V. I. Lenin

Memore al Herzen

El la rusa tradukis Jurij Finkel



Pasis cent jaroj post la naskiĝtago de Herzen1. Lin honoras la tuta liberala Rusio, zorgeme ĉirkaŭirante seriozajn demandojn de socialismo, skrupule kaŝante, per kio diferencis la revoluciulo Herzen disde liberalulo. Rememoras Herzen-on ankaŭ la dekstra gazetaro, mensoge kredigante, ke Herzen rezignis la revolucion en la fino de sia vivo. Kaj en la eksterlandaj, liberalaj kaj popolistaj2, paroloj pri Herzen regas nur frazumado.

La laborista partio devas rememori Herzen-on ne por filistra glorado, sed por klarigo de siaj taskoj, por klarigo de la nuna historia loko de la verkisto, ludinta grandan rolon en preparo de la rusa revolucio.

Herzen apartenis al la generacio de nobelaj, bienulaj revoluciuloj de la unua duono de la pasinta jarcento. La nobeloj donis al Rusio Biron-ojn kaj Arakĉejev-ojn3, sennombrajn «ebriajn oficirojn, malpacemulojn, kartludantojn, heroojn de foiroj, hundoposedantojn, batemulojn, vipemulojn, serajlulojn», kaj ankaŭ belanimajn Manilov-ojn4. «Sed inter ili, — skribis Herzen, — disvolviĝis la homoj de la 14-a de decembro5, falango de herooj, nutritaj, kiel Romulo kaj Remo, per lakto de sovaĝa besto... Tio estas iaj prodoj, forĝitaj el pura ŝtalo de la kapo ĝis la piedoj, batalkamaradoj, elirintaj konscie al evidenta pereo, por veki al nova vivo la junan generacion kaj purigi la infanojn, naskitajn en medio de tiranio kaj servileco»6.

Herzen estis unu el tiuj infanoj. La ribelo de la decembristoj vekis kaj «purigis» lin. En la servuta Rusio de la 40-aj jaroj de la XIX-a jarcento li sukcesis leviĝi sur tian alton, ke ekstaris samnivele kun la plej grandaj pensuloj de sia tempo. Li alproprigis la dialektikon de Hegel. Li komprenis, ke ĝi estas «algebro de revolucio». Li iris pli malproksime, ol Hegel, al materiismo, sekvante Feuerbach-on7. La unua el liaj «Leteroj pri esploro de la naturo» — «Empirio kaj ideismo», — verkita en la 1844-a jaro, montras al ni pensulon, kiu, eĉ nun, estas je kapo pli alta ol amasego da modernaj natursciencistoj-empiristoj kaj ol multego da nunaj filozofoj, ideistoj kaj duonideistoj. Herzen aliris tute proksime al la dialektika materiismo kaj haltis antaŭ la historia materiismo.

Ĝuste tiu «halto» kaŭzis la spiritan fiaskon de Herzen post la malvenko de la revolucio de la 1848-a jaro. Herzen jam estis forlasinta Rusion kaj observis tiun revolucion senpere. Li estis tiam demokrato, revoluciulo, socialisto. Sed lia «socialismo» apartenis al tiuj sennombraj en la epoko de la 48-a jaro formoj kaj specoj de burĝa kaj etburĝa socialismo, kiuj estis definitive mortigitaj de la juniaj tagoj. Esence, tio estis tute ne socialismo, sed sentimentala frazo, bondezira revo, en kiu esprimis sian tiaman revoluciecon la burĝa demokratio, kaj ankaŭ la proletaro, ankoraŭ ne liberiĝinta el sub ties influo.

La spirita fiasko de Herzen, lia profunda skeptikeco kaj pesimismo post la 1848-a jaro estis fiasko de la burĝaj iluzioj en socialismo. La spirita dramo de Herzen estis kreaĵo kaj reflekto de tiu mondhistoria epoko, kiam revolucieco de la burĝa demokratio jam estis mortanta (en Eŭropo), sed revolucieco de la socialisma proletaro ankoraŭ ne maturiĝis. Tion ne komprenis kaj ne povis kompreni la kavaliroj de liberala rusia frazumado, kiuj kovras nun sian kontraŭrevoluciecon per pompaj frazoj pri skeptikeco de Herzen. Ĉe tiuj kavaliroj, kiuj perfidis la rusan revolucion de la 1905-a jaro, kiuj forgesis eĉ pensi pri la granda nomo de revoluciulo, skeptikeco estas formo de transiro el demokratio al liberalismo, — al tiu rampanta, malnobla, malpura kaj besta liberalismo, kiu mortpafadis laboristojn en la 48-a jaro, kiu restarigadis la detruitajn tronojn, kiu aplaŭdadis al Napoleono III kaj kiun malbenadis, ne povante kompreni ĝian klasan naturon, Herzen.

Ĉe Herzen skeptikeco estis formo de transiro el iluzioj de «superklasa» burĝa demokratismo al severa, nefleksebla, nevenkebla klasa batalo de la proletaro. Pruvo: «Leteroj al la malnova kamarado», al Bakunin, verkitaj jaron antaŭ la morto de Herzen, en la 1869-a jaro. Herzen rompas kun la anarkiisto Bakunin. Tamen, Herzen vidas ankoraŭ en tiu rompo nur malkonsenton en taktiko, sed ne abismon inter mondpercepto de proleto, certa pri venko de sia klaso, kaj de etburĝo, malesperiĝinta pri sia saviĝo. Tamen, Herzen ripetas ree ankaŭ ĉi tie la malnovajn burĝ-demokratiajn frazojn, kvazaŭ socialismo devas elpaŝi kun «prediko, egale turnita al la laboranto kaj al la mastro, al la terkultivisto kaj al la urbano». Sed tamen, rompante kun Bakunin, Herzen turnis siajn rigardojn ne al liberalismo, sed al la Internacio, al tiu Internacio, kiun gvidis Markso, — al tiu Internacio, kiu komencis «kunigi armeojn» de la proletaro, unuigi «la laboristan mondon», «kiu forlasas la mondon de konsumantoj sen laboro»!


Ne kompreninte la burĝ-demokratian esencon de la tuta movado de la 1848-a jaro kaj de ĉiuj formoj de la antaŭmarksa socialismo, Herzen des pli ne povis kompreni la burĝan naturon de la rusa revolucio. Herzen estis la fondinto de la «rusa» socialismo, de la «popolismo». Herzen vidis «socialismon» en liberigo de la kamparanoj kun tero, en la komunuma terposedo8 kaj en la kamparana ideo de «rajto pri tero». Siajn ŝatatajn pensojn pri tiu temo li disvolvadis sennombrajn fojojn.

Efektive en tiu instruo de Herzen, same kiel en la tuta rusa popolismo — ĝis la paliĝinta popolismo de la nunaj «socialistoj-revoluciuloj» — ne ekzistas eĉ grano da socialismo. Tio estas la sama sentimentala frazo, la sama bondezira revo, esprimanta revoluciecon de la burĝa kamparana demokratio en Rusio, kiel ankaŭ diversaj formoj de «socialismo de la 48-a jaro» en la Okcidento. Ju pli da tero ricevus la kamparanoj en la 1861-a jaro9 kaj ju malpli koste ili ĝin ricevus, des pli forte estus rompita la potenco de bienuloj-servutistoj, des pli rapide, libere kaj vaste irus disvolviĝo de kapitalismo en Rusio. La ideo de «rajto pri tero» kaj de «egaliga disdivido de la tero» estas nenio alia, ol formulo de revoluciaj streboj al egaleco flanke de la kamparanoj, luktantaj por plena renverso de la bienula potenco, por plena neniigo de la bienula terposedo.

La revolucio de la 1905-a jaro plene pruvis tion: unuflanke, la proletaro elpaŝis tute memstare en gvido de la revolucia batalo, kreinte la social-demokratian laboristan partion; aliflanke, la revoluciaj kamparanoj (la «laboruloj» kaj la «Kamparana unio»10), batalante por ĉiaj formoj de neniigo de la bienula terposedo ĝis «abolo de privata proprieto pri tero», batalis ĝuste kiel mastroj, kiel etaj entreprenistoj.

Nuntempe disputoj pri «socialismeco» de la rajto pri tero k. s. servas nur al malklarigo kaj kovro de la vere grava kaj serioza historia demando: pri malsameco de interesoj de la liberala burĝaro kaj de la revolucia kamparanaro en la rusa burĝa revolucio; alivorte pri la liberala kaj la demokratia, pri la «kompromisa» (monarkia) kaj la respublika tendencoj en tiu revolucio. Ĝuste tiu demando estis starigita de «La Sonorilo»11 de Herzen, se rigardi al la esenco de la afero, sed ne al frazoj, — se esplori la klasbatalon, kiel la bazon de «teorioj» kaj instruoj, sed ne inverse.

Herzen kreis liberan rusan gazetaron en eksterlando — en tio estas lia grandega merito. «La Polusa Stelo»12 relevis la tradicion de la decembristoj. «La Sonorilo» (1857–1867) batalis por la emancipo de la kamparanoj. La sklava silento estis rompita.

Sed Herzen apartenis al la bienula, nobela medio. Li forlasis Rusion en la 1847-a jaro, li ne vidis la revolucian popolon kaj ne povis kredi je ĝi. El tio sekvis lia liberala apelacio al la «regantoj». El tio sekvis liaj sennombraj mielaj leteroj en «La Sonorilo» al Aleksandro II la Pendumisto, kiujn ne eblas nun legi sen abomeno. Ĉerniŝevskij, Dobroljubov, Serno-Solovjeviĉ13, kiuj estis reprezentantaj la novan generacion de nenobelaj revoluciuloj, estis milfoje pravaj, kiam ili riproĉis al Herzen pri tiuj deiroj el demokratismo al liberalismo. Tamen la justeco postulas diri, ke ĉe ĉiuj hezitoj de Herzen inter demokratismo kaj liberalismo, la demokrato en li tamen venkadis.

Kiam unu el la plej abomenaj ekzempleroj de liberala servileco, Kavelin, admirinta antaŭe «La sonorilon» ĝuste pro ties liberalaj tendencoj, ekribelis kontraŭ konstitucio, atakis revolucian agitadon, ekribelis kontraŭ «perforto» kaj alvokoj al ĝi, komencis prediki paciencon, Herzen rompis kun tiu liberala saĝulo. Herzen ekatakis lian «magran, absurdan, malutilan pamfleton», verkitan «kiel kaŝa gvidilo por la liberalema registaro», liajn «politik-sentimentalajn sentencojn», montrantajn «la rusan popolon bruto, kaj la registaron saĝulo». «La Sonorilo» publikigis artikolon «Epitafo», en kiu ĝi vipis «profesorojn, plektantajn putran araneaĵon de siaj orgojle mizeraj ideetoj, eksprofesorojn, iam simplanimaj, kaj poste koleriĝintaj, vidante, ke sana junularo ne povas kunsenti ilian skrofolan penson». Kavelin tuj rekonis sin en tiu portreto.

Kiam estis arestita Ĉerniŝevskij, la malnobla liberalulo Kavelin skribis: «La arestoj ne ŝajnas al mi indignindaj... la revolucia partio opinias ĉiujn rimedojn bonaj, por renversi la registaron, kaj tiu defendas sin per siaj rimedoj». Kaj Herzen kvazaŭ estis respondanta al tiu «konstituci-demokrato», dirante pri la juĝo super Ĉerniŝevskij: «Kaj ĉi tie mizeraj homoj, homoj-herbo, homoj-limakoj diras, ke ne indas mallaŭdi tiun bandon de rabistoj kaj sentaŭguloj, kiu regas nin».

Kiam liberalulo Turgenev14 skribis privatan leteron al Aleksandro II kun certigo pri sia lojaleco kaj donacis du ormonerojn por soldatoj, vunditaj ĉe subpremo de la pola ribelo, «La Sonorilo» skribis pri «grizhara Magdalena (virgenra), skribinta al la siro, ke ŝi ne dormas pro turmentiĝo, ke la siro ne scias pri trafinta ŝin pento». Kaj Turgenev tuj rekonis sin.

Kiam la tuta bando da rusaj liberaluloj forturniĝis de Herzen pro lia defendo de Polio, kiam la tuta «klera socio» forturniĝis de «La Sonorilo», Herzen ne konfuziĝis. Li plu defendadis liberon de Polio kaj vipadis la subpremantojn, torturantojn, pendumistojn de Aleksandro II. Herzen savis la honoron de la rusa demokratio. «Ni savis la honoron de la rusa nomo, — skribis li al Turgenev, — kaj pro tio ni suferis de la sklava plimulto».

Kiam estis ricevata informo, ke servutulo murdis la bienulon pro atenco al la honoro de sia fianĉino, Herzen aldonadis en «La Sonorilo»: «Kaj li faris bonege!». Kiam oni sciigadis, ke estas enkondukataj militistaj estroj por «trankvila» «liberigo», Herzen skribis: «La unua saĝa kolonelo, kiu kune kun sia taĉmento aliĝos al la kamparanoj, anstataŭ ol sufoki ilin, eksidos sur la tronon de Romanov-oj». Kiam kolonelo Reitern mortpafis sin en Varsovio (1860), por ne esti helpanto de pendumistoj, Herzen skribis: «Se mortpafi, do mortpafu tiujn generalojn, kiuj ordonas pafi al senarmuloj». Kiam estis buĉitaj 50 kamparanoj en Bezdna kaj estis ekzekutita ilia gvidanto Antono Petrov (la 12-an de aprilo 1861)15, Herzen skribis en «La Sonorilo»:

«Ho, se miaj vortoj povus atingi vin, laborulo kaj suferanto de la rusa tero!.. kiel mi instruus vin malestimi viajn spiritajn paŝtistojn, kiujn starigis super vi la peterburga sinodo kaj la germana caro... Vi malamas la bienulon, malamas la oficiston, timas ilin — kaj vi tute pravas; sed vi plu kredas je la caro kaj la ĉefpastro... ne kredu al ili. La caro estas kun ili, kaj ili estas de li. Lin vi vidas nun, vi, la patro de la junulo, murdita en Bezdna, vi, la filo de la patro, murdita en Penzo... Viaj paŝtistoj estas malkleraj, kiel vi, malriĉaj, kiel vi... Tia estis la suferinta por vi en Kazano alia Antonio (ne la episkopo Antonio, sed la Antono de Bezdna)... La korpoj de viaj sanktuloj ne faros kvardek ok miraklojn, preĝo al ili ne kuracos dentodoloron; sed viva memoro pri ili povas fari unu miraklon — vian liberiĝon».

El tio videblas, kiel malnoble kaj malalte kalumnias Herzen-on nestiĝintaj en la sklava «leĝa» gazetaro niaj liberaluloj, levante la malfortajn flankojn de Herzen kaj prisilentante la fortajn. Ne kulpo de Herzen, sed lia malfeliĉo estas tio, ke li ne povis vidi revolucian popolon en Rusio mem en la 40-aj jaroj. Kiam li ekvidis ĝin en la 60-aj — li sentime ekstaris sur la flankon de la revolucia demokratio kontraŭ liberalismo. Li luktis por venko de la popolo super la carismo, sed ne por negoco de la liberala burĝaro kun la bienula caro. Li levis la standardon de la revolucio.


Honorante Herzen-on, ni vidas klare tri generaciojn, tri klasojn, agintajn en la rusa revolucio. Unue estis nobeloj kaj bienuloj, la decembristoj kaj Herzen. Malvasta estas rondo de tiuj revoluciuloj. Ili estas terure foraj de la popolo. Sed ilia afero ne malaperis vane. La decembristoj vekis Herzen-on. Herzen disvolvis revolucian agitadon.

Ĝin subkaptis, vastigis, fortigis, hardis la nenobelaj revoluciuloj, komencante de Ĉerniŝevskij kaj finante per la herooj de la «Popola volo»16. Pli vasta iĝis la rondo de la batalantoj, pli proksima iĝis ilia ligo kun la popolo. «Junaj rudristoj de la estonta tempesto» — nomis ilin Herzen. Sed tio ne estis ankoraŭ la tempesto mem.

La tempesto estas moviĝo de la popolamasoj mem. La proletaro, la sola ĝisfine revolucia klaso, leviĝis ĉe ilia kapo kaj unuafoje levis al malfermita revolucia batalo milionojn da kamparanoj. La unua atako de la tempesto estis en la 1905-a jaro. La sekva komencas kreski antaŭ niaj okuloj.

Honorante Herzen-on, la proletaro lernas per lia ekzemplo pri granda valoro de revolucia teorio; — lernas kompreni, ke abnegacia fideleco al la revolucio kaj alparolo kun revolucia prediko al la popolo ne malaperas vane eĉ tiam, kiam tutaj jardekoj disigas semadon de rikolto; — lernas trovi rolon de diversaj klasoj en la rusa kaj internacia revolucio. Riĉigita per tiuj lecionoj, la proletaro trabatos al si vojon al libera alianco kun socialistaj laboristoj de ĉiuj landoj, dispreminte tiun abomenan monstron, la caran monarkion, kontraŭ kiu Herzen la unua levis la grandan batalan standardon per alparolo al la amasoj kun libera rusa vorto.

