Ĉapitro III

La teorio pri valoro (daŭrigo)

1. Instruo pri substitua utilo. 2. Grandeco de marĝena utilo kaj kvanto de bonaĵoj. 3. Grandeco de valoro de bonaĵoj ĉe diversaj uzmanieroj. Subjektiva ŝanĝvaloro. Mono. 4. Valoro de komplementaj bonaĵoj. 5. Valoro de produktivaj bonaĵoj. Produktadkosto. 6. Resumo.

1. Instruo pri substitua utilo

Nun ni venas al la punkto, kiam la nova teorio devos trafi unu el la plej grandaj rifoj, kaj kie eĉ tia sperta rudristo kiel Böhm-Bawerk ne povas savi ĝin el neevitebla kraŝo.

Ĝis nun ni traktis la plej simplajn kazojn de taksado de bonaĵoj; ni supozis, kune kun Böhm-Bawerk, ke takso de bonaĵo dependas de marĝena utileco, kiun havas ĝuste tiu ĉi bonaĵo. Sed en la realo ĉio ne estas tiel simpla. Ni aŭskultu la aŭtoron mem:

«...Ekzisto de disvolvitaj interŝanĝaj rilatoj, — diras li, — povas krei... gravajn komplikaĵojn. Nome, ebligante iam ajn interŝanĝi materiajn bonaĵojn de unu speco al materiaj bonaĵoj de alia speco, la interŝanĝa ekonomio ankaŭ ebligas transmeti mankon en kontentigo de bezono de unu speco al bezonoj de alia speco... la perdo falas sur la marĝenan utilon de materiaj bonaĵoj, servantaj por anstataŭigo de la perdita aĵo. Sekve, marĝena utilo kaj valoro de aĵo de unu speco estas determinata ĉi-kaze de marĝena utilo de certa kvanto da alispecaj materiaj bonaĵoj, uzataj por akiri ekzempleron anstataŭ la perdita»151.

Tiu fenomeno estas ilustrata per jena ekzemplo:

«Mi havas nur unu vintran palton. Ĝi estis ŝtelita de mi. Mi ne povas anstataŭigi ĝin per alia samspeca ekzemplero. Sed samtempe mi ne povas lasi sen kontentigo tiun bezonon mem, por kiu estis destinita la ŝtelita aĵo... Pro tio mi penos transmeti la perdon sur aliajn miajn bezonojn, malpli gravajn; kaj jen, vendinte kelkajn materiajn bonaĵojn, kiuj estis origine destinitaj por alia uzo, mi aĉetas al mi per tiel gajnita mono novan vintran palton»152. Por la vendo necesos oferi tiajn bonaĵojn, kiuj havas malpli grandan «signifon». Ĉi tie tamen povas esti krom la vendo diversaj kazoj, kies naturo estas determinata de la pozicio de nia «ekonomia subjekto». Se li estas riĉa, «tiam tiuj 40 florenoj necesaj por aĉeti novan vintran palton» (la kursivo estas nia. N. B.) estos prenitaj el la disponebla monrezervo — respektive reduktiĝos elspezoj por luksaĵoj; se li havas mezan enspezon, tiam li devos ŝparadi dum pli aŭ malpli longa tempo; se ankaŭ tio ne eblas, tiam li devos vendi aŭ lombardi aĵojn; kaj nur en kazo de ekstrema malriĉeco ne eblas «transmeti» la perdon — tiam li devos iradi sen palto. — Do, en ĉiuj kazoj, krom la lasta, la takso de la aĵo okazas ne izole, sed lige kun takso de aliaj aĵoj. «Mi pensas, — diras Böhm ĉi-rilate, — ke el ĉiuj subjektivaj taksoj de valoro, kiuj estas farataj ĉe ni, la plej granda parto apartenas al tiu ĉi kategorio. Speciale tio estas direnda pri taksado de materiaj bonaĵoj, kiuj estas absolute necesaj por ni... ni preskaŭ ĉiam taksas la menciitajn materiajn bonaĵojn ne per ilia rekta marĝena utilo, sed per „substitua marĝena utilo“ (Substitutionsnutzen) de materiaj bonaĵoj de alia speco»153.

Ĉi tiu rezonoj multe pli proksimas al la realo ol tiuj, pri kiuj ni parolis antaŭe. Sed aliflanke ili havas tre grandan negativan «signifon» por la «bonfarto» de la tuta teorio de Böhm-Bawerk kaj ceteraj. Efektive, kie ekzemple Böhm akiris la ciferon «40 florenoj»? Kaj kial ĝuste 40 sed ne 50 aŭ 1 000? Estas klare, ke Böhm ĉi-kaze tutsimple supozas donitaj la merkatajn prezojn. Se estas enkondukata, kiel necesa determina kondiĉo, vendo kaj aĉeto aŭ nur aĉeto, tiam per tio estas enkondukata ankaŭ objektive donita prezo154. Ankaŭ Böhm-Bawerk mem ne kaŝas tion, sufiĉe klare formulante la indikitan tezon: «Tamen necesas, — li diras, — noti, ke ankaŭ ĉe ekzisto de eĉ tre disvolvita interŝanĝa ekonomio... ni faras tion (t. e. taksas per «substitua utilo». N. B.) nur tiam... kiam prezoj de produktoj kaj kondiĉoj de kontentigo de diversaj specoj de niaj bezonoj estas tiaj, ke se perdo de aĵo falus ĝuste sur tiujn bezonojn mem, kiujn kontentigas tiu ĉi aĵo, tiam relative pli gravaj bezonoj perdus kontentigon, ol en tiu kazo, se ni uzus por anstataŭigo de la perdita ekzemplero per interŝanĝo aĵon, destinitan por kontentigo de alia speco»155.

Tiel, Böhm-Bawerk mem agnoskas, ke nia subjektiva takso antaŭsupozas ĉi tie (t. e., laŭ la modesta aserto de Böhm, en la plej granda parto de okazoj) objektivan grandon de valoro. Sed ĉar la tasko de Böhm estas ĝuste dedukti tiun lastan grandon el subjektivaj taksoj, estas klare, ke la tuta instruo pri substitua utilo, disvolvita de nia aŭtoro, estas nenio alia ol erara rondo: objektiva valoro estas klarigata per subjektivaj taksoj, kiuj siavice estas klarigataj per objektiva valoro. Kaj ĉi tiu teoria skandalo okazis ĝuste tiam, kiam Böhm rekte alfrontis la problemon: klarigi ne iun hipotezan, havantan neniujn komunajn punktojn kun la realo, sed realan, efektivan ekonomion, kiu estas karakterizata ĝuste per «disvolvita interŝanĝado»156. Plej kurioza estas tio, ke Böhm scias pri la «serioza teoria malfacilaĵo», kiun ĉi tiu punkto havas por la teorio de marĝena utileco. Tamen Böhm penas eltiri sin el la reto de kontraŭdiroj. Tiu provo savi la teorion resumiĝas jene: la takso de la vintra palto je 40 florenoj baziĝas «sur anticipo de tiuj kondiĉoj, kiuj devas kreiĝi nur en la merkato»157; sekve tiaj anticipaj taksoj «influas al la praktika agado nur same, kiel iu neklara espero, ke la dezirata varo aĉeteblas kontraŭ certa prezo, ekzemple kontraŭ 40 guldenoj. Se la homo sukcesas aĉeti kontraŭ tia prezo — estas bone; ne sukcesos — la homo ne simple revenas hejmen kun malplenaj manoj, sed rezignas pri la espero rompita de la realo kaj pripensas ĉu lia stato permesas al li doni pli altan prezon por la varo aŭ ne»158. La lasta demando dependas, laŭ Böhm-Bawerk, de tio, ĉu la aĉetanto disponas pri unupluraj merkatoj. En la unua kazo, «kiam la necesa aĵo aĉeteblas nur en la donita merkato, la aĉetanto sendube ofertos por ĝi pli altan prezon kaj en ekstrema okazo konsentos doni prezon respondan al la alteco de la rekta marĝena utilo»159... «Sekve, — konkludas Böhm, — en la formado de la rezulta prezo ludos rolon ne la malalta nerekta marĝena utilo de la aĉetata aĵo, baziĝanta sur supozo de certa nivelo de merkataj prezoj, sed, male, pli alta rekta marĝena utilo de ĉi tiu aĵo — tre grava konkludo por nia prezteorio»160. En la dua kazo, «la hipoteza takso, eble (!), ankoraŭ donos al la aĉetanto la eblon, serĉante malaltan prezon, transiri de unu parto de la merkato al alia; sed ĝi nenie povas malebligi, ke la prezo altiĝu ĝis la nivelo de la rekta utilo de la varo»161. Kaj el tio estas jena konkludo: «subjektivaj taksoj bazitaj sur supozo pri ebleco aĉeti la taksatan aĵon kontraŭ certa prezo servas por nia konduto en tiu merkato, en kiu, laŭ nia kalkulo, devas realiĝi la menciita ŝanco, kiel atentinda mensa etapo, sed tute ne kiel gvidanta principo, de kiu finfine dependas la solvo de la demando. La rolon de tia gvida principo, male, ankaŭ ĉi tie ludas la alteco de la rekta marĝena utilo de la varo»162.

Tiel Böhm-Bawerk penas solvi la supre priskribitan «teorian malfacilaĵon». Kiel eble rimarkis la leganto, la klarigo de Böhm-Bawerk estas nur ŝajna klarigo; fakte ĝi pendas en la aero. Ni prenu denove la plej frapan ekzemplon: la vivrimedojn. Ilia subjektiva valoro, bazita sur utileco (ni prenas la unuon respondan al la plej malgranda satiga limo kaj al la plej alta bezono), estos senfine granda; aliflanke, la takso bazita sur anticipo de merkataj kondiĉoj egalu al 2 rubloj. Kiam eblos la proponita solvo de Böhm? Alivorte, kiam nia «individuo» konsentos doni kian ajn prezon, «ĉion ajn por peco da pano»? Estas klare, ke nur en tute nenormalaj merkataj kondiĉoj, kaj ne simple nenormalaj, t. e. deviantaj de la normo, sed tute esceptaj, t. e. tiaj, kiam esence ne eblas paroli pri socia produktado, socia ekonomio ktp. en la kutima senco de la vorto. Povas esti, «en sieĝata urbo» (unu el la plej ŝatataj ekzemploj de Böhm) aŭ sur rompita ŝipo, aŭ por misvojiĝintoj en dezerto, eblas tia kazo. Sed en la moderna vivo, ĉe supozo de normala iro de socia produktado kaj reproduktado, nenio tia okazas. Okazas io tute alia. Inter grandeco de subjektiva takso laŭ utileco kaj grandeco de supozata merkata prezo (en nia ekzemplo, inter ∞ kaj 2 rubloj), ekzistas tuta ŝtuparo de eblaj prezoj (ni ne parolas pri ebla devio malsupren de 2 rubloj). Kutime, ĉiu konkreta individua transakcio estas farata sur nivelo tre proksima al la «anticipita» prezo, kaj en tuta vico da kazoj ĝi atingas plenan koincidon (komparu, ekzemple, fiksajn prezojn). Estu kiel ajn, sed unu afero estas klara: ĉe normala iro de socia produktado rilatumo inter socia postulo kaj socia oferto estas tia, ke individuaj taksoj laŭ utileco ne ludas ĉefan rolon kaj eĉ ne aperas sur la surfaco de la socia vivo163. Ĉi tiu nia ekzemplo taŭgas por ambaŭ kazoj supozataj de Böhm-Bawerk kaj menciitaj supre. Restas al ni analizi ankoraŭ unu kazon, kiun tuŝas la aŭtoro. Tio estas aĉeto por revendo, kie «la aĉetanto taksas la varon ne laŭ ties uzvaloro, sed laŭ ties (subjektiva) ŝanĝvaloro»164. En tiaj kazoj, laŭ Böhm-Bawerk, la afero okazas jene: «La merkata prezo estas determinata ĉefe per takso de ŝanĝvaloro de la varo fare de la vendanto; tiu ĉi takso baziĝas sur la supozata merkata prezo de la dua merkato, kaj ĉi-lasta, siavice, interalie (!!) — sur taksoj de la varo fare de aĉetantoj, apartenantaj al la regiono de tiu ĉi dua merkato»165. Ĉi tie la afero estas eĉ pli komplika. Böhm asertas, ke la takso de aĉetantoj de aĵo dependas nur de la monsumo akirebla «ĉe revendo en alia merkato (minus, kompreneble, frajta kaj komerca kostoj)»166 kaj dividas tiun monsumon en taksojn de aĉetantoj (taksojn laŭ utileco) de la dua merkato. Tamen ĉio ĉi estas tute ne tiel simpla. La vendanto strebas akiri maksimuman komercan profiton, kies alteco dependas de tuta vico da kondiĉoj. Iuj el ili estas indikitaj de Böhm-Bawerk mem: frajta kosto kaj komerca kosto. Kion tio signifas? Ja nenion alian krom enkondukon de novaj vicoj (kaj cetere tre malsamaj laŭ konsisto) da varprezoj, kiuj ial estas konsiderataj kiel grando, kiu ne bezonas klarigon. Sed fakte ĉiu el la eroj de tiuj ĉi elspezoj devas esti klarigita. Plue Böhm-Bawerk pensas, ke li atingis la finan punkton de klarigo, kiam li venas al la taksoj de aĉetantoj de la dua merkato. Tamen tio estas nur memtrompo liaflanke. Ĉar tiuj ĉi taksoj, siavice, dividiĝas plu. Ili ja tute ne estas plenumataj laŭ pura «utileco», ĉar, unuflanke, ĉi tie ekzistas propraj komercistoj, kiuj revendas varojn al pluaj merkatoj; aliflanke, eĉ ordinaraj aĉetantoj ne taksas la varon rekte, sed laŭ ties «substitua utilo». La ĉeesto de komercistoj devigas nin transiri kune kun tiuj al la tria merkato, sed ĉar ankaŭ tie povas troviĝi komercistoj, ni devos transiri al la kvara, kvina, ktp. ad infinitum [senfine (lat.)]. Tiam, kiel ni vidis, al tio enplektiĝas ekzisto de tuta vico da varaj prezoj kaj taksoj laŭ substitua utileco. Tiamaniere, rezulte la tuta fenomeno dividiĝas en multajn elementojn, el kiuj neniu klarigeblas iom kontentige.

Ni devas koncentriĝi pri ankoraŭ unu kontraŭ-obĵeto de Böhm-Bawerk, kiu havas ĝeneralan karakteron: nome, Böhm volas ĝenerale malakcepti la riproĉon, ke li havas eraran rondon.

«Esencaĵo por solvi demandon pri erara rondo, — skribas nia aŭtoro, — kutime konsistas en tio, ke tiuj subjektivaj valortaksoj, kiuj apogiĝas sur supozata formado de konkreta merkata prezo, diferencas de tiuj, sur kiuj apogiĝas la formado de tiu merkata prezo mem, kaj inverse... La ŝajna rondo dependas de la dialektika samsoneco de ambaŭ uzitaj ĉi tie vortoj „subjektivaj valortaksoj“, se oni ne klarigis kaj ne konsideris, ke la sama nomo kovras ne unu saman fenomenon, sed diversajn konkretajn fenomenojn, kiuj nur aperas sub sama speca simbolo»167.

Tiun tezon Böhm ilustras per jena ekzemplo:

«Parlamenta klubo havas „kluban devigan disciplinon“: ĝiaj membroj devas voĉdoni en la parlamento tiel, kiel decidis la plimulto de la ĝenerala kunveno de la klubo. Estas klare, ke ĉi tie la decido de la klubo tre bone klarigeblas per la voĉdonado de unuopaj membroj de la klubo, kaj la posta voĉdonado de ĝiaj membroj en la parlamento same bone klarigeblas per la decido de la klubo, kaj en la klarigo ne estas eĉ plej eta aludo al erara rondo»168.

Tiel Böhm volas senkulpigi sin per tio, ke ĉe li unuj subjektivaj taksoj estas klarigataj per aliaj subjektivaj taksoj. Ni devas aldoni, ke post la «duaj» sekvas «triaj», «kvaraj» ktp. Tiu cirkonstanco, ke ili ĉiuj estas malsamaj, neniom savas la aferon. Ja ankaŭ la teorio de produktadkostoj, kontraŭ kiu kun tia fervoro batalas la subtenantoj de la teorio de marĝena utileco, same sendadis de unuj kostoj al aliaj, de unuj prezoj al aliaj. Sed pro tio ĝi ne ĉesis esti senfina teoria rondo. La kialo denove estas klara: ni parolas pri klarigo de unu kategorio de fenomenoj per alia kategorio de fenomenoj, sed tute ne pri redukto de samspecaj fenomenoj unu al la alia. En la lasta kazo ekzistas eblo nur de senfina (aŭ preskaŭ senfina) malproksimiĝo en spaco kaj tempo, tiel ke ĉiu donita takso kondukos nin malproksime ekster la limojn de la nuno: ni senlace disvolvados filmobendon en inversa ordo. Tamen tio tute ne estas solvo de la teoria problemo, sed senfina resendado de unu instanco al alia.

Ĉi tiu situacio, certe, ne estas hazarda. Kiel ni indikis supre, Böhm devis implikiĝi en erara rondo, ĉar al tio lin neeviteble estis puŝanta la individuisma pozicio de la skolo. La «aŭstroj» ne komprenas, ke la individu-psiĥologia enhavo de persono estas determinata de la socia medio, ke «individueco» de socia homo estas en grandega grado «socieco», ke la «socia atomo» estas sama elpensaĵo de la aŭstroj, kiel la «malsanema proleto de praarbaroj» de Wilhelm Roscher169. Tial la afero iras relative glate, dum estas analizataj «motivoj» kaj «taksoj» de elpensitaj Robinsonoj, kaj, male, aperas nesupereblaj malfacilaĵoj, tuj kiam ektemas pri la «nuno»: el la psiĥo de «izolita subjekto» ne eblas transĵeti teorian ponton al la psiĥo de la homo de varproduktado: kaj se preni la psiĥon de tiu lasta, tiam la «objektivaj» elementoj de la ekonomiaj fenomenoj de la vara mondo per tio jam estas donitaj, kaj, sekve, ili ne povas esti plene deduktitaj el la individu-psiĥologiaj fenomenoj, sen fali ĉe tio en la difinojn idem per idem [samo per samo (lat.)].

En la instruo pri substitua utilo troviĝas, tiamaniere, malĝusteco de la metodologiaj fundamentoj de la aŭstra skolo kaj plej klare aperas ĝia plena teoria senbazeco. Dedukti subjektivan valoron el la objektiva, kiu mem deduktiĝas el la subjektiva estas la centra eraro de Böhm. Tial ĝi en ŝanĝita formo renkontiĝos ankaŭ ĉe solvado de tuta vico da kelkaj aliaj problemoj de pli speciala karaktero170.

2. Grandeco de marĝena utilo kaj kvanto de bonaĵoj

Dum konsidero de la demando pri grandeco de valoro ni trovis, ke ĝi estas determinata, laŭ Böhm-Bawerk, de alteco de marĝena utilo. Nun eblas starigi pluan demandon pri faktoroj, kiuj determinas ties altecon.

«Ĉi tie, — diras Böhm-Bawerk, — ni devas indiki rilatumon inter bezonoj kaj rimedoj de ilia kontentigo». Analizante tiun rilatumon, Böhm-Bawerk trovas sekvan simplan «leĝon», esprimantan dependon inter «konsumado» kaj «bonaĵoj»:

«Ju pli ili (t. e. bezonoj N. B.) multas kaj gravas, kaj ju malpli multas... kvanto de materiaj bonaĵoj, kiu povas esti destinita por ilia kontentigo, des pli alte devas stari ankaŭ la marĝena utilo»171.

Do, la alteco de la marĝena utilo estas determinata de du faktoroj: la subjektiva (bezonoj) kaj la objektiva (kvanto de «bonaĵoj»). Kio determinas, siavice, ĉi tiun kvanton? Al la lasta demando la teorio de la aŭstroj donas nenian respondon172. Ĝi tutsimple supozas kvanton da produktoj donita, t. e. supozas unufoje por ĉiam donitan grandecon de «rareco». Tamen tia vidpunkto teorie estas ekstreme malforta, ĉar la «ekonomio», kies fenomenojn analizas politika ekonomio, inkludas ekonomian agadon, kaj antaŭ ĉio produktadon de ekonomiaj bonaĵoj. La nocio mem de «stoko» de tiuj ĉi bonaĵoj supozas, kiel tute prave asertas A. Schor, antaŭan produktadan procezon173, la fenomenon, kiu, iel aŭ alie, devas ege efiki sur taksojn de bonaĵoj. Eĉ pli grandan gravecon havas la produktado, se ni de statiko transiras al dinamiko. Estas klare, ke la teorio de la aŭstroj, kiu deiras de donita stoko de bonaĵoj, ne povas klarigi elementajn fenomenojn de ekonomia dinamiko, eĉ tian fenomenon kiel moviĝoj de prezoj, por ne mencii pli komplikajn. Tiurilate, la klarigoj, kiujn Böhm proponas al ni pri la demando de alteco de valoro, tuj levas pluajn demandojn. «Perloj kaj diamantoj, — diras, ekzemple, Böhm-Bawerk, — troveblas (!) en tia limigita kvanto, ke bezono pri ili estas kontentigata nur en tre malgranda grado, kaj la marĝena utilo, ĝis kiu etendiĝas la kontentigo, staras relative tre alte; dum, feliĉe, da pano kaj fero, akvo kaj aero ni kutime havas tian amason, ke kontentigo de ĉiuj pli gravaj el la respektivaj bezonoj estas plene garantiita»174.

«Troveblas»! «Kutime havas»! Sed kion diros Böhm-Bawerk pri la tiel nomataj «revolucioj de prezoj», kiam kresko de laborproduktiveco kaŭzas ilian katastrofan malkreskon? Ĉi tie oni ne povas kontentiĝi per la frazo «ni kutime havas». La leganto probable rimarkis, kiel tendence Böhm elektas siajn ekzemplojn. Anstataŭ klarigi valoron de tipaj produktoj — varoj, t. e. produktoj, portantaj sur la frunto stampon de fabrika produktado, Böhm parolas pri akvo kaj aero. Jam en «pano» videblas nesufiĉo de la pozicio de nia profesoro: indas rememori almenaŭ la akran falon de panaj prezoj ĉe la komenco de la terkultura krizo, kiun kaŭzis en la 80-aj jaroj la transoceana konkurenco. La «kvanto de bonaĵoj» tuj ŝanĝiĝis. Pro kio? Ja pro tio, ke sur la scenejo aperis novaj kondiĉoj de produktado, pri kiuj Böhm-Bawerk preskaŭ ne parolas175. Kaj intertempe la produktada procezo tute ne estas «malsimpliga cirkonstanco», «modifo» de la baza kazo ktp., kiel pensas Böhm-Bawerk. Male, la produktado estas la bazo de la socia vivo ĝenerale kaj de ties ekonomia flanko speciale. «Rareco» de bonaĵo (escepte de iuj kazoj, kiujn ni rajtas abstrakti) estas esprimo de certaj produktadkondiĉoj, estas funkcio de socia elspezo de laboro176. Tial tio, kio antaŭe estis «rara», povas en ŝanĝiĝintaj kondiĉoj trovi por si plej vastan etendiĝon. «...kial kotono, terpomoj kaj brando estas la angulŝtonoj de la burĝa socio? Ĉar por ilia produktado necesas la plej malmulta laboro kaj ili sekve estas plej malaltprezaj»177. Sed tiuj produktoj ne ĉiam ludis tian rolon. Kaj kotono, kaj terpomoj komencis ludi tian rolon nur kun ŝanĝo de la sistemo de socia laboro, nur ekde kiam la kostoj de produktado kaj reproduktado de tiuj ĉi produktoj (kaj ankaŭ de ilia transportado) atingis certan nivelon178.

Do, ne respondante la demandon pri tio, kio determinas la kvanton de «bonaĵoj», Böhm-Bawerk ne kapablas doni kompletan respondon ankaŭ al la demando pri tio, kio determinas tiun aŭ alian altecon de marĝena utilo.

Ĝis nun ni kune kun Böhm-Bawerk starigadis la demandon abstrakte. Nun ni transiru al la «modifanta influo» de la interŝanĝa ekonomio. Kiel eblas supozi anticipe, klarigoj de Böhm-Bawerk estos ĉi tie plej konfuzaj.

Do, «la ekzisto de la interŝanĝado ankaŭ ĉi tie kreas tutan vicon da komplikaĵoj. Ĝi ebligas nome iam ajn plivastigi kontentigon de bezonoj de iu speco — certe, koste de kontentigo de bezonoj de alia speco, kiu reduktiĝas en respektiva grado... Pro tio, la rondo de faktoroj, influantaj la altecon de marĝena utilo, malsimpliĝas jene: unue, ĉi tie ludas rolon tiu rilatumo inter bezonoj kaj iliaj kontentigrimedoj, kiu ekzistas por materiaj bonaĵoj de la taksata speco en la socio, prezentanta unu tuton pro la ekzisto de la interŝanĝado: ĉi tiu rilatumo... determinas altecon de tiu prezo, kiu estas pagenda por nova ekzemplero de tiu ĉi speco de materiaj bonaĵoj por plenigi mankon en kontentigo de respektivaj bezonoj», kaj la influon «sur grandecon de tiu parto de materiaj bonaĵoj de alia speco, kiu montriĝas necesa por akiro de la mankanta ekzemplero. Due, ĉi tie ludas rolon tiu rilatumo inter bezonoj kaj iliaj kontentigrimedoj, kiu ekzistas por la taksanta individuo mem en tiu sfero, el kiu estas prenata parto de materiaj bonaĵoj por plenigi la mankon; de ĉi tiu rilatumo dependas, ĉu malaltan aŭ altan tavolon de bezonoj tuŝos la redukto de kontentigrimedoj — sekve, ĉu oni devos oferi sensignifan aŭ signifan marĝenan utilon»179.

Tiamaniere, la faktoro, kiu determinas altecon de individua subjektiva takso (resp. altecon de «marĝena utilo») estas, unue, rilatumo inter publika postulo kaj publika oferto de varoj, ĉar ĉi tiu rilatumo determinas prezojn: ju pli altaj estas prezoj por nova ekzemplero, des pli altas la subjektiva takso de la malnova.

Ĉi tie, kiel facile videblas, denove kaŝiĝas vico da kontraŭdiroj. Antaŭ ĉio, restas valida tio, kion ni trovis en la analizo de la instruo pri substitua utilo: la subjektiva takso, el kiu estas deduktenda la prezo, mem antaŭsupozas ĉi tiun prezon. Plue. Kiel la lasta instanco, determinanta la prezon, aperas la leĝo pri postulo kaj oferto, kiu, el la vidpunkto de la aŭstroj mem, devus siavice esti reduktita al la leĝoj, regantaj subjektivajn taksojn, t. e. «finkalkule» al la leĝo de marĝena utileco. Efektive, se prezon eblas kontentige klarigi sen pliaj klarigoj nur per la sola leĝo pri postulo kaj oferto, tiam por kio do necesas la tuta teorio de subjektiva valoro? Fine, ĉar, laŭ la teorio de marĝena utileco, la leĝo pri oferto kaj postulo mem povas esti komprenita nur surbaze de la leĝoj, regantaj subjektivajn taksojn, do tiuj «prezoj», kiujn ni havas por klarigo de subjektivaj taksoj, mem reduktiĝas al subjektivaj taksoj. Tamen, ĉe ekzisto de interŝanĝado, ankaŭ ĉi tiuj subjektivaj taksoj estas submetitaj al la ĝenerala leĝo kaj dependas de la prezoj180. Tiel, ni denove trovas la konatan melodion. Ĝi devas soni ĉie ĉe Böhm-Bawerk, ĉar ĝi rekte sekvas el la tute malĝusta rigardo de la skolo al la rilato inter la «individuo» kaj la «socia tuto».

3. Grandeco de valoro de bonaĵoj ĉe diversaj uzmanieroj. Subjektiva ŝanĝvaloro. Mono

Ĝis nun ni traktis tiujn kazojn, kiam la taksata bonaĵo kontentigas unu bezonon. Nun ni traktos kune kun Böhm-Bawerk tiun kazon, kiam unu sama bonaĵo povas esti uzita por kontentigi diversajn bezonojn.

«Respondi al tiu ĉi demando, — diras Böhm-Bawerk, — ne estas malfacile: la bazo por determini valoron ĉiam estas en tiaj kazoj la plej alta marĝena utilo... vera marĝena utilo de aĵo estas identa kun la plej malgranda utilo, pro kiu, el ekonomia vidpunkto, ankoraŭ ekzistas senco uzi tiun ĉi aĵon. Se ni devas elekti inter pluraj malsamaj, reciproke ekskluzivaj uzmanieroj por unu sama aĵo, estanta je nia dispono, tiam ĉe racia mastrumado evidente devas esti elektita la plej grava el ĉi tiuj manieroj, ĉar nur ĝi sola montriĝas, ĉe la donitaj kondiĉoj, profita el la ekonomia vidpunkto, dum ĉiuj ceteraj, malpli gravaj uzmanieroj estas lasataj flanke, kaj tial ili ne povas influi determinon de valoro de la aĵo, uzata por kontentigi tute alian specon de bezonoj»181. El tio Böhm deduktas jenan ĝeneralan formulon: «Se materiaj bonaĵoj permesas plurajn nekongruajn inter si uzmanierojn kaj povas por ĉiu el ili doni malegale altajn marĝenajn utilojn, tiam grandeco de ilia valoro estas determinata de la plej alta marĝena utilo, ricevata ĉe tiuj ĉi manieroj de kontentigo»182.

Ĉi tie antaŭ ĉio okulfrapas strangeco de la terminologio. «La plej alta utilo» iĝas «la plej malgranda utilo, pro kiu, el ekonomia vidpunkto, ankoraŭ ekzistas senco uzi tiun ĉi aĵon». Kial ĝi estas «la plej malgranda», tio restas tute nekomprenebla. Tamen la esenco de la afero ne estas en tio. Se ni provos apliki la formulon ricevitan de Böhm-Bawerk al la reala ekonomia vivo, tiam ni denove venos al eltrovo de ĝuste tiu eraro mem, kiun ni jam renkontis plurfoje, kaj nome, al eltrovo de erara rondo, kuŝanta en la bazo de la rezonoj de Böhm-Bawerk. Efektive, ni imagu la plej simplan kazon: ni havas bonaĵon A, vendinte kiun, ni povas akiri per la enspezo tutan vicon da aĵoj: aŭ x de varo B, aŭ y de varo C, aŭ z de varo D ktp. Estas klare, ke speco de aĉetata varo kaj, sekve, ankaŭ la uzmaniero de nia bonaĵo, dependos de la varprezoj, estiĝintaj en la merkato: ni aĉetos tiun aŭ alian varon, konsiderante, ĉu ĝi estas multekosta aŭ malmultekosta en la donita tempo. Tute same, se ni parolas pri elekto de «uzmaniero» por produktadrimedoj, tiam ni faros tiun elekton konforme al prezoj de produktoj de diversaj industriaj branĉoj, t. e. la demando pri uzmanieroj, kiel ĝuste rimarkas G. Eckstein, «jam anticipe supozas prezon»183.

Sian plej grandan intensecon tiu ĉi eraro atingas en la instruo pri subjektiva ŝanĝvaloro.

Böhm-Bawerk distingas du specojn de «multflankeco» de bonaĵoj, kiuj kuŝas en la bazo de du specoj de ilia «uzo», nome: malsamaj uzmanieroj povas esti aŭ rezulto de «teĥnika multflankeco» de la bonaĵo, aŭ rezulto de ties kapablo esti interŝanĝita kontraŭ bonaĵoj de alia speco. Tiun lastan cirkonstancon oni observas, certe, des pli multe, ju pli multe estas disvolvitaj la interŝanĝaj rilatoj. Ĝuste sur tiu ĉi duobla signifo de bonaĵo — kiel rimedo por kontentigi bezonojn, rekta aŭ nerekta (kaj per la lasta li celas konsumadon de produktadrimedoj), — unuflanke, kaj kiel rimedo de interŝanĝo — aliflanke, baziĝas la divido de la subjektiva valoro en la subjektivan uzvaloron kaj subjektivan ŝanĝvaloron184.

«Grandeco de uzvaloro, — diras Böhm-Bawerk, — estas determinata... de grandeco de marĝena utilo, kiun la posedanto ricevas de la taksata aĵo, uzante ĝin rekte por kontentigo de siaj bezonoj... grandeco de subjektiva ŝanĝvaloro estas determinata de marĝena utilo de materiaj varoj interŝanĝataj kontraŭ tiu ĉi aĵo»185.

Kaj el tio sekvas, ke «grandeco de subjektiva ŝanĝvaloro devas dependi de du cirkonstancoj: unue, de objektiva interŝanĝa potenco (objektiva ŝanĝvaloro) de la aĵo, ĉar grandeco de ĉi tiu objektiva interŝanĝa potenco determinas kvanton de materiaj bonaĵoj, akireblaj interŝanĝe kontraŭ ĉi tiu aĵo; due, de karaktero kaj grandeco de la bezono kaj de la havaĵa situacio de la posedanto»186.

Ni citis preskaŭ tute la formulon de Böhm-Bawerk, ĉar absurdeco kaj kontraŭdireco de la nocio de subjektiva ŝanĝvaloro estas neordinare akre formulita de Böhm-Bawerk mem. Ja neniu alia ol nia majstro diras al ni, ke «grandeco de subjektiva ŝanĝvaloro devas dependi de... objektiva ŝanĝvaloro...» (nia kursivo. N. B.). Ĉi tie la «objektiva» merkata mondo ne estas kontrabandita tra la malantaŭa enirejo; male, en la difino mem de la grandeco de la subjektiva ŝanĝvaloro troviĝas kraŝo de la teorio, bazita sur la individu-psiĥologia «sablo»187.

El tio iĝas komprenebla tiu cirkonstanco, ke plej okulfrape plena senfrukteco de la aŭstra teorio montriĝas en la demando pri mono.

«La plej multflanka bonaĵo, — diras Wieser, — estas mono... Neniu alia bonaĵo povas doni al ni tian klaran imagon pri la ideo de marĝena utilo»188. Tiu aserto de unu el la plej elstaraj teoriistoj de marĝena utileco sonas sufiĉe ironie, se kompari ĝin kun la rezultoj ricevitaj en tiu ĉi areo de la nova skolo. Kiel estas sciate, mono diferencas de ĉiuj aliaj varoj per tio, ke ĝi estas la universala ekvivalento de varoj. Kaj ĝuste tiu ĉi ilia propreco — esti ĝenerala esprimilo de abstrakta ŝanĝvaloro — speciale malfaciligas ilian analizon el la vidpunkto de marĝena utileco189. Efektive, kiam oni faras ĉiajn interŝanĝajn transakciojn, aganto de la moderna ekonomia sistemo rigardas al mono ekskluzive el la vidpunkto de ĝia «aĉetpovo», t. e. el la vidpunkto de ĝia objektiva ŝanĝvaloro. Al neniu «ekonomia subjekto» venas en la kapon ideo taksi sian oran kontantmonon laŭ kapablo de oro kontentigi «bezonon pri ornamaĵoj». Ĉe disduiĝinta uzvaloro de mono190 — kiel ora varo kaj kiel mono — ĝia takso baziĝas ĝuste sur ĝia lasta funkcio. Se ĉe analizo de valoro de ordinaraj varoj necesas konstati ĉeeston de sociaj ligoj, kiuj ekskludas ĉian individuisman interpreton de ekonomiaj fenomenoj (vd. supre la analizon de la instruo pri substitua utilo), tiam en mono tiuj sociaj ligoj atingas la plej plenan esprimon. Mono estas ĝuste tiu «bonaĵo», kies subjektiva takso estas, en terminoj de la aŭstra skolo, subjektiva ŝanĝvaloro. Malkaŝinte la kontraŭdirecon kaj logikan senbazecon de tiu ĉi nocio, ni per tio malkaŝis ankaŭ la «fundamentan eraron» de la tuta teorio pri mono. Tiun eraron tre bone formulas Gustav Eckstein: «La objektiva ŝanĝvaloro de mono, — li diras, — do rezultas el ĝia subjektiva uzvaloro; tiu ĉi konsistas en ĝia subjektiva ŝanĝvaloro, kiu siavice dependas de ĝia objektiva ŝanĝvaloro...»191. Do la objektiva ŝanĝvaloro de mono estas difinata per la objektiva valoro de mono.

La teorio pri mono kaj mona cirkulado iusence povas servi kiel tuŝoŝtono por ajna teorio de valoro, ĉar en mono ĝuste plej videble okazas objektivigo de kompleksaj homaj rilatoj. Ĝuste tial la «mistero de la mona fetiĉo», kiu «blindigas la okulojn per sia metala brilo», estis ĝis nun unu el la plej malfacilaj misteroj por politika ekonomio. La klasikan modelon de analizo de mono donis Markso en «La kapitalo» kaj «Zur Kritik», kaj paĝoj de liaj verkoj, dediĉitaj al mono, estas unuj el la plej brilaj paĝoj iam ajn verkitaj pri tiu temo. Male, la «teorio» pri mono de la aŭstra skolo plej klare montras kompletan teorian senutilecon de la tuta konstruaĵo, ĝian kompletan teorian bankroton192.

4. Valoro de komplementaj bonaĵoj (la teorio de imputo)

Unu el la plej implikitaj demandoj, esplorataj de la aŭstroj, estas la demando pri valoro de tiel nomataj «komplementaj» (Menger) bonaĵoj, aŭ la teorio de ekonomia imputo (Zurechnungstheorie — termino, enkondukita de Wieser).

Böhm nomas komplementaj bonaĵojn, kiuj reciproke kompletigas unu la alian: tiukaze, «por akiri ekonomian utilon, necesas komuna agado de pluraj materiaj bonaĵoj, kaj se unu el ili mankas, tiam la celo tute ne povas esti atingita, aŭ atingiĝas nur nekomplete»193. Kiel ekzemplon de tiaj bonaĵoj, Böhm-Bawerk donas paperon, plumon kaj inkon, kudrilojn kaj fadenojn, du parajn gantojn ks. Estas klare, ke tiaj grupoj de komplementaj bonaĵoj troviĝas speciale ofte en la medio de produktivaj bonaĵoj, kie produktadaj kondiĉoj postulas kunan agadon de tuta vico da faktoroj, kaj perdo de unu el tiuj faktoroj ofte detruas la tutan kombinaĵon kaj nuligas la efikon de ĉiuj ceteraj. Analizante valoron de komplementaj bonaĵoj, Böhm venas al trovo de tuta vico da specialaj «leĝoj», kiuj tamen «ĉiuj metiĝas en la kadron de la ĝenerala leĝo pri marĝena utilo». Kiel la deirpunkton de la analizo Böhm prenas valoron de la tuta grupo kaj starigas jenan tezon: «Totala valoro de tuta grupo da materiaj bonaĵoj estas determinata plej ofte de grandeco de la marĝena utilo, kiun ĉiuj ĉi materiaj bonaĵoj povas doni en komuna efiko»194. Se tri bonaĵoj A, B, C povas ĉe kuna uzo alporti la malplej ekonomie profitan utilon je 100 valorunuoj, tiam la valoro de la tuta grupo estos egala al 100. Tiel simple, tamen, statas la afero ĉe Böhm nur en la «ĝenerala normala kazo». De tiu ĉi «normala kazo» estas distingendaj specialaj kazoj, kiam komencas efiki la leĝo de substituo, pri kiu temis supre (vd. la analizon de la instruo pri substitua utilo). Nome, «se, ekzemple, marĝena utilo, ricevata de kombinita uzo, egalas al 100, kaj „substitua valoro“ de tri membroj de la grupo aparte estas nur 20, 30 kaj 40 — entute do 90, tiam de ĉiuj tri materiaj bonaĵoj, prenitaj kune, dependos ne ricevo de la kombinita marĝena utilo je 100, sed ricevo de nur malpli granda utilo je 90»195. Tia «detalo» (tre «normala» — ni notu inter krampoj — por la kapitalisma ordo) ne interesas Böhm-Bawerk-on, kaj li analizas la «ĝeneralan» kazon, «kiam marĝena utilo, ricevata ĉe kombinita uzo, estas, samtempe, efektiva marĝena utilo, kiu determinas valoron de materiaj bonaĵoj»196.

Do la valoro de la tuta grupo estas supozata kiel donita. La demando estas en trovo de tiu proporcio, en kiu tiu ĉi totala valoro distribuiĝas inter unuopaj bonaĵoj, konsistigantaj la grupon. Ĝuste tio estas la problemo de «ekonomia imputo». Tiun ekonomian imputon necesas, laŭ la teorio de la aŭstroj, distingi de ajna alia «imputo»: jura, morala, fizika. La eraro de la antaŭaj teoriistoj estis en tio, — diras Wieser, — ke «ili volas scii, kian parton de la tuta produkto, prenita fizike, kreis ĉiu faktoro... Sed tion ekscii ne eblas»197. Similan pozicion okupas ankaŭ Böhm-Bawerk, kiu en tiu ĉi demando tute konsentas kun Wieser198. Ĉe distribuado de valoroj inter malsamaj partoj de grupo aperas diversaj proporcioj, kiuj dependas, kiel diras Böhm, «de kazuistikaj trajtoj de donita kazo». Ni traktu kune kun Böhm-Bawerk tri ĉefajn kazojn.

I. Donitaj bonaĵoj kapablas utili nur ĉe kuna agado kaj ne povas esti anstataŭigitaj. Ĉi-kaze ĉiu aĵo estas portanto de la kuna valoro de la tuta komplementa grupo.

II. Unuopaj membroj de la grupo povas esti uzitaj alimaniere, ekster la donita komplementa grupo. «En tiaj kazoj valoro de unuopa aĵo... fluktuas jam ne inter „nenio“ kaj „ĉio“, sed nur inter kvanto de marĝena utilo, kiun povas alporti ĉi tiu aĵo en izolita uzo, kiel minimumo, kaj kvanto de kombinita marĝena utilo minus izolita marĝena utilo de la ceteraj membroj, kiel maksimumo»199. Ni supozu, ke tri bonaĵoj A, B, C alportas ĉe kuna uzado utilon, esprimatan per cifero 100; supozu, ke ekster la komplementa grupo (t. e. ĉe alia «uzmaniero») ilia «izolita valoro» estas tia: por A — 10, por B — 20, por C — 30. Tiam «izolita valoro» de A estas 10; male, valoro de A kiel membro de la komplementa grupo (supozante kazon de «perdo» de A kaj kaŭzata de tiu «perdo» disfalo de la grupo) egalos al esprimo 100−(20+30), t. e. 50.

III. Iuj el la membroj de la grupo povas anstataŭiĝi. Ĉi tie komencas ludi la principo de substituo. La ĝenerala formulo por tia kazo estas: «Valoro de anstataŭigeblaj membroj de komplementa grupo, sendepende de ilia konkreta komplementa uzo, fiksiĝas sur certa alteco, sur kiu ĝi restas por ili ankaŭ kiam la komuna valoro de la grupo estas distribuita inter la individuaj membroj. Ĉi tiu distribuo fariĝas tiel, ke el la totala valoro de la tuta grupo, la valoro, determinita de la marĝena utilo, ricevata ĉe kombinita uzo, — antaŭ ĉio apartiĝas senŝanĝa valoro de la anstataŭigeblaj membroj, kaj la resto, — fluktuanta laŭ grandeco de marĝena utilo, — falas, kiel ties izolita valoro, al la parto de tiuj membroj, kiuj ne povas esti anstataŭigitaj»200.

Tia estas, ĝenerale, la teorio de «ekonomia imputo». Estas sendube, ke «imputo» de valoro de produkto al diversaj produktadfaktoroj estas estas iu vere okazanta psiĥologia procezo201. Kiom ni havas antaŭ ni individu-psiĥologiajn fenomenojn, «taksojn» ktp., tiom trovas sian lokon ankaŭ la atribuo de valoro de la produkto al diversaj «faktoroj»202. Alia demando, certe, estas — ĉu esploro de ĉi tiuj fenomenoj povas konduki al kontentiga solvo de la problemo. Por ni sufiĉas konsideri la plej tipan kazon, nome tiun, kiam decida estas la enkonduko de substituaj taksoj. Antaŭ ĉio, kia «valoro de produkto» estas imputata al la komplementa grupo? Kio ĝi estas en la okuloj de la kapitalisto?

Supre ni vidis, ke eĉ Böhm-Bawerk reduktas la taksojn de varoj fare de iliaj kapitalistaj varproduktantoj preskaŭ al nulo. La marĝena utilo de varoj por kapitalisto ne ekzistas, kiel normo de lia takso. Aliflanke, estas absurde paroli pri ajna «socia» marĝena utileco203. Tio, pri kio povas paroli ĉi-kaze la kapitalisto (kaj pri kio li fakte parolas), tio, kion li «atribuas» jen al unu, jen al alia parto de sia produktiva kapitalo, estas nenio alia, ol prezo de la produkto. Sekve, enkonduko de tiu aŭ alia produktadfaktoro, tiu aŭ alia membro de komplementa grupo, dependas antaŭ ĉio de prezo de la produkto, sed tute ne de ĝia marĝena utilo, kiel asertas Böhm-Bawerk. Plue. En nia tipa kazo membroj de la komplementa grupo povas esti anstataŭigataj, do ili iam ajn aĉeteblas en la merkato. Nia kapitalisto denove tute ne indiferentas pri tio, kontraŭ kiom li povas aĉeti tiun aŭ alian maŝinon, kontraŭ kiom li povas dungi laboriston, ktp. Alivorte, lin tre interesas merkata prezo de produktadrimedoj, kaj, depende de ĝi, li jen enkondukas novajn maŝinojn, jen preferas dungi pliajn laboristojn, jen etendas, jen reduktas la produktadon. Fine, al tio aldoniĝas iam ankaŭ alia kategorio de objektive donitaj ekonomiaj grandoj, nome alteco de interezo. Vere, kiel, ekzemple, terposedanto taksas sian teron? Laŭ Böhm-Bawerk, tiu takso estas farata laŭ jena maniero: «el la totala enspezokvanto antaŭ ĉio oni subtrahas „produktadkostojn“» («elspezojn pri anstataŭigeblaj produktivaj rimedoj de donita substitua valoro»)204. La reston la terposedanto «atribuas» al sia tero205. Ĝi estas tio, kion oni nomas rento, kies kapitaligo donas la prezon de la tero. Ke ĝuste tiel, t. e. per kapitaligo de rento, ĉiu terpeco estas taksata — ne necesas pruvi: ajna praktika kazo konfirmas tiun ĉi ideon. Tamen tia takso supozas donita altecon de interezo, de kiu tute dependas la rezulto de la kapitaligo.

Ni vidas do, ke Böhm-Bawerk malĝuste priskribas eĉ la fetiĉisman psiĥologion de la «produktanto», ekskludante el ĝi la «objektivajn» momentojn, kiuj estas donitaj en ĝi ĉiam, kiam ni supozas varproduktadon kaj — eĉ en pli alta grado — kapitalisman varproduktadon.

La teorio de «ekonomia imputo» funkcias ĉe la reprezentantoj de la aŭstra skolo kiel rekta transiro al la teorio pri distribuado. Tial ni lasas ĉi tie kelkajn demandojn, tuŝitajn de Böhm-Bawerk, por reveni al ili dum analizo de lia teorio pri profito206.

5. Valoro de produktivaj bonaĵoj. Produktadkosto

La klasika skolo de politika ekonomio, same kiel Markso, ĉe analizo de konsistigaj partoj de valoro de konsumproduktoj reduktis tiun valoron grandmezure al valoro de elspezitaj produktadrimedoj; sendepende de tio, kiajn konkretajn formojn prenadis tiu analizo, tamen la ĝenerala ideo, kiu kuŝis en ĝia bazo, estis tiu penso, ke la determinanta faktoro en valoro de libere reprodukteblaj bonaĵoj estas la valoro de la produktadrimedoj. Male, laŭ la instruo de la aŭstraj teoriistoj, ilia (t. e. de la produktataj bonaĵoj) valoro egalas al «atendata valoro de atendata enspezo», esprimita en konsumbonaĵoj. Kaj en tio, propre, estas la vera ĉefa ideo de la nova sistemo de politika ekonomio kontraŭe al la klasika. Ĝi konsistas en tio, «ke ni, deirante de valoro de konsumbonaĵoj, bazas sur tio la teorion pri formado de prezoj kaj klarigas valoron de produktivaj bonaĵoj (kio necesas ĉi-kaze) tiel, ke ni deduktas ĝin el la valoro de konsumbonaĵoj»207. Ni prezentu pli detale ĉi tiun «bazan ideon». Böhm-Bawerk, sekvante la ekzemplon de Menger (pli ĝuste, de Gossen), dividas entute ĉiujn bonaĵojn en rangojn laŭ grado de ilia pli aŭ malpli granda proksimeco al la konsuma procezo. Tiel ni havas, unue, konsumajn bonaĵojn; due, tiujn produktivajn bonaĵojn, kiuj rekte kontaktas la donitajn konsumbonaĵojn, aŭ «produktivajn bonaĵojn de la unua rango»; poste sekvas rimedoj de produktado de bonaĵoj de la unua rango, aŭ «produktivaj bonaĵoj de la dua rango», ktp. La lastaj bonaĵoj nomiĝas bonaĵoj de «pli alta» aŭ «pli fora ordo». Kio do determinas valoron de tiuj bonaĵoj de «pli alta ordo»? Böhm rezonas jene. Ĉiu bonaĵo — kaj sekve, ankaŭ ajna bonaĵo de «pli alta ordo», t. e. ajna produktadrimedo — povas akiri valoron nur se ĝi (rekte aŭ nerekte) kontentigas ian bezonon. Ni supozu, ke ni havas konsumbonaĵon A, kiu aperas rezulte de apliko de vico da produktivaj bonaĵoj G2, G3, G4 (la ciferoj 2, 3, 4 indikas la «rangon» de bonaĵoj, do gradon de ilia malproksimeco de la konsumbonaĵo A). Estas klare, ke de la bonaĵo G1 dependas ricevo de marĝena utilo de la produkto A. «Sekve, de la grupo G2 dependas, same kiel de la fina produkto A mem, la marĝena utilo de tiu ĉi lasta»208. Rezonante simile, Böhm-Bawerk venas al sekva konkludo:

«De ĉiuj transirantaj unu en la alian grupoj de produktivaj rimedoj de pli malproksima ordo dependas la sama utilo, en la senco de bonfarto, nome la marĝena utilo de ilia fina produkto»209. Tiel, «antaŭ ĉio kaj rekte grandeco de marĝena utilo lasas premsignon en valoro de la fina produkto. La valoro de la fina produkto servas kiel bazo por determini valoron de tiu grupo de materiaj bonaĵoj, kies rekta produkto ĝi estas, la valoro de ĉi tiu grupo estas bazo por valoro de grupo de materiaj bonaĵoj de tria ordo, kaj tiu lasta estas bazo por valoro de grupo de kvara ordo. Tiel, de unu grupo al alia ŝanĝiĝas nomo de la elemento, kiu determinas la valoron, sed sub malsamaj nomoj agas la sama esenco: tio estas marĝena utilo de la fina produkto»210. Tiel statas la afero, se ni ne konsideras tiun fakton, ke unu sama produktadrimedo povas servi (kaj kutime servas) por produktado de malsamaj uzvaloroj. Supozu, ke produktiva bonaĵo G2 povas esti konsumita en tri produktadaj branĉoj, ĉe tio rezultas produktoj A, B, C kun respektiva marĝena utileco je 100, 120, 200 valorunuoj. Rezonante tute same, kiel en la analizo de valoro de konsumvaroj, Böhm-Bawerk konkludas, ke perdo de unu grupo de produktivaj bonaĵoj de la kategorio G2 kondukas al redukto de la produktada branĉo, kiu donas produkton kun la plej malalta marĝena utileco. El tio li deduktas sekvan aserton:

«Valoro de unuo de produktadrimedoj estas determinata de marĝena utilo kaj valoro de la produkto, kiu havas la malplej grandan marĝenan utilon inter ĉiuj produktoj, por kies produktado kostokalkulo permesus uzi tiun unuon de produktadrimedoj»211. Ĉi tiu leĝo klarigas, laŭ Böhm-Bawerk, ankaŭ la «klasikan» leĝon de produktadkostoj. Nome, valoro de tiuj bonaĵoj, kies marĝena utileco ne estas la plej malalta marĝena utileco (en nia ekzemplo grupoj B kaj C), estos determinata ne de ilia marĝena utileco, sed de valoro de la rimedoj de produktado («produktadkostoj»), kiu, siavice, estas determinata de valoro kaj marĝena utileco de «marĝena produkto» («Grenzprodukt»), do la produkto, kies marĝena utilo estas la malplej granda. Ĉi tie do agas la principo de substituo, pri kiu ni parolis supre. Do, por ĉiuj specoj de bonaĵoj, «parencaj laŭ produktado»212, escepte de la «marĝena produkto», la determinanta faktoro estas la kosto de produktado («la determinanta elemento estas valoro de la produktadrimedoj, kaj la determinata estas valoro de la produkto», vd. p. 105); sed tiu ĉi lasta kvanto, t. e. la valoro de la rimedoj de produktado, mem estas determinata de la valoro de la marĝena produkto, ties marĝena utileco. «Finkalkule» la determinanta grando estas la marĝena utileco, kaj la leĝo de produktadkostoj estas «speciala leĝo», ĉar «produktadkostoj estas ne fina, sed ĉiam nur intera faktoro, kiu determinas la valoron de materiaj bonaĵoj»213.

Tia estas en ĝeneralaj trajtoj la teorio de valoro de produktivaj bonaĵoj, disvolvata de la nova skolo. Ni transiru al kritiko de tiu ĉi konstruo, komencante de ties «baza ideo» pri dependo de valoro de produktadrimedoj de valoro de la produkto214.

La plej grava empiria fakto, kiu formis la bazon de la «malnova» teorio, kiu asertis, ke produktadkostoj estas la faktoro, determinanta valoron (resp. prezon) de produkto, estis tiu fakto, ke varaj prezoj falas lige kun teĥnika progreso. La ligo inter malkreskantaj produktadkostoj kaj falantaj varprezoj ŝajnis tute klara. Kaj tiun fenomenon necesas antaŭ ĉio prezenti al Böhm-Bawerk kiel tuŝoŝtonon por lia propra teorio.

Pri tio Böhm-Bawerk rezonas tiel.

Ni supozu — diras li — ke estas malkovritaj novaj kuŝejoj de kupra erco. Tiam tiu ĉi cirkonstanco sekvigas (se ne supozi respektive grandan kreskon de postulo) falon de valoro de produktoj el kupro. La impeto venas do de la sfero de produktivaj bonaĵoj. Sed tio ne signifas, — asertas Böhm, — ke la prakaŭzo estas la falo de valoro de kupro. Laŭ Böhm, la afero okazas tiel: kreskas kvanto de kupro, kio kaŭzas kreskon de kvanto de produktoj, farataj el ĝi; tiun lastan cirkonstancon akompanas falo de valoro de tiuj produktoj, kaj tiu ĉi falo de valoro de la produkto sekvigas falon de la valoro de la produktiva bonaĵo (kupro)215.

Ni traktu tiun tezon pli detale. Antaŭ ĉio, estas tute klare, ke ajna produktiva bonaĵo ĝis tiam povas havi valoron (en kia ajn senco ni uzu tiun lastan nocion: ĉu en la senco de la objektiva valoro de Markso aŭ en la senco de la subjektiva valoro de Böhm-Bawerk), kiam ĝi vere estas produktiva bonaĵo, t. e. rimedo por produktado de iu utila objekto. Nur en tiu ĉi senco ni povas paroli pri valoro de la produkto, kiel pri «kaŭzo» de valoro de la produktiva bonaĵo216. Rezultas tute alie, se ni sub «kaŭzo» komprenas ĝuste «kausaler Anstoss» [«kaŭzan impeton» (germ.)] (vd. la piednoton en la antaŭa paĝo).

Ĉi tiu kausaler Anstoss [kaŭza impeto] venas, kiel ni vidis, el la sfero de produktivaj bonaĵoj. Aperas demando, ĉu temas ĉi tie — kiel pensas Böhm — nur pri kvanto de produktadrimedoj, aŭ, kune kun kresko de ĉi tiu kvanto, per tio ankaŭ pri malkresko de valoro de produktadrimedoj (en la lasta kazo valoro de la produkto estus determinata grando). Sendube estas absolute neniu kialo kontraŭstarigi kvanton de produktadrimedoj al ties valoro217. Antaŭ ĉio okulfrapas tiu cirkonstanco, ke falo de valoro (t. e. esence de prezo; pri tio sube) de produktivaj bonaĵoj okazas kronologie pli frue ol la falo de valoro de konsumaj produktoj. En la merkato ĉiu aperanta produkto reprezentas ne nur certan kvanton da objektoj, sed certan valoran grandon. Kaj ĵetita superflue sur la merkaton kupro perdas sian prezon longe antaŭ ol falos prezoj de produktoj el kupro. Kvankam ankaŭ kontraŭ tio ĉi Böhm-Bawerk havas obĵeton. Nome, li montras al tiu cirkonstanco, ke valoro de bonaĵoj de «pli alta ordo» estas regata ne de tiu valoro de bonaĵoj de «pli malalta ordo», kiun ili havas ĉi-momente, sed de tiu valoro, kiun ili havos ĉe kreskinta kvanto da produktadrimedoj, enirintaj en la produktadan sferon218. Tamen, se ĝenerale la distanco inter la produktadrimedoj kaj konsumbonaĵoj estas tiom granda, ke eĉ la subtenantoj mem de la teorio de marĝena utileco dubas pri ĝusteco de la tezo pri dependo de valoro de produktivaj rimedoj de valoro de la produkto219, tiam en tiu ĉi kazo, ĉe ŝanĝo de kvanto de produktivaj rimedoj, ĵetitaj en la merkaton, estas tute evidente, ke trovi tian dependon, pri kiu parolas Böhm, ne eblas. Ĉi tie ni povas kontraŭstarigi al la asertoj de Böhm-Bawerk liajn proprajn tezojn, tute sufiĉajn por klarigi tiun ĉi demandon... «Se ni esploros, — skribas Böhm, — kian valoron... havas produktaj rimedoj, tiam ni trovos, ke tiu valoro estas determinata de marĝena utilo de marĝena produkto A. Tamen, en tre multaj kazoj ni ne pensas, ke necesas okupiĝi pri tiaspeca esplorado. En tre multaj kazoj ni jam anticipe scias valoron de produktivaj rimedoj, sen dedukti ĝin paŝon post paŝo el ĝia fonto...» En la piednoto al ĉi tiu loko ni trovas sekvan aldonon: «Precipe la ekzisto de la labordivido kaj interŝanĝado multe kontribuas al tio, ke ankaŭ valoro de interaj produktoj nemalofte (!) estiĝas memstare»220.

Bedaŭrinde, Böhm-Bawerk ne disvolvas sian penson kaj ne montras al ni, kial la labordivido kaj interŝanĝado havas tian decidan influon sur estiĝon de la «memstareco» de valoro de produktivaj bonaĵoj. En la realo la afero okazas jene: la moderna socio tute ne estas harmonie evoluinta tuto, kie produktado plane adaptiĝas al konsumado; la produktado kaj la konsumado nun estas deŝiritaj unu de la alia, ili estas du malsamaj polusoj de la ekonomia vivo; la deŝiriteco de la produktado disde la konsumado esprimiĝas, interalie, en tiaj ekonomiaj kataklismoj, kiel krizoj. La produktadaj agantoj mem tute ne dependigas la taksojn de siaj produktoj de «marĝena utileco» — tiel statas la afero, kiel ni vidis supre, eĉ kun konsumaj produktoj; la sama trajto eĉ pli klare manifestiĝas en la sfero de produktado de produktadrimedoj. Anarkie konstruita socio, ligo de kies unuopaj produktadaj partoj tute ne estas planita ligo, finkalkule reguligata de la socia konsumado, neeviteble kondukas al tiu stato de aferoj, kiun eblas kondiĉe karakterizi kiel «produktadon por produktado». Kaj tiu lasta cirkonstanco siavice formas la psiĥon de la agantoj de la kapitalisma produktado (kies analizo ĝuste konsistigas la taskon de Böhm-Bawerk) tute alimaniere, ol tiu supozas. Vere, ni komencu per taksoj de vendantoj de produktadrimedoj. Tio estas kapitalistoj, kies kapitaloj estas investitaj en tiujn produktadajn branĉojn, kiuj okupiĝas pri fabrikado de produktadrimedoj. Kio determinas takson de produktataj produktadrimedoj fare de posedanto de donita entrepreno? Certe, li taksas sian varon («produktivajn bonaĵojn») tute ne laŭ marĝena utileco de produkto, produktata helpe de ĉi tiu varo; li taksas sian varon depende de tiu prezo, kiun li povas ricevi por ĝi en la merkato, alivorte, li taksas ĝin, en la terminoj de Böhm, laŭ la subjektiva ŝanĝa valoro221. Ni supozu nun, ke la donita «produktanto» enkondukas novan teĥnikon kaj vastigas la produktadon: nun li kapablos ĵeti pli grandan mason da sia varo — produktadrimedoj — en la merkaton. En kiu direkto ŝanĝiĝos ĉe tio la takso de unuo de la varo? Ĝi, certe, malkreskos. Sed ĝi malkreskos en liaj okuloj ne tial, ke falos prezoj de produktoj, fabrikataj el lia varo, sed tial, ke li klopodos malaltigi tiujn prezojn, por per la pli malaltaj prezoj senkuraĝigi aĉetantojn de siaj konkurenculoj kaj tiel akiri pli grandan mason da profito.

Ni nun turnu nin al la alia flanko, aĉetantoj. En nia kazo, aĉetantoj estos kapitalistoj de tiu industria branĉo, kiu produktas konsumrimedojn helpe de la produktadrimedoj, aĉetataj disde la kapitalistoj de la unua branĉo (la produktado de produktadrimedoj). Ilia takso, certe, kalkulos kun la proponata prezo de la produkto; sed tiu ĉi supozata prezo de la produkto povas, en la ekstrema kazo, servi nur kiel supra limo; praktike la takso de la produktadrimedoj ĉiam estas pli malalta, kaj tiu grando, je kiu malgrandiĝas la takso de la produktadrimedoj fare de la aĉetantoj, en nia ekzemplo estas nenio alia, ol certa ĝustigo al la antaŭa prezo, kaŭzita de la apero en la merkato de pli granda kvanto da tiuj produktadrimedoj.

Tia estas la vera, sed ne elpensita psiĥologio de la agantoj de la varproduktado. En la realo valoro de produktadrimedoj estiĝas pli aŭ malpli memstare, kaj ŝanĝo de valoro de produktadrimedoj okazas kronologie pli frue, ol ŝanĝo de valoro de konsumproduktoj. La analizon do oni devas fari tiel, ke la deirpunkto punkto estu ĝuste la valorŝanĝoj en la sfero de produktado de produktadrimedoj.

Ĉi tie necesas noti unu tre gravan logikan eraron. Ni vidis supre, ke valoro de produktadrimedoj estas determinata, laŭ Böhm-Bawerk, de valoro de la produkto; «finkalkule», la decida faktoro estas marĝena utileco de marĝena produkto. Kio do determinas altecon de tiu ĉi marĝena utilo? Ni jam scias, ke alteco de marĝena utilo rilatas inverse al la taksata kvanto de produkto; ju pli multas unuoj de bonaĵoj de donita speco, des pli malalte falas takso de ĉiu unuo de la «stoko», kaj inverse. Nature, aperas demando pri tio, kio determinas, siavice, ĉi tiun kvanton. Kaj al tio nia profesoro respondas: «Maso da varoj destinitaj por vendo estas mem... determinata... precipe de alteco de produktadkostoj. Ju pli altas la produktadkostoj de donita varo..., des relative malpli altas nombro de ekzempleroj de tiu ĉi varo»222. Tiamaniere, rezultas jena «klarigo»: valoro de produktivaj bonaĵoj («produktadkostoj») estas determinata de valoro de la produkto; ĉi-lasta dependas de kvanto de la produkto; la kvanto de la produkto estas determinata de la produktadkostoj. Resume, la produktadkostoj estas determinitaj de la produktadkostoj, kaj ni denove vidas antaŭ ni unu el la «ŝajnaj klarigoj», je kiuj tiel riĉas la teorio de la aŭstra skolo. Böhm-Bawerk trafas en la saman eraran rondon, en kiu, laŭ lia tute justa aserto, ĝis nun troviĝas la malnova teorio de produktadkostoj223.

Konklude ni diru ankoraŭ kelkajn vortojn pri la ĝenerala formulo, kiun Böhm donas por la valoro de produktadrimedoj. Kiel ni scias, «valoro de unuo de produktadrimedoj estas determinata de marĝena utilo kaj valoro de la produkto, kiu havas la malplej grandan marĝenan utilon inter ĉiuj produktoj, por kies produktado kostokalkulo permesus uzi ĉi tiun unuon de produktadrimedoj». Se ni nun prenos kapitalisman produktadon, ni tuj vidos, ke la «kostokalkulo», pri kiu parolas Böhm-Bawerk, supozas jam antaŭe donita la kategorion de prezo224. Ĉi tio denove estas eraro, «imanenta» al la tuta aŭstra skolo kaj sekvanta, kiel ni detale pruvadis supre, el nekompreno de rolo de sociaj ligoj en formado de individua psiĥologio de la moderna «ekonomia homo».

6. Resumo

Ni povas resumi la analizon de la teorio pri subjektiva valoro per mallonga ekzameno de tiu teorio pri prezo, kiun proponas al ni la aŭstra skolo. Vere, la prezo ja estas traktata de Böhm-Bawerk kiel iu rezultanto de subjektivaj taksoj, kiuj kolizias en la procezo de interŝanĝado en la merkato. Por trovi tiun ĉi rezultanton, Böhm-Bawerk devas kalkuli kelkajn faktorojn, partoprenantajn ĝian formadon, kiuj rilatas ĉefe la enhavon, do nombran difinitecon, de subjektivaj taksoj de aĉetantoj kaj vendantoj, luktantaj en la merkato. Malkaŝante kontraŭdirecon kaj netaŭgecon de la asertoj de Böhm pri tiuj ĉi «faktoroj», ni koncize resumos tiujn kritikajn rimarkojn, kiuj estis detale disvolvitaj en la antaŭa prezento.

Sed anticipe ni devas iomete koncentri la atenton sur tiu bildo de la meĥanismo de la interŝanĝa procezo, kiun donas Böhm-Bawerk. Böhm-Bawerk rigardas la interŝanĝan procezon en ordo de kreskanta komplekseco de ĝiaj kondiĉoj; ĉi tie li havas 4 kazojn: unue, izolitan interŝanĝon; due, unuflankan rivalecon inter aĉetantoj; trie, unuflankan rivalecon inter vendantoj kaj, finfine, kvare, «reciprokan rivalecon», do tiun kazon, kiam estas kaj konkurenco inter vendantoj kaj konkurenco inter aĉetantoj.

Por la unua kazo (izolita interŝanĝo), rezultas tre simpla formulo, nome: «ĉe izolita interŝanĝo inter du personoj la prezo estiĝas en limoj inter la subjektiva takso de la varo fare de la aĉetanto, kiel maksimumo, kaj la takso de la varo fare de la vendanto, kiel minimumo»225.

Por la dua kazo (konkurenco inter nuraj aĉetantoj) Böhm-Bawerk donas jenan formulon: «Ĉe unuflanka rivaleco inter aĉetantoj la vendatan aĵon aĉetas la plej forta konkurenculo, tio estas tiu, kiu taksas la aĵon rilate al la varo proponita por interŝanĝo plej alte, kaj la prezo moviĝas inter la takso de la aĵo fare de la aĉetinta ĝin konkurenculo, kiel maksimumo, kaj la takso de ĝi fare de la plej forta el la ceteraj venkitaj konkurenculoj, kiel minimumo — kaj sian gravecon konservas ankaŭ la alia, duaranga preza minimumo, kiu estas la takso de la vendata aĵo fare de la vendanto mem»226.

Simila situacio ekzistas ankaŭ en la tria kazo, t. e. ĉe unuflanka rivaleco inter vendantoj: nome, ĉi tie la limoj, en kiuj fluktuos la prezo, estas determinataj de la plej malgranda takso fare de la plej forta (aŭ, kiel esprimas Böhm, havanta la «plej grandan interŝanĝan kapablon») vendanto kaj tiu takso, kiun havis la plej forta el la venkitaj konkurenculoj.

La plej interesa estas, certe, la kvara kazo, t. e. konkurenco kaj inter vendantoj, kaj inter aĉetantoj. Tiu ĉi kazo ludas rolon de tipa ekzemplo de interŝanĝaj transakcioj en ajna disvolvita interŝanĝa ekonomio. Por tiu ĉi kazo Böhm donas skemon, kie estas dek aĉetantoj, el kiuj ĉiu deziras aĉeti unu ĉevalon, kaj ok vendantoj, el kiuj ĉiu deziras vendi unu ĉevalon. La ciferoj indikas la nombran grandon de la respektiva grado.

Aĉetantoj: Vendantoj:
A1  taksas  ĉevalon  je 300  florenoj   B1  taksas  sian ĉevalon  je 100  florenoj 
A2  " " 280 "  B2  " " " 110
A3  " " 260 "  B3  " " " 150
A4  " " 240 "  B4  " " " 170
A5  " " 220 "  B5  " " " 200
A6  " " 210 "  B6  " " " 215
A7  " " 200 "  B7  " " " 250
A8  " " 180 "  B8  " " " 260
A9  " " 170 "  
A10  " " 150 "  

Ni supozu, ke la aĉetantoj komencas de prezo je 130 florenoj. Estas klare, ke ĉiuj 10 aĉetantoj povus aĉeti ĉevalojn kontraŭ tia prezo, dum ĉe la flanko de la vendantoj nur du (B1 kaj B2) povus konsenti pri tia transakcio. En tiaj kondiĉoj estas evidente, ke la interŝanĝo ne povas realiĝi, ĉar la vendantoj neeviteble konkurencos inter la aĉetantoj, kaj la prezo devos altiĝi; same, konkurenco inter la aĉetantoj ne permesus nur al du aĉetantoj fari interkonsenton kun 130 florenoj. Ĉe plua altiĝo de prezo, la nombro de konkurenculoj flanke de la aĉetantoj devas malkreski. Efektive, kun prezo je 150 fl. la aĉetanto A10 malaperas, ĉe prezo je 170 fl. malaperas A9, ktp. Sed aliflanke, ju pli reduktiĝas la nombro de aĉetantoj, des pli kreskas la nombro de vendantoj, kiuj, laŭ la vidpunkto de ekonomia kalkulo, povas partopreni en la interŝanĝa ago. Ĉe prezo je 150 fl. povas vendi ĉevalon B3; ĉe prezo je 170 fl. — B4, ktp. Ĉe prezo je 200 fl. la konkurenco inter la aĉetantoj ankoraŭ efikas. Tamen la stato de aferoj ŝanĝiĝas ĉe plia kresko. Ni supozu, ke la prezo altiĝas super 210 fl. Tiam oferto kaj postulo reciproke ekvilibriĝas. Super 220 la prezo ne povas leviĝi, ĉar tiam la aĉetanto A5 estus ekskludita, kaj la konkurenco inter la vendantoj devigus la prezon malaltiĝi; en nia konkreta kazo la prezo fakte ne povas leviĝi eĉ ĝis 215, ĉar tiam estus nur 5 aĉetantoj por 6 vendistoj. Tiamaniere, la prezo fiksiĝas en limoj inter 210 kaj 215 florenoj.

El tio sekvas: unue, ke «fari interŝanĝan transakcion, do aĉeti aŭ vendi, vere sukcesos ambaŭflanke la konkurenculoj, posedantaj la plej altan interŝanĝkapablon, nome tiuj el la aĉetantoj, kiuj taksas la varon plej alte (A1—A5), kaj tiuj el la vendantoj, kiuj taksas la varon plej malalte (B1—B5227.

Due. «En interŝanĝan transakcion fakte eniras ĉe unu kaj ĉe la alia flanko tiom da personoj, kiom da paroj rezultas, se meti duope tiujn, kiuj deziras aĉeti kaj vendi laŭ grado de ilia interŝanĝokapablo en descenda ordo, — paroj, el kiuj en ĉiu la aĉetanto taksas la varon rilate al la donita kontraŭ ĝi aĵo, pli alte ol la vendanto»228.

Trie. «Kaze de duflanka rivaleco, la limojn, en kiuj estiĝas la merkata prezo, determinas de supre — taksoj de la lasta el la aĉetantoj, fakte partoprenantaj interŝanĝan transakcion kaj de la plej potenca laŭ sia interŝanĝa kapablo el la vendantoj forigitaj de konkurenco el la merkato, kaj de sube — taksoj de la malplej forta laŭ interŝanĝa kapablo el la fakte farantaj interŝanĝan transakcion vendantoj kaj de la plej potenca laŭ interŝanĝa kapablo el la ne havantaj eblon partopreni interŝanĝan transakcion aĉetantoj»229. Se nomi la supre difinitajn parojn «marĝenaj paroj», tiam rezultas jena formulo de la leĝo de prezoj: «Alteco de merkata prezo estas limigata kaj determinata de alteco de subjektivaj taksoj de varo fare de du marĝenaj paroj»230.

Tia estas la meĥanismo de konkurenco, t. e. la procezo de formado de prezoj, prenita de ĝia formala flanko. Esence tio estas nenio alia ol disvolvita formulado de la delonge konata leĝo pri postulo kaj oferto. Tial nin multe pli interesas ne tiu ĉi formala flanko de la afero, sed ĝia enhavo mem, do kvanta konkreteco de la interŝanĝa procezo. Sed anticipe, ankoraŭ unu eta rimarko. Difinante «ĝeneralajn regulojn», kiuj gvidos agantojn de interŝanĝado, Böhm-Bawerk formulas tri tiajn «regulojn»: «unue, li (t. e. la partoprenanto de interŝanĝa transakcio. N. B.) eniros interŝanĝan transakcion entute nur en tiu okazo, kiam la interŝanĝo donas al li profiton; due, li preferos fari transakcion kun pli granda, ol kun malpli granda profito; trie, fine, li preferos fari interŝanĝan transakcion kun malpli granda profito, ol tute rezigni interŝanĝon»231. El tiuj tri «ĝeneralaj reguloj» la unua estas malĝusta. Nome, povas okazi, ke vendantoj eniras interŝanĝon, suferante malprofiton, kaj agas laŭ la «regulo»: pli malgranda malprofito estas pli bona, ol pli granda malprofito. Tio okazas, kiam kapitalistoj estas devigitaj de merkataj kondiĉoj vendi siajn varojn kontraŭ prezo pli malalta ol produktadkostoj. Böhm-Bawerk mem diras aliloke, ke nur «sentimentala stultulo» (sentimentaler Tor) rezignus ĉe tiaj kondiĉoj vendi siajn varojn. Ĉi tie la komenca takso de la vendanto, kun kiu li venas al la merkato, cedas antaŭ la spontanea forto de la merkata konjunkturo kaj devigas lin fari transakcion kun evidenta damaĝo al sia entrepreno.

Ni nun turnu nin al la faktoroj, kiuj determinas — kadre de la supre priskribita formala «leĝo de prezoj» — altecon de tiuj prezoj. Böhm-Bawerk nombras ses tiajn faktorojn: 1) kvanto da deziroj aŭ postuloj rilataj al la varo; 2) absoluta grando de objektiva valoro de la varo por aĉetantoj; 3) absoluta grando de subjektiva valoro de mono por aĉetantoj; 4) kvanto de la varo destinita al vendo; 5) absoluta grando de subjektiva valoro de la varo por vendantoj; 6) absoluta grando de subjektiva valoro de mono por vendantoj. Ni konsideru, kio siavice determinas laŭ Böhm-Bawerk ĉiun el tiuj faktoroj aparte.

1. Kvanto de deziroj, direktitaj al la varo. Pri tiu ĉi faktoro Böhm skribas: «Koncerne ĉi tiun faktoron malmulte eblas diri, kio ne estus memkomprenebla. Ĝin evidente influas, unuflanke — grandeco de la merkato, aliflanke — karaktero de la donita bezono... Tamen, kaj tio estas la sola teoria rimarko, kiun ni devos fari ĉi tie, — ne ĉiu, kiu deziras posedi la varon pro bezono pri ĝi, samtempe estas homo, kiu deziras aĉeti tiun ĉi varon... Sennombraj homoj, kiuj bezonas iujn materiajn bonaĵojn kaj deziras posedi ilin, tamen libervole (!) foriras de partopreno en la interŝanĝo, ĉar ilia takso de mono, ĉe supozata stato de prezoj en la merkato (nia kursivo. N. B.), tiom superas takson de la varoj, ke ili anticipe seniĝas je ekonomia eblo fari interŝanĝan transakcion»232. Tiel, «la kvanto de deziroj» estas difinita kiel kvanto de deziroj ĝenerale minus kvanto de memvolaj anticipaj foririntoj, kaj tiun lastan determinas la merkataj prezoj, kies difino devas esti donita, siavice, depende de la «kvanto de deziroj».

2. Takso de varoj fare de aĉetantoj. «Alteco de valoro, — skribas Böhm-Bawerk pri tiu ĉi punkto, — estas determinata ĝenerale de grandeco de marĝena utilo»233. Supre ni detale ekzamenis tiun ĉi tezon kaj trovis, ke aĉetantoj tute ne taksas varojn laŭ ties marĝena utilo. Kaj la propra korekto de Böhm-Bawerk — lia teorio de substitua valoro — estas nenio alia, ol teoria erara rondo.

3. Subjektiva valoro de mono por aĉetantoj. La rimarkoj de Böhm-Bawerk pri tiu ĉi demando resumiĝas al tio, ke, «ĝenerale parolante, en la okuloj de pli riĉaj homoj subjektiva valoro de monunuo estos malpli granda, en la okuloj de pli malriĉaj homoj — pli granda»234. Sed esence la teorio de mono konsistas en tio, ke subjektiva valoro de mono — kaj por vendantoj, kaj por aĉetantoj — estas ilia subjektiva ŝanĝa valoro, kiu denove dependas de kreiĝantaj en la merkato varaj prezoj. Tiel, ankaŭ tiu ĉi «faktoro de formado de prezoj» estas klarigata per prezoj.

4. Kvanto de la varo, destinita por vendo. Ĉi tie efikas, laŭ Böhm-Bawerk, jenaj kialoj: a) naturaj kondiĉoj (ekz. limigita kvanto de tero); b) sociaj kaj juraj rilatoj (ĉiuspecaj monopoloj); c) kaj «precipe» — alteco de produktadkostoj. Sed ĉi tiu alteco de produktadkostoj trovas, kiel ni vidis supre, nenian klarigon en la teorio de Böhm-Bawerk, ĉar, unuflanke, ĝi estas determinata de marĝena utileco de la produkto, kaj aliflanke, ĝi determinas tiun lastan.

5. Subjektiva valoro de la varo por vendantoj. Ĉi tie Böhm havas du formulojn: la unua estas — «rekta marĝena utilo kaj poste subjektiva uzvaloro, kiun havas unu ekzemplero en la okuloj de la vendanto, plej ofte estas ekstreme malalta»235. Ĉi tiu formulo, kiel ni detale montris supre, ne respondas al la realo, ĉar takso de vendataj varoj laŭ utileco tute forestas, t. e. matematike egalas al nulo. Aliflanke, estas klare, ke vendantoj taksas sian varon, kaj taksas ĝin tute ne «ekstreme malalte». Ĉi tie aperas la dua formulo de Böhm: «Alteco de merkata prezo, — skribas li aliloke, — kiun ĉiu produktanto povas akiri por sia produkto, determinas altecon de subjektiva (ŝanĝa) valoro, kiun li donas al la produkto»236. Sed ĉi tiu formulo estas teorie eĉ pli senbaza, ĉar la nocio mem de subjektiva ŝanĝvaloro estas kontraŭdira: estante la bazo por dedukti prezojn, ĝi supozas ĉi tiujn prezojn donitaj.

6. Subjektiva valoro de mono por vendantoj. «Al tiu ĉi faktoro, — diras Böhm-Bawerk, — aplikeblas ĝenerale ĉio, kion ni diris supre pri subjektiva valoro de mono por aĉetantoj. Nur ĉe vendantoj eĉ pli ofte ol ĉe aĉetantoj observeblas tiu fenomeno, ke valoro, kiun mono havas en iliaj okuloj, estas determinata ne tiom de ilia ĝenerala havaĵa situacio, kiom de iliaj specialaj bezonoj pri kontanta mono»237. Ĉi tie necesas do distingi inter du momentoj: unue, takson de mono depende de «ĝenerala havaĵa situacio»; ĝi konsistas, siavice, el du faktoroj: monsumo, kiun havas la monposedanto kaj varprezoj; due, takson de mono depende de «specialaj bezonoj», t. e. de merkata konjunkturo, kiu, denove, estas nenio alia ol certa stato de merkataj prezoj. Tiel, la specifa naturo de mono, kiel de ŝanĝvaloro, ne permesas klarigi la fenomenojn de mono el la vidpunkto de utileco, kaj la teorio de Böhm devas neeviteble turniĝadi en erara rondo.

«En la daŭro de la tuta procezo de formado de prezoj, — skribas Böhm-Bawerk, — ...estas neniu fazo, ekzistas neniu trajto, kiu ne redukteblus, kiel al sia kaŭzo, al alteco de subjektivaj taksoj de aĵo fare de partoprenantoj de interŝanĝo, kaj tial ni plene rajtas nomi merkatan prezon rezultanto de koliziantaj en la merkato subjektivaj taksoj de varo kaj de tiu aĵo, en kiu esprimiĝas ties prezo»238. Tamen, kiel ni vidis en la unua ĉapitro, tia vidpunkto estas principe neakceptebla: ĝi ignoras la bazan fakton de socia ligo inter individuoj, ligo, kiu estas donita anticipe kaj kiu formas individuan psiĥon, plenigante ĝin per socia enhavo. Tial ĉiam, kiam la teorio de Böhm prenas individuajn motivojn por dedukti el ili socian fenomenon, tiu ĉi socia elemento, en pli aŭ malpli kaŝita formo, estas enkondukita jam anticipe, kaj la tuta konstruo fariĝas erara rondo, senĉesa logika eraro, kiu nur ŝajne povas servi kiel klarigo, sed en la realo nur montras kompletan senfruktecon de la plej nova burĝa teorio. Vere, ĉe la analizo de la teorio pri prezo montriĝis, ke el la ses «faktoroj» de ĝia formado, neniu el ili ricevis kontentigan klarigon ĉe Böhm-Bawerk. La teorio pri valoro de Böhm-Bawerk montriĝis senforta por klarigi la fenomenon de prezo. Siaspeca fetiĉismo de la aŭstra skolo, kiu ligas al ties adeptoj individuismajn okulŝirmilojn kaj faras nevideblaj por ili dialektikan ligon de fenomenoj, tiujn sociajn fadenojn, kiuj etendiĝas de unu individuo al alia kaj kiuj solaj faras el la homo la «socian beston» — ĉi tiu fetiĉismo tuj mortigas ajnan eblon ekkoni la «strukturon de la moderna socio». Esplorado de tiu ĉi problemo plu restas al la skolo de Markso.








151. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 57.
152. Sl., 58. La kursivo estas nia.
153. Sl., p. 59. La kursivo estas nia. Rilate al la necesaj vivrimedoj estas klare, ke ilia takso laŭ ilia rekta marĝena utileco por unuopa mastrumaĵo estas absurda, ĉar «valoroj de la plej necesaj vivrimedoj... estas senfine grandaj». (G. Eckstein, Zur Methode der politischen Oekonomie. «Neue Zeit», XXVIII, B. I, S. 370).
154. Kp. R. Stolzmann, «Der Zweck in der Volkswirtschaft», S. 723.
155. Böhm-Bawerk. «Fundamentoj», p. 59. Aĉetantoj — diras Scharling — «bestimmen den Preis, den sie für die Ware geben wollen, nicht nach ihrer eigenen Schätzung ihres Nutzens, sondern nach dem mutmasslichen Preise, den zu geben man von den Konsumenten erwartet» [«determinas la prezon, kiun ili volas doni por la varo, ne laŭ sia propra takso de ĝia utileco, sed laŭ la supozata prezo, kiu atendeble estos donita de la konsumanto» (germ.)] (l. c., 20).
156. Pri alia teoriisto de marĝena utileco, Wieser, kiu ne analizas kondiĉojn de la interŝanĝa ekonomio, Böhm rimarkas: «...la tezo de Wieser (Wieser, Ursprung und Hauptgesetze des wirtschaftlichen Wertes, p. 128), diranta, ke la marĝena utilo ĉiam „devas aparteni al la sfero de utilo, ricevata de materiaj bonaĵoj de la sama speco“, estas akceptebla nur kun tiu klaŭzo, kiun faras ĉe tio la aŭtoro mem: li traktas la aferon en pura formo, lasante flanke la kondiĉojn de la interŝanĝa ekonomio» («Fundamentoj», 59, piednoto). Do, Wieser ne klarigas la interŝanĝon; Böhm komencas klarigi, sed tuj stumblas. Jen vere: «la nazo eltiriĝis, la vosto algluiĝis, la vosto eltiriĝis — la nazo algluiĝis». Kp. ankaŭ L. Walras, «Principe d'une théorie mathématique» etc., ch. III, Courbes de demande effective, p. 12, 13, 14. Esence la formuloj de Walras estas simplaj taŭtologioj (kp. p. 16 de la supre indikita verko).
157. Samloke, p. 177.
158. Samloke, 179. Kp. ankaŭ «Kapital und Kapitalzins» II, I, S. 397 u. ff.
159. Samloke.
160. Samloke, p. 180.
161. Samloke.
162. Samloke. 180, 181.
163. Scharling, l. c., S, 29; ankaŭ Lewin, «Arbeitslohn und soziale Entwickelung», apendico.
164. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 181. La nocion de subjektiva ŝanĝvaloro ni renkontos en la plua prezento, kie estos donita detala kritiko de tiu nocio.
165. Samloke. 181.
166. Samloke.
167. Böhm-Bawerk, «Kapital und Kapitalzins», B. II, I, S. 403. Fussnote. «Das Wesentliche für die Zirkelfrage ist stets, dass jene subjektiven Wertschätzungen welche sich auf die vermutete Bildung eines konkreten Marktpreises aufstützen, andere sind als diejenigen, auf welche sich die Bildung eben dieses Marktpreises selbst aufslützt, und umgekehrt. Der Anschein eines Zirkels hängt nur an dem dialektischen Gleichklang der beiderseits gebrauchten Worte „subjektive Wertschätzung“ wenn dabei nicht ins Klare gestellt und nicht beachtet wird, dass derselbe Name bederseits nicht ein und dasselbe Phänomen, sondern verschiedene konkrete Phänomene deckt, die nur unter denselben Gatlungsnamen fallen».
168. Samloke: «Ein parlamentarischer Klub hat „Klubzwang“: seine Mitglieder müssen im Parlament so abstimmen, wie es die Majorität der Klubversammlung beschlossen hat. Offenbar ist hier der Klubbeschluss ganz zutreffend aus der Abstimmung der einzelnen Mitglieder des Klubs, und die spätere Abstimmung der Mitglieder im Parlament ebenso zutreffend aus dem Klubbeschluss zu erklären, ohne dass im Mindesten ein Zirkel in der Erklärung vorläge».
169. La diferenco ĉi tie estas tio, ke Roscher vidis en la antaŭsocia homo proleton, dum Böhm en la proleto vidas antaŭsocian homon.
170. «Provoj de kritiko de tiu ĉi teorio (t. e. la teorio de marĝena utileco N. B.), — skribas s-ro Tugan-Baranovskij, — plej ofte estas tiel malfortaj, ke ili ne meritas seriozan refuton. La ĉefa obĵeto kontraŭ ĝi — la aserto, ke la kvanto da kontento, kiun ni ricevas de ekonomiaj objektoj, ne permesas kvantan komparon, — estis kontestita jam de Kantio...» (M. I. Tugan-Baranovskij, «Fundamentoj de politika ekonomio», dua eldono, SPb, 1911, p. 56). Ni tamen tute ne opinias tiun ĉi obĵeton la «ĉefa», male, ĝi povas esti konsiderata unu el la malplej sukcesaj. Estas kurioze, ke s-ro Tugan-Baranovskij tute silente preterpasas aliajn obĵetojn, almenaŭ de Stolzmann, kies ambaŭ librojn li konas.
171. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 60.
172. «Por ke esploro de la problemo de valoro estu kondukita ĝis la fino, necesas ekscii... kial iuj objektoj estas produktataj malmulte, kaj aliaj multe... Tamen la leganto vane serĉus ĉe la teoriistoj de la marĝena utileco klaran respondon...» (Tugan-Baranovskij, l. c., p. 46).
173. «Wir können schon feststellen, dass in den von Böhm-Bawerk gewählten Beispielen dasjenige Merkmal der Wirtschaft fehlt, welches für jede Wirtschaft notwendig ist, nämlich die Tätigkeit des wirtschaftenden Subjektes... Ein Vorrat von Gütern ist nicht nur für den Menschen, sondern auch für jedes lebende Wesen nur als Resultat einer gewissen Tätigkeit möglich» [«Ni jam povas vidi, ke en la ekzemploj elektitaj de Böhm-Bawerk mankas tiu eco de la ekonomio, necesa por ĉiu ekonomio, nome la agado de la ekonomiaj subjektoj... Stoko de bonaĵoj ne nur por homoj, sed ankaŭ por ĉiuj vivantaj estaĵoj eblas nur kiel rezulto de certa agado» (germ.)] (Alexander Schor, «Kritik der Grenznutzentheorie». Conrad's «Jahrbücher». Band 23, S. 248). Vd. ankaŭ R. Stolzmann, «Der Zweck in der Volkswirtschaft», S. 701: «Erst durch die Grösse oder durch die Kleinheit der gegebenen Vorräte, d. h. schliesslich der Produktivität, der originären Urfaktoren, Boden und Arbeit... ergibt sich der Umfang des möglichen Angebots, ergibt sich die Zahl, der von jedem Gute hervorzubringenden Exemplare, damit aber erst die effektive Ausdehnung des möglichen Konsums» [«Nur per grandeco aŭ malgrandeco de la donita stoko, t. e. fine per la produktiveco de la originaj prafaktoroj — grundo kaj laboro... — rezultas la amplekso de la ebla propono, rezultas la kvanto de ĉiu estigenda produkto, sed nur per tio la efektiva etendiĝo de la ebla konsumo» (germ.)].
174. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 49.
175. Laŭ la prava rimarko de s-ro Ĵeleznov, la aŭstroj «forgesas, ke en sia ekonomia agado homoj strebas superi malabundecon de donacoj de la ĉirkaŭanta naturo per apliko de specialaj penoj, danke al kiuj la limoj de homa dependeco de la materia mondo fariĝas pli elastaj kaj senĉese plivastiĝas» (Ĵeleznov, «Skizoj de politika ekonomio», M. 1912, p. 380).
176. «...relativa rareco faras ĝin (t. e. varon. N. B.) el la subjektiva flanko subjekto de pritakso, dum objektive — el la vidpunkto de la socio — ĝia rareco estas funkcio de labor-elspezo kaj en grandeco de tiu lasta trovas sian objektivan mezurilon». R. Hilferding, «Böhm-Bawerks Marx Kritik». S. 13.
177. K. Markso, «La mizero de la filozofio», tr. de V. Lutermano. MAS, 2009, p. 78.
178. En alia parto de sia libro Böhm agnoskas gravecon de ĉi tiu momento, kiu nur pruvas lian malkonsekvencecon, ĉar ĉe li produktadkostoj dependas de la marĝena utilo. Rezultas erara rondo. Tamen, pri tio ni parolos sube, en alia rilato. Ĉe Carver la vidpunkto tute ne limiĝas al traktado de meteoritoj, falintaj de la ĉielo. Li analizas antaŭ ĉio reprodukteblajn bonaĵojn. Kp. Carver, l. c., p. 27–31.
179. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 61.
180. Estas kurioze noti ĉi tie jenan cirkonstancon. Pli frue (ĉe deziro eliri el la kontraŭdiroj de la teorio pri substitua utilo) Böhm insistis, ke la prezo ne povas esti la gvida principo, ĉar tiu prezo, kontraŭ kiu aĉetas donita persono, estas formata en la merkato jam kun aktiva partopreno de tiu persono. Nun Böhm tute forgesas pri tio.
181. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 78.
182. Sl. La kursivo estas de la aŭtoro.
183. Vd. Gustav Eckstein, «Zur Methode der politischen Oekonomie». Neue Zeit, XXVIII, Bd. I, S. 371.
184. Rilate de la «rekta» kaj «nerekta» kontentigo de bezonoj necesas noti, ke Böhm deflankiĝas ĉi tie de la terminologio de K. Menger: «Der Wert in dem ersten (t. e. en la natura ekonomio. N. B.) und der Wert in dem zweiten Falle (subjektiva interŝanĝa takso. N. B.) sind... lediglich zwei verschiedene Formen derselben Erscheinung des wirtschaftlichen Lebens... Was aber der Erscheinung des Wertes in jedem der beiden Fälle einen besonderen Charakter verleiht, das ist der Umstand, dass die Güter für die wirtschaftenden Subjekte, welche über dieselben verfügen, in dem ersten Falle mit Rücksicht auf ihre direkte, im zweiten Falle mit Rücksicht auf ihre indirekte Verwendung jene Bedeutung erlangen, welche wir den Güterwert nennen... So nennen wir den Wert in dem ersten Falle — Gebrauchswert, im letzteren aber Tauschwert». [«La valoro en la unua kazo (t. e. en la natura ekonomio. N. B.) kaj la valoro en la dua kazo (subjektiva interŝanĝa takso. N. B.) estas... du malsamaj formoj de la sama fenomeno de ekonomia vivo... Sed kio donas al la aspekto de valoro en ĉiu el la du kazoj specialan karakteron, tio estas la fakto, ke la bonaĵoj por la ekonomiaj subjektoj, kiuj disponas pri ili, en la unua kazo rilate al ilia rekta, en la dua kazo rilate al ilia nerekta uzo ricevas la signifon, kiun ni nomas valoro de bonaĵoj... Tiel ni nomas la valoron en la unua kazo — uzvaloro, tamen en la lasta — ŝanĝvaloro». (germ.)] K. Menger, «Grundsätze der Volkswirtschaftslehre», Wien, 1871, S. 214, 215.
185. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 80.
186. Samloke.
187. «Recht besehen, — diras W. Scharling, — scheint dann (ĉe malrektaj taksoj. N. B.) auch durch diesen „subjektiven Tauschwert“ gerade die subjektive Schätzung der Beschaffenheit des Gutes das mehr Untergeordnete zu sein» [«Sub ĝusta rigardo tiam (ĉe malrektaj taksoj. N. B.) pro tiu „subjektiva ŝanĝvaloro“ ĝuste la subjektiva takso de kvalito de la bonaĵo montriĝas pli duagrada» (germ.)] (Prof. W. Scharling, l. c., S. 29).
188. «Das vielseitigste Gut ist indess das Geld... An keinem anderen Gute kann man eine so deutliche Vorstellung von der Idee des Grenznutzens gewinnen...» (Fr. Wieser, «Der natürliche Wert», Wien, 1889, S. 13).
189. Estas kurioze, ke en granda, speciale dediĉita al mono, artikolo (vd. «Geld» en «Handwörterbuch der Staatswissenschaften», B. 4) K. Menger donas preskaŭ nenian teorian analizon de mono.
190. «Der Gebrauchswert der Geldware verdoppelt sich. Neben ihrem besonderen Gebrauchswert als Ware, wie Gold zum Beispiel zum Ausstopfen hohler Zähne, Rohmaterial von Luxusartikeln u. s. w. dient, erhält sie einen formalen Gebrauchswert, der aus ihren spezifischen gesellschaftlichen Funktionen entspringt». (K. Marx, «Das Kapital», B. I. Volksausgabe, S. 52) [«La uzvaloro de la monvaro duobliĝas. Apud sia aparta uzvaloro kiel varo, kiel oro ĝi servas ekz-e por plenigo de kavaj dentoj, krudmaterialo por luksaj artikloj ktp, ĝi ricevas formalan uzvaloron, kiu fontas el siaj specifaj sociaj funkcioj». (K. Markso, «La kapitalo», vol. I. MAS, p. 107)]
191. «Der objektive Tauschwert des Geldes resultiert also aus seinem subjektiven Gebrauchswert, dieser besteht in seinem subjektiven Tauschwert, welcher wieder abhängig ist von seinem objektiven Tauschwert. Das Schlussergebnis hat also eine ähnliche Stringenz und einen ähnlichen Wert wie der bekannte Lehrsatz, dass die Armut von der pauvreté komme». [«La objektiva ŝanĝvaloro de mono do rezultas el ĝia subjektiva uzvaloro; tiu ĉi konsistas en ĝia subjektiva ŝanĝvaloro, kiu siavice dependas de ĝia objektiva ŝanĝvaloro. La fina rezulto do havas similan rigorecon kaj valoron, kiel la konata teoremo, ke malriĉeco devenas de pauvreté [malriĉeco (fr.)(germ.)] G. Eckstein, «Die vierfache Wurzel des Satzes vom unzureichenden Grunde der Grenznutzentheorie. Eine Robinsonade». «Neue Zeit», 22, II, S. 812). En rusa literaturo oni same indikis tion, vd., ekz., L. Manujlov, «La nocio de valoro laŭ la instruo de la ekonomikistoj de la klasika skolo», p. 26.
192. Unu el la plej novaj subtenantoj de la aŭstra skolo, specialisto pri la teorio de mono Ludwig v. Mises en sia libro «Theorie des Geldes und der Umlaufsmittel» (ni citas laŭ recenzo de Hilferding en «Neue Zeit», 30 Jahrg., B. 2, S. 10, 25 u. ff.) agnoskas nekontentigecon de la teorio pri mono, donita de la aŭstroj. Jen kion li skribas pri tio ĉi: «Eine Betrachtung des subjektiven Geldwerten ist ohne Eingehen auf seinen objektiven Tauschwert unmöglich; im Gedensatz zu den Waren ist beim Gelde das Vorhandensein eines objektiven Tauschwertes, einer Kaufkraft, imerlässliche Voraussetzung des Gebrauchs. Der subjektive Geldwert führt immer auf den subjektiven Wert der für das Geld im Austausch erhältlichen anderen wirtschaftlichen Güter zurück; er ist ein abgeleiteter Begriff. Wer die Bedeutung, die eine bestimmte Summe geldes mit Rücksicht darauf, dass er eine Bedürfnissbefriedigung von ihr abhängig weiss, abschätzen will, kann dies schlechterdings nicht anders tun als unter Zuhilfenahme eines objektiven Tauschwertes des Geldes. Jeder Schätzung des Geldes liegt so eine bestimmte Ansicht von seiner Kaufkraft zugrunde» [«Ne eblas konsideri la subjektivan monan valoron sen eniri ĝian objektivan ŝanĝvaloron; kontraste al varoj, ekzisto de objektiva ŝanĝvaloro, aĉetpovo, estas nemalhavebla antaŭkondiĉo por uzo de mono. La subjektiva valoro de mono ĉiam kondukas reen al la subjektiva valoro de la aliaj ekonomiaj bonaĵoj haveblaj kontraŭ mono; ĝi estas derivita nocio. Ĉiu, kiu volas taksi gravecon de certa monsumo rilate al tio, ke li scias, ke la kontentigo de bezonoj dependas de ĝi, povas fari tion neniel krom kun la helpo de objektiva ŝanĝvaloro de mono. Ĉiu takso de mono baziĝas sur certa opinio pri ties aĉetpovo» (germ.)] (S. 25). Mises mem strebas superi la eraran rondon historie, analogie al tio, kiel tion faras Böhm-Bawerk en la sekcio pri la substitua valoro kaj, kompreneble, kun la sama sukceso. Vd. pri tio ĉe Hilferding, l. c., p. 1025 kaj 1026.
193. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 84.
194. Samloke, 84–85.
195. Samloke, 85.
196. Samloke.
197. «Sie wollen erfahren, welchen Anteil des gemeinsamen Productes, physikalisch genommen, jeder Faktor hervorgebracht hat, oder von welchem Teile der Wirkung jeder die physische Ursache sei. Das aber ist nicht zu erfahren» (Wieser, «Der nat. Wert», S. 72). Struve. l. c., vol. II, Moskvo, 1916.
198. Vd. «Fundamentoj», p. 91; «Kapital u Kapitalzins», B. II, Teil I, S. 285; Fussnote: «der physikalische Anteil wäre meistens schlechterdings nicht zu berechnen... ist aber auch ganz gleichgültig. Dagegen lässt sich meistens ganz gut feststellen, welchen Betrag vom Nutzen oder vom Werte man hätte entbehren müssen, wenn man einen bestimmten einzelnen Faktor nicht besessen hätte — und diese durch den Besitz oder das Dasein eines Faktors bedingte Quote nenne ich den wirtschaftlichen Anteil desselben am Gesamtprodukt» [«la fizika parto plejparte simple ne estus kalkulebla... sed ankaŭ estas tute senrilata. Aliflanke estas kutime sufiĉe facile determini, kian utilon aŭ valoron oni povus fari se oni ne posedus certan unuopan faktoron — kaj mi nomas ĉi tiun kvoton, determinitan de la posedo aŭ ekzisto de faktoro, ties ekonomia parto en la tuta produkto» (germ.)].
199. «Fundamentoj», p. 86.
200. Samloke, 89.
201. «Wenn man nach der wirtschaftlichen Praxis urteilen darf, so gibt es eine Regel der Aufteilung. Niemand bleibt praktisch dabei stehen, dass der Ertrag allen erzeugenden Faktoren zusammen zu danken sei. Jedermann versteht und handhabt, wenn auch mehr oder minder vollkommen, die Kunst der Ertragsaufteilung. Ein guter Geschäftsmann muss wissen und weiss, was ihm ein guter Arbeiter erbringe, wie sich eine Maschine rentire, wie viel er sich auf den Rohstoff zu rechnen habe, welchen Ertrag das, und welchen jenes Grundstück liefere. Wüsste er das nicht, vermöchte er nur im Ganzen, in Bausch und Bogen, Einsatz und Erfolg der Produktion zu vergleichen, so hätte er ganz und gar keine Auskunft, falls der Erfolg hinter dem Einsatz zurückbleibe». [«Se juĝi laŭ ekonomia praktiko, ekzistas regulo pri divido. Neniu praktike haltas pro tio, ke la profito aperas danke al ĉiuj produktadaj faktoroj kune. Ĉiu komprenas kaj uzas, pli aŭ malpli perfekte, la arton dividi la enspezojn. Bona komercisto devas scii kaj scias, kion povas fari por li bona laboristo, kiom profita estas maŝino, kiom li povas kalkuli je la krudaĵo, kian profiton donos tiu kaj alia terposedaĵo. Se li ne scius tion, se li povus nur ĝenerale kompari elspezojn kaj rezultojn de la produktado, li tute ne havus informojn, ĉu la elspezoj donos la rezulton». (germ.)] (Wieser, «Der nat. Wert», S. 70–71).
202. Ni faras rezervon, ke tio estas ĝusta nur tiom, kiom ni priskribas individuan psiĥologion de varproduktanto. La demando staras tute alie, se ni prenas la socian vidpunkton. Tiam la tuta «ekonomia imputo» povas koncerni nur socian laboron. Ĉi tiuj du vidpunktoj estis klare distingataj de Markso (kp., ekz., la kalkulojn de profito por la tuta kapitalo, kaj ne por ĝia varia parto). Ŝajnas al ni, ke I. H. (Parvus), en sia sprita kritiko pri la teorio de profito de Böhm preteratentas tiun ĉi distingon. Vd. lian: «Oekonomische Taschenspielerei», Neue Zeit, Jahrg. X.
203. «...allein in der Verkehrswirtschaft gibt es nicht, was einem solchen sozialen Grenznutzen entspräche» [«...nur en la transporta industrio ne ekzistas tia afero, kiel marĝena socia utilo» (germ.)]. (J. Schumpeter, «Bemerkungen über das Zurechnungreproblem». Zeitschrift für Volkswirtschaft, Sozialpolitik und Verwaltung», Band 18 (1909), S. 102).
204. Böhm-Bawerk. «Fundamentoj», p. 90.
205. Samloke.
206. La malkonsento inter Wieser kaj Böhm-Bawerk pri la demando pri «imputo» baziĝas ĉefe sur tiu diferenco, kiu disigas ambaŭ teoriistojn laŭ ilia opinio pri valoro de sumo de bonaĵoj, kaj kiun ni menciis supre en la respektiva loko. Pri tio vidu Böhm-Bawerk, «Kapital und Kapitalzins», B. II, Teil II. Exkurs VII. Similan kritikon de Wieser, lige kun la kritiko de la nocio «Gesamtwert» [«suma valoro» (germ.)], donas ankaŭ J. Schumpeter en la jam citita de ni «Bemerkungen über das Zurechnungsproblem» («Zeitschrift für Volkswirtschaft, Socialpolitik und Verwaltung», Band 18).
207. «...Ihr Wert ist gleich dem „erwarteten Werte des erwarteten Ertrages“ an Genussgütern. Und darin nun liegt der wahre Grundgedanke des neueren Systems der Oekonomie im Gegensatz zu dem der Klassiker. Er liegt darin, dass wir, vom Werte der Genussgüter ausgehend, die Theorie der Preisbildung darauf basieren und uns den Wert der Produktivgüter, den wir bei diesem Vorgehen ja auch brauchen, dadurch verschaffen, dass wir ihn aus dem der Genussgüter ableiten» J. Schumpeter, «Bemerkungen...» S. 83.
208. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», pp. 95–96.
209. Sl., p. 96.
210. Sl., p. 97.
211. Sl., p. 103.
212. «Produktionsverwandte Güter» — tiel nomas Böhm-Bawerk bonaĵojn, kiuj estas produktataj per samaj produktadrimedoj.
213. Sl., 106–107.
214. Ni parolos ĉi tie pri reprodukteblaj «bonaĵoj». La teorio pri nereprodukteblaj bonaĵoj (pri iliaj prezoj, sed ne valoroj, se ni restos ĉe la terminologio de Markso) postulus specialan ellaboron. Laŭ nia opinio, gravas ĝuste la teorio pri valoro de libere reprodukteblaj bonaĵoj, ĉar ĉi tie kuŝas la linio de la tuta socia evoluo, kaj malkaŝi la leĝojn de ĉi-lasta ĝuste estas la ĉefa tasko de politika ekonomio. Modelo de la teorio pri prezo de nereprodukteblaj bonaĵoj estas la teorio de Markso pri rento lige kun la demando pri prezo de tero.
215. Ni citu tiun interesan fragmenton plene: «Ich habe indes oben absicht ich von „Ursachen“ gesprochen, „die auf Seite dev Produktivgüter einsetzen“, und nicht von „Ursachen, die auf Seite des Wertes der Produktivgüter einsetzen“. Denn mir scheint, dass, wenn auch der kausale Anstoss von Umständen ausgegangen ist, die sich auf Seite der Produktivgüter zutrugen, die weitere kausale Verkettung eine solche ist, dass der Wert der Produktivgüter in derselben nicht vorsondern hinter dem Werte der Produkte steht. Die grössere Häufigkeit eines Produktivmittels ist (indirekt) Ursache des geringeren Wertes des Produktes; aber de ebenfalls indirekt hieraus entspringende geringere Wert des Produktivmittels ist trotzdem nicht Ursache, sondern Folge des geringeren Wertes der Produkte. Die Verkettung ist nämlich die folgende: Die vergrösserte Menge von (Kupfererzen und) Kupfer führt zu einer grösseren Menge von Kupferprodukten, diese bewirkt ein stärkere Sättigung der nach Produkten dieser Art bestehenden Bedürfnisse; dadurch rückt ein minder wichtiges Bedürfniss in die Stelle des „abhängigen Bedürfnisses“, dadurch wird der Grenznutzen und Wert der Kupferprodukte, und weiterhin endlich der durch ihn vermittelte Grenznutzen und Wert des Produktivgutes Kupfer herabgedrückt» [«Supre mi tamen intence parolis pri „kaŭzoj“, kiuj „aperas ĉe la flanko de la produktivaj bonaĵoj“, kaj ne pri „kaŭzoj, kiuj aperas flanke de la valoro de produktivaj bonaĵoj“. Ĉar ŝajnas al mi, ke, eĉ se la kaŭza impeto baziĝis sur cirkonstancoj ekestintaj flanke de la produktivaj bonaĵoj, la plua kaŭza ligo estas tia, ke la valoro de la produktivaj bonaĵoj per si mem ne staras malantaŭ la valoro de la produktoj. La pli granda ofteco de produktiva rimedo estas (nerekte) la kaŭzo de la pli malalta valoro de la produkto; sed la pli malalta valoro de la produktivaj rimedoj, kiu ankaŭ devenas nerekte de tio, tamen estas ne la kaŭzo, sed la konsekvenco de la pli malalta valoro de la produktoj. La interligo estas jena: la kreskinta kvanto de (kupra erco kaj) kupro kondukas al pli granda kvanto de kupraj produktoj; sekve de tio, malpli grava bezono anstataŭas la „dependan bezonon“, tiel malaltigas la marĝenan utilecon kaj valoron de kupraj produktoj, kaj fine la marĝenan utilecon kaj valoron de la produktiva bonaĵo, kiun ĝi peras» (germ.)]. (Böhm-Bawerk, «Kapital u. Kapitalzins», II, Teil II, Exkurs VIII, S. 257)
216. Por esti preciza, tio estas ne kaŭzo, sed kondiĉo. Nekompreno de tio estigas saman konfuzon, kiun en la kampo de sociologio estigas la teorio de interagado. Kp., ekz., ĉe Dietzel: «Diese Alternative (t. ., kio estas la kaŭzo: ĉu la valoro de la produktadkostoj aŭ la valoro de la produkto. N. B.) aber besteht nicht, sondern Wert der Produktivgüter und Wert der Genussgüter bedingen sich wechselseitig. Kein Produktivgut hat wirtschaftlichen Wert, dessen Produkte (Genussgüter) wertlose — nutzlose und in Ueberfülle vorhandene Objekte... waren. So erscheint der Wert des Produktes als Ursache des Wertes, des Produktivguts. Kein Produkt (Genussgut) hat wirtschaftlichen Wert, dessen Produktivgut (oder dessen Produktivgüter) wertlose — nutzlose und in Ueberfülle vorhandene Objekte... wären. So erscheint der Wert des Produktivsguts als Ursache des Werts des Produkts». [«Tiu alternativo (t. ., kio estas la kaŭzo: ĉu la valoro de la produktadkostoj aŭ la valoro de la produkto. N. B.) tamen ne ekzistas, sed valoro de produktivaj bonaĵoj kaj valoro de konsumbonaĵoj estas reciproke dependaj. Ekonomian valoron havas neniu produktiva bonaĵo, kies produktoj (konsumbonaĵoj) estis senvaloraj — senutilaj kaj superfluaj... Tiel la valoro de la produkto aperas kiel kaŭzo de la valoro de la produktiva bonaĵo. Ekonomian valoron havas neniu produkto (konsumbonaĵo), kies produktiva bonaĵo (aŭ produktivaj bonaĵoj) estas senvaloraj — senutilaj kaj superfluaj objektoj... Tiel la valoro de la produktiva bonaĵo aperas kiel kaŭzo de la valoro de la produkto». (germ.)] (Heinrich Ditzel, «Zur klassischen Wert- und Preistheorie». — Conrad's Jahrbücher, 3 Folge. I Band, S. 694).
217. «Böhm-Bawerk... meint, nicht der Wert, sondern die Häufigkeit des Produktivmittels setze in solchen Fallen („indirekt“) den Wert des Produktes herab. Das ist sehr fein gedacht. Aber es ist jedenfalls nicht wahrer als der Satz: Nicht der Wert des Produktes, sondern das Bedürfniss nach dem Produkt wirkt auf den Wert der Produktivmittel zurück. Gewiss ist der Gegensatz: nicht der Wert, sondern die Häufigkeit, nicht zwingend. Die Häufigkeit der Produktivgüter wirkt nur dann auf den voraussichtlichen Wert des Produktes, und zwar auf dessen voraussichtliche Menge, wenn sie zuvor auf den Wert des Produktivmittels gewirkt hat oder doch diese Wirkung vorauszusehen ist. Sie wirkt nicht, wenn diese Wirkung auf den Wert des Produktivmittels durch ein Kartell oder durch eine gesteigerte Nachfrage in einem anderen Zweige der Verwendung des Produktivmittels ausgeschaltet ist». [«Böhm-Bawerk... opinias, ke ne la valoro, sed ofteco de la produktadrimedoj malaltigas en tiaj kazoj („nerekte“) la valoron de la produkto. Tio estas tre bone pripensita. Sed ĉiuokaze ĝi ne estas pli vera ol la frazo: ne la valoro de la produkto, sed la bezono de la produkto efikas sur la valoron de la produktadrimedoj. Estas certa la malo: ne la valoro, tamen ne nepre la ofteco. La ofteco de produktadrimedoj efikas sur la probablan valoron de la produkto, kaj pli speciale sur ĝian probablan kvanton, nur se ĝi antaŭe efikis sur la valoron de la produktadrimedoj aŭ se oni povas antaŭvidi ĉi tiun efikon. Tio ne funkcias se ĉi tiu efiko al la valoro de la produktadrimedo estas forigita de kartelo aŭ de kreskinta postulo en alia uzosfero de la produktadrimedo». (germ.)] (Dr. Karl Adler, «Kapitalzins und Preisbewegung». Verl. von Dunker u. Humblot. München u. Leipzig 1913, S. 13–14 (Fussnote).
218. Kp. Exkurs VIII (Wert und Kosten), S. 258. Fussnote.
219. Scharling, «Grenznutzentheorie und Grenzwertlehre». Conrad's Jahrbücher, II F. Bd. 27, S. 25: «Die ganze Kette wird zu lang, als dass man diese Berechnung durchführen könnte» [«La tuta ĉeno iĝas tro longa por ke oni povu plenumi tiun ĉi kalkulon» (germ.)].
220. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», pp. 103–104; piednoto sur p. 106. La kursivo estas nia.
221. «Alteco de merkata prezo, kiun povas ricevi ĉiu fabrikanto kontraŭ sia produkto, determinas altecon de subjektiva ŝanĝvaloro, kiun li atribuas al la produkto...» (Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 208).
222. «Fundamentoj», pp. 183–184.
223. Kp. kun tio N. Ŝapoŝnikov, «Teorio pri valoro kaj distribuado», pp. 37, 38. Samloke estas referenco al Stolzmann kaj Manujlov.
224. Kp. G. Eckstein en «Neue Zeit», XXVIII, Bd. I, S. 371. Böhm mem skribas: «Lignokomercisto, kiu volas aĉeti lignon por nitoj por bareloj, tre rapide sukcesos trovi valoron, kiun la ligno havas por li: li kalkulos, kiom multaj nitoj povas esti faritaj el ĝi, kaj kiom valoras nitoj... nuntempe en la merkato tio estas jam sciata de li; pri la cetero li ne bezonas zorgi» (Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», pp. 97–98). La lignokomercisto, certe, «sukcesos» kaj «ne bezonas zorgi». Sed pri Böhm tion tute ne eblas diri.
225. «Fundamentoj», p. 145.
226. Sl., 146–147.
227. «Fundamentoj», p. 154.
228. Sl., pp. 155–156. Sub «interŝanĝa kapablo» (Tauschfähigkeit) Böhm-Bawerk komprenas rilaton inter taksoj de la ricevata kaj donata aĵo. «Tiel, ĝenerale parolante, la plej altan interŝanĝan kapablon posedas tiu el la partoprenantoj, kiu taksas sian propran aĵon malplej alte rilate al aliaj interŝanĝataj aĵoj, aŭ, kio estas la sama afero, — kiu taksas la necesan aĵon plej alte rilate al la proponata kontraŭ ĝi propra aĵo» («Fundamentoj», 143).
229. Sl., 156.
230. Sl., 157.
231. Samloke, 140.
232. Samloke, 176.
233. Samloke, 176.
234. Sl., 183.
235. Sl., 184–185.
236. Sl., 208.
237. Sl., 185.
238. Sl., 159.