V. I. Lenin

Pri la nacia fiero de la grandrusoj

El la rusa tradukis Jurij Finkel



Kiel multe oni nun parolas, diskutas, krias pri nacieco, pri patrujo! Liberalaj kaj radikalaj ministroj de Britio, amasego da «antaŭenemaj» ĵurnalistoj en Francio (kiuj evidentiĝis tute konsentaj kun la publicistoj de la reakcio), multego da oficialaj, konstituci-demokrataj kaj progres-partiaj (ĝis kelkaj popolismaj kaj «marksismaj») verkistaĉoj de Rusio — ĉiuj en miloj da manieroj prikantas liberon kaj sendependecon de la «patrujo», grandecon de la principo de nacia memstareco. Ne eblas distingi, kie en tio finiĝas koruptebla laŭdanto de la buĉisto Nikolao Romanov1 aŭ de la torturistoj de negroj kaj loĝantoj de Hindio, kaj kie komenciĝas ordinara filistro, pro hebeteco aŭ pro senspineco drivanta laŭflue. Kaj ne gravas distingi tion. Antaŭ ni estas tre vasta kaj tre profunda idea fluo, kies radikoj estas tre firme ligitaj kun interesoj de sinjoroj bienuloj kaj kapitalistoj de grandpotencaj nacioj. Por propagando de ideoj, avantaĝaj por tiuj klasoj, estas elspezataj dekoj kaj centoj da milionoj dum jaro: nemalgranda muelilo, prenanta akvon el ĉie, de konvinkita ŝovinisto Menŝikov2 kaj ĝis ŝovinistoj pro oportunismo aŭ pro senspineco, kiel Pleĥanov kaj Maslov, Rubanoviĉ kaj Smirnov, Kropotkin kaj Burcev3.

Provu ankaŭ ni, grandrusaj social-demokratoj, difini nian rilaton al tiu idea fluo. Por ni, reprezentantoj de la grandpotenca nacio de la ekstrema oriento de Eŭropo kaj de granda parto de Azio, estus maldece forgesi pri grandega valoro de la nacia demando; — speciale en tiu lando, kiun oni juste nomas «malliberejo de popoloj»; — en tiu tempo, kiam ĝuste en la ekstrema oriento de Eŭropo kaj en Azio kapitalismo vekas al vivo kaj konscio tutan vicon da «novaj», grandaj kaj malgrandaj nacioj; — en tiu momento, kiam la cara monarkio soldatigis milionojn da grandrusoj kaj «alinacianoj», por «solvi» tutan vicon da naciaj demandoj laŭ interesoj de la Konsilio de la unuiĝinta nobelaro4 kaj Guĉkov-oj kun Krestovnikov-oj, Dolgorukov-oj, Kutler-oj, Rodiĉev-oj5.

Ĉu por ni, grandrusaj konsciaj proletoj, estas fremda la sento de nacia fiero? Certe, ne! Ni amas nian lingvon kaj nian patrujon, ni plej multe laboras, por ties laborantajn amasojn (t. e. 9/10 de ties loĝantaro) levi ĝis konscia vivo de demokratoj kaj socialistoj. Por ni estas plej dolore vidi kaj senti, al kiaj perfortoj, subpremoj kaj turmentoj submetas nian belegan patrujon la caraj buĉistoj, nobeloj kaj kapitalistoj. Ni fieras pri tio, ke tiuj perfortoj elvokadis reziston el nia medio, el la medio de grandrusoj, ke tiu medio kreis Radiŝĉev-on6, la decembristojn7, la revoluciajn nenobelajn intelektulojn de la 70-aj jaroj, ke la grandrusa laborista klaso kreis en la 1905-a jaro potencan revolucian partion de amasoj, ke la grandrusa kampulo komencis samtempe iĝi demokrato, komencis renversi la popon kaj la bienulon.

Ni memoras, kiel antaŭ duonjarcento la grandrusa demokrato Ĉerniŝevskij8, dediĉinta sian vivon al la afero de revolucio, diris: «mizera nacio, nacio de sklavoj, desupre ĝis malsupre ĉiuj estas sklavoj»9. Malkaŝaj kaj kaŝaj grandrusaj sklavoj (sklavoj rilate al la cara monarkio) ne ŝatas rememori tiujn ĉi vortojn. Sed, laŭ ni, tio estis vortoj de vera amo al la patrujo, de amo, angoranta pro malesto de revolucieco en amasoj de la grandrusa loĝantaro. Tiam ĝi malestis. Nun ĝi malmultas, sed ĝi jam ekzistas. Ni estas plenaj de sento de nacia fiero, ĉar ankaŭ la grandrusa nacio same kreis revolucian klason, same pruvis, ke ĝi kapablas doni al la homaro grandajn ekzemplojn de lukto por libero kaj por socialismo, sed ne nur grandajn pogromojn, vicojn de pendumiloj, malliberejojn, grandajn malsatojn kaj grandan servilecon antaŭ popoj, caroj, bienuloj kaj kapitalistoj.

Ni estas plenaj de sento de nacia fiero, kaj ĝuste tial ni speciale malamas nian sklavan pasintecon (kiam nobelaj bienuloj kondukis al milito kampulojn por sufoki liberon de Hungario, Polio, Persio, Ĉinio) kaj nian sklavan nunon, kiam la samaj bienuloj, helpataj de la kapitalistoj, kondukas nin al milito por sufoki Polion kaj Ukrainion, por premi la demokratian movadon en Persio kaj Ĉinio, por plifortigi la malhonorantan nian grandrusan nacian dignon bandon de Romanov-oj, Bobrinskij-oj, Puriŝkeviĉ-oj. Neniu kulpas pri tio, ke li naskiĝis sklavo; sed sklavo, kiu ne nur fremdas je streboj al sia libero, sed eĉ pravigas kaj beligas sian sklavecon (ekzemple, nomas la sufokon de Polio, Ukrainio k. t. p. «defendo de la patrujo» de la grandrusoj), tia sklavo estas lakeo kaj vulgarulo, kaŭzanta justan senton de indigno, malestimo kaj abomeno.

«Ne povas esti libera tiu popolo, kiu subpremas aliajn popolojn», tiel diris la plej grandaj reprezentantoj de la konsekvenca demokratio de la XIX-a jarcento, Markso kaj Engelso, kiuj iĝis instruistoj de la revolucia proletaro. Kaj ni, grandrusaj laboristoj, plenaj de sento de nacia fiero, ajnkoste deziras liberan kaj sendependan, memstaran, demokratian, respublikan, fieran Grandrusion, konstruantan siajn rilatojn al la najbaroj sur la homa principo de egaleco, sed ne sur la malhonoranta la grandan nacion servuta principo de privilegioj. Ĝuste tial, ke ni deziras ĝin, ni diras: ne povas oni en la XX-a jarcento, en Eŭropo (eĉ en la ekstremorienta Eŭropo), «defendi la patrujon» alie, ol luktante per ĉiuj revoluciaj rimedoj kontraŭ la monarkio, la bienuloj kaj la kapitalistoj de sia patrujo, t. e. la plej malbonaj malamikoj de nia patrujo; — ne povas la grandrusoj «defendi la patrujon» alie, ol dezirante malvenkon al la carismo en ajna milito, kiel la malplej grandan malbonon por la 9/10 de la loĝantaro de Grandrusio, ĉar la carismo ne nur subpremas tiujn 9/10 de la loĝantaro ekonomie kaj politike, sed ankaŭ senmoraligas, humiligas, malhonorigas, prostituas ĝin, kutimigante al subpremado de aliaj popoloj, kutimigante kovri sian malhonoron per hipokritaj, kvazaŭ patriotaj frazoj.

Oni eble obĵetos al ni, ke krom la carismo kaj sub ĝia protekto aperis kaj firmiĝis jam alia historia forto, la grandrusa kapitalismo, kiu faras progresan laboron, centralizante ekonomie kaj kunigante grandegajn regionojn. Tamen tia obĵeto ne pravigas, sed eĉ pli forte kulpigas niajn socialistojn-ŝovinistojn, kiujn indus nomi carismaj kaj Puriŝkeviĉ-aj socialistoj (kiel Markso nomis la lasalanojn reĝ-prusiaj socialistoj). Ni eĉ supozu, ke la historio decidos la demandon por la grandrusa grandpotenca kapitalismo kontraŭ cent kaj unu malgranda nacio. Tio ne estas neebla, ĉar la tuta historio de kapitalismo estas historio de perfortoj kaj raboj, sango kaj koto. Kaj ni tute ne estas adeptoj de nepre malgrandaj nacioj; ni sendube, ĉe ceteraj egalaj kondiĉoj, estas por centralizo kaj kontraŭ la filistra idealo de federaciaj rilatoj. Tamen eĉ en tia okazo, unue, ne estas nia afero, ne la afero de demokratoj (ne dirante eĉ pri socialistoj) helpi al Romanov-Bobrinskij-Puriŝkeviĉ sufoki Ukrainion k. t. p. Bismarko10 faris en sia, junkra maniero, progresan historian aferon, sed ĉu estus bona tiu «marksisto», kiu sur tiu bazo decidus pravigi socialistan helpon al Bismarko! Kaj ĉe tio Bismarko estis helpanta al la ekonomia disvolviĝo, unuigante la disigitajn germanojn, subprematajn de aliaj popoloj. Tamen ekonomia prospero kaj rapida disvolviĝo de Grandrusio postulas liberigon de la lando el perforto de la grandrusoj super aliaj popoloj — tiun diferencon forgesas niaj adorantoj de la «vere rusaj» preskaŭ Bismarkoj.

Due, se la historio solvos la demandon por la grandrusa grandpotenca kapitalismo, tiam el tio sekvas, ke des pli granda estos la socialisma rolo de la grandrusa proletaro, kiel de la ĉefa movforto de la komunisma revolucio, kaŭzata de kapitalismo. Kaj por proletara revolucio necesas longa edukado de laboristoj en la spirito de la plej plena nacia egaleco kaj frateco. Sekve, el vidpunkto de la interesoj de ĝuste la grandrusa proletaro, necesas longdaŭra edukado de la amasoj en senco de la plej decida, konsekvenca, kuraĝa, revolucia defendado de plena egalrajteco kaj de la rajto pri memdecido de ĉiuj nacioj, subpremataj de la grandrusoj. La intereso de la (ne en la lakea maniero komprenata) nacia fiero de la grandrusoj koincidas kun la socialisma intereso de la grandrusaj (kaj ĉiuj aliaj) proletoj. Nia ekzemplo plu restos Markso, kiu, loĝinte jardekojn en Britio, iĝis duone anglo kaj estis postulanta liberon kaj nacian sendependecon de Irlando en interesoj de la socialisma movado de la anglaj laboristoj.

Kaj niaj hejme kultivitaj socialistaj ŝovinistoj, Pleĥanov kaj ceteraj, en tiu lasta kaj hipoteza okazo, kiun ni traktis, iĝos perfiduloj ne nur de sia patrujo, libera kaj demokratia Grandrusio, sed ankaŭ perfiduloj de la proleta frateco de ĉiuj popoloj de Rusio, t. e. de la afero de socialismo.


Ĵurnalo «Social-Demokrato» n-ro 35,
la 12-an de decembro 1914

1. Nikolao II (1868–1918) — caro de Rusio (1894–1917).
2. M. O. Menŝikov (1859–1919) — reakcia publicisto.
3. G. V. Pleĥanov (1856–1918) — elstara aganto de la rusa kaj internacia laborista movado, la unua propagandisto de marksismo en Rusio. Dum la unua rusa revolucio li staris sur la menŝevista pozicio. Dum la monda imperiisma milito li transiris sur pozicion de social-ŝovinismo. P. P. Maslov (1867–1946) — ekonomikisto, social-demokrato. En la periodo de la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra revolucio — sciencisto, ekde 1929 — akademiano. I. A. Rubanoviĉ (1860–1920) — unu el gvidantoj de la partio de socialistoj-revoluciuloj. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra revolucio — kontraŭulo de la Soveta potenco. E. Smirnov (E. L. Gureviĉ) (1866–1952) — social-demokrato, menŝevisto. Dum la monda milito — social-ŝovinisto. P. A. Kropotkin (1842–1921) — unu el ĉefaj agantoj kaj teoriistoj de anarkiismo, princo. Dum la mondmilito — ŝovinisto. En 1920 agnoskis historian valoron de la Oktobra revolucio. V. L. Burcev (1862–1936) partoprenis en revolucia movado de la 1880-aj jaroj, estis proksima al la «Popola volo». Post aresto fuĝis eksterlanden, kie okupiĝis pri kolektado kaj publikigado de dokumentoj de la revolucia movado. Antaŭ la unua rusa revolucio li estis proksima al la socialistoj-revoluciuloj, post la malvenko de la revolucio subtenis la konstituci-demokratojn. Dum la mondmilito — fervora ŝovinisto. Post la Oktobra revolucio elmigris kaj partoprenis lukton kontraŭ la USSR.
4. Konsilio de la unuiĝinta nobelaro — kontraŭrevolucia organizaĵo de bienuloj, fondita en majo 1906. Ĝia ĉefa celo estis defendo de la aŭtokrata regado, de grandaj bienposedantoj kaj de nobelaj privilegioj. Ĝiaj gvidantoj estis grafo A. A. Bobrinskij, V. M. Puriŝkeviĉ k. a. Lenin nomadis la Konsilion de la unuiĝinta nobelaro «konsilio de unuiĝintaj servutistoj». Ĝi fakte iĝis duonregistara organo, diktanta al la registaro leĝojn por defendo de servutistoj.
5. A. I. Guĉkov (1862–1936) — granda kapitalisto, organizinto kaj gvidanto de la partio de oktobristoj. Dum la unua rusa revolucio subtenis registaran politikon de senkompataj reprezalioj kontraŭ la laborista klaso kaj la kamparanaro. En 1910–1911 — prezidanto de la III-a Ŝtata Dumo (parlamento). Dum la imperiisma milito — prezidanto de la Centra milit-industria komitato. Post la Februara revolucio de 1917 — milita ministro en la unua Provizora registaro. Post la Oktobra revolucio li aktive luktis kontraŭ la Soveta potenco, elmigris. G. A. Krestovnikov (1855–?) — oktobristo, granda industria kaj borsa kapitalisto, prezidanto de la Moskva negocista banko. En 1906 li estis elektita membro de la Ŝtata konsilio de la komerc-industria burĝaro. P. D. Dolgorukov (1866–1927) — princo, granda bienulo, unu el fondintoj kaj gvidantoj de la konstituci-demokratia partio. Post la Oktobra revolucio — aktiva batalanto kontraŭ la Soveta potenco. Estis mortkondamnita pro sia kontraŭrevolucia agado. N. N. Kutler (1859–1924) — aganto de la konstituci-demokratia partio, oficisto de la financa ministerio, en 1905–1906 — agrara ministro. Post la Oktobra revolucio laboris en la Popolkomisarejo pri financoj. F. I. Rodiĉev (1856–?) — bienulo, aganto de la konstituci-demokratia partio, deputito de ĉiuj Ŝtataj Dumoj. Post la Februara revolucio estis komisaro de la Provizora registaro pri aferoj de Finlando. Post la Oktobra revolucio elmigris.
6. A. N. Radiŝĉev (1749–1802) — elstara rusa verkisto kaj revolucia kleriganto, aŭtoro de fama verko «Vojaĝo el Peterburgo en Moskvon», eldonita neleĝe en 1790, kiu estis la unua en la rusa literaturo malfermita elpaŝo kontraŭ servutismo. Laŭ ordono de Ekaterina II Radiŝĉev estis arestita kaj kondamnita al morto, anstataŭigita per 10-jara ekzilo al Siberio. Post amnestio en 1801 li revenis el la ekzilo, sed mortigis sin sub minaco de nova persekuto.
7. La decembristoj — rusaj revoluciaj nobeloj, ribelintaj en decembro 1825 kontraŭ la aŭtokratio kaj servuteco.
8. N. G. Ĉerniŝevskij (1828–1889) — granda rusa revolucia demokrato kaj utopia socialisto, sciencisto, verkisto, literatura kritikisto; unu el elstaraj antaŭuloj de la rusa social-demokratio. En 1862 li estis arestita kaj kondamnita al sep jaroj da punlaboro kaj eterna loĝado en Siberio, kie li restis dum 20 jaroj.
9. Citaĵo el romano de N. G. Ĉerniŝevskij «Prologo».
10. Bismarko (Otto von Bismarck) (1815–1898) — ŝtata aganto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio, kies ĉefa celo estis unuigo de etaj germanaj ŝtatoj kaj kreo de unueca Germana imperio sub hegemonio de la junkra Prusio. En 1871 li iĝis kanceliero de la Germana imperio kaj dum 20 jaroj gvidis la tutan eksteran kaj internan politikon de Germanio en interesoj de junkroj, strebante ankaŭ aliancon kun granda burĝaro.