Parto II

Forfluganta sonoro


I

Printempe de la sekva jaro en gazetaro aperis mirindaj kaj strangaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj estis traktantaj unu saman fenomenon, kaj se la reputacio de la «sesa granda regno» estus iom pli respektinda, ol tiu, kiun ĝi havas en la okuloj de la ceteraj kvin grandaj regnoj, — la faktoj, rakontitaj per ĝiaj paĝoj, probable, ekscitus troan intereson. Ne estis dubo, ke tiu ĉi sensacio havos ordinaran sorton de dukapaj infanoj aŭ de la malkovro, kiel transformi plumbon en oron, — kio de tempo al tempo estas liverata kiel freŝa manĝaĵo. Ŝajnis, redaktoroj mem, profunde sciantaj la animon de la leganto, taksas sian monstran materialon ne pli alte ol «Transflosado de Niagaro en barelo» aŭ «Reviviĝo de enmurigita kristanino de la tempo de Kaligulo», publikigante ĝin en fakoj «Miksaĵo», kun titolo: «Homo-enigmo», «Miraklo aŭ halucino», «Nekredebla okazintaĵo», kaj kun aliaj, pli aŭ malpli senresponsigantaj etikedoj, per kio ili kvazaŭ volis diri: «Jen, ni lavas la manojn: manĝu, kion oni donas».

Tamen, kiel diris iu E. B., — «ne ĉiuj rufuloj havas saman sorton», kaj tiu aforismo estas konvene menciinda ĉi tie. Dek, dek kvin, dudek fojojn miregadis la leganto, trakurante per rigardo en malsamaj anguloj de la mondo liniojn pri nekaptebla fantomo, veninta al iu el tiuj, kiujn ni ne renkontis kaj ne renkontos, kaj kies nomoj por ni estas son' de vortoj vanaj; nenion ŝanĝis, nek movis en lia vivo la legitaĵo kaj finfine estis forgesita, nur fojfoje li rememoradis, kiel ektremis en li pro hazarda tuŝo iu rara kordo, pri kiu li mem ne suspektis. Kia sono estis tio? Malgraŭ tuta streĉo de la memoro, en la plej malgaja el kapricoj de la Bizaro — en obtuza obskuro glitas la penso, mallerte batiĝas ties navedo, ŝiriĝas la varpo, implikante nodon sur nodo. Estas nenio. Kio do estis? Gazeta anekdoto — kaj sopiro.

Sed ni transĵetu ponton de ni al tiu presita teksto. Literaturo de faktoj entute estas la plej fantazia el ĉiuj ekzistantaj desegnoj de la realo, la samo, kiel orkestro por surdulo: tien-reen iras arĉo, pufiĝas vango apud kupra trumpeto, saltas tambura bastoneto, sed mankas sonoj, kvankam videblas tiuj movoj, kiuj naskas ilin. Ni konsideru kiel kontraŭdiron la faktojn, kies esenco estas tiom okulfrapa, ke la karno kaj la spirito de la evento, alivorte — evidenteco kaj penetro en la esencon de la fakto, nemulte aldonas al la impreso, ricevita per la mesaĝo. Vere tia fakto estas ebla. Ekzemple, se falus en Ĉikago dudekduetaĝa domo, ni, sciigitaj pri tio, interne saltos, kvankam baldaŭ jam ne pensos pri tio. Por konvinkiĝi, ke tio estas vero, ke faktoj kiel faktoj, eĉ trasorbitaj per sufoka peĉo de publicistaj kaj partiaj lignofajroj, neniel ĝenas kaj nian vivon, kaj nian penson, sufiĉas rememori tiun indiferentan atenton, kun kiu ni trarigardas ĵurnalon, ne memorante en la sekva tago, kion ni legis hodiaŭ, kvankam ni tenis en la manoj nenion alian, ol tremon, batalon kaj vivon de la tuta mondo, liveritajn en maniero de restoracia fakturo.

En tiu nia tirado estus vane serĉi reformajn strebojn aŭ troajn postulojn, al iu ajn kaj al io ajn. Ni simple notas la vakuon, kien ni ne deziras iri. Kiel, efektive, ni listigu, kie, kiam kaj kiu konsterniĝis kaj ektimis, kiu povas esti miopa, kaj kiu inklinas al halucinoj surbaze de malklaraj onidiroj?

Kiel ni determinu kaj decidu, kie pasas la ideale rekta streko de la reala evento? Entute, tiaspecaj serĉoj estas afero de specialistoj. Tamen, aginte pli simple, imaginte sin — kiel tiujn multajn N. kaj C. — en la stato de Saint-Germain, elveturanta samtempe el ses pordegoj, oni povas inter zigzagoj kaj konusoj de stranga korespondaĵo vidi ion, egalan al la komunaĵo de la disĵetita kaj amasa impreso; por tio oni nur diru «mi». Mi iras ie, rimarkante ombron aŭ homon, glitantan alte supre, en tuta strangeco de tia vido; aliaj formoj, aliaj statoj de la sama renkonto malklare distingiĝas unu de alia en grafita duonlumo de sonĝo; kaj mi ne scias — ĉu ĝuste mia klara imago pri tio transformas la tutan malklaraĵon en formojn de klaraj scenoj, ĉu tio estis rakontita al mi, aŭ okazis kun mi. Eble, plej interesaj estas kelkaj eraroj, aperintaj sub influo de onidiroj pri la estaĵo, ne konanta distancon.

Tiu fumtubisto, kies loto estis infekti per superstiĉa timo nervozajn preterpasantojn, verŝajne, ĝis la fino de sia vivo memoros la pasiigan kaj profundan impreson, faritan de lia fuma figuro sur fono de la lila vespera ĉielo. Li rekonsciiĝis, kiam ekvidis malsupre grandegan nigran flakon de homamaso; iom post iom malklara ĥoro de ties rumoro kreskis en ŝokantan tumulton, kaj la malamiko de fulgo malleviĝis pro postulo de polico de sur la tegmento de sesetaĝa domo malsupren, kie li tuj iĝis la kaŭzo de elreviĝo, mokoj kaj insultoj. Eble, en tiu homamaso estis ankaŭ tiu knabo, kies figura ĉina kajto, sovaĝe murmurante per la knarilo super la turo de la urbodomo en Elt, altiris ekscititan atenton de ĉasisto Buriko, kiu tuj ĵuris, ke li mortigos la diablon per duobla ŝargo el sia lieĝa dutuba fusilo, metinte anticipe super la mitrajlaj ŝargoj pikilojn de erinaco. Tiun ĵuron neniu aŭdis, sed du surdigajn pafojn aŭdis vizitantoj de apuda kafejo, kun intereso observantaj tion, kiel, perdinte la ŝnuron, trafitan de kugleto, la kajto turniĝas kaj plonĝas, simile al ludkarto, super la akra tegmento de la Elta urbodomo. Tio estis vespere, tial neniu vidis naturan ruĝon de honto sur la dika vizaĝo de la minaca Buriko, post kiam oni eksplikis al li lian trompiĝon. En alia okazo ektremis kaj longe preĝadis kamparano, irinta kun sako sur la ŝultroj laŭ herbeja pado en ĉirkaŭaĵoj de Nova Romo. Estis mateno, kaj super la herbo flugis homo. La herbo kaŝis biciklon, tial la kamparano forŝanceliĝis kaj aĥis. Ĉirkaŭ li estis tiel silente, tiom multe da floroj, kaj tiel abrupte ĵetiĝis la homo, neaŭdebla en sia moviĝo.

Nun venis tempo mencii pri tio, ke junulinon, kiu eksidis en unu el la ĝardenoj de Liss kun libro en la manoj, kaj siajn modestajn pakaĵojn metis apude sur herbo, — enpensiĝinte, observis homo de speciala, — aparta de ĉiuj, — vivo. Li rigardis al tiu juna estaĵo tiel, ke ŝi ne povis vidi lin, ne povis eĉ suspekti pri lia ĉeesto. Ŝi ĵus venis en la urbon. Kun nehasta, trankvila atento, simila al tio, kiel fiŝistoj pririgardas kaj fingrumas nodojn de maŝoj de sia reto, li konsideradis ĉiujn detalojn de la impreso, farata al li de la junulino, ĝis komprenis, ke antaŭ li estas homo, enirinta, ne sciante pri tio, en danĝeran seneliran rondon. Super kristalvitro leviĝis martelo. Kaj li aliris ŝin.




Saint-Germain — grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, diplomato, vojaĝisto, alkemiisto kaj okultisto. Kun lia nomo estis ligitaj multaj legendoj kaj elpensaĵoj (rim. de la tradukinto).