Ĵurnalo «Social-Demokrato» n-ro 26,
la 8-an de majo (la 25-an de aprilo) 1912

1A. I. Herzen (prononcu [hércen]) (1812–1870) — granda rusa revoluciulo-demokrato, filozofo-materiisto, publicisto kaj verkisto; fondinto de la «rusa», «kamparana» socialismo. Herzen eniris en la liberigan movadon kiel nobela revoluciulo, daŭriginta la tradiciojn de la decembristoj. En 1829–1833 dum lernado en la Moskva universitato li gvidis societon de progresema revolucia junularo, studanta politikajn kaj teoriajn instruojn de revoluciaj pensuloj de la XVII-a jarcento kaj de socialistoj-utopiistoj. En 1834 kune kun aliaj anoj de la societo li estis arestita kaj ekzilita. Post reveno el la ekzilo en 1842 li loĝis en Moskvo. Verkitaj tiam de li filozofiaj laboraĵoj «Diletantismo en scienco» kaj «Leteroj pri esplorado de la naturo» ludis gravan rolon en disvolvo de la rusa materiisma filozofio. En 1847 pro persekutoj de la cara registaro Herzen elmigris. En 1852 li fondis en Londono rusan tipografion kaj metis komencon al libera rusa eksterlanda gazetaro. En 1855 li komencis eldoni almanakon «La Polusa Stelo», kaj en 1857, kune kun N. P. Ogarjov, revuon «La Sonorilo».
2. Popolismo — ideologio en Rusio en 1860–1910-aj jaroj, strebanta proksimiĝon de la intelektularo al la simpla popolo (precipe al la kamparanaro) por trovi siajn radikojn. Tiu idea fluo estis dominanta en 1860–1880-aj jaroj en Rusio. Ekzistis diversaj direktoj de popolismo: revolucia (el kiu en la komenco de la XX-a jarcento elkreskis la partio de socialistoj-revoluciuloj kaj kelkaj aliaj, ankaŭ la social-demokratian laboristan partion konsistigis eksaj revoluciaj popolistoj, transirintaj al pozicioj de marksismo), liberala (el kiu elkreskis la partio de konstituciaj demokratoj), anarkiisma.
3E. I. Biron (1690–1772) — grandpotenca favorito de la imperiestrino Anna Ivanovna, deveninta el etaj kurlandaj nobeloj. Ne okupante oficialajn postenojn kaj ne estante rusia regnano, li faris grandan influon al la interna kaj parte ekstera politiko de Rusio. Li establis teroran reĝimon en la lando, plenumadis politikon de germanigo de la ŝtata aparato, uzadis sian pozicion por prirabado de la rusia ŝtata trezoro, por korupto kaj spekulado. Post la morto de Anna Ivanovna li estis dum ioma tempo reganto de la ŝtato; en 1740 li estis renversita.
A. A. Arakĉejev (1769–1834) — unu el la plej reakciaj reprezentantoj de la cara aŭtokratio, grafo, milita ministro ĉe Aleksandro I, distingiĝis per brutaleco kaj krueleco, faris grandegan influon al la interna kaj ekstera politiko de Rusio. Kun lia nomo estas ligita tuta periodo de reakcia polica arbitro, kruda militismo, spionado, korupto, subaĉetado kaj formalismo — tiel nomata «reĝimo de Arakĉejev».
4Manilov — persono de romano «Malvivaj animoj» de N. Gogol: sentimentala, bonanima bienulo, li simbolas vanajn revojn kaj malplenan babiladon.
5. La homoj de la 14-a de decembro — t. e. la decembristoj — nobeloj, ribelintaj kontraŭ servuteco kaj aŭtokratio la 14-an de decembro 1825.
6. Lenin citas verkon de Herzen «Finoj kaj komencoj».
7G. W. F. Hegel (1770–1831) — granda germana filozofo — objektiva ideisto, ideologo de la germana burĝaro. La historia merito de Hegel estas profunda kaj ĉiuflanka ellaboro de dialektiko, kiu servis kiel unu el la teoriaj fontoj de la dialektika materiismo. Tamen la dialektiko de Hegel havis ideisman karakteron. Ĝi estis dense ligita kun lia konservema, metafizika sistemo. Laŭ siaj soci-politikaj konceptoj Hegel estis adepto de konstitucia monarkio.
L. A. Feuerbach (prononcu: [fojerbáĥ]) (1804–1872) — elstara germana filozofo-materiisto kaj ateisto, unu el la antaŭuloj de marksismo. Feuerbach kritikis la ideisman filozofion de Hegel, montris ligon de ideismo kun religio; tamen en kompreno de la sociaj fenomenoj li restis ideisto. Li ne sukcesis kompreni rolon de praktiko en ekkono kaj socia evoluo. En la lastaj jaroj de sia vivo Feuerbach interesiĝis pri socialisma literaturo, legis «La Kapitalon» de Markso kaj en 1870 aniĝis al la social-demokratia partio de Germanio.
8. Vilaĝa komunuma terposedo en Rusio estis formo de komuna kamparana uzado de la tero, karakterizata per deviga rotacio de parceloj kaj per nedividitaj arbaroj kaj paŝtejoj. Ĝiaj principaj trajtoj estis kolektiva respondeco, perioda redistribuo de la tero sen rajto rifuzi, malpermeso de ĝia aĉeto kaj vendo. La bienuloj kaj la cara registaro uzis la vilaĝan komunumon por intensigi feŭdan subpremon kaj elpremi pagojn el la popolo.
9. La «kamparana reformo» de la 1861-a jaro abolis la servutecon en Rusio. Rezulte de ĝi la bienuloj povis fortranĉi por si pli ol kvinonon aŭ eĉ du kvinonojn de la kamparana tero. Ili retenis posedon de la plej bonaj partoj de la kamparanaj terpecoj (arbaroj, herbejoj k. t. p.), sen kiuj la kamparanoj ne povis okupiĝi pri sendependa terkultivado. Elaĉetaj pagoj de kamparanoj por iliaj parceloj estis nenio alia, ol prirabo fare de la bienuloj kaj la cara registaro. Por pagi siajn ŝuldojn, la kamparanoj devis ricevi krediton por 49 jaroj kun kvoto 6%. Lenin priskribis la «kamparanan reformon» de 1861 kiel la unuan agon de amasa perforto kontraŭ la kamparanaro por profito de kreskanta kapitalismo en agrikulturo.
10«Laboruloj» — politika organizaĵo (1906–1917), aperinta unue kiel grupo de deputitoj de la unua Dumo (parlamento) el kamparanoj kaj intelektuloj de popolisma direkto.
«Kamparana unio» — revoluci-demokratia organizaĵo (1905–1907). Ĝi postulis politikajn liberojn, tujan kunvokon de Konstituanta asembleo, abolon de privata proprieto de tero, transdonon al kamparanoj sen elaĉeto de eklezia kaj ŝtata tero. Tamen ĝi konsentis al parta rekompenco de bienuloj, en kio montriĝis ĝia etburĝa hezitemo kaj nedecidemo.
11«La Sonorilo» — politika revuo sub slogano «Vivos voco!» («Mi vokas vivulojn!»), eldonata de A. I. Herzen kaj N. P. Ogarjov en 1857–1865 en Londono kaj en 1865–1867 en Ĝenevo. Ĝi akuzadis arbitron de la aŭtokratio, ekspluatadon de kamparanoj fare de bienuloj, alvokadis al revolucio kaj helpis al vekiĝo de la popolamasoj al lukto kontraŭ la cara registaro kaj la regantaj klasoj.
12«La Polusa Stelo» — beletra kaj politika verkaro, eldonata en 1855–1862 en Londono, en 1868 en Ĝenevo de Herzen kaj Ogarjov. Entute estis eldonitaj 8 libroj. Per la titolo de la verkaro, kaj ankaŭ per desegno sur la kovrilo, montranta la kvin ekzekutitajn decembristojn, Herzen substrekis sian revolucian heredecon de la decembristoj (decembristoj Bestuĵev kaj Rilejev en 1823–1825 estis eldonantaj almanakon kun sama titolo).
13N. G. Ĉerniŝevskij (1828–1889) — granda rusa revolucia demokrato kaj utopia socialisto, sciencisto, verkisto, literatura kritikisto; unu el elstaraj antaŭuloj de la rusa social-demokratio. En 1862 li estis arestita kaj kondamnita al sep jaroj da punlaboro kaj eterna loĝado en Siberio, kie li restis dum 20 jaroj.
