A. Zimin

Socialismo kaj novstalinismo


El la rusa tradukis Jurij Finkel





Enhavtabelo

Anstataŭ antaŭparolo
1. Pri temo de la notoj
2. La stalina principo de pago de laboro ĉe socialismo
3. La stalina «formulo de socialismo»
4. Pri la stalina koncepto de klasa socialisma socio
5. La stalina «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo»
6. La novstalinisma koncepto de «reala socialismo»
7. La novstalinisma teorio de socialismo kiel de memstara soci-ekonomia formacio
8. La novstalinismo kaj la demando pri socialismo en unu lando
9. La monda socialisma revolucio, la USSR kaj la stalinismo
10. Konkludaj notoj


Anstataŭ antaŭparolo

La konferenco de komunistaj kaj laboristaj partioj de Eŭropo, okazinta la 29–30-an de junio 1976 en Berlino, fiksis tiun apartiĝon de vico da okcidentaj kompartioj disde la politika sistemo kaj politika ordo de la USSR, kiu iom post iom estis kreiĝanta dum la lasta jardeko. La formulo de tiu apartiĝo povas esti esprimita en jenaj vortoj: «Tia politika vojo al socialismo, tiaj politikaj metodoj de konstruado de socialismo kaj tia politika varianto de la konstruita socialisma socio, kiuj realiĝis en Rusio, ne konvenas kaj simple ne aplikeblas al niaj landoj kun profundaj tradicioj de demokratio kaj libero, des pli en kondiĉoj de ekonomio, kulturo kaj senobstaklaj en- kaj interŝtataj homaj kontaktoj de la lasta triono de la 20-a jarcento; ni bezonas kaj niaj popoloj akceptos nur demokratian varianton de socialisma socio — socion de libera socialismo».

Sendube, tiu apartiĝo disde la politika sistemo de la USSR kaj sekvantaj ĝin landoj, ricevinta la nomon «eŭropkomunismo»1, en certa grado helpas al la okcidentaj kompartioj en ilia hodiaŭa praktika agado pri konkero de popolamasoj por demokratia alveno al la potenco — kaj per tio ĝi estas politike racia. Sed tio estas duona, nekonsekvenca apartiĝo, kaj kiel komunista apartiĝo ĝi povas esti pravigita nur kiel la unua paŝo. Kaj dum ĝi ne estas kondukita ĝis la fino, ĝi restas interne kontraŭdira. Certe, sen plena realigo de demokratio (kaj ne nur ne malvastigita, sed vastigita kompare kun tiu, kiun konkeris la homaro ĉe kapitalismo) ne povas ekzisti socialismo, sed socialismo ne redukteblas al demokratio, ne elĉerpeblas per konservo kaj vastigo de demokratio. Tamen la hodiaŭa eŭropkomunismo kontraŭstarigas sin al la sovetia ordo nur en la demando pri libero kaj homrajtoj kaj, tiamaniere, reduktas malvirtecon de tiu ordo al ties nedemokratieco, ne pridubante ĉe tio ties socialismecon, t. e. socialisman karakteron de ties ekonomiaj kaj sociaj (klasaj) rilatoj. Per tio, apartigante sin disde la politika ordo de la sovetia socio, la eŭropkomunismo samtempe ĉirkaŭiras la ĉefan — la bazan kaj decidan — demandon de kontraŭkapitalisma revolucio. Apartigante la nocion de socialismo disde la nocioj de demokratio kaj libero kaj fakte (ne nur praktike, sed, ŝajne, ankaŭ teorie) allasante eblon de nedemokratia, nelibera socialismo, tiu duona apartiĝo konservas agnoskon de la novstalinisma socia ordo en la USSR kaj de la stalina vojo al ĝi kiel socialisman ordon kaj socialisman vojon. Fundamentadon por tia agnosko de leĝeco kaj racieco de tio, kion ĝi nomas la sovetia «varianto de socialismo», la eŭropkomunismo, kiel ni vidis, serĉas en la historiaj kondiĉoj de la socialisma revolucio en Rusio. Kaj rezulte, ŝirmante la foriron de la USSR for de la vera socialismo, antaŭvidita kaj montrita de la Oktobro kaj ekkonstruita en la leninaj jaroj, tiu duoneco malklarigas kaj implikas la fundamentan problemon de la moderna homaro kaj — en pli malproksima perspektivo de rekta lukto por komunismo en okcidentaj landoj — neeviteble devos post ioma tempo iĝi bremso kaj fonto de misorientiĝo, kaj poste eĉ de teoriaj kaj strategiaj eraroj.

Kompreneble, pli aŭ malpli frue la okcidentaj komunistoj — antaŭ ĉio por propraj aferoj — bezonos plenan klarecon kaj finitecon en takso de ne nur la klasika stalinismo, nun jam sufiĉe malsimpatia, sed ankaŭ de ties ekstere reformita kaj ĉifrita novstalinisma speco — takso de ambaŭ kiel de kontraŭkomunisma direkto de la nuna tempo. Tiam ili ĉesos timi konsekvencan kaj malkaŝan kontraŭstarigon de si al la oficiala Moskvo, ĉiam pli forturniĝanta de la vojo al socialismo, kaj al ties ideologio, jam delonge ne komunisma. Ili komprenos, ke ĝuste kaj nur tiel, sed ne diplomatie kaŝante sin de la vero, eblas konservi fidelecon kaj redoni la meritaĵon al la alte (kaj ĉiam!) taksata de ili Oktobra socialisma revolucio, perfidita de la stalinismo. Kaj ke nur farinte tiun duan kaj ĉefan paŝon, nome kompletiginte la malaprobon de la kontraŭdemokrateco de la novstalinisma socio per malaprobo de ties kontraŭsocialismeco, ili povos prepari sin al tio, ke ili kondukos la popolojn de siaj landoj laŭ la vojo de konstruado de socialismo. Kaj per tio ili povos ankaŭ helpi al ni, sovetiaj komunistoj de la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, en solvo de monstre malfacila kaj vere granda historia tasko.

Ĉar, kion signifas por ni, sovetiaj komunistoj de la lasta kvarono de la 20-a jarcento, la nuna duona apartiĝo de la okcidentaj komunistoj disde la sovetia ordo? Ne kondukita ĝis la fino, ĝi lasas al ni solaj solvi la taskon, metitan sur nin de la historio, — la taskon de revenigo de la USSR sur la vojon de moviĝo al socialismo kiel al la unua fazo de komunismo. Farata post paŭzo je duonjarcento kaj ekiranta ne de la subevoluinta duonkapitalisma-duonfeŭdisma socio de la cara imperio de la komenco de la 20-a jarcento, sed de alte industriigita, sed agrare ruinigita socio de la sovetia superregno de la fino de la 20-a jarcento, tia reveno ne devas kaj ne povas esti ripeto de tiuj metodoj kaj tiuj etapoj, per kiuj komenciĝis la moviĝo al socialismo en nia lando. Kaj certe, antaŭ ol kaj por tio ke okupiĝi pri tiu revenigo, necesas malfermi kaj montri la pseŭdosocialismecon, kaj en multaj rilatoj, eĉ kontraŭsocialismecon de la socio, konstruita en la USSR dum la jaroj de la stalinismo kaj novstalinismo.

En la 1922-a jaro Anatole France, humanisto de alta kulturo kaj de larĝa historia rigardo, sendis saluton al la juna Soveta Respubliko. Tiu sendaĵo, en kiu li «respekte riverencas antaŭ ĝia grandega ideo — antaŭ la unua, post tiom da jarcentoj, provo alporti al la mondo potencon, regatan de la popolo kaj por la popolo», li finis per tiaj vortoj pri la Oktobra revolucio: «Ĝi semis semojn, kiuj, se tion favoros la sorto, abunde ekĝermos en la tuta Rusio kaj, eble, fekundigos iam Eŭropon». Ve, la historia sorto de Rusio ne nur semis tiujn semojn, sed ankaŭ naskis la stalinismon, subpremintan kaj paralizintan ilin, kaj nun, post duonjarcento, plu ne lasantan al ili ree ekvivi kaj ekĝermi. Kaj superado de la stalinismo kaj restarigo de la moviĝo al socialismo en la grandega lando, antaŭ duonjarcento proklaminta kaj heroe kaj tiom brile komencinta tiun moviĝon, — konservado de la USSR por socialismo, — tio estas tute ne nacia aŭ religia, sed tutmonda, tuthomara tasko: la sorto de socialismo en la USSR estas problemo de ne nur solaj popoloj de la USSR, sed de la monda valoro. Dum solvado de tiu tasko, ni ripetas, kuŝas sur solaj ni, komunistoj de la Sovetunio, dum ni estas en soleco, ni povas nur skizi vojon de la solvo kaj komenci la solvadon, fari unuajn paŝojn de ekkono kaj agado sur tiu vojo. Eble, la proponataj notoj taŭgos por esti unu el la plej anticipaj tiaj paŝoj?


Moskvo, 1976–1977


1. Pri la temo de la notoj

Antaŭ ĉio — pri la vorto «socialismo», al kiu en nia tempo oni donas neĉirkaŭrigardeblan multon da plej kontraŭaj kaj malsamdirektaj signifoj. En la proponata artikolo la vorto «socialismo» estas uzata en tiu senco, kiun ĝi havas ĉe Markso kaj Lenino, — en la senco de la unua fazo de la komunisma socia formacio. Laŭ la konvinko de la aŭtoro, apartenanta al nemultaj en la nuna Sovetunio komunistoj de la marksism-lenina skolo, tio estis kaj restas la sola scienca kompreno de la esenco kaj de la historia loko de la socialisma socio: la nocio de socialismo kaj la nocio de la unua fazo de komunismo estas identaj.

Kio koncernas la temon de la artikolo — komparo de socialismo kun la novstalinismo, — do ĝi, nature, kreskas el tiu cirkonstanco, ke el ĉiuj modernaj kontraŭsciencaj imagoj pri socialismo la novstalinisma imago, malproksima kaj ĉiam pli malproksimiĝanta de la marksismo, ŝajnigas sin teoria kaj praktika realigo de la marksismo. Kiel oni scias, la novstalinistoj mem ne deziras nomi sin per tiu nomo, ili eĉ negas rajtecon de la vorto «novstalinismo» (same, tamen, kiel de la vorto «stalinismo»). Sed la aŭtoro ne scias alian vorton, kiu tiom precize kaj plene esprimus la esencon de la oficiala ideologio de la hodiaŭa sovetia socio, kiu povus servi kiel termino por signo de tiu ideologio. Komparo de socialismo kun la novstalinismo neeviteble iĝas apartigo kaj dislimigo de socialismo disde la socio de la novstalinisma pseŭdosocialismo. Kaj dum la lasta maskas sin je scienca socialismo (kaj fino por tio hodiaŭ ne videblas), dum tio tia komparo necesas, por deŝiri de la vizaĝo de la novstalinismo la trompantan maskon. El tio sekvas aktualeco — samtempe scienca kaj politika — de la temo de la proponataj notoj.

Vere:

En la lasta triono de la 20-a jarcento post preskaŭ duonjarcenta paŭzo denove kaj, sekve, en novaj cirkonstancoj kaj en novaj formoj kreskas la moviĝo de la mondo al komunismo. Se aliri al la afero en granda plano de historio, tiam iĝas klare, ke la paŭzo estis kaŭzita de la stalina distordo kaj degenero de la Oktobra revolucio, — ĝuste tiu ĉi monstra kompromito kaj diskreditigo de la lukto por komunismo, kaj samtempe de la ideoj kaj de la idealo de komunismo, malfermis al la monda kapitalismo eblon fari ankoraŭ unu grandan ciklon de kresko kaj de homa progreso kaj montriĝi antaŭ la popoloj kiel preferinda alternativo. Kiel do statas la afero en nia lando, komencinta en la 1917-a jaro transiron de la homaro de kapitalismo al komunismo? En ajna lando vojo al komunismo iras tra socialismo, kiu estas la unua stadio de la komunisma socia formacio. La nun ekzistanta sovetia socio, nomanta sin socialisma, ne estas socialisma socio. Ĝi ne nur ne evoluas en la direkto de socialisma socio, sed ĉiam pli malproksime foriras disde la ideoj, intencoj kaj komencaj socialismaj atingoj de la Oktobro. En la epoko de la nova turniĝo de la homaro al komunismo la tasko: radikale ŝanĝi la enhavon kaj direkton de la moviĝo de la sovetia socio — direkti evoluon ankaŭ de la USSR al komunismo, aŭ, dirante pli konkrete, denove, kiel tio estis antaŭ Stalino, okupiĝi pri konstruado de socialismo kiel de la unua fazo de komunismo. Kompreneble, tia turniĝo kaj transiro al socialismo disde la socia ordo de la USSR de nia tempo estas ligitaj kun teoria, politika kaj ideologia rearmiĝo de la komunistoj — kun rezigno de la stalinisme distordita kompreno de socialismo kaj kun restarigo de ĝia, nun perdita, scienca, marksism-lenina kompreno.

La unua, tre malperfekta, respondo de la KPSU al la postulo de historio, kaj dirante pli ĝuste, antaŭsigno de konscio de tiu postulo estis la 20-a kongreso. Pri traktado kaj klarigado de interna kontraŭeco de la Ĥruŝĉov-a progresema kaj, ĝenerale, viviga okjaro, de ties malkonsekvenceco kaj nedecidemo, nepripensiteco kaj misoj, impetoj kaj zigzagoj, teoria supraĵeco, politika neklarvideco kaj, tro ofte, praktika senhelpeco, — ni ne povas ĉi tie okupiĝi. Ni diru nur, ke kiam, pro ĉio ĉi, la komencita de Ĥruŝĉov malstalinigo de la sovetia socio iĝis substituita per senenhava, kaj tial allasanta misinterpretojn, formulo de kondamno de la «kulto de la persono de Stalino», tiu malstalinigo mem devis eniri en sakstraton kaj al ĝi devis veni fino. Unuiĝo kaj venko de la dum jardekoj edukitaj stalinaj kadruloj, en sia amaso ankaŭ ĉe Ĥruŝĉov restintaj sur la gvidantaj postenoj, estis neevitebla — kaj la ĥruŝĉovan «degelon» nature anstataŭis la novstalinismo, t. e. stalinismo sen kelkaj el ties plej malsimpatiaj, abomenaj trajtoj2. En 1967 estis oficiale konfirmita kaj laŭte proklamita kontinueco de la nuna «ĝenerala kurso» de la Sovetunio kun la stalina ĝenerala linio3. En 1971 en raporto de la CK en la 24-a kongreso de la KPSU estis deklarite: «Ĉe ni, kiel estas sciate, socialismo venkis jam en la dua duono de la 30-aj jaroj (t. e. rezulte de la stalinaj krimoj de la 37–39-aj jaroj. — A. Z.). Nia ekonomio de tiu periodo de la nuna ekonomio baziĝas sur unu sama tipo de produktadaj rilatoj, sur la samaj ekonomiaj leĝoj — leĝoj de socialismo»4. Kaj en februaro 1976, preparante la sovetian popolon kaj la mondan publikon al la 25-a kongreso, «Pravda» denove rememorigas pri «kontinueco»: «Por komunistoj, por ĉiuj sovetiaj homoj estas karaktera tuteca percepto de la politiko de la kara lenina partio en ĉiuj periodoj de ĝia agado, viva sento de kontinueco de ĝiaj revoluciaj, laboraj kaj batalaj tradicioj. Vane malamikoj de socialismo penas nigrigi apartajn epizodojn kaj periodojn el historio de la KPSU, kontraŭstarigi ilin unu al la alia. La kurso de nia partio estis, estas kaj ĉiam estos lenina»5.

