VI. Assol restas sola


Longren pasigis la nokton en la maro; li ne dormis, ne fiŝkaptis, sed iris sub velo sen difinita direkto, aŭskultante plaŭdadon de akvo, rigardante en mallumon, submetante la vizaĝon al vento kaj pensante. En malfacilaj horoj de la vivo nenio tiel restarigadis fortojn de lia animo, kiel tiaj solecaj vagadoj. Silento, nur silento kaj senhomeco — jen kion li bezonis por ke ĉiuj plej malfortaj kaj malklaraj voĉoj de la interna mondo eksonu kompreneble. Dum tiu ĉi nokto li pensadis pri la estonteco, pri malriĉeco, pri Assol. Por li estis ege malfacile forlasi ŝin eĉ provizore; krome, li timis revivigi la kvietiĝintan doloron. Eble, dungiĝinte al ŝipo, li ree imagos, ke tie, en Kaperno, lin atendas la neniam mortinta amikino, kaj revenante, li alirados al la hejmo kun malfeliĉo de morta atendo. Mary neniam plu eliros el la hejma pordo. Sed li deziris, ke Assol plu havu tion, kion ŝi havas, kaj tial li decidis agi tiel, kiel ordonas la zorgo.

Kiam Longren revenis, la junulino ankoraŭ ne estis en la hejmo. Ŝiaj fruaj promenoj ne ĝenadis la patron; tamen ĉi-foje en lia atendo estis facila streĉo. Paŝante el angulo en angulon, li dum turniĝo subite tuj ekvidis Assol-on; enirinta rapidege kaj neaŭdeble, ŝi silente haltis antaŭ li, preskaŭ timiginte lin per lumo de rigardo, reflektinta ekscitiĝon. Ŝajnis, malkovriĝis ŝia dua vizaĝo — tiu vera vizaĝo de homo, pri kiu ordinare parolas nur la okuloj. Ŝi silentis, rigardante en la vizaĝon de Longren tiel nekompreneble, ke li rapide demandis:

— Ĉu vi estas malsana?

Ŝi ne tuj respondis. Kiam la senco de la demando tuŝis finfine ŝian mensan orelon, Assol skuiĝis, kiel branĉo, tuŝita de mano, kaj ekridis per longa, glata rido de kvieta jubilo. Ŝi devis diri ion, sed, kiel ĉiam, ne necesis elpensi — kion ĝuste; ŝi diris:

— Ne, mi estas sana... Kial vi tiel rigardas? Mi estas gaja. Vere, mi estas gaja, sed tio estas pro tio, ke la tago estas tiel bela. Kaj kion vi decidis? Mi jam vidas laŭ via vizaĝo, ke vi ion decidis.

— Kion ajn mi decidu, — diris Longren, sidigante la junulinon sur siajn genuojn, — vi, mi scias, komprenos, en kio estas la afero. Ni ne havas, per kio vivi. Mi ne iros ree en malproksiman vojaĝon, sed dungiĝos al la poŝta vaporŝipo, kiu kursas inter Kasset kaj Liss.

— Jes, — el malproksime diris ŝi, penante eniri en liajn zorgojn kaj aferojn, sed teruriĝante, ke ŝi ne povas ĉesi ĝoji. — Tio estas tre malbona. Mi enuos. Revenu plej baldaŭ. — Dirante tiel, ŝi estis floranta per neretenebla rideto. — Jes, plej baldaŭ, kara; mi atendas.

— Assol! — diris Longren, prenante per la manoj ŝian vizaĝon kaj turnante al ŝi. — Kio okazis, rakontu!

Ŝi eksentis, ke ŝi devas dispeli lian maltrankvilon, kaj, venkinte la jubilon, iĝis serioze atenta, nur en ŝiaj okuloj ankoraŭ brilis la nova vivo.

— Vi estas stranga, — diris ŝi. — Tute nenio. Mi estis kolektanta nuksojn.

Longren ne tute kredus al tio, se li ne estus tiel okupita de siaj pensoj. Ilia konversacio iĝis afera kaj detala. La matroso diris al la filino, ke ŝi paku lian sakon; li listigis ĉiujn necesajn aĵojn kaj donis kelkajn konsilojn.

— Mi revenos hejmen post ĉirkaŭ dek tagoj, kaj vi lombardu mian fusilon kaj sidu hejme. Se iu intencos vin ofendi, diru: «Longren baldaŭ revenos». Ne pensu kaj ne zorgu pri mi; nenio malbona okazos.

Post tio li manĝis, firme kisis la knabinon kaj, surĵetinte la sakon sur la ŝultrojn, eliris sur la urban vojon. Assol rigardis post lin, ĝis li malaperis post la vojturno; poste ŝi revenis. Multaj hejmaj laboroj atendis ŝin, sed ŝi forgesis pri tio. Kun intereso de facila miro ŝi estis rigardanta ĉirkaŭe, kvazaŭ jam fremda al tiu domo, tiel enkreskinta en la konscion ekde la infaneco, ke, ŝajnis, ŝi ĉiam portis ĝin en si, sed nun aspektanta simile al hejmaj lokoj, vizititaj post vico da jaroj el rondo de alia vivo. Sed io malinda ŝajnis al ŝi en tiu ĉi fremdiĝo, io malĝusta. Ŝi eksidis al la tablo, sur kiu Longren elfaradis ludilojn, kaj penis alglui rudron al poŭpo; rigardante al tiuj aĵoj, ŝi nevole ekvidis ilin grandaj, realaj; ĉio, kio okazis matene, ree leviĝis en ŝi per emocia tremo, kaj la ora ringo, granda kiel la suno, falis el trans la maro al ŝiaj piedoj.

Ne povante sidi hejme, ŝi eliris el la domo kaj ekiris en Liss-on. Ŝi tute ne havis tie aferojn; ŝi ne sciis, por kio ŝi iras, sed ne povis ne iri. Sur la vojo ŝi renkontis piediranton, kiu deziris ekscii ian direkton; ŝi detale eksplikis al li, kion li bezonis, kaj tuj forgesis pri tio.

La tutan longan vojon ŝi trairis nerimarkante, kvazaŭ ŝi portus birdon, kiu absorbis tutan ŝian teneran atenton. Apud la urbo ŝi iomete distriĝis per bruo, fluganta el ĝia grandega rondo, sed ĝi ne havis potencon super ŝi, kiel antaŭe, kiam, timigante kaj premante, ĝi faradis ŝin silentema malkuraĝulino. Ŝi kontraŭstaris al ĝi. Ŝi malrapide trairis ringan bulvardon, transpasante bluajn ombrojn de arboj per glataj certaj paŝoj, fideme kaj facile rigardante al la vizaĝoj de preterirantoj. Observemaj homoj dum la tago plurfoje rimarkadis la nekonatan, strangan junulinon, pasantan en bunta homamaso kun aspekto de profunda medito. Sur la placo ŝi submetis la manon al strio de la fontano, movante la fingrojn inter reflektitaj ŝprucoj; poste, eksidinte, ripozis kaj revenis sur la arbaran vojon. La revenan vojon ŝi pasis kun freŝa animo, en paca kaj serena humoro, simila al vespera rivereto, anstataŭiginta, finfine, buntajn spegulojn de tago per glata brilo en ombro. Alproksimiĝante al la vilaĝo, ŝi ekvidis ĝuste tiun karbiston, kiu haluciniĝis, ke al li ekfloris la korbo; li staris apud sia ĉaro kun du nekonataj mornaj homoj, kovritaj de fulgo kaj koto. Assol ekĝojis.

— Saluton, Filipo, — diris ŝi, — kion vi faras ĉi tie?

— Nenion, muŝeto. Defalis la rado; mi ĝin korektis, kaj nun fumas kaj babilas kun niaj knaboj. De kie vi iras?

Assol ne respondis.

— Ĉu vi scias, Filipo, — ekparolis ŝi, — mi vin tre amas, kaj tial mi diros nur al vi. Mi baldaŭ forveturos; probable, forveturos por ĉiam. Vi al neniu diru pri tio.

— Ĉu vi deziras forveturi? Kien do vi intencas? — miregis la karbisto, demande malferminte la buŝon, pro kio lia barbo iĝis pli longa.

— Mi ne scias. — Ŝi malrapide pririgardis la kampeton sub ulmo, kie staris la ĉaro, — verdan herbon en roza vespera lumo, la nigrajn silentemajn karbistojn kaj, pensinte, aldonis: — Ĉion ĉi mi ne scias. Mi scias nek la tagon, nek la horon kaj eĉ ne scias, kien. Mi nenion plu diros. Tial, por ajna okazo, — adiaŭ; vi ofte veturigadis min.

Ŝi prenis la grandegan nigran manon kaj metis ĝin en staton de relativa skuado. La vizaĝo de la laboristo faŭkigis fendon de senmova rideto. La junulino kapadiaŭis, turnis sin kaj deiris. Ŝi malaperis tiel rapide, ke Filipo kaj liaj kamaradoj ne sukcesis turni la kapojn.

— Miraklo, — diris la karbisto, — jen, provu kompreni ŝin. Io estas al ŝi hodiaŭ... io tia kaj cetere.

— Ĝuste, — subtenis la dua, — ĉu ŝi parolas, ĉu persvadas. Estas ne nia afero.

— Ne nia afero, — diris ankaŭ la tria, suspirinte. Poste ĉiuj tri eksidis en la ĉaron kaj, krakiginte la radojn laŭ la ŝtona vojo, malaperis en polvo.