Sed se via onklino kapitulacis al kaptiteco?

— Tamen sen viaj altestimataj maljunulinoj estas pli bone! — diris Vera Nikolajevna. — Pardonu, la aero estas pli pura.

Ustimenko silente ekfumis. Li komprenis, ke Veresova lin intence mokas, kaj penis ne incitiĝi.

— Via Aŝĥen estas tirano, diktatoro, despoto kaj Saltiĉiĥa1, — prononcis ŝi antaŭlonge preparitan frazon. — Tamen, vi estas ŝia merita disĉiplo. Eĉ Palkin plendas, ke ĉe vi iĝis ankoraŭ pli «senkompate».

Deflanke, ruze ŝi ĵetis al li rigardon. Li estis iranta nehaste, mallarĝigante la okulojn al la helblua printempa ĉielo, al la blankaj ŝaŭmondetoj, kurantaj sur la ĉiam malvarmaj akvoj de tiu ĉi malafabla maro. Kiom da tempo pasis, dum li estas ĉi tie? Kiom da longaj, lacigaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, operacioj, vindadoj, konsiliĝoj, katastrofoj, venkoj, atingoj, perdoj? Kiomfoje li forveturadis el ĉi tie kaj revenadis en sian «ŝtonan palacon», kiel ŝercis Aŝĥen Ovanesovna, kiomfoje li estis skoldita de ŝi, kiomfoje ili kverelis kaj dum tutaj tagoj interparoladis nur en la oficiala lingvaĵo? Kaj ĉu nun, kiam la maljunulinoj forveturis, li subite ne kaptadis sin uzi la intonaciojn de Aŝĥen Ovanesovna en la pansejo, eĉ en la operaciejo? Ĉu ne rimarkadis li en si mem rezultojn de ŝia malfacila instruado? Kaj, se li iĝis ne tiom malbona terapeŭto, — ĉu tio ne estas merito de la kvietega kaj humilega Zinaida Mikaelova kun ŝia vidvina, trivita maldika ringo sur la blanka mano?

— Ĉu vi laciĝis en la ekspedicio? — demandis Veresova.

— Ne.

— Tamen vi bone sunbruniĝis. Nun vi havas aspekton de malnova marhundo. Kiel Miĉjo kaj Greĉjo, ili estas same sunbrunaj pro siaj nord-uestoj kaj marŝtormoj. Kaj vi tre beliĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ. Nun ĉiuj niaj knabinoj tute freneziĝos. Speciale via ŝatata Jarceva.

— Kiel fartas Helena?

— Iu, interalie, opinias, ke ŝi estas via filino, — kun pigra subrido respondis Veresova. — Oni eĉ trovas certan similecon, ekzemple, la okulharojn. Ĉu ne estas tiel?

— Ne diru maldecaĵojn! — petis li.

Ili turniĝis al la rokoj. Ĉi tie estis komenciĝanta leviĝejo. Ankaŭ betuloj ĉi tie kreskis — malgrandaj kaj malfeliĉaj betuletoj de Arkto.

— Ĉu vi ne miris, ke mi vin renkontis? — demandis Veresova.

— Mi miris. Por kio, vere, vi min renkontis?

— Sed mi tute ne vin estis renkontanta, — respondis ŝi. — Mi ĉiam venas al la linia ŝipeto. Ĉi tie vere eblas pendumiĝi pro enuo, en via difavora establaĵo.

— Se vi laborus pli multe, ne lasadus ĉion al kompatinda Ŝapiro, eble, por vi estus pli gaje.

— Mi rekonas intonaciojn de Oganjan...

— Mi tre ĝojas, ke mi similas al ŝi.

Vera subite firme prenis lian brakon.

— Ĉesu, — arde kaj rapide diris ŝi. — Mi ne povas kun vi kvereli. Tio estas turmenta. Ĉu vi komprenas? Vi kvazaŭ incitas min, ne parolas kun mi serioze, uzas ian stultan, ironian stilon, kunbekiĝon, mokojn. Tio estas netolerebla! Mi ja estas homo, virino, sed ne ŝtono...

— Propre, pri kio vi diras? — malvarme interesiĝis li. — En kio mi kulpas?

Ŝi forlasis lian kubuton, li demetis la mantelon, ĵetis ĝin sur la ŝultron, transmetis en la maldekstran manon, por ke Veresova ne plu tuŝu lin, kaj silente ekiris pluen. La plej malagrabla estis, verŝajne, tio, ke li estis bonege komprenanta kaj sentanta en ŝi ĝuste virinon. Kaj ŝi tion sciis. Same kiel, tamen, sciis ankaŭ tion, ke li ial per ĉiuj fortoj rezistas al la neevitebla, el ŝia vidpunkto, iro de eventoj.

«Ankoraŭ nemulte, kaj mi simple freneziĝos, — subite kun malespero pensis ŝi. — Ĉu mi forveturu el ĉi tie, eble? Finfine, tio iĝas stulta, idiota farso! Mi ja estas en ridinda situacio».

Kaj ŝi tuj respondis al si mem: «Kial do tio estas ridinda situacio? Nu, mi amas la homon, kiu min ne amas, nu, aliaj vidas tion. Kio do en tio estas ridinda? Tio estas eĉ kortuŝa. Se mi estus malbela, oblikva aŭ variolmarkita, sed mi estas bela, ne malpli, se ne pli bela, ol li. Tio estas li, kiu estas ridinda, jen kio — netuŝumino, Jozefo, filo de Jakobo».

Preskaŭ kun kolero ŝi ekrigardis al li. Li estis iranta ne haste, maĉante la ingon de antaŭlonge finfumita cigaredo, pri io enpensiĝinte. Kaj renkonten al li estis jam kuranta varmiĝinta, kiel post bano, diketa Mitjaŝin: raporti, manpremi, ĝoji...

— Nu, ĝis la vespero, — diris ŝi malgaje. — Ni hodiaŭ ankoraŭ intervidiĝos...

— Sendube! — respondis li distrite kaj jam ridetante al la kuranta plenforte Mitjaŝin. — Certe...

Ŝi devancis lin kaj ekiris per malpezaj paŝoj antaŭen kaj, retrorigardinte el malproksime, ekvidis, kiel Mitjaŝin ion vigle rakontas al Ustimenko, kaj tiu kapjesas kaj larĝe ridetas.

En tiu terkabano, kie iam loĝis la maljunulinoj kaj kie nun loĝis li sola, Ustimenko iom sidis sur la tabureto, trinkis teon, ankoraŭ fumis, poste razis sin, iris en la duŝejon, alivestiĝis al alia tuniko, surmetis la kitelon kaj la ĉapeton kaj ekiris inspekti sian medicin-sanitaran batalionon numero 126, kiu antaŭlonge ĉesis esti bataliono kaj transformiĝis en hospitalon, sed la floto kutime plu nomadis la hospitalon en rokoj medsanbato 126, aŭ eĉ, laŭ la pli malnova kutimo: «Ĉe la maljunulinoj».

La unua, kiun ŝi ekvidis en sia kirurgio, estis Helena. La koro de Vlaĉjo tuj varmiĝis, li kaŝis sin en la koridoro kaj ekvidis, kiel la knabino en bone tajlorita, almezurita laŭ la alto, kitelo (nun ŝi havis propran kitelon, evidente), kun diligente kaj egale tonditaj fruntharoj, kun larĝe malfermitaj grizaj okuloj aliris al vundito, tenante en la manoj bovlon kun fumanta supo, kiel ŝi eksidis apud li sur tabureton kaj komencis lin manĝigi per kulero. Paŝinte iomete pli proksimen al la pordo, Vlaĉjo ankoraŭ fiksrigardis kaj subite rimarkis sur la kitelo de la knabino medalon. Litere ne kredante al si, Ustimenko eniris en la ĉambron, vokis Helena-n, rimarkis rapidan kaj feliĉan brilon en ŝiaj okuloj, eksidis apud ŝi sur la liton ĉe la piedoj de tiu vundito, kiun ŝi estis manĝiganta, kaj demandis:

— Kio estas tio, Helena?

— Registara dekoracio, — respondis ŝi, iomete mallevinte la okulharojn al sia kitelo kaj ree levante ilin, por vidi Vlaĉjon. — Dum vi estis en la ekspedicio, Vladimiro Atanazijeviĉ, al ni venis admiralo, la komandanto, kaj dekoraciis min en la nomo kaj laŭ komisio. Medalo «Pro batalaj meritoj». Vi manĝu, oĉjo Niĉjo, — diris ŝi al la vundito, — ja la supo estas bona, ne kun konservaĵo hodiaŭ, sed kun freŝa viando.

— Severa! — rimarkis oĉjo Niĉjo, larĝŝultra viro kun vinditaj manoj. — Severa fratino!

— Kun vi alie ne eblas, — suspiris Helena.

— Kiam oni al vi konfidis manĝigadon? — interesiĝis Vlaĉjo.

— Ja tuj post la unua koncerto. Tio estis kamarado Mitjaŝin, kiu min mobilizis. Kiam vi al li la ordonon neplenumeblan donis, li kun la panjo longe pensis, ĝis la vespero mem. Kaj poste kamarado Mitjaŝin subite kriis...

— Kion kriis?

— Heŭreka, jen kion. Kaj tiam ili min mobilizis. Vidu, mi havas viŝtuketon puran, por sur la bruston al vundito meti, ĉar ili kelkaj malpureme manĝas...

— Ho, kia ŝi estas ruza, kiel muŝo, — etendante al Helena la lipojn, por ke ŝi ilin viŝu, diris oĉjo Niĉjo. — Ĉu vi scias, kamarado doktoro, kiajn ŝi artifikojn elpensis? Jen, ekzemple, vundito rifuzas manĝi... Naŭzas lin, aŭ entute — suferojn li ne povas venki, aŭ konscienco malmultas, unuvorte — rifuzas. Ĉu vi scias, kion ŝi diras?

— Mi diras, ke oni min maldungos, — kun mallonga suspiro sciigis Helena. — Kiel nekapablan. Sed ĉu ne maldungos ja?

Forbalainte panerojn de la larĝa brusto de oĉjo Niĉjo, Helena foriris por dua plado, kaj oĉjo Niĉjo diris:

— Infano, sed estas pli interesa, ol kino. Ŝi venos kaj babilos — kaj en la animo estas pli trankvile. Ŝin oni ĉe ni nomis «viva gazeto». Ŝi nur ĉe vi estas kvieta, sed kun ni — vera maŝinpafilo!

Kaj en la malfrua vespero Ustimenko faris skoldegon al la tuta personaro de la medsanbato 126, kiu nun havis rajtojn de hospitalo, konkeritajn de Aŝĥen Ovanesovna tiam, kiam ŝi estis komandanta ĉi tie, en la rokoj, kaj kiu nun, laŭ la vortoj de Vlaĉjo, «degeneris», «disfalis», «trograsiĝis» kaj prezentis per si nenion alian ol «kompanion da pigre pensantaj aŭ tute ne pensantaj etaj kaj grandaj estroj kaj ties subuloj, dezirantaj nepre same iĝi estroj».

Dum li estis elpaŝanta kun sia parolado, Mitjaŝin skribis al li letereton: «Por morgaŭ ni planas partian kunvenon, ni membrigos vin en la partion». Vlaĉjo tralegis. Mitjaŝin tiutempe rigardis al li atende. Vlaĉjo tuj komprenis Mitjaŝin-on, kaj tiu laŭ subita brilo de la Vlaĉjaj pupiloj same komprenis, ke faris nekorekteblan eraron, skribinte tiun averton: ĝuste nun ja Ustimenko, kio nomiĝas, baŭminte, okupiĝos pri malbonigo de rilatoj...

Kaj la nestulta Mitjaŝin ne eraris.

Kion ajn, sed malbonigi rilatojn Ustimenko scipovis. La unuan baton la faris al la plej humila kaj neniom atendinta tiun baton Mitjaŝin. Kial paneis la motoro de la elektrostacio, kaj paneis tiel, ke ĝis nun ne estas riparita? Interese, kiu pri ĝi responsas? Kaj kiel okazis, ke Mitjaŝin, «pendinte» dum kelkaj diurnoj en la proviza administrejo kaj eĉ penetrinte al la generalo mem, eĉ per vorto ne menciis pri la paneo? Ĉu ne deziris ricevi mallaŭdon? Nu, kaj kiele estas labori en la operaciejo, kiam tie lampoj lumas duonforte kaj, operaciante, la kirurgoj ĉiam maltrankviliĝas, ke ili restos tute sen lumo? Ĉu tio, kamarado Mitjaŝin, eble, helpas al sukceso de la afero? «Kontribuas?» — kiel esprimis Vlaĉjo, rememorinte Polunin-on kaj lian leksikonon. Aŭ ili ĉi tie forgesis, ke la milito plu daŭras?

Mitjaŝin ekpalpebrumis, petis permeson diri informon.

Ustimenko ne permesis. La sekvan baton li faris al Karolina Janovna — la ekonomino, kiu de la komenco mem de la kunveno ne havis pacon en la animo, ĉar ŝi rimarkis sur la tablo apud majoro Ustimenko kovritan gamelon kaj divenis, kio estas en tiu gamelo.

«Kiam li nur sukcesis — damnita — penetri en la kuirejon? — demandadis sin Karolina Janovna, preteraŭskultante la skoldadon al Mitjaŝin. — Kiam li nur traŝoviĝis tien, diablo lin prenu! Ja mi preskaŭ ne foriris, nur por unu horo, ne pli, — por dormeti, kaj la kuiristo al mi nenion raportis! Nu, atendu, kuiristo!»

Kaj la kuiristo estis ruze ridetanta: lia afero estas prava, li eĉ atestantojn havas — la deĵorantojn en la kuirejo, malfeliĉo ja povas okazi al ĉiu, nu, brulis la supo, sed ja estis averto al la ekonomino, ĉu ne? Ŝi nur provu nei tion! Kaj pri tio, kiel, farinte gustumon, ŝi ordonis ankoraŭ unu supon kuiri nur por la kuracistoj, kaj en la brulintan ĵeti laŭrofolion, — li ankaŭ pri tio raportos. Oni lin sendu eĉ en la punejon, sed ankaŭ la damnita Karolinaĉo ne evitos malbonon. Ja tiu ĉi jam stampos, jam karesos. Kun tiu ĉi eĉ Aŝĥen mem ŝajnos anĝelo!

Kaj Vlaĉjo stampis kaj karesis. La supon gustumis ĉiuj kuracistoj, kaj al Mitjaŝin estis ordonite gustumi. Kaj ankaŭ Karolina gustumis la supon, kaj la kuiristo, farinte ofenditan mienon, glutis sian supon.

— Vera Nikolajevna, — turniĝis subite Vlaĉjo al Veresova, — ĉu hodiaŭ fari gustumon devis vi?

— Mi, kamarado majoro, — gaje kaj trankvile konfirmis ŝi. — Al mi oni alportis en la terkabanon tagmanĝon, kaj mi gustumis...

Per ridantaj okuloj ŝi ĉirkaŭrigardis la kunvenintojn kaj aldonis:

— Ja tiel oni ofte faras, kaj ĉie...

Multaj ekridis, sed Ustimenko ne ridetis.

Kaj Mitjaŝin iĝis eĉ pli malgaja. Li pli multe, ol la aliaj, konis kaj estis komprenanta la novan estron kaj divenis, per kio ĉio finiĝos.

Post la historio kun la supo Ustimenko ordonis al la nerezistanto — brankardisto Palkin — «doni detalajn klarigojn pri la sciata de li afero». Greĉjo Rasputin, kiu nun havis tian aspekton, kvazaŭ Puriŝkeviĉ kaj Jusupov jam murdis lin, li iomete kuŝis en la tero kaj venis en la medsanbaton 126, leviĝis de la benko kaj komencis kaptadi per la buŝo aeron, montrante malsanon.

— Koran insuficiencon prezentas, — kun abomeno diris Mitjaŝin. — Lertiĝis, vera aktoro...

— Ni atendas, Palkin! — diris Ustimenko.

Kaj Greĉjo Rasputin komencis rakonti, kiel li ŝtelis konservaĵojn. Li rakontis detale kaj ĉe tio estis konfidence ridetanta, kvazaŭ ĉiuj tiuj, kiuj kunvenis ĉi tie, estis se ne liaj komplicoj, do tiaj homoj, kiuj ne povas ne kompreni lin, ĉar ili ja same estas homoj kun ĉiuj karakteraj por homoj mankoj. Li paroladis kaj demandadis rapide: «Ĉu ne vere?», «Se io malbone kuŝas, tiam jam ne tiom granda estas peko?», «Ĉu estas mi, kiu kulpas? La tento kulpas kaj tiu, kiu pri tiu tento ne pensis, ĉu ne?» Ĉiuj silentis, neniu rigardis al Palkin-Rasputin, ĉies koro pezis, ĉiuj sentis naŭzon kaj honton. Kaj tial, ke Palkin ŝteladis ŝtatan propraĵon jam delonge kaj multaj tion divenis, sed silentis pro stulta abomeno, kaj tial, ke li ne rakontis ĉion, kiel estis efektive, sed kvazaŭ per siaj demandoj palpadis, kiel kaj kion li diru, kaj ankoraŭ tial, ke al multaj el la ĉeestantoj li faradis ĉiajn etajn, ne ĉiam leĝajn komplezojn, — doktoroj, brankardistoj, flegistinoj suferis kaj deziris nur solan aferon: ke ĉio ĉi pli baldaŭ finiĝu. Sed Ustimenko, kiu, evidente, mem suferis ne malpli ol la aliaj, ne permesis ion ajn prisilenti en tiu ĉi historio, kaj okazis tiel, ke eĉ Karolina Janovna devis leviĝi de sia loko kaj detale klarigi unu kombinaĵon, al kiu aludis la jam montrinta siajn dentojn nerezistanto Palkin. Poste leviĝis de sia loko, apud la enirejo mem en la manĝejon, la kvieta kaj ofte ruĝiĝanta flegistino Kondoŝina kaj per neatendite laŭta voĉo rapide ekparolis:

— Prave faris kamarado majoro, ke malbridis tiun absceson. Mi delonge konas Vladimiron Atanazijeviĉ-on, li mem plej multe suferas. Kaj mi devas diri, nepre devas, kaj ĉiuj diru...

Ŝi paŭzis, kolektante fortojn, ŝia bonkora vizaĝo tute paliĝis, poste ŝi plumpe svingis la manojn kaj ekkriis:

— Kiel do okazis? Mi, partianino ekde la dudek kvara jaro, same, kiel evidentiĝis, priŝtelis niajn vunditojn? Kontraŭ ŝtelitaj konservaĵoj mi al tiu kanajlo vodkon donis, kaj la konservaĵojn en sendaĵo sendis. Do, mi estas kune kun li? Sed mi ja ne sciis! Ĉu mi pensis?

— Vi pensis, flegistino Kondoŝina, — nelaŭte interrompis ŝin Ustimenko. — Estu honesta! Malklare, nedifinite, sed pensis: de kie Palkin prenis tiujn grandajn ladskatolojn da konservaĵoj? Ja ne povis tio ne veni en vian kapon...

Post Kondoŝina parolis Nora Jarceva, ŝi kompatis Palkin-on, kaj ŝi diris, ke, eble, indus solvi tiun demandon bonkore, kvankam, certe, tiu historio estas abomena. Ĉu estas senco malhonoriĝi antaŭ la tuta floto, antaŭ la sanitara departemento, antaŭ alta estraro? La voĉo de Nora tremis, kaj ĉiuj estis komprenantaj, kiel ŝi hontas pri la bona, ĝis nun ne makulita nomo de la medicina bataliono, kiel al ŝi estas dolore, ke ankaŭ sur la maljunulinojn falos parto de la kulpo pro delonge ŝtelanta Palkin, kiel al ŝi estas amare, ke nun la vunditoj dirados: oni kuracas ĉe ili nemalbone, sed nutraĵojn ŝtelas, ne eblas saviĝi...

Kapitano Ŝapiro same subtenis Jarceva-n, kaj al li, plu gaje brilante per la okuloj, aliĝis Veresova. Ŝi estis «tute por la bonkoreco». Certe, Palkin-on necesas puni, sed ne lavante malpuran tolaĵon publike. Ja tutegale la malaperintan ne eblas repreni!

Vera Nikolajevna parolis tiel sincere, tiel bonvole kaj tiel malkaŝe, ke al ŝi, unuafoje dum tiu ĉi vespero, oni eĉ iom aplaŭdis, kaj sufiĉe laŭte. Sed Vlaĉjon oni aŭskultis modere, eĉ morne. Sed li sciis, ke tiel estos, jam kiam komencis sian mallongan paroladon.

— Ekzistas diversaj bonkorecoj, — diris li, ĉirkaŭrigardante per atenta kaj obstina rigardo la kunvenon. — Kaj ni, medicinistoj, komprenas tion ne malpli, sed pli bone ol homoj de aliaj profesioj. Ĉu deziras malbonon avino al sia nepo, kiam, ne komprenante, kio estas «akuta abdomeno», metas al la infano varmbotelon, antaŭdestinante la fatalan finon? Kaj ĉu ne bonkora estas tiu juna, nesperta, neprofesia kirurgo, kiu, cedinte al petoj de vundito, konservas al li, ni supozu, nekroziĝintan kruron, kaj poste perdas la homan vivon? Pri Palkin mi ne disputas, la historio kun li por mi estas klara, ĉi tie mi faros decidon kiel komandanto. Temas pri alia afero: pri tio, kiel ni vivu kaj laboru plu. Ĉu ni estu bonkoraj? Ĉu ni pardonu bonkoran Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n pro tio, ke ŝi, neglektante sian militistan devon, sian honoron de kuracisto — ne rigardu al mi tiel riproĉe, kapitano Ŝapiro, tiuj vortoj rilatas ne nur al la fronto, sed ankaŭ al ni samgrade, — do, ĉu ni pardonu pri tio, ke ŝi formanĝis sian bongustan, speciale por ŝi destinitan supon, kaj la vunditoj sian brulintan supaĉon elverŝis? Ĉu al tio vi kondukas, kamaradoj? Ĉu vi tion deziras? Aŭ al kamarado Mitjaŝin ni glatumu la kapon pro tio, ke li, vidu, «forgesis» en la proviza administrejo levi la demandon pri la motoro? Nu, kaj se ĉe mi hodiaŭ nokte estingiĝos lumo en la subtera kirurgio, tiam kiele? Ĉu ni atendu viajn kerosenajn lampojn? Kaj en kia ili estas stato, tiuj lampoj? Ja mi rigardis, ekzamenis! En aĉega stato! Nu, kaj en mallumo operacii — ankoraŭ la scienco tion ne atingis. Do, ni estu al Mitjaŝin bonkoraj, kaj al tiu soldato Ivanov aŭ Petrov, kiun oni al mi en la operaciejon alportos, — kiaj ni estu? Konsilu, bonkoruloj! Instruu!

En la malalta manĝejo oni malpacience, malkviete ekmoviĝis. Iu apud la muro malfacile suspiris.

— Se servi, do ne kartavi, kaj se kartavi, do ne servi, — aŭdis mi tian malnovan proverbon, — severe diris Ustimenko. — Alie ĉe ni la afero ne iros. Kaj kio koncernas tiun fakton, tutcerte malĝojegan esence, ke subkolonelo Oganjan ekscios pri nia malhonoro, do kun tio nenion eblas fari! Mi dezirus ricevi de ŝi leteron kaj voĉlegi ĝin al vi. Kio koncernas bonkorecon, do ŝiajn ideojn pri tio vi bone konas...

Per tiaj vortoj Ustimenko finis sian elpaŝon kaj ekfumis cigaredon. Li estis nun sola, neniu eĉ rigardis al li, ĉiuj eliradis aparte de li, per siaj grupetoj. Kaj nur elmalproksime al li ĵetadis akrajn rigardojn Greĉjo Rasputin, atendante, verŝajne, kiam ĉiuj eliros. Sed ankaŭ tiam li ne kuraĝis aliri Ustimenkon — ne tian vizaĝon havis la majoro, ke indus komenci interparolon.

Tuj kiam Vlaĉjo eksidis al sia tablo, por komenci skribi ordonon, eksonoris la telefono.

— Ĉu vi vere al mi skribos riproĉon? — demandis Veresova.

— Nepre.

— Sed tio ja ne estas ĝentlemane, — subridante, diris ŝi. — Al la virino, kiu estas ĝismorte al vi enamiĝinta, kaj subite anstataŭ orkideoj aŭ, ekstremokaze, kamomiloj — riproĉon.

Li silentis.

— Ie mi legis tian titolon, — mallaŭte kaj rapide diris ŝi. — «Glacio kaj flamo». Tio estas pri vi.

— Tro bele.

— Sed ĉu vi ne ŝatas, ke estu bele? Hodiaŭ vi mem kian parolegon faris: «...neglektante honoron de kuracisto, militistan devon»! Eĉ Cvetkov mem envius. Kial do vi silentas?

— Mi estas okupita, skribas ordonon.

— Ĉu tio havas sencon: lasu min trankvila? Sed mi ne lasos. Mi prenos botelon da vino kaj venos al vi. Nu, respondu ja ion ajn!

— Bonan nokton! — morne diris li kaj surmetis la parolilon.

Matene la ordono estis afiŝita. Riproĉojn ricevis Mitjaŝin, Karolina Janovna kaj la kuiristo. Severan riproĉon li faris al Veresova.

— Kial do al mi sola severan? — jam kolere, sen ordinara sia subrido, demandis Vera Nikolajevna. — Ĉu ne tro forte, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Vi estas oficiro! — ekrigardinte en ŝiajn okulojn hele kaj rekte, diris li. — Kaj mi ne povas agi alie, ol pensas...

En la tagmezo oni forprenis Palkin-on, ordonon pri lia aresto subskribis la prokuroro de la floto.

Kaj por la dekoka horo estis fiksita partia kunveno. La komunistoj kunvenis sur monteto, super sia hospitalo, apud granita roko. Estis kviete, iomete nebule, nekutime varme, apud la marponto signaladis trenŝipoj, per aŭtomobilaj voĉoj interkriadis motorboatoj kaj ŝipetoj. Alte super la kapoj, en direkto de fjordo Kuvenap, per kojna ordo trairis aviadiloj.

— Aĥ, milito, milito, — diris sidanta apud Vlaĉjo rufa kaj akraokula vundito. — Renkontiĝoj, disiĝoj, diversaj rememoroj. Ĉu vi ne rememoras min, kamarado majoro?

— Ŝajne ie mi vin vidis...

— Kaj mi vin ne fo-orgesos! — kun tiro diris la vundito kaj, kun serioza mieno celinte per la pinto de la lambastono, dispremis grandegan araneon, elgrimpintan sur rulŝtonon. — Ne-e, mi ne forgesos! Do, ĉu vi ne povas rememori?

— Ĉu vi estas el aerfortoj?

— Kial el aerfortoj? Ni estas homoj surteraj! Ĉu vi deziras ekfumi?

Vlaĉjo ekfumis.

Demetante dum irado la kitelon, el trans la roko aperis kapitano Ŝapiro — hirthara kaj pala, post li iris Mitjaŝin kaj portis malgrandan tableton, al kiu per prempingloj, por ĝin ne deŝiru vento, estis alpinglita ruĝa tablotuko. Post Mitjaŝin flegistino Kondoŝina portis tekon, en kiu (Ustimenko sciis tion) kuŝis lia persona dosiero.

— Mi pardonpetas, — anhelante, diris Mitjaŝin, — ni iomete malfruis, sed kapitano Ŝapiro estis urĝe suturanta, al Jeremejĉik okazis malagrablaĵo, li decidis, kiel urso, elprovi la fortojn — lukti. Nu, kaj luktis. Do, ĉu ni komencu? Kio pri kvorumo? Kaj eble, ni ĉesu fumi, kamaradoj, respektu la partian kunvenon?

Brankardisto Belkin nelaŭte ridis: Mitjaŝin ĉiam forgesadis, kie eblas fumi, kaj kie ne eblas.

Ili elektis la prezidantaron, poste Kondoŝina anoncis peton de tiuj kaj tiuj kamaradoj ĉeesti en la kunveno, Vlaĉjo ne distingis la familinomojn. Per neaŭdeblaj paŝoj el post la Vlaĉja dorso aperis Nora Jarceva, flustris en lian orelon: «Vi, kamarado majoro, ne maltrankvilu, ĉio estos en ordo!» — ridetis kaj malaperis. Kaj Karolina Janovna majeste kaj afable kapsalutis Vlaĉjon, kvazaŭ vigligante kaj sciigante, ke la ofendon de li ŝi eĉ ne memoras.

Mitjaŝin rapide kaj lerte instalis sian tableton, metis sur la tablotukon la Vlaĉjan personan dosieron, flegistino Kondoŝina anoncis la tagordon, kaj kapitano Nesteroviĉ el la Politika departemento de la floto alŝovis al si la dosieron kun tia aspekto, kvazaŭ li ekscios nun ion eksterordinare gravan kaj novan, kion ĝis nun neniu en la mondo sciis.

Kiam Vlaĉjo rakontis sian «aŭtobiografion», kiel esprimis flegistino Kondoŝina, super la situo de la eksa medsanbato 126 en la direkto de la fjordoj ree trairis bombaviadiloj, kaj li akompanis ilin per rigardo. Li jam plurfoje havis okazon flugi sur DB-3 kun ĉiaj specialaj medicinaj taskoj, en la aerfortoj li havis amikojn, kaj al li ŝajnis, ke ili vidas lin el tie kaj scias, kian tagon li hodiaŭ havas. Kaj ĉiuj ĉeestantoj en la kunveno same ekrigardis en la pal-bluan vesperan ĉielon de Arkto. Ĉi tie estadis multaj aviadistoj — kaj inter tiuj, kiuj estis irantaj nun al la bombado, verŝajne, la flegistinoj, la brankardistinoj kaj la doktorinoj havis plurajn konatojn. Kaj flegistino Lusja eĉ suspiris, kaj ŝia pli aĝa amikino Nora ĵetis al ŝi rapidan kaj riproĉan rigardon, kvazaŭ dirante, ke pri tiu pafisto-radiisto, kiu eĉ ne trovis tempon por skribi leteron, ne indas sopiri.

— Ĉu iu havas demandojn al doktoro... al majoro kamarado Ustimenko? — demandis flegistino Kondoŝina.

Vlaĉjo staris senmove. Facila vento de la maro estis flirtiganta liajn harojn, la lacaj okuloj rigardis severe kaj trankvile, la sunbruna vizaĝo paliĝis: li laciĝis hodiaŭ, dum la tuta tago li devis operacii en la bazo de torpedboatistoj, poste li ordigadis aferojn ĉi tie...

— Estas demando, — signife tusinte, diris kapitano Nesteroviĉ. — Mi havas demandon al majoro Ustimenko. Jen vi deklaris, ke la patrinon vi ne memoras kaj estis edukita de via onklino, ŝajne tiel, iu Ustimenko Aglaja Petrovna. Vi deklaris ankaŭ, ke ĉion ŝuldas al ŝi kaj via patro, pereinta en speciala oficvojaĝo. Vi ankaŭ sciigis la partian kunvenon, ke Aglaja Petrovna Ustimenko ĝis la somero de la mil naŭcent kvardek dua jaro subtenadis kun vi korespondadon, sed nun vi ne havas de ŝi leterojn. Mi dezirus precizigi tiun ĉi parton de via elpaŝo. Kiel vi mem supozas, kie nuntempe troviĝas via onklino?

— En milito okazas, ke oni mortigas! — morne respondis Vlaĉjo.

— Tion ni scias! — malsimpatie prononcis Nesteroviĉ. — Sed tio ne estas respondo, tio estas demagogio. Sed se via onklino kapitulacis al kaptiteco aŭ kunlaboras kun la faŝistaj degeneruloj?

— Aŭskultu, kamarado kapitano, mi pardonpetas, — ekstarante, diris flegistino Kondoŝina. — Aŭskultu...

Nesteroviĉ same ekstaris de sia ŝtono.

— La demando estis farita al majoro Ustimenko, — prononcis li dise. — Kaj Ustimenko devas respondi al mi.

— Bone, mi respondos, — ne tuj diris Vlaĉjo. — Bonvolu! Mi ne scias, kio okazis al Aglaja Petrovna. Plej probable, ŝi pereis. Sed mi persone ne renkontis en la vivo homon pli puran, pli bonan kaj pli idean, ol mia onklino, ĉu vi tion komprenas, kamarado kapitano? Kaj dum mi estas viva, neniu ĉe mi rajtos senpune eĉ suspekti ŝin pri tio, pri kio vi ĉi tie parolas.

— Kial do ne rajtos?

— Tial, ke mi ne permesos.

— Sed kiel vi povas ne permesi?

— Kiel oni pri sia propra patrino ne permesas paroli! — subite per raŭka kaj furioza voĉo kriis de sia loko la ĉefserĝento, proponinta al Vlaĉjo ekfumi. — Ĉu vi ne aŭdis? Kiel pri fratino, kiel pri patro, ĉu vi ne scias?

— Mi pensas, ke la demando estas klara, — diris kapitano Ŝapiro. — Ĉu vi konsentas, kamaradoj?

— Des pli ke infanoj pro gepatroj ne responsas! — sufiĉe venene de sur sia loko diris ekonomino Karolina Janovna. — Same, tamen, kiel gepatroj pro infanoj...

— Mi responsas, — trankvile kaj firme interrompis Karolina-n Ustimenko. — Mi portas plenan responson pri Aglaja Petrovna, same kiel ŝi pri mi, mi supozas, kvankam ŝi por mi estas ne patrino, sed onklino. Sed ŝi por mi estas pli ol patrino, ĉar esti bona patrino estas normo de konduto, sed malfaciligi sian junecon, kaj krome junecon de bela kaj sola virino, per la sorto de la nevo, fordoni al tiu nevo la animon, por eduki el li sovetian homon, kaj ankoraŭ kun tiu knabo suferi, ĉar li kaj opiniis sin tro grava, kaj penis montri sin geniulo, kaj lernis iel-tiel, ĉio ĉi, vidu, estas ne tiom simpla. Kaj kia mi evidentiĝus fiulo, se mi ĉi tie permesus al mi cedi al la demando de kapitano Nesteroviĉ kaj almenaŭ eĉ ekdubi, por unu momento ekdubi pri honesteco de Aglaja Petrovna? Kaj ĉu petskribo pri partianiĝo de tia... ekdubinto... ĉu ĝi povus esti traktita?

Li paŭzis, kvazaŭ enpensiĝinte, poste renkontis puran kaj klaran rigardon de Nora Jarceva, sidanta rekte kontraŭ li, kaj, ekĝojinte al tiu kredanta kaj nedubanta rigardo, diris laŭte, dise, firme kaj konvinkite:

— Ne eblas ne fidi! Nenio estas pli terura ol reciproka suspektemo! Kaj neniu min konvinkos ne fidi al tiu, al kiu mi fidas. Alie mi ne povus vivi! Ĉu eblas vivi sen fido al siaj kamaradoj, eĉ kiam vi skoldas ilin kaj kverelas kun ili? Ne, ne eblas! Kaj ĉu militi? Des pli ne eblas! Nenion eblas fari, ne fidante, ĉu mi ne pravas?

— Prave! — abrupte finis Mitjaŝin. — Ĉu demandoj ne plu estas? Kiu deziras paroli? Vi eksidu, kamarado Ustimenko, sidiĝu sur ŝtonon...

Vlaĉjo eksidis kaj viŝis la ŝvitan frunton per poŝtuko. Nesteroviĉ plu estis fosanta en lia persona dosiero, kaj tio ial estis ofendanta Ustimenkon. Li eĉ malbone aŭdis, kiel veselleŭtenanto Kozjurin laŭtlegis al la kunveno leteron de sia patrino, adresitan «al tiu nia elstara sovetia doktoro, kiu vin, mia kara fileto, resanigis kaj savis el malfeliĉo ne malpli, sed pli bone, ol mi».

Post Kozjurin parolis helpkuracisto Mitjaŝin, la garantianto2 pri Vlaĉjo, poste estis laŭtlegitaj leteroj de Aŝĥen Ovanesovna kaj Bakunina. Aŝĥen same estis garantianto pri Vlaĉjo, sed nun ŝi ankoraŭ skribis al la kunveno leteron, kaj dum flegistino Kondoŝina ĝin voĉlegis, malbone komprenante la skribmanieron de Aŝĥen, la tuta kunveno ridetis, ĉar ĉiuj aŭdis la voĉon de subkolonelo Oganjan — potencan kaj abruptan, kaj kiam ŝi komencis voĉlegi la leteron de Zinaida Mikaelovna, ĉiuj ekaŭdis la humilajn intonaciojn de Bakunina, ŝian delikatan manieron ne ordoni, sed peti, kaj ĉiuj eĉ ekvidis ŝian ĉarman rideton. Kaj kiam Kondoŝina legis pri salutoj «al nia bonega, neforgesebla, persista kolektivo», ĉiuj ekaplaŭdis, kaj, dum ili aplaŭdis, Mitjaŝin sukcesis diri al Vlaĉjo:

— Ĉu vi vidas? Kredas al ni la malunulinoj, salutas la kolektivon. Ne tiom ni estas malbonaj...

— Sed ĉu mi ne prava estis hieraŭ?

— Verŝajne, prava, — sen deziro respondis Mitjaŝin. — Sed tro severe, kamarado majoro...

La lasta petis parolon ĉefserĝento Saĉjo Djakonov. Kaj kiam li ekstaris, apoginte ne sen ioma afekto sur sia lambastono, Vlaĉjo subite tuj rememoris ĉion: rememoris tiun kuraĝan brilon de la okuloj, tiun venkan rideton, tiun fruntan hartufon, pendantan super la rompita brovo, kaj la karakteran raŭketan voĉon.

— Mia parolo estos mallonga, altestimataj kamaradoj! — diris Djakonov, subite emociiĝinte kaj iomete saltetante helpe de la lambastono. — Mi ne okupos vian atenton tro longe. Kio koncernas mian personan aŭtobiografion, do ĝi ne gravas, mi ĝin mencii ĝeniĝas, estis mi, mallonge dirante, krimula knabo. Ĉu vi komprenas? Mi ne precizigos, sed la militon mi komencis en punbataliono, kie mi troviĝis ne vane, kiel kelkaj preferas pri si mensogi, sed pro afero. Pro malbela afero. Nu, certe, mi tie eksciis, kio kion kostas, kaj forlavis de mi ion per propra sango. Mi penis, certe, ke da mia sango estu malpli, kaj da faŝista pli multe. Jen el tie min elprenis nia heroa fama kapitano Petro Kosmiĉ Leontjev, fama por la tuta nia Sovetunio. Kaj devis mi al li pruvi, ke li ne eraris en sia fido al tia homo, kiel mi. Mi bone pruvis, en ĵurnaloj estis, kiel mi pruvis, kaj kiam, pruvinte, mi estis rampanta hejmen — tiam ĝi min trafis. Nu, pensas mi, pereis Saĉjo! Fino al vi, pupeto! Forbrulis, kiel papilio, ne raportinte siajn finajn rezultojn. Mallonge, venis mi al la patrolo kaj tie petis akompani min, ĉar en min trafis mino kaj ne eksplodis en mia organismo, sed fiksiĝis en la ŝultro...

— Oj! — laŭte ekkriis Nora.

— Ĝuste! — severe konfirmis Djakonov. — Sidiĝis sub la skapolo kaj sidas, nur sola empeno el mi leviĝas, kaj la eksplodigilo eniris en la internaĵon, kaj neniu scias, kio tie okazas...

Vlaĉjo mallevis la kapon. Precipe Saĉjo estis rakontanta la veron, sed tiu vero ĉirkaŭkreskiĝis per tiaj elpensaĵoj, ke Vlaĉjo nur grakadis kaj suspiradis, aŭskultante pri tio, kiel «militkuracisto Ustimenko, ne treminte per sia kuraĝa vizaĝo kaj tuta koncentriĝinta en sia ŝtala volo, metis taskon senminigi tiun ĉi batalkamaradon...»

Ĉiuj aŭskultis Djakonov-on reteninte la spiradon, la virinoj ofte suspiradis kaj oj-adis, Mitjaŝin koncentrite snufadis, kaj strange — neniu eĉ foje miris pri artifikoj de la rakontanto, neniu ekdubis pri vereco de la fabelaj elpensaĵoj, neniu ridetis eĉ pri bombasto de la Saĉja leksikono.

«Kio do estas ĉio ĉi? — mirigite kaj feliĉe pensis Vlaĉjo. — Mi hieraŭ diris al ili senekzemple amarajn vortojn, sed ili nun kun ĝojo kredas al legendo pri mi, al absurdaĵo! Do, ili deziras kredi pri mi? Kaj kia mi nun devas iĝi, se eĉ Karolina Janovna aplaŭdas al Djakonov, eĉ kun admiro?»

Al Djakonov oni forte aplaŭdis, sed li per potenca mano haltigis la aplaŭdojn kaj, turnante sin al Vlaĉjo, preskaŭ kriis:

— Kaj ke vi tiel pri via onklino eldiris, kamarado majoro, do honoron kaj laŭdon al vi! Jen al mi Leontjev fidis, kaj kiun vi vidas antaŭ vi? Trioble ordeniton kaj prezentitan al eĉ pli alta titolo, ni ne precizigu — al kiu. Kaj al via onklino mi estas danka, ke ŝi edukis tian sovetian inteligenton, kiel vi, sed ne mizeran intertavolon aŭ aĉan burokraton, kiuj ankoraŭ — ne ofte, sed kiel rara escepto — implikiĝas sub niaj piedoj...

Kaj, transformiĝinte momente en monumenton al si mem, Saĉjo Djakonov subite per senmova rigardo por longe boris la palajn okulojn de la kapitano el la Politika departemento, poste apogis sin per la lambastono sur la ŝtono, turniĝis ĉirkaŭ la propra akso kaj sub tondraj aplaŭdoj eksidis.

Vlaĉjo estis membrigita unuvoĉe.

Post la kunveno li ankoraŭfoje rondvizitis sian subteran kirurgion. En la granda ĉambro li haltis malantaŭ la dorso de vundito, kiu, dolĉe suspirante, estis diktanta al Helena, jam sufiĉe laciĝinta dum la tago, leteron:

— Mi kisas viajn kruretojn kaj braketojn, komo, kaj tutan vian belegan figureton, komo, Galinjo mia kara...

Helena estis skribanta malrapide, per grandaj, infanaj literoj, metinte paperan folion sur libron. Pro tio, ke la papero estis neliniita, la linioj de la letero estis fleksiĝantaj malsupren, Helena denove levadis ilin supren, kaj pro tio ŝajnis, ke ŝi ne leteron skribas, sed desegnas serpentojn — dikajn kaj terurajn.

Apude oni kun frapado ludis domenon, karesa voĉo el radiricevilo estis kantanta:

Blua modesta tuketo
Falis de ŝultroj ĉe vi...3

— Ĉu vi al filino skribas, oĉjo Baĉjo? — svinginte la okulharojn, demandis Helena.

— Al kia filino? — ektimis oĉjo Baĉjo. Poste pensis iom kaj jesis: — Certe, al filino, ja al kiu alia? Galinjo — ŝi estas filino. Poste skribu: «Tage kaj nokte vi estas antaŭ miaj okuloj, — komo, filinjo, komo, — pri vi mi freneziĝas, kiel sovaĝa besto...»

— Vi timigos la infanon, — ĉirkaŭirante la liton, diris Vlaĉjo. — Por kio do la filinon per sovaĝaj bestoj timigi...

Tiu, kiun Helena nomis oĉjo Baĉjo, por nelonge konfuziĝis, poste rekte ekrigardis en la okulojn de Vlaĉjo kaj diris trankvile:

— Ŝi ĉe mi estas kuraĝa, la filineto, kamarado doktoro. Ne timiĝos!

— Iru, Henjo, — ordonis Vlaĉjo. — Mi anstataŭ vi finskribos...

Li eksidis sur ŝian tabureton, rapide reskribis la skribitan kaj demandis:

— Kaj plue?

— Ĉu plue? Plue tiel: se vi min forgesos, mi pereos, ĉar vi estas mia amo. Kaj la amon, kamarado doktoro, skribu per majuskla litero.

— Per majuskla... — ripetis Vlaĉjo. — Eblas ankaŭ per majuskla, kiel vi deziras!



1. Saltiĉiĥa (D. N. Saltikova, 1730–1801) — rusa bienulino, famiĝinta kiel sadisma turmentantino kaj murdintino de kelkdek siaj servutaj kamparanoj. Ŝia nomo iĝis komuna por kruela despoto.
2. Laŭ la statuto, por membrigo al la partio necesis du partianoj-garantiantoj (aŭ rekomendantoj) pri la estonta membro.
3. «Blua tuketo» — fama sovetia valsa kanto, unue verkita en 1940 de komponisto Jerzy Petersburgski, kaj havinta multajn variantojn de teksto. Dum la Granda Patruja milito tre populariĝis varianto (vortoj de Galickij en redakto de Maksimov) en plenumo de populara kantistino K. Ŝulĵenko, adaptita por milita temo. Tiu varianto estis citita ĉi tie.