[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Peterburgo

1

La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo trenis la sepcentlokan gigantan liniŝipon laŭ balistika kurbo de Tbiliso ĝis Peterburgo.

Dum la vojo ni preskaŭ ne parolis, nur interŝanĝis iujn negravajn replikojn. «Ĉu vi deziras al la fenestro?» — «Tutegale estas mallume». «Via vizaĝo sukcesis iomete sunbruniĝi, la vangoj brulas» — «Ili pro vi brulas, Saĉjo». — «Ĉu ni trinku ankoraŭ kafon?» Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn, nenion sciante, — ties multajn fragmentojn mi aŭdis kaj en la vico por registriĝo, kaj en la vico al la aviŝtuparo, ĉiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris per gazetoj, jen tie, jen ĉi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la katastrofo — mi ne penis kapti rigardon de Stanjo, mi rigardis al ŝi deflanke, sed ŝi sidis, fiksrigardante antaŭen kaj kvazaŭ ŝtoniĝinte, kaj nur per ambaŭ manoj glatigadis, karesis, trankviligadis mian manplaton, senespere alpremiĝintan tra nesentebla blanka ŝtofo al la varma rondaĵo de ŝia femuro. Nur kiam la piloto dekroĉiĝis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika reĝimo, komencis preparon al la alteriĝo, Stanjo, ĝis nun ne deziranta renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Eĉ ŝia voĉo ŝanĝiĝadis pro versoj — iĝis malalta, iomete raŭka. Pasia. Kvazaŭ de aglino. Tio estis voĉo de ŝia naturo, tiel ŝi ĝemis en lito, kaj mi fieris: al mi ŝajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al ŝi saman feliĉon, kian donas al ŝi la fundamento de ŝia vivo, la akso de turniĝo de la ekstera vantaĵo — ŝia talento. «Kvazaŭ la devon mi plenumas. Kvazaŭ de l' koro mi forflugas de la amitoj, de l' amatoj». Ŝi havis plurajn tekstojn, verkitajn kvazaŭ de viraj personoj. Verŝajne, de tiuj, kun kiuj ŝi estis; mi konjektis, ke da viroj ŝi havis pli, ol mi da virinoj. Se tiu ĉi teksto estis el tiuj, kiujn ŝi verkis dum la vojo ĉi tien, do, tiel ŝi imagis min. La animo pli peziĝis — ŝi eraris. Kun ŝi mi ne plenumis ian ajn devon; verŝajne mi simple timigis ŝin, tro ofte kaj kun tro granda pieco uzante vortojn «devo», «devas»... Kiel ŝi koleris, kiam mi, anstataŭ ol diri «Vespere mi volas veturi al vi» diris «Vespere mi devas veturi al vi»; dum por mi tio estis sinonimoj. De ŝia koro mi nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj personoj ŝi ankaŭ verkis pri si mem.

La ĉefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo, leviĝinte, surmetis pluvmantelon. Ĝi ankoraŭ estis malseketa. Kaj ŝia pakaĵo ankoraŭ estis malseketa — la sama oblikva, malvarma pluvo, kiu malsekigis ĝin matene, verŝiĝis sur ĝin nun, vespere, kiam portisto, grakĝemante kaj kriante: «Atenton!», rulis ĝin al taksia haltejo. La pluvo jen ĉesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove ĵetiĝis el malvarma mallumo, ĝi verŝiĝis onde, kaj la ĵusa kartvela sunbrilo jam ŝajnis efemera ĉielarka ekbrilo, vidita en sonĝo. Ŝovinte la manojn en la poŝojn de la groŝkosta ĉina pluvmanteleto, neglekte surmetinte la kapuĉon, kaj eĉ ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj ŝuetoj paŝis rekte laŭ la glacia bolo de nigraj flakoj.

— Ne malvarmumu, Stanjo.

Ŝi kvazaŭ ne aŭdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj ŝia vizaĝo fantome fajreris. Ŝi ĝis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por adiaŭo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa sibla bruo glisis alteriĝantaj ŝipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaŭ penetris tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transŝarĝis la pakaĵon de Stanjo, mi donis al la ulo rublon («Multajn dankojn, sinjoro...»), Stanjo silente paŝis en la aŭton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio ekveturigis ŝin en la modestan loĝejon, kiun ŝi jam duan jaron luis en la tria etaĝo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato forigante akvon de la vizaĝo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon mian vojaĝsakon — mi sentis, ke mi baldaŭ denove flugos, kaj el aŭtomata telefono vokis la ministrejon.

— Ha lo?

— Ivano Volfoviĉ!

De la lango preskaŭ elflugis kutima «Bonan vesperon!». Mi sukcesis kapti ĝin ĉe la vosto.

— Jes, estas mi. Parolu!

— Tio estas Trubeckoj. Mi estas en Pulkovo.

— Aĥ, kara mia, ni vin longe atendas!

— Ĉu mi tuj venu?

— Ja nature tuj. Ne konvena estas tago por prokrastoj.

Finfine ankaŭ mi kaŝiĝis de la pluvo en aŭto. El la poŝo de la tute malseka jako mi prenis tute malsekan tukon, komencis froti la vizaĝon, la kolon, la harojn. Lumo de lanternoj flagretis sur kurantaj laŭ la vitroj akvostrietoj, la tegmento de la aŭto tondris kiel tamburo.

— Al la Palaca placo, ŝoforo.

Kaj same kiel mi dum lastaj du horoj pelis for pensojn pri la afero, atendanta min, diligente ne aŭskultante atingantajn min fragmentojn de konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la malfeliĉo, samtiel nun mi, kvazaŭ polvon el tapiŝo, komencis batforigi el la memoro la febre karesajn manojn de Stanjo kaj ŝian mortan, forflugintan en vakuon rigardon.

Grandprinco Aleksandro Petroviĉ. Tridek kvar jaroj... estis. Skrupule digna homo, talenta matematikisto kaj bona organizanto. Revulo. Oficiale li estis estro de Rusia parto de Rusi-Nordamerika projekto «Ares-97», fakte — dekstra mano de la maljuna Koroljov; li kaptis ĉiun vorton de la granda inĝeniero, ĉiam estis preta helpi al la afero kaj per sia morala aŭtoritato, kaj per sia ŝtata influo. Mi havis okazojn kelkfoje renkonti lin en diversspecaj oficialaj kaj neoficialaj aranĝoj, kaj post tiuj renkontoj ĉiam restis varma sento; li estis rare agrabla homo. Ne eblis imagi, ke li havis malamikojn. Tiajn malamikojn.

La taksio turniĝis al Transbalkana avenuo. La juna ŝoforo neglekte turnadis la stirradon kaj ion apenaŭ aŭdeble, morne fajfetis. Brilanta kaĉo de gutoj faladis tra la lumo de la aŭtolanternoj. De tempo al tempo sub la pneŭmatikoj mallonge kaj sovaĝe graŭlis flakoj.

