Profesoro Ĵovtjak mem

Strangaj observoj maltrankviligis Ustimenkon: ju pli ageme kaj klopode oni kuracas malsanulon, ju pli oni faras super li ĉiajn procedurojn, ju pli ofte donas kuracilojn, des pli dankema li iĝas. Kaj se oni donas malmulte da kuraciloj, se ne devigas gluti sondilon kaj ne tre interesiĝas pri la analizoj, malsanuloj fojfoje eĉ plendas, ke oni ilin malmulte kuracas. «Malmulte, malbone kaj tute ne atente». Vlaĉjo ankaŭ rimarkis, ke plej popularaj ĉe malsanuloj estas «bonkoraj» doktoroj, tute sendepende de profundeco de scioj, de seriozeco, de talenteco de tiu aŭ alia kuracisto. Malsanuloj ŝatas ankaŭ profesoran aspekton de kuracisto — barbon, sigelringojn sur la manoj, kun respekto kaj estimo rigardas al «ĉefpastraj» eliroj de kelkaj medicinaj agantoj, sciantaj valoron de pompo en sia metio.

— Kia solida! — aŭdis foje Vlaĉjo admiran rimarkon de malsana maljunulino Jevsejeva, rilatan al memcerta kaj stulta, sed doktoro kaj profesoro Ĵovtjak. — Tuj videblas, ke li ne estas kiel la nunaj — vera profesoro!

Bena rideto, «kapro» el fingroj, montrita al infano, anektodo — ĉio apartenis al la arsenalo de Ĵovtjak, li nenion abomenis uzi por sia populareco, kaj malsanuloj kvazaŭ ekfloradis renkontante lin, dum la severa, silentema kaj moroza Postnikov, havanta, interalie, nenian sciencan titolon, nemalofte kaŭzadis riproĉojn de tiuj samaj homoj, kiujn li eltiris el tie, kien profesoro Ĵovtjak neniam eĉ penis rigardi, preferante en tiuj riskaj kazoj agi per la manoj de Postnikov. Kaj en tiuj raregaj kaj tute nevenkeblaj kazoj, kiam Ivano Demetrijeviĉ «malsukcesis», profesoro Ĵovtjak longe kaj riproĉe balancadis sian bonaspektan kapon kun parfumita kalvaĵo kaj parolis per velura voĉo:

— Aĥ, kolego, kiel vi mistrafis! Por kio necesis operacii neoperacieblan? Por kio riski la statistikon? Li povus ankaŭ hejme, inter karaj proksimuloj bonorde forpasi, kaj vi al mi plusajn rezultojn al minusaj ŝanĝas. Kaj kia por vi mem de tio estas profito? Ne, vi tion bonvolu lasi, mian manieron ne rompu. Ni havas aŭtoritaton, kaj ankoraŭ du tiaj viaj riskoj — kaj oni pri mi persone komencos klaĉi, ke profesoro Ĵovtjak ne kontrolis. Sed mi estas ne lasta homo en la urbo kaj en la provinco, mi tute ne deziras pro via komplezo rompi al mi la kolon.

Prezentadis sin Genadio Tarasoviĉ, malsame de Ganiĉev kaj Polunin, ekskluzive tiel:

— Profesoro Ĵovtjak!

Operaciis li malofte, malbele, sed tre koketis kaj ĉe tio ŝatis eldiradi de ĉiuj konatajn veraĵojn, «citadis citaĵojn», kiel esprimis pri li foje en kolero Polunin. Sen Postnikov la ĉefo tute nenion kuraĝis riski, kaj Ivano Demetrijeviĉ ĉiam staris apud Ĵovtjak, kvazaŭ apud studento, tenante pinĉtenajlon en la mano. Kaj ĉiuj vidis, kiel Postnikov nervozas, kaj ĉiuj hontis, iomete hontis eĉ Ĵovtjak mem; ĉiuokaze, Vlaĉjo per la propraj oreloj aŭdis, kiel, lavante sin post speciale mallerta operacio, la ĉefo diris per sufiĉe mizera voĉo:

— Aĥ, maljuneco! Sed iam mi faradis...

— Kion faradis? — malmilde interesiĝis Postnikov.

Fojfoje li subite longe, kvazaŭ enpensiĝinte, rigardadis per siaj lakt-glaciaj, nepenetreblaj okuloj al la flegita, kun asiria barbeto, vizaĝo de la ĉefo, kaj neniu povis kompreni, pri kio li tiam pensas. Kaj Ĵovtjak, ĵus elokventinta, subite konfuziĝadis, ruĝiĝadis, rompadis je duonvorto sian prelegon-paroladon kaj, ekhastinte, malaperadis.

Malamante Ivanon Demetrijeviĉ-on, li, tamen, tute ne povis labori sen li. La kliniko plene kuŝis sur la ŝultroj de Postnikov, praktike studentojn instruadis Postnikov, plej malsimplajn operaciojn faradis Postnikov; cirkulis onidiroj, ke kelkajn artikolojn anstataŭ la ĉefo verkas Postnikov. Ĵovtjak estis treege okupita, ĉie li estis konsilanto (kompreneble, en malfacilaj kazoj kunprenante la silenteman Postnikov-on), veturadis kun estraro por ĉasado, partoprenadis kunsidojn afereme kaj severe, ne malŝatis — certe, kiam tio estis permesita — repliki venene, malfermadis regionajn kaj urbajn konferencojn de kuracistoj, sciis, kiom longe necesas aplaŭdi, starante en prezidantaro, kaj ĉiujn siajn paroladojn komencadis tiel:

— Karaj kamaradoj! Permesu antaŭ ĉio laŭ komisio de la kolektivo de sciencistoj de la Instituto Seĉenov saluti vin! (Ĉi tie li mem, Genadio Tarasoviĉ, aplaŭdadis kaj malfermadis longan notlibreton). Mi komencu per ciferoj. En la 1911-a jaro ni havis en la regiono da kuŝlokoj nur cent dudek du...

— Aŭskultu, aŭskultu! — diradis ĉe tio Polunin. — Tuj vi ekscios frapantan novaĵon — evidentiĝos, ke ĉe Nikolaĉo1 la sanprotektado estis malpli bona, ol ĉe la Soveta potenco.

Kaj li neniam eraradis. Ĵovtjak remaĉadis konatajn de ĉiuj veraĵojn, kritikadis estraron ne pli alte ol regiona financestro, en la prezidantaro oni interflustradis, skribadis unu al la alia leteretojn, en la halo staris egalmezura, ne silentiĝanta bruo de voĉoj. Kaj Ĵovtjak, nenion atentante, plu paroladis kaj paroladis pri siaj kuŝlokoj, multiplikadis mezum-jarajn kuŝlokojn al nombro de tagoj en jaro, analizadis la kuŝlokan fonduson, indikadis mezuman grandon de la dua elemento de la funkcio de kuŝloko, analizadis la kuŝlokan etaton kaj finfine post tria plilongigo de la paroltempo kun alte levita kapo forlasadis la tribunon.

— Por kio li faras tion? — demandis foje Vlaĉjo Polunin-on.

— Eĉ terebintino por io utilas! — enigme respondis Prov Jakovleviĉ.

— Kia terebintino? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Legu «Fruktojn de meditoj» de Kosmo Prutkov2. Samloke estis dirite: «Fervoro ĉion venkas». Kaj ankoraŭ estas unu mallonga aforismo: «Salutu estrojn!»

Kun malgaja subrido Polunin forturnis sin de Vlaĉjo.

Studentojn, speciale tiujn, pri kiuj oni diris, ke ili estas kapablaj, Ĵovtjak favoris. Favoris li ankaŭ Eŭgeĉjon Stepanov-on — la redaktoron de la instituta ĵurnalo. Favoris ankaŭ la severan Paĉon-Maljunulon — por ajna okazo: lin maltrankviligis, kiam li sentis malaprobon, eĉ silentan. Sed plej multe li favoris Vlaĉjon, kaj tial, ke pri Vlaĉjo oni diris kiel pri tre kapabla studento, kaj ankaŭ tial, ke Vlaĉjo rigardis al li neelteneble malsimpatie. Sed malgraŭ tuta favorado de Genadio Tarasoviĉ al la morna Ustimenko, tiu rapide komprenis la bombastan profesoron kaj ekmalamis lin same arde kaj pasie, kiel ekamis la severan kaj malgajan Postnikov-on. Eĉ eblas, ke Vlaĉjo ne komprenis la esencon de Ĵovtjak, sed simple kun sia karaktera observemo rimarkis specialan, emfazitan ĝentilecon, eĉ mokan galantecon de Polunin rilate al la ĉefo de la kirurgia kliniko.

