John Francis

La kosmo

Halti sur vojo al alto
signifas – regliti.
Eviti l' destinon de l' kreo –
malinda pere'.
Ni do plenu dum iro kaj veno
de l' firma kompreno:
ne sufiĉas nur vivi kaj vivi –
aktivi necesas!
N. Kurzens

I. La Komenco

Senvive sin etendas vakua firmamento
kun sole aktuala la nigro de nenio,
eĉ ne ĥaoso regas: ekzistas nur silento
pulsanta kun la ritmo de granda simfonio.

Ankoraŭ ne la Tempo sin donas al mezuro;
ĉar ties rol' egalas al velko materia:
kun tempo mem estonta, ekzistas nur futuro –
nenia pasinteco, estanto nur embria.

Sed io jam difektas perfekton de l' vakuo,
en kies vastaj spacoj, nekompreneble distaj
unu de la alia, sed ĉiam al kunfluo,
eknaĝas la praeroj de mondoj postekzistaj.

Polveroj de estado, de konstruotaj mondoj,
de mondoj disfalintaj la materi' esenca:
kiam la tempo ĝermas, eknaĝas ili, fondoj
de kosmo, universoj kaj ĉio konsekvenca.

Pli ete sin dividi ne eblas; nur rekrevon
al pura energio signifus tia provo.
Fluad' al ili tamen implicas signolevon
pro la majesta certo de sia lanta movo.

Kaj tiel en la vasto alkroĉas polvpunktetoj
sin unu al alia, kaj ĉiam pli rapide
sin ĵetas ĝis bulegoj de kirlaj societoj
por intermueliĝi pro tirekstaz' avide.

Freneze, ĝis varmego de fajra efervesko,
batante kaj kirlante en blindaj taranteloj
la masojn ili draŝas al fina inkandesko,
kaj el mallum' ekbrilas la miriadaj steloj.

En diamantaj faskoj la nebulozoj pendas,
sur fona velurnigro, kvazaŭ glacie fridaj,
sed ĉiu frosta punkto ĝis fanda ard' kresĉendas,
elsputas flagrajn fetojn de siaj mondoj idaj.

La nebulozoj pendas laŭ milionaj faskoj,
kun ĉiu stelpunkteto patrino universa
en kies aŭreolo okazas fajraj naskoj,
kaj ĉiu suno vartas al planedar' dispersa.

II. La kreo de la mondo

En unu stelamaso ĉe nebuloza rando
troviĝas iu suno, modesta laŭ amplekso,
sed tamen fruktodona, en kies flamgirlando
ruliĝas embriaro laŭ kirla fajrtempesto.

Pograde dispeciĝas la aureola vilo.
Ĉirkaŭ vorticoj flamaj la gasoj sin ekvolvas,
sferiĝas, kvazaŭ ili pro manko de muldilo
l' enigmon de perfekto per la simpleco solvas.

La sferoj plidensiĝas kaj ŝrumpas al kompakto,
kaj ĉiu laŭ la propra orbito ekvojaĝas:
ĉiama sunon-falo sen iam finkontakto
per kio ĉiu astro tra spaco orde naĝas.

Sed iu renegato minace sturmas vage
ĝis meze en sistemo okazas kolizio:
du mondoj frakasiĝas, nuliĝas propraage:
infero sen vidanto, eĉ ekster fantazio.

Sed nun la sunidaro vicigas sin laŭ ordo,
etende de Merkuro preskaŭ ĉe sunsurfaco
ĝis Pluto orbitanta ĉe l' universa bordo,
kaj dise sin etendas tra la interna spaco.

Venuso la humida, kaj Marso sangkolora;
l' asteroida zono; pretere la gigantoj:
Saturno, Jupitero, Urano la vapora,
Neptuno – ĉi planedoj, ĉiamaj ĉirkaŭantoj.

Kaj tria de la suno, ne rimarkinde vasta,
ne satelit-fekunda, formiĝas Tero nia:
unue fluidiĝas, ĝis poste krust' elasta
envolvas ĝin ondade dum ŝrumpo konvulsia.

Kiel momento kosma jarmilionoj pasas,
dum al aspekt' konata la mondo evoluas.
La ŝelon dikiĝantan varmego grade lasas
kaj pli maloftaj flagroj tra ĝin abrupte bruas.

Sur bazoj ruĝe ardaj, montegoj bronze baŭmas.
Konusoj de vulkanoj alvomas lafon fonte,
kiu ĝis valaj fundoj kun peza siblo ŝaŭmas
kaj lvazaŭ l' fendojn forĝi enfluas lutrenkonte.

La flama ruĝ' malhelas; duroĝas pli la sfero.
Pro l' frido fluidiĝas la ĉirkaŭantaj gasoj;
peziĝas kaj enfalas ĝis morte seka tero;
vaporas kaj leviĝas en blankaj nubamasoj.

Sed ĉiam refalante, la broga pluv' ekkuŝas,
ĝis maro mondampleksa bolante sin etendas.
La tutan roksurfacon ŝaŭmanta akvo duŝas,
kaj kvazaŭ lantegmento, supere nuboj pendas.

Ankoraŭ ne ripozo! Eĉ sub la akvo bola
la tero turmentiĝas, je naskpenegoj luktas:
krevintaj montoj tondras dum plonĝo karambola,
kaj tra l' vual' sufoka vulkanoj verŝe ruktas.

Senĉese tamburegas eksplodoj sub diluvo,
sed nur plaŭdegoj, tromboj, montriĝas sur surfaco,
ĝis erupcio ega, giganta pra-Vezuvo
tra l' oceano krevas per ĝiba rokamaso.

La oceano cedas: la tero reaperas
kaj kontinentoj strangaj leviĝas el la maro.
Dezerton fluidforman la nigra rok' konkresas;
sterilon venkas morto – sensenca akaparo.

Ĉu evoluo haltas? Neeblas plu progresi.
Ruliĝas jam la mondo laŭ form' perfekta, fina
laŭ cirkligita cirklo – la sfero. Nur regresi
ĝi povus, pluirante pro ŝanĝdezir' obstina.

Sed malpli estas ebla la ĉeso evolua,
ĉar daŭro kaj progreso plektiĝas en duopo.
Sen unu la alia pro sinkonsum' detrua
perdiĝus – aŭ torporus ĝis morto en sinkopo.

Gigantaj fortoj tial la mondon savi strebas,
sen tamen iaj signoj de la luktad' mamuta.
Nenie tromboj hurlas; nenie flagroj ŝvebas:
nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta.

Rezultas nur la kreo profunde en la maro
de gelatena punkto, makulo travidebla;
sed vivo ĝin motivas, kaj ĉia vivantaro
sekvinta ĝin devenas de tiu formo febla.

Leĝere ĝi flosadas tra morta mond' silenta;
praĝermon de homaro angilo manĝus glute;
flosadas – ĝis subite, post plilongiĝ' serpenta,
ĝi sin dividas meze, idiĝas sinampute.

Kaj same duobliĝas la idoj, laŭ la leĝo,
ke sole neŝanĝebla la ŝanĝo mem restadas,
ĝis tra la markavernoj girante kiel neĝo
kaj forpelante morton, la venka viv' kaskadas.

Viveroj vole naĝas, sin nutras kanibale.
Pro strebo manĝi, naĝi, rezultas enkonduko
de kruroj kaj antenoj, aŭ eĉ, eventuale,
de mortigiloj, ŝeloj, laŭ la bezon-eduko.

Kaj diversiĝas tiel vivantoj de la maro.
Meduzoj kaj loligoj, angiloj kaj moluskoj
senĉese fintas, plonĝas je fuĝ' kaj akaparo,
aŭ en arbaroj fukaj kuŝiĝas en embuskoj.

Tapiŝ' likena, muska, jam rokplataĵojn vestas;
velkinte, nutran humon liveras por la ĝermoj,
kiuj eldrivas foje de l' mar', kaj grundon nestas,
radikas kaj burĝonas – de l' arbaregoj kernoj.

Ĉu frandi "l' algon" novan, aŭ ĉu pro ĉas' pelitaj,
eĉ fiŝoj ekforlasas la maron por ekstero,
kaj grimpas ventr-al-tere per krabloj raŭpe glitaj
dum hastaj esploradoj de tero kaj aero.

Modifas la ter-fiŝojn l' ekskursoj daŭrigataj,
kaj adaptiĝas ili al rampo kaj spirado,
ĝis ĉiaj movrimedoj, ĉu naĝaj, kuraj, vadaj,
konvenas tutegale dum amfibi-invado.

Eĉ iuj amfibioj ne plu subakvi povas,
kaj apartiĝas tial al genro terloĝanta;
fortiĝas, kreskas, migras; sin pli enlanden movas;
varias inter skinko kaj dinosaŭr' giganta.

De tero jam venkita sin lanĉas la venkontoj
aeraj, kies saltoj la membrojn ekkripligas;
ĝis post generacioj, interepokaj pontoj,
lacertoj ne rampemaj ĝis flugo sin instigas.

III. La evoluo de la mondo

Filikaj arboj densaj la praan mondon vestas,
krom ĉe la glataj marĉoj el kies ombroj nigraj
serpentaj koloj arkas, gutanta manifestas
masivajn korpojn subajn de diplodokoj pigraj.

Panikas tamen tiuj kiam ĉe rand' arbara
tiranosaŭro ogra kun faŭk' osceda bavas.
Sur ter' brutale estras ĉi monstro akapara,
dum en l' aero klake la pterosaŭro grafas.

Do, al forteg' kaj rabo la mondo riverencas,
epoko reptilia nur gigantecon kultas,
kirpegoj ungarmitaj cerbtojn rekompencas,
kulmino de amplekso ĉe la saŭrar' rezultas.

Post apogeo tamen regreso ĉiam hastas.
Fatale malfortuloj refuĝas al la maro,
kaj post loĝad' tiea, eliron tro prokrastas;
inverse evoluas al simpla amebaro.

Kaj sur la tero vanas la luktoj por nutrado,
malsato kaj soifo la saŭran forton spitas,
sub blanka sun' sin sternas bulegoj de putrado,
kaj sible ĉirkaŭ l' ostoj la sablo ĉerke litas.

Vekiĝas nova mondo! El saŭroj sole restas
pigmeoj, kaj ekregas la teron felaj hordoj
antaŭe la ĉasatoj, kies estriĝ' atestas
la forton de malforto sub antitezaj tordoj.

Ne plu hazarde ĝermas la forlasitaj idoj,
sed, ĵus naskite, vivas, sin kroĉas al patrinoj:
ĉe ties sino kreskas kaj, sub gepatraj bridoj,
vartate maturiĝas; sub vivodisciplinoj

diversas laŭnecese la bestoj, kaj prosperas
generoj rinoceraj, tapiraj, kaj lemuraj.
Ĉi lastaj mem varias, ĝis sur la mond' aperas,
ankoraŭ same brutaj, l' antropoidoj pluraj.

Ĉe la mamuloj venas l' antaŭenpaŝ' natura
sekvanta gigantecon, kiu jam dekadencas,
kvankam kolosa restas la mastodont' terura
vagante mondon kie glacio ekpotencas.

Averte, de l' polusoj eksiblas fridaj ventoj,
ĉe kies kis' mortiga arbaroj densaj ŝrumpas,
kaj ekvatoren migras tremantaj best-taĉmentoj.
Retiras sin la vivo, kaj ĉie frost' triumfas.

Avancas rampe lanta la blanka laf' glacia,
ekbrile super montojn ĝemante ĝi grincadas,
sed eĉ sur neĝdezertoj bestar' revolucia
sin adaptinte laŭe, kuraĝe plu nomadas.

Lanozaj rinoceroj, mamutoj kaj cervegoj,
ŝirmite de naturo, la fridon malatentas;
sed unu best' senfela kuntiras sin en gregoj,
por rabi fremdajn peltojn, en kiuj ĝi kontentas.

Pensiva hom' alvenas! Lemura posteulo
defendas sin per stango aŭ rok' por vivkonservo,
sin skuis al akpenso pro mortotim-stimulo,
kompensis korp-malforton per la anima vervo.

Pensante, li modelis armilojn pli vundivajn,
eksciis pri la varmo de la viktimaj peltoj,
ne timis – sed sklavigis – la saltajn flamojn vivajn,
kaj tiel li nun glitas al la glacidezertoj.

La frido malfrotiĝas; glaciavanco paŭzas.
Retiro komenciĝas; jam venkas la degelo.
Ĉi tiu lukto tamen nur akvofluon kaŭzas,
al grund' redonas vivon, stimulon al la belo.

En valoj nun fekundaj ĉasinta hom' sin trovas,
rimarkas la manĝeblon de suka herbospiko;
por semi ilin restas, kaj la metiojn kovas,
regulas siajn agojn laŭ la societiko.

Socioj pligrandiĝas por forto kaj defendo,
vilaĝ' je urbo kreskas, kaj triboj je nacioj.
Forum' uzurpas herbon; al domo cedas tendo;
la fonon daŭre ŝanĝas homaraj ambicioj.

La rado eltroviĝas, remilo, kaj la velo.
La tero kaj la maro al esplorado cedas:
travejnas la unuan ŝoseo kaj ferrelo,
dum vane ondoj ŝaŭmas kaj ŝipoflankojn knedas.

Laŭplaĉe homo zonas la mondon; sed konkero,
konkeron postulante, lin spronas senripoze.
De l' tero subjugita li gvatas al aero:
sin lanĉas prove; falas; ekŝvebas; flugas kroze.

La mondon, atmosferon, homaro regas tute,
eĉ kontinentaj riĉoj por li fariĝis magraj.
Raketoŝipoj tial al spaco soras krute,
kaj novajn vojojn tie traspuras vostoj flagraj.

Tombeskajn lunkraterojn invadas pinta ŝipo,
sur fundo glite haltas, kaj elgorĝigas homojn,
kiuj esplore grimpas ĝis la kratera lipo,
rigardas nudajn stepojn, montegojn kaj kanjonojn.

Ĉe l' morna lunpejzaĝo ne haltas homa peno.
La ruĝa marsa sablo al serĉo lin provokas;
simile la vaporoj super Venus-tereno,
aŭ lunoj jupiteraj – la universo vokas!

Planedajn malfacilojn po unu li superas.
Nek frido, fajro, disto al li la vojon baras.
Sur fremdaj mondoj homoj eĉ loĝas kaj prosperas,
ekzilas sin volonte, kaj koloniojn faras.

IV. La morto de la mondo

Sed la genio homa pro lukso jam torporas:
kun ĉio laŭ deziro homaro ne plu penas.
La adoptitaj astroj al li do ekvaloras
kiam la mondo propra vivadon ne subtenas;

ĉar tien li rifuĝas de la mortanta mondo,
sen povo kontraŭstari la ŝnĝojn de naturo.
La atmosfero raras; etende, ond' post ondo,
glimbrilas salaj dunoj: silentas ventsusuro.

Plidaŭras vivopovo sur la planedoj, kie
sin armas kontraŭ velko kondiĉoj homfaritaj.
Sed morto devas veni finfine, senpasie,
sed nepre; ĉar tenebras la vojoj sunorbitaj.

La suno nen formortas, elkonsumiĝas nigre.
Sen koro kaj fokuso la universo giras.
El la antaŭaj orboj planedoj vagas migre,
frakase karambolas, sencele plueniras.

V. La fino

La lastaj sunradioj la universon lasas;
pri ties mort' depeŝoj sin ŝutas tra malhelo:
sed malgraŭ fulmrapido jarcentoj preterpasas,
antaŭ ol ili trafas ĉe plej proksima stelo.

Antaŭen tra nigreco filtriĝas la lumstrioj,
kaj dum vojaĝ' senfina atingas kaj preteras
kvindek mil milionojn da stelaj familioj;
tra tuta nebulozo sunmorton kurieras.

Sur mondoj nur ĝermantaj je morto de la suno
nun teleskopoj baŭmas, serĉante svinge, rostre.
Perceptas la estingon en sia propra nuno
estaĵoj, kiuj vivas jarmilionojn poste.

Ĝis nebuloza bordo, pretere, tra la nulo,
ĝis nebulozoj fremdaj la lumo plueniras,
kaj dume universoj laŭ evolu-formulo
naskiĝas, elburĝonas, en degenr' forspiras.

La tera interludo milfoje kaj milloke
roliĝas ĉiam same laŭ la esencaj celoj –
triumfo kaj formorto: sed ĉiam, neĝofloke,
en drivaj nebulozoj masiĝas novaj steloj.

La nebulozoj drivas unu de la alia
al limo de la kosmo disiĝe kaj konstante.
Pro vasto de l' procezo, senmovo iluzia
ankoraŭ regas ĉie, eternon mensogante.

Sed jam la astroj raras: kie antaŭe mikse
kunsvarmis la mortantaj kun la embriaj steloj,
jen nur mortantaj restas: nenie plu fenikse
ekflamas posteuloj de l' forbrulintaj ŝeloj.

La astroj daŭre dronas en la mallum' avida
ĝis cindere dispeciĝas la lasta steltaĉmento;
kaj, ĉie konsumita de paraliz' insida,
senvive sin etendas vakua firmamento.