Ĉapitro XII


Mi rekonis ŝin tuj pro talento de la fotisto kaj pro eco de kelkaj vizaĝoj esti rekonitaj sen hezitoj sur ajna, eĉ malbona bildo, ĉar iliaj trajtoj estas ĉizitaj per firma mano de forta impreso, aperinta en specialaj kondiĉoj. Sed tio estis ne malbona bildo. La nekonatino sidis, apoginte sin per la dekstra mano; la maldekstra kuŝis sur la kunigitaj genuoj. Speciala, intima klino de la kapo al la ŝultro estis mildiganta la streĉitecon de la pozo. Sur la junulino estis malhela robo kun punta dekoltaĵo. Fotiĝante, ŝi ridetis, kaj spuro de la rideto restis sur ŝia hela vizaĝo.

Mia ĉefa zorgo estis nun, ke Sinkwright ne rimarku, kien mi rigardas. Rekoninte la junulinon, mi tuj mallevis la rigardon, plu vidante la portreton inter meridianoj kaj paraleloj, kaj ĉesis kompreni vortojn de la navigaciisto. Kunigi la pensojn kun pensoj de Sinkwright eĉ por momento sur tiu ĉi portreto — ŝajnis al mi neelteneble.

Kvankam mi vidis la junulinon nur unufoje, en distanco, kaj ne parolis kun ŝi, — tiu rememoro staris aparte. Ekvidi ŝian portreton inter aĵoj de Guez estis por mi kvazaŭ viva renkontiĝo. La impreso ripetiĝis, sed nun — akre kaj peze; ĝi malnature kuniĝis kun la personeco de Guez. Tiutempe Sinkwright diris:

— De ĉi tie iras fluo; eĉ kun malforta vento ni povas fari...

— De dek ĝis dek du mejlojn, — diris Guez malantaŭ mi. Mi ne aŭdis, kiel li eniris. — Sinkwright, — daŭrigis Guez, — via vaĉo komenciĝis antaŭ kvar minutoj. Iru, mi montros la mapon.

Sinkwright, rekonsciiĝinte, impetis for kaj malaperis.

La vizaĝo de Guez, krudiĝinta pro vento, portis spurojn de la malbone pasigita nokto. Li estis fumanta cigaron. Ne demetante la pluvmantelon kaj ŝovinte sur la nukon la kaskedon, Guez apogis sin per la mano sur la mapo, movante laŭ ĝi la fumantan finon de la cigaro kaj parolante pri signifo de strekoj, ruĝaj linioj, signaloj. Mi komprenis nur, ke li kalkulas esti en Gel-Gju post kvin aŭ ses tagoj. Poste li demetis la ledan mantelon, la kaskedon kaj eksidis, etendinte la piedojn. Mi eksidis per la nuko al la portreto, por eviti hazardan, tiklan por mi, konversacion. Mi sentis, ke mia intereso al Biĉe Seniel ankoraŭ tro viglas, por esti ne rimarkita de tia ruzulo, kiel Guez, — trudiĝema memsugesto, ordinare kondukanta al la rezulto, kiun oni penas eviti.

Rigardo de Guez celis al butonoj de mia veŝto. Li estis malrapide levanta la kapon; renkontiĝinte finfine kun mia rigardo, la ŝipestro, grakinte, komencis froti la okulojn, forpelante per la mano fumon de la cigaro.

— Kiel al vi plaĉas Sinkwright? — diris li, etendante la manon al la tablo — por forskui cindron. Tiam, ne turnante min, mi sciis, ke ĵetinte preteran rigardon al la tablo, li rigardis al la portreto. Tiu distrita rigardo nenion diris al mi. Mi estis konsideranta Guez-on en nova maniero. Li aperis nun sur fono de la kaŝita, subite eltrovita de mi rilato al tiu junulino, kaj pro forta deziro kompreni la esencon de la rilato — sed kompreni sen demandoj — mi atribuadis al lia rigardo al la portreto diversajn signifojn. Kiel ajn estu, evidentiĝis, ke Filatre pravis, kiam rimarkis, ke «konturiĝas intrigo», kaj li ja diris tion. Mi mem, malkovrinte la portreton, estis jam firme, definitive konvinkita, ke la eventoj kondukos al intrigo.

Do, mi respondis la demandon pri Sinkwright:

— Sinkwright, kiel ajna homo de unua tago de vojaĝo, estas homo, simila al ĉiuj: kun brakoj kaj kapo.

— Fia homo, — diris Guez. Lia iom kolera laco malaperis; li estingis la cigarstumpon, subite komencis rideti kaj skrupule pridemandis min, kiel mi fartas — en ĉiuj rilatoj de vivo sur la ŝipo. Respondinte kiel necesis, tio estas — sensence en la enhavo kaj dece racie en la formo, mi ekstaris, opiniante, ke Guez direktos sin matenmanĝi. Sed al mia rimarko pri tio Guez nege balancis la kapon, rektiĝis, frapis per la manoj la genuojn kaj elprenis el la malsupra kesto de la tablo violonon.

Ekvidinte tion, mi cedis al tento reeksidi. Mediteme pririgardante min, kvazaŭ mi estis notpaĝo, ŝipestro Guez tuŝis la kordojn, turnis la agordokejlojn kaj almetis la arĉon, dirante:

— Se estos tre abomene, diru tuj.

Mi silente atendis. La spektaĵo de la homo kun flava vizaĝo, kun ŝvelintaj okuloj, ŝovinta la violonon sub la barbon kaj faranta per la kapo movojn por pli oportune loki la instrumenton, kaŭzis de mi rideton, kiun Guez rimarkis, tuj ekridetinte mem, pardoneme kaj sinĝeneme. Mi ne atendis bonan ludon de liaj grandaj manoj kaj estis mirigita, kiam jam la unua takto montris grandan talenton. Tio estis etudo de Chopin. Ludante, Guez ekstaris, rigardante en la angulon, trans mian dorson; poste lia rigardo, vagante, haltis sur la portreto. Li ree movis ĝin al mi kaj, finludante, mallevis la okulojn.

Spencer konsilas aranĝi violonajn koncertojn en ejoj, tegitaj per maldikaj pinaj tabuloj je duonfuto for de la ĉefa muro, por kaŭzi resonancon, necesan, laŭ lia opinio, por limigita sonforto de violono. Sed ne por ĉiu komponaĵo bonas tiu recepto, kaj estas verkoj, kies forto estas en ilia enhavo. Flustro en orelon povas foje afekcii, kiel tondro, kaj tondro povas kaŭzi eksplodon de rido. Tiu pasia etudo kaj la impetema maniero de Guez elvokis tutan streĉon, kiun ni donas al orkestro. Dufoje Guez ŝanceliĝis ĉe balanciĝo de la ŝipo, sed kun malpacienco rekomencadis la rompitan ludon. Mi ekaŭdis akrajn kaj fierajn ĝemojn, plendon kaj alvokon; poste kelkajn grumblojn, ridetojn, eksilentantan kanton pri pasinteco — Guez, demetinte la violonon, komencis morne agordi ĝin, eksidinte kaj ĵetante al mi demandajn rigardojn.

Mi laŭdis lian ludon. Li, eĉ se estis flatita, per nenio montris tion. Ree preninte la instrumenton, Guez komencis eligi el ĝi sovaĝajn muzikornamojn, ĝenajn knarantajn disonancojn — kaj tiel, afekte, absorbiĝis de tio, ke mi komprenis neceson foriri. Li estis elpelanta min.

Vidante, ke mi decideme ekstaris, Guez mallevis la arĉon kaj deziris al mi agrable pasigi la tagon — per iom moka tono, kiun mi jam ne plu atentis. Ankaŭ mi mem deziris esti sola, por pripensi la okazintaĵon.