«Ares-97». De la momento, kiam iĝis klare, ke termonuklea motoro estas afero malproksima, oni decidis moviĝi laŭ tiu provita vojo, laŭ kiu ekde fino de la kvindekaj jaroj oni iris ĉi tie, sur la planedo. Sur stabilajn suncentrajn orbitojn en spaco inter la orbitoj de Tero kaj Marso estis proponite per ordinaraj senpilotaj aparatoj kun likvaĵaj motoroj ĵeti du seriojn da potencaj gravitiloj, kiuj, en certa pozicio — ĝi ripetiĝus nur fojon dum jaro kaj duono — provizus moviĝon de ŝipo kun praktike ajna tunaro kun konstanta akcelo dek metrojn dum sekundo je sekundo. La inercia fazo de la flugo tiamaniere estus tute likvidita, kosmonaŭtoj renkontus nek la senpezecon, nek ĝiajn malagrablajn konsekvencojn, kaj daŭro de la flugo malplilongiĝus de pluraj monatoj ĝis — en la plej malbona okazo — semajnoj. Krome, unufoje pendiginte en la kosmo ĉenon de tiraj gravitiloj, la problemon de trafiko inter Tero kaj Marso eblus solvi unufoje por ĉiam — ĉiuokaze, ĝis aperos iaj principe novaj ebloj kiel, ekzemple, trapikado de tridimensia metriko. Ĉiun jaron kaj duono, sen ajnaj ekstraj elspezoj, ne trabruligante la multesuferantan atmosferon per novaj eliggasoj de duzoj kaj minimume influante ankoraŭ ne tute esploritajn, sed jam tre timigajn geofizikajn efektojn de flama trabatado de la ĉielo, iĝos eble, se aperos deziro, sendi al Marso ŝipon ĉu kun dudek, ĉu kun tridek homoj, aŭ eĉ tutajn eskadrojn po ok aŭ dek ŝipoj kun kvinhoraj intervaloj; kaj fervoruloj jam revis pri koloniigo de la ruĝa planedo. La tira ĉeno devis konsisti el dudek ĉeneroj — dek gravitiloj provizus akceladon for de Tero kaj kontraŭan bremsadon survoje al Tero, aliaj dek — bremsadon survoje al Marso kaj kontraŭan akceladon for de Marso. Se atenti, krome, ke dum tridek jaroj da ekspluatado de la orbita ĉeno de gravitiloj neniu ŝipo averiis dum la tira fazo de flugo, tia varianto de ekspedicio aspektis ne nur pli ekologiema, ne nur malpli multekosta, sed ankaŭ multege pli fidinda, ol ajna reakcia — eĉ se Livermoro aŭ Novosibirsko donus, finfine, la termonuklean motoron. La flugo estis planita por septembro de la naŭdek sepa jaro. La realigo de la projekto okazis kun ĉiuj eblaj reciprokaj riverencoj kaj respektosignoj de la gvidaj landoj; kun ceremonia, vera azia ĝentileco oni sekvis plenan egalecon. Kapon al kapo, gravitilon al gravitilo — ni faris unu, kaj ili faris unu, proksimume foje dum duonjaro, sed ne nepre je unu sama tago. Ni la akcelan, kaj ili la akcelan. Ni la bremsan, kaj ili la bremsan. Por la unua duono de julio estis planita vica lanĉo — de la kvina kaj la sesa el la apudtera dekopo; la dato estis ankoraŭ precizigota kaj konsentigota kun la usonanoj. Restinte du monatojn senvojaĝe en la Tjuratama kosmodromo, la grandprinco liberiĝis por du tagoj kaj ekveturis al la ĉefurbo, por raporti pri preteco de la afero antaŭ la caro, Dumo kaj ministraro. Necesas tuj komunikiĝi kun la usonanoj kaj ekscii, ĉu ne okazis ĉe ili provoj de diversioj aŭ atencoj.

Aŭ tio estis iu ilia patrioto skizofrenia...

Deliro.

Ĉu triaj landoj... Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laŭ ilia vidpunkto, partopreno de iliaj ŝtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laŭ ilia opinio, tio mallevas prestiĝon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formanĝu. Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu aŭskultas. La germanoj siatempe tre insistis, ke «cele de plena balanco de partopreno de la ĉefaj flankoj» ĉiuj lanĉoj plenumiĝu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu de iu tria lando, kaj tuj kun senĝena insisto proponis sian kosman bazon en maro de Bismarck — ne proksime estas veturigi tien trans la oceano ĉiujn materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!

Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la ĉielon. Aŭdis mi hodiaŭ tielaĵojn — rigardis al Stanjo, sentis Stanjon, sed aŭdis pretere.

Ĉio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kuŝiĝis sub litkovrilon kun iu libro aŭ manuskripto, aŭ televida ekrano flagretas per io distra kontraŭ la lito — tiel bone estas kuŝi apude, brakuminte unu la alian, vangon ĉe vango kaj senpense-ĝoje spekti ĉian sensencaĵon... Sufiĉas! Kion ŝi nun pensas pri mi — mi tion de ĉi tie ne ŝanĝus, eĉ se forronĝus mian pugnon.

Aŭ mi tro fieriĝas, kaj ŝi nun tute ne pri mi pensas?

Sed nur antaŭ iuj kvin horoj ŝi gorĝe, longe ekkriadis sub mi... kaj dancis: mi estas feliĉa!

Sed — matene? Kiel malestime ŝi kondutis matene, ĉe Ĝvari!

Dio, ĉu tio estis? Ĉu tio estis hodiaŭ — varmego, ĉirpado, blua vastaĵo? Kaj la plej granda tragedio estis tio, ke la kara virino kondutas fremdece.

Ĉio, sufiĉas.

Ni alveturis.

2

La Ministrejo de Ŝtata Sekureco troviĝis en maldekstra alo de malnova domo de la Ĝenerala Stabo. Montrinte al kozako, iomete mirigita de mia aspekto, la malsekiĝintan paspermesilon, mi surkuris laŭ larĝa ŝtuparo sur la trian etaĝon — blanka jako, helblua ĉemizo kun malfermita kolumo, blanka pantalono, blankaj someraj ŝuoj; tipa milionulo sur ferdeko de propra jaĥto. En la ŝuoj plaŭdetis akvo. Ne, ne milionulo, certe — pelulo. Servodeva oficiro.

La koridoroj estis malplenaj, kaj, ŝajnis, la domo dormas, kiel devus esti en tiu ĉi horo. Sed laŭ apenaŭ kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaŭ ĉiu fermita pordo, estas disŝovita formikejo. Nature. Tielaĵoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de grafo Palen. Kvankam, estis ankoraŭ Karakozov — tute malsana homo... Kaj ankaŭ minuskompleksa Pestel rezonadis, ŝvebante en nuboj, pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun Aleksandro Pavloviĉ solaj — ĉu vere li kuraĝus? Aŭ li al servutuloj prokurus — vi, Ivaĉjo, unue laŭ mia ordono per falĉilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon... La revemaj antaŭuloj timigis Nikolaon Pavloviĉon tiel, ke li dum la tuta cetera vivo singultadis pro vorto «libero» — nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais pensulojn el la ŝtataparato, lasis nur solajn nekontraŭdiremajn ŝtelulojn; preskaŭ forfekis Rusion...

La sekretario estis bravulo; eĉ la brovon ne movis, ekvidinte inter ĉi tiuj severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.

— Ivano Volfoviĉ atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.

Kaj malfermis antaŭ mi pezajn pordoklapojn.

Lamsdorf ekstaris malantaŭ tablo kaj, aŭdeble krakante per densa ŝtofo de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaŭ manojn. Lia osteca baltgermana vizaĝo malgaje longiĝis.

— Kia vi estas suda, kara mia, kia vi estas malseka... Pardonu min, maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj floraĵoj en nian marĉon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, — li pikis per la fingro supren. — Estas faktoroj... Sed ne pensu, je Kristo, — li serioze ektimis, ke diris sentakte, — ke mi al vi ne konfidus... Sed ja laciĝis vi dum la printempo, kiel diablo ĉe fajrujo, ja mi scias!...

» Ĉi tien, kara, sidiĝu. Ni tuj varmigilon ŝaltos, vi sekiĝos, — grakĝemante, li elrulis olean varmigilon el malantaŭ de malnovega ĉina ekrano, ŝirmanta ripozanguleton — tableto, elektra tekruĉo, skatoletoj kun dolĉaĵoj; la generalo estis fama dolĉemulo. Li enpikis la kontaktilon en la kontaktingon. — Ĉu vi deziras teon?

— Dankon, Ivano Volfoviĉ, mi tiel tagmanĝis ĉe princo Iraklo, ke nun dum du tagoj povos nek manĝi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin rekte al la afero.

— Aĥ, bone, aĥ, bravaj knaboj! Almenaŭ tagon sukcesis akapari. Kia bedaŭro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!

— Por li sufiĉas aferoj en la kartvela parlamento.

— Jes, mi ja povas imagi... Ĉu tie estas varme?

— Varme, Ivano Volfoviĉ.

— Ĉu ĉio floras?

— Oĥ, floras.

Li malĝoje suspiris, eksidis ne ĉe la tablon, sed en la fotelon kontraŭ mi. Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharaĵon tiel, ke ĝi preskaŭ atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.

— Al la afero, vi diras... Terura afero, kara Aleksandro Lvoviĉ, terura... Mi eĉ ne scias, kiel komenci.

Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.

— Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis sekretario, profesoro Korĉagin, vi lin konis...

— Ne proksime. Konsultis dufoje.

— Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la ŝtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, — li ekfrapadis sin per la montrofingro laŭ la vangoharaĵoj, poste denove ektiris la maldekstran al la ŝultro. — La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, ĉiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido...

— Ĉu neniu saviĝis? — stulte demandis mi. Ankoraŭ vivis iu freneza espero, malgraŭ ĉio aŭdita. Ivano Volfoviĉ eĉ grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaŭ la dorso, kaj ekiris diagonale laŭ la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapiŝo.

— Kara mia, — sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, — ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!

Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.

— Jen rigardu la rompaĵojn! Aerfotoj...

Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.

— La disĵeteco de la rompaĵoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laŭ la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!

— Ĉu mino kun horloĝa meĥanismo aŭ simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono — ekfunkci...

— Aĥ, kara mia, — suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaŭ kartaron, kelkfoje frapis ĝian eĝon je malfermita manplato. — Ĉu eblas nun kompreni? Tamen, la rompaĵoj, certe, estos ankoraŭ skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, ĉu tio tiel gravas?

— Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.

— Jen, ĝuste vi okupiĝu... Oĥ, kio do mi, idioto maljuna! — subite ekvigliĝis li. Svingante per la staketo, kvazaŭ per aldona naĝilo-akcelilo, li preskaŭ saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.

— Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, — balbutis li kulpe. — Jes, venis nia princo, jam antaŭ dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.

Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.

— Nu, kion ankoraŭ pri tio... Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disĵetitaj. Post ses minutoj ili devis malkroĉiĝi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika reĝimo... Do, pri aleronoj, aŭ pri kio vi deziris — ne konvenas, Aleksandro Lvoviĉ. Aliflanke — ankaŭ en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antaŭfluga teĥnika kontrolo ĝis la momento de la starto — tio estas intervalo je dudek minutoj — al la ŝipo teorie havis alireblon kvar homoj. Ĉiuj estas aerodromaj teĥnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj — teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis — laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post ĝenerala riparo lokan serĉan avieton. Kio koncernas tri ceterajn...

Mole malfermiĝis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestaĵo; en profundo de liaj okuloj glaciiĝis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plaŭdantaj ŝuoj. Ĝislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestaĵo.

— Saluton, princo, — mallaŭte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis ĝin. La koro doloris pro kompato.

— Siro, — diris mi, — hodiaŭ kune kun vi funebras tuta Rusio.

— Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, — aŭdiĝis nelaŭta respondo. — Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo...

— Jes, Siro, — nenion alian mi trovis por respondo.

— Ivano Volfoviĉ, — diris la imperiestro, iomete turniĝinte al Lamsdorf, — ĉu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvoviĉ resti solaj dum duonhoro?

— Sendube, via cara moŝto. Ĉu mi eliru?

— Ne necesas, — la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. — Ni uzos vian malantaŭan akceptejon, — kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaŭ minuto.

Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antaŭen — mi, konfuziĝinte, preskaŭ stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste puŝis en la pordon unua.

En tiu ĉi ĉambro mi neniam estis. Ĝi ŝajnis negranda — estis pli ĉeleto, ol ĉambro; malklare flagretis laŭ la muroj vitrizitaj bretaroj kun libroj; en la angulo, malproksima de la kovrita per kurtenoj, tremigata de la pluvo fenestro, staris malalta ronda tableto kun du molaj foteloj kaj orfa, virge pura cindrujo meze. Lampo, mediteme klininte super la tableto sian kloŝon, ĵetis malsupren flavan faskon de kaŝiga lumo. La imperiestro okupis unu el la foteloj, per gesto proponis al mi eksidi en la alia. Li silentis iom, kolektante pensojn. Prenis el la pantalona poŝo pezan arĝentan cigaredujon, malfermis kaj proponis al mi.

— Fumu, princo, mi petas.

Fumi mi ne deziris, sed rifuzi estus sentakte. Mi prenis, ankaŭ li prenis; kaŝinte la cigaredujon, li proponis al mi fajron. Ekfumis mem. Liaj fingroj tremetis. Li alŝovis la cindrujon — pli proksime al mi, ol al si.

— Ĉu bonfartas princino Elizabeta Nikolavna? — subite demandis li.

— Dankon, Siro, bone, danke al dio.

— Kaj la filino... Paŭlinjo, se mi ne eraras?

— Vi ne eraras, Siro. Mi estas bonstata.

— Ĉu vi ankoraŭ ne informis ilin pri via reveno el Tifliso?

— Mi ne sukcesis, Siro.

— Eble, dume ne necesas por ajna okazo... A! — kun ĉagreno pri si mem li svingis per la mano kun la cigaredo kaj rompis la frazon. — Tio estas ne mia afero. Kiel pli bone atingi sukceson, pensu vi, profesiuloj, — li silentetis. — Mi proponis, ke vi, princo, estru la enketon, pro kelkaj rezonoj, mi ilin malkovros iom pli poste. Kaj dume...

Li profunde enspiris fumon, penseme rigardante al mia vizaĝo per konveksaj, tristaj okuloj. Tra luma konuso super la tableto, dormeme ŝanĝante formojn, vojaĝis fumaj ameboj.

— Diru, princo. Vi ja estas komunisto?

— Mi havas tian honoron, Siro.

— Ĉu donas via kredo al vi kontentecon?

— Jes.

— Ĉu ĝi donas al vi fortojn por vivo?

— Donas, Siro.

— Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?

— Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera rilate de la propra persono, homo ankoraŭ ne meritas nomon de homo, li estas nur treege ruza kaj tre vorema besto. Eĉ pli, ju pli multenombraj estas kredoj, des pli diversa kaj riĉa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero — kiel tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo, je via komunismo aŭ je ankoraŭ io sublimas vin, donas fortojn tutanime donaci kaj pardoni — estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni — nur groŝon kostas via dio, via popolo, via komunismo.

— Jes, digne. Ĉu ne tro ĝenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en kio, propre, konsistas via instruo?

Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsuĉiĝi al la cigaredo, poste nehaste forskui en la cindrujon neĝblankan cindron.

— Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto...

— Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo — tio sufiĉas. Rezonadoj de teologoj min ĉiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio; sed en ĉiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj plej gravaj vortoj. Mi aŭskultas, princo.

Mi ankoraŭ prokrastis, serĉante vortojn. Li rigardis kuraĝige.

— Ĉiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane — tiel laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, ĉiuj ĝiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikiĝo de tiuj normoj tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikiĝo de la animala regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laŭ volo de la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Ĝuste pro tio iĝis necese apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj aŭtoritatoj, kuŝantaj kvazaŭ ekster la specio Homo Sapiens, kvazaŭ super ĝi. Kaj tamen, kiom ajn estu aŭtoritata tiu aŭ alia dieca fonto de alvokoj al bonkoreco kaj kompato, ĉiam troveblis homoj, por kiuj tiuj alvokoj estis nura vana sono, rita ludo. Aliflanke, ĉiam troveblis homoj, kiuj bezonis nek sanktigon, nek ritigon de etiko; en sia simpleco ili entute ne povas konduti maletike, ili organe abomenas trompon, por ili fia kaj fremda estas perforto... Kaj tio, kaj alio estas ludo de genoj. Unu homo estas talenta en violonludado, alia — en malkovrado de sekretoj de atomaj nukleoj, tria — en trompado, kvara — en bonfarado. Sed nur per la kvaraj plene riveliĝas genetike programita strebo de la specio konservi sin. Ni estas konvinkitaj, ke ĉiuj kreintoj de etikaj religioj, inklude la mondajn — budaismon, kristismon, islamon — apartenis al tiuj kvaraj. Ja, esence, iliaj postuloj redukteblas al unu integra postulato: bono por proksimulo estas super la mia. Ĉar «mi», «mia» signifas individuajn, egoismajn ambiciojn, kaj «proksimulo», ajna, tutegale kiu, personigas la specion Homo. Diverĝoj komenciĝas jam sur rita nivelo, tie, kie tiun ĉi bazan biologian dogmon necesas enskribi en kuntekston de konkreta civilizo, konkreta socia strukturo. Sed malfeliĉo de la etikaj religioj estis en tio, ke ili, por firmiĝi kaj konkeri amasojn, devis tiel aŭ alie kunfandiĝi kun aparato de perforto — ŝtato, kaj komencante inkludi en siajn ordonojn postulojn de perforto, en tiu aŭ alia grado transformiĝis en sian malon. Ĉiu religio strebis iĝi ŝtata, ĉar en tiu situacio ĉiuj ĝiaj malamikoj iĝis malamikoj de la ŝtato kun ĝia potenca aparato de premado, armeo kaj kaŝesplorado. Sed en tiu sama situacio ĉiujn malamikojn de la ŝtato la religio devis deklari siaj malamikoj — kaj okazis nekorektebla etika rompo. Tion bone konfirmas tio, ke ju pli poste aperis religio, tio estas, ju pli evoluintaj, rigidaj kaj fortaj ŝtataj strukturoj ekzistis en la mondo en la momento de ĝia apero — des plian ŝtatecon demonstras la religio. De la sufiĉe fremda al ŝtato budaismo, tra la kristismo, pretendinta al supereco super mondaj cezaroj, al la islamo, kreinta tutan vicon da rektaj teokratioj.

— Tre logike, — diris la imperiestro. Li aŭskultis atente, iom ŝoviĝinte antaŭen kaj ne movante atentan rigardon for de mia vizaĝo. Malvigle fumis la forgesitaj cigaredoj.

— Ni plene rezignis ajnan ritaron. Ni tute ne strebas al organizita interagado kun monda potenco. Ni apelas, esence, nur al tiuj, kiujn mi nomis la kvaraj — al homoj kun etika dominanto en la konduto. Ilia vivo dum ĉiuj tempoj estis malfacila, ĝi restas malfacila ankaŭ nun. Ili tute neintence ricevas por si la unuan baton en ajnaj sociaj skuoj, ĝis la fino penante stari inter tiuj, kiuj strebas buĉi unuj la aliajn — kaj tial, nemalofte, ilin buĉas kaj unuj kaj la aliaj. Ili ofte aspektas kaj montriĝas malpli fortaj en ĉiutagaj peripetioj... Ni kolektas ilin, armas per scioj, klarigas al ili ilian rolon en vivo de la specio, hardas kapablon manifesti abstraktan bonkorecon de sentoj en konkreta bonkoreco de konduto. Ni ankaŭ penas faciligi kaj fari honora similiĝon al tiuj homoj por tiuj, kiuj ne havas klare esprimitan etikan dominanton, sed pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj inklinas al ĝi. Tio estas nemalmulte.

— Pri kio do okupiĝas viaj... mi jam ne scias, kiel diri... teoriistoj?

— Ho, por ili sufiĉas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli gravas» — tio estas simple. Simple ankaŭ estas realigi tiujn vortojn, kiam vi kaj la proksimulo estas sur neloĝata insulo. Sed en nia vanta mondo, kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, ĉiuhore antaŭ homo ekstaras problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en taskoj pri pluraj korpoj.

— Ĉu ankaŭ tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?

— Regulojn — neniaokaze, Siro. Sed psiĥologiajn rekomendojn — sendube. Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj... sed mi ne kompetentas pri tio, Siro, mi petas pardoni.

— Bone, — li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de cindro, jam kurbiĝintan sub propra pezo. — Mi iel preterlasis... Ja la komunismo komenciĝis kiel ekonomika teorio.

— Ho! — mi neglekte svingis la manon. — Eŭropo, freneziĝinta de riĉeco! Ŝajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj vaporkaldronoj kaj milionaj havaĵoj! «Batas horo de kapitalisma propraĵo. Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran ideon de komunigo de propraĵo kaj leviĝis al la ideo de komunigo de interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.

— Lenin... — singarde, kvazaŭ gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.

— Jes.

— Komunigo de interesoj — tio sonas iel... timige dubsence.

— Pardonu, Siro, sed eĉ vorto «arkanĝelo» iĝas insulta, kiam ĝin prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al ĉiuj altrudu unu komunan intereson, sed pri tio, ke ĉiu individua intereso atentu interesojn de ĉirkaŭantoj kaj, aliflanke, ke ĉiu individua intereso, tuta ilia spektro, estu egale grava kaj estiminda por ĉiuj. Tio estas idealo, certe... kiel ĉiu religia idealo.

— En junaĝo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo, ili ne interesis min, ne absorbis.

Mi silentis iom.

— Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo ŝajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas ĉiujn asojn.

— Eble, — la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. — En aliaj cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj vi komprenos, kial mi tiel interesiĝas pri tio. Diru al mi jen kion. Ĉu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn ĝi povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi ŝajnas, ne havas?

— Via cara moŝto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per tio, ke ĝiaj dogmoj apogiĝas je iu sankta aŭtoritato, je iu nefindirita vero, kiu, esence, ĝuste estas objekto de la kredo — kaj ĉiuj ceteraj ordonoj tute materiisme sekvas el ĝi. Sankta aŭtoritato por ni estas la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio, ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis tion per kometoj sur ĉieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaŭ por ili estas tutegale, ĉu naskiĝos sekva generacio aŭ ne. Malestimo al homoj kuŝas en fundamento de tia konduto — subkonscie enradikiĝinta, speciale, ankaŭ pro tio, ke ĉiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke tiu ĉi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj eĉ abomene. Tio, kion mi rakontis antaŭe, estis de racio — kaj jen tio mallonga kaj ĉefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, ĉiu mia konscia ago devas porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aŭ senpensa memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble plej bone mian aferon. Do, ĉiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze — homoj por mia sukceso.

— Digna kredo, — diris la imperiestro, — mi povus, tamen, disputi pri la peka formikejo kiel supera valoro — sed disputo pri vereco de nepruveblaj veraĵoj... aŭ ni diru eĉ tiel — egale pruveblaj veraĵoj, estas okupiĝo por koleraj stultuloj, serĉantaj pretekston por interbatado.

— Vere tiel.

— Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis... ĉio ŝajnas tiel natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.

— Mi estus feliĉa, via cara moŝto, — diris mi. — Sed mi timas, ke por Rusia caro tio estas nepermeseble formala.

Li denove subridetis.

— Mi multe aŭdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj kaj treege fidindaj laborantoj. Mi ĝojas vidi, ke influo de via konfesio ade kreskas, ĉar ĝia bona influo al ĉiuj sferoj de vivo de la lando estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio estas la afero...

Liaj okuloj malleviĝis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte, li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis ĝin al mi. Mi negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la cigaredujon kaj formetis ĝin.

— Ivano Volfoviĉ jam diris al vi, ke en la rondon de la suspektatoj ekde la komenco trafis nur kvar homoj. Unu estus tuj ekskludita. Du aliaj estas jam trovitaj, pridemanditaj kaj liberigitaj: estas evidente, ke ili ne estas kulpaj. Kelkaj strangaĵoj, kiel oni al mi diris, estis rimarkitaj antaŭ nelonge de la katastrofo en konduto de la kvara... vidu, kia koincido — en mia kalkulo, samkiel en la via, li estas kvara. Kaj tiu kvara malaperis.

— Kiel malaperis?

— Li estas nenie. Lin oni trovis nek en laborejo, nek hejme, nek en klubo... Li ne forveturis el Tjuratamo. Kaj, ŝajnas, li ne estas en Tjuratamo. Kaj li... li estas komunisto, Aleksandro Lvoviĉ. Via kamarado.

Mi kunplektis la fingrojn.

— Nun mi komprenas.

— Mi proponas al vi, ĝuste al vi, okupiĝi pri tiu afero, ĉar al mi ŝajnas, ke vi plej bone povos kompreni psiĥologion de tiu homo, analizi liajn ligojn, imagi motivojn... Dio scias, kion ankoraŭ. Sed ĝuste tial mi donas al vi ankaŭ rajton tuj rezigni la aferon. Neniuj mallaŭdoj sekvos. Revenu al Kartvelio, revenu hejmen, kien vi volas, vi meritas ripozon. Se la konscienco ne permesas al vi estri la enketon, kie la ĉefa suspektato tuj iĝis ano de via konfesio...

— Permesas, — iom pli akre, ol mi volis, diris mi. — Eĉ pli, mi devas esplori tion. Ĉi tie estas io stranga. Mi ne kredas, ke komunisto povus atenci la princon-heredonton... eĉ simple homon! Mi ekokupiĝas.

— Mi dankas vin, — diris la imperiestro kaj ekstaris. Mi tuj eksaltis. — Kiel orfiĝinta patro dankas, — li silentis iom. — Pro la Tarbagataja afero, atentante antaŭajn meritojn, la ministro prezentis vin al ordeno de sankta Andreo Unuevokita. Dumon la ordono jam trapasis, kaj ĝi estas jam sur mia tablo.

— Tio estas nemeritita honoro por mi, — decideme diris mi. — La unua kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la unuaj — caro Petro... — mi permesis al mi iomete rideti. — Ĉiuj miaj antaŭaj, kaj eĉ estontaj meritoj estas apenaŭ kompareblaj kun agoj de Petro la Granda.

— Kiu scias, — ĵetis la imperiestro. — Sed mi atendos subskribi la ordonon ĝis fino de tiu ĉi enketo. — Li afekte prokrastis. — Por ne foratentigi vin per ceremonio de dekoraciado... Kaj nun — Dio estu kun vi, princo. Iru.

3

Estis ĉirkaŭ la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris sin, kaj turniĝis la kapo — preskaŭ sendorma gaja antaŭa nokto, Ĝvari kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj aĥaŝeno; kaj poste, spasmimpete, kvazaŭ iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion, denove MŜS kaj tiu stranga aŭdienco... Kiom da ĉio lokiĝis en unu tagnokto!

Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.

En ĝi estis io stranga.

Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvaĵo estis malvarmiĝanta ĝis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruliĝante, mi malgraŭ ĉio elfumis ankoraŭ unu cigaredon. Trinkaĉante, mi obtuze kontemplis, kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestaĵo jam sekiĝis, pro la kafo mi finfine varmiĝis tute.

Vata silento ŝvelis en la kabineto. Eĉ la pluvo ĉesis kaj el la placo, de la fenestro, ne aŭdiĝis eĉ sono.

Stanjo, verŝajne, jam dormas. Se nur ŝi ne suferas, kompatinda, pro sendormeco denove. Tamen, apenaŭ, ja ŝi hodiaŭ tiel laciĝis. Min oni kvazaŭ denove ĵetis en bolaĵon: antaŭ la elturmentitaj, trosekiĝintaj okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo de suda vespero ŝi movas la fingron laŭ la ĉerizaj, iomete ŝvelintaj lipoj: ĉu vi deziras ĉi tien? La telegramo jam kuŝis en la ĉifrilo — sed mi pensis, ke estas tuta nokto antaŭe. Jen ĝi, tiu nokto. Verda tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horloĝo egalmezure transflugadis de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.

Kaj Liza dormas, certe.

Aŭ mi nenion komprenas, kaj ŝi, jam delonge kompreninte ĉion, solece kuŝas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta ne ŝin?

Mi eĉ timas telefoni matene.

Jen ĝi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la manplatoj la tablon. La sono estis nenature laŭta.

Kaj Paŭlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje mi kaj Liza kaptis ŝin je tio, klarigis, admonis — ne, ĉio vanas.

Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Ĉu mi veturu hejmen tuj? Ĉi tie estas proksime. Eble, ili ĝojos.

Ja tutegale ĝis la mateno labori ne eblas.

Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto iĝis murdinto. Mi ne kredas. Ĉi tie estas io stranga.

Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute kontraŭ ĉiaj atendoj, raŭketa voĉo de Kurakin tuj respondis:

— Mi aŭskultas.

— Teodoro Vikentiĉ, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun ĉi tie...

— Aleksandro Lvoviĉ! Kiel do ne atendis, ĉu Lamsdorf ne diris al vi? Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis kaj diris, ke vi estos tre baldaŭ, kaj ke mi nepre estos necesa al vi. Dormu, diris, se estos tre necese, ĉe la tablo.

— Kaj ĉu vi dormis?

— Ĵus dormetis dum horo, — li tuse purigis la gorĝon.

— Bonege. Venu al mi.

Post minuto mia anstataŭanto jam eniris en la kabineton; la vizaĝo estis vigla, kvazaŭ li ne dormis ĵus, kurbiĝinte en oficeja brakseĝo — kiu diris, ke servuto estas abolita?

La uniformo estis kvazaŭ ĵus el sub gladilo, estis agrable rigardi. Ne tiel, kiel ĉe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare ekridis.

— Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.

— Tamen tiel por ĉiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.

— Do, vi prenis la aferon, Volfoviĉ diris, ke tio estis ankoraŭ ne decidita.

— Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikentiĉ, vi laciĝos stari. Des pli en tia tempo. Ĉu vi parolis kun la ŝtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?

— Plurfoje.

— Ĉu ili finis kolektadon de fragmentoj?

— En momento de la lasta interparolo — tio estis je la dudek unua kaj nul du...

Ĝuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis malleviĝantaj en la salonon.

— ...ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje necesas laŭlitere kribri. Kaj tie ankoraŭ estas riveretoj, marĉoj...

— Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas paŝi. Morgaŭ matene necesas komunikiĝi kun iu el projektestroj kaj ekscii takte: ĉu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu, almenaŭ unu ŝanco el miliono — eble io subite forbrulis tie, trovarmiĝis, malkontaktiĝis...

— Lamsdorf jam komunikiĝis. Profesoro Efraimson el la katedro de gravitmeĥaniko ĵuris, ke tio estas absolute ekskludenda.

— Sciencistaj kapoj estas saĝaj, Teodoro Vikentiĉ, sed kvadrataj. Ĉi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikiĝos kun la Kramatora gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale. Plue. Necesas sendi unu aŭ du niajn ekspertojn por skrupula esploro de la fragmentoj. Ili trovu restaĵojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel konstruita? Se ili tiujn restaĵojn tute ne trovos, ili almenaŭ kalkulu, kian karakteron havis la eksplodo, kian forton... Kaj — urĝe! Kaj ĉiujn fragmentojn — al ni, ĉi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne unu kaj ne du fojojn.

— Komprenite.

— Morgaŭ mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis, mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed ĉio ĉi estas «difektita telefono».

— Kiun vi volus preni?

Mi silentis iom.

— Tute mi stultiĝis en la sudo. Jungas ĉaron antaŭ ĉevalo. Ni skizu rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu. Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstataŭanto, kaj plu estos tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Ĝenerala gvidado, tiel ni diru. Grupo «Az»: ekspertoj, cerba centro. Fakulo pri gravitmeĥaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj... jen kio ankoraŭ. Fakulo pri ŝanĝitaj statoj de psiĥo.

La brovoj de Kurakin iomete tremeris.

— Kio estas tio?

— Verdire, mi mem ne tre bone scias. Serĉu inter kuracistoj-narkologoj, eble... Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen! Tio estas eĉ pli bona.

— Komprenite, — kun dubo diris Kurakin.

— Tri homoj. Grupo «Buki» — ni diru, ankaŭ tri homoj. Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi» — ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas, ke por ni oni aranĝos «liberan vojon», donos ĉiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj. Kaj grupo «Dobro» — ni diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn ŝultrojn falos, okaze de bezono, perforta interagado kun kontraŭulo.

Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj mi ĉiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo, pri la senco de ilia agado. Ja scias mi — kun pistolo en la manoj, sub kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.

— Prilaboru la liston laŭnome, Teodoro Vikentiĉ. Kaj mi rigardos. Ĉu horo al vi sufiĉos?

— Mi provos.

— Provu. Mi estos ĉi tie.

— Permesu foriri.

— Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalaĵoj.

La pordo malfermiĝis post li, kaj denove kvazaŭ oni ŝovis en ĉiun orelon po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo — io pulsis ĉu en la nuko, ĉu en la verto. Plej verŝajne, en ambaŭ. Malantaŭ la fenestroj ne heliĝis, kvankam jam proksimiĝis la kvara horo. Kiel ofte okazas, anstataŭ blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.

Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaŭ. Simple ekscii, kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri ŝi mi maltrankvilis pli, ŝi povus malvarmumi en la flughaveno.

Kion mi tiam diraĉis al la caro, pri malfacilaĵoj, kiujn suferas matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj korpoj.

Ne, je tiu horo telefoni hejmen — ĉu en tiun, ĉu en la alian — estas nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole — ja tie sendube iu ne dormas.

Tie oni vere ne dormis, eĉ pli, estis atendantaj telefonvokon el la ĉefurbo. Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis ĉesigita je la dudek tria kaj kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde — pluvas, la grundo malsekiĝis, marĉoj ŝvelis. Ĉio, kion oni sukcesis trovi, kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio kaj sur la ŝtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem eĉ ne penis iel analizi la trovaĵojn, timante ion preterlasi aŭ neintence ŝanĝi. Mi aprobis kaj diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.

Jes, mi preskaŭ forgesis. Tio estas — tute forgesis: komence pensis, sed poste forgesis en vanto — kaj estas kompreneble, kial. Pri laborkapablo de tiu ĉi versio mi ne kredis. Sed por purigi la konsciencon mi decidis ellabori ĝin ĝis la fino. Kiu scias...

Mi telefonis al la ĉifra fako — tie oni deĵoras tutan tagnokton, ne tiel, kiel hejme.

Tamen, la hejmo havas aliajn avantaĝojn.

— Trubeckoj parolas.

Tie oni jam sciis, kion tio signifas.

— Al Vaŝingtona ataŝeo Karavajĉuk. «Strikte sekrete. Urĝe. Penu, kiel per oficialaj kanaloj, tiel per aliaj atingeblaj al vi rimedoj ekscii, ĉu ne okazis iam, speciale lastatempe, penoj de diversioj aŭ terorismaj agoj en sfero de Nordamerika parto de la projekto "Ares-97". Ĉu ne havas FBI informojn pri preparataj nun aŭ preventitaj antaŭe similspecaj agoj. La motivo ne estas kamuflata: MŜS de Rusio lige kun la katastrofo de gravitavio "Carido" prilaboras version, laŭ kiu iuj fortoj rezistas al realigo de la tuta projekto. Centro». Senprokraste ĉifru kaj sendu.

Ankaŭ tio dume estas finita.

Kial do mi havas tian strangan senton pri la afero? Blinda konvinkiteco pri tio, ke kunbatalanto ne kapablas je krimo — tio estas, certe, liriko; kvankam ankaŭ ĝin ne indas neglekti, sed opinii, ke homo, iam votinta «per ĉiu sia penso kaj ago laŭ fortoj kaj scioj strebi al plia gloro de la homa gento», povas murdi, nurnure freneziĝinte — tio estas tro. Sed estis ankoraŭ io... Kiel diris la caro? «Strangaĵoj estis rimarkitaj en lia konduto antaŭ nelonge de la katastrofo». Jen. Kiaj strangaĵoj? Kial Lamsdorf nenion diris? Ah, stulte, estas bone, ke li nenion diris, necesas flugi kaj esplori memstare. Ankoraŭ kvar horojn necesas atendi. Ekzistas nenio pli malbona, ol atendado. Kaj kio estas la plej ofenda kaj peza: nun mankas okupiĝo, kaj kiam venos la mateno, mi devos disŝiriĝi: kaj Liza, kaj Stanjo, kaj Tjuratamo, kaj Lodejnoe Pole...

La pordo malfermiĝis, kaj enkuris, svingante paperan folieton, ĝoja Kurakin.

— Estas tia fakulo! — kriis li, grandpaŝe irante al la tablo. Li eksidis, ĵetis la kruron sur la kruron, kaj sendis al mi laŭ la tablo la folion kun vicoj de nomoj. — Estas eĉ strange, ke ni ne tuj komprenis. Pro sendormeco, ne alie. Mi komence eĉ ofendiĝis — jen neplenumebla ordono, pensis. Iru nesciate kien. Sed ja kompo ĉion memoras. Voldemaro Kruus, ĉu vi memoras? Li malblokis memoron al amneziuloj, kiuj estis en la afero «Zombioj».

Certe mi memoris. Vere estas strange, ke ni ne rememoris tuj. Ankoraŭ ne eniris laboran reĝimon. Kruus estas brila psiĥologo.

— Estas alia afero, — Kurakin ŝanĝis la tonon, — mi ne komprenas, por kio tio al vi necesas... en tiu ĉi okazo. Jen la listo, rigardu.

— Mi jam rigardas, — respondis mi, legante la nomojn. — Jes, «Az» — bonege... a ha...

Kurakin evidente estis kontenta pri si. Li sukcesis je kvaronhoro antaŭ la tempolimo.

— «Buki» — mi konsentas. Brave, Teodoro Vikentiĉ.

Li floris. De dormema ŝveleco de liaj vangoj, kiun mi rimarkis antaŭ horo, ne restis eĉ spuro.

— «Vedi» — mi konsentas. Bonegaj knaboj. «Dobro»... stop'. Ĉu Tarasov?!

— Kaj kio? — konfuziĝis Kurakin. Mi levis la vizaĝon de la listo. Nur tiaj eraroj al ni ne sufiĉis en la komenco mem. Mi treege ne deziris mallaŭdi tiun, kiun antaŭ minuto mi laŭmerite laŭdis, sed...

— Li ja estas budaisto!

La majoro silentis, svingante okulharojn. Ŝajne, li ankoraŭ ne komprenis.

— Kiu donis al vi rajton, majoro Kurakin, meti homon en situacion, en kiu preskaŭ nepre li devos elekti inter devo al lia kredo kaj devo al la afero kaj kamaradoj? Ĉu vi ne komprenas, kian psiĥan traŭmon tio povas kaŭzi?

Kurakin sub miaj okuloj estis ruĝiĝanta, kiel kuirata kankro.

— Mi eĉ ne parolas pri interesoj de la afero. Tarasov estas bonega detektivo, sen disputoj, sed okaze de pafa kontakto kun ebla kontraŭulo li tute povas fuŝi.

Eĉ la frunto de la kompatindulo ŝvitiĝis. Kaj la okuloj tuj estingiĝis kaj iĝis, kiel de morta fiŝo.

— Mi kulpas, sinjoro kolonelo, — senespere diris li.

— Tiaj bagateloj povas multe kosti. Sed li estas bona kandidato, ni movu lin al «Vedi». Kaj anstataŭ li ni metu, ekzemple, Venĉjon Libkin. Mi lin memoras laŭ Tarbagatajo. Li estas bonega batalanto.

— Li ferias, — mallaŭte diris Kurakin.

Mi levetis mian sekiĝintan tropikan jakon kaj svingis ĝiajn manikojn, kiel flugilojn.

— Verdire ankaŭ mi ferias... Nu, ne gravas. Estu iu alia, rigardu vi mem. Venĉjo ja laciĝis.

Mi residiĝis, apogis la zumantan kapon per ambaŭ pugnoj kaj eklegis plu.

La liston finis Ramilo Raĥĉiev, kaj mi denove ridetis. Aŭ per tio la majoro volis plezurigi min, aŭ la knabo jam hieraŭ, aŭdinte, ke la aferon oni donas al mi, anticipe petis, ke oni direktu lin al mi. Li penis ĉie esti proksima al mi, kaj, sincere dirante, mi mem havis al la juna krimea tataro ion similan al patraj sentoj. Kun la patro de Ramilo, fama oceanologo Fazilo Raĥĉiev, mi konatiĝis antaŭ ok jaroj; la cirkonstancoj de la konatiĝo ne tre helpis al amikeco, iu el ŝipanaro de sciencesplora marŝipo «Vitjazj», uzante tion, ke scienco ne havas limojn kaj la ŝipo vizitas diversajn havenojn, sendis sur ĝi spionajn informojn por, kiel ni rapide sukcesis trovi, Irana speciala servo — kaj, kiam ni kaptis la malamikon ĉe la vosto, li lerte kaj sukcese penis suspektigi nin pri Raĥĉiev, ĉar li estis la sola islamano sur la ŝipo. Sed mi ne trompiĝis, kaj mi kaj Fazilo amikiĝis, kaj mi iĝis dezirata gasto en lia domo, en krimea vilaĝeto Otuzo.

Rave kaj reve ridetante al la paperfolio, mi pendigis la kapon inter la pugnoj. Dum sinsekvaj tri someroj mi kun Liza kaj Paŭlinjo gastis ĉe ili, luis duĉambran someran dometon kun verando je duonversto de la maro, en komfortega Otuza valo, apud Karadago mem. Kiel dolĉe estis veturi al kutima, rapide iĝinta parenca loko — ruliĝi laŭ ŝoseo de Simferopolo tra Karasu-bazar al Feodosio, post Uzun-Sirt turniĝi maldekstren... kaj sur ĉiu vojkruciĝo trabakitaj de la suno krimeaj tataroj rekte el malfermitaj pakaĵujoj de siaj aŭtoj interrompante unu alian proponadas glacie malvarman kumison kaj aromajn mielajn melonojn. La maro estas mirakla, la naturo mirinde belas; sur remboateto ni navigis kun jelpanta pro ekstazo Paŭlinjo al Satana Pordego, en ora tagiĝa aŭreolo ni grimpis sur Karadagon, al rokoj-Reĝoj, por renkonti kviete emergantan el malantaŭ Kiik-Altam sunan diskon, banis nin en Karadagaj golfetoj ĝis langvoro... kaj, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, forkuradis kun Liza malantaŭ Mielan rokon, situantan je du paŝoj de la vilaĝo, sed jam en sovaĝa, scita stepo, kaj rekte sub steloj, odorantaj je seka absinto, junece amoris nin. Kaj matene Paŭlino-dikulino, arogantulino — tiutempe ŝi vere estis, mole dirante, diketa, kvankam nun ŝi longiĝis, kiel vimeno — ŝteliris al la mastra domo por subrigardi, kiel la fama oceanologo, sterninte sub la genuojn tapiŝeton kaj turniĝinte per la vizaĝo al sud-oriento, ĉirkaŭglatigante la mallarĝan barbon, ion sensone parolas kaj de tempo al tempo klinas sin; kaj, reveninte, ŝi montris terurajn okulojn kaj per tondrelaŭta flustro rakontis: «Kaj poste li faras, ĉu vi scias kiel? Li faras jen kiel! Kaj poste jen tiel per la frunto — bum! Tute ne kiel ni! Kaj per la lipoj ĉiam bu-bu-bu! bu-bu-bu! Tiel bele! Paĉjo, se mi jam estas baptita, ĉu mi rajtas iĝi islamanino?» — «Panjon demandu». — «Panjo?» — «Ne rajtas» — «Oj, kiel domaĝe! Nu kial ne eblas samtempe kaj tio, kaj tio, kaj tio?!» Kaj vespere ni dum horoj sidadis ĉe longa tablo de la mastra domo, sub vinberaj arkaĵoj — «iomete manĝis»; Roza Raĥĉieva rakontis pri sekretoj de tatara kuirarto, Liza — pri tiuj de la rusa kaj balta; Fazilo rakontadis pri maroj, mi — pri spionoj, kaj finanta lernejon, rapida kaj forta, kiel pantero, Ramilo aŭskultis, pensis, kaj elektis min heroo. Kiel do li estis feliĉa, kiam, fininte la superan militan lernejon, li trafis al Peterburgo, apud min.

Kaj post longa vespermanĝo, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, mi kaj Liza forkuradis bani nin en luna vojeto, kaj rekte sur fama Karadaga ŝtonetaro, aŭ eĉ en akvo...

— Sinjoro kolonelo!

Kurakin singarde tuŝis min ĉe la ŝultro. Mi tremeris; kaj ĝuste tiam mia kapo finfine falis inter la disiĝintaj pugnoj.

— Ha? Kio?

— Sinjoro kolonelo, vekiĝu!

4

— Lizanjo, bonan matenon!

— Saĉjo, kara! Saluton! De kie vi?

Pro faciliĝo eĉ miaj genuoj moliĝis. Mi sidiĝis sur la tablon, sentante, ke la lipoj per si mem komencas rideti. La voĉeto estis proksima, ĝojigita, kvieta. Ĉio estas bona.

— Imagu, mi estas ĉi tie. Sed ne por longe.

— Ĉu io okazis?

Kaj ŝi ekmalkvietiĝis tute parence. Ne foriĝante, sed proksimiĝante.

— Ja ne, bagateloj. Mi alkuros hejmen por horo. Eble, vi ne iros al la universitato hodiaŭ... aŭ almenaŭ prokrastos?

Somere Liza konsultigis abiturientojn pri eŭropaj lingvoj en la universitato. Dum cetera jaro ŝi instruis samtie. Estas kaj bona okupiĝo, kaj ioma aldona mono. Ne ekzistas superflua mono.

— Mi penos. Mi tuj telefonos al la katedro.

Kaj faris neniun superfluan demandon, saĝulino mia.

— Kiel estas Paŭlinjo?

— Ĉio estas bona. Ŝi novan fabelon verkas! Tiujn, kiuj scipovis pensi nur pri manĝaĵo, atakis giganto-manĝegulo...

— Fajne! Oĥ, bone, kial ni telefone... Mi kuras!

— Ĉu vi estas malsata?

— Mi ne scias. Eble jes.

— Mi tuj ordonos. Mi atendas!

Kutime mi iradis hejmen perpiede. Monumentaj lokoj, spirantaj per norde diskreta imperia digno; el ĉiuj urboj, kiujn mi vidis, tian aŭreolon emanas nur Peterburgo kaj Stokholmo. Tra Palaca placo, sub fenestroj de «restadejo de la rusa car'», kiel skribis iam Aleksandro Sergeiĉ, kaj por elekto: aŭ trans ponton al la Universitato kaj Belarta Akademio, aŭ laŭ kajo preter la leonoj al Sinodo, aŭ tra Admiraleja ĝardeneto kaj Senata placo, kaj poste same trans ponton, ĉi-okaze la Nikolaan. Poste, frapetinte per la mano la postamenton de meditema Kruzenŝterno, iomete plu laŭ pompa kajo kaj dekstren, al negranda, prizorgata palaceto en Deksesa linio. Sed nun mankis tempo, kaj mi vokis aŭton.

Brakuminte ŝin, mi ne povis deŝiriĝi. Ŝi estis hela, freŝa, tenera, kaj eĉ anguloza ligna kruceto el sub ŝia ĥalateto pikis mian bruston parence. Ŝi kaŝis sian vizaĝon sur mia brusto kaj staris trankvile; kaj pensis, verŝajne, pri kompatindaj abiturientoj, kiuj venos je difinita horo kaj kun incito ekscios, ke la leciono estas movita al tagmezo. Mi aŭdis, kiel batas ŝia koro, kaj mem perdis spiron. Glitis per la mano laŭ ŝia fleksebla dorso, poste pli malsupre, alpremante ŝian korpon al la mia. La ekscitiĝo de tiu sovaĝa tagnokto montriĝis en ĉio; Liza, obeeme alpremiĝinte per la femuroj, iom kliniĝis malantaŭen, levis la rozkoloriĝintan vizaĝon, rigardante en miajn okulojn, kaj kun petoleme afektita mirego demandis:

— Oj, kio tie estas tia akra?

