Indekson Instrukcion

Pri Ĉapelilo

En Ĉapelilo disponeblas: Do, la aranĝa funkciaro de Ĉapelilo certe sufiĉas por skribi belaspektan leteron aŭ allogan kluban invitilon.

Aliflanke, se oni bezonas dukolumnan tekston, paĝotitolojn, piednotan administrilon, aŭtomatan generadon de indekso ktp, oni ne trovos tiujn funkciojn en la debuta versio. Tamen Ĉapelilo povas kunlabori kun aliaj Vindozaj produktoj. Por kiu la aranĝofunkcioj de la unua versio de Ĉapelilo estas tro modestaj, tiu povas entajpi sian tekston Ĉapelile, ortografie kontroli ĝin Ĉapelile kaj poste eksporti la enkomputiligitan kaj korektitan version al aranĝe pli povuma kompostilo kiel Pagemaker ktp aŭ al alia tekstotraktilo. La eksporto mem povas efektiviĝi rekte tra la Vindoza poŝo aŭ tra dosiero. Ankaŭ en la fremda ilo oni povas post la importo plu apliki la kunliveratajn TTF-tiparojn de Ĉapelilo.

La interna kodo de Ĉapelilo estas bazita sur la Latina-1a, sed kun la sekvaj ŝanĝoj:
16 10 Lat-1 Lat-3 Ĉapelilo
80 128 nenio nenio Ø
81 129 nenio nenio Ý
8D 141 nenio nenio Æ
8E 142 nenio nenio Å
8F 143 nenio nenio ý
90 144 nenio nenio ø
9D 157 nenio nenio æ
9E 158 nenio nenio å
A6 166 ¦ Ĥ ¦
AC 172 ¬ Ĵ ¬
B6 182 ĥ
BC 188 ¼ ĵ ¼
C5 197 Å Ċ Ĵ
C6 198 Æ Ĉ Ĉ
D0 208 Ð nenio Ĥ
D8 216 Ø Ĝ Ĝ
DD 221 Ý Ŭ Ŭ
DE 222 Þ Ŝ Ŝ
E5 229 å ċ ĵ
E6 230 æ ĉ ĉ
F0 240 ð nenio ĥ
F8 248 ø ĝ ĝ
FD 253 ý ŭ ŭ
FE 254 þ ŝ ŝ
— do, la plimulto de la literoj de Esperanto situas en siaj kodlokoj laŭ la Latina-3a, la esceptoj estas ĥ, Ĥ kaj ĵ, Ĵ.

La verkilojn produktis Germania familia firmao Professional Consulting kun sidejo apud Frankfurto-ĉe-Majno. La firmaestro estas konata kiel unu el la aŭtoroj de la populara revuo «Monato», PEJNO Simono — plumnomo, malantaŭ kiu sin kaŝas la angla komputilisto Simon Payne.

Lit. 1. S. Pokrovskij. Ero de nia civilizo // Monato. 1996. N-ro 9. P. 16–21.

2. http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_reklam.htm


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion