Ĉapitro II

Urban Futroz tiel amis siajn filinojn, ke rifuzadis al ili pri nenio: rekompence pro tio li neniam devis pripenti sian senmezuran cedemon al ajnaj petoj de la eldorlotitaj knabinoj. Futroz naskiĝis nenifarulo, kvankam lia kapitalo, racio kaj rilatoj facile povus doni al tiu sana, tute ne malvigla homo elstaran staton. Tamen Futroz havis naturan inklinon al neniu profesio, kaj ajna agado, ekde scienco ĝis fabrikado de sapo, egale ŝajnis al li ne meritanta atenton kompare kun tio, la sole grava, kio — estas strange diri — estis lia alvokiĝo: Futroz freneze amis legadon. Libro anstataŭadis por li amikojn, vojaĝon, laboron, sporton, amindumadon kaj pasion de ludo. Fojfoje li vizitadis la klubon aŭ jubileajn festenojn de siaj samaĝuloj, promociiĝintaj en iu tereno, sed, ferminte sin en la biblioteko, kun libro sur la genuoj, kun cigaroj kaj vino sur la tableto apud la kvieta fotelo, Futroz vivis tiel, kiel sole povis kaj deziris vivi: en la sortoj, skizitaj de la pensoj kaj plumoj de aŭtoroj.

Lia edzino, Flavia Futroz, estinta akra kontraŭaĵo de la kontemplema edzo, post multjaraj penoj voki en Futroz fermentadon de memamo, krakadon de vantemo aŭ almenaŭ honton de normala viro, propravole restanta nenio, eksedziniĝis de li en la kvara jaro post la nasko de la dua filino, kaj iĝis edzino de milita inĝeniero Gall. Ŝi fojfoje interŝanĝadis leterojn kun Futroz kaj la filinoj, sukcesinte doni al la novaj rilatoj decan tonon, sed ne reteninte la korojn de la infanoj. La knabinoj eĉ pli ekamis la patron, kaj kiam li sukcesis tute kompreneble por la junaj kapoj pruvi al ili neeviteblecon de tia elnodiĝo, ne juĝante la edzinon, eĉ pravigante ŝin, — ĉiujn tri kunigis egalsigno. La knabinoj malkovris, ke la patro per io similas ilin, kaj hejmigis lin en siaj koroj. Tie li okupis komfortan, eternan lokon — duone samaĝulo, duone patro.

Jen al tia homo, imagante lin farita el fero kaj oro, devis veni Tirrey Davenant. Kiam la junulinoj estis forveturantaj, li ankoraŭ dum iu tempo rigardis al la pordo eĉ post tiam, kiam la strato malpleniĝis, kaj rekonsciiĝis nur kiam li ekvidis la furgonon kun kestoj.

Suspirinte, Kishlot skeptike entiris la malsupran lipon, okupiĝinte pri forporto de la manĝilaro, kiun Davenant volonte lasus nelavita, por ke ĝi poreterne belu en kristalvitra kesto.

— Tamen vi estas kuraĝa originalulo, — diris Kishlot al Galeran. — La reputacio de mia kafejo firmiĝos nun en la mondumaj rondoj. Se ne tiel, do tiel ĉi. Se ne sandviĉoj kun najloj, do rekomenda kontoro.

— Vi ne pravas ĝuste tial, ke vi pravas rektasence, — kontraŭis Galeran, plenŝtopante la pipon. — Sed vi ne komprenos min.

— Kion mi diru: mi, certe, estas nekomprenema, — respondis Kishlot, — kaj vi estas klera homo. Ĉu vi vere konas ilian patron?

— Jes. La antaŭa ĝardenisto de Futroz estis mia kompano. Tirrey, ĉu ci ekkoleris?

— Komence mi ekkoleris, — respondis Davenant, ruĝiĝinte. — Mi ektimis.

— Kion?

— Mi ne scias.

— Bone. Kaj poste?

— Li ĝojis, certe, kial paroli! — kriis Kishlot. — Travivi la vivon, estante servisto, estas maldolĉe, sen ajna dubo. Tamen la ventkapulinoj forgesos ja diri al la patro.

— Pli ĝuste mi ne ĝojis, — klarigis Davenant, turnante sin al Galeran. — Sed subite al mi iĝis agrable spiri. Kaj dolore. Ili ne estas ventkapulinoj, — penseme daŭrigis li, senkonscie retenante la pladeton de Elly, kiun Kishlot same maŝine estis tiranta el liaj manoj. — Ho! Mi tre dezirus ĉion tian! — ekkriis Davenant. Redoninte la pladeton, li vigliĝis kaj deviŝis panerojn. — Kiel vi pensas, kio nun povos okazi?

— Pri tio estas tro frue paroli, — diris Galeran. — Morgaŭ ni intervidiĝos, ci al mi rakontos, kiel ci iris tien kaj kio tie okazis. Mi devas iri.

— Kial vi estas tiel bonkora al mi?

— Tiajn demandojn mi ne respondas. Mi mem ne povas aranĝi cian sorton, kaj la okazo estis tenta.

Galeran foriris, kaj Davenant baldaŭ post tio ree komencis priservadi vizitantojn aŭ forpeladi scivolemulojn, enirantajn por moki kaj poste eliri, levante la ŝultrojn. Kiam Kishlot ŝlosis la kafejon, estis jam la naŭa horo vespere. Balaante la halon, la knabo ekvidis la libron, forgesitan de Galeran, kaj prenis ĝin al si, en sian ĉambretaĉon trans la kuirejo. Pro graveco de la evento, atendanta Davenant-on, — iri morgaŭ al Urban Futroz — Kishlot permesis al la junulo foresti dum tri horoj — ekde la deka de mateno ĝis la unua posttagmeze — kaj donis al li tiom da konsiloj, kiel li tenu sin, kiel parolu, kiel eniru, kiel eliru kaj tiel plu, ke Davenant simple al li ne kredis. Kishlot bildigis duoblan modelon — de humiliĝo kaj de aŭdaca defio, ne rimarkante mem, ke li miksis la principojn de la kafejo «Abomeno» kun artifikoj de larmemaj almozuloj. Davenant ĝojis, kiam liberiĝis de li. Ne baldaŭ li ekdormis, jen komencante legi en la libro pri diabla kartludisto Mofy, kiu vidis en la pupiloj de la kontraŭulo reflekton de liaj kartoj, jen plu portadante glasojn kun lakto al la sankta tablo, kie sidis la infanoj de Futroz. El du ili iĝis kvar, kaj poste pli multaj, kaj li estis en kapto de tiuj belaj vizaĝoj, favore permesantaj al li aŭskulti sian babiladon. La dormo kompatis lin finfine. Davenant dormis, sonĝante kastelojn kaj nubojn, kaj, vekiĝinte matene, komencis emociiĝi, apenaŭ frotinte la okulojn.

Li havis malnovan bluan vestokompleton, aĉetitan kontraŭ groŝoj de la unua salajro, kaj pajlan ĉapelon kun rufiĝinta rubando.

Li rektigis per tondilo la franĝon de la kolumo, purigis, kiel kupron, la ŝuojn kaj, haste glutinte kafon, malserene elaŭskultis la lastajn instrukciojn de Kishlot, kiu deziris, ke Davenant, kvazaŭ hazarde, diru al Futroz, ke «Abomeno» estas, fakte, «Agrabla seniluziiĝo» — neseninteresa por scivolemaj ĝentlemanoj, esplorantaj la morojn de la urbo.

Davenant terure bedaŭris, ke mankas Galeran, kiu venadis ne pli frue ol tagmeze, — vidi tiun homon nun egalus por li amikan deziron de bona vojaĝo.

Ankoraŭ nenio okazis, sed la kafejo «Abomeno» kun ties fajfetanta mura horloĝo kaj planko, kiu estis sub la nivelo de la strato je tri ŝtupoj, jam turmentis Davenant-on, kiel teda rememoro. La kuiristo komencis pridemandi, kien iras la servisto, vestinte sin, kiel por festo, anstataŭ la tola jaketo kaj tika antaŭtuko. Davenant kaŝis de li la veron, ĉar la kuiristo havis mokeman menson. Li klarigis, ke Kishlot kvazaŭe donis al li komision. Ekdubinte, la kuiristo incitite movis kaserolon kaj diris:

— Jen ankoraŭ ulo... kun sekretoj.

Malgraŭ tio, ke Davenant puŝadis per rigardo la horloĝajn montrilojn, por li sufiĉis tempo fari sian ordinaran matenan laboron: viŝi la fenestrojn, pendigi kontraŭmuŝajn paperetojn, skribi la menuon, kaj nur post tiam, kun maldeziro, cedanta al la evidenta neceso, la horloĝo batis la dekan. Tiutempe lia soifo de eventoj estis perdanta sian ĵaluzan purecon pro diversaj notoj de Kishlot: «Kvankam ci surmetis kravaton, tamen turniĝu pli rapide», aŭ: «Kie estas ciaj okuloj? Ĉu ili falis en la lakton por la knabinoj?..» Hazarde li ne estis ĉe la verŝotablo, kiam Davenant estis metanta la tranĉilojn kaj forkojn en la ordinaran lokon de la bufedo. Kaptinte la ĉapelon, la junulo ekiris per rapidaj paŝoj kaj komencis vagi en la urbo, malrapide kaj sencede proksimiĝante al la Ankra strato. Ankoraŭ ne estis la dekunua horo, sed li jam trovis la domon de Futroz — antikvan konstruaĵon el griza ŝtono, kun grandaj fenestroj kaj enirejo meze de la fasado. Pleniĝinte per decidemo, Davenant proksimiĝis al la grandega pordo. Al lia malkuraĝa sonoro venis severa maljuna servistino, kun io tia en la vizaĝo, kio faris ŝin parto de tiu ĉi familio, emocianta Davenant-on. Mallerte li eniris post la servistino en la salonon. Penante klarigi la kaŭzon de sia vizito, Davenant diris:

— Hieraŭ oni difinis al mi... Iu afero...

Sed la servistino interrompis lin:

— Mi jam scias tion, oni vin atendas. Eksidu kaj atendu. Mi transdonos.

Davenant eksidis sur seĝon. Antaŭ ĉio li komencis aŭskulti, ĉu aŭdiĝas ie virina rido. Aŭdante nenion tian, lasita por si mem, li kun intereso ĉirkaŭrigardis kaj eĉ suspiris pro plezuro: la salono estis loganta, kiel ilustraĵo de fabelo. Ĝiaj muroj, tegitaj per flav-ruĝa silko kun turka arabesko, mozaikoj kaj negrandaj pentraĵoj estis distrantaj eĉ la plej streĉitan atenton. Tapiŝo de tropeola koloro, kun figuroj de saltantaj oraj katoj, lustro el verda kristalvitro, pendigita en la centro de modlita finialo de koloro de malnova oro, veluraj kurtenoj, meblaro el mahagono, tegita per rozkolora stampita atlaso, tiel forte plaĉis al Davenant, ke lia timemo malaperis. La medio varmigis kaj vigligis lin. Belegaj vegetaĵoj kun brilantaj pezaj folioj staris en fajencaj vazoj kontraŭ tri grandaj fenestroj. La desegno de la vazoj montris vespertojn super krepuskaj montetoj. Vitra pordo, kondukanta al la teraso, estis malfermita; trans ĝi brilis la ĉielo kaj la ĝardeno. La pendolo de la kamena horloĝo egalmezure tuŝadis nevideblan unutonan kordon de malalta tembro.

Davenant absorbiĝis en kontemplado de la ĝoja bunteco de la salono, ne aŭdante, kiel eniris Futroz. Li salte ekstaris, nur kiam ekvidis la mastron de la domo antaŭ si. Tamen ne kolosa mona aso kun frostigantaj kornaj okulvitroj staris antaŭ li, sed homo de tre trankviliganta aspekto — nealta, maldika; liaj nigraj haroj estis malleviĝantaj vangohare ĝis la mezoj de la vangoj, donante karakteran akrecon al la pufa razita vizaĝo kun granda buŝo kaj flava kolornuanco de la haŭto. La rideto de Futroz malfermis la dentojn de perlamota pureco; ĉe tio sur liaj vangoj aperis infekte gajaj kavetoj, parencaj al la kavetoj de Elly. En liaj nigraj okuloj glitadis fajrero de ironio. Kiam Futroz paroladis, tiu fajrero ekbruladis kaj prilumadis la tutan vizaĝon, pro kio la rigardo ŝanĝiĝadis al bonanime serioza. La abrupta voĉo kompletigis tiun ĉi aspekton, krom la ne menciita de ni griza kostumo kaj la maniero tiri fojfoje per la maldekstra mano butonon de la veŝto.

Sidiginte Davenant-on kontraŭ si, Futroz diris:

— Ni rigardos, ĉu eblos fari por vi ion utilan. La knabinoj ĉion rakontis al mi, kaj mi pretas subteni ilian deziron aranĝi vian sorton. Vi ne ĝenu vin pro mi. Via mastro, kiel mi aŭdis, estas interesa originalulo. Rakontu al mi pri via vivo!

Lia simpla maniero montris senduban favoron, kaj Davenant liberiĝis de la maltrankvilo, sugestita per la konsiloj de Kishlot. Sed tuj kiam li komencis paroli, en la salonon eniris dukapa estaĵo: Rohena brakumis la fratinon de malantaŭe, metinte la mentonon sur la harojn de Elly. Rimarkinte Davenant-on, la junulinoj haltis kaj, mediteme kapsalutante lin, eliris retroe en la sama nedisigebla stato de densa brakumo. La pordo fermiĝis. Trans ĝi aŭdiĝis baraktado kaj senkaŝa rideksplodo.

Renkontinte kaj akompaninte la filinojn per riproĉa rigardo, Futroz diris al la ekluminta Davenant:

— Vi komencis paroli. Rakontu vian biografion, post kio ni okupiĝu pri diskuto de niaj ebloj.

— Vidu, — diris Davenant, nevole ĵetante rigardon al la pordo, — la plej interesa por mi estas tio, ke mia patro malaperis senspure antaŭ dek unu jaroj. Restis nesciate, kien li malaperis, ĉu li vivas aŭ mortis. Mi aĝis tiam kvin jarojn, kaj mi memoras, kiel mia patrino ploris. Li eliris vespere, dirinte, ke direktas sin al unu kliento — por ricevi ŝuldon. Lin neniu plu vidis, kaj neniu sukcesis ekscii pri lia sorto, malgraŭ ĉiaj enketoj.

— Sekve, — rimarkis Futroz, post deca silento, — via patro ne venis al la kliento, alie estus ia materialo por solvo de la mistera demando.

— Jes! Kaj eĉ plie, tiu homo forestis, — li estis forveturinta en San-Riolon. Li neniel povis veni al li.

— Efektive!

— Kiam mi elkreskis, — daŭrigis Davenant, suspirinte, — multaj ideoj venadis en mian kapon. Mi penis kompreni kaj legadis librojn pri diversaj malaperoj. Sed nur unufoje io simila al miaj pensoj imagiĝis al mi, tre stranga.

— Al mi estas interese scii, rakontu.

— Tio estis tiel: mi estis puriganta ŝuojn, iu pasis trans la fenestro, kaj mi rememoris la patron. Al mi imagiĝis nokta pluvo, vento, kaj la patro, kvazaŭ pensante, kiel li trovu monon, enpensiĝis kaj trafis en la havenon — malproksime, apud la naftaj cisternoj. Li staris, rigardis al lumoj, al la akvo, kaj subite ĉiuj lumoj estingiĝis. Kial estingiĝis? Neniu scias: tiel mi pensis. Estiĝis silento. Jen blovas vento, jen plaŭdas akvo. Kaj li aŭdis, ĉu vi scias... frapadon de tamburo: soldatoj eliris el interstrato kaj pasis preter li: «Un'-du... Un'-du...», — kaj antaŭe iris tamburisto kun malhela vizaĝo... Certe, tio estas stulta! Mi scias! — ekkriis Davenant, hastante fini la rakonton. — Sed la tamburo batis. Subite mia patro rekonsciiĝis. Li ekiris for kaj vidas — tio estas ne tiu strato. Li iras pluen — tio estas ne tiu urbo, sed iu alia. Li ektimis, kaj poste ekmalsanis kaj mortis... En hospitalo, verŝajne, — aldonis Davenant, kun faciliĝo vidante, ke Futroz aŭskultas lin sen moko. — Sed li estas viva... Mi fojfoje sentas tion. Plejparte mi scias, ke li mortis.

Kuniginte tiel sukcese la fantazion kun la sobra prudento, Davenant eksilentis.

Futroz demandis:

— Kiel vi tion faris?

— Mi ne scias. Sed tio komencis imagiĝi unu post la alia. Mi mem miris.

— Vi estas fantaziulo, — rimarkis Futroz, penseme pririgardante Davenant-on. — Dek unu jaroj estas granda tempo. Ni lasu tion dume.

