Ĉapitro lasta

Al ekstrema, preskaŭ svena mirego venis Laŝkov-Gurjanov, kiam li definitive komprenis, kien li trafis kaj kiel li, muso sperta kaj saĝa, estis trompita per fromaĝo. Kun pendanta makzelo, anhelante, li diris la vortojn, poste fiksitajn en oficiala dokumento:

— Mi neniam supozis, ke partizanoj scipovas labori tiel...

Granda tremo estis skuanta la eksan Oberscharführer-on. La lokotkovaj knaboj, alpremante unu la alian, pririgardadis el la pordo de la ĉefĉambro la kaptitan perfidulon. Li sidis meze de la ĉambro sur viena seĝo, fleksinte sub sin la krurojn en purigitaj de Kokido-Magrulo germanaj ĥromit-ledaj botoj. Sur lia pala vizaĝo ruliĝis ŝvito. La «gestapanoj» antaŭ liaj okuloj estis demetantaj la uniformon, ŝanĝantaj la veston kaj la piedveston. Fera kruco kun kverkaj folioj falaĉis, deŝirita, sur la malpura planko, kaj neniu ĝin rimarkadis. La kaskedo de la ĉefleŭtenanto deruliĝis flanken kaj kuŝis ĉe la piedoj de Gurjanov, ĝi same nun al neniu necesis. Kaj Laŝkov plu fiksrigardadis al siaj ŝtelintoj per malfirma, perdita rigardo de mortkondamnito kaj ne povis kompreni sian blindecon, kiam li opiniis tiujn laboristojn, probable tornistojn, aŭ lokomotiv-stiristojn, aŭ elektristojn, esti altaj gestapaj ranguloj.

Li teruriĝis ankaŭ tiam, kiam li rekonis Artemion Gregorjeviĉ-on Nedojedov-on, kun kiu li plurfoje fiŝkaptis sur la Pskova lago kaj kiu, kiel evidentiĝis, estis malfremda inter tiuj ŝtelintaj lin homoj. Eĉ pli li teruriĝis, kiam en la skoltino E. li rekonis Katinjon, kiu provizadis instruistojn de la Waffenschule per arbara, sovaĝa frambo. Kaj la maljunulo ĉi-tiea, la mastro de la bieneto, kiun en varmegaj someraj tagoj vizitadis Gurjanov por trinki malvarman kremon por firmigo de la sano, same evidentiĝis ilia homo, speciala partizana kulako. Ĉiuj, tute ĉiuj ili estis liaj plej malbonaj malamikoj, ĉiuj gvatadis ĉiun lian paŝon, kaj la frambon liveradis intence, kaj al fiŝkaptado veturigadis kun sia celo, kaj per la kremo regaladis, kalkulante al la terura fino de la gasto...

Li sentis froston kaj teruron, sidante inter tiuj homoj, kvazaŭ ne rimarkantaj lian ĉeeston, kvankam malantaŭ lia dorso paŝadis partizano kun mano en la poŝo, se fari paŝon — li murdos. Kaj estis granda deziro fumi, kaj drinki vodkon, kaj poste li subite preskaŭ ekhurlis, trafita de la penso, ke baldaŭ li estos mortpafita kaj ke li havas nenian eliron, nenian saviĝon. Sed li tuj ekhastis, pensoj ekkuris galope — necesas paroli pli multe, klarigadi, necesas montri al ili sian elstaran informitecon, sian utilecon al iliaj spionaj organoj, ne demandojn kaj pridemandojn atendi necesas, sed mem la unua montri sin antaŭ ili en plej profita por si aspekto.

— Sinjoro estro, — iomete leviĝinte de sur sia seĝo, ne vokis, sed balbutis Gurjanov, — sinjoro estro, kiu estas ĉi tie, sinjoroj, la estro?

Lokotkov elpaŝis antaŭen, silente pririgardis la cindrokoloran vizaĝon de Laŝkov.

— Sinjoro, — ripetis Gurjanov kaj ankoraŭ iomete leviĝis, — jen ĉe li, — li kapmontris al la eksa SS-majoro, — jen en lia poŝo ekzistas ekstreme gravaj dokumentoj.

— Kaj kio? — sekvis respondo.

— Por via informo, sinjoro estro, ĝuste por via, mi devas ĉion raporti konfidence kaj senprokraste...

— Ni prokrastu tion, — turniĝante dorse al Laŝkov, respondis Lokotkov.

Kaj li ekiris serĉi Saĉjon, kiun estis manĝiganta Inga. Al li, laŭ liaj vortoj, «aperis apetito de terura forto», pro maltrankvilo de la lasta tagnokto li nenion povis manĝi en la Waffenschule, sed nun li ne povas deteni sin de manĝegado.