N. A. Dobroljubov (1836–1861) — granda rusa revolucia demokrato, elstara literatura kritikisto kaj filozofo-materiisto, proksima amiko de N. G. Ĉerniŝevskij. Ekde 1857 li estris kritik-bibliografian fakon de revuo «Samtempulo». Li estis nepacigebla malamiko de la aŭtokratio kaj servuteco, adepto de popola ribelo kontraŭ la cara registaro. Samvice kun A. I. Herzen, V. G. Belinskij kaj N. G. Ĉerniŝevskij li estis antaŭulo de la revolucia social-demokratio en Rusio.
A. A. Serno-Solovjeviĉ (1838–1869) — elstara aganto de la revoluci-demokratia movado de la 1860-aj jaroj. Li estis unu el organizintoj de la sekreta societo «Tero kaj Libero». En 1862 elmigris eksterlanden. Aŭtoro de akra pamfleto «Niaj hejmaj aferoj» kontraŭ liberalaj hezitoj de Herzen. Ekde 1867 — membro de la ĝeneva sekcio de la Internacio.
14I. S. Turgenev (1818–1883) — granda rusa verkisto, multe kontribuinta por disvolvo de la rusa literatura lingvo. En siaj verkoj li reflektis karakterajn kontraŭdirojn de la rusa socia vivo. Ardan proteston kontraŭ la servuteco Turgenev kombinis kun modere liberalaj postuloj. Lenin diris, ke «Turgenev... emis al modera monarkia kaj nobela konstitucio... lin forpuŝis la kampula demokratismo de Dobroljubov kaj Ĉerniŝevskij».
15. Temas pri kamparana ribelo en vilaĝo Bezdna de Kazana gubernio. Publikigo en 1861 de la manifesto pri abolo de servuteco kaŭzis elreviĝon kaj indignon de kamparanoj, trompitaj en siaj esperoj. Ili ne kredis pri vereco de la publikigita teksto kaj opiniis, ke la bienuloj kaj oficistoj kaŝis la veran manifeston. Printempe de la 1861-a jaro en vico da gubernioj okazis kamparanaj ribeloj. La plej granda estis ribelo de kamparanoj de vilaĝo Bezdna. La movadon gvidis juna kamparano Antono Petrov. Laŭ alvoko de Petrov la kamparanoj rifuzis servuti kaj pagi tributon al bienuloj, prenis grenon el bienulaj tenejoj k. t. p. La ribelo en Bezdna estis kruele subpremita: estis mortpafitaj kaj mortis pro vundoj 91 homoj, pli ol 350 estis vunditaj. Antono Petrov estis pafekzekutita. La tragedio en Bezdna vokis vastan eĥon en la progresemaj tavoloj de la rusa socio.
16«Popola volo» (ankaŭ tradukeblas kiel «Popola libero») — sekreta politika organizaĵo de popolistoj-teroristoj, aperinta en 1879 pro skismo de popolista organizaĵo «Tero kaj Libero». Restante sur pozicioj de popolisma utopia socialismo, la membroj de la «Popola volo» ekstaris sur la vojon de politika batalo, celante renverson de la aŭtokratio kaj konkeron de politika libero. Ilia programo inkludis organizon de «konstanta popola reprezentado», elektita per universala elektorajto, proklamon de demokratiaj liberoj, transdonon de la tero al la popolo kaj ellaboron de rimedoj por transiro de fabrikoj en la manojn de la laboristoj. La «Popola volo» faris heroan batalon kontraŭ la cara aŭtokratio, sed deirante de la erara teorio pri «aktivaj» herooj kaj «pasiva» amaso, ili intencis atingi rearanĝon de la socio sen partopreno de la popolo, per propraj fortoj, per individua teroro, terurigo kaj malorganizado de la registaro. Post la 1-a de marto 1881 (murdo de Aleksandro II) la registaro per kruelaj persekutoj, ekzekutoj kaj provokoj detruis la organizaĵon. Pluraj penoj revivigi la «Popolan volon» en 1880-aj jaroj estis senrezultaj. Inter aliaj en 1886 aperis grupo, gvidata de A. I. Uljanov (frato de V. I. Lenin) kaj P. J. Ŝevirjov, sekvanta la tradiciojn de la «Popola volo». Post malsukcesa provo organizi atencon al Aleksandro III en 1887 la grupo estis malkovrita kaj ĝiaj aktivuloj estis ekzekutitaj.