Davenant rakontis sian vivon, sed prisilentis tion, ke lia patro Frank Davenant estis senespera drinkulo kaj malfortuna ludisto; la filo hontis diri malbone pri la patro, kiun li apenaŭ memoris. La malsanema patrino de Davenant dum ses jaroj bataladis kontraŭ mizero, lasita de la parencoj al arbitro de la sorto, venĝe al tio, ke ŝi neglektis bonan partion pro la malriĉa juristo. Ŝi ne sukcesis ekscii, kiel ŝi finas siajn tagojn: ĉu kiel forlasita virino aŭ kiel vidvino. Antaŭe nenion scipovinta, Cornelia Davenant lernis triki ŝtrumpojn, fari ĉapelojn, glui kadrojn kaj skatolojn el konkoj, fojfoje ŝi vendadis florojn. La vivon ŝi pasigis en malriĉo, mortis en mizero, kaj Tirrey-on en la dekunua jaro de lia vivo prenis al si vela majstro Kid, seninfana najbaro de Cornelia. Kiam Tirrey finis la urban lernejon, Kid kaj lia edzino forveturis al Liss, kie la majstro ricevis postenon de estro de metiejo ĉe granda ŝipposedanto. Davenant-on Kid lasis en Poket, ĉar lia nejuna edzino subite iĝis patrino, kaj la fremda, des pli aĝa, infano komencis ĝeni ŝin. Forveturante, Kid-oj donis Tirrey-on labori al manĝovendisto, kiu posedis kelkajn ĉaretojn por disveturigi varmegajn manĝaĵojn, kaj poste Davenant estis cedita de sia mastro al Kishlot.

Futroz, elaŭskultinte, ekkompatis la junulon, atendantan decidon de la influhava homo kun digno kaj sinĝenemo de homo suba, sed ne serĉanta favoron.

— Hieraŭ en via «Abomeno» estis iu Galeran, — komencis Futroz. — Fakte, estis li, kiu celigis la knabinojn al vi. Kio estas Galeran?

— Vidu, — respondis, plu ĵetante rigardojn al la pordo, Davenant, — tio estas homo tre bona, kaj li ofte amike konversacias kun mi, tamen mi nenion scias pri li. Nenion scias eĉ Kishlot. Galeran alportadas al mi librojn. Ĝenerale li al mi plaĉas.

— Certe, tio tute klarigas Galeran-on. Ni lasu lin. Do per kio vin altiras la vivo? Kion vi dezirus doni al ĝi kaj, memkompreneble, ankaŭ preni de ĝi?

— Mi prenus de ĝi ĉion, sed, kiel oni diras, la okulo vidas, sed la mano ne atingas. Sed... vi ja scias pli multe, ol mi.

— Kaj tial mi devas scii, kion vi deziras!!! Nu, ne, spite al vi, juna sinjoro! Pripensu kaj diru.

— Tiuokaze mi konfesu al vi, ke min altiras vojaĝoj. Mi deziras grandajn vojaĝojn, ligitajn kun iu interesa afero. Sed kion mi parolas! — ekkriis Davenant. — Vere: tio estas mia sekreta deziro, kaj ĝi estas neplenumebla, sed vi deziris, ke mi parolu sincere.

— Aŭskultu, kara mia, — diris Futroz, travidante en la interparolanto vervan koron kaj ardan kapon, — nur tio estas bona, ke vi estas sincera. Jen per kio ni finu nian konversacion: vi revenu al Kishlot, kaj al ni venadu ĉiudimanĉe. Krome, vi venos por afera interparolo postmorgaŭ, je la sama horo.

— Kion vi elpensis por mi? — demandis Davenant el la alto de la nuboj, kien pelis lin la firma, varma tono de Futroz.

— Rajta demando. Do, jen: mi havas konaton en la Geografia instituto. Kelkaj ekspedicioj estas planitaj por tiu ĉi jaro, — ekspedicioj nesendanĝeraj kaj longaj. Por vi troviĝos tie helpa laboro.

— Prave! — ekkriis Davenant. — Mi portados instrumentojn aŭ starigados tendojn. Tamen, — aldonis li grandanime, — mi tre petas vin: se vi renkontos obstaklojn, ne klopodu tiam.

— Ĉu tiele?! Bone.

— Sed tio ne en tiu senco, ke... — konfuziĝis perpleksa Davenant, — sed en la alia... Min riproĉas la konscienco.

— Bone, — Futroz enpensiĝis, rapide grumblinte al si mem: — «Mi donu lin al Starker. Li skribu taglibron sub diktado».

— Kiel vi diris? — ne distingis Davenant, pensante, ke Futroz demandas lin.

— Mi diris, — ŝerce rompis Futroz la aferan interparolon, — ke mi prenos vin per pinĉilo je la flugiletoj kaj kurigos vin laŭ la globuso.

Sentante seriozecon de la promeso, Davenant profunde suspiris, kaj Futroz sonoris kaj ordonis al la servistino diri al la junulinoj, ke li deziras ilin vidi.

— Vi vizitados nin, — diris li al Davenant, frapante lian ŝultron, — kaj vi devas zorge esplori ilin, por ke vi poste sciu, de kiu flanko vi ricevos baton. Tio estas bonaj, sed tre insidaj infanoj.

La junulinoj eniris kaj dece kapsalutis konfuziĝintan Tirrey-on.

— La serioza interparolo estas finita, — diris al ili la patro, — kaj nun Davenant estas nia gasto. Mi timas, ke li estas pli diskreta, ol vi, kaj tial ne sukcesos vin moderigi. Memoru, ke li estas sendefenda, kaj ne timigu lin. Ni lin iom post iom ŝanĝos. Rohena, ĉu mi povas esti trankvila?

— Ho jes, paĉjo! — malgaje diris Rohena, mallevante la okulojn. — Ci povas esti tute trankvila. Tiel trankvila, kiel kvieta akvo de montaj lagoj.

— Kiel enciklopedio en la antikva egipta lingvo, — trankviligis la patron Elly, malĝoje glatigante la manikon.

Futroz kun dubo ĵetis al ili rigardon kaj eliris.

La mokemulinoj tuj aliris al Davenant kaj eksidis kontraŭ li.

Elly langvore diris:

— Kia mirakla vetero!

— Ho jes! — karese ridetis Roy al ruĝiĝanta Davenant. — Sed ŝajnas, ke la barometro falas. Bonvolu diri, kia tipo de aŭtoj plaĉas al vi?

— Ĉu vi ŝatas muzikon? — demandis Elly, mordante la lipojn. — Kiu estas via ŝatata komponisto?

Plu stultumante, ili rimarkis, ke Davenant estas afliktita, kaj ekridis.

— Vi ne koleru al ni, — diris Roy. — Hodiaŭ ni ial neniel sukcesas halti. Ĉu al vi plaĉas ĉe ni?

— Jes, — diris Davenant. — Vi divenis.

— Kaj ni? — impertinente demandis Elly, saltetante sur la seĝo.

— Ni penos plaĉi al vi, — modeste promesis Rohena. — Vi vizitados nin ofte. Ĉu bone?

— Tre bone, — respondis Davenant, — tio estas la plej bona. — Pensinte iom, li aldonis: — Mi, eble, ŝajnas al vi tre serioza, sed tio estas trompa impreso. Ordinare mi ne tre seriozas.

— Mi vidas, ke ni trovos komunan grundon, — Elly palpebrumis al la fratino. — Mi ja diris al ci.

— Kion ci diris?

Ili interŝanĝis misterajn signojn kaj iom trankviliĝis.

— Ĉu vi deziras, ni ludos al vi? — proponis Elly.

— Certe! — ekkriis Davenant. Rideto ne forlasadis lin.

Aperis disputo, kiu ludu la unua. Ĝi finiĝis per tio, ke Rohena eksidis al la fortepiano, kaj Elly ekstaris apud ŝi, por turni foliojn de notoj.

— Aŭskultu «Valson de elpelito», — diris Rohena, dum ŝiaj ankoraŭ ne fortaj fingroj estis premantaj la klavojn. — Mi ĝin ankoraŭ ne funde ellernis. Tiu ĉi loko konfuziĝas dum kvin tagoj... Sed ci, Rohena, estas persista estaĵo... Ĉu vi aŭdas, kiel mi falsis? Kaj jen, nun la elpelito revenas al la hejmo.

— Li staras ĉe la fenestro malhela, kiel negro noktomeze, kaj tie, — Elly levis la okulojn, — lia filino, en floroj kaj briliantoj, alveturis el preĝejo... Ĉu mi diru? Kun sufiĉe nemalbela ulo.

— Kaj... — daŭrigis Roy, ordonante per rigardo turni la folion. — Elly, por kio ci skuas la notojn?.. Kaj la elpelito, ne dezirante malhelpi al la feliĉo de la filino, kisas la fenestran vitron. Ĉio estas finita. Li revenis en sian sovaĝan arbaron.

Davenant aŭdis ne la valson, sed ĉielan ĥoron. La manoj de Rohena, etendiĝante ĉe fortaj akordoj, kvazaŭ forpuŝadis la fortepianon, aŭ, mole mallevinte la kubutojn, ŝi kliniĝadis super la klavoj, rapide trakurante ilin, varmiĝinta, kaptita de lumo de la melodio.

De ŝi Davenant movis la rigardon al Elly. La knabino estis distrite ridetanta al li, mallaŭte subkantante al la ludo de la fratino. Nun ili estis tre similaj.

Rohena finis per sonoj, rememorigantaj malrapidan batadon de horloĝo, kaj ekstaris.

— Jen ĉio, — diris ŝi. — Ĉu vi deziras ankoraŭ?

Davenant ne sukcesis respondi, ĉar eniris Futroz kun koverto en la mano.

— Davenant, ĉu vi vidos Galeran-on? — demandis Futroz, brakuminte Elly-n, alpremiĝintan al li.

— Jes, mi pensas, — jes, — respondis Davenant, ne komprenante, kion signifas tiu ĉi demando. — Galeran venadas en... tagmanĝi ĉiutage.

— En «Abomenon», — enmetis Elly. — Ho! Mi promesis skribi al li.

— Silentu iom. Transdonu tiun ĉi leteron al Galeran, kaj poste, kiel ni interkonsentis. Mi esperas, ke mi vidos vin postmorgaŭ.

— Enigmo! — ekkriis Roy.

— Galeran enkaĉiĝis, — mallonge sciigis Elly, turniĝante sur unu piedo.

— Bone, la letero estos transdonita, — diris Davenant, kaŝante la pakaĵon.

— Tampiko, ni iras, — deklaris Elly. — Adiaŭ, Davenant! Transdonu la leteron!

— Transdonu ĝin rekte en la manojn, trans angulo, por ke neniu vidu, — konsilis Roy.

Futroz turniĝis al ili, kruciginte la brakojn kaj movinte la brovon tiel impone, ke la junulinoj konfuziĝis kaj eliris. Davenant ekvidis du nazetojn, enŝovitajn en la fendon de la pordo, poste Roy diris: «Ni iru!» — kaj la pordo dense fermiĝis. Futroz adiaŭis Davenant-on, preskaŭ bedaŭrante, ke tiu granda knabo ne estas lia filo.

Ellasita sur la straton de la respektema servistino, ĝeniĝante pro ŝi, pro la muroj, pro la pordo, pro si mem, Davenant ekiris tiel rapide, ke senspiriĝis. Rompante la kapon pri la neatendita letero al Galeran, ripetante «Geografia instituto», «la elpelito kisas la vitron», aŭdante la motivon kaj vidante la du nazetojn en la porda fendo, Davenant venis al Kishlot kun tia stranga vizaĝo, ke tiu demandis:

— Ĉu oni cin elpelis?

— Ne, ne elpelis, — distrite respondis nia heroo, ĉirkaŭrigardante. — Kaj kie estas Galeran?

— Li estas ĉi tie, se ci al li rigardas, — diris Galeran en kvin paŝoj for de Davenant, kiu ĝuste al li turnis sin kun sia lunatika demando.

Davenant tremeris.

— Aĥ, tio estas vi! Strange — mi ne rimarkis, kie vi sidas. Jen letero. Al vi.

Kishlot ĵus alportis teleron da supo por Galeran. Tiu demetis la kuleron kaj komencis pririgardi la koverton.

