V. I. Lenin

Ŝtato kaj revolucio

La instruo de la marksismo pri la ŝtato
kaj taskoj de la proletaro en revolucio

Tradukis
G. Demidjuk

Redaktis
Ju. Finkel



 

Enhavtabelo


 

1

V. I. Lenin

Ŝtato kaj revolucio

La instruo de la marksismo pri la ŝtato
kaj taskoj de la proletaro en revolucio 1

Tradukis
G. Demidjuk

Redaktis
J. Finkel


2

3


Antaŭparolo al la unua eldono

La demando pri la ŝtato akiras nun apartan gravon kaj en la teoria, kaj en la praktik-politika rilato. La imperiisma milito ekstreme plirapidigis kaj pliakrigis la procedon de transformiĝo de la monopolisma kapitalismo en la ŝtat-monopolisman kapitalismon. La monstra premegado de laborulaj amasoj per la ŝtato, kiu pli kaj pli proksime kuniĝas kun ĉiopovaj unuiĝoj de kapitalistoj, fariĝas ĉiam pli monstra. La avangardaj landoj transformiĝas — ni parolas pri «malfronto» ilia — en milit-punlaborajn malliberejojn por laboristoj.

Neimageblaj teruroj kaj mizeroj de la plu daŭranta milito faras la staton de la popolamasoj netolerebla, pligrandigas ilian indignon. Klare kreskas la internacia proletara revolucio. La demando pri ĝia rilato al la ŝtato ricevas praktikan signifon.

Akumulitaj dum jardekoj de relative paca evoluo elementoj de oportunismo kreis la regantan en la oficialaj socialistaj partioj de la tuta mondo tendencon de social-ŝovinismo. Tiu ĉi tendenco (Pleĥanov, Potresov, Breŝkovskaja, Rubanoviĉ, poste en iom kaŝita formo s-roj Cereteli, Ĉernov kaj K° en Rusio; Scheidemann, Legien, David kaj ceteraj en Germanio; Renaudel, Guesde, Vandervelde en Francio kaj Belgio; Hyndman kaj fabianoj 2 en Anglio k.t.p., k.t.p.), socialismo en vortoj, ŝovinismo en agoj, distingiĝas per malnobla lakea adaptiĝo de la «gviduloj de la socialismo» al interesoj de ne nur «sia» nacia burĝaro, sed nome de «sia» ŝtato, ĉar la plimulto el la tiel nomataj grandaj potencŝtatoj delonge ekspluatas kaj sklavigas

4

tutan vicon da malgrandaj kaj malfortaj nacietoj. Kaj la imperiisma milito estas ĝuste la milito por divido kaj redivido de la akiraĵo. La lukto por liberigo de la laborulaj amasoj el sub la influo de la burĝaro ĝenerale kaj de la imperiisma burĝaro — speciale, ne estas ebla sen batalo kontraŭ la oportunismaj antaŭjuĝoj rilate la «ŝtaton».

Ni analizas komence la instruon de Marx kaj Engels pri la ŝtato, esplorante aparte detale la forgesitajn aŭ oportunisme fuŝitajn flankojn de tiu ĉi instruo. Ni post tio analizos speciale la ĉefan reprezentanton de tiu ĉi fuŝado, Karl-on Kautsky, la plej konatan gvidanton de la II-a Internacio (la 1889–1914-aj j.j.), kiu tiel aĉe fiaskis dum la nuna milito. Ni resumos, fine, la ĉefajn spertojn de la rusaj revolucioj de la 1905-a kaj precipe de la 1917-a jaroj. Ĉi-lasta, evidente, finas nuntempe (aŭgustkomenco de la 1917 j.), la unuan periodon de sia evoluo, sed tiu ĉi revolucio ĝenerale povas esti komprenita nur kiel unu el la ĉeneroj en la ĉeno de socialismaj proletaraj revolucioj, kaŭzataj de la imperiista milito. La demando pri rilato de socialisma revolucio de la proletaro al la ŝtato ricevas, tiamaniere, ne nur praktik-politikan signifon, sed ankaŭ la plej aktualan signifon; ĝi ja klarigas al la popolamasoj kion ili devos fari por sia liberiĝo el sub la jugo de la kapitalo en la plej proksima estonteco.

La aŭtoro

Aŭgusto, 1917


Antaŭparolo al la dua eldono

Ĉi tiu, dua, eldono estas presata preskaŭ senŝanĝe. Estas aldonita nur la paragrafo 3-a en la ĉapitro II.

La aŭtoro

Moskvo, la 17-an de decembro 1918


5

Ĉapitro I

Klasa socio kaj ŝtato

1. La ŝtato kiel produkto de nepacigeblo de klasaj kontraŭdiroj

Rilate la instruon de Marx nun okazas tio, kio plurfoje en la historio okazadis rilate instruojn de revoluciaj pensuloj kaj gvidantoj de premataj klasoj en ilia lukto por liberiĝo. La premantaj klasoj pagis al grandaj revoluciuloj dum ilia vivo per konstanta persekutado, plej sovaĝa kolero, plej furioza malamo, plej senbrida atako per mensogoj kaj kalumnioj. Post ilia morto estas farataj provoj transformi ilin en sendanĝerajn ikonojn, se eblas tiel diri, kanonizi ilin, lasi al ilia nomo certan gloron por «konsolado» de la premataj klasoj kaj por trompi la lastajn, kastrante la revolucian instruon je ĝia enhavo, malakrigante ĝian revolucian pinton, trivialigante ĝin. Sur tia «prilaboro» de marksismo kuniĝas nun la burĝaro kaj la oportunistoj interne de la laborista movado. Oni forgesas, elpuŝas, kripligas la revolucian flankon de la instruo, ĝian revolucian animon. Oni metas sur la unuan planon, oni gloras tion, kio estas akceptebla aŭ ŝajnas esti akceptebla por la burĝaro. Ĉiuj social-ŝovinistoj estas nun «marksistoj» — ne ŝercu kun ili! Kaj ĉiam pli ofte germanaj burĝaj scienculoj, hieraŭaj specialistoj en ekstermado de marksismo, parolas pri «naci-germana» Marx, kiu, kvazaŭe, edukis la laboristajn sindikatojn, tiel bone organizitajn por la raba milito.

6

Ĉe tia aferstato, ĉe neniam aŭdita disvastiĝo de fuŝaĵoj de marksismo nia tasko estas antaŭ ĉio restarigi la veran instruon de Marx pri la ŝtato. Por tio necesas doni tutan aron da longaj citaĵoj el la propraj verkoj de Marx kaj Engels. Certe, la longaj citaĵoj faros la rakontadon multpeza kaj neniel helpos al ĝia populareco. Sed tute eviti ilin estas neeble. Ĉiuj aŭ almenaŭ ĉiuj decidkarakteraj lokoj el verkoj de Marx kaj Engels koncerne la demandon pri la ŝtato devas esti cititaj laŭeble plene, por ke la leganto povu memstare prezenti al si la tuton de la konceptoj de la fondintoj de la scienca socialismo kaj la evoluon de tiuj konceptoj, kaj ankaŭ, por ke ilia kripligado fare de la reganta nun «kaŭtskiismo» estu pruvita perdokumente kaj montrita evidente.

Ni komencu de la plej disvastiĝinta verko de Fr. Engels: «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato», kiu en la 1894 j. aperis en Stuttgart jam en la sesa eldono. Ni devos traduki la citaĵojn el la germanaj originaloj, ĉar la ruslingvaj tradukoj, malgraŭ ilia multnombreco, plejparte estas jen ne plenaj, jen faritaj ekstreme nekontentige.

«La ŝtato, — diras Engels, resumante la rezultojn de sia historia analizo, — estas do neniel de ekstere trudita potenco; ĝi ankaŭ ne estas «la realeco de la morala ideo», «la bildo kaj la realeco de la racio», kiel Hegel asertas 3. Ĝi estas pli ĝuste produkto de la socio sur certa evoluŝtupo; ĝi estas la konfeso ke tiu ĉi socio evoluas en nesolvebla kontraŭdiro kun si mem, dividiĝis en nepacigeblaj kontraŭecoj, kiujn forigi ĝi estas senpova. Sed por ke tiuj antagonismaj klasoj kun kontraŭaj ekonomiaj interesoj ne elĉerpigu sin mem kaj la socion en senfrukta batalo, ŝajne super la socio staranta potenco fariĝis necesa, kiu devas moderigi la konflikton, teni ĝin ene de la limoj de la «ordo»; kaj tiu potenco, estiĝinta el la socio, sed metanta sin super ĝin, ĉiam pli fremdiĝanta al ĝi, estas la ŝtato.» (pĝ. 177–178 de la sesa germanlingva eldono).

7

Tie ĉi plenklare estas esprimita la fundamenta ideo de la marksismo rilate la historian rolon kaj signifon de la ŝtato. La ŝtato estas produkto kaj manifestiĝo de nepacigeblo de la klasaj kontraŭdiroj. La ŝtato estiĝas tie, tiam kaj tiom, kie, kiam kaj kiom la klasaj kontraŭdiroj objektive ne povas esti interpacigitaj. Kaj inverse: la ekzisto de la ŝtato pruvas, ke la klasaj kontraŭdiroj estas nepacigeblaj.

Ĝuste rilate tiun ĉi plej gravan kaj esencan punkton komenciĝas la fuŝado de la marksismo, iranta laŭ du ĉefaj direktoj.

Unuflanke, la burĝaj kaj precipe etburĝaj ideologoj, devigitaj sub premado de nekontesteblaj historiaj faktoj agnoski, ke la ŝtato estas nur tie, kie estas klasaj kontraŭdiroj kaj klasa batalo, — «korektas» Marx-on tiamaniere, ke la ŝtato aperas kiel organo por interpacigo de la klasoj. Laŭ Marx, la ŝtato povus nek estiĝi, nek ekzisti, se estus ebla la interpacigo de la klasoj. Ĉe filistraj profesoroj kaj publicistoj rezultas — ofte kun bondeziraj referencoj al Marx! — ke ĝuste la ŝtato interpacigas la klasojn. Laŭ Marx, la ŝtato estas organo de klasa regado, organo de premado de unu klaso fare de alia, ĝi estas kreo de ordo, kiu leĝigas kaj firmigas tiun ĉi premadon, moderigante la interpuŝiĝon de la klasoj. Laŭ la opinio de la etburĝaj politikistoj, la ordo estas ĝuste la interpacigo de la klasoj, sed ne premado de unu klaso fare de alia; moderigi la interpuŝiĝon — signifas interpacigadi, sed ne forprenadi de la premataj klasoj certajn rimedojn kaj metodojn de batalo por renverso de la premantoj.

Ekzemple, ĉiuj eseroj 4 (socialistoj-revoluciuloj) kaj menŝevikoj 5 dum la revolucio de la 1917-a j., kiam la demando pri signifo kaj rolo de la ŝtato ekstaris en tuta sia grando,

8

ekstaris praktike, kiel demando de tuja ago kaj nome de ago en amasa skalo — ili ĉiuj forruliĝis tuj kaj plene al la etburĝa teorio pri «interpacigo» de la klasoj per la «ŝtato». Sennombraj rezolucioj kaj artikoloj de politikuloj el ambaŭ tiuj partioj estas ĝisfunde saturitaj per ĉi tiu filistra teorio de la «interpacigo». Ke la ŝtato estas organo de regado de certa klaso, kiu ne povas esti interpacigita kun sia antipodo (kun la klaso, kontraŭa al ĝi) — tion ĉi la etburĝa demokratio neniam kapablas kompreni. La rilato al la ŝtato estas unu el la plej demonstraj faktoj de tio, ke niaj eseroj kaj menŝevikoj tute ne estas socialistoj (kion ni, bolŝevikoj, ĉiam pruvadis), sed etburĝaj demokratoj kun preskaŭ socialisma frazeologio.

Aliflanke, la «kaŭtskiisma» fuŝado de la marksismo estas multe pli subtila. «Teorie» estas negata nek tio, ke la ŝtato estas organo de la klasa regado, nek tio, ke la klasaj kontraŭdiroj estas nepacigeblaj. Sed estas malatentata aŭ stompata jeno: se la ŝtato estas produkto de nepacigeblo de klasaj kontraŭdiroj, se ĝi estas forto, staranta super la socio kaj «ĉiam pli fremdiĝanta al la socio», do estas klare, ke la liberiĝo de la premata klaso ne estas ebla ne nur sen perforta revolucio, sed ankaŭ sen neniigo de tiu aparato de la ŝtata potenco, kiu estis kreita de la reganta klaso kaj en kiu tiu ĉi «fremdiĝo» estas enkorpigita. Ĉi tiun konkludon, teorie klaran per si mem, Marx faris, kiel ni vidos sube, kun plena difiniteco sur la bazo de konkrete historia analizo de revoluciaj taskoj. Kaj ĝuste tiun ĉi konkludon Kautsky — ni montros tion detale en la sekvanta traktado — …«forgesis» kaj fuŝis.

2. Specialaj taĉmentoj de armitaj homoj, malliberejoj kaj cet.

«…Kompare kun la malnova genta organizaĵo 6, — daŭrigas Engels, — la ŝtato karakteriziĝas unue

9

per la divido de la ŝtatanoj laŭ la teritorio…»

Al ni tiu divido ŝajnas «natura», sed ĝi kostis longan batalon kontraŭ la malnova organizo laŭ triboj aŭ gentoj.

«…La dua estas la institucio de publika forto, kiu jam ne rekte kongruas kun la loĝantaro organizanta sin kiel armita forto. Tiu aparta, publika forto necesas, ĉar mem aganta armita organizo de la loĝantaro fariĝis malebla ekde la divido en klasoj… Tiu publika forto ekzistas en ĉiu ŝtato; ĝi konsistas ne nur el armitaj homoj, sed ankaŭ el aldonaĵoj, malliberejoj kaj ĉiaj devigaj institucioj, pri kiuj la genta socio sciis nenion…»

Engels disvolvas la koncepton pri tiu «forto», kiu nomiĝas ŝtato, pri la forto, deveninta el la socio, sed metanta sin super ĝi kaj ĉiam pli fremdiĝanta al ĝi. El kio, ĉefe, konsistas ĉi tiu forto? El specialaj taĉmentoj de armitaj homoj, havantaj en sia dispono malliberejojn kaj ceteron.

Ni rajtas paroli pri specialaj taĉmentoj de armitaj homoj, ĉar propra al ĉiu ŝtato socia potenco «ne kongruas rekte» kun la armita loĝantaro, kun ties «mem aganta armita organizo».

Kiel ĉiuj grandaj revoluciaj pensuloj, Engels strebas atentigi la konsciajn laboristojn ĝuste pri tio, kion la reganta filistraro konsideras malplej atentinda, plej kutima, sanktigita per antaŭjuĝoj ne nur firmaj, sed, oni povas diri, ŝtoniĝintaj. La konstanta militistaro kaj la polico estas la ĉefaj iloj de forto de la ŝtata potenco, sed — ĉu tio povas esti alie?

El la vidpunkto de la granda plimulto de eŭropanoj de la fino de la XIX-a jarcento, al kiuj sin turnis Engels

10

kaj kiuj travivis kaj observis elproksime neniun grandan revolucion, tio ne povas esti alie. Por ili estas tute nekomprenebla, kio estas tiu «mem aganta armita organizo de la loĝantaro»? Al la demando pri tio, kial aperis la neceso pri specialaj, super la socio metitaj, fremdiĝantaj al la socio, taĉmentoj de armitaj homoj (polico, konstanta armeo), la okcident-eŭropa kaj rusa filistro emas respondi per paro da frazoj, prenitaj de Spencer aŭ Miĥajlovskij, per referenco al komplikiĝo de la socia vivo, pri diferenciĝo de la funkcioj k.t.p.

Tiu referenco ŝajnas «scienca» kaj perfekte endormigas la filistron, nebuligante la ĉefan kaj fundamentan: la dividiĝon de la socio al nepacigeble malamikaj klasoj.

Se ne ekzistus tiu ĉi dividiĝo, la «mem aganta armita organizo de la loĝantaro» diferencus per sia komplikeco, per alteco de sia teĥniko kaj cet. disde la primitiva organizo de aro de simioj, prenantaj bastonojn, aŭ de prahomoj, unuigitaj en klanaj socioj, sed tia organizo estus ebla.

Ĝi estas neebla tial, ke la socio de la civilizo estas dividita al malamikaj kaj eĉ nepacigeble malamikaj klasoj, kies «mem aganta» armiĝo venigus al armita batalo inter ili. Formiĝas la ŝtato, kreiĝas la speciala forto, specialaj taĉmentoj de armitaj homoj, kaj ĉiu revolucio, detruante la ŝtataparaton, montras al ni senmaskigitan klasan batalon, montras al ni evidente, kiel la reganta klaso strebas rekrei servantajn al ĝi specialajn taĉmentojn de armitaj homoj, kiel la premata klaso strebas krei novan organizon tiaspecan, kapablan servi ne al la ekspluatistoj, sed al la ekspluatatoj.

Engels metas en la citita rezono teorie tiun saman demandon, kiun praktike, evidente kaj krome en skalo de amasa agado metas antaŭ ni ĉiu granda revolucio, nome la demandon pri rilato inter la «specialaj» taĉmentoj de armitaj homoj kaj la «mem aganta armita organizo de

11

la loĝantaro». Ni vidos, kiel tiun demandon konkrete ilustras la sperto de la eŭropaj kaj rusiaj revolucioj.

Sed ni revenu al la traktado de Engels.

Li almontras, ke iafoje, ekz. iuloke en Usono, tiu socia potenco estas malforta (temas pri malofta escepto por la kapitalisma socio kaj pri tiuj partoj de Usono en ties antaŭ-imperiisma periodo, kiam superregis la libera koloniulo), sed, ĝenerale dirante, ĝi plifortiĝas:

«…Sed ĝi fortiĝas en la mezuro, laŭ kiu la klasaj kontraŭdiroj ene de la ŝtatoj akriĝas, kaj laŭ kiuj la ŝtatoj limantaj unu apud la aliaj fariĝas ĉiam pli grandaj kaj popolriĉaj — sufiĉas vidi nian hodiaŭan Eŭropon, kie klasbatalo kaj konkurenco je konkero altigis la publikan forton tiom, ke ĝi minacas vori la tutan socion kaj eĉ la ŝtaton…»

Tio ĉi estis verkita ne pli malfrue, ol en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. La lasta antaŭparolo de Engels estas datita per la 16-a de junio de la 1891-a j. Tiam la vojturno al la imperiismo — kaj en la senco de plena regado de trustoj, kaj en la senco de tutpotenco de la plej grandaj bankoj, kaj en la senco de grandioza kolonia politiko kaj cetere — estis nur ĵus komenciĝanta en Francio, ankoraŭ malpli en Usono kaj en Germanio. Post tiu tempo la «konkurenco je konkeroj» faris gigantan paŝon antaŭen, des pli, ke la terglobo en la komenco de la dua jardeko de la XX-a jarcento evidentiĝis jam findividita inter tiuj «konkurencantaj konkerantoj», t.e. la grandpotencaj rabistaj ŝtatoj. La militaj kaj maraj armilaroj elkreskis post tiam nekredeble, kaj la rabista milito de la jaroj 1914–1917 pro regado super la mondo de Britio aŭ Germanio, pro divido de la konkeraĵo, proksimigis la «engluton» de ĉiuj socifortoj fare de rabista ŝtata potenco al plena katastrofo.

Engels scipovis jam en la 1891-a jaro almontri la «konkurencon de konkeroj», kiel unu el la plej gravaj distingaj trajtoj de la ekstera politiko de la grandpotencaj ŝtatoj,

12

kaj la sentaŭguloj de social-ŝovinismo en la jaroj 1914–1917, kiam ĝuste tiu ĉi konkurenco, pliakriĝinte multoble, naskis la imperiisman militon, ŝirmas la defendon de la rabistaj interesoj de «sia» burĝaro per la frazoj pri «defendo de la patrujo», pri «defendo de la respubliko kaj de la revolucio» kaj simile!

3. La ŝtato kiel instrumento de ekspluatado de la premata klaso

Por financado de la speciala, staranta super la socio, socia potenco necesas impostoj kaj ŝtataj ŝuldoj.

«…La oficistoj, en posedo de la publika forto kaj de la rajto je impostkolektado, — skribas Engels, — prezentiĝas nun kiel organoj de la socio super la socio. La libera, volema respekto, kiun la genta konstitucio ricevis, ne sufiĉas al ili, eĉ se ili povus havi ĝin…» Estas kreataj specialaj leĝoj pri sankteco kaj netuŝeblo de la ŝtatoficistoj. «La plej fia policservanto de la civilizita ŝtato havas pli da «aŭtoritato»», ol la reprezentantoj de la klano, sed eĉ la estro de la milita potenco de civilizita ŝtato povus envii klanestron, ĝuantan «netruditan kaj senkontestan respekton» de la socio.

La demando pri la privilegiita stato de la ŝtatoficistoj, kiel organoj de la ŝtata potenco, tie ĉi estas metita. Estas skizita, kiel fundamentaĵo: kio metas ilin super la socio? Ni vidos, kiamaniere tiu teoria demando estis praktike solvata de la Pariza Komunumo en la 1871-a jaro kaj reakcie stompata de Kautsky en la 1912-a jaro.

«…Ĉar la ŝtato estiĝis el la bezono bridi klasajn kontraŭecojn, sed ĉar ĝi samtempe estiĝis meze de la konflikto de tiuj klasoj, tial ĝi estas ĝenerale ŝtato de la plej potenca, ekonomie reganta klaso, kiu pere de

13

ĝi fariĝas ankaŭ politike reganta klaso kaj per tio akiras novajn rimedojn por teni la subprematan klason malsupra kaj por ekspluati ĝin…» Ne nur la antikva kaj feŭda ŝtatoj estis organoj por ekspluatado de la sklavoj kaj servutuloj, sed ankaŭ la «moderna reprezenta ŝtato» estas «instrumento de ekspluatado de dunglaboro fare de la kapitalo. Tamen esceptokaze okazas periodoj, dum kiuj la batalantaj klasoj estas proksimume samfortaj, tiel ke la ŝtatpotenco kiel ŝajna peranto dum momento ricevas certan sendependecon rilate al ambaŭ…» Tia estis la absoluta monarkio de la XVII-a kaj la XVIII-a jarcentoj, la bonapartismo de la unua kaj de la dua imperioj en Francio, Bismarck en Germanio.

Tia estas — ni aldonu, — la registaro de Kerenskij en la respublika Rusio post la transiro al persekutado kontraŭ la revolucia proletaro, en tiu momento, kiam la Sovetoj pro la gvidado de la etburĝaj demokratoj estas jam senfortaj, kaj la burĝaro estas ankoraŭ ne sufiĉe forta, por simple dispeli ilin.

En demokratia respubliko, — daŭrigas Engels, — «la riĉeco uzas sian povon malrekte, sed des pli certe», nome, unue, per «rekta koruptado de la oficistoj» (Usono), due, per «alianco de registaro kaj borso» (Francio kaj Usono).

Nuntempe la imperiismo kaj la regado de bankoj «disvolvis» ĝis neordinara arto ambaŭ tiujn rimedojn defendi kaj realigi en la vivo la tutpotencon de la riĉeco en ajnaj demokratiaj respublikoj. Se, ekzemple, jam dum la unuaj monatoj de la demokratia respubliko en Rusio, eblas diri, dum la mielmonato de la edziĝa alianco de la «socialistoj» eseroj kaj menŝevikoj kun la burĝaro en la koalicia registaro, s-ro Palĉinskij sabotis ĉiujn rimedojn por brido de la kapitalistoj kaj ilia rabado, ilia ŝtelado de ŝtatmono en militaj mendoj,

14

se poste la foririnta el la ministra posteno s-ro Palĉinskij (anstataŭigita, certe, per tute samtia Palĉinskij) estas «rekompencita» de kapitalistoj per ofico kun salajro de 120 000 rubloj jare — do kio ĝi estas? ĉu rekta korupto, aŭ malrekta? ĉu alianco de la registaro kun la trustoj, aŭ «nur» amikaj interrilatoj? Kian rolon ludas Ĉernov-oj kaj Cereteli-oj, Avksentjev-oj kaj Skobelev-oj? — Ĉu «rektaj» aliancanoj de milionuloj-ŝtatrabistoj ili estas, aŭ nur malrektaj?

La tutpotenco de la «riĉo» estas ankaŭ tial pli certa en demokratia respubliko, ke ĝi ne dependas de apartaj malvirtoj de la politika meĥanismo, de malbona politika ŝelo de la kapitalismo. Demokratia respubliko estas la plej bona el la eblaj politikaj ŝeloj de la kapitalismo, kaj tial la kapitalo, ekposedinte (per s-roj Palĉinskij, Ĉernov, Cereteli kaj K°) ĉi tiun plej bonan ŝelon, bazas sian potencon tiom firme, ke nenia ŝanĝo de personoj, nek de institucioj, nek de partioj en burĝa demokratia respubliko ŝancelas tiun potencon.

Necesas noti ankoraŭ, ke Engels kun plena difiniteco nomas ankaŭ la ĝeneralan voĉdonrajton instrumento de la burĝa regado. La ĝenerala voĉdonrajto, diras li, certe konsiderante la longan sperton de la germania social-demokratio, estas

«la gradmezurilo de la matureco de la laborista klaso. Ĝi ne povas esti kaj ne estos pli en la nuntempa ŝtato».

Etburĝaj demokratoj, similaj al niaj eseroj kaj menŝevikoj, kaj ankaŭ iliaj sangfratoj, ĉiuj social-ŝovinistoj kaj oportunistoj de Okcidenta Eŭropo, atendas ĝuste ion «plian» de la voĉdonrajto. Ili agnoskas mem kaj sugestas al la popolo tiun eraran penson, ke kvazaŭ la ĝenerala voĉdonrajto «en la nuna ŝtato» kapablas efektive montri la volon de la laborula plimulto kaj fiksi ĝian enkondukon en la vivon.

Ni povas tie ĉi nur atentigi pri tiu ĉi erara penso, nur almontri tion, ke la tute klara, preciza, konkreta deklaro de Engels estas kripligata

15

ĉiupaŝe en la propagando kaj agitado de la «oficialaj» (t. e. oportunismaj) socialistaj partioj. Detala evidentigo de la tuta mensogeco de tiu ĉi penso, kiun Engels forbalaas tie ĉi, estas donata en nia plua ekspono de la konceptoj de Marx kaj Engels rilate la «nunan» ŝtaton.

Ĝeneralan resumon de siaj konceptoj Engels donas en sia plej populara verko per jenaj vortoj:

«La ŝtato do ne ekzistas deeterne. Socioj ekzistis kiuj sukcesis sen ĝi, kiuj havis nenian ideon pri ŝtato kaj ŝtata potenco. Sur certa ŝtupo de la ekonomia evoluo, kiu estis nepre ligita kun divido de la socio en klasojn, per tiu divido la ŝtato fariĝis necesa. Ni proksimiĝas nun rapidpaŝe al evoluŝtupo de produktado, sur kiu la ekzisto de tiuj klasoj ne nur ĉesis esti neceso, sed fariĝas ankaŭ pozitiva malhelpo por la produktado. Ili falos, same neeviteble kiel ili antaŭe estiĝis. Kun ili nepre falos la ŝtato. La socio, kiu nove organizos la produktadon surbaze de libera kaj egala asociado de la produktantoj, translokos la tutan ŝtatmaŝinon tien, kie ĝi tiam devas esti: en la muzeon de antikvaĵoj, apud la ŝpinradon kaj la bronzan hakilon».

Ne ofte okazas renkonti tiun citaĵon en propaganda kaj agita literaturo de la moderna social-demokratio. Sed eĉ kiam tiu citaĵo estas renkontata, oni citas ĝin plejparte, kvazaŭ oni preĝklinas antaŭ ikono, t. e. por oficiala esprimo de respekto al Engels, sen ajna provo pripensi tion, kiom vasta kaj profunda amplekso de revolucio estas supozata en tiu «formeto de la tuta ŝtatmaŝino en muzeon de antikvaĵoj». Ne estas videbla eĉ, plejparte, kompreno pri tio, kion Engels nomas ŝtatmaŝino.

16

4. «Formortado» de la ŝtato kaj perforta revolucio

La vortoj de Engels pri «formortado» de la ŝtato havas tian vastan famon, ili tiel ofte estas citataj, tiel reliefe ili montras, en kio estas la esenco de ordinara falsado de la marksismo al oportunismo, ke necesas detale atenti ilin. Ni citu la tutan rezonon, el kiu ili estas prenitaj:

«La proletaro prenas la ŝtatan potencon kaj transformas la produktadrimedojn antaŭ ĉio en ŝtatan posedaĵon. Sed per tio ĝi neniigas sin mem, kiel proletaron, per tio ĝi neniigas ĉiujn klasajn diferencojn kaj klasajn kontraŭecojn, kaj kune kun tio ankaŭ la ŝtaton kiel ŝtaton. Al la ekzistinta kaj ekzistanta ĝis nun socio, kiu moviĝas en klasaj kontraŭecoj, estis necesa la ŝtato, t. e. la organizo de la ekspluatista klaso por subteno de ties eksteraj kondiĉoj de produktado, sekve, precipe por perforta tenado de la ekspluatata klaso en la determinataj de la produktadmaniero kondiĉoj de subpremado (sklaveco, servuteco, dunglaboro). La ŝtato estis oficiala reprezentanto de la tuta socio, ties koncentriĝo en videbla korporacio, sed ĝi estis tia nur tiom, kiom ĝi estis ŝtato de tiu klaso, kiu por sia epoko la sola estis reprezentanta la tutan socion: en la antikveco ĝi estis ŝtato de la sklavposeduloj — la civitanoj de la ŝtato, en la mezepoko — de la feŭda nobelaro, en nia tempo — de la burĝaro. Kiam la ŝtato finfine iĝas efektiva reprezentanto de la tuta socio, tiam ĝi sin mem faras superflua. Ekde tiu tempo, kiam ekzistos neniu socia klaso, kiun oni devus teni en subpremo, — ekde tiu tempo, kiam malaperos kune kun la klasa regado, kune kun la batalo por aparta ekzistado, naskata de la nuna

17

anarkio en produktado, tiuj interpuŝiĝoj kaj ekscesoj, kiuj sekvas el tiu ĉi batalo, — ekde tiu tempo estos nenio subpremenda, forestos ankaŭ la neceso pri la speciala forto por subpremado, pri la ŝtato. La unua ago, en kiu la ŝtato elpaŝas vere kiel reprezentanto de la tuta socio, — la ekposedo de la produktadrimedoj en la nomo de la socio, — estas samtempe la lasta memstara ago de ĝi, kiel ŝtato. Interveno de la ŝtata potenco en sociajn rilatojn fariĝas tiam superflua en unu tereno post la alia kaj per si mem ekdormas. La lokon de regado super la personoj okupas la administrado super la objektoj kaj gvidado en la procedoj de produktado. La ŝtato ne estas «abolata», ĝi formortas. Surbaze de tio oni devas taksi la frazon pri la «libera popola ŝtato», la frazon, kiu havis por iu tempo agitan rajton por ekzisto, sed kiu estas en fina konsidero science senfundamenta. Sur tiu bazo oni devas taksi ankaŭ la postulon de la tiel nomataj anarkiistoj, ke la ŝtato estu abolita inter hodiaŭ kaj morgaŭ». («Anti-Dühring». «Renverso de la scienco fare de sinjoro Eugen Dühring», pĝ. 301–303, laŭ la 3-a germ. eld.)

Sen timo erari oni povas diri, ke el ĉi tiu rimarkinde pensoriĉa rezono de Engels, la efektiva posedaĵo de la socialisma penso en la modernaj socialistaj partioj fariĝis nur tio, ke la ŝtato «formortas», laŭ Marx, diference de la anarkiisma doktrino pri «abolo» de la ŝtato. Tiamaniere ĉirkaŭtranĉi la marksismon signifas redukti ĝin al oportunismo, ĉar ĉe tia «interpreto» restas nur la malklara koncepto pri malrapida, egalmezura, poioma ŝanĝiĝo, pri foresto de saltoj kaj ŝtormoj, pri foresto de revolucio. «Formortado» de la ŝtato en la banala, ĝenerale vastiĝinta, amasa, se eblas tiel esprimi, kompreno signifas, sendube, stompadon, se ne negadon, de revolucio.

18

Tamen fakte tiaspeca «interpreto» estas la plej kruda, profita nur por la burĝaro, kripligo de la marksismo, teorie bazita sur forgeso pri la plej gravaj cirkonstancoj kaj konsideroj, montritaj almenaŭ en la sama, citita de ni plene, «resuma» rezono de Engels.

Unue. En la komenco mem de tiu ĉi rezono Engels diras, ke, prenante la ŝtatan potencon, la proletaro «per tio neniigas la ŝtaton, kiel ŝtaton». Kion tio signifas, pri tio pensi «ne konvenas». Ordinare oni tion aŭ ignoras tute, aŭ opinias tion ia «hegelisma ĉevaleto» de Engels. Sed fakte en tiuj vortoj estas esprimita mallonge la sperto de unu el la plej grandaj proletaj revolucioj, la sperto de la Pariza Komunumo de la 1871-a jaro, pri kio pli detale ni parolos sialoke. Fakte, ĉi tie Engels parolas pri «neniigo» fare de proletara revolucio de la ŝtato de la burĝaro, dum la vortoj pri la formortado rilatas al restaĵoj de la proletara ŝtateco post la socialisma revolucio. La burĝara ŝtato ne «formortas», laŭ Engels, sed «estas neniigata» fare de la proletaro en revolucio. Formortas post tiu ĉi revolucio la proletara ŝtato aŭ duonŝtato.

Due. La ŝtato estas «speciala forto por subpremado». Tiu ĉi bonega kaj profundega difino de Engels estas donita de li ĉi tie kun plena klareco. Kaj el ĝi sekvas, ke la «speciala forto por subpremado» de la proletaro fare de la burĝaro, de milionoj da laboruloj fare de aretoj da riĉuloj devas anstataŭiĝi per «speciala forto por subpremado» de la burĝaro fare de la proletaro (diktaturo de la proletaro). Ĝuste en tio konsistas la «neniigo de la ŝtato, kiel ŝtato». Ĝuste en tio konsistas la «ago» de ekposedo de rimedoj de produktado en la nomo de la socio. Kaj per si mem estas evidente, ke tia anstataŭigo de unu (burĝara) «speciala forto» per alia (proletara) «speciala forto» neniel jam povas okazi en la formo de «formortado».

Trie. Pri «formortado» kaj eĉ pli reliefe kaj kolorece — pri «ekdormado», Engels parolas tute klare kaj difinite rilate la epokon

19

post la «ekpreno de la produktadrimedoj en la posedon de la ŝtato en la nomo de la tuta socio», t. e. post la socialisma revolucio. Ni ĉiuj scias, ke la politika formo de «ŝtato» en tiu momento estas la plej plena demokratio. Sed al neniu el la oportunistoj, senhonte kripligantaj la marksismon, venas en la kapon, ke temas tie ĉi, sekve, ĉe Engels, pri «ekdormado» kaj «formortado» de la demokratio. Tio ŝajnas unuarigarde tre stranga. Sed «nekomprenebla» tio ĉi estas nur por tiu, kiu ne enpensigis, ke la demokratio estas same ŝtato kaj ke, sekve, la demokratio same malaperos, kiam malaperos la ŝtato. La burĝan ŝtaton povas «neniigi» nur la revolucio. La ŝtato ĝenerale, t. e. la plej plena demokratio, povas nur «formorti».

Kvare. Metinte sian faman tezon: «la ŝtato formortas», Engels tuj klarigas konkrete, ke tiu tezo estas direktata kaj kontraŭ la oportunistoj, kaj kontraŭ la anarkiistoj. Kaj sur la unuan lokon ĉe Engels estas metita tiu konkludo el la tezo pri «formortado de la ŝtato», kiu estas direktita kontraŭ la oportunistoj.

Oni povas veti, ke el 10 000 homoj, kiuj legis aŭ aŭdis pri «formortado» de la ŝtato, 9990 tute ne scias aŭ ne memoras, ke Engels estis direktanta siajn konkludojn el tiu ĉi tezo ne nur kontraŭ la anarkiistoj. Kaj el la ceteraj dek homoj, verŝajne naŭ ne scias, kio estas «la libera popola ŝtato» kaj kial la atako kontraŭ tiu ĉi devizo enhavas atakon kontraŭ la oportunistoj. Tiamaniere estas verkata la historio! Tiamaniere okazas nerimarkebla falsado de la grandega revolucia instruo al reganta filistraĵo. La konkludo kontraŭ la anarkiistoj estis milfoje ripetata, banaligata, enkapigata plej simpligite, akiris firmecon de antaŭjuĝo. Kaj la konkludon kontraŭ la oportunistoj oni stompis kaj «forgesis»!

«La libera popola ŝtato» estis programa postulo kaj populara devizo de la germanaj social-demokratoj de la 1870-aj jaroj. Neniu politika enhavo, krom filistre bombasta priskribo de la koncepto

20

pri demokratio, estas en ĉi tiu devizo. Kiomgrade en ĝi oni estis laŭleĝe aludantaj pri demokratia respubliko, tiomgrade Engels estis preta «provizore» «pravigi» tiun ĉi devizon el la vidpunkto de agitado. Sed tiu ĉi devizo estis oportunisma, ĉar ĝi estis esprimanta ne nur plibeligon de la burĝa demokratio, sed ankaŭ nekomprenon de la socialisma kritiko kontraŭ ĉia ŝtato ĝenerale. Ni estas por demokratia respubliko, kiel la plej bona por la proletaro formo de ŝtato dum kapitalismo, sed ni ne rajtas forgesi, ke la dungsklaveco estas la sorto de la popolo ankaŭ en la plej demokratia burĝa respubliko. Plue. Ĉiu ŝtato estas «la speciala forto por subpremado» de la premata klaso. Tial ĉia ajn ŝtato estas nelibereca kaj nepopoleca. Marx kaj Engels plurfoje klarigadis ĉi tion al siaj partiaj kamaradoj en la 1870-aj jaroj 7.

Kvine. En la sama verko de Engels, el kiu ĉiuj memoras la rezonon pri formortado de la ŝtato, estas rezono pri signifo de perforta revolucio. Historia takso de ĝia rolo ĉe Engels iĝas vera panegiro al perforta revolucio. Tion ĉi «neniu memoras», pri la signifo de tiu ĉi penso oni ne kutimas paroli kaj eĉ pensi en la modernaj socialistaj partioj, en la ĉiutaga propagando kaj agitado inter la popolamasoj tiuj ĉi pensoj ludas nenian rolon. Sed tamen ili estas ligitaj kun la «formortado» de la ŝtato neforŝireble, en unu harmonian tuton.

Jen estas tiu ĉi rezono de Engels:

«…Ke la perforto ludas ankaŭ en la historio alian rolon» (krom tiu de la plenumanto de malbono), «nome la revolucian rolon, ke ĝi, laŭ vortoj de Marx, estas akuŝistino de ĉiu malnova socio, kiam tiu estas graveda je la nova 8, ke la perforto estas tiu ilo, per kiu la socia movado malfermas por si vojon kaj rompas la ŝtoniĝintajn, mortiĝintajn politikajn formojn, — pri ĉio ĉi silentas tute s-ro Dühring. Nur kun suspiroj kaj ĝemoj li allasas la eblon de tio, ke por renverso de la ekspluatista

21

mastrumado estos necesa, eble, perforto — bedaŭrinde, bonvolu vidi! ĉar ĉiu apliko de perforto malmoraligas, li diras, tiun, kiu ĝin aplikas. Kaj tio ĉi estas dirata spite al tiu granda morala kaj idea spirita leviĝo, kiu sekvadis ĉiun venkan revolucion. Kaj tio ĉi estas dirata en Germanio, kie la perforteca interpuŝiĝo, kiu ja povas esti trudita al la popolo, havus almenaŭ tiun avantaĝon, ke ĝi forpelus la spiriton de sklaveco, penetrintan la nacian konscion pro la humiligo de la Tridekjara milito 9. Kaj tiu ĉi malbrila, malfortika, senforta pastra pensado arogas proponi sin al la plej revolucia partio, kiun nur konas la historio?» (pĝ. 193 laŭ la 3-a germ. eld., la fino de la 4-a ĉapitro de la II-a parto).

Kiel eblas kunigi en unu instruo tiun ĉi panegiron al perforta revolucio, insiste proponatan de Engels al la germanaj social-demokratoj ekde la 1878-a ĝis la 1894-a j., t. e. ĝis lia morto mem, kun la teorio pri «formortado» de ŝtato?

Ordinare oni kunigas la unuan kaj la duan pere de eklektikismo, pere de senidea aŭ sofisma elprenado arbitre (aŭ por kontentigado de potenculoj) jen de unu, jen de alia rezono, kaj krome en naŭdek naŭ okazoj el cent, se ne pli ofte, estas metata sur la unuan planon ĝuste la «formortado». La dialektiko estas anstataŭigata per la eklektikismo: tio estas la plej ordinara, la plej disvastiĝinta fenomeno en la oficiala social-demokratia literaturo de nia tempo rilate la marksismon. Tia anstataŭigo, certe, ne estas novaĵo, ĝi estis rimarkata eĉ en la historio de la klasika greka filozofio. Ĉe falsado de la marksismo al oportunismo la falsado de la eklektikismo al dialektiko plej facile trompas la popolamasojn, donas ŝajnan kontentiĝon, kvazaŭ atentas ĉiujn flankojn de la procedo, ĉiujn tendencojn de la evoluo, ĉiujn kontraŭdirajn influojn kaj cetere, sed efektive ĝi donas neniun tutecan kaj revolucian koncepton pri la socia evoluo.

22

Ni jam parolis supre kaj ni pli detale montros en la plua traktado, ke la instruo de Marx kaj Engels pri neeviteblo de perforta revolucio rilatas al la burĝa ŝtato. Anstataŭiĝi per ŝtato proleta (diktaturo de la proletaro) ĝi ne povas per «formortado», sed ĝi povas fari tion nur, laŭ la ĝenerala regulo, per perforta revolucio. La panegiro, kantita por ĝi de Engels kaj plene konforma al la multfojaj deklaroj de Marx (ni rememoru la finon de «La mizero de la filozofio» kaj de la «Komunista Manifesto» kun la fiera, malkaŝa deklaro pri neeviteblo de perforta revolucio; ni rememoru la kritikon kontraŭ la Gotaa programo de la 1875-a jaro, preskaŭ 30 jarojn poste, kie Marx senindulge vipas la oportunismon de tiu ĉi programo 10), — tiu ĉi panegiro tute ne estas «entuziasmiĝo», tute ne estas deklamado, nek polemika elpaŝo. La neceso sisteme edukadi la amasojn pri tia kaj ĝuste pri tia rigardo al perforta revolucio kuŝas en la fundamento de la tuta instruo de Marx kaj Engels. La perfido al ilia instruo fare de la regantaj nun social-ŝovinismaj kaj kaŭtskiismaj tendencoj aparte reliefe montriĝas en la forgeso de tiuj kaj de la aliaj pri tia propagando, pri tia agitado.

La anstataŭigo de la burĝa ŝtato per la proleta ne estas ebla sen perforta revolucio. La neniigo de la proleta ŝtato, t. e. la neniigo de ĉia ŝtato, ne estas ebla alie, ol pere de «formortado».

Pli detale kaj pli konkrete la disvolvon de tiuj ĉi konceptoj Marx kaj Engels donadis, studante ĉiun apartan revolucian situacion, analizante la lecionojn de sperto el ĉiu aparta revolucio. Al tiu ĉi, sendube la plej grava, parto de ilia instruo ni nun transiras.


Ĉapitro II

Ŝtato kaj revolucio. La sperto de la jaroj 1848–1851

1. La antaŭtagoj de la revolucio

La unuaj verkoj de la matura marksismo, «La mizero de la filozofio» kaj la «Komunista Manifesto» rilatas ĝuste al la antaŭtagoj de la revolucio en la jaro 1848. Pro tiu ĉi cirkonstanco,

23

samtempe kun la priskribo de la ĝeneralaj bazoj de la marksismo, ni havas tie ĉi certagrade spegulaĵon de la tiama konkreta revolucia situacio, kaj tial estos, verŝajne, pli celkonforme analizi tion, kion parolas la aŭtoroj de tiuj ĉi verkoj pri la ŝtato, ĝuste antaŭ iliaj konkludoj el la sperto de la jaroj 1848–1851.

«…La laboranta klaso, — skribas Marx en «La mizero de la filozofio», — dum sia evoluo anstataŭigos la malnovan burĝan socion per asocio, kiu ekskludas la klasojn kaj ilian kontraŭdiron, kaj jam ne ekzistos vera politika potenco, ĉar ĝuste la politika potenco estas la oficiala esprimo de la klasintereso ene de la burĝa socio» (pĝ. 182 en la germ. eld. de la 1885 j.).

Estas instruplene kompari kun tiu ĉi ĝenerala esprimo de la penso pri malapero de la ŝtato post la neniigo de la klasoj tiun esprimon, kiu estis donita en la verkita de Marx kaj Engels kelkajn monatojn poste — nome, en novembro de la 1847-a jaro, — «Komunista Manifesto»:

«…Desegnante la plej ĝeneralajn evolufazojn de la proletaro, ni sekvis la pli aŭ malpli kaŝitan civitanan militon interne de ekzistanta socio ĝis tiu punkto, kie ĝi eksplodos kiel malkaŝa revolucio kaj la proletaro establas sian regadon per la perforta detronigo de la burĝaro…

…Ni jam supre vidis, ke la unua paŝo en la laborista revolucio estas la leviĝo de la proletaro al reganta klaso, la elbatalo de la demokratio.

La proletaro uzos sian politikan regadon por iom post iom eltiri el la burĝaro la tutan kapitalon, por centralizi ĉiujn produktado-instrumentojn en la manon de la ŝtato — tio signifas la proletaro, organizita kiel reganta klaso —

24

kaj por multigi kiom eble rapide la produktado-fortojn». (pĝ. 31 kaj 37 laŭ la 7-a germ. eld. de la 1906 j.).

Tie ĉi ni vidas la formulon de unu el la plej rimarkindaj kaj gravaj ideoj de la marksismo en la demando pri la ŝtato, nome de la ideo pri «diktaturo de la proletaro» (kiel komencis diri Marx kaj Engels post la Pariza Komunumo), kaj poste ege interesan difinon de la ŝtato, apartenantan same al la nombro de la «forgesitaj vortoj» de la marksismo: «La ŝtato, tio signifas la proletaro organizita kiel reganta klaso».

Tiu ĉi difino de la ŝtato ne nur neniam estis klarigata en la dominanta propaganda kaj agita literaturo de la oficialaj social-demokratiaj partioj. Eĉ pli. Ĝi estis ĝuste forgesita, ĉar ĝi estas tute nepacigebla kun la reformismo, ĝi frapas al la vizaĝo kontraŭ la ordinaraj oportunismaj antaŭjuĝoj kaj filistraj iluzioj rilate la «pacan evoluon de demokratio».

La proletaro bezonas la ŝtaton — tion ripetadas ĉiuj oportunistoj, social-ŝovinistoj kaj kaŭtskianoj, kredigante, ke tia estas la instruo de Marx, kaj «forgesante» aldoni, ke, unue, laŭ Marx, la proletaro bezonas nur la formortantan ŝtaton, tio signifas organizitan tiamaniere, ke ĝi senprokraste komencu formortadi kaj ne povu ne formorti. Kaj, due, la laboruloj bezonas «la ŝtaton», «tio signifas la proletaron organizitan kiel reganta klaso».

La ŝtato estas speciala organizo de forto, ĝi estas organizo de perforto por subpremado de iu klaso. Kiun do klason devas subpremadi la proletaro? Certe, nur la ekspluatistan klason, t. e. la burĝaron. La laboruloj bezonas la ŝtaton nur por subpremi reziston de la ekspluatistoj, kaj gvidi tiun subpremadon, realigi ĝin en la vivo kapablas nur la proletaro, kiel la sola ĝisfine revolucia klaso, la sola klaso, kapabla unuigi ĉiujn laborulojn kaj ekspluatatojn en batalo kontraŭ la burĝaro, cele al ties definitiva detronigo.

25

La ekspluatistaj klasoj bezonas politikan regadon en interesoj de subtenado de la ekspluatado, t. e. en profitaj interesoj de la eta malplimulto kontraŭ la ega plimulto de la popolo. La ekspluatataj klasoj bezonas politikan regadon en interesoj de plena neniigo de ĉia ekspluatado, t. e. en interesoj de la ega plimulto de la popolo kontraŭ la eta malplimulto de la nuntempaj sklavposeduloj, t. e. bienuloj kaj kapitalistoj.

La etburĝaj demokratoj, tiuj kvazaŭ socialistoj, kiuj anstataŭigadis la klasan batalon per revadoj pri interkonsento de la klasoj, imagadis ankaŭ la socialisman transformon revmaniere, ne en la formo de renverso de la regado de la ekspluatista klaso, sed en la formo de paca subigo de la malplimulto al la plimulto, kompreninta siajn celojn. Tiu etburĝa utopio, nedeŝireble ligita kun agnosko de la superklasa ŝtato, kondukadis en la praktiko al perfido de la interesoj de la laborulaj klasoj, kiel tion ja montris, ekzemple, la historio de la franciaj revolucioj en la 1848-a kaj 1871-a jaroj, kiel tion montris la sperto de la «socialista» partopreno en la burĝaj ministraroj en Britio, en Francio, en Italio kaj en aliaj landoj en la fino de la XIX-a kaj en la komenco de la XX-a jarcentoj 11.

Marx dum sia tuta vivo bataladis kontraŭ tiu ĉi etburĝa socialismo, nun renaskita en Rusio fare de la partioj de eseroj kaj de menŝevikoj. Marx kondukis la instruon pri la klasa batalo konsekvence ĝis la instruo pri la politika potenco, pri la ŝtato.

La renverso de la burĝara regado estas ebla nur fare de la proletaro, kiel aparta klaso, kies ekonomiaj kondiĉoj de ekzistado preparas ĝin por tia renverso, donas al ĝi eblon kaj forton plenumi ĝin. Dum la burĝaro dispecigas, dispolvigas la kamparanaron kaj ĉiujn etburĝajn tavolojn, ĝi kunigas, unuigas, organizas la proletaron. Nur la proletaro — pro sia ekonomia rolo en la grandskala produktado, — kapablas esti gvidanto de ĉiuj laborantaj kaj ekspluatataj popolamasoj, kiujn la burĝaro ekspluatas, subpremas, premegas ofte ne malpli,

26

sed pli forte, ol la proletojn, sed kiuj ne kapablas al memstara batalado por sia liberiĝo.

La instruo pri la klasa batalo, aplikita de Marx al la demando pri la ŝtato kaj pri la socialisma revolucio, kondukas kun neceso al agnosko de la politika regado de la proletaro, de ties diktaturo, t. e. de potenco, dividata kun neniu kaj sin apoganta senpere sur la armita forto de la popolamasoj. La renverso de la burĝaro estas realigebla nur per transformiĝo de la proletaro en regantan klason, kapablan subpremi la neeviteblan, desperan reziston de la burĝaro kaj organizi por la nova sistemo de ekonomio ĉiujn laborantajn kaj ekspluatatajn popolamasojn.

La proletaro bezonas ŝtatan potencon, centralizitan organizon de la forto, organizon de perforto kaj por subpremado de rezisto de la ekspluatistoj kaj por gvidado de la grandega amaso de loĝantaro — de la kamparanaro, etburĝaro, duonproletoj en la afero de «aranĝado» de socialisma ekonomio.

Edukante la laboristan partion, la marksismo edukas la avangardon de la proletaro, kapablan preni la potencon kaj konduki la tutan popolon al socialismo, direkti kaj organizi novan sociordon, esti instruisto, direktanto, gvidanto de ĉiuj laboruloj kaj ekspluatatoj en aranĝado de sia socia vivo sen la burĝaro kaj kontraŭ la burĝaro. Kontraŭe, la reganta nun oportunismo edukas el la laborista partio la deŝiriĝantajn de la popolamasoj reprezentantojn de la pli bone salajrataj laboristoj, «sin adaptantaj» tolereble ĉe kapitalismo, vendantaj kontraŭ lentsupo sian rajton de unuanaskiteco, t. e. rezignantaj pri sia rolo de revoluciaj gvidantoj de la popolo kontraŭ la burĝaro.

«La ŝtato, tio signifas la proletaro organizita kiel reganta klaso», — tiu ĉi teorio de Marx estas nedeŝireble ligita kun tuta lia instruo pri la revolucia rolo de la proletaro en la historio. La finplenumo de tiu rolo estas la proletara diktaturo, la politika superregado de la proletaro.

Sed se la proletaro bezonas ŝtaton, kiel specialan organizon de perforto kontraŭ la burĝaro, do el tio

27

venas per si mem la konkludo, ĉu estas pensebla kreo de tia organizo sen antaŭa neniigo, sen detruo de tiu ŝtata maŝino, kiun kreis por si la burĝaro? Al tiu ĉi konkludo proksime alkondukas la «Komunista Manifesto», kaj pri tiu ĉi konkludo parolas Marx, resumante la sperton de la revolucio de la jaroj 1848–1851.

2. La rezultoj de la revolucio

Rilate al la interesanta nin demando pri la ŝtato Marx resumas la rezultojn de la revolucio de la jaroj 1848–1851 en jena rezono el la verko «La 18-a de brumero de Louis Bonaparte»:

«…Sed la revolucio estas solida. Ĝi ankoraŭ troviĝas en vojaĝo tra la purgatorio. Ĝi plenumas sian aferon metode. Ĝis la 2-a de decembro de la jaro 1851» (la tago de la ŝtata renverso fare de Louis Bonaparte) «ĝi finis duonon de sia prepara laboro, nun ĝi finas la alian duonon. Komence ĝi kondukas ĝis perfekteco la parlamentan potencon por havi la eblon renversi ĝin. Nun, kiam ĝi tion atingis, ĝi kondukas ĝis perfekteco la plenuman potencon, reduktas ĝin al ĝia plej pura esprimo, izolas ĝin, kontraŭmetas ĝin al si, kiel la solan objekton, por koncentri kontraŭ ĝi ĉiujn fortojn de detruado» (la kursivo estas nia). «Kaj kiam la revolucio finos tiun ĉi duan duonon de sia prepara laboro, tiam Eŭropo leviĝos de sia loko kaj diros, triumfante: ci bone fosas, maljuna talpo!

Tiu plenuma potenco kun sia grandega burokrata kaj milita organizaĵo, kun sia multkomplika kaj artefarita ŝtatmaŝino, kun tiu ĉi armeo de duon-miliono da ŝtatoficistoj apud la same duon-miliona militistaro, tiu terura organismo-parazito, ĉirkaŭvolvanta kvazaŭ per reto la tutan korpon de la franca socio kaj ŝtopanta

28

ĉiujn ĝiajn porojn, estiĝis en la epoko de la absoluta monarkio, dum la dekadenco de la feŭdismo, dum la dekadenco, kiun tiu organismo helpis rapidigi». La unua francia revolucio evoluigis la centralizon, «sed kune kun tio ĝi pligrandigis la amplekson, la atributojn kaj la nombron de kunhelpantoj al la registara potenco. Napoleono finfaris tiun ĉi ŝtatmaŝinon». La legitima monarkio kaj la Julia monarkio «aldonis nenion novan krom pli granda labordivido…

…Fine, la parlamenta respubliko en sia batalo kontraŭ la revolucio estis devigita plifortigi, kune kun la rimedoj de punado, la rimedojn kaj la centralizon de la registara potenco. Ĉiuj renversoj pliperfektigadis tiun ĉi maŝinon anstataŭ rompi ĝin» (La kursivo estas nia). «La partioj, kiuj anstataŭante unu la alian, bataladis por superregado, rigardis la ekposedon de tiu ĉi grandega ŝtatkonstruaĵo, kiel ĉefan konkeraĵon en sia venko» («La 18-a de brumero de Louis Bonaparte», pĝ. 98–99, eld. 4-a, Hamburg, la 1907-a j.).

En tiu ĉi rimarkinda rezonado la marksismo faras grandegan paŝon antaŭen kompare al la «Komunista Manifesto». Tie la demando pri la ŝtato estas metata ankoraŭ ekstreme abstrakte, en la plej ĝeneralaj nocioj kaj esprimoj. Tie ĉi la demando estas metata konkrete kaj la konkludo estas farata ekstreme preciza, difinita, praktike palpebla: ĉiuj antaŭaj revolucioj pliperfektigadis la ŝtatmaŝinon, sed ĝin oni devas detrui, rompi.

Tiu ĉi konkludo estas la ĉefaĵo, la fundamento en la marksisma instruo pri la ŝtato. Kaj ĝuste tiu ĉi fundamento estas ne nur plene forgesita de la dominantaj oficialaj social-demokratiaj partioj, sed eĉ rekte fuŝita (kiel ni vidos sube) de la plej eminenta teoriulo de la II-a Internacio K. Kautsky.

En la «Komunista Manifesto» estas resumitaj la ĝeneralaj rezultoj de la historio, devigantaj vidi en la ŝtato organon de klasa regado kaj kondukantaj al

29

la necesa konkludo, ke la proletaro ne povas renversi la burĝaron, ne konkerinte komence la politikan potencon, ne akirinte la politikan superregon, ne transforminte la ŝtaton en «la organizitan, kiel reganta klaso, proletaron», kaj ke tiu proletara ŝtato tuj post sia venko komencos formortadi, ĉar en socio sen klasaj kontraŭdiroj la ŝtato estas ne necesa kaj neebla. Tie ĉi ne estas metata la demando, kia do devas — el la vidpunkto de la historia evoluo — esti tiu anstataŭigo de la burĝa ŝtato per la proleta.

Ĝuste tian demandon Marx metas kaj solvas en la jaro 1852. Fidela al sia filozofio de la dialektika materiismo, Marx prenas kiel fundamenton la historian sperton de la grandaj jaroj de la revolucio — 1848–1851. La instruo de Marx ankaŭ tie ĉi — kiel ĉiam — estas resumado de la sperto, prilumita per profunda filozofia mondkoncepto kaj per riĉa scio de la historio.

La demando pri la ŝtato estas metata konkrete: kiamaniere historie estiĝis la burĝa ŝtato, la ŝtatmaŝino, necesa por regado de la burĝaro? kiaj estis ĝiaj ŝanĝoj, ĝia evoluo en la procedo de la burĝaj revolucioj kaj ĉe memstaraj elpaŝoj de premataj klasoj? kiaj estas la taskoj de la proletaro rilate de tiu ŝtatmaŝino?

La centralizita ŝtata potenco, propra al la burĝa socio, estiĝis en la epoko de la falo de la absolutismo. La du institucioj estas plej karakterizaj por tiu ĉi ŝtatmaŝino: la ŝtatoficistaro kaj la konstanta armeo. Pri tio, kiel miloj da fadenoj ligas tiujn instituciojn ĝuste kun la burĝaro, estas dirata plurfoje en la verkoj de Marx kaj Engels. La sperto de ĉiu laboristo klarigas tiun ligon ekstreme demonstre kaj imprese. La laborista klaso per sia haŭto lernas ekkoni tiun ligon, — jen kial ĝi tiel facile ekkaptas kaj tiel firme ekposedas la sciencon pri la neeviteblo de tiu ligo, la sciencon, kiun la etburĝaj demokratoj aŭ malklere kaj facilanime negas, aŭ eĉ pli facilanime agnoskas

30

«ĝenerale», forgesante fari la koncernajn praktikajn konkludojn.

La ŝtatoficistaro kaj la konstanta armeo estas «parazito» sur la korpo de la burĝa socio, parazito, naskita de la internaj kontraŭdiroj, kiuj tiun socion disŝiras, sed ĝuste parazito, «ŝtopanta» la porvivajn porojn. La dominanta nun en la oficiala social-demokratio kaŭtskia oportunismo opinias la teorion pri la ŝtato, kiel parazita organismo, speciala kaj ekskluziva apartenaĵo de la anarkiismo. Kompreneble, tiu ĉi fuŝado de marksismo estas ekstreme profita por tiuj filistroj, kiuj venigis la socialismon al la ega malhonoro de pravigado kaj plibeligado de la imperiisma milito per la aplikado al ĝi de la koncepto pri «defendo de la patrujo», sed tamen tio ĉi estas senduba fuŝado.

Tra ĉiuj burĝaj revolucioj, da kiuj Eŭropo vidis multege ekde la tempo de la falo de la feŭdismo, iras evoluigo, pliperfektigo, plifirmigo de tiu ŝtatoficista kaj milita aparato. Speciale, ĝuste la etburĝaro estas tirata al la flanko de la grandburĝaro kaj subiĝas al ĝi multgrade per tiu ĉi aparato, donanta al la supraj tavoloj de kamparanaro, malgrandaj metiistoj, vendistoj kaj cet. relative oportunajn, trankvilajn kaj honorajn postenetojn, metantajn iliajn posedantojn super la popolo. Rigardu tion, kio okazis en Rusio dum duonjaro post la 27-a de februaro de la 1917 j. 12: la ŝtatoficistaj postenoj, kiuj antaŭe estis donataj prefere al nigracentuloj 13, fariĝis akiraĵo de la kadetoj 14, menŝevikoj kaj eseroj. Pri iuj seriozaj reformoj, en esenco, oni ne pensis, penante prokrastadi ilin «ĝis la Konstituanta kunveno», kaj la Konstituantan kunvenon prokrastadi poiomete ĝis la fino de la milito! Kaj rilate la dividon de la akiraĵo, rilate la okupadon de postenoj de ministroj, de vic-ministroj, de guberniestroj kaj ceteraj kaj ceteraj oni ne prokrastis kaj neniun Konstituantan kunvenon oni atendis! La ludo pri kombinoj rilate la konsiston de la registaro estis, esence, nur esprimo de tiu ĉi dividado kaj redividado de la «akiraĵo», okazanta kaj supre kaj malsupre, en la tuta lando, en la tuta centra kaj

31

loka administrantaro. La rezulto, la objektiva rezulto dum la duonjaro la 27-a de februaro — la 27-a de aŭgusto de la 1917 j., estas senduba: la reformoj estas prokrastitaj, la divido de la ŝtatoficistaj postenetoj okazis, kaj «la eraroj» de la divido estas korektitaj per kelkaj redividoj.

Sed ju pli multe okazas da «redividoj» de la ŝtatoficista aparato inter diversaj burĝaj kaj etburĝaj partioj (inter la kadetoj, eseroj kaj menŝevikoj, se oni prenos la rusan ekzemplon), des pli klara fariĝas por la premataj klasoj, kaj por la proletaro kiel ilia gvidanto, ilia nepacigebla malamikeco kontraŭ la tuta burĝa socio. El tio sekvas la neceso por ĉiuj burĝaj partioj, eĉ por la plej demokratiaj kaj «revoluci-demokratiaj» en ties nombro, plifortigadi la premadon kontraŭ la revolucia proletaro, plifirmigadi la aparaton de la premado, t. e. la saman ŝtatan maŝinon. Tia iro de la eventoj devigas la revolucion «koncentri ĉiujn fortojn de detruado» kontraŭ la ŝtata potenco, devigas meti kiel taskon ne plibonigon de la ŝtatmaŝino, sed detruon, neniigon de ĝi.

Ne logikaj rezonadoj, sed la efektiva disvolviĝo de la eventoj, la viva sperto de la jaroj 1848–1851 venigis al tia meto de la tasko. Ĝis kia grado strikte sin tenas Marx sur la fakta bazo de la historia sperto, tion oni povas vidi el tio, ke en la 1852-a jaro li ankoraŭ ne metas konkrete la demandon pri tio, per kio oni anstataŭigu tiun ĉi neniigendan ŝtatmaŝinon. La sperto ankoraŭ ne donis tiam materialon por tia demando, metita de la historio sur la tagordon pli poste, en la 1871-a jaro. En la 1852-a jaro kun precizeco de natur-historia observado estis eble nur konstati, ke la proleta revolucio aliris al la tasko «koncentri ĉiujn fortojn de detruado» kontraŭ la ŝtata potenco, al la tasko «rompi» la ŝtatmaŝinon.

Tie ĉi povas aperi la demando, ĉu prava estas ĝeneraligo de la sperto, de la observoj kaj konkludoj de Marx, ilia transporto en la limojn pli vastajn, ol la historio de Francio dum tri jaroj, dum la jaroj 1848–1851? Por

32

analizi tiun demandon, ni rememorigu komence unu rimarkon de Engels, kaj poste ni transiru al la faktoj.

«…Francio, — skribis Engels en la antaŭparolo al la 3-a eldono de «La 18-a de brumero», — Francio estas lando, en kiu la historia batalo de klasoj pli multe, ol en aliaj landoj, atingadis ĉiufoje la decidan finon. En Francio en la plej akraj trajtoj estis elforĝiĝantaj tiuj ŝanĝiĝantaj politikaj formoj, interne de kiuj moviĝis tiu ĉi klasa batalo kaj en kiuj ties rezultoj trovadis sian esprimon. La centro de la feŭdismo dum la mezepoko, la modela lando de unuforma stata monarkio depost la tempo de Renesanco, Francio frakasis dum la tempo de la granda revolucio la feŭdismon kaj establis puran regadon de la burĝaro kun tia klasika klareco, kiel neniu alia eŭropa lando. Kaj la batalo de la levanta la kapon proletaro kontraŭ la reganta burĝaro aperas tie ĉi en tia akra formo, kian ne konas aliaj landoj» (pĝ. 4 en la eld. de la 1907-a j.).

La lasta rimarko malnoviĝis, ĉar post la 1871-a jaro okazis paŭzo en la revolucia batalo de la francia proletaro, kvankam tiu paŭzo, kiom ajn longa ĝi estus, neniam forigas la eblon de tio, ke en la venonta proleta revolucio Francio montros sin, kiel klasika lando de bataloj inter klasoj ĝis la decida fino.

Sed ni ĵetu ĝeneralan rigardon sur la historion de la avangardaj landoj en la fino de la XIX-a kaj en la komenco de la XX-a jarcentoj. Ni vidos, ke pli malrapide, pli diversforme, sur multe pli vasta kampo estis okazanta la sama procedo, unuflanke, de ellaboro de «parlamenta potenco» tiel en la respublikaj landoj (Francio, Usono, Svisio), kiel ankaŭ en la monarkiaj (Britio, Germanio ĝis certa grado, Italio, la skandinavaj landoj ktp.), — aliflanke, la procedo de batalado por la potenco inter diversaj burĝaj kaj etburĝaj partioj, dividantaj kaj redividantaj la «akiraĵon» de la ŝtatoficistaj postenetoj, ĉe la senŝanĝa fundamento de la burĝa sociordo — fine, la procedo de pliperfektigo kaj

33

plifirmigo de la «plenuma potenco», de ties ŝtatoficista kaj milita aparato.

Estas nenia dubo, ke tio ĉi estas la komunaj trajtoj de la tuta plej nova evoluo de la kapitalismaj landoj ĝenerale. Dum la tri jaroj, 1848–1851, Francio en rapida, akra, koncentrita formo montris ĝuste tiujn procedojn de evoluo, kiuj estas propraj al la tuta kapitalisma mondo.

Kaj precipe la imperiismo, la epoko de la banka kapitalo, la epoko de la gigantaj kapitalismaj monopoloj, la epoko de la transkreskado de la monopolisma kapitalismo en la ŝtat-monopolisman kapitalismon, montras la neordinaran plifortiĝon de la «ŝtatmaŝino», la senekzemplan kreskon de ĝia ŝtatoficista kaj milita aparato lige kun plifortigo de premado kontraŭ la proletaro tiel en la monarkiaj, kiel ankaŭ en la plej liberaj, respublikaj landoj.

La tutmonda historio kondukas nun, sendube, en senkompare pli vasta skalo, ol en la 1852-a jaro, al «koncentrado de ĉiuj fortoj» de la proleta revolucio sur la «detruado» de la ŝtatmaŝino.

Per kio ĝin anstataŭigos la proletaro — pri tio la plej instruan materialon donis la Pariza Komunumo.

3. Kiel Marx metis la demandon en la 1852-a jaro *

En la 1907-a jaro Mehring publikigis en la revuo «Neue Zeit» 15 (XXV, 2, 164) fragmentojn de letero de Marx al Weydemeyer de la 5-a de marto de la 1852-a j. Tiu letero enhavas, interalie, la sekvantan rimarkindan rezonon:

«Kio koncernas min, do al mi apartenas nek tiu merito, ke mi malkovris la ekziston de la klasoj en la moderna socio, nek tiu, ke mi malkovris ilian interbatalon. Burĝaj historiistoj longe antaŭ mi eksponis la historian evoluon de tiu ĉi batalo de la klasoj, kaj burĝaj ekonomiistoj — la ekonomian

* Aldonita al la dua eldono.

34

anatomion de la klasoj. Tio, kion mi faris novan, konsistis en la pruvo de jeno: 1) ke la ekzisto de klasoj estas ligita nur kun difinitaj historiaj fazoj de evoluo de la produktado (Historische Entwickelungsphasen der Produktion), 2) ke la klasa batalo necese kondukas al la diktaturo de la proletaro, 3) ke tiu ĉi diktaturo mem konsistigas nur transiron al neniigo de ĉiaj klasoj kaj al socio sen klasoj…».

En tiuj vortoj Marx sukcesis esprimi kun mirinda reliefeco, unue, la ĉefan kaj radikan diferencon de sia instruo disde la instruo de la avangardaj kaj plej profundaj pensuloj de la burĝaro, kaj due, la esencon de sia instruo pri la ŝtato.

La ĉefaĵo en la instruo de Marx estas la klasa batalo. Tiel oni diras kaj skribas tre ofte. Sed tio estas malĝusta. Kaj pro tiu ĉi malĝusteco tre ofte okazas oportunisma kripligo de la marksismo, ĝia falsado en la spirito de akcepteblo por la burĝaro. Ĉar la instruo pri klasa batalo ne de Marx, sed de la burĝaro antaŭ Marx estis kreita, kaj por la burĝaro, ĝenerale dirante, ĝi estas akceptebla. Kiu agnoskas nur la batalon de la klasoj, tiu ankoraŭ ne estas marksisto, tiu povas evidentiĝi ankoraŭ ne eliranta la kadrojn de burĝa pensado kaj de burĝa politiko. Limigi la marksismon per la instruo pri la batalo de la klasoj — tio signifas ĉirkaŭtranĉi la marksismon, kripligi ĝin, redukti ĝin al tio, kio estas akceptebla por la burĝaro. Marksisto estas nur tiu, kiu vastigas la agnoskon de la klasbatalo ĝis agnosko de la diktaturo de la proletaro. En tio estas la plej profunda diferenco de marksisto disde ordinara eta (kaj eĉ granda) burĝo. Per tiu ĉi provilo necesas elprovi la efektivan komprenon kaj agnoskon de la marksismo. Kaj ne estas mirige, ke kiam la historio de Eŭropo alvenigis la laboristan klason praktike al tiu ĉi demando, tiam ne nur ĉiuj oportunistoj kaj reformistoj, sed ankaŭ ĉiuj «kaŭtskianoj» (homoj ŝanceliĝantaj inter reformismo kaj marksismo) evidentiĝis mizeraj filistraj kaj etburĝaj demokratoj, negantaj la diktaturon de la proletaro. La broŝuro de Kautsky «La diktaturo de la proletaro»,

35

aperinta en aŭgusto de la 1918-a jaro, t. e. longe post la unua eldono de tiu ĉi libro, estas modelo de filistra kripligo de la marksismo kaj de plena rezigno de ĝi en la realo ĉe hipokrita ĝia agnosko per vortoj (vd. mian broŝuron: «La proleta revolucio kaj renegato Kautsky», Petrogrado 16 kaj Moskvo, la 1918-a j.).

La moderna oportunismo en la persono de sia ĉefa reprezentanto, eks-marksisto K. Kautsky, trafas plene sub la cititan karakterizon de la burĝa pozicio fare de Marx, ĉar tiu ĉi oportunismo limigas la regionon de agnosko de la klasa batalo per la regiono de burĝaj rilatoj. (Kaj interne de tiu regiono, en ties kadroj neniu klera liberalulo rifuzos «principe» agnoski la klasan batalon!) La oportunismo ne venigas la agnoskon de la klasa batalo ĝuste ĝis la plej grava afero, ĝis la periodo de transiro disde kapitalismo al komunismo, ĝis la periodo de renverso de la burĝaro kaj plena neniigo de ĝi. Efektive tiu ĉi periodo neeviteble estas la periodo de senekzemple kruela klasa batalo, de senekzemple akraj formoj de ĝi, kaj sekve, ankaŭ la ŝtato de tiu ĉi periodo neeviteble devas esti ŝtato novmaniere demokratia (por proletoj kaj senhavuloj ĝenerale) kaj novmaniere diktatura (kontraŭ la burĝaro).

Plue. La esenco de la instruo de Marx pri la ŝtato estas konceptita nur de tiu, kiu komprenis, ke la diktaturo de unu klaso estas necesa ne nur por ĉia klasa socio ĝenerale, ne nur por la proletaro, renversinta la burĝaron, sed ankaŭ por la tuta historia periodo, fordividanta la kapitalismon disde la «socio sen klasoj», disde la komunismo. La formoj de la burĝaj ŝtatoj estas ege diversaj, sed ilia esenco estas unu: ĉiuj ĉi ŝtatoj estas tiel aŭ alie, sed lastkonsidere nepre, la diktaturo de la burĝaro. Transiro disde la kapitalismo al komunismo, certe, ne povas ne doni grandan abundon kaj diversecon de politikaj formoj, sed la esenco ĉe tio estos neeviteble unu sama: la diktaturo de la proletaro 17.

36

Ĉapitro III

Ŝtato kaj revolucio.
La sperto de la Pariza Komunumo de la 1871-a jaro.
La analizo de Marx

1. En kio estas la heroeco de la provo de la komunumanoj?

Estas konate, ke kelkajn monatojn antaŭ la Komunumo, aŭtune de la 1870-a jaro, Marx estis avertanta la parizajn laboristojn, pruvante, ke provo renversi la registaron estus malsaĝaĵo de despero. Sed kiam en marto de la 1871-a jaro al la laboristoj oni trudis la decidan batalon kaj ili ĝin akceptis, kiam la ribelo fariĝis fakto, Marx kun plej granda admiro salutis la proletan revolucion, malgraŭ la malbonaj antaŭsignoj. Marx ne insistis je la pedanta malaprobo de la «neĝustatempa» movado, kiel la malbonfama rusa renegato de la marksismo Pleĥanov, kiu en novembro de la 1905-a jaro verkis en la tono de stimulado de la batalo de laboristoj kaj kamparanoj, kaj post decembro de la 1905-a jaro liberalece kriis: «Oni ne devis preni la armilojn».

Marx, tamen, ne nur admiris la heroecon de la komunumanoj, «atakintaj la ĉielon», laŭ lia esprimo. En la amasa revolucia movado, kvankam ĝi ne atingis la celon, li vidis historian sperton de grandega signifo, certan paŝon antaŭen de la tutmonda proleta revolucio, la praktikan paŝon, pli gravan, ol centoj da programoj kaj rezonadoj. Analizi tiun ĉi sperton, eltiri el ĝi lecionojn de taktiko, revizii surbaze de ĝi sian teorion — jen kiel metis sian taskon Marx.

La sola «korekto» al la «Komunista Manifesto», kiun Marx trovis necesa, estis farita de li surbaze de la revolucia sperto de la parizaj komunumanoj.

La lasta antaŭparolo al la nova germana eldono de la «Komunista Manifesto», subskribita de ambaŭ ties aŭtoroj, estas datita je la 17-a de junio de la 1872-a jaro. En tiu ĉi antaŭparolo la aŭtoroj, Karl Marx kaj Friedrich Engels, diras, ke la programo de la «Komunista Manifesto» «hodiaŭ kelkaloke estas malnoviĝinta».

37

«…La Komunumo, — daŭrigas ili, — aparte pruvis, ke «la laborista klaso ne povas simple preni en posedon la pretan ŝtatmeĥanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj»…»

La vortoj de tiu ĉi citaĵo, metitaj en la duajn citilojn, estis prenitaj de ties aŭtoroj el la verko de Marx: «La interna milito en Francio».

Do, unu fundamentan kaj ĉefan lecionon de la Pariza Komunumo Marx kaj Engels opiniis havi tian gigantan gravon, ke ili enmetis ĝin, kiel esencan korekton al la «Komunista Manifesto».

Estas ege karakterize, ke ĝuste tiu ĉi esenca korekto estis kripligita de la oportunistoj, kaj ĝia senco, probable, estas nekonata al naŭ dekonoj, se ne al naŭdek naŭ centonoj el la legantoj de la «Komunista Manifesto». Detale pri tiu ĉi kripligo ni diros sube, en la ĉapitro speciale dediĉita al la kripligoj. Nun sufiĉos noti, ke la disvastiĝinta, vulgara «kompreno» de la citita de ni rimarkinda diraĵo de Marx konsistas en tio, ke kvazaŭe Marx substrekas tie ĉi la ideon pri malrapida evoluo kontraŭe al la konkero de la potenco kaj simile.

Efektive estas ĝuste male. La penso de Marx konsistas en tio, ke la laborista klaso devas disbati, rompi «la pretan ŝtatmaŝinon», sed ne limigi sin per simpla ekposedo de ĝi.

La 12-an de aprilo de la 1871-a jaro, t. e. ĝuste en la tempo de la Komunumo, Marx skribis al Kugelmann:

«…Se ci rigardos en la lastan ĉapitron de mia «18-a de brumero», ci vidos, ke kiel sekvantan provon de la franca revolucio mi deklaras: ne transdoni el unuj manoj en la aliajn la burokrat-militan maŝinon, kiel tio okazadis ĝis nun, sed rompi ĝin» (la kursivo apartenas al Marx; en la originalo staras zerbrechen), «kaj ĝuste tia estas la antaŭkondiĉo de ĉia efektiva popola revolucio sur la kontinento. Ĝuste en tio konsistas la provo de niaj heroaj parizaj kamaradoj» (pĝ. 709 en «Neue Zeit», XX, I, la jaro 1901–1902).

38

(La leteroj de Marx al Kugelmann aperis en la rusa lingvo ne malpli, ol en du eldonoj; el ili unu sub mia redakto kaj kun mia antaŭparolo).

En tiuj ĉi vortoj: «rompi la burokrat-militan maŝinon» enestas, mallonge esprimita, la ĉefa leciono de la marksismo rilate la demandon pri la taskoj de la proletaro en revolucio koncerne la ŝtaton. Kaj ĝuste tiu ĉi leciono ne nur estas tute forgesita, sed eĉ rekte fuŝita de la reganta, kaŭtskia, «interpreto» de la marksismo!

Kio koncernas la referencon de Marx al «La 18-a de brumero», do ni supre citis plene la koncernan lokon.

Estas interese noti speciale du lokojn en la citita rezono de Marx. Unue, li limigas sian konkludon per la kontinento. Tio estis komprenebla en la 1871-a jaro, kiam Britio estis ankoraŭ modelo de lando pure kapitalisma, sed sen militismo kaj en multa grado sen burokratismo. Tial Marx esceptis Brition, kie revolucio, kaj eĉ popola revolucio prezentiĝis kaj estis tiam ebla sen la antaŭkondiĉo pri detruado de la «preta ŝtatmaŝino».

Nun, en la 1917-a jaro, en la epoko de la unua granda imperiista milito, tiu ĉi limigo de Marx forfalas. Kaj Britio kaj Usono, la plej grandaj kaj la lastaj en la tuta mondo reprezentantoj de la anglo-saksa «libero» en la senco de foresto de militismo kaj burokratismo, forruliĝis plene en la ĝeneral-eŭropan malpuran, sangan marĉon de la burokrat-militaj institucioj, ĉion al si subigantaj, ĉion per si premantaj. Nun kaj en Britio, kaj en Usono «la antaŭkondiĉo de ĉiu efektive popola revolucio» estas rompo, detruo de la «preta» (preparita tie en la jaroj 1914–1917 ĝis la «eŭropa», ĝeneral-imperiisma perfekteco) «ŝtatmaŝino».

Due, apartan atenton meritas la ekstreme profunda rimarko de Marx, ke la detruo

39

de la burokrat-milita ŝtatmaŝino estas «la antaŭkondiĉo de ĉia efektive popola revolucio». Tiu ĉi nocio de «popola» revolucio ŝajnas stranga en la buŝo de Marx, kaj la rusaj pleĥanovanoj kaj menŝevikoj, tiuj ĉi sekvantoj de Struve, dezirantaj esti konsiderataj kiel marksistoj, povus, eble, deklari tian esprimon ĉe Marx «misdiro». Ili reduktis la marksismon al tia mizere liberala fuŝaĵo, ke krom la kontraŭmeto de burĝa kaj proleta revolucioj por ili nenio ekzistas, kaj eĉ tiu ĉi kontraŭmeto estas komprenata de ili nekredeble mortece.

Se oni prenus kiel ekzemplon la revoluciojn de la XX-a jarcento, do kaj la portugalan kaj la turkan oni devos, certe, agnoski burĝaj. Sed «popola» estas nek la unua, nek la dua, ĉar la amaso de la popolo, ties grandega plimulto aktive, memstare, kun siaj propraj ekonomiaj kaj politikaj postuloj rimarkeble elpaŝas nek en la unua, nek en la dua revolucioj. Kontraŭe, la rusia burĝa revolucio de la jaroj 1905–1907, kvankam en ĝi mankis tiaj «brilaj» sukcesoj, kiuj okazadis iutempe en la portugala kaj en la turka, estis, sendube, «efektive popola» revolucio, ĉar la amaso de la popolo, ties plimulto, la plej profundaj sociaj «malsuproj», dispremitaj per la premado kaj ekspluatado, leviĝadis memstare, metis sur la tutan procedon de la revolucio stampon de siaj postuloj, de siaj provoj siamaniere konstrui la novan socion anstataŭ la detruata malnova.

En Eŭropo de la 1871-a jaro sur la kontinento en neniu lando la proletaro konsistigis la plimulton de la popolo. La «popola» revolucio, entiranta en la movadon efektive la plimulton, povis esti tia, nur enprenante kaj la proletaron kaj la kamparanaron. Ambaŭ klasoj ja konsistigis tiam «la popolon». Ambaŭ klasoj estas unuigitaj per tio, ke «la burokrat-milita ŝtatmaŝino» subpremas, premegas, ekspluatas ilin. Disbati tiun ĉi maŝinon, rompi ĝin — tia estas la vera intereso de la «popolo», de ties plimulto, laboristoj kaj de plimulto de la kamparanoj, tia estas «la antaŭkondiĉo» de libera ligo

40

inter la plej malriĉaj kamparanoj kaj la proletoj, kaj sen tia ligo nefirma estas la demokratio kaj neebla estas la socialisma transformo.

Ĝuste al tia ligo, kiel estas konate, estis trabatanta por si la vojon la Pariza Komunumo, ne atinginta la celon pro vico da kaŭzoj de interna kaj ekstera karaktero.

Sekve, parolante pri la «efektive popola revolucio», Marx, neniom forgesante specialaĵojn de la etburĝaro (pri ili li parolis multe kaj ofte), plej strikte konsideris la faktan interrilaton inter la klasoj en la plimulto de la kontinentaj ŝtatoj de Eŭropo en la 1871-a jaro. Kaj aliflanke, li konstatis, ke la «disbaton» de la ŝtatmaŝino postulas interesoj kaj de la laboristoj kaj de la kamparanoj, ĝi unuigas ilin, metas antaŭ ili la komunan taskon forigi «la paraziton» kaj anstataŭigi ĝin per io nova.

Per kio do nome?

2. Per kio oni anstataŭigu la detruitan ŝtatmaŝinon?

Al tiu demando en la 1847-a jaro, en la «Komunista Manifesto» Marx estis donanta la respondon ankoraŭ tute abstraktan, pli ĝuste, almontrantan la taskojn, sed ne la rimedojn por ilia solvo. Anstataŭigi per «organizo de la proletaro kiel reganta klaso», per «konkero de la demokratio» — tia estis la respondo de la «Komunista Manifesto».

Ne enprofundiĝante en utopiojn, Marx de la sperto de la amasa movado atendis respondon al la demando pri tio, kiajn konkretajn formojn ricevos tiu ĉi organizo de la proletaro, kiel reganta klaso, en kiu ĝuste maniero tiu ĉi organizo estos kunigita kun la plej plena kaj konsekvenca «konkero de la demokratio».

La sperton de la Komunumo, kiom ajn malgranda ĝi estus, Marx plej atente analizas en «La interna milito en Francio». Ni citu la plej gravajn lokojn el tiu verko:

En la XIX-a jarcento disvolviĝis devenanta el la mezepokaj jarcentoj «la centrigita ŝtatpotenco,

41

kun siaj ĉie ĉeestantaj organoj — konstanta armeo, polico, burokrataro, klerikaro, juĝistaro». Kun disvolviĝo de la klasa antagonismo inter la kapitalo kaj la laboro «la ŝtatpotenco akiris pli kaj pli la karakteron de publika potenco por subpremi la laboristan klason, maŝino de klasa potenco. Post ĉiu revolucio, kiu signas progreson de la klasbatalo, aperas pli kaj pli videble la pure subprema karaktero de la ŝtatpotenco». La ŝtata potenco post la revolucio de la jaroj 1848–1849 fariĝas «nacia militinstrumento de la kapitalo kontraŭ la laboro». La dua imperio fiksas tion.

«La rekta kontraŭo de la imperio estis la Komunumo». «La Komunumo estis la preciza formo de tiu respubliko», «kiu ne nur forigu la monarkian formon de klasa regado, sed la klasan regadon mem…»

En kio nome konsistis tiu ĉi «preciza» formo de la proletara, socialisma respubliko? Kia estis la ŝtato, kiun ĝi komencis krei?

«…La unua dekreto de la Komunumo estis do forigo de la konstanta armeo kaj ĝia anstataŭigo per la armita popolo…»

Tiu postulo enestas nun en la programoj de ĉiuj partioj, dezirantaj nomiĝi socialistaj. Sed kion valoras iliaj programoj, plej bone oni povas vidi el la konduto de niaj eseroj kaj menŝevikoj, efektive ĝuste post la revolucio de la 27-a de februaro rezignintaj pri realigo en la vivon de tiu ĉi postulo!

«…La Komunumo formiĝis el la urbaj konsilantoj elektitaj per ĝenerala voĉdonado en la diversaj distriktoj de Parizo. Ili estis respondecaj kaj ĉiumomente eksigeblaj. Ilia plimulto konsistis memkompreneble el laboristoj aŭ agnoskitaj reprezentantoj de la laborista klaso…»

«…La polico, ĝis nun la instrumento de la ŝtata registaro, estis tuj senigita

42

de ĉiuj ĝiaj politikaj ecoj kaj transformita en la ĉiumomente eksigebla instrumento de la Komunumo. Same pri la oficistoj de ĉiuj ceteraj administraciaj branĉoj. De la membroj de la Komunumo malsupren, la publika servo estis farenda kontraŭ laborista salajro. La akiritaj rajtoj kaj la reprezentaciaj pagoj por la ŝtataj altranguloj malaperis kun tiuj altranguloj mem… Post forigo de la konstanta armeo kaj de la polico, la instrumentoj de la materia potenco de la malnova registaro, la Komunumo tuj komencis rompi la klerikalan instrumenton de subpremo, la pastran potencon… La juĝistaj oficistoj perdis tiun ŝajnan sendependecon… ili estis de nun elektendaj, respondecaj kaj eksigeblaj…»

Do, la disrompitan ŝtatmaŝinon la Komunumo anstataŭigis kvazaŭ «nur» per pli plena demokratio: la neniigo de la konstanta armeo, la plena elektateco kaj eksigebleco de ĉiuj oficuloj. Sed efektive tiu ĉi «nur» signifas gigantan anstataŭigon de unuj institucioj per institucioj de la principe alia speco. Tie ĉi estas konstatebla ĝuste unu el la okazoj de «transformiĝo de la kvanto en la kvaliton»: la demokratio, efektivigita kun tia pleja pleneco kaj konsekvenco, kun kia tio entute estas pensebla, transformiĝas el la burĝa demokratio en la proletan, el la ŝtato (= aparta forto por premado de iu klaso) en ion tian, kio jam ne estas propre la ŝtato.

Subpremadi la burĝaron kaj ĝian reziston estas dume plu necese. Por la Komunumo tio estis speciale necesa, kaj unu el la kaŭzoj de ĝia malvenko estas en tio, ke ĝi nesufiĉe decide tion faris. Sed la subpremanta organo tie ĉi estas jam la plimulto de la loĝantaro, sed ne la malplimulto, kiel estadis ĉiam kaj ĉe la sklaveco, kaj ĉe la servuteco, kaj ĉe la dungsklaveco. Kaj se la plimulto de la popolo mem subpremas siajn ekspluatantojn, do «la speciala forto» por la subpremado jam ne estas necesa! En tiu senco la ŝtato komencas formortadi. Anstataŭ

43

apartaj institucioj de la privilegiita malplimulto (la privilegiita ŝtatoficistaro, la estraro de la konstanta armeo), la plimulto mem povas senpere plenumadi tion, kaj ju pli tutpopola fariĝas la plenumado mem de la funkcioj de la ŝtata potenco, des pli malgranda fariĝas la bezono pri tiu ĉi potenco.

Precipe rimarkinda estas ĉi-rilate la substrekata de Marx rimedo de la Komunumo: la nuligo de ĉiaj monsubvencioj por la reprezentadoj, de ĉiaj monaj privilegioj al la ŝtatoficistoj, la redukto de la salajroj de ĉiuj oficuloj en la ŝtato ĝis la nivelo de «la laborpago de laboristo». Ĝuste en tio plej demonstre montriĝas la vojturno — for de la demokratio burĝa al la demokratio proleta, for de la demokratio de la ekspluatantoj al la demokratio de la ekspluatataj klasoj, for de la ŝtato, kiel «aparta forto» por subpremado de iu klaso, al la subpremado de la ekspluatantoj fare de la komuna forto de la popolplimulto, de la laboristoj kaj kamparanoj. Kaj ĝuste rilate tiun ĉi punkton, aparte demonstran — en la demando pri la ŝtato, eble, la plej gravan — la lecionoj de Marx estas pleje forgesitaj! En la popularaj komentaroj — kaj ili estas sennombraj — pri tio ĉi oni ne parolas. «Oni kutimas» pri tio ĉi silenti, kvazaŭ pri «naivaĵo», forvivinta sian tempon, — simile al tio, kiel la kristanoj, akirinte la staton de la ŝtata religio, «forgesis» pri la «naivaĵoj» de la komenca kristanismo kun ties demokrati-revolucia spirito.

La malaltigo de la pago al la superaj ŝtatoficistoj ŝajnas «simple» postulo de naiva, primitiva demokratieco. Unu el la «fondintoj» de la plej nova oportunismo, la eksa social-demokrato Ed. Bernstein, plurfoje ekzerciĝis en ripetado de trivialaj burĝaj moketoj pri la «primitiva» demokratieco. Same kiel ĉiuj oportunistoj, same kiel la nunaj kaŭtskianoj, li tute ne komprenis tion, ke, unue, la transiro disde la kapitalismo al la socialismo estas neebla sen certa «reveno» al la «primitiva» demokratieco (ĉar alie kiamaniere do oni transiru al la plenumado de la ŝtataj funkcioj fare de la plimulto de la loĝantaro kaj fare de la loĝantaro senescepte tuta?), kaj due, ke «la primitiva demokratieco»

44

sur la bazo de la kapitalismo kaj de la kapitalisma kulturo estas ne tio, kio estas la primitiva demokratieco dum la praaj aŭ antaŭkapitalismaj tempoj. La kapitalisma kulturo kreis la grandan produktadon, fabrikojn, fervojojn, poŝton, telefonojn kaj ceteron, kaj sur tiu ĉi bazo la granda plimulto de funkcioj de la malnova «ŝtata potenco» tiel simpliĝis kaj povas esti reduktita al tiaj simplaj procedoj de registrado, enskribado, kontrolado, ke tiuj funkcioj fariĝos plene laŭfortaj al ĉiuj legosciaj homoj, ke tiujn funkciojn estos eble plenumadi kontraŭ la ordinara «laborpago de laboristo», ke oni povos (kaj oni devos) forpreni de tiuj funkcioj ĉian similon al io privilegiita, «estreca».

La plena elekteblo, la eksigeblo en ajna momento de ĉiuj senescepte postenuloj, malaltigo de ilia salajro al la ordinara «laborpago de laboristo», tiuj ĉi simplaj kaj «memkompreneblaj» demokratiaj rimedoj, unuigante plene la interesojn de la laboristoj kaj de la plej granda parto de la kamparanoj, servas samtempe kiel ponto, kondukanta de la kapitalismo al la socialismo. Tiuj ĉi rimedoj koncernas la ŝtatan, pure politikan rekonstruon de la socio, sed ili ricevas, komprenende, tutan sian sencon kaj signifon nur en la ligo kun la efektivigata aŭ preparata «eksproprietigado de la eksproprietigistoj», t. e. per la transiro de la kapitalisma privata proprieto de produktadrimedoj en la posedon de la socio.

«La Komunumo, — skribis Marx — realigis la frapvorton de ĉiuj burĝaj revolucioj — malmultekosta regado — per tio ke ĝi nuligis la du plej grandajn elspezosumojn, la armeon kaj la oficistaron».

El la kamparanaro, samkiel el la aliaj tavoloj de la etburĝaro, nur malgrandega malplimulto «leviĝas», «fariĝas homoj» en la burĝa senco, t. e. transformiĝas aŭ en bonhavantajn homojn, en burĝojn, aŭ en bonhavantajn kaj privilegiitajn ŝtatoficistojn. La granda plimulto de la kamparanaro en ĉia kapitalisma lando, kie nur estas la kamparanaro (kaj tiaj kapitalismaj landoj konsistigas la plimulton),

45

estas premata de la registaro kaj soifas ties renverson, soifas la «malmultekostan» registaron. Efektivigi tion povas nur la proletaro, kaj, efektivigante tion, ĝi faras samtempe paŝon al la socialisma transformo de la ŝtato.

3. La neniigo de la parlamentismo

«La Komunumo, — skribis Marx, — celis esti ne parlamenta, sed laboranta institucio, plenumanta kaj leĝdonanta samtempe…

…Anstataŭ unufoje en tri aŭ ses jaroj decidi kiu membro de la reganta klaso reprezentu kaj subpremu (ver- und zertreten) la popolon en la parlamento, la voĉdonrajto servu al la popolo konstituita en komunumoj tiel kiel la individua voĉdonrajto servas al ĉiu alia dungisto elekti laboristojn, kontrolistojn kaj librotenistojn en sia firmao».

Tiu ĉi rimarkinda kritiko kontraŭ la parlamentismo, donita en la 1871-a jaro, same apartenas nun, danke al dominado de la social-ŝovinismo kaj oportunismo, al la nombro de la «forgesitaj vortoj» de la marksismo. La ministroj kaj parlamentanoj laŭprofesiaj, la perfiduloj al la proletaro kaj la «aferulaj» socialistoj de la nuna tempo lasis kritikadon kontraŭ la parlamentismo tutplene al la anarkiistoj, kaj sur tiu ĉi mirinde prudenta bazo deklaris ĉian kritikon kontraŭ la parlamentismo esti «anarkiismo»!! Estas nenio stranga, ke la proletaro de la «avangardaj» parlamentaj landoj, sentante abomenon pro rigardo al tiaj «socialistoj», kiaj estas Scheidemann, David, Legien, Sembat, Renaudel, Henderson, Vandervelde, Stauning, Branting, Bissolati kaj Kº, ĉiam pli ofte fordonadis siajn simpatiojn al la anarki-sindikatismo, malgraŭ tio, ke tiu ĉi estis la sangfrato de la oportunismo.

Sed por Marx la revolucia dialektiko neniam estis tiu senenhava moda frazo, tintilo, kiun

46

el ĝi faris Pleĥanov, Kautsky kaj cet. Marx scipovis senindulge rompi rilatojn kun la anarkiismo pro la nescipovo utiligi eĉ la «brutejon» de la burĝa parlamentismo, precipe, kiam certe forestas revolucia situacio, — sed samtempe li scipovis ankaŭ doni la vere revoluci-proletan kritikon kontraŭ la parlamentismo.

Unufoje en kelkaj jaroj decidadi, kiu membro de la reganta klaso subpremadu, dispremadu la popolon en la parlamento, — jen en kio estas la vera esenco de la burĝa parlamentismo, ne nur en la parlament-konstituciaj monarkioj, sed ankaŭ en la plej demokratiaj respublikoj.

Sed se meti la demandon pri ŝtato, se rigardi la parlamentismon, kiel unu el la institucioj de la ŝtato, el la vidpunkto de la proletaraj taskoj en tiu ĉi fako, do kie estas la eliro el la parlamentismo? kiel do oni povas esti sen ĝi?

Denove kaj denove ni estas devigitaj diri: la lecionoj de Marx, bazitaj sur la studado de la Komunumo, estas tiom forgesitaj, ke por moderna «social-demokrato» (legu: por moderna perfidulo de la socialismo) estas do simple nekomprenebla alia kritiko kontraŭ la parlamentismo, krom la anarkiista aŭ reakcia.

La eliro el la parlamentismo estas, certe, ne en la neniigo de la reprezentaj institucioj kaj de la elekteblo, sed en la transformo de la reprezentaj institucioj el la parolejoj en «laborantajn» instituciojn. «La Komunumo celis esti ne parlamenta, sed laboranta institucio, plenumanta kaj leĝdonanta samtempe».

«Ne parlamenta, sed laboranta» institucio, tio ĉi estas dirita trafpike al la modernaj parlamentanoj kaj al la parlamentaj «ĉambraj hundetoj» de la social-demokratio! Rigardu ajnan parlamentan landon, de Usono ĝis Svisio, de Francio ĝis Britio, Norvegio kaj cet.: la veran «ŝtatan» laboron faras post la kulisoj kaj plenumas ministerioj, kancelarioj, staboj. En la parlamentoj oni nur babilas kun la speciala celo trompadi «la simplan popolon». Tio ĉi estas ĝis tia grado ĝusta, ke eĉ en la Rusia

47

respubliko, en la burĝ-demokratia respubliko, pli frue, ol ĝi sukcesis krei efektivan parlamenton, montriĝis jam ĉiuj ĉi pekoj de la parlamentismo. Tiaj herooj de la putra filistreco, kiel Skobelev-oj kaj Cereteli-oj, Ĉernov-oj kaj Avksentjev-oj, sukcesis eĉ la Sovetojn aĉigi laŭtipe de la plej malnobla burĝa parlamentismo, transforminte ilin en senenhavajn parolejojn. En la Sovetoj sinjoroj «socialistaj» ministroj trompas la fidemajn simplulojn per frazado kaj rezolucioj. En la registaro okazas permanenta kvadrilo, unuflanke, por laŭvice sidigadi al «la kuko» de profitdonaj kaj honoraj postenoj pli multe da «eseroj kaj menŝevikoj», aliflanke, por «okupi la atenton» de la popolo. Kaj en la kancelarioj, en la staboj oni «laboras» la «ŝtatan» laboron!

«La Popola Afero» 18, la organo de la reganta partio de la «socialistoj-revoluciuloj», antaŭnelonge en la redakcia ĉefartikolo konfesis, — kun sensimila malkaŝemo de homoj el la «bontona societo», en kiu «ĉiuj» sin okupas pri politika prostituiĝo, — ke eĉ en tiuj ministerioj, kiuj apartenas al la «socialistoj» (pardonu la esprimon!), eĉ en ili la tuta ŝtatoficistaro restas, esence, malnova, funkcias laŭmalnove, sabotas la revoluciajn iniciatojn tute «libere»! Sed se eĉ mankus tiu ĉi konfeso, ĉu la fakta historio de partopreno de la eseroj kaj menŝevikoj en la registaro ne pruvas tion? Karakteriza tie ĉi estas nur tio, ke, troviĝante en la ministra societo kun la kadetoj, sinjoroj Ĉernov, Rusanov, Zenzinov kaj la ceteraj redaktoroj de «La Popola Afero» tiomgrade perdis la honton, ke ili ne ĝeniĝas publike, kvazaŭ pri bagatelo, rakonti, ne ruĝiĝante, ke «ĉe ili» en la ministerioj ĉio estas laŭmalnove!! La revoluci-demokrata frazo — por trompado de la kamparaj Joĉjoj, kaj la ŝtatoficista kancelaria burokrataĵo — por «kontentigo» de kapitalistoj — jen vi havas la esencon de la «honesta» koalicio.

La sinvendeman kaj finputrintan parlamentismon de la burĝa socio la Komunumo anstataŭigas per institucioj, en kiuj la libero de prijuĝado kaj diskutado ne degeneras en

48

trompadon, ĉar la parlamentanoj mem devas labori, mem plenumi siajn leĝojn, mem kontroli tion, kio rezultas en la vivo, mem respondi senpere antaŭ siaj elektantoj. La reprezentaj institucioj restas, sed la parlamentismo, kiel aparta sistemo, kiel divido de la laboroj leĝdona kaj plenuma, kiel privilegia stato por la deputitoj, tie ĉi ne ekzistas. Sen reprezentaj institucioj ni ne povas al ni imagi demokration, eĉ proletan demokration, sed sen parlamentismo — ni povas kaj devas, se la kritiko de la burĝa socio por ni ne estas senenhavaj vortoj, se la strebo renversi la regadon de la burĝaro estas nia serioza kaj sincera strebo, sed ne la «por-elekta» frazo por kaptado de laboristaj voĉoj, kiel ĉe la menŝevikoj kaj eseroj, kiel ĉe la Scheidemann-oj kaj Legien-oj, Sembat-oj kaj Vandervelde-oj.

Estas ekstreme instrue, ke, parolante pri la funkcioj de tiu ŝtatoficistaro, kiu estas necesa kaj por la Komunumo, kaj por la proleta demokratio, Marx prenas por komparo la oficistojn de «ajna alia labordonanto», t. e. ordinaran kapitalistan entreprenon kun «laboristoj, kontrolistoj kaj librotenistoj».

Ĉe Marx ne estas eĉ unu guto da utopiismo en tiu senco, ke li elpensis, fantazikreis la «novan» socion. Ne, li studas, kiel natur-historian procedon, la naskiĝon de la nova socio el la malnova, la transirajn formojn de la dua al la unua. Li prenas la faktan sperton de la amasa proleta movado kaj penas ĉerpi el ĝi praktikajn lecionojn. Li «lernas» de la Komunumo, kiel ĉiuj grandaj revoluciaj pensuloj ne timis lerni el la sperto de grandaj movadoj de la premata klaso, neniam rilatante al ili kun pedantaj «moralinstruoj» (kiel tiu de Pleĥanov: «oni ne devis preni la armilojn» aŭ de Cereteli: «la klaso devas sin mem limigi»).

Pri neniigo de la ŝtatoficistaro tuj, ĉiuloke, ĝisfine oni ne povas eĉ paroli. Tio estas utopio. Sed disbati tuj la malnovan ŝtatoficistan maŝinon kaj tuj komenci konstruadon de la nova, permesanta poiome neniigi ĉian ŝtatoficistaron, tio ĉi estas ne utopio, tio ĉi estas la sperto

49

de la Komunumo, tio ĉi estas la rekta, vica tasko de la revolucia proletaro.

La kapitalismo simpligas la funkciojn de la «ŝtata» administrado, permesas deĵeti la «hierarkion» kaj redukti la tutan aferon al la organizo de la proletoj (kiel reganta klaso), kiu en la nomo de la tuta socio dungas «laboristojn, kontrolistojn, librotenistojn».

Ni ne estas utopiistoj. Ni ne «revas» pri tio, kiamaniere ni tuj ekzistu sen ajna estrado, sen ajna subiĝo; tiuj ĉi anarkiistaj revoj, bazitaj sur la nekompreno de la taskoj de la proletara diktaturo, estas radike fremdaj al la marksismo kaj efektive servas nur al prokrastado de la socialisma revolucio ĝis la homoj estos aliaj. Ne, ni volas la socialisman revolucion kun tiaj homoj, kiaj estas nun, kiuj sen subiĝo, sen kontrolo, sen «kontrolistoj kaj librotenistoj» ne povos sukcesi.

Sed subiĝi necesas al la armita avangardo de ĉiuj ekspluatatoj kaj laboruloj — al la proletaro. La specifan «hierarkion» de ŝtatoficistoj oni povas kaj devas tuj, inter hodiaŭ kaj morgaŭ, komenci anstataŭigi per la simplaj funkcioj de «kontrolistoj kaj librotenistoj», per la funkcioj, kiuj jam nun estas plene atingeblaj en la disvolviĝnivelo de urbanoj ĝenerale kaj estas tute plenumeblaj kontraŭ la «laborpago de laboristo».

Ni mem, la laboristoj, organizu la grandan produktadon, deirante de tio, kio jam estas kreita de la kapitalismo, apogante nin sur nia laborista sperto, kreante la striktegan, feran disciplinon, kiun subtenas la ŝtata potenco de armitaj laboristoj, ni reduktu la ŝtatoficistojn ĝis la rolo de simplaj plenumantoj de niaj komisioj, respondecaj, eksigeblaj, modeste pagataj «kontrolistoj kaj librotenistoj» (certe, kun teĥnikistoj de ĉiuj specoj kaj gradoj) — jen nia, proleta tasko, jen de kio oni povas kaj devas komenci dum efektivigado de la proleta revolucio. Tia komenco, sur la bazo de la granda produktado, per si mem kondukas al la poioma «formortado» de ĉia ŝtatoficistaro, al poioma kreado de tia ordo, —

50

de la ordo sen citiloj, de la ordo, ne simila al la dunga sklaveco, — de tia ordo, kiam la ĉiam plisimpliĝantaj funkcioj de kontrolo kaj librotenado estos plenumataj de ĉiuj laŭvice, estos poste fariĝantaj kutimo kaj fine forfalos, kiel specialaj funkcioj de speciala tavolo de homoj.

Unu sprita germana social-demokrato de la 1870-aj jaroj nomis la poŝton ekzemplo de socialisma mastrumo. Tio estas tre ĝusta. Nun la poŝto estas mastrumo, organizita laŭ la tipo de ŝtat-kapitalisma monopolo. La imperiismo poiome transformas ĉiujn trustojn en organizaĵojn de simila tipo. Super la «simplaj» laboruloj, kiuj estas superŝarĝitaj per laboro kaj malsatas, tie ĉi staras la sama burĝa burokrataro. Sed la meĥanismo de socia mastrumado tie ĉi estas jam preta. Renversu la kapitalistojn, disbatu per la fera mano de armitaj laboristoj la reziston de tiuj ekspluatistoj, rompu la burokratan maŝinon de la moderna ŝtato — kaj antaŭ ni estas liberigita disde la «parazito» altteĥnike ekipita meĥanismo, ekfunkciigi kiun tute povas la unuiĝintaj laboristoj mem, dungante teĥnikistojn, kontrolistojn, pagante la laboron de ĉiuj ili, samkiel ankaŭ de ĉiuj entute «ŝtataj» oficistoj, per laborpago de laboristo. Jen la tasko konkreta, praktika, realigebla tuj rilate al ĉiuj trustoj, liberiganta laborulojn disde ekspluatado, prikalkulanta la sperton, praktike jam komencitan (precipe en la fako de ŝtatorganizo) de la Komunumo.

La tuta popola ekonomio, organizita kiel poŝto, tiamaniere, ke ĉiuj teĥnikistoj, kontrolistoj, librotenistoj, same kiel ankaŭ ĉiuj oficistoj, ricevu salajron ne pli altan ol «la salajro de laboristo», sub la kontrolo kaj gvidado de la armita proletaro — jen nia proksima celo. Jen kian ŝtaton, sur jen kia ekonomia bazo, ni bezonas. Jen kio donos la neniigon de la parlamentismo kaj la konservon de la reprezentaj institucioj, jen kio liberigos la laborulajn klasojn disde la prostituado de tiuj institucioj flanke de la burĝaro.

51

4. Organizado de unueco de la nacio

«…En mallonga skizo pri nacia organizado, kiun la Komunumo ne havis la tempon detaligi, tekstas eksplicite ke la komunumo estu la politika formo eĉ de la plej eta vilaĝo»… De la komunumoj estus elektata ankaŭ «la nacia delegacio» en Parizo.

«…La malmultaj, sed gravaj funkcioj, kiuj poste restis por la centra registaro, ne devis esti, kiel oni intence falsis, forigitaj, sed konfiditaj al komunumaj, t.e. strikte respondecaj oficistoj…

…La unueco de la nacio ne estis rompenda, sed male organizenda per la komunuma konstitucio; ĝi devis realiĝi per neniigo de tiu ŝtatpotenco kiu pretendis esti la enkorpiĝo de tiu unueco, sed volis esti sendependa kaj supera al la nacio, ĉe kies korpo ĝi tamen estis nur parazita elkreskaĵo. Dum necesis fortranĉi la nur subpremajn organojn de la malnova regpotenco, ĝiaj pravaj funkcioj estis forprenendaj de potenco kiu pretendis stari super la socio kaj redonendaj al la respondecaj servantoj de la socio».

Ĝis kia grado ne komprenis — eble, pli ĝuste estus diri: ne deziris kompreni — la oportunistoj de la moderna social-demokratio tiujn ĉi rezonojn de Marx, plej bone montras la herostrate fama libro de la renegato Bernstein: «Premisoj de la socialismo kaj taskoj de la social-demokratio». Ĝuste rilate al la cititaj vortoj de Marx Bernstein skribis, ke tiu ĉi programo «laŭ sia politika enhavo montras en ĉiuj esencaj trajtoj grandegan similecon al la federaciismo de Proudhon… Apud ĉiuj ceteraj disiĝoj inter Marx kaj la «etburĝo»

52

Proudhon (Bernstein metas la vorton «etburĝo» en citilojn, kiuj devas esti, laŭ lia opinio, ironiaj) en tiuj punktoj la pensiro ĉe ili estas tiom proksima, kiel tio nur estas ebla». Certe, daŭrigas Bernstein, la signifo de municipoj kreskas, sed «al mi ŝajnas dubinda, ke la unua tasko de la demokratio estis tia neniigo (Auflösung — laŭvorte: disigo, dissolvo) de la modernaj ŝtatoj kaj tia plena ŝanĝo (Umwandlung — renverso) de ilia organizo, kiel prezentas al si Marx kaj Proudhon — formado de nacia kunveno el delegitoj de provincaj aŭ regionaj kunvenoj, kiuj, siavice, estus konsistigataj el la delegitoj de komunumoj, — tiel, ke la tuta antaŭa formo de naciaj reprezentadoj tute malaperus». (Bernstein, «Premisoj», pĝ. 134 kaj 136 de la germana eldono de la 1899-a jaro).

Tio ĉi estas simple monstra: miksi la konceptojn de Marx pri «neniigo de la ŝtata potenco — parazito» kun la federaciismo de Proudhon! Sed tio ĉi ne estas hazarda, ĉar en la kapon de la oportunisto eĉ ne venas la penso, ke Marx parolas ĉi tie tute ne pri la federaciismo kiel kontraŭo al la centralizismo, sed pri la disrompo de la malnova, burĝa, en ĉiuj burĝaj ŝtatoj ekzistanta ŝtatmaŝino.

En la kapon de la oportunisto venas nur tio, kion li vidas ĉirkaŭ si, en la medio de filistra burĝeco kaj de «reformisma» stagno, nome nur la «municipoj»! Pri la revolucio de la proletaro la oportunisto mallernis eĉ pensi.

Tio estas ridiga. Sed estas rimarkinde, ke en tiu ĉi punkto kontraŭ Bernstein oni ne disputis. Al Bernstein multaj refutadis — precipe Pleĥanov en la rusa literaturo, Kautsky en la eŭropa — sed kaj la unua, kaj la dua pri tiu ĉi fuŝado de Marx fare de Bernstein ne parolis.

La oportunisto ĝis tia grado mallernis pensi revolucie kaj pensadi pri revolucio, ke li atribuas la «federaciismon» al Marx, konfuzante lin kun la fondinto de la anarkiismo Proudhon. Kaj Kautsky kaj Pleĥanov, dezirantaj esti ortodoksaj marksistoj, defendi la instruon de la revolucia marksismo, pri tio silentas! Tie ĉi

53

estas unu el la kaŭzoj de tiu ekstrema banaligo de konceptoj pri la diferenco inter la marksismo kaj la anarkiismo, kiu estas propra kaj al la kaŭtskianoj kaj al la oportunistoj, kaj pri kio ni ankoraŭ parolos.

Eĉ spuro de federaciismo ne estas en la cititaj rezonoj de Marx pri la sperto de la Komunumo. Marx samopinias kun Proudhon ĝuste pri tio, kion ne vidas la oportunisto Bernstein. Marx malsamopinias kun Proudhon ĝuste pri tio, en kio Bernstein vidas ilian similecon.

Marx samopinias kun Proudhon en tio, ke ili ambaŭ estas por la «detruo» de la moderna ŝtata maŝino. Tiun similecon de la marksismo kun la anarkiismo (kaj kun Proudhon kaj kun Bakunin) nek la oportunistoj, nek la kaŭtskianoj deziras vidi, ĉar ili foriris de la marksismo en tiu ĉi punkto.

Marx malsamopinias kaj kun Proudhon kaj kun Bakunin ĝuste en la demando pri la federaciismo (ne parolante jam pri la diktaturo de la proletaro). El la etburĝaj konceptoj de la anarkiismo la federaciismo sekvas principe. Marx estas centralizisto. Kaj en liaj cititaj rezonoj estas neniu forlaso de la centralizismo. Nur la homoj, plenaj de filistra «superstiĉa adorado» de la ŝtato, povas kompreni la neniigon de la burĝa maŝino kiel neniigon de la centralizismo!

Nu, kaj se la proletaro kaj la plej malriĉa kamparanaro prenos en siajn manojn la ŝtatan potencon, organiziĝos tute libere en komunumoj kaj unuigos la agadon de ĉiuj komunumoj en iliaj batoj kontraŭ la kapitalo, en rompado de la kapitalista rezisto, en transdonado de la privata proprieto je fervojoj, fabrikoj, tero kaj cetero al la tuta nacio, al la tuta socio — ĉu tio ne estos centralizismo? ĉu tio ne estos la plej konsekvenca demokratia centralizismo? kaj plue proleta centralizismo?

Bernstein simple ne kapablas ekpensi, ke estas ebla memvola centralizismo, memvola unuiĝo de komunumoj en nacion, memvola kunfluiĝo de proletaj komunumoj por detruado de la burĝa regado kaj de la burĝa ŝtata maŝino. Bernstein, kiel ĉiu filistro, vidas la centralizismon

54

kiel ion, kio povas esti nur desupre, nur fare de oficistaro kaj militistaro trudata kaj konservata.

Marx intence, kvazaŭ antaŭvidante la eblon de fuŝado de siaj ideoj, substrekas, ke konscia falsaĵo estas la akuzoj kontraŭ la Komunumo pri tio, ke ĝi deziris neniigi la unuecon de la nacio, nuligi la centran potencon. Marx intence uzas la esprimon «organizi unuecon de la nacio», por kontraŭmeti la konscian, demokratian, proletan centralizismon al la burĝa, militista, ŝtatoficista.

Sed… plej certa surdulo estas tiu, kiu ne deziras aŭskulti. Kaj la oportunistoj de la moderna social-demokratio ĝuste ne deziras aŭskulti pri neniigo de la ŝtata potenco, pri fortranĉo de la parazito.

5. Neniigo de la parazito — ŝtato

Ni jam citis la koncernajn vortojn de Marx kaj ni devas kompletigi ilin.

«…Estas la kutima sorto de novaj historiaj kreaĵoj, — skribis Marx, — ke oni konsideras ilin kiel flankajn pecojn de malnovaj kaj eĉ kadukaj formoj de la socia vivo, kies aspekto estas iel simila. Do, tiu nova Komunumo, kiu rompas (bricht — disbatas) la modernan ŝtatpotencon, estis konsiderata revivigo de la mezepokaj komunumoj… kiel federacio de etaj ŝtatoj, tia pri kiu revis Montesquieu kaj la ĝirondistoj 19… kiel troigita formo de la malnova batalo kontraŭ trocentrigo…

…La Komunuma konstitucio, male, redonintus al la socia korpo ĉiujn fortojn kiujn ĝis nun foruzis la parazita elkreskaĵo «ŝtato», kiu nutras sin de la socio kaj malhelpas ties liberan disvolviĝon. Sole per tiu faro ĝi estus lanĉinta la renaskiĝon de Francio…

…La komunuma konstitucio metintus la kamparajn produktistojn sub la spirita gvidado de la distriktaj ĉefurboj kaj certiginta

55

al ili tie, en la urbaj laboristoj, la naturajn reprezentantojn de iliaj interesoj. La nura ekzisto de la Komunumo, kiel io memkomprenebla, kondukis kun si la lokan memregadon, sed nun ne plu kiel kontraŭpezo kontraŭ la nun senutiligita ŝtatpotenco.…».

«Neniigo de la ŝtatpotenco», kiu estis «parazita elkreskaĵo», «fortranĉo» ĝia, «detruo» ĝia, «la ŝtatpotenco fariĝas nun senutiligita» — jen per kiaj esprimoj parolis Marx pri la ŝtato, taksante kaj analizante la sperton de la Komunumo.

Ĉio ĉi estas skribita antaŭ preskaŭ duonjarcento, kaj nun necesas fari kvazaŭ elfosadon, por venigi al la konscio de vastaj popolamasoj la nefuŝitan marksismon. La konkludojn, faritajn el observoj pri la lasta granda revolucio, kiun travivis Marx, oni forgesis ĝuste tiam, kiam venis la epoko de sekvantaj grandaj revolucioj de la proletaro.

«La diverseco de la interpreto kies objekto fariĝis la Komunumo, kaj la diverseco de la interesoj kiuj trovis sin esprimataj en ĝi, pruvas ke ĝi estis plene kaj tute ampleksigebla politika formo, dum ĉiuj antaŭaj regoformoj estis esence subpremaj. Ĝia vera sekreto estis jena: Ĝi estis esence registaro de la laborista klaso, la rezulto de la batalo de la produktanta kontraŭ la alpropriga klaso, la fine malkovrita politika formo, sub kiu la ekonomia liberigo de la laboro povis realiĝi…

Sen tiu lasta kondiĉo la Komunuma konsitucio estintus neeblaĵo kaj trompo…»

La utopiistoj okupadis sin per «malkovrado» de politikaj formoj, ĉe kiuj devus okazi la socialisma transformo de la socio. La anarkiistoj estis forigantaj entute la demandon pri politikaj formoj. La oportunistoj de la moderna social-demokratio akceptis la burĝajn politikajn formojn de parlamenta demokratia ŝtato kiel limon netransireblan,

56

kaj rompadis sian frunton, preĝante antaŭ tiu ĉi «modelo», deklaradis anarkiismo ĉian strebon rompi tiujn ĉi formojn.

Marx konkludis el la tuta historio de la socialismo kaj politika lukto, ke la ŝtato devos malaperi, ke la transira formo de ĝia malaperado (transirado disde ŝtato al ne-ŝtato) estos «la organizita kiel reganta klaso proletaro». Sed la taskon malkovri politikajn formojn de tiu ĉi estonteco Marx ne prenis sur sin. Li limigis sin per preciza observado de la franca historio, per ĝia analizo kaj per la konkludo, al kiu estis veniganta la 1851-a jaro: ni proksimiĝas al la detruado de la burĝa ŝtata maŝino.

Kaj kiam ektondris la amasa revolucia movado de la proletaro, malgraŭ la malsukceso de tiu ĉi movado, malgraŭ ĝia mallongdaŭro kaj okulfrapanta malforto, Marx komencis studi, kiajn formojn malkovris ĝi.

La Komunumo estas la «fine malkovrita» de la proleta revolucio formo, ĉe kiu povas efektiviĝi la ekonomia liberiĝo de la laboro.

La Komunumo estas la unua provo de proleta revolucio disrompi la burĝan ŝtatan maŝinon kaj la «malkovrita fine» politika formo, per kiu oni povas kaj devas anstataŭigi la disrompitan.

Ni vidos en la sekvanta traktado, ke la rusiaj revolucioj de la 1905-a kaj la 1917-a jaroj, en aliaj cirkonstancoj, ĉe aliaj kondiĉoj, daŭrigas la aferon de la Komunumo kaj konfirmas la genian historian analizon de Marx.

Ĉapitro IV

Daŭrigo. Aldonaj klarigoj de Engels

Marx donis fundamenton al la demando pri signifo de la sperto de la Komunumo. Engels plurfoje revenadis al tiu ĉi temo, klarigante la analizon kaj la konkludojn de Marx, iufoje kun tia forto kaj reliefeco prilumante aliajn flankojn de la demando, ke necesas speciale trakti tiujn klarigojn.

57

1. «Loĝeja demando»

En sia verko pri la loĝeja demando (la 1872-a j.) Engels konsideras jam la sperton de la Komunumo, haltante kelkfoje sur la taskoj de revolucio rilate la ŝtaton. Estas interese, ke per la konkreta temo demonstre evidentiĝas, unuflanke, la trajtoj de simileco inter la proleta ŝtato kaj la nuna ŝtato, — la trajtoj, ebligantaj en ambaŭ okazoj paroli pri la ŝtato, — kaj aliflanke, la trajtoj de diferenco aŭ transiro al la neniigo de la ŝtato.

«Kiel eblas solvi la loĝejan demandon? En la moderna socio ĝi estas solvata same, kiel ĉiu alia socia demando: per poioma ekonomia egaligo de postulo kaj propono, kaj tio estas la solvo, kiu konstante mem denove naskas la demandon, t. e. donas nenian solvon. Kiel solvos tiun ĉi demandon socia revolucio, tio dependas ne nur de cirkonstancoj tempaj kaj lokaj, tio estas ligita ankaŭ kun la demandoj, irantaj multe pli malproksimen, inter kiuj unu el la plej gravaj estas la demando pri neniigo de la kontraŭeco inter urbo kaj vilaĝo. Ĉar ni ne okupas nin per verkado de utopiaj aranĝsistemoj de estonta socio, do halti sur tio estas afero pli ol vana. Senduba estas sole tio, ke jam nun en grandaj urboj sufiĉas loĝeblaj domoj, por tuj kontentigi la efektivan bezonon pri loĝejoj per racia utiligo de tiuj konstruaĵoj. Tio estas efektivigebla, komprenende, nur per eksproprietigo de la nunaj posedantoj kaj per enloĝigo en tiujn domojn de senloĝejaj laboristoj, aŭ de laboristoj, nun loĝantaj en trookupitaj loĝejoj. Kaj tuj kiam la proletaro konkeros la politikan potencon, tia rimedo, diktata de interesoj de socia utilo, estos same facile efektivigebla, kiel ankaŭ la ceteraj eksproprietigoj kaj rekvizicioj de loĝejoj farataj de la moderna ŝtato» (pĝ. 22 de la germ. eld. de la 1887-a jaro).

58

Tie ĉi ne estas analizata la formŝanĝo de ŝtata potenco, sed estas prenata nur la esenco de ties agado. Eksproprietigoj kaj rekvizicioj de loĝejoj okazas ankaŭ laŭ ordonoj de la nuna ŝtato. Proleta ŝtato, el formala vidpunkto, ankaŭ «ordonos» okupi loĝejojn kaj eksproprietigi domojn. Sed klaras, ke la malnova plenuma aparato, ŝtatoficistaro, ligita kun la burĝaro, estus simple netaŭga por plenumi ordonojn de proleta ŝtato.

«…Necesas konstati, ke la fakta ekposedo de ĉiuj iloj de laboro, de la tuta industrio fare de la laborula popolo estas rekta kontraŭaĵo al la prudonisma «elaĉeto». Ĉe la lasta, aparta laboristo fariĝas posedanto de loĝejo, de terparcelo, de laboriloj: sed ĉe la unua la «laborula popolo» restas kolektiva posedanto de domoj, fabrikoj kaj laboriloj. Uzado de tiuj domoj, fabrikoj kaj cetero sen rekompenco de elspezoj verŝajne ne estos permesata al apartaj personoj aŭ asocioj, almenaŭ dum la transira periodo. Same ankaŭ neniigo de la privata proprieto de tero ne supozas neniigon de la tera rento, sed ĝian transdonon, kvankam en formo ŝanĝita, al la socio. Fakta ekposedo de laboriloj flanke de la laborula popolo, sekve, neniel ekskludas konservon de lupreno kaj ludonado» (pĝ. 68).

La demandon, tuŝitan en tiu ĉi rezonado, nome: pri la ekonomiaj bazoj por formorto de la ŝtato, ni analizos en la sekvanta ĉapitro. Engels esprimas sin tre singarde, dirante, ke la proleta ŝtato «verŝajne» ne permesos senpagan uzadon de loĝejoj, «almenaŭ dum la transira periodo». Ludonado de loĝejoj, apartenantaj al la tuta popolo, por apartaj familioj kontraŭ pago supozigas kaj prenadon de tiu pago, kaj certan kontrolon, kaj tiun aŭ alian normigon de distribuado de loĝejoj. Ĉio ĉi postulas ian formon de ŝtato,

59

sed tute ne postulas apartan militan kaj burokratan aparaton kun aparte privilegiita stato de oficistoj. Kaj la transiro al tia aferstato, kiam uzado de loĝejoj povos esti senpaga, estas ligita kun plena «formorto» de la ŝtato.

Parolante pri transiro de la blankiistoj 20, post la Komunumo kaj sub la influo de ties sperto, sur la principan pozicion de marksismo, Engels preterpase formulas tiun pozicion tiel:

«…Neceso de politika agado flanke de la proletaro kaj de ties diktaturo, kiel transiro al abolo de la klasoj, kaj kune kun ili ankaŭ de la ŝtato…» (pĝ. 55).

Iuj ŝatantoj de litera kritikado aŭ burĝaj «ekstermistoj de marksismo» trovos, eble, kontraŭdirojn inter ĉi tiu agnosko de «abolo de la ŝtato» kaj negado de tia formulo, kiel la anarkiista, en la pli supre citita loko de «Anti-Dühring». Ne estus mirige, se oportunistoj ankaŭ Engels-on kalkulus inter «anarkiistoj» — nun ĉiam pli vasta iĝas flanke de la social-ŝovinistoj la akuzo al la internaciistoj pri anarkiismo.

Ke kune kun abolo de la klasoj okazos ankaŭ abolo de la ŝtato — pri tio la marksismo instruadis ĉiam. La vaste konata loko pri «formorto de la ŝtato» en «Anti-Dühring» akuzas la anarkiistojn ne pri tio simple, ke ili estas por abolo de la ŝtato, sed pri tio, ke ili predikas, kvazaŭ estos eble aboli la ŝtaton «inter hodiaŭ kaj morgaŭ».

Pro plena kripligo fare de la dominanta nun «social-demokratia» doktrino de la marksisma rilato al la anarkiismo en la demando pri neniigo de la ŝtato, speciale utile estas rememorigi unu polemikon de Marx kaj Engels kontraŭ anarkiistoj.

2. Polemiko kontraŭ anarkiistoj

Tiu polemiko rilatas al la 1873-a jaro. Marx kaj Engels publikigis en itala socialista verkokolekto artikolojn kontraŭ prudonistoj 21, «aŭtonomiistoj» aŭ «kontraŭ-aŭtoritatistoj»,

60

kaj nur en la 1913-a jaro tiuj artikoloj aperis en germanlingva traduko en «Neue Zeit».

«…Se la politika lukto de la laborista klaso, — skribis Marx, mokante la anarkiistojn kun ilia negado de politiko, — akceptas revoluciajn formojn, se la laboristoj anstataŭ diktaturo de la burĝaro metas sian revolucian diktaturon, do ili faras teruran krimon de ofendo al la principoj, ĉar por kontentigo de siaj mizeraj, krudaj tagbezonoj, por rompi la reziston de la burĝaro, la laboristoj donas al la ŝtato revolucian kaj pasantan formon, anstataŭ formeti la batalilojn kaj aboli la ŝtaton…» («Neue Zeit», 1913-1914, jaro 32, vol. 1, pĝ. 40).

Jen kontraŭ kia «abolo» de la ŝtato sole protestis Marx, refutante al la anarkiistoj! Tute ne kontraŭ tio, ke la ŝtato malaperu kune kun la malapero de la klasoj aŭ ke ĝi estos abolita samtempe kun ilia abolo, sed kontraŭ tio, ke la laboristoj rezignu de uzado de armilaro, de organizita perforto, t. e. de ŝtato, kiu devas servi al la celo: «rompi la reziston de la burĝaro».

Marx intence substrekas — por ke oni ne kripligu la veran sencon de lia batalo kontraŭ la anarkiismo — la «revolucian kaj pasantan formon» de la ŝtato, necesa por la proletaro. La proletaro nur provizore bezonas la ŝtaton. Ni tute ne disiĝas kun la anarkiistoj en la demando pri abolo de la ŝtato, kiel celo. Ni asertas, ke por atingo de tiu celo necesas provizora uzado de la iloj, rimedoj, metodoj de la ŝtata potenco kontraŭ la ekspluatistoj, samkiel por neniigo de la klasoj necesas provizora diktaturo de la premata klaso. Marx elektas la plej akran kaj la plej klaran starigon de la demando kontraŭ la anarkiistoj: forigante la jugon de la kapitalistoj, ĉu devas la laboristoj «formeti la armilaron», aŭ ĉu ili devas uzi ĝin kontraŭ la kapitalistoj por rompi ilian reziston? Do la sistema uzado de armilaro fare de unu klaso

61

kontraŭ alia klaso, kio ĝi estas, se ne la «pasanta formo» de la ŝtato?

Ĉiu social-demokrato demandu sin: ĉu tiel li metis la demandon pri la ŝtato en polemiko kontraŭ la anarkiistoj? ĉu tiel metadis la demandon la grandega plimulto de la socialistaj partioj de la dua Internacio?

Engels ankoraŭ multe pli detale kaj pli populare eksponas la samajn pensojn. Li primokas antaŭ ĉio la malklarecon de la penso ĉe la prudonistoj, kiuj nomis sin mem «kontraŭ-aŭtoritatistoj», t. e. ili negis ĉian aŭtoritaton, ĉian subiĝon, ĉian potencon. Rigardu fabrikon, fervojon, ŝipon en alta maro — diras Engels — ĉu ne estas klare, ke sen certa subiĝo, sekve, sen certa aŭtoritato aŭ potenco ne estas ebla funkciado de ajna el tiuj ĉi komplikaj teĥnikaj institucioj, bazitaj sur aplikado de maŝinoj kaj sur plana kunlaborado de multaj homoj?

«…Se mi uzas tiujn argumentojn, — skribas Engels, — kontraŭ la plej furiozaj kontraŭ-aŭtoritatistoj, do ili povas doni al mi nur jenan respondon: «Jes! tio estas vero, sed tie ĉi temas ne pri la aŭtoritato, per kiu ni provizas niajn delegitojn, sed pri certa komisio». Tiuj homoj opinias, ke ni povas ŝanĝi iun aferon, se ni ŝanĝos ĝian nomon…»

Montrinte tiamaniere, ke aŭtoritato kaj aŭtonomio estas relativaj konceptoj, ke la regiono de ilia aplikado ŝanĝiĝas kune kun diversaj fazoj de la socia evoluo, ke estas absurde opinii ilin absolutaj, aldoninte, ke la regiono de aplikado de maŝinoj kaj de granda industrio ĉiam plivastiĝas, Engels transiras de la ĝeneralaj rezonadoj pri aŭtoritato al la demando pri la ŝtato.

«…Se la aŭtonomiistoj, — skribas li, — dezirus diri nur tion, ke la socia organizo de la estonteco allasos la aŭtoritaton nur en tiuj limoj, kiuj neeviteble estas diktataj de la produktadkondiĉoj, tiam eblus interkonsenti kun ili. Sed ili estas blindaj rilate al

62

ĉiuj faktoj, kiuj faras la aŭtoritaton necesa, kaj ili pasie luktas kontraŭ la vorto.

Kial la kontraŭ-aŭtoritatistoj ne limigas sin per krioj kontraŭ la politika aŭtoritato, kontraŭ la ŝtato? Ĉiuj socialistoj konsentas pri tio, ke la ŝtato, kaj kune kun ĝi ankaŭ la politika aŭtoritato malaperos sekve de la estonta socia revolucio, alivorte, ke la sociaj funkcioj perdos sian politikan karakteron kaj transformiĝos en simplajn administrajn funkciojn, zorgantajn pri la sociaj interesoj. Sed la kontraŭ-aŭtoritatistoj postulas, ke la politika ŝtato estu abolita per unu bato, eĉ pli frue, ol estos abolitaj tiuj socirilatoj, kiuj naskis ĝin. Ili postulas, ke la unua ago de la socia revolucio estu la abolo de la aŭtoritato.

Ĉu ili vidis iam revolucion, tiuj sinjoroj? Revolucio, sendube, estas la plej aŭtoritateca afero, kiu nur estas ebla. Revolucio estas ago, en kiu parto de la loĝantaro trudas sian opinion al alia parto pere de fusiloj, bajonetoj, kanonoj, t. e. rimedoj ekstreme aŭtoritatecaj. Kaj la venkinta partio pro neceso ofte estas devigata konservi sian regadon per tiu timo, kiun sugestas al la reakciuloj ĝia armilaro. Se la Pariza Komunumo ne apogus sin sur la aŭtoritato de la armita popolo kontraŭ la burĝaro, do ĉu ĝi sin tenus pli longe ol unu tagon? Ĉu ni ne havas rajton, kontraŭe, mallaŭdi la Komunumon pro tio, ke ĝi tro malmulte uzis tiun aŭtoritaton? Do: aŭ — aŭ. Aŭ la kontraŭ-aŭtoritatistoj mem ne scias, kion ili diras, kaj tiuokaze ili semas nur konfuzon. Aŭ ili tion scias, kaj tiuokaze perfidas la aferon de la proletaro. En ambaŭ okazoj ili servas nur al la reakcio». (pĝ. 39).

En tiu ĉi rezonado estas tuŝitaj la demandoj, kiujn necesas analizi kune kun la temo pri interrilato de politiko kaj ekonomio dum formortado de la ŝtato (al tiu ĉi temo

63

estas dediĉita la sekvanta ĉapitro). Tiaj estas la demandoj pri transformado de sociaj funkcioj el la politikaj en la simplajn administrajn kaj pri la «politika ŝtato». Tiu ĉi lasta esprimo, precipe kapabla kaŭzi miskomprenojn, montras la procedon de formortado de la ŝtato: la formortantan ŝtaton sur certa ŝtupo de ĝia formortado oni povas nomi nepolitika ŝtato.

La plej rimarkinda en la citita rezonado de Engels estas la maniero, laŭ kiu li metas la demandon kontraŭ la anarkiistoj. Social-demokratoj, dezirantaj esti disĉiploj de Engels, milionfoje disputadis kontraŭ anarkiistoj, sed ili disputadis ĝuste ne tiel, kiel povas kaj devas disputi marksistoj. La anarkiisma koncepto pri abolo de la ŝtato estas konfuza kaj nerevolucia — jen kiel Engels estis metanta la demandon. La anarkiistoj ĝuste la revolucion en ĝia estiĝo kaj evoluo, en ĝiaj specifaj taskoj rilate al perforto, aŭtoritato, regpotenco, ŝtato, ne deziras vidi.

Ordinara kritiko kontraŭ la anarkiismo reduktiĝis ĉe modernaj social-demokratoj al la plej pura filistra banalaĵo: «Ni ja agnoskas la ŝtaton, sed la anarkiistoj ne!». Kompreneble, tia banalaĵo ne povas ne forpuŝi de si la iom pensantajn kaj revoluciajn laboristojn. Engels diras alion: li substrekas, ke ĉiuj socialistoj agnoskas la malaperon de la ŝtato, kiel sekvon de socialisma revolucio. Poste li metas konkrete la demandon pri revolucio, nome tiun demandon, kiun ordinare social-demokratoj pro oportunismo ĉirkaŭiras, lasante ĝin, se eblas tiel diri, por monopola «ellaboro» al la anarkiistoj. Kaj, metante tiun ĉi demandon, Engels prenas la bovon ĉe la kornoj: ĉu la Komunumo ne devus pli multe uzi la revolucian potencon de la ŝtato, t. e. de la armita, organizita kiel reganta klaso proletaro?

La dominanta oficiala social-demokratio ordinare sin forsavadis de la demando pri konkretaj taskoj de la proletaro en revolucio jen simple per filistra moko, jen, en plej bona okazo, per la frazo evite sofisma: «tiam ni vidos». Kaj la anarkiistoj ricevadis rajton

64

paroli kontraŭ tia social-demokratio, ke ĝi perfidas sian taskon pri revolucia edukado de la laboristoj. Engels uzas la sperton de la lasta proleta revolucio ĝuste por la plej konkreta studado, kion kaj kiamaniere devas fari la proletaro kaj rilate al la bankoj kaj rilate al la ŝtato.

3. Letero al Bebel

Unu el la plej rimarkindaj, se ne la plej rimarkinda rezonado en la verkoj de Marx kaj Engels rilate la demandon pri la ŝtato estas la ĉi-suba loko en letero de Engels al Bebel, datita per 18–28 de marto de la 1875-a jaro. Tiu letero, ni notu interkrampe, estis publikigita, kiom ni scias, unuafoje fare de Bebel en la dua volumo de liaj rememoroj («El mia vivo»), aperinta en la jaro 1911, t. e. 36 jarojn post ĝia skribado kaj sendo.

Kritikante tiun saman projekton de la Gotaa programo, kiun kritikis ankaŭ Marx en sia fama letero al Bracke, kaj speciale tuŝante la demandon pri la ŝtato, Engels skribis al Bebel jenon:

«…La libera popola ŝtato transformiĝis en liberan ŝtaton. Laŭ la gramatika senco de tiuj vortoj, la libera ŝtato estas tia, en kiu la ŝtato estas libera rilate al siaj civitanoj, t. e. ŝtato kun despotisma registaro. Necesus forlasi la tutan tiun babiladon pri la ŝtato, precipe post la Komunumo, kiu jam ne estis ŝtato en la vera senco de la vorto. Per la «popola ŝtato» la anarkiistoj pikadis nin pli ol sufiĉe, kvankam jam la verko de Marx kontraŭ Proudhon, kaj poste la «Komunista Manifesto» diras klare, ke kun la enkonduko de socialisma sociordo la ŝtato dissolviĝas (sich auflöst) kaj malaperas. Ĉar la ŝtato estas nur pasanta institucio, kiun oni devas

65

uzi en batalado, en revolucio, por perforte subpremi siajn kontraŭulojn, do paroloj pri libera popola ŝtato estas pura sensencaĵo: dum la proletaro ankoraŭ bezonas la ŝtaton, ĝi bezonas ĝin ne en la interesoj de libero, sed en la interesoj de subpremo de siaj kontraŭuloj, kaj kiam iĝas eble paroli pri la libero, tiam la ŝtato, kiel tia, ĉesas ekzisti. Tial ni proponus meti ĉie anstataŭ la vorto ŝtato la vorton: «komunumo» (Gemeinwesen), bonegan malnovan germanan vorton, respondantan al la franca vorto «komunumo»» (pĝ. 321–322 de la germanlingva originalo).

Necesas atenti, ke tiu ĉi letero rilatas al la partia programo, kiun Marx kritikis en letero, datita nur kelkajn semajnojn pli malfrue, ol la citita letero (la letero de Marx de la 5-a de majo de la 1875-a jaro), kaj ke Engels loĝis tiam kune kun Marx, en Londono. Tial, dirante «ni» en la lasta frazo, Engels, sendube, nome de si kaj Marx proponas al la gvidanto de la germania laborista partio forĵeti el la programo la vorton «ŝtato» kaj anstataŭigi ĝin per la vorto «komunumo».

Kian hurlon pri «anarkiismo» aŭdigus la ĉefoj de la nuna, adaptita al komforto de oportunistoj «marksismo», se oni proponus al ili tian korekton de la programo!

Ili hurlu. Por tio ilin laŭdos la burĝaro.

Kaj ni plu faros nian aferon. Ĉe revizio de la programo de nia partio necesas senkondiĉe atenti la konsilon de Marx kaj Engels, por esti pli proksima al la vero, por restarigi la marksismon, puriginte ĝin disde la kripligoj, por pli ĝuste direkti la batalon de la laborista klaso por liberiĝo. Inter la bolŝevikoj, verŝajne, ne troviĝos kontraŭuloj de la konsilo de Marx kaj Engels. La malfacilaĵo estos, eble, nur en la termino. En la germana lingvo ekzistas du vortoj «komunumo», el kiuj Engels elektis tian, kiu ne signifas apartan

66

komunumon, sed ilian aron, sistemon de komunumoj. En la rusa lingvo tia vorto ne ekzistas, kaj, povas esti, necesos elekti la francan vorton «komunumo», kvankam ankaŭ tio havas siajn maloportunaĵojn.

«La Komunumo jam ne estis ŝtato en la vera senco de la vorto» — jen la plej grava teoria aserto de Engels. Post ĉio montrita supre, tiu ĉi aserto estas plene komprenebla. La Komunumo estis ĉesanta esti ŝtato, kiomgrade ĝi devis subpremadi ne la plimulton de la loĝantaro, sed la malplimulton (la ekspluatistojn); ĝi disbatis la burĝan ŝtatan maŝinon; anstataŭ aparta forto por subpremado sur la scenon estis eliĝanta la loĝantaro mem. Ĉio ĉi ne plu respondas al ŝtato en la propra senco de tiu vorto. Kaj se la Komunumo plifirmiĝus, do en ĝi per si mem «formortus» la spuroj de ŝtato, ĝi ne bezonus «aboli» ties instituciojn: ili ĉesus funkcii laŭmezure, kiel ili ne plu havus kion fari.

«La anarkiistoj pikas nin per la «popola ŝtato»»; dirante tion ĉi, Engels konsideras antaŭ ĉio Bakunin-on kaj liajn atakojn kontraŭ la germanaj social-demokratoj. Engels agnoskas tiujn ĉi atakojn tiomgrade ĝustaj, kiomgrade la «popola ŝtato» estas samtia sensencaĵo kaj samtia tiriĝo for de la marksismo, kiel ankaŭ la «libera popola ŝtato». Engels penas korekti la batalon de la germanaj social-demokratoj kontraŭ la anarkiistoj, fari tiun batalon principe ĝusta, purigi ĝin de oportunismaj antaŭjuĝoj rilate la «ŝtaton». Ve! La letero de Engels dum 36 jaroj kuŝis en kesto. Ni vidos sube, ke ankaŭ post la publikigo de tiu ĉi letero Kautsky persiste ripetas esence la samajn erarojn, kontraŭ kiuj avertis Engels.

Bebel respondis al Engels per letero de la 21-a de septembro de la 1875-a j., en kiu li skribis, interalie, ke li «plene konsentas» kun lia juĝo pri la programprojekto kaj ke li riproĉis Liebknecht-on pri lia cedemo (pĝ. 334 en la germana eldono de la rememoroj de Bebel, vol. II). Sed se ni prenos la broŝuron de Bebel: «Niaj celoj», do ni renkontos en ĝi tute malĝustajn rezonadojn pri la ŝtato:

67

«La ŝtato devas esti transformita el la ŝtato, bazita sur klasa regado, en popolan ŝtaton». (germ. eld. «Unsere Ziele», 1886, pĝ. 14).

Tiel estas presite en la 9-a (naŭa!) eldono de la broŝuro de Bebel! Ne estas mirinde, ke tiom persista ripetado de oportunismaj rezonadoj pri la ŝtato estis absorbata de la germania social-demokratio, precipe kiam la revoluciaj klarigoj de Engels estis metataj flanken kaj la tuta viv-kondiĉaro estis por longa tempo «malkutimiganta» disde revolucio.

4. Kritiko kontraŭ la projekto de la Erfurta programo

La kritiko kontraŭ la projekto de la Erfurta programo 22, sendita de Engels al Kautsky la 29-an de junio de la 1891-a jaro kaj publikigita nur dek jarojn poste en «Neue Zeit», ne povas esti preterlasita dum analizo de la marksisma instruo pri la ŝtato, ĉar ĝi estas precipe dediĉita ĝuste al kritiko kontraŭ la oportunismaj konceptoj de la social-demokratio en demandoj de ŝtata organizo.

Preterpase ni notu, ke rilate demandojn de ekonomio Engels donas ankaŭ unu rimarkinde valoran indikon, kiu montras, kiel atente kaj penetreme observadis li ĝuste la transformiĝojn de la moderna kapitalismo kaj kiel sukcesis li tial antaŭvidi certagrade la taskojn de nia, imperiisma, epoko. Jen estas tiu ĉi indiko: rilate la vorton «senplaneco» (Planlosigkeit), uzitan en la projekto de la programo por karakterizi la kapitalismon, Engels skribas:

«…Se ni de akciaj societoj transiras al trustoj, kiuj subigas al si kaj monopoligas tutajn branĉojn de industrio, do tie ĉi malaperas ne nur la privata produktado, sed ankaŭ la senplaneco» («Neue Zeit», eldonjaro 20, vol. 1, 1901–1902, pĝ. 8).

Tie ĉi estas prenita la plej fundamenta afero en la teoria takso de la plej moderna kapitalismo, t. e. de la imperiismo, nome tio, ke la kapitalismo transformiĝas en monopolan

68

kapitalismon. La lastan ni devas substreki, ĉar la plej disvastiĝinta eraro estas la burĝ-reformista aserto, ke la monopola aŭ la ŝtat-monopola kapitalismo jam ne estas kapitalismo, ke ĝi jam povas esti nomita «ŝtata socialismo» kaj simile. Plenan planecon, certe, trustoj ne estis donantaj, ne donas nun kaj ne povas doni. Sed kiomgrade ili donas planecon, kiomgrade la magnatoj de la kapitalo antaŭkalkulas ampleksojn de la produktado en nacia aŭ eĉ internacia skalo, kiomgrade ili ĝin plane reguligas, ni restas tamen en kapitalismo, kvankam en ties nova stadio, sed sendube en la kapitalismo. «Proksimeco» de tia kapitalismo al la socialismo por veraj reprezentantoj de la proletaro devas esti argumento por proksimeco, facileco, realigeblo, neprokrasteblo de socialisma revolucio, sed tute ne argumento por tio, ke oni tolereme rilatu al negado de tiu ĉi revolucio kaj al plibeligo de la kapitalismo, pri kio sin okupas ĉiuj reformistoj.

Sed ni revenu al la demando pri la ŝtato. Tie ĉi Engels donas trispecajn aparte valorajn indikojn: unue rilate la demandon pri respubliko; due, pri ligo inter la nacia demando kaj organizo de la ŝtato; trie, pri loka memadministrado.

Kio koncernas la respublikon, do el ĝi Engels faris la pezocentron de sia kritiko kontraŭ la projekto de la Erfurta programo. Kaj se ni rememoros, kian signifon akiris la Erfurta programo ĉe la tuta internacia social-demokratio, kiel ĝi fariĝis modelo por la tuta dua Internacio, do sen troigo eblas diri, ke Engels kritikas tie ĉi la oportunismon de la tuta dua Internacio.

«La politikaj postuloj de la projekto, — skribas Engels, — suferas pro granda manko. En ĝi forestas tio (la kursivo de Engels), kion nome necesus diri».

Kaj poste estas klarigate, ke la germania konstitucio estas esence kopio de la reakciega konstitucio

69

de la 1850-a jaro, ke la «Reichstag» (parlamento) estas nur, kiel diris Wilhelm Liebknecht, «figa folieto de la absolutismo», ke deziri efektivigi «transformon de ĉiuj laboriloj en komunan posedaĵon» sur la bazo de la konstitucio, kiu laŭleĝigas ekziston de etaj ŝtatoj kaj la union de la germanaj etaj ŝtatoj — estas «evidenta sensencaĵo».

«Estas danĝere tuŝi tiun ĉi temon», — aldonas Engels, bonege scianta, ke laŭleĝe meti en la programon la postulon de respubliko en Germanio oni ne povas. Sed Engels ne paciĝas tutsimple kun tiu ĉi evidenta konsidero, per kiu «ĉiuj» kontentiĝas. Engels daŭrigas: «sed la afero, malgraŭe, devas esti tiel aŭ alie movita. Ĝis kia grado tio ĉi necesas, montras la oportunismo, ĝuste nun disvastiĝanta (einreißende) en la plejparto de la social-demokratia gazetaro. Pro timo pri revalidigo de la kontraŭsocialista leĝo 23, aŭ rememorante kelkajn faritajn dum funkciado de tiu leĝo antaŭtempajn deklarojn, oni deziras nun, ke la partio agnosku la nunan leĝan ordon en Germanio sufiĉa por paca efektivigo de ĉiuj ĝiaj postuloj…»

Ke la germaniaj social-demokratoj agis pro la timo pri revalidigo de la escepta leĝo, tiun ĉi fundamentan fakton Engels metas sur la unuan planon kaj senĝene nomas ĝin oportunismo, deklarante, ĝuste pro foresto de respubliko kaj libero en Germanio, la revojn pri la «paca» vojo tute sensencaj. Engels estas sufiĉe singarda por ne ligi siajn manojn. Li agnoskas, ke en la landoj kun respublika sistemo aŭ kun tre granda libero «oni povas imagi» (nur «imagi»!) pacan evoluon al la socialismo, sed en Germanio — ripetas li,

«…en Germanio, kie la registaro estas preskaŭ ĉiopova kaj la parlamento («Reichstag») kaj ĉiuj aliaj reprezentaj institucioj ne posedas realan potencon, — proklami en Germanio ion similan, kaj krome sen ajna neceso, signifas forpreni la figan

70

folion de sur la absolutismo kaj starigi sin mem por ŝirmi la nudecon…»

Ŝirmantoj de la absolutismo efektive evidentiĝis en sia granda plejparto la oficialaj gvidantoj de la germania social-demokratia partio, kiu kaŝis tiujn ĉi indikojn.

«…Tiaspeca politiko povas nur, finfine, venigi la partion sur malĝustan vojon. Sur la unuan planon oni metas la ĝeneralajn, abstraktajn politikajn demandojn kaj tiamaniere ŝirmas plej aktualajn konkretajn demandojn, kiuj per si mem aperas en la tagordo jam ĉe la unuaj gravaj eventoj, ĉe la unua politika krizo. Kio povas rezulti el tio, krom tio, ke la partio subite en la decida momento evidentiĝos senhelpa, ke pri la decidgravaj demandoj en ĝi regas neklareco kaj manko de unueco, ĉar tiuj demandoj neniam estis pridiskutataj…

Tiu forgesado de la grandaj, fundamentaj konsideroj pro la minutaj interesoj de la tago, tiu strebado al la minutaj sukcesoj kaj batalado pro ili sen konsidero de postaj sekvoj, tiu oferado de la estonteco de la movado pro la nuno — eble okazas eĉ pro «honestaj» motivoj. Sed tio estas oportunismo kaj restas oportunismo, kaj la «honesta» oportunismo, eble, estas pli danĝera ol ĉiuj aliaj…

Se estas io neniel dubinda, do ĝi estas tio, ke nia partio kaj la laborista klaso povas veni al la regado nur ĉe tia politika formo, kiel demokratia respubliko. Tiu ĉi lasta estas eĉ specifa formo por la diktaturo de la proletaro, kiel montris jam la granda franca revolucio…»

Engels ripetas tie ĉi en la formo aparte reliefa tiun fundamentan ideon, kiu ruĝfadene pasas tra ĉiuj verkoj de Marx, nome, ke la demokratia respubliko estas la plej granda proksimiĝo al la diktaturo

71

de la proletaro. Ĉar tia respubliko, neniom forigante la regadon de la kapitalo, kaj sekve, premadon al la popolamasoj kaj klasbatalon, neeviteble kondukas al tia disvastigo, disvolvo, malkovro kaj akrigo de tiu ĉi batalo, ke, se aperas eblo kontentigi la fundamentajn interesojn de la premataj amasoj, tiu eblo efektiviĝas neeviteble kaj nure en la diktaturo de la proletaro, en proletara gvidado de tiuj popolamasoj. Por la tuta dua Internacio ankaŭ tio ĉi estas la «forgesitaj vortoj» de la marksismo, kaj ilian forgeson ekstreme klare evidentigis la historio de la menŝevika partio dum la unua jarduono de la rusia revolucio de la 1917-a jaro.

Rilate la demandon pri federacia respubliko en la ligo kun la nacia konsisto de la loĝantaro Engels skribis:

«Kio devas okupi la lokon de la nuna Germanio?» (kun ties reakcia monarkia konstitucio kaj samtiom reakcia divido je etaj ŝtatoj, la divido, eterniganta la specialecojn de la «prusismo» anstataŭ solvi ilin en Germanio, kiel tuto). «Miaopinie, la proletaro povas apliki sole la formon de unueca kaj nedividebla respubliko. Federacia respubliko estas ankaŭ nun, ĝenerale kaj entute, necesaĵo sur la giganta teritorio de Usono, kvankam en ĝia orienta parto ĝi jam fariĝas malhelpo. Ĝi estus antaŭenpaŝo en Britio, kie sur du insuloj loĝas kvar nacioj kaj, malgraŭ la unueco de la parlamento, ekzistas unu apud la alia tri sistemoj de leĝaro. Ĝi antaŭlonge jam fariĝis malhelpo en la malgranda Svisio, kaj se tie oni ankoraŭ povas toleri la federacian respublikon, do nur tial, ke Svisio kontentiĝas ludi la rolon de nure pasiva membro en la eŭropa ŝtata sistemo. Por Germanio ĝia federacia svisigo estus grandega paŝo malantaŭen. Du punktoj diferencigas la unian ŝtaton disde la plene unueca ŝtato, nome: ke ĉiu aparta ŝtato, eniranta la union, havas sian apartan civilan kaj kriminalan leĝaron, sian

72

apartan juĝejorganizon, kaj poste tio, ke apud la popola ĉambro ekzistas la ĉambro de reprezentantoj de la ŝtatoj, kaj en ĝi ĉiu kantono voĉdonas, kiel tia, sendepende de tio, ĉu granda aŭ malgranda ĝi estas». En Germanio la unia ŝtato estas transiro al plene unueca ŝtato, kaj la «revolucion desupre» de la 1866-a kaj 1870-a jaroj necesas ne turni malantaŭen, sed kompletigi per la «movado de malsupre».

Engels ne nur ne montras indiferentecon al la demando pri formoj de ŝtato, sed, male, kun ekstrema skrupulo penas analizi ĝuste la transirajn formojn, por konsideri, depende de la konkret-historiaj specialecoj de ĉiu aparta okazo, transiro de kio al kio estas tiu ĉi donita transira formo.

Engels, samkiel Marx, defendas, el la vidpunkto de la proletaro kaj de la proletara revolucio, la demokratian centralizismon, la unuecan kaj nedivideblan respublikon. Federacian respublikon li konsideras aŭ kiel escepton kaj malhelpon por disvolviĝo, aŭ kiel transiron disde monarkio al centralizisma respubliko, kiel «paŝon antaŭen» ĉe certaj apartaj kondiĉoj. Kaj inter tiuj ĉi apartaj kondiĉoj estas emfazata la nacia demando.

Ĉe Engels, samkiel ĉe Marx, malgraŭ ilia senindulga kritiko kontraŭ la reakcieco de etaj ŝtatoj kaj kontraŭ ŝirmado de tiu reakcieco per la nacia demando en certaj konkretaj okazoj, nenie estas eĉ ombro da strebo forŝovi la nacian demandon — strebo, per kiu ofte pekas nederlandaj kaj polaj marksistoj, sin bazantaj sur la plej prava batalo kontraŭ la filistre malvasta naciismo de «siaj» etaj ŝtatoj.

Eĉ en Britio, kie kaj la geografiaj kondiĉoj, kaj la komuneco de la lingvo, kaj la historio de multaj jarcentoj, ŝajne «finsolvis» la nacian demandon de apartaj etaj dividaĵoj de Britio, eĉ tie ĉi Engels konsideras la klaran fakton, ke la nacia demando ankoraŭ ne estas solvita kaj tial agnoskas federacian respublikon «paŝo antaŭen».

73

Estas komprenende, ke tie ĉi ne estas eĉ ombro da rezigno pri kritiko kontraŭ la mankoj de federacia respubliko kaj pri plej decida propagando kaj batalo por la unueca, centralizisme demokratia respubliko.

Sed la centralizismon demokratian Engels komprenas tute ne en tiu burokrata senco, en kiu uzas tiun ĉi koncepton burĝaj kaj etburĝaj ideologoj, la anarkiistoj inter la lastaj. La centralizismo por Engels neniom ekskludas tian vastan lokan memadministradon, kiu, se «komunumoj» kaj regionoj propravole defendas la unuecon de la ŝtato, forigas senkondiĉe ajnan burokratismon kaj ajnan «ordonadon» de supre.

«…Do, la unueca respubliko», — skribas Engels, disvolvante la programajn konceptojn de la marksismo pri la ŝtato, — «sed ne en la senco de la nuna Francia respubliko, kiu prezentas el si ne pli, ol la fonditan en la 1798-a jaro imperion sen imperiestro. De la 1792-a ĝis la 1798-a jaro ĉiu francia departemento, ĉiu komunumo (Gemeinde) ĝuis plenan memadministradon laŭ la usona modelo, kaj tion devas havi ankaŭ ni. Kiel necesas organizi la memadministradon kaj kiel oni povas ekzisti sen burokratio, tion montris kaj pruvis al ni Usono kaj la unua Francia respubliko, kaj nun ankoraŭ montras Kanado, Aŭstralio kaj ceteraj anglaj kolonioj. Kaj tia provinca (regiona) kaj komunuma memadministrado estas multe pli liberaj institucioj, ol, ekzemple, la svisia federaciismo, kie, vere, kantono estas tre sendependa rilate al la unio» (t. e. al la federacia ŝtato entute), «sed estas sendependa ankaŭ rilate al distrikto (Bezirk) kaj rilate al komunumo. Kantonaj registaroj enoficigas distriktajn ekzekutivulojn (Statthalter) kaj prefektojn, kio tute ne ekzistas en la anglalingvaj landoj, kaj kion ni estonte devas ĉe ni same decide forigi, samkiel prusajn «Landrat»-ojn kaj «Regierungsrat»-ojn» (komisarojn, ekzekutivulojn,

74

guberniestrojn, ĝenerale oficistojn, enoficigatajn desupre). Engels proponas konforme al tio formuli la punkton de la programo pri la memadministrado tiel: «Plena memadministrado en provinco» (gubernio aŭ regiono), «distrikto kaj komunumo pere de oficistoj, elektataj per ĝenerala voĉdonrajto; abolo de ĉiuj lokaj kaj provincaj regantoj, enoficigataj de la ŝtato».

En la malpermesita, fare de la registaro de Kerenskij kaj aliaj «socialistaj» ministroj, «Pravda» 24 (№ 68 de la 28-a de majo 1917) mi jam havis la okazon atentigi, kiel en tiu ĉi punkto — komprenende, tute ne sole en ĝi — niaj kvazaŭ socialistaj reprezentantoj de la kvazaŭ revolucia kvazaŭ demokratio faris kriegantajn flankiĝojn for de la demokratieco. Estas kompreneble, ke la homoj, ligintaj sin per la «koalicio» kun la imperiisma burĝaro, restis surdaj al tiuj atentigoj.

Ekstreme grave estas noti, ke Engels, disponante la faktojn, per plej preciza ekzemplo renversas la ekstreme disvastiĝintan — precipe inter la etburĝa demokratio — antaŭjuĝon, kvazaŭ federacia respubliko signifas nepre plian liberon, ol la centralizisma. Tio estas malĝusta. La faktoj, cititaj de Engels rilate al la centralizisma Francia respubliko de la jaroj 1792–1798 kaj la federaciisma svisia respubliko, malkonfirmas tion. Pli multe da libero estis donanta efektive la demokratia centralizisma respubliko, ol la federaciisma. Aŭ alie: la plej granda loka, regiona kaj cet. libero, konata en la historio, estis donita de la centralizisma, sed ne de la federacia respubliko.

Tiu ĉi fakto, kiel ankaŭ la tuta demando pri la federacia kaj centralizisma respubliko kaj pri la loka memadministrado, en nia partia propagando kaj agitado estis kaj estas nesufiĉe atentata.

75

5. Antaŭparolo de la 1891-a jaro al «La interna milito» de Marx

En la antaŭparolo al la 3-a eldono de «La interna milito en Francio» — tiu ĉi antaŭparolo estas datita per la 18-a de marto de la 1891-a jaro kaj komence estis presita en la revuo «Neue Zeit» — Engels, apude kun la interesaj preterpasaj notoj pri demandoj, ligitaj kun rilato al la ŝtato, donas rimarkinde reliefan resumon de la lecionoj de la Komunumo. Tiu ĉi resumo, pliprofundigita per la tuta sperto de la 20-jara periodo, malproksimiganta la aŭtoron disde la Komunumo, kaj speciale direktita kontraŭ la disvastiĝinta en Germanio «superstiĉa adorado de la ŝtato», povas esti plenjuste nomita la lasta vorto de la marksismo pri la traktata demando.

En Francio, notas Engels, laboristoj post ĉiu revolucio estis armitaj; «por la burĝoj en la ŝtataparato la unua nepreco estis do senarmigi la laboristojn. Pro tio, post ĉiu de la laboristoj batale akirita revolucio, denova batalo kiu finiĝas per la malvenko de la laboristoj…»

Jen resumo de la sperto de burĝaj revolucioj, samtiom mallonga, kiom elokventa. La esenco de la afero — interalie, ankaŭ rilate la demandon pri la ŝtato (ĉu havas armilaron la premata klaso?) — estas bonege kaptita tie ĉi. Ĝuste tiun ĉi esencon plej ofte ĉirkaŭiras kaj profesoroj, influataj de la burĝa ideologio, kaj etburĝaj demokratoj. En la rusia revolucio de la 1917-a jaro «menŝeviko», «same marksisto» Cereteli havis la honoron (la honoron de Cavaignac) elbabili tiun ĉi sekreton de la burĝaj revolucioj. En sia «historia» parolado de la 11-a de junio Cereteli diris pri la decidemo de la burĝaro senarmigi la peterburgajn laboristojn, prezentante, certe, tiun decidon ankaŭ kiel sian, kaj ankaŭ kiel la «ŝtatan» neceson ĝenerale! 25

La historia parolado de Cereteli la 11-an de junio estos, certe, por ĉiu historiisto de la revolucio de la 1917-a jaro unu el la plej demonstraj ilustraĵoj pri tio, kiel la gvidata de s-ro Cereteli bloko de eseroj kaj menŝevikoj

76

transiris al la flanko de la burĝaro kontraŭ la revolucia proletaro.

La alia preterpasa noto de Engels, same ligita kun la demando pri ŝtato, rilatas al religio. Estas konate, ke la germania social-demokratio, laŭgrade kiel ĝi estis putranta, fariĝante pli kaj pli oportunisma, ĉiam pli kaj pli ofte estis forruliĝanta al la filistra misinterpreto de la fama formulo: «deklaro de religio privata afero». Nome: tiu ĉi formulo estis interpretata tiel, kvazaŭ ankaŭ por la partio de la revolucia proletaro la demando pri religio estas privata afero!! Ĝuste kontraŭ tiu ĉi plena perfido de la revolucia programo de la proletaro ekribelis Engels, kiu en la 1891-a jaro observis nur la plej malfortajn ĝermojn de la oportunismo en sia partio kaj kiu tial estis plej singarde elektanta la esprimojn:

«Kiel en la Komunumo sidis nur laboristoj aŭ rekonitaj reprezentantoj de laboristoj, tiel ankaŭ ĝiaj decidoj portis decide proletan karakteron. Aŭ ili dekretis reformojn, kiujn la respublikana burĝaro perterlasis nur pro malkuraĝo, sed kiuj konsistigis nepran bazon por la libera agado de la laborista klaso, kiel la realigo de la frazo, ke fronte al la ŝtato, la religio estas nure privata afero; aŭ ĝi dekretis decidojn kiuj estis rekte en la intereso de la laborista klaso kaj kiuj parte profunde entranĉis en la malnovan sociordon…»

Engels substrekis la vortojn «fronte al la ŝtato» intence, direktante la baton ĝuste en la vizaĝon de la germania oportunismo, deklaranta religion privata afero fronte al la partio kaj tiamaniere malaltiganta la partion de revolucia proletaro ĝis la nivelo de la plej triviala «liberpensanta» filistraro, preta allasi la eksterkonfesian staton, sed rezignanta pri la taskoj de partia batalo kontraŭ la religia opio, stultiganta la popolon.

77

Estonta historiisto de la germania social-demokratio, esplorante la radikojn de ĝia malhonora fiasko en la 1914-a jaro, trovos ne malmultan interesan materialon pri tiu demando, komencante de la evitemaj, vaste malfermantaj la pordojn por oportunismo, deklaroj en artikoloj de la idea gvidanto de la partio, Kautsky, kaj finante per la rilato de la partio al la «Los-von-Kirche-Bewegung» (movado por apartiĝo disde eklezio) en la 1913-a jaro 26.

Sed ni transiru al tio, kiel Engels, dudek jarojn post la Komunumo, estis resumanta ĝiajn lecionojn al la batalanta proletaro.

Jen kiujn lecionojn Engels estis metanta sur la unuan planon:

«…Ĝuste la subprema potenco de la ĝisnuna centralizita regado, armeo, politika polico, burokratismo, kiun starigis Napoleono en 1798 kaj kiun de tiam ĉiu nova registaro transprenis kiel bonvenan instrumenton kaj uzis kontraŭ siaj kontraŭuloj, ĝuste tiu potenco devis ĉie fali, kiel ĝi jam estis falinta en Parizo.

La Komunumo devis tuj dekomence rekoni ke la laborista klaso, akirinte la potencon, ne povas daŭrigi kun la malnova ŝtatmaŝino; ke tiu laborista klaso, por ne perdi sian propran, ĵus akiritan potencon, devis forigi la tutan malnovan, ĝis nun kontraŭ ĝin mem uzitan subprem-aparaton, sed aliflanke devis protekti sin kontraŭ siaj propraj deputitoj kaj oficistoj, per tio ke ĝi deklaris tiujn, sen ajna escepto, ĉiumomente eksoficigeblaj…».

Engels substrekas ankoraŭ kaj ankoraŭfoje, ke ne nur en monarkio, sed ankaŭ en demokratia respubliko la ŝtato restas ŝtato, t. e. ĝi konservas sian ĉefan distingan trajton: transformi oficulojn, «servantojn de la socio», ĝiajn organojn en sinjorojn super ĝi.

«…Kontraŭ tiu en ĉiuj ĝisnunaj ŝtatoj nepra transformiĝo de la ŝtato kaj de la ŝtatorganoj el servantoj de la socio

78

en mastrojn de la socio la Komunumo uzis du certegajn rimedojn. Unue ĝi okupis ĉiujn postenojn, administrajn, juĝajn, instruajn, per elekto laŭ ĝenerala voĉdonrajto de ĉiuj koncernatoj. Kaj due, ĝi pagis por ĉiuj servoj, altaj kiel malaltaj, nur la salajron kiun ricevis aliaj laboristoj. La plej alta salajro, kiun ĝi entute pagis, estis 6 000 frankoj *. Per tio estis sekure baritaj la ĉasado kaj strebado al postenoj, eĉ sen la krome aldonita ligiteco de la mandatoj por delegitoj al reprezentaj institucioj.

Engels venas tie ĉi al tiu interesa limo, kie la konsekvenca demokratio, unuflanke, transformiĝas en socialismon, kaj aliflanke, kie ĝi postulas socialismon. Ĉar por neniigo de la ŝtato estas necesa transformo de la funkcioj de la ŝtata servo en tiajn simplajn agojn de kontrolo kaj kontado, kiuj estas atingeblaj, laŭfortaj por la grandega plimulto de la loĝantaro, kaj poste por la tuta loĝantaro senescepte. Kaj la plena forigo de karierismo postulas, ke la «honora», kvankam eĉ senprofita posteno en ŝtata ofico ne povu servi kiel ponto por transsalti al la multprofitaj postenoj en bankoj kaj en akciaj societoj, kiel tio okazadas konstante en ĉiuj plej liberaj kapitalismaj landoj.

Sed Engels ne faras tiun eraron, kiun faras, ekzemple, iuj marksistoj en la demando pri la rajto de nacioj je memdecido: dum kapitalismo ĝi, kvazaŭe, estas neebla, kaj dum socialismo ĝi estas superflua. Similan, kvazaŭ spritan, sed fakte malĝustan rezonadon

* Nominale tio faras ĉirkaŭ 2 400 rubloj, kaj laŭ la nuna kurzo ĉirkaŭ 6 000 rubloj. Tute nepardoneble agas tiuj bolŝevikoj, kiuj proponas, ekzemple, en urbaj «dumoj» (municipoj) salajron de 9 000 rubloj, ne proponante enkonduki por la tuta ŝtato maksimumon de 6 000 rubloj, sumon sufiĉan 27.

79

eblus ripeti pri ajna demokratia institucio, kaj pri la modesta salajro de oficistoj inkluzive, ĉar ĝisfine konsekvenca demokratieco dum kapitalismo estas neebla, kaj dum socialismo formortos ĉia demokratio.

Tio estas sofismo, simila al la malnova ŝerco pri tio, ĉu homo fariĝos kalva, se lia hararo malgrandiĝos je unu haro.

Disvolvo de la demokratio ĝis la fino, serĉado de formoj de tiu disvolvo, ilia elprovado per praktiko ktp., ĉio ĉi estas unu el la partaj taskoj en la batalo por socia revolucio. Aparte prenita, neniu demokratieco donos socialismon, sed en la vivo la demokratieco neniam estos «prenita aparte», sed estos «prenita kune», estos faranta sian influon ankaŭ al la ekonomio, puŝos ĝian transformiĝon, estos influata de la ekonomia disvolvo ktp. Tia estas la dialektiko de la viva historio.

Engels daŭrigas:

«…Tiu disrompo (Sprengung, eksplodigo) de la ĝistiama ŝtatpotenco kaj ĝia anstataŭigo per nova, vere demokratia, estas detale priskribita en la tria ĉapitro de la «Interna milito». Sed necesis ĉi tie mallonge insisti pri kelkaj ĝiaj trajtoj, ĉar ĝuste en Germanio la superstiĉo pri la ŝtato transiris de la filozofio en la ĝeneralan konscion de la burĝaro kaj eĉ de multaj laboristoj. Laŭ la filozofia ideo, la ŝtato estas la «realigo de la ideo» aŭ la en filozofion tradukita regno de dio sur tero, la tereno en kiu realiĝas aŭ realiĝu la eternaj vero kaj justo. Kaj el tio sekvas tiam superstiĉa adorado de la ŝtato kaj de ĉio kio rilatas al la ŝtato, kio estiĝas des pli facile, ĉar ekde la infaneco oni kutimas imagi ke tiuj aferoj kaj interesoj kiuj estas komunaj al la tuta socio ne povas esti mastrumataj alie ol kiel ili estas ĝis nun mastrumataj, nome per

80

la ŝtato kaj ties bone pagataj oficejoj. Kaj oni kredas jam esti farinta gigante kuraĝan paŝon se oni liberiĝis de la kredo je la hereda monarkio kaj estas tute konvinkita pri la demokratia respubliko. Sed en realo la ŝtato estas nenio alia ol la maŝino por subpremi iun klason fare de alia, en la demokratia respubliko ne malpli ol en la monarkio; kaj en la plej bona kazo ĝi estas malbono en la batalo por la klasregado heredita al la venka proletaro kaj kies plej malbonajn flankojn ĝi ne povos eviti kiom eble tuj pritranĉi, ne malpli ol la Komunumo, ĝis kiam en novaj, liberaj sociaj cirkonstancoj elkreskinta generacio kapablos forĵeti la tutan ŝtataĉaĵon».

Engels estis avertanta la germanojn, ke ili okaze de anstataŭigo de la monarkio per respubliko ne forgesu la fundamentojn de la socialismo en la demando pri la ŝtato ĝenerale. Liaj avertoj estas legataj nun kiel rekta leciono al sinjoroj Cereteli-oj, Ĉernov-oj kaj K°, elmontrintaj en sia «koalicia» praktiko la superstiĉon pri la ŝtato kaj la superstiĉan adoradon de ĝi!

Ankoraŭ du rimarkoj: 1) Se Engels diras, ke en la demokratia respubliko «ne malpli», ol en la monarkio, la ŝtato restas «maŝino por subpremi iun klason fare de alia», do tio ĉi tute ne signifas, ke la formo de subpremado estu indiferenta por la proletaro, kiel «instruas» iuj anarkiistoj. Pli vasta, pli libera, pli malkaŝa formo de klasbatalo kaj de klasa subpremado donas al la proletaro gigantan plifaciligon en la batalo por neniigo de la klasoj ĝenerale.

2) Kial nur la nova generacio kapablos forĵeti la tutan tiun ŝtataĉaĵon, — tiu ĉi demando estas ligita kun la demando pri superado de la demokratio, ĝuste al kiu ni transiras.

81

6. Engels pri superado de la demokratio

Engels havis okazon paroli pri tio ĉi lige kun la demando pri la scienca malĝusteco de la nomo «social-demokrato».

En la antaŭparolo al la eldono de siaj artikoloj de la 1870-aj jaroj pri diversaj temoj, precipe de «internacia» enhavo («Internationales aus dem «Volkstaat»» *), en la antaŭparolo, datita per la 4-a de januaro de la 1894-a jaro, t. e. verkita unu jaron kaj duonon antaŭ sia morto, li skribis, ke en ĉiuj artikoloj li uzas la vorton «komunisto», sed ne «social-demokrato», ĉar tiam per «social-demokrato» estis nomantaj sin prudonanoj en Francio, lasalanoj en Germanio 28.

«…Por Marx kaj por mi, — daŭrigas Engels, — estis tial plena neeblo uzi esprimon tiom elastan por indiki speciale nian vidpunkton. Nuntempe la afero statas alie, kaj tiu ĉi vorto («social-demokrato») povas, eble, taŭgi (mag passieren), kvankam ĝi restas nepreciza (unpassend, netaŭga) por tia partio, kies ekonomia programo ne estas simple socialisma ĝenerale, sed rekte komunisma, por la partio, kies politika fincelo estas la superado de ĉia ŝtato, kaj sekve ankaŭ de la demokratio. La nomoj de efektivaj (la kursivo de Engels) politikaj partioj, tamen, neniam tute konformas al ili; partio disvolviĝas, la nomo restas».

La dialektikulo Engels en la vespero de siaj viv-tagoj restas fidela al la dialektiko. Mi kaj Marx, diras li, havis bonegan, science precizan nomon por la partio, sed ne ekzistis efektiva, t. e. amasa proleta partio. Nun (la fino de la XIX-a jarcento) ekzistas la efektiva partio, sed ĝia nomo estas science neĝusta. Ne gravas, ĝi «taŭgos», nur la partio disvolviĝu, nur la scienca neĝusteco

* «Pri internaciaj temoj el la «Popola Ŝtato»» (red.)

82

de ĝia nomo ne estu kaŝita de ĝi kaj ne malhelpu al ĝi disvolviĝi en la ĝusta direkto!

Eble, iu ŝerculo ankaŭ nin, bolŝevikojn, konsolus en la maniero de Engels: ni havas la efektivan partion, ĝi disvolviĝas bonege; «taŭgos» ankaŭ tia sensenca, kripla vorto, kiel «bolŝeviko», esprimanta absolute nenion, krom tiu, nure hazarda cirkonstanco, ke dum la Brusel-Londona kongreso de la 1903-a jaro ni havis la plimulton 29… Povas esti, nun, kiam la juliaj kaj aŭgustaj persekutoj kontraŭ nia partio flanke de la respublikanoj kaj «revolucia» filistra demokratio faris la vorton «bolŝeviko» tiom tutpopole honora, kiam ili signis krome tiom grandegan historian antaŭenpaŝon, faritan de nia partio en sia efektiva disvolviĝo, povas esti, ke ankaŭ mi hezitus en mia aprila propono ŝanĝi la nomon de nia partio. Povas esti, ke mi proponus al miaj kamaradoj la «kompromison»: nomiĝi komunista partio, kaj interkrampe konservi la vorton bolŝevikoj…

Sed la demando pri nomo de partio estas senkompare malpli grava, ol la demando pri rilato de revolucia proletaro al la ŝtato.

En la ordinaraj rezonadoj pri la ŝtato konstante estas farata tiu eraro, kontraŭ kiu tie ĉi avertas Engels kaj kiun ni notis preterpase en la antaŭa traktado. Nome: oni konstante forgesas, ke neniigo de la ŝtato estas ankaŭ neniigo de la demokratio, ke formortado de la ŝtato estas formortado de la demokratio.

Unuavide tia aserto ŝajnas ekstreme stranga kaj nekomprenebla; eble, eĉ aperos ĉe iuj la timeto, ke ni atendas tian soci-aranĝon, kiam ne estos plenumata la principo pri subiĝo de malplimulto al plimulto, ĉar ja la demokratio estas ĝuste agnosko de tiu principo?

83

Ne. La demokratio ne identas kun subiĝo de malplimulto al plimulto. La demokratio estas ŝtato agnoskanta subiĝon de la malplimulto al la plimulto, t. e. organizaĵo por sistema perfortado de unu klaso kontraŭ alia.

Ni metas nia fincelo la neniigon de la ŝtato, t. e. de ĉia organizita kaj sistema perfortado, de ĉia perfortado kontraŭ homoj ĝenerale. Ni ne atendas la alvenon de tia sociordo, kiam ne estus plenumata la principo pri subiĝo de la malplimulto al la plimulto. Sed, strebante al la socialismo, ni estas konvinkitaj, ke ĝi estos transkreskanta en komunismon, kaj en ligo kun tio estos malaperanta ĉia bezono pri perfortado kontraŭ homoj ĝenerale, pri subigo de iu homo al la alia, de unu parto de la loĝantaro al ties alia parto, ĉar la homoj kutimiĝos al plenumado de elementaj kondiĉoj de kunvivado sen perfortado kaj sen subigado.

Ĝuste por substreki tiun ĉi elementon de kutimo, Engels parolas pri nova generacio, «maturiĝinta en la novaj, liberaj sociaj kondiĉoj, kiu kapablos forĵeti la tutan tiun rubon de la ŝtateco», de ĉia ŝtateco, ankaŭ de la demokratia respublika ŝtateco.

Por klarigi tion, necesas analizi la demandon pri la ekonomiaj bazoj por formortado de la ŝtato.

Ĉapitro V

La ekonomiaj bazoj por formortado de la ŝtato

La plej serioza klarigo de tiu ĉi demando estas donita de Marx en lia «Kritiko de la Gotaa programo» (letero al Bracke de la 5-a de majo de la 1875-a jaro, presita nur en la 1891-a jaro en «Neue Zeit», IX, 1, kaj aperinta ruslingve kiel aparta eldonaĵo). La polemika parto de tiu ĉi notinda verko, konsistanta el kritiko kontraŭ lasalismo, ombroŝirmis, se eblas tiel diri, ĝian pozitivan parton, nome: la analizon de la ligo inter disvolviĝo de komunismo kaj formortado de la ŝtato.

84

1. Kiel Marx metis la demandon

Ĉe supraĵa komparo inter la letero de Marx al Bracke de la 5-a de majo de la 1875-a jaro kaj la analizita supre letero de Engels al Bebel de la 28-a marto de la 1875-a jaro povas ŝajni, ke Marx estas multe pli «ŝtatisto», ol Engels, kaj ke la diferenco inter la konceptoj de ambaŭ verkistoj pri la ŝtato estas tre grava.

Engels proponas al Bebel tute ĉesigi la babiladon pri la ŝtato, forpeli plene la vorton ŝtato el la programo, anstataŭiginte ĝin per la vorto «komunumo»; Engels deklaras eĉ, ke la Komunumo jam ne estis ŝtato en ties propra senco. Dum Marx parolas eĉ pri la «estonta ŝtateco de komunisma socio», t. e. kvazaŭ agnoskas la neceson de ŝtato eĉ dum komunismo.

Sed tia rigardo estus plene malĝusta. Pli proksima analizo montras, ke la konceptoj de Marx kaj Engels pri la ŝtato kaj ĝia formortado plene kongruas, kaj la citita esprimo de Marx rilatas ĝuste al tiu ĉi formortanta ŝtateco.

Klaras, ke ne povas temi pri difino de la momento de estonta «formortado», des pli, ke ĝi evidente prezentas procedon longan. La ŝajnan diferencon inter Marx kaj Engels klarigas diferenco de la temoj, kiujn ili prenis por si, de la taskoj, kiujn ili strebis plenumi. Engels metis la taskon demonstre, akre, per grandaj strekoj montri al Bebel tutan absurdecon de la kutimaj (kaj nemalmultagrade dividataj de Lassalle) antaŭjuĝoj rilate la ŝtaton. Marx nur preterpase tuŝas tiun ĉi demandon, interesiĝante pri la alia temo: pri disvolviĝo de la komunisma socio.

La tuta teorio de Marx estas aplikado de la teorio de disvolviĝo — en ties plej konsekvenca, plena, pripensita kaj enhavriĉa formo — al la moderna kapitalismo. Estas nature, ke por Marx ekstaris la demando pri apliko de tiu ĉi teorio ankaŭ al la venonta falo de la kapitalismo, kaj al la estonta disvolviĝo de la estonta komunismo.

85

Do, surbaze de kiuj donitaĵoj oni povas meti la demandon pri la estonta disvolviĝo de la estonta komunismo?

Surbaze de tio, ke ĝi devenas el la kapitalismo, historie disvolviĝas el la kapitalismo, estas rezulto de agoj de tia socia forto, kiu estas naskita de la kapitalismo. Ĉe Marx forestas eĉ ombro de provoj fantazii utopiojn, vane divenadi pri tio, kio ne estas sciebla. Marx metas la demandon pri komunismo, samkiel natursciencisto metus demandon pri disvolviĝo de nova, ni diru, biologia speco, se ni scias, ke ĝi aperis jene kaj ŝanĝiĝas en jena certa direkto.

Marx antaŭ ĉio forbalaas tiun konfuzon, kiun la Gotaa programo enportas en la demandon pri rilato inter la ŝtato kaj la socio.

«…La «nuna socio»,— skribas li, — estas la kapitalisma socio, kiu ekzistas en ĉiuj civilizitaj landoj, pli aŭ malpli libera de la mezepokaj elementoj, pli aŭ malpli modifita de la aparta historia evoluo de ĉiu lando, pli aŭ malpli evoluinta. La «nuna ŝtato», male, ŝanĝiĝas kun la landlimo. Ĝi estas en la prusgermana imperio alia ol en Svislando, en Anglio alia ol en Usono. «La nuna ŝtato» estas do fikcio.

Tamen, la diversaj ŝtatoj de la diversaj civilizitaj landoj, malgraŭ sia granda formdiverseco, havas ĉiuj komune ke ili staras sur la grundo de la moderna burĝa socio, nur de pli aŭ malpli kapitalisme evoluinta. Pro tio ili havas ankaŭ komune certajn esencajn ecojn. Tiusence eblas paroli pri «nuna ŝtateco», kontraste al la estonteco, en kiu ĝia nuna radiko, la burĝa socio, estas mortinta.

Tiam leviĝas la demando: al kia transformado la ŝtato estos submetita en komunisma

86

socio? Alivorte, kiaj sociaj funkcioj konserviĝos analoge al la nunaj ŝtatfunkcioj? Tiu demando respondeblas nur science; kaj oni eĉ ne milimetron proksimiĝas al la problemo per milfoja kunmeto de la vorto popolo kun la vorto ŝtato…»

Mokinte, tiamaniere, ĉiujn parolojn pri «popola ŝtato», Marx donas meton de la demando kaj kvazaŭ avertas, ke por la scienca respondo al ĝi necesas operacii nur per firme science determinitaj donitaĵoj.

