Literoj grekaj

Tabelo

En ĉi-suba tabelo estas indikitaj:
  1. numero de litero en la klasika greka alfabeto;
  2. la signobildojn en la ĉeflitera kaj etlitera registrumoj;
  3. la klasika nomo de la litero (greke);
  4. la fonetika valoro en la klasika greka;
  5. la fonetika valoro novgreka;
  6. la nombra valoro de la litero (en ties cifera funkcio).
[La tabelo]

La literoj n-ro 18, 27, 28 (kopo, sampo, digamo) estas balasta pruntaĵo el alfabeto fenica, por la greka lingvo senutilaj. Ili rapide perdis sian literan funkcion, sed la du unuaj plu estis uzataj kiel ciferoj.

La signobildojn havas sian formon modernan. Sufiĉe ĝustan ideon pri la formo de la Bizancia uncialo donas kirilico, entenanta la 24 literojn de la greka alfabeto.

La liternomoj

La nomoj de la literoj grekaj estas uzataj en lingvistiko kaj matematiko. Laŭ PIV1 ili estas:
alfa, beta, gama, delta, epsila, dzeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikra, pi, rota, sigma, taŭ, upsila, fi, ĥi, psi, omega.
PAG (Plena Analiza Gramatiko) referas ron ol rotan (kiun lastan donas PIV1; tiu formo ebligas distingi inter la Latina r kaj la 17a greka litero).

Tiaj ne tute asimilitaj formoj aperas en kelkaj terminoj (alfa-korpuskloj, alfa-radioj), en la Biblio («Mi estas la Alfa kaj la Omega» [Apok. 1:8]) ktp.

Tamen en alfAbetO jam evidentas hezito, kaj en la metafora «Delto de Nilo» oni (ankaŭ Z) kutime preferas -O.

Nekompleta asimilo prezentas problemojn. Ĉu oni diru «du alfaj» aŭ «du alfaoj»? Kiel oni priskribu tiun fenomenon gramatike?

Granda estas la tento pli profunde asimili la liternomojn [PMEG], ŝanĝante la finan -a en la plursilabaj nomoj al -o. Tio estus tre ĝusta filologie: la fina -a aperis en la ŝemiddevenaj nomoj (alef, bet…) tial, ke la greka ne toleras konsonantojn vortofine (krom n, r, s) — kp nian vortofinan -o.

Krome, en la nomoj de la literoj grekaj «psila, mikra kaj mega estas propre adjektivoj, kun la signifoj: maldika, malgranda kaj granda» [PAG]. En Esperanto ili ne estas adjektivoj, kaj ankaŭ tie estus logika forĵeti la ununombre nominativan finaĵon -on kaj aldoni la normalan Esperantlingvan -o. Fakte tio sporade okazas ankaŭ en la novgreka.

Resume, ni rekomendas la liston:

alfo, beto, gamo, delto, epsilo, (stigmo), zeto, eto, teto, joto (vd subjoto), kapo, lambdo, mu, nu, ksi, omikro, pi, (kopo), roto, sigmo, taŭ, upsilo, fi, ĥi, psi, omego (sampo, digamo).
Mi opinias nenecesa aldoni nominativan -o al nomoj unusilabaj (sed kun alia finaĵo ĝi kompreneble aperu: «du muoj», «unuan psion» ktp).

La Unikoda kodpaĝo

http://charts.unicode.org/Unicode.charts/normal/U0370.html (la simpligita moderna greka kaj kopta alfabetoj);

http://charts.unicode.org/Unicode.charts/normal/U1F00.html (la klasika greka por lingvistoj).


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion