Ĉapitro XXXIV


Mi vekiĝis sola, je la deka matene. Cook forestis. Lia lito staris netuŝita. Sekve, li ne tranoktis, kaj, ĉar mi nur ĝojis pri la hazarda soleco, mi ne plu ĝenis min per pensoj pri lia sorto.

Kiam mi vestis min kaj freŝigis mian kapon per fluoj de glacia akvo, la servisto raportis, ke min malsupre atendas sinjorino. Li ankaŭ transdonis karteton, sur kiu mi legis: «Gustavo Brenner, raportisto de «Rifo»». Divenante, ke mi povos vidi Biĉe-n Seniel, mi haste iris malsupren. Al mi sufiĉis ekvidi la vualon, por ke la morala kaj nerva doloro, pro kiu mi vekiĝis kun nedifinita maltrankvilo, malaperu, momente anstataŭita de sento de tiom forta ĝojo, ke mi aliris al Biĉe kun sincera, nevola ekkrio:

— Dankon al Dio, ke tio estas vi, Biĉe, sed ne iu alia, kiun mi ne konas.

Ŝi, atente rigardante, ridetis kaj levis la vualon.

— Kiel pala vi estas! — diris, silentinte iom, la junulino. — Jes, mi forveturas; hodiaŭ aŭ morgaŭ, estas ankoraŭ ne sciate. Mi venis tiel frue, ĉar... tio necesas.

Ni estis interparolantaj, starante en negranda gastoĉambro, kie estis pordo en ĝardenon, ĉirkaŭigitan per kontinua muro. Krom Biĉe, de sur fotelo leviĝis, tuj kiam mi eniris, longa junulo kun ruĝa magra vizaĝo, en nazumo kaj kun teko. Al mi estis malfacile paroli kun li, ĉar, ne rigardante al Biĉe, mi vidis nur ŝin solan, kaj eĉ unu perdita minuto estis sufero; sed Gustavo Brenner havis rajton tedi min, adiaŭi kaj foriri. Pardonpetinte la junulinon, kiu deiris al la pordo kaj komencis rigardi en la ĝardenon, mi demandis Brenner-on, per kio mi povas esti utila al li.

Li sciigis al mi la tiom bone konatan de mi aferon de la morto de ŝipestro Guez kaj esprimis deziron ricevi por la ĵurnalo interesantajn lin informojn pri mia komplika partopreno.

Ne estis alia eblo liberiĝi de li. Mi diris:

— Bedaŭrinde, mi ne estas tiu, kiun vi serĉas. Vi estas viktimo de hazarda koincido de nomoj: tiu Tomaso Harvey, kiun vi bezonas, hodiaŭ ne tranoktis. Li estas registrita ĉi tie sub la nomo Arinogelo Cook, kaj, ĉar li mem tion konfesis al mi, mi ne vidas neceson kaŝi tion.

Danke al la pezo, kiu kuŝis sur mia koro, ĉar la vortoj de Biĉe pri ŝia forveturo estis ĵus diritaj, mi konservis plenan trankvilon. Brenner streĉiĝis; eĉ liaj oreloj ekmoviĝis pro neatenditeco.

— Unu vorton... mi petas... mi tre petas vin, — haste eldiris li, vidante, ke mi intencas foriri. — Ĉu Arinogelo Cook?.. Tomaso Harvey... lia rakonto... eble vi scias...

— Vi devas min pardoni, — diris mi firme, — sed mi estas tre okupita. La sola, kion mi povas indiki, — tio estas la loko, kie vi trovos la falsan Cook-on. Li estas ĉe la tablo, kiun okupas la volontula gardistaro de la «Kuranta». Sur li estas roza masko kaj flava domeno.

Biĉe aŭskultis la interparolon. Ŝi, turninte la kapon, rigardis al mi kun mirego kaj aprobo. Brenner kaptis mian manon, faris profundan riverencon, rompintan lian longan korpon, kaj, turninte sin, impetis per metraj paŝoj kapti Cook-on.

Mi aliris al Biĉe.

— Ĉu ne estos por vi pli bone en la ĝardeno? — diris mi. — Mi vidas en tiu angulo ombron.

Ni iris kaj eksidis; de la enirejo nin ŝirmis rozaj arbustoj.

— Biĉe, — diris mi, — vi estas tre, tre serioza. Kio okazis? Kio turmentas vin?

Ŝi ĵetis rigardon sinĝeneme, kvazaŭ el malproksime, mordinte la lipon, kaj tuj transformis la sinĝenemon en tiel bone konatan al mi, malfermitan persistan esprimon.

— Pardonu mian nescipovon diplomate ĉirkaŭigi demandon, — diris la junulino. — Hieraŭ... — Harvey! Diru al mi, ke vi ŝercis!

— Kiel mi povus? Kaj kiel mi aŭdacus?

— Ne ofendiĝu. Mi estos sincera, Harvey, same, kiel estis sincera vi en la teatro. Vi diris tiam nemulte kaj — multe. Mi estas virino, kaj mi vin tre bone komprenas. Sed ni dume lasu tion. Vi rakontis al mi pri Frezi Grant, kaj mi kredis al vi, sed ne tiel, kiel, eble, dezirus vi. Mi kredis tion, kiel nerealaĵon, esprimitan de via animo, kiel oni kredas desegnaĵon de Callot, Fragonard, Beardsley; mi ne estis kun vi tiam. Mi ĵuras, neniam tiom multe mi parolis pri mi kaj kun tia sento de stranga ĉagreno! Sed se mi ekkredus, mi estus, probable, tre malfeliĉa.

— Biĉe, vi ne pravas.

— Nekorekteble pravas. Harvey, mi aĝas dek naŭ jarojn. La tuta vivo por mi estas mirakla. Mi eĉ ankoraŭ ne konas ĝin, kiel necesas. Jam komencis duobliĝi la mondo pro vi: du flavaj roboj, du «Kurantaj sur ondoj» kaj — du homoj en unu! — Ŝi ekridis, sed maltrankvila estis ŝia rido. — Jes, mi estas tre raciema, — aldonis Biĉe enpensiĝinte, — kaj tio, verŝajne, estas malbona. Mi estas en despero pro tio!

— Biĉe, — diris mi, neniom trompiĝante de brilo de ŝiaj okuloj, sed parolante nur vortojn, ĉar per nenio mi povis transdoni al ŝi min mem, — Biĉe, ĉio estas malfermita por ĉiuj.

— Por mi — fermita. Mi estas blinda. Mi vidas la ombron sur sablo, la rozojn kaj vin, sed mi estas blinda en tiu senco, kiu vin faras por mi preskaŭ malviva. Sed mi ŝercis. Ĉiu homo havas propran mondon. Harvey, ĉu tio ne estis?!

— Biĉe, tio estis, — diris mi. — Pardonu min.

Ŝi ekrigardis kun facila, pensema laco, poste, suspirinte, ekstaris.

— Iam ni renkontiĝos, eble, kaj parolos ankoraŭfoje. Estas ne tiel simple. Ĉu vi aŭdis, kio okazis nokte?

Mi ne tuj komprenis, pri kio demandas ŝi. Ekstarinte mem, mi sciis sen pluaj klarigoj, ke mi vidas Biĉe-n lastfoje; lastfoje mi parolas kun ŝi; mia maltrankvilo hieraŭ kaj hodiaŭ estis ĝusta antaŭsento. Mi rememoris, ke necesas respondi.

— Jes, mi estis tie, — diris mi, jam prepariĝante rakonti al ŝi pri mia ago, sed eksentis la saman cerban abomenon pri sencelaj vortoj, kiu estis en Liss, dum la interparolo kun la oficisto de la hotelo «Dovero», des pli, ke mi devigus ankaŭ Biĉe-n plilongigi la finitan konversacion. Necesis konservi eksteran aspekton de miskompreno, irinta pli malproksime, ol estis supozite.

— Do, ĉu vi veturas?

— Mi veturas hodiaŭ. — Ŝi etendis la manon. — Adiaŭ, Harvey, — diris Biĉe, atente rigardante en miajn okulojn. — Mi dankas vin tutkore. Ne necesas; mi eliros sola.

— Kiel ĉio disfalis, — diris mi. — Vi vane pasigis tiom da tagoj en vojo. Atingi la celon kaj rezigni ĝin, — ne ĉiu virino povus agi tiel. Adiaŭ, Biĉe! Mi parolos kun vi ankoraŭ longe post kiam vi foriros.

En ŝia vizaĝo moviĝis iaj vortoj, restintaj neprononcitaj, kaj ŝi eliris. Dum ioma tempo mi staris, sensenta al la ĉirkaŭaĵo, poste ekvidis, ke mi staras same senmove, — havante nek fortojn, nek deziron ree komenci vivi, — en mia numero. Mi ne memoris, kiel mi leviĝis ĉi tien. Starinte iom, mi ekkuŝis, penante venki la suferon per iu distranta penso, sed povis nur senfine imagadi la malaperintan vizaĝon de Biĉe.

— Se estas tiel, — diris mi en malespero, — se, mem ne sciante tion, mi strebis al sola malfeliĉo, — ho Frezi Grant, mankas homaj fortoj por elteni! Liberigu min de la sufero!

Esperante, ke al mi estos pli facile, se mi forveturos el Gel-Gju, mi eksidis vespere en la sesahoran trajnon, ne plu revidinte Cook-on, kiu, kiel mi poste eksciis el ĵurnaloj, estis mortpafita dum atako al la domo de Graco Paran. Lia dueco, lia morna sarkasmemo kaj la morto por la statuo de Frezi Grant, por iu sia, skrupule gardata angulo de la animo, — longe emociadis min, kiel ekzemplo de nia malmulta scio pri homoj.

Mi alveturis en Liss-on je la deka vespere, tuj direktinte min al Filatre. Sed mi ne sukcesis interparoli kun li. Kvankam ĉiuj fenestroj de lia domo estis hele prilumitaj, kaj la pordo estis malfermita, kvazaŭ ĉi tie io okazis, — min neniu renkontis ĉe la enirejo. Miregigita, mi ĝisiris la akceptejon, trovinte serviston, kiu havis konsternitan kaj festan aspekton.

— Aĥ, — flustre diris li, — apenaŭ la doktoro povas... Mi eĉ ne scias, kie li estas. Ili vagas tra la tuta domo — li kaj lia edzino. Ĉi tie ĉe ni okazis tielaĵo! Ĵus, antaŭ via veno...

Kompreninte, kio okazis, mi malpermesis raporti pri mi kaj, turninte min reen, ekvidis tra la malfermita pordo junan virinon, sidantan sufiĉe malproksime de mi sur malalta fotelo. La doktoro staris, tenante ŝiajn manojn en la siaj, kun la dorso al mi. La kulpulino kaj la pardoninto estis tute absorbitaj unu de la alia. Mi kaj la servisto mallaŭte, kiel ŝtelistoj, pasis unu post la alia sur la piedpintoj al la elirejo, kiu nun estis skrupule ŝlosita. Tuj kiam mi surpaŝis la trotuaron, mi kun ĝeno pensis, ke Filatre dum ĉiuj ĉi tagoj ne havos tempon por amikoj. Krome, lia stato postulis, ke li la unua deziru nun vidi min ĉe si.

Mi foriris kun speciala humoro, kaŭzita de la hazarde rimarkita sceno, kiu, en vespera silento, rememorigis al mi la subitan impeton de Dezi: la sola, per kio mi egalis ĉi-nokte al Filatre, kiu trovis sian nerealiĝintan. Mi aŭdis, kiel ŝi diras flustre: «Jes, — kion do mi nun faru?»

Alia voĉo, sonora kaj klara, diris milde, suflorante la respondon: «Harvey, — ĉu tio ne estis

— Estis, — respondis mi denove, kiel tiam. — Tio estis, Biĉe, pardonu min.