La homo ĉion povas

Kaj tamen Ustimenko Vladimiro1 transiris en la dekan klason. En la pedagogia konsiliĝo oni multe parolis pri li, speciale ofendita estis Smorodin. La maljunulo sentis sin perfidita. «Pensu! — ekkriadis li. — Nur imagu al vi! Tiu junulaĉo demandis min: sed por kio entute necesas beletro? Ĝi malmagnetas! Kaj tuta teorio pri Oĉjo Ivaĉjo, kiun li degnis spekti!»

Aliaj pedagogoj same parolis pri Vlaĉjo per ofenditaj voĉoj. Li povus esti fiero de la lernejo, sed falis al mezbonaj notoj, kaj la ĉefa estas tiu indiferenteco en li. De kie?

Maljuna Anna Filipovna kontraŭdiris: ne tiom malbonas Ustimenko Vladimiro, li havas multajn plusojn, ne eblas senbaze negi ĉiujn virtojn de la knabo. Sed entute (Anna Filipovna kun timeto ĵetis rigardon al la incitita instruestrino Tatjana Jefimovna), entute Ustimenko vere sendiscipliniĝis, necesas uzi urĝajn rimedojn.

— Oni babilas, ke li estas absorbita de natursciencoj, — diris la fizikisto Georgo Adamoviĉ, kiun la lernejanoj nomadis Adamo, — sed tio, laŭ mia opinio, estas absurdo. Se la junulo vere estas absorbita de scienco, tiam li ne saltos el la klasa fenestro, ankaŭ instigante aliajn siajn kamaradojn al tiu huligana ago. Mi petas pripensi: kun krio «ĉapajevanoj2, sekvu min!» la grandaĝa stultulo sursaltas fenestrobreton.

La instruestrino Tatjana Jefimovna frapis la tablon per krajono. Ŝi ne deziris koncentri la atenton de la pedagogia konsiliĝo sur la historio kun la fenestro, ĉar ankaŭ ŝia filo Teĉjo saltis, kaj ŝi, pensinte pri ĉiama sentakteco de Adamo, iomete defendis Vlaĉjon.

— La knabo kreskas sen patrino kaj, fakte, sen patro, — diris ŝi. — Lia onklino — responsa kamaradino — same ne ĉiam povas prizorgi Ustimenkon Vladimiron. Mi, kompreneble, kiel instruistino de matematiko, same ne kontentas pri li...

En ĉiu el la pedagogoj parolis ofendita fiereco. Kaj neniu pensis, kiel tio ofte okazas al instruistoj, pri tio, ke Vlaĉjo troviĝas en ia ekstrema situacio, ke li implikiĝis, sed ne tiel, kiel implikiĝas malspritaj maldiligentuloj, sed ĝuste tiel, kiel tio okazas al talentaj homoj.

Estis decidite interparoli kun kamarado Ustimenko Atanazio Petroviĉ, kaj se li forestos — kun kamaradino Ustimenko Aglaja Petrovna.

Matene Aglaja Petrovna venis en la lernejon. Severa Tatjana Jefimovna akceptis la onklinon de Vlaĉjo seke.

La instruestrino parolis tra la nazo kaj mungadis: ŝi havis gripon, kiun ŝi nomadis malnovmaniere — «influenco».

— Mi ne negas, — aŭdis Aglaja Petrovna, — Ustimenko Vladimiro estas ne senkapabla. Des pli malbone por li. Ni supozu, ke li estas absorbita de siaj natursciencoj. Bonege! Sed ne li sola... nun miloj kaj miloj da junaj civitanoj de nia senlima Patrujo konstruas radiricevilojn aŭ aviadilmodelojn, sed tamen ili plu plej serioze laboras pri si.

Onklino Aglaja subite oscedis. La instruestrino rimarkis kaj ekkoleris:

— Kompreneble, ankaŭ vi mem laboras en la sistemo de popola edukado, sed ne delonge, tre ne delonge. Kaj la Rabkrin3, kie vi laboris antaŭe, havas siajn specifaĵojn, same, kiel ankaŭ la lernejoj de kampara junularo, kiujn vi estras nune.

— Tio estas vero, — indiferente konsentis Aglaja Petrovna, — sed ankaŭ lernejoj de kampara junularo same estas sovetiaj lernejoj.

— Kaj ni havas ne caran gimnazion, ne eklezian seminarion, ni havas ĝuste sovetian lernejon.

— Aĥ, mi ja scias tion! — ekkriis onklino Aglaja. — Kaj ni ne perdu tempon por ĝeneralaĵoj. Vi urĝe, eĉ senprokraste, invitis min, kiom mi komprenas...

— Mi invitis vin, — jam tute ekbolis Tatjana Jefimovna, — por komuniki al vi tre malagrablan novaĵon4: se via nevo ne okupiĝos pri si kaj, pardonu, vi ne okupiĝos pri li, se Ustimenkon Vladimiron ne komencos serioze zorgigi honoro de la lernejo, se li ne komprenos, ke ni edukas ne individuajn geniulojn...

— Tatjana Jefimovna, — interrompis ŝin onklino Aglaja, — vi ja invitis min ne por tio. Vlaĉjo mem al mi diris: la afero estas en alio. Se mi ne eraras, knaboj saltis en fenestron post leciono de fiziko kaj...

La instruestrino mallevis la okulojn: ŝi ne sciis, ke Ustimenko mem pri ĉio rakontos al sia onklino. Kaj ankoraŭ Teĉjo...

— Saltoj en fenestron estas petolo, — ekparolis ŝi, penante ne nervoziĝi. — Malbona, fia, sed petolo. Sed kio koncernas la konversacion pri iniciatinto de tiu petolo... Vidu, Aglaja Petrovna, via nevo en tre kategoria kaj eĉ malĝentila formo rifuzis nomi la iniciatinton.

— Ke en la malĝentila — estas malbone, sed ke li ne estas denuncanto, estas bone, — rigardante rekte en la okulojn de la instruestrino, diris Aglaja Petrovna. — Homon, kiu denuncas en lernejo, laŭ mi, fidi en batalo nepenseblas.

— Ĉu tiele?

— Jes, tiele! — firme prononcis onklino Aglaja. — Tamen, pri tio ekzistas malsamaj opinioj. Kaj tio estas treege bedaŭrinda.

Ŝi leviĝis, diketa, rozvanga, kun ironia rigardo de la nigraj mallarĝaj okuloj.

— Do, konfida konversacio kun instruisto... — komencis Tatjana Jefimovna, sed onklino Aglaja interrompis ŝin.

— Konfida — tio estas unu afero, sed denunco — estas alia. Denuncado ĉiam estas abomena. Vi devas strebi, ke viaj lernejanoj diru veron rekte kaj malkaŝe unu al la alia, sed ne sciigu ĉi tie, en via kabineto, iajn informojn nur al vi... Ĝis revido!

Tatjana Jefimovna ne respondis, kaj onklino Aglaja pensis: «Ho, scipovas mi krei malamikojn!»

Kaj sur la strato ŝi eksplodis: «Jen kiu estras instruadon! Ratino!»

Vlaĉjo estis sidanta hejme, trinkanta lakton kaj leganta pri tiroido. Li eĉ forgesis pri tio, ke la onklinon oni invitis en la lernejon. En liaj okuloj estis esprimo de ekstazo.

— Ĉu vi komprenas, onjo Aglaja, — diris li, — tiroido estas admirinda aĵo. Vi aŭskultu! Ne, tio estas mirinda...

Ĉirkaŭ la ruĝaj lipoj li havis laktajn «lipharojn», la okuloj milde kaj ĝoje lumis, li tuta estis ia ankoraŭ grandorela, longbraka, nefinita. Aglaja alvenis lin, klinis lin al si kaj kisis lian netonditan kolon. Ĉirkaŭ du fojojn dum jaro ŝi permesadis al si tiajn karesojn.

— En la sekva jaro tio ne estu! — diris Aglaja kiel eble plej severe. — Ĉu vi aŭdas, Vladimĉjo?

— Kio tio? — distrite demandis li.

— Nu jen tio kun saltoj en fenestron, kun malbonegaj notoj. Ĉu ne estos?

— Ne estos, — same distrite diris Vlaĉjo. — Sed vi pri tiroido ne aŭskultas...

— Ne, mi aŭskultas. Tamen, mi malbone aŭskultas, mi ja devas iri labori, min atendas homoj.

— Nu, iru! — permesis Vlaĉjo.

Aglaja malgaje duonridis:

— Li permesis. Sen demandi, kio estas nova, onklino Aglaja, kial vi nun estas malgaja, kaj hieraŭ estis gaja, — tion mi de vi ne ĝisatendos. Jen mi enamiĝos, edziniĝos kaj lasos vin sola.

«Kio estas al ŝi?» — por sekundo miris Vlaĉjo kaj tuj forgesis pri ĉio, restinte kun siaj libroj kaj pensoj pri la legitaĵo.

Estis jam tute somero, vento dispelis nubojn, trans la fenestro pri io gaja kaj sekreta interflustradis aceroj. Ree ien malaperis peco da tempo. Varmigi manĝaĵon ne estis deziro. Vlaĉjo manĝis panon kaj trinkis ian duonacidiĝintan lakton. Poste li rimarkis, ke komenciĝis krepusko, kaj devis ŝalti lampon. Post ioma tempo venis zorgigita Eŭgeĉjo Stepanov, ludis iom kun la blankaj musoj, balanciĝis iom en rompita balancseĝo kaj plendis:

— Oldulo, mi brulas.

— En kiu senco?

— En tiu, ke la patraĉo degnis sendi leteron: rekomendas al mi iri en milit-maristan lernejon.

— Ĉu Rodiono Metodjeviĉ?

— Li.

— Do iru.

— Sed tio ja estas malfacila.

Vlaĉjo ŝultrolevis.

— En la letero eĉ versoj estas, — diris Eŭgeĉjo kaj eltiris el la poŝo ĉifitan koverton. — La Mara Teruro se ekfuriozas — fino!

Kaj, susurinte per la folio, Eŭgeno laŭtlegis:

Standardon de lukt' vi levadis decide,
Ne restis sen pago kaj sang' kaj ofend'.
Ĉe akvoj Baltmaraj kaj bordoj Taŭridaj
Por nepoj vi estos fascina legend'.

— Nu? — demandis Ustimenko.

— Kaj mi deziras nenian «fascinan legendon», — kun hela rideto respondis Eŭgeno. — Ĉu vi komprenis?

Li kaŝis la koverton, suspiris kaj aldonis:

— Kia «standardo de lukto»? Dank' al dio, la revolucio okazis, kion li ankoraŭ bezonas!

Ho, se forirus Eŭgeĉjo! Kaj kio estas tiu maniero venadi gaste! Ĉu li tiom enuas kun si mem? Sed li ne foriradis. Li balanciĝadis kaj plendadis:

— Vidu, mi ne havas interesojn. Mi ankoraŭ ne trovis min mem...

— Vi trovos!

— Kion mi trovos?

— Vi ja ion ne trovis. Do jen mi diras — vi trovos.

Eŭgeĉjo por nelonge ofendiĝis.

— Mi venis kiel al amiko, — diris li, — sed vi eĉ ne aŭskultas: mi min mem ne trovis.

— A-a! — tiris Vlaĉjo kaj komencis kvazaŭ preĝi mense: «Foriru, foriru, nu, Eŭgeĉjo, foriru».

Sed Eŭgeĉjo ne foriris: li eĉ ne havis, kien iri. Li jam amuzadis sin hodiaŭ ĉiel: dufoje estis en kinejo, rigardis al alveturigita en la zooĝardenon ĝirafo, manĝis glaciaĵon, pafis en pafejo.

— Kaj Barbanjo diris, ke vi intencas iĝi granda homo, — diris Eŭgeno. — Ĉu tio estas vero?

— Pri kio vi parolas? — miris Vlaĉjo.

— Ĉu al sciencistoj vi intencas penetri?

— Ĉu vi freneziĝis? Penetri! Ja por mi estas interese!

— Interese! — tiris Eŭgeĉjo. — Kio en tio estas interesa? Pri tio oni poste lernigas, probable, en medicina instituto, lernigas kaj instruas...

Sed subite liaj okuloj ekbrilis, kaj li demandis:

— Sed eble mi iru en la medicinan? Kiel vi pensas? Ankaŭ tie estas diversaj specialecoj, nu, kirurgio, terapio, sed estas ja ankaŭ kuracistoj-administristoj?

— Kiel? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Ja ne estas nepre fari ĉion mem — tranĉi kadavrojn, fosi en internaĵoj, rigardi en mikroskopon. Ja devas iu estri...

— Verŝajne, ankaŭ estras spertaj doktoroj, profesoroj! — diris Vlaĉjo. — Kiu alia estru, se ne tiu, kiu pli multe scias?

— Ĉu vi pensas? — nefideme demandis Eŭgeĉjo.

Li gratis malantaŭ la orelo, poste konsentis:

— Ŝajne, vi pravas. Al la patrino la apendicon eltranĉis profesoro Ĵovtjak, la plej fama ĉe ni. Li ankaŭ nun iam vizitas. Do li rakontis: kuracisto — tio estas ankoraŭ bagatelo. La ĉefa estas poste — fari rangojn aŭ disertojn, mi ne memoras precize. Kvazaŭe fari kandidatan diserton — tio signifas fervojan bileton ĉie en malmola vagono, kaj la doktoran — ĉie en la mola kuriera. Ĝenerale estas iom malfacile. Sed kial, aliflanke, ne penetri? Kamarado Ĵovtjak nenion specialan per si prezentas, sed iĝis granda homo. Kaj estro krome. Aŭ li estas bona profesoro?

Eŭgeno ekstaris sur siajn mallongajn krurojn, reordigis la jakon, kudritan ĉe la sama tajloro, kiu kudris al Daĉjo, faris severan vizaĝon kaj diris laŭte:

— Doktoro Stepanov Eŭgeno Rodionoviĉ.

Silentis iom kaj aldonis:

— Aŭ profesoro Stepanov. Ĉar se iĝi kuracisto, tiam ne simpla, sed granda. Profesoro! Kiel vi konsilas?

En la travideblaj okuloj de Eŭgeĉjo brilis ironiaj fajreroj, kaj Vlaĉjo, kiel ofte al li okazadis en ĉeesto de Eŭgeĉjo, eksentis sin stultulo. Ne tute plena stultulo, sed ia stulteta.

Alveturis el la laborejo onklino Aglaja kaj tuj ekkoleris:

— Pro kiu diablo! Vi eĉ viandbulon varmigi ne scipovas. Kaj kial vi hejme sidas, malfeliĉo mia?

Li kulpe ridetis responde al ŝi. Kiel ŝi amis tiun lian rideton, kiel li estis valora por ŝi, tiu knabo, ekde tiu tago, kiam en trimonata aĝo li restis sur ŝiaj manoj! Kaj jen jam homo.

— Longkolulo! — diris ŝi. — Jen kiu vi estas! Tre multe da kolo.

Eŭgeno same manĝis viandbulojn kaj pigre plendadis:

— Hejme estas teruraĵoj. Ĉio estas farata, kiel deziras Daĉjo, Barbara intencas forlasi la penatojn... kverelo post kverelo...

— Prefere vi ne klacu! — petis Aglaja.

— Por mi estas tutegale. Mi al vi amike rakontas, — suspiris Eŭgeno. — Komprenu, Aglaja Petrovna, ankaŭ por mi ne estas facile. La tempo estas decida, necesas elekti mian vivan vojon. La patro skribas severajn leterojn, plenajn de edukaj sentencoj. Barbara kantas «Terpomon» kun siaj komsomolanoj kaj forveturas por tuta somero por gvidi junpioniran taĉmenton, kaj mi ĉi tie elturniĝu...

— Veturu kiel junpionira taĉmentestro, — subridis Aglaja.

— Ĉu do mi?

— Do vi!

— Ne, tio ne taŭgos. Mi ne havas sanon de Banjo, mia sango estas alia.

— Ja ni scias, — ekstarante de la tablo, diris Aglaja, — via sango estas blua.

Eŭgeĉjo ne ofendiĝis. Li scipovis ignori malagrablaĵojn. Kaj al ĉio, kion diradis Aglaja Petrovna aŭ lia vicpatro, li ĉiam rilatis iomete ironie, kvazaŭ estis pli aĝa ol ili.

— Interalie, pri sango, — diris Eŭgeno. — Mi kun Vladimiro konsiliĝis iomete, kaj mi, ŝajne, decidis dediĉi min same al medicino!

— Kia ĝojo por ĝi! — subridis Aglaja.

— Kaj kio? Profesoro Ĵovtjak vizitadas la panjon, ankaŭ mi lin konas, li havas aŭtoritaton, en iu okazo helpos...

— Aŭskultu, kara Eŭgeĉjo, ĉio ĉi, interalie, estas sufiĉe abomena! — subite eksplodis Aglaja Petrovna. — Ĉu vi mem ne komprenas?

Eŭgeno eĉ kunfrapis la manojn.

— Ho dio! — sincere diris li. — Ja la vivo estas la vivo! Estas bone al Vlaĉjo, se li estas tia terure talenta, sed kielas al mi? Per sola ortodokseco ne eblas vivi, tion ĉiuj komprenas.

Kaj li komencis klarigi, kial li ne povas iri al la floto:

— Mi sendube havas marmalsanon. Mi eĉ riveran balanciĝon ne povas elteni. Kaj ĝenerale la maro estas tute ne mia tereno. Juĝu vi mem...

Finfine Eŭgeno foriris, onklino Aglaja, elturmentiĝinte dum la tago, ekkuŝis dormi, kaj Vlaĉjo restis en kvieto. En malfrua nokto la elektra lampo subite eksiblis, forbrulonte, kaj Vlaĉjo ektimis, ke li restos en mallumo kaj ne finlegos la ĉapitron, sed la lampo siblis iom kaj ne estingiĝis, kaj Vlaĉjo plu legadis, kunpremante la polmojn, kaj, salte ekstarinte, ekiradis en sia nesto, flustrante:

— Kiel bone, kiel mirinde, kiel bele! Ĉion povas la racio, ĉion!

«Kaj tiam tiu homo, — legis Vlaĉjo, — tiu soleca serĉanto, kaŭzante furiozan malamon de unuj kaj feliĉan admiran tremon de aliaj, elŝiris, finfine, la medicinon el katenoj de la tradicio, kiu, estinte iam gloro de la scienco, iĝadis kun paso de jaroj ĝia malhonoro!»

La vizaĝo de Ustimenko brulis, febrotremo trakuradis la dorson. Nun li estis multe pli komprenanta en tiaj temoj — Ustimenko Vladimiro, pri kiu oni tiel malsimpatie parolis en la pedagogia konsiliĝo de la lernejo numero dudek naŭ. Li komprenis pli multe, sed ankoraŭ tute ne ĉion...

Estis jam la kvara horo, kiam knaris la pordo, kaj, dormema, kun harligoj malantaŭ la ŝultroj, eniris onklino Aglaja.

— Mi vin elpelos el la hejmo! — diris ŝi. — Kial vi arogas fari vin kriplulo? Rigardu, al kio vi similas? Kiam ĉio ĉi finiĝos?

— Neniam! — sen rideto respondis Vlaĉjo. — Neniam, onjo Aglaja! Kaj vi ne koleru. Ni prefere ion mangu, al mi eĉ naŭzas pro malsato.

Silente li sola formanĝis ovaĵon el ses ovoj, grandegan pecon de pano kun butero, acidlakton kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante ankoraŭ manĝon.

— Sufiĉas! — diris la onklino. — Vi krevos!

— La homo ĉion povas! — diris li, plu restante en siaj pensoj.

— Ĉu vi diras pri manĝo? — kun rideto demandis Aglaja Petrovna.

Li timigite ekrigardis al ŝi.



1. Tia ordo (familinomo, persona nomo, eventuale ankaŭ patronomo) signifas en la rusa kulturo tre oficialan, formalan nomadon.
2. V. I. Ĉapajev (1887–1919) — legenda heroo-komandanto de la ruĝuloj en la intercivitana milito (famigita poste per romano kaj filmo pri li).
3. Rabkrin — rusa mallogigo por «laborist-kamparana inspektejo» — sistemo de sovetiaj potencorganoj pri ŝtata kontrolo kaj revizorado en 1920–1934.
4. La unua frazo de la komedio de Gogolo «Revizoro».