Inga tenis antaŭ li manĝujon, kaj li manĝis el ĝi terpomojn en forta, densa vianda saŭco, diserigadis per la dentoj panon, krakigadis malvarman peklitan kukumon. Li trinkis acidlakton, kaj fintrinkis la francan ĉampanon el la botelkolo — ĉion ĉi li faris en silento, ĉar ĉirkaŭe tumultis partizanoj, nur nun komprenintaj, kiu estas la vera heroo de tiu neordinara historio. Demandi ili ĝeniĝis, sed nur interflustradis, rememorante la koncerton de Lazarev kaj liajn kantojn, rememorante, kiel li eksplodigis en batalo per grenado ne malpli ol ses fricojn, kaj poste «ĉasakiris» samtempe du mitraletojn. Nur fojfoje al Lazarev kaj Inga aŭdiĝadis vortoj:

— Mi ne povis eĉ pensi!..

— Ja li eĉ en la kaptitecon ne trafis. Li estis sendita tien intence.

— Ne premu, Greĉjo!

— Li meritas titolon de Heroo, ĝuste...

— Kiel forte li manĝegas! Kiam li revenis, tuj komencis.

— Tie ja oni probable povis veneni.

— Ja tute eblas...

— Lasu min, Greĉjo!

— Ek, knaboj, iru for de ĉi tie, — diris al ili Lokotkov. — Li ne estas ekspozicio, li estas homo, kaj krome laca. Ni komencu prepariĝi al elveturo, ni ne estas en muzeo...

La knaboj, grumblante, disiris. Lokotkov eksidis antaŭ forveturo kun Lazarev kaj kvieta Inga.

— Kial vi ĉiam tremas, kamarado Ŝanina? — demandis li nelaŭte.

— Ŝi malvarmumis, verŝajne, — anstataŭ Inga respondis Saĉjo. — Mi sur ŝin surmetis peltjakon, sed ŝi neniel sukcesas varmiĝi.

— Kaj ĉu vi mem varmiĝis?

— Mi estas en ordo. Dum la lastaj horoj tie, en la Waffenschule, iomete paneis la nerva sistemo, — diris Lazarev, — estis forta streĉo.

— Pro kio?

— Mi pensis, ke vi ne kredos kaj ne sendos homojn. Mi fiksis por mi limtempon — ĝis ŝanĝo de gardo. Se vi ne sendus, mi mortpafus min, al porkaj diabloj. Sen fido homo ne povas vivi...

— Tio dependas de la homo, — ĵetinte rigardon al Gurjanov, malgaje respondis Ivano Jegoroviĉ.

— Vi vian triopon devas speciale distingi, — kun plena buŝo daŭrigis Lazarev. — Tio estas elstaraj knaboj, eminentaj. Ili entute ne havas nervojn. Mi ĵuras. Estis tiaj minutoj, kiam mi pensis, ke ili estas veraj gestapanoj. Forte ili prezentis tipojn, speciale tiu, kun monoklo. Por li estis tutegale, li okupiĝas pri sia vitreto kaj nenian timon montras.

— Tio estas ĉe li tia sistemo, — ne sen respekto prononcis Lokotkov, — komenciĝas per litero S, mi forgesis la nomon. Krei imagon, ĉu vi komprenas?

Je la sesa horo la grupo de Lokotkov, zigzaginte en la arbaro, prenis la kurson — la prujnokovritaj ĉevaloj ekkuris al vilaĝo Stolipino de la Slavkova distrikto, en la stabon de la brigado. Dum la tuta vojo Lazarev kovradis kaj volvadis Inga-n. Apud Pikaliĥa ili transiris la fervojon, kaj defendinte sin per dumvetura pafado kontraŭ germanaj patroloj, malaperis en densejo.

En la stabo Lokotkov-on renkontis Petuŝkov. Li liveris al la ĈK-anoj donacojn por la festo, konservaĵojn «Gado en oleo». Li firme premis la manon al Ivano Jegoroviĉ kaj diris, ke li gratulas tiun nome de la komandantaro pro plenumo de brila operaco kaj ke li mem okupiĝos pri kompilado de respektivaj al la heroaĵo dekoraciaj listoj.

— Vian Lazarev-on ni same distingos, — prononcis li per signifa voĉo. — Mi pensas, ni redonos al li ankaŭ la rangon.

— Ĉu vi nur ankoraŭ pensas? — per malvarma voĉo respondis Lokotkov. — Dume mi mem lin nomas leŭtenanto, ne alie. Kaj kio koncernas distingon, do kiu pli meritas ĝin, ol kamarado Lazarev Aleksandro Ivanoviĉ. Necesas nur imagi, kion li travivis dum la pasintaj monatoj. Ja ĉiuminute Lazarev povis renkonti homon, kiu konis lin laŭ lia servo en la RLA. Kaj tiam kio? Kio tiam okazus, amikoj-kamaradoj?

— Ni ĉiuj riskas en milito, — karese respondis la subkolonelo. — Ĉiu havas sian militan sorton.

Ivano Jegoroviĉ nenion diris.

— Mi kontraŭ via Lazarev nenion havas, — amike prenante la pojnon de Ivano Jegoroviĉ, prononcis la subkolonelo, — sed konsentu vi mem, la homo estas senpartia, sed kondutis tiel heroe. Nevole aperas penso, kiu postulas respondon: kial?

— Kial? — subite eksplodinte, respondis Ivano Jegoroviĉ. — Kial? Sed ĉu vi povas kompreni, kial? Vi ne ofendiĝu al mi, ke mi arogas tion eldiri al vi ĉe via rango, sed ĉu vi havas tian konsciencon, kian havas kamarado Lazarev?

— Sed kian mi havas konsciencon? — tute mallaŭte interesiĝis Petuŝkov. — Kian? Se vi jam komencis, tiam findiru.

— Mi findiros, — kun amaro diris Ivano Jegoroviĉ.

— Nu?

— Flateman vi havas konsciencon, jen kian.

Petuŝkov silentis, kaj ankaŭ Ivano Jegoroviĉ ne plu havis kion diri. Iom poste Petuŝkov ial kombis sin, trinkis teon, fumis kaj demandis malmilde:

— Ĉu estas vero, ke oni min nomas avina nepo?

— Mi aŭdis plurfoje, — ne dezirante plu toleri ion ajn de petuŝkovoj de ajnaj rangoj kaj specoj, respondis Ivano Jegoroviĉ. — Asertas iuj, ke bona avino al vi favoras.

— Kiu do tion asertas?

— Homoj, — tute jam kolere prononcis Lokotkov, — militservanta popolo.

— Kaj mi mem, sekve, nenion valoras?

— Vi, eble, povus, sed por kio diri...

Ivano Jegoroviĉ svingis la manon kaj, sentante sin tute rompita, ekiris dormi. Kaj la avina nepo, laŭ rakonto de atestantoj, dum Lokotkov ripozis, ekiris kun Zlatoustov akompani la eksplodigistojn de Jerofejev. Apud Pikaliĥa la skoltoj de Jerofejev renkontis germanojn kun hundoj, Petuŝkov trafis en la denson mem de la neatendita kaj maloportuna por la partizanoj batalo, defendiĝis furioze, eĉ kiam finiĝis la kartoĉoj, kaj estis mortpafita al la vizaĝo de germana ĉefsoldato, kiu same tuj mortis. La korpon de la subkolonelo oni alportis en la staban domon, kaj longe sidis super li, super la kripligita de la morto belulo, Ivano Jegoroviĉ, longe kaj malmilde riproĉadis sin pro la «avina nepo». La vizaĝo de Petuŝkov estis kovrita per viŝtuko, videblis nur la frizaĵo, kaj ankaŭ la manojn vidis Lokotkov — belajn, kun prizorgitaj ungoj, tute nun blankajn.

Poste venis la morna brigadestro, diris per obtuza baso:

— Pri mortintoj oni aŭ nenion diras, aŭ diras veron. Mi la veron diros: kiel li vivis por si, tiel li ankaŭ pereis por si persone. Ĉio estis malĝusta. Sed li povus ja plu vivi normale, kun utilo kaj honeste.

— Mortis li honeste, — respondis morne Lokotkov. — Kio povas esti pli honesta?

— Ne, Ivano Jegoroviĉ, ne tiel. Li mortis pruvante. Li ankaŭ en la pasinta fojo estis pruvanta.

Li silentis iom kaj aldonis:

— Li aŭdis de iu pro «avina nepo», kaj tial estis pruvanta.

— Kun mi okazis tia konversacio, — respondis Lokotkov. — Nu, por kio nun paroli? Nun estas malfrue.

Sur la frosta strato Lokotkov renkontis doktoron Znamenskij. Tiu rakontis, ke Inga Ŝanina havas gravegan pneŭmoniton, kaj ŝin indus sendi senprokraste al la Ĉeflando.

— Kaj kie estas Lazarev? — demandis Ivano Jegoroviĉ.

— Ĉe ŝi. Ne deiras.

— Vi lin observu, doktoro, — petis Lokotkov. — Li estas nervoza nun, sata de germanoj. Kaj Inga-n, certe, ni sendos, eble eĉ hodiaŭ nokte aviadilo venos.

Kun la aviadilo venis letero: la korpon de Petuŝkov oni devis sendi al la Ĉeflando. Oni klopodis fari ĉerkon, sed ne troviĝis lignaĵisto, avo Trofimo okupiĝis, sed ne sukcesis, oni vokis majstron de ĉiuj metioj Lazarev-on. Tiu rigardis al la laboraĵo de la avo, diris kolere:

— Ĉu oni tiel konstruas ĉerkojn? Mi al vi forrazus la barbon, kiel caro Petro al bojaro, pro tia fuŝaĵo. Rabotu tabulojn kaj ne enmiksiĝu.

Ivano Jegoroviĉ estis urĝe pridemandanta Gurjanov-on; por li alflugis du nepenetreblaj majoroj.

Laŝkov-Gurjanov tuj elmetis sian ĉefan atuton — la liston de agentoj, senditaj por longa rezido. Li elpensis lertan ludon: kiel parta antaŭpago al sinjoro estro — kvar nomojn kun adresoj, kaj poste li penos rememori ĉiujn, aŭ tion eblos eltrovi per enketaj artifikoj, kiam estos kaptitaj la unuaj agentoj.

— Ĉu por prokrasti la mortpafon? — morne interesiĝis Ivano Jegoroviĉ.

Laŝkov-Gurjanov eksilentis, pripensante aliajn paŝojn.

En malfrua nokto Lokotkov, forte lacigita de sia abomena konversacianto kaj de ludo de lia elturniĝema menso, eliris sur la peronon de la staba domo, por spiri. Ĉi tie, volviĝinte en ŝaffelan mantelon, Lazarev estis zumanta sian ŝatatan romancon:

Sub la nigra pineg',
Sub bruanta ondeg',
Vi l' amikon kuŝigu por ĉiam...

— Kial vi gajiĝis? — interesiĝis Lokotkov. — Ĉu Inga fartas pli bone?

— Ŝi ekdormis finfine, — respondis Saĉjo. — Paŭlo Petroviĉ diris: tio estas bona. Dormo restarigas...

Ivano Jegoroviĉ prononcis edife:

— Ĝuste pro vi ŝi malvarmumis. Ja kia estis frosto. Sed al ŝi ĉiam estis varmege, ĉiam ŝi malbutoniĝadis.

Ili longe silentis, poste Lazarev diris kun suspiro:

— Longe mi ĝis ŝi leviĝi devas, Ivano Jegoroviĉ. Ŝi estas klera, versaĵojn en plej diversaj lingvoj scias, ŝi eĉ deliris ne tiel, kiel niaj samspeculoj. Ĉiam persvadadis forliberigi ŝin al la medicina fakultato, petadis pli baldaŭ skribi al ŝi petskribon.

— Kien? Ĉu for de ni? — morne miris Ivano Jegoroviĉ.

— Ne for de ni, tio al ŝi ŝajnis — la paca vivo.

— Kiam ŝi revenos, ni geedziĝon registros, — diris Lokotkov. — Ni ĉion aranĝos laŭleĝe, por ke estu ordo.

— Kaj se oni ŝin al ni ne revenigos? — ektimis Lazarev.

— Tiam vi ŝin ŝtelos, kiel Gurjanov-on, vi jam spertas...

— Laŭ la malnova rito, — subridis Saĉjo sub flagrantaj steloj. — Bone, ni faros...

Poste li proponis:

— Ni fumu, Ivano Jegoroviĉ? Mi akiris naturan tabakon, malfortan, blankan, kaj al ĝi io estis aldonita. Rezulte estas aromo.

Lokotkov eksidis apud Lazarev.

— Nu, kiel? — kapmontrinte la domon, interesiĝis tiu. — Ĉu li melkiĝas?

— Melkiĝas.

— Ĉu multe scias?

— Multe, eĉ tre multe.

— Mi supozas, ne malpli ol Horvath, — diris Lazarev, — sed, ĉar li estas perfidulo, li pli timas, tial melkiĝas tuj. Tial mi ne eraris, kaptinte lin.

Lokotkov ridetis.

— Sed ĉu, kamarado leŭtenanto, al vi ajnaj eraroj okazadis en la vivo? Vi ja estas ekskluziva persono, senerara kamarado...

— Vi ĉiam ridas...

Dum ioma tempo ili fumis silente.

Poste Saĉjo interesiĝis:

— Kiel vi opinias, Ivano Jegoroviĉ, en kia rango mi finos la militon?

— Mi pensas, ne malpli ol marŝalo, — kun subrido respondis Lokotkov. — Vi ja per generaleco ne kontentiĝos?

— Mi dezirus reveni kun venko almenaŭ kiel kapitano, — suspiris Lazarev. — Aliaj, kiuj restos vivaj, miaj amikoj, probable, jam delonge estas kapitanoj, iros pluen, sed mi dezirus almenaŭ kapitanon...

— Klaras, — leviĝante, diris Lokotkov. — Ĉio klaras, kamarado Lazarev. Iru dormi. Kompensu la nervan periodon de via vivo...

Matene al Lokotkov venis la «gestapanoj», gvidataj de kamarado Vicbul. Ili deziris reveni en sian trupunuon, la «ripozo», laŭ iliaj vortoj, finiĝis, tempas esti pli proksime al la milito. Ivano Jegoroviĉ dankis ilin per manpremo: ili estis ne tiaj uloj, kiuj interkisas.

— Sed kial vi hastas ja? — interesiĝis Lokotkov.

Kamarado Vicbul subridis.

— Porkido ne plu estas, — diris li, — sardinoj same ne estas. Kaj virkokon oni ne donas. Ĝis revido post la milito. Venu en la urbon Rigo, ni manĝos kaj drinkos.

— Venu al Talino! — diris la eksa «gestapa leŭtenanto».

— Venu al Tartuo, — invitis la tria.

Ivano Jegoroviĉ subskribis iliajn oficvojaĝajn listojn, kaligrafis per inko: «forveturis la 3-an de januaro 1944». Pripensis, kiel skribi pri tio, kiel bonege ili plenumis la taskon, sed sur la formularo ne estis tia punkto. Kaj li devis diri ordinaran frazon:

— Do, kamaradoj, mi deziras al vi sukceson.

— Kaj al vi! — diris kamarado Vicbul. — Se vi ankoraŭfoje faros tiel, ni povos alveturi. Kaj antaŭ ĉio manĝi multe da porkaĵo.

— Jes, — konfirmis la eksa «ĉefleŭtenanto». — Tio estas bona.

— Kaj cigaredoj «Fifty-fifty», — diris la plej juna, eksa «gestapa oficiro». — Alveturu al ni. Ni estas proksime nun.

En krepusko de la sama tago la ĉerko kun la korpo de Petuŝkov, la malsana Inga en germana dormosako, Gurjanov, la du majoroj kaj poŝto estis forkondukitaj al la Ĉeflando. La aviadistoj, eksciinte pri la operaco «Bonan novan jaron!», ĵuris al Lazarev per terura ĵuro, sur lutilo kaj plattenajlo, transporti kamaradon Ŝanina-n «en la plej bonan hospitalon» kaj tuj skribi.

— Ja ni havas aerpoŝton, — diris Lazarev. — Reguleco estas garantiita.

Inga-n li kisis al la frunto.

— Tiel oni adiaŭas mortintojn. Kisu al la lipoj, mi ne estas infekta.

Li kisis, ŝi fermis la okulojn.

— Nun atendu, — aŭdis li, — ĉu vi aŭdas? Mi revenos baldaŭ. Mi vin tre amas. Kaj mi resaniĝos, estu trankvila.

Lazarev estis kviete glatumanta ŝian vangon, rigardanta sendeŝire en la kaviĝintajn okulojn.

— Ia vi estas knabo, — diris ŝi, — neserioza homo. Kaj via harfasketo estas knaba...

Lokotkov same eniris en la aviadilon, sed ĉi tie lin neniu bezonis. Inga eĉ ne rimarkis lin.

La aviadilo forflugis, la majoroj forveturigis leteron al kolonelo Rjaĥiĉev. Super la letero al Viktoro Arkadjeviĉ Ivano Jegoroviĉ diligente laboris dum ĉirkaŭ tri horoj. Ĉi tie li sen artifikoj, rekte eldiris timojn, ke en tumulto, kiu nepre akompanos liveron de tia birdo, kiel Laŝkov-Gurjanov, en dankoj, laŭdoj kaj gratuloj de la ĉefa aparato forgesiĝos la sorto de Saĉjo Lazarev, ankoraŭ oficiale ne pardonita kaj grave suferanta pro tio...

Ĉion plenumis Ivano Jegoroviĉ, kio estis en liaj fortoj kaj ebloj. Li ĉion konsideris, ĉion pripensis. Li ne sciis nur, ke jam la tridek unuan de decembro kolonelo Rjaĥiĉev pereis pro splito de hazarda obuso, eksplodinta apud la aŭto, en kiu Viktoro Arkadjeviĉ veturis por siaj oficaj aferoj...

Ne sciante tiun cirkonstancon, Lazarev longe atendis respondan leteron, sed neniel povis ĝisatendi. Kaj Lazarev atendis decidon de sia sorto, rigardante post ĉiu poŝto en la okulojn de Lokotkov.

Kaj Lokotkov ŝajnigadis, kvazaŭ li ne scias, ke Saĉjo atendas.

— Kiel fartas Inga? — demandadis li, konsolante sian Lazarev-on per leteroj de Inga. — Ĉu ŝi almenaŭ sendas al mi salutojn?..

Salutojn Inga sendadis kaj esperis baldaŭ reveni.

Poste subite kiel pizoj ŝutiĝis novaĵoj. Skoltoj rakontis, ke en la koncentrejo de militkaptitoj en Assari okazis konspira mitingo, certe, pri tio, ke la partizanoj ŝtelis tre ĉefan germanan spionon. Pri la samo oni estis rakontantaj ankaŭ en Rakvere. En Pskovo, Rigo, Izborsko oni plektis jam tute nekredeblajn absurdaĵojn, sed tre flatajn al Lazarev kaj Lokotkov, tie oni estis aludantaj al helpanto de Himmler. Kaj iom poste iĝis precize sciate, ke la sepan de januaro en sia kabineto subite mortis SS-Obersturmbannführer doktoro Gräfe, kaj lia ŝoforo, Sonnenberg, je horo post la morto de sia ĉiama pasaĝero forveturis en Berlinon.

— Jen en kian politikon ni ambaŭ trafis, Saĉjo, — diris Lokotkov al Lazarev. — Ĉu vi enpensiĝas?

— Al mi nun enpensiĝi ne havas sencon, — respondis Lazarev malgaje.

Por ne enpensiĝi tro, Saĉjo nun preskaŭ ĉiutage iradis kun la eksplodigistoj al plenumado de iliaj taskoj, trenadis toluelon, detonaciigilojn, elpensadis frenezajn, sed ne sen racieco, grandajn operacojn. Jerofejev, ĉiuokaze, elaŭskultadis Aleksandron atente, eĉ kiam tiu tro fantaziis. Kaj Ivano Jegoroviĉ komencis en januaro iradi al sabotaj taskoj, la tempo estis kvieta, la partizanoj en la ĉefa bazo enuis en atendo de estontaj eventoj, atendis grandan aferon.

La dudek naŭan de januaro la grupo de Jerofejev ekiris eksplodigi la fervojlinion Pskovo — Karamiŝevo.

— Ĉi tie, okazas, ili pafas por timigo kaj pro propra timo, — diris Ivano Jegoroviĉ al Saĉjo, kiam ili preteris vilaĝon Grandaj Montetoj. — Ne tro elŝoviĝu, estis okazo, oni apenaŭ sukcesis fuĝi el ĉi tie. La loko estas danĝera...

— La plej danĝera loko en la homa vivo estas lito, — respondis Saĉjo, — en ĝi oni plej ofte mortas. Rebatu, Ivano Jegoroviĉ.

Ivano Jegoroviĉ ne rebatis, la vortojn de Saĉjo prenis en sian arsenalon. Kaj pensis, ke post la milito li okupiĝos pri kulturo, legos pli multe. Kaj Lazarev senhalte babilis:

— Kaj ankoraŭ ekzistas tia penso, sed mi opinias — disputebla, kvazaŭ ajna heroa ago komenciĝas tiam, kiam la homo ĉesas pensi pri si. Kaj ajna manifestiĝo de malkuraĝo komenciĝas, kiam la homo komencas pensi nur pri si...

— Pro kio vi ĉe ni iĝis tia saĝa?! — miris Lokotkov. — Kvazaŭ alternejon finis...

— Tio estas ne mi, tio estas Inga, — kun ĉagreno respondis Saĉjo, — ŝi jam en la somero ĉiam al mi diversajn pensojn rakontadis, levadis min al si. Ĉu vi scias, kiom ŝi estas klera? Sed ankaŭ mi estas nemalbona, ŝi mem notis, ke mi estas kapabla...

Poste Saĉjo rakontis pri la Waffenschule.

— Estas interese, Ivano Jegoroviĉ, kiel ili al siaj sabotistoj volajn kvalitojn inokulas, mi kun ili iris al Halahanja, rigardis. Ekzemple, ili sidigas estontan spionon sur minitan ŝtonon, kaj la meĉo jam brulas. Suboficiro ĉiujn ceterajn forkondukas en ŝirmejon, sed vi — sidu. Ne aŭdacu leviĝi de la ŝtono. Nur laŭ fajfo, kiam la suboficiro fajfos. Tiam ĵetiĝu kaj falu: la ŝirmejon tutegale ne eblas ĝiskuri. Koŝmaro kaj teruro.

— Kaj por kio vi iris?

Lazarev prokrastis respondi.

— Ĉu vi aŭdis la demandon?

— Mi kontrolis min mem, — iomete konfuzite prononcis Lazarev. — Miajn nervojn.

— Nu, do stultulo vi estas, — bonanime diris Lokotkov. — Vin batus ŝtonego, kaj adiaŭ, nia operaco. Iajn aventuristajn kutimojn vi havas, Aleksandro Ivanoviĉ...

— Tio estas, — konsentis Saĉjo. — Sed se vivi alie, same eblas kovriĝi per ŝimo. Mi ŝatas tion — iri sur rando.

— Sensenca risko estas huliganeco, — diris Lokotkov, ne kredante al siaj vortoj, ĉar kiu scias limon de sencohava risko en milito? — Ĝenerale, mi rimarkas, vi estas huliganema knabo, Aleksandro. Ne diskarabo.

— Sed ĉu vi sendus diskarabon al Peĉki? — tenore interesiĝis Lazarev.

Lokotkov ĵetis rigardon al Lazarev. Saĉjo ŝvitis: la sako kun toluenaj eksplodiloj estis sufiĉe peza. Renkontiĝinte per la okuloj, ili ambaŭ subridis. Komprene kaj ne sen ruzeco.

— Vi nur ne tro fieru, — konsilis Lokotkov. — Modesteco beligas homon.

— Ĉu vi tiel pensas? Sed mi aŭdis, ke se homo estas tro modesta, tio estas pro tio, ke li havas kaŭzojn esti modesta...

— Ĉu tion same Inga diris?

— Ŝi, ja kiu alia? — ne sen fiero prononcis Lazarev.

— Ja mi nenion diras, mi eĉ ne pensas, ke vi mem.

— Estas mirinde, kial ŝi... — komencis Lazarev kaj paŭzis hezite. Poste kun la antaŭa aroganteco ekrigardis en la okulojn de Lokotkov kaj demandis: — Kiel ŝi ne enuas kun mi, mi ĉiam miras...

Ili staris sur pado, atendante siajn homojn — Jerofejev-on kaj lian taĉmenton. Estis frosto, en krepusko fajfetadis vento, la ankoraŭ pala luno estis leviĝanta super la malproksima Pskovo. En la stacio Karamiŝevo mallonge muĝis lokomotivo. Kaj, kvazaŭ tiu muĝo estis signalo, tuj maldekstre, el densa aro de malaltaj piceoj, ektranĉis samtempe kelkaj mitraloj. Senvorte Lokotkov puŝis Lazarev-on en neĝon kaj tuj, kiam ili falis, aŭdis mallongan ĝemon. Kaj pli alte, sur tiu monteto, de kiu ili ĵus malleviĝis, jam ekbatis mitraloj de la knaboj de Jerofejev, ili estis pafantaj per mallongaj, kvazaŭ demande serĉantaj pafserioj, ankoraŭ palpante, ŝparante kartoĉojn, ankoraŭ prepariĝante al batalo. Saĉjo ankoraŭfoje ĝemis.

— Vundita? — demandis Lokotkov.

— Mi ne scias. Eble. Povas esti.

Li penis demeti de la kolo la mitraleton, sed ne povis, liaj movoj estis implikitaj, malprecizaj, la vizaĝo estis paliĝanta antaŭ la okuloj de Ivano Jegoroviĉ, la okuloj estis forirantaj...

— Lasu, — ordonis Ivano Jegoroviĉ, — lasu, ĉu vi aŭdas? Ek, tenu vin je mi. Ni tuj foriros el ĉi tie, ne gravas, ni ankoraŭ foriros...

Li sukcesis treni Lazarev-on sur neprofunda neĝo je ĉirkaŭ kvindek paŝoj. La mitrala pafado el la picearo malpligrandiĝis, la knaboj de Jerofejev estis ŝutiĝantaj malsupren de sur la monteto, aŭdiĝis eksplodoj de grenadoj. Sed Ivano Jegoroviĉ nur poste rememoris ĉion ĉi: nun li estis akompananta Saĉjon Lazarev-on.

— Mi ne deziras, — rapide diris Lazarev, — ne deziras mi, Ivano Jegoroviĉ. Mi ne deziras morti. Vi faru ion...

Kaj Lokotkov estis faranta, sed kion do li povis fari? La peltjako jam tute kovriĝis per sango, nigra en la luna malviva lumo, en la pulmoj de Saĉjo io gluglis, estis estingiĝanta, malheliĝanta la aroganta, nenion timanta, rekta rigardo.

— Mi ne deziras, kiam oni ekkredis, — kvietiĝante, super sia forto diris Lazarev, — mi ne deziras nun. Ja oni kuracas, elkuracas. Kial mi?..

Ivano Jegoroviĉ pafis supren. Li eĉ ne havis individuan pansan paketon. Kaj kia, diable, paketo povus helpi ĉi tie, kiam ĝi jam venis kaj ekstaris en la luna lumo super Lazarev, ekstaris, atendante sian proksiman sekundon? Ja li multfoje vidadis ĝin — la sperta soldato Lokotkov, li vidadis ĝin, la nevokitan kanajlon.

— Mian kapon tenu, — petis Saĉjo. — Mi ne deziras tiel! Ne deziras malalte. Kie estas Inga? Pli alte!

Li deziris pli alte. Li plu ne estis cedanta. Li deziris, verŝajne, ekvidi ne nur la ĉielon, sed ankaŭ la neĝon, kaj la batalon, kaj la picearon. Sed li vidis jam nenion. Kaj tiam Ivano Jegoroviĉ unuafoje dum la tuta milito konfuziĝis.

— Atendu, — diris li haste, — atendu, Saĉjo, oni tuj venos. Ni elkuracos, Paŭlo Petroviĉ faros. Vi atendu, leŭtenanto, atendu ja...

Kaj tuj, same unuafoje dum la tuta milito, Lokotkov malfortiĝis. Li kuŝigis Saĉjon, kiel al li ŝajnis, pli oportune, elmetis la manojn el sub lia kapo, reĝustigis sur li la ĉapon kaj, mem ne komprenante, kion li faras, kuŝiĝis apude. Kaj ekaŭdis silenton — la batalo finiĝis. Sed por li tio estis tutegala, li ne komprenis, ke la batalo finiĝis, li konsciis nur, ke Lazarev mortis. Kaj kiam alvenis Jerofejev kun siaj eksplodigistoj, Ivano Jegoroviĉ diris, ne rimarkante, ke li ploras:

— Necesas forporti. Mortis la leŭtenanto. Pereis.

Li ekstaris, ŝanceliĝante, svingis ial la manon kaj ekiris sola, malcerte, sed poste refirmiĝis kaj ekpaŝis per sia ordinara, balanciĝanta irmaniero, ne retrorigardinte eĉ foje. Kaj en sia domo li drinkis germanan fiodoran trofean rumon, demetis la sangokovritan peltjakon kaj eksidis sur la lignoliton. Lin vizitis la brigadestro — li silentis kaj pensis. Vizitis Jerofejev — li same nenion diris al tiu. Venis doktoro Znamenskij — Ivano Jegoroviĉ petis:

— Foriru, Paŭlo Petroviĉ, ne ofendiĝu.

Tiel li trasidis la tutan nokton en la malvarma terkabano, ĉiam fumadis kaj pensadis. Li sidadis en la ĉapo, fojfoje tremeradis, iam suspiradis. Kaj kiam oni enterigis Lazarev-on, en frosta kaj suna mateno, kaj kiam krakis super la tombo mitraletaj salvoj, li ree, kiel tiam en la kampo, svingis la manon kaj foriris al si, por skribi pri la heroaĵo de Saĉjo ankoraŭfoje al la estraro. Li skribis longe, penante trovi vortojn, kiuj penetrus animojn, sed tiajn vortojn, probable, li ne trovis, ĉar ankaŭ ĝis nun per nenio estis dekoraciita postmorte Aleksandro Ivanoviĉ Lazarev.

Matene Ivano Jegoroviĉ iris al la tombo, jam surŝutita de pura nokta neĝo. Kaj aŭdiĝis al li en fajfetado de frosta vento la kanto de Saĉjo, tiu, kiun li ĉiam kantetadis en la lasta tempo:

Sub la nigra pineg',
Sub bruanta ondeg',
Vi l' amikon kuŝigu por ĉiam...

— Nu, adiaŭ, Saĉjo, — diris Ivano Jegoroviĉ per streĉita voĉo. — Adiaŭ, kamarado leŭtenanto. Vidu, kiel malkonvene okazis...

Li diris nenion plu. Kaj ekde la vespero komenciĝis ardaj kaj longaj bataloj, la germanoj ĵetis kontraŭ la brigado sennombrajn punistojn: ŝajne, Berlinon vere atingis informoj pri la aŭdaca kaj senekzempla ŝtelo de Laŝkov-Gurjanov kune kun ĉiuj plej sekretaj dokumentoj de la Waffenschule.

Post du tagoj, kiam la persiste atakantaj germanoj estis detranĉitaj kaj mortigitaj en la sama Pikaliĥa, Ivano Jegoroviĉ skribis leteron al Inga. En la germana trivita monpaperujo de Lazarev estis tute nenio, krom unu foto — Inga Ŝanina, nudpieda, tute ankoraŭ knabino, staras apud iu granda kaj hela maro.

«Lia foto ne ekzistas, — skribis Lokotkov, forte premante per malmola krajono grizan paperon. — Kaj ke la via estas iomete malpurigita, vi ne ofendiĝu, Inga, tio estas lia persona, de Saĉjo, sankta sango. Al ni vi jam ne revenos, ni komprenas, ke tro malfacile estos por vi ĉi tie. Nu, resaniĝu.

Kun komunista saluto

Iv. Lokotkov».


Ekdormis Ivano Jegoroviĉ samtie, sidante ĉe la tablo, kaj vekiĝis tial, ke la germanoj ankoraŭ alĵetis helpotrupojn kaj denove necesis iri militi.