Ĉapitro XXVII


Dum okazis la konversacio, mi, aŭskultante ĝin, estis pripensanta, kiel forigi tiun, — malgraŭ la aspekto kaj la maniero de Biĉe, negantaj la krimon, — intensan kaj fortan suspekton, plenan de kontraŭdiroj. Mi sidis inter la fenestro kaj la tablo, penseme turnante en la manoj kanelitan bolton kun senkanela kapeto. Mi meĥanike prenis ĝin de sur malgranda tableto ĉe la muro kaj, premante la kapeton, rimarkis, ke ĝi deŝraŭbiĝas. Butler sidis apude. Distrita intereso al tia stranga konstruo de bolta ekstremaĵo instigis min demeti la kapeton. Tiam mi ekvidis, ke tiu bolto estas elborita kaj plenŝtopita ĝis la randoj per densa malhela maso, simila al sekiĝinta farbo. Mi ne sukcesis fingrumi la strangan internaĵon, kiam, rapide alŝoviĝinte al mi, Butler movis la maldekstran manon malantaŭ mia dorso al tiu aĵo, kiun mi plu estis pririgardanta, kaj, kompreniginte min per rigardo, ke la bolto estas kaŝenda, prenis ĝin de mi, lerte ŝovinte en la poŝon. Farante tion, li balancis la kapon. Neniu rimarkis liajn movojn. Sed mi sukcesis senti facilan odoron de opio, kiu tuj disiĝis. Tio sufiĉis, por ke mi spertu trompan puŝon de pensoj, kvazaŭ subite ĵetintaj lumon al la eventoj de la mateno, kaj la duan, pli sencohavan, tio estas la konscion, ke la deziro de Butler kaŝi sekretan veturigon de la veneno nenion klarigas en la senco de la murdo kaj per nenio savas Biĉe-n. Eĉ pli, laŭ la silento de Butler rilate de ŝia nomo, — kaj kiel mi jam diris, la portreto en la kajuto de Guez ne lasis por li dubojn, — mi pensis, ke kvankam mi komprenas nenion, sed estos pli bone, se la bolto malaperos.

Lasinte Biĉe-n, la komisaro ekokupiĝis pri la revolvero, kiu kuŝis sur la planko, kiam ni eniris. En ĝi estis sep nestoj, iliaj kugloj evidentiĝis sur siaj lokoj.

— Ĉu vi povas diri, kies revolvero estas tio? — demandis Butler-on la komisaro.

— Tio estas lia revolvero, de la ŝipestro, — respondis la maristo. — Guez neniam forlasadis la revolveron.

— Ĉu ĝuste tio estas lia revolvero?

— Tio estas lia revolvero, — diris Butler. — Mi ĝin konas, kiel kuiristo kafkruĉon.

La kuracisto estis pririgardanta la vundon. La kuglo iris tra la kapo kaj restis en la muro. Ne estis pene eltiri ĝin el la stukaĵo, kion la komisaro faris per najlo. La kuglo estis deformita, de malpli granda kalibro kaj de pli granda longo, ol kuglo en la revolvero de Guez; krom tio, ĝi estis nikelita.

— Rivers-buldogo, — diris la komisaro, subĵetante ĝin sur la manplato. Li mallevis la kuglon en poŝon de la teko. — La murdito ne uzis sian Colt-on.

Priserĉo de la aĵoj donis neniajn indikojn. El la poŝoj de Guez la policanoj elprenis naztukon, cigaredujon, horloĝon, kelkajn leterojn kaj dikan staplon da papermono, envolvitan en ĵurnalon. Kalkulinte la monon, la komisaro deklaris grandan sumon: kvin mil pundojn.

— Li ne estis priŝtelita, — diris mi, emociita de tiu cirkonstanco, ĉar la kreskanta komplikeco de la evento iĝadis pli kaj pli minaca por Biĉe.

La komisaro ĵetis al mi rigardon, kiel en fenestron. Li nenion diris, sed estis forte konsternita. Post tio komenciĝis pridemandado de la mastro, Garden.

Rakontinte, ke Guez gastas ĉe li kvaran fojon, pagadis bone, malavare donadis trinkmonon al servistaro, fojfoje ne tranoktadis hejme kaj estis, ĝenerale, maltrankviliga gasto, Garden ricevis proponon transiri al la esenco de la afero.

— Je la naŭa horo mia servistino Peggy venis en la bufedon kaj diris, ke ŝi ne iros al sonorilvokoj de Guez, ĉar li hieraŭ traktis ŝin malĝentile. Baldaŭ malleviĝis la ŝipestro, insultis min, Peggy-n kaj drinkis viskion. Ne dezirante malpaci kun li, mi promesis, ke Peggy servos al li. Li trankviliĝis kaj ekiris supren. Mi estis okupita pri pagado al liveranto kaj, ĉirkaŭ la deka, aŭdis pafojn, mi ne memoras — kiom. Guez minacis, forirante, ke li ne plu intencas sonorigi, — li pafos. Mi ne scias, kio estis inter li kaj Peggy, — ĉu ŝi iris al li aŭ ne. Baldaŭ ree venis Peggy kaj komencis ploregi. Mi demandis, kio okazis. Evidentiĝis, ke al Guez venis sinjorino, ke ŝi timas ne iri kaj timas iri, se Guez sonorigos. Mi eksciis tamen, ke ŝi ne intencas iri, kaj, nu vi scias, iom minacis al ŝi. Tiam min ankoraŭ kolerigis meĥanikistoj el «Spring»: ili komencis demandi, kiom da kadavroj kolektiĝas vespere en mia gastejo. Mi ekiris mem kaj ekvidis la ŝipestron stari en la galerio kun tiu ĉi fraŭlino. Mi atendis kriojn, sed li turniĝis kaj longe rigardis al mi kun rideto. Mi komprenis, ke li min simple ne vidas.

Mi ekparolis pri la pafado kaj riproĉis lin. Li diris: «Pro kia diablo vi estas ĉi tie?» Mi demandis, kion li deziras. Guez diris: «Dume nenion». Kaj ili ambaŭ eniris ĉi tien. La liveranto atendis; mi revenis al li. Poste pasis, probable, ĉirkaŭ duonhoro, kiam ree aŭdiĝis pafo. Min tio komencis maltrankviligi, ĉar Guez estis nun ne sola. Mi ekkuris supren kaj, imagu, ekvidis, ke loĝantoj de la najbara domo (ni havas komunan korton) hastas renkonten al mi, kaj inter ili estas tiu ĉi nekonata fraŭlino. La pordo de Guez estis plene malfermita. Tie staris du homoj: Butler, — mi konas Butler-on, — kaj kun li tiu ĉi sinjoro. Mi rigardis, ekvidis, ke Guez kuŝas sur la planko, poste eniris kune kun la aliaj.

— Voku la virinon, Peggy-n, — diris la komisaro. Ne necesis malproksime iri por ŝi, ĉar ŝi estis cirkulanta apud la ĉambro; kiam Garden malfermis la pordon, Peggy hastis viŝi per la antaŭtuko la nazon kaj decideme aliris la tablon.

— Rakontu, kion vi scias, — proponis la komisaro post ordinaraj demandoj pri nomo kaj aĝo.

— Li mortis, kaj mi ne deziras diri malbonaĵojn, — solene prononcis Peggy, metante la manon sub la mamon. — Sed hieraŭ mi estis tiel ofendita, kiel neniam. De tio ĉio komenciĝis.

— Kio komenciĝis?

— Mi malĝuste rakontas. Li venis hieraŭ malfrue; jes, — Guez. La ĉambron li, forirante, ŝlosis, kaj la ŝlosilon prenis kun si, tial mi ne povis purigi. Mi ankoraŭ ne dormis; mi aŭdis, kiel li frapas supre: do, iras hejmen. Mi leviĝis prepari por li la liton kaj komencis fari tie, ĉi tie — nu, kion necesas. Li staris ĉiam kun la dorso al mi, ebria, kaj la manon tenis en la poŝo, ĉe la sino. Li dum la tuta tempo rigardadis, kiam mi foriros, kaj subite ekkriegis: «Iru for el ĉi tie!» Mi kontraŭdiris, certe (Peggy kun digno kuntiris la lipojn, tiel ke mi imagis ŝian vizaĝon dum la krio), mi kontraŭdiris pri miaj devoj. «Kaj ĉu tion ci vidas?» — kriis li. Do ĉu mi vidas seĝon. Ĉar li komencis svingi la seĝon super mia kapo. Kion mi povis fari? Li estas viro kaj certe pli forta, ol mi. Mi kraĉis kaj foriris. Jen matene li sonorigas...

— Kiam tio estis?

— Ĉirkaŭ la oka. Mi ankaŭ minutojn notus, se iu scius, ke tiel okazos. Mi jam decidis, ke mi ne iros. Prefere oni min elpelu. Mi scias mian laboron. Min oni ne kulpigu kaj ne kulpigu.

— Vi estas senkulpa, Peggy, — diris la komisaro. — Kio do estis post la sonoro?

— Ankoraŭ sonoro. Sed ĉar ĉiuj supraj loĝantoj foriris frue, do mi sciis, kiu min postulas.

Biĉe, atente aŭskultanta la rakonton de la arda kvinpuda virina koro, ridetis. Mi ĝojis vidi tiun pruvon de ŝia nerva forto.

Peggy daŭrigis:

— ... komencis sonorigi en diversaj manieroj kaj ĉiam laŭ maniero de aliulo; li mem ja sonorigas mallonge: unu, du. Li trilis, poste komencis tintadi bonanime kaj — ree per la sia, mallonga. Mi foriris en la bufedon, kien li baldaŭ venis kaj drinkis, sed min ne rimarkis. Li forte sakris. Kiam li foriris, la mastro komencis riproĉi min: «Iru al li, Peggy; li minacas truigi la plafonon», — tio estas, pafos. Mi, vidu, per tio ne timigeblas. Ĉe ni okazas eĉ pli malbonaj aferoj. Sinjoro komisaro memoras, kiel en la pasinta jaro meksikanoj blokis pordon per barikado kaj batalis: kontraŭ ses — tri...

— Vi estas kuraĝa virino, Peggy, — interrompis la komisaro, — sed tio estas pasinta afero. Parolu pri la nuna.

— Jes, mi ne estas timemulo, tion ĉiuj diros. Se mian vivon rakonti, — estos romano. Do jen, komenciĝis frapado tie, ĉe Guez. Sekve, li enbatas en la plafonon kuglojn. Kaj jen, rigardu...

Vere, la transversa dika trabo de la plafono havis tian aspekton, kvazaŭ en ĝin oni salvopafis. La komisaro nombris la truojn kaj komparis kun la nombro de la kuglingoj, trovitaj sur la planko; tiuj nombroj egalis. Peggy daŭrigis:

— Mi iris al li; iris ne pro timo, iris mi sole pro kompato. Ja la homo, mi diru, ne regas sin mem. Tiutempe mi estis en la korto, kaj tial mi leviĝis laŭ la ŝtuparo ekde la pordego. Kiam mi leviĝis, mi aŭdas — oni min vokas. Jen tiu ĉi fraŭlino; pardonu, mi ne scias vian nomon. Kaj ŝi tuj al mi ekplaĉis. Post ĉiuj malagrablaĵoj mi vidas homan vizaĝon. «Ĉu ĉe vi gastas ŝipestro Vilhelmo Guez? — tiel ŝi min demandis. — En kiu numero li loĝas?» Do, ree li, neniel li eliras el mia kapo kaj, des pli, de tia vizaĝo. Eĉ estis strange aŭdi por mi. Kio do! Ĉiu iras, kien deziras. Sur sama ŝnuro pendas malsamaj tolaĵoj. Mi ŝin kondukis, frapis al la pordo kaj deiris. Guez eliris. Subite li iĝis pala, eĉ ektremis tuta; poste ruĝiĝis kaj diris: «Tio estas vi! Tio estas vi! Ĉi tie!» Mi staris. Li turnis sin al mi, kaj mi ekiris for. La piedoj ekiris mem, kaj ĉiam pli rapide. Mi pensis: nur mi ne aŭdu en ĉeesto de fremduloj, kiel li ekkriegos siajn malbenojn! Tamen sur la ŝtuparo mi haltis, — eble, li vokos por doni aŭ alporti ion, sed tio ne okazis. Mi aŭdis, ke ili, Guez kaj la fraŭlino, ekiris en la galerion, kie komencis paroli, sed kion — mi ne scias. Mi nur aŭdis: «Gu-gu, gu-gu, gu-gu». Nu, matene oni ne sidas sen laboro. Ĉiu iras, kien deziras. Mi iom restis malsupre, kaj proksimume post duonhoro oni alportis leterojn al la maklero el la unua numero, kaj mi ree ekiris supren por ĵeti ilin sub la pordon; staris iom, aŭskultis: ĉio silentas. Guez ne sonorigas. Subite — bum! Tio estis pafo ĉe li. Jen kia estis la pafo! Sed mi tiam nur ridis. Li sonorigu kiel homo. Ja li vidis, ke mi frapis; do mi venos tutegale. Des pli, en ĉeesto de fremduloj. Venis la malsupra servistino kaj diris, ke necesas balai la bufedon: ŝi ne havas tempon. Nu, Lizzy ĉiam estas malsupre, apud la mastro: tien, reen, kaj sekve, mi devas iri. Ĝuste tiam, kiam mi leviĝis por preni la broson, eniris supren Butler kun la ĝentlemano kaj ree pri Guez: «Ĉu li estas hejme?» En kolero mi parolis troe kaj petas min pardoni, se mi diris ion nekonvenan, sed mi almontris la pordon, kaj mem haste foriris, ĉar, mi pensas, se vi min sonorilvokos, do sciu, ke mi ne cirkulis ĉe la pordo, kiel hundo, sed okupiĝis pri propraj aferoj. Tamen labori en la bufedo mi ne sukcesis, ĉar renkonten kuris homamaso. Ili kondukis tiun ĉi fraŭlinon. Unue mi pensis, ke ŝi mem ilin ĉiujn kondukas. Garden same alkuris, tute perpleksa. Jam kiam ni eniris, — tiam mi ekvidis... Guez estas preta.

Enskribinte ŝiajn ceterajn, nenion aldonintajn al la jam diritaj, diversajn etajn depoziciojn, la komisaro forpermesis Peggy-n, kiu eliris, retropaŝante kaj riverencante. Venis mia vico, kaj mi firme decidis, kiom estos eble, tiri la suspekton al mi mem, kiom ajn tio estu malfacila en la cirkonstancoj, en kiuj oni retenis Biĉe-n Seniel. Mi konfesu, — mi per nenio, certe, riskis, ĉar mi venis kun Butler, antaŭ la okuloj de la servistino, kiam Guez jam estis murdita. Sed mi esperis turni la suspekton de la komisaro en nova direkto, laŭ la rondo de la aventuro, travivita de mi, kaj mi rakontis malkaŝe, kiel agis kun mi Guez en la maro. Pri mia kaŝita afero, pri tio, kio havis signifon nur por mi, la komisaro eksciis samtiom, kiom Brown kaj Guez, do nenion. Ligita nun per la promeso, kiun mi donis al Sinkwright, mi silentis pri lia aktiva partopreno. Butler konfirmis mian depozicion. Mi silentis ankaŭ pri kelkaj aferoj, ekzemple, pri la foto de Biĉe en la kajuto de Guez kaj pri implikita stato de la ŝipo en la manoj de la ŝipestro, kun la celo koncentri ĉiujn eventojn sur min. Mi parolis, skrupule pripensante la vortojn, do rimarkebla streĉiĝo de Biĉe dum mia rakonto, kaŭzita de tute kompreneblaj timoj, restis vana. Kiam mi finis, rekte deklarinte, ke mi estis iranta al Guez kun la celo postuli kontentigon, ŝi, evidente, komprenis, kiel mi timas pri ŝi, kaj en la ombro de ŝiaj okulharoj brileris esprimo de dankemo.

Kvankam flegma estis la komisaro, delonge kutimiĝinta al pridemandoj kaj kadavroj, mia sciigo pri mi, rilate al Guez, forte konsternis lin. Li plurfoje redemandis min pri gravaj cirkonstancoj, kontrolante tion kaj tion per akompanaj depozicioj de Butler. Butler, aŭdante, ke mi rakontas, silentante pri la apero de la nekonata virino, mem ĉirkaŭiris tiun demandon, evidente komprenante, ke mi havas gravajn kaŭzojn por silenti. Li iĝis tre nervoza, kaj la komisaro devis fojfoje direkti liajn respondojn aŭ eltiri ilin per pinĉilo de duoble ripetitaj demandoj. Kvankam mi ne estis komprenanta lian maltrankvilon, ĉar mi montris la rolon de Butler per favora al li mencio pri, esence, pasiva, eĉ parte retena rolo de la supera asistanto, — li, probable, maltrankviliĝis kiel kulpulo pri nedenunco. Tiel aŭ alie, Butler komencis paroli malmulte kaj malvolonte. Li paliĝis, ŝrumpis. Nur unufoje en lia vizaĝo aperis nekomprenebla vigla atento, — kia okazas ĉe subita rememoro. Sed ĝi malaperis, per nenio espriminte sin.

Laŭ la ege serioziĝinta vizaĝo de la komisaro kaj laŭ kvanto de skribitaj de li paĝoj mi komencis kompreni, ke ni ĉiuj triope ne evitos areston. Mi mem agus same sur la loko de la polico. Tiu antaŭtimo tuj konfirmiĝis.

— Mi deklaras, — diris la komisaro, ekstarinte, — ĝis klarigo de la afero arestitaj: la nekonatan junan virinon, kiu rifuzis nomi sin, Tomason Harvey-on kaj Elion Butler-on.

En tiu momento aŭdiĝis stranga voĉo. Mi ne tuj ĝin rekonis: per tia fremda, ŝanĝiĝinta voĉo ekparolis Butler. Li ekstaris, peze, brue suspiris kaj kun mallerta rideto, tuj paliĝinte, diris:

— Solan Butler-on. Elion Butler-on.

— Kion tio signifas? — demandis la komisaro.

— Mi murdis Guez-on.




Colt — marko de revolvero laŭ familinomo de fama usona armilproduktisto; prononcu [kolt] (rim. de la tradukinto).