Ivan Naumov

Japana #1


Donu al mi varman amaran ĉa*,
Kaŝu rigardon en mondo de viaj prauloj.
Servu al mi tri tasojn de l' varma ĉa
Spite al ĉio legeblas en viaj okuloj

Plena sentar'. Ŝajnas ke falis leĝ' –
For samuraja buŝido** vi iras sentime,
Spurojn post vi ankoraŭ ne kovris neĝ'...
Bonas la ĉa! Kiom lerte kaj kiom intime

Servas al mi varman amaran ĉa
Vi, belulin', rezignanta de l' propra beleco.
Replenigante tason per varma ĉa,
"Belas nur glavo", vi firme ripetas kun deco.

Ho, Japanin', birdo de mia trist'!
Mur' el paper' ne forglutos sonaron amoran,
Klaras ke nin suspektas eĉ tiu ist'
Sub neĝofalo tenanta gardadon deĵoran.

Jam via edz' rajdas al mia dom',
Ploras neĝeroj sur glato de l' klinga surfaco.
Gravas ne ti' – mi vidas nenion krom
Pecojn de l' nuboj tra l' ĉa fornaĝantaj en paco.

Donu al mi varman amaran ĉa!
Kantas la glav', porcelano tuŝetas la lipojn...
Kiom bongustas lasta amara ĉa!

03.05.1992

* ĉa - japana kaj ĉina verda teo.
** buŝido - leĝaro sekvenda por ĉiu samurajo.