Konkludo

Se ni rigardos la tutan teorian «sistemon» de Böhm-Bawerk kiel tuton kaj poste penos trovi proporcion de partoj de tiu sistemo, ni vidos, ke la teorio pri valoro estas la bazo de la teorio pri profito; la teorio pri valoro do ludas servan rolon. Kaj tiel estas ne nur ĉe sola Böhm-Bawerk. La teorio de «imputo» de Wieser servas ĉe tiu lasta por trovi partojn de la kapitalo, laboro kaj tero, el kio per anstataŭigo de nocioj estas deduktataj partoj de la kapitalistoj, laboristoj kaj terposedantoj, kiel «naturaj» grandoj, nedependaj de la socia subpremo de la proletaro. La samon ni vidas ankaŭ ĉe Clark, la plej granda reprezentanto de la usona skolo. Ĉie ni renkontas la saman motivon: la teorio pri valoro estas teoria aliro al pravigo de la nuna sociordo, kaj en tio estas la «socia valoro» de la teorio de marĝena utileco por tiuj klasoj, kiuj estas interesitaj pri konservado de tiu ĉi sociordo. Kaj ju malpli logike bazita estas tiu teorio, des pli forte oni alkroĉiĝas al ĝi psiĥologie, ĉar oni ne deziras eliri ekster tiun malvastan horizonton, kies limojn starigis la statiko de kapitalismo. Male, por marksismo estas karakteriza, antaŭ ĉio, vasta pensado, kiu kuŝas en la bazo de ĉiuj konstruoj, dinamika vidpunkto, kiu traktas kapitalismon kiel unu el la fazoj de socia disvolviĝo. Por marksisma politika ekonomio eĉ la leĝo de valoro servas kiel kogna ilo por malkovri la moviĝleĝojn de la tuta kapitalisma meĥanismo. Tiu cirkonstanco, ke la kategorio de prezo, por kies klarigo antaŭ ĉio necesas teorio pri valoro, estas universala kategorio de la vara mondo, tute ne transformas politikan ekonomion en «ĥrematistikon»: male, analizo de la interŝanĝado ĉiam elkondukas — se la demando estas ĝuste starigita — ekster la limojn de la interŝanĝado. El la vidpunkto de marksismo, la interŝanĝado mem estas unu el la historie pasemaj formoj de produkta distribuado. Kaj ĉar ajna formo de distribuado okupas certan lokon en la procezo de reproduktado de respektivaj al ĝi produktadaj rilatoj, estas tute klare, ke nur kun limigita vidpunkto, kiu estas karakteriza por ĉiuj fluoj de burĝa teoria pensado, oni povas halti sur la merkataj proporcioj aŭ preni kiel bazon la disponeblan stokon de «bonaĵoj». Nek tiuj, kiuj limigas sin per analizo de moviĝantaj sur la merkato «richesses vénales» [«vendaj riĉaĵoj» (fr.)], nek tiuj, kiuj koncentras sian atenton sur rilato inter konsumata, antaŭe donita, aĵo, «bonaĵo», kaj mastrumanta individuo, povas kompreni la funkcian rolon de la interŝanĝado kiel necesa leĝa fenomeno, imanenta al la socio de varproduktantoj. Sed dume estas tute klare, kia devas esti la ĝusta formulado de la demando.

«En plenumado de ĉiuj interŝanĝaj agoj, eblaj en tiu ĉi (produktanta varojn. N. B.) socio, devas trovi por si esprimon tio, kio en komunisma, konscie reguligata socio estas konscie determinata de la centra organo de la socio: kio kaj en kia kvanto devas esti produktita, kie kaj kiu devas produkti. Unuvorte, la interŝanĝado devas sciigi al la varproduktantoj la samon, kion al membroj de socialisma socio sciigas ties organoj, kiuj konscie reguligas produktadon, determinas laborordon, ktp. La tasko de teoria ekonomiko estas trovi la leĝon de interŝanĝado, difinata tiamaniere. El tiu ĉi leĝo devas sekvi reguligado de produktado en socio de varproduktantoj tute same, kiel el leĝoj, ordonoj kaj instrukcioj de socialisma administrado sekvas nerompebla iro de socialisma ekonomio. La sola diferenco estas en tio, ke tiu leĝo ne rekte konscie preskribas al homoj tiun aŭ alian konduton en produktado, sed efikas kun „socia natura neceso“, kiel la leĝoj de la naturo»326.

Alivorte: al ni estas donita, kiel esplorobjekto, anarkie konstruita socio de varproduktantoj, kreskanta kaj disvolviĝanta, do al ni estas donita certa sensubjekta sistemo en kondiĉoj de dinamika ekvilibro. La demando estas, kiel eblas en tiaj kondiĉoj tiu ĉi ekvilibro? La respondon donas la teorio de labora valoro.

Disvolviĝo de homa socio eblas nur ĉe kresko de ĝiaj produktivaj fortoj, do de produktiveco de socia laboro327. En vara ekonomio tiu ĉi baza fakto devas trovi — kaj trovas — sian esprimon ankaŭ «sur la surfaco de fenomenoj», t. e. en la vara merkato. La empiria fakto, kuŝanta en la fundamento de la «labora teorio», estas tiu fakto, ke ĉe kresko de produktiveco de laboro falas prezoj. Aliflanke ĝuste la fluktuoj de prezoj kaŭzas en la vara ekonomio redistribuon de produktivaj fortoj. Tiamaniere, fenomenoj de merkato estas ligitaj kun fenomenoj de produktado, t. e. kun moviĝoj de la tuta kapitalisma meĥanismo en ties socia skalo.

Se estas donita ligo inter la ĉefa fenomeno, la disvolviĝo de produktivaj fortoj, kaj objektive formiĝantaj prezoj, tiam aperas demando pri karakterizo de tiu ligo. Post pli proksima analizo rezultas, ke tio estas tre kompleksa ligo. La tria volumo de la marksa «Kapitalo» estas dediĉita ĝuste al klarigado de la demando pri tipo de tiu ĉi ligo.

Do la valorleĝo aperas ĉi tie kiel objektiva leĝo, esprimanta ligon inter diversaj vicoj de sociaj fenomenoj. Tial estas nenio pli absurda, ol akuzi la marksisman teorion, kiel «etikan» teorion. Aliajn leĝojn, krom la kaŭzaj, la marksisma teorio ne scias kaj ne povas scii. La teorio pri valoro malkaŝas tiujn kaŭzajn rilatojn, kiuj esprimas ne nur leĝojn de la merkato, sed ankaŭ de la tuta moviĝanta sistemo en ties tuteco.

Tute same staras la demando pri distribuado. La procezo de distribuado okazas en formuloj de valoro. La «socia» rilato inter la kapitalisto kaj la laboristo havas «ekonomian» formulon, ĉar la laborforto iĝas varo kaj, iĝinte varo, trafinte en la orbiton de varcirkulado, per tio obeas la spontanean leĝon de prezo kaj valoro. Same kiel en la sfero de varcirkulado ĝenerale sen reguliga efiko de la valorleĝo la kapitalisma sistemo ne povus ekzisti, tiel la kapitalo ne povus konstante reprodukti sian propran regadon, se ne estus leĝoj imanentaj al la reproduktado de la laborforto kiel tia. Sed ĉar la konsumata laborforto disvolvas pli da soci-labora energio ol necesas por ĝia socia reproduktado, ekzistas ebleco de plusvaloro, kiun la leĝoj de varcirkulado konstante puŝas al la aĉetantoj de la laborforto, t. e. al la posedantoj de la produktadrimedoj. Disvolviĝo de la produktivaj fortoj, realigata en la kapitalisma socio per la meĥanismo de konkurenco, ĉi tie prenas formon de akumulado de kapitalo, en dependo de kio staras ankaŭ moviĝo de la laborforto, kaj la disvolviĝon de la produktivaj fortoj konstante akompanas delokiĝo kaj formortado de tutaj produktadaj grupoj, kie individua labora valoro de varoj superas ilian soci-laboran valoron.

Do la leĝo de valoro estas la baza leĝo de la moviĝanta kapitalisma sistemo. Estas memkompreneble, ke, sekvante el la kontraŭdira naturo de la kapitalisma socio, ĝi realiĝas per konstantaj «malobservoj». Estas memkompreneble, ke la kontraŭdira strukturo de la kapitalisma socio, kondukanta ĝin al neevitebla kraŝo, kondukos finfine ankaŭ al pereo de la «normala» leĝo de kapitalismo — la leĝo de valoro328. Kaj en la nova socio la valoro perdos sian fetiĉisman ŝelon, ĝi ĉesos esti blinda leĝo de sensubjekta socio, do ĝi ĉesos esti la valoro.

Tiaj estas ĝeneralaj konturoj de la marksisma teorio, de la politika ekonomio de la proletaro. Ĝi konkludas la «moviĝleĝojn» de specifa socia strukturo, sed ĝi vere konkludas ilin.

Sed ĝuste tial, ke marksismo eliras la limigitajn kadrojn de la burĝa horizonto, ĝi iĝas pli kaj pli malamata de la burĝaro. Socia kunlaboro en la sociaj sciencoj — kaj speciale en la ekonomia teorio — tute ne kreskas; male, videblas ĉiam pli akra disiĝo. La burĝa ekonomiko povas nun progresi nur tiom, kiom ĝi ne eliras la kadron de pure priskriba laboro. Ĉi tie ĝi povas fari kaj faras, tieldire, socie utilan laboron. Ne eblas, certe, akcepti kun fido ĉion, kio estis farita ankaŭ en tiu ĉi tereno. Ĉar ajna priskribo, eĉ la plej «pura», estas farata el certa vidangulo: elekto de materialo, elstarigo de unu kaj lasado en la ombro de la alia ktp., — ĉio ĉi estas determinata de tiel nomataj «ĝeneralaj vidpunktoj» de la aŭtoroj. Sed tamen, kun kritika sinteno, ĉi tie eblas ĉerpi riĉan materialon por ĝeneraligoj. Koncerne la teorion mem, do ĝi prezentas, kiel ni vidis el la ekzemplo de Böhm-Bawerk, dezerton. Ĉu sekvas el tio, ke marksistoj devas absolute ignori ĉi tiun kampon? Tute ne. Ĉar la procezo de disvolviĝo de proleta ideologio estas procezo de lukto. Same kiel en la ekonomia kaj politika sferoj, la proletaro marŝas antaŭen, konstante batalante kontraŭ elementoj malamikaj al ĝi, tiel statas la afero ankaŭ sur la pli altaj niveloj de ideologio. Ĉi tiu lasta ne falas de la ĉielo en formo de kompleta sistemo, preta en ĉiuj siaj partoj: ĝi estas ellaborata en malfacila kaj dolora procezo de disvolvado. Kritikante malamikajn vidpunktojn, ni ne nur rekte rebatas atakon de malamiko, sed ankaŭ akrigas nian propran armilon, kritiki la kontraŭan sistemon — tio signifas, antaŭ ĉio, pripensi nian propran. Atenta studo de la burĝa ekonomiko necesas ankaŭ de alia flanko. En la ideologia lukto validas la sama regulo, kiel en rekta praktika lukto. Necesas uzi ĉiujn kontraŭdirojn de kontraŭuloj, ĉiujn malkonsentojn inter ili. La afero estas en tio, ke, malgraŭ unueco de la celo — pravigi kapitalismon, inter burĝaj sciencistoj ekzistas ankoraŭ granda malkonkordo. Kaj dum en la kampo de la teorio pri valoro estis atingita ioma unueco sur la fundamentoj, disvolvitaj de la aŭstra skolo, en la kampo de la teorio pri distribuo preskaŭ ĉiu teoriisto konstruas sian propran teorion, apelaciante ĉe tio al la «ĝenerale akceptita» valorteorio. Tio ankoraŭfoje montras, kiom malfacila — el pure logika flanko — estas la metita tasko, kaj kiajn «penojn de penso» ĝi postulas de la modernaj skolastikuloj. Sed la sama cirkonstanco multe faciligas la taskon de kritiko kaj permesas pli rapide trovi ĝeneralajn logikajn erarojn kaj malfortaĵojn de la malamiko. La kritiko de la burĝa ekonomiko tiamaniere kontribuas al disvolvo de la propra ekonomia scienco de la proletaro. La burĝa scienco jam ĉesis meti al si la celon ekkoni la sociajn rilatojn. Ĝi okupiĝas nur pri ilia pravigo. La kampo de la scienca batalo restas al marksismo, kiu ne timas analizi la leĝojn de socia disvolviĝo, eĉ se ili kondukas la modernan socion al neevitebla pereo. Tiusence marksismo estis kaj restas teoria ruĝa flago, la standardo, sub kiu kolektiĝas ĉiuj, kiuj havas kuraĝon alfronti la venantan ŝtormon.








326. Rudolf Hilferding, «La financa kapitalo», eld. «Libro», 1918, p. 19.
327. Malnova kaj preskaŭ tute nekonata ekonomikisto N. F. Canard perfekte formulis tiun ĉi marksisman penson, kaj cetere ne pli malbone ol la laŭdata Rodbertus. Vidu lian «Principes d'économie politique». Paris, an X (1801). En ĉi tiu verko, premiita de la Nacia Instituto, Canard skribas: «Ainsi ce n'est qu'à son activité et à son travail qu'il doit cette grande différence qui prepare l'homme civilisé de l'homme naturel ou du sauvage» [«Do nur al sia agado kaj al sia laboro li ŝuldas ĉi tiun grandan diferencon, kiu apartigas la civilizitan homon de la natura homo aŭ de la sovaĝulo» (fr.)] (p. 3). «Il faut donc distinguer dans l'homme le travail nécessaire à sa conservation, et le travail superflu» [«Ni devas do distingi en la homo la laboron necesan por lia konservado, kaj la superfluan laboron» (fr.)] (p. 4). «Ce n'est qu'en amassant une quantité de travail superflu, que l'homme a pu sortir de l'état sauvage, et se créer successivement tous les arts, toutes les machines et tous les moyens de multiplier le produit du travail en le simplifiant» [«Nur amasigante kvanton da superflua laboro, la homo povis eliri el la sovaĝa stato kaj sinsekve krei al si ĉiujn artojn, ĉiujn maŝinojn kaj ĉiujn rimedojn por multobligi la produkton de laboro per ĝia simpligo» (fr.)] (p. 5).
328. La kraŝo de kapitalismo, kiu venis en Rusio kaj estas venanta en la tuta Eŭropo, nun elstarigas la materian formon de la produkto, puŝante en la fonon la produkton kiel valoron. Sed ĝuste tio estas esprimo de la tuta «nenormaleco» de la situacio el la vidpunkto de kapitalismo.