Nature, antaŭ teoriistoj kaj propagandistoj de la KPSU ekstaris (estis starigita!) la tasko: kaŝi kaj kamufli tiun rompon kun la marksisma-lenina kompreno de socialismo kiel de la unua stadio de komunismo, kiun prezentas per si la sovetia socio, ŝajnigata socialisma. Kaj tie, kie fari tion estas neeble, kaj la fakton de la rompo oni estas devigitaj agnoski, — elpensi rimedojn tiel prezenti tiun rompon, ke ĝi aspektu pravigebla kaj, ĉiuokaze, ne havanta principecon kaj decidan praktikan valoron. Ĝis certa tempo la tasko konsistis en tio, ke oni ŝajnigu kiel plene socialismaj la rilatojn transirajn disde kapitalismo al socialismo, t. e. la rilatojn de la ankoraŭ ne socialisma socio. Sed laŭgrade de tio, kiel kaj en la praktiko de konstruado de la sovetia socio kaj en la teorio de ĝia konstruado la stalinismo venkadis la marksismon-leninismon kaj ĉiam pli malproksime forkondukadis la socion disde la vojo al socialismo, la tasko komplikiĝadis kaj iĝadis tasko ŝajnigi kiel socialismo la socion jam ne socialisman kaj jam ne irantan al socialismo. Siatempe, kiam en cirkonstancoj de la intercivitana milito nia lando estis faranta la unuajn paŝojn sur la vojo al socialismo, Lenino iam diris, ke «imagi al si evoluintan socialisman socion ne estas malfacile; tiu problemo estas solvita» (februaro 1920 — Plena Verkaro, vol. 40., p. 104). Kiaj do estas tiuj artifikoj, helpe de kiuj tiun jam antaŭlonge nemalfacilan kaj por marksistoj solvitan imagon pri socialismo la novstalinismo penas tiel reinterpreti, tiel substitui ĝin per bildo de la socio, konstruita en la USSR en la postlenina duonjarcento, ke tiun socion estu eble montri realigo de tiu marksisma imago aŭ almenaŭ ne kontraŭdiranta al ties realigo?

Da tiaj oficiale akceptitaj en la sovetia kompartio artifikoj nun ekzistas kvin. La unuaj kvar estis lanĉitaj jam de Stalino: la unua, dua kaj tria — en la jaroj, kiam iris formiĝo de la stalinismo, kaj kiel gvidaj elementoj de la procezo de ties formiĝo, la kvara — en la lasta jaro de la vivo de Stalino kiel resumanta la stalinan komprenon de socialismo. Ĉiuj ĉi kvar artifikoj estas plene akceptitaj de la novstalinismo, kaj la kvina estas ties propra inventaĵo. La kronologie unuaj tri stalinaj artifikoj devis doni tian principon de distribuo de konsumaĵoj, tian «formulon de socialismo» kaj tian koncepton de socialismo kiel sociordo, kiuj, uzante kaj reinterpretante la terminaron, prenitan de Markso, permesus prezenti la ekonomian konstruadon de la USSR komence kiel kreon de fundamento de socialismo, kaj poste ankaŭ kiel konstruadon de la socialisma socio mem. La kronologie kvara, same de Stalino mem proponita, artifiko konsistas en formulado de iu «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», en kiu mankas la difinantaj trajtoj de socialismo, kiel de la unua fazo de komunismo, sed kun kiu povas esti vorte konformigitaj kelkaj atingoj, eblaj en la sovetia socio, nomataj ĉe ni socialismaj. La kronologie kvina artifiko, elpensita de la novstalinistoj mem, konsistas en tio, ke la socialismo, kia ĝin imagis kaj deziris Markso, Lenino, la Oktobra revolucio, estas ŝajnigata socialismo ideala, libra kaj al ĝi — eksplicite aŭ implicite — estas kontraŭstarigata la sovetia socio kiel «reala socialismo». Krom tiuj kvin oficiale agnoskitaj artifikoj, en la lasta tempo konturiĝis la sesa artifiko, hodiaŭ ankoraŭ ne aprobita de la ideologia estraro: deklaro de socialismo memstara (rilate al komunismo) soci-ekonomia formacio.


* * *


La proponata artikolo estas konstruita tiel, ke tiuj ses artifikoj, per kiuj la stalinismo kaŝas sian foriron disde la marksism-lenina kompreno de socialismo kaj de konstruado de socialismo, estas traktataj en la nomita kronologia sinsekvo de ilia apero — ĉiu artifiko en aparta paragrafo. Post tio en speciala paragrafo tiu sinsekvo estas montrita kiel logike laŭleĝa procezo, en kies bazo kuŝas la stalinisma orientiĝo al socialismo en unu lando — la teorio kaj la praktiko de tiu orientiĝo. Poste sekvas paragrafo, en kiu la rilato inter la leninismo kaj la stalinismo estas traktata en kunteksto de la monda socialisma revolucio. Kaj finiĝas la artikolo per kelkaj resumaj notoj.6

2. La stalina principo de pago de laboro ĉe socialismo

«La ĉiufoja divido de la konsumrimedoj estas nur la sekvo de la divido de la produktadkondiĉoj mem; divido de la lastaj esprimas karakteron de la produktadmaniero mem», — legas ni en la «Kritiko de la Gotaa programo» de Markso7. Stalino (kiom ni scias) ne uzadis la nocion «divido de konsumrimedoj», kaj tio permesis al li, rezonante pri socialismo, difini principojn de pago de laboro ekster ligo kun divido de produktadkondiĉoj kaj kun karaktero de la produktadmaniero, kaj dirante pli konkrete, sen atento al tio, kio konsistigas la socialisman esencon de laboro kaj laboraj rilatoj, kaj sen kompreno de tiu esenco. Ni do traktu aperon de la nesocialisma stalina principo de pago de laboro ĉe socialismo.

Ni scias kaj kutimiĝis, ke ĉe kapitalismo pli kvalifikita laboranto, plenumanta pli malsimplan laboron, ricevas pli altan salajron, ol malpli kvalifikita laboranto, plenumanta pli simplan laboron. Sur kio tio baziĝas ekonomie? Ĉe kapitalismo la laborforto estas varo kaj, vendante ĝin al kapitalisto, la proprietulo de tiu varo, laboristo, en la salajro ricevas ĝian valoron. Kiel por ĉiu varo, valoro de la varo laborforto prezentas per si valoron de kreado kaj konservado de tiu laborforto (de ĝia produktado kaj reproduktado), kaj tiu valoro estas des pli alta, ju pli alta estas la kvalifiko de la laborforto. Sed ĉe kapitalismo la afero de kreado de laborforto kaj subtenado de ĝi en preteco al laboro estas afero de la laboristo mem, kiel de ĝia proprietulo kaj vendanto. Tial ankaŭ la salajro, kiu en la kondiĉoj de kapitalismo estas formo de valoro de laborforto, ĉi tie devas esti des pli alta, ol pli alta estas la kvalifiko de la laboristo — laŭ la leĝo de redukto de malsimpla laboro al la simpla.

Tamen nenio el tio ekzistas ĉe socialismo. Ĉi tie laborforto ne estas varo. Kaj se estas tiel, tiam la salajro, ricevata de la laboranto pro apliko de sia laborforto, havas nenian rilaton al la elspezoj, faritaj por kreo de kvalifiko de tiu laborforto, — elspezoj, kiujn ĉe socialismo faras ne la laboristo, sed la socio. Laŭ sia nocio mem la salajro ĉe socialismo ne estas kompenso de tiuj elspezoj. Tial ĉe socialismo pago de laboro kaj kvalifiko de laboro estas fenomenoj, fariĝantaj en malsamaj ekonomiaj ebenoj kaj ne ligitaj unu kun la alia. En la unua stadio de komunismo, en socialisma socio, laboranto ankoraŭ ricevas pagon pro sia laboro, sed jam ne ricevas pagon pro kvalifiko de sia laboro8.

Aperantan el tio socialisman principon de pago de laboro Markso formulis kiel egalan pagon pro egala laborkvanto, kaj tiu kvanto estas difinata per ĝiaj du naturaj mezuroj — per daŭro kaj intenseco. Kio koncernas kvalifikon de laboro, do la socialisma formulo ne konsideras ĝin. En socio, konstruanta (aŭ deziranta konstrui) socialismon, pago al laborantoj laŭ grado de kvalifiko de ilia laboro estas transira kaj provizora kompromiso, deviga ĝis certa tempo deflankiĝo disde la socialisma egaleco de pago de kvante egala laboro kiel sekvo de neprepariteco de la lando al plenumo de tiu socialisma egaleco — egaleco, kiu ĉiam devas resti konsciata, agnoskata kaj proklamata perspektivo, orientilo kaj kriterio de vera moviĝo al socialismo. Se en tia socio salajro estas diferenca depende de kvalifiko de laboro, do tio signifas, ke ĝi ankoraŭ ne atingis socialismon, sed estas (en la plej bona okazo!) transira al socialismo. Kaj grado de konsidero de kvalifiko de laboranto ĉe difino de lia salajro povas kaj devas servi unu el decidaj indicoj ĉe difino de mezuro de deiro de la socio for de kapitalismo kaj de ĝia proksimiĝo al socialismo.

La sistemon de pago de laboro laŭ ties kvanto Markso kaj Lenino opiniis baza en difino de socialismo kiel la unua fazo de komunismo — samnivele kun senklaseco de la socio kaj socia proprieto pri produktadaj rimedoj9: ja per ĝi estas difinata la mezuro de ekonomia malegaleco en stato de anoj de la socio, allasebla ĉe socialismo (kaj sekve ankaŭ estas difinataj la karaktero kaj la limoj de socialisma egaleco kaj socia justeco). Kaj estas nature, ke en la jaroj de Lenino la bolŝevista partio sekvis la eksplikitan komprenon de la socialisma principo de pago de laboro kaj de neeviteblaj en la transira al socialismo tempo deflankiĝoj disde ĝi — deflankiĝoj, kies ekzisto ĝuste atestas pri la transira stato de la socio kaj karakterizas tiun staton kiel transiran. Ni limigu sin per du-tri referencoj al Lenino mem. En «La marksismo pri la ŝtato» (januaro-februaro 1917) li skribas: «La malsupra (unua)» fazo de komunismo estas «divido de konsumaĵoj proporcie al laborkvanto, liverita de ĉiu al la socio». Kaj en la «Ŝtato kaj revolucio» (aŭgusto-septembro 1917) ni legas pri socialismo: «„Por sama kvanto da laboro saman kvanton da produktaĵo“ — tiu ĉi socialisma principo estas jam efektivigita» kaj «la tuta socio estos unu kontoro kaj unu fabriko kun egaleco de laboro kaj egaleco de pago» (Plena Verkaro, vol. 33, p. 187 kaj p. 94). Tio estis antaŭ la Oktobro, kaj jen kion Lenino diris kvar jarojn post la Oktobro (la 29-an de oktobro 1921) en programa raporto pri la nova ekonomia politiko en la Moskva gubernia partikonferenco: «Jam en printempo de la 1918-a jaro ni devis iri malantaŭen. Ekzemple, en marto kaj aprilo 1918 ekstaris tia demando, kiel rekompenco de specialistoj laŭ salajroj, konformantaj ne al la socialismaj, sed al la burĝaj rilatoj, t. e. salajroj, ne rilatantaj al malfacileco de laboro aŭ al speciale malfacilaj kondiĉoj de laboro, sed rilatantaj al la burĝaj kutimoj kaj kondiĉoj de la burĝa socio. Tiaspeca ekskluzive alta, burĝe alta rekompenco de specialistoj ne estis komence en la planoj de la Soveta potenco kaj ne konformis eĉ al tuta vico da dekretoj de la fino de la 1917-a jaro» (Plena Verkaro, vol. 44, pp. 198–199).

Sed ankaŭ post Lenino ne tuj el partiaj dokumentoj kaj el literaturo de la kompartio malaperas lia interpreto de malegala pago de egala laborkvanto kiel necesa transira rimedo sur vojo al socialismo kaj ne tuj anstataŭe aperas interpreto de tia malegala pago kiel principo de socialismo mem. El oficialaj dokumentoj vd., ekzemple, rezolucion de la aŭgusta de 1924-a jaro plenkunsido de la CK de la partio «Pri politiko de salajro»10, rezolucion de la Popolkomisarejo pri Laboro de la USSR printempe de 1925 pri pago al responsaj laborantoj11, decidon de la 15-a partikonferenco aŭtune de 192612. En 1928, antaŭ la unua jarkvina plano, la teoria kaj politika revuo de la CK de la partio «Bolŝevisto» aperigas artikolon, en kiu multfoje ripetiĝas, kiel principo de socialismo, formulo «pro egala laborkvanto egalan kvanton da produktaĵoj» sen mencio de kvalifiko de laboro13. Kaj eĉ en 1930, t. e. dum la jarkvino, en la sama «Bolŝevisto» inter la ĉefaj formoj de socialisma laboro nomiĝas kolektivo, en kiu salajro estas dividata egale pro fakte tralaborita tempo, aŭ, almenaŭ, dividiĝas egale aldona salajro super la tarifo14. Kaj tre respektata ekonomikisto, direktoro de la Instituto de ekonomiaj esploroj ĉe Gosplan de la USSR Strumilin priskribas «kolektivigon de salajro», t. e. «socialigitajn formojn de pago de laboro kun ilia egaliga tendenco» kiel realan perspektivon15. Kaj kiam printempe de 1931 (kaj tiam jam plene difiniĝis kaj la ekonomia esenco, kaj la politikaj metodoj, kaj la idea stilo de la jarkvino) la Instituto de ekonomiko de la Komunista Akademio aranĝas sciencan sesion kun temo «Eniro en la periodon de socialismo kaj fino de la konstruado de la fundamento de socialisma ekonomio»16, la preleganto (Borilin) plu donas nur la marksisman formulon pri egala pago de egalaj laborkvantoj kaj neniu el la elpaŝantoj aldonas en ĝin la vorton «kvalifiko» de laboro.

La rompo okazis post kiam pri la demando pri salajro somere de la 1931-a jaro elpaŝis Stalino17. Li diris: «Markso kaj Lenino diras, ke diferenco inter laboro kvalifikita kaj laboro nekvalifikita ekzistos eĉ ĉe socialismo, eĉ post neniigo de klasoj, ke nur ĉe komunismo devas malaperi tiu diferenco, ke pro tio «salajro» eĉ ĉe socialismo devas esti donata laŭ laboro, sed ne laŭ bezono». Kaj sekve, «necesas organizi tian sistemon de tarifoj, kiu konsiderus diferencon inter laboro kvalifikita kaj laboro nekvalifikita, inter laboro malfacila kaj laboro facila».

El la dirita supre pri laborpago ĉe socialismo kaj en la periodo de transiro al socialismo sekvas, ke en tiuj du frazoj de Stalino estas minimume kvar fundamentaj eraroj, spicitaj kaj kaŝitaj per falsadoj en referencoj al Markso kaj Lenino.

Unue, ĉe socialismo, t. e. en la unua fazo de komunismo, ekzistas (same kiel ĉe kapitalismo) diferencoj en kvalifiko de laboro, sed ne ekzistas (male al kapitalismo) diferencoj en ties pago depende de kvalifiko.

Due, estas erare aliri same al diferencoj en kvalifiko de laboro kaj al diferencoj en malfacileco de laboro kaj kunigi tiujn du specojn de diferencoj en unu. Ĉe socialismo la unuaj diferencoj ne estas konsiderataj en pago de laboro, sed la duaj estas konsiderataj (kiel diferencoj en intenseco de laboro).

Trie, ĉe socialismo pago al laboranto estas farata laŭ laboro (sed ne laŭ bezono) ne tial, ke ĉi tie ankoraŭ konserviĝas diferencoj en kvalifiko de laboro, sed tial, ke socialismo estas tiu stadio de la komunisma socia formacio, kiam la produktivaj fortoj de la socio ankoraŭ ne estas sufiĉe evoluintaj, por provizi ĉiujn ĝiajn anojn laŭ bezono, sed jam estas sufiĉe evoluintaj, por ke la socio povu preni sur sin ĉiujn elspezojn pri kreado de ĉiuj necesaj kvalifikoj de laboro, kaj per tio starigi dividon de konsumaĵoj inter laborantoj en dependon de kvanto de elspezita de ili laboro sen atento al tiu aŭ alia kvalifiko.

Kvare, tio, ke la tarifaro devas en la 1931-a jaro esti konstruata kun konsidero de diferencoj en kvalifiko de laboro (penso absolute prava!) sekvas ne el tio, ke tia estas postulo de socialismo, sed el tio, ke la socio ankoraŭ ne estas socialisma, ke ĝi ne prenas sur sin plene ĉiujn elspezojn pri kreo de diversaj laboraj kvalifikoj, ĝi estas devigita en laborpagon inkludi proprajn elspezojn de la laboranto al akirado kaj konservado de sia kvalifiko.

Tiuj kvar eraraj tezoj, prezentitaj de Stalino en la mezo de la 1931-a jaro sub marko de marksism-leninaj, konsistigas18 la kernon de tiu foriro disde la scienca kompreno de socialismo kiel la unua fazo de komunismo, kiu kondukis al la pseŭdosocialisma socia ordo de la USSR. Sed ĉi tie ili ankoraŭ ne estas kunigitaj en unu formulon. Ŝajnas, ke unue tia formulo aperis post duonjaro en artikolo de unu el la armilportistoj de Stalino — N. Voznesenskij. En tiu ĉi artikolo19, skribita en rare pretendema tono kaj tuj nesenkaŭze perceptita kiel direktivo el la plej alta instanco, ni legas: «Specifeco de socialisma organizo de laboro estas distribuo de produktoj laŭ kvanto kaj kvalito de laboro, elspezita de socialisma laboranto» (substrekita de Voznesenskij). Kaj en la resuma fino de la artikolo laborkvalito estas eĉ metita antaŭ la kvanto: «En la periodo de socialismo... distribuo de produktoj laŭ kvalito kaj kvanto de laboro»20. Ĉu tiu formulo estis rekte suflorita de Stalino aŭ la kapabla disĉiplo kaj helpanto divenis, kion bezonas la instruisto-mastro, kaj faris anstataŭ li tion, kion tiu ĝis certa tempo ne opiniis oportuna fari de la propra nomo, sed la formulo de Voznesenskij tuj kaj por ĉiam eniris en la politikan kaj teorian arsenalon de la stalinismo. Jam en la 1933-a jaro la Instituto de ekonomiko de la Komunista Akademio eldonas lernolibron pri demandoj de laboro, en kiu estas skribite: «La Oktobra revolucio proklamis principon de socialisma laborpago — pago laŭ kvanto kaj kvalito de laboro», kaj post tiu malvero sekvas jam simple senhonta mensogo: «Markso kaj Lenino plurfoje substrekadis (nenie, neniam, eĉ unu fojon ne diris! — A. Z.), ke en la malsupra fazo de komunismo... pago okazos depende de kvanto kaj kvalito de laboro»21. Kaj jen, en la 1936-a jaro, antaŭ la dudekjara datreveno de la socialisma revolucio, pasinta sub la standardo kaj kun la ideoj de Markso kaj Lenino, la kontraŭmarksisma kaj kontraŭlenina formulo pri laborpago ĉe socialismo estis inkludita en la Konstitucion de la USSR kaj iĝis, tiamaniere, ne nur ideologia, sed ankaŭ ŝtata dogmo de la stalina socio de «plena socialismo». La novstalinismo jam plene kaj sen klaŭzoj sekvas tiun dogmon.

Kial do la formulo de pago al laboranto laŭ kvanto kaj kvalito de lia laboro kreas unu el fundamentoj de la stalina «socialismo» kaj kial en ĝi estas resumata la kontraŭeco de la stalina kaj de la scienca kompreno de socialismo? La afero estas ne nur en tio, ke la vorto «kvalito» ne identas al la vorto «kvalifiko», kaj ke, sekve, tio permesas terminologie apartigi la principon «laŭ kvanto kaj kvalito» disde la kapitalisma principo «laŭ kvanto kaj kvalifiko». Kaj ankaŭ ne en tio estas la afero, ke al la nocio de kvalito konformas ne nur kvalifiko, sed ankaŭ malfacileco de laboro, kaj per tio kvazaŭ estas forigata la kapitalisma limo inter kvalifiko kaj aliaj ecoj (en tiu ĉi okazo — intenseco) de laboro. Ambaŭ aferoj, sendube, ludas ĉi tie certan rolon, sed ne tio faras la formulon de pago de laboro laŭ ties kvanto kaj kvalito la esenca kaj denaska dogmo de la stalinismo. La esenco ja estas en tio, ke la vorto «kvalito» malfermas praktike senlimajn eblojn por diferencigo kaj hierarkiigo de salajro kaj por teoria kaj, ĉiuokaze, por ideologia pravigo de tiu diferencigo kaj hierarkiigo. Efektive, «kvaliton» de laboro eblas sub tute konvena preteksto kompreni ne nur kiel kvalifikon kaj malfacilecon de laboro, sed ankaŭ kiel ĝian utilecon, t. e. kiel gradon de ĝia ekonomia kaj pli larĝe — ĝia socia valoro.

Antaŭ ĉio tio permesas interpreti la formulon de laborpago kiel formulon de pago de produkto (kaj ĝenerale — de rezulto) de laboro22, kaj per tio, spite al Markso kaj Lenino, levi pecsalajron al rango de socialisma — kaj eĉ ĉefa socialisma — formo de laborpago23. Markso opiniis, ke «la pecsalajro estas la formo de salajro kiu plej taŭgas por la kapitalisma produktadmaniero»24. Kune kun Markso samon opiniis ankaŭ Lenino25. Kaj kiam Lenino duonjaron post la Oktobro alvokis al ĝia uzo en la cirkonstancoj, kiam staris tasko de «restarigo de la produktivaj fortoj, detruitaj de la milito kaj burĝa mastrumado»26, do kiel al eksterordinara rimedo — kaj des pli en kondiĉoj ne de socialismo, sed de la nur komenciĝinta transiro al socialismo. Sed jen en la 1934-a jaro, en la dua eldono de la menciita supre lernolibro pri demandoj de laboro ni, ŝajne, unuafoje legas: «La ĉefa formo de laborpago en la periodo de socialismo estas rekta individua pecsalajro, ĉar ĝi garantias pagon laŭ kvanto kaj kvalito de laboro de ĉiu aparta laboristo...»27. *

Poste la difino de salajro de laboranto surbaze de «utileco» kaj «socia graveco» de lia laboro permesas fundamenti kaj pravigi kreadon, edukadon kaj multobligadon de la administra aparato (partia, ŝtata, sindikata k. t. p.), apartigita el la popolo kaj staranta super la popolo, — de la aparato, sur kiu apogas sin kaj sen kiu ne povus ekzisti la potenco en la socio de la stalina «plena socialismo». La personaro de tiu aparato estas organizita hierarkie, kun skrupule ellaborita gradaro de materiaj avantaĝoj kaj sociaj privilegioj sur ĉiu ŝtupo de la burokratia ŝtuparo, kun «nomenklatura» fiksado de la laboranto sur tiu ĉi ŝtuparo. Ĉi tie ĉe difino de amplekso de pago figuras jam ne nur (kaj iam eĉ ne tiom) tarifo kaj premioj, sed ankaŭ specialaj monaj kaj porciaj aldonaĵoj, speciala komerca provizado — laŭ sortimento kaj prezoj, — loĝaj avantaĝoj, medicinaj kaj ceteraj privilegioj, avantaĝoj por la familianoj k. t. p. k. c., inklude (ne laste!) tiujn fifamajn «elspezojn por reprezentado», kontraŭ kiuj kun tia sagaco, insisto kaj malŝato avertadis Lenino. La demando pri profesia kvalifiko de aparata laboranto, ne dirante eĉ pri kvanto de lia laboro, plej ofte foriras ĉi tie sur la lastan planon. Sur la antaŭan planon eliras tiaj «kvalitoj» de lia laboro, kiel «graveco», «urĝeco», «fideblo», «responso», «neanstataŭigeblo», «sekreteco» k. t. p., kaj ili estas mezurataj per kapablo de la laboranto plenumi donitajn de supre direktivojn28. Oni nevole demandas, ĉu ne en kreo de tiu speciala socia tavolo, kaj en apartigo el ĝi de «potencanta elito», profiteme kaj karierisme interesigita pri la stalina pseŭdosocialismo, estis la ĉefa, kaj tre pragmata, celo de la anstataŭigo de la socialisma formulo de pago al laboranto laŭ laborkvanto per la formulo de pago laŭ kvanto kaj kvalito de laboro?29

Kaj fine, la formulo de pago laŭ kvanto kaj kvalito de laboro estas ĝuste tio, kio necesas por aŭtokrataj kaj burokrataj metodoj de gvidado de la popola ekonomio, sur kiuj baziĝas la ekonomia sistemo kaj la ekonomia politiko de la stalina «socialismo». Por arbitro, senkontroleco, konjunktureco kaj hipokriteco de tiuj metodoj la formulo, dissolvanta klarajn normojn de kvanto en intence nedifinitaj, kondiĉaj kaj laŭ deziro interpretataj kriterioj de kvalito de laboro, — tia formulo donas plej vastan, praktike per nenio limigitan spacon por manipulado per la centralizitaj direktivoj pri salajro, per ilia kondukado ĝis la lokoj kaj per ilia plenumado sur la lokoj. Sub kvalito de laboro oni ellernas kaj elturniĝas subkompreni ĉion ajn. Krom la vera kvalifiko de laboranto kaj la nomitaj supre variantoj de «utileco» kaj «socia graveco», ĉi tie estas kaj labordaŭro, kaj rango, kaj diplomo, kaj «meritoj», kaj simple «prestiĝo», kaj «karakterizo», kaj protekto, kaj rareco de specialeco aŭ kategorio de laboro, kaj pasporta reĝimo, kaj malproksimeco de la loko, kaj «konsideroj» de la personara fako kaj multaj aliaj, ofte neatendite aperantaj cirkonstancoj. Ja estante objekto de monopola ŝtata reguligado, la laborpago neeviteble iĝas ĉe la stalina «socialismo» subigita al la taskoj kaj metodoj de distribuado de laborforto, iĝas ties instrumento kaj sekvas al ĉiuj kaj ĉiaj peripetioj de tiu burokrata — kaj anarkia! — distribuado30.

Resumante ĉion supre diritan pri la principo de tiel nomata pago laŭ kvanto kaj kvalito de laboro, ŝajnigata socialisma, eblas diri, ke ĝi ne nur etendas al socialismo la kapitalisman postulon de pago de kvalifiko de laboro (ĉar kvalifiko eniras kiel unu el elementoj en la «kvaliton» de laboro), sed permesas en praktiko deŝiri pagon de laboro disde la laboro mem, disŝiri la ligon inter laboro kaj ties pago — la ligon, kiu havas determinantan, bazan signifon ĉe socialismo kiel la unua fazo de komunismo. Kaj ĉi tie malkovriĝas la vera senco de la formulo: ĝi estas adaptita al (kaj eĉ elpensita por) maskado de la socia ordo, en kiu salajro, ricevata de laboranto pro laboro, ekonomie ne estas determinata per la plenumata laboro — nek per kvanto, nek per vera kvalito de tiu laboro, — de la socia ordo, kiu, ne estante kapitalisma, samtempe estas nek socialisma, nek transira al socialisma.

3. La stalina «formulo de socialismo»

Ni traktis la principon de pago de laboro laŭ ties kvanto kaj kvalito, kiel ĝi aperis kaj firmiĝis ĉe Stalino, kreante unu el fundamentoj de lia pseŭdosocialismo. Sed liginte sian novan, kontraŭmarksisman, komprenon de socialismo kun la nova, kontraŭmