rigardis al la okazantaĵo. Amikeco de homoj kun grandega elefanto estis malprobabla, nekredebla miraklo — nur je tri centoj da ulnoj for de ili staris la griza monstro, obeanta al la homo. Kiel povis okazi, ke la animalo, ne havanta egalajn al si laŭ grandeco kaj forto, sendispute reganta en stepoj kaj arbaroj, fleksiĝis antaŭ la homo, tiel rompebla, malforta kaj senvalora kompare kun la griza maso, alta ses ulnojn ekde la tero ĝis la ŝultro? Kiuj estas tiuj homoj, obeigintaj al si la gigantojn de Afriko?

Kavi kun eklumintaj okuloj puŝis la flankon de Kidogo. La negro deŝiris sin de observado pri la gaja amuziĝo kaj flustris en la orelon de la etrusko:

— Mi aŭdis jam en la infanaĝo: sur limo de arbaroj kaj stepoj ie loĝas homoj, nomitaj regantoj de elefantoj. Mi vidas, ke tio ne estas fabelo. Jen staras elefanto kaj gardas la baniĝantojn kontraŭ krokodiloj... Oni diris, ke tio estas homoj de popolo, parenca al ni, kaj ilia lingvo similas al la nia...

— Ĉu vi deziras iri al ili? — penseme demandis la etrusko, ne deŝirante la okulojn disde la homo sur la elefanto.

— Mi deziras, sed ne scias... — ĝeniĝis Kidogo. — Se mia lingvo estas ilia lingvo, tiam ili komprenos nin kaj ni ekscios la vojon. Sed se ilia parolo estas alia — estas malbone: ili neniigos nin, kiel birdidojn!

— Ĉu ili manĝas homan viandon? — iom silentinte, ree ekparolis Kavi.

— Mi aŭdis, ke ne. Tiu popolo estas riĉa kaj forta, — respondis la negro, en konsterno ronĝante herberon.

— Mi provus ekscii ilian lingvon jam nun, ne enirante en ilian vilaĝon, — diris la etrusko. — Ĉi tie estas nur nearmita junularo, kaj, se la sidanto sur la elefanto atakos nin, ni kaŝiĝos en herbo kaj vepro. Sed en la vilaĝo ni ĉiuj pereos, se ne interkonsentos kun la venkintoj de elefantoj...

La konsilo de la etrusko venkis la dubojn de Kidogo. La negro rektiĝis je tuta sia granda alto kaj malrapide ekiris al la rivero. Krio de la elefanta kondukanto ĉesigis la baraktadon de la baniĝantoj; tiuj rigidiĝis ĝiszone en la akvo, rigardante al la kontraŭa bordo.

La elefanto minace turnis sin al la alproksimiĝanta Kidogo, la rostro, susurante, leviĝis super la longaj blankaj dentegoj, la oreloj ree disiĝis per larĝaj pendantaj flugiloj. La sidanto sur la elefanto fiksrigardis al la veninto; en la dekstra mano de la kondukanto facile balanciĝis prete levita larĝa tranĉilo kun hoko sur la fino.

Kidogo silente aliris preskaŭ al la akvo mem, metis sur la teron la lancon, tretis ĝin per la piedo kaj dismovis flanken la senarmilajn manojn.

— Saluton, amiko, — malrapide kaj zorgeme elparolante la vortojn, diris Kidogo. — Mi estas ĉi tie kun miaj kamaradoj. Ni estas solecaj fuĝuloj, revenantaj al la patrujo, kaj deziras peti helpon de via tribo...

La elefanta kondukanto silentis. La kaŝiĝintaj sub arbo vojaĝantoj kun sinkopantaj koroj atendis, ĉu komprenos li la parolon de Kidogo aŭ ne. De tio dependis la sorto de la vojaĝantoj.

La elefanta kondukanto mallevis la tranĉilon. La elefanto paŝis en la akvo, lirlanta ĉirkaŭ ĝiaj piedoj, pendiginte la rostron inter la dentegoj. Subite la indiĝeno ekparolis, kaj suspiro de faciliĝo elŝiriĝis el la brusto de Pandiono, kaj starinta streĉe Kidogo ĝoje vigliĝis. La parolo de la kondukanto diferencis per akraj akcentoj kaj ŝuŝaj sonoj, kiuj malestis en la kanteca lingvo de Kidogo, sed eĉ Pandiono rekonis en ĝi konatajn vortojn.

— De kie vi venis, fremdulo? — aŭdiĝis demando, de sur la alto de la elefanto sonanta orgojle. — Kie estas viaj kamaradoj?

Kidogo klarigis, ke ili estis kaptitaj en Ta-Kem kaj iras al la patrujo — al la mara bordo. La negro geste vokis la kamaradojn — ĉiuj dek naŭ homoj, maldikiĝintaj kaj mornaj, ekstaris sur la bordo.

— Ta-Kem... — silabe prononcis la kondukanto. — Kio estas tio, kie estas tia lando?

Kidogo rakontis pri la potenca lando en la nord-oriento, situanta laŭlonge de la grandega rivero, kaj la elefanta kondukanto kontente kapjesis.

— Mi aŭdis pri ĝi — tio estas terure malproksime. Kiel vi povis veni de tie? — En la vortoj de la kondukanto eksonis malfido.

— Tio estas longa parolo, — lace diris Kidogo. — Rigardu al ili, — la negro almontris Kidogon, Pandionon kaj la grupon de libianoj, — ĉu vi vidis tiajn homojn?

La elefantokondukanto kun intereso rigardis al la neordinaraj vizaĝoj. La malfido en lia rigardo iom post iom estis malaperanta, poste li frapis per la mano la nukon de la elefanto:

— Mi estas juna kaj ne povas ion decidi sen pliaĝuloj. Transiru sur nian bordon, dum la elefanto estas en la rivero, kaj atendu. Kion mi transdonu al la estroj de vi?

— Transdonu, ke lacaj vojaĝantoj petas permeson ripozi en la vilaĝo kaj ekscii la vojon al la maro. Nenion plian ni bezonas, — klare respondis Kidogo.

— Neaŭdita afero, neviditaj homoj! — kun intereso konkludis la kondukanto, turnis sin al siaj samgentanoj kaj finis: — Iru antaŭen, mi poste atingos vin!

La gejunuloj, senvorte observintaj la venintojn, obeeme impetis sur la bordon, retrorigardante kaj interparolante. La kondukanto turnis la elefanton per la flanko al la fluo. La vojaĝantoj ĝisbruste en la akvo transiris al la alia bordo. Tiam la kondukanto, iginte la animalon iri rapide, malaperis en maloftaj arboj post la baniĝintoj. La ekssklavoj eksidis sur ŝtonoj en maltrankvila atendo. Pleje maltrankvilis la libianoj, sed Kidogo estis krediganta, ke la regantoj de elefantoj faros al ili nenion malbonan.

Baldaŭ en stepo aperis kvar elefantoj. Sur la dorsoj de la animaloj estis alligitaj larĝaj platformoj el plektitaj branĉoj. Sur ĉiu platformo sidis po ses militistoj, armitaj per pafarkoj kaj tre larĝaj lancoj. Sub tiu gardo la ekssklavoj aliris la vilaĝon, kiu troviĝis neatendite proksime de la loko de la renkontiĝo — ĉe turniĝo de la sama rivero, je kvar mil ulnoj sud-oriente.

Sur monteta lando, dronante en alta verdaĵo, de malproksime videblis ĉirkaŭ tricent kabanoj.

Maldekstre etendiĝis maldensa arbaro, dekstre, flanke, staris alta barilo el grandegaj akrigitaj palisoj, apogitaj per eksteraj oblikvaj traboj. Ĉirkaŭe iris profunda foskavo, barita ĉe la rando per akra palisaro. Pandiono miris pri grandeco de la konstruaĵo, kaj Kidogo supozis, ke tie, verŝajne, oni tenas elefantojn.

Ree, same kiel antaŭ multaj tagoj oriente, la venintoj ekstaris antaŭ estroj kaj plejaĝuloj de la granda vilaĝo, ree ili rakontis la neordinaran historion pri ribelintaj sklavoj, al kiu aldoniĝis nova heroaĵo de longa vojaĝo laŭ nekonata lando. La tribestroj detale pridemandadis la vojaĝantojn, pririgardadis ilian armilaron, la ruĝajn stampojn kun la nomo de la faraono sur la dorsoj, rakontigis Pandionon kaj Kavi-n pri ties landoj norde de la malproksima maro. Pandionon miris larĝa spirita horizonto de tiuj homoj — ili ne nur aŭdis pri la lando Nub, de kie venis la fremduloj, sed konis ankaŭ multajn lokojn de Afriko oriente, norde, sude kaj okcidente.

Kidogo jubilis: nun la regantoj de elefantoj montros la vojon al la patrujo, kaj la vojaĝantoj baldaŭ atingos ĝin, sekvante laŭ la ĝusta vojo.

Mallonga konsiliĝo de la plejaĝuloj decidis la sorton de la venintoj: al ili oni permesis ripozi dum kelkaj tagoj en la vilaĝo, ricevi loĝejon kaj nutraĵon laŭ la sankta devo de gastemo.

La ekssklavojn oni lokis en granda kabano ĉe la rando de la vilaĝo — la lacaj vojaĝantoj povis trankvile ripozi. Eĉ pli vigligis ilin tio, ke la fino de la vojaĝo jam estas proksima.

Pandiono, Kidogo kaj Kavi vagadis laŭ la vilaĝo, observante la vivon de la popolo, kiu kaŭzis ilian estimon per sia potenco super la gigantaj animaloj. Pandiono miris pri longaj bariloj por alligo de brutaro, faritaj el elefantaj dentegoj. Al la juna heleno ŝajnis en tio afekta malestimo al la teruraj monstroj. Kioman kvanton da dentegoj disponis la popolo, se ĝi povis malŝpari valoregan eburon por tiaj bagatelaj aferoj? Kiam Pandiono faris tian demandon al unu el loĝantoj de la vilaĝo, tiu gravmiene konsilis al li peti de la tribestroj permeson pririgardi la grandan tenejon en la centro de la vilaĝo.

— Tie estas stokite da dentegoj jen kiom! — La homo almontris kampeton inter du kabanoj, longan je cent kvindek ulnoj, kaj poste levis super la kapo bastonon, montrinte alton de la muro, kunmetita el dentegoj.

— Kiel vi povas regi elefantojn? — ne reteninte sin, demandis Pandiono.

La konversacianto sulkigis la brovojn kaj suspekteme rigardis al la heleno.

— Tio estas sekreto por fremduloj, — malrapide respondis li. — Demandu, se vi deziras, pri tio la tribestrojn. Tiuj el ili, kiuj portas sur la kolo oran ĉenon kun ruĝa ŝtono, estas la ĉefaj instruistoj de elefantoj...

Pandiono rememoris, ke al ili estis malpermesite alproksimiĝi al la barilo, ĉirkaŭigita per la foskavo, kaj eksilentis, ĉagreniĝinte pro sia miso. Tiutempe Kidogo vokis la amikon — la negro troviĝis sub longa markezo, kie laboris kelkaj homoj. Pandiono ekvidis tie potistan metiejon — metiistoj de elefantaj regantoj estis elfarantaj grandajn potojn por greno kaj biero.

Kidogo ne povis reteni sin. Preninte grandan bulon da bone miksita humida argilo, la negro eksidis kaŭre, levis la okulojn al la kana plafono, pensis iom kaj komencis modli per certaj movoj de siaj grandaj manoj, delonge sopirintaj la amatan laboron. Pandiono observis la laboron de la amiko; la metiistoj, subridante, ne interrompis sian laboron. La nigraj manoj estis malrapide detranĉantaj, glatigantaj kaj premantaj la argilon, en la senforma maso komencis desegniĝi konturoj de larĝa akrigita dorso, faldoj de haŭto, sake pendanta de sur ŝultroj, — en la argilo aperis karaktera bildo de elefanto. La potistoj eksilentis kaj, lasinte la laboron, ĉirkaŭis Kidogon, kaj tiu, absorbiĝinte, atentis neniun.

Jen firme ekstaris sur la grundon la dikaj piedoj, la elefanto levis la kapon kun la rostro, etendita antaŭen. Kidogo trovis kelkajn bastonetojn kaj, enpikinte ilin ventumile, modlis sur tiu bazo la dismetitajn membranajn orelojn. Admiraj ekkrioj aŭdiĝis... kaj eksilentis. Unu el la potistoj nerimarkeble eliris el sub la markezo kaj malaperis.

Kidogo laboris pri la malantaŭaj kruroj de la elefanto, ne rimarkante, ke en la rondon de la kunvenintaj spektantoj eniris tribestro — maljunulo kun longa, maldika kolo, kun masiva hokeca nazo kaj malgranda griziĝinta barbeto. Sur la brusto de la tribestro Pandiono ekvidis ruĝan ŝtonon sur ora ĉeno — tio estis unu el la ĉefaj instruistoj de elefantoj.

La maljunulo silente observis finon de la laboro de la negro. Kidogo deiris, frotante la manplatojn, malpurigitajn de argilo, ridetante kaj kritike pririgardante la elefantan figuron, altan je ulno. La potistoj aprobe ekkriis. La maljuna tribestro levis la pezajn brovojn, kaj la bruo eksilentis. La maljunulo kun aspekto de spertulo tuŝis la malsekan argilon, poste signis al Kidogo, ke tiu aliru lin.

— Vi, kiel mi vidas, estas majstro, — signifoplene diris la estro, — facile kaj simple faris tion, kion povas neniu el nia popolo. Respondu: ĉu povas vi fari saman bildon, tamen ne de elefanto, sed de homo? — Kaj la estro almontris sian bruston.

Kidogo nege skuis la kapon. La tribestro morniĝis.

— Sed inter ni estas majstro pli bona, ol mi, majstro de fora norda lando, — diris Kidogo. — Vian bildon povas fari li. — La negro almontris Pandionon, starantan proksime.

La maljunulo ripetis sian demandon, turninte sin al la juna heleno. Pandiono ekvidis la petegajn okulojn de la amiko kaj konsentis.

— Sed sciu, estro, — diris Pandiono. — En mia patrujo oni ĉizas figurojn el mola ŝtono aŭ el ligno. Ĉi tie mi havas nek instrumentojn, nek ŝtonon, mi povas vin fari nur el sama argilo. Jen tiel... — Kaj la juna heleno movis la eĝon de la manplato transverse de la brusto. — Argilo baldaŭ sekiĝos kaj fendiĝos, via bildo staros nur dum kelkaj tagoj...

La tribestro ridetis.

— Mi nur deziras vidi, kion povas fari fremdlanda majstro, — diris la maljunulo. — Kaj niaj majstroj vidu.

— Bone, mi provos, — respondis Pandiono. — Sed vi devos sidi antaŭ mi, dum mi laboros.

— Por kio? — miris la tribestro. — Ĉu vi ne povas modli, kiel li? — La maljunulo almontris Kidogon.

Pandiono embarasiĝis, serĉante vortojn.

— Mi faris simple elefanton, — enmiksiĝis en la konversacion Kidogo. — Sed ĉu vi, elefanta instruisto, ne scias, ke unu elefanto ne similas al alia? Nur por homo, ne konanta ilin, elefantoj ŝajnas samaj, kiel unu.

— Vi diris prave, — konsentis la tribestro. — Mi vidas tuj animon de ajna elefanto, kaj mi povas antaŭdiri ĝian konduton.

— Jen, — daŭrigis Kidogo, — por fari tian elefanton, mi devas vidi ĝin antaŭ la okuloj. Same mia kamarado: li faros ne simple homon, sed ĝuste vin, kaj li devos rigardi al vi dum laboro.

— Mi komprenis, — diris la maljunulo. — Via kamarado venu al mi dum horo de taga ripozo, kaj mi sidos antaŭ li.

La tribestro foriris. La potistoj metis la argilan bildon de elefanto sur lignan benkon. Scivolantaj loĝantoj plu venadis.

— Nu, Pandiono, — diris Kidogo al la amiko, — en viaj manoj estas nia sorto. Se via statuo plaĉos al la tribestro, la regantoj de elefantoj helpos al ni...

La juna heleno kapjesis, kaj ambaŭ amikoj ekiris al la domo, akompanataj de amaso de infanoj, sekvantaj proksime la strangajn fremdulojn.


— Ĉu vi povas paroli? — demandis la tribestro, apogiĝinte per la dorso sur alta maloportuna sidilo, dum Pandiono estis haste surmetanta argilon, alportitan de potisto, sur dikan lignan ŝtipon. — Ĉu tio ne malhelpos al via laboro?

— Mi povas, sed mi malbone scias vian lingvon, — respondis Pandiono. — Mi ne povos kompreni ĉion, kion vi diros, kaj respondos al vi per malmultaj vortoj.

— Tiam voku vian amikon, la loĝanton de ĉemaraj arbaroj, li estu kun vi. Al mi estas enue sidi kiel senlanga simio!

Venis Kidogo kaj eksidis, submetinte la piedojn, ĉe la seĝo de la tribestro, inter la maljunulo kaj Pandiono. Helpe de la negro la tribestro kaj la heleno sukcesis sufiĉe libere konversacii. La tribestro demandis Pandionon pri lia lando, kaj Pandiono ekfidis la saĝan, multe spertintan reganton de elefantoj.

Pandiono rakontis al la maljunulo pri sia vivo en la patrujo, pri Tessa, pri la vojaĝo al Kreto, pri la sklaveco en Ta-Kem kaj pri sia intenco reveni en la patrujon. Li paroladis, liaj fingroj modladis, kaj Kidogo tradukadis ĉion diritan.

La skulptisto laboris kun speciala inspiro kaj persisto. La statuo de la tribestro ŝajnis al li montrofosto en la havenon de lia patrujo. La rememoroj ekscitis malpaciencon, la halto ĉe la elefantaj regantoj ree turmentis la junan helenon.

La maljunulo suspiris kaj movetiĝis: li, evidente, laciĝis.

— Diru al mi ion en via lingvo, — subite petis la maljuna tribestro.

— To ellenikon elefteron! — laŭte prononcis Pandiono.

Strange eksonis ĉi tie, en profundo de Afriko, la vortoj, kiujn tiel ŝatis ripetadi lia avo, rakontante al la knabo Pandiono pri gloro kaj herooj de la gepatra popolo.

— Kion vi diris? — redemandis la tribestro.

Pandiono klarigis, ke tiuj vortoj esprimas la revon de ĉiu loĝanto de lia lando: «La helena estas libera».

La maljunulo enpensiĝis. Kidogo singarde rimarkis al Pandiono, ke la estro laciĝis kaj por hodiaŭ sufiĉas.

— Jes, sufiĉas! — levis la kapon la elefanta instruisto. — Venu morgaŭ. Kiom da tagoj vi ankoraŭ bezonas?

— Tri tagojn! — certe diris Pandiono, malgraŭ avertaj signoj de Kidogo.

— Tri tagoj estas nemulte, mi toleros, — konsentis la maljunulo kaj leviĝis de sur la seĝo.

Pandiono kaj Kidogo ĉirkaŭvolvis la argilon per malseka ŝtofo kaj formetis en malhelan tenejon, apud la domo de la tribestro.

En la dua tago ambaŭ amikoj rakontis al la tribestro pri Ta-Kem, pri ties potenco, pri gigantaj konstruaĵoj. La maljunulo kuntiris la brovojn, sed aŭskultis kun intereso. Kiam Pandiono menciis monotonecon de la malvasta mondo de la egiptoj, la estro vigliĝis.

— Nun estas tempo, por ke vi eksciu pri mia popolo, — gravmiene diris la maljunulo. — Vi forportos sciojn pri ĝi en viajn forajn landojn.

Kaj la estro rakontis al la amikoj, ke la elefantaj regantoj, uzante sian potencon, faras malproksimajn vojaĝojn laŭ la lando. La sola danĝero, kiu minacas al ili, veturantaj sur elefantoj, devenas de renkontataj elefantaj gregoj: elefanto ĉiam povas neatendite decidi foriri al siaj sovaĝaj parencoj. Sed ekzistas certaj rimedoj preventi tion.

La estro parolis pri tio, ke pli oriente kaj sude de tiuj lokoj, kie estis loĝantaj la ekssklavoj ĉe la gastama popolo, post marĉoj kaj montoj kuŝas dolĉakvaj maroj. Ili estas tiom grandaj, ke laŭ ili eblas navigi nur en specialaj boatoj, kaj por trairi dolĉakvan maron, necesas kelkaj tagoj. Tiuj dolĉakvaj maroj iras ĉene unu post alia en suda direkto, estas borderitaj de montoj, eligantaj fumon, flamon kaj fajrajn riverojn. Sed post la maroj denove iras firmaĵo — altaj ebenaĵoj, loĝataj de multegaj animaloj, kaj la vera rando de la tero — la bordo de la senfina maro — kuŝas oriente post la marĉa bordero.

Sur la altebenaĵoj staras ne tre malproksime unu de la alia du gigantaj, blindige blankaj montoj, kies belon ne povas imagi homo, ne vidinta ilin.

Densegaj arbaroj zonas tiujn montojn, en la arbaroj loĝas sovaĝaj homoj kaj misteraj animaloj de rara antikva speco, kiujn ne eblas priskribi. Elefantaj regantoj vidis intermontejojn kun amasoj de grandegaj ostoj mikse kun restaĵoj de homoj kaj rompaĵoj de iliaj ŝtonaj armiloj. Sovaĝaj porkoj, altaj je rinocero, foje renkontiĝadis en densejoj apud la norda blanka monto, kaj unufoje oni vidis tie animalon, ne malpli grandan, ol elefanto, sed pli pezan, kun du kornoj, metitaj apude sur la fino de la buŝego.

Sur la dolĉakvaj maroj loĝas homoj en flosantaj vilaĝoj, neatingeblaj por malamikoj kaj mem kompatantaj neniun.

Pandiono demandis la tribestron, kiel malproksime iras suden la tero de Afriko kaj ĉu estas vera tio, ke tie la suno ree malleviĝas malalten.

La maljunulo vigliĝis. Evidentiĝis, ke li mem estris grandan ekspedicion al la sudo, kiam li ankoraŭ ne atingis kvardekjaran aĝon.

Ili iris sur dudek plej bonaj elefantoj por oro kaj por valorega herbo de tieaj stepoj, redonanta fortojn al maljunuloj kaj malsanuloj.

Trans granda rivero, fluanta el okcidento orienten, kie bruas gigantaj akvofaloj kaj en fostoj de akvaj ŝprucoj staras eterna ĉielarko, sterniĝas neĉirkaŭvidebla stepo de bluaj herboj. Ĉe la randoj de la stepo, laŭlonge de la maro, okcidente kaj oriente kreskas potencaj arboj, kies folioj kvazaŭ estas faritaj el polurita metalo kaj brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj.

La koloro de herbo kaj folioj en la fora sudo estas ne verda, sed griza, blua aŭ griz-blua, kio donas al la lando fremdan kaj malvarman aspekton. Kaj vere, ju pli sude, des pli malvarme. Pluvoj, kiuj tie okazas dum nia seka sezono, ŝajne, tute forportas varmon.

La maljunulo rakontis al Pandiono pri neordinara arĝenta arbo, renkontebla malproksime sude, en intermontejoj. Tiu arbo, alta ĝis tridek ulnojn, havanta maldikan, transverse sulkan ŝelon, densajn branĉojn, kovritajn de folioj, brilantaj, kiel arĝento, kaj molaj, kiel lanugo, estas plena je sorĉa ĉarmo.

Senfruktaj ŝtonecaj montoj leviĝas per kolosaj lilaj turoj kaj per vertikalaj muroj, kaj ĉe iliaj piedoj amasiĝas kurbaj arboj, kovritaj de grandaj faskoj da intense ruĝaj floroj.

En senfruktaj lokoj de la stepo kaj sur rokoj kreskas malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj. Karnoplenaj folioj, plenaj je venena suko, sidas, kiel disigitaj fingroj, sur la finoj mem de pare disforkigitaj branĉoj, strebantaj rekte en la ĉielon. Ĉe aliaj arboj samaj folioj de ruĝeta koloro fleksiĝas malsupren kaj kreas densan ĉapon sur la fino de kurba trunko sen branĉoj, je kvar ulnoj alta.

Apud la rivero kaj sur arbaraj kampetoj renkonteblas ruinoj de antikvaj konstruaĵoj, faritaj el grandegaj ŝtonoj — evidente, de potenca kaj lerta popolo. Tamen nun neniu loĝas apud la ruinoj, nur teruraj sovaĝaj hundoj hurlas en ili ĉe luna lumo. Laŭ la stepo vagas nomadoj-brutobredistoj aŭ malriĉaj ĉasistoj. Ankoraŭ pli sude loĝas popoloj kun griza hela haŭto, posedantaj sennombrajn gregojn, sed tien ne venis la taĉmentoj de la elefantaj regantoj.

Pandiono kaj Kidogo avide aŭskultis la tribestron. La rakonto pri la blua suda stepo ŝajnis fabelo, enplektita en la realon, sed la voĉo de la maljunulo sonis konvinke, li ofte celigadis malproksimen la ekscitite brilantajn okulojn, kaj al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ la maljunulo estis pasantaj bildoj, konservitaj de la memoro.

Subite la tribestro rompis la rakonton.

— Vi ĉesis labori, — subridis li. — Tiel mi devos sidi antaŭ vi ankoraŭ multajn tagojn!

Pandiono ekhastis, sed tio, verŝajne, estis nenecesa: la juna skulptisto sentis, ke pri la busto de la maljuna tribestro li sukcesis, kiel pri neniu alia verko antaŭe. Majstreco estis maturiĝanta en li nerimarkeble kaj poiomete, spite al ĉiuj travivitaj malfeliĉoj; la sperto kaj observoj en Aegyptos ne estis vanaj.

En la tria tago Pandiono kelkfoje komparis la vizaĝon de la tribestro kun sia argila modelo.

— Estas preta! — diris li, profunde suspirinte.

— Ĉu vi finis? — redemandis la tribestro kaj post kapjeso de la skulptisto ekstaris kaj aliris sian bildon.

Kidogo ravite rigardis al la kreaĵo de Pandiono, apenaŭ retenante vortojn de aprobo.

La unukolora argilo akceptis ĉiujn karakterizajn trajtojn de la ordonema, saĝa kaj severa vizaĝo kun la malmolaj, elstarigitaj antaŭen makzeloj, la larĝa glata frunto, la pezaj lipoj kaj la pufiĝintaj truoj de la dika nazo.

La maljuna tribestro laŭte kriis, turninte sin al la domo. Al la voko venis unu el la edzinoj, juna, kun multegaj etaj harligoj, rekte detranĉitaj super la brovoj. Ŝi donis al la maljunulo rondan spegulon el polurita arĝento, evidente de norda faro, laŭ nekonataj vojoj trafintan en profundon de Afriko. La tribestro alportis la spegulon sur la etendita mano al la vango de la skulptaĵo kaj komencis atente kompari sian spegulaĵon kun la verko de Pandiono.

Pandiono kaj Kidogo atendis juĝon de la maljunulo. Longe silentis la tribestro, finfine mallevis la spegulon kaj diris:

— Granda estas forto de homa metio... Vi, fremdlandano, posedas tiun forton, kiel neniu en nia lando. Vi faris min pli bona, ol mi estas, — do, vi pensas pri mi bone. Mi repagos al vi per samo. Kian rekompencon vi dezirus?

Kidogo puŝis Pandionon, sed la juna heleno respondis al la saĝa maljunulo per vortoj, ŝajne elirantaj el la koro mem:

— Jen mi tuta estas antaŭ vi. Mi havas nenion, krom lanco, donacita al mi... — Pandiono stumblis kaj impete finis: — Kaj mi nenion bezonas ĉi tie, en la lando, fremda por mi... Ankoraŭ mi havas la patrujon — ĝi estas tiel malproksima de mi, sed tio estas la plej granda mia riĉo. Helpu al mi reveni tien!

La elefanta instruisto metis la manon sur la ŝultron de la juna heleno per patreca gesto:

— Mi deziras ankoraŭ paroli kun vi — venu morgaŭ kune kun via amiko. Kaj nun ni finu la aferon. Mi ordonos al niaj metiistoj sekigi la argilon tiel, ke ĝi ne disfendiĝu. Nun mi deziras konservi mian bildon. Ili elprenos superfluan argilon elinterne kaj kovros ĝin per speciala rezino — ili scipovas tion fari. Sed al mi ne plaĉas la blindaj okuloj. Ĉu vi povas enmeti en ilin ŝtonojn, kiujn mi donos al vi?

Pandiono konsentis. La maljunulo ree vokis la edzinon; ŝi aperis kun kesto, tegita per leoparda felo.

El la kesto la tribestro prenis vastan saketon kaj elŝutis el ĝi sur la manplaton amaseton da grandaj, akve travideblaj facetaj ŝtonoj de ovala formo. Ilia neordinara sparka brilo altiris atenton de Pandiono — ĉiu ŝtono kvazaŭ estis kolektanta en si tutan forton de suna lumo, restante samtempe malvarma, travidebla kaj pura.

— Mi ĉiam deziris havi tiajn okulojn, — diris la tribestro, — ke ili kolektu lumon de vivo, ne ŝanĝiĝante mem. Elektu la plej bonajn kaj enmetu ilin.

La juna skulptisto obeis. La statuo de la tribestro ricevis specialan, nepriskribeblan aspekton. En la griza humida argilo sur la loko de la okuloj brilis la lumportaj ŝtonoj — pro ilia brilo la vizaĝo pleniĝis per sorĉa vivo. La kontrasto, komence ŝajninta al Pandiono nenatura, poste miregigis lin. Ju pli li rigardis, des plian harmonion vidis li en la kombino de la diafanaj okuloj kun la malhela argilo de la skulptaĵo.

La elefanta instruisto estis tre kontenta.

— Prenu al vi por memoro tiujn ŝtonojn, fremdlanda majstro! — ekkriis la tribestro kaj elŝutis en la manplaton de Pandiono kelkajn. Iuj superis per grandeco prunan kernon. — Ankaŭ tiuj ŝtonoj estas el la sudaj stepoj: ilin oni trovas tie en riveroj. Pli firma kaj pli pura, ol tiuj ŝtonoj, en la mondo nenio ekzistas. Montru en via fora patrujo miraklojn de la sudo, akiritajn de la elefantaj regantoj.

Pandiono, dankinte la maljunulon, foriris, dum irado kaŝante la donacon en la saketon kun la ŝtono de Jaĥmos.

— Ne forgesu, venu morgaŭ! — kriis al li la maljuna tribestro.

En la kabano la ekssklavoj vigle diskutis, kio rezultos el la sukceso de Pandiono. Espero al baldaŭa daŭrigo de la vojaĝo plu kreskis. Ŝajnis neeble, ke la elefantaj regantoj ne permesus al la vojaĝantoj foriri kaj ne montrus al ili la ĝustan vojon.

En la difinita tempo Pandiono kaj Kidogo aperis ĉe la domo de la tribestro. La maljunulo vokis ilin per la mano. La amikoj eksidis ĉe la piedoj de la elefanta instruisto, penante kaŝi emocion.

La maljunulo sidis dum ioma tempo silente, poste ekparolis al ambaŭ samtempe:

— Mi konsiliĝis kun aliaj tribestroj, kaj ili konsentis kun mi. Post duon-luno, post granda ĉasado, ni sendas taĉmenton okcidenten por kuracaj nuksoj kaj oro. Ses elefantoj ekiros trans la arbaron kaj pluen, al fonto de granda rivereto, je sep tagoj da vojo for de ĉi tie... Donu al mi bastonon! — ordonis la tribestro al Pandiono.

Sur la tero la maljunulo desegnis bordon de mara golfo, angule entranĉiĝinta en firmaĵon, kaj Kidogo malforte ekkriis. La tribestro faris sinuan strekon, signantan la rivereton kun disforkiĝo ĉe la fino, kaj metis en la disforkiĝo kruceton.

— La elefantoj ĝisiros jen ĉi tien, vi iros post ili kaj facile transiros en la arbaron. Poste vi devos iri mem, sed ĝis la maro restos kvin tagoj da iro...

— Patro kaj reganto, vi savas nin! — ne retenante sin, ekkriis Kidogo. — Tiu ĉi rivereto fluas jam en limoj de mia lando, kaj mi konas la or-riĉan altebenaĵon... — La negro salte ekstaris kaj ekkuris antaŭ la tribestro.

— Mi scias, — trankvile diris la maljunulo, moke ridetante. — Mi konas vian popolon kaj vian landon kaj iam konis tie fortan tribestron Jorumefu.

— Jorumefu! — sufokiĝis Kidogo. — Tio estas frato de mia patrino...

— Bone, — interrompis la tribestro la negron. — Vi transdonos al li saluton de mi. Ĉu vi nun ĉion komprenis? — Kaj, ne atendante respondon, li finis: — Mi deziras paroli kun via amiko. — La tribestro turnis sin al Pandiono. — Mi sentas, vi estos granda homo en via lando, se vi sukcesos reveni en la patrujon. Vi rakontos tie pri ni. Popoloj devas koni unu la alian, sed ne vagi en mallumo, blinde, kiel gregoj de animaloj en stepo aŭ en arbaro. Unuj estas lertaj en ĉasado, aliaj triboj — en metio, aŭ en akirado de metaloj, aŭ en navigado... Estus bone, se ni lernus unu de la alia, transdonus sciojn. Tiam potenco de la homoj rapide kreskus!

— Vi pravas, saĝa estro, — respondis Pandiono, — sed kial tiuokaze vi kovras per tia sekreteco instruadon de elefantoj? Kial vi ne rakontas pri tio al aliaj triboj, por ke tiuj same vivu en prospero, obeiginte al si la terurajn gigantojn?..

— Instruado de elefantoj estas sekreto nur por stultuloj, — ridetis la maljunulo. — Ajna saĝa homo facile divenos ĝin... Sed, krom la sekreto, estas ankaŭ malfacila kaj danĝera laboro, plena je senfina pacienco. Ne sufiĉas sola saĝo — necesas ankoraŭ laboro. Malmultas en la ĉi-tiea lando triboj, kiuj posedus samtempe tri kvalitojn, kiujn havas mia popolo: saĝon, laboremon kaj senfinan kuraĝon. Fremdulo, sciu, ke plenaĝan elefanton eduki ne eblas. Ni kaptas ilin, kiam ili estas tute junaj. Junan elefanton oni instruas dum dek jaroj. Dek jarojn da persista laboro necesas malŝpari, por ke la animalo komencu kompreni ordonojn de homo kaj plenumi necesan laboron.

— Dek jarojn! — ekkriis konsternita Pandiono.

— Jes, ne malpli, se vi ĝuste determinis karakteron de elefanto. Se vi eraris, vi ne ekregos ĝin eĉ dum dek kvin jaroj. Inter elefantoj estas kaj obstinuloj kaj stultuloj. Ne forgesu ankoraŭ, ke akirado de junaj elefantoj estas ligita kun grandega danĝero. Ni devas kaptadi ilin per propraj manoj, sen helpo de instruitaj elefantoj, alie la edukitaj animaloj same foriros kun la grego. Ili helpas jam poste, kiam la grego estas forpelita, kaj la junaj elefantoj estas kaptitaj. En ĉiu ĉaso ĉiam pereas kelkaj niaj kuraĝuloj... — En la voĉo de la tribestro aŭdiĝis malgajo. — Diru, ĉu vi vidis ekzercadon de niaj junaj batalistoj?.. Ĉu jes? Ankaŭ tio estas arto, necesa por kaptado de elefantoj.

Pandiono kelkfoje vidis neordinarajn ludojn de elefantaj regantoj. Batalistoj enfosadis sur glata kampeto du altajn stangojn kaj alligadis al ili transversan bambuan stangon sur kvin-ulna alto. Poste, ekkurinte, ili iel speciale, per la flanko, ĵetadis sin en la aeron kaj transflugadis la supran stangon. La korpo de la saltanto fleksiĝadis preskaŭ duone, kaj flugis alten per la dekstra flanko en direkto de la salto. Pandiono neniam vidis tiajn altajn saltojn. Kelkaj, plej lertaj, saltadis sur alton de eĉ ses ulnoj. La juna heleno, mirigita de la arto de la elefantaj regantoj, tamen ne komprenis, por kio ili bezonas tiun lerton. La vortoj de la severa tribestro iom klarigis al li la signifon de la ekzercoj.

La tribestro silentis iom, poste laŭtigis la voĉon:

— Nun vi vidas, kiom malfacila estas tiu ĉi afero. Al elefantoj ĉasas ankaŭ aliaj triboj. Ili mortigas ilin de sur arboj per pezaj lancoj, pelas en kavojn, kaŝe aliras dum dormo en arbaro. Jen kio, — la tribestro frapis sian genuon, — mi ordonos preni vin en elefantan ĉason. Ĝi okazos baldaŭ, antaŭ ol la taĉmento ekiros en la okcidentan arbaron. Ĉu vi deziras vidi la gloron kaj la suferon de mia popolo?

— Mi deziras kaj dankas vin, estro. Kaj ĉu la kamaradoj povos iri kun mi?

— Ne, vi ĉiuj estas tro multaj. Voku kun vi unu aŭ du, alie vi estos malhelpo.

— Tiam kun mi iru du miaj amikoj: jen li, — Pandiono almontris Kidogon, — kaj ankoraŭ unu...

— Kiu — ĉu tiu, la morna, densbarba? — demandis la elefanta instruisto, subkomprenante Kavi-n.

La juna heleno konfirmis ĝustecon de lia diveno.

— Mi dezirus konversacii ankaŭ kun li, li venu al mi, — diris la maljunulo. — Vi, verŝajne, deziras plej baldaŭ sciigi la kamaradojn pri tio, ke ni konsentas helpi al vi. Kiam mi difinos la tagon de la ĉaso, oni diros al vi. — Kaj la maljunulo per mana gesto forpermesis ambaŭ amikojn.


Sub mornaj batoj de tamburoj la ĉasistoj ekiris. Parto iris sur elefantoj, ŝarĝitaj per ŝnuroj, manĝaĵo kaj akvo, aliaj iris perpiede. Al ili aliĝis Kavi, Kidogo kaj Pandiono, armitaj per siaj fortaj lancoj. La ducent ĉasistoj transiris la rivereton kaj direktis sin laŭ la stepo norden, al vico de nudaj rokoj, apenaŭ videblaj en blua nebulo super la horizonto. La ĉasistoj iris tre rapide, tiel ke eĉ por tiaj bonaj iristoj, kiel la tri amikoj, estis malfacile iri same.

Ekde la piedo de la montoĉeno al la sudo kaj al la oriento la stepo estis tute ebena, kun forbruligitaj grandaj kaj glataj terenoj. La flavan ebenaĵon la vento kovradis per polvaj nubetoj, kiuj ĉirkaŭkuradis la malhelan verdon de arboj kaj arbustoj. La plej proksimaj deklivoj estis videblaj klare, sed malproksimajn rokojn kaŝis griz-blua nebulo. Rondaj pintoj elstaris, kiel grandegaj kranioj de fantomaj elefantoj; la pli malaltaj akris, rememorigante pri dorsoj de krokodiloj.

Noktuminte ĉe la suda fino de la klifa ĉeno, la elefantaj regantoj ĉe la sunleviĝo ekiris laŭlonge de ties orienta deklivo. Antaŭe super la ebenaĵo fumis ruĝeta nebulo, en ĝi tremis kaj malklaris siluetoj de arboj. Vasta marĉo etendiĝis norden. De la amaso de la ĉasistoj deiĝis junulo, ordonis al la fremdlandanoj sekvi lin kaj ekgrimpis sur la montoĉenon.

Kavi, Pandiono kaj Kidogo komencis leviĝi laŭ roka ŝtupego sur ducent-ulnan alton. Super iliaj kapoj altis arda ŝtona deklivo, laŭ helflava surfaco de rokoj sinuis nigraj fendoj. La ĉasisto gvidis la amikojn ĝis elstaraĵo, situanta kontraŭ la rando de la marĉo, ordonis kaŝiĝi post faskoj da malmola herbo kaj ŝtonoj, faris signon de silento kaj malaperis.

La etrusko, la negro kaj la heleno longe kuŝis sub bruligantaj sunaj radioj, ne kuraĝante interparoli. Neniu sono venis el la valo, sterniĝanta malsupre.

Subite maldekstre aŭdiĝis malklara ŝmaca bruo, alproksimiĝanta kaj plifortiĝanta. Pandiono singarde elrigardis el post la ŝtono tra apenaŭ balanciĝanta herbo kaj rigidiĝis. Malhel-griza nubo el miloj da elefantoj kovris la marĉon. La gigantaj animaloj estis trairantaj oblikve de la roka ĉeno kaj, trairante la limon de la stepo kaj de la marĉo, direktis sin sud-orienten.

La korpoj de la animaloj klare distingiĝis sur la flav-griza herbo. La elefantoj iris per gregoj el de cent ĝis kvincent anoj, la grupoj sekvis unu la alian ĉene kun negrandaj interspacoj. Ĉiu grego amasiĝis per densa maso, la animaloj estis proksime alpremiĝantaj unu al la alia, kaj de supre ŝajnis, ke moviĝas seninterrompa griza makulo kun onda surfaco el centoj da dorsoj, kovrita per blankaj strietoj de dentegoj.

Sur dronigemaj lokoj gregoj etendiĝadis en mallarĝan rubandon. Kelkaj elefantoj ĵetadis sin flanken, disŝovante la orelojn kaj ridinde disstarigante la rektigitajn malantaŭajn krurojn, sed poste ili ree enfluadis en la torenton. Unuj, plejparte grandegaj maskloj, nehaste movadis la piedojn, mallevinte la kapojn kaj la orelojn; aliaj impone paŝadis, alte levinte la antaŭan parton de la korpo kaj krucigante la malantaŭajn krurojn; triaj ofte turniĝadis per la flanko al la direkto de irado. Dentegoj de plej diversa grando kaj formo, mallongaj kaj longaj, preskaŭ tuŝantaj la teron, fleksitaj kaj rektaj, blankis en la malhel-griza maso da grandegaj korpoj.

Kidogo alproksimigis la lipojn al la orelo de Pandiono.

— Elefantoj transiras sur marĉojn kaj riverojn — la stepo sekiĝis, — flustris la negro.

— Sed kie do estas la ĉasistoj? — demandis la juna heleno.

— Ili kaŝiĝis. Ili atendas gregon, en kiu estas multe da junaj elefantoj — tia grego iros post ĉiuj. Ĉi tie, vidu, estas nur plenaĝuloj...

— Kial iuj elefantoj havas mallongajn dentegojn, kaj ĉe la ceteraj ili estas longaj?

— Iliaj dentegoj estas rompitaj.

— Ĉu en batalo inter si?

— Oni al mi diris: inter si elefantoj malofte batalas. Plej ofte elefanto rompas la dentegojn, kiam faligas arbojn. Per la dentegoj ĝi elŝiras arbojn el la tero, por manĝi ties fruktojn, foliojn kaj maldikajn branĉojn. Ĉe arbaraj elefantoj dentegoj estas multe pli firmaj, ol ĉe la stepaj, — jen kial el arbaroj oni liveras por komerco malmolan eburon, kaj el stepoj — la molan.

— Kaj tiuj ĉi elefantoj, ĉu ili estas stepaj aŭ arbaraj?

— Stepaj. Rigardu mem. — Kidogo almontris maljunan elefanton, haltintan nemalproksime de la roko, kie sidis la amikoj.

La griza giganto, starante ĝis la genuoj en herbo, turnis sin rekte al la homoj, rigardantaj al li. La larĝe dismetitaj oreloj leviĝis, ilia haŭto streĉiĝis, kiel velo, la malsupraj randoj pendis per etaj faldoj. La elefanto mallevis la kapon. Pro tiu moviĝo la oblikva frunto de la animalo eliĝis antaŭen, profundaj kavoj eniĝis inter la okuloj kaj la verto, kaj la tuta kapo iĝis simila al dika, maldikiĝanta malsupre kolono, nerimarkeble transiranta en la vertikale mallevitan rostron. Transversaj faldoj, similaj al malhelaj ringoj, estis trairantaj la rostron en egalaj interspacoj. Ĉe ties radiko oblikve flanken kaj malsupren estis disirantaj haŭtaj tuboj, el kiuj elstaris tre dikaj kaj mallongaj dentegoj.

— Mi ne komprenas, kiel vi eksciis, ke la elefanto estas stepa, — flustris Pandiono, atente pririgardinte la trankvilan maljunan giganton.

— Ĉu vi vidas ĝiajn dentegojn? Ili estas ne rompitaj, sed defrotitaj. Ĉe maljunulo ili ne kreskas, kiel ĉe mezaĝa elefanto, kaj ĝi forte defrotis ilin, ĉar ili estas molaj. Ĉe arbara elefanto vi ne vidos tiajn dentegojn — ili pli ofte estas maldikaj kaj longaj...

La amikoj estis mallaŭte interparolantaj. La tempo estis pasanta. La antaŭaj elefantoj malaperis post la horizonto, la grego iĝis malhela strio.

Maldekstre aperis ankoraŭ unu granda grego. Antaŭe iris kvar maskloj de monstra grandeco — altaj ĉirkaŭ ok ulnojn. Ili estis irantaj, balancante la kapojn, kaj la longaj, iomete fleksitaj dentegoj jen leviĝadis, jen tuŝadis herbon per la akraj pintoj.

En la grego estis multe da elefantinoj, distingiĝantaj per kavaj dorsoj kaj grandaj haŭtaj faldoj sur la flankoj. Post ili, tuŝante la malantaŭajn piedojn, malcerte iris etaj elefantidoj, kaj flanke, iomete aparte, gaje paŝis kreskinta junularo. Malgrandaj dentegoj kaj oreloj, negranda oblonga kapo, granda ventro kaj sama alto de la antaŭaj kaj la malantaŭaj kruroj estis distingiganta ilin disde plenaĝuloj.

La amikoj komprenis, ke venas la decida momento de la ĉaso. Al la etaj elefantoj estis malfacile iri laŭ la marĉo, kaj la grego deflankiĝis dekstren, elirinte sur firman grundon inter arbustoj kaj maloftaj arboj.

— Kial elefantoj, tiel pezaj, ne dronas en marĉo? — ree demandis Pandiono.

— Ili havas specialajn piedojn, — komencis Kidogo, — ili...

Surdiga tondro de metalaj folioj kaj tamburoj, furiozaj kriegoj subite disaŭdiĝis laŭ la stepo — la amikoj eĉ sufokiĝis pro neatenditeco.

La elefanta grego en paniko impetis al la marĉo, sed tie el herbo aperis ĉeno da homoj kun tamburoj kaj trumpetoj. La antaŭaj vicoj de la animaloj retiriĝis malantaŭen, haltiginte premon de la malantaŭuloj. Strida trumpeta muĝo de timigitaj elefantoj, tondro de metalaj folioj, krakado de rompiĝantaj branĉoj — en tiu infera bruo malofte trabatiĝadis altaj, plendaj krioj de elefantidoj. La animaloj ekĵetiĝis, jen amasiĝante kune, jen impetante disen. En la ĥaoso de ĵetiĝantaj gigantoj, en nuboj de densa polvo glitadis homoj. Ili ne alproksimiĝadis al la grego, transkuradis, viciĝadis kaj ree frapadis la foliojn. Iom post iom la amikoj komprenis, kion estis farantaj la ĉasistoj: ili estis apartigantaj la junajn elefantojn disde la plenaĝaj kaj forpremadis ilin dekstren, en larĝan buŝon de seka valo, entranĉita en la rokan ĉenon kaj barita de arba strio. La grizaj gigantoj ĵetadis sin al la ĉasistoj, strebante distreti ilin, frakasi la malamikojn, aperintajn el nesciate kie. Sed la homoj, alte saltante, por momento kaŝiĝadis en arbustoj kaj arboj. Dum la furiozaj animaloj svingadis la rostrojn, serĉante la kaŝiĝintajn malamikojn, el alia flanko aperadis novaj vicoj de batalistoj, freneze kriegantaj kaj bruantaj per metalaj folioj. La elefantoj ĵetadis sin al tiuj ĉi ĉasistoj, kaj la homoj ree ripetadis la saman manovron, penante apartigi la junajn animalojn.

La grego estis deiranta ĉiam pli profunde en la stepon, la grizaj korpoj malaperis post arboj, kaj nur surdiga bruo kaj alte leviĝinta polvo indikis la lokon de la ĉaso.

La perpleksaj amikoj, afekciitaj de kuraĝo kaj lerteco de la homoj, kiuj evitadis furiozon de la ĵetiĝantaj al ili monstroj kaj sencede daŭrigadis sian danĝeran aferon, silente rigardis al la malpleniĝinta stepo kun tretitaj arbustoj kaj rompitaj arboj. Kidogo maltrankvile sulkigis la brovojn, fiksaŭskultis kaj finfine mallaŭte diris:

— Io estas malbona... La ĉaso ekiris ne tiel, kiel devis!

— De kie vi scias tion? — miris Kavi.

— Se ili venigis nin ĉi tien, do, ili kalkulis, ke la grego ekiros orienten, rekte for de ni. Sed nun la grego foriris dekstren. Mi pensas, ke tio ne estas bona.

— Ni iru tien, — proponis Pandiono, — malantaŭen laŭ la ŝtupego, same kiel ni venis.

Kidogo nelonge pensis kaj konsentis. En batala tumulto ilia veno ne gravis.

Kaŝiĝante post herbo kaj ŝtonoj, malalte kliniĝinte, la etrusko, la heleno kaj la negro iris mil ulnojn malantaŭen, laŭlonge de la roka ĉeno, ĝis denove trafis sur la malfermitan lokon de la ebenaĵo.

La amikoj ekvidis fendon en rokoj, kien la ĉasistoj sukcesis enpeli pli ol dekon da junaj elefantoj. La homoj navedis inter arboj, lerte surĵetante maŝojn sur elefantidojn, kaj alligadis ilin al la trunkoj.

Ĉeno da ĉasistoj, armitaj per larĝaj lancoj, fermis la elirejon de la valo. Bruego kaj krioj aŭdiĝis je du mil ulnoj antaŭe kaj dekstre — tie, evidente, troviĝis la plej granda parto de la grego.

Subite abruptaj kaj akraj trumpetaj sonoj aŭdiĝis antaŭe kaj maldekstre. Kidogo tremeris.

— Elefantoj atakas, — mallaŭte flustris li.

Longe ekĝemis homo, koleraj krioj de alia homo sonis ordone.

En la malproksima fino de la malfermita kampeto, tie, kie du larĝaj arboj estis ĵetantaj grandajn makulojn de ombro, la amikoj rimarkis moviĝon. Momento — kaj el tie emerĝis grandega elefanto kun la disŝovitaj oreloj kaj la rostro, etendita antaŭen, kiel trabo. Apud ĝi aperis samaj gigantoj — Pandiono rekonis la monstrajn gvidantojn de la grego. La kvara, akompanata de ankoraŭ kelkaj elefantoj, kuris poste. Transverse al la elefantoj dekstre el arbustoj elkuris ĉasistoj. Ili kojniĝis inter ilin, dum kurado ĵetante lancojn en la elefanton, kiu aperis lasta. Tiu furioze ektrumpetis kaj impetis post la homoj, kiuj rapide kuris al la marĉo. Post li turnis sin ankaŭ la ceteraj elefantoj. La tri gvidantoj, ne atentante la ruzan manovron de la homoj, kiuj apartigis ilin disde la kamaradoj, plu kuregis al la valo en la rokoj, verŝajne altirataj de krioj de la junaj elefantoj.

— Malbone, malbone... La gvidantoj revenis el alia flanko... — emocie flustris Kidogo, premante ĝis doloro la manon de Pandiono.

— Rigardu... rigardu al la kuraĝuloj! — ekkriis Kavi, forgesinte pri silento.

La batalistoj, kiuj baris la enirejon en la valon, ne cedis, ne kaŝiĝis de la furiozaj monstroj. Ili elpaŝis antaŭen per longa ĉeno. La forbrulinta malalta herbo ne povis kaŝi eĉ unu moviĝon de la homoj.

La elefanto, kiu kuris unua, direktis sin rekte al la mezo de la ĉeno de la ĉasistoj. Du homoj restis senmovaj, kaj iliaj najbaroj ĉe ambaŭ flankoj subite saltis al la alkuranta monstro. La elefanto malrapidigis la kuron, alte levis la pezan rostron kaj, kolere fajfante, per bruaj paŝoj ĵetis sin al la homoj. Ne pli ol dek ulnoj da distanco restis inter la kuraĝuloj kaj la elefanto, kiam ili fulmorapide dissaltis flanken. Kaj en la sama momento ĉe la malantaŭaj piedoj de la monstro elkreskis po du homoj ĉe ĉiu flanko. Du homoj enpikis larĝajn lancojn en la ventron de la animalo, du, dekliniĝinte malantaŭen, batis la postajn piedojn de la elefanto.

Alta fajfa sono eliĝis en la levita rostro de la gvidanto. Mallevinte ĝin, la elefanto turnis la kapon al la plej proksima dekstre homo. Tiu ne sukcesis aŭ ne povis eviti la baton... Ŝprucis la sango, kaj la tri amikoj klare ekvidis ostojn, nudiĝintajn sur la ŝultro kaj la flanko de la homo. La vundito senvorte falis, sed ankaŭ la giganta elefanto peze malleviĝis sur la malantaŭajn piedojn kaj malrapide, per la flanko ekiris flanken. La ĉasistoj, lasinte ĝin, aliĝis al la kamaradoj, kiuj batalis kun du aliaj gvidantoj. Tiuj estis pli saĝaj aŭ jam havis sperton en lukto kontraŭ homo: la gigantaj monstroj ĵetadis sin diversflanken, malebligante al la homoj kaŝe aliri al ili de malantaŭe, kaj piedtretis tri ĉasistojn.

En radioj de la subiranta suno ruĝis polvo, kovranta la batalejon. La ok-ulnaj gigantoj ŝajnis nigraj turoj, ĉe kies piedoj kuradis sentimaj homoj. Ili saltadis, evitante longajn dentegojn, submetadis sub rostrojn lancojn, apogitajn je la tero, kun krioj alkuradis de malantaŭe, fortirante atenton de la atakantaj elefantoj disde la kamaradoj, kies pereo estus neevitebla.

La animaloj, furiozigitaj ĝis frenezo, senĉese trumpetadis. Kiam ili turnadis la kapojn al la roko, sur kiu sidis la tri amikoj, tiam ili ŝajnis neordinare altaj; larĝaj makuloj de la disŝovitaj oreloj balanciĝis super la homoj. De flanke elefanto kun la mallevita kapo ŝajnis malpli alta, la dentegoj preskaŭ fosis la teron, pretaj tuj bati homon. Pandiono, Kidogo kaj Kavi komprenis, ke ili vidas nur parton de la batalo. Ĝi estis okazanta kaj malproksime, trans la arboj, kie troviĝis la tuta grego, kaj maldekstre, sur la marĉo, kien ekkuris la ĉasistoj, fortirante la kvaran gvidanton kaj la elefantojn, trabatiĝintajn kun ĝi. Kio estis okazanta tie, estis sekreto por la amikoj, sed ili ne povis pensi pri tio — la sanga batalo antaŭ ili plene alkatenis ilian atenton.

El trans la arboj ekbruis proksimiĝantaj tamburoj — taĉmento el kelkdek batalistoj venis por helpo al la batalantoj. La gvidantoj de la elefanta grego haltis kvazaŭ en hezito; la homoj minace ekkriis, svingante la lancojn, kaj tiam la monstroj retiriĝis. Ili ĵetiĝis al sia tria kamarado, kiu kuŝis sur la tero, kaj, fleksinte la genuojn, ekstaris ĉe la flankoj de la vundito, subŝovis sub ĝin la dentegojn kaj levis sur la piedojn. Poste, kunpreminte ĝin per siaj korpoj, la gigantoj ektrenis ĝin trans arbojn, faligis, ree levis kaj malaperis. Kelkaj ĉasistoj ĵetis sin por persekuti, sed estis haltigitaj de la homo, kiu estris la ĉason.

— Ĝi ne foriros... ili baldaŭ forlasos... denove furioziĝos, — tradukis Kidogo liajn vortojn.

La dekstra bruo estis ĉiam malproksimiĝanta kaj mallaŭtiĝanta: la batalo, evidente, estis venkita. El flanko de la marĉo, el la nordo aperis kelkaj ĉasistoj; ili portis du senmovajn korpojn. La tri amikojn neniu atentis. La negro, la etrusko kaj la heleno singarde malleviĝis en la stepon, por pririgardi la batalejon. La amikoj ekiris tien, kie estis la ĉefa parto de la grego. Trairante arbustojn, Kidogo subite time deŝoviĝis — sur arbo, rompita pro falo de elefanta korpo, kuŝis mortanta elefanto. La fino de ĝia rostro estis facile movetiĝanta. Poste arboj iĝis malpli oftaj kaj inter ili videblis griza maso — la dua elefanto kuŝis sur la ventro, kun la subfleksitaj piedoj, kun la ĝibigita dorso. Ekflarinte alproksimiĝon de homoj, la animalo levis la kapon. Ĉirkaŭ ĝiaj malheliĝintaj kaj enkaviĝintaj okuloj ekkuŝis profundaj haŭtaj faldoj, donantaj al la elefanto maljunulan esprimon de senfina laco. La giganto mallevis la kapon, apogiĝinte al la longaj dentegoj, poste kun obtuza frapo falis sur la flankon.

Ĉirkaŭe interkriadis la ĉasistoj. Kidogo svingis la manon kaj turnis sin malantaŭen — el la sudo ree aperis elefanta grego. La amikoj hastis al la rokoj, sed la alarmo estis falsa — tio estis alirantaj instruitaj animaloj de la elefantaj regantoj. La alligitaj al arboj junaj elefantoj fleksadis la vostojn kaj furioze ĵetadis sin kontraŭ homoj, penante atingi ilin per etenditaj rostroj. La elefantaj kondukantoj starigadis la instruitajn elefantojn ĉe ambaŭ flankoj de ĉiu kaptito. Ili kunpremadis la kaptiton per siaj korpoj kaj forkondukadis al la vilaĝo. Por ajna okazo al la kolo kaj al la postaj kruroj de ĉiu elefantido estis alligitaj ŝnuregoj; ĉiun ŝnuregon tenis po kvindek ĉasistoj, irantaj antaŭe kaj malantaŭe.


La vizaĝoj de la homoj, lacaj kaj maldikiĝintaj pro la terura streĉo, estis mornaj. Jam dek unu senmovajn korpojn oni metis sur plektitajn platformojn sur elefantaj dorsoj, sed la homoj plu iradis en arbustoj, serĉante du ien malaperintajn kamaradojn.

La elefantojn kun la kaptitaj elefantidoj oni forkondukis. La ĉasistoj sidis kaj kuŝis sur la tero, ripozante post la batalo. La amikoj alvenis la ĉasestron, kaj Kidogo demandis, ĉu ili povas per io helpi. La ĉasestro kolere rigardis al ili kaj malafable diris:

— Helpi? Per kio vi povas helpi, fremduloj? La ĉaso estis malfacila, ni perdis multajn kuraĝulojn... Atendu tie, kie oni ordonis al vi, ne malhelpu al ni!

La amikoj deiris al la rokoj kaj eksidis flanke, timante kverelon kun la homoj, de kiuj dependis ilia estonteco.

Kavi, Pandiono kaj Kidogo kuŝis, atendante, kiam oni ilin vokos, kaj nelaŭte konversaciis. La suno estis subiranta; nigraj ombroj de la dentaj rokoj moviĝis en la stepon.

— Mi tamen ne komprenas, kiel grandegaj elefantoj ne neniigas en batalo ĉiujn ĉasistojn, — penseme diris Kavi. — Se elefantoj batalus pli forte, ili simple dispolvigus la homojn...

— Vi pravas, — respondis Kidogo. — La feliĉo de la homoj estas en tio, ke la elefanto havas malfortan koron...

— Kiel tio povas esti? — miregis la etrusko.

— Simple la elefanto ne kutimiĝis batali. Ĝi estas tiel forta kaj granda, ke ĝin neniu atakas, al ĝi ne minacas danĝeroj, kaj nur homo kuraĝas ĉasi al ĝi. Tial la griza giganto ne estas persista balalisto, ĝia volo facile rompiĝas, kaj ĝi ne eltenas longan batalon, se ne frakasos la malamikon tuj... Jen bubalo estas tute alia afero. Se ĝi havus saĝon kaj amplekson de elefanto, pereus ĉiuj ĉasistoj...

Kavi muĝis ion malklaran, ne sciante, ĉu li kredu al la negro, sed rememoris, kian nedecidemon en la plej grava momento de la batalo montris hodiaŭ la elefantoj, kaj silentis.

— La elefantaj regantoj havas tute aliajn lancojn, ol ni: la klingo estas ok fingrojn larĝa, — enmiksiĝis Pandiono. — Kian do forton necesas havi por bato per tia lanco?!

Kidogo subite ekstaris kaj fiksaŭskultis. Neniu sono venis el tiu flanko, kie lokiĝis la ĉasistoj. La ĉielo, ora pro krepuskiĝo, estis rapide malheliĝanta.

— Ili foriris kaj forgesis pri ni! — ekkriis la negro kaj elkuris el post la elstaraĵo de la klifo.

Ĉio estis malplena ĉirkaŭe. Malproksime aŭdiĝis apenaŭ distingeblaj voĉoj — la ĉasistoj foriris, forlasinte la tri amikojn.

— Ni tuj iru post ili, la vojo estas malproksima! — ekhastis Pandiono.

Sed la negro haltigis la amikon.

— Estas malfrue, tuj estingiĝos la ĉielruĝo, kaj ni en mallumo misvojiĝos, — diris Kidogo. — Ni prefere atendu, ĝis leviĝos la luno. Tio estos baldaŭ.

Kavi kaj Pandiono konsentis kaj ekkuŝis por ripozi.




po dek ulnojn longaj — lobelioj.
Grandega porko — verukapro.
filikoj je kvar homaj altoj — arbosimilaj filikoj Cyathea kaj Todea, altaj ĝis 10 metrojn.
nigraŝelaj — arboj de diversaj specoj: ebono, fera arbo, fikuso, flava arbo, kaj multaj aliaj.
arbon kun ruĝa ŝelo kaj grandaj folioj — arbo haja, kun mola ligno.
faritaj el elefantaj dentegoj — barilojn el elefantaj dentegoj oni renkontadis ĉe fontoj de Nilo ĉe ŝilukoj ankoraŭ meze de la XIX-a jarcento.
dolĉakvaj maroj — ĉeno de Grandaj lagoj de Orienta Afriko.
du gigantaj, blindige blankaj montoj — la Kenja monto kaj Kilimanĝaro — du la plej altaj pintoj de Afriko kun eternaj neĝoj kaj glaciejoj.
flosantaj vilaĝoj — vilaĝoj, konstruitaj sur grandaj flosoj, renkonteblas ankaŭ nun sur la Grandaj lagoj.
granda rivero — Zambezo kun ties fama akvofalo Viktorio.
stepo de bluaj herboj — sudafrika stepo. Suda Afriko distingiĝas per speciala vegetaĵaro, en kiu dominas blu-griza, blueta kaj verd-blua koloro.
brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj — arboj kun spegule brilantaj folioj estas karakterizaj por arbaroj de Suda Afriko.
malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj — diversaj specioj de alooj el familio liliacoj, ankaŭ de drakarboj.
popoloj kun griza hela haŭto — La popoloj de hotentota tipo en antikvaj tempoj estis disvastiĝintaj multe pli, ol nun. Ekzistas kaŭzoj pensi pri ilia parenceco kun antikvaj egiptoj.
ĉiu ŝtono ... restante samtempe malvarma, travidebla kaj pura — diamanto.