7. Batalo

Al la lago informoj venadis malfrue. Kun prokrasto la ŝipistoj eksciadis pri grandaj amuzaj bataloj apudmoskvaj, pri tio, ke Petro Aleksejeviĉ kondukas regimentojn, mem pafas el kanonoj, ke en Aleksandra fortreso kripliĝis generalo Schommer, mortis pro vundoj ludsoldato Zubcov, Sirotin estis brulvundita per pulvo, Luzgin rompis la kruron.

Apraksin ĉe la lago balancadis la kapon, subridadis:

— Tio estas bona amuzo. Ankaŭ ni ne oscedu. Ni laboras tage kaj nokte, sed tutegale ne sukcesas fari ĝustatempe. Estos ankaŭ ĉe ni granda batalo, necesas hasti...

El Moskvo al Perejaslavlo-Zalesskij de tempo al tempo venadis ludsoldatoj — basvoĉaj, fortikaj knabegoj kun forte kreskantaj barboj — «por lerni Neptunajn amuzojn», — tiel estis ordonite vorte transdoni al Ievlev de Petro Aleksejeviĉ.

Kun timeto ili enpaŝadis sur la ŝipajn ferdekojn, krucosignadis, kiam alflugadis vento, longe ne deziris grimpi sur mastojn por fiksi velojn. Jakimĉjo Voronin, bone memorfiksinta, ke en la heredan bienon li nun, kaj ne nur nun, sed ankaŭ poste, ne trafos, koleradis kontraŭ laborevituloj, kuradis nudpieda, kun haŭto, deskvamiĝanta pro sunbruligo, akiris skurĝon por bati. Bojaraj infanoj skribadis al la gepatroj amarajn leterojn, la favorkoraj patrinoj sendadis al Perejaslavlo donacojn por «la kolera schout-bij-nacht» Voronin. Jakimo formanĝadis la donacojn kaj eĉ pli peladis la bojaridojn.

— Ĉu ne ŝatas vi sur mastojn grimpi? — kun gaja furiozo demandadis li korpulentan junan nobelidon. — Ne plaĉas? Ankaŭ al mi, fraĉjo, ne plaĉis, sed vidu — servo, necesas... Grimpu, ne timu, se vi pereos — ni sepultos honore...

Lukov amikiĝis kun Koĉnev, komencis diligente lerni la ŝipan metion. Dum la aŭtuno kaj vintro li sukcesis repacigi Voronin-on kun la ŝipa majstro. Jakimo, ridante, diris foje al Ievlev:

— Jen kiaj tempoj venis: ni laboras, kvazaŭ ne estas de nobela deveno. Jen mi, jen Koĉnev — rezulte estas la sama afero. Ambaŭ estas laborantoj... Kaj pri la nobelidoj... ho Dio, iru ili ĉiuj al diablo! Kiam venos la rotestro, mi riverencos al liaj piedoj — li sendu kiel matrosoj pomorojn, sed ne ĉi karnodikulojn...

Petro alveturis nokte kaj tuj ordonis al la floto prepariĝi al granda amuza batalo. Apraksin estis nomumita estri la ŝipon «Marso», «Neptunon» devis komandi Voronin. Post batalo de la ŝipoj kaj la venkinton kaj la venkiton devis ataki la butiranoj de Gordon kaj preni la ŝipojn de sur malgrandaj veseloj — de barkoj kaj eĉ flosoj — per sturmo. Super la sturmaj soldatoj la rotestro ordonis «havi komandon al sinjoro Ievlev, por ke ili havu avantaĝon super ĉiuj ceteraj militistoj».

Patriko Gordon invitis Ievlev-on en sian tendaron por konversacio. Ili sidis ĉe bierkruĉoj en pavilono kaj nehaste pripensadis, kiel ataki, en kiu tempo, el kie eliru la malgrandaj sturmaj veseloj. Gordon trempadis en la kruĉon biskoton, diligente maĉadis ĝin per la ankoraŭ firmaj dentoj. En la konversacio li ne ŝercis, estis videble, ke nenion gajan li atendas de la okazontaĵo...

— Nu, kiel vi fartas ĉi tie, bravulo? — demandis li, kiam ili priparolis la aferojn.

— Ni laboras iel-tiel.

— Kiel signifas — iel-tiel?

Ievlev klarigis.

— Jen kiel signifas — iel-tiel. Jen tiel.

— Kaj — Latino?

Silvestro Petroviĉ plendis, ke Latino estas malfacila.

— Malfacila — jes, — konsentis Gordon. — Sed por vi necesa, bravulo. Tre necesa. Vi mem scios — tiam nin tute sen...

Kaj li balancis sian longan kruron, kvazaŭ piedbatante nenecesan homon. Liaj okuloj rigardis severe, la longa, pala vizaĝo estis esprimanta malestimon.

— Fremdulojn forpeli? — miris Ievlev.

— Jes, bravulo. Ŝipestro Urquhart for, mi scias...

Li enpensiĝis, suĉante la pipon, kun fiero kaj malestimo rigardante super la kapo de Ievlev. Poste li nehaste leviĝis per tuta sia seka, muskola korpo kaj foriris dormi en malvarmeton, sub betulon, trans la pavilonon...

Petro Aleksejeviĉ estis kvieta, pensema, demandadis multon de Apraksin, ne komandadis mem. Al peto de Voronin doni pomorojn kiel matrosojn li respondis kun subrido:

— Tiuj, verŝajne, ankaŭ sen vi estas matrosoj, sed tiujn ĉi ŝtipojn kiu instruos?

Voronin foriris.

Petro de sur la kabo Gremjaĉij rigardadis per lorno al ŝipaj manovroj, fojfoje malpacience mordadis la lipojn, sed ne insultis. Rimarkinte Ievlev-on, li manvokis tiun al si, demandis:

— Kies folioj al mi estis metitaj en la dormoĉambron? Kaj en la pasinta jaro oni metis kaj nun. Kiu ilin alveturigas, de kie?

— Ĉu pri la ŝipa metio?

— Pri Olegaj kompanioj kaj pri Konstantinopolo.

— Prenitaj el la Ambasada kancelario, Siro, de la estro Poluektov.

— Redonu ilin reen. Se ankoraŭ estas io pri la ŝipa metio — alveturigu ĉi tien, metu al mi.

Kunŝovante la lornon, li ekparolis nelaŭte, penseme:

— Abatoj, kaj episkopoj, kaj arĥimandritoj konsilis al Johano, kiam li ilin pri Livoniaj urboj demandis, por tiuj urboj stari firme, indulgante nek militistojn, nek propran vivon... Ĉu vi aŭdis pri tio?

— Aŭdis.

— Mensogas vi!

Ievlev silentis.

— Se ne mensogas — diru, kiel tio estis...

— La Livonia tero ekde Jaroslavo Volodimiroviĉ ĉiam estis nia, sinjoro rotestro. Se ni ne staru por tiuj Livoniaj urboj, per nia sango priverŝitaj, tiam estos el ili por ni granda minaco, kaj ne nur por Jurjev, sed eĉ por Granda Novgorodo mem kaj Pskovo...

— Sen floto, sen ŝipoj ĉu eblas tiujn terojn almiliti? Diru?

Ievlev silentis iom, poste respondis:

— Ne, ne eblas.

Petro malgaje ekridis, almontris per la pipo la lagon, kriis:

— Kaj ĉu kun tiuj ĉi eblas? Kun tiu ĉi — iru, militu! Ĉu vi iros, se mi sendos?

Kaj forturniĝis, ĝibetiĝinte.

Post ne pli ol horo okazis draŝado kaj skoldado al Teodoro Ĉemodanov. Esperinte, ke ĉiuj estas okupitaj per siaj aferoj, Ĉemodanov per malantaŭa vojo iris al vilaĝeto Veskovo por siaj amoraj aferoj, sed renkontiĝis kun la edzo de sia amoratino kaj estis tiel batita, ke apenaŭ sukcesis atingi ŝedon kun ŝipaj provizoj, kien lia amiko Prjaniŝnikov alportis al li vodkon kaj kompresojn. Ĉemodanov trinkis la vodkon kaj ekdormis. Malfeliĉe Petro Aleksejeviĉ ordonis sonori alarmon, kaj mem enkuris en la ŝedon por preni forgesitan pulion, kie li ekvidis la ŝvelintan kaj bluiĝintan monstron — Ĉemodanov-on.

Batalo de «Marso» kun «Neptuno» daŭris dum tuta tago. Dufoje la ŝipoj kunpuŝiĝis kaj dufoje disiris. Jakimo Voronin, tuta ŝirita, kvazaŭ freneziĝinta diablo, kuradis sur sia ŝipo, interbatadis, grimpadis sur mastojn, pafadis el kanonoj, kriadis en paroltubon netolereblajn insultojn al Apraksin kaj ĉiel ofendadis lin pro tio, ke tiu ne povis venki lin. Teodoro Matejeviĉ tenis sin kun modesta digno kaj atendis sian tempon, por ke la vento permesu ekbatali vere. Tiu tempo venis vespere, kiam Jakimo, elturmentita de bolado de la propraj fortoj, falis sur la pobo por iom dormi. Kaŝe, en silento, «Marso» aliris al la ronkantaj ŝipanoj de «Neptuno», kroĉis per hokstangoj la ŝiprandon, kaj tiam okazis batalo — certe, kun plena venko de Apraksin. Sub ridego kaj gajaj krioj de la sturma skipo de «Marso» sinjoro Voronin mem estis ligita per ŝtofzonoj kaj kondukita al juĝo de Petro Aleksejeviĉ, kiu el siaj manoj donis al la suferanto glason kaj ordonis al la kaptito resti ĝis la fino mem de la batalo sur la ŝipo «Marso» en la holdo, pro tio, ke li preterdormis Apraksin-on.

La venkintoj ricevis barelon da malnova medo, sed Teodoro Matejeviĉ ordonis ne malkovri la barelon, timante atakon de la butiranoj. Vespere la ĉielon kovris nuboj, iĝis malvarme, ekŝutiĝis malgranda pluveto. Sur «Marso» estis estingitaj lumoj, patrolantoj iradis laŭlonge de la ŝiprandoj, fiksrigardante mallumon.

Patriko Gordon en karapaco sub mantelo malrapide promenadis sur la bordo apud siaj malgrandaj ŝipoj. Sur barkoj, flosoj, en boatoj senmove sidis la butiranoj. Ĉiu havis hokstangon, kelkaj — eskalojn, por ĵeti sur ŝipon. Al «Marso» fine de la nokto moviĝis la Gordona ŝiparo — ĝi staris ĉe la ankroj. Sed kiam la ŝipanoj ekaŭdis plaŭdadon de remiloj, ili levis velon kaj foriris kun favora vento, kvazaŭ dissolviĝis. Ili foriris en mallumo kaj sen timo de perfidaj malprofundaĵoj: Apraksin bonege konis la lagon, sur kiu li navigadis dum tiom da tempo.

Gordon koleriĝis kaj ordonis atingi, sed tiam trafis al iranta el trans kapo per ĉiuj veloj «Neptuno», komandata de Lukov. Ievlev la unua ekvidis la malamikan ŝipon, sed ĉesigi la konfuzon ne sukcesis. «Neptuno» per la flanko batis grandan floson kun butiranoj, la homoj ŝutiĝis en la akvon kaj komencis kaptadi barkon, por ne droni, sed la barko renversiĝis kaj jam pli ol cent homoj iĝis en la akvo. Ievlev penis starigi ordon, sed nenio fareblis: Gordon konfuziĝis kaj nur kun insultoj batadis la manojn de dronantoj, kiuj kaptadis lian boaton. De sur «Neptuno» pafis kanono, kaj Lukov demandis el mallumo:

— Ĉu sufiĉas, aŭ ni plu militu?

Gordon kun kolero ekkriis:

— Dronigu min ĉi tie por ĉiam, sed venkon vi ne havos... Prefere morto bravulo, diablo!

Butiranoj, ĉiu kiel povis, naĝe atingis la bordon, kelkaj petis savon, sed neniu atentis. En komenciĝanta mateniĝo aperis «Marso», iranta al la ŝiparo de Gordon, por pripafi ĝin el kanonoj.

— Kapitulacu, Gordon! — kriis Apraksin en la paroltubon.

Kaj Jakimĉjo Voronin, elirinta el sia malliberejo, kriis per speciale fia voĉo:

— Sinjoro generalo, kian vi havas opinion pri viaj fortoj en tiu ĉi batalo?

— Jen mi al vi montros fortojn! — furiozis Gordon...

Frumatene la boato de Gordon renversiĝis, kaj la skoto en sia armaĵo kiel ŝtono ekiris al la fundo. Ievlev, deŝirante de si la kaftanon, ĵetiĝis post la generalo, mallerte kaptis lin je la peruko, — la peruko restis en la mano. Necesis plonĝi duan fojon. La generalo estis eltrenita sur la ferdekon de «Neptuno», li rigardis per freneziĝintaj okuloj, hikadis, el lia buŝo fluis akvo. Silvestro Petroviĉ kun Apraksin kaj Lukov malleviĝis en boatojn por serĉi dronintojn, eltreni tiujn, kiuj ankoraŭ tenis sin sur la akvo. Sur la bordo brulis lignofajroj — butiranoj estis sekigantaj siajn kaftanojn, botojn, vindgamaŝojn.

Pluvo ĉesis, sed la mateno estis malvarma, de sur arboj estis falantaj malsekaj flavaj folioj. Multaj homoj mankis, iliajn korpojn oni serĉis per hokstangoj en la lago, sed ili troviĝadis unu post alia jen sur «Marso», jen sur «Neptuno», jen sur malgrandaj ŝipoj, jen sur la kontraŭa bordo, jen ĉe la baterianoj sur Gremjaĉij.

Petro, gaja, ordonis ĉiujn, kiu vivas, drinkigi ĝis ebrio, kaj kiu mortis en la batalo — prifunebri dece; li mem plenigadis trinkpotojn, staris, brakuminte Apraksin-on, ridadis, laŭdadis, mallaŭdadis, rememoradis ĉiujn peripetiojn de la batalo.

Nur matene Ievlev revenis en sian kabanon: kiel en sonĝo, ekvidis sur la forno, sub peltmantelo, kun vindita kapo Baĉjon Rĵevskij-on.

— Kial vi ĉi tie? — kun kolero demandis Silvestro Petroviĉ.

— Per febro ekmalsanis... — per sufera voĉo respondis Rĵevskij.

— Kaj la manovrojn ne vidis?

— Mi diris, per febro mi ekmalsanis...

Silvestro Petroviĉ, insultinte, komencis ŝanĝi la veston al la seka. Li tremegis, deziris trinki, sed por leviĝi de la benko mankis fortoj. Cara kuracisto von der Gulst balancis la kapon — forte tordita estas la tablestro, ĉu postvivos? Li ordonis kuŝi sub varma kovrilo, preni kuracilojn, forpeli el la kapo ĉiujn pensojn — kaj malbonajn kaj bonajn. Iom poste viziiĝis Petro Aleksejeviĉ, kiel li karese konversacias kun Rĵevskij, kiel tiu plendas al li, ke malvarmumis sub vento dum la batalo. Silvestro Petroviĉ eĉ oĥis pro miro, tiam Petro alsidiĝis al li, demandis:

— Ĉu ankaŭ vi, Silvestro, ekmalsanis?

Ne atendante respondon, li ordonis rakonti, kion li vidis vintre sur Onego. Silvestro Petroviĉ kun peno koncentriĝis, ekparolis. Petro aŭskultis longe, atente, kapjesadis per nekombita, hirta kapo. Lia malgranda buŝo estis firme kunpremita, la okuloj rigardis for — tien, kie trans la malfermita fenestro trankvile spiris la lago. Poste subite sur la loko de Petro Aleksejeviĉ aperis Apraksin:

— Pro Dia volo naskiĝis ni, vi kaj mi, Silvestro, en malfacila, peniga tempo. Ĉu longe ni vivos? Por kio ni vivu?

Ievlev penis kompreni, pri kio parolas Apraksin, sed estis komprenanta ne ĉion. Teodoro Matejeviĉ sidis sur la benko ĝibetiĝinte kaj kvazaŭ pensis voĉe.

— Do, finiĝis nia juneco... Estis infaneco, kiam la ludsoldatoj pafadis el bastonoj. Estis ankaŭ adoleskeco, kiam ni trovadis feliĉon en sonoj de muskeda pafado. La juneco kun ludaj sturmoj kaj tamburbatado, kun ŝipkonstruado ĉi tie — forpasis por ĉiam. Ne plu bezonas ni muskedojn kaj arkebuzojn, rabotitajn el bastonoj. Nia lago estis bona por infanaj amuziĝoj de la rotestro, sed nun ĝi por li estas enua... Antaŭnelonge Lefort, pro sia ĉiama emo diri agrablaĵon, nomis venton de nia lago — gaja vento. Mensogis la germano! Tiu vento ne gajigas la animon, ĝi loĝigas en ni, venenitaj per revo pro vera mara vastaĵo, nur senton de nesatigebla sopiro. La multvortema Koort diris al mi foje, ke sur nia lago lia koro sangas, ĉar lin, mariston, plenigas rememoroj pri aliaj akvoj, pri veraj ŝtormoj...

Silvestro Petroviĉ superis la malsanon, leviĝis sur la kubuto. Apraksin daŭrigis penseme:

— Tra flatado de fremdlandanoj, tra mensoga admiro de hipokrituloj Petro Aleksejeviĉ aŭdas indulgon de plenaĝulo al amuzoj de infaneto. Nu, kaj komprenis li, ke lia floto ne estas floto, ke lia maro ne estas maro, ke liaj ŝipoj ne estas ŝipoj. Nia Perejaslavla lago gajigis kaj ĝojigis la Siron, dum li vidis en ĝi oceanon. Sed nun li vidas en ĝi nur flakon. Nun la penso pri la Blanka maro eĉ por minuto ne forlasas lin. Antaŭ duonhoro, elirante de vi, diris li al mi firme, ke li prepariĝos veturi al Arĥangelsko.

Silvestro Petroviĉ faris penon eksidi.

— Ĉu hodiaŭ?

— Hodiaŭ, kaj urĝe. Pri la ĉi-tieaj ŝipoj li nenion plu diras. Al Timoteo Koĉnev li ordonis reveni hejmen — atendi lin tie. La kampulojn — al la vilaĝoj, el kie ili venis. La katenitojn — en malliberejojn.

— Sed la palaco? La baterio? Kaj nia floto, Teodoro?

— Ĉio ĉi finiĝis, Silvestro. Ni ne plu pafados el muskedoj, eltornitaj el lignaĵo. Finiĝis la juneco. Nu, ripozu, amiko kara, dormu, poste ni vidos...

Vespere Petro Aleksejeviĉ ordonis sonori alarmon. Li elirigis per siaj manoj «Marson» sur profundan lokon, sulkinte la frunton ĉirkaŭrigardis sian palacon kun blanka pordo, kun aglo sur la tegmento, ĉirkaŭrigardis la domon, konstruitan por Gordon, staplojn, ŝedojn, mastojn de aliaj ŝipoj. Atente ĉirkaŭrigardis la ŝipestrejon, la ĉarpentejon, kie li mem kaj rabotis, kaj segis, betulojn, la kabon Gremjaĉij, la albordiĝejon sur fostoj...

La homoj kviete atendis ordonon. La junaj nobeloj ĝojis — la laboro finiĝis, ni rajdos al la bienoj, manĝos kaj dormos ĝissate. Subite la caro demandis de Lukov:

— Sinjoro admiralo! Kio estas fronttopvela ŝnuro?

— Fronttopvela ŝnuro estas rigilo, levanta la fronttopvelon, — bojis Lukov.

La nobelidoj maltrankviliĝis — ĉu ĉio revenos al la komenco? Sed plue Petro Aleksejeviĉ nenion demandadis — ordonis iri al la bordo. Kaj jam ne plu ĵetis eĉ unu rigardon al la lago, kie tiom da tempo estis pasigita en laboroj, kie eĉ morton vidis la estontaj maristoj, kie pasis tiom da ĉio — kaj malbona kaj bona.

Sur la bordo kun Patriko Gordon li sidis sur ĉevalojn kaj forveturis al Moskvo.

La ludsoldatoj staris amase kaj senvorte.

Teodoro Matejeviĉ akompanis Petron per rigardo, silentis iom, poste ordonis al ĉiuj, kiuj deziros, veturi al Moskvo.

— Sed se al la bieno? — demandis la alta Prjaniŝnikov.

— Por kio?

Prjaniŝnikov silentis, timiĝinte pro la severa rigardo de Apraksin.

— Al Moksvo! — kriis Apraksin. — Ĉu vi komprenis? Kaj nenien krome!