N. Buĥarin

Politika ekonomio de rentuloj

La teorio pri valoro kaj profito de la aŭstra skolo





Antaŭparolo

La proponata laboraĵo estis finita aŭtune de 1914, tio estas komence de la granda mondmilito, kaj la planita antaŭparolo estis datita per aŭgusto — septembro de tiu jaro.

Min delonge okupadis la ideo doni sisteman kritikon de la teoria ekonomiko de la moderna burĝaro. Tiucele mi ekloĝis en Vieno, post kiam mi havis bonŝancon eskapi el la ekzilo, kaj komencis aŭskulti Böhm-Bawerk-on, nun forpasintan, en la viena universitato. En la biblioteko de la viena universitato mi devis studi ĉefe la literaturon de la aŭstraj teoriistoj. Tamen fini la laboron en Vieno mi ne sukcesis, ĉar la aŭstra registaro metis min en fortikaĵon antaŭ la milito, kaj la manuskripto estis zorge ekzamenata de la gardistoj. En Svislando, kien mi estis ekzilita, la biblioteko de la universitato de Laŭzano donis al mi ŝancon labori surloke pri la «laŭzana skolo» (Walras) kaj pri malnovaj ekonomikistoj, spurante radikojn de la teorio de marĝena utileco. Samtie mi komencis studi ankaŭ brit-usonajn ekonomikistojn. Politika laboro poste transĵetis min en Svedion, kie la stokholma «Reĝa Biblioteko», kaj ankaŭ la speciala ekonomika biblioteko de la Supera Lernejo pri Komerco, permesis al mi daŭrigi mian laboron pri la studo de la plej nova burĝa ekonomiko. Aresto kaj deportado al Norvegio sidigis min en la bibliotekon de la Nobel-Instituto en Kristianio, kaj poste, post mia translokiĝo en Usonon, mi pli detale — denove surloke — ekkonis usonan ekonomikan literaturon en la «Publika Biblioteko» de Novjorko.

La manuskripto troviĝis longe en nekonata loko en Kristianio, kaj nur danke al energia serĉado de mia amiko, norvega komunisto Arvid G. Hansen, ĝi estis trovita kaj alportita en februaro 1919 al Soveta Rusio. Nun mi inkludas en ĝin nur kelkajn rimarkojn kaj notojn, kiuj ĉefe rilatas al la brit-usona skolo kaj al eldonaĵoj de la lastaj jaroj ĝenerale.

Jen la ekstera «historio» de tiu ĉi verko.

Koncerne la esencon de la afero, ĝi resumiĝas jene. Ĝis nun en la marksisma tendaro kritiko de la plej novaj burĝaj ekonomikistoj reduktiĝis precipe al du specoj de kritiko: aŭ ĝi estis nur sociologia kritiko, aŭ pure metodologia kritiko. Oni konstatis, ekzemple, ke donita teoria sistemo rilatas al certa klasa psiĥologio, kaj per tio la afero estis finita. Aŭ oni montris, ke iuj metodologiaj bazoj, aliro al la demando estas malĝustaj, kaj tial detala kritiko pri la «interna» flanko de la sistemo estis konsiderata nenecesa.

Kompreneble, se pensi, ke nur la klasa teorio de la proletaro povas esti objektive ĝusta, tiam nura senmaskigo de burĝa naturo de donita teorio, strikte dirante, sufiĉas por malakcepti tiun teorion. Esence tio estas vero. Ĉar marksismo pretendas ĝeneralan validecon ĝuste tial, ke ĝi estas teoria konstruo de la plej progresema klaso, kies kognaj «pretendoj» estas multe pli aŭdacaj ol la konservativa, kaj sekve limigita pensado de la regantaj klasoj de la kapitalisma socio. Tamen estas klare, ke en la lukto de la ideologioj ĉi tiu vero estu elmontrita ĝuste per ekzemplo de logika kritiko de sistemoj, malamikaj al ni. Do ilia sociologia karakterizo tute ne liberigas nin de nia devo batali ankaŭ en la kampo de pure logika kritiko.

La samon necesas diri ankaŭ pri kritiko de metodo. Kompreneble, montro de malĝusteco de deiraj metodologiaj fundamentoj renversas la tutan teorian konstruon. Sed la lukto de la ideologioj postulas, ke malĝusteco de metodo estu demonstrita sur malĝusteco de apartaj konkludoj de la sistemo, do aŭ sur ĝia interna nekonsekvenco, aŭ sur ĝia nesufiĉeco, «organika» nekapablo kovri kelkajn fenomenojn, gravajn por la donita fako.

El tio ni venas al la konkludo, ke marksismo donu detalan kritikon de la plej novaj teorioj, kiu inkludus kaj sociologian kritikon, kaj kritikon de la metodo, kaj kritikon de la tuta sistemo en ĉiuj ties branĉoj. Tiel metis la demandon ankaŭ Markso rilate al la burĝa politika ekonomio (kp. liajn «Theorien über den Mehrwert» [«Teorioj pri plusvaloro» (germ.)]).

Dum marksistoj kutime limigadis sin nur al sociologia kaj metodologia kritiko de la «aŭstra» teorio, ties burĝaj kontraŭuloj povis kritiki ĝin ĉefe el la vidpunkto de malĝusteco de apartaj konkludoj. Nur R. Stolzmann, preskaŭ sola, provis doni ĝuste detalan kritikon kontraŭ Böhm-Bawerk. Kaj kiom iuj el la bazaj tezoj de tiu aŭtoro havas teorian parencecon kun marksismo, tiom troviĝis ankaŭ simileco en la kritiko kontraŭ la «aŭstroj». Mi opiniis necesa noti ĉi tiun koincidon eĉ en tiuj kazoj, kiam mi alvenis al la samaj konkludoj kiel Stolzman antaŭ ol mi ekkonis liajn verkojn. Tamen, ĉe ĉiuj meritoj de Stolzmann, li apogas sin sur tute malĝusta rigardo al la socio kiel al «celita kreaĵo» («Zweckgebilde»). Kaj ne senkaŭze unu tre sprita adepto de la aŭstra teorio, kiu tre profundigis ĝin kaj akrigis ĉiujn ĝiajn trajtojn, R. Liefmann, defendas sin kontraŭ Stolzmann, atakante ĝuste lian teleologion. Tiu teleologia vidpunkto, kune kun klare esprimitaj apologiaj notoj, malebligas al Stolzmann meti la kritikan analizon de la aŭstroj en taŭgan teorian kadron. Tian laboron povas plenumi nur marksistoj, kaj provo de ĝi estas la presata eseo.

La elekto mem de la objekto de kritiko ne bezonas longajn klarigojn. Ĝenerale oni agnoskas, ke la plej potenca malamiko de marksismo estas ĝuste la aŭstra teorio.

Povas ŝajni stranga, ke mi kuraĝas publikigi tiun ĉi verkon dum la intercivitana milito, bolanta en Eŭropo. Tamen marksistoj neniam promesis ĉesigi teorian laboron eĉ meze de la plej brutalaj klasbataloj, se nur estas simple fizika ebleco por tio. Multe pli serioza obĵeto estus, ke estas absurde analizi kapitalisman teorion, se kaj ĝia objekto kaj ĝia subjekto nun mortas en la flamo de la komunisma revolucio. Sed eĉ tia rezonado estus malĝusta, ĉar kompreni la kapitalisman sistemon ege gravas por kompreni aktualaĵojn. Kaj kiom kritiko de burĝa teorio malfermas vojon al tia kompreno, tiom konserviĝas ankaŭ ĝia kogna valoro.

Mi diros nur kelkajn pliajn vortojn pri la maniero de prezento. Mi penis esti kiel eble plej mallonga, kaj tio eble klarigas ĝian relativan malfacilecon. Aliflanke, mi enkondukis multajn citaĵojn kiel de la aŭstroj mem, tiel de la matematikistoj, la brit-usonanoj, ks. En niaj marksismaj rondoj estas granda antaŭjuĝo kontraŭ tia maniero, kiel kontraŭ paradema, specifa «dokteco». Tamen mi pensis, ke necesas doni ĉi tie ioman historian kaj literaturan komenton, kiu preterpase enkondukus legantojn en la literaturon de la fako kaj permesus al ili orientiĝi en ĝi, almenaŭ proksimume. Kaj koni siajn malamikojn tute ne estas riproĉinde, des pli ke ni konas ilin ekstreme malmulte. Krome, la notoj mallonge enhavas paralelan kaj sisteman kritikon de aliaj branĉoj de la burĝa teoria penso.

Mi opinias necesa esprimi ĉi tie dankon al mia amiko, Jurij Leonidoviĉ Pjatakov, kun kiu ni plurfoje pridiskutis kune diversajn demandojn pri teoria ekonomiko, kaj kies valorajn indikojn mi ĉiam konsideris.

La libro estas dediĉita al kamarado N. L.

