1

Karavelo «La Sankta Virgulino».
La kvardek-sepa tago de la vojaĝo

En timo kaj tumulto komencas mi tiun ĉi paĝon, ĉar ŝipo, kiun ni renkontis hodiaŭ, vere estis sendito de la diablo.

Terura ŝtormo disigis nian karavelon de la eskadro kaj, forportinte ĝin malproksime suden, ĉesis. Ni estis navigantaj laŭ nekutime trankvila senlima maro, vidante nek insuleton, nek velon, kiam la mastisto subite kriis, ke nin persekutas iu ŝipo.

Kun ĉagreno mi rememoras, ke el la buŝo de la ŝipestro, homo inda kaj pia, aŭdiĝis blasfemo — li decidis, ke la mastisto estas ebria.

Alirinte la ŝiprandon, en miro ĉirkaŭrigardadis mi dezertan akvan ebenaĵon, sed poste vualo defalis de miaj okuloj, kaj mi nevole menciis la nomon de Dio. Ne velŝipo, — pli ĝuste, fantomo de velŝipo, estis glitanta je kanonpafa distanco de ni.

Komence mi rimarkis nur ĝiajn ĝeneralajn konturojn, kaj al mi ŝajnis por momento, ke ĝi estas diafana, ke tra ĝi malklare videblas moviĝantaj maraj ondoj. La vido trompis min — moviĝis makulaj veloj: verdetaj, grizaj, bluetaj. Kiom malsimilis ili al blankaj veloj de karaveloj, beligantaj, simile al ĉielaj nuboj, la bluan sinon de akvoj!

La neniam antaŭe vidita ŝipo laŭ sia grandeco estis ne malplia, ol nia ŝipo, sed ĝiaj randoj estis malaltaj, kaj per konturoj ĝi similis al akrepruaj boatoj de insulanoj, ne konantaj Dion.

En maltrankvilo la ŝipestro ordonis ŝargi kanonojn de la tribordo, kaj mi siavice turnis al Dio preĝon pri savo, ĉar kion ja bonan povus sendi renkonten al mi tiuj nekonataj akvoj, tiuj vastaj posedaĵoj de la diablo!

Kaj mia preĝo estis aŭdita: baldaŭ mi komprenis, ke ne vane moviĝis la fantomaj veloj, — ne aŭdacante proksimiĝi al ni, la paganoj estis preparantaj sin al turno.

Sed kiel mi priskribu, kio okazis poste! Min mokos ajnulo, almenaŭ unufoje metinta piedon sur ŝanceliĝeman ferdekon de ŝipo.

Mi vidis tion per propraj okuloj: la ŝipo, mara ŝipo eknavigis malantaŭen, ne turniĝinte! Ĝia akrigita poŭpo kaj la pruo kvazaŭ interŝanĝiĝis. Maristoj ofte pekas, rakontante fabelojn, sed al la servanto de Dio ne decas mensogi: dukapa, kiel konvenas al sendito de la diablo, ĝi estis malproksimiĝanta de ni, kunfandiĝante kun la oceano, naskinta ĝin.

Nur tiam distingis mi, ke tio estas ne unu, sed du ŝipoj, nekompreneble kaj malnature kunigitaj. Kaj iliaj mastoj ne strebis supren, sed, klinitaj unu al la alia, kruciĝis per siaj kapoj super komuna ferdeko. En lorno mi sukcesis distingi en nevidebla de ĉi tie araneaĵo de ŝnuraro malgrandajn figuretojn de nudaj malhelhaŭtaj ŝipanoj. Ĉu sovaĝuloj? Ĉu demonoj? Jes, sed sur ilia makula ferdeko minace brilis metalo, kaj al mi ŝajnis eĉ, ke mi vidas strangajn plurtubajn kanonojn, turnitajn al nia flanko.

Malgraŭ protestoj de timigitaj oficiroj kaj obtuza grumblado de la ŝipanaro, nia ŝipestro ordonis pafi el kanono postsekve al la foriranta ŝipo. La kuglego traflugis apenaŭ duonon de la distanco inter la ŝipoj kaj eksaltadis laŭ akvo.

Al neniu estas permesite senpune provi la sorton, kaj la mara foro eĥis per obtuza tondro, simila al muĝo de vekita monstro. El la jam preskaŭ nedistingebla ŝipfantomo ekstaris kaj etendiĝis al la ĉielo maldika fosto de nigra fumo. Longa hurla fajfo, kiun ni aŭdis poste, tremigis nin. Sed vane ni rigardis en la ĉielon, serĉante fonton de la sono.

Ho Sinjoro, savu nin kaj defendu! Ĉar laŭ via volo kaj je via nomo invadis ni en tiujn dezertajn akvojn. Jam kvar grandaj kaj ok malgrandaj insuloj ekvidis lumon de la vera kredo. Permesu do fini la komencitan de ni aferon, plenan je gloragoj kaj suferoj!

Tiel preĝis mi, starante sur la ferdeko kaj aŭskultante la mallaŭtiĝantan fore longan hurladon. Timemo kaptas min, kiam mi pensas pri tio, kiaj ankoraŭ kreitaĵoj de la abismo montriĝos al ni. Ĉar ne vane estas skribite sur la mapo, etendita en la kajuto de la ŝipestro: «Ĉi tie estas drakoj...»


Malpeza aviporta ŝipo «Tahi tianga».
La sesdek-unua jaro post la Surteriĝo. La ducent-kvina tago

La skolto ne atingis la katamaranon nur je iaj kvincent metroj. Nur antaŭ momento ĝi flugis, lamis sur negranda alto, lasante post si malglatan fuman strion, poste ekbrilis — kvazaŭ ŝajnis! — eksplodo, blua sur blua fono, ekŝprucis, ekkapriolis nigraj rompaĵoj, kaj nevidebla forto malrapide disŝiris la raketoplanon je du partoj.

Eksplodis la alkohola cisterno — nenio alia povis tie eksplodi.

Momento, kaj... Malfrua sono obtuze puŝis oreltamburojn. Io susuris super la kapoj kaj kun nelaŭta krako batiĝis al la poŭpo. Sehei ne eltenis kaj forturniĝis. «Fino venis al Lamulo...» — senforte pensis li, kaj en tiu momento la malhelajn tatuitajn vizaĝojn de la batalantoj kripligis malica ĝojo. Furioza kvardek-gorĝa kriego!

Evidentiĝis, ke ankoraŭ ne ĉio estis finita. El la disfalanta maŝino elfalis nigra homa figureto. Li flugas kuntirinte la manojn kaj piedojn — do li estas viva. Kvankam... Viva! La figureto dismetis la manojn, kaj super ĝi kun neaŭdebla de ĉi tie klako malfermiĝis triangula «flugilo». Ho, Fonto, kiu do estas tiu? Ĉu Angi aŭ Lamulo?

— Pli rapide! — tra la dentoj ordonis Sehei.

Iti, ne turniĝinte, akre elkriis vortojn de komando, kaj la stratego strabis al ŝi kun incitiĝo. «La turbinon startigu», — preskaŭ diris li, sed ĝustatempe detenis sin. Certe, Iti pli bone scias, kion fari. Ĝuste ŝi estas estro de la katamarano.

«Tahi tianga» («Ŝtala palmo»), oblikve dismetinte makulajn velojn, iris sub akuta angulo al la vento, glutante unu post la alia glatajn ondojn, kovritajn per pecoj de glita iriza filmo. Sub akra prustango de la malgranda — lofflanka — ŝipkorpo siblis griza ŝaŭmo.

Parto de la vosta empeno, ĵetita supren de la eksplodo, plu estis turniĝanta en aero. Nur iu rompaĵo ne trafu la piloton! Al li jam sen tio estis malfacile — evidente damaĝita, la «flugilo» kliniĝis dekstren, fumis, kaj finfine ekflamis. Sammomente la piloto malpremis la manojn kaj kiel ŝtono ekfalis en akvon de sur dekmetra alto. Lamulo! Tio povis esti nur Lamulo.

Lofflanke je dek metroj de la katamarano malkrutan ondon tranĉis alta kurba naĝilo. Malbone... Blanka ŝarko-hommanĝanto. En akvoj apud la Forbruligitaj Insuloj ili abundegas. Ŝajne, nur ili povas vivi ĉi tie — ceteraj fiŝoj tuj emerĝas per ventro supren. Jen ankoraŭ unu naĝilo, kaj sufiĉe proksime al Lamulo...

Iti komandis, same ne turniĝante. Ŝi entute neniam turniĝis, komandante. «Iti-Tarai havas trian okulon inter la skapoloj — ŝi vidas per la dorso...»

Alta helhaŭta knabineto-paflertulo per nehasta gracia irmaniero transiris sur la ferdekon de la malgranda ŝipkorpo, dum irado preparinte la armilon por pafado. Mallevinte la funelon de la raketĵetilo sur la ŝultron, ŝi kutime ĵetis rigardon malantaŭen, por kontroli, ĉu ne estas iu tie...

Lamulo, kiel ĉiam, kondutis tre trankvile. Per la maldekstra mano li apogis sin je rompaĵo de la surakviga flosileto, en la dekstra mano li havis tranĉilon. Ekster la ŝiprandon ekflugis nodoza ŝnuro, kaj Lamulon oni per unu tiro eltrenis el filmokovrita akvo. En la lasta momento li suprentiris la krurojn, kaj tuj el sub la fundo de la malgranda ŝipkorpo elturniĝis blanka ŝarko per la ventro supren. La alta helhaŭta knabineto sen pafo kondukis la monstron per movo de la paftubo.

Videble, sperta knabineto. Sub la klaviklo estas cikatro, la tatuo sur la brusto estas kovrita per ŝnureto kun kvar homaj kojnodentoj. Kvankam pri tio ekzistas antaŭlonga kaj kategoria ordono de la Maljunulo: neniajn kolierojn, neniajn dentojn sur ŝnuretoj...

Movetinte kvar grandegajn naĝilojn, «Tahi tianga» iomete ŝanĝis la pozicion, denove ĉerpis venton la makulaj veloj, kaj la batala maŝino ekmoviĝis, ne turniĝante, en inversa direkto, sekvante la sunon, transirintan la zeniton.

Lamulo, ĝibetiĝinte, sidis sur la ferdeko, kovrita per mato, kaj super lia brulvundita ŝultro jam estis sorĉanta Iti — kovradis ĝin per grasa flaveta ŝmiraĵo. Dum tio ŝiaj lipoj ne moviĝis — kvazaŭ ŝi vere estis sorĉanta.

— Raportu, — diris Sehei.

La fratoj tute ne similis unu la alian. Sehei estis iom pli alta, pli mallarĝa en la ŝultroj, kaj lia haŭto estis tiom hela, ke inter junaj batalantoj jam dum plura jaro cirkulis onidiro: iam Sehei estos unu el la Maljunuloj. La onidiro estis stulta, kiel konvenas al onidiro: la Maljunuloj ne tatuas sin — ŝajne, oni povus kompreni... Lamulo estis malhela, larĝa, unu ŝultro estis malpli alta, ol la alia, sed tio estis ne denaska difekto, samkiel la lameco, — li kripliĝis jam dum la sturmo de Tara-Amingu.

Sed la vizaĝesprimo de la fratoj estas sama — indiferente laca, tiel ĉe unu, kiel ĉe la alia.

— Ni eliris al la celo de flanko de la Tri Atoloj, — monotone ekparolis Lamulo, ne levante la kapon. — Tuj estis pripafitaj. Post dua trafo Angi raportis, ke estas vundita, kaj ne plu respondis. Ni trapasis super la golfo laŭ la suno. La tria floto de vesperuloj...

Sehei aŭskultis la obtuzan senespriman voĉon de la frato kaj komprenis, ke la skoltado, kiel estis supozite, donis nenion.

La tria floto de vesperuloj, kiel antaŭe, estas ankrita ĉe la Putraj Rifoj. Kvardek sep batalaj unuoj. El ili dek unu estas de lasta generacio. Raketoplanoj staras sur katapultoj, tegitaj. Kvanto da gardaj katamaranoj... La plej granda denseco de pafado...

Morgaŭ matene Sehei ripetos skoltadon. Li ripetados ĝin de tago al tago, eĉ se ĉiufoje li devos perdi piloton kaj hidroplanon. Kiel hodiaŭ.

La brulvundoj estis ŝmiritaj, kaj Lamulo peze leviĝis de la ferdeko.

— Interkaptajn aviojn ili ne sendis postsekve, — finis li. — Verŝajne, ili pensis, ke ni flugos ne pli ol cent metrojn... Ja mi mem tiel pensis...

Kaj subite Lamulo ridetis. Tio estas rara vidaĵo — ridetanta Lamulo.

— Donu al li la kompleton, Tarai, — lace diris la stratego.

Samaĝulojn la fratoj ne havis. Aŭ preskaŭ ne havis. Ilia generacio forbrulis antaŭ naŭ jaroj ĝuste en tiuj ĉi akvoj. Tiam tio estis flotego, nun de ĝi restis nur dek katamaranoj... Ne, naŭ. Post la hieraŭa incidento en la markolo — jam naŭ.

Iti per unu mano deligis de la zono ledan saketon kun tatua kompleto kaj donis ĝin al Lamulo. Tiu deiris flanken kaj, ne atentante enviajn rigardojn de adoleskuloj el la kanona teamo, komencis atente enmeti pikilojn en nestojn de la malgranda kvadrata tabuleto.

La maro estis ŝanĝanta la ritmon. Ĉiam pli kaj pli klaraj iĝis mallongaj koleraj batoj dekstre. En la ŝelon de la granda — mallofa — ŝipkorpo batiĝis ondoj, reflektitaj de la suda bordo de Tara-Amingu. La katamarano estis pliakutiganta la angulon al la vento. La strategon kovris densa fuzela odoraĉo flanke de la poŭpo, iĝinta nun la pruo. Komprenite... Jen kial Iti ne riskis startigi la turbinon. Rompaĵo de la raketoplano, falinte, damaĝis la alkoholdukton.

— Kontrolu, — petis Lamulo, etendante al li la kompleton.

Sehei prenis la tabuleton kaj legis la desegnaĵon. Ŝajne ĉio ĝustas. Kvankam...

— Ĉu vi denove malplialtigis gradon de risko?

— Nu ne plialtigis ja, — senemocie respondis Lamulo.

Sehei transmetis kvar pikilojn kaj redonis la kompleton.

— Gardu vin, ne tatuu la brulvundon...

Lamulo subridetis kaj ekiris, tirante la piedon. Ondoj batadis la mallofan ŝipflankon kun pligrandiĝanta forto. Sehei, ne rigardante, povus diri, ke dekstre, inter akvaj montoj, jam videblas la nigra Tara-Amingu, kaj antaŭe laŭ la kurso en la tagmezan ĉielon leviĝas pala, apenaŭ kaptebla brileto, reflektita de plurnombraj lagunoj de Aatu-2 — Infana Insulo de matenuloj, kaj malantaŭe, trans la dekstra ŝultro, platiĝis densa senmova nubo... Tie, malantaŭ la linio de horizonto, hirtiĝinte per fortikaĵoj kaj raketaj punktoj, minace kuŝis la rokeca Tiuru — la avanposteno de vesperuloj, de kie nur pro miraklo hodiaŭ revenis Lamulo...

La ferdeko ĉirkaŭ la stratego malpleniĝis. Sehei staris, klininte la kapon, lia tatuita vizaĝo estis morna. «Pri kio pensas stratego, scias nur la Maljunuloj. Pri kio pensas Maljunulo — scias neniu...»

— Jen kiel oni ilin bruligis!.. — aŭdis li infanecan voĉon, svenantan ĉu pro teruro, ĉu pro admiro.

Apoginte sin je framo de sia heliografo, adoleskulo-komunikisto ravite rigardis al kreskanta dekstre la plej suda el la Forbruligitaj Insuloj.

Tara-Amingu estis terura.

Sur ĝia kresto fumis haregaro de trunkoj, restintaj de iam forbrulinta palma bosko. Tie, ŝajne, okazis interpafado. Ĉio estas ĝusta: por la Forbruligitaj ne ekzistas interpaciĝo. De la golfa flanko sterniĝis nigra peza fumo. Apud ruinoj de malnova piero brulis maro. Evidente iu iun dronigis, kaj tute antaŭnelonge. Ĉu vesperulo matenulon, ĉu matenulo vesperulon...

— Hej! — mallaŭte vokis la komunikisto la altan helhaŭtan knabineton. — Rigardu... Kiu tie batalas?

— La Antaŭuloj, — mistere malaltiginte la voĉon, respondis ŝi.

— Mi serioze demandis! — ofendiĝis la adoleskulo.

— Ĉu vi ne kredas? Ĉi tie, kiam oni surterigis trupojn, oni forbruligis tutan floton de vesperuloj! Kaj ankaŭ niajn pereigis... Jen ili nun batalas unuj kontraŭ aliaj...

— Kaj ĉu longe ili batalos?

— Ĝis la Alveno mem. Ĝis sonos la Vera Nomo de la Malamiko...

Sehei subridis kaj ĉesis aŭskulti. Legendoj, legendoj... Interese, kiu ilin elpensadas? Estas tia impreso, ke ili aperas per si mem. Krom unu, certe. Krom la Profetaĵo de la Maljunuloj pri la Granda Malamiko. Ja ties aŭtoroj estas bone konataj. Eĉ tro bone... «Sonos la Vera Nomo de la Malamiko, kaj ekde tiam estos nek matenuloj, nek vesperuloj...» Ĉu la Maljunuloj ĝis nun ne komprenis, ke nenia Granda Malamiko ekzistas en tiu ĉi mondo? Nia Granda Malamiko estas ni mem...

Al la egalmezuraj koleraj batoj en la mallofan ŝipflankon aldoniĝis oftaj laŭtaj plaŭdoj — do, montriĝis Ana-Tarau — strio de nigra cindro sur la horizonto. La plej eta tremero de la ferdeko sub la nudaj piedoj estis komprenebla al la stratego. Kaj ne nur tio. Li preskaŭ fizike sentis proksimiĝon de milito, post kiu vere estos nek matenuloj, nek vesperuloj. Kvanto da bataletoj en neŭtralaj akvoj pligrandiĝadis ĉiutage, kaj ĉiu el ili minacis iĝi tiu lasta milito...

Hieraŭ, ekzemple, en markolo inter la Forbruligitaj Insuloj duelis trikorpa raketporta ŝipo de matenuloj kaj bordgarda kanuo de vesperuloj. Kripligita ĝis nerekoneblo, la raketŝipo surrifiĝis kontraŭ la okcidenta fino de Tara-Amingu, post kio ĝi estis finbatita per raketa salvo el la insulo, kaj ĝuste el la intermonto, kie vesperuloj (laŭ datumoj de skoltado) neniel povis esti, kaj matenuloj (laŭ datumoj de la stabo) ne elŝipiĝis. Do, ĝi estis finbatita fare de nesciate kiu. Tielaĵoj okazis de tempo al tempo.

Kio koncernas la bordgardan kanuon, ĝi, perdinte maston, kaj kun kojnumiĝinta turbino, estis kaptita de fluo, elŝiriĝanta el la markolo, kaj, iamaniere trairinte minan baron, subite trovis sin tute apud la Infana Insulo de matenuloj. Restis lasta rimedo, kaj sur la kanuo oni ĝin uzis — eksplodigis la poŭpan turbinon. Pala alkohola flamo impetis, kiel vastiĝanta ringo, for de la ŝipo, kaj estingiĝis. La dekstra ŝipkorpo restis naĝi.

Sed kiam jam ŝajnis, ke ĝi neeviteble devas eniri en la malpermesitajn por ĉiuj akvoj, el malantaŭ la nigra kresto de Tara-Amingu kun granda rapido elflugis raketoplano de vesperuloj. Juĝante laŭ ĉio, ĝin stiris altklasa piloto. El malproksime, ne ektiminte pafi en flankon de la Infana Insulo, li per sola raketo forbruligis la restaĵojn de la kanuo kune kun la kadavroj kaj, farinte krutan turnon, foriris, leviĝante, al la Glacia Kojnodento.

Jes, jes, la arkipelago pendas sur lasta fibro de ŝnuro, kaj hieraŭ tiu fibro preskaŭ ŝiriĝis...

Sehei levis la kapon, kaj lia rigardo haltis sur Iti. Ĝoje montrante la dentojn, ŝi staris sub kruciĝo de malpezaj mastoj — ŝultrolarĝa, malalta, beligita per tatuo de la maleoloj ĝis la grandega risorta ĉapo de krispaj haroj. Same kiel ĉe ĉiuj sudaj heurioj, ŝia nazo estis kvazaŭ rompita. En la tranĉaĵon sub la malsupra lipo estis enmetita ŝarka dento.

Kaj ŝajnis subite, ke la stratego tuj ridetos.

Iti. Iti, kromnomita Tarai. Ŝi faris tiun tranĉaĵon kaj enmetis en ĝin ŝarkan denton, estante dekjara knabineto, rompinte per tio kvar tabuojn de sia gepatra kaj tiam ankoraŭ sovaĝa insulo.

Oni diras, ke misiistoj ĝis nun kun tremo rememoras tiun ŝarkan denton. Heurioj, kiuj antaŭe ial indiferentis pri tio, kie pasigas tempon kaj pri kio okupiĝas infanoj, sentripigis Birdon de Milito kaj sieĝis la misiejon, kiun estris ne iu alia, sed Sehei mem, provizore senoficigita el la posteno de flota komandanto pro superflua iniciatemo. Mirakle sukcesinte transporti Iti-n al Aatu-2, li poste subaĉetis la tribestron kaj ĵuris antaŭ la tribo, ke la knabinaĉo, beliginta sin kiel batalanto kaj tiel rompinta kvar tabuojn, estis hieraŭ pro tio kvarfoje mortigita.

La heurioj ektremis. Nur sola sorĉisto — grandega, nigra — aŭdacis proksimiĝi al Sehei kaj timeme petis demonstri kiel pruvon la fortranĉitan kapon aŭ almenaŭ la maldekstran manon de Iti. Sehei rigardis al la sorĉisto kiel al demenculo kaj sarkasme demandis, kio povas resti de homo, se tiu estis hieraŭ kvarfoje mortigita. La sorĉisto konfuziĝis kaj enpensiĝis. Eble, li rompas la kapon pri tio ĝis nun...

Bonaj estis tempoj!..

Profunda bluo ekster la ŝiprando anstataŭiĝis per helaj verdetaj koloroj. La nigraj hirtaj gigantoj Ana-Tarau kaj Tara-Amingu foriris malantaŭ la horizonton, kaj nun dekstre naĝis Aatu-2, Infana Insulo de matenuloj.

