Ĉapitro 8

Tri tavoloj de morto


Ŝipo sur du cigarsimilaj flosiloj glitis sur mara ebeno. Longa golfo de la Ekvatora oceano ne vane portis la nomon la Spegula maro. Troviĝanta en zono de kvieta atmosfero, pli proksime al la vosta poluso, la maro preskaŭ ne konis ŝtormojn. Malesto de enfluantaj en ĝin grandaj riveroj konservis la akvojn virge puraj, malhelaj en profundo kaj blindige brilantaj sub ruĝaj radioj de la suno de Tormans.

Gen Atal estis ravita de kolorludo malantaŭ la poŭpo, kaj Tivisa Henako kaj Tor Lik admiris nekutiman purecon de la maro.

En triedra elstaraĵo de la kajuto, ĉe la regstangoj, sidis du tormansanoj en lila uniformo, sendeŝire rigardante antaŭen kaj nur malofte interŝanĝante unusilabajn ekkriojn.

Ili tenis kurson al krutaĵo de barelsimila monto. Ĝia malhel-griza ŝtono estis dispartigita de disbranĉitaj vejnoj de ruĝa maso, kvazaŭ de sangaj arterioj.

Maldekstre, sub la monto, la bordo estis tegita per ŝtonaj platoj. Malantaŭ la kajo videblis domoj, senorde deirantaj for de la maro. La forlasita urbo Ĉendin-Tot staris apud la praa bosko, la lasta sur la planedo Jan-Jaĥ. Ĉi tie en la antikva tempo troviĝis regiono de «naturemuloj» — homoj, ne akceptintaj la totalan urbiĝon kaj transloĝiĝintaj en regionojn kun malsana klimato. La troega kresko de la loĝantaro de la planedo devigis prikonstrui ankaŭ la praan regionon. La «naturemuloj» malaperis, dissolviĝinte en ĝenerala amaso de urbanoj. Tamen eta peco de la praarbaro plu restis post la ĉionvora konsumado de la dek ses miliardoj da loĝantoj de Tormans. Probable, tio okazis hazarde. La katastrofa krizo eksplodis pli frue, ol la lasta bosko estis forhakita. Multaj urboj formortis, kaj tiuj, kiuj troviĝis en malpli bonaj klimataj zonoj, neniam estis reloĝigitaj.

La bordo estis proksimiĝanta. La teranoj deziris levi sin sur la tegmenton de la kajuto, anstataŭantan la ponton, sed la akompanantoj energie kontraŭis. Ili parolis tre rapide, kun la akĉento de la loĝantoj de la vosta hemisfero — glutante konsonantojn. La teranoj, kutimiĝintaj al la klara prononco de ŝtataj radielsendoj kaj al malrapida parolo de oficistoj, estis komprenantaj siajn kunvojaĝantojn kun peno. Klariĝis, ke en la Spegula maro loĝas limajoj. Tiuj ĉiovoraj monstroj per siaj longaj tentakloj kaptadas el malfermita ferdeko ĉion vivan kaj fortrenas en profundon. Ilia nombro estas nekalkulebla.

— Jen mirinda analogio kun la teraj maroj, — diris Tivisa. — Kiam dum la Erao de la Disa Mondo oni ekstermis kaĉalotojn, multiĝis grandaj cefalopodoj, kontraŭ kiuj oni estis devigitaj serioze militi. Ĝenerale ekstermo de ajna specio tuj rompadis la milionjaran ekvilibron de la naturo. Pro unuflanka direkto de ajna malbona afero, kiun ni nun nomas la Sago de Arimano, estis ekstermataj precipe ĝuste tiuj animaloj kaj vegetaĵoj, kiuj estis belaj, rimarkeblaj, malpli adaptitaj al novaj vivkondiĉoj. Restis precipe malutilaj specioj. Iufoje ili multobliĝadis fantaste rapide kaj laŭvorte superverŝadis per ondoj de sia biomaso grandegajn spacojn. La leĝon de precipa transvivado de malutilaj formoj tie, kie la naturon mallerte kripligas la homo, ekkonis laŭ la propra sperto ankaŭ la tormansanoj.

— Kiel domaĝe, ke la bela kristala maro estas loĝata de tia abomenaĵo! Mi dezirus bani min ĉi tie, se ne estus la skafandro, — malgaje finis Tivisa.

— Ĉu vi ne rimarkas ĉie sur Tormans unu strangan regulon? — demandis Tor Lik. — En ĉiuj bonaj lokoj, domoj, eĉ en homoj estas kaŝita malbono.

— Kara Afi (tiel sur la Tero oni karese nomadis astrofizikistojn), — Tivisa hirtigis la harojn de Tor, — vi devus reveni en la stelŝipon. Nostalgio venas ĉiam pli ofte...

— Vi pravas. Mi venis sur tiun ĉi dezertigitan planedon, kiel en sekiĝintan ĝardenon sen elirejo!

— Ĉu la tuta planedo estas tiel ŝanĝita fare de la homo? — demandis Gen Atal, kiu por momento imagis la neelĉerpeblan malavarecon de la Tero.

— Rimedoj de ajna planedo estas limigitaj, — respondis Tor, — nenion eblas preni, ne redonante. Redoni la prenitan eblas per bonaranĝo de la planedo. Alie, kiel okazadis ankaŭ ĉe ni sur la Tero, neeviteblas pereo de stabiliĝintaj vivoformoj, elĉerpiĝo de la energi-produktaj rimedoj, akumulitaj dum milionoj da jarcentoj, kio kondamnas la postajn generaciojn al malriĉo kaj mizero. Kaj ni nun estas sur la planedo, kiun prirabis ne nur militoj, sed ankaŭ senpensa kunikla reproduktiĝo. Rilate de ekspluatado de naturaj riĉaĵoj ili kalkuladis nur enspezojn, ne pensante pri elspezoj, inklude homojn.

— Jes, ni vidis multon malgajan, — konsentis Tivisa, — oni forbuĉis ĉiujn animalojn, grandajn birdojn, forkaptis la fiŝojn, manĝeblajn moluskojn kaj algojn. Ĉio ĉi estis formanĝita dum la katastrofa Jarcento de Malsato. La senantaŭvida strebo al kvanto, al malgranda kosto kaj amaseco de produktoj venenis la riverojn, lagojn kaj marojn. La riveroj sekiĝis post la ekstermo de la arbaroj kaj forta elvaporiĝo de la akvujoj de la elektrejoj, post ili sekvis malprofundiĝo kaj saliĝo de la lagoj. Preskaŭ ĉie dolĉa akvo estas ne malpli kosta, ol nutraĵo. Ĝi apenaŭ sufiĉas por terkulturado de tiu ĉi malgaja planedo. Por sensaligo ne sufiĉas energio. Grandaj polusaj ĉapoj ĉi tie ne ekzistas — sekve, ne estas rezervoj de sensala glacio. Kaj bestobredado... Ĉu vi vidis iliajn brutojn? Biologie ili estas samaj kaproj, iam savintaj la biblian civilizon, sed neniigintaj tutan vegetaĵaron ĉe la bordoj de Mediteraneo.

— Sed ĉu ili mem komprenas, kion ili faris? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi renkontiĝis kun sciencistoj en biologiaj institutoj?

— Mi pensas, ke ili komprenas. Sed ilia biologio estas arkaika kaj reduktiĝas precipe al selektado, praktika anatomio, fiziologio kaj al ĝiaj medicinaj branĉoj. Eĉ siajn animalojn ili ne sukcesis bone esplori, kaj nun ili jam malaperis. Tio estas perdita jam por ĉiam.

— «Por ĉiam»! Ial mi tro ofte aŭdas ĉi tie tiujn vortojn, neelteneblajn por homo, — diris Tor Lik kaj, eksilentinte, fiksrigardis al la maro.

La kristala akvo antaŭe kovriĝis per faldetoj. Komence al la teranoj ŝajnis, ke elakviĝis interplektitaj algoj. Sed el la nedifinita maso leviĝis tuta arbaro de serpentumantaj bluverdaj tentakloj. Ili altis ĝis kvar metrojn super la mara supraĵo, turniĝante kaj ĉiuflanken svingante la platigitajn ruĝajn pintojn.

La ŝipo faris abruptan turnon, la teranoj estis ĵetitaj al la vando de la kajuto, kaj la maldekstra «cigaro» de la flosilo leviĝis super la akvo. La motoroj ekmuĝis, kaj la monstro malaperis trans la leviĝinta ondego.

Ambaŭ tormansanoj komencis nelaŭte disputi, kaj venkis la direktilisto, energie almontranta per la mano ien flanken for de la ŝtontegita bordo.

— Ni ne albordiĝos rekte ĉe la urbo, — klarigis al siaj pasaĝeroj la dua tormansano, — ĉe la kajo estas tre profunde kaj limajoj povas ataki. Neniu ankoraŭ renkontis ilin tiel proksime de la urbo. Flanke estas malprofundaĵo, kien limajoj ne povas eniri, kaj ni albordiĝos tie. Necesos nur fari longan ĉirkaŭiron perpiede.

— Ni ne timas longan iradon, — ridetis Tivisa.

— Sed ni ne timas ankaŭ tiun abomenaĵon, — enmiksiĝis Tor Lik, — niaj SDP-oj forpelos ilin aŭ neniigos!

— Por kio malŝargi la bateriojn? — kontraŭdiris Tivisa. — Kvankam Gen alportis la freŝajn, tamen ni havas antaŭe longan vojon.

— Tivisa pravas. Oni diris al ni pri iaj danĝeroj. Krome, en subakva atako necesos malŝpari duoblan energion. — Tor Lik per gesto de obeo alportis la manojn al la frunto.

Sub la ŝipo leviĝis el la profundo la deklivo de la malprofundaĵo. La ŝipkondukantoj permesis al la pasaĝeroj eliri sur la ferdekon. En la peza, senmova aero sentiĝis kromgusto de nitrogena oksido. Kvazaŭ senvivaj ĥemiaj procezoj dominis en ĉi-tiea naturo. La mirinde plata verda fundo evidentiĝis densa ŝlimo. Malantaŭ la poŭpo disiris grandegaj flokoj de kirlita feĉo.

— Nu, kiel oni sin banu ĉi tie, Tivisa? — almontris la fundon Gen Atal. — Ĉi tie eblas enŝlimiĝi kun la kapo.

Ekmuĝis la motoroj, ĉirkaŭe ekbolis la feĉo. La direktilisto impete elĵetis la ŝipon sur ĉebordan sablon kaj rulŝtonetojn. De tie la teranoj senpene transiris sur la bordon laŭ larĝa tabulo kaj transirigis siajn naŭpiedulojn.

— Kiam ni devas reveni? — abrupte demandis la direktilisto.

— Ne necesas, — diris Tor, kaj ambaŭ maristoj suspiris kun nekaŝita faciliĝo. — Ni iros en profundon de la lando kaj pasos trans la montspinon en la direkto de la ekvatoro, por eliri sur la ebenaĵon Men-Zin, — daŭrigis la astrofizikisto, kontrolante laŭ la mapo, — tien oni sendos avion.

— Kaj ni pririgardos la plej grandan malvivan urbon de la vosta hemisfero Kin-Nan-Te, — aldonis Tivisa.

— Kin-Nan-Te! — ekkriis la direktilisto kaj eksilentis.

Lia kamarado puŝis lin, samtempe riverencante al la teranoj kaj dezirante «vojon de serpento: persistan kaj sencedan».

La maristoj ekbalancis la ŝipon. Ĝi deŝiriĝis de la malprofundaĵo kaj forkuris en la Spegulan maron.

Lasitaj al si mem, la teranoj demetis la vestojn, rulis ilin en striktajn rulaĵojn kaj alkroĉis al la SDP-oj. Poste la tri diverskoloraj figuroj: la malhele grenata, la malakite verda kaj la brun-ora — ekiris per longaj senlacaj paŝoj laŭ la bordo al la ovala kaja placo. La forlasita urbo Ĉendin-Tot renkontis ilin per aflikta monotoneco de domoj, lernejoj, eksaj distrejoj kaj malsanulejoj, kio estis tipa por hasta kaj malatenta konstruado de la epoko de la «eksplodo» de la loĝantaro. La stranga maniero miksi en densaj kvartaloj diverscelajn konstruaĵojn kondamnis al senĝoja malvasteco infanojn, malsanulojn kaj maljunulojn, kunpremis bruegantajn veturilojn en mallarĝaj kanalsimilaj stratoj. Ĉion ĉi Tivisa kaj Tor observis en la «vivaj» urboj.

En neallogaj paralelepipedoj de konstruaĵoj kun samaj fenestroniĉoj estis nenio mistera, kio ordinare altiras onin en forlasitaj urboj. La teranoj hastis trairi malgajajn, polvokovritajn stratojn. Rigidiĝintaj en la prema aero, kurbigitaj skeletoj de arboj disŝutiĝadis pro eta tuŝo. Tor hazarde eniris en konstruaĵon, kiu altiris lin per kolora kadro de la enirejo. Trarustiĝintaj teniloj de cementaj arkoj apenaŭ tenis la plafonojn. Tor Lik kuraĝis iri profunden. La milde fleksitaj konturoj de la internaĵo akre diferencis disde la tedaj rektanguloj de la plejmulto da konstruaĵoj. Tra duonringa halo, kovrita de rompaĵoj de meblaro, Tor Lik iris en rondan halon, kiu tuj rememorigis al li la Teron. Ĉirkaŭrigardinte, li ekvidis, ke la muroj estas tegitaj per platoj el polurita dunito kaj hiperstena piroksenito — profundaj ultrabazaj masoj de la fundamento de la terkrusto, kiuj evidente ankaŭ ĉi tie konsistigis la malsuprajn zonojn de la krusto de Tormans. Kvazaŭ substrekante la similecon, du belegaj frisoj rebrilis tra polvo per ruĝa koloro. Tor Lik rekonis en ili eklogitojn, riĉajn je grandaj grenatoj.

— Kie vi estas, Tor? — laŭte vokis Tivisa, enirante post li.

— Ŝ-ŝ-ŝ! Foriru de ĉi tie, la domo apenaŭ tenas sin.

— Kion vi trovis interesan en tiu polva ĉambro?

— Ĝi estas tegita per mineraloj el la profundoj de Tormans, — respondis Tor, elirante sur la straton, — ĝi tute similas al la sama en la Urala geologia muzeo. La interna konsisto de la planedo, kiel estis atendeble, estas tre proksima al la Tero. Konsekvenco de tio estas preskaŭ samaj gravito kaj karaktero de la geologiaj procezoj.

Malantaŭ la urbo etendiĝis nuda ebenaĵo, malkrute leviĝanta al la montoj. Tre malproksime en la varmega aero svagis nigraj makuloj. La stereoteleskopo permesis vidi, ke tio estas unuaj vivaj arboj.

La tri teranoj persiste iris laŭ antikva sinua vojo el rulpremita gruzo, simila al fluejo de rivero: dum jarcentoj radoj de pezaj ĉaroj enpremis la vojkovraĵon en la malkompaktan grundon. Subite Gen Atal haltis tiel abrupte, ke la trotetinta apude SDP levis nubeton de polvo, enfosiĝinte en la vojon per siaj mallongaj kruretoj.

— Rigardu, ni iras tra tombejo! — ekkriis la inĝeniero de kirasa defendo, almontrante senfinan kampon da nerimarkeblaj montetoj. Ie, rompante la monotonecon, amasiĝadis restaĵoj de barilo, cementaj platoj anstataŭ tomboŝtonoj.

— Ĉu vi miras, Gen? — diris Tor Lik. — Aĥ jes, vi ja ĵus venis el la ĝardenoj Coam. Ĉirkaŭ ĉiu granda urbo je dekoj da kilometroj etendiĝas similaj tombejoj, aperintaj dum la epoko de la troloĝateco, kiam manko de brulaĵo devigis rezigni forbruladon de kadavroj kaj reveni al la malnova rito de enterigo. La gigantaj tombejoj de Tormans estas unu el elokventaj pruvoj de la fosfora katastrofo, okazinta sur la planedo. Se Tormans tiel similas al la Tero per la elementa konsisto, do, samkiel sur la Tero, rezervoj de fosforo en ĝi estis tre limigitaj. La tormansanoj ne nur dissolvis fosforon en rubaĵoj, defluigitaj en la oceanon, el kie ĝin ne kapablas preni ilia malforta energi-produktado. Ili ligis ĝin en trilionoj da siaj ostaroj kaj enterigis en tiuj sekiĝintaj tombejoj, ekskludinte el la cirkulado de la planedo, ne atentante, ke entute ĉiuj kontraŭentropiaj procezoj ne eblas sen fosforo.

— Jes, estas strange, kial ili ne rezignis la antikvan manieron eternigi la korporestaĵojn?

— Evidente, ili jam ne havis fortojn por ŝanĝi la eventojn, — diris Gen.

— Anihilacio de la kvalito fare de la kvanto, — diris Tivisa. — En verda ĝangalo tigro ŝajnis belega besto, preskaŭ mistike terura. Sed imagu dek mil tigrojn, elpelitajn sur ĉi tian ebenaĵon! Kiel ajn estu danĝera tiu amaso, sed ĝi estas nur kondamnita grego, la tigro en ĝi ne ekzistas.

Gen Atal ial suspiris kaj ne plu diris eĉ vorton.

La malofta vegetaĵaro estis etendiĝanta ĉiuflanken kaj foriranta trans la horizonton sur la antaŭmonta vico de montetoj. La teranoj aliris al la unuaj arbetoj. La malhelbrunaj mallongaj trunkoj estis levantaj al la plumba ĉielo regulajn funelojn de branĉoj kun krudaj ĉokoladkoloraj folioj. Mirinda simetrio de la malaltaj konusoj, starigitaj per la pintoj malsupren, rememorigis pri la konstanta senventeco apud la Spegula maro. Al la vojaĝantoj estis tre varme, kvankam ventolado de la skafandroj funkciis plene. Aero trairadis sub la metala «haŭto» kaj eliradis tra la klapoj sur la kalkanoj, deĵetante ĉe ĉiu paŝo mallongajn striojn de polvo.

Senkrepuska vespero de Tormans atingis la teranojn inter samaj arboj, sed pli dikaj kaj kun tiaj densaj branĉaroj, ke en la folia amaso tute kaŝiĝis apartaj branĉoj. Longaj ombroj kuŝiĝis sur la sekan grundon. Nenio viva aperadis en la rigidiĝinta bosko. Kiam la teranoj aranĝis bivakon por ripozo ĉe arbo, kreskanta apud la vojo, al lumo de la lanterno alflugis iaj diafanaj insektoj. La teranoj singarde ŝaltis blovadon el la kolumoj de la skafandroj. Tivisa malrapide entiris la aeron per la larĝiĝintaj nazotruoj kaj diris:

— Sugestio estas granda afero. La blovaj kartoĉoj estas ŝargitaj per aero de la Tero, kaj, kvankam mi scias, ke tio estas nur atoma miksaĵo, absolute senigita je odoro kaj gusto, tamen en ĉi tiu prema atmosfero ĝi ŝajnas al mi aroma vento de nordaj lagoj... Tie mi laboris antaŭ la ekspedicio.

— Ĉi tie ajna ventolilo ŝajnos norda vento, kontraste kun la varmega aero kaj polvo, — grumblis Tor Lik, elprenante malvarmigan kusenon kaj almetiĝante al la flanko de la SDP.

La duondiurna nokto de Tormans daŭris tro longe, por ke la teranoj povu permesi al si atendi la tagiĝon. La unua vekiĝis Gen Atal, turmentita de koŝmaroj. Li sonĝis gigantajn ombrojn, baraktantajn malproksime, malklarajn figurojn, ŝtelirantajn laŭ klinita ŝtona palisaro, ruĝajn flokojn de fumo en oscedantaj nigraj abismoj. Dum ioma tempo Gen kuŝis, analizante siajn viziojn, ĝis komprenis, ke la instinktoj de la subkonscio avertas pri minaco, malproksima, sed senduba. Gen Atal levis sin, kaj en la sama minuto vekiĝis Tivisa.

— Mi sonĝis ion malbonan, maltrankvilan. Ĉi tie, sur Tormans, al mi ofte estas malfacile dum noktoj, speciale antaŭ tagiĝo.

— Horo de Bovo, la dua horo de nokto, — rimarkis Gen Atal. — Tiel oni nomis en la antikveco la plej suferan por homo tempon nelonge antaŭ tagiĝo, kiam regas demonoj de malbono kaj morto. Mongoloj de Centra Azio difinis tiel: la Horo de Bovo finiĝas, kiam ĉevaloj kuŝiĝas antaŭ mateno sur la teron.

— Dolor ignis ante lucem — kruela tristo antaŭ tagiĝo. Antikvaj romianoj same konis la strangan forton de tiuj noktaj horoj, — diris Tivisa kaj okupiĝis pri gimnastiko.

— Estas nenio stranga, — diris la astrofizikisto. — Tio estas tute regula sento, kreiĝinta pro la fiziologio de la organismo jam ekde la praaj tempoj, kaj pro speciala stato de atmosfero antaŭ tagiĝo.

— Por Afi ĉio ĉiam estas ligita kun la kosmo! — Tivisa ekridis.

La ruĝ-ora SDP de Gen eliris antaŭen. La lampo, alte levita sur elasta tigo, prilumis la vojon. Sovaĝe ektumultis nigraj ombroj en sulkoj kaj kavoj, tute kiel en la sonĝo de Gen Atal. La SDP ŝanceliĝadis sur malglataĵoj de la vojo, kaj la ĉirkaŭanta mallumo jen retiriĝadis, jen alkuradis proksimege. En alfluoj de la mallumo supre por momentoj aperadis solecaj fajretoj de steloj. Dekstre, apenaŭ skizante la regulan kupolon de la malproksima monto, malforte lumis la satelito de Tormans. Nerimarkite la teranoj atingis la montopasejon. Kaj ree nuda dezerto... Komenciĝis malleviĝo, same malkruta, kiel la leviĝo. Antaŭe tra la heliĝanta mallumo vidiĝis io malhela, ŝirmanta la tutan apenaŭ videblan horizonton. Malforta kaj monotona bruo aperis antaŭe kaj malsupre. La teranoj kutimiĝis al senakveco de grandegaj spacoj de la planedo Jan-Jaĥ kaj ne tuj komprenis, ke tio estas murmuro de akvo. La mallonga tagiĝo estingis la lanternon de la SDP, la morna purpura suno eklumis malantaŭe dekstre. Ĝi leviĝis, heliĝante, kaj inter la montoj malkovriĝis valo. Ie sub la deklivo bruis rivereto, kaj post ĝi, sur malaltaj montetoj, kreskis densejo de gigantaj arboj. Eĉ la vojaĝantoj, kutimiĝintaj al centkvindekmetraj eŭkaliptoj kaj sekvojoj de la Tero, retenis la spiradon. La kolonaro de relative maldikaj trunkoj, altaj je ne malpli ol ducent kvindek aŭ tricent metroj, supre estis kovrita de kontinua ĉapo de branĉoj kaj foliaro. La teranoj malleviĝis al la rivereto, atendante vidi kurantan laŭ rulŝtonetoj montaran torenton, sed trovis profundan, malhelan, apenaŭ rimarkeble fluantan akvon, parte digitan de falinta transverse rompaĵo de kolosa arbo. Singarde balanciĝante sur la glita digo, ĉiuj ses vojirantoj — tri homoj kaj tri SDP-oj — transiris sur molan moskosimilan kovraĵon. La SDP-oj devis fari saltojn, por ke iliaj mallongaj kruretoj ne dronu en ĝi. Post la moska strio ree aperis seka ŝtoneca grundo, kiu en la arbaro estis kovrita de dika tavolo de formortintaj folioj kaj branĉoj. Sub la piedoj de la irantoj la duonputrinta kovraĵo iĝis bruna polvo, probable, dum jarcentoj neniu tretis tiujn kadukiĝintajn restaĵojn.

— Do, jen kiel aspektis la arbaroj de Tormans antaŭ la veno de niaj stelŝipoj, — nelaŭte diris Tivisa.

— Estas interese, kiu loĝis ĉi tie en tiuj tempoj? — demandis Gen Atal, piedbatante forputrintan amason da folioj kaj fruktoj, kaj per tio levante malhelan polvon. — Apenaŭ iu povis nutri sin ĉi tie, malsupre!

— En grandaj arbaroj de la Tero, — respondis Tivisa, — tuta animala vivo koncentriĝas tie. — Ŝi levis la manon al kurbaj branĉoj, perdiĝantaj en alto.

Kvazaŭ respondante al ŝia gesto, krio, alta, kiel fajfo, tranĉis la silenton de la arbaro, rigidiginte la homojn pro neatenditeco. Ie malproksime aŭdiĝis responda krio, simila al ŝriko de rapide rotacianta diamanta segilo.

Tor Lik, elpreninte la stereoteleskopon, penis vidi ion en la densa foliaro. Sur tricentmetra alto al li ŝajnis apenaŭ rimarkebla ŝanceliĝo de branĉoj.

— A ha! — gaje ekkriis Gen Atal. — Ne ĉio formortis ĉi tie, trans la Spegula maro! Ne ĉion formanĝis la tormansanoj!

— Se efikas la faktoro de la SA, do tie apenaŭ restis io taŭga, — sulkiĝis Tor Lik. — Tiu ŝriko ne elvokas en mi simpation.

La teranoj longe staris, fiksaŭskultante kaj agordinte la fot-okulon de la SDP-oj al malforta lumo. Sed la giganta arbaro, ŝajne, tenis en si ne pli da vivo, ol la kubetoj de la apenaŭ starantaj domoj de Ĉendin-Tot.

Ankoraŭ du tagojn pasigis la teranoj en la arbarego, trabatiĝante de unu monteto al alia tra amasiĝoj de vegetaĵaj restaĵoj. Iufoje malgrandaj arbarkampetoj foriradis supren per blindigaj tuboj de lumo. Supre vidiĝadis la plumbe griza ĉielo, kadrita de vilaj ĉokoladaj branĉoj. Dum la tria tago ili haltis ĉe rando de unu el arbarkampetoj.

— Ni vane malŝparas tempon, — decideme diris Tivisa, — se ĉi tie, en rezervejo kaj en sendube antikva arbaro, restis nur malgranda kvanto da animaloj, kiel tiuj ŝrikuloj, do ni havas malmultajn ŝancojn ne nur observi, sed eĉ pretere vidi ilin! Tro granda estas ilia timo de la homo. Kia kontrasto kun la Tero! Mi dum tiuj ĉi tagoj ofte rememoradis niajn plumajn kaj vilajn amikojn. Kiel vivas la tormansanoj sen zorgado pri siaj malgrandaj fratoj? Ja la amo al la naturo malaperas, se oni ne havas, kun kiu dividi ĝin!

— Krom tiu ĉi! — flustris Gen, montrante al la kontraŭa flanko de la kampeto.

Tie, trans la kolono de lumo, inter trunkoj kaŝiĝis animalo, granda kiel urso, sed malpli alta. La okuloj, helaj, kiel ĉe birdo, estis observantaj la senmove starantajn teranojn sen timo, kvazaŭ komparante siajn fortojn kun la fortoj de la alvenintoj.

Tivisa deŝiris de la zono narkotan pistolon kaj sendis arĝentan ampolon en la flankon de la animalo. Ĝi aŭdigis mallongan basan muĝon, saltis, kaj, ricevinte duan ampolon en la malantaŭan kruron, ekkuris for. Gen Atal impetis post ĝin. Tivisa moderigis lian fervoron, dirinte, ke la drogo efikas post du minutoj. Tamen, se la animalo estas malalte organizita, tiam la drogo povas postuli plian tempon.

La spuro, traplugita en arba putraĵo, kondukis al la piedo de arbego, giganta eĉ inter la gigantoj de tiu ĉi arbaro. Narkotita per la drasta drogo, la animalo plenrapide trafis al la trunko kaj falis sur la dorson. Neeltenebla kadavra fetoro devigis la teranojn enmeti la filtrilojn en la nazojn, kaj nur poste aliri proksime al la nekonata besto. Ĝi havis nigran, kiel tormansa nokto, senharan skvamecan haŭton. La grandaj okuloj, larĝe malfermitaj kaj vitriĝintaj, atestis pri la nokta vivmaniero. Du paroj de la fleksitaj kruroj lokiĝis tiel proksime unu al la alia, ke, ŝajnis, estis elirantaj el unu sama loko sur la korpo. Sub la peza kuba kapo videblis ankoraŭ unu paro de ekstremaĵoj, longaj, vejnecaj, kun kurbaj serpaj ungegoj. La larĝa faŭko estis malfermita. La senlipa buŝo nudigis duvicajn arkojn de la konusaj malakriĝintaj dentoj. Pro la efiko de la narkotaĵo aŭ pro la bato kontraŭ la arbo la monstro eligis fetoran enhavon de sia stomako.

Tor Lik kaptis Tivisa-n je la mano kaj almontris duondigestitan homan kranion, eligitan kun pecoj de aliaj ostoj. Ambaŭ esplorantoj tremeris pro averta krio de Gen Atal:

— Gardu vin, ĝi vekiĝas!

La malantaŭa kruro tremeris unu fojon, duan. «Ne povas esti! — pensis Tivisa. — La paralizilo efikas dum ne malpli ol horo». Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj desaltis malantaŭen pro rigardo de kelkaj paroj de okuloj, same grandaj, diafanaj kaj ruĝaj, kiel ĉe la dormigita monstro, kiuj persiste rigardis al ŝi el la interarba mallumo. Unu el la animaloj, duonkaŝita de tavolo de arba putraĵo, rampis, serpentumante, al la narkotita besto.

— Tor, rapide! — flustris Tivisa.

La defenda kampo de la SDP deĵetis la arogan estaĵon, kaj ties muĝo eksilentis en la nepenetrebla muro.

Tor Lik metis la SDP-on ĉe la alia flanko de la arbo, kaj Tivisa okupiĝis pri esploro de la anestezita animalo. Dume Gen Atal elprenis el sia SDP aparaton, similan al la paraliza pistolo de Tivisa, kaj surmetis sur ĝin rondan skatolon kun noĉita dorno, elstaranta centre. La astrofizikisto estis helpanta al Tivisa. Ili duope renversis la monstron, farante elektrogramojn.

Gen Atal komutis la pistolon al la maksimuma forto kaj pafis laŭlonge de la trunko de la arbo, ĉe kies piedo ili staris. La skatolo firmege alkroĉiĝis en disforkiĝo de du potencaj branĉoj sur alto je pli ol tricent metroj. Teleregata motoro mallevis fiksilon sur maldikega ŝnuro. Al ĝi Gen Atal alfiksis plektitajn rubandojn, kunigis ilin per du bukoj — kaj la levaparato estis preta.

Post kelkaj minutoj Tivisa ekflugis sur la teruran alton, levita de la motoro, kaŝita en la bobeno. Ŝi uzis sian pistolon, por enbati kelkajn kroĉilojn por garda ŝnuro kaj pendigo de la SDP-oj. La SDP de Gen Atal estis levita lastvice. Tuj kiam malŝaltiĝis la defenda kampo, la bestoj, embuskintaj malantaŭ arboj, ĵetis sin al la ankoraŭ ne vekiĝinta animalo. Krakado de ostoj kaj longa hurlo ne lasis ian dubon pri la sorto de unu el la lastaj grandaj animaloj de Tormans, loĝintaj sur la planedo, antaŭ ol tiu estis dezertigita fare de la homo.

La maldika trunko, fortika, kiel ŝtala risorto, ete balanciĝadis pro la laboro de la leva motoro.

Tivisa-n amuzis la aventuro. Post polvaj ebenaĵoj kaj malvastaj urboj ŝi unuafoje trafis sur ebriigan alton. Maldikeco de la trunko plifortigis la senton de danĝero, kaj nedifiniteco de la stato, el kiu necesis eliri, streĉante la mensajn kaj korpajn fortojn, ŝajnis alloga...

Gen Atal grimpis pli alten. El la nepenetrebla foliaro aŭdiĝis lia jubila ekkrio:

— Ĝuste, ĝi estas!

— Kio estas? — demandis Tor Lik.

— Aera fluo, stabila vento!

— Certe! Se nur por tio ni grimpis ĉi tien, do sufiĉus demandi min.

— Kiel do vi sukcesis sen aparatoj rimarki aeran fluon?

— Ĉu vi rimarkis neordinare altan humidecon de foliaroj?

— Jes, efektive. Nun ĉio estas klara! Jen en kio estas klarigo de la grandega alto de arboj. Ili penas atingi la konstantan fluon de aero, trairantan super la montoj, kiu portas humidon en la senventa lando... Ĉio estas bonega. Levu vin ĉi tien, ni surtrenos la SDP-on kaj preparos glisilon.

— Ĉu glisilon?

— Certe. Mi antaŭvidis eblan neceson transiri montofendojn, riverojn aŭ marajn golfojn.

Densa verd-bruna kovraĵo vidiĝis je cent metroj pli malalte ol la tursimila foliaro de la arbo, elektita de la vojaĝantoj. En la direkto de la ekvatoro kaj de la aksa meridiano (Tivisa plurfoje diris, ke ŝi ne povas kutimiĝi al la «vertikala» ekvatoro de Tormans kaj ties «horizontalaj» meridianoj) la arbara densejo estis detranĉata de la griz-violaj deklivoj de la montoj. Malantaŭ ili troviĝis iam granda rivero, fluinta laŭ la fruktoriĉa valo Men-Zin, kaj unu el la plej antikvaj urboj de la planedo — Kin-Nan-Te. La teranoj kalkulis atingi Nan-Te-n kaj el tie voki avion.

Gen kaj Tor komencis disvolvi grandegajn foliojn de maldikega filmo, etendante ĝin sur framojn el fadenoj, rapide rigidiĝantaj en la aero.

Tivisa ŝargis la informajn bobenojn per novaj observaĵoj. Kiam leviĝis la suno, la teranoj malleviĝis malsupren kaj kaŝiĝis en la foliaro, atendante plifortiĝon de aeraj fluoj. De krudaj, hoke kurbigitaj folioj estis iranta ebriiga odoro, sekiganta la gorĝon.

— Prefere surmetu la maskojn, — konsilis Tivisa.

La viroj obeis, la spirado iĝis pli facila. Tor Lik apogis sin al la trunko, kun plezuro rigardante al Tivisa. Ŝi instalis sin en disforkiĝo de branĉo, etendita, kiel manplato de giganto, kaj trankvile laboris, egalmezure balanciĝante sur la tricentmetra alto, kvazaŭ ŝi dum tuta sia ankoraŭ nelonga vivo grimpadis sur arbojn.

Gen Atal disdonis kartoĉetojn kun nutraĵo kaj enpensiĝis.

— Mi ne povas forgesi pri la kranio, eligita de la monstro, — subite diris li. — Ĉu vere tiuj estaĵoj estas hommanĝantoj?

— Probable, — respondis Tivisa. — Pli verŝajne, ili manĝas kadavrojn. Atentu du detalojn, kiuj kvazaŭ ekskludas unu la alian. Tiuj animaloj havas amplekson de granda rabobesto, sed iliaj dentoj estas kvankam fortaj, tamen mallongaj kaj malakraj. Probable, tio estas la plej grandaj el tiuj surteraj animaloj de Tormans, kiuj restis, ĉar ili ŝanĝis la nutromanieron. Tio okazis dum la katastrofa periodo, dum la Jarcento de Malsato, kiam estis sufiĉe da kadavroj, se nur homoj mem ne rivalis kun tiuj animaloj en manĝado de ilia nutraĵo.

— Terurajn aferojn vi diras, Tivisa, — sulkiĝinte, diris Gen Atal.

— La naturo eliras el siaj senelirejoj per plej senkompataj vojoj. Kanibalismo ĉesas esti malpermesita ĉe malalta nivelo de emocioj kaj intelekto, kiam ordono de la malsata korpo blindigas la sentojn kaj paralizas la volon.

Tor Lik rektigis la lacajn krurojn.

— Se homo estis manĝita, do la ĉirkaŭaĵoj estas ne tute senhomaj.

— Obtuzbuŝegaj rabobestoj povas trakuri grandajn distancojn. Kaj krome, ĉu vi forgesis, kion oni antaŭnelonge diris al ni en la Biologia instituto?

— Pri vagantaj homoj kaj tutaj vilaĝoj, kaŝiĝantaj en la forlasitaj regionoj? — rememoris Tor Lik. — Eble, ĝuste tio estas la danĝero, pri kiu oni nin avertis?

— Sed eble, ili diris pri limajoj aŭ pri tiuj ĉi, — Tivisa almontris malsupren kaj ĵetis tien malplenan kartoĉeton.

Responde aŭdiĝis tondra muĝo.

— Tamen estas strange, ke oni nin ne avertis, — diris Tor Lik. — Aŭ ili mem nenion scias?

— Estas malfacile tion supozi! — kontraŭdiris Tivisa. — Sed, vere, tio estas stranga. Eble, la rezervajn arbarojn delonge neniu vizitis?

— Juĝante laŭ la malesto de emo al la naturo, ankaŭ tio eblas, — respondis Tor. — Ĉi tie de la naturo restis nur fragmentoj, kaj nur porutilaj, sen profundo, sen interna animo, sen komplikaj interligoj. Do kia ĉi tie povas esti intereso al la naturo!

— Kiel do? — miris Gen. — Vi vizitis dekon da rezervejoj, kaj ĉu nenio interesis vin, ne altiris almenaŭ per sia neordinareco?

— Oni montris al ni dek kvin rezervejojn, — diris Tivisa.

— Des pli. Kaj en ĉiuj, eble, vi trovis ion? Kaj homojn, posteulojn de tiuj, kiuj garde konservadis la naturon en diversaj lokoj de la planedo?

— Gen, komprenu, ke ĉiuj rezervejoj de Tormans estas novaj plantejoj surloke de la neniigitaj arbaroj kaj stepoj. En ili estas nenio antikva, same kiel en nemultaj specioj de animaloj, restintaj en zoologiaj ĝardenoj, degenerintaj kaj revenigitaj al pseŭda sovaĝa vivo inter regulaj vicoj de plantaĵoj. Kaj ni ne vidis eĉ unu vere grandan arbon.

— Do, ni ĉiuj estas unuafoje sur insuleto de la antikva naturo de Tormans! Tamen mi ne dezirus plu resti ĉi tie. Tri tagoj tute sufiĉas.

— Sufiĉas, Gen! Ni ne devas atendi. Eble ni ankoraŭ revenos ĉi tien sur helikoptero, por elgvati la ŝrikulojn, — diris Tivisa.

Venteto facile susurigis foliojn. La teranoj haste muntis duan romban glisilon el la preskaŭ senpeza filmo, alfiksis turbinskatolojn kun faldeblaj aeraj helicoj. Energio en ĝi sufiĉis nur por du-tri minutoj de ekflugo. Gen kun du SDP-oj konsistigis la ŝipanaron de la unua rombo. Tivisa, Tor kaj la tria SDP lokiĝis sur la skeleto de la dua glisilo. Ekturniĝis la helicoj, la travideblaj romboj unu post la alia deglitis de la pinto de la arbo kaj malrapide eknaĝis super la tapiŝo de kuniĝintaj foliaroj en la direkto de la montoj. Gen Atal faciligite suspiris. Dum turniĝis la helicoj, la glisiloj atingis la randon de la arbaro kaj, kaptitaj de leviĝanta aerfluo, alflugis la duan ŝtupon de la montoj. La vertikalajn malhel-lilajn murojn de la altebenaĵoj ne eblis superi sur malfortaj aerfluoj. Gen Atal direktis la glisilon en larĝan trapasejon, distranĉantan la krutajn rokojn.

Por miro de la teranoj, ili malleviĝis inter montetoj de ŝtoniĝintaj argiloj, apud bona vojo, nur negrave difektita de terglitoj kaj subfosoj de fluoj.

Tor Lik deziris paki sian glisilon, sed Gen svingis la manon.

— La ŝargoj en la turbinskatoloj estas eluzitaj, la drato rigidiĝis, kaj ne plu estas fleksebla, tio estas senutila ŝarĝo.

La astrofizikisto kun bedaŭro rigardis al la grandega romba flugilo, etendiĝinta sur la deklivo de la monteto, kaj ekiris al la vojo.

La leviĝo laŭ la ardigita montofendo okupis kelkajn horojn. La teranoj haltis por ripozo en ombro de kruta deklivo.

— Laŭ la vojo ni povas iri ankaŭ nokte, — diris Tor Lik kaj komencis blovplenigi la maldikegan kusenon.

— Mi dezirus atingi la montopasejon ankoraŭ tage, — pigre kontraŭis Gen Atal. — Ni rigardos, kio estas tie, trans la montoj. Se la vojo konserviĝis pli bone, ni veturos sur la SDP-oj.

— Bonege! — konsentis Tor Lik. — Kiu ne ŝatas rajdi sur SDP! Kaj Tivisa jam en la lernejo famiĝis pro lerteco en tiu sporto... Interalie, kie ŝi estas? — la astrofizikisto ekstaris.

— Jen influo de la vojaĝo sur Tormans, — trankvile respondis Gen Atal, — nin ĉiujn ofte atakas paroksismoj de vana maltrankvilo. Kaj Tivisa estas — jen, — li almontris altan rokon, konsistantan el alternaj tavoloj de sabloŝtono kaj de mola blanka argilo. La roko leviĝis krute, disfendita kaj superŝutita de defalintaj ŝtonpecoj, rememorigante pri ruinoj de titana ŝtuparo. La eta figuro brilis en radioj de la ruĝa suno, Tivisa lerte saltadis de unu elstaraĵo sur alian laŭ la grandega krutaĵo.

Tor kaj Gen mansvingis al ŝi, vokante en la ombron de la deklivo, Tivisa energie vokis ilin al si.

Tor Lik ekstaris kaj kun bedaŭro rigardis al sia mola kuseno.

Kiam ili ekvidis pecojn de grandaj nigraj glataj ostoj ĉe la piedo de la roko, de ilia malstreĉiteco ne restis eĉ spuro. Tivisa staris sur ŝtupego, kie defalinta rokpeco malkovris skeletojn de grandaj animaloj. Iom malproksime el sabloŝtono eliris duondetruiĝinta grandega kranio de ankoraŭ unu besto. Dika rompaĵo ĉu de korno, ĉu de dentego elstaris el la krutaĵo, kvazaŭ plu minacis al malamikoj.

La tri teranoj silente kontemplis la skeletojn; la koloro kaj konserviteco de la ŝtoniĝintaj ostoj atestis pri restado de la kadavroj en vastaj akvujoj. La tuta roko estis superŝuta de ostoj. Tio diris pri potenca vivo, iam prosperinta ĉi tie.

Tivisa kaj Tor vidis kelkajn skeletojn de fosiliaj animaloj en la muzeo de la biologia centro. Tiuj paleontologiaj kolektoj ne reflektis la veran historion de la vivo sur Tormans kaj estis tute nekompareblaj kun la giganta bildo de la pasinteco, rekreita en la muzeoj de la Tero. La malgranda intereso de la tormansanoj al la pasinteco de ilia planedo, eble, estis kaŭzita de ĝenerala dekadenco de historiaj esploroj en la oligarkia sociordo. La oligarkio ne ŝatas la historion. Sed pli verŝajna estis, eble, alia kaŭzo. Sur la Tero en profundaj tavoloj de milionjara aĝo troviĝis restaĵoj de antikvaj homoj, ordinare kune kun restaĵoj de elefantoj. La plej potencaj kaj la plej fizike malfortaj el la grandaj animaloj de la Tero kvazaŭ akompanadis sin reciproke. Eĉ pli profunde en la pasintecon foriradis la tavoloj, rilatantaj al la tempo, kiam la prahomoj faradis unuajn instrumentojn kaj ekposedis la fajron, kaj, finfine, kiam la komunaj prauloj de la homo kaj de la simioj disigis siajn vojojn.

Por la homo de la Tero estis evidentaj siaj radikoj sur la hejma planedo. Li povis taksi la tutan vojon de granda leviĝo ekde la primara vivo ĝis la penso, pasitan dum milionoj da jarcentoj da sufero, da senfina naskiĝo kaj morto de la viva materio.

La grundoj de Tormans konservis atestojn de la historia evoluo de la vivo ĝis nivelo ne pli alta, ol de animalo kun intelekto multe pli malalta ol tiu de la teraj ĉevaloj, hundoj, elefantoj, ne parolante eĉ pri cetacoj. Ĉi tie paleontologio pruvis, ke la homo estas fremda alveninto, kaj konservis atestojn de lia krima neniigo de la antaŭa vivo de Tormans, sendepende de ajnaj Blankaj Steloj, per kiuj ŝirmis la homo sian devenon. La neĉirkaŭrigardeblaj stepoj de la vosta hemisfero, nun polvaj, dezertaj, estis, evidente, same riĉaj je vivo, kiel la senlimaj ebenaĵoj de ondiĝanta alta herbo kun milionopaj bestaroj kaj birdaroj, kiuj estis neniigitaj en Norda kaj Suda Amerikoj kaj Afriko. Tivisa klare rememoris pentraĵon en la Domo de la historio de la ekvatora zono de Afriko. Ebenaĵo, forbruligita de la senkompata suno, kun iuloke disŝutitaj umbelaj akacioj, estas prisemita de blankiĝintaj kaj dispolviĝintaj skeletoj de sovaĝaj animaloj. Apogante sin sur la varmradiilo de rapida aŭto, sur la antaŭa plano staras homo kun multŝarga fusilo, mallarĝigante la enuantajn okulojn pro fumo de la cigaredo, algluita al la buŝangulo. La subskribo en la malnova angla lingvo per vortludo signifis samtempe kaj «Fino de la ĉasaĵo» kaj «Fino de la ludo».

— Tivisa, kio okazis al vi? — demandis Tor Lik.

— Mi enpensiĝis! Alportu la aparatojn. Ni faros hologramojn. — Tivisa mallarĝigis la oblikvajn okulojn, laciĝintajn pro hela lumo.

La tri vojaĝantoj kaj la tri fidelaj naŭpieduloj persiste pasadis la leviĝantan vojon, profundiĝante en ombron de malhelviolaj deklivoj de la ĉefa masivo.

La radioj de la suno jam estis glitantaj paralele al la supraĵo de la altebenaĵo, kiam la montopasejo larĝiĝis. La horizonto komencis iri malsupren. Malantaŭe restis la vasta malaltaĵo kun la praarbaro, kaj antaŭe, en la direkto de la ekvatoro, etendiĝis ŝtona ĥaoso de diverskoloraj masoj, eroziitaj jam antaŭ la sekiĝo de la planedo. Krestoj, dentoj, regulaj konusoj kaj ŝtupaj piramidoj, intermontejoj, kiel ŝirvundoj, muroj kun arkitekture regulaj ensembloj de kolonoj, terglitaĵoj kaj sekaj fluejoj — ĉio intermiksiĝis en bunta labirinto kun makuloj de densaj ombroj, jen bluaj, jen viole-nigraj.

Tre malproksime en nebulo, lumigita de la purpura malalta suno, la ĥaosaj amasiĝoj glatiĝis, nerimarkeble transirante en dezertan stepon de la ebenaĵo Men-Zin. Tra la polvigita horizonto apenaŭ briletis akvo. La purpura nebulo iĝis tie disŝirita vico de bluaj nubetoj, malalte kuŝantaj super la stepo.

Ĉi tie estis pli malvarme, kaj la teranoj ekiris malsupren kure. La sinuan vojon iuloke baris falaĵoj. La vojaĝantoj kuradis horon post horo, kaj apude, ne postrestante, polvis la tri SDP-oj. Pli malalte aperis zono de sabloj, surblovitaj de vento de pasintaj tempoj sur la antaŭmontajn deklivojn. La sablaj surblovaĵoj krucpasadis la vojon en ties sinuoj per akraj krestetoj.

Tivisa anhelis, rimarkeble laciĝis ankaŭ Tor kaj Gen. La astrofizikisto subite haltis.

— Propre, por kio ni kuras, kaj eĉ tiel rapide? La akvo sur la horizonto estas ankoraŭ malproksima, kaj baldaŭ noktiĝos. Ja precizan tempon de veno al Kin-Nan-Te ni ne difinis.

Tivisa ekridis kaj restarigis sian spiradon.

— Ĉu vere? Probable, en ni regas subkonscia deziro foriri pli malproksime for de la malagrablaj arbaroj kaj iliaj loĝantoj. Ni ripozu!

Vertikalaj strioj de gipsaj kristaloj trais tranĉon de la monteto, sub kiu ekbivakis la teranoj. Por sekureco ili metis la SDP-ojn ĉirkaŭ la bivako, ne ŝaltinte la kampon, sed barinte sin per bariero el nevideblaj radioj, ligita kun aŭtomata defenda relajso.

— Por la okazo, se ankaŭ ĉi tie loĝas kapmanĝantoj, — ridetis Gen Atal, agordante la barieron.

Tor Lik penis komunikiĝi kun la stelŝipo per reflektita radio, sed sensukcese. Povumo de SDP ne sufiĉis por krei propran ondokondukilon, kaj sen ĝi tiom malproksima komunikado postulis scion de atmosferaj kondiĉoj.

...Tivisa vekiĝis pro facila bruo kaj ne tuj komprenis, ke tio estas susuro de vento, alfluginta en la antaŭtagiĝa horo el vastaĵoj de la ebenaĵo Men-Zin. Kreskantaj ĉirkaŭe dornaj arbustetoj similis al funebre kliniĝintaj naninoj kun haroj, implikitaj kaj mallevitaj ĝis la sablo. Ili moviĝetis, malĝoje balancante la kapojn. Venis trista sento kaj tuj malaperis. Tivisa ne sciis, ĉu ĝin vokis la delonge ne aŭdita susuro de vento — la ĉiama akompananto de la vivo sur la Tero — aŭ tiuj malgajaj vegetaĵoj de la tormansa dezerto.

Ili ree ekiris. La vojo iĝis pli bona. La SDP-oj entiris la mallongajn malmolajn kruretojn, anstataŭiginte ilin per rulaĵetoj kun molaj grundkroĉiloj, elmetis ŝtupetojn por piedoj, kaj centre leviĝis stango por apogo kaj stirado. Ŝatantoj veturadis sur SDP sen apogo, esperante al tuja reago kaj trejnita sento de ekvilibro. Tiam simpla veturado iĝadis sporto. Tivisa en sia malhel-grenata skafandro kun rozkolora ornamaĵo, kun flirtanta nigra hararo, bele kaj lerte ekvilibrante sur la piedaj ŝtupetoj, rapidis tra la dezerto, Gen Atal ekadmiris ŝin kaj preskaŭ renversiĝis, kiam lia SDP bremsiĝis antaŭ turno.

Tivisa donis tian rapidon de veturado, ke post du horoj ili jam malleviĝis en larĝan arbaran valon. Iam ĉi tie fluis potenca rivero. Senigita de la nutranta ĝin baseno post la elhakado de la arbaroj, barita per digoj, ĝi iĝis ĉeno de lagoj, kies elvaporiĝo iĝadis des pli forta, ju malpli da akvo restadis kaj ju pli seka iĝadis la klimato. Baldaŭ nur apartaj lagetoj de densa salakvo tiriĝis vice laŭ la plej profunda strio de la eksa fluejo. Ruĝaj, malmolaj, kiel betono, sabloj kovris la randojn de la valo. Pli proksime al la akvo ili iĝis pli helaj, rozkoloraj, kaj ĉirkaŭ la lagoj per lumradia ludo tranĉis la okulojn bordero el turkisaj, ametistaj kaj lilaj kristaloj. Samaj kristaloj ĉirkaŭis trasalitajn restaĵojn de malvivaj arbotrunkoj, elstarantaj ie el malprofunda blua akvo per kurbaj stumpoj, disfendaĵoj kaj branĉoj en peza varmego super la senmova glataĵo de la lagetoj.

La teranoj malŝparis ioman tempon, ĉirkaŭveturante marĉan koton, kaj transiris la fluejon tie, kie du montetoj de la alta bordo estis disigitaj de la valo de la alfluanto, faciligante leviĝon al la centmetra deklivo. La vojsento ankaŭ ĉi tie ne trompis la teranojn. Tuj kiam la vojaĝantoj surgrimpis la bordon, ili ekvidis grandegan urbon. Ĝi lokiĝis nur je kelkaj kilometroj for de la rivero. Nur alteco de la bordo kaj siaspeca refrakto de la aero, ardigita super la salaj lagoj, malhelpis al la teranoj jam de sur la montoj ekvidi la plej grandan urbon de la vosta hemisfero — Kin-Nan-Te-n. Eĉ de malproksime ili rimarkis, kiom pli bone konserviĝis la malnova parto de la urbo, ol la poste konstruitaj distriktoj. Turoj, similaj al arkaikaj pagodoj de la Tero, fiere altis super mizeraj ruinoj, etendiĝantaj laŭ la periferio de la antikva urbo.

Okedraj, multetaĝaj, iomete supre mallarĝiĝantaj turoj kun pompaj ornamaĵoj, elstaraĵoj kaj balkonoj brilis per buntaj tegaĵoj kun ripetiĝantaj bildoj de timige torditaj vizaĝoj inter sinuoj de ree la samaj serpentoj aŭ de stiligitaj finialoj el diskaj floroj de Tormans. Aliaj pagodoj ŝajnis zonitaj per maldikdentaj palisaroj el nigra metalo, alternantaj kun etaĝoj el grizaj metalaj platoj, kovritaj per ideogramoj, aŭ el kradoj, tratranĉitaj per krucaj truoj.

La turoj staris sur arkaj sokloj. Iam ilin ĉirkaŭis ĝardenoj kaj basenoj, nun de ili restis nur putrintaj stumpoj kaj kavoj kun ceramika tegaĵo.

Gen Atal penis rememori, kie sur la Tero li vidis similan arkitekturon. En kiuj restaŭritaj urboj de la antikveco?

Ĉu ne en la oriento de Azio?

Aerodromoj, taŭgaj por alteriĝo de avioj, lokiĝis ĉe la ekvatora flanko de Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj devis trairi la tutan urbon, sed ili nur ĝojis pri tiu eblo. La antikva urbo estis pririgardinda, eĉ se ili malŝparus kroman tagon. La teranoj kun peno zigzagis en ruinoj de konstruaĵoj de la lasta periodo de Kin-Nan-Te. Ŝtormoj aŭ etaj tertremoj, preterintaj la urbon Ĉendin-Tot sur la bordo de la Spegula maro, ĉi tie detruis malfirmajn, haste konstruitajn domojn, farinte ilin aĉaj amasoj de ŝtonoj, platoj kaj traboj. Nur giganta krudfera tubo de antikva akvodukto, apogiĝanta al feraj serpentoj, torditaj kiel spiralaj risortoj, rekte kaj persiste tranĉis la ĥaoson de ruinoj. Ne malpli majeste aspektis kolosa pordego ĉe la limo de la Malnova urbo. Ĝi havis ok simbolajn pasejojn. La pezaj portaloj kun angulecaj tegmentoj apogiĝis al kvadrataj kolonoj, altaj je ĉirkaŭ dek kvin metroj. La teranoj iris tra la centra pasejo, kvazaŭ enirante en alian mondon. Ĉi tie sentiĝis sama malbonkora monumenteco de arkitekturo, kiel en la ĝardenoj Coam, sed pli malkaŝa. Ĉiu el la grandegaj konstruaĵoj estis destinita por malgrandigo de la homo, por ke li sentu sin sensignifa facile ŝanĝebla peco de la socia meĥanismo, en kiu li plenumas laboron, ne rezonante kaj ne postulante komprenon.

La sigelo de la morto eĉ pli akre sentiĝis en la centra parto de la urbo ĉe rigardo al sekiĝintaj lagetoj, kanaloj, al putrintaj arboj de parkoj, al krutaj, bravaj arkoj de pontoj, senutile ĝibiĝantaj super la senakvaj fluejoj. Egalmezuraj paŝoj de la teranoj kaj klara trotetado de la SDP-oj, ree ekstarintaj sur siajn malmolajn kruretojn, eĥe bruis sur ŝtonaj platoj de stratoj kaj placoj.

Larĝaj ŝtuparoj kondukis al grandaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de kolonoj, ankoraŭ konservintaj klarajn kolorojn. Orgojle kurbis la levitaj anguloj de la tegmentoj; la pordaj pasejoj en formo de grandaj serurtruoj ŝajne kaŝis ion malpermesitan. Anstataŭ kutimaj kapiteloj la kolonoj estis kronitaj per komplika plektaĵo de konzoloj. Iliaj sokloj ordinare montradis aŭ ŝnuritajn homojn, dispremitajn per pezaĵo, aŭ skvamajn ringojn de serpentoj.

La vojaĝantoj preteris amasiĝon de altaj domoj kaj trovis sin antaŭ giganta, evidente, tre malnova turo. Ĝiaj dek du kornicoj parte estis falintaj, nudigante la internan strukturon de komplikaj trairejoj, nigrantaj en profundo de la kadukaj muroj. Al la teranoj blovis mistero, stranga antaŭsento ekregis ilin. Al tio, verŝajne, helpis ankaŭ du malbonaŭguraj statuoj el kruda metalo, blankiĝinta pro kalkaj fluetoj, gardantaj la alirejon de la turo.

En strangaj vestoj, kun furioze kunpremitaj pugnoj kaj malbelege elstarigitaj ventroj, ili staris, dismetinte la krurojn. La vizaĝoj, modlitaj kun speciala esprimivo, per ĉiu trajto esprimis malspritan kruelon. En la larĝa, dense kunpremita buŝo, en profundaj sulkoj, deirantaj de la plata nazo al la mentono, en la okuloj, elstarigitaj sub la pezaj oblikvaj brovoj, sentiĝis senbrida strebo murdi, turmenti, treti kaj humiligi. Ĉiujn fiaĵojn, al kiuj kapablas homo, kolektis la lertaj skulptistoj, kiel en fokuso, en tiuj abomenaj vizaĝoj.

— Ĉi tie eĉ odoras malagrable, — diris Tivisa, rompante la pezan silenton. Kaŭriĝinte, ŝi ekrigardis grasajn makulojn sur plato. — Sango! Tute freŝa sango!

La mistera silento de la antikva urbo iĝis minaca. Kiu povis lasi la spurojn de sango sur la platoj de la placo? Ĉu bestoj aŭ homoj?

Subite el iu malproksimo ilin atingis nekompreneblaj sonoj, al ili ŝajnis, ke tio estas mallaŭtigitaj per distanco kriegoj de homoj kaj ili eliras tra fenestroj de la turo.

Pelataj de unu sama impulso, la vojaĝantoj penis penetri en la turon, sed ili ne sukcesis eniri internen eĉ je unu paŝo. Falintaj internaj muroj fermis la malsupran parton de la konstruaĵo, ne lasinte eĉ etan pasejon. Ili ree eliris sur la placon kaj fiksaŭskultis. La kriegoj nun sonis pli klare.

La sonoj, reflektiĝante de domoj, venis el diversaj flankoj, jen laŭtiĝante, jen mallaŭtiĝante. Finfine flanke de la pordego, tra kiu ili trairis, aŭdiĝis klaraj homaj voĉoj. Al Tivisa ŝajnis, ke ŝi distingas apartajn vortojn en la lingvo de Jan-Jaĥ.

— Vidu, ĉi tie estas loĝantoj! — ĝoje ekkriis ŝi. Ŝia parolo estis rompita per tia despera kriego, ke ĉiuj tri teranoj ektremis. La kriego malfortiĝis, kaj fine tute eksilentis, supersonita de rumoro de multaj homoj.

Tivisa senhelpe retrorigardis. Ŝiaj scioj de la sociologio de malalte organizitaj socioj estis tro limigitaj, por antaŭvidi eventojn kaj trovi la plej bonan kondutlinion. Tor Lik komence ĵetiĝis antaŭen, tien, de kie venis la krioj, sed, pensinte, revenis al la kamaradoj. Gen Atal, ne perdante tempon, elmetigis la radiilon de la defenda kampo de la SDP. La voĉoj estis proksimiĝantaj samtempe el du flankoj — de la du solaj elirejoj el la placo sur la apudajn stratojn.

Al la turo estis alkonstruita muro el griza ŝtono kun malvasta trairejo inter du fostoj, kronitaj per feraj serpentoj. Gen Atal proponis foriri sub defendon de la muro.

Sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis amaso da homoj. La soklo de la turo ŝirmis de la teranoj la plej grandan parton de la homamaso. Neniu rimarkis la vojaĝantojn, kaj tiuj povis pririgardi la venintojn. Tio estis junaj homoj, probable apartenantaj al la grupo «mavoj», ĉifonaj kaj malpuraj, kun malspritaj vizaĝoj, kvazaŭ ebriigitaj per narkotaĵo. Inter ili ekscitite ĵetiĝadis virinoj kun nekombitaj, malpuraj tufoj de kungluiĝintaj haroj.

Antaŭe fortikaj uloj trenis du turmentitajn homojn, virinon kaj viron. Nudajn, en koto, en ŝvito kaj sango. La malkombitaj longaj haroj de la virino ŝirmis la vizaĝon, mallevitan sur la bruston.

De la flanko, kie estis la pordego, aŭdiĝis triumfa muĝado. Nova amaso da kriantaj, frenezaj homoj elverŝiĝis sur la placon, evidente, servantan por kunvenoj.

Tivisa rigardis al Tor kun muta demando. Li almetis la fingrojn al la lipoj kaj levis la ŝultrojn.

El la dua amaso eliris ĝiszone nuda viro, la haroj sur lia kapo estis ligitaj node. Li levis la dekstran manon kaj ion kriis. Responde de la ŝtuparo aŭdiĝis rido. Interrompante unu la alian, ekkriegis virinoj. La teruran sencon de la aŭdita la teranoj ne tuj komprenis.

— Ni kaptis du! La unuan mortigis sur la loko. La duan trenis ĝis la pordego. Tie li mortaĉis, nutraĵo por... — La vojaĝantoj ne komprenis la nekonatan vorton.

— Kaj ni kaptis ankoraŭ du, el la sama ekspedicio! Estas virino! Ŝi estas bela! Pli mola kaj pli dika, ol la niaj. Ĉu ni donu?

— Donu! — kriis la duonnudulo kun la nodaj haroj. Al la kaptitino oni tordis la brakojn, kaj ŝi fleksiĝis pro doloro. Tiam unu el la uloj per forta piedbato faligis ŝin de la ŝtuparo, kaj la virino ruliĝis al la statuoj. La duonnudulo alkuris la viktimon, kiu senkonsciiĝis pro la falo, kaj ektrenis ŝin je la haroj sur sablan amason apud la turo. Tiam la kaptita viro elŝiriĝis de la turmentantoj, sed lin kaptis homo en disfaldita jako, sur kies nuda kaj malpura brusto estis tatuita fluganta birdo. La kaptito en furioza frenezo, sovaĝe ŝrikante, enkroĉiĝis en la orelojn de la tatuito. Ambaŭ ekruliĝis laŭ la ŝtuparo. La kaptito ĉiufoje, kiam li iĝadis supre, batadis la kapon de la turmentanto kontraŭ la eĝojn de ŝtupoj. La tatuito restis kuŝi ĉe la soklo. Kun muĝo la amaso verŝiĝis malsupren. La kaptito sukcesis alkuri la duonnudulon, trenintan la virinon. Tiu faligis lin per lerta bato, sed ne haltigis. Kaptinte la venkinton ĉe la piedoj, la kaptito mordis per la dentoj lian maleolon, faliginte lin sur la teron.

Alkurintaj helpantoj deŝiris la kaptiton disde la falinto, etendis lin kuŝe sur la platoj ĉe la statuoj. La duonnudulo ekstaris, montrinte la maloftajn dentojn de la larĝa buŝo. En tiu sovaĝa ridetaĉo ne estis kolero, sed nur moka triumfo, ĝuo pri potenco super la faligita homo.

Gen Atal depaŝis de la muro, sed, antaŭ ol li faris duan paŝon, la duonnudulo elprenis el la zono ponardon, dornigitan, kiel harpuno, kaj enpikis ĝis la tenilo en la dorson de la kaptito.

La tri teranoj, juĝante sin pro la prokrasto, elkuris sur la placon. Triumfa muĝo eliĝis el cento da sovaĝaj gorĝoj, sed la homamaso ekvidis neordinaran aspekton de la homoj kaj eksilentis. Tivisa kliniĝis super la agonianta kaptito, pririgardis la ponardon. Ĝi estis kovrita per ŝtalaj lamenoj, risorte deiĝantaj de la klingo simile al konifera strobilo kun longaj skvamoj. Tian armilon eblis elŝiri nur kun internaĵoj. Tivisa momente faris decidon: trankviliginte la vunditon per sugestio, Tivisa premis du punktojn sur lia kolo, kaj la vivo de la suferanto finiĝis.

La virino, ne povanta ekstari sur la piedojn, alrampis la teranojn, petege etendante al ili la manojn. La duonnuda ĉefo saltis al ŝi, sed subite ekturniĝis kaj kun obtuza frapo batiĝis per la kapo kontraŭ la platojn. Tor Lik, kiu faligis lin per aera ondo el la neŝargita narkota pistolo, ĵetis sin al la virino, por levi ŝin. De ie el la homamaso elflugis sama peza tranĉilo, tuj mortiginte ŝin. La dua tranĉilo batiĝis je la skafandro de Tor Lik kaj desaltis flanken, la tria preterfajfis ĉe la vango de Tivisa. Gen Atal, kiel ĉiam, esperante je teĥniko, ŝaltis la defendon de sia SDP, al kiu li anticipe ordonis esti apude.

Sub muĝo de la ekscitita amaso kaj tintado de tranĉiloj, desaltantaj de la nevidebla baro, la teranoj kaŝiĝis en la trairejo de la muro. Ne tuj la atakantoj komprenis, ke ili renkontis nesupereblan forton. Ili retiriĝis sur la placon kaj komencis konsiliĝi. Ĉirkaŭrigardinte, la vojaĝantoj komprenis, ke ili troviĝas en eksa parko, ĉirkaŭbarita per masivaj muroj. Polvo de forputrintaj arbostumpoj kuŝis en amasetoj inter ŝtonaj fostoj kun surskriboj, ŝtonplatoj kaj skulptaĵoj. Tio estis tombejo de tiuj foraj tempoj, kiam homojn oni enterigadis en la urbo, apud famaj temploj. La muro de la tombejo ne prokrastus atakon, tial Gen Atal elektis lokon por la defenda kampo proksime de la enirejo. Li starigis du SDP-ojn en la «aksajn» angulojn de kvadrato, konturita per bluaj ceramikaj kolonetoj. Ĉi tie por la atakontoj estis pli klara la limo de la malpermesita zono. Post kelkaj atakoj en ili aperos reflekso pri netraireblo, kaj tiam eblos de tempo al tempo malŝaltadi la kampon. La stato de la baterioj tre zorgigis la inĝenieron de kirasa defendo. Ne atendante tiajn aventurojn, ili malŝparis multe da energio por la rapida veturado...

Tor Lik levis la periskopon de la SDP, samtempe servantan kiel anteno. Estis proksimiĝanta la horo, kiam «Malhela Flamo» kreos reflektan «spegulon» en la superaj tavoloj de la atmosfero super la urbo Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj vokos avion kaj povos konsiliĝi pri la okazintaĵo.

La indikilo de komunikado montris bluan lumeton. Por ŝparado de energio ili decidis komunikiĝi sen bildoj, kun malŝaltita TVF.

Afekciita Tivisa vagadis inter tomboj kaj neniel povis trankviliĝi, riproĉante sin pro malfruiĝo kun helpo al la kaptitoj.

Tor Lik aliris ŝin kaj deziris brakumi, sed ŝi depaŝis, dekliniĝis.

— Kiuj estas tiuj estaĵoj? Ili estas nedistingeblaj de homoj, sed samtempe ili ne estas homoj. Por kio ili estas ĉi tie? — sufere sonis ŝia demando.

— Jen, verŝajne, ĝuste tiu danĝero, pri kiu aludis la tormansaj oficistoj, — konvinkite diris Gen. — Evidente, ili hontas agnoski, ke sur la planedo Jan-Jaĥ ekzistas tiaj specoj — tion ne eblas nomi socio, — specoj de banditaj grupoj, kvazaŭ reviviĝintaj el la Malhelaj Jarcentoj de la Tero!

— Jes, la danĝero estas multe pli timinda, ol la limajoj de la Spegula maro kaj la manĝantoj de kranioj en la arbaro, — konsentis Tor.

— Mi rememoris, bedaŭrinde, malfrue, unu el lekcioj de Faj Rodis, — afliktite suspiris la inĝeniero de kirasa defendo, — pri terura krueleco, akumuliĝinta en psikologio de antikvaj rasoj. El tio sekvis konkludo pri malsamaj niveloj de infereco ĉe diversaj popoloj en sama tempo. Pro humiligiteco sub vivregantoj de ajna speco — bestoj, dioj, regnestroj — aperas bezono pri triumfo per artifika turmentado kaj mokado de ĉiuj, trafantaj sub potencon de tiaj malhomoj.

— Al mi ŝajnas, ĉi tie estas alio! — ekscitite kriis Tor Lik. — Samkiel ajna alia, la tormansa socio akumulis moralajn riĉaĵojn per edukado en la severa lernejo de la vivo. Oni elĉerpis ilin en tirana ekspluatado, kaj tiam venis ĉies malmoraleco, kiun povas bridi neniuj minacaj leĝoj kaj feroco de la «liluloj».

— Ne, mi devas paroli kun ili! Gen, malŝaltu la kampon. — Tivisa ekiris al la pasejo en la muro.

La apero de Tivisa kaŭzis kriojn de la amaso, kiu plenigis la placon. Tivisa levis la manojn, montrinte, ke ŝi deziras paroli. El du flankoj venis, evidente, la ĉefoj — la duonnudulo kun node ligitaj haroj, kaj la tatuito — akompanataj de siaj amikinoj. La virinoj, similaj unu al la alia, kiel fratinoj, iris, svingante la maldikajn koksojn.

— Kiuj vi estas? — demandis Tivisa en la lingvo de Jan-Jaĥ.

— Kaj kiuj estas vi? — demandis siavice la tatuito, li parolis en la «malalta», primitiva dialekto de la planedo, kun ĝia malklara prononco, glutado de konsonantoj kaj abrupta altiĝo de tono fine de frazoj.

— Viaj gastoj el la Tero!

La kvaropo ekridegis, montrante per la fingroj al Tivisa. La ridon subtenis la tuta amaso.

— Kial vi ridas?

— Niaj gastoj! — kriegis la duonnudulo, emfazante la unuan vorton. — Baldaŭ ci estos nia... — Kaj li faris geston, ne lasantan dubojn pri la sorto de Tivisa.

La virino de la Tero ne konfuziĝis kaj, ne cedinte, diris:

— Ĉu vi ne komprenas, ke vi falas en abismon sen reveno, ke malamo, akumulita en vi, direktas sin al vi mem? Ke vi iĝis viaj propraj ekzekutantoj kaj torturantoj?

Unu el la virinoj, kolera, hirtiĝinta, kiel furioza katino, subite alproksimiĝis al Tivisa.

— Ni venĝas, venĝas, venĝas! — ekkriegis ŝi.

— Al kiu?

— Al ĉiuj! Al ili! Kiuj mortas, kiel senvorta bruto, kaj al tiuj, kiuj elpetas vivon, servante kiel lakeoj de regantoj!

— Kaj kio estas lakeo?

— Abomena sklavo, praviganta sian sklavecon, tiu, kiu, trompante aliajn, rampas sur ventro antaŭ regantoj, kiu perfidas kaj murdas kaŝe. Ho, kiel mi ilin malamas!

«Tiu virino estis grave humiligita, perfortita, kio metis ŝin sur la sojlon de frenezo», — pensis Tivisa kaj mallaŭte demandis:

— Sed kiu ofendis vin? Ĝuste vin, persone?

La vizaĝo de la virino tordiĝis.

— Ha! Ci estas pura, bela, ĉioscia! Batu ŝin, batu ĉiujn! Kial vi staras, malkuraĝuloj! — ekŝrikis ŝi.

«Psikopatino!» — pensis Tivisa. Ŝi rigardis en la vizaĝojn de la homoj, alproksimiĝantaj al ŝi, kaj teruriĝis: neniu penso estis en ili. Sovaĝa kaj malhela, plata, kiel plado, animo de subevoluinta infano rigardis al ŝi per la okuloj de tiuj homoj.

Kaj Tivisa retiriĝis en la pordegon ĝustatempe. Gen Atal, observinta la interparolojn kun la mano sur la butono, fermis la defendon. Deĵetitaj persekutantoj ekruliĝis laŭ platoj de la antikva placo.

Tivisa kaptis sian vangon, kiel ĉiam en minutoj de elreviĝo kaj malsukceso.

— Kion vi povas ankoraŭ, Tiĥe? — demandis Tor Lik, nomante ŝin per la intima nomo, elpensita jam dum la heraklaj heroaĵoj.

— Se anstataŭ mi ĉi tie estus Faj Rodis! — kun amaro diris Tivisa.

— Mi timas, ke ankaŭ ŝi atingus nenion bonan. Nur eble uzus sian forton de amasa hipnoto... Nu, haltigus ilin, kaj kio plu? Ankaŭ ni ilin haltigis, sed ni ja ne povas buĉi ilin per lasera radio, savante niajn valoregajn vivojn!

— Ho ne, certe. — Tivisa eksilentis, aŭskultante bruon de la homamaso, aŭdiĝantan tra la baraĵo de la tombejo.

— Eble, ili bezonas narkotaĵojn? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi memoras, kiom estis disvastiĝintaj narkotaĵoj en la antikveco, speciale, kiam ĥemio inventis narkotaĵojn pli malmultekostajn, pli efikajn, ol alkoholo kaj tabako?

— Mi ne dubas, ke ili havas ebriigilojn. Sufiĉas rigardi, kiel ili moviĝas. Sed la esenco de la plago estas en alio — en perdo de homeco. En antikvaj tempoj okazadis, ke sovaĝaj bestoj edukadis etajn infanojn, hazarde forlasitajn al arbitro de la sorto. Estis konataj infanoj-lupoj, infanoj-pavianoj, eĉ knabo-antilopo. Certe, povis transvivi nur individuoj, dotitaj per speciala sano kaj mensaj kapabloj. Tamen ili ne iĝis homoj. La infanoj-lupoj eĉ perdis kapablon paŝi sur du piedoj. Jen kio okazas al homo, kiam instinktoj kaj rektaj bezonoj de la korpo ne estas disciplinitaj per edukado.

— Ne mirinde, — diris Tor Lik. — Oni delonge scias, ke la cerbo de la homo iĝis potenca, nur evoluante en la socia medio. La unuaj vivjaroj de infano gravas multe pli, ol oni pensis antaŭe. Tamen...

— Tamen la socio, sed ne la grego edukis la homon, — daŭrigis Tivisa. — La homo estis grupa, sed ne grega animalo. Kaj homamaso estas grego, ĝi ne povas akumuli kaj konservi informon. Estas krimo senigi homojn je scioj, je vero; abomeninda mensogo kondukis homojn al plena degenero. Gvidataj nur de la plej simplaj instinktoj, tiaj homoj kuniĝas en gregon, kie la ĉefa amuzo estas sadismaj plezuroj. Kaj rekonstrui ilian psikon, same kiel la psikon de la infanoj-lupoj, rekte alparolante al la homaj sentoj, ne eblas. Necesas elpensi specialajn metodojn... Kiel mi tamen bedaŭras, ke kun ni ne estas Rodis.

— Kio malhelpas voki ŝin ĉi tien? — demandis Tor.

— Afi, ĉu vi ne komprenis, ke Rodis restis kiel garantiulo en la palaco de la regantoj? — diris Gen Atal. — Kaj restos tie, ĝis ni ĉiuj revenos en «Malhelan Flamon».

— Rigardu, ili transgrimpis la muron! — ekkriis Tivisa.

La sieĝantoj komprenis, ke la defenda kampo baras nur la pordegon, kaj ekgrimpis trans la muron. Baldaŭ la muĝanta homamaso jam kuris laŭ la tombejo, puŝante unu la alian, en pasejoj inter monumentoj. Ĉe la bluaj glazuritaj kolonetoj la atakantoj estis deĵetitaj malantaŭen. Ekfunkciis la du angulaj SDP-oj. Gen Atal ŝaltis minimuman tension de la defenda kampo, penetreblan por lumo kaj fortaj armiloj, kiujn la atakantoj ne havis.

Neniam la teranoj povis imagi, ke homo povas atingi tielan brutecon. Furioziĝintaj pro la malsukceso, la loĝantoj de Kin-Nan-Te kriadis sakraĵojn, grimacis, kraĉadis, nudigante, elstarigante hontindajn, el ilia vidpunkto, korpopartojn, eĉ urinis kaj fekis.

Basa, simila al fora tondro signalo de la stelŝipo alportis eksterordinaran faciliĝon. La blua lumeto de la SDP ŝanĝiĝis al la flava. «Malhela Flamo» petis komunikadon. Tor Lik malŝaltis la kampon ĉe la pordego, kie garde ekstaris Gen, kaj la tria SDP komencis elsendon. Grif Rift demandis:

— Por kiom sufiĉos la ĉirkaŭa defendo?

— Ĉio dependas de tio, kiel ofte oni nin ŝturmos, — respondis Tor.

— Kalkulu al la plej malbona.

— Tiuokaze maksimume — por ok horoj.

Grif Rift konsultis la mapon de Tormans.

— Nia diskavio traflugos tiujn sep mil kilometrojn dum kvin horoj. Rapida raketo venus post horo, sed ĉe nesufiĉa scio de la fiziko de la planedo ĝin ne eblas celigi kun necesa precizo. Eble, vi trabatiĝu ekster la urbon?

— Ne. Mi timas, ke sen viktimoj tio ne eblas.

— Vi pravas, Tor. Tial ne necesas sendi eĉ la diskavion. La tormansanoj mem solvu la problemon. Iliaj avioj flugos ĝis Kin-Nan-Te same ne pli ol kvin-ses horojn. Mi tuj komunikiĝos kun Rodis. Mi ŝaltas la TVF-on kaj la memormaŝinon. Donu la vidkanalon por fotoj. Kaj tenu vin!

Tor Lik haste sendis la ĉirkaŭan panoramon kaj malŝaltis la komunikadon. Ĝustatempe! Gen Atal donis signon de danĝero, kaj ree la tria SDP baris la pordegon.

Tempo pasis, kaj la homamaso kun sama persisto kaj malspriteco furiozis ĉe la limoj, markitaj per la bluaj kolonetoj. Gen Atal bedaŭris, ke li ne prenis el la stelŝipo bateriojn de psika efiko, kreitajn por okazo de atako de animaloj. Tiuj baterioj dispelus la sovaĝiĝintajn tormansanojn, vokinte ĉe ili senton de animala teruro. Tia defenda aparato taŭgus ĉi tie kiel neniam antaŭe, sed nun restis nur atendi. La sovaĝan amason eblis neniigi, sed tia penso eĉ ne povis veni en la kapojn de la teranoj.

Tiutempe en la ĝardenoj Coam Faj Rodis estis klariganta al inĝeniero Tael la okazintaĵon kaj petis lin tuj sendi aviojn por helpo.

— Pri flugoj pro manko de brulaĵo estras nur la Kvaropa Konsilio.

— Do raportu tuj al la Konsilio, kaj pli bone — al la reganto mem.

Tael staris en hezito.

— Vi ja komprenas, kiom malgrandas la tempa rezervo! — mirigite ekkriis Rodis. — Kial vi prokrastas?

— Por mi estas tre malfacile raporti al la reganto, — raŭke diris Tael, — estos pli rapide, se vi mem...

— Kial do vi ne diris tuj! — Kaj Faj Rodis impetis en la restadejon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

Feliĉe, Ĉojo Ĉagas ne elveturis hodiaŭ. Post duonhoro oni envenigis Rodis-on en la verdan ĉambron, kiu iĝis jam konstanta loko de ŝiaj renkontiĝoj kun la reganto de Tormans.

— Mi antaŭvidis tian eblon, — diris Ĉojo Ĉagas, rigardinte al la foto, sendita el la stelŝipo, — tial la lokaj regantoj penis deadmoni viajn esploristojn de la riska vojaĝo.

— Sed oni ja ne klarigis al ili la gradon de la danĝero!

— Ĉiu regiona reganto hontas, pli ĝuste timas, paroli pri tiuj malhomoj. Oni nomas ilin «ofendantoj de du bonoj».

— Du bonoj?

— Nu certe, — de la longa vivo kaj de la facila morto. Ili rezignis ambaŭ kaj tial devas esti neniigitaj. La ŝtato ne povas toleri arbitron. Sed ili saviĝas en forlasitaj urboj, kaj manko de transportiloj malhelpas lukton kontraŭ ili, kaj ili restas honto por la regiona reganto.

— Ni nepermeseble malrapidas, — diris Rodis, — la perditaj minutoj povas iĝi pereo de niaj kamaradoj. Kvankam ili estas fidinde defenditaj, tamen la kapacito de la baterioj estas limigita.

La mallarĝaj, nepenetreblaj okuloj de Ĉojo Ĉagas atente observis Rodis-on.

— Viaj naŭpieduloj posedas mortigan forton. Mi memoras, kiel ili frakasis la pordon en tiu ĉi palaco, — sarkasme ridetis la reganto.

— Certe, ĉiu SDP havas tranĉan radion, infrasonon por detruo de obstakloj, finfine, fokusitan sparkon... Sed mi ne komprenas vin!

— Tia sagaca virino ne povas kompreni, ke, anstataŭ malŝpari energion por defenda kampo, necesas ekstermi la sentaŭgulojn.

— Ili tion ne faros!

— Eĉ se vi ordonos al ili?

— Mi ne povas fari tian malmoralan ordonon. Sed eĉ se mi penus, tutegale ĝin neniu plenumos. Tio estas unu el la ĉefaj fundamentoj de nia socio.

— Nekredeble! Kiel povas ekzisti socio sur tia ŝanceliĝema fundamento?

— Mi klarigos al vi poste, kaj nun mi petas, sen malŝparo de tempo, ordonu! Ni povas sendi nian diskavion, sed ĝi flugas ne pli rapide ol viaj gardaj avioj, kaj ĉefe — ni ne scias, kiel agi kontraŭ tia sovaĝa amaso laŭ viaj leĝoj. Kion vi uzas en tiaj okazoj? Ĉu trankviligan muzikon aŭ GPĜ — Gason de Provizora Ĝojo?

— Gason de Ĝojo! — diris Ĉojo Ĉagas kun stranga tono. — Estu tiel! Por kiom da horoj ĉe viaj homoj sufiĉos energio? Ĉu ne eblas sendi al ili raketon kun baterioj el via ĉiopova ŝipo?

Rodis rigardis al la braceleto, fiksinta la momenton de ricevo de la signalo el la urbo Kin-Nan-Te.

— Da energio sufiĉos por proksimume sep horoj. Kaj surterigi raketon precize sen korektantaj stacioj ni ne sukcesos. Ni mortigus niajn kamaradojn: tro malgrandas la areo, sur kiu ili estas ĉirkaŭitaj.

Ĉojo Ĉagas ekstaris.

— Mi vidas, kiel zorgigas vin ilia sorto. Finfine, vi estas ne tiel senpasia, kiel vi strebas ŝajni al ni, loĝantoj de Jan-Jaĥ! — Li turnis malgrandan diskon sur la tablo kaj ekiris en la najbaran ĉambron. — Mi revenos post minuto!

Lin atendis alta maldika «serpentulo» kun kavaj okuloj kaj maldiklipa, rane larĝa buŝo.

— Sendu du aviojn el la garda rezervo al Kin-Nan-Te por savi niajn gastojn el la Tero, — komencis la reganto, rigardante super la oficisto, klinita en respekta riverenco. — Ilia defendo funkcios dum ankoraŭ sep horoj, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — sekve, post sep horoj kaj duono estos jam malfrue. Ĉu vi aŭdas — post sep kaj duono!

— Mi komprenis, ho granda! — La oficisto levis al la reganto la fidelajn okulojn.

— La «ofendantoj» devas esti ekstermitaj ĉiuj ĝis la lasta. Ĉi-foje sen torturoj kaj proceduroj — simple neniigitaj!

La «serpentulo» riverencis eĉ pli malalte kaj eliris. Ĉojo Ĉagas revenis en la verdan ĉambron, dirante al si: «Ni rigardos, ĉu ili vere tiel infane naivas, kiel kredigas tiu Circo. Tio estu siaspeca eksperimento».

— La ordono estas farita! Miajn ordonojn oni plenumas ĉi tie!

Faj Rodis dankis per rigardo kaj subite maltrankviliĝis.

— Pri kia eksperimento vi pensas?

— Mi mem dezirus fari al vi kelkajn demandojn, — haste diris Ĉojo Ĉagas. — Ĉu vi post la ricevita leciono plu strebos en forajn regionojn de la planedo?

— Ne. Tiu ekskurso estis farita eksklude pro deziro de niaj esploristoj vidi la praan naturon de Jan-Jaĥ.

— Jen, ili ĝin vidis!

— La danĝero venis ne el la naturo. La «ofendantoj» estas produkto de la homa socio, konstruita sur subpremado kaj malesto de egaleco.

— Pri kia egaleco vi parolas?

— Pri la sola! Pri egaleco de samaj ebloj.

— Egaleco ne eblas. Homoj estas tre malsamaj, sekve, ne egalas ankaŭ iliaj ebloj.

— Malgraŭ granda diverseco de homoj ekzistas egaleco de tio, kion homoj donas al la socio.

— Elpensaĵo! Kiam la limigitaj rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj ĝis la limo, tute ne ĉiu homo meritas vivon. Homoj bezonas tiom multe, kaj se ili estas sen kapabloj, do per kio ili estas pli bonaj, ol vermoj?

— Ĉu vi opinias meritaj nur tiujn, kiuj havas elstarajn kapablojn? Sed estas simple bonaj, bonkoraj, zorgemaj laborantoj!

— Kiel ilin determini, kiu bonas, kiu malbonas? — neglekte ridetis Ĉojo Ĉagas.

— Sed tio ja estas tiel simpla! Eĉ en la profunda antikveco oni povis rekoni homojn. Ne povas esti, ke vi ne konus tiajn malnovajn vortojn, kiel simpatio, ĉarmo, influo de persono?

— Kaj kia vi trovas min? — demandis Ĉojo Ĉagas.

— Vi estas saĝa. Vi havas elstarajn kapablojn, sed vi ankaŭ estas tre malbona homo, kaj tial tre danĝera.

— Kiel vi tion determinis?

— Vi bone konas vin mem, kaj el tio devenas via suspektemo, kaj la gigantomanio, kaj la bezono ĉiam treti homojn, kiuj estas pli bonaj, ol vi. Vi deziras posedi ĉion sur la planedo. Kvankam malracieco de tia deziro estas klara al vi, ĝi estas pli forta ol vi. Vi eĉ rezignas komunikadon kun aliaj mondoj, ĉar ne eblas ekposedi ilin. Krome, tie povas troviĝi homoj pli altaj ol vi, pli bonaj ol vi kaj pli puraj ol vi!

— Pensolegantino! — Ĉojo Ĉagas penis kaŝi siajn sentojn sub la ordinara esprimo de malestima orgojlo. — Ekde iam... ekde iam mi deziras posedi ankaŭ tion, kio ne estas, kio ankoraŭ ne estis sur mia planedo.

Ĉojo Ĉagas abrupte turniĝis kaj eliris el la ĉambro.


Tivisa rekonsciiĝis de memhipnoto. Kun ĝia helpo la teranoj laŭvice liberigadis sin de la vido de la furiozanta homamaso — rigardi al tio estis super homaj fortoj.

La «venĝantoj» havis nelacigeblon de psikopatoj. La aspekto de la tri teranoj, senpasie kaj senmove sidantaj, submetinte la piedojn, sur la ŝtona plato, furiozigadis la homamason.

«Eble, ni devus montri timon, por ke ili iomete trankviliĝu», — pensis Tivisa. Preskaŭ kvin horoj pasis post la interparolo kun la stelŝipo. Tivisa ne dubis, ke la helpo venos ĝustatempe, sed la lastaj horoj de pasiva atendo en la sieĝo ŝajnis nekredeble longaj. Kaj post la vekiĝo ĉiu minuto plifortigadis la maltrankvilon. Plejmulto da homoj de la Tero en la Epoko de Kuniĝintaj Manoj havis kapablon antaŭvidi eventojn. Iam la homoj ne komprenis, ke la subtila sento de interligiteco de okazaĵoj kaj la kapablo rigardi en la estontecon prezentas nenion supernaturan kaj ĝenerale similas al matematika kalkulo. Dum ne ekzistis la teorio de antaŭvido, eventojn povis antaŭvidi nur homoj, speciale dotitaj per sento de ligo kaj daŭro de fenomenoj. Oni opiniis, ke ili posedas specialan talenton de klarvido.

Nun psika trejno permesis al ĉiu posedi tiun «talenton», nature kun malsama grado de kapabloj. Virinoj ekde la antikveco en tio estis pli kapablaj ol viroj.

Tivisa fiksaŭskultis siajn sentojn — ili klare sumigis la perean rezulton. Fatala morto, kvazaŭ tiu kolosa pagodo malantaŭ la pordego, pendis super ili. En sopira deziro malproksimigi la ekkonon de la neeviteblaĵo Tivisa eksidis ĉe la kapo de senzorge dormanta Tor kaj malgaje rigardis al la senfine kara, saĝa kaj samtempe infane naiva vizaĝo. La konscio de la fatalo leviĝadis ĉiam pli forte, kaj kun ĝi kreskis tenero kaj stranga sento de kulpo, kvazaŭ ŝi kulpis, ke ŝi ne sukcesis defendi sian amaton.

La astrofizikisto, sentinte ŝian rigardon, leviĝis, vekis Gen Atal-on. La viroj antaŭ ĉio pririgardis la SDP-ojn.

— La minimuma uzado de energio estas aranĝita tre bone, — mallaŭte diris Tor Lik, — sed la rezervo estas tre malgranda...

— Du fadenoj el dudek sep, kaj nur kun resonanca ekscito, — konsentis Gen Atal, kaŭrinta antaŭ la SDP.

— En la mia estas tri...

— Se la avioj ne venos en la kalkulita tempo, ni vokos «Malhelan Flamon».

Maltrankvila Grif Rift sciigis, ke Rodis estis ĉe la reganto mem. En ŝia ĉeesto estis farita la ordono. La helpo devas veni tuj. Rift petis ne malŝalti la kanalon, dum li enketas.

Pasis ankoraŭ duonhoro... Kvardek minutoj. La avioj ne aperis super Kin-Nan-Te. La vespera ombro de la grandega pagodo trais la tutan tombejon. Eĉ la «venĝantoj» mallaŭtiĝis. Ili dissidiĝis sur vojetoj kaj tomboj kaj, brakuminte la genuojn, observadis la teranojn. Ĉu ili konjektis, ke la defenda kampo, komence ŝirmanta la vojaĝantojn per maldika muro de nebulo, iĝas ĉiam pli travidebla? De tempo al tempo iu ĵetadis tranĉilon, kvazaŭ elprovante la forton de la defenda muro. La tranĉilo desaltadis, tintadis je ŝtonoj, kaj ĉiuj ree trankviliĝadis.

La voĉo de Grif Rift en la kara tera lingvo subite penetris en la streĉitan silenton de la tombejo, kaŭzinte respondan bruon de la homamaso.

— Atenton! Tivisa, Gen, Tor! Ĵus Rodis parolis kun Ĉojo Ĉagas. La avioj trabatiĝas tra tempesto, furiozanta sur la ebenaĵo Men-Zin. Ili venos kun prokrasto. Ŝparu bateriojn kiom eble, sciigu la staton en ajna momento, mi atendas ĉe la regpanelo!

«Ĉu subita tempesto ĉi tie, en la plej kvietaj latitudoj de Tormans? Kaj kial pri tio oni eksciis nur nun, kiam en la indikiloj de la baterioj lumas la lasta fadeno?» Tor Lik malserene malfermis la malantaŭan lukon de la SDP kaj intencis elpreni la atmosferan periskopan sondilon, sed Gen Atal donis al li la sian.

Tor Lik silente kapjesis. Iĝis malpli facile paroli. La defenda kampo jam ne plu mutigis la muĝadon de la homamaso. La brilanta cilindro, ekfluginta en la ĉielon, silentigis la «venĝantojn» por ioma tempo. Nur du minutoj necesis, por konvinkiĝi pri plena kvieteco de la atmosfero je multaj kilometroj al la ekvatoro de Kin-Nan-Te, samkiel pri malesto de avioj almenaŭ en distanco de horo da flugado.

— Ĉojo Ĉagas mensogas. Por kio ili bezonas nian morton? — ekkriis Tivisa.

La viroj ne respondis. Gen Atal vokis «Malhelan Flamon».

— Mi levas la stelŝipon! Tenu vin, reduktante la kampon, — mallonge diris Grif Rift.

Gen Atal faris momentan kalkulon: ekflugo el fiksita stato — tri horoj, surteriĝo — ankoraŭ horo. Ne! Malfrue!

— Trabatiĝu ekster la urbon, disĵetinte la homamason per infrasono! — kriis la ŝipestro.

— Senutile. Malproksime ni ne foriros. Ni tro longe atendis, kredinte pri la avioj de Ĉagas, alie ni penus fortikiĝi en iu konstruaĵo, — kun kulpa tono diris la inĝeniero de kirasa defendo, — restis nur unu afero. Sed tre danĝera... Voku ĉiujn, Rift, ni aduaŭos por ajna okazo. Sed rapide. — Gen Atal haste malŝaltis la elsendon.

Tivisa, brakuminte siajn amikojn, kun senfina kareso diris al Tor Lik:

— Al mi ĉiam estis hele kun vi, Afi, kaj estos ĝis la fino. Mi ne timas, nur estas tre malgaje, ke ĉi tie kaj tiel... abomene. Afi, mi kunhavas la kristalon de «Gardantoj en Mallumo»...

El la travidebla pluredro eksonis severa melodio de ŝia plej ŝatata simfonio, kiel maltrankvila atendo de nekonataĵo.

Tivisa leviĝis kaj malrapide ekiris laŭ ŝtona vojeto, glitante per rigardo laŭ ĉirkaŭantaj ruinoj, kaj la pensoj iris laŭ sia vico, klaraj, plenaj je granda sopiro, alkalkulante ŝin al la sennombra aro da mortintoj, kiuj pasis sian vojon sur la perdita Tero kaj ĉi tie, sur la fremda planedo, turmentiĝanta en la kaptilo de infero.

La tombejo, kiel antikve sur la Tero, servis por privilegiitaj mortintoj, meritintaj enterigon en la centro de la urbo, en la ombro de la antikva templo. Pezaj platoj estis kovritaj per fajnaj ideogramoj, brilis per orumo.

Tivisa rigardis al statuoj de belaj virinoj kun amare mallevitaj kapoj kaj de viroj en la lasta impeto de la antaŭmorta lukto; de birdoj, etendintaj la potencajn flugilojn, jam ne kapablajn levi ilin por flugo; de infanoj sur la genuoj, brakumantaj la ŝtonon, por ĉiam kovrintan iliajn gepatrojn.

La homo, veninta sur la novan planedon, forviŝis de ties supraĵo la vivon, kiu formiĝis ĉi tie, lasinte nur mizerajn fragmentojn de iam harmonia simfonio. Li konstruis tiujn urbojn kaj templojn, fierante pri la faritaĵo, konstruis monumentojn al tiuj, kiuj speciale sukcesis en venkado de la naturo aŭ en kreado de iluzioj de potenco kaj gloro. Malracia instigado de instinktoj, nekompreno, ke la leĝojn de la mondo ne eblas eviti, kaj eblas nur konformigi siajn vojojn kun ili, kaŭzis la teruran troloĝatecon. Tra la tuta planedo ree pasis la morto, nun jam de la naturo. Kaj rezulte — forlasitaj urboj kaj por ĉiam forgesitaj tombejoj... Kaj nun restaĵoj de la homoj el la hela mondo de la Tero miksiĝos kun la cindro de la sennomaj tomboj, kun restaĵoj de la senutila vivo.

Ĉu «senutila kaj sensenca»? Tivisa tremeris. Neniam sur la Tero venis en ŝian kapon, ke la vivo, direktita en profundojn de la universo, plenigita de la ĝojo de helpado al aliuloj, de kolektado de belo, de ekscio de novo, de la sento de propra forto, povas iĝi sensenca. Sed ĉi tie!..

Tivisa tiel klare imagis miliardojn da klaraj infanaj okuloj, rigardantaj en la mondon, ne sciante pri pleniganta ĝin malbono kaj malfeliĉo; sennombrajn virinojn, kun amo kaj espero atendantajn feliĉon kaj kliniĝantajn, kiel herbo, sub la mortiga vento de la vivo; virojn, kies fido kaj digno estas tretataj de la peza premilo de la mensoga potenco; animalojn, kies nazotruoj larĝiĝas, oreloj rektiĝas, okuloj ĉirkaŭrigardas en streĉa atento por konservi siajn vivojn, momentajn, kiel fajreroj. Por kio? Pro kio tiu vivo? Ĉi tie, en tiu ĉirkaŭaĵo de la morto kaj de la abomene degenerinta penso, tiu antikva demando estis akrigita per la konscio de la danĝero.

Kruela malgajo de antaŭsento premis Tivisa-n, kiam ŝia rigardo alkroĉiĝis al statuo de junulino en mantelo. La sentima vizaĝo, la fiera konturo de la korpo, despero de la kunkroĉitaj manoj — jen la tuta tragika forto de sopiro pri la pasinteco kaj de obstina kredo pri belo de la estonteco, ĝuste kies kontraŭdira kombino konsistigas la homon.

Tor Lik kaj Gen Atal hastis. Se la ŝnureto de la periskopa sondilo eltenos pezon de homo, do estas ankoraŭ eblo eliri el la kaptilo, en kiun ili trafis pro la perfido, neniam spertita antaŭe.

Ili fiksrigardis al la falintaj etaĝoj de la antikva pagodo, elektante lokon, kie povus fiksiĝi balono kun paraŝuto. Dua cilindro ekflugis kaj ekbrilis por momento, malaperinte en malhela niĉo. Gen Atal singarde ektiris la maldikan ŝnureton, tiris pli forte... La aparato fiksiĝis! Zonita per pli fortika ŝnuro Gen Atal kun senfina singardemo ekgrimpis laŭ la preskaŭ nevidebla fadeno al la neatingebla dua etaĝo de la pagodo. La entrepreno postulis tiun neordinaran persistemon kaj evoluintecon de la muskoloj, kiun posedis nur teranoj. Malrapide, malrapide la inĝeniero de kirasa defendo ŝoviĝadis antaŭen kaj supren.

Tor kaj Tivisa staris apud la SDP, pretaj entiri Gen Atal-on malantaŭen okaze de disŝiro de la sondila ŝnureto. Tor Lik per la ŝultro eksentis sian amatinon. Ŝi ŝajnis trankvila, sed estis streĉita, kiel risorto, antaŭ la lasta peno.

Gen Atal kroĉiĝis al la rando de falinta sojlo, ekŝutiĝis ŝtonoj. Li ŝanceliĝis, surmetis la genuon kaj per despera peno entiris sin en la niĉon. Post kelkaj sekundoj, fiksinte la ŝnuron, li aperis plenalte en la duonmalluma niĉo. La homamaso sovaĝe ekmuĝis, ĵetiĝis al la bariero. La teranoj retiriĝis al la lasta SDP. Tivisa kaptis la ŝnuron, la simfonio «Gardantoj en Mallumo» haltis sur longa, daŭra noto. Gen Atal de supre ekvidis, kiel la «venĝantoj» transiris la limon de la bluaj kolonetoj.

— Tor, rapide, tenu ilin per infrasono, — ĝi havas memstaran ŝargon, — ekkriis li, — la baterioj estingiĝas! Nur gardu vin!

Tivisa kaj Tor rigardis supren al la giganta kaduka turo, ŝirminta la sunsubiran puran ĉielon.

— Estu tiel! — konsentis Tivisa. — Tenu min forte, Afi!

Tor Lik turnis la megafonon al la amaso. La du SDP-oj ĉe la kolonetoj kvazaŭ suspiris: la defenda kampo estingiĝis. Kun rabia hurlo la «venĝantoj» ekimpetis al la geo de la brakumiĝintaj teranoj. Basa, neesprimeble minaca muĝego de infrasono haltigis, deĵetis, dispelis la antaŭajn vicojn, sed la malantaŭaj premis, tretante falintojn. Tor Lik ŝaltis tutan forton de la ŝargo: renversiĝis, falis la figuroj, kun krioj ekrampis for, sed ne sukcesis foriri: la kolosa turo falegis nehaltigeble, enterigante la teranojn kaj la atakintojn kaj superŝutante la antikvajn tombojn.




Arimano — dio de malbono en zoroastrismo (rim. de la tradukinto).
ultrabazaj masoj — ŝtonaro, konsistanta precipe el olivino kaj pirokseno (rim. de la tradukinto).
eklogito — ŝtono, konsistanta precipe el grenatoj kaj jadeitoj (rim. de la tradukinto).