N. Buĥarin.

Moskvo, fino de februaro 1919






Enkonduko

Burĝa politika ekonomio post Markso

1. La historia skolo en Germanio. Sociologia karakterizo de la historio de la skolo. Ĝia logika karakterizo. 2. La aŭstra skolo. Sociologia karakterizo de la aŭstra skolo. Ĝia mallonga historia karakterizo. 3. La brit-usona skolo. 4. La antaŭuloj de la «aŭstroj»

Pasis jam tridek jaroj post kiam la «fajraj okuloj» de la granda pensulo de la 19-a jarcento, kies ideoj servas kiel levilo de la monda proleta movado, fermiĝis por ĉiam, kaj intertempe la tuta ekonomia evoluo dum la pasintaj jardekoj — furioza koncentriĝo kaj centralizo de kapitalo, delokiĝo de malgranda produktado eĉ en la plej perditaj anguloj, apero de potencaj «industriaj reĝoj» kronitaj per ora krono unuflanke, kresko de la proletara armeo, «per la meĥanismo de la kapitalisma produktadprocezo mem instruata, unuigata kaj organizata»1 — aliflanke, ĉio ĉi en giganta skalo konfirmas ĝustecon de la teoria sistemo de Markso, kiu starigis kiel sian celon «senvualigi la ekonomian moviĝleĝon de la moderna kapitalisma socio». La prognozo, kiu unue estis donita en la «Komunista Manifesto», kaj poste, en sia plena kaj disvolvita formo, en «La kapitalo», estis brile pravigita jam je naŭ dekonoj. Unu el la plej gravaj partoj de ĉi tiu antaŭdiro — la teorio de koncentriĝo — nun fariĝis ordinara, eniris sciencan uzon kiel ĝenerale akceptita vero. Efektive, ĝi estas kutime surtabligata sub alia teoria saŭco, kaj ĝi perdas tiun harmonion, kiu distingas la teorion de Markso; sed tiu «ekonomia romantikismo», kiu vidis en ĝi nur fantazion de utopiulo, finfine perdis sian grundon, kiam lastatempe la tendencoj, malkaŝitaj kaj klarigitaj de Markso, eksplodis per tia ŝtorma impeto kaj en tia grandioza skalo, ke nur blinduloj ne povis rimarki la venkan marŝon de la grandskala produktado. Se iuj bonvolemaj homoj en akciaj kompanioj vidis nur «demokratiigon de kapitalo» kaj en sia sentimentaleco konsideris ilin garantio de socia paco kaj ĉies bonfarto (kaj tiaj homoj, bedaŭrinde, estis ankaŭ en la vicoj de la proleta movado), tiam la «ekonomia materialo» hodiaŭ plej malmilde detruas tiun ĉi filistran idilion, transformante la akcian kapitalon en potencan instrumenton de manpleno da uzurpantoj, kiuj senkompate subpremas ĉian strebon antaŭen flanke de la «kvara stato». Jam tio sola montras, kia grava kogna ilo estas la teoria konstruaĵo de Markso. Sed eĉ tiuj fenomenoj de kapitalisma evoluo, kiuj aperis sur la scenejo nur nun, povas esti komprenataj nur surbaze de la marksa analizo2. Formiĝo de potencaj entreprenaj organizaĵoj, sindikatoj kaj trustoj, apero de bankaj organizaĵoj senprecedencaj laŭ sia grandeco, penetro de la banka kapitalo en la industrian kaj hegemonio de la «financa kapitalo» en la tuta ekonomia kaj politika vivo de la evoluintaj kapitalismaj landoj — ĉio ĉi estas nur plikomplikiĝo de la tendencoj de disvolviĝo, analizitaj de Markso. La regado de la financa kapitalo nur multoble plirapidigas movadon de la koncentra ŝraŭbo kaj transformas la produktadon en la socialigitan produktadon, maturan por transiro sub socian regadon. Vere, antaŭ nelonge burĝaj sciencistoj proklamadis, ke industriaj organizoj ĉesigos la anarkion de produktado kaj forigos la krizojn. Sed ve! La kapitalisma organismo plu periode konvulsias, kaj nur tute naivaj homoj povas paroli pri ebleco de resanigo helpe de la «rozoleo» de reformismaj flikaĵoj. La historia misio de la burĝaro, kiu jam «ĉirkaŭkuris» la tutan terglobon, finiĝas. Alproksimiĝas periodo de plej vastaj agoj de la proletaro, kies lukto jam eliras el la naci-ŝtataj limoj, prenante pli kaj pli la formon de amasa premo al la regantaj klasoj kaj proksimiĝante al realigo de la fina celo de la movado. Kaj ne estas malproksima tiu tempo, kiam realiĝos la ĉefa antaŭdiro de la teorio de Markso kaj «sonos la fina horo de la kapitalisma privata proprieto»... Tamen kiom ajn konvinke diras ĉiuj ĉi tiuj faktoj pri ĝusteco de la marksisma koncepto, ĝia sukceso inter oficialaj sciencistoj ne nur ne kreskas, sed rapide reduktiĝas al nulo. Se pli frue en postiĝintaj landoj (ekzemple en Rusio, parte en Italio) eĉ universitataj profesoroj ne estis kontraŭ flirto kun Markso, farante, kompreneble, siajn proprajn «korektojn» kaj «korektetojn», tiam nun la tuta kurso de la socia vivo, akriĝo de klasaj kontraŭdiroj kaj unuiĝo de ĉiuj nuancoj de la burĝa penso kontraŭ la ideologio de la proletaro elĵetas tiajn «interajn tipojn» el cirkulado kaj anstataŭ ili metas «pure eŭropan», «modernan» scienciston en teoria surtuto de prusa, aŭstra aŭ (pli moda) brit-usona ŝablono3. La burĝaro sukcesis kontraŭstarigi du ĉefajn fluojn de ekonomia penso al la ŝtala sistemo de Karlo Markso: ni celas la tiel nomatan «historian skolon» (Rosher, Hildebrand, Knies, Schmoller, K. Bücher, ktp.) kaj la tre disvastigitan lastatempe instruon de la «aŭstra skolo» (Karl Menger, Böhm-Bawerk, Wieser). Ambaŭ tiuj fluoj markas bankroton de la politika ekonomio de la burĝaro. Sed tiu ĉi bankroto esprimiĝas en du poluse kontraŭaj formoj. Nome, dum en la unua fluo la bankroto de la burĝa abstrakta teorio esprimiĝis en negativa pozicio rilate al ajna tia teorio ĝenerale, la dua fluo, male, provis konstrui ĝuste tian teorion, sed kondukis nur al kelkaj nekutime lerte elpensitaj «ŝajnaj klarigoj», kiuj fiaskas antaŭ ĉio ĝuste en tiuj demandoj, kie la teorio de Markso montriĝis la plej forta, nome en la demandoj de dinamiko de la moderna kapitalisma socio. Kiel oni scias, la ekonomikistoj de la klasika skolo strebis trovi formulon de la plej ĝeneralaj, t. e. «abstraktaj» leĝoj de la ekonomia vivo, kaj tia elstara ĝia reprezentanto, kiel Ricardo, donis mirindajn ekzemplojn de abstrakta dedukta esplorado. Male, la «historia skolo» aperis kiel reago kontraŭ «kosmopolitismo» kaj «eternismo» (Knies) de la klasikuloj4. Ĉi tiu distingo havis profundajn soci-ekonomiajn radikojn. La teorio de la klasikuloj, kun ties predikado de libera komerco, estis, malgraŭ sia «kosmopolitismo», tre «nacia»: ĝi estis necesa teoria produkto de la brita industrio. Britio, kiu pro kelkaj cirkonstancoj akiris ekskluzivan superregadon en la monda merkato, ne timis ies konkurencon, ne bezonis iajn «artefaritajn», do leĝdonajn rimedojn por venki aliajn rivalojn; la brita industrio do ne havis kialon apelacii al la «vere britaj» evolukondiĉoj por pravigi ajnajn doganajn barojn; la teoriistoj de la brita burĝaro do ne devis koncentriĝi sur specifaj ecoj de la brita kapitalismo: malgraŭ tio, ke ili estis esprimantoj de interesoj de la brita kapitalo, ili parolis pri la leĝoj de la ekonomia vivo ĝenerale. Ekonomia disvolviĝo sur la kontinento de Eŭropo kaj en Ameriko prezentis tute alian bildon5. Kompare kun Britio, Germanio, la lulilo de la «historia skolo», estis postiĝinta, plejparte terkultura lando; la kreskanta germana industrio plej senteme suferis pro la konkurenco de Britio; plej multe suferis pro ĝi la peza industrio de Germanio. Tiel, se la brita burĝaro ne bezonis emfazi naciajn apartaĵojn, la germana burĝaro devis atenti ilin speciale, por teorie bazi sur «originaleco», «specifeco» ktp. de la germana evoluo la saĝan politikon de «edukaj» impostoj. La teoria intereso fokusiĝis ĝuste sur klarigado de la historia specifeco kaj nacia limigiteco; en la teorio estis elektataj kaj emfazataj ĝuste tiuj ĉi aspektoj de la ekonomia vivo. El sociologia vidpunkto, la historia skolo estis ĝuste ideologia esprimo de la kresko de la germana burĝaro, kiu timis la britan konkurencon, postuladis protekton de la nacia industrio kaj tial streĉe emfazadis la «naciajn» kaj «historiajn» specifaĵojn de Germanio, kaj poste — ĝeneraligante — ankaŭ de aliaj landoj. Soci-genetike kaj la klasikuloj kaj la historia skolo estas «naciaj», ĉar ambaŭ fluoj estas produktoj de historie kaj teritorie limigita disvolviĝo; laŭ la logika vidpunkto, la klasikuloj estas «kosmopolitaj», la «historiuloj» estas «naciaj». Tiel, la germana protektismo iĝis lulilo de la historia skolo. En sia plua disvolviĝo, la historia skolo prezentis vicon da nuancoj, kaj ĝia plej grava branĉo, gvidata de Gustav Schmoller (la tiel nomata «jüngere historische» aŭ «historisch-ethische Schule» [«pli juna» aŭ «histori-etika skolo» (germ.)]6) prenis konservativ-agraran koloron. Idealigo de interaj produktadaj formoj, de speciale «patriarkecaj» rilatoj inter terposedantoj kaj terkultivantaj laboristoj, timo de la «ulcero de proletaro» kaj de la «ruĝa danĝero» perfidas ĉi tiujn «objektivajn» profesorojn kaj montras la sociajn radikojn de ilia «pura scienco»7. El tia sociologia karakterizo sekvas ankaŭ respektiva logika karakterizo de la historia skolo. El la logika vidpunkto, la «historiuloj» karakteriziĝas antaŭ ĉio per sia negativa pozicio rilate al abstrakta teorio. Ilia ĉefa humoro iĝis profunda abomeno al tiaj esploroj; eĉ ebleco mem de ĉi-lastaj estis pridubata, kaj foje rekte neata; la vorto «abstrakta» ricevis inter tiuspecaj sciencistoj signifon de «sensenca»; kelkiuj komencis skeptike rilati al la plej grava nocio de ĉia scienco — al la nocio de «leĝo», en la plej bona okazo akceptante nur tiel nomatajn «empiriajn leĝojn», kiujn malkovras histori-ekonomia kaj statistika esplorado8. Tiel eniris la scenejon malvasta empiriismo, timanta larĝajn ĝeneraligojn; ekstremaj reprezentantoj de la skolo proklamis sia slogano akumuladon de konkreta historia materialo, kaj ĝeneraligan teorian laboron proponis prokrasti por nedifinita estonteco. Jen kiel karakterizas la «pli junan generacion» de la historia skolo la agnoskita gvidanto de la historia skolo, G. Schmoller: «La diferenco inter la pli juna historia skolo kaj li (tio estas, Roscher. N. B.) estas en tio, ke ĝi strebas al malpli rapidaj ĝeneraligoj, ke ĝi sentas pli fortan bezonon transiri de kolektado de ĝeneralaj historiaj donitaĵoj al speciala studo pri apartaj epokoj, popoloj kaj ekonomiaj fenomenoj. Ĝi postulas ĉefe histori-ekonomiajn monografiojn; ĝi kun pli granda fervoro esploras antaŭ ĉio evoluon de unuopaj ekonomiaj institucioj, ol disvolviĝon de la tuta nacia ekonomio. Ĝi aliĝas al la strikta metodo de histori-jura esplorado, tamen strebas kompletigi librajn sciojn helpe de vojaĝoj kaj siaj propraj demandoj, kaj ankaŭ uzi donitaĵojn de filozofia kaj psiĥologia esplorado»9.

Tia pozicio, fundamente malamika al la abstrakta metodo, plu donas tonon en Germanio ĝis hodiaŭ. Ankoraŭ tute antaŭ nelonge (en 1908) la sama G. Schmoller asertis, ke «wir stecken noch vielfach in der Vorbereitung und Materialsammlung» [«ni plu preparadas kaj kolektadas materialon» (germ.)]10.

En ligo kun la postulo de konkreteco staras ankaŭ alia trajto de la «historia» fluo: nome, en ĝi la soci-ekonomia vivo tute ne apartiĝas disde aliaj aspektoj de la vivprocezo, speciale disde juro kaj moralo, kvankam tiu ĉi (teoria) apartigo estas insiste diktata de la celoj de kognado11. Tia vidpunkto sekvas ĝuste el abomeno al abstraktado: efektive, ja la vivprocezo de homa socio estas unueca fluo, en la realo ekzistas nur unu historio, sed ne malsamaj historioj de ekonomio, historioj de juro, historioj de moralo, ktp. Nur scienca abstraktado distranĉas la unuecan vivon en partojn, artefarite apartigante diversajn vicojn de fenomenoj, grupigante ilin laŭ konataj karakterizaĵoj. Tial tiu, kiu protestas kontraŭ abstraktado, devas ankaŭ protesti kontraŭ apartigo de la ekonomia vivo el la jura kaj etika vivo. Tia vidpunkto estas kompreneble tute senbaza. Certe, estas vero, ke socia vivo estas unueco; sed oni ne forgesu ankaŭ tion, ke kognado ĝenerale ne eblas sen abstraktaĵoj; jam la nocio mem estas abstraktaĵo disde la «konkreta»; ajna priskribo same supozas certan elekton de fenomenoj laŭ kriterioj, ial opiniataj gravaj. Abstraktado estas do necesa eco de kogna agado; ĝi ĉesas esti allasebla tiam — kaj nur tiam, — kiam abstraktado de konkretaj trajtoj igas la abstraktadon tute malplena, tio estas senutila por kognado.

Kognado postulas malkomponon de la unueca vivprocezo. Tiu estas tiom kompleksa, ke necesas malkomponi ĝin por studo en iujn apartajn vicojn de fenomenoj. Efektive, kio fariĝus el studo de ekonomia vivo, se ĝi inkludus, egale kun elementoj de ekonomia vivo, elementojn studatajn de filologio, nur tial ke la ekonomia vivo estas kreata de homoj, ligitaj inter si per lingvo? Estas klare, ke ĉiu donita scienco povas uzi rezultojn de la aliaj, ĉar ili kontribuas al kompreno de la propra objekto de la donita scienco, sed samtempe tiuj ĉi fremdaj elementoj mem devas esti konsiderataj el vidpunkto de ĝuste tiu ĉi scienco; ĉi tio estas nur iu helpa materialo — nenio pli.

Tiel, faligi heterogenan materialon en unu miksamason ne faciligas, sed kontraŭe malfaciligas kognadon. Por fini ĉion, en studoj de la «historiuloj» de la lasta generacio, ilia «psychologisch-sittliche Betrachtung» [«psiĥologi-morala traktado» (germ.)] prenas formon de moralaj taksoj kaj edifoj. En la sciencon, kies tasko estas malkaŝi kaŭzajn rilatojn, invadas tute senrilata elemento de moralaj normoj (el tio sekvas la nomo mem de la skolo: «histori-etika»12).

Rezulte de agado de la historia skolo aperis multegaj verkoj de priskriba kaj historia naturo: pri historio de prezoj, salajroj, kredito, mono, ktp.; sed ellaboro de teorio de prezo kaj valoro, de teorio de salajro, de teorio de moncirkulado ne antaŭeniris eĉ unu paŝon. Dume, estas klare al ĉiuj, ke tio estas du tute malsamaj aferoj: «Efektive, unu afero estas statistiko de prezoj en merkatoj de Hamburgo aŭ Londono dum la pasintaj tridek jaroj; alia — ĝenerala teorio pri valoro kaj prezo, kiu troviĝas en verkoj de Galiani, Condillac, Ricardo»13... Kaj ĝuste neado de «ĝenerala teorio» estas neado de politika ekonomio kiel memstara teoria fako, estas agnosko de ĝia bankroto.

Scienco ĝenerale povas meti al si du celojn. Aŭ ĝi okupiĝas pri priskribo de tio, kio estis aŭ estas en certa tempo en certa loko; aŭ ĝi penas trovi leĝojn de fenomenoj, kiuj ĉiam konformas al la formulo: se estas A, B, C, tiam nepre venas D. En la unua kazo, scienco estas idiografia, en la dua — nomografia14. Estas klare, ke teorio de politika ekonomio apartenas al la dua speco de sciencoj; ĝi metas sur la unuan planon la nomografiajn taskojn de kognado. Tiel, la historia skolo, ignorante induktadon de «ĝeneralaj leĝoj», per tio detruis esence la politikan ekonomion ĝenerale, anstataŭigante ĝin per «pura priskribo» en la idiografia maniero, dissolvante ĝin en historio de ekonomia vivo kaj ekonomia statistiko, tiu esence idiografia scienco. Ĝi ne sukcesis meti sian solan veran ideon — la ideon pri disvolviĝo (Entwickelungsgedanke) — en la kadron de teoria esplorado, kaj tial ĝi rezultis senfrukta, kiel la evangelia figarbo. Ĝia pozitiva valoro reduktiĝis al liverado de materialo por teoria prilaboro, kaj tiusence la verkoj de la «historiuloj» prezentas tre grandan valoron: indas rememori almenaŭ la grandiozan laboron de la «Unio por socia politiko» («Verein für Sozialpolitik») koncerne de la germanaj metio, eta komerco, terkultura proletaro, ktp.15.

Tute ĝustan priskribon de la historiuloj donas la fondinto de la aŭstra skolo Karl Menger: «La ekstera ligo de pozitiva historia scio kun laborema, sed nesistema eklektikismo en la kampo de nia scienco (Menger subkomprenas la teorion de politika ekonomio. N. B.) formas ĝian (t. e. de la historia skolo. N. B.) komencan kaj samtempe ĝian plej altan punkton de disvolviĝo»16.

La aŭstra skolo prezentas tute alian bildon. Ĝi aperis sur la scienca scenejo kiel akra opozicio al historiismo. En arda polemika batalo, kiu trovis sian plej vivan esprimon en la polemiko inter Karl Menger kaj Schmoller, la novaj teoriistoj de la burĝaro malkaŝis la ĉefajn mankojn de siaj antaŭuloj kun granda kompleteco; ili denove komencis postuli por teoriisto ekkonon de «tipaj fenomenoj» kaj «ĝeneralaj leĝoj» («ekzaktaj leĝoj», «exakte Gesetze», kiel nomis ilin K. Menger). Farinte vicon da venkoj super la historiuloj, la aŭstra skolo, reprezentita de Böhm-Bawerk, atakis marksismon kaj baldaŭ anoncis ties kompletan teorian fiaskon. «La teorio de Markso ne nur estas malĝusta, sed, se rigardi ĝin el la vidpunkto de teoria singifo, ĝi okupas unu el la lastaj lokoj...» — jen la verdikto de Böhm-Bawerk17.

La fakto, ke la nova provo de burĝaj ideologoj18 tiel akre koliziis kun la ideologio de la proletaro, ne ŝajnas mirinda. Akreco de ĉi tiu konflikto estis neeviteble kaŭzita de la fakto, ke tiu ĉi nova provo de abstrakta teorio, estante formale simila al marksismo, ĉar ĉi-lasta uzas la saman abstraktan metodon, esence estas kompleta malo de marksismo. Ĉi tiu cirkonstanco siavice klariĝas per la fakto, ke la nova teorio estas ido de burĝaro de unu el la lastaj generacioj — la burĝaro, kies vivosperto, kaj, sekve, kies ideologio estas plej malproksima de la vivosperto de la laborista klaso.

Ni lasas provizore pluan logikan karakterizon de la «aŭstra skolo», por reveni al ĝi poste. Kaj ĉi tie ni penos doni ĉefajn trajtojn de ĝia sociologia karakterizo.

En sia plej nova libro pri origino de la «kapitalisma spirito», Werner Sombart19 esploras karakterizajn trajtojn de entreprenista psiĥologio; sed li pentras nur unu ascendan linion en disvolviĝo de la burĝaro; antaŭ liaj okuloj estas nur venka marŝo de la «tria stato»; li ne vidas kaj ne esploras burĝan psiĥologion en ĝia degradiĝo. Sed eĉ ĉe li eblas tamen trovi tre interesajn specimenojn de tia psiĥologio, kvankam ne de la lasta tempo. Jen kiel li karakterizas la «haute finance» [«altan financan mondon» (fr.)] en Francio kaj Britio de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

«Tio estis tre riĉaj homoj, plejparte de burĝa origino, kiuj, kiel koncesiuloj pri impostkolektado kaj ŝtataj kreditoroj, riĉiĝis kaj nun estis flosantaj kiel gutoj de graso sur supo, tute for de la ekonomia vivo»20.

«Lige kun malkresko de la „kapitalisma spirito“ en Nederlando en la 18-a jarcento, la burĝo, vere, ne „feŭdiĝas“, kiel en aliaj landoj, sed, por tiel diri, li komencas suferi obezecon. Li vivas per siaj enspezoj... intereso pri ajnaj kapitalismaj entreprenoj pli kaj pli falas»21.

Ankoraŭ unu ekzemplo. Brita verkisto de la dua duono de la 18-a jarcento, Defoe, skribas pri la procezo de formiĝo de rentuloj el komercistoj: «Antaŭe li (t. e. komercisto. N. B.) devis esti antaŭ ĉio diligenta kaj aktiva, por gajni sian riĉaĵon; sed nun li devas fari nenion alian ol decidi esti pigra kaj pasiva (to determine to be indoent and inactive). Ŝtata rento kaj terposedado estas la sola taŭga loko por liaj ŝparaĵoj»22.

Neniuokaze oni pensu, ke tia psiĥologio estas fremda al nia tempo. Ĝuste male. La kapitalisma disvolviĝo de la lastaj jardekoj akumulas kun eksterordinara rapideco grandegajn amasojn da «kapitalvaloroj». Akumulita plusvaloro alfluas — danke al disvolviĝo de ĉiaspecaj formoj de kredito — ankaŭ al personoj, ne rilataj al produktado; nombro de tiuj individuoj ĉiam kreskas kaj formas tutan socian klason — la klason de rentuloj. Tiu grupo de la burĝaro, vere, ne konsistigas socian klason en la ĝusta senco de la vorto; ĝi estas nur certa grupo en la vicoj de la kapitalisma burĝaro; sed tamen ĝi disvolvas iujn, nur por ĝi karakterizajn trajtojn de «socia psiĥologio». Kun disvolviĝo de akciaj kompanioj kaj bankoj, kun kreo de tuta grandioza industrio de valorpapera komerco, aperas kaj plifortiĝas tiu ĉi socia grupo. Sfero de ĝia ekonomia vivo estas ĉefe la sfero de cirkulado, precipe de cirkulado de valorpaperoj, la biloborso. Sed — kio plej gravas por ni — ankaŭ ene de ĉi tiu grupo de homoj, vivantaj per enspezoj de posedo de valorpaperoj, ekzistas kelkaj nuancoj, kaj la ekstrema tipo estas la tavolo, kiu staras ne nur ekster la produktada vivo, sed ankaŭ ekster la procezo de cirkulado. Tio estas, antaŭ ĉio, posedantoj de valorpaperoj kun fiksa kurzo: ŝtata rento, diversspecaj obligacioj ktp., kaj poste personoj, kiuj uzis sian kapitalon por aĉeti teron kaj havas konstantan kaj stabilan enspezon. Ĉi tie jam ne estas partopreno eĉ en la maltrankvilo de la borsa vivo; se posedantoj de akcioj, tiel proksime ligitaj kun zorgoj pri spekulado, ĉiutage povas perdi ĉion aŭ, male, rapide ekflugi supren; se ili tial vivas la vivon de merkato, komencante de aktiva agado en borso kaj finante per legado de borsaj bultenoj kaj komercaj gazetoj, tiam grupoj, havantaj solidan enspezon, ĉesas esti ligitaj kun tiu ĉi flanko de la soci-ekonomia vivo, ili jam forlasas ankaŭ la cirkuladan sferon. Kaj denove: ju pli disvolvita estas la kreditsistemo, ju pli elasta ĝi estas, des pli granda estas ŝanco «grasiĝi» kaj «esti pigra kaj pasiva». Ĉi tiujn eblojn prizorgas la kapitalisma meĥanismo mem; farante socie senutilaj la organizajn funkciojn de granda nombro da entreprenistoj, ĝi samtempe elĵetas ĉi tiujn «senutilajn elementojn» el la rekta ekonomia vivo, — ili montriĝas sur ĝia surfaco, laŭ la tre trafa komparo de Sombart, kiel «gutoj de graso sur supo».

Samtempe oni rimarku, ke posedantoj de valorpaperoj kun fiksa kurzo reprezentas ne nur ne malkreskantan, sed ĉiam kreskantan tavolon de la rentula burĝaro: «Burĝoj fariĝas rentuloj, kiuj eniras la saman rilaton kun grandaj financaj institucioj, kiel kun la ŝtato, kies promesajn biletojn ili ricevas; kaj tie kaj ĉi tie oni pagas al ili, kaj ili ne plu zorgas pri io ajn. Tial kompreneble devas tre forte kreski deziro de la burĝaro transdoni siajn posedaĵojn al la ŝtato... La ŝtato montras ĉe tio agnoskitan avantaĝon de granda sekureco. La akcio ĉiuokaze havas tiajn ŝancojn de profito, kiujn la ŝtataj valorpaperoj ne konas, sed ĝi ankaŭ havas grandiozan ŝancon de perdo. Oni devas konstati, ke la burĝaro ĉiujare produktas konsiderindan superfluon de kapitalo; sed eĉ dum alta industria konjunkturo nur malgranda parto de ĝi iras al emisio de akcioj, multe pli granda parto trovas sian aplikon en ŝtataj ŝuldoj, municipaj ŝuldoj, hipotekoj kaj aliaj valoraĵoj, kiuj alportas solidan interezon»23.

Tiu tavolo de la burĝaro estas plejparte parazita burĝaro kaj disvolvas tiajn «mensajn trajtojn», kiuj igas ĝin forte parenca al la kaduka nobelaro de la fino de la «malnova reĝimo» kaj al la pinto de la financa aristokrataro de la sama periodo24. La plej karakteriza trajto de tiu tavolo, akre apartiganta ĝin kaj de la proletaro kaj de alitipa burĝaro, estas, kiel ni vidis, ĝia fremdiĝo disde la ekonomia vivo; ĝi partoprenas rekte nek en produktadaj agadoj nek en komerco: ĝiaj reprezentantoj ofte eĉ ne tranĉas kuponojn. Plej ĝenerale do eblas difini la sferon de «agado» de tiaj rentuloj kiel la sferon de konsumado. Konsumado estas la bazo de ilia tuta vivo, kaj la psiĥologio de «pura konsumado» donas al ĉi tiu vivo ĝian specialan «stilon». La «konsumanta» rentulo havas antaŭ la okuloj ekskluzive rajdoĉevalojn, tapiŝojn, bonodorajn cigarojn, tokaj-vinon. Se li hazarde parolas pri laboro, tiam li parolas plej volonte pri «laboro» de plukado de floroj aŭ pri «laboro», elspezita por aĉeti teatrobileton25. Produktado, laboro dediĉita al akiro de materiaj bonaĵoj26, situas ekster la vidkampo kaj tial ŝajnas esti io hazarda; ne temas pri vera vigla agado; la tuta psiĥologio estas pentrita per pasivaj tonoj: la filozofio, la estetiko de tia burĝo estas nur kontempla: al ĝi mankas aktivaj elementoj, kiuj estas tiom tipaj por ideologio de la proletaro. La proleto vivas ĝuste en la sfero de produktado, rekte renkontiĝante kun «materio», kiu por li fariĝas «materialo», objekto de laboro; li rekte observas gigantan kreskon de produktivaj fortoj de la kapitalisma socio, novan, ĉiam disvolviĝantan maŝinan teĥnikon, kiu ebligas ĵeti en la merkaton ĉiam pli grandajn amasojn da varoj, kies prezo sur la merkato falas des pli ju pli vaste kaj pli profunde iras la procezo de teĥnikaj plibonigoj. Do, la proleton karakterizas lia psiĥologio de produktanto. Male, psiĥologio de konsumanto — tio estas la ĉefa karakterizaĵo de vivo de la rentulo.

Plue. Ni vidis supre, ke tiu socia klaso, pri kiu temas, estas produkto de degradiĝo de la burĝaro, degradiĝo, ligita kun ĝia perdo de socie utilaj funkcioj. Ĉi tiu siaspeca pozicio de la klaso «en la produktada procezo», kiam ĝi staras ekster la produktada procezo, sekvigas kreiĝon de speciala socia tipo, karakterizata per sia, tieldire, nesocieco. Se la burĝaro jam ekde la infanaĝo estis individuisma, ĉar la bazo de ĝia vivo estas ekonomia unuo, batalanta kontraŭ aliaj por sia sendependa ekzisto en furioza konkurenca lukto, — tiam ĉi tiu individuismo ĉe la rentuloj eĉ pli akriĝas. Rentulo tute ne vivas socian vivon — li apartas de ĝi; sociaj ligoj disfalas, eĉ la komunaj taskoj de la klaso ne povas kunigi la disajn «sociajn atomojn». Perdiĝas intereso ne nur pri «kapitalismaj entreprenoj», sed ankaŭ pri ĉio «socia» ĝenerale. Ideologio de tia tavolo estas nepre profunde individuisma; ĝia estetiko speciale akre esprimas tiun individuismon: ĉio, kio tuŝas sociajn temojn, per tio fariĝas «ne-arta», «malglata», «tendenca».

Tute alie formiĝas la psiĥologio de la proletaro. Ĝi rapide forĵetas la individuisman ŝelon de tiuj klasoj, el kiuj ĝi eliras: la urba kaj kampara etburĝaro. Enfermita en ŝtonaj sakoj de grandaj urboj, koncentrita sur lokoj de komuna laboro kaj komuna lukto, la proletaro disvolvas psiĥologion de kolektivismo, de maksimuma sento de sociaj ligoj; nur en la plej fruaj etapoj de disvolviĝo, kiam la proletaro ankoraŭ ne formiĝis kiel aparta klaso, estas videblaj individuismaj tendencoj, — poste ili malaperas senspure. Tiel, la proletaro disvolviĝas ĉi tie en direkto, rekte kontraŭa al la disvolviĝo de la rentula burĝaro: se ĝia psiĥologio formiĝas kiel psiĥologio de kolektivismo, tiam disvolviĝo de individuismaj sentoj estas unu el la ĉefaj trajtoj de la burĝaro. Akrigita individuismo estas la dua karakterizaĵo de la rentulo.

Fine, la tria eco de la rentulo, kiel de ĉiu burĝo, estas timo de la proletaro, timo de proksimiĝantaj sociaj katastrofoj. La rentulo ne povas rigardi antaŭen; lia «ĉiutaga filozofio», male, reduktiĝas al la slogano: «kaptu la momenton», «carpe diem»; lia horizonto ne etendiĝas ekster la nunon; se li «pensas» pri estonteco, tiam li konstruas ĝin ekskluzive laŭ tipo de la estanteco; li aŭ ne povas psiĥologie imagi tiajn tempojn, kiam homoj kiel li ne ricevos enspezojn de siaj valorpaperoj, aŭ terurite fermas la okulojn antaŭ tia perspektivo, forfuĝas de la estonteco kaj penas ne vidi embriojn de la estonteco en la nuno; lia pensado estas profunde senhistoria. La psiĥologio de la proletaro havas nenion komunan kun tiu ĉi konservativeco de pensado. Disvolviĝanta klasbatalo starigas antaŭ ĝi taskon superi la nunan soci-ekonomian sistemon; li ne nur ne interesiĝas pri konservado de la socia stato, sed male, interesiĝas ĝin malobservi; li vivas plejparte en la estonteco, kaj eĉ la taskojn de la nuno li taksas laŭ la estonta vidpunkto. Lia pensado ĝenerale, kaj lia scienca pensado speciale, tial havas emfazitan dinamikan historian karakteron. Tio estas la tria antitezo de la rentula kaj de la proleta psiĥologioj.

Ĉi tiuj tri trajtoj de la «socia konscio» de la rentulo, sekvantaj rekte el lia «socia estado», reflektiĝas ankaŭ en la pli altaj niveloj de «konscio», en lia scienca pensado. Psiĥologio ĉiam estas la bazo por logiko: sentoj kaj humoroj determinas direkton de penso, tiujn vidpunktojn, de kiuj estas rigardata kaj logike prilaborata la ĉirkaŭa realo. Se aparta tezo de iu teorio, izolite, eĉ kun la plej zorgema analizo, povas ne malkaŝi sian socian internan flankon, tiam la lasta ĉiam fariĝas klara, se ni malkovras la distingajn ecojn de la donita teoria sistemo, ĝiajn ĝeneralajn vid-angulojn; tiam ĉiu aparta tezo ricevos novan signifon kiel necesa ero de ĝenerala ĉeno, kiu ĉirkaŭas la vivan sperton de tiu aŭ alia klaso, de tiu aŭ alia socia grupo.

Se ni nun turnos nin al la aŭstra skolo kaj, precipe, al ĝia plej elstara reprezentanto, Böhm-Bawerk, ni trovos, ke la supre konkluditaj psiĥologiaj ecoj de la rentulo havas ĉi tie sian logikan ekvivalenton.

Antaŭ ĉio, unuafoje sur la scenejo aperas konsekvenca vidpunkto de konsumado. La komenca stadio de disvolviĝo de la burĝa politika ekonomio, kiu formiĝis en la epoko de komerca kapitalo (merkantilismo), estis karakterizata per tio, ke ĝi konsideris ekonomiajn fenomenojn el la vidpunkto de interŝanĝo. «Al la malvasta burĝa horizonto, — skribis Markso, — kie la tuta kapo estas okupita per komercaj operacioj, ĝuste konformas la vidpunkto, ke ne la karaktero de la produktadmaniero estas la bazo por la respektiva interŝanĝmaniero, sed inverse»27. La posta stadio respondis al la epoko, kiam la kapitalo fariĝis organizanto de produktado; ideologia esprimo de tiuj rilatoj estis ĝuste la «klasika skolo», kiu komencis konsideri ekonomiajn problemojn ĝuste el la vidpunkto de produktado (la «laboraj teorioj» de Smith kaj Ricardo) kaj ĉi tien movis la pezocentron de teoria esplorado. Ĉi tiun vidpunkton heredis de la klasikuloj la proleta politika ekonomio. Male, la burĝa rentulo starigas al si taskon unue solvi la problemon de konsumado, kaj la vidpunkto de konsumado estas la plej baza, plej karakteriza kaj nova teoria pozicio de la aŭstra skolo kaj parencaj al ĝi fluoj. Kvankam antaŭe oni jam skizis teorian linion, kies daŭrigo iĝis la teorio de la «aŭstroj», tamen neniam teorioj, metantaj en la bazon de analizo konsumadon kaj uzvaloron de «bonaĵoj», ĝuis tian ĝeneralan sukceson en la oficiala scienco. Nur la plej nova evoluo kreis por ili solidan fundamenton en la rentula psiĥologio de la moderna burĝo28.

La akrigita individuismo ĝuste same havas sian paralelon en la «subjektiv-psiĥologia» metodo de la nova fluo. Vere, individuisma pozicio ankaŭ antaŭe estis karakteriza por burĝaj teoriistoj; ili ĉiam amis «robinsonadojn», kaj eĉ adeptoj de la «laboraj teorioj» bazadis sian pozicion individuisme: ilia labora valoro estis ne socia, «objektiva» leĝo de prezoj, sed subjektiva takso de la «mastrumanta subjekto», kiu taksas aĵon depende de pli aŭ malpli granda malagrableco de siaj laboraj penoj (kp. ekzemple ĉe A. Smith); nur ĉe Markso la labora valoro akiris karakteron de sendependa disde volo de agantoj de la nuna sociordo, socia, «natura» leĝo, reguliganta varinterŝanĝon. Sed, malgraŭ tio, nur nun, en la instruo de la aŭstroj, psiĥologiismo en politika ekonomio, t. e. ekonomia individuismo, trovis bazon, ricevis la plej kompletan kaj perfektan teorian formuladon29.

Fine, la timo pri renverso esprimiĝas en la plej profunda abomeno de adeptoj de la teorio de marĝena utileco al ĉio historia; iliaj ekonomiaj kategorioj (laŭ la aŭtoroj) taŭgas por ĉiuj tempoj, ĉiuj kaj ĉiaj epokoj; ne temas pri studado de leĝoj de disvolviĝo de la nuna kapitalisma produktado kiel specifa historia kategorio (la vidpunkto de Markso). Male, tiaj fenomenoj kiel profito, interezo por kapitalo, ktp., estas konsiderataj kiel eterna atributo de la homa komunumo. Ĉi tie jam sufiĉe klare montriĝas pravigo de la nunaj rilatoj. Kaj ju pli malfortaj estas elementoj de teoria scio, des pli forta estas la voĉo de la apologiisto de la kapitalisma sistemo. «En la esenco de la interezo por kapitalo (t. e. profito. N. B.), do, kuŝas nenio, kio farus ĝin per si mem riproĉinda aŭ maljusta» — jen la fina rezulto (kaj de nia vidpunkto, ankaŭ la celo) de la grandega esplorado de Böhm-Bawerk30.

Ni traktas la «aŭstran» teorion kiel ideologion de burĝo, jam forĵetita el la produktada procezo, de degradiĝanta burĝo, kiu trajtojn de sia degeneranta psiĥologio enkorpigis por ĉiam en sia — kiel ni vidos sube — kogne tute senutila teorio. Al tiu ĉi vidpunkto neniel kontraŭas la fakto, ke en la moderna scienca cirkulado la teorio mem de marĝena utileco en tia aspekto, kiel ĝi estis disvolvita de la aŭstroj, estas anstataŭata de eĉ pli moda «brit-usona skolo», kies plej elstara teoriisto estas Clark. La nuna fazo de kapitalisma disvolviĝo estas la epoko de la fina streĉo de ĉiuj fortoj de la kapitalisma mondo. La ekonomia procezo de transformiĝo de la kapitalo en la «financan kapitalon»31 denove tiras en la produktadan sferon parton de la burĝaro, kiu antaŭe staris flanke (ĉar la banka kapitalo iĝas industria kaj fariĝas organizanto de produktado) — tiaj estas organizantoj kaj gvidantoj de trustoj; ĝi estas tre aktiva tipo, kies politika ideologio estas batalema imperiismo, kaj kies filozofio estas efika filozofio de pragmatismo. Ĉi tiu tipo estas multe malpli individuisma, ĉar ĝi kreskis en entreprenistaj organizaĵoj, kiuj finfine estas ankoraŭ kolektivaj, kie persona volo en certa grado malaperas en la fono. Respektive al tio, ankaŭ la ideologio de ĉi tiu tipo de burĝaro diferencos disde la ideologio de la rentulo; ĝi kalkulas pri produktado, ĝi eĉ uzas la «soci-organikan» metodon por studi la socian ekonomion kiel tuton32. La usona skolo estas produkto de la progresema, sed tute ne de la degradiĝanta burĝaro; el la du nunaj tendencoj — la tendenco de plua supreniro kaj de komenciĝanta kadukiĝo — ĝi esprimas nur la unuan; ne vane ĉi tiu skolo estas plenigita de la usona spirito, la spirito de la lando, pri kiu la prikantisto de kapitalismo Sombart diras: «Ĉio, kion la kapitalisma spirito portas en embrio, atingis nun sian plej grandan disvolviĝon en Usono. Ĉi tie ĝia forto ankoraŭ ne rompiĝis. Ĉi tie ankoraŭ ĉio estas — ŝtormo kaj kirlakvo»33.

Do, ĝuste la tipo de rentulo estas la marĝena tipo de burĝo, kaj la teorio de marĝena utileco estas ideologio de tiu ĉi marĝena tipo. El psiĥologia vidpunkto ĝi estas do pli interesa; same, ĝi estas pli interesa ankaŭ el logika vidpunkto, ĉar estas klare, ke la usonanoj rilate al ĝi estas eklektikuloj. Kaj ĝuste ĉar la aŭstra skolo estas ideologio de la marĝena tipo de la burĝaro, ĝi estas kompleta antitezo de la ideologio de la proletaro: objektivismo — subjektivismo, historia — nehistoria vidpunkto, vidpunkto de produktado — vidpunkto de konsumado, — jen la metodologia diferenco inter Markso kaj Böhm-Bawerk. Al logika analizo de tiu ĉi metodologia diferenco, kiel de fundamento de la teorio, kaj poste de la tuta teoria konstruaĵo de Böhm estos dediĉita la posta prezento.

Al ni restas diri nur kelkajn vortojn pri la antaŭuloj de la «aŭstroj».

Jam ĉe Condillac, en lia «Le Commerce et le Gouvernement» (1795) ni trovas prezenton de la ĉefaj ideoj de la estonta «teorio de marĝena utileco». Condillac streĉe emfazas la «subjektivan» naturon de valoro, kiu por li ne estas socia leĝo de prezoj, sed individua juĝo, bazita sur utileco («utilité») unuflanke kaj rareco («rareté») aliflanke. La sama aŭtoro tiel proksimiĝis al la «moderna» formulado de la demando, ke li eĉ faris distingon inter «nunaj» kaj «estontaj» bezonoj («besoin présent et besoin éloigné»)34, la distingon, kiu, kiel estas sciate, ludas gravan rolon en transiro de la teorio pri valoro al la teorio pri profito de la ĉefa reprezentanto de la «aŭstroj» — Böhm-Bawerk.

En la proksimume sama tempo ni trovas similajn ideojn ĉe itala ekonomikisto grafo Verry35, kiu same traktas valoron kiel kombinaĵon de utileco kaj rareco.

En 1831 aperis libro de Auguste Walras, la patro de la fama Léon Walras: «De la nature de la richesse et de l'origine de la valeur», en kiu la aŭtoro deduktas valoron el rareco de utilaj bonaĵoj kaj refutas vidpunktojn de tiuj ekonomikistoj, kiuj atentis nur utilecon de objektoj, formantaj «riĉon». Laŭ klareco de la ĉefaj ideoj la libro meritus multe pli grandan rekonon flanke de la adeptoj de la nova fluo.

En 1854 Hermann Gossen kun rimarkinda klareco prezentis detalan bazadon de la teorio de marĝena utileco, doninte al ĝi matematikan formuladon en sia libro: «Entwickelung der Gesetze des menschlichen Verkehrs und darans fliessenden Regeln für menschliches Handeln». Gossen ne nur estis palpserĉanta «novajn vojojn», sed ankaŭ donis tre pripensitan kaj kompletan esprimon de sia teorio; multaj tezoj, atribuataj ordinare al la aŭstroj (al K. Menger), ekzistas jam ĉe Gossen en disvolvita formo, do oni devas opinii lin la patro de la teorio de marĝena utileco. La libro de Gossen pasis tute nerimarkite, kaj al la aŭtoro minacus plena forgeso, se li ne estus retrovita en la 70-aj jaroj, kaj pluaj sekvantoj de la ideoj, similaj al tiuj de Gossen, tuj agnoskis lin la «fondinto» de la skolo. (Gossen mem tre alte taksis sian laboraĵon, nomante sin Koperniko en la kampo de politika ekonomio).

Proksimume en la sama tempo en Britio, Svisio kaj Aŭstrio estis metita solida fundamento de la nova fluo per verkoj de Stanley Jevons, Léon Walras kaj K. Menger. Ĝuste ili atentigis pri la libro de sia forgesita antaŭulo36.

La signifo de Gossen plej klare videblas el la takso de Jevons kaj Walras. Prezentinte la teorion de Gossen, Jevons skribas: «El ĉi tiu prezento rezultas, ke Gossen estis tute antaŭ mi kaj en ĝeneralaj principoj, kaj en la metodo de ekonomia teorio. Laŭ mia scio, lia maniero trakti la fundamentojn de la teorio estas eĉ pli ĝenerala kaj pli profunda, ol la mia»37.

La opinio de Walras similas: «Ni parolas, — li skribas, — pri homo, kiu pasis tute nerimarkite kaj kiu, laŭ mi, estas unu el la plej gravaj ekonomikistoj, kiuj iam ajn ekzistis»38. Tamen Gossen ne sukcesis lanĉi novan tendencon. Tiu aperis nur kune kun verkoj de postaj ekonomikistoj: nur ekde la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, la teorio de utileco trovis sufiĉan subtenon en la publika opinio de regantaj sciencaj rondoj kaj rapide komencis fariĝi «communis doctorum opinio» [«komuna opinio de sciencistoj» (lat.)]. La skolo de Jevons, kaj speciale de Walras, emfazanta matematikan karakteron kaj matematikan metodon de politika ekonomio, komencis disvolvi ciklon de ideoj, iom diferencan disde la aŭstra teorio, same kiel la usona skolo, gvidata de Clark. Sed la «aŭstroj» donis la plej pure kaj klare formulitan teorion de subjektivismo (psiĥologiismo) surbaze de analizo de konsumado. Al Böhm-Bawerk la sorto permesis esti la plej lerta esprimanto de la «aŭstra» teorio. Li donis kritikon de marksismo, sisteman kritikon de ĉiuj pli-malpli gravaj teorioj de profito, donis unu el la plej bonaj fundamentadoj de la valorteorio el la vidpunkto de la skolo, fine, li preskaŭ denove konstruis la teorion de distribuado, deirante de la teorio de marĝena utileco. Li estas la agnoskita gvidanto de la skolo, kiu, esence, ne estis kaj ne estas aŭstra (kiel ni jam vidis laŭ la konciza indiko de ĝiaj antaŭuloj), kiu, male, iĝis scienca instrumento de la internacia rentula burĝaro. Nur disvolviĝo de tiu lasta donis apogpunkton por la «novaj» tendencoj — ĝis tiam estis nur sciencaj «soluloj». Rapida disvolviĝo de kapitalismo, deŝoviĝo de sociaj grupoj kaj kresko de rentuloj kreis en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento ĉiujn soci-psiĥologiajn antaŭkondiĉojn por transformi malfortajn ĝermojn en maturajn florojn. La rentulo, la internacia rentulo, trovis en Böhm-Bawerk sian sciencan gvidanton, en lia teorio — sciencan instrumenton en lukto ne tiom kontraŭ la spontaneaj fortoj de kapitalisma disvolviĝo, kiom kontraŭ la ĉiam pli timinda laborista movado. En la persono de Böhm-Bawerk ni tial kritikas tiun ĉi novan armilon.








