«Patroj kaj filoj»

Ankoraŭ lernante en la lernejo, Vlaĉjo ekvivis per la vivo de la Instituto Seĉenov. Boĉjo Gubin diris al li, ke ĉe iuj katedroj de la medicina instituto ekzistas libere viziteblaj studentaj rondetoj, kaj Ustimenko komencis vizitadi rondeton de patologo Ganiĉev. La dika, malalta, tute kalva profesoro sufiĉe rapide rimarkis la longkolan junulon kun nekonata vizaĝo kaj, pri nenio demandante lin, ofte rakontadis kvazaŭ al li sola. En la lernejo la aferoj de Vlaĉjo iris glate, sed la instruistoj rilatis al li streĉite, kaj kelkaj malsimpatie. En pedagogiaj konsiliĝoj lin oni nomadis «mirinfano», kaj instruestrino Tatjana Jefimovna plurfoje deklaradis en kategoria formo, ke Ustimenko Vladimiro estas individuisto kun malklara mondpercepto kaj ke nenion bonan ŝi atendas de tiu memfida junulo. Ne ĉiuj instruistoj samopiniis kun la instruestrino, sed disputi kun ŝi signifis kvereli, kaj kvereli neniu deziris. Kaj ju pli longe, des pli multe Vlaĉjo incitadis la pedagogojn, incitadis per silentema koncentriteco, alternanta kun knabecaj, bruaj petoloj, incitadis per malvarma fremdeco, incitadis per tiu interna vivo, kiu iris en li preter la lernejaj normoj, incitadis per tio, ke li estis «per si mem» kaj ĉiam serĉadis, anstataŭ uzi neŝanceleblajn veraĵojn de lernolibroj.

«Medicino! — pasie pensadis Vlaĉjo en noktoj. — Ho, pli baldaŭ, tie ĉio estas ekzakta, klara, tie estas la sola, la vera afero!»

Sed kun nebonkora rideto diris Teodoro Vladimiroviĉ Ganiĉev:

— Cent fojojn pensu, antaŭ ol veni al ni. Hipokrato insiste rekomendis al kuracisto konservi bonan aspekton, kiu estus agrabla por malsanulo, sed tio, se pripensi, ne tiom simplas! Ne tiom simplas por memamo ankaŭ sekvi la alian hipokratan konsilon pri tio, ke se kuracisto perpleksiĝas, tiam li sen timo alvoku aliajn kuracistojn, kiuj klarigus al li la staton de la malsanulo kaj necesajn ĉi-okaze rimedojn...

Kaj konsilis:

— Legu Goeton, karaj amikoj! Per la buŝo de Mefistofelo estas prononcataj tre amaraj veraĵoj, ne perdintaj signifon ankaŭ nuntempe. Se iu el vi aŭskultis la operon de Gounod, do tio ankoraŭ ne sufiĉas. Legu kaj pensu, meditu, serĉu, esploru, ĉu sufiĉos al ĉiu el vi fortoj por en la praktiko ne cedi al la plej granda tento — senpensa plenumado de sia devo...

Germanlingve, tuj tradukante, takte frapetante per la dika piedo en brile vaksita ŝuo, li laŭtlegis:

La spiriton de medicino kompreni facilas:
Vi skrupule esploras kaj la grandan,
Kaj la malgrandan mondon, por finfine
Lasi ĉion iri laŭ la dia deziro...

Malmilde kaj kolere li rakontis al la junularo pri korporaciemo en la historio de medicino, pri orgojlaj kaj stultaj maljunuloj, kiuj estingadis penson de talenta junulo nur tial, ke la penso estis enportanta perturbon, parkere citis tekston de ĵuro por tiuj, kiuj en antaŭlonge pasintaj tempoj estis finantaj la faman universitaton en Bolonjo.

— «Vi devas ĵuri, — kolere brilante per la okuloj, solene kaj eĉ orgojle prononcis Teodoro Vladimiroviĉ, — ĵuri, ke vi konservos tiun instruon, kiu estas publike predikata en la Bolonja universitato kaj aliaj famaj lernejoj, konforme al tiuj aŭtoroj, jam aprobitaj de tiomaj jarcentoj, kiuj estas klarigataj kaj eksplikataj de la universitataj doktoroj kaj de la profesoroj mem. Nome, vi neniam permesos, ke antaŭ vi oni kontestu kaj humiligu Aristotelon, Galenon, Hipokraton kaj aliajn kaj ties principojn kaj konkludojn...»

— Jen, bonvolu vidi, kio estis inventita kaj aranĝita en formo de ĵuro: maŝo sur la kolo de la scienco! Maŝo! — komentis Ganiĉev. — Ĉar ĉio sia, nova, estis nepre ligita kun revizio de io antaŭe aprobita, kaj revizio de ne nur la grandaj Aristotelo, Galeno kaj Hipokrato, sed ankaŭ de aliaj — diablo scias de kiuj aliaj — kondukis al la respektinda moŝto generalo de inkvizicio, kaj de tie al ŝtiparumo. Estis nature, ke multaj talentaj homoj de tiuj tempoj, anstataŭ fari la aferon, uzadis plene la vortojn de nia patro Hipokrato: «La arto estas longa, la vivo estas mallonga, la eksperimento estas danĝera, la rezonoj estas nefidindaj!» Alian vojon elektis Giordano Bruo, ne similan al vojetoj de diplomitaj kretenoj de sia tempo: «Mi estas akademiano de neekzistanta akademio, — diris pri si la granda Bruno, — kaj mi ne havas kolegojn inter respektindaj patroj de malklero!» Finiĝis tio, kiel vi scias, tragike...

Tiu dika homo instruadis pri duboj, li deziris anticipe liberigi la instituton disde diligentaj parkerigantoj, de dorlotinfanoj, de enuantaj junuloj, ankoraŭ ne determinintaj siajn kapablojn. Li instruadis pri eterna serĉado, aludadis, ke neniaj manlibroj de kuracisto, lernolibroj kaj bone enskribitaj lekcioj helpos al estontaj «Eskulapidoj», kiel li ŝatis esprimi, se ili ne serĉados senĉese mem.

— Sed ja lernolibroj tamen ne estas abolitaj? — demandis foje Ganiĉev-on rozvanga, rondokula blonduleto-dekklasano — Vlaĉja najbaro Ŝervud.

— Ekzistas malsamaj lernolibroj, — penseme respondis Ganiĉev. — Al ni, ekzemple, en mia tempo oni rekomendis por trankviligo de suferanto, kaj ankaŭ de liaj proksimuloj kaj por subteno de honoro de medicino preskribi tiel nomatajn «indiferentajn» rimedojn. Farmakologio en mia tempo estis konatiganta nin kun grandega kvanto de rimedoj, sendube nenion donantaj. Same konforme al lernolibroj oni instruadis tutajn generaciojn de kuracistoj diagnozi surbaze de tio, kiu rimedo helpas. Ĉu vi komprenas? «Ex juvantibus».

— Strange! — diris Ŝervud.

— Kaj en antikvaj tempoj, — daŭrigis Ganiĉev, — oni kuracadis per ĉio ajn: per kuracparoloj, per astrologio, podagron kaj reŭmatismon — per rana hepato, renajn malsanojn — per bildo de leono sur ora kampo, ikteron — per verukherba tizano, ĉar tiu tizano estas flava; oni opiniis ankaŭ, ke la cerbo ŝanĝas sian volumenon konforme al la lunaj fazoj, kaj maraj tajdoj influas moviĝon de la sango. Moliero tute prave rimarkis per la buŝo de sia Veraldo, ke la tuta pompo de tia kuracarto konsistas en solena galimatio, en scienca babilado, substituanta la sencon per vortoj, kaj rezultojn — per promesoj.

— Ĉu ankaŭ en nia tempo tiaj aferoj okazas? — insiste demandis la rondokululo.

