Malsukcesoj de profesoro Ĵovtjak

— For! — diris la germana kuracisto. — Tuj iru for! Ĉu vi ne komprenas?

Ĵovtjak ne komprenis: li ne sciis la germanan.

— Oni vin pelas for, — tradukis al Genadio Tarasoviĉ Postnikov. — Ĉu vi aŭdas?

— For! — ripetis la germano kaj per la fingro almontris la pordon. — Kaj neniam plu venu!

Genadio Tarasoviĉ eliris en la koridoron. Sur lia vizaĝo fluis larmoj. Ĉu li kulpas pri tiu monstra eksplodo de ekzantema tifo? Ĉu la germanoj almenaŭ per io helpis? Ĉu ne skribis li paperojn — unu post alia — de respektoplena ĝis aŭdaca? Jes, jes, la lasta estis aŭdaca, ĝuste pro tio li pagis...

Tra la koridoro germanaj sanitaristoj en vesto, simila al subakvistaj skafandroj, estis trenantaj fiodorajn matracojn, littolojn, trivitajn litkovrilojn — por bruligi. Fajfis frosta, neĝa vento; tiuj damnitaj marsanoj, certe, venkos la eksplodon. Ili agas simple: ĉion forbruligos, kaj fino.

Ŝmacante per la nazo plej kompatinde, li etendis la manon malantaŭen al la flegistino, por ke ŝi donu al li la peltmantelon. Sed eĉ tiu diabla Klaŭdia ne kompatis sian maljunan kaj meritoplenan profesoron — ŝi simple ŝajnigis, ke ne rimarkas liajn larmojn. Kaj la ĉapon ŝi al li ŝovis, ne rigardante al li.

Tra la eksa Proleta, nun Adolf-Hitlerstraße, januara kolera vento estis pelanta neĝon ĉe la tero. Pro malvarmo ĉe Ĵovtjak haltis spirado. Kaj iĝis subite terure, neelteneble, monstre terure. Kiel li nun vivos? Li — prikantanto de salajro en ajna valuto — de la caraj rubloj ĝis la okupaciaj markoj. Ĉu vendi la kolekton? Kiu aĉetos? Ĉu la germanoj? Sed se ili ekscios pri liaj trezoroj, ili forprenos ĉion, forprenos senpage. Kaj lin ili murdos! Por ili estas tute facile lin murdi. Ne tiajn ili murdadis — afereme, rapide, babilante inter si, gajaj, pure razitaj, en purigitaj ĝis spegula brilo botoj, glate kombitaj, kun haroj, same brilantaj pro pomado, kiel la botoj pro ciro...

Suspirante, ŝuŝante per la flikitaj feltbotoj, cedante la vojon al germanoj, li trenis sin en sian hejmon, al la malproksima Pipra strato. Diablo instigis lin loĝiĝi tie, kaj nun ne eblas transloĝiĝi, ne eblas moviĝi kun lia porcelano, fajenco kaj pentraĵoj...

Larĝe malfermiĝis pordo de kazino «Kara Bavario», knaranta sub vento lanterno prilumis tri germanajn tankistojn, iliajn nigrajn epoletojn kun roza bordero, iliajn brustsignojn — sterniĝintan aglon el arĝento, iliajn griz-nigrajn kolumsignojn kaj satajn muzelojn. Tial, ke la kazino estis en la keletaĝo, al Ĵovtjak subite ŝajnis, ke la tankistoj elrampis el la tero, kiel tervermoj.

Genadio Tarasoviĉ haltis: neniu en la urbo povis scii, kion eblas atendi de ebriaj venkintoj, ĉiuokaze kun ili ne endis kunpuŝiĝi.

El la larĝa, hele prilumita, malfermita pordo de la kazino venis odoro de manĝaĵo — cepa satiga supo kaj grekeskaj viandbuloj. Ĵovtjak avide flaris — iam okazadis, ke ankaŭ li ricevadis tian manĝaĵon...

Preninte unu la alian ĉe la brakoj, la tri germanoj subite ekkantis malnovan, nun modiĝintan kanton kun idiotaj vortoj: «Mi viŝos viajn larmojn per smirgo».

Farinte por ajna okazo respektoplenan kaj bonkoran vizaĝon, Ĵovtjak atendis, ĝis la ebriaj tankistaj suboficiroj turniĝis post la angulon de la eksa strato Rilejev, poste eniris en la korton, ĉirkaŭiris fiodorantan rubejon, kie fosis iuj infanoj, ŝiris la pordon kaj ekpalpebrumis, haltinte sur la supra placeto de la ofica ŝtuparo, foriranta en profundon de kuirejoj kaj provizejoj de «Kara Bavario». Ĉi tie, malproksime en tiu subtera regno de satiga manĝaĵo, en legomtranĉejo estis laboranta la eksa Alevtina, poste Valentena Andrejevna Stepanova, kiun instalis ĉi tien sinjorino Lis, la ĉefa tajlorino de la urbaj «ĉokoladistinoj», kiel oni nomadis putinojn, priservantajn germanojn.