Ĉiufoje, kiam Sehei trafis en tiujn akvojn, li nepre estis surprizita: je du dekoj da mejloj for de ĉi tie estis finbrulanta palmaro, kaj en senhomaj rokaj golfetoj iu estis pacience insidanta kontraŭulon, preta ĉiumomente ĵeti al akvo ruĝan fulgantan langon de flamo, kaj jen subite sur rando de tiu infero — kvieta verda insuleto, sendifekta, malpermesita...

Super proksima atolĉeno ŝvebis deltaplano — nekutime blanka. Sendefende blanka. Iu knabeto de la insulo faris sian unuan malproksiman (ĝis la atoloj mem!) flugon.

Batalaj maŝinoj estas kovritaj per griz-verdaj makuloj, ili havas helbluan ventron, ili kunfandiĝas kun ĉielo, kun maro, kun plantaro. Levi en aeron blankan flugmaŝinon signifas memmortigon. Ĉie, sed ne ĉi tie. Ekde la tago de fondo de la Infanaj Insuloj super ili ne tondris eĉ unu pafo, eĉ unu fojon en iliajn akvojn ne eniris militaj ŝipoj — nek propraj, nek fremdaj...

Estis amuze rigardi al la adoleskuloj el la kanona teamo — tiaj ili subite iĝis neatingeble fieraj: degne rigardis al la deltaplano, al la verdanta ĉeno de atoloj, al la fora strieto de plaĝo, kie sendube iu el plej aĝaj geknaboj, kolektinte ĉirkaŭ si netatuitajn etulojn, gravmiene diris, montrante al la horizonto:

— Jen, determinu!

Kaj la etulo, streĉe rigardante al apenaŭ distingebla malantaŭ la atoloj fantomo de ŝipo, raportis per ridinda voĉo:

— La generacio de Rajo! Malpeza aviporta ŝipo! Iras el neŭtralaj akvoj! Ekipita: kvar naŭtubaj raketinstalaĵoj! Tri raketoplanoj! Du poŭpaj turbinoj de eksterodinara marŝo!

— Ĉu du?! — Kaj la pli aĝa knabo same fiksrigardis la horizonton. — Vere, du... Tiuokaze tio estas «Tahi tianga». — Lia grava mieno malaperis senspure, kaj li aldonis, preskaŭ plorante: — Ja mi memoras ilin ĉiujn el tiu grupo! Ilia edukistino estis Iti-Tarai!.. Ili iris al la Forbruligitaj, jam militas... Kaj mi ĉi tie kun vi ankoraŭ... preskaŭ ĝis la Alveno!..

Aĥ, kiel bele estus pasi preter Aatu kun karbumiĝintaj mastoj, luktante kontraŭ flamo sur la poŭpaj turbinoj, pafante el ĉiuj tridek ses tuboj kontraŭ atakantaj maŝinoj de vesperuloj!.. Jen kiel okazas: ili iris en neŭtralaj akvoj laŭ la plej danĝeraj lokoj — kaj eĉ unu pafo ne okazis!... Kvankam Angi forbrulis en la hidroplano, sed tio estis Angi, kaj sur la ŝipo mem ne estas eĉ grataĵo, kaj la turbino estis damaĝita per sia propra splito! Ili aldonos al la tatuo enue ĝustan buklon — jen ĉiuj meritoj...

Unu el la adoleskuloj, verŝajne, por altigi batalan spiriton, murmuris duonvoĉe «Pafistan raketĵetilon»:

...enmetu ŝargilon,
aŭdu klakon,
deŝovu la kulason,
premu la ĉanon —
mortigu vesperulon!...

— Kaj vesperuloj kantas: «Mortigu matenulon», — evidente dezirante inciti, diris iu el la sturma teamo.

La kanteto ĉesis. La adoleskulo ekrigardis al la parolanto, kaj poste — timigite — al Iti-Tarai.

— Rekta elsendo el la bazo! — sonorvoĉe raportis la komunikisto.

— Akceptu, — grumblis Sehei kaj, lastfoje rigardinte al la deltaplano, transiris sur la ferdekon de la malgranda ŝipkorpo. Ial ne plaĉis al li la ĉielo norde. Ŝajne, estis proksimiĝanta ŝtormo...

Streĉe fiksrigardante al malfortaj ekbriloj de fora heliografo, la komunikisto ligadis nodojn. Sehei, duonferminte la okulojn, ekstaris apude.

La bazo estis sendanta per ordinara kodo. Io tie okazis... Ho Fonto! Nur tio mankis...

— Donu al mi, — sulkante la brovojn, diris Sehei kaj prenis el la manoj de la komunikisto la ŝnuron. A ha... La nodoj lakone informis, ke dum la foresto de la stratego lia Dekstra Mano suspendis lian Maldekstran Manon. Pri tio li estis raportanta — seke, ne malkovrante detalojn kaj ne nomante kaŭzojn.

Sehei malrapide ĉifis kaj kunpremis la ŝnuron en la pugno.

— Sendu! Mi ordonas: ĝis mia reveno...

Li ne sukcesis findiri.

— Celo! — aŭdiĝis freneze ĝoja krio el sub la kruciĝoloko de la mastoj.

Sehei levis la kapon. La batalantoj dum kelkaj sekundoj okupis siajn poziciojn. La matoj estis forŝiritaj de sur la ferdeko, kaj ĝi montriĝis en batala nudeco — tute kovrita per favo pro koncentrita sala diluaĵo. Minace turniĝis la raketaj instalaĵoj.

— Je kvarono dekstre de la kurso! — plu kriis la observanto. — Iras al ni sen devioj!..

Kiam Sehei atingis la pafan placeton, tie jam staris Lamulo. Sur lia flanko sub la ripoj kaj tute apud la brulvundo videblis freŝa, ankoraŭ sanganta tatuo — honorsigno pro la hodiaŭa skoltado.

— Kie? — rapide demandis Sehei. Lamulo silente montris.

Sola hidroplano. Sekvas flanke de Tiuru. Nekompreneble... Kial ĝi estas sola?

— La dua — al starto! — Kiom tamen akra estas la voĉo de Iti-Tarai! Estas sonoro en la oreloj post ŝiaj komandoj!

Malantaŭ la dorso oni terure ekhurlis per obtuzigitaj voĉoj. La dekstra argano desegnis larĝan duoncirklon kaj elportis la maŝinon ekster la ŝiprandon. La flosiletoj de la hidroplano tuŝis akvon, kaj la fiksilo malpremiĝis. Poste aŭdiĝis sonora plaŭdo, kaj ondoj ĉirkaŭ la maŝino sorĉe glatiĝis, ekbrilis oleece...

— La tria — al starto!

Nun duoncirklon desegnis la maldekstra argano. Malantaŭe aŭdiĝis longa tondro — startis «la dua». La hidroplano deŝiriĝis de akvo kaj, trenante post si dikan nigran fuman voston, krute ekrampis supren. Poste la fuma strio finiĝis, forbrulinta pulva akcelilo disiĝis de la maŝino kaj, renversiĝante, ekflugis malsupren. La tondro anstataŭiĝis per glata fajfado. Formovata de fluo, la oleeca makulo ekbrulis kaj nun estis brulanta per ruĝa fulganta flamo.

Poste startis «la tria», kaj ambaŭ interkaptaj avioj foriris renkonten al la celo.

— Nu, ni rigardu, kiel li penos elturniĝi, — vigliĝinte, rimarkis Lamulo.

— Ne plaĉas al mi, ke li estas sola, — diris Sehei. — Eble, tio estas responda skoltado?

Lamulo fiksrigardis kaj nedifinite movis la malhelan, brilantan pro la ŝmiraĵo, ŝultron.

La celo kondutis strange. Ĝi permesis al la atakantoj okupi pozicion, gajnan por atako, kaj daŭrigis flugadon, ŝanĝante nek rapidon, nek alton. La interkaptiloj ekpendis super ĝi sen pafi.

Ĉu la okuloj laciĝis, ĉu vere malantaŭ la fremda maŝino videblis ia apenaŭ distingebla trembrilo... Jen kio! Post la raketoplano treniĝis longa blanka flagrubando. Parlamentario. La vizaĝo de Sehei tuj iĝis dormema. La vorto «parlamentario» arkaikiĝis antaŭ naŭ jaroj. Pli ĝuste, Sehei mem ĝin arkaikigis. Kaj jen, kvazaŭ forgesinte, kioma nun estas jaro, vesperuloj denove alkroĉas blankan tolaĵon al hidroplano... Ŝajne, la ludo iĝas interesa. Bone, ni komencu renversi konkojn — ni rigardu, sub kiu el ili estas kaŝita ŝtoneto...

— Ŝarka faŭko! — mirigite elspiris Lamulo. — Ja tio estas «rutiangi»!

Sehei povis misaŭdi. Lamulo povis misdiri. Finfine, li simple povis misvidi... Sed ne ja, ne! Lamulo neniam eraras! La interkaptaj avioj kondukis al la katamarano ĝuste «rutiangi-n» — sekretan «ŝtalan mevon» de vesperuloj.

Antaŭ naŭ jaroj estis kutime elekti por parlamentarioj el volontuloj la plej kuraĝajn kaj la malplej talentajn pilotojn. Kaj sendis ilin oni kutime sur malrapidaj malnoviĝintaj maŝinoj... Sed fordoni al kontraŭulo ĉasavion de morgaŭo! Kaj eĉ antaŭ milito!..

— Raportu ankoraŭfoje, — petis Sehei. — Ĉion. Kaj kiel eble plej detale.

Li komprenis, ke morte ofendas Lamulon — raportoj de tiaklasaj skoltoj bezonas nek aldonojn, nek korektojn. Lamulo nur mallonge rigardis al la frato kaj tuj forturniĝis, denove, duonferminte la okulojn, rigardante al la proksimiĝanta triopo de raketoplanoj.

— Ni eliris al la celo de flanko de la Tri Atoloj, — komencis li eĉ pli monotone, ol antaŭe. Sehei avide aŭskultadis ĉiun vorton.

A ha... a ha... Tuj estis pripafitaj... Ne tio! La dua trafo, Angi... La tria floto de vesperuloj. La Putraj Rifoj. Kvanto da unuoj... Ho Fonto, ĉio ĉi estas ne tio!

Ne, tio estas vana. Lamulo estas la plej bona skolto de la floto. Se en la defendo de la kontraŭulo estus breĉo, li estus rimarkinta... Tamen Lamulo preterlasis ion tre gravan. Tiom gravan, ke vesperuloj devis alsendi la «ŝtalan mevon»...

Tamen, estas ankoraŭ unu versio, sed ĝi estas tro bona, por akcepti ĝin serioze. Versio jena: tio estas tute ne parlamentario — simple persona spiono de la Maljunulo sukcesis finfine ŝteli el sub la nazo de vesperuloj la sekretan ĉasavion, alkroĉinte al ĝi por kamuflo la blankan ĉifonon.

Al la kuriero oni montris direkton de surakviĝo, la «rutiangi» komencis malleviĝi. Bela maŝino. Bela kaj stranga. En centro de maldika, kiel klingo, flugila surfaco rabobirde elstaras antaŭen ĝiba beko de stirejo. Du mallongaj fuzelaĝoj kun altaj kiloj estas kunigitaj supre per ankoraŭ unu flugilo. Flosiletoj tute mankas. Kiel do ĝi surakviĝos?

Ambaŭ korpoj de la «rutiangi» disiĝis laŭlonge, kaj iliaj malsupraj duonoj defalis, transformiĝis en flosiletojn. Nemalbone...

Sehei turnis la kapon, serĉante per la okuloj Iti-n.

— Aŭskultu, Tarai... Komunikiĝu kun la bazo. Ili levu defendan grupon. La interkaptilojn dume tenu en aero... Mi havas senton, ke dum ni ĉi tie ĝin esploros, ili provos nin trafi el Tiuru...

— Ĉu la maŝinon ni ne akceptu sur la ŝipon?

— Memkompreneble!

Ŝi povus eĉ ne demandi. Ja ŝi bonege scias, ke unuafoje la trukon kun «eksplodema parlamentario» uzis ĝuste Sehei. Antaŭ naŭ jaroj li subŝovis al vesperuloj kurieron en hidroplano, farĉita per eksplodkapoj de aviaj raketoj. Kaj ĝuste en la momento, kiam la maŝino estis levita per argano sur ferdekon de la flagŝipo, kamikadzo-parlamentario frapis la eksplodigilon...

Senkapiginte tiamaniere la floton de vesperuloj kaj poste preskaŭ plene detruinte ĝin, dekokjaraĝa Sehei tamahi surterigis grandan trupon kaj fortikiĝis sur suda bordo de floranta insulo Tara-Amingu. Post kio li estis urĝe elpostenigita, kaj mirakle evitinte sendon al la «kano», iĝis estro de misiejo en periferio de la arkipelago.

Kanoto, ĵetita ekster la ŝipon, levis oblikvan velon kaj direktis sin al la fremda maŝino, balanciĝanta je proksimume kvindek metroj for de la katamarano. Videblis, kiel ŝanceliĝas sub akvo, simile al ega blanka algo, la longa flagrubando de la kuriero.

Eĉ se la raketoplano estas minita — ĉu estas senco malŝpari sekretan ĉasavion por eksplodigo de ordinara aviporta ŝipo? Absurdo... Ĉiuokaze, tio ne estas «ĉasado al la stratego» — de kie vesperuloj povus scii, kie en tiu ĉi momento troviĝas Sehei tamahi!

— Eble, ili nin «kondukas», ĉu, Lamulo? — mallaŭte demandis Sehei. — Kial ili ne persekutis vin? Eble, ili ĝuste bezonis, ke vi ĝisflugu?

— Mi ne estis fluganta, — grumblis Lamulo. — Mi estis falanta. Kaj ili tion vidis.

La observanto, nestanta sur la mastokruciĝo de «Tahi tianga», post egalaj tempaj intervaloj gaje informadis pri tio, ke kontraŭulo nenie videblas. La kanoto jam estis revenanta — kun la parlamentario. Laŭ la kaptita hidroplano rampis du knaboj de Iti-Tarai. Jen unu el ili elrampis sur la flugilon kaj donis kondiĉan signon. Dum unua traserĉo ili ne trovis ion ajn similan al eksplodaĵo.

Sehei sciis nur unu aferon: tio signifas militon. Jam baldaŭ, tre baldaŭ — eble post kelkaj tagoj, eble, eĉ morgaŭ... Hodiaŭ — apenaŭ, malhelpos la ŝtormo, proksimiĝanta de nordo. Ĉiuokaze, esplori kaj kopii «rutiangi-n» vesperuloj ne permesos.

La kanoto proksimiĝis. Ĉiu eksilentis. Malfacilaj suspiroj de ondoj iĝis pli laŭtaj, la makulaj veloj brue plaŭdis super la kapoj. La parlamentario kaptis unu el pendantaj de la ŝiprando ŝnuroj — kaj jen li jam estas sur la ferdeko de la katamarano — la batalanto el la generacio de Ŝarko. Nekredeble bela. Malofte oni povas renkonti tian luksan, disbranĉigite komplikan tatuon. Ĝi estis komparebla nur kun la tatuo de Lamulo, sed ties ornamon rompis multaj cikatroj kaj brulvundoj. Sen ajna dubo, antaŭ la stratego staris unu el la plej bonaj pilotoj de la kontraŭulo.

La batalantoj — tiuj, kiuj estis proksime — same kaŝe enrigardadis la tatuon de la veninto, senerare legante ĉiujn ĝiajn spiralojn kaj lopojn.

La nomo de la kuriero estis Arrai, kaj li sukcesis bone militi. Disbato de la unua floto... kvar trafitaj maŝinoj... Unu aviporta ŝipo... Ho, Fonto! Do, jen kiu forbruligis «Murenon»! Jes, tio estis lerta salvo — per kvar raketoj en la poŭpan turbinon... Testis novan teĥnikon... Poste ree fronto... ses trafitaj maŝinoj... Perdis ĉasavion super Tara-Amingu, puŝfrakasinte malamikan avion...

Sehei ĵetis oblikvan rigardon al la frato. Lamulo en tute knabeca admiro estis esploranta la malnovajn gloragojn de la parlamentario. Ja ĝuste li, Lamulo, estis puŝfrakasita super la jam forbruligita Tara-Amingu antaŭ kvar jaroj. Mirakle, kia agrabla renkonto!

— Mi estas sendita al Sehei tamahi, — sen esprimo informis la kuriero, rigardante super kapoj.

— Mi aŭskultas vin, — diris Sehei.

La parlamentario konsternite ekgapis la tatuon de la stratego, atestantan, ke antaŭ la kuriero staras ĝuste tiu, al kiu li estis sendita. Ne, la kuriero evidente ne atendis renkonti ĉi tie Sehei-n. Koincido...

La alta helhaŭta knabino karese ridetis nemalproksime. La fingro kuŝis sur la ĉano, do la parlamentario ne devus fari abruptajn movojn.

— Mi aŭskultas vin, — ripetis Sehei.

Kuriero Arrai sulkigis la brovojn, silentis iom, maldistriĝinte, kaj malrapide, diligente, silabon post silabo eldiris iun absurdan, neimageble mallertan vorton. Sensencan, preskaŭ neprononceblan sinsekvon de sonoj.

Lamulo eĉ ne movetis la orelon — lin interesis nur la tatuo. La adoleskuloj el la kanona teamo ridetis — la vorto ŝajnis al ili ridinda. Iti mirigite turnis la kapon al Sehei kaj subite streĉiĝis, ekvidinte, kiel ŝanĝiĝis lia vizaĝo.

— Kiu vin sendis?

— Iongi.

Iongi... La stratego de la flota grupo de la kontraŭulo, baziĝanta sur la Glacia Kojnodento. Juna, antaŭnelonge enpostenigita — jen, ŝajne, tuta informo pri li...

— Ĉu vi scias, kion signifas lia vorto?

— Ne. Oni al mi ordonis parkerigi ĝin kaj transdoni al vi.

— Ĉu nenion aldonante?

— Nenion.

«Urĝe komunikiĝi kun la Maljunulo, — pensis Sehei. — Urĝe...»

Ĵus, antaŭ kelkaj korbatoj, la kuriero de vesperuloj Arrai prononcis la Veran Nomon de la Malamiko, konatan nur al la Maljunuloj kaj al strategoj.

— Kaj ĉu viaj Maljunuloj scias, kun kio vin sendis ĉi tien Iongi?

— Jes.

— Ĉu ambaŭ?

— Jes.

— Mensogas, kiel kuriero!.. — rememoris iu en ekstazo la antikvan proverbon, sed tuj rekonsciiĝis kaj ŝtopis sian buŝon.

En la ĉielo kantis motoroj de hidroplanoj. Venis de la bazo la defenda grupo. Tiuru silentis. Nenie estis eĉ unu maŝino de vesperuloj. Norde ĉiam pli kaj pli alte leviĝis nuba mallumo — proksimiĝis la ŝtormo.

Sehei vokis la komunikiston.

— Ĉu ni sukcesos sendi al Ruongu?

La knabo, duonferminte la okulojn, ĉirkaŭrigardis la strebantajn supren nubojn.

— Sukcesos...

Ili ne sukcesis. Ie nord-okcidente, je sepdek mejloj de ĉi tie, la persona komunikisto de la Maljunulo turnis laboran surfacon de sia instalaĵo sub necesa angulo, kaj radio de la foriranta suno, reflektiĝinte, ekflugis laŭ la Bariera Rifo, por, trafinte spegulon, fiksitan sur sennoma roko, desalti al la Komunika Atolo-8.

— Ruongu sendas trans la atoloj! — La sonora voĉo de la observanto igis ilin ĉiujn impeti al la ŝiprando.

Sur fono de kreskantaj nubaj montoj la ekbriloj estis bone distingeblaj. La komunikisto deŝiris de la zono maldikan ŝnureton el kokosa fibro, liaj fingroj estis fulmorapide ligantaj nodojn, kies signifon li ne komprenis, — Ruongu estis sendanta per la persona kodo de la Maljunulo.

La sola homo sur «Tahi tianga», scianta tiun kodon, staris, rigidiĝinte. Maŝinece li ricevis el la manoj de la komunikisto la ŝnuron kaj palpis nodojn, konfirmantajn, ke la ekbrilojn li legis ĝuste.

«Fonto (komenco de la sendaĵo). La Maljunulo — al Sehei. Al la parlamentario de vesperuloj ne faru malutilon. Tuj post la ŝtormo navigu al mi al Ruongu. Mallumo (fino de la sendaĵo)».

La Maljunulo respondis pli frue, ol Sehei sukcesis fari demandon.

— Ŝnuron! — ordonis li, ne rigardante etendante la manon.

«Fonto. Sehei — al la Maljunulo, — atente ligis li nodon post nodo. — La mesaĝon mi ricevis. Al la parlamentario mi ne malutilos. Tuj post la ŝtormo mi venos al Ruongu. Mallumo».

— Iti! — vokis li, doninte la ŝnuron al la komunikisto. — Prenu la maŝinon sur la ŝipon. Ni revenas al la bazo. La kurieron ne tuŝu, ĉu vi komprenis?

Li serĉis per la okuloj kurieron Arrai kaj trovis lin apud Lamulo sub gardo de la karese ridetanta helhaŭta knabino. Kuriero Arrai, iom perdinte konvenan por parlamentario glacian vizaĝesprimon, kun evidenta intereso rigardis al la tatuo de Lamulo, kontraŭ kiu li, kiel evidentiĝis, plurajn fojojn batalis en aero super Tara-Amingu...

Kion do li elpensis, tiu Iongi tamahi? La Vera Nomo de la Malamiko estas nediskonigenda. Pro tiaj aferoj oni elpostenigas kaj sendas al la «kano»... kaj de kie la Maljunulo povis ekscii pri la parlamentario?.. Kaj tiu stranga demando antaŭ kvar tagoj... Kaj Sehei ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis el sub la frunto la senditon de vesperuloj. Tute senriproĉa tatuo! Nur sur la maldekstra vango ĝusteco de la desegno estas iomete rompita. Do, ion misfaris kuriero Arrai — antaŭlonge, kiam li estis knabo sur la Infana Insulo. Kaj eĉ ion tre seriozan... Sed tiuokaze kial mankas linio de kulpo? Strange... Trafis sub specialan inspektadon de edukistoj, sed pri nenio kulpas. Do sur ankoraŭ kiu Sehei vidis similan desegnon sur la maldekstra vango?..

Li forturniĝis kaj dum kelka tempo rigardis al la malheliĝanta horizonto, de kie per densa amaso iris kontraŭ vento mallongaj kaj kvazaŭ stumpigitaj antaŭe ondoj.

La Vera Nomo de la Malamiko... Ĉu vere?..

— Eŭropanoj, — kun peno kaj kvazaŭ pense elparolis li tiun monstran laŭ sia sono vorton. — Eŭropanoj...