— Lernolibrojn skribas homoj, kaj instruas medicinajn sciencojn same homoj, — daŭrigis Ganiĉev, kvazaŭ ne aŭdante la scivoleman blonduleton. — Kaj eĉ grandaj kuracistoj estis homoj. Ekzistas danĝera, mi eĉ kuraĝus esprimi, malutila, malnobla, putra tendenco — deklari la grandajn kuracistojn de la pasinteco kvazaŭ ekster homa juĝo, ĉiel stompante tiujn absurdaĵojn kaj erarojn, kiujn faradis la plej grandaj homoj de la pasinteco. Tio bremsas progreson de la scienco. Niaj grandaj sciencistoj-samtempanoj same, kompreneble, faras erarojn kaj, okazas, eldiras absurdaĵojn. Per tiuj eraroj, ĉar ili estis faritaj de respektinduloj aŭ eĉ de akademianoj, oni plenŝtopas la kapojn al homoj. Sed vi devas pensi mem, alie vi estos ne veraj kuracistoj, sed molieraj, pri kiuj estis skribite: «Ili al vi diros latine, ke via filino estas malsana!»

— Maljuna cinikulo! — flustris al Vlaĉjo la rondokula Ŝervud.

— Kaj vi estas juna kreteno! — respondis Ustimenko.

— Aŭskultu! — ekkriis Ŝervud.

— Ĉu vi havas demandon? — demandis Ganiĉev.

Vlaĉjo silentis.

Jam en la unua lerna kvaronjaro forpasis tiu tempo, kiam li faradis demandojn, al kiuj ne ĉiuj pedagogoj povis respondi. Sed respondi mem al la demandoj de la instruistoj tiel, kiel ili tion dezirus, li ne povis pro sia denaska kruda honesteco. Kaj tial voko de Vlaĉjo al la klasa tabulo ĉiam estis spektaklo por la klaso. Kompreneble, li sciis malpli, ol la pedagogo; certe, liaj scioj estis pli supraĵaj, ol scioj de la instruisto, sed li ĉiam sciis pli vaste kaj ofte diradis tion, kio ne nur ne estis en la lernolibro, sed pri kio ne sciis ankaŭ la instruisto. Kaj plurfoje okazadis, ke Vlaĉjo per siaj respondoj vekadis penson de la klaso dek «b», kaj la lernejanoj feliĉe senmoviĝadis, aŭskultante vortan duelon de Adamo kaj Vlaĉjo.

— Tio estas purega ideismo, mistiko, popaĵo! — kriadis Adamo.

— Marksistoj devas kompreni la fakton, jam elirintan el la stadio de eksperimento, sed ne simple insulti la fakton mem! — firme kaj trankvile respondadis Ustimenko. — Mi donis al vi fakton, kaj vi insultas.

Kaj li trankvile iradis al sia loko, dum Adamo per malfirma mano unue skribadis en la klaslibro noton «du», kaj poste ŝanĝadis ĝin al «kvin»1. Ĉe tuta sia limigiteco Georgo Adamoviĉ estis honesta homo. Kaj la kamaradoj kaŝe aprobe montradis al Vlaĉjo dikfingron kaj skribadis unu al la alia leteretojn kun tiaj vortoj: «Jen kiele!», «Fiero de la klaso!», «Estas interese, kio li iĝos?» Sed Vlaĉjo nenion el tio rimarkadis, aŭdadis kaj vidadis. Li jam estis sidanta ĉe sia lerneja tablo, legante novan libron pri sangocirkulado, kiun li ricevis nur ĝis la morgaŭa vespero, ĝis la leciono de la instituta rondeto. En la deksesa jarcento hispana kuracisto Servet preskaŭ tute solvis la enigmon de sangocirkulado, sed finis sian vivon ŝtiparumita. Ho, fiuloj!

— Kion vi balbutas? — demandis Vlaĉjon lia najbaro laŭ la tablo Riĵikov.

— Ĉu? — miris Ustimenko.

Tamen al la instituto li apenaŭ studentiĝis. Elektinte por ekzamena eseo «Patrojn kaj filojn» de Turgenev, li okupiĝis nur pri Bazarov kaj kun sia karaktera pasieco kaj eĉ obsedo nomis Bazarov-on «metanto de novaj, ankoraŭ ne konataj vojoj en la rusa scienco», kaj la kompatindan aŭtoron — «nobela Oblomov, kiu skribis sole cele de firmigo de arto por arto, kaj eĉ pli probable — cele de pasigo de tempo, libera de aŭskultado de koloraturoj de Viardot»2. Tiu eksmoda frazo tiom plaĉis al Vlaĉjo, ke li eĉ substrekis ĝin per onda linio, kompreneble, tute ne supozante, ke la ekzamenantino ĝuste post tiu frazo prenos valerian-konvalan tinkturon. Fragmentoj el la Vlaĉja eseo estis legataj dum la kunsido de la akcepta komisiono, sub ĉies rido kaj malaprobaj ekkrioj. Ne ridis nur Ganiĉev. Kaj ĉar en la instituto li havis ĉies respekton, iomete ligitan kun timo, ĉiuj rimarkis, kiel li ne ridas.

