Ne tio estas malfeliĉo, kiam ĝi en la korton eniras,
sed tio estas malfeliĉo, kiam ĝi el la korto ne eliras.
Proverbo
La vero laciĝis, al mensogo obeiĝis.
Proverbo

Ĉapitro dua

1. Monaĥejaj servantoj

En la preĝejo de la Prezento de la Nikola-Korela monaĥejo finiĝis tutnokta diservo. La monaĥoj, en malalte surmetitaj ĉapoj, kruddrapaj sensubŝtofaj frokoj kaj treniĝantaj sur la templaj ŝtupoj talaroj, frapante per apogbastonoj kaj farante etajn krucosignojn, nehaste iris en la provizejon por vespermanĝo. Abaton Ambrozion estis subtenantaj ĉe la kubutoj patro ekonomo kaj patro armilisto: la abato estis malsana, apenaŭ paŝadis per la nefleksiĝantaj kruroj. La vizaĝo de Ambrozio estis kolera, sub la tufaj, ankoraŭ nigraj brovetoj briletis malgrandaj malbonkoraj okuletoj.

Fiŝistoj, servantoj de la monaĥejo, ekvidinte la abaton, ekstaris. Sed tiu forturniĝis, neniun benis: ili dronigis barkojn, perdis multekostajn provizojn, sed ankoraŭ petas benon...

Rudristo Semisadov, akompaninte la frataron per rigardo, kraĉis flanken, trans pinan tombokrucon, balancis la kapon.

— Malbone, amikoj. Estos malfeliĉo.

Avo Teodoro — maljuna, maldika, malpeza, trairinta la maron ĝis la Karaa markolo, dufoje vintruminta sur Grumanto, sentima kaj bonkora fiŝista avĉjo, — suspiradis, palpebrumadis, flustris kvietan preĝon, ke ne sidigu lin la monaĥoj ĝisvivi la maljunecon en prizonan kelon, en obskuron, kun solaj pano kaj akvo ĝis la vivofino.

— Ili nin povus almenaŭ manĝigi, damnitaj preĝuloj, antaŭ la komenco! — kolere eldiris rudristo Rjabov. — Tiel ni, diaj sklavoj, ekstaros malsataj antaŭ ilia rapida juĝo...

En la provizejo la monaĥoj kantis preĝon.

— Malbone preĝas la preĝuloj! — diris Semisadov. — Nek harmonio, nek konkordo...

Dum la monaĥoj vespermanĝis, lardofandisto Ĉernicin alportis rondon da pano, fiŝon-hipogloson kaj du rafanojn. La fiŝo estis forte salita, tia neniam putros. La fiŝistoj manĝis silente, altrinkadis fontan akvon el ĉerpilo. Poste ili kolektis panerojn, pankrustojn, envolvis en lapfoliojn, — estas nesciate, kion decidos la dia juĝo.

— Antaŭnelonge oni sen vi trajnon ien sendis, — rakontis Ĉernicin. — Mi kalkuladis, kalkuladis ĉaregojn, sed perdis kalkulon. Oni transŝarĝis sur barkojn — ne malpli ol kvincent. Kaj la tuta fiŝo estis bona, multekosta. Kiel la mono ne ŝtopas al ili la gorĝon, al la damnitaj monaĥoj...

Rudristo Ĥagajo subridis.

— En la pasinta jaro oni trezoraĵon alveturigis — du ĉaregojn da taleroj. Sur barko tiujn talerojn oni haŭlis laŭ Dvino. Faligis en ŝtonan kavon!

— Dia, dia mono! — kriis la fiŝista avĉjo. — Vi ĝin ne kalkulu! Kiel faligis, kien ne faligis, — ĉion ili bezonas scii...

— La mono ja ne dia estas, avĉjo, sed nia, — severe rimarkis Rjabov. — Premas nian gorĝon la monaĥejo, ke ni eĉ spiri ne povas, sed vi plu — diaj kaj diaj. Nun jen ili nin juĝos pro tio, ke tempesto sur la maron falis. Sed ĉu ni kulpas? Ni kiom da niaj amikoj en la maro entombigis, por kio?

Avo Teodoro time silentis, palpebrumadis.

— Oni nin ŝovos en subterejon — tiam ni preĝos! — kolere promesis Semisadov.

Ili sidis longe, pensis — eble, fuĝi, ne atendante la dian juĝon? Verŝajne, nun el la monaĥejo ne eblas foriri: gardisto kun halebardo staras ĉe la pordego, kaj fortika, frakasos la kapojn — kaj finita la afero.

Ĥagajo malgaje diris:

— Kien fuĝi? Saĝuloj al ni fuĝas — ĉe ni estas libero, kaj ni kien iros? Ĉu al bojaro kiel servutuloj? Aŭskultu, kion fuĝuloj rakontas — kielas ilia vivo...

La juĝo okazis en la provizejo tuj post la vespermanĝo. Monaĥoj, interflustrante, sidis ĉe la muroj, rigardis al rudristo Rjabov kaj lamulo Demĉjo Goroĵanin per malplenaj senkompataj okuloj. Ĉe la pordo gardis dikventra monaĥo Barnabo, — rudriston Rjabov-on oni timetis. En la provizejo estis silento, nur kraketadis torditaj kandeloj antaŭ la juĝistoj — la abato, Agafoniko kaj ĉiam pi-aspekta, odoranta per storako, delonge seniliĝinta monaĥo Afromeo.

— Parolu! — ordonis Agafoniko per voĉo, mallaŭta pro furiozo.

Rjabov suspiris, komencis rakonti ĉion laŭorde: kiel falis en la maro neĝa tempesto, kiel rompiĝis la masto, kiel granda ondo disĵetis fiŝistajn boatojn, kiel pro bato al la Hundaj ŝtonoj disfalis la boato de avo Teodoro.

— Ne pri avo Teodoro estas parolo! — kriis la abato. — Pri vi, sentaŭgulo, estas parolo...

— Sed ĉu vi en la maro estis, ke vi bruas kontraŭ mi? — mallaŭte demandis Rjabov. — En la maron iri estas ne per jufto komerci...

La abato oĥis, la monaĥoj ekflustris, ekbalancis la kapojn al la terura arogantaĵo de la rudristo: kion diris la malĝentilulo! Kion rememoris la fiulo! La abaton riproĉis per tio, ke tiu en pasintaj jaroj komercis per jufto...

Superante la bruon, per laŭta voĉo Rjabov diris:

— Monaĥoj! Anstataŭ preĝi pri la ĵus forpasintaj diaj sklavoj, kion vi faras? Aranĝas juĝon? Kontraŭ kiuj? Kontraŭ tiuj, kiuj ĵus el la maro revenis, ne trinkigitaj, ne manĝigitaj, ne varmigitaj? Per kio vi penas timigi? Ĉu per subteraĵo? Per tio vi nin ne timigos! Kiom da tagoj la homoj turmentiĝis, kiom da teruro eltenis por la monaĥeja trezorejo, sed kiel vi ilin hodiaŭ renkontis? Ĉu malmulte vi de ni profitas? Al la Nova Tero ni iris — kiom da fiŝdento alportis. Kaj eĉ plurfoje ni iradis.

Demĉjo tiris la ankoraŭ ne sekiĝintan kaftanon de Rjabov, tiu forpuŝis lin de si, paŝis pli proksime al la juĝistoj, ekparolis pli laŭte, pli malmilde:

— Ĉu ni malbone penadis? Kiu barkojn da salita fiŝo al Moskvo kaj aliaj urboj pelas? Ĉu monaĥoj? Ĉu patro ekonomo? Ĉu patro armilisto? Ĉu beata Afromeo? Kaj ke mi dronigis la barkon — ni kvitiĝos! Kiam iros fiŝo — ĉu grandas kosto de tiu barko? Kaj pro la rigilaro prenu, tiel ni interkonsentis, tiel ni dungiĝis...

Ambrozio kun forto batis per la polmo la tablon — silentu!

Rjabov eksilentis.

— Tro aroganta vi estas, infano! — eldiris la abato.

Rjabov ne respondis.

— Lango via estas tro akra, ne havas vi timon!

— La maro timemulon ne kompatos! — nelaŭte respondis Rjabov.

Ambrozio ŝirmis la okulojn per la mano, kvazaŭ pro laco, poste demetis la manon kaj ekparolis severe, nehaste:

— Pro la barko kaj la rigilaro vi redonos en la monaĥejan trezorejon ĉion plene, kaj ne en la sekva jaro, sed tuj. Tio estas Dia mono, kaj kiam Dia mono promenas — tio estas ĝojo al Satano...

La monaĥoj krucosignis sin ĉe la nomo de la diablo, la debilmensa Afromeo malgajiĝis:

— Aj-aj-aj...

— Por tio, — daŭrigis la abato, — iros vi jam hodiaŭ, infano, kiel piloto sur fremdlandajn ŝipojn, kaj Demetrio Goroĵanin kun vi kiel interpretisto. La kondukan monon, kiun pagas ŝipistoj al piloto, kun tuta honesto kaj sen ŝtelo vi fordonados al patro Agafoniko por nova barko kaj rigilaro. Kaj nutraĵon, kiu kune kun la konduka mono iras al piloto, vi povas sentime manĝi kaj per tio vivi. Kiam ne estos bezono pri pilotoj, iros al vi nutraĵo de la monaĥeja bieno, vi tranĉos fiŝon aŭ laboros kiel salistoj, aŭ, se okazos neceso, iros vi, infanoj, haŭli monaĥejan kargon laŭ Dvino...

Rjabov silentis: li atendis ion pli malbonan. Ne monaĥeja prizono — eĉ tio estas bona.

— Sed se vi ion faros malbone, — estis diranta la abato, — fuŝe aŭ kontraŭ la dirita, tiam riproĉu vin mem, putros vi en la monaĥeja prizono, lavos vi vin per sangaj larmoj, faviĝos, ĝis la vivofino ne vidos Dian lumon...

— Aj-aj-aj! — ree malgajiĝis Afromeo.

La monaĥoj krucosignis sin, la abato benis Rjabov-on kaj Demĉjon. Ili kankre eliris, kunpuŝiĝinte en la pordo kun Semisadov kaj avo Teodoro. Aliaj fiŝistoj estis atendantaj la Dian juĝon ĉe la perono...

— Nu, kio? — demandis Ĥagajo.

— Kiel piloto ili min sendis, — diris Rjabov, — vin ĉiujn ili same al laboro metos — kiel ŝarĝistoj aŭ al salfarejo. Ne timu, Ĥagajo!

Humida vento estis pelanta tra la monaĥeja korto pezan odoron de fiŝo, kiu estis salata en profundaj terkavoj, kovritaj per pinaj traboj, kiu estis sunsekigata sur lignaj stangoj super la rivero, kiu estis fumaĵata en malaltaj fumaĵejoj trans la monaĥeja tombejo. En la larĝan pordegon monaĥoj vice estis portantaj korbojn kun ĵus kaptita fiŝo. Servistoj-tranĉistoj, tamburante per tranĉiloj, montradis aspekton, ke ili ne pro sia kulpo ne laboras. Super la ĉartrajno malalte flugis mevoj. Knabo-novico estis kuranta kun bastono-knarilo — lia laboro estis fortimigi mevojn, kiam oni tranĉas fiŝon.

Rjabov kaj Demĉjo eksidis en ĉareton, elveturis el la monaĥejo, preteris lardofandejon, en kiu estis fulganta la tubo, sur vojforko disveturis kun trajno, veturiganta en la monaĥejon salon el malproksima salfarejo. La ĉareto ekruliĝis laŭlonge de Dvino, sur humida marĉa vojo.

Alte, longe zumadis kuloj.

Demĉjo ekdormis, elturmentita de timo, atendo, la tempesto en la maro, malsato.

Post noktomezo ili haltis ĉe la domo de Antipo Timotejev.