Malleviĝinte en antaŭĉambron antaŭ la lavejo, kie kun bruo oni faligadis malpuran vazaron kaj kie nenio videblis pro vaporo, Ĵovtjak staris iom, viŝante la rosumkovriĝintajn okulvitrojn, poste faris malfeliĉan vizaĝon de elturmentita, sed tamen ne subfalanta intelektulo, iom hezitis kaj, plejeble ĝibiĝinte, demandis de pufbrusta kelnerino:

— Mi petas, bonvolu komplezi maljunulon, ĉu eblas voki Valentena-n Andrejevna-n.

La kelnerino, malkontente movinte la ŝultron, forkuris, sed tamen Alevtina-n vokis. La iam bela, viva vizaĝo de la eksa ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj velkis, sub la okuloj aperis malhelaj duonrondoj, la kolo iĝis kaduka, kaj aspektis Alevtina laca, eĉ elturmentita.

— Ho, — enue diris ŝi. — Denove vi!

Ĵovtjak kisis ŝian manon, fendiĝintan kaj nigriĝintan pro kuireja laboro, kaj silentis iom, komprenigante kaj per la vizaĝesprimo kaj per la pozo, ke li mem estas tute afliktita, sed ja kion fari...

— Mi jam ne scias, — penseme diris Alevtina, — simple ne scias, kion nun fari kun vi, Genadio Tarasoviĉ. Nun estiĝis terura severeco. En vesperoj, pli malfrue, oni eĉ gardanton starigas al nia ofica enirejo. Neniu povas eniri. Vi estu pli singarda, kaj ankaŭ min vi embarasos, nun pro nuraj bagateloj oni elpelas...

— Kaj ankaŭ min oni hodiaŭ elpelis! — kunmetinte la buŝon kiel kokan gropon, sciigis Ĵovtjak. — Ne, mi nenion diras, — ekhastis li, — mi havas neniajn pretendojn, mi, certe, tiun gigantan energion de la imperia estraro ne povas atingi, mi mian vivon travivis. Sed, vidu, la demando de menuo...

Li iomete maĉis per la buŝo kaj ree peteme ekrigardis al Alevtina.

— Nur necesos atendi, — preskaŭ ne aŭskultante lin, diris ŝi. — Kaj ne ĉi tie, prefere en la korto staru...

— Nur ne forgesu! — diris Ĵovtjak kaj petole minacis al Alevtina per la fingro. — Atendo devas esti rekompencita, ĉu ne, sinjorino?

Atendis li longe kaj ĉiam oscedadis — li terure deziris dormi.

Kaj li maltrankvilis — ĉu li estis priŝtelita dum tiu ĉi tempo. Sed la atendo, finfine, iĝis rekompencita, Alevtina kriis: «Kie vi estas, Genadio Tarasoviĉ?» — kaj ŝovis al li volvaĵon kun manĝaĵo. Li avide kaj ĉi-foje sincere kisis al ŝi la manon kaj tuj ekhastis, ĉar lastatempe al ŝi aperis abomena kutimo demandi, kaj eĉ kun signifo en la voĉo: «Kiaj estas novaĵoj?» Li komprenis, kion ŝi atendas kaj kiajn novaĵojn ŝi bezonas, sed tute ne deziris paroli pri tiuj temoj.

Apud la disbombita ĉefpreĝejo, en ĝardeneto, kie lumis lanterno, li esploris la volvaĵon: ĉi tie estis tri kuiritaj betoj, kelkaj krudaj terpomoj, paro da grandaj cepaj bulboj kaj kurbe detranĉita, probable ŝtelita haste, peco de viando — peza je tricent-kvarcent gramoj. Kaj bulo da blanka graso en aparta papero.

«Jen kiele! — aprobe pensis Ĵovtjak. — Lerta sinjorino!»

La kuiritan beton li formanĝis tuj, sur la benko, poste, ekvidinte soldaton, algluantan ion sur la tabulon de «specialaj anoncoj» de la germana estraro, rapide leviĝis kaj, dirinte al la grandaj, kvadrataj ŝultroj de la germano «pardonu, sinjoro», komencis legi novan ordonon, diligente movante la lipojn. Li komprenis malmulte, nur multfoje ripetiĝantan, same kiel en ĉiuj faŝistaj ordonoj, vorton «mortpuno», sed la subskribo sub la ordono tiel afekciis lin, ke li ne kredis al siaj okuloj, retropaŝis je unu paŝo, aliris pli proksime kaj denove retropaŝis. Ne, duboj ne plu estis. Grande, per grasaj prestipoj tie ĉi estis dirite: «Milita komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck».

— Und Waldeck! — kvazaŭ preĝante, flustris Ĵovtjak. — Zu Stackelberg und Waldeck! Zu! Und!

Eksentinte malfortecon en la femuroj, li ree sidiĝis sur la benkon, kaj tuj tiu antaŭlonge pasinta nokto en tuta sia brilo reviviĝis antaŭ li: la edzino de la ĉefleŭtenanto en pufa, aroma, de neordinara fasono negliĝo, la timigita vizaĝo de la juna galicianino-nutristino, la duonebria, kun monoklo subleŭtenanto, la bebo en la lulilo, tegita per blua silko, bukedo da franĝa siringo kaj li mem, Ĵovtjak, strikta, en fremda, sed kvazaŭ almezurita tuniko, la instrumentoj por ĉevaloj kaj la eklumintaj per feliĉo violaj okuloj de la baronino.