Stulta Ĵovtjak ne komprenis, ke Polunin estas tiel ĝentila nur al homoj, profunde malestimataj de li, kaj Vlaĉjo konis kaj Polunin-on, kaj Ganiĉev-on, rimarkis, kiel ili interŝanĝas rigardojn, aŭskultante «beletron» de Genadio Tarasoviĉ, kaj foje ankaŭ notis por si mallongan interparolon de ambaŭ profesoroj, okazintan sur ilia ŝatata benko en la parko:

— Kaj estas prave, ke ni lin malestimas, — per enua voĉo diris Ganiĉev. — Malestimo, Prov Jakovleviĉ, estas malamo en stato de kvieto.

— Ĉu ne tro fruas por ni transiri en la staton de kvieto? — gale interesiĝis Polunin. — Kaj ĉu ne tro indiferentan pozicion ni okupas rilate al tiu servila kaj senskrupula fripono?

Ganiĉev respondis malvigle:

— Aĥ, lasu! Ni nian aferon faras honeste, kion vi ankoraŭ deziras? Ja se kun li kvereli, kiom da tempo por tio malŝpariĝos?

Vlaĉjo, sidante sur la najbara benko, tusis, por ke ne estu, kvazaŭ li subaŭskultas. Polunin ĵetis al li pigran rigardon, tiris sin kaj diris frazon, por longe memorfiksiĝintan al Ustimenko:

— Nia plago, Teodoro Vladimiroviĉ, estas malvigleco. Mia en malpli granda, via en pli granda grado. Ni vidas kanajlon, necesas lin senkompate bati, sed kion faras ni? Subridas...

Vlaĉjo ensorbis tion. «Malvigleco, — pensis li, — malvigleco! Pravas Polunin. Ĉu aĝo lacigas homojn? Sed Ĵovtjak estas tre vigla. Li, probable, eĉ mordi scipovas!»

Ekde tiu tempo por Vlaĉjo la stelo de Ganiĉev komencis malheliĝi kaj ekbrulis la nova — de Postnikov. Diligenta, pedanta, severa, kun elstarantaj pikiloj de la grizaj lipharoj, Ivano Demetrijeviĉ same rimarkis Vlaĉjon kaj permesis al li ne nur ĉeesti, sed eĉ helpi, ĉiam instruante pri la afero, kiun li mem plenumadis kun tia brilo, ke Vlaĉjo eĉ senspiriĝadis pro envio.

Al admiraj rakontoj de Vlaĉjo pri Postnikov la kurso reagis malsame. «Li estas, sendube, vera homo!» — konsentis Paĉo. «Sed kial li tamen ne estas eĉ kandidato pri sciencoj3?» — dubis Anjo Jolkina. Kaj Eŭgeĉjo Stepanov balbutis: «Vi ĉiam havas ravan ekstazon, Vladimiro! Kompreneble, estas nenio speciala, bona praktika kuracisto, neniu negas. Sed Anjo pravas. En nia lando ne havi eĉ kandidatan titolon? Eble, lia biografio havas „blankajn makulojn“?» Svetlana deklaris, ke Genadio Tarasoviĉ al ŝi imponas — bonanima, simpla, ĝentila. Ogurcov impetis defendi Postnikov-on, Saĉjo Poleŝĉuk ial nomis Svetlana-n ŝlemilo, kaj Miĉjo Ŝervud por ajna okazo silentis. Li nun ne permesadis al si babili superfluaĵojn, kaj krome ekzamenas ja ne Postnikov, sed Ĵovtjak.



1. Moknomo de Nikolao la 2-a, la lasta caro de Rusio.
2. Kosmo Prutkov — literatura masko (kolektiva pseŭdonimo), sub kiu verkis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj poetoj Alekseo Tolstoj (1817–1875) kaj liaj kuzoj — fratoj Alekseo (1821–1908), Vladimiro (1830–1884) kaj Aleksandro (1826–1896) Ĵemĉuĵnikov-oj. Satiraj versoj, aforismoj de Kosmo Prutkov kaj lia fikcia persono mem mokis mensan stagnadon, politikan «lojalecon», parodiis literaturan epigonecon. La cititaj eldiroj estas aforismoj de Prutkov.
3. En Rusio kaj la Sovetunio ekzistis kaj plu ekzistas dunivela sistemo de sciencaj rangoj: unue — kandidato pri sciencoj, due — doktoro pri sciencoj (por ambaŭ titoloj necesas diserti).