— Kompreneble, sensencaĵon skribis la junulo, — diris Ganiĉev penseme kaj malgaje. — Krudan sensencaĵon. Sed li ja tiele pen-sas! La afero, karaj amikoj, estas en tio, ke li ne penis plenumi la ekzamenon kaj flati al ni, li ne penis montri sin al ni en plej profita aspekto, li defendis Bazarov-on. Pro juneco ne sciis aŭ simple ne sukcesis ekscii la juna Ustimenko, ke sinjoron Bazarov ne li la unua defendas en Rusujo. Nu kaj, ofendiĝinte, li tro fervoris. Sed pripensu, karaj kolegoj, pripensu la fakton mem de tiu furioza defendo. Junulo, preskaŭ knabo defendis la rusan sciencon. Ja en tiu eseo estas vera doloro, la knabo en Bazarov ekvidis kaj Seĉenov-on, kaj Meĉnikov-on, kaj Pirogov-on3. Permesu al mi eldiri iun sakrilegian penson: se Ivano Sergijeviĉ Turgenev ĝisvivus niajn tagojn kaj legus tiun eseon, li ne ofendiĝus. Li iomete ridus, sed tute ne ofendiĝus kaj eble eĉ estus kortuŝita. Ĉar se forigi tiun absurdaĵon, kiu estis skribita en ekscitita stato, do restas civitismo. Ĉu ne? Kaj kio koncernas nian instituton, nian alma mater4, do en la stilo de nia pretendanto mi vidas karakteron de estonta agema kuracisto, de kuracisto, pardonu altan stilon, batalema — kompreneble, netolereman, sed neordinaran, persisteman, grandan. Kaj ni tiajn homojn ege bezonas, konsiderante ankaŭ la plagon, ligitan kun deziro de kelkaj tavoloj de la junularo studentiĝi al altlernejo, al kiu — por ili tio estas tutegala, nur por iĝi studento. Do, okazas, ke ni diplomas vere fraŭlinojn kun alta klero, sed ne kuracistojn, esprimante malnove. Okazas ankaŭ, ke ni diplomas ankaŭ simpatiajn kuracistojn, sed...

Ganiĉev oblikve ridetis kaj svingis la manon.

— Kio koncernas Ustimenkon, do mi konas lin laŭ la rondeto. Kaj mi diras kun plena responso pri miaj vortoj: iu povas pensi alie, sed mi dezirus havi ne nur tian lernanton, sed ankaŭ tian disĉiplon, se, kompreneble, tiu furiozulo okupiĝos pri patologio. Iam, vidu, oni deziras transdoni sian katedron ne en fremdajn manojn, sed... Tamen, se la kamaradoj dubas, eblus fari kun li interparolon.

La kamaradoj dubis, kaj la interparolo estis fiksita por la dua horo posttagmeze. Ekde la dekdua horo Ustimenko iradis en la longa duonmalluma instituta koridoro. Ĉi tie li renkontis Eŭgeĉjon Stepanov-on, kutime kun globigitaj okuloj, sed viglan kaj gajetan.

— Kion vi faras ĉi tie? — miris Vlaĉjo.

— Kiel kion? Mi studentiĝas! — siavice miris Eŭgeĉjo. — Mi ja konsiliĝis kun vi. La patreto, interalie, estas kontenta — li ja vin nesciate pro kio estimas kaj ĝojis, ke ni lernos kune. Mi jam konatiĝis kun triajaraj studentoj, aŭdis ilian romancon, sufiĉe simpatian.

— Kian romancon? — miris Vlaĉjo.

— Jen aŭskultu! Nomiĝas «Al amiko-prosektoro».

Eŭgeno eksidis sur fenestrobreton, rondigis la ruĝan buŝon kaj kantis agrable (li plurfoje kantadis kaj hejme, kaj en lernejaj vesperkunvenoj, kaj eĉ en amatoraj spektakloj):

Kiam ŝiros vi ĉiujn fadenojn
Kaj kuŝigos min sur la marmoron,
Gardu min por ne falu ĉagrene
sur ŝtonplankon la ruĝa koro...

Lin jam aŭskultis kelkaj homoj, kaj li estis klariganta al siaj estontaj samkursanoj:

— La plej interesa estas, ke tiujn vortojn skribis Garŝin — patologo. Pikante, ĉu ne? Ĉu vi deziras, kamaradoj estontaj studentoj, mi kantos ankoraŭ unu malnovan medicinan kanton? Pri dissekcejo, kie ni pasigos nemalmultan tempon.

Tra la koridoro trairis du ekzamenantoj. Eŭgeĉjo atendis, ĝis kiam ili foriris, kaj kantis preskaŭ flustre:

Miru pri knabo, kiu frekventas
La kadavrejon, haladzon sentas,   
Certe por lerni li tien iras,
Kaj ĉiam ree erari timas...

Estis mirinde, kiel Eŭgeno scipovis plaĉi al ĉiuj. Jen, li kantis en koridoro, kaj jam havas kamaradojn. Ili iras brakenbrake, ridegas, familiare nomas unu la alian per antaŭnomoj, kaj Eŭgeĉjo vokas Vlaĉjon:

— He vi, estonta Pirogov-Sklifosovskij-Burdenko5, iru al ni en kolektivon. Konatiĝu: Anjo Jolkina, Svetlana, Ogurcov...

Dum la interparolo kun ekzamenantoj Vlaĉjo sidis longbraka, kun akraj vangostoj, kun flokaj brovoj, koleris, rigardis al ĉiuj demandantoj rekte en la okulojn kaj respondadis diskrete, mallonge, eĉ avare, sed kun tia energio de sia propra, persona rilato al la fako, kiun li elektis sia specialeco, ke preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de la interparolo nur ĝoje interŝanĝadis rigardojn kaj eĉ palpebrumojn. Kun malsimpatio rigardis al Vlaĉjo nur unu homo, de la plej profesora aspekto — kalva, kun tondita barbeto, kun ringoj sur la fingroj — Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak. Ustimenko lin estis evidente per io incitanta — probable per sia nerespektemo. Tamen, ĉio finiĝis bone: Ĵovtjak, ĵetinte rigardon al horloĝo kun brelokoj, foriris por konsilado, kaj Vlaĉjon oni favore forpermesis.



1. Du — «malbone», kvin — «bonege».
2. «Patroj kaj filoj» — fama romano de elstara rusa verkisto I. S. Turgenev (1818–1883). Bazarov, medicina studento, nihilisto, estas protagonisto de tiu romano. Pauline Viardot, nask. García (1821–1910) — hispan-franca kantistino, muzika pedagogo kaj komponisto, proksima amikino de Turgenev (ĝis nun la karaktero de iliaj rilatoj ne estas klara). Oblomov — protagonisto de romano «Oblomov» (1859) de elstara rusa verkisto I. A. Gonĉarov (1812–1891), granda pigrulo.
3. I. M. Seĉenov (1829–1905) — rusa fiziologo kaj kleriganto, enciklopedia sciencisto. I. I. Meĉnikov (1845–1916) — rusa kaj franca biologo, nobelpremiito pri fiziologio kaj medicino (1908). N. I. Pirogov (1810–1881) — rusa kirurgo kaj anatomo, natursciencisto kaj pedagogo, fondinto de la rusa militkampa kirurgio kaj de la rusa skolo de anestezo.
4. Alma mater — latina esprimo, signifanta «nutranta patrino», kiu ofte estas aplikata al altlernejoj, kiel organizaĵoj, nutrantaj spirite.
5. N. V. Sklifosovskij (1836–1904) — elstara rusa kirurgo, profesoro, aŭtoro de verkoj pri militkampa kirurgio de abdomeno. N. N. Burdenko (1876–1946) — elstara rusa kaj sovetia kirurgo, organizanto de sanprotektado, fondinto de sovetia neŭrokirurgio, ĉefkuracisto de la Ruĝa Armeo en 1937–1946, akademiano.