1. K. Markso. «La kapitalo», Volumo I. 3-a eld., MAS, 2016. Trad. de V. Lutermano, p. 841. (Sube ni ĉiam donos referencon al tiu ĉi esperantlingva eldonaĵo — trad.).
2. Tiurilate treege instrua estas libro de R. Hilferding: «Das Finanzkapital» (rusa traduko de I. Stepanov, «La financa kapitalo»).
3. Sukceso de la «novaj» teorioj do havas radikojn en ŝanĝiĝintaj rilatoj de socia psiĥologio, sed ne en logika perfekteco de tiuj teorioj. Unu el kaŭzoj de abomeno al la labora teorio de valoro flanke de la burĝaro estas, sendube, abomeno al socialismo. Böhm-Bawerk mem agnoskas tion parte, kiam li skribas: «Vere, la origina teorio de labora valoro, kiel al mi ŝajnas, dum kelkaj jaroj estis disvastiĝanta tre rapide pro disvastiĝo de la ideo de socialismo, sed en la lastaj jaroj ĝi sendube falis en la okuloj de teoriistoj de ĉiuj landoj, kaj precipe sub influo de la teorio de „marĝena utileco“, nombro de kies adeptoj kreskas ĉiam pli multe». Vd. «Kapitalo kaj profito», trad. sub red. de Tugan-Baranovskij, p. 415, piednoto. Kial abomeno al socialismo trovis por si pozitivan esprimon ĝuste en la «aŭstra» teorio — estos dirite sube.
4. Sub «kosmopolitismo» Knies komprenas rigardon de la klasikuloj al politik-ekonomiaj leĝoj, kiel al leĝoj, taŭgaj por ĉiu lando kaj ĉiu nacio; sub «eternismo» — analogian rigardon al diversaj historiaj epokoj. Kp. Karl Knies: «Die politische Oekonomie vom geschichtlichen Standpunkte», Neue Auflage, 1883, S. 24.
5. La unua teoriisto de historiismo povas esti konsiderata germano Friedrich List (lia libro «Das nationale System der politischen Oekonomie» estis publikigita en 1841), kiu prezentis la postulon pri protektisma politiko.
6. Ni metas tradukon de ĉiuj alilingvaj frazoj, sentradukaj en la originalo, en rektajn krampojn en la teksto mem (trad.).
7. Jen, ekzemple, listo de «agoj» de G. Schmoller fare de A. Miklaŝevskij: «li volis prokrasti enkondukon de ŝtata asekuro de laboristoj, estis kontraŭ vastigo de protekto de laborleĝaro al terkulturaj kaj metiaj laboristoj... Por terkulturaj laboristoj, li opiniis ebla apliki la kriman juron ĉe malobeo al kontrakto, estis kontraŭ agnosko kiel rajto de profesiaj kaj laboristaj sindikatoj, elpaŝis por la leĝo kontraŭ socialistoj...» («Historio de politika ekonomio. Filozofiaj, historiaj kaj teoriaj fundamentoj de ekonomiko de la 19-a jarcento». Jurjev, 1909, p. 578).
8. Unu el tre moderaj adeptoj de la historia skolo, F. Neumann, diras, ekzemple, ke «die Möglichkeit exakter Gesetze aus wirtschaftlichem Gebiete ausgeschlossen ist» [«ebleco de ekzaktaj leĝoj en la ekonomia kampo estas ekskludita» (germ.)] («Naturgesetz und Wirtchaftsgesetz» en «Zeitschrift für gesamte Sozialwissenschaft», hg. v. Schäffle 1892, Jahrg. 48. S. 435). Rilate de nocio de «tipo» la sama aŭtoro skribas: «Dort (t. e. en la naturaj sciencoj. N. B.) besteht Typisches, aus dem wieder Typisches hervorgehen und als Typisches erforscht werden kann. Hier (t. e. en la sociaj sciencoj. N. B.) soll... Typisches gedacht d. h. fingiert werden» [«Tie (t. e. en la naturaj sciencoj. N. B.) ekzistas tipeco, el kiu reaperas tipeco kaj povas esti esplorita kiel tipeco. Ĉi tie (t. e. en la sociaj sciencoj. N. B.) tipeco devas esti fikcia, t. e. elpensita] (Sl., S. 442).
9. «Der Unterschied der jüngeren historischen Schule vom ihm ist der, dass sie weniger rasch generalisieren will, dass sie ein viel stärkeres Bedürfnis empfindet, von der polyhistorischen Datensammlung zur Specialuntersuchung der einzelnen Epochen, Völker und Wirtschaftszustände überzugeben. Sie verlangt zunächst wirtschaftliche Monographien... Sie will lieber zunächst den Werdegang der einzelnen Wirtschaftsinstitutionen als den der ganzen Volkswirtschaft und der universellen Weltwirtschaft zu erklären. Sie knüpft an die strenge Methode rechtsgeschichtlicher Forschung an, sucht aber durch Reisen und eigenes Befragen das Bücherwissen zu ergänzen, die philosophische und psychologische Forschung heranzuziehen». (G. Schmoller, «Grundriss der Allgemeinen Volkswirtschaftslehre». Leipzig 1903, S. 119).
10. G. Schmoller, l. c., S. 123.
11. Schmoller distingas tri «ĉefajn pensojn» de la skolo: «1) die Anerkennung der Entwickelungsgedankens... 2) eine psychologisch-sittliche Betrachtung... 3) ein kritisches Verhalten gegenüber der individualistische Naturlehre, wie gegen den Sozialismus...» [«1) akcepto de la ideo de evoluo... 2) psiĥologi-morala traktado... 3) kritiko kiel kontraŭ la individuisma doktrino, tiel ankaŭ kontraŭ socialismo...» (germ.)] (l. c., 123).
12. Koncerne de etiko tre trafe diras H. Dietzel: «Genau ebenso gut wie von einer „ethischen“ Wirtschaftstheorie oder Wirtschaftsgeschichte konnte man von einer „ethischen“ Anthropologie, Physiologie u. s. w. sprechen» [«Same kiel oni parolas pri „etika“ ekonomia teorio aŭ ekonomia historio, oni povus paroli pri „etika“ antropologio, fiziologio, ktp.» (germ.)] («Theoretische Sozialökonomik», S. 31). Kp. ankaŭ E. Sax, «Das Wesen und die Aufgaben der National-Oekonomie», Wien 1884, S. 52. Same ankaŭ Léon Walras ridas pri «moralo» en teorio, egaligante penojn fari moralinstruon al penoj «spiritualiser la géometrie» [«spiritigi geometrion» (fr.)] (Léon Walras, «Études d'économie sociale. Théorie de la reparation de la richesse sociale», Lausanne-Paris, 1896, p. 40).
13. «Altra cosa e infatu la stansuca del prezzi sul mercati d'Amburgo di Londra nell'ultimo trentennio, altra cosa la teoria generale del valori e del prezzo quale si trova nelle opere del Galiani, del Condillac, del Ricardo...» (Luigi Cossa: «Introduzione allo studio dell'economia politica», 5-e edizione, Milano 1892, p. 15).
14. Terminoj, proponitaj de A. A. Ĉuprov (filo). Vd. liajn «Skizojn pri teorio de statistiko», SPb, 1909. Iom alian signifon havas similaj terminoj ĉe Rickert kaj Windelband.
15. Speciale detale estis ekzamenita la metio. Kial — tion respondas la sekva deklaro de G. Schmoller: «Nur die Erhaltung eines breiten Mittelstandes kann... uns davor bewahren in letzter Instanz einer politischen Entwickelung entgegen zugehen, die in einer abwechselnden Herrschaft der Geldinteressen und des 4. Standes bestehen wird... nur sie (la sociala reformo, N. B.) erhält die Aristokratie der Bildung und des Geistes an der Spitze des Staates» [«Nur konservado de vasta meza klaso povas... savi nin kontraŭ lastinstanca veno al tia politika evoluo, kiu rezultigos alternadon de regado de la financaj interesoj kaj de la 4-a stato... nur ĝi (la sociala reformo, N. B.) konservas la eliton de edukiteco kaj spirito ĉe la supro de la ŝtato» (germ.)] (G. Schmoller, «Ueber einige Grundfragen der Sozialpolitik u. d. Volkswirtschaftslehre», Leipzig 1898, S. 5 kaj 6).
16. «Die aüsserliche Verbindung gediegenen historischen Wissens mit einem sorgfältigen aber führerlosen Eklekticismus auf dem Gebiete unserer Wissenschaft bildet den Ausgangspunkt, zugleich aber den Höhepunkt ihrer Entwickelung». (Karl Menger, «Die Irrtümer des Historismus in der deutschen Nationalökonomie» Wien 1884, Vorwort, S. I)
17. Böhm-Bawerk, «Kapitalo kaj profito», p. 517.
18. Havanta nenian rilaton al socialismo H. Dietzel skribas pri ĝi: «Wenn Hohoff sagt, dass nicht dem Verstande, sondern dem Willen die Politik gegen die Arbeitswerttheorie ihren Ursprung verdanke, so trifft dies zu...» [«Kiam Hohoff diras, ke politiko kontraŭ la labora teorio ŝuldas sian originon ne al kompreno sed al volo, tiam tio veras...»] («Theoretische Sozialökonomik», S. 211).