Pro la frumatena bruo el la pordo de la koridoreto, kondukanta en la infanĉambron, eltiriĝis Paŭlinjo, kaj, dum momento kompreninte la situacion, kun jelpo ruliĝis laŭ la ŝtuparo al ni. Baldaŭ ŝi la panjon atingos per alto. Ŝi vaste dismetis maldikajn braketojn kaj kaptis en brakumon nin ambaŭ. Ŝi ekde frua infaneco tre ŝatis, kiel ni brakumas nin, kaj ĉiam strebis aliĝi. Eĉ foje ŝi mem komencis gvidi: «Nu, kial vi sidas kiel gefratoj? Ek, brakumu vin! Kisu!» Kaj kiam ni, ridetante, kuntuŝis niajn lipojn, ŝi ravite kaj rabe ekjelpis, saltis sur niajn genuojn, per unu brako brakumis je la kolo min, per la alia — la panjon, kaj ŝovis sian vizaĝeton al ni, por kisiĝi triope.

— Paĉjo alveturis! Patreto! Nia amata! Kaj mi ne sukcesis verki la fabelon! Kaj ĉu vi jam ripozis?

— Jes, Paŭlinjo, — respondis mi. — Mi jam ripozis.

— Bonege, panjo, ĉu? Kiel rapide.

— Ĉu necesas longe, se oni scipovas, — diris Liza. Ŝi havis feliĉan vizaĝon. Ŝi leviĝis sur la piedpintoj kaj kisis mian nerazitan mentonon.

5

Zumo. Zumo. Zumo. Ankoraŭ zumo. Ĉu ŝi sukcesis ien foriri? Malklara nebulo de centoj da obtuzigitaj interparoloj kaj centoj da skrapantaj paŝoj pendis en grandega halo, de tempo al tempo ĝin trapenetris sibla voĉo de laŭtparoliloj, anoncantaj flugojn. Senemocia doktoro Kruus, tenante en longa mano diskretan valizeton, staris iom malproksime, kaj ofte rigardis la horloĝon. Ne, ĝis la enŝipiĝo restis ankoraŭ ok minutoj. Klimov kaj Grigoroviĉ el grupo «Vedi», pasie gestante, ion pruvadis unu al la alia, sidante rekte sur ŝtuparo, kondukanta al la dua etaĝo.

Klako.

— Stanjo, ha lo! Bonan matenon!

— Saĉjo! — la voĉo estis turmentita, malsana. — Ho dio, nu ne eblas ja tiel! Mi tutan nokton ne dormis, atendis, kiam vi telefonos...

Jen al vi.

— Kaj mi, male, timis veki vin, pensis, ke vi ripozas.

— Jes, ja, ripozis, kredu min. Eĉ al malamiko mi tion ne dezirus. Kie vi estas?

— En flughaveno. Ni nun forflugas por aferoj.

— Ĉu por longe?

— Precize mi ne scias. Por kelkaj tagoj, ne pli.

— Ĉu vi sukcesis dormi?

— Jes, certe.

— Ĉu hejmen vi alkuris? — la demandoj estas zorgemaj, sed la tono estis fremda. «La devon mi plenumas... De l' koro mi forflugas...» Eble, ŝi jam plenumas devon? Kun tia tono eblas respondi nur, ke ĉio estas en ordo.

— Ĉio estas en ordo. Alkuris, certe.

— Ĉu oni vin manĝigis? Ĉu vi alivestiĝis en sekan vestaĵon?

— Ĉio, ĉio estas en ordo. Kiel estas vi?

— Bagateloj.

Tio povus signifi kaj ke la humida vetero denove atakis ŝiajn bronkojn. Kaj ke iu gazeto denove prokrastas pagon, kaj hejme mankas mono. Kaj kion ajn. Tre plursignifa estas vorto «bagateloj», kiam oni prononcas ĝin tiel. Sed pridemandi ŝin pri detaloj estas senutile — ŝi neniuokaze diros. Restas nur senforte divenadi ĝis zumado sub la kranio, aŭ svingi per la mano, tutegale mi nun per nenio povas helpi. Sed se tiel svingi unu fojon, duan fojon, trian — kaj jen proksima homo iĝas fremda. Kaj se divenadi unu fojon, duan, trian — eblas freneziĝi. Vasta elekteblo.

— Stanjo, kiam mi revenos, mi tuj telefonos.

— Telefonu.

— Sciu, mi treege deziris alkuri al vi ĝuste meze de la nokto...

— Kial do vi ne alkuris?

Mi glutis aeron.

— Stanjo, sed vi tiel foriris en la haveno...

— Ordinare mi foriris, per la piedoj. Saĉjo, verŝajne vi jam devas iri, — ŝi kvazaŭ vidis el sia Kamennoostrovskij, ke Kruus denove rigardis la horloĝon, kaj, takte ne rigardante al mia flanko, faris signon al la detektivoj; tiuj leviĝis, Klimov metis sur la ŝultron rimenon de bunta junulara sako kun pentritaj sur ŝvelinta flanko palmoj kaj knabinoj en bankostumoj, Grigoroviĉ, movinte la ŝultrojn, pli oportune lokis sur la dorso eksmodan dorsosakon. Konspirantoj.

Mi ne sciis, kion diri. Pro senhelpeco aperis larmoj.

— Gardu vin, Saĉjo, mi petegas, — obtuze diris Stanjo kaj surmetis la parolilon.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]

Notoj pri la ĉapitro


Dumo

Rusia parlamento.


grafo Palen

Generalo Petro Alekseeviĉ Palen partoprenis murdon de caro Paŭlo I la 11-an de marto 1801.


Karakozov

Dmitrij Vladimiroviĉ Karakozov (1840–1866), rusia revoluciulo, kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866. Estis pendumita.


Pestel

Paŭlo Ivanoviĉ Pestel (1793–1826) estis unu el gvidantoj de t.n. «decembristoj» — nobeloj, kiuj faris kontraŭcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antaŭa caro Aleksandro Pavloviĉ kaj surtroniĝon de Nikolao Pavloviĉ; la ribelo estis sufokita de Nikolao Pavloviĉ, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude Pestel-on) aŭ ekzilitaj en Siberion.


Aleksandro Pavloviĉ

Aleksandro I (1777–1825), rusa imperiestro (1801–1825).


Nikolao Pavloviĉ

Nikolao I (1796–1855), rusa imperiestro (1825–1855), frato de Aleksandro I.


Siro

Afabla alparolo al caro aŭ reĝo.


dio

La vorton «Dio» prononcas kun majusklo veraj kredantoj, kaj kun minusklo — tiuj, por kiuj tio estas nur kutima parolturno. (Rim. de la aŭtoro)


Jungi ĉaron antaŭ ĉevalo

Rusa proverbo, signifanta malĝustan konsekvencon de agoj.


«Az»

Arkaika rusa nomo de «A», unua litero de la cirila alfabeto.


«Buki»

Arkaika rusa nomo de «B», dua litero de la cirila alfabeto.


«Vedi»

Arkaika rusa nomo de «V», tria litero de la cirila alfabeto.


«Dobro»

Arkaika rusa nomo de «D», kvina litero de la cirila alfabeto; krome, la vorto en la rusa signifas «bono».


kompo

Slanga vorto por komputilo.


Karadago

Krimea monto.


Aleksandro Sergeiĉ

Aleksandro Sergeiĉ Puŝkin (1799–1837) — la granda rusa poeto.


la leonoj

Famaj skulptaĵoj en Peterburgo.


Kruzenŝterno

Monumento de fama rusia admiralo Ivano Fjodoroviĉ Kruzenŝtern (1770–1846), sciencisto kaj maresploristo.


Deksesa linio

En Peterburgo domoj estas numerataj ne laŭ stratoj, sed laŭ «linioj»; linio estas unu flanko de strato.


[ Antaŭa ĉapitro ] [ Sekva ĉapitro ] [ Enhavtabelo]