«Jes, sed tio estis ŝi naskita zu Stackelberg und Waldeck! — kun momenta ektimo rememoris Ĵovtjak. — Ŝi, sed ne li! Li estis simple Kletterer — jes, ĉefleŭtenanto Kletterer, Otto Ivanoviĉ ial». Sed tuj, senprokraste Genadio Tarasoviĉ rememoris alian, ĝojan, feliĉan: «Ŝi obtenos por vi konservon de nia familinomo: vi estos barono zu majoro. Li ne aŭdacos dubi, kiam mi rememoros ankaŭ tiun detalon. Ne aŭdacos!»

Alpremante al si la volvaĵon, ridetante, levante la brovojn, ne memorante sin mem en litera senco, Ĵovtjak atingis la hejmon, demetis la peltmantelon, eĉ ne pendiginte ĝin sur vestarkon, ŝlosis ĉiujn siajn ruzegajn serurojn kaj riglilojn, levis la manikojn, fritis la tutan viandon tuj, eltrinkis du grandajn glasetojn da vodko, sate manĝis kaj nur tiam komencis boji hunde.

Bojadis li jam dum multaj jaroj kaj, kiel li pri si mem, estante en bona humoro, kalemburis, nemalbone spertiĝis en tio, kiel hundo en bojado.

La afero konsistis en tio, ke loĝis Genadio Tarasoviĉ ĉiam sola, opiniante, ke ĉia geedzeco estas jugo kaj ke nur solaj stultuloj edziĝas kaj generas infanojn, kiuj poste sidas sur la gepatra kolo kaj ĉion nur postulas, kaj se donas, do al malriĉaj gepatroj. Esti malriĉa Ĵovtjak ne deziris, permesi sidiĝi sur sian kolon estis ne en liaj reguloj. Tial en tio kreiĝis kvazaŭ magia rondo. Kio koncernis geedzecon sen infanoj, do ankaŭ pri tio ĉi Ĵovtjak decidis, ke por kio do entute subjugiĝi? Kaj tial li estis amiko de multaj damoj en la urbo, kiuj lin vizitadis, kio al li ne tro plaĉis pro scivolemo, karaktera por la virinoj. Li pli preferadis mem vizitadi siajn amikinojn, kiuj estimis lin kiel profesoron, sciis liajn gustojn, kiel gastronomiajn, tiel ankaŭ pri aliaj plezuroj, kaj se faradis al li scenojn, do ne tro kverelajn, ĉar ili mem havis edzojn, familiojn kaj bonege komprenadis, ke Genadion Tarasoviĉ-on edzigi al si eblas per nenia deviga maniero: li estis viro multsperta kaj dentomontri scipovis tiom majeste, ke nelonge antaŭ la milito unu tre kultura kaj muzike talenta konservatorianino eĉ svenis sur strato, aŭdinte takson de sia moralo, esprimitan de Ĵovtjak en tre kategoria kaj mallonga formo.

Jam antaŭ la milito, dufoje dum semajno, venadis por purigi la loĝejon de Ĵovtjak kaj ameli liajn ĉemizojn, kaj ankaŭ por iomete kuiri vidvino de popo el la Koĉera antaŭurbo — iu tre dika, silentema, sur potencaj kruroj personino, Kapitolina Fedosejevna, kiun la profesoro nomadis simple Kapa. Tiu Kapa, tre fidela al Genadio Tarasoviĉ, konsilis al li aĉeti por gardado de sia «kolekto» (ŝi sola estis informita) bonan, koleran hundon. La ideo al Ĵovtjak plaĉis, la hundon Kapitolina Fedosejevna venigis sur ĉeno kaj en buŝumo, kaj la hundo, vere, bone kaj laŭte, kun ferocaj intonacioj bojadis, kiam iu aliradis al la pordo de la profesora loĝejo.

Sed io en la hundo ŝajnis al la profesoro suspektinda.

Ne sufiĉis en tiu bunta virhundo tiu senbrida kolero, tiu raŭka bojado kun ŝaŭmo sur la buŝego kaj tiu esprimo de la sangaj okuloj, kiuj povus definitive trankviligi Genadion Tarasoviĉ-on pri gardado de liaj trezoroj. Kaj li komencis, laŭ trastudita libro pri dresado, instrui sian virhundon.

Instruis Ĵovtjak severe, ĝis tiom severe, ke la bunta hundo foje tiel draŝis sian kalvan kaj aroman turmentanton, ke la profesoro ne nur faris al si necesan kvanton da injektoj kontraŭ rabio, ne nur kuŝis dum semajno en la lito, sed eĉ ordonis la hundon forkonduki kaj «dormigi». Alian hundon li ne akiris, sed de la buntulo, jam dum okupiĝoj kun ĝi, li mem instruiĝis boji. Kaj instruiĝis perfekte, eĉ iusence superis la hundon-instruiston en feroco, en hurlado kaj en arta singultado...

Se al profesoro iu hazarde venadis, tiam Ĵovtjak ludadis tutan spektaklon. Komence li terure bojadis kaj eĉ batiĝadis per la korpo al la pordo, montrante neekzistantan hundon, poste kvazaŭ forkondukadis ĝin, iomete ĉe tio batante, ŝlosadis ie malproksime kaj nur multe poste malfermadis antaŭ la vizitanto la pordon, nepre dirante:

— Idiota estaĵo! Ĝi ŝiris antaŭnelonge iun strangulon, nekredeble feroca animalo!

Okazadis, ke veninte meze de labortago hejmen por horo, Ĵovtjak ankaŭ tiam ne pigris boji, kaj fojfoje hurlis, rakontante poste al la najbaroj, ke Zeŭso — tiel li nomis la imagatan virhundon — tre pri li sopiras.

Foje la najbaroj interesiĝis — kiel do la hundo vivas, se tiel diri, sen promenoj? Neniom konfuziĝinte, la profesoro sciigis, ke ĝi uzas la necesejon, kiel kultura homo, kaj eĉ la akvon post si fluigas, tirante la ĉeneton per la dentoj.

— Ĉu eblas rigardi? — ekkriis la najbaraj infanoj.

— Mi ne konsilas! — subridis la bona avo Ĵovtjak. — Tio povas kosti vivon. Kun mia Zeŭso ne eblas ŝerci.

Kaj tamen ĉirkaŭ dufoje dum monato, precipe en profunda nokto, Ĵovtjak bojadis anstataŭ sia Zeŭso ankaŭ surstrate — ĉiuj sciu, ke lia hundo estas feroca kaj neniam iun enlasos en la loĝejon de la simpatia Genadio Tarasoviĉ.

Kaj gardi Ĵovtjak, kiel oni diras en Odeso, «havis kion»! Ekde la unuaj tagoj de la revolucio li kolektadis pentraĵojn, porcelanon kaj fajencon, enmetante en la kolektadon ĉion tion, kio anstataŭadis por li la animon, tio estas bolantan, nebrideblan, furiozan energion, direktitan al atingo de dolĉa kaj sola por li celo.

En la obskuraj, malklaraj por Ĵovtjak tagoj de la revolucio, kiam en fora Voroneĵo oni frakasis la feraĵan butikon de la maljuna Ĵovtjak sub nomo «Ĵovtjak kaj filo», kiam estis likvidita la ĵus lanĉita de la patro de Genadio Tarasoviĉ sukera fabriko kaj deprenita al posedo de la nova ŝtato la tuta nemoveblaĵo de la malnova negocista familio de Ĵovtjak-oj, Genadio Tarasoviĉ riverencis al la stertoranta post apopleksia ikto paĉjo, riverencis al la maldika, subpremita kaj simila al griza muso panjo, ordonis al ŝi forgesi pri li kaj foriris en nesciata direkto...

Venis li al la Pipra strato kiel frontulo-helpkuracisto, malamanta Kerenskij-on kaj la «fratmurdan» militon. En mitingoj li estis fama kiel forta oratoro, kvankam kun frenezaj ideoj: tro ofte kaj sen ajna bazo postuladis li ekstremajn rimedojn. Tamen en la nur ankoraŭ organizata sanprotektado li ricevis nemalgrandan postenon, en kiu li montris sin tre energie, kvankam kiun iomaj troigoj koncerne de sia «akra klasa intuicio».

La posteno ne malhelpis al li, tamen, disvolvi sur sia malproksima Pipra strato energian privatan praktikon: ĉi tie li «liberigadis» siajn pacientojn de hemoroidoj, ne operaciante ilin, sed injektante alkoholon. Malgraŭ teruraj doloroj, kaŭzataj de alkoholo, multaj malsanuloj ĉiel agitadis por Ĵovtjak kaj tiu «lia» rimedo, kio metis fundamenton al poste nemalgranda kapitalo de Genadio Tarasoviĉ. Samtie, sur la Pipra strato, li sekcadis malfacilajn kamparanajn furunkojn kaj karbunklojn; ŝvitante kaj insultante, li reartikigadis elartikiĝojn, ne neglektadis ankaŭ elŝiri denton per «kapropiedo», sed ĉefe — li «liveradis» rarajn tiutempe kuracilojn, kompreneble, kontraŭ nemalmulta prezo. Kaj ĉion ĉi li faradis por sia pasio!

Kamparanoj pagadis per naturaĵoj: per faruno, per buĉitaj anseroj, per salviando, lardo, butero...

Akumulinte multajn naturaĵojn kaj fabrikinte al si mem solidegajn dokumentojn (kaj laŭ sia ofico en la gubernia sanprotekta departemento li nome dokumentojn estis faranta), purpurvizaĝa pro streĉiĝo, eniradis Genadio Tarasoviĉ en trafumitan soldatan kabanon, nomadis sin profesoro de akademio, sekcadis al iu absceson aŭ ree per la sama kapropiedo elŝiradis denton, rakontadis maldecegajn anekdotojn, insultadis per ĉiaj vortoj la burĝojn, la kontraŭrevolucian hidron, la blankulojn kaj ceteran fiularon, regaladis plej suspektemajn ruĝarmeanojn per hejmfarita brando, kaj tiela — «sia ulo», «tio estas vera profesoro!» — atingadis malsatantan Petrogradon, kie li havis kelkajn konatojn — en la Basena strato kaj en la Petrograda flanko, en vilaĝoj Roto kaj Sablo. Ĉi tie, arminte sin per lupeo, li pririgardadis fabrikajn markojn kaj arabeskojn sur tasoj, servicoj, teleretoj, statuetoj. «La hidro kaj la burĝoj» deziregis manĝi pli sate. Ĵovtjak estis sata, ekster danĝero, konkurencon li ne havis. Li estis sola tia fama aĉetanto. «La hidro» inter si nomadis lin ne sen respekto «unikaĵo» — tio estis lia ŝatata vorto, li kolektadis «unikaĵojn». Post semajno aŭ du Ĵovtjak ekveturadis hejmen kun kesto, sur kiu oblikve kaj transverse blankis tipografiaj algluaĵoj: «Laboratoria ilaro de fr. Ropf». Da mandatoj al li sufiĉis, li elskribadis ilin por si mem.

Kaj Moskvon vizitadis Ĵovtjak, kaj en sia regiono vojaĝis, en malnovaj nobelaj, «Turgenev-aj», kiel li esprimadis, nestoj. Li pririgardadis la murojn, fosadis en kredencoj, faritaj iam de servutaj mahagonistoj, kortuŝe suspiradis kun maljunulinoj kaj maljunuloj, skuadis, laŭ lia propra formulo, al ili «la animon, kiel pirujon». La estroj de Ĵovtjak opiniis, ke li veturas en la regiono kun inspekta tasko — kontroli organizadon de sanprotektado surloke. Pri la kontrolado Genadio Tarasoviĉ penigis sin ne troe. Kaj kia en tiuj jaroj estis sanprotektado? Plie nur altaj revoj, cirkuleroj kaj larĝaj parafoj...

Tiel estis kreata la bazo de la kolekto.

En la sama tempo la helpkuracisto Ĵovtjak, farante paroladojn kaj konstante iun kaj ie senmaskigante, eldiris ĝuste al tiuj, kiujn li estis senmaskiganta aŭ kiuj atendis, ke Ĵovtjak «atakos», sian plej karan, modestan kaj eĉ kortuŝan deziron — lerni. «Mi estas duonlerninto, — esprimiĝis li pri si, modeste mallevinte la okulojn. — Praktiko ekzistas, sperto ĉeestas, sed en teorio mi estas helpkuracisto».

La konversaciantoj komprenis — kaj ekhastis, eĉ ekrapidis. La loka profesoraro ekdeziris helpi al tia «popola talentulo», kiel Genadio Tarasoviĉ. Necesas doni justecon al li, la «talentulo» lernis abnegacie, li deziris scii. Kaj obstino, necesa por parkerigado, al li sufiĉis. Kaj post paso de ioma tempo li, «por ili ne tro pri si imagu», komencis siajn instruistojn «returni al iliaj lokoj», severe prononcante vortojn: «dialektiko», «tio, pardonu, estas empiriismo», «Markso instruis». La profesoroj subtiradis la vostojn...

Fojfoje Ĵovtjak invitadis siajn instruantojn al si, grase ilin manĝigadis, intence insultadis per sakraj vortoj kaj mensogadis, kiel foje, estante revolucia komisaro kaj havante plenrajtojn, li ne sciis, kiel skribi rezolucion: «Mortpafi ĉiujn» aŭ «Mortpafigi ĉiujn». La instruistoj interrigardadis per blankaj pro timo okuloj. Ĵovtjak laŭte ridegadis:

— Estis tempo, ridindas rememori. Kaj nun mi ne eraros en rezolucio.

Sian kolekton en tiuj tempoj la estonta profesoro Ĵovtjak tenis en kelo, por ĝi estis ankoraŭ tro frue aperi al la mondo, ne venis la tempo.

En la partion, tamen, Ĵovtjak aniĝi ne penis kaj havis por tio gravajn kaj tute bazitajn kaŭzojn: unue, okazis al li kun la biografio, esprimante per kartluda terminologio, ioma «troo». En ekscito li ion mensogis, sed ja kandidatojn aŭ ĝenerale strebantojn en la vicojn de la partio oni kontroladis kaj eĉ rekontroladis. Samtempe estis en la sistemo de la sanprotektado tiaj homoj, kiuj pri Ĵovtjak ĉiam malkaŝe ridis kaj eĉ aŭdacis kontraŭ li elpaŝi malfermite, kiel, ekzemple, la forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin kaj lia malpli kuraĝa, sed tamen venena amiko, ankaŭ nun, bedaŭrinde, vivanta, — profesoro Ganiĉev. Kaj estis ankoraŭ malamikoj, eĉ en la studenta medio, eĉ tiaj neniuloj, per nenio sin manifestintaj, kiel Ustimenko Vladimiro.

Tia estis la unua kaj la ĉefa kaŭzo de tio, ke Ĵovtjak ne penis aniĝi al VKP(b).

La dua kaŭzo estis lia abundega kaj profitega privata praktiko. Akirinte diplomon de kuracisto, Genadio Tarasoviĉ restis en tiu stato nelonge. Sakremulo kun simpluloj, pensema kaj optimisma idea doktoro kun inteligencio, impertinenta drinkulo kun burĝoj-NEPuloj1, fajna adoranto de muziko kaj aliaj artoj kun guberniaj, sopirantaj kaj suspirantaj pri la ĉefurbo damoj, aferema medicinisto en uniformo kaj altaj botoj en familioj de partiaj laborantoj — tiu monstro de mimetismo, kiel ajn tio estu stranga, ricevis tian rapidecon en la gubernio, kaj poste ankaŭ en la regiono, ke li eĉ mem fojfoje timis kaj bremsadis sin.

Sed tiam jam efikis inercio. Laŭ sia stato Ĵovtjak ne povis resti kuracisto kaj tre baldaŭ defendis disertaĵon kun longa kaj komplikita titolo, kies esenco estis en proponata de li maniero de kuracado de vundoj per aro de ungventoj kaj balzamoj, kies konsiston li mem elpensis. Dua lia temo disvolvis la unuan ne sen ioma dozo da memkritiko kaj kun tre nestultaj riverencoj al tiuj, kiuj povis esti danĝeraj. Ĉio pasis glate, ke en unu bela tago Genadio Tarasoviĉ Ĵovtjak subite iĝis profesoro, «elsaltis al profesoroj», kiel esprimis pri li tiam Prov Jakovleviĉ Polunin — konata lia malbondeziranto kaj malamiko.

Sian aspekton al tiu profesoreco Ĵovtjak preparis antaŭlonge — kaj tiel pripensite, ke jam longe antaŭ la okazinta, same laŭ la esprimo de Polunin, «maldecaĵo» la malsanuloj nomadis Genadion Tarasoviĉ-on ne alie ol «profesoro».

Kaj la aroma roza kalvaĵo, kaj la barbeto, kaj la sigelringoj (ilin, same kiel porcelanon kaj fajencon, li bone konis), kaj bena rideto, kaj subitaj paroksismoj de kolero, kiujn li imitadis, kvazaŭ defendante malsanulon kontraŭ malatento de medicina personaro, kaj anĝela pacienco kun edzinoj, bopatrinoj kaj bofratinoj de potenculoj, kaj scipovo krei al necesa homo en sia kliniko je konto de la nenecesaj fabelajn kondiĉojn, kaj la maniero mem eliri kun sekvantaro en la kliniko, kiel ĉefpastro — ĉio ĉi transformis la popularan kuraciston Ĵovtjak al fama profesoro.

Do — la partio sendube senigus Genadion Tarasoviĉ-on je eblo rikolti la kampon, tiel zorgeme kaj per tiaj penoj plugitan kaj prisemitan. Kaj tiuj rikoltoj, kiel estas facile diveneble, estis nemalgrandaj...

Dum la jaroj de sia helpkuracisteco Ĵovtjak ne evitadis ĉion, per kio eblis ricevi sperton, en la juneco nemalmulte operaciis, tial operaciojn, postulantajn norman teĥnikon, li faradis eĉ kun ioma brilo kaj dandeco. Sed se, savu dio, necesis fari operacion, kie en ĝia procezo mem necesis ĝuste taksi variantojn de malsimplaj anatomiaj devioj, tiam Ĵovtjak konfuziĝadis, perpleksiĝadis kaj per petegantaj okuloj rigardis al Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, al kiu li algluiĝis kaj kiu, ju pli poste, des pli ofte operaciadis anstataŭ sia ĉefo. Kun jaroj avido de Ĵovtjak al mono kreskis, li ne hontis kontraŭ pago kuŝigi en sian klinikon malsanulojn, avertante, ke sub lia, de Ĵovtjak, gvido operacios Ivano Demetrijeviĉ. Troviĝante sub narkozo, la malsanulo, certe, ne sciis, kiu kaj sub kies gvido sekcis al li la peritoneon, kaj la oraj manoj kaj elstara talento de la morna Ivano Demetrijeviĉ multobligadis la famon de Ĵovtjak, dum la honorarion li plene metadis en sian poŝon, por ke oni «ne babilu troe».

En la unuaj tagoj mem de la milito profesoro Ĵovtjak komencis febre prepariĝi al forveturo, kaj ne tiom li mem, kiom li komencis prepari al evakuado siajn «trezorojn». Sed li subite komprenis, ke ĉion, akumulitan dum tiuj ĉi jaroj, li ne elveturigos. Kaj se elveturigos, do nur farinte publika tion, kio estis lia sekreto. Liaj manoj malleviĝis, dum du diurnoj da meditoj li flaviĝis kaj maldikiĝis. En la lokaj organizaĵoj li mensogis, kvazaŭ al li oni telefonis el Moskvo, por ke li ne evakuiĝu kun la instituto, sed atendu indikojn. Kaj al Moskvo li plendis, kvazaŭ lin la instituto «forlasis». Kio koncernas la febrajn prepariĝojn, do Genadio Tarasoviĉ, atente aŭskultinte dekon da informbultenoj, sciigantaj pri moviĝo de la germanaj armeoj, la pakadon de la aĵoj ĉesigis kaj ankaŭ malpermesis prepariĝi al Postnikov.

— Kiel do? — kolere rigardante al Ĵovtjak, interesiĝis Postnikov.

— Tiel do! Ĉu eble mi rememorigu al vi iun fakton el via biografio?

— Kian tian fakton? — paliĝante, sed plu rigardante en la okulojn de Genadio Tarasoviĉ, demandis Postnikov. — Pri kia fakto vi parolas?

— Pri la sciata de vi fia fakto.

— Sed vi ja mem! — ekkriis Postnikov. — Vi mem rekomendis al mi...

— Tion ankoraŭ necesas pruvi, karulo Ivano Demetrijeviĉ, — farinte senkulpan vizaĝesprimon, diris Ĵovtjak. — Kaj kiun en tiuj malgajaj tagoj interesas enua esplorado? En la armeon vin, kompreneble, ĉe ekzisto de tiu fakto oni ne prenos, kaj prenos en alian lokon, de kie vi vidos la ĉielon kvadratita, aŭ, kiel ankoraŭ esprimiĝas prizonuloj, — mi vin vidas, sed vi min ne. Kaj lige kun diversaj severaĵoj vin oni tute povas eĉ mortpafi, tial ne incitu hundon...

Postnikov, sombriĝinte, foriris. Kaj Ĵovtjak, kiel ĉiam, bojinte hunde, kuŝiĝis sur divano kaj komencis revi: li estas ruso, senpartia, profesoro. Lin konas ĉiuj. Paroladoj kaj publikaj elpaŝoj estos pardonitaj. Pri ĉiuj nelojaluloj, restintaj en la urbo, li senprokraste, post veno de la imperiaj trupoj, raportos kien necesas, tio proksimigos lin al la germana estraro. Kaj tiam li establos privatan klinikon. Tio estos lia kliniko, persone de li, profesoro Ĵovtjak. Al diablo operaciojn kaj ligitan kun ili riskon: operacios Postnikov, kiun ankaŭ ĉi tie, duan fojon, li obeigos pro lia agado en la Ruĝa Armeo dum la civitana milito, pro liaj porsovetiaj humoroj, kaj pro multo alia! Kiel oni diras, nur estu homo, kaj krim-afero troviĝos. Tiamaniere li, Ĵovtjak, ne bezonas forlasi sian kolekton, ne bezonas toleri diversajn maltrankvilaĵojn, necesas nur atendi, kaj ĝis tiam al neniu montriĝi.

Kaj Genadio Tarasoviĉ ekmalsanis.

Malsanis li longe kaj serioze, jen iomete resaniĝante, jen denove falante kun kruelaj paroksismoj de rena koliko. Estante kuracisto, li bonege sciis, kiel tio aspektas. En la lastaj tagoj de evakuado de la urbo oni vidis lin, poste per la popa vidvino el la Koĉera antaŭurbo, avide atendanta la germanojn, li cirkuligis onidiron, ke lin mortigis rekta trafo de bombo. Tamen la hundo bojadis kaj hurladis en lia loĝejo, kie mastrumis la vidvino. Ĵovtjak, por ne perei en pripafado de la urbo, foliumadis rus-germanan frazlibron, sidante en la profunda kelo, kie estis konserviĝantaj nun ĉiuj liaj kolektoj.

En la tago, kiam la faŝistoj estis enirantaj en la urbon, profesoro Ĵovtjak zorge razis sin, surmetis amelitan ĉemizon, helan kostumon, metis en la tekon varman, bakitan de la vidvino, rondan panon, arĝentan salujon kun salo kaj malgrandan pleton kaj ekiris tra interstratetoj al la Lenina strato, al la gastejo «Grand-hotelo», kie, laŭ liaj imagoj, devis troviĝi la stabo de la germana estraro.

Sed al la «Grand-hotelo» trafis bombo, kaj tiu hotelo ne plu ekzistis.

Sur la stratoj oni ankoraŭ pafadis.

Griz-verdaj motorciklistoj en kaskoj, kun alfiksitaj al la motorcikloj mitraloj dufoje kuŝigadis profesoron Ĵovtjak sur la pavimon. Kaj nur vespere, kun ŝirita vesto, elturmentita, bruligita de la varmega suno, kun sekiĝinta gorĝo, li ĝisatendis tiun horon, kiam de malsupre, de la forbrulintaj tenejoj, ekiris motorizita infanterio.

Antaŭe en malgranda aŭtomobilo veturis alta oficiro. Per malhela rigardo de laca kaj al ĉio kutima homo li estis pririgardanta fumkovritajn, ankoraŭ brulantajn stratojn, detruitajn, kvazaŭ kun elfalintaj internaĵoj domojn, — pririgardanta tion, kio estis granda, brua urbo kaj ĉesis estis tio...

Puriginte sin per la mano, reĝustiginte la ĉapelon, Ĵovtjak elmetis la ĉifitan dum faloj panon sur la pleton, per turna movo enŝovis en la kruston la salujon, per la fingroj alŝutis tien salon kaj eliris sur la stratkruciĝon.

El la malgranda aŭtomobileto al Ĵovtjak oni kriis ion avertan, mitraleta pafserio fajfis super li, li sidiĝis, lia ĉapelo ekruliĝis sur ŝtonoj de la pavimo, sed la aŭtomobileto tamen ne surveturis Genadion Tarasoviĉ-on. Treege ĝentila junulo, troviĝinta apud ĉefleŭtenanto Diez, ion rapide klarigis al li, la soldatoj levis Ĵovtjak-on, donis al li la ĉapelon...

Evidentiĝis, ke tiun militan trupon, trairintan de Bresto ĝis la bordoj de Unĉo, ankoraŭ neniu iam renkontis per pano kaj salo, kaj Diez simple ne sciis, kio estas tio. Nesciate el kie aperis kameraisto kun sia kamerao. Alveturis ankaŭ alia — sur motorciklo. Malfermiĝis notlibretoj, ekklakis fotiloj, profesoro Ĵovtjak kun sia panpeco en la sama tago devis trafi sur paĝojn de la germana gazetaro. Sed ĉar al la kameraistoj kaj fotistoj ŝajnis maldeca tio, ke Ĵovtjak estas nur sola, do ili ordonis al la soldataro demeti la kaskojn kaj krei malantaŭ la dorso de la profesoro malklaran moviĝantan fonon...

La ĉefleŭtenanto Diez oscedis, la kameraistoj postulis ripeton de la renkonto. Ilia fantazio ekscitiĝis, en la tria fojo Diez devis premi al Ĵovtjak la manon, kaj tiu — almeti la manon al la kapo, kio devis esprimi jenan simplan penson: «Kiaj teruraĵoj ĉi tie sen vi okazadis, sinjoro ĉefleŭtenanto».

Finfine ĉio finiĝis.

La motorizita trupo forveturis, Ĵovtjak restis sur la stratkruciĝo sola.

En tiu momento el ruinoj de la domo, kie antaŭe estis la ŝtata banko, de ie supre tondris mitraleta pafserio. Klakante, la kugloj traŝrikis sur la pavimŝtonoj. Kaj Ĵovtjak komprenis — tiuj pafoj estis al li, oni pafis, por lin mortigi, neniigi. Nun li estas perfidulo, perfidulo de la Patrujo...

Kaj tiam li ekrampis.

Li ne estis vundita, eĉ ne gratvundita, sed li ĝemis. Al li ŝajnis, ke oni vidas lin el tie, el tiuj forbrulintaj, prilumitaj de la subiranta suno fenestroj. Al li ŝajnis, ke dekoj, ne, centoj da malvarmaj kaj trankvilaj okuloj observas tion, kiel li rampas sur pavimŝtonoj. Kaj ŝajnis, ke li jam mortis.

Sed li tamen forrampis: eble, al tiu, kiu pafis al li, finiĝis kartoĉoj. Hejme Genadio Tarasoviĉ prenis banon kaj unuafoje dum dekoj da jaroj ne ŝercis pri la popa vidvino, kiu mallaŭte preĝis en la kuireja angulo.

Ekde la mateno Ĵovtjak direktis sin en la urbon.

Sed nek la ĉefleŭtenanton Diez, nek lian ĝentilan tradukiston, nek eĉ unu el la kameraistoj li trovis. Tiu ĉi trupo iris suden. Kaj en la eksa domo de la regiona kaj urba partia komitato tumultis iuj tute nekonataj germanoj. Li penis klarigi, ke li estas profesoro kaj deziras kunlabori, ke li povas krei senprokraste klinikon, ke li estas tutkora adepto de la «nova ordo», — oni lin simple elpelis for. Kaj nur fine de septembro li sukcesis instaliĝi kiel ĉefkuracisto en malgranda malsanulejo, kiun la germanoj provizadis nek per medikamentoj, nek per provianto, nek per ilaro. Postnikov operaciadis, Ĵovtjak frostiĝadis en sia kabineto kaj timadis. Nun la historio kun la pano kaj salo ŝajnis al li pinto de idioteco. Poste en la malsanulejo eksplodis epidemio de ekzantema tifo, kaj Genadion Tarasoviĉ-on oni elpelis, kondamnis al malsata morto, rezulte de tiomaj jaroj da senlaca laboro, — tiel pensis li nun, preparante paroladon, kiun li faros morgaŭ al la milita komandanto de la urbo majoro zu Stackelberg und Waldeck.

«Dio veron vidas, sed ne baldaŭ diras, — rezonadis profesoro Ĵovtjak, malfacile digestante la manĝitan en unu fojo viandopecon. — Se tiu ĉi zu estas vere tiu zu, al kiu mi esperas, — mia vivo ankoraŭ daŭros. Sed se ne...»

Do, li plurfoje riskadis dum sia vivo, li riskos ankoraŭfoje: li skribos al Hitlero aŭ, almenaŭ, al Rosenberg. Li skribos, kian teruran ostracismon ĵetis sur lin la loĝantoj de la urbo. Li skribos pri sia absoluta soleco. Li skribos pri sia kredo je tiu supera ordo, kiun portas la ĉion venkanta Germanio, kaj eldiros siajn konsiderojn pri apliko de plej severaj rimedoj al tiuj, kiuj eĉ silente, sed bojkotas la novan ordon...

Kun tiaj pensoj Ĵovtjak ekdormis.

En sonĝo li vidis sin prezidanto. De kio kaj kial prezidanto, en la sonĝo ne estis anoncite. Sed li sidis ĉekape de longa tablo kaj severe interrompadis oratorojn. Tio estis feliĉo — interrompi. Kaj dolĉaj larmoj bolis en liaj okuloj, kiam je la dua horo de nokto eksonoris la vekhorloĝo, rememorigante al la profesoro, ke venis tempo boji hunde...



1. NEP — «Nova ekonomia politiko», provizora allaso de kapitalismaj rilatoj en la USSR. NEPulo — burĝo.