La unua, kio estas fiksita plenprecize de la tuta teorio de disvolviĝo, de la tuta scienco ĝenerale, — kaj kion forgesadis la utopiistoj, kion forgesadas la nunaj oportunistoj, timantaj socialisman revolucion, — tio estas tiu cirkonstanco, ke historie, sendube, devas esti aparta stadio aŭ aparta etapo de transiro disde kapitalismo al komunismo.

2. Transiro disde kapitalismo al komunismo

«…Inter la kapitalisma kaj la komunisma socio troviĝas la periodo de la revolucia transformado de la unua en la duan. Al ĝi kongruas ankaŭ politika transformperiodo, kies ŝtato povas esti nenio alia ol la revolucia diktaturo de la proletaro…»

Tiu konkludo baziĝas ĉe Marx sur la analizo de tiu rolo, kiun ludas la proletaro en la moderna kapitalisma socio, sur la donitaĵoj pri la disvolviĝo de tiu socio kaj pri la nepacigeblo inter la kontraŭaj interesoj de la proletaro kaj de la burĝaro.

Antaŭe la demando estis metata tiel: por atingi sian liberiĝon, la proletaro devas renversi la burĝaron, konkeri la politikan potencon, starigi sian revolucian diktaturon.

Nun la demando estas metata iom alie: la transiro el la kapitalisma socio, disvolviĝanta al komunismo,

87

en la komunisman socion estas neebla sen la «politika transformperiodo», kaj la ŝtato de tiu ĉi periodo povas esti nur la revolucia diktaturo de la proletaro.

Kia do estas rilato de tiu diktaturo al la demokratio?

Ni vidis, ke la «Komunista Manifesto» simple metas apude la du nociojn: «transformiĝon de la proletaro en regantan klason» kaj «konkeron de demokratio». Surbaze de ĉio dirita supre, oni povas pli precize difini, kiel ŝanĝiĝas la demokratio dum la transiro disde la kapitalismo al la komunismo.

En la kapitalisma socio, kondiĉe de plej bona ĝia disvolviĝo, ni havas pli aŭ malpli plenan demokratiecon en demokratia respubliko. Sed tiu demokratieco estas ĉiam enpremita en densaj kadroj de kapitalisma ekspluatado kaj tial ĉiam restas, laŭ la esenco, demokratieco por malplimulto, nur por la posedulaj klasoj, nur por riĉuloj. La libero de la kapitalisma socio restas ĉiam proksimume la sama, kia estis libero en la antikvaj grekaj respublikoj: libero por sklavposeduloj. La modernaj dungsklavoj, pro la kondiĉoj de kapitalisma ekspluatado, restas tiomgrade premataj de la senhaveco kaj mizero, ke «ilin koncernas nek demokratio, nek politiko», ke dum la kutima, paca iro de eventoj la plimulto de la loĝantaro estos forigita de partopreno en la soci-politika vivo.

Ĝusteco de tiu ĉi aserto, probable, plej demonstre estas pravigata de Germanio, nome tial, ke en tiu ĉi ŝtato la konstitucia leĝeco estis konserviĝanta mirinde longe kaj stabile preskaŭ dum duonjarcento (1871–1914), kaj la social-demokratio dum tiu periodo multe pli, ol en aliaj landoj, sukcesis fari por «utiligado de leĝeco» kaj por organizo de tiom granda parto de la laboristaro en politikan partion, kiel nenie en la mondo.

Kia do estas tiu plej granda el la observataj en la kapitalisma socio parto de politike konsciaj kaj agemaj dungsklavoj? Unu miliono da membroj en la partio de social-demokratoj — el 15 milionoj

88

da dunglaboristoj! Tri milionoj da sindikate organizitaj — el 15 milionoj!

Demokratio por la eta malplimulto, demokratio por riĉuloj — jen kia estas la demokratieco de la kapitalisma socio. Se ni rigardos pli proksime la meĥanismon de la kapitalisma demokratio, do ni vidos ĉie kaj ĉiam, kaj en «malgrandaj», kvazaŭ malgrandaj, detaloj de voĉdonrajto (limigoj laŭ loĝ-daŭro, esceptigo de virinoj ktp.), kaj en la teĥniko de la reprezentaj institucioj, kaj en faktaj baroj por la kunvenrajto (socikonstruaĵoj estas ne por «mizeruloj»!), kaj en pure kapitalisma organizo de ĉiutaga gazetaro kaj tiel plu kaj tiel plu, — ni vidos limigojn kaj limigojn de la demokratieco. Tiuj limigoj, esceptoj, baroj por malriĉuloj ŝajnas esti malgrandaj, precipe por okulo de tiu, kiu mem neniam vidis la mizeron kaj ne estis proksima kun la premataj klasoj en ilia amasa vivo (kaj tiaj estas naŭ dekonoj, se ne naŭdek centonoj el la burĝaj publicistoj kaj politikistoj) — sed, sume prenitaj, tiuj ĉi limigoj ekskludas, elpuŝas la malriĉularon el la politiko, el la aktiva partopreno en la demokratio.

Marx perfekte kaptis tiun ĉi esencon de la kapitalisma demokratio, dirinte en sia analizo pri la sperto de la Komunumo: al la prematoj unufoje dum kelkaj jaroj oni permesas decidi, kiu nome el la membroj de la premanta klaso en parlamento ilin reprezentados kaj subpremados!

Sed de tiu ĉi kapitalisma demokratio — neeviteble malvasta, kaŝe forpuŝanta la malriĉularon, kaj tial plene hipokrita kaj mensoga — la evoluo antaŭen ne iras simple, rekte kaj facile, «al la pli kaj pli granda demokratio», kiel prezentas la aferon liberalaj profesoroj kaj etburĝaj oportunistoj. Ne. La evoluo antaŭen, t. e. al la komunismo, iras tra la diktaturo de la proletaro kaj alie iri ne povas, ĉar ne ekzistas alia rimedo kaj alia vojo por rompi la reziston de ekspluatistoj-kapitalistoj.

Kaj la diktaturo de la proletaro, t. e. organizo de la avangardo de la prematoj en regantan klason por

89

subpremado de la premantoj, ne povas doni simple nur plivastigon de demokratio. Kune kun la grandega plivastigo de demokratieco, unuafoje fariĝanta demokratieco por malriĉuloj, demokratieco por la popolo, sed ne demokratieco por la riĉuloj, la diktaturo de la proletaro prezentas vicon da esceptoj en la libereco de la premantoj, ekspluatistoj, kapitalistoj. Ilin ni devas subpremi, por liberigi la homaron disde la dungsklaveco, ilian reziston necesas rompi per forto, — klaras, ke kie estas subpremo, tie estas perforto, mankas libero, mankas demokratio.

Engels bonege esprimis tion ĉi en la letero al Bebel, dirinte, kiel rememoros la leganto, ke «la proletaro bezonas la ŝtaton ne en interesoj de libero, sed en interesoj de subpremo de siaj kontraŭuloj, kaj kiam iĝos eble paroli pri libero, ne ekzistos ŝtato».

Demokratio por la grandega plimulto de la popolo kaj subpremado per forto, t. e. escepto el demokratio, de la ekspluatistoj, premantoj de la popolo, — jen kia estas la transformiĝo de la demokratio dum la transiro disde kapitalismo al komunismo.

Nur en la komunisma socio, kiam la rezisto de kapitalistoj estas jam definitive rompita, kiam ne ekzistas klasoj (t. e. ne ekzistas diferenco inter la socianoj laŭ ilia rilato al la sociaj rimedoj de produktado), — nur tiam «malaperas la ŝtato, kaj eblas paroli pri libero». Nur tiam estos ebla kaj estos realigita la demokratio efektive plena, efektive sen ajnaj esceptoj. Kaj nur tiam la demokratio komencos formortadi pro tiu simpla cirkonstanco, ke, estante liberigitaj disde la kapitalisma sklaveco, disde sennombraj teruraĵoj, sovaĝaĵoj, sensencaĵoj, malnoblaĵoj de la kapitalisma ekspluatado, la homoj iom post iom kutimiĝos sekvi la elementajn, dum jarcentoj konatajn, dum jarmiloj ripetatajn en ĉiuj skrib-lerniloj, regulojn pri kunvivado, sekvi ilin sen perforto, sen devigado, sen subigado, sen speciala aparato por devigado, kiu nomiĝas ŝtato.

90

La esprimo «la ŝtato formortas» estis elektita tre trafe, ĉar ĝi montras kaj la laŭgradecon de la procedo kaj la spontaneecon de ĝi. Nur kutimo povos fari kaj sendube faros tian efikon, ĉar ni ĉirkaŭ ni observas milionfoje, kiel facile kutimiĝas homoj sekvi la necesajn por ili regulojn pri kunvivado, se ne ekzistas ekspluatado, se ne ekzistas io, kio indignigas, elvokas proteston kaj ribelon, kreas neceson de subpremo.

Do: en la kapitalisma socio ni havas demokration ĉirkaŭtranĉitan, mizeran, falsan, demokration nur por riĉuloj, por la malplimulto. La diktaturo de la proletaro, la periodo de transiro al komunismo, unuafoje donos demokration por la popolo, por la plimulto, paralele kun la necesa subpremado kontraŭ la malplimulto, kontraŭ la ekspluatantaro. Sole la komunismo kapablas doni demokration efektive plenan, kaj ju pli plena ĝi estos, des pli rapide ĝi iĝos malnecesa, formortos per si mem.

Alivorte: dum la kapitalismo ni havas ŝtaton en la propra senco de la vorto, la specialan maŝinon por subpremado de unu klaso fare de la alia kaj krome de la plimulto fare de la malplimulto. Estas kompreneble, ke por sukceso de tia afero, kiel sistema subpremado fare de la malplimulto ekspluatanta kontraŭ la plimulto ekspluatata, estas necesa ekstrema feroco, besteco en subpremado, estas necesaj maroj da sango, tra kiuj la homaro faras sian vojon en la stato de sklaveco, servuteco, dungeco.

Plue, dum la transiro disde la kapitalismo al la komunismo subpremado estas ankoraŭ necesa, sed jam la subpremado fare de la plimulto ekspluatata kontraŭ la malptimulto ekspluatanta. La speciala aparato, la speciala maŝino por subpremado, la «ŝtato», estas ankoraŭ necesa, sed ĝi jam estas transira ŝtato, ĝi estas jam ne ŝtato en la propra senco de la vorto, ĉar la subpremado kontraŭ la malplimulto de ekspluatistoj fare de la plimulto de la hieraŭaj dungsklavoj estas afero tiomgrade, kompare, facila, simpla kaj natura, ke ĝi kostos ege malpli multan sangon, ol subpremado kontraŭ ribeloj de sklavoj, servutuloj, dunglaboristoj, ke ĝi estos por la homaro ege pli malmultekosta. Kaj ĝi estas kunigebla kun disvastigo de la demokratio al tia

91

dominanta plimulto de la loĝantaro, ke la neceso pri speciala maŝino por subpremado komencas malaperi. Ekspluatistoj, nature, ne kapablas subpremi la popolon sen komplikega maŝino por plenumo de tia tasko, sed la popolo povas subpremi ekspluatistojn eĉ per tre simpla «maŝino», preskaŭ sen «maŝino», sen speciala aparato, per simpla organizo de armitaj popolamasoj (simile al Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj — ni notu, anticipante).

Fine, nur la komunismo kreas plenan neneceson de ŝtato, ĉar neniu estas subpremenda, — «neniu» en la senco de klaso, en la senco de sistema batalado kontraŭ difinita parto de la loĝantaro. Ni ne estas utopiistoj kaj neniel negas la eblon kaj la neeviteblon de ekscesoj flanke de apartaj personoj, kaj egale la neceson subpremadi tiajn ekscesojn. Sed, unue, por tio ne estas necesa speciala maŝino, speciala aparato por subpremado, tion estos faranta la armita popolo mem kun tia simpleco kaj facileco, kun kiu ajna amaso de civilizitaj homoj eĉ en la moderna socio disigas interbatiĝantojn aŭ ne allasas perforton kontraŭ virino. Kaj, due, ni scias, ke la radika socia kaŭzo de la ekscesoj, konsistantaj en rompo de la reguloj de kunvivado, estas la ekspluatado de la popolamasoj, ilia senhaveco kaj mizero. Kun forigo de tiu ĉi ĉefa kaŭzo la ekscesoj neeviteble komencos «formortadi». Ni ne scias, kiom rapide kaj en kia sinsekvo, sed ni scias, ke ili formortados. Kun ilia formorto formortos ankaŭ la ŝtato.

Marx, ne direktante sin al utopioj, difinis pli detale tion, kio estas difinebla nun rilate tiun ĉi estontecon, nome: la diferencon inter la malalta kaj la pli alta fazoj (ŝtupoj, etapoj) de la komunisma socio.

3. La unua fazo de la komunisma socio

En la «Kritiko de la Gotaa programo», Marx refutas detale la ideon de Lassalle pri tio, ke dum la socialismo laboristoj ricevas la «neĉirkaŭtranĉitan» aŭ «plenan produkton de sia laboro». Marx montras, ke el la tuta socia laboro de la tuta socio necesas subtrahi kaj la rezervan

92

fonduson, kaj la fonduson por etendado de produktado, kaj kompensaĵon por «eluzitaj» maŝinoj k. s., kaj poste el konsumrimedoj la fonduson por administraj elspezoj, por lernejoj, malsanulejoj, maljunulejoj k. s.

Anstataŭ nebula, neklara, ĝenerala frazo de Lassalle («plenan produkton de laboro — al laboristo»), Marx donas sobran kalkulon pri tio, kiel nome la socialisma socio estos devigata mastrumadi. Marx aliras al la konkreta analizo pri vivkondiĉoj de tia socio, en kiu ne ekzistos kapitalismo, kaj diras:

«Temas ĉi tie» (ĉe la analizo de la programo de la laborista partio) «pri komunisma socio, ne kia ĝi disvolviĝis sur sia propra bazo, sed inverse, kia ĝi eliras el la kapitalisma socio, do ĉiurilate, ekonomie, morale, spirite, estas ankoraŭ makulita per la denaskaj makuloj de la malnova socio, el kies utero ĝi venas».

Jen tiun ĉi komunisman socion, kiu nur ĵus aperis en la mondon el la utero de la kapitalismo, kiu portas ĉiurilate la makulojn de la malnova socio, Marx do nomas «la unua» aŭ la malalta fazo de la komunisma socio.

La rimedoj de produktado jam eliris el privata proprieto de apartaj personoj. La rimedoj de produktado apartenas al la tuta socio. Ĉiu membro de la socio, plenumante ioman parton de soci-necesa laboro, ricevas certigilon de la socio, ke li jen tiun kvanton da laboro estas plenuminta. Kontraŭ tiu ĉi certigilo li ricevas el sociaj deponejoj de konsumaĵoj respektivan kvanton da produktaĵoj. Post subtraho de tiu laborkvanto, kiu iras en la socian fonduson, ĉiu laboristo, sekve, ricevas de la socio samtiom, kiom li estis doninta al ĝi.

Regas kvazaŭ «egaleco».

Sed kiam Lassalle diras, konsiderante tiajn ĉi sociajn regulojn (kutime nomatajn socialismo, sed ĉe Marx havantajn la nomon de la unua fazo de komunismo), ke tio estas «la justa distribuo», ke ĝi estas «la sama

93

rajto de ĉiu pri sama produkto de laboro», do Lassalle eraras, kaj Marx klarigas lian eraron.

«La saman rajton» — diras Marx — ni tie ĉi efektive havas, sed ĝi estas ankoraŭ «burĝa juro», kiu, same kiel ĉiu juro, supozas malegalecon. Ĉiu juro estas aplikado de sama mezurilo al diferencaj homoj, kiuj efektive ne estas samaj, ne egalas unu al la alia; kaj tial «la sama rajto» estas rompo de egaleco kaj ĝi estas maljusteco. Efektive, ĉiu ricevas, plenuminte saman kun aliulo parton de socia laboro, — saman parton de socia produktaĵo (post la montritaj subtrahoj).

Sed efektive apartaj homoj ne estas samaj, iu estas pli forta, alia malpli forta; iu estas edzo, alia ne, iu havas pli da infanoj, alia malpli ktp.

«…Ĉe sama laborliverado, — konkludas Marx, — kaj pro tio sama parto je la socia konsumfonduso do la unua ricevas fakte pli ol la alia, iu estas pli riĉa ol la alia ktp. Por eviti ĉiujn ĉi misojn, la rajto devus esti, anstataŭ sama, pli ĝuste malsama…»

Justecon kaj egalecon, sekve, la unua fazo de la komunismo ankoraŭ ne povas doni: diferencoj en riĉeco restos, kaj diferencoj maljustaj, sed estos neebla la ekspluatado de homo fare de homo, ĉar ne estas eble akapari la rimedojn de produktado, fabrikojn, maŝinojn, teron kaj ceteron por privata proprieto. Kritike disbatante la etburĝe malklaran frazon de Lassalle pri «egaleco» kaj «justeco» ĝenerale, Marx montras la iron de la disvolviĝo de la komunisma socio, kiu estas devigita komence neniigi nur tiun «maljustecon», ke la rimedoj de produktado estas akaparitaj de apartaj personoj, kaj kiu ne estas kapabla tuj neniigi ankaŭ la pluan maljustecon, konsistantan en distribuado de konsumaĵoj «laŭ la laboro» (sed ne laŭ la bezonoj).

Vulgaraj ekonomiistoj, inter ili burĝaj profesoroj, inter ili «nia» Tugan, konstante riproĉadas socialistojn, ke ili kvazaŭe forgesas pri la malegaleco

94

de homoj kaj «revas» neniigi tiun ĉi malegalecon. Tia riproĉo, kiel ni vidas, pruvas nur la ekstreman malklerecon de s-roj burĝaj ideologoj.

Marx ne nur plej precize konsideras la neeviteblan malegalecon de homoj, sed li konsideras ankaŭ tion, ke nur sola transiro de la produktad-rimedoj en la komunan posedon de la tuta socio («socialismo» en la kutima vort-uzo) ne forigas la misojn de distribuado kaj malegaleco de la «burĝa juro», kiu plu regas tiom, kiomgrade la produktoj estas dividataj «laŭ la laboro».

«…Sed tiuj misoj, — daŭrigas Marx, — estas neeviteblaj en la unua fazo de la komunisma socio, kia ĝi ĵus eliris el la kapitalisma socio post longaj naskokonvulsioj. La rajto povas esti neniam pli alta ol la ekonomia konstruaĵo kaj la de ĝi kondiĉita kulturevoluo de la socio…»

Tiamaniere, en la unua fazo de la komunisma socio (kiun ordinare oni nomas socialismo) «la burĝa juro» estas abolata ne plene, sed nur parte, nur laŭmezure de jam atingita ekonomia renverso, t. e. nur rilate al la rimedoj de produktado. «La burĝa juro» agnoskas ilin privata proprieto de apartaj personoj. Socialismo faras ilin komuna proprieto. Tiomgrade — kaj nur tiomgrade — «la burĝa juro» defalas.

Sed ĝi restas tamen en alia sia parto, ĝi restas kiel reguligilo (difinilo) por distribuado de produktoj kaj por distribuado de laboro inter membroj de la socio. «Kiu ne laboras, tiu ne devas manĝi» — tiu ĉiu socialisma principo estas jam efektivigita; «por sama kvanto da laboro — saman kvanton da produktaĵo» — ankaŭ tiu ĉi socialisma principo estas jam efektivigita. Tamen tio ankoraŭ ne estas komunismo, kaj tio ankoraŭ ne forigas «la burĝan juron», kiu al malegalaj homoj kontraŭ malsama (fakte malsama) kvanto da laboro donas saman kvanton da produktaĵo.

Tio estas «miso», diras Marx, sed ĝi estas neevitebla

95

en la unua fazo de la komunismo, ĉar, ne falante en utopiismon, oni ne povas opinii, ke, renversinte la kapitalismon, la homoj tuj ellernos labori por la socio sen ajnaj normoj de juro, kaj eĉ ekonomiajn premisojn por tia ŝanĝo la abolo de kapitalismo ne donas tuj.

Kaj aliaj normoj, krom la «burĝa juro», ne ekzistas. Kaj tiomgrade restas ankoraŭ la neceso pri la ŝtato, kiu, gardante la komunan proprieton de rimedoj de produktado, gardus la egalecon de laboro kaj la egalecon en dividado de produktaĵo.

La ŝtato formortas, kiomgrade kapitalistoj jam ne ekzistas, klasoj jam ne ekzistas, tial ne eblas subpremadi iun ajn klason.

Sed la ŝtato ankoraŭ ne estas formortinta plene, ĉar restas la gardado de «la burĝa juro», konfirmanta la faktan malegalecon. Por la plena formortado de la ŝtato estas necesa la plena komunismo.

4. La pli alta fazo de la komunisma socio

Marx daŭrigas:

«…En pli alta fazo de la komunisma socio, post kiam la sklaviga subordigado de la individuoj sub la labordividon, per tio ankaŭ la kontraŭdiro de spirita kaj korpa laboro malaperis; post kiam la laboro fariĝis ne nur rimedo por vivado, sed mem la unua vivbezono; post kiam kun la ĉiuflanka disvolviĝo de la individuoj kreskis ankaŭ iliaj produktfortoj kaj ĉiuj fontoj de la kooperativa riĉeco fluas pli plene — nur tiam la mallarĝa burĝa jurhorizonto plene transpaŝeblas kaj la socio povas skribi sur sian standardon: «Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj!»»

Nur nun ni povas taksi la tutan ĝustecon de la notoj de Engels, kiam li senindulge estis mokanta la sensencecon de kunigo de la vortoj: «libero» kaj «ŝtato». Dum ekzistas ŝtato, ne ekzistas libero. Kiam ekzistos libero, ne ekzistos ŝtato.

96

Ekonomia bazo por la plena formorto de la ŝtato estas tia alta disvolviĝo de la komunismo, ĉe kiu malaperas la kontraŭeco inter spirita kaj korpa laboro, malaperas, sekve, unu el la plej gravaj fontoj de la nuna socia malegaleco kaj ĝuste tia fonto, kiun per nura transiro de produktad-rimedoj en socian proprieton, per nura eksproprietigo de la kapitalistoj tuj forigi neniel eblas.

Tiu eksproprietigo donos eblon por giganta disvolviĝo de la produktadaj fortoj. Kaj, vidante, kiel jam nun la kapitalismo nekredeble malrapidigas tiun disvolviĝon, kiom multajn aferojn oni povus movi antaŭen sur la bazo de la moderna, jam atingita teĥniko, ni rajtas plencerte diri, ke eksproprietigo de la kapitalistoj neeviteble donos gigantan disvolviĝon de la produktadaj fortoj de la homa socio. Sed kiom rapide iros tiu ĉi disvolviĝo pluen, kiom rapide atingos ĝi la rompon kun la divido de laboro, la neniigon de la kontraŭeco inter spirita kaj korpa laboro, la transformiĝon de la laboro en «la unuan vivbezonon», tion ni ne scias kaj scii tion ni ne povas.

Ĝuste tial ni rajtas paroli nur pri la neevitebla formortado de la ŝtato, substrekante la longdaŭron de tiu procedo, ĝian dependon de la rapideco en disvolviĝo de la pli alta fazo de la komunismo kaj lasante tute malfermita la demandon pri la limtempo aŭ pri la konkretaj formoj de la formortado, ĉar materialo por solvi tiajn demandojn ne ekzistas.

La ŝtato povos formorti plene tiam, kiam la socio efektivigos la regulon: «ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj», t. e. kiam homoj tiomgrade kutimiĝos sekvi la fundamentajn regulojn de kunvidado kaj kiam ilia laboro estos tiom produktiva, ke ili memvole laboros laŭ siaj kapabloj. «La mallarĝa burĝa jurhorizonto», deviganta elkalkuladi, kun la senkoreco de Shylock 30, ke ne estu tro-laborita kroma duonhoro kompare kun aliulo, ke ne estu ricevita malpli multa pago, ol ricevas aliulo, — tiu ĉi mallarĝa horizonto estos tiam transirita. La distribuado de produktaĵoj ne estos tiam postulanta flanke de la socio

97

normigadon de la kvanto de la produktaĵoj, ricevataj de ĉiu; ĉiu libere estos prenanta «laŭ sia bezono».

El la vidpunkto burĝa estas facile deklari similan socian aranĝon «pura utopio» kaj rikani pri tio, ke socialistoj promesas por ĉiu rajton ricevadi de la socio, sen ajna kontrolo pri laboro de aparta civitano, ajnan kvanton da trufoj, aŭtomobiloj, pianoj k. s. Per tia rikanado limigas sin ankaŭ nun la plejparto da burĝaj «scienculoj», kiuj evidentigas per tio kaj sian malklerecon kaj sian profitcelan defendon de la kapitalismo.

La malklerecon, — ĉar neniu socialisto eĉ intencis «promesi», ke la pli alta fazo de la disvolviĝo de la komunismo venos, sed la antaŭvido de la grandaj socialistoj, ke ĝi venos, supozas ne la nunan produktivon de laboro kaj ankaŭ ne la nunan filistron, kapablan «sencele» — simile al la seminarianoj ĉe Pomjalovskij — malbonigadi deponejojn de socia riĉaĵaro kaj postuladi maleblaĵojn.

Ĝis venos «la pli alta» fazo de la komunismo, socialistoj postulas severegan kontrolon flanke de la socio kaj flanke de la ŝtato super la mezuro de laboro kaj la mezuro de konsumado, sed tamen tiu ĉi kontrolo devas komenciĝi de la eksproprietigo de la kapitalistoj, de kontrolo de la laboristoj pri la kapitalistoj kaj esti efektivigata ne de la ŝtato de oficistoj, sed de la ŝtato de armitaj laboristoj.

La profitcela defendo de kapitalismo flanke de burĝaj ideologoj (kaj iliaj postvost-kurantoj el la speco de s-roj Cereteli, Ĉernov kaj K°) konsistas ĝuste en tio, ke per disputoj kaj paroloj pri malproksima estonteco ili substituas la esencan kaj aktualan demandon de la hodiaŭa politiko: la ekspropietigon de la kapitalistoj, la transformon de ĉiuj civitanoj en laboristojn kaj oficistojn de unu granda «kartelo», nome: de la tuta ŝtato, kaj la plenan subigon de la tuta laboro de tuta tiu kartelo al la ŝtato efektive demokratia, al la ŝtato de Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj.

Esence, kiam scienculo-profesoro, kaj post li la filistro, kaj post li s-roj Cereteli-oj kaj Ĉernov-oj parolas pri senrezonaj utopioj, pri demagogaj promesoj de la

98

bolŝevikoj, pri neeblo «enkonduki» socialismon, ili parolas ĝuste pri la pli alta stadio aŭ fazo de la komunismo, «enkonduki» kiun ne nur neniu promesis, sed eĉ neniu pensis, ĉar «enkonduki» ĝin entute ne estas eble.

Kaj tie ĉi ni venis al tiu demando pri la scienca diferenco inter la socialismo kaj la komunismo, kiun tuŝis Engels en lia citita supre rezono pri malĝusteco de la nomo «social-demokratoj». Politike la diferenco inter la unua, aŭ la malalta, kaj la pli alta fazoj de la komunismo iutempe estos, verŝajne, grandega, sed nun, dum la kapitalismo, agnoski ĝin estus ridinde kaj meti ĝin sur la unuan planon povus eble nur apartaj anarkiistoj (se ankoraŭ restis inter la anarkiistoj homoj, nenion lernintaj post la «Pleĥanov-maniera» transformiĝo de Kropotkin, Grave, Cornelissen kaj ceteraj «steloj» de la anarkiismo en social-ŝovinistojn, aŭ en anarki-tranĉeistojn, kiel esprimis Ge, unu el la nemultaj anarkiistoj, konservintaj la dignon kaj la konsciencon).

Sed la scienca diferenco inter la socialismo kaj la komunismo estas klara. Tion, kio kutime estas nomata socialismo, Marx nomis «la unua» aŭ la malalta fazo de la komunisma socio. Kiomgrade la produktad-rimedoj fariĝas komuna proprieto, tiomgrade la vorto «komunismo» ankaŭ tie ĉi estas aplikebla, se oni ne forgesas, ke ĝi estas ne plena komunismo. La granda signifo de la klarigoj de Marx konsistas en tio, ke li konsekvence aplikas ankaŭ tie ĉi la materiisman dialektikon, la instruon pri disvolviĝo, traktante la komunismon, kiel ion disvolviĝantan el la kapitalismo. Anstataŭ skolastike elpensitaj, «elfantaziitaj» difinoj kaj senrezultaj disputoj pri vortoj (kio estas la socialismo, kio estas la komunismo), Marx donas analizon de tio, kion oni povus nomi la ŝtupoj de la ekonomia maturo de la komunismo.

En unua sia fazo, sur unua sia ŝtupo la komunismo ankoraŭ ne povas esti ekonomie plene matura, plene libera disde tradicioj aŭ makuloj de la kapitalismo. El tio sekvas tia interesa fenomeno, kia estas la konservo de «la mallarĝa burĝa jurhorizonto» — dum la komunismo en ties unua fazo. La burĝa juro,

99

rilate al la distribuado de konsumaĵoj, supozas, certe, neeviteble ankaŭ burĝan ŝtaton, ĉar la rajto estas nenio sen aparato, kapabla trudi la obeadon al ĝiaj normoj.

Rezultas, ke dum la komunismo ne nur restas por ioma tempo la burĝa juro, sed eĉ ankaŭ la burĝa ŝtato — sen la burĝaro!

Tio povas ŝajni paradokso aŭ simple dialektika mens-ludo, pri kiu ofte akuzas la marksismon homoj, neniom penintaj por lerni ĝian ekstreme profundan enhavon.

Efektive tamen la restaĵojn de la malnovo en la novo la vivo montras al ni ĉiupaŝe, kaj en la naturo, kaj en la socio. Kaj Marx ne arbitre ŝovis peceton de la «burĝa» juro en la komunismon, sed li prenis tion, kio ekonomie kaj politike estas neevitebla en la socio, eliranta el la utero de la kapitalismo.

La demokratio havas grandegan signifon en la batalo de la laborista klaso kontraŭ la kapitalistoj por sia liberiĝo. Sed la demokratio tute ne estas la limo ne transirebla, sed nur unu el la etapoj sur la vojo de la feŭdismo al la kapitalismo kaj de la kapitalismo al la komunismo.

La demokratio signifas egalecon. Klaras, kian grandan signifon havas la batalo de la proletaro por egaleco kaj la devizo de egaleco, se oni ĝuste komprenas ĝin en la senco de neniigo de la klasoj. Sed la demokratio signifas nur formalan egalecon. Kaj tuj post la efektivigo de egaleco inter ĉiuj membroj de la socio rilate al posedado de rimedoj de produktado, t. e. egaleco de laboro, egaleco de laborpago, antaŭ la homaro neeviteble aperos la demando pri tio, ke ĝi iru antaŭen, de la formala egaleco al la fakta, t. e. al la efektivigo de la regulo: «ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj». Per kiaj etapoj, per kiaj praktikaj rimedoj iros la homaro al tiu ĉi supera celo, ni ne scias kaj scii ni ne povas. Sed gravas klarigi al si, kiel senfine mensoga estas la ordinara burĝa prezento, kvazaŭ la socialismo estas io malviva, stagniĝinta, unufoje por ĉiam donita, dum efektive nur ekde la socialismo komenciĝos la rapida, vera,

100

efektive amasa moviĝo antaŭen, okazanta kun partopreno de la plimulto de la loĝantaro, kaj poste de la tuta loĝantaro, la moviĝo antaŭen en ĉiuj regionoj de la socia kaj individua vivo.

La demokratio estas formo de ŝtato, unu el ties specoj. Kaj, sekve, ĝi prezentas el si, same kiel ajna ŝtato, organizitan, sisteman aplikadon de perforto kontraŭ homoj. Tio estas unuflanke. Sed, aliflanke, ĝi signifas formalan agnoskon de egaleco inter la civitanoj, de egala por ĉiuj rajto difini aranĝon de la ŝtato kaj administri ĝin. Kaj tio ĉi, siavice, estas ligita kun tio, ke sur certa ŝtupo de disvolviĝo de la demokratio ĝi, unue, kompaktigas la kontraŭ-kapitalisme revolucian klason — proletaron kaj donas al ĝi eblon rompi, frakasi, forviŝi de sur la tero la burĝan, kvankam eĉ respublike burĝan, ŝtatan maŝinon, la konstantan armeon, la policon, la oficistaron, anstataŭigi ilin per pli demokratia, sed tamen ankoraŭ ŝtata maŝino en la formo de armitaj laboristaj amasoj, transirantaj al senescepta partopreno de la popolo en milicio.

Tie ĉi la «kvanto transiras en kvaliton»: tia grado de demokratieco estas ligita kun eliro el la kadroj de la burĝa socio, kun komenco de ĝia socialisma reorganizo. Se efektive ĉiuj partoprenas en administrado de la ŝtato, do jam la kapitalismo ne kapablos sin teni. Kaj disvolviĝo de la kapitalismo, siavice, kreas premisojn por ke efektive «ĉiuj» povu partopreni la administradon de la ŝtato. Al tiaj premisoj apartenas senescepta malanalfabeteco, efektivigita jam de la vico de la plej avangardaj kapitalismaj landoj, poste «instruado kaj disciplinigado» de milionoj da laboristoj per granda, komplika, socialigita aparato de poŝto, fervojoj, grandaj fabrikoj, granda komerco, bankoj k. t. p., k. s.

Ĉe tiaj ekonomiaj premisoj tute eble estas senprokraste, inter hodiaŭ kaj morgaŭ, transiri, renversinte la kapitalistojn kaj oficistojn, al anstataŭigo de ili — en la afero de la kontrolo super la produktado kaj

101

distribuado, en la afero de la kontado de la laboro kaj la produktaĵoj — per armitaj laboristoj, per senescepte armita popolo. (Ne miksu la demandon pri kontrolo kaj kontado kun la demando pri science klera personaro de inĝenieroj, agronomoj kaj cet.: tiuj ĉi sinjoroj laboras hodiaŭ, subiĝante al la kapitalistoj, ili laboros eĉ pli bone morgaŭ, subiĝante al la armitaj laboristoj).

La kontado kaj kontrolo — jen la ĉefa, kio necesas por la «bonaranĝo», por la ĝusta funkciigo de la unua fazo de la komunisma socio. Ĉiuj civitanoj fariĝas tie ĉi dunglaborantoj de la ŝtato, kiu estas la armitaj laboristoj. Ĉiuj civitanoj iĝas oficistoj kaj laboristoj de unu tutpopola, ŝtata «kartelo». La tuta afero estas en tio, ke ili laboru egale, ĝuste obeante la mezuron de laboro, kaj ricevadu egale. La kontado de tio, la kontrolo super tio estas simpligita de la kapitalismo ekstremgrade, ĝis neordinare simplaj, por ĉiu legoscia homo atingeblaj operacioj de observado kaj registrado, ĝis posedo de la kvar aritmetikaj operacioj kaj ĝis donado de respektivaj kvitancoj *.

Kiam la plejparto de la popolo komencos plenumi memstare kaj ĉiuloke tian kontadon, tian kontrolon super la kapitalistoj (transformitaj nun en oficistojn) kaj super la sinjoretoj intelektuloj, konservintaj kapitalistajn inklinojn, tiam tiu ĉi kontrolo fariĝos efektive universala, ĝenerala, tutpopola, tiam estos eble nenien sin kaŝi de ĝi, neniel eviti ĝin.

La tuta socio estos unu kontoro kaj unu fabriko kun egaleco de laboro kaj egaleco de pago.

Sed tiu ĉi «fabrika» disciplino, kiun la venkinta kapitalistojn, la renversinta ekspluatistojn proletaro vastigos al la tuta socio, neniamaniere estas nia idealo, nek nia fincelo, sed nur ŝtupo, necesa por

* Kiam la ŝtato reduktiĝas en la plej ĉefa parto de siaj funkcioj al tia kontado kaj kontrolo flanke de laboristoj mem, tiam ĝi ĉesas esti «politika ŝtato», tiam «la sociaj funkcioj transformiĝas el la politikaj en simplajn administrajn funkciojn» (kp. supre, ĉp. IV, § 2, pri la polemiko de Engels kontraŭ la anarkiistoj).

102

radikala purigo de la socio disde fieco kaj aĉaĵoj de la kapitalisma ekspluatado kaj por plua moviĝo antaŭen.

Ekde tiu momento, kiam ĉiuj membroj de la socio aŭ almenaŭ grandega plejparto de ili mem ellernis administri la ŝtaton, mem prenis tiun ĉi aferon en siajn manojn, «bonaranĝis» la kontrolon super la eta malplimulto de la kapitalistoj, super la sinjoretoj, dezirantaj konservi la kapitalistajn inklinojn, super la laboristoj, profunde malmoraligitaj de la kapitalismo, ekde tiu ĉi momento komencas malaperi la bezono pri ajna administrado entute. Ju pli plena estas la demokratio, des pli proksimas la momento, kiam ĝi fariĝas nenecesa. Ju pli demokratieca estas la «ŝtato», konsistanta el armitaj laboristoj kaj estanta «jam ne ŝtato en la propra senco de la vorto», des pli rapide komencas formorti ajna ŝtato.

Ĉar kiam ĉiuj ellernos administri kaj efektive administrados memstare la socian produktadon, memstare plenumados la kontadon kaj kontrolon super la parazitoj, sinjoruloj, friponoj kaj similaj «konservantoj de la kapitalismaj tradicioj», — tiam evito de tiu ĉi tutpopola kontado kaj kontrolo neeviteble fariĝos tiom ekstreme malfacila, tiom maloftega escepto, estos sekvata, verŝajne, de tiom baldaŭa kaj serioza puno (ĉar la armitaj laboristoj estos homoj de la praktika vivo, sed ne sentimentalaj intelektuloj, kaj ili apenaŭ permesos ŝerci kun si), ke la neceso sekvi la nekomplikajn, fundamentajn regulojn de ajna homa kunvivado tre rapide fariĝos kutimo.

Kaj tiam estos vaste malfermita la pordo por transiro el la unua fazo de la komunisma socio al ties pli alta fazo, kaj kune kun tio al la plena formorto de la ŝtato.

Ĉapitro VI

Trivialigo de la marksismo fare de oportunistoj

La demando pri rilato de la ŝtato al la socia revolucio kaj de la socia revolucio al la ŝtato okupadis la plej famajn teoriulojn kaj publicistojn de la II-a Internacio

103

(1889–1914) tre malmulte, samkiel ĝenerale la demando pri revolucio. Sed la plej karaktera en tiu procedo de poioma kresko de oportunismo, kiu venigis al la fiasko de la II-a Internacio en la 1914-a jaro, estas tio, ke eĉ kiam oni plej proksime aliradis al tiu ĉi demando, oni ĝin penadis ĉirkaŭiri aŭ oni ĝin ne rimarkadis.

Ĝenerale kaj entute oni povas diri, ke el la evitemo koncerne la rilaton de la proleta revolucio al la ŝtato, la evitemo, profita por la oportunismo kaj nutrinta ĝin, devenis fuŝado de la marksismo kaj plena trivialigo de ĝi.

Por karakterizi, almenaŭ mallonge, tiun ĉi malĝojan procedon, ni prenu la plej famajn teoriulojn de la marksismo: Pleĥanov-on kaj Kautsky-on.

1. Polemiko de Pleĥanov kontraŭ anarkiistoj

Pleĥanov dediĉis al la rilato de la anarkiismo al la socialismo specialan broŝuron: «Anarkiismo kaj socialismo», kiu aperis germanlingve en la 1894-a jaro.

Pleĥanov artifikis trakti tiun ĉi temon, tute ignorinte la aferon, plej aktualan kaj politike plej esencan en la batalo kontraŭ la anarkiismo, nome la rilaton de revolucio al la ŝtato kaj la demandon pri la ŝtato ĝenerale! En lia broŝuro distingeblas du partoj: la unua — histori-literatura, kun valora materialo pri historio de ideoj de Stirner, Proudhon kaj cet. La alia parto: filistra, kun malbongusta rezonado pri tiu temo, ke anarkiisto ne distingeblas disde rabisto.

La kombinaĵo de la temoj estas ege amuza kaj ege karakteriza por la tuta agado de Pleĥanov antaŭ kaj dum la revolucia periodo en Rusio: Pleĥanov ĝuste tiel sin montris en la jaroj 1905–1917 — duone doktrinisto, duone filistro, en politiko marŝanta post la vosto de la burĝaro.

Ni vidis, kiel Marx kaj Engels, polemikante kontraŭ anarkiistoj, estis klarigantaj plej zorge siajn konceptojn pri la rilato de la revolucio al la ŝtato. Engels, eldonante en la 1891-a jaro la «Kritikon de la Gotaa programo» de Marx, skribis, ke «ni (t. e. Engels kaj Marx) estis en tiu momento, apenaŭ du jarojn post la Haga kongreso de la (unua) Internacio 31,

104

en plena batalo kun Bakunin kaj liaj anarkiistoj».

La anarkiistoj penis ĝuste la Parizan Komunumon deklari, se eblas tiel diri, «sia», konfirmanta ilian instruon, dum ili tute ne komprenis la lecionojn de la Komunumo kaj la analizon de tiuj lecionoj fare de Marx. La anarkiismo donis nenion, eĉ proksimume similan al la vero rilate la konkret-politikajn demandojn: ĉu necesas disbati la malnovan ŝtatan maŝinon? kaj per kio ĝin anstataŭigi?

Sed paroli pri «anarkiismo kaj socialismo», ĉirkaŭirante la tutan demandon pri la ŝtato, ne rimarkante la tutan disvolviĝon de la marksismo antaŭ kaj post la Komunumo, tio signifis neeviteble forruliĝi al la oportunismo. Ĉar la oportunismo ĝuste pleje bezonas, ke la du ĵus indikitaj de ni demandoj tute ne estu metataj. Tio jam estas venko de la oportunismo.

2. Polemiko de Kautsky kontraŭ oportunistoj

En la rusa literaturo estas tradukita, sendube, senmezure multe pli granda kvanto de verkoj de Kautsky, ol en ajna alia. Ne vane ŝercas iuj germanaj social-demokratoj, ke Kautsky estas pli multe legata en Rusio, ol en Germanio (interkrampe estu dirite, ke tiu ĉi ŝerco havas multe pli profundan historian enhavon, ol supozas tiuj, kiuj ĝin lanĉis, nome: la rusaj laboristoj, prezentinte en la 1905-a jaro neordinare grandan, neviditan antaŭe postulon pri la plej bonaj verkoj de la plej bona en la mondo social-demokratia literaturo kaj ricevinte neaŭditan en aliaj landoj kvanton da tradukoj kaj eldonoj de tiuj verkoj, per tio transportis, se eblas tiel diri, sur la junan grundon de nia proletara movado akcelite la grandegan sperton de la najbara, pli avangarda lando).

Precipe konata ĉe ni Kautsky estas, krom pro sia populara ekspono de la marksismo, pro sia polemiko kontraŭ la oportunistoj kaj kontraŭ Bernstein kiel ĉefo de ili. Sed preskaŭ tute ne konata estas la fakto, kiun oni ne rajtas ĉirkaŭiri, se oni metas antaŭ si la taskon esplori, kiamaniere forruliĝis Kautsky al la nekredeble malhonora senhelpeco kaj al la defendo

105

de la social-ŝovinismo en la tempo de la plej granda krizo de la jaroj 1914–1915. Tio estas nome tiu fakto, ke antaŭ sia elpaŝo kontraŭ la plej famaj reprezentantoj de la oportunismo en Francio (Millerand kaj Jaurès) kaj en Germanio (Bernstein) Kautsky montris tre grandajn hezitojn. La ruslingva marksisma gazeto «Zarja» 32, kiu aperadis en la jaroj 1901–1902 en Stuttgart kaj defendadis revoluci-proletajn ideojn, estis devigita polemiki kontraŭ Kautsky, nomi «kaŭĉuka» lian kompromiseman, eviteman, paceman rilate al oportunistoj rezolucion en la Pariza internacia socialista kongreso de la 1900-a jaro 33. En la germana lingvo estis publikigitaj la leteroj de Kautsky, evidentigintaj ne malpli grandajn hezitojn liajn antaŭ lia elpaŝo kontraŭ Bernstein.

Senmezure pli grandan signifon havas, tamen, tiu cirkonstanco, ke en lia politiko mem kontraŭ oportunistoj, en lia maniero meti la demandon kaj ĝin trakti ni rimarkas nun, kiam ni studas la historion de la plej nova perfido de la marksismo flanke de Kautsky, sisteman devojiĝon al la oportunismo ĝuste en la demando pri la ŝtato.

Ni prenu la unuan grandan verkon de Kautsky kontraŭ la oportunismo, lian libron «Bernstein kaj la social-demokratia programo». Kautsky detale refutas al Bernstein. Sed jen kio estas karaktera.

Bernstein en siaj herostrate famaj «Premisoj de la socialismo» akuzas la marksismon pri «blankiismo» (la akuzo, milfoje ekde tiu tempo ripetita de oportunistoj kaj liberalaj burĝoj en Rusio kontraŭ la reprezentantoj de la revolucia marksismo — kontraŭ la bolŝevikoj). Kaj samtempe Bernstein speciale traktas la marksan «Internan militon en Francio» kaj penas — kiel ni vidis, treege malsukcese — identigi la vidpunkton de Marx pri la lecionoj de la Komunumo kun la vidpunkto de Proudhon. Apartan atenton de Bernstein elvokas tiu konkludo de Marx, kiun tiu ĉi lasta substrekis en sia antaŭparolo de la 1872-a jaro al la «Komunista Manifesto» kaj kiu diras: «la laborista klaso ne povas simple preni en posedon la pretan

106

ŝtatmeĥanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj».

Al Bernstein tiel «plaĉis» tiu ĉi diraĵo, ke li ne malpli ol trifoje en sia libro ripetas ĝin, interpretante ĝin en la plej fuŝa, oportunisma senco.

Marx, kiel ni vidis, deziras diri, ke la laborista klaso devas disbati, rompi, eksplodigi (Sprengung, eksplodo — la esprimo, uzita de Engels) la tutan ŝtatan maŝinon. Kaj ĉe Bernstein rezultas, kvazaŭ Marx estis avertanta per tio la laboristan klason kontraŭ troa revolucieco ĉe ekposedo de la regpotenco.

Pli krudan kaj aĉan fuŝadon de la penso de Marx oni eĉ ne povas imagi.

Kiel do agis Kautsky en sia detalega refuto de la «bernŝtejnado» 34?

Li evitis analizi la tutan profundon de la oportunisma fuŝado de la marksismo en tiu ĉi punkto. Li prezentis la cititan pli supre fragmenton el la antaŭparolo de Engels al «La interna milito» de Marx, dirinte, ke, laŭ Marx, la laborista klaso ne povas simple ekposedi la pretan ŝtatan maŝinon, sed ĝenerale ĝi povas ekposedi ĝin, kaj nure. Pri tio, ke Bernstein atribuis al Marx ĝuste la kontraŭaĵon de la efektiva penso de Marx, ke Marx ekde la 1852-a jaro metadis por la proleta revolucio la taskon «disbati» la ŝtatan maŝinon — pri tio ĉe Kautsky ne estas eĉ unu vorto.

Rezultis tiel, ke la plej esenca diferenco de la marksismo disde la oportunismo en la demando pri la taskoj de la proleta revolucio iĝis stompita ĉe Kautsky!

«La solvon de la demando pri la problemo de la proleta diktaturo, — skribis Kautsky «kontraŭ» Bernstein, — ni tute trankvile povas lasi por la estonteco» (pĝ. 172 de la germ. eldono).

Tio estas ne polemiko kontraŭ Bernstein, sed esence cedo al li, cedo de la pozicioj al oportunismo, ĉar la oportunistoj bezonas nenion plian, ol «tute trankvile lasi por la estonteco» ĉiujn ĉefajn demandojn pri la taskoj de la proleta revolucio.

Marx kaj Engels ekde la 1852-a ĝis la 1891-a jaro, dum kvardek jaroj, instruadis la proletaron pri tio, ke ĝi devas detrui la ŝtatan maŝinon. Kaj Kautsky en la 1899-a jaro,

107

antaŭ la fakto de la plena perfido de la oportunistoj al la marksismo en tiu ĉi punkto, substituas la demandon pri tio, ĉu necesas tiun ĉi maŝinon detrui, per la demando pri konkretaj formoj de la detruado kaj sin savas sub la ombron de la «sendisputa» (kaj senfrukta) filistra veraĵo, ke la konkretajn formojn ni ne povas antaŭscii!!

Inter Marx kaj Kautsky kuŝas abismo en ilia rilato al la tasko de la proleta revolucio pretigadi la laboristan klason por revolucio.

Ni prenu la sekvantan, pli maturan, verkon de Kautsky, plejparte dediĉitan same al refutado de oportunismaj eraroj. Ĝi estas lia broŝuro pri «Socia revolucio». La aŭtoro prenis tie ĉi kiel specialan temon la demandon pri «proleta revolucio» kaj pri «proleta reĝimo». La aŭtoro donis tre multe da ekstremgrade valora, sed ĝuste la demandon pri la ŝtato li ĉirkaŭiris. En la broŝuro estas ĉie dirate pri konkero de la ŝtata potenco, kaj nure, do estas elektita tia formulo, kiu faras cedon al la oportunistoj, ĉar ĝi allasas konkeron de la potenco sen detruo de la ŝtata maŝino. Ĝuste tio, kion Marx en la jaro 1872 deklaris «malnoviĝinta» en la programo de la «Komunista Manifesto», estas renaskigata de Kautsky en la jaro 1902.

En la broŝuro speciala paragrafo estas dediĉita al «Formoj kaj armiloj de socia revolucio». Tie ĉi estas dirate kaj pri amasa politika striko, kaj pri interna milito, kaj pri tiaj «instrumentoj de forto de moderna granda ŝtato, kiel burokrataro kaj armeo», sed pri tio, kion jam instruis la Komunumo al la laboristaro, ne estas eĉ unu sono. Evidente, Engels ne vane estis avertanta, precipe la germanajn socialistojn, kontraŭ la «superstiĉa adorado» de la ŝtato.

Kautsky prezentas la aferon jene: la venkinta proletaro «efektivigos demokratian programon» kaj prezentas ties punktojn. Pri tio, kion novan donis la jaro 1871 en la demando pri anstataŭigo de la burĝa demokratio per la demokratio proleta, ne estas eĉ unu sono. Kautsky limigas sin per tiaj «solide» sonantaj banalaĵoj:

«Evidentas per si mem, ke ni ne atingos la regadon ĉe la nuna ordo. La revolucio mem supozas daŭran kaj profunde absorbantan batalon, kiu sukcesos

108

jam ŝanĝi nian nunan politikan kaj socian strukturon».

Estas sendube, ke tio ĉi «evidentas per si mem», samkiel ankaŭ tiu veraĵo, ke ĉevaloj manĝas avenon kaj Volgo enfluas la Kaspian maron. Estas bedaŭrinde nur, ke per helpo de la senenhava kaj pufa frazo pri «profunde absorbanta» batalo estas ĉirkaŭirata la esenca por la revolucia proletaro demando pri tio, en kio do esprimiĝas la «profundeco» de ĝia revolucio rilate al la ŝtato, rilate al la demokratio, distinge de la antaŭaj, neproletaj revolucioj.

Ĉirkaŭirante tiun demandon, Kautsky efektive en tiu ĉi gravega punkto cedas al la oportunismo, pervorte proklamante minacan militon al ĝi, substrekante la signifon de la «ideo de revolucio» (ĉu multon valoras tiu ĉi «ideo», se oni timas propagandi al la laboristoj la konkretajn ideojn de revolucio?), aŭ dirante: «la revolucia idealismo antaŭ ĉio», aŭ deklarante, ke la anglaj laboristoj estas nun «io apenaŭ multe pli granda, ol etburĝoj».

«En la socialisma socio, — skribas Kautsky, — povas ekzisti unu apud la alia… plej diversaj formoj de entreprenoj: burokrata (??), sindikata, koopera, individua» … «Ekzistas, ekzemple, entreprenoj, kiuj ne povas funkcii sen burokrata (??) organizo, — tiaj estas la fervojoj. Tie ĉi la demokratia organizo povas ricevi tian aspekton: la laboristoj elektas delegitojn, kiuj formas ion similan al parlamento, kaj tiu parlamento fiksas la ordon de la laboroj kaj observas la administradon de la burokrata aparato. Aliajn entreprenojn oni povas transdoni sub la gvidon de la laboristaj sindikatoj, la triajn oni povas organizi sur koopera bazo» (pĝ. 148 kaj 115 de la rusa traduko, la Ĝeneva eldono de la 1903-a jaro).

Ĉi tiu rezonado estas erara, prezentante el si paŝon malantaŭen kompare kun tio, kion estis klarigantaj en la jaro 1871 Marx kaj Engels per la ekzemplo de la lecionoj de la Komunumo.

La fervojoj tute neniel diferencas, el la vidpunkto de la kvazaŭe nepre necesa «burokrata» organizo, disde ĉiuj entute entreprenoj de granda maŝina industrio, disde ajna fabriko, granda magazeno, grand-kapitalisma agrokultura

109

entrepreno. En ĉiuj tiaj entreprenoj la teĥniko ordonas senkondiĉe plej severan disciplinon, plej grandan ekzaktecon en ĉies plenumado de donita al ĉiu parto de laboro, sub minaco de halto de la tuta afero aŭ difekto de meĥanismo, difekto de produktaĵo. En ĉiuj tiaj entreprenoj la laboristoj, certe, «elektados delegitojn, kiuj formados ion similan al parlamento».

Sed ĝuste en tio estas la tuta esenco, ke tiu ĉi «io simila al parlamento» ne estos parlamento en la senco de la burĝaj parlamentaj institucioj. Ĝuste en tio estas la tuta esenco, ke tiu ĉi «io simila al parlamento» ne estos nur «fiksanta la ordon kaj observanta la administradon de la burokrata aparato», kiel imagas Kautsky, kies penso ne eliras ekster la kadrojn de la burĝa parlamentismo. En la socialisma socio «io simila al parlamento» el laboristaj deputitoj estos, certe, «fiksanta la ordon kaj observanta la administradon» de la «aparato», sed tiu ĉi aparato ja ne estos «burokrata». La laboristoj, konkerinte la politikan regpotencon, disbatos la malnovan burokratan aparaton, detruos ĝin ĝis la fundamento, ne lasos eĉ ŝtonon de ĝi, anstataŭigos ĝin per la nova, konsistanta el la samaj laboristoj kaj oficistoj, kontraŭ kies transformiĝo en burokratojn estos tuj uzitaj la rimedoj, detale analizitaj de Marx kaj Engels: 1) ne nur elekteblo, sed ankaŭ ĉiumomenta eksigeblo; 2) pago ne pli alta ol pago al laboristo; 3) transiro senprokrasta al tio, ke ĉiuj plenumu la funkciojn de kontrolo kaj observado, por ke ĉiuj portempe fariĝadu «burokratoj» kaj por ke tial neniu povu fariĝi «burokrato».

Kautsky tute ne pripensis la vortojn de Marx: «La Komunumo estis ne parlamenta, sed laboranta institucio, plenumanta kaj leĝdonanta samtempe».

Kautsky tute ne komprenis la diferencon inter la burĝa parlamentismo, liganta la demokration (ne por la popolo) kun la burokratismo (kontraŭ la popolo), kaj la proleta demokratieco, kiu tuj uzos la rimedojn, por radike subtranĉi

110

la burokratismon, kaj kiu kapablos venigi tiujn rimedojn ĝis la fino, ĝis la plena neniigo de la burokratismo, ĝis la plena enkonduko de la demokratio por la popolo.

Kautsky montris tie ĉi la saman «superstiĉan adoradon» de la ŝtato, «superstiĉan adoradon» de burokratismo.

Ni transiru al la lasta kaj la plej bona verko de Kautsky kontraŭ la oportunistoj, al lia broŝuro «La vojo al la potenco» (ŝajne ne eldonita ruslingve, ĉar ĝi aperis dum la apogeo de la reakcio ĉe ni, en la 1909-a jaro 35). Tiu broŝuro estas granda paŝo antaŭen, ĉar en ĝi estas parolate ne pri la revolucia programo ĝenerale, kiel en la broŝuro de la 1899-a jaro kontraŭ Bernstein, ne pri la taskoj de la socia revolucio senrilate la tempon de ĝia alveno, kiel en la broŝuro «Socia revolucio» de la 1902-a jaro, sed pri la konkretaj kondiĉoj, devigantaj nin agnoski, ke la «epoko de revolucioj» alvenas.

La aŭtoro definitive almontras la pliakriĝon de la klasaj kontraŭdiroj ĝenerale kaj la imperiismon, havantan precipe grandan signifon ĉi-rilate. Post «la revolucia periodo de la jaroj 1789–1871» por Okcidenta Eŭropo, ekde la jaro 1905 komenciĝas analoga periodo por la Oriento. La monda milito proksimiĝas kun minacanta rapido. «La proletaro ne povas jam paroli plu pri antaŭtempa revolucio». «Ni eniris revolucian periodon». «La revolucia epoko komenciĝas».

Ĉi tiuj deklaroj estas tute klaraj. Tiu ĉi broŝuro de Kautsky devas servi kiel mezurilo por kompari tion, kio promesis esti la germania social-demokratio antaŭ la imperiisma milito kaj kiel malalte ĝi falis (inkluzive de Kautsky mem) ĉe la militeksplodo. «La nuna situacio, — skribis Kautsky en la traktata broŝuro, — kondukas post si tiun danĝeron, ke ni (t. e. la germania social-demokratio) povas facile ŝajni pli moderaj, ol ni estas efektive». Evidentiĝis, ke efektive la germania social-demokrata partio estas senkompare pli modera kaj oportunisma, ol ĝi ŝajnis esti!

Des pli karaktere estas, ke ĉe tia definitiveco de la deklaroj de Kautsky rilate la jam komenciĝintan epokon

111

de revolucioj, li ankaŭ en la broŝuro, dediĉita, laŭ liaj propraj vortoj, al analizo de la demando ĝuste pri «la politika revolucio», refoje tute ĉirkaŭiris la demandon pri la ŝtato.

El la sumo de tiuj ĉi ĉirkaŭiroj de la demando, prisilentoj, evitemoj do neeviteble rezultis tiu kompleta transiro al la oportunismo, pri kiu ni tuj devos paroli.

La germania social-demokratio, en la persono de Kautsky, kvazaŭ estis deklaranta: mi restas ĉe la revoluciaj konceptoj (la 1899-a j.). Mi agnoskas precipe la neeviteblon de la socia revolucio de la proletaro (la 1902-a j.). Mi agnoskas la alvenon de la nova epoko de revolucioj (la 1909-a j.). Sed mi tamen iras malantaŭen kompare kun tio, kion parolis Marx jam en la jaro 1852, se estas metata la demando pri la taskoj de la proleta revolucio rilate al la ŝtato (la 1912-a j.).

Ĝuste tiel rekte estis metita la demando en la polemiko inter Kautsky kaj Pannekoek.

3. Polemiko inter Kautsky kaj Pannekoek

Pannekoek elpaŝis kontraŭ Kautsky, estante unu el la reprezentantoj de tiu «radikale maldekstra» tendenco, en kies vicoj estis Roza Luxemburg, Karl Radek kaj aliaj, kaj kiu, defendante la revolucian taktikon, estis unuiĝanta per la konvinko, ke Kautsky transiras al la pozicio de la «centro», senprincipe ŝanceliĝanta inter la marksismo kaj la oportunismo. La ĝustecon de tiu ĉi koncepto plene pruvis la milito, kiam la tendenco de la «centro» (malĝuste nomata marksisma), aŭ «kaŭtskiismo», plene montris sin en tuta sia abomena mizero.

En artikolo, tuŝinta la demandon pri la ŝtato: «La agado de la amasoj kaj la revolucio» («Neue Zeit», 1912, XXX, 2) Pannekoek karakterizis la pozicion de Kautsky, kiel pozicion de «pasiva radikalismo», «teorion de senaga atendado». «Kautsky ne deziras vidi la procedon de la revolucio» (pĝ. 616). Metante la demandon tiamaniere, Pannekoek alvenis al la interesanta nin temo pri

112

la taskoj de la proleta revolucio rilate al la ŝtato.

«La batalo de la proletaro, — skribis li, — estas ne simple batalo kontraŭ la burĝaro pro la ŝtata potenco, sed batalo kontraŭ la ŝtata potenco… La enhavo de la proleta revolucio estas la neniigo de la instrumentoj de forto de la ŝtato kaj ilia elpuŝo (laŭvorte: Auflösung, dissolvo) per la instrumentoj de forto de la proletaro… La batalo ĉesas nur tiam, kiam, kiel ties finrezulto, venas la plena detruo de la ŝtata organizo. La organizo de la plimulto pruvas sian superecon per tio, ke ĝi neniigas la organizon de la reganta malplimulto» (pĝ. 548).

La formulo, kiun donis al sia ideo Pannekoek, suferas je tre grandaj mankoj. Sed la ideo tamen estas klara, kaj estas interese noti, kiel ĝin estis refutanta Kautsky.

«Ĝis nun, — skribis li, — la kontraŭeco inter la social-demokratoj kaj la anarkiistoj konsistis en tio, ke la unuaj deziris konkeri la ŝtatan regpotencon, kaj la duaj — ĝin detrui. Pannekoek deziras kaj la unuan kaj la duan» (pĝ. 724).

Se la formulo de Pannekoek suferas je malklareco kaj je manko de konkreteco (ne parolante tie ĉi pri aliaj mankoj de lia artikolo, ne rilatantaj al la traktata temo), do Kautsky prenis ĝuste la skizitan de Pannekoek principan esencon de la afero, kaj en la radika principa demando Kautsky tute forlasis la pozicion de la marksismo, transiris plene al la oportunismo. La diferenco inter la social-demokratoj kaj la anarkiistoj estas difinita ĉe li tute malĝuste, la marksismo estas fuŝita kaj trivialigita definitive.

La diferenco inter la marksistoj kaj la anarkiistoj konsistas en tio, ke (1) la unuaj, metante kiel sian celon la plenan neniigon de la ŝtato, agnoskas tiun celon efektivigebla nur post neniigo de la klasoj per socialisma revolucio, kiel rezulton de establo de la socialismo, kondukanta al la formortado de la ŝtato; la duaj deziras plenan neniigon de la ŝtato inter hodiaŭ kaj morgaŭ, ne komprenante la kondiĉojn por efektivigeblo de tia neniigo. (2) La unuaj agnoskas necesa, ke la proletaro, konkerinte la politikan potencon, detruu plene la malnovan ŝtatan maŝinon, anstataŭiginte ĝin per nova, konsistanta el la organizo de armitaj laboristoj,

113

laŭ la tipo de la Komunumo; la duaj, defendante la detruon de la ŝtata maŝino, tute malklare prezentas al si, per kio la proletaro ĝin anstataŭigos kaj kiel ĝi uzados la revolucian regpotencon; la anarkiistoj eĉ negas la uzadon de la ŝtata potenco fare de la proletaro, ties revolucian diktaturon. (3) La unuaj postulas preparadon de la proletaro por la revolucio per uzado de la moderna ŝtato; la anarkiistoj tion negas.

Kontraŭ Kautsky la marksismo estas prezentita en tiu ĉi diskuto ĝuste de Pannekoek, ĉar ĝuste Marx instruis pri tio, ke la proletaro ne povas simple konkeri la ŝtatan potencon en la senco de transiro en la novajn manojn de la malnova ŝtata aparato, sed ĝi devas disbati, rompi tiun ĉi aparaton, anstataŭigi ĝin per la nova.

Kautsky foriras de la marksismo al la oportunistoj, ĉar ĉe li tute malaperas tiu ĉi detruado de la ŝtata maŝino, tute neakceptebla por la oportunistoj, kaj restas pastruo por ili en la senco de interpreto de la vorto «konkero» kiel simpla akiro de la plimulto.

Por kovri sian fuŝadon de la marksismo, Kautsky agas kiel skolastikulo: li atakas per «citaĵo» el Marx mem. En la 1850-a jaro Marx skribis pri neceso de «decida centralizo de la forto en la manoj de la ŝtata potenco». Kaj Kautsky demandas triumfante: ĉu Pannekoek deziras detrui la «centralizismon»?

Tio estas jam simple artifiko, simila al la Bernstein-a identigo de la marksismo kaj de la prudonismo en la konceptoj pri federaciismo anstataŭ centralizismo.

«La citaĵo» estis prenita de Kautsky tute malkonvene kaj maltrafe. La centralizismo estas ebla kaj ĉe la malnova kaj ĉe la nova ŝtata maŝino. Se la laboristoj memvole unuigos siajn armitajn fortojn, tio estos centralizismo, sed ĝi baziĝos sur la «plena detruo» de la ŝtata centralizisma aparato, de la konstanta armeo, de la polico, de la burokratio. Kautsky agas tute fripone, ĉirkaŭirante la bonege konatajn rezonadojn de Marx kaj Engels pri la Komunumo kaj eltirante la citaĵon, ne rilatantan al la problemo.

114

«…Eble, Pannekoek deziras neniigi la ŝtatajn funkciojn de oficistoj?» — daŭrigas Kautsky. — «Sed ni ne sukcesas ekzisti sen oficistoj eĉ en la partia kaj sindikata organizo, ne parolante jam pri la ŝtata administro. Nia programo postulas ne la neniigon de la ŝtataj oficistoj, sed ilian elektadon de la popolo… Temas ĉe ni nun ne pri tio, kian aspekton ricevos la aparato de administrado en la «estonta ŝtato», sed pri tio, ĉu neniigas (laŭvorte: auflöst, dissolvas) nia politika batalo la ŝtatan potencon antaŭ ol ni ĝin konkeris (la kursivo de Kautsky). Kiu ministerio kun ties oficistoj povus esti neniigita?» Estas listigataj la ministerioj de klerigado, juro, financoj kaj militaferoj. «Ne, neniu el la nunaj ministerioj estos forigita per nia politika batalo kontraŭ la registaro… Mi ripetas, por eviti miskomprenojn: temas ne pri tio, kian formon donos al la «ŝtato de estonteco» la venkonta social-demokratio, sed pri tio, kiel ŝangas la nunan ŝtaton nia opozicio» (pĝ. 725).

Tio estas evidenta falsado. Pannekoek estis metanta la demandon ĝuste pri revolucio. Tio estis dirita klare kaj en la titolo de lia artikolo, kaj en la cititaj lokoj. Transsaltante al la demando pri «opozicio», Kautsky ĝuste substituas la revolucian vidpunkton per la oportunisma. Ĉe li rezultas jene: nun estas opozicio, kaj post la konkero de la regpotenco ni parolos aparte. La revolucio malaperas! Jen ĝuste tio, kion bezonis la oportunistoj.

Temas ne pri opozicio kaj ne pri politika batalo ĝenerale, sed ĝuste pri revolucio. La revolucio konsistas en tio, ke la proletaro detruas la «aparaton de administrado» kaj la tutan ŝtatan aparaton, anstataŭigante ĝin per la nova, konsistanta el armitaj laboristoj. Kautsky montras «superstiĉan adoradon» de «ministerioj», sed kial do ili ne povas esti anstataŭigitaj per, ni diru, komisionoj de fakuloj ĉe plenpotencaj kaj tutpotencaj Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj?

La esenco de la afero estas tute ne en tio, ĉu restos «ministerioj», ĉu estos «komisionoj de fakuloj» aŭ iuj aliaj institucioj, tio tute ne gravas. La esenco de la afero estas en tio, ĉu konserviĝas la malnova ŝtata maŝino (ligita per miloj da fadenoj kun la burĝaro kaj trasorbigita de rutino kaj inerteco) aŭ ĝi estas detruata kaj anstataŭigata per la nova. La revolucio devas konsisti ne en tio, ke la nova klaso komandu, administru pere de la malnova ŝtata maŝino, sed en tio, ke ĝi

115

disbatu tiun maŝinon kaj komandu, administru pere de nova maŝino, — tiun ĉi fundamentan ideon de la marksismo Kautsky stompas, aŭ li tute ne komprenis ĝin.

Lia demando pri oficistoj montras evidente, ke li ne komprenis la lecionojn de la Komunumo kaj la instruon de Marx. «Ni ne sukcesas ekzisti sen oficistoj en la partia kaj sindikata organizo…»

Ni ne sukcesas ekzisti sen oficistoj dum la kapitalismo, dum la regado de la burĝaro. La proletaro estas premata, la laborulaj amasoj estas sklavigitaj de la kapitalismo. Dum la kapitalismo la demokratieco estas malvastigita, kunpremita, ĉirkaŭtranĉita, kripligita per la tuta cirkonstancaro de la dungsklaveco, senhaveco kaj mizero de la popolamasoj. Tial, kaj nur tial, en niaj politikaj kaj sindikataj organizaĵoj la funkciuloj malmoraliĝas (aŭ havas tendencon esti malmoraligataj, parolante pli precize) per la cirkonstancaro de la kapitalismo, kaj montras tendencon iĝi burokratoj, t. e. forŝiriĝintaj disde la popolamasoj, starantaj super la popolamasoj, privilegiitaj personoj.

En tio estas la esenco de la burokratismo, kaj dum ne estas eksproprietigitaj la kapitalistoj, dum ne estas renversita la burĝaro, ĝis tiam estas neevitebla certa «burokratiĝo» de proletaj funkciuloj.

Ĉe Kautsky rezultas tiel: se restos elektataj funkciuloj, sekve, restos ankaŭ oficistoj dum la socialismo, restos la burokratio! Ĝuste tio estas malĝusta. Ĝuste per la ekzemplo de la Komunumo Marx montris, ke dum la socialismo la funkciuloj ĉesas esti «burokratoj», esti «oficistoj», ĉesas laŭgrade de enkondukado, krom de elekteblo, ankoraŭ de eksigeblo ĉiumomenta, kaj ankoraŭ de redukto de la pago ĝis la meza laborista nivelo, kaj ankoraŭ de anstataŭigo de la parlamentaj institucioj per la «laborantaj, t. e. leĝdonantaj kaj plenumantaj la leĝojn samtempe».

Esence, la tuta argumentado de Kautsky kontraŭ Pannekoek kaj precipe la perfekta argumento de Kautsky, ke ni kaj en la sindikatoj kaj en la partiaj organizaĵoj ne sukcesas ekzisti sen oficistoj, montras, ke Kautsky ripetas la malnovajn «argumentojn» de Bernstein kontraŭ la marksismo ĝenerale. En sia renegata libro

116

«Premisoj de la socialismo» Bernstein militas kontraŭ la ideoj de «primitiva» demokratio, kontraŭ tio, kion li nomas «doktrinista demokratieco» — imperativaj mandatoj, nerekompencataj funkciuloj, senforta centra reprezentantaro ktp. Por pruvi la senbazecon de la ideo pri la «primitiva demokratieco», Bernstein citas la sperton de la anglaj sindikatoj en la interpreto de la geedzoj Webb. Dum sepdek, ili diras, jaroj de sia ekzistado, la sindikatoj, disvolviĝintaj kvazaŭ «en plena libero» (pĝ. 137 de la germ. eld.) konvinkiĝis ĝuste pri la maltaŭgeco de la primitiva demokratieco kaj anstataŭigis ĝin per la ordinara: parlamentismo, kunigita kun demokratieco.

Sed efektive la sindikatoj estis disvolviĝantaj ne «en plena libero», sed en plena kapitalisma sklaveco, dum kiu, kompreneble, oni «ne sukcesas ekzisti» sen vico da cedoj al la reganta malbono, perforto, mensogo, al ekskludo de la malriĉularo el la aferoj de la «supera» administrado. Dum la socialismo, multo el la «primitiva» demokratio neeviteble reviviĝos, ĉar unuafoje en la historio de la civilizitaj socioj la amaso de la loĝantaro leviĝos ĝis la memstara partopreno ne nur en voĉdonoj kaj balotoj, sed ankaŭ en la ĉiutaga administrado. Dum la socialismo ĉiuj administrados laŭvice kaj rapide kutimiĝos al tio, ke administru neniu.

Marx kun sia genia kritik-analiza menso ekvidis en la praktikaj rimedoj de la Komunumo tiun ŝanĝpunkton, kiun timas kaj ne deziras agnoski la oportunistoj pro malkuraĝo, pro nedeziro senrevene rompi la rilatojn kun la burĝaro, kaj kiun ne deziras vidi la anarkiistoj ĉu pro rapidemo, ĉu pro nekompreno pri la kondiĉoj de amasaj sociaj transformiĝoj ĝenerale. «Ni ne devas eĉ pensi pri detruado de la malnova ŝtata maŝino — ja ni ne sukcesas ekzisti sen ministerioj kaj sen oficistoj», — rezonas la oportunisto, trasorbigita de filistreco kaj, esence, ne nur ne kredanta je revolucio, je la krea forto de la revolucio, sed kiel morton timanta ĝin (samkiel timas ĝin niaj menŝevikoj kaj eseroj).

«Necesas pensi nur pri la detruado de la malnova ŝtata maŝino, ne necesas profundiĝi en la konkretajn lecionojn de la antaŭaj proletaj revolucioj kaj analizadi,

117

per kio kaj kiel anstataŭigi tion, kio estas detruata», — rezonas la anarkiisto (la plej bona el la anarkiistoj, certe, sed ne tia, kiu, sekvante al sinjoroj Kropotkin-oj kaj K°, sin trenas post la burĝaro); kaj ĉe la anarkiisto tial rezultas la taktiko de despero, sed ne de la revolucia laboro super konkretaj taskoj, senindulge kuraĝa kaj samtempe konsideranta la praktikajn kondiĉojn de la moviĝo de la amasoj.

Marx instruas al ni evitadi ambaŭ erarojn, li instruas pri senlima kuraĝo en detruado de la tuta malnova ŝtata maŝino kaj samtempe li instruas metadi la demandon konkrete: la Komunumo povis dum kelkaj semajnoj komenci konstrui la novan, proletan, ŝtatan maŝinon jen tiel, enkondukante la montritajn rimedojn por plia demokratieco kaj elradikigo de la burokratismo. Ni lernu de la komunumanoj la revolucian kuraĝon, ni vidu en iliaj konkretaj rimedoj la skizadon de la praktike necesaj kaj tuj efektivigeblaj rimedoj kaj tiam, irante laŭ tia vojo, ni venos al la plena detruo de la burokratismo.

La eblo de tia detruo estas garantiita per tio, ke la socialismo mallongigos la labortagon, levos la popolamasojn al nova vivo, metos la plimulton de la loĝantaro en kondiĉojn, ebligantajn al ĉiuj senescepte plenumadi la «ŝtatajn funkciojn», kaj tio kondukas al plena formortado de ĉia ŝtato ĝenerale.

«…La tasko de amasa striko, — daŭrigas Kautsky, — neniam povas konsisti en detruo de la ŝtata potenco, sed nur en tio, ke ĝi venigu la registaron al cedo en iu difinita demando kaj anstataŭigu la registaron, malamikan al la proletaro, per registaro, iranta renkonten al ĝiaj interesoj (entgegenkommende)… Sed neniam kaj ĉe neniuj kondiĉoj tio ĉi (t. e. venko de la proletaro super la malamika registaro) povas venigi al detruo de la ŝtata potenco, sed nur al certa delokiĝo (Verschiebung) inter rilatoj de fortoj interne de la ŝtata potenco… Kaj la celo de nia politika batalo restas ĉe tio, samkiel estis ĝis nun, la konkero de la ŝtata potenco per akiro de la plimulteco en la parlamento kaj per transformo de la parlamento en sinjoron super la registaro» (pĝ. 726, 727, 732).

Tio estas jam la plej pura kaj la plej triviala oportunismo, la rezigno de revolucio efektive ĉe pervorta agnosko de ĝi. La penso de Kautsky ne iras pli ol ĝis «la registaro,

118

iranta renkonten al la interesoj de la proletaro», — paŝo malantaŭen al filistreco kompare kun la 1847-a jaro, kiam la «Komunista Manifesto» proklamis «la organizon de la proletaro en regantan klason».

Kautsky devos efektivigadi la ŝatatan de li «unuecon» kun Scheidemann-oj, Pleĥanov-oj, Vandervelde-oj, kiuj konsentas ĉiuj batali por la registaro, «iranta renkonten al la proletaro».

Kaj ni iros al skismo kun tiuj ĉi perfiduloj de la socialismo kaj ni batalos por detruo de la tuta malnova ŝtata maŝino, tiel, ke la armita proletaro mem estu la registaro. Inter tiuj du aferoj estas granda diferenco.

Kautsky devos esti en la agrabla kompanio de Legien-oj, David-oj, Pleĥanov-oj, Potresov-oj, Cereteli-oj, Ĉernov-oj, kiuj plene konsentas batali por la «delokiĝo inter rilatoj de fortoj interne de la ŝtata potenco», por la «akiro de la plimulteco en la parlamento kaj por plenpotenco de la parlamento super la registaro», — la plej nobla celo, en kiu ĉio estas akceptebla por la oportunistoj, ĉio restas en la kadroj de la burĝa parlamenta respubliko.

Kaj ni iros al skismo kun la oportunistoj; kaj la tuta konscia proletaro estos kun ni en la batalo ne por la «delokiĝo inter rilatoj de fortoj», sed por la renverso de la burĝaro, por la detruo de la burĝa parlamentismo, por la demokratia respubliko laŭ la tipo de la Komunumo aŭ por la respubliko de Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj, por la revolucia diktaturo de la proletaro.


*  *  *


Pli dekstre ol Kautsky en la internacia socialismo staras tiaj tendencoj, kiel la «Socialista Monatgazeto» 36 en Germanio (Legien, David, Kolb kaj multaj aliaj, inkluzive de la skandinavoj Stauning kaj Branting), ĵoresanoj 37 kaj Vandervelde en Francio kaj Belgio, Turati, Treves kaj aliaj reprezentantoj de la dekstra alo de la itala partio 38, la fabianoj kaj «sendependuloj» (la «sendependa laborista partio», efektive ĉiam estinta en dependo de la liberaluloj) en Britio 39 kaj similaj. Ĉiuj

119

ĉi sinjoroj, ludante grandegan, tre ofte eĉ dominantan rolon en la parlamenta laboro kaj en la publicista laboro de la partio, rekte negas la diktaturon de la proletaro, propagandas neŝirmitan oportunismon. Por tiuj ĉi sinjoroj la «diktaturo» de la proletaro «kontraŭdiras» al la demokratio!! Ili, esence, neniel serioze diferencas de la etburĝaj demokratoj.

Konsiderante tiun ĉi cirkonstancon, ni rajtas konkludi, ke la dua Internacio en la grandega plimulto de siaj reprezentantoj plene forruliĝis al la oportunismo. La sperto de la Komunumo estas ne nur forgesita, sed fuŝita. Al la laboristaj amasoj ne nur ne estis sugestate, ke proksimas la tempo, kiam ili devos elpaŝi kaj detrui la malnovan ŝtatan maŝinon, anstataŭigante ĝin per la nova kaj transformante, tiamaniere, sian politikan regadon en la bazon por socialisma rekonstruo de la socio, — al la amasoj estis sugestata la malo kaj «la konkero de la regpotenco» estis prezentata tiel, ke estis restantaj miloj da pastruoj por la oportunismo.

La fuŝado kaj prisilentado de la demando pri la rilato de la proleta revolucio al la ŝtato ne povis ne ludi grandan rolon en la momento, kiam la ŝtatoj, kun la plifortigita, pro la imperiisma konkurado, militaparato, transformiĝis en militajn monstrojn, ekstermantaj milionojn da homoj por solvi la disputon, ĉu Britio aŭ Germanio, ĉu tiu aŭ alia financa kapitalo regu la mondon *.




* En la manuskripto plu sekvas:

«Ĉapitro VII

La sperto de la rusiaj revolucioj de la 1905-a kaj la 1917-a jaroj

La temo, montrita en la titolo de ĉi tiu ĉapitro, estas tiel senfine granda, ke oni povus kaj devus verki pri ĝi plurajn volumojn. En ĉi tiu broŝuro kompreneble mi devas limiĝi per la plej ĉefaj lecionoj de la sperto, rekte kunligita al la tasko de la proletaro en revolucio rilate al la ŝtata potenco». (La manuskripto estas interrompita ĉi tie.) Red.

120




Postparolo al la unua eldono

Tiu ĉi broŝuro estis verkita en aŭgusto kaj septembro de la 1917-a jaro. De mi jam estis kunmetita la plano por la sekvanta, sepa, ĉapitro: «La sperto de la rusiaj revolucioj de la 1905-a kaj la 1917-a jaroj». Sed, krom la titolo, mi sukcesis skribi por tiu ĉi ĉapitro neniun linion: «malhelpis» la politika krizo, la antaŭtagoj de la oktobra revolucio de la 1917-a jaro. Pri tia «malhelpo» oni povas nur ĝoji. Sed la duan parton de la broŝuro (dediĉitan al «la sperto de la rusiaj revolucioj de la 1905-a kaj la 1917-a jaroj»), verŝajne, necesos prokrasti por longe: estas pli agrable kaj pli utile «la sperton de revolucio» fari, ol pri ĝi verki.




La aŭtoro

Petrogrado.
La 30-an de novembro 1917.




121

Postparolo de la redaktinto

La verko de V. I. Lenin «Ŝtato kaj revolucio» estis unuafoje tradukita en Esperanton de G. Demidjuk kaj eldonita de SAT en 1926, kaj poste reproduktita de Librejo Pirato en 1967.

La nuna, dua eldono de la verko baziĝas sur la traduko de G. Demidjuk, tamen ĝi bezonis multan redaktadon, por esti bone legebla por la nuna leganto kaj por pli bone konformi al la originalo.

Antaŭ ĉio, la traduko de G. Demidjuk suferis je neologismoj, popularaj tiam (en la 1920-aj jaroj) en la maldekstraj rondoj de Esperantujo (aliel, ti-kiu k. s.), je rusismoj kaj je abunda elizio de la artikolo (l'). Due, en tiu traduko estis kelkaj gramatikaj kaj vortaraj eraroj, ripetiĝantaj regule. Pro tio la traduko ĝenerale impresis iom arkaike. Jen tabelo de regulaj ŝanĝoj, faritaj de la redaktinto en la teksto de la traduko (en alfabeta ordo):

alielalie
aliualiulo, alia
anarkistoanarkiisto
anarkismoanarkiismo
anstataŭianstataŭigi
apartaspeciala [iuloke]
centralismocentralizismo
ĉesi (ion)ĉesigi (ion)
ĉitiu, tiu ĉi
demokratismodemokratieco
diktatorecodiktaturo
ekspropriadoeksproprietigo
en efektivoefektive
falsigofalsado, falsaĵo
federafederacia
flanke defare de [iuloke]
fluotendenco
ĝiaties, sia [iuloke]
komunokomunumo
konkirikonkeri
kutimikutimiĝi
ministrioministerio
ne jamankoraŭ ne
neinegi
nuligiaboli
pravitapravigita
problemodemando
regpotencopotenco [iuloke]
seneviteneeviteble
ti-kiutiu kiu
tieldire, tiel dirise eblas tiel diri
tred-junionojsindikatoj

122

Estas aparte notinde, ke, kiel videblas el tiu ĉi tabelo, la vorto «diktatoreco» estis anstataŭigita per «diktaturo». Kvankam la unua vorto estas formale senerara, ĝi tamen havas du signifojn: 1) eco de diktatoro kaj 2) regado de diktatoro; dum la dua vorto havas nur la duan signifon. Tial la vorto «diktaturo» estas preferinda, speciale en la vortkombino «diktaturo de la proletaro», ĉar ĝi ne supozas iajn diktatorajn kvalitojn en la proletaro, sed diras nur pri maniero de ĝia regado.

Krom tiuj ŝanĝoj, en multaj lokoj okazis individuaj korektoj, kiam la redaktinto opiniis, ke ekzistas pli ĝusta traduko de la respektiva esprimo de la originalo.

La teksto de la traduko estis atente komparita kun la originalo, kaj evidentiĝis, ke nemalofte en la traduko de Demidjuk mankas iuj vortoj, subfrazoj kaj eĉ frazoj, kiuj ekzistas en la originalo. Tiuj mankoj estis restarigitaj.

Krome, la citaĵoj el verkoj de K. Marx kaj F. Engels estis prenitaj el la jam ekzistantaj tradukoj de respektivaj verkoj («Manifesto de la Komunista Partio», tradukita de D. Blanke, «La interna milito en Francio», «La mizero de la filozofio», «Kritiko de la Gotaa Programo», «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato», tradukitaj de V. Lutermano); tio postulis ioman ŝanĝon ankaŭ en la tradukita teksto de la verko mem, ĉar Lenin plurfoje ripetas la cititajn lokojn aŭ ties pecojn en la teksto, analizante kaj uzante ilin.

Koncerne la citaĵon el la «Antaŭparolo al la germana eldono de 1872» de la «Manifesto de la Komunista Partio», tradukita de D. Blanke, necesas fari unu rezervon. La redaktinto permesis al si ŝanĝi la vortordon de la originala traduko «la laborista klaso ne simple povas preni en posedon la pretan ŝtatmeĥanismon» al «la laborista klaso ne povas simple preni en posedon la pretan ŝtatmeĥanismon», ĉar tia vortordo, unue, estas pli komprenebla kaj pli konforma al la ideo, defendata de Lenin (kaj tute konforma al la origina ideo de Marx kaj Engels), kaj due, ĝi pli konformas al tiu vortordo, kiu estis uzita en la rusa traduko de la citaĵo, farita de Lenin mem.

Do, resumante ĉion, supre diritan, ni diru, ke la ŝanĝoj okazis preskaŭ en ĉiu frazo de la traduko. Ni esperas, ke tiuj ŝanĝoj faris la tekston pli facile legebla kaj komprenebla por la moderna leganto.

Tiuj, kiuj deziras senti «guston de la epoko», povas legi ankaŭ la originalan tekston de la traduko de G. Demidjuk en jena paĝo.

Al la teksto krome estis aldonitaj rimarkoj kaj indekso de personaj nomoj, nove tradukitaj el la Plena Verkaro de V. I. Lenin kun ioma adapto al la moderna esperanta leganto.


Jurij Finkel

La 19-an de decembro de 2010.

123



Rimarkoj

1 La libro «Ŝtato kaj revolucio. La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj taskoj de la proletaro en revolucio» estis verkita de V. I. Lenin, kiam li estis en eksterleĝa stato (en vilaĝo Razliv kaj urbo Helsingfors, nun Helsinko) en aŭgusto — septembro de 1917. Tiu verko estas rezulto de grandega scienc-esplora laboro, farita de Lenin dum relative mallonga tempo, plejparte dum januaro — februaro de 1917.

La demando pri karaktero de proleta ŝtatpotenco speciale interesis Lenin-on dum la lastaj jaroj de la elmigra stato. La penso pri neceso de teoria ellaboro de la demando pri la ŝtato estis eldirita de Lenin en la dua duono de 1916. «…En la tagordo nun estas, — skribis Lenin al A. G. Ŝljapnikov, — ne nur daŭrigo de la linio, fiksita ĉe ni (kontraŭ la carismo kaj cet.) en la rezolucioj kaj la broŝuro…, sed ankaŭ ĝia purigo disde aktualiĝintaj absurdaĵoj kaj konfuzo de negado de la demokratio (al tio rilatas la senarmigo, la negado de memdetermino, la teorie malĝusta negado «entute» de defendo de la patrujo, ŝanceliĝoj en la demando pri rolo kaj signifo de la ŝtato entute kaj cet.)».

Kontraŭmarksismajn duonanarkiismajn konceptojn pri la ŝtato kaj la diktaturo de la proletaro en la dua duono de 1916 en vico de artikoloj defendadis N. I. Buĥarin. En decembro de 1916 en artikoleto «La Internacio de Junularo» Lenin akre kritikis la pozicion de Buĥarin kaj promesis verki detalan artikolon pri rilato de la marksismo al la ŝtato.

Aŭtune de 1916 kaj en la komenco de 1917 Lenin plene profundiĝis en teorian laboron. Loĝante tiam en Zuriko, li intense laboradis en biblioteko, studadis verkojn de K. Marx kaj F. Engels pri la demando pri la ŝtato. La 4-an (17-an novstile) de februaro de 1917 Lenin sciigis al A. M. Kollontaj, ke li preskaŭ preparis materialon pri la demando pri rilato de la marksismo al la ŝtato. La malneta manuskripto

124

estis farita per malgranda densa skribo en kajero kun blua kovrilo, titolita «La marksismo pri la ŝtato». En ĝi estis kolektitaj citaĵoj de verkoj de K. Marx kaj F. Engels, kaj ankaŭ fragmentoj el libroj kaj artikoloj de K. Kautsky, A. Pannekoek kaj E. Bernstein kun kritikaj notoj, konkludoj kaj ĝeneraligoj de Lenin.

La 3-an (16-an novstile) de aprilo de 1917 V. I. Lenin revenis el Svisio en Rusion. Okupita per praktika revolucia agado, li ne povis daŭrigi la intencitan laboron. Sed la penso pri ĝi ne forlasadis lin. En junio de 1917 Lenin kompilis liston de libroj, kiujn li bezonis por laboro super la demando pri rilato de la marksismo al la ŝtato, kaj ankaŭ faris informpeton pri ordo de laboro en la Publika biblioteko en Petrogrado. Post la juliaj tagoj de 1917, kaŝante sin de persekutoj de la Provizora registaro, Lenin ricevis eblon komenci laboron super la libro «Ŝtato kaj revolucio». Li petis liveri en Razliv-on «la bluan kajeron», en la fino de julio — la komenco de aŭgusto en listo de komisioj al kamaradoj antaŭ forveturo en Helsingfors-on Lenin petis sendi al li la verkon de Engels «Anti-Dühring», kaj iom poste — helpi trovi por urĝa laboro la libron de K. Marx «La mizero de la filozofio» kaj la «Manifeston de la Komunista partio» en la germana kaj la rusa lingvoj.

Post la veno en Helsingfors-on Lenin komencis verki la libron «Ŝtato kaj revolucio», pri kio li sciigas en aŭgusto al M. I. Uljanova (sia pli juna fratino): «Mi eksidis super la verko pri la ŝtato, kiu min delonge interesas».

Laŭ la plano la libro «Ŝtato kaj revolucio» devis konsisti el sep ĉapitroj, sed la lasta, sepa ĉapitro «Sperto de la rusiaj revolucioj de la 1905-a kaj la 1917-a jaroj» ne estis verkita de Lenin. Konserviĝis nur detale ellaboritaj planoj de tiu ĉapitro kaj plano de la «Resumo». En letereto al la eldonisto de la libro Lenin skribis, ke se li «tro malfruos kun la fino de tiu, VII-a ĉapitro, aŭ se ĝi tro dikiĝos, tiam la unuajn ses ĉapitrojn necesas eldoni aparte, kiel parton unuan».

La 13-an (26-an novstile) de septembro de 1917 per N. K. Krupskaja (sia edzino) li faris kontrakton kun reprezentanto de eldonejo «Vivo kaj scio» V. D. Bonĉ-Brujeviĉ pri eldono de sep libroj, en kies nombron eniris la libro «Ŝtato kaj revolucio».

Sur la unua paĝo de la manuskripto la aŭtoro de la libro estis signita «F. F. Ivanovskij». Sub tia pseŭdonimo Lenin intencis publikigi sian verkon, por ke la Provizora registaro ne konfisku ĝin. Ĉar la eldono de la libro «Ŝtato kaj revolucio» estis efektivigita en 1918, la neceso pri tiu pseŭdonimo malaperis, kaj la libro estis eldonita sub la konata literatura pseŭdonimo de Lenin «V. Iljin (N. Lenin)» en eldonkvanto 30 700 ekzempleroj. Al vasta popularigo de la verko de Lenin helpis publikigo en la ĵurnalo «Pravda» la 17-an (30-an) de decembro de 1917 de la antaŭparolo al la libro kaj de la paragrafoj 1 kaj 2 de la ĉapitro I. La libro estis eldonata ankaŭ en provincaj eldonejoj.

125

La dua eldono de la libro «Ŝtato kaj revolucio» okazis en 1919. La aŭtoro aldonis en la duan ĉapitron novan paragrafon «Kiel Marx metis la demandon en la 1852-a jaro».

La libro de Lenin «Ŝtato kaj revolucio» estis tre disvastiĝinta en USSR kaj eksterlande. En USSR en 1918–1961 ĝi estis eldonita 190 fojojn, per eldonkvanto 6592 mil ekzempleroj en 46 lingvoj de la popoloj de USSR. Eksterlande, laŭ neplenaj informoj, la libro estis eldonita en 35 lingvoj.

2 Fabianoj — anoj de la Fabia societo — angla reformisma organizaĵo, fondita en 1884; sian nomon la societo ricevis de la nomo de romia militestro de la III-a jarcento a. n. e. Fabio Maksimo, kromnomita «Cunctator» («Prokrastemulo») pro lia atendema taktiko, evitado de decidaj bataloj en la milito kontraŭ Hanibalo. Anoj de la Fabia societo estis precipe reprezentantoj de la burĝa intelektularo — sciencistoj, verkistoj, politikistoj (S. kaj B. Webb, R. Macdonald, B. Shaw kaj aliaj); ili negadis la neceson de la klasa batalo de la proletaro kaj de socialisma revolucio kaj asertadis, ke transiro de la kapitalismo al socialismo eblas nur per etaj reformoj, poiomaj transformoj de la socio. V. I. Lenin karakterizis la fabianismon kiel «tendencon de ekstrema oportunismo». En 1900 la Fabia societo eniris en la laboristan partion. La «fabia socialismo» servas kiel unu el fontoj de la ideologio de la brita laborista partio.

En la jaroj de la unua mondmilito (1914–1918) la fabianoj okupadis la pozicion de social-ŝovinismo.

3 La teorion de la ŝtato Hegel eksponis en la fina parto de la libro «Fundamentoj de la filozofio de juro», eldonita en 1821. Detalan analizon de la libro de Hegel (§§ 261–313, kie estas traktata la demando pri la ŝtato) Marx donas en la verko «Kontribuo al kritiko de la hegela filozofio de juro». Pri la konkludoj, kiujn faris Marx rezulte de la kritika analizo de la konceptoj de Hegel, Engels skribis en artikolo «Karl Marx»: «Deirante de la hegela filozofio de juro, Marx venis al la konvinko, ke ne la ŝtato, montrata de Hegel «la krono de la tuta konstruaĵo», sed, male, «la civitana socio», al kiu Hegel rilatis kun tia neglekto, estas tiu regiono, kie oni devas serĉi la ŝlosilon al kompreno de la historia disvolviĝo de la homaro».

4 Socialistoj-revoluciuloj (eseroj, laŭ la rusaj nomoj de la komencaj literoj S kaj R) — etburĝa partio en Rusio; aperis fine de 1901 — komence de 1902 rezulte de unuiĝo de diversaj

126

popolistaj grupoj kaj rondetoj («Unio de socialistoj-revoluciuloj», partio de socialistoj-revoluciuloj kaj aliaj). La konceptoj de la eseroj estis eklektika miksaĵo de ideoj de la popolismo kaj de la reviziismo; la eseroj penis, laŭ la esprimo de Lenin, «la truojn de la popolismo» korekti per «flikaĵoj de la moda oportunisma «kritiko» de la marksismo». En la jaroj de la unua mondmilito plej multaj eseroj staris sur la pozicioj de social-ŝovinismo.

Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 la eseroj kune kun la menŝevikoj estis la ĉefa apogo de la burĝa Provizora registaro, kaj la gvidantoj de la partio (Kerenskij, Avksentjev, Ĉernov) partoprenis en ĝi. La partio de eseroj rezignis de subteno de la kamparana postulo de likvido de la terposedado de grandbienuloj, elpaŝis por konservo de la grandbienula proprieto de la tero; la eseraj ministroj de la Provizora registaro sendadis punajn taĉmentojn kontraŭ kamparanoj, okupantaj la grandbienulajn terojn. Antaŭ la Oktobra armita ribelo la partio malkaŝe transiris al la flanko de la kontraŭrevolucia burĝaro, defendante la kapitalisman ordon, kaj iĝis izolita disde la amasoj de la revolucia popolo.

Fine de novembro de 1917 la maldekstra alo de la eseroj formis memstaran partion de maldekstraj eseroj. Strebante konservi sian influon en kamparanaj amasoj, la maldekstraj eseroj formale agnoskis la Sovetan potencon kaj faris aliancon kun la bolŝevikoj, sed baldaŭ (1918) ekstaris sur la vojon de batalo kontraŭ la Soveta potenco. Tamen granda parto de ordinaraj partianoj ne subtenis tiajn agojn de siaj gvidantoj, kaj la partio de maldekstraj eseroj siavice skismiĝis, kaj parto de ties restaĵoj finfine aniĝis al la partio de bolŝevikoj.

En la jaroj de la eksterlanda milita interveno kaj la interna milito dekstraj eseroj faradis kontraŭrevolucian laboron, aktive subtenadis blankulojn, partoprenadis kontraŭrevoluciajn komplotojn, organizadis terorismajn agojn kontraŭ agantoj de la Soveta ŝtato kaj la Komunista partio. Post la fino de la interna milito dekstraj eseroj daŭrigis la malamikan agadon interne de la lando kaj inter la blankulaj elmigrintoj.

5 Menŝevikoj — la oportunisma frakcio de la rusia social-demokratia partio. Ĝi formiĝis en la dua kongreso de la partio, unuiginte tiujn delegitojn, kiuj iĝis en malplimulto dum elektado de la centraj organizoj de la partio (la nomo devenas de la rusa vorto «malpli»). Post 1912 ĝi ekzistis kiel memstara partio. Dum la jaroj de la unua mondmilito la ĉefa amaso da menŝevikoj okupis la social-ŝovinisman pozicion (krom la maldekstra alo — «menŝevikoj-internaciistoj»). Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 menŝevikoj kune kun eseroj partoprenis koaliciajn registarojn, subtenante la burĝaron en la demando pri la milito, prokrastante la decidon de la agrokultura, la laborista kaj la nacia demandoj. Post la julia krizo de 1917 la menŝevikoj definitive transiris en la kontraŭrevolucian tendaron kaj plene perdis popularecon inter laborulaj amasoj. Post la Oktobra revolucio menŝevikoj partoprenadis blankulajn registarojn sur la teritorioj, kie forestis la Soveta potenco. La maldekstraj elementoj, laborintaj en la centraj kaj lokaj organoj de la menŝevika partio, forlasis ĝin.

127

6 Genta organizaĵo de la socio — prakomunuma soci-ordo, aŭ la unua en la homara historio soci-ekonomia formacio. La genta komunumo prezentis per si kolektivon de sangaj parencoj, unuigitaj per mastrumaj kaj sociaj ligoj. En sia evoluo la genta soci-ordo pasis du periodojn: matriarkecon kaj patriarkecon. La patriarkeco finiĝis per transformiĝo de la praa socio en la klasan kaj per apero de la ŝtato. La bazo de la produktadaj rilatoj de la prakomunuma soci-ordo estis socia posedo de la produktadaj rimedoj kaj egaliga distribuado de produktaĵoj. Tio ĝenerale konformis al la malalta nivelo de evoluo de la produktivaj fortoj kaj al ilia karaktero en tiu periodo.

Pri la prakomunuma soci-ordo vd., interalie, la verkon de F. Engels «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato».

7 Temas pri la verkoj de K. Marx «Kritiko de la Gotaa programo» (la parto IV) kaj de F. Engels «Anti-Dühring», kaj ankaŭ pri letero de F. Engels al A. Bebel de la 18–28-a de marto de 1875.

8 K. Marx. «La kapitalo», v. I.

9 Tridekjara milito de la jaroj 1618–1648 — la unua tuteŭropa milito, kiu estis rezulto de akriĝo de la kontraŭdiroj inter diversaj grupoj de eŭropaj ŝtatoj, kaj kiu ricevis formon de lukto inter la protestantoj kaj la katolikoj. La milito komenciĝis per ribelo en Ĉeĥio kontraŭ la jugo de la Habsburga monarkio kaj kontraŭ veno de la katolika reakcio. La eŭropaj ŝtatoj, enirintaj post tio en la militon, kreis du tendarojn. La papo, la hispanaj kaj aŭstraj Habsburg-oj kaj la katolikaj princoj de Germanio, unuiĝinte sub la standardo de la katolikismo, elpaŝis kontraŭ la protestantismaj landoj: Ĉeĥio, Danio, Svedio, la Nederlanda respubliko kaj vico de akceptintaj la Reformon germanaj ŝtatoj. La protestantismajn landojn subtenadis la francaj reĝoj, malamikoj de Habsburg-oj. Germanio iĝis la ĉefa areno de tiu lukto, objekto de milita rabado kaj konkeraj pretendoj de la partoprenantoj de la milito. La milito finiĝis en 1648 per subskribo de la Vestfala paco, kiu fiksis la politikan diserigitecon de Germanio.

10 Gotaa programo — la programo de la Socialista laborista partio de Germanio, akceptita en 1875 en la kongreso en Gotao dum unuiĝo de la du aparte ekzistintaj antaŭe germanaj socialistaj partioj: la ejzenaĥanoj (gvidataj de A. Bebel kaj W. Liebknecht kaj idee influataj de Marx kaj Engels) kaj la lasalanoj. La programo suferis je eklektikismo kaj estis oportunisma, ĉar la ejzenaĥanoj en la plej gravaj demandoj cedis al la lasalanoj kaj akceptis la lasalismajn formulaĵojn. K. Marx en la verko «Kritiko de la Gotaa programo» kaj F. Engels en la letero al A. Bebel de la 18–28-a de marto de 1875 akrege kritikis la projekton de la Gotaa programo, traktante ĝin kiel grandan paŝon malantaŭen kompare kun la ejzenaĥa programo de 1869.

128

11 Fine de la XIX-a — komence de la XX-a jarcento la regantaj rondoj de la burĝaro en vico da landoj, penante disfendi la laboristan movadon kaj per negravaj cedoj forlogi la proletaron disde la revolucia batalo, uzis komplikan manovron: partoprenigis en reakciaj burĝaj registaroj kelkajn reformismajn gvidantojn de la socialistaj partioj.

Dum la unua mondmilito la dekstre oportunismaj gvidantoj de la social-demokratiaj partioj de vico da landoj malkaŝe transiris al la pozicioj de social-ŝovinismo, eniris en la burĝajn registarojn de siaj ŝtatoj, iĝinte plenumantoj de ilia politiko.

12 Rezulte de la dua burĝ-demokratia revolucio en Rusio la 27-an de februaro (la 12-an de marto novstile) de 1917 estis renversita la carismo kaj kreita la burĝa Provizora registaro.

13 Nigracentuloj — kolektiva nomo de reprezentantoj de la konservativaj, antisemitismaj, monarkiaj, ortodokskristanaj rondoj, aktive elpaŝintaj kontraŭ la Rusia revolucio de 1905. La nomo devenas de la nomo de unu el tiaspecaj organizaĵoj: «Nigra Cento».

14 Kadetoj — anoj de la konstituci-demokratia partio (la vorto devenas de la rusaj nomoj de la komencaj literoj K kaj D), la gvidanta partio de la liberal-monarkiisma burĝaro en Rusio. La partio de kadetoj estis kreita en oktobro de 1905; ĝi konsistis el reprezentantoj de la burĝaro, grandbienuloj kaj burĝa intelektularo. Poste la kadetoj iĝis partio de la imperiisma burĝaro. Dum la unua mondmilito la kadetoj aktive subtenadis la konkeran eksteran politikon de la cara registaro. En la periodo de la Februara burĝ-demokratia revolucio ili penis savi la monarkion. Okupante la gvidantan lokon en la burĝa Provizora registaro, la kadetoj realigadis kontraŭpopolan, kontraŭrevolucian politikon, konvenan por la uson-briti-franciaj imperiistoj. Post la venko de la Granda Oktobra socialisma revolucio la kadetoj elpaŝadis kiel nepacigeblaj malamikoj de la Soveta potenco, partoprenadis ĉiujn armitajn kontraŭrevoluciajn elpaŝojn kaj batalojn de la eksterlandaj intervenantoj. Elmigrinte post la frakaso de la intervenantoj kaj la blankuloj, la kadetoj ne ĉesadis sian kontraŭsovetian kontraŭrevolucian agadon.

15 «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo») — la teoria revuo de la Germania social-demokratia partio; estis eldonata en Stuttgart en 1883–1923. Ĝis oktobro de 1917 estis redaktata de K. Kautsky, poste — de G. Kunow. En «Die Neue Zeit» estis unuafoje publikigitaj kelkaj verkoj de K. Marx kaj F. Engels. Engels helpadis per siaj konsiloj al la redakcio de la revuo kaj nemalofte kritikadis ĝin pro deflankiĝoj disde la marksismo. Ekde la dua duono de la 1890-aj jaroj, post la morto de F. Engels, en la revuo komencis sisteme aperadi artikoloj de reviziistoj, inter ili la serio de artikoloj de E. Bernstein «Problemoj de socialismo», komencinta la militiron de la reviziistoj kontraŭ la marksismo. Dum la unua mondmilito (1914–1918) la revuo okupis la centrisman pozicion, fakte subtenante la social-ŝovinistojn.

16 Petrogrado — tiel nomiĝis Sankt-Peterburgo, tiama ĉefurbo de Rusio, ekde la komenco de la unua mondmilito (pro kontraŭgermanaj humoroj). En 1924, post la morto de V. I. Lenin, ĝi estis alinomita al Leningrado.

129

17 Unuafoje la tezon pri diverseco de formoj de la proletara diktaturo V. I. Lenin eldiris jam en 1916 en artikolo «Pri karikaturo al la marksismo kaj pri la «imperiisma ekonomiismo»», direktita kontraŭ oportunismaj ideoj de Pjatakov. Tiu artikolo estis publikigita nur en 1924, post la Oktobra revolucio. Analizante la iron de la historia disvolviĝo en la kondiĉoj de imperiismo, V. I. Lenin skribis: «Ĉiuj nacioj venos al socialismo, tio estas neevitebla, sed ĉiuj venos ne tute same, ĉiu donos sian originalecon al tiu aŭ alia formo de demokratio, al tiu aŭ alia speco de la proletara diktaturo, al tiu aŭ alia rapido de socialismaj transformoj de diversaj flankoj de la socia vivo. Estas nenio pli mizera en teorio kaj pli ridinda en praktiko, ol «en la nomo de la historia materiismo» pentri por si la estontecon en tiu rilato per unukolora grizeta farbo: tio estus fuŝpentraĵo, ne pli».

Poste Lenin substrekadis, ke diverseco de formoj de la proletara diktaturo sekvas el malsamaj formoj de transiro de la regpotenco en la manojn de la laborista klaso kaj el specifeco de la soci-ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj en diversaj landoj. Tiel, en artikolo «La ekonomio kaj la politiko en la epoko de la proletara diktaturo», verkita en 1919, Lenin karakterizas la Sovetan potencon kiel ŝtatan formon de la proletara diktaturo, reflektintan specialaĵojn de la historia evoluo de Rusio, montras la ĝeneralajn kaj specifajn trajtojn de la Soveta proleta ŝtato.

18 «La Popola Afero» — taggazeto, la organo de la partio de eseroj; estis eldonata en Petrogrado ekde marto de 1917 ĝis julio de 1918, plurfoje ŝanĝante la titolon. La ĵurnalo okupadis la pozicion de defendismo kaj kompromisemo, subtenadis la burĝan Provizoran registaron. La eldonado de la ĵurnalo rekomenciĝis en oktobro de 1918 en Samaro (aperis kvar numeroj) kaj en marto de 1919 en Moskvo (aperis dek numeroj). La ĵurnalo estis fermita pro kontraŭrevolucia agado.

19 Ĝirondistoj — politika grupo de burĝaro de la periodo de la franca burĝa revolucio de la fino de la XVIII-a jarcento. La ĝirondistoj esprimadis interesojn de la modera burĝaro, ŝanceliĝadis inter la revolucio kaj la kontraŭrevolucio, iris laŭ vojo de kompromisoj kun la monarkio.

20 Blankiistoj — adeptoj de la tendenco en la franca socialisma movado, gvidata de la elstara revoluciulo, granda reprezentanto de la franca utopia komunismo — Louis Auguste Blanqui [blankí] (1805–1881). La blankiistoj atendis «liberiĝon de la homaro disde la dungsklaveco ne per la klasa batalo de la proletaro, sed per komploto de negranda inteligenta malplimulto» (V. I. Lenin). Substituante agadon de revolucia partio per elpaŝoj de sekreta areto da konspirantoj, ili ne atentis la konkretajn cirkonstancojn, necesajn por venko de la ribelo, kaj neglektadis la ligon kun la popolamasoj.

130

21 Prudonistoj — adeptoj de la malamika al la marksismo tendenco de la etburĝa socialismo, nomita laŭ la nomo de ĝia ideologo franca anarkiisto Proudhon. Kritikante grandan kapitalisman proprieton el la etburĝaj pozicioj, Proudhon revis eternigi la etan proprieton, proponis organizi «popolan» kaj «interŝanĝan» bankojn, helpe de kiuj la laboristoj kvazaŭe povos akiri proprajn produktad-rimedojn, iĝi metiistoj kaj garantii «justan» vendadon de siaj produktaĵoj. Proudhon ne komprenis la historian rolon de la proletaro, negative rilatis al la klasa batalo, al la proletara revolucio kaj proletara diktaturo, el anarkiismaj pozicioj negadis neceson de la ŝtato. Marx kaj Engels konsekvence bataladis kontraŭ streboj de la prudonistoj trudi siajn ideojn al la I-a Internacio. La prudonismo estis akre kritikita en la verko de Marx «La mizero de la filozofio». La decida batalo de Marx, Engels kaj iliaj samideanoj kontraŭ la prudonismo en la I-a Internacio finiĝis per plena venko de la marksismo super la prudonismo.

Lenin nomis la prudonismon «kreteneco de etburĝo kaj filistro», ne kapabla alproprigi la vidpunkton de la laborista klaso. La ideoj de la prudonismo estis vaste uzataj de burĝaj «teoriuloj» por prediko de klasa kunlaborado.

22 Erfurta programo — la programo de la Germania social-demokratia partio, akceptita en oktobro de 1891 en kongreso en Erfurto. La Erfurta programo estis paŝo antaŭen kompare kun la Gotaa programo (1875); en la bazon de la programo estis metita la instruo de la marksismo pri neeviteblo de pereo de la kapitalisma maniero de produktado kaj de anstataŭigo de ĝi per la socialisma; en ĝi estis substrekata la neceso por la laborista klaso fari politikan lukton, estis indikita la rolo de la partio kiel gvidanto de tiu lukto ktp.; sed ankaŭ la Erfurta programo entenis seriozajn cedojn al la oportunismo. Vastan kritikon de la komenca projekto de la programo donis F. Engels en verko «Kontribuo al kritiko de la projekto de la social-demokratia programo de la 1891-a jaro»; tio estis, esence, kritiko de la oportunismo de la tuta II-a Internacio. Tamen la estraro de la germania social-demokratio kaŝis de la partiaj amasoj la kritikon de Engels, kaj liaj gravegaj notoj ne estis konsideritaj dum ellaboro de la fina teksto de la programo. V. I. Lenin opiniis, ke la ĉefa manko, malkuraĝa cedo al la oportunismo estas la silento de la Erfurta programo pri la diktaturo de la proletaro.

23 Escepta leĝo kontraŭ socialistoj estis enkondukita en Germanio en 1878 de la registaro de Bismarck cele de lukto kontraŭ la laborista kaj socialisma movado. Per tiu leĝo estis

131

malpermesitaj ĉiuj organizaĵoj de la social-demokratia partio, amasaj laboristaj organizaĵoj, laborista gazetaro; estis konfiskata socialisma literaturo; social-demokratoj estis persekutataj, ekzilataj. Tamen la persekutoj ne rompis la social-demokratian partion, kies agado estis rekonstruita konforme al la kondiĉoj de la eksterleĝa ekzisto: eksterlande estis eldonata la centra organo de la partio — gazeto «Social-Demokrato» kaj regule kunvenadis partiaj kongresoj (1880, 1883 kaj 1887); en Germanio, eksterleĝe, estis rapide renaskiĝantaj social-demokratiaj organizaĵoj kaj grupoj, kiujn gvidis la eksterleĝa Centra Komitato. Samtempe la partio vaste uzadis leĝajn eblojn por firmigo de la ligo kun la popolamasoj, ĝia influo senĉese kreskis: kvanto da voĉoj, donitaj por la social-demokratoj en balotado al la parlamento, kreskis de la 1878-a ĝis la 1890-a jaro pli ol trioble. Grandegan helpon al la germanaj social-demokratoj faradis K. Marx kaj F. Engels. En 1890 sub premo de la amasa kaj plu kreskanta laborista movado la escepta leĝo kontraŭ socialistoj estis abolita.

24 «Pravda» («Vero») — ĉiutaga laŭleĝa bolŝevika gazeto; la unua numero de la ĵurnalo aperis en Peterburgo la 22-an de aprilo (la 5-an de majo novstile) de 1912.

Lenin idee gvidadis «Pravda»-n, preskaŭ ĉiutage verkadis artikolojn por la ĵurnalo, donadis direktivojn al ties redakcio, strebis al tio, ke la ĵurnalo havu batalan, revolucian spiriton.

En la redakcio de «Pravda» koncentriĝis granda parto de la organiza laboro de la partio. Tie estis aranĝataj renkontiĝoj kun reprezentantoj de lokaj partiaj ĉeloj, tien venadis informoj pri partia laboro en fabrikoj, de tie estis transdonataj partiaj direktivoj de la Centra kaj la Peterburga komitatoj de la partio.

«Pravda» estis konstante persekutata de la polico. La 8-an (21-an) de julio de 1914 la ĵurnalo estis fermita.

Eldonado de «Pravda» rekomenciĝis post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917. Ekde la 5-a (18-a) marto de 1917 «Pravda» komencis aperadi kiel organo de la Centra kaj la Peterburga komitatoj de RSDLP (Rusia Social-Demokratia Laborista Partio).

Post sia alveturo en Petrogradon Lenin aniĝis al la redakcio, kaj «Pravda» disvolvis lukton por la lenina plano de transkreskado de la burĝ-demokratia revolucio en la socialisman.

En julio — oktobro de 1917 «Pravda», persekutata de la kontraŭrevolucia Provizora registaro, plurfoje ŝanĝadis sian nomon kaj aperadis kiel «Folio de «Pravda»», «Proleto», «Laboristo», «Laborista Vojo». Post la venko de la Granda Oktobra socialisma revolucio, ekde la 27-a de oktobro (la 9-a de novembro novstile) de 1917, la ĵurnalo komencis aperadi sub sia antaŭa nomo — «Pravda».

132

25 Temas pri la elpaŝo de la ministro de la Provizora registaro menŝeviko Cereteli la 11-an (24-an) de junio de 1917 en unuigita kunsido de la Prezidio de la I-a Tutrusia kongreso de Sovetoj, la Plenumkomitato de la Petrograda Soveto de laboristaj kaj soldataj deputitoj, la Plenumkomitato de la Soveto de kamparanaj deputitoj kaj la burooj de ĉiuj frakcioj de la kongreso. Tiun ĉi kunsidon la eseraj kaj menŝevikaj gvidantoj aranĝis por, uzante sian plimulton en ĝi, fari baton al la bolŝevika partio. En sia parolo en histeria tono Cereteli deklaris, ke la manifestacio, planita de la bolŝevikoj por la 10-a (23-a) de junio, estis «komploto por renverso de la registaro kaj preno de la potenco fare de la bolŝevikoj». La tuta elpaŝo de Cereteli estis kalumnia kaj kontraŭrevolucia. La bolŝevikoj signe de protesto kontraŭ la kalumnio de Cereteli kaj de aliaj gvidantoj de eseroj kaj menŝevikoj forlasis la kunsidon. V. I. Lenin en tiu kunsido ne ĉeestis kaj estis kontraŭ la partopreno en ĝi. En letero al la redakcio de la ĵurnalo «Pravda» Lenin sciigis, ke li «pledis por principa rifuzo de la bolŝevikoj partopreni tiun ĉi konsiliĝon, kun prezento de ili de skriba deklaro: ni partoprenas neniujn konsiliĝojn pri tiaj demandoj (malpermeso de manifestacioj)».

26 Los-von-Kirche-Bewegung (movado por apartiĝo disde la eklezio), aŭ Kirchenaustrittsbewegung (movado por eliro el la eklezio), ricevis amasan karakteron en Germanio antaŭ la unua mondmilito. En januaro de 1914 sur paĝoj de la revuo «Die Neue Zeit» per artikolo de reviziisto Paul Göre «Kirchenaustrittsbewegung und Sozialdemokratie» («Movado por eliro el la eklezio kaj social-demokratio») komenciĝis pridiskutado de la demando pri rilato de la social-demokratia partio de Germanio al tiu movado. Dum la diskuto elstaraj agantoj de la germania social-demokratio ne refutis al Göre, kiu asertis, ke la partio devas konservi neŭtralecon rilate al la movado por eliro el la eklezio kaj malpermesi al siaj anoj fari en la nomo de la partio kontraŭreligian kaj kontraŭeklezian propagandon.

V. I. Lenin atentis tiun diskuton, laborante super materialoj por la libro «Imperiismo, kiel la supera stadio de kapitalismo».

27 La indikitaj de V. I. Lenin ciferoj de eblaj salajroj estis esprimitaj en papera valuto de la dua duono de 1917. La papera rublo en Rusio dum la jaroj de la unua mondmilito estis tre senvalorigita.

28 Lasalanoj — adeptoj de la germana etburĝa socialisto F. Lassale, anoj de la Tutgermania laborista unio, kiu estis fondita en 1863 en Lepsiko kontraŭpeze al burĝaj progresistoj, kiuj strebis obeigi la laboristan klason al sia influo. La unua prezidanto de la Unio estis Lassale, formulinta ĝian programon kaj la fundamenton de la taktiko. Lukto por ĝenerala voĉdonrajto estis proklamita la politika

133

programo de la Unio, kreado de produktaj laboristaj asocioj, subvenciataj de la ŝtato, — ĝia ekonomia programo. En sia praktika agado Lassale kaj liaj adeptoj, adaptiĝintaj al la hegemonio de Prusio, subtenadis la imperiisman politikon de Bismarck; «objektive, — skribis F. Engels al K. Marx la 27-an de januaro de 1865, — tio estis malnoblaĵo kaj perfido de la tuta laborista movado profite al la prusuloj». K. Marx kaj F. Engels plurfoje kaj akre kritikis la teorion, taktikon kaj organizajn principojn de la lasalismo kiel oportunisma tendenco en la germania laborista movado.

29 Temas pri la II-a kongreso de RSDLP, kiu okazis la 17-an de julio — la 10-an de aŭgusto (la 30-an de julio — la 23-an de aŭgusto novstile) de 1903. La unuaj 13 kunsidoj okazis en Bruselo. Poste pro persekutoj de la polico la kunsidoj de la kongreso estis transportitaj en Londonon.

La kongreso estis preparita de la gazeto «Iskra» («Fajrero»), kiu sub gvidado de Lenin faris grandan laboron pri kunigo de la rusiaj social-demokratoj surbaze de la principoj de la revolucia marksismo.

La plej gravaj demandoj de la kongreso estis aprobo de la programo kaj de la statuto de la partio kaj elekto de la estrantaj partiaj centroj. Lenin kaj liaj samideanoj disvolvis en la kongreso decidan batalon kontraŭ la oportunistoj.

La oportunistoj akre atakadis la projekton de la partia programo, ellaboritan de la redakcio de «Iskra», speciale la punkton pri la gvida rolo de la partio en la laborista movado, la punkton pri neceso de konkero de diktaturo de la proletaro kaj la agrokulturan parton de la programo. La kongreso rebatis la oportunistojn kaj unuvoĉe (ĉe unu deteninta sin) aprobis la partian programon, en kiu estis formulitaj tiel la proksimaj taskoj de la proletaro en venonta burĝ-demokratia revolucio (la minimuma programo), kiel ankaŭ la taskoj, kalkulitaj por venko de socialisma revolucio kaj establo de la proletara diktaturo (la maksimuma programo). Unuafoje en la historio de la internacia laborista movado post la morto de Marx kaj Engels estis akceptita revolucia programo, en kiu, pro insisto de Lenin, la lukto por diktaturo de la proletaro estis metita kiel la ĉefa tasko de la partio de la laborista klaso.

134

Dum pridiskuto de la statuto de la partio okazis akra lukto rilate la demandon pri la organizaj principoj de konstruo de la partio. Lenin kaj liaj samideanoj luktis por kreo de batala revolucia partio de la laborista klaso. Tial en la formulo de la unua paragrafo de la statuto, proponita de Lenin, membreco en la partio estis kondiĉita ne nur per agnosko de la programo kaj per materiala subteno de la partio, sed ankaŭ per persona partopreno en unu el la partiaj organizaĵoj. Martov proponis en la kongreso sian formulon de la unua paragrafo, kiu kondiĉis membrecon en la partio, krom per agnosko de la programo kaj per materiala subteno de la partio, nur per regula persona kontribuado al la partio, sub gvido de unu el ĝiaj organizaĵoj. La formulo de Martov, faciliganta eniron en la partion al ĉiuj nestabilaj elementoj, estis per negranda plimulto de voĉoj akceptita de la kongreso. Sed ĝenerale la kongreso aprobis la statuton, ellaboritan de Lenin. La kongreso akceptis ankaŭ vicon da rezolucioj pri taktikaj demandoj.

En la kongreso okazis skismiĝo inter la konsekvencaj adeptoj de la «iskra» tendenco — la leninanoj, kaj la «molaj» iskranoj — la adeptoj de Martov. La adeptoj de la lenina tendenco ricevis plimulton da voĉoj dum elektoj de la centraj institucioj de la partio kaj ekde tiam nomiĝis bolŝevikoj (de la rusa vorto, signifanta «pli multe»), kaj la oportunistoj, ricevintaj malplimulton, — menŝevikoj (respektive de la rusa vorto «malpli multe»).

La kongreso havis grandegan signifon en evoluo de la laborista movado en Rusio. Lenin skribis: «La bolŝevismo ekzistas, kiel tendenco de politika penso kaj kiel politika partio, ekde la 1903-a jaro». Kreinte la proletaran partion de nova tipo, kiu iĝis modelo por revoluciaj marksistoj de ĉiuj landoj, la II-a kongreso de RSDLP iĝis la ŝanĝpunkto en la internacia laborista movado.

30 Shylock — persono el komedio de Ŝekspiro «La venecia komercisto»; kruela kaj senkora uzuristo, kiu sencede postuladis eltranĉi, laŭ la kondiĉoj de la kambio, funton da viando de sia nepagipova ŝuldanto.

31 La Haga kongreso de la I-a Internacio okazis la 2–7-an de septembro de 1872. En ĝi ĉeestis 65 delegitoj de 15 naciaj organizaĵoj. Marx kaj Engels dum preparado de la kongreso faris grandegan laboron pri kunigo de la proletaraj revoluciaj fortoj. En la tagordo de la kongreso estis du ĉefaj demandoj: 1) pri rajtoj de la Ĝenerala Konsilio kaj 2) pri la politika agado de la proletaro.

La kongreso akceptis rezoluciojn pri vastigo de rajtoj de la Ĝenerala Konsilio, pri transporto de la rezidloko de la Ĝenerala Konsilio, pri agado de la sekreta «Alianco de socialisma demokratio» kaj aliajn. Plej granda parto de tiuj rezolucioj estis verkita de Marx kaj Engels. En la bazo de la ceteraj kuŝis iliaj proponoj.

135

En la decido de la kongreso pri la dua demando estis dirite, ke «konkero de la politika regpotenco iĝis granda devo de la proletaro», kaj por «garantii venkon de socia revolucio kaj atingon de ties fina celo — neniigo de la klasoj», necesas organizo de la proletaro en politikan partion.

En la kongreso estis finita la multjara lukto de Marx kaj Engels kaj iliaj samideanoj kontraŭ ĉiuj specoj de etburĝa sekteco. La gvidantoj de la anarkiismo M. A. Bakunin, D. Guillaume kaj aliaj estis eksigitaj el la Internacio.

La decidoj de la Haga kongreso, kies tuta laboro okazis sub senpera gvido de Marx kaj Engels kaj ĉe plej aktiva ilia partopreno, signis venkon de la marksismo super la etburĝa mondpercepto de la anarkiistoj kaj metis fundamenton por estonta kreo de memstaraj naciaj politikaj partioj de la laborista klaso.

32 «Zarja» («Aŭroro») — marksisma scienc-politika revuo; estis eldonata laŭleĝe en 1901–1902 en Stuttgart fare de la redakcio de «Iskra». Entute aperis 4 numeroj (3 kajeroj) de «Zarja»: № 1 — en aprilo de 1901 (fakte aperis la 10-an (23-an) de marto), № 2–3 — en decembro de 1901, № 4 — en aŭgusto de 1902. La taskoj de la revuo estis difinitaj en «Projekto de deklaro de la redakcio de «Iskra» kaj «Zarja»», verkita de V. I. Lenin en Rusio. En 1902 dum aperintaj malsamecoj de opinioj kaj konfliktoj interne de la redakcio de «Iskra» kaj «Zarja» G. V. Pleĥanov proponis projekton de apartigo de la revuo disde la ĵurnalo (por lasi por si redaktadon de «Zarja»), sed tiu propono ne estis akceptita, kaj la redakcio de tiuj organoj ĉiam restis komuna.

La revuo «Zarja» elpaŝadis kun kritiko de la internacia kaj rusia oportunismo, defende de la teoriaj fundamentoj de la marksismo. En «Zarja» estis publikigitaj verkoj de Lenin «Hazardaj notoj», «Persekutantoj de la zemstvo kaj Hanibaloj de liberalismo», «S-roj «kritikantoj» en la agrokultura demando», «Interna revuo», «La agrokultura programo de la rusia social-demokratio», kaj ankaŭ verkoj de Pleĥanov «Kritiko de niaj kritikantoj. Parto 1. S-ro P. Struve en la rolo de kritikanto de la marksa teorio de socia disvolviĝo», «Cant kontraŭ Kant aŭ la spirita testamento de s-ro Bernstein» kaj aliaj.

33 Temas pri la Kvina internacia kongreso de la II-a Internacio, kiu okazis en Parizo la 23–27-an de septembro de 1900. Pri la ĉefa demando «Konkero de politika regpotenco kaj aliancoj kun burĝaj partioj», ligita kun la eniro de A. Millerand en la kontraŭrevolucian registaron de Waldeck-Rousseau, per plejmulto de voĉoj la kongreso akceptis la rezolucion, proponitan de K. Kautsky. En la rezolucio estis dirite, ke «eniro de aparta socialisto en burĝan registaron ne povas esti traktata kiel normala komenco de konkero de politika regpotenco, sed kiel devigita provizora kaj escepta rimedo en lukto kontraŭ malfacilaj cirkonstancoj». Poste al tiu punkto de la rezolucio ofte referencadis oportunistoj por pravigi sian kunlaboron kun la burĝaro.

136

En la revuo «Zarja» № 1 de aprilo de 1901 estis publikigita artikolo de Pleĥanov «Kelkaj vortoj pri la lasta pariza internacia socialista kongreso (Malfermita letero al la kamaradoj, sendintaj al mi mandaton)», en kiu estis donita akra kritiko de la rezolucio de Kautsky.

34 Bernŝtejnado, bernŝtejnismo — oportunisma, malamika al la marksismo tendenco en la internacia social-demokratio, aperinta en la fino de la XIX-a jarcento en Germanio kaj nomita laŭ la nomo de E. Bernstein, la plej senkaŝa esprimanto de la reviziismo.

En 1896–1898 Bernstein elpaŝis en la teoria organo de la germania social-demokratio, revuo «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo»), kun serio da artikoloj «Problemoj de socialismo», en kiuj li faris revizion de la filozofiaj, ekonomiaj kaj politikaj fundamentoj de la revolucia marksismo. «Estis negata la eblo science bazigi la socialismon kaj pruvi, el la vidpunkto de la materiisma kompreno de la historio, ĝian neceson kaj neeviteblon; estis negata la fakto de kreskanta mizero, proletigo kaj akriĝo de la kapitalismaj kontraŭdiroj; estis deklarata senbaza eĉ la koncepto mem pri «la fina celo» kaj senkondiĉe estis malakceptata la ideo de la proletara diktaturo; estis negata la principa kontraŭeco de la liberalismo kaj la socialismo; estis negata la teorio de la klasa batalo…» (V. I. Lenin). La revizio de la marksismo fare de la bernŝtejnanoj celis transformi la social-demokration el la partio de socia revolucio en partion de sociaj reformoj.

La maldekstraj elementoj de la germania social-demokratio komencis lukton kontraŭ Bernstein sur paĝoj de siaj gazetoj. Defende de la bernŝtejnismo elpaŝis la dekstra, oportunisma alo. La centra komitato de la partio okupis pacigan pozicion rilate al la bernŝtejnismo kaj ne rebatis ĝin. En la revuo «Die Neue Zeit» la polemiko pri la artikoloj de Bernstein estis malfermita en julio de 1898 per artikolo de G. V. Pleĥanov «Bernstein kaj materiismo», direktita kontraŭ la reviziismo.

La bernŝtejnismo renkontis subtenon de oportunismaj elementoj de aliaj partioj de la II-a Internacio. En Rusio la bernŝtejnismaj teorioj estis subtenitaj de la «laŭleĝaj marksistoj» kaj de la «ekonomiistoj» (la oportunismaj adeptoj de pure ekonomia lukto de la proletaro, kiuj negadis la neceson de la politika lukto).

Nur la revoluciaj marksistoj de Rusio, bolŝevikoj, gvidataj de Lenin, kondukis decidan kaj konsekvencan lukton kontraŭ la bernŝtejnismo kaj ties adeptoj. Lenin jam en 1899 elpaŝis kontraŭ bernŝtejnanoj en «Protesto de rusiaj social-demokratoj» kaj en artikolo «Nia programo»; vaste kritikis la bernŝtejnismon la libro de Lenin «Kion fari?» kaj liaj artikoloj «Marksismo kaj reviziismo», «Malsamaj opinioj en la eŭropa laborista movado» kaj aliaj.

35 En la rusa lingvo la broŝuro de K. Kautsky «Der Weg zur Macht. Politische Betrachtungen über das Hineiwachsen in die Revolution». Berlin, 1909 («La vojo al la potenco. Politikaj meditoj pri enkreskado en la revolucion». Berlino, 1909) aperis nur en 1918.

137

36 «Socialista Monatgazeto» («Sozialistische Monatshefte») — revuo, la ĉefa organo de la germanaj oportunistoj kaj unu el la organoj de la internacia reviziismo; estis eldonata en Berlino en 1897–1933. Dum la unua mondmilito (1914–1918) okupis la social-ŝovinisman pozicion.

37 Ĵoresanoj — adeptoj de la elstara aganto de la francia kaj internacia socialisma movado J. Jaurès [ĵorés]. Jaurès luktis por demokratio, popola libero, paco, kontraŭ la imperiisma premo kaj konkeraj militoj. Tamen Jaurès kaj liaj adeptoj elpaŝis kun revizio de la bazaj tezoj de la marksismo. La ĵoresanoj opiniis, ke socialismo venkos ne per klasa batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro, sed rezulte de «disfloro de la demokratia ideo». Ili predikadis klasan pacon inter la ekspluatantoj kaj la ekspluatatoj, dividis la prudonismajn iluziojn pri kooperado, opiniante, ke ĝia disvolvo en kondiĉoj de la kapitalismo kvazaŭe helpos al poioma transiro al socialismo. En 1902 la ĵoresanoj kreis la Francian socialistan partion, kiu staris sur reformismaj pozicioj. En 1905 tiu partio unuiĝis kun la Socialista partio de Francio de Guesde en unu partion — la Francian socialistan partion. V. I. Lenin akre kritikis la reformismajn konceptojn de Jaurès kaj de la ĵoresanoj. La lukto de Jaurès por paco, kontraŭ la venanta minaco de milito kaŭzis malamon al li de la imperiisma burĝaro. Antaŭ la unua mondmilito Jaurès estis murdita de reakciulo.

Dum la unua mondmilito la ĵoresanoj, dominintaj en la estraro de la Francia socialista partio, malkaŝe elpaŝis kun subteno de la imperiisma milito kaj okupis la poziciojn de social-ŝovinismo.

38 Itala socialista partio estis fondita en 1892 kaj nomiĝis komence «Partio de italaj laboruloj»; en 1893 en kongreso en Reggio nell'Emilia ĝi akceptis la nomon «Socialista partio de italaj laboruloj»; en 1895 ĝi eknomiĝis «Itala socialista partio». Ekde la momento mem de la fondo de la partio en ĝi okazadis akra idea lukto de la du tendencoj — la oportunisma kaj la revolucia, disirantaj en demandoj de politiko kaj taktiko de la partio. En 1912 en kongreso en Reggio nell'Emilia sub premo de la maldekstruloj la plej malkaŝaj reformistoj — adeptoj de milito kaj kunlaboro kun la registaro kaj la burĝaro (Bonomi, Bissolati kaj aliaj) estis eksigitaj el la partio. Ekde la komenco de la unua mondmilito kaj ĝis la eniro de Italio en la militon la Itala socialista partio elpaŝadis kontraŭ la milito kaj metis devizon «Kontraŭ la milito, por neŭtraleco!». En decembro de 1914 el la partio estis eksigita grupo de renegatoj (Mussolini kaj aliaj), kiu defendadis la imperiisman politikon de la burĝaro kaj elpaŝadis por la milito. Lige kun la eniro

138

de Italio en la militon sur la flanko de Entento (majo de 1915) en la Itala socialista partio akre distingiĝis tri tendencoj: 1) la dekstra, helpanta al la burĝaro fari la militon; 2) la centrisma, unuiganta la plej multajn anojn de la partio kaj elpaŝanta sub devizo «ne partopreni la militon kaj ne saboti», kaj 3) la maldekstra, okupanta pli decideman pozicion kontraŭ la milito, sed ne sukcesinta organizi konsekvencan lukton kontraŭ ĝi; la maldekstruloj ne komprenis neceson de transformo de la imperiisma milito en la internan, neceson de decida rompo kun la reformistoj, kunlaborantaj kun la burĝaro. La italaj socialistoj faris komunan kun la svisaj socialistoj konferencon en Lugano (1914), aktive partoprenis internaciajn socialistajn konferencojn en Zimmerwald (1915) kaj Kiental (1916).

Fine de 1916 la Itala socialista partio ekstaris sur la vojon de social-pacismo.

39 Sendependa laborista partio de Britio (Independent Labour Party) — reformisma organizaĵo, fondita de la gvidantoj de la «novaj sindikatoj» en 1893 en kondiĉoj de vigliĝo de la strika lukto kaj prifortiĝo de movado por sendependeco de la laborista klaso de Britio disde la burĝaj partioj. Al SLP aniĝis membroj de la «novaj sindikatoj» kaj de vico da malnovaj sindikatoj, reprezentantoj de la intelektularo kaj de la etburĝaro, influataj de la fabianoj. La partion gvidis Keir Hardie kaj R. MacDonald. SLP ekde la momento de sia apero okupis burĝ-reformismajn poziciojn, donante la ĉefan atenton al la parlamenta formo de lukto kaj al parlamentaj negocoj kun la liberala partio. Komence de la unua mondmilito SLP elpaŝis kun manifesto kontraŭ la milito, sed baldaŭ ekstaris sur la poziciojn de social-ŝovinismo.






139



Indekso de personaj nomoj

A

Avksentjev [avkséntjev], N. D. (1878–1943) — unu el la gvidantoj de la partio de eseroj, membro de ties CK. Dum la monda imperiisma milito — arda social-ŝovinisto. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 — prezidanto de la Plenumkomitato de la Tutrusia Soveto de kamparanaj deputitoj; ministro de internaj aferoj en la dua koalicia Provizora registaro, poste prezidanto de la kontraŭrevolucia «Provizora konsilio de la Rusia respubliko» (praparlamento). Post la Oktobra socialisma revolucio — unu el organizantoj de kontraŭrevoluciaj ribeloj. En 1918 — prezidanto de tiel nomata «Ufaa direktorio»; poste li elmigris eksterlanden, kie plu aktive luktis kontraŭ la Soveta potenco.

B

Bakunin [bakúnin], M. A. (1814–1876) — unu el la ideologoj de la popolismo kaj la anarkiismo. Ekde 1840 li loĝis eksterlande, partoprenis la revolucion de la jaroj 1848–1849 en Germanio. Estis ano de la I-a Internacio, kie elpaŝis kiel arda malamiko de la marksismo. Bakunin negadis ajnan ŝtaton, inkluzive la diktaturon de la proletaro, ne komprenis la mond-historian rolon de la proletaro, malkaŝe elpaŝadis kontraŭ kreo de memstara politika partio de la laborista klaso, defendante la doktrinon pri detenado de la laboristoj de partopreno en politika agado. K. Marx kaj F. Engels decide batalis kontraŭ la reakciaj konceptoj de Bakunin. Pro la skisma agado Bakunin en la 1872-a jaro estis eksigita el la Internacio.

Bebel [bébel], August (1840–1913) — unu el la plej elstaraj agantoj de la germania social-demokratio kaj de la internacia laborista movado. Politikan agadon li komencis en la unua duono de la 1860-aj jaroj; estis ano de la I-a Internacio. En la 1869-a jaro kune kun W. Liebknecht fondis la germanan Social-demokratian laboristan partion («ejzenaĥanoj»); plurfoje estis elektita deputito de la parlamento. En la 1890-aj jaroj kaj komence de la 1900-aj jaroj li elpaŝadis kontraŭ reformismo kaj reviziismo en la germania social-demokratio. V. I. Lenin opiniis liajn parolojn kontraŭ bernŝtejnanoj «modelo de defendado de la marksismaj konceptoj kaj de batalo por vere socialisma karaktero de la laborista partio».

140

Bernstein [bernŝtájn], Eduard (1850–1932) — gvidanto de la ekstreme oportunisma alo de la germania social-demokratio kaj de la II-a Internacio, teoriulo de reviziismo kaj reformismo. En la social-demokratia movado li partoprenadis ekde la mezo de la 1870-aj jaroj. En la jaroj 1881–1889 — redaktoro de la centra organo de la social-demokratia partio de Germanio «Der Sozialdemokrat» («La social-demokrato»). En la jaroj 1896–1898 publikigis en la revuo «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo») serion da artikoloj «Problemoj de socialismo», eldonitajn poste per aparta libro sub titolo «Premisoj de la socialismo kaj taskoj de la social-demokratio», kie li malkaŝe elpaŝis kun revizio de la filozofiaj, ekonomiaj kaj politikaj fundamentoj de la revolucia marksismo. La ĉefa tasko de la laborista movado Bernstein deklaris lukton por reformoj, direktitaj al plibonigo de la ekonomia stato de la laboristoj ĉe kapitalismo; li donis la oportunisman formulon: «la moviĝo estas ĉio, la fina celo estas nenio». Dum la monda imperiisma milito li staris sur la centrismaj pozicioj, ŝirmante social-ŝovinismon per frazoj pri internaciismo. En postaj jaroj li plu subtenadis politikon de la imperiisma burĝaro, elpaŝadis kontraŭ la Oktobra socialisma revolucio kaj la Sovetia ŝtato.

Bismarck [bísmark], Otto Eduard Leopold (1815–1898) — ŝtata aganto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio. La ĉefa celo de Bismarck estis unuigo «per sango kaj fero» de etaj disigitaj germanaj ŝtatoj kaj kreo de la unueca Germania imperio sub hegemonio de la junkra Prusio. En januaro de 1871 Bismarck okupis la postenon de la kanceliero de la Germania imperio kaj dum 20 jaroj estris la tutan eksteran kaj internan politikon de Germanio, direktante ĝin en interesoj de la junkroj, penante samtempe garantii aliancon de la junkraro kun la granda burĝaro. Ne sukcesinte sufoki la laboristan movadon per la akceptigita de li en 1878 escepta leĝo kontraŭ socialistoj, Bismarck elpaŝis kun demagogia programo de socia leĝaro, enkondukinte leĝojn pri deviga asekuro de kelkaj kategorioj de laboristoj. Tamen la provo de Bismarck disigi la laboristan movadon per mizeraj almozoj fiaskis. En 1890 li demisiis.

Bissolati [bisoláti], Leonida (1857–1920) — unu el la fondintoj de la Itala socialista partio kaj el la gvidantoj de ĝia ekstreme dekstra reformisma alo. En la jaroj 1896–1904 kaj 1908–1910 estis redaktoro de la centra organo de la socialista partio — ĵurnalo «Avanti!» («Antaŭen!»). Ekde 1897 — ano de la parlamento. En 1912 li estis eksigita el la Itala socialista partio kaj kreis «social-reformisman partion». Dum la unua imperiisma milito — social-ŝovinisto, adepto de partopreno de Italio en la milito sur la flanko de Entento. En 1916–1918 li estis ano de la registaro kiel ministro sen teko.

Bonaparte [bonapárt], Louis — vd. Napoleono III.

141

Bracke [bráke], Wilhelm (1842–1880) — germana socialisto, eldonisto kaj librovendisto, unu el la fondintoj kaj gvidantoj de la ejzenaĥa partio (1869). Unu el la ĉefaj eldonistoj kaj distribuantoj de la partia literaturo.

Branting [bránting], Karl Hjalmar (1860–1925) — gvidanto de la social-demokratia partio de Svedio, unu el la gvidantoj de la II-a Internacio. Staris sur la oportunismaj pozicioj. En la jaroj 1887–1917 (kun paŭzoj) — redaktoro de la centra organo de la partio — ĵurnalo «Socialdemokraten» («Social-demokrato»); en 1897–1925 — deputito de la parlamento. Dum la unua mondmilito — social-ŝovinisto. En 1917 li eniris en la koalician liberal-socialistan registaron de Eden, subtenis la militan intervenon kontraŭ la Soveta Rusio. En la jaroj 1920, 1921–1923 kaj 1924–1925 li estis ĉefo de la social-demokratiaj registaroj.

Breŝko-Breŝkovskaja [bréŝko-breŝkóvskaja], Je. K (1844–1934) — unu el la organizintoj kaj gvidantoj de la partio de eseroj, apartenis al ties ekstreme dekstra alo. Sian politikan agadon ŝi komencis en la 1870-aj jaroj per «irado al la popolo», estis plurfoje arestata kaj ekzilata. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 ŝi energie subtenadis la Provizoran registaron. Adeptino de daŭrigo de la imperiisma milito «ĝis la venka fino». Post la Oktobra socialisma revolucio ŝi aktive batalis kontraŭ la Soveta potenco. En 1919 ŝi forveturis en Usonon, poste loĝis en Francio. Eksterlande ŝi faradis kalumnian kampanjon kontraŭ la Soveta Rusio, elpaŝadis por preparo de nova interveno, partoprenis en la pariza organo de blankulaj elmigrintoj «Dni» («Tagoj»).

C

Cereteli [ceretéli], I. G. (1882–1959) — unu el la gvidantoj de la menŝevikoj. En la jaroj de la reakcio kaj de la nova revolucia leviĝo — likvidisto (adepto de likvido de la eksterleĝa parto de la partio). Dum la monda imperiisma milito — centristo. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 — membro de la Plenumkomitato de la Petrograda Soveto, defendisto (adepto de «defendado de la patrujo» en la imperiisma milito). En majo de 1917 eniris en la burĝan Provizoran registaron kiel ministro de poŝtoj kaj telegrafoj, post la juliaj eventoj — ministro de internaj aferoj, unu el la inspirintoj de la pogroma persekutado de bolŝevikoj. Post la Oktobra socialisma revolucio Cereteli estis unu el la estroj de la kontraŭrevolucia menŝevika registaro de Kartvelio. Post la venko de la Soveta potenco en Kartvelio — blankula elmigrinto.

Cornelissen [kornelisen], Christiaan (1864–1942) — nederlanda anarkiisto, adepto de P. A. Kropotkin; elpaŝadis kontraŭ la marksismo. Dum la monda imperiisma milito — ŝovinisto, kunlaboris en franca gazeto «La Bataille Syndicaliste» («La Sindikatisma Batalo»).

Ĉ

Ĉernov [ĉernóv], V. M. (1876–1952) — unu el la gvidantoj kaj teoriistoj de la partio de eseroj. En la jaroj 1902–1905 — redaktoro de la centra organo de la eseroj — gazeto «Revolucia Rusio». Dum la monda imperiisma milito, ŝirmante sin per maldekstraj frazoj, fakte staris sur la pozicioj de social-ŝovinismo. En 1917 — ministro de agrokulturo de la burĝa Provizora registaro, kondukis politikon de kruelaj persekutoj kontraŭ kamparanoj, okupantaj la granbienulajn terojn. Post la Oktobra socialisma revolucio — unu el la organizintoj de kontraŭsovetiaj ribeloj. En 1920 li elmigris; eksterlande daŭrigis la kontraŭsovetian agadon.

142

D

David [davíd], Eduard (1863–1930) — unu el la gvidantoj de la dekstra alo de la germania social-demokratio, reviziisto, profesia ekonomikisto. Estis unu el la fondintoj de la revuo de germanaj oportunistoj «Sozialistische Monatshefte» («Socialista Monatgazeto»). En 1903 li eldonis libron «Socialismo kaj agrokulturo», kiun V. I. Lenin nomis «la ĉefa verko de la reviziismo en la agrokultura demando». Ekde 1903 li estadis deputito de la parlamento. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. En 1919 eniris en la unuan koalician registaron de la Germania respubliko, en la jaroj 1919–1920 — ministro de internaj aferoj, en la jaroj 1922–1927 — reprezentanto de la registaro en Hessen; subtenadis revanĉismajn strebojn de la germania imperiismo, malamike rilatis al USSR. V. I. Lenin karakterizis David-on kiel oportuniston, «kies tuta vivo estas dediĉita al burĝa malĉastigo de la laborista movado».

Dühring [djúring], Eugen (1833–1921) — germana filozofo kaj ekonomiisto, etburĝa ideologo. La filozofiaj konceptoj de Dühring estis eklektika miksaĵo de pozitivismo, metafizika materiismo kaj ideismo. La konceptoj de Dühring, trovintaj subtenon en parto de la germania social-demokratio, estis kritikitaj de Engels en la libro «Anti-Dühring. La renverso en la scienco, farita de sinjoro Eugen Dühring». Lenin en sia libro «Materiismo kaj empiriokritikismo» kaj en vico da aliaj verkoj plurfoje kritikadis la eklektikajn ideojn de Dühring.

E

Engels [éngels], Friedrich (1820–1895) — unu el la fondintoj de la scienca komunismo, gvidanto kaj instruanto de la internacia proletaro, amiko kaj kamarado de K. Marx (vd. artikolon de V. I. Lenin «Friedrich Engels»).

G

Ge [ge], A. Ju. (mortis en 1919) — rusia anarkiisto. Post la Oktobra socialisma revolucio — subtenanto de la Soveta potenco. Estis membro de la Tutrusia Centra Plenumkomitato (la supera potencorgano de Rusio en 1917–1937) de la 3-a kaj 4-a kunvokoj; estis membro de la Nord-Kaŭkaza soveta registaro.

Grave [grav], Jean (1854–1939) — franca etburĝa socialisto, unu el la teoriistoj de la anarkiismo. Redaktoro de la anarkiistaj organoj «Le Révolté» («La Ribelanto») kaj «La Révolte» («La Ribelo»); aŭtoro de vico da verkoj pri anarkiismo. En la komenco de la XX-a jarcento ekstaris sur la poziciojn de la anarki-sindikatismo. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto, kunlaboranto de ĵurnalo «La Bataille Syndicaliste» («La Sindikatisma Batalo»).

Guesde [ged], Jules (Basile, Mathieu) (1845–1922) — unu el la organizintoj kaj gvidantoj de la francia socialisma movado kaj de la II-a Internacio. En 1901 Guesde kaj liaj subtenantoj kreis la Socialistan partion de Francio, kiu en 1905, kuniĝinte kun la reformisma Francia socialista partio, ricevis la nomon Unuiĝinta francia socialista partio. Guesde faris multon por disvastigo de la marksismaj ideoj kaj por disvolvo de la socialisma movado en Francio.

143

Sed elpaŝante kontraŭ la politiko de la dekstraj socialistoj, Guesde faradis erarojn de sekteca karaktero tiel en teoriaj, kiel en taktikaj demandoj. Ekde la komenco de la monda imperiisma milito okupis la social-ŝovinisman pozicion kaj eniris en la burĝan registaron de Francio. En 1920 Guesde ne sekvis la plimulton de la Tura kongreso de la Francia socialista partio, decidinta aliĝi al la Komunista Internacio.

H

Hegel [hégel], Georg Wilhelm Friedrich (1770–1831) — la plej granda germana filozofo — objektiva ideisto, ideologo de la germana burĝaro. La historia merito de Hegel estas profunda kaj ĉiuflanka ellaboro de la dialektiko, kiu servis kiel unu el la teoriaj fontoj de la dialektika materiismo. Tamen la dialektiko de Hegel havis ideisman karakteron, estis dense ligita kun lia ĝenerale konservativa, metafizika filozofia sistemo. Laŭ siaj politikaj rigardoj Hegel estis subtenanto de la konstitucia monarkio.

La ĉefaj verkoj de Hegel estas: «Fenomenologio de la spirito», «Scienco de la logiko», «Enciklopedio de la filozofiaj sciencoj», «Prelegoj pri la historio de la filozofio» kaj aliaj.

Henderson [hénderson], Arthur (1863–1935) — unu el la gvidantoj de la laborista partio kaj de la angla sindikata movado. En la jaroj 1908–1910 kaj 1914–1917 — prezidanto de la parlamenta frakcio de la laborista partio. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto, partoprenis la koalician registaron de Asquith, poste la militan ministraron de Lloyd George. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 li venis en Rusion por agitado por daŭrigo de la imperiisma milito. En 1919 — unu el la organizintoj de la Berna (II-a) Internacio, ekde 1923 — prezidanto de la Plenumkomitato de la unuigita (II-a) Socialista laborista Internacio. Plurfoje partoprenadis burĝajn registarojn de Britio.

Hyndman [hájndman], Henry Mayers (1842–1921) — angla socialisto, reformisto. En 1881 fondis Demokratian federacion, transformitan en 1884 en Social-demokratian federacion. En la jaroj 1900–1910 — membro de la Internacia socialista buroo. Estis unu el la gvidantoj de la Brita socialista partio, el kiu li eliris en 1916, post kiam la konferenco de la partio en Salford malaprobis lian social-ŝovinisman pozicion rilate al la imperiisma milito. Al la Oktobra revolucio li rilatis malamike, elpaŝis por la milita interveno kontraŭ la Soveta Rusio.

J

Jaurès [ĵorés], Jean (1859–1914) — elstara aganto de la franca kaj internacia socialisma movado, historiisto. Membro de la parlamento en la jaroj 1885–1889, 1893–1898, 1902–1914; unu el la gvidantoj de la parlamenta socialista frakcio. En 1904 li fondis kaj redaktadis ĝis la fino de sia vivo ĵurnalon «L'Humanité» («La Homaro»). Jaurès elpaŝadis defende de la demokratio, de popolaj liberoj, por la paco, kontraŭ la imperiisma premado kaj konkeraj militoj. Li estis konvinkita, ke nur socialismo definitive finos militojn kaj kolonian premadon. Tamen Jaurès opiniis, ke socialismo venkos ne per la klasa batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro, sed rezulte de «disfloro de la demokratia ideo». Lenin akre kritikadis la reformismajn ideojn de Jaurès, kiuj puŝadis lin sur la vojon de oportunismo.

144

La lukto de Jaurès por la paco, kontraŭ la venanta minaco de milito kaŭzis malamon al li de la imperiisma burĝaro. Antaŭ la monda imperiisma milito Jaurès estis murdita de reakciulo.

K

Kautsky [káŭtski], Karl (1854–1938) — unu el la gvidantoj de la germania social-demokratio kaj de la II-a Internacio, komence marksisto, poste renegato de la marksismo, ideologo de la plej danĝera kaj malutila speco de la oportunismo — centrismo (kaŭtskiismo). Redaktoro de la teoria revuo de la germania social-demokratio «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo»).

En la socialisma movado li komencis partopreni ekde 1874. Liaj konceptoj tiam prezentis miksaĵon de lasalismo, novmaltusismo kaj anarkiismo. En 1881 li konatiĝis kun K. Marx kaj F. Engels kaj sub ilia influo transiris al la marksismo, tamen jam en tiu periodo montris ŝanceliĝojn al la oportunismo, pro kio estis akre kritikata de K. Marx kaj F. Engels. En la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj li verkis vicon da libroj pri demandoj de la marksisma teorio: «La ekonomia instruo de Karl Marx», «La agrokultura demando» kaj aliajn, kiuj, malgraŭ kelkaj eraroj, ludis pozitivan rolon en propagando de la marksismo. Poste, en 1910–1911, li transiras al la pozicioj de oportunismo. Dum la monda imperiisma milito Kautsky staris sur la pozicioj de centrismo, ŝirmante la social-ŝovinismon per frazoj pri internaciismo. Aŭtoro de la reakcia teorio de ultraimperiismo. Post la Oktobra socialisma revolucio li malkaŝe elpaŝadis kontraŭ la proletara revolucio kaj la diktaturo de la laborista klaso, kontraŭ la Soveta potenco.

V. I. Lenin en siaj verkoj «La fiasko de la II-a Internacio», «Imperiismo, kiel la supera stadio de kapitalismo», «Ŝtato kaj revolucio», «La proletara revolucio kaj renegato Kautsky» kaj aliaj neniige kritikis la kaŭtskiismon.

Kerenskij [kérenskij], A. F. (1881–1970) — esero. Deputito de la IV-a Ŝtata Dumo (parlamento). En la Dumo dum ioma tempo estis ano kaj prezidanto de la «laborula grupo». Dum la monda imperiisma milito — arda defendisto. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 estis ministro de justico, milita kaj mara ministro, kaj poste ĉefministro de la Provizora registaro kaj la supera ĉefkomandanto. Post la Oktobra socialisma revolucio aktive batalis kontraŭ la Soveta potenco, en 1918 fuĝis eksterlanden. Loĝis en Francio, poste en Usono.

Kolb [kolb], Wilhelm (1870–1918) — germana social-demokrato, ekstrema oportunisto kaj reviziisto, redaktoro de «Volks-freund» («Popol-amiko»). Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto.

Kropotkin [kropótkin], P. A. (1842–1921) — unu el la ĉefaj agantoj kaj teoriistoj de la anarkiismo. En 1872 eksterlande aliĝis al la grupo de Bakunin. Post la reveno en Rusion partoprenis kiel anarkiisto en la popolisma movado, pro kio en 1874 estis arestita kaj enprizonigita en la Petropaŭla fortreso. En 1876 faris fuĝon eksterlanden, kie elpaŝadis kontraŭ la instruo de K. Marx pri la klasa batalo kaj la diktaturo de la proletaro. Dum la monda imperiisma milito — ŝovinisto. Reveninte en

145

Rusion en 1917, li restis sur la burĝaj pozicioj, tamen en 1920 li turnis sin per letero al la eŭropaj laboristoj, kie agnoskis la historian signifon de la Oktobra socialisma revolucio kaj alvokis la laboristojn malebligi la militan intervenon kontraŭ la Soveta Rusio. Aŭtoro de vico da sciencaj verkoj pri geografio kaj geologio.

Kugelmann [kugelmán], Ludwig (1830–1902) — germana social-demokrato, amiko de K. Marx, partopreninto de la revolucio de la jaroj 1848–1849 en Germanio, membro de la I-a Internacio. Helpis al eldono kaj disvastigo de «La kapitalo» de Marx. En 1862–1874 li korespondadis kun Marx, informadis lin pri stato de la aferoj en Germanio. La leteroj de Marx al Kugelmann estis unuafoje publikigitaj en 1902 en la revuo «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo»); en 1907 ili estis eldonitaj en rusa traduko kun antaŭparolo de V. I. Lenin.

L

Lassale [lasál], Ferdinand (1825–1864) — germana etburĝa socialisto, la «gentopatro» de unu el specoj de la oportunismo en la germana laborista movado — lasalismo. Lassale estis unu el la fondintoj de la Tutgermania laborista unio (1863). La kreo de la Unio havis pozitivan valoron por la laborista movado, tamen Lassale, elektita la prezidanto de la Unio, kondukis ĝin laŭ la oportunisma vojo. La lasalanoj intencis per laŭleĝa agitado por la ĝenerala voĉdonrajto, per kreado de produktaj asocioj, subvenciataj de la junkra ŝtato, atingi kreon de la «libera popola ŝtato». Lassale subtenadis la politikon de unuigo de Germanio «desupre» sub hegemonio de la reakcia Prusio. La oportunisma politiko de la lasalanoj estis malhelpo en la agado de la I-a Internacio kaj en kreado de vere laborista partio en Germanio, malhelpis al ellaboro de klasa konscio ĉe laboristoj.

La teoriaj kaj politikaj konceptoj de la lasalanoj estis akre kritikitaj fare de la klasikuloj de la marksismo-leninismo (vd. K. Marx. «Kritiko de la Gotaa programo»; V. I. Lenin. «Ŝtato kaj revolucio» kaj aliajn verkojn).

Legien [legín], Karl (1861–1920) — germana dekstra social-demokrato, unu el la gvidantoj de la germaniaj sindikatoj, reviziisto. Ekde 1890 — prezidanto de la Ĝenerala komisiono de sindikatoj de Germanio. Ekde 1903 — sekretario, kaj ekde 1913 — prezidanto de la Internacia sekretariaro de sindikatoj. En la jaroj 1893–1920 (kun paŭzoj) — deputito de la parlamento de la germania social-demokratio. Dum la monda imperiisma milito — ekstrema social-ŝovinisto. En la jaroj 1919–1920 — membro de la Nacia kunveno de la Vejmara respubliko. Li subtenadis la politikon de la burĝaro, batalis kontraŭ la revolucia movado de la proletaro.

Liebknecht [líbkneĥt], Wilhelm (1826–1900) — elstara aganto de la germania kaj internacia laborista movado, unu el la fondintoj kaj gvidantoj de la Germania social-demokratia partio. Ekde 1875 kaj ĝis la fino de la vivo Liebknecht estis membro de la CK de la Germania social-demokratia partio kaj responsa redaktoro de ĝia centra organo «Vorwärts» («Antaŭen»). En 1867–1870 — deputito de la Nordgermania parlamento, kaj ekde 1874 li plurfoje estis elektata deputito de la germania parlamento; li lerte uzadis la parlamentan tribunon por senmaskigo de la reakcia ekstera kaj interna politiko de la prusia junkraro. Pro la revolucia

146

agado plurfoje estis enprizonigita. Aktive partoprenis en la agado de la I-a Internacio kaj en organizado de la II-a Internacio. K. Marx kaj F. Engels alte taksis W. Liebknecht-on. Samtempe ili kritikadis apartajn erarojn de Liebknecht de paciga karaktero, helpante al li okupi la ĝustan pozicion.

Luxemburg [luksembúrg], Roza (1871–1919) — elstara agantino de la internacia laborista movado, unu el la gvidantoj de la maldekstra alo de la II-a Internacio. Ŝi estis inter la fondintoj kaj gvidantoj de la social-demokratia partio de Polio, elpaŝadis kontraŭ naciismo en la vicoj de la pola laborista movado. Ekde 1897 ŝi aktive partoprenadis la germanian social-demokratian movadon, bataladis kontraŭ bernŝtejnismo kaj miljeranismo. R. Luxemburg partoprenis la unuan rusian revolucion (en Varsovio). En la jaroj de la reakcio kaj de la nova revolucia leviĝo ŝi paceme rilatis al la likvidistoj.

Ekde la komenco de la monda imperiisma milito ŝi okupis la internaciisman pozicion. Ŝi estis unu el la iniciatintoj de la kreo en Germanio de la grupo «Internacio», kiu poste nomiĝis grupo «Spartako», kaj poste «Unio de Spartako». Post la Novembra revolucio de 1918 en Germanio ŝi partoprenis la Konstituantan kongreson de la Komunista partio de Germanio. En januaro de 1919 ŝi estis arestita kaj kruele murdita. Lenin, alte taksinta R. Luxemburg, plurfoje elpaŝadis kun kritiko de ŝiaj eraroj, helpante al ŝi per tio okupi la ĝustan pozicion.

M

Marx [marks], Karl (1818–1883) — la fondinto de la scienca komunismo, genia pensulo, gvidanto kaj instruanto de la internacia proletaro (vd. artikolon de V. I. Lenin «Karl Marx (Mallonga biografia skizo kun ekspono de marksismo»).

Mehring [méring], Franz (1846–1919) — elstara aganto de la laborista movado de Germanio, unu el la gvidantoj kaj teoriistoj de la maldekstra alo de la germania social-demokratio. Estis unu el la redaktoroj de la teoria organo de la partio — revuo «Die Neue Zeit» («La Nova Tempo»); poste redaktis «Leipziger Volkszeitung» («Lepsikan Popolan Ĵurnalon»). Mehring aktive elpaŝadis kontraŭ la oportunismo kaj reviziismo en la vicoj de la II-a Internacio, malaprobis kaŭtskiismon, sed dividis samtempe erarojn de la germaniaj maldekstruloj, timintaj organize rompi kun la oportunistoj. Li konsekvence defendadis la internaciismon. Salutis la Oktobran socialisman revolucion. Li estis unu el la gvidantoj de la revolucia «Unio de Spartako», ludis gravan rolon en la kreo de la Komunista partio de Germanio.

Miĥajlovskij [miĥajlóvskij], N. K. (1842–1904) — elstara teoriisto de la liberala popolismo, publicisto, literatura kritikisto, filozofo-pozitivisto, unu el la reprezentantoj de la subjektiva skolo en sociologio. En 1892 iĝis redaktoro de revuo «Russkoje Bogatstvo» («Rusa riĉo»), sur kies paĝoj li kondukis ardan batalon kontraŭ marksistoj. Kritiko de la konceptoj de Miĥajlovskij estis donita en la verko de V. I. Lenin «Kio estas la «popolamikoj» kaj kiel ili batalas kontraŭ la social-demokratoj?» kaj en aliaj verkoj.

Millerand [miljerán], Alexandre (1859–1943) — franca politika aganto. En la 1890-aj jaroj li aliĝis al la socialistoj, gvidis la oportunisman tendencon en la franca socialisma movado. En 1899 li eniris en la reakcian burĝan registaron de Waldeck-Rousseau, kie li kunlaboris kun la ekzekutisto de la Pariza Komunumo generalo Galliffet. V. I. Lenin senmaskigis la miljeranismon kiel perfidon de la interesoj de la proletaro, kiel praktikan esprimon de la reviziismo, kaj montris ĝiajn sociajn radikojn.

147

Post la eksigo en 1904 el la socialista partio Millerand kune kun aliaj eksaj socialistoj (Briand, Viviani) kreis grupon de «sendependaj socialistoj». En la jaroj 1909–1910, 1912–1913, 1914–1915 okupadis diversajn ministrajn postenojn. Post la Oktobra socialisma revolucio Millerand estis unu el la organizintoj de la kontraŭsovetia milita interveno; en 1920–1924 — prezidento de la Francia respubliko. En junio de 1924, post venko en la elektoj de maldekstraj burĝaj partioj, rifuzintaj kunlabori kun li, estis devigita demisii. En 1925–1927 estis elektata kiel senatano.

Montesquieu [monteskjó], Charles-Louis (1689–1755) — elstara franca burĝa sociologo, ekonomiisto kaj verkisto. Reprezentanto de la burĝa Klerismo de la XVIII-a jc., teoriisto de la konstitucia monarkio. Lia ĉefaj verkoj: «Persaj leteroj», «Konsideroj pri la kaŭzoj de la grandeco de la romianoj kaj ilia dekadenco», «Pri la spirito de la leĝoj».

N

Napoleono I (Bonaparto) (1769–1821) — francia imperiestro de la jaroj 1804–1814 kaj 1815.

Napoleono III (Bonaparte, Louis; Louis Napoleon) (1808–1873) — imperiestro de Francio en 1852–1870, nevo de Napoleono I. Post la malvenko de la revolucio de la 1848-a jaro estis elektita kiel prezidento de la Francia respubliko; nokte de la 2-a de decembro de 1851 faris ŝtatan renverson. Karakterizo de Napoleono III estis donita en la verko de K. Marx «La dekoka de brumero de Louis Bonaparte».

P

Palĉinskij [palĉínskij], P. I. (1875–1929) — inĝeniero, organizinto de la kartelo «Produgol», estis dense ligita kun la bankaj rondoj. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 — vicministro de komerco kaj industrio en la burĝa Provizora registaro. Inspirinto de la sabotado de industriistoj, batalis kontraŭ demokratiaj organizaĵoj. Estro de defendado de la Vintra palaco la 25-an de oktobro (la 7-an de novembro novstile) de 1917.

Pannekoek [pánekuk], Anton (1873–1960) — nederlanda social-demokrato. En 1907 estis unu el la fondintoj de ĵurnalo «De Tribune» («La Tribuno») — organo de la maldekstra alo de la nederlanda Social-demokratia laborista partio, formiĝinta en 1909 en la Social-demokratian partion de Nederlando (la partion de la «tribunanoj»). Ekde 1910 li estis dense ligita kun germanaj maldekstraj social-demokratoj, aktive kunlaboris en iliaj organoj. Dum la monda imperiisma milito — internaciisto, partoprenis eldonadon de revuo «Vorbote» («Antaŭkuranto») — la teoria organo de la Zimervaldaj maldekstruloj. En la jaroj 1918–1921 estis ano de la Komunista partio de Nederlando kaj partoprenis laboron de la Komunista Internacio. Okupis ultramaldekstran, sektecan pozicion. En 1921 Pannekoek eliris el la komunista partio kaj baldaŭ forlasis aktivan politikan agadon.

148

Pleĥanov [pleĥánov], G. V. (1856–1918) — elstara aganto de la rusia kaj internacia laborista movado, la unua propagandisto de la marksismo en Rusio. En 1883 kreis en Ĝenevo la unuan rusan marksisman organizaĵon — la grupon «Liberigo de la laboro». Pleĥanov bataladis kontraŭ la popolismo, elpaŝadis kontraŭ la reviziismo en la internacia laborista movado. Komence de la 1900-aj jaroj estis ano de la redakcio de la ĵurnalo «Iskra» kaj de la revuo «Zarja».

En 1883–1903 Pleĥanov verkis vicon da verkoj, ludintaj grandan rolon en defendo kaj propagando de la materiisma mondkoncepto. Tamen jam en tiu tempo li havis seriozajn erarojn, kiuj iĝis ĝermo de liaj postaj menŝevikaj konceptoj. Post la II-a kongreso de RSDLP Pleĥanov ekstaris sur la poziciojn de paciĝo kun la oportunismo, kaj poste aliĝis al la menŝevikoj. En la periodo de la unua rusia revolucio en ĉiuj ĉefaj demandoj li staris sur la menŝevikaj pozicioj. En la jaroj de la reakcio kaj de la nova revolucia leviĝo li elpaŝadis kontraŭ la maĥisma revizio de la marksismo kaj kontraŭ la likvidismo, gvidis grupon de menŝevikoj-partianoj. Dum la monda imperiisma milito li transiris al la pozicioj de social-ŝovinismo. Reveninte post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 en Rusion, li ekgvidis ekstreme dekstran grupon de menŝevikoj-defendistoj — «Unueco», elpaŝadis kontraŭ la bolŝevikoj, kontraŭ socialisma revolucio, opiniante, ke Rusio ankoraŭ ne maturiĝis por transiro al socialismo. Al la Oktobra socialisma revolucio li rilatis negative, tamen batalon kontraŭ la Soveta potenco ne partoprenis.

Lenin alte taksis la filozofiajn verkojn de Pleĥanov kaj lian rolon en disvastigo de la marksismo en Rusio; samtempe li akre kritikis Pleĥanov-on pro liaj deflankiĝoj de la marksismo kaj pro grandaj eraroj en politika agado.

Pomjalovskij [pomjalóvskij], N. G. (1835–1863) — rusa verkisto-demokrato. En siaj verkoj li elpaŝadis kontraŭ la fundamentoj de la carisma burokrata Rusio, kontraŭ perforto kaj arbitro.

Potresov [potrésov], A. P. (1869–1934) — unu el la gvidantoj de la menŝevikoj. En la jaroj de la reakcio kaj de la nova revolucia leviĝo — ideologo de la likvidismo (likvido de la eksterleĝa parto de la partio). Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra socialisma revolucio elmigris, eksterlande kunlaboris en semajngazeto de Kerenskij «Dni» («Tagoj»), elpaŝadis kun atakoj kontraŭ la Soveta Rusio.

Proudhon [prudón], Pierre-Joseph (1809–1865) — franca publicisto, ekonomiisto kaj sociologo, ideologo de la eta burĝaro, unu el la fondintoj de la anarkiismo, profesia kompostisto. En 1840 li publikigis libron «Kio estas proprieto?». Proudhon revis eternigi la etan proprieton kaj kritikadis el la etburĝaj pozicioj la grandan kapitalisman proprieton. Li proponis organizi specialan «popolan bankon», kiu per «donaca kredito» helpus al la laboristoj ricevi proprajn rimedojn de produktado kaj iĝi metiistoj. Saman reakcian karakteron havis la utopio de Proudhon pri kreo de specialaj «interŝanĝaj bankoj», helpe de kiuj la laboruloj povus kvazaŭe garantii «justan» vendadon de produktoj de sia laboro, ne tuŝante samtempe la kapitalisman proprieton de iloj kaj rimedoj de produktado. Proudhon opiniis la ĉefa fonto de la klasaj kontraŭdiroj la ŝtaton, li kreadis utopiajn projektojn de paca «likvido de la ŝtato», predikadis negativan

149

rilaton al la politika batalo. En 1846 li publikigis libron «La sistemo de la ekonomiaj kontraŭdiroj, aŭ La filozofio de la mizero», kie li eksponis siajn etburĝajn filozofi-ekonomiajn konceptojn. Marx en la verko «La mizero de la filozofio» donis neniigan kritikon de la libro de Proudhon, montrinte ĝian sciencan bankrotecon. Elektita dum la revolucio de 1848 en la Konstituantan kunvenon, Proudhon malaprobis la revoluciajn elpaŝojn de la laborista klaso; aprobis la bonapartisman ŝtatrenverson de la 2-a de decembro de 1851, post kiu en Francio establiĝis la reĝimo de la Dua imperio.

R

Radek [rádek], K. V. (1885–1939) — ekde la komenco de la 1900-aj jaroj partoprenis la social-demokratian movadon de Galicio, Polio kaj Germanio; partoprenis en eldonaĵoj de la germanaj maldekstraj social-demokratoj. En la jaroj de la monda imperiisma milito staris sur la internaciismaj pozicioj, montrante, tamen, ŝanceliĝojn al la centrismo; okupis eraran pozicion rilate la demandon pri la rajto de nacioj pri memdetermino. En la bolŝevika partio membris ekde 1917. En la periodo de la subskribo de la Bresta paco — «maldekstra komunisto». Ekde 1923 — aktiva aganto de la trockiisma opozicio, pro kio en 1927 en la XV-a kongreso de VKP(b) estis eksigita el la partio; restarigita en la partio en 1930, en 1936 pro kontraŭpartia agado estis ree eksigita el la partio.

Renaudel [renodél], Pierre (1871–1935) — unu el la reformismaj gvidantoj de la Francia socialista partio. Redaktoro de ĵurnaloj: «Le Peuple» («La Popolo») (1902–1914), «L'Humanité» («La Homaro») (1914–1920); membro de la ĉambro de deputitoj (1914–1919, 1924). Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. En 1927 li foriris de la gvidado de la socialista partio, en 1933 estis eksigita el la partio; poste organizis negrandan novsocialisman grupon.

Rubanoviĉ [rubanóviĉ], I. A. (1860–1920) — unu el la gvidantoj de la eseroj. Membro de la Internacia socialista buroo. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. Post la Oktobra socialisma revolucio — kontraŭulo de la Soveta potenco.

Rusanov [rusánov], N. S. (1859–1939) — publicisto, popolisto, poste esero. Elmigrinte, eksterlande renkontiĝis kun Engels. En 1905 li revenis en Rusion, redaktis vicon da eseraj gazetoj. Post la Oktobra socialisma revolucio — blankula elmigrinto.

S

Scheidemann [ŝájdeman], Philipp (1865–1939) — unu el la gvidantoj de la ekstreme dekstra, oportunisma alo de la germania social-demokratio. Ekde 1903 estis ano de la social-demokratia frakcio de la parlamento. Ekde 1911 — ano de la estraro de la social-demokratia partio de Germanio. Dum la monda imperiisma milito — arda social-ŝovinisto. Dum la Novembra revolucio de 1918 en Germanio estis membro de tiel nomata Konsilio de popolaj rajtigitoj, estis inspirinto de la pogroma agitado kontraŭ la spartakanoj. En februaro — junio de 1919 estris la koalician registaron de la Vejmara respubliko, estis unu el la organizintoj de la sanga subpremo de la germana laborista movado en la jaroj 1918–1921. Poste li forlasis aktivan politikan agadon.

150

Sembat [sambá], Marcel (1862–1922) — unu el la reformismaj gvidantoj de la Francia socialista partio, ĵurnalisto. Ekde 1893 — membro de la ĉambro de deputitoj. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto. Ekde aŭgusto de 1914 ĝis septembro de 1917 li estis ministro de publikaj laboroj en la imperiisma «registaro de nacia defendo» de Francio. En februaro de 1915 li partoprenis la Londonan konferencon de socialistoj de la landoj de Entento, kunvokitan kun la celo unuigi ilin surbaze de programo de social-ŝovinismo.

Skobelev [skóbelev], M. I. (1885–1939) — ekde 1903 partoprenis la social-demokratian movadon en la vicoj de la menŝevikoj. Dum la monda imperiisma milito — centristo. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 — vicprezidanto de la Petrograda Soveto, vicprezidanto de la Centra Plenumkomitato de la unua kunvoko; ekde majo ĝis aŭgusto de 1917 — ministro de laboro en la burĝa Provizora registaro. Post la Oktobra socialisma revolucio foriris de la menŝevikoj, laboris en la koopera sistemo, poste en la Popolkomisarejo (ministerio) de ekstera komerco. Ekde 1922 estis membro de la Komunista partio, okupadis responsajn postenojn en industrio, en la jaroj 1936–1937 laboris en la Tutunia radikomitato.

Spencer [spénser], Herbert (1820–1903) — angla filozofo, psikologo kaj sociologo, elstara reprezentanto de la pozitivismo, unu el la fondintoj de la tiel nomata organisma teorio de la socio. Strebante pravigi la socian malegalecon, egaligadis la homan socion al animala organismo kaj transportadis la biologian instruon pri batalo por ekzisto al la historio de la homaro. La reakciaj filozofiaj kaj sociologiaj konceptoj de Spencer faris lin unu el la plej popularaj ideologoj de la angla burĝaro. La ĉefa verko — «System of Synthetic Philosophy», 1862–1896 («Sistemo de sinteza filozofio»).

Stauning [stáuning], Thorvald August Marinus (1873–1942) — ŝtataganto de Danio, unu el la dekstraj gvidantoj de la dania social-demokratio kaj de la II-a Internacio, publicisto. Ekde 1906 — membro de la dania parlamento. Ekde 1910 — prezidanto de la Dania social-demokratia partio kaj de ties parlamenta frakcio. Dum la monda imperiisma milito li staris sur la social-ŝovinismaj pozicioj. En 1916–1920 — ministro sen teko en la burĝa registaro de Danio. Poste li estradis la social-demokratian registaron kaj koaliciajn registarojn de burĝaj radikaluloj kaj dekstraj social-demokratoj.

Steklov [steklóv], Ju. M. (1873–1941) — profesia revoluciulo, en la social-demokratia movado partoprenis ekde la 1893-a jaro. Post la II-a kongreso de RSDLP aliĝis al la bolŝevikoj. Dum la jaroj de la reakcio kaj de la nova revolucia leviĝo kunlaboris en la Centra Organo de RSDLP — gazeto «Social-Demokrato», en bolŝevikaj gazetoj «Zvezda» («Stelo») kaj «Pravda» («Vero»). Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 li staris sur la pozicioj de «revolucia defendismo»; poste transiris al la bolŝevikoj. Post la Oktobra socialisma revolucio — membro de VCIK (Tutrusia Centra Plenumkomitato, la supera organo de ŝtatpotenco de Rusio) kaj CIK de USSR (Centra Plenumkomitato, la supera organo de ŝtatpotenco de USSR), redaktoro de gazeto «Informoj de VCIK», de revuo «Sovetia konstruado», ekde 1929 — vicprezidanto de Scienca komitato ĉe CIK de USSR. Aŭtoro de vico da verkoj pri historio de la revolucia movado.

151

Stirner [ŝtírner], Max (1820–1895) — germana filozofo, unu el la ideologoj de la burĝa individuismo kaj anarkiismo. Siajn konceptojn eksponis en 1844 en libro «Der Einzige und sein Eigentum» («La solulo kaj ties proprieto»). Plurfoje estis kritikata de K. Marx kaj F. Engels.

Struve [strúve], P. B. (1870–1944) — burĝa ekonomiisto kaj publicisto, unu el la gvidantoj de la partio de kadetoj. En la 1890-aj jaroj — la plej elstara reprezentanto de la «laŭleĝa marksismo», elpaŝadis kun «aldonoj» kaj «kritiko» de la ekonomia kaj filozofia instruo de K. Marx, strebis adapti la marksismon kaj la laboristan movadon al la interesoj de la burĝaro. Struve estis unu el la teoriistoj kaj organizintoj de liberal-monarkiisma «Unio de liberigo» (1903–1905) kaj redaktoro de ĝia organo — revuo «Liberigo». Post la kreiĝo en 1905 de la partio de kadetoj — membro de ties CK. Unu el la ideologoj de la rusia imperiismo. Post la Oktobra socialisma revolucio — arda malamiko de la Soveta potenco, membro de la kontraŭrevolucia registaro de Vrangel, blankula elmigrinto.

T

Treves [tréves], Claudio (1868–1933) — unu el la reformismaj gvidantoj de la Itala socialista partio. Dum la monda imperiisma milito — centristo. Al la Oktobra socialisma revolucio rilatis negative. Post la skismiĝo de la Itala socialista partio (1922) li iĝis unu el la gvidantoj de la reformisma Unueca socialista partio.

Tugan-Baranovskij [tugán-baranóvskij], M. I. (1865–1919) — rusia burĝa ekonomiisto. En la 1890-aj jaroj — elstara reprezentanto de la «laŭleĝa marksismo». En la periodo de la revolucio de la jaroj 1905–1907 — membro de la partio de kadetoj. Post la Oktobra socialisma revolucio — aktiva aganto de kontraŭrevolucio en Ukrainio, ministro de financoj de la burĝa Ukraina centra konsilio. La ĉefaj verkoj de Tugan-Baranovskij de la 1890-aj jaroj: «Industriaj krizoj en la moderna Anglio, iliaj kaŭzoj kaj influo al la popola vivo», «Rusia fabriko en la pasinteco kaj la nuno» kaj aliaj.

Turati [turáti], Filippo (1857–1932) — aganto de la itala laborista movado, unu el la organizintoj de la Itala socialista partio (1892), gvidanto de ties dekstra, reformisma alo. En 1896 li estis elektita al la parlamento, kie li gvidis la grupon de socialistoj-reformistoj. Dum la monda imperiisma milito li staris sur la centrismaj pozicioj. Al la Oktobra socialisma revolucio li rilatis malamike. Post la skismiĝo de la Itala socialista partio (1922) li iĝis gvidanto de la reformisma Unueca socialisma partio. En 1926 li elmigris el la faŝisma Italio en Francion.

V

Vandervelde [vandervélde], Émile (1866–1938) — gvidanto de la Laborista partio de Belgio, prezidanto de la Internacia socialista buroo de la II-a Internacio, okupis ekstreme oportunismajn

152

poziciojn. Dum la monda imperiisma milito — social-ŝovinisto, partoprenis burĝan registaron. Post la Februara burĝ-demokratia revolucio de 1917 li venis en Rusion por agitado por daŭrigo de la imperiisma milito. Al la Oktobra socialisma revolucio li rilatis malamike, aktive helpadis al la milita interveno kontraŭ la Soveta Rusio; multe penis por restarigi la II-an Internacion. En la jaroj 1925–1927 — ministro de eksterlandaj aferoj de Belgio, partoprenis subskribon de la Lokarna traktato (1925), direktita kontraŭ USSR, aktive luktis kontraŭ kreo de unueca kontraŭfaŝisma fronto de komunistoj kaj socialistoj. Aŭtoro de vico da libroj kaj broŝuroj, en kiuj, kiel indikis V. I. Lenin, «etburĝa eklektikismo» elpaŝas «kontraŭ la marksismo, sofistiko kontraŭ la dialektiko, filistra reformismo kontraŭ la proletara revolucio».

W

Webb [ŭeb], Beatrice (1858–1943) — fama angla publika agantino.

Webb [ŭeb], Sidney (1859–1947) — fama angla publika aganto, reformisto. Kune kun la edzino — Beatrice Webb — li verkis vicon da verkoj pri historio kaj teorio de la angla laborista movado. La ĉefa el ili estas «Industrial Democracy» (en Rusio ĝi estis eldonita sub titolo «Teorio kaj praktiko de la angla sindikatismo»). V. I. Lenin tradukis en la rusan lingvon la unuan volumon de tiu verko kaj redaktis la tradukon de la dua volumo. Ideologo de la etburĝaro kaj laborista aristokratio Sidney Webb en siaj verkoj propagandis la ideon de paca solvo de la laborista demando en la kadroj de la kapitalisma socio. Li estis unu el la fondintoj de la reformisma Fabia societo. Dum la unua mondmilito li staris sur la pozicioj de social-ŝovinismo. Li partoprenis en la unua (1924) kaj la dua (1929–1931) registaroj de la laborista partio. Kun simpatio rilatis al Sovetunio.

Weydemeyer [vejdeméjer], Joseph (1818–1866) — elstara aganto de la germana kaj la usona laborista movado, amiko kaj kamarado de K. Marx kaj F. Engels. Sub ilia influo li transiris de la pozicioj de la «vera socialismo» al la scienca komunismo. Estis ano de la «Unio de komunistoj», partoprenis la revolucion de la jaroj 1848–1849 en Germanio; estis unu el la responsaj redaktoroj de «Neue Deutsche Zeitung» («Nova Germana Gazeto»). Post la malvenko de la revolucio elmigris en Usonon, kie partoprenis en la Interna milito sur la flanko de la nordanoj. Li metis komencon al propagando de la marksismo en Usono.

Z

Zenzinov [zenzínov], V. M. (1880–1953) — unu el la gvidantoj de la partio de eseroj, estis membro de ĝia CK. Dum la monda imperiisma milito — defendisto. En 1917 — membro de la Plenumkomitato de la Petrograda Soveto, subtenanto de bloko kun la burĝaro; unu el la redaktoroj de la organo de la eseroj — ĵurnalo «La Popola Afero». Post la Oktobra socialisma revolucio — kontraŭulo de la Soveta potenco, blankula elmigrinto.





Лобовое стекло для форд фокус 2: фотографии ford focus седан форд фокус. . drozzhi.ru