— Futroz mem skribis ĝin, — klarigis Davenant. Dum kelkaj minutoj la ceteraj vizitantoj de «Abomeno» — maljuna virino kaj dikmuzela komizo el viandvendejo — vane postuladis: la virino — salon, kaj la komizo — bakitan pomon. Kishlot malfermis la buŝon eĉ pli larĝe, ol Davenant. Kishlot el malproksime pririgardadis la leteron, kaj Davenant staris apud Galeran. Finfine, rekonsciiĝinte, li foriris por ŝanĝi la bluan jakon al la blanka labora jaketo kaj, apenaŭ farinte tion, elkuris por rigardi, kiel estas malsigelata la mistera letero.

Galeran kun nepenetrebla vizaĝo malfermis la koverton kaj ŝovis en ĝin du fingrojn. Subpreminte rideton, li singarde eltiris vizitkarton, ĉirkaŭskribitan per malgrandaj literoj, kaj, tenante ĝin antaŭ si en la maldekstra mano, alproksimigis al la lipoj la kuleron kun la supo. La kulero preskaŭ tuŝis liajn lipojn, sed li, elverŝinte la supon reen en la teleron, lasis la kuleron kaj, tenante nun la leteron per ambaŭ manoj, komencis legi kun ege serioza aspekto, metinte unu kruron sur la alian. Io granda, grava eklumis en la rigardo de liaj mallarĝigitaj okuloj. Galeran kaŝis la leteron kaj distrite formanĝis la supon, post kio mendis glaciaĵon.

— Ĉu vi ne manĝos ĉasaĵon? — miris Kishlot, ĵetante rigardon el trans sia verŝotablo al Galeran, kiu eĉ ekfumis ial antaŭ la glaciaĵo. — «Perdriko kun reŭmatismo», — kiel estas skribite hodiaŭ en la menuo... He-he! Verŝajne, grava estas tiu letero, de malnovaj konatoj... Davenant, alportu «glaciaĵon kun angino»!

Esperante, ke Galeran ekparolos pri la letero, Tirrey ŝtoniĝis en la pordo, levinte la piedon kaj turninte la orelon.

— Mi ne manĝos eĉ «pavon kun apendicito», — diris Galeran, — mi ne manĝos eĉ la glaciaĵon. Mi maldecidis, ĉar mi perdis la apetiton pro la eksterodinaraj novaĵoj. Unue, kreskis kosto de ŝafoj, kaj due, venis liverparto da kajena pipro, kiu estas vendata aŭkcie.

— Do ĉu ne necesas la glaciaĵo? — demandis Davenant, doninte al la maljunulino jam trian salujon.

La maljunulino tiel ofendiĝis, ke stamfis. Galeran ekstaris, vokis la knabon per movo de la kapo.

— Ĉu ci konscias, ke ci parte ŝuldas al mi? En la afero kun Futroz?

— Certe. Vi komencis la unua.

— Tiuokaze ci devas veni hodiaŭ vespere, je la deka horo, al la Norda strato, numero 24, loĝejo 33. Tio estas mia adreso. Mi atendos cin. Ci venos kaj rakontos, kiel oni renkontis cin.

— Futroz diris, ke li faros ĉion. Ĉu vi komprenas? Mi ne ŝercas. Mi venos al vi, — rapide parolis Davenant, tordante ĉiujn siajn nervojn pro sciavido pri la letero. — Sed... kion li skribis al vi? Pardonu min, certe.

— Mi povus ne respondi, vidante cian delikatecon, sed mi cin komprenas. Futroz petas min, kun tuta ĝentileco, certe, ke mi ne plu sendu al li tre sciavidajn «Tirrey-ojn» de deksesjara aĝo.

— Mi ne estas knabo, — diris Davenant, ruĝiĝinte. — Sed mi freneziĝis, jen kio. Forgesu mian insiston...

Galeran foriris, kaj Davenant komencis ordinaran laboron. Rilate de la letero li pensis, ke Futroz resendis al Galeran noton de Elly pri ŝiaj pensoj, kiel ŝi promesis. Kishlot malserene fajfetadis, ĵetante aforismojn kiel: «Kio ajn okazas en la vivo!», «Ne al ĉiu tiel fortunas!», kaj vespere iomete drinkis kaj deklaris, ke ankaŭ en lia vivo estis unu okazo, sed li ne uzis ĝin, ĉar li estas tre fiera kaj malestimas homojn, loĝantajn en palacetoj.

— Jen, se vi mem atingas ĉion, — tio estas alia afero, — diradis Kishlot, — tio ne estas teni sin ĉe aliula vosto.

La grumbladon de la maljunulo Davenant lasis sen atento kaj, distrite konsentante kun li, ĝisatendis finfine la horon de fermo de la kafejo. Baldaŭ post tio li direktis sin al la domo, kie loĝis Galeran. Tio estis malnova domo trietaĝa, staranta sur angulo de sabla dezerta loko de malbone prilumita urborando. Ne ĉiuj fenestroj de la domo lumis elinterne, sur la malpuraj ŝtuparoj necesis pririgardadi la ŝtupojn, kaj fojfoje bruligi alumeton. Davenant grimpis sur la trian etaĝon laŭ dua ŝtuparo kaj trovis la numeron de la loĝejo. Viro kun miniatura vizaĝo, enfalinta en grandegan barbon, kondukis Davenant-on al ejo fine de larĝa koridoro, kie malklare blankis vizitkarto, fiksita per prempinglo. Aŭdinte la paŝojn, Galeran eliris kaj enlasis la knabon, kaj la pordon ŝlosis per pordhoko.

— Mi ĉiam ŝlosas min, — diris Galeran, — ĉar la loĝantoj havas kutimon enrompiĝi sen frapo. Al ci malfermis senespera drinkulo, eksa studento.

La granda ĉambro de Galeran estis prilumita de gasa lampo kaj malabunde meblita per simpla meblaro, konsistanta el du tabloj — sur unu estis manĝaĵo kaj manĝilaro, sur la dua libroj kaj inkujo, — tri seĝoj, lito trans ŝirmilo kaj staminaj kurtenoj de du fenestroj. Sur kalkaj muroj pendis du malnovaj gravuraĵoj sub vitro, kopioj de Meissonier. Tiu malriĉo, substrekita de pureco de la ejo kaj de dignoplena afableco, kun kiu Galeran sidigis la gaston, kortuŝis Davenant-on; unuafoje li bedaŭris, ke li ne estas riĉa kaj ne povas sendi al Galeran orientan tapiŝon.

— Vi min tre interesigis, — diris la knabo, — mi tuttempe atendadis, kiam venos la vespero. Sed mi tutegale ege deziris veni al vi.

— Bonege. Des pli, ke mi cin tuj kondukos.

— Jes. Tio estas — kien?

— Ni interkonsentis, ke ci demandos pri nenio. Mi cin kondukos, kaj ci vidos.

— Ege interese! — ekkriis Davenant, atendante miraklojn kaj ree tremante, kiel matene en la domo de Futroz. — Mi konsentas. Kion do mi vidos?

— Ha! Ne indas paroli kun ci! Akceptu la kondiĉon sen demandoj kaj rezonoj. Nin atendas aventuro.

— Tiuokaze mi pretas, — deklaris Davenant, salte ekstarante. — Sed mi ne havas armilon.

— Ni ne bezonos armilon. Se ci deziras, armu cin per pacienco.

Galeran surmetis ĉapelon kaj prenis promenbastonon. Davenant povis nenion legi en lia senemocia vizaĝo. Ferminte la gaslampon, Galeran diris: «Ni iru», — tralasis la knabon kaj ŝlosis la pordon. Dum eliro ili renkontis la homon kun barbo, al kiu Galeran impone deklaris:

— Simpson, la seruron mi aranĝis tiel, ke la klinko nun ne deŝoveblas per pinto de tranĉilo, kaj tial ne penigu vin pririgardi mian ĉambron. Cetere, hodiaŭ tie estas nek portovino, nek brando.

— Bone, — base respondis Simpson. — Tamen, kion mi diras! Vi senmerite ofendis min!

— Mi nur avertis. Morgaŭ, eble, estos brando, do mi mem donos al vi.

Ne aŭskultante, kion krias post ilin Simpson, Galeran eliris el la domo kaj kondukis Tirrey-on sur prilumitan straton, kie ili prenis fiakron, al kies veturigisto Galeran nomis adreson, nekonatan al Davenant. Amuziĝante per emocio kaj nekompreno de Tirrey, eksilentinta pro neatenditeco kaj sidanta, enprofundiĝinte en vanajn supozojn, Galeran detale rakontis pri Simpson — kiel li kaptis lin en sia ĉambro dum ŝtelado de vino, — laŭdis novan domon kun bela fasado kaj almontris kinematografejon, kie antaŭnelonge estis incendio. Elrevigita Davenant ofendite aŭskultadis, divenante, ke Galeran amuziĝas per malpacienco de la viktimo de siaj sekretoj, kaj serĉadis en liaj vortoj aludojn al la atendanta ilin aventuro.

— Ĉu ci deziras, ke mi rakontu al ci anekdoton? — demandis Galeran.

Tamen la fiakro haltis ĉe unuetaĝa domo, kaj la anekdoto restis neniam rakontita.

— Estas iomete malfrue, — diris Galeran al maljuna germanino, malferminta la pordon kaj renkontinta la vizitantojn per sennombraj kapsignoj. — Mia juna amiko brulas pro malpacienco pririgardi la ĉambron.

Davenant tiris lian manikon, sed Galeran prenis la kubuton de la knabo kaj puŝis lin.

— Iru do, — diris li. — Mi diras veron. Futroz petis min trovi por ci ĉambron. Ci loĝos ĉi tie.

— Lia letero! — ekkriis Davenant. — Do, ĉu tion ĉi li skribis al vi?

— Jes; ankoraŭ ion.

— Oni zorgas pri la junulo, klopodas, — singarde prononcis la maljunulino kvazaŭ por si mem, sed kun evidenta celo komenci konversacion. — Bonvenu, bonvenu, tie ĉio estas preparita por vi, vi restos kontenta.

— Do, hodaŭ mi ne ekdormos! — deklaris Davenant, enirante post Galeran en la ĉambron kun verdaj tapetoj kaj profunda niĉo, kie situis lito. Li ekvidis balancseĝon, skribtablon, seĝojn kun ledaj sidiloj, ŝrankon, kurtenojn el maŝinfaritaj puntoj.

La mastrino ne eniris en la ĉambron, sed ekstaris ĉe la sojlo, kaj Galeran senceremonie fermis la pordon.

— Hodiaŭ por ci ne estas senco transloĝiĝi, — diris Galeran, — ĉar jam estas malfrue, kaj Kishlot, verŝajne, ofendiĝos. Li siamaniere alligiĝis al ci. Tamen, kiel ci deziras. Do aŭskultu: tiu ĉi ĉambro estas antaŭpagita por tri monatoj kun plena pensiono: matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo kaj dufoje kafo. Ĉu bona aventuro?

— Per kio mi repagu al Futroz kaj vi?

— Ci repagos al Futroz per tio, ke ci ĝentile akceptos tiujn donacojn, donitajn al ci libervole, kun bonaj sentoj. Kiel ci mem komprenas, li ne havas kaŭzon kaĵoli Davenant-on. Kio koncernas min, do mia rolo estas hazarda — mi nur konsentis plenumi la peton de Futroz. Malfermu la ŝrankon!

Davenant obeis. En la ŝranko pendis vestaĵoj. Malsupre kuŝis amaso de tolaĵoj.

— Ci vidas, — daŭrigis Galeran per tono de botanikisto, klariganta formon de floro, — ci vidas ĉi tie partojn de la nova vestokompleto, konstistanta el grizaj pantalono, veŝto kaj jako — tio estas sufiĉe multekosta drapo. Apude pendas partoj de la blanka vestokompleto kaj kvar kravatoj de diversaj koloroj. Du ĉapeloj — pajla kaj felta. La ĉapelojn necesas almezuri.

Galeran prenis la molan ĉapelon kaj surmetis ĝin sur la kapon de Davenant.

— Tre bone. Mi prenis mezurojn de ciaj vestoj helpe de la kuiristo, kiu ĵuris silenti danke al sento en la polmo de agrabla metala malvarmeto. Mi esperas, li silentis, ĉu?

— Nenion li diris al mi.

— Jene. Estus malnature, se ci ne pinĉus ĉiujn ĉi belaĵojn, ĉu, Davenant? Necesas tuŝi.

Davenant sensence tuŝis la pantalonon, faligis kravaton kaj fermis la ŝrankon.

— Prefere mi ne rigardu dume, — diris li. — Mi devas alkutimiĝi. Ĉu vi ne povas diveni, kial Futroz donis al mi tiel multe da ĉio?

— Imagu — mi povas. Futroz estas tia homo, ke se li faras, do faras funde, ĝisfine, aŭ faras nenion. Bonkoreco estas aparta afero, sed tiu ĉi trajto estas tre karaktera, tiel ke se li ekmalamos cin, do ne malpli funde forgesos pri cia ekzisto. Tio estas homo de serioza ludo. La mastro de cia loĝejo estas maljuna kontisto Huberman, lia edzino — Emma Huberman, kiu malfermis la pordon, — estas diable scivolema, tial parolu nenion pri la domo de Futroz. Se oni montras belan aĵon al homoj, ne komprenantaj belon, — ĝin nepre makulos muŝoj de pensaĉoj kaj kornikoj de malico. Ĉu ci komprenis min?

— Tamen jen kio! — ekkriis Davenant. — Kiel ajn vi volu, sed mi devas vin kisi.

Antaŭ ol Galeran sukcesis defendi sin, Davenant kaptis per la manoj lian mornan kapon kaj firme kisis.

— Timu malfeliĉojn, — impone diris Galeran, prenante la ŝultron de la knabo, — ci estas tre pasiema en ĉio, cia koro estas tro malfermita, kaj impresoj forte trafas cin. Estu pli diskreta, se ci ne deziras forbruli. Soleco — jen damnita afero, Tirrey! Jen kio povas pereigi homon. Ni iru.

Emma Huberman ellasis la virojn, suspirante kaj rekantante al iliaj dorsoj pri «anĝeloj sur la tero».

— Sesdek jarojn mi vivas, — aldonis ŝi per neatendite grumbla rapidparolo, jam sen kantado kaj raviteco, — sed tia afero ne okazis. Mi ĉion komprenas, ĉion. Tre bone, estu trankvilaj.

Sur la strato Davenant diris:

— Kien vi direktas vin, permesu ekscii?

— Mi pensas, ke mi iomete drinkos, — diris Galeran, kalkulante poŝajn monerojn. — Aĥ jes! De la mono, kiun Futroz almetis al la letero, restis jen... Kiom estas ĉi tie? — Li transdonis al la knabo tri orajn monerojn kaj arĝenton. — Nu, iru...

Li eksidis en tramon, kaj Davenant venis al Kishlot, por, preninte siajn aĵojn, tuj transloĝiĝi en la novan ejon. Kishlot loĝis sen servisto. Preninte kandelon, li mem malfermis la pordon.

— Aŭskultu, vi nun tre miros, — diris Davenant, haltinte sur la sojlo. — Ĉu vi scias, kie mi loĝas?

— Mi maljunas por enigmoj. Aŭ eniru, aŭ diru, kio okazis.

— Galeran luis por mi ĉambron, — deklaris Davenant. — Mi ĵuras. Mi ĵus estis tie. Per mono de Futroz. Futroz sendis monon en la letero, kaj mi nenion sciis.

— Ci mensogas! — diris Kishlot, alportante la kandelon al la mentono de Davenant.

— Mi deziris iri tien morgaŭ, sed mi malpaciencas, — daŭrigis Davenant, maŝine deŝirante per la fingroj kandelan fulgon. — Do pardonu min. Ĉi tie mi nun ne ekdormos. Ĉu mi diru ankoraŭ, ke amaso da ĉia vesto pendas tie en la ŝranko, kaj ĉio estas por mi?!

— Mi pensis, ke ci mensogas. Do, tio ekŝutiĝis sur cin. Okazas tielaĵoj, — diris afekciita Kishlot. — Kun tio jam nenion eblas fari, — medite aldonis li per tono de stranga konsolo.

— Pro kio do, kiel vi pensas?

— Pro nenio. Ci plaĉis, kiel katido. Ĉu sen mezuro li aĉetis?

— Kion sen mezuro?

— Galeran — la frakojn kaj smokingojn?

— Tio estas simple vestokompletoj. Mi eĉ ne almezuris ilin.

Kishlot kondukis Davenant-on al si supren, eltiris el la ŝranko vinon kaj komencis paŝadi laŭ la ĉambro, alpremante la botelon al la dorso.

— Jes! — ekkriis li post silento kaj suspiroj. — Ci ekflugos alte, verŝajne. Sed ankaŭ mia lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita. Mi trovos orejon, mi diras al ci! Frue aŭ malfrue! Estos tia ĝusta ideo, ĝi venos. Drinku glason da vino, eksidu, rakontu, diablo prenu!

Haste transdoninte al li ĉion esencan de sia historio, Davenant trinkis la vinon kaj tondris malsupren laŭ la ŝtuparo. Ĵetinte en kofreton sian nekomplikan havaĵon, li levis la kofreton sur la ŝultron kaj adiaŭis Kishlot-on, kiu, vidante lian animstaton, ne plu penis komenci konversacion, sed fosis en la poŝoj kaj donis al li lian salajron.

— Definitive riĉiĝis Davenant, — diris Kishlot, enmanigante al la eksa servisto manplenon da arĝento. — Por dek kvar tagoj! Foriraĉu!

Eliriginte la feliĉulon, li ŝlosis la pordon, kriinte:

— Venadu por tagmanĝi!