Sur la sama paĝo estas dirite pri apologetikaj ekzercoj de Komorzinsky kaj de la kolono de la aŭstroj, Böhm-Bawerk.

19. Werner Sombart, «Der Bourgeois», München und Leipzig, 1913.
20. «Der Bourgeois», S. 46: «Das waren die ganz reichen Leute meist bürgerlicher Herkunft, die sich als Steuerpächter oder Staatsgläubiger bereiehert hatten und nun als Fettaugen auf der Suppe schwammen, den Wirtschaftsleben aber ferne standen». La kursivo estas nia.
21. «Der Bourgeois wird zwar nicht, wie in anderen Ländern, „feodalisiert“, aber wie man es neimen könnte — er verfettet. Er lebt von seinen Revenuen. Das Interesse an kapitalistische Unternehmungen irgendwelcher Art verringert sich immer mehr» (Sl., S. 188). La kursivo estas nia.
22. «Vorher musste er allerdings, um seine Vermögen zu enverben, fleissig und tätig sein; jetzt hat er aber nichts zu tun, als den Entschluss zu fassen, faul und untätig zu sein (to determine to be indolent and inactive). Staatsrenten und Landbesitz sind die einzig richtige Anlage für seine Ersparnisse» (Sl., S. 201). La lasta kursivo estas nia.
23. «Die Bourgeoisie wird in Rentner verwandelt, die zu den grossen Finanzinstituten in ein ähnliches Verhältnis treten, wie zu dem Staat dessen Schuldscheine sie erwerben: hier wie dort werden sie ausgezahlt und kümmern sich um nichts weiter. Infolgedessen muss der Drang der Bourgeoisie, ihr Vermögen dem Staat zu übertragen, sich offenbar erst recht steigern... wobei... der Staat den anerkannten Vorzug der grösseren Sicherheit aufzuwesen hat. Die Aktie gewahrt allerdings Gewinnschansen die das Staatspapier nicht kennt, dafür aber auch gewaltige Verlustmöglichkeiten. Es ist festzuhalten, dass die Bourgeoisie jährich einen bedeutenden Kapitalüberschuss enstehen lässt; aber selbst zu Zeit der industrieller Hochkonjunktur wird nur ein geringer Teil davon von der Aktienemissionen absorbiert, der weitaus grösste Teil findet in Staatsschulden, Kommunalschulden, Hypotheken und sonstig fest verzinslichen Werten Anlage». Parvus, «Der Staat, die Industrie und der Sozialismus». Verl. v. Kaden und Komp, Dresden, S. 103–104.
24. Karakterizaĵoj de la lastaj klasoj troveblas ĉe Sombart. Vidu lian: «Luxus und Kapitalismus», Verl. v. Duncker und Humb 1903. Passim, precipe pp. 103, 105 kaj sekvaj. Ĉio ĉi ne malhelpas al Charles Gide aserti, ke «mallaboremo estas nur bone komprenita labordivido», ĉar «la antikvuloj ankaŭ opiniis necesa, ke civitanoj ĉiam havu liberan tempon por okupiĝi pri publikaj aferoj» (Ch. Gide, «Fundamentoj de politika ekonomio», tr. de Ŝejnis, eld. de Pavlenkov, SPb, 1896, p. 288). Kiel ni scias, la «antikvuloj» tial opiniis ankaŭ sklavecon «necesa institucio» kaj «bone komprenita labordivido». En la senco de glorado de sklaveco s-roj ekonomikistoj de la burĝaro, kiel ni vidas, neniom restas malantaŭ la «antikvuloj».
25. La ekzemploj estas prenitaj ekskluzive nur tiuj, per kiuj Böhm-Bawerk ilustras sian teorion de valoro.
26. Ni konsekvence tradukas en Esperanton rusan «» (germanan «Gut») kiel «bonaĵo», diference de «» (germ. «Ware») — «varo» kaj «» (germ. «Produkt») — «produkto». Ĉiuj ĉi terminoj havas malsaman, kvankam proksiman signifon. (trad.)
27. K. Markso, «La kapitalo», vol. II, p. 89, trad. de Bazarov kaj Stepanov [vd. K. Marx, F. Engels. Werke, Berlin, 1963, vol. 24, p. 120. Sube ni referencos citaĵojn de Markso laŭ tiu ĉi originala eldonaĵo sub siglo MEW, se ne ekzistas esperanta traduko (trad.)]. Ĉe la merkantilistoj la ligo inter teorio kaj praktiko estas aparte klara, ĉar elstaraj ideologoj samtempe estis elstaraj praktikantoj: Gresham, ekzemple, estis konsilisto de Elizabeta kaj faris rektan batalon kontraŭ Hanso; Thomas Mun estis membro de la administrado de la fama Orient-Hindia Kompanio; Dudley North estis unu el la plej grandaj komercistoj, kiuj faris tiutempe grandegan komercon en internacia skalo, ktp. Kp. Oncken, «Geschichte der Nationalökonomie». Pri interŝanĝo kiel deirpunkto por esplorado, vd. K. Pribram, «Die Idee des Gleichgewichtes in der älteren national-ökonomischen Theorien» en «Zeitschrift für Volkswirtschaft», Soz-Pol u. Verw., 17. Band, S. 1, samloke estas ankaŭ literaturo.
28. La supra skemo estas konsiderenda ĝuste kiel skemo, do kiel konstruo, kiu konkludas la plej grandajn tipojn kaj preterlasas ĉion pli-malpli sekundaran. T. R. Kaulla, kiu en sia libro «Die geschichtliche Entwickelung der modernen Werttheorien», Tübingen, 1906, provas interalie analizi la originon de la aŭstra skolo, absolute ne komprenas signifon de la fenomenoj notitaj en la teksto.
29. Vd. Albrt Schatz, «L'individualisme économique et social». 1907, p. 3. note.
30. Böhm-Bawerk, «Positive Theorie des Kapitales», III Auflage, I. Halbband, S. 574. («Im Wesen des Zinses liegt nichts, was ihn an sich unbillig oder ungerecht erscheinen liesse»).
31. Ni akceptas la terminologion de R. Hilferding, vidu lian «Das Finanzkapital», speciale pp. 282–284.
32. Vidu analizon de la usonanoj el vidpunkto de la teorio de la aŭstroj fare de J. Schumpeter: «Die neuere Wirthschaftstheorie in der Vereinigten Staaten» en «Jahrbuch für Gesetzgebung, Verwaltung und Volkswirtschaft im Deutschen Reich», hg. v. Schmoller, 34. Jahrg., 3. Heft, precipe pp. 10, 13, 15.
33. W. Sombart, «Der Bourgeois», S. 193: «Alles, was der kapitalistische Geist an Konsequenzen in sich trägt, ist heute am höchsten in den Vereinigten Staaten zur Entwickelung gelangt. Hier ist seine Stärke einstweilen auch noch nicht gebrochen. Hier ist einstweilen noch alles Stürm und Wirbel». La kursivo estas nia. Oni ne forgesu, ke eĉ multaj usonaj miliarduloj estas «self made men» [memfaritaj homoj], kiuj ankoraŭ ne sukcesis «maljuniĝi en la spirito».
34. L'Abbé de Condillac, «Le Commerce et le Gouvernemeut, consideré relativement l'un à l'autre», Paris, an III (1795), p. 6–8.
35. Vd. francan tradukon: Comte de Verri: «Economie politique ou Considerations sur la valeur de l'argent et les moyens d'en faire baisser les interets, sur les Banques, la balance de Commerce, l'Agriculture, la population, les impôts etc. etc.», Paris, an III (speciale paĝojn 14–15).
36. La libro de Jevons aperis en 1871 (Stanley Jevons, «The theory of political economy», London and New-York 1871); la libro de Menger — en la sama jaro (K. Menger, «Grundsätze der Volkswirtschaftslehre», Wien 1871); fine, «Principe d'une théorie mathématique de l'échange» de Walras estis presita en «Journal des Économistes» en 1874. Koncerne de «prioritato» vd. korespondadon inter Walras kaj Jevons: «Correspondence entre M. Jevons et M. Walras», donitan ĉe la lasta en «Théorie mathématique de la richesse sociale», Lausanne, 1883, p. 26–30.
37. Vd. Léon Walras, «Études d'économie sociale», Lausanne — Paris 1896, artikolon «Un économiste inconnu», kie estis donita tiu mencio de Jevons: «Il ressort de cette exposition que Gossen m'a completement devancé quand aux principes generaux et à la meihode de la théorie économique tant que je puis l'entrevoir, sa manière de traiter la théorie fondamentale est même plus generale et va plus au fond, que la mienne», p. 360–361.
38. «Il s'agit d'un homme qui a passé completement inaperçu et qui est à mon sens, un des plus remarquables économistes qui aient existé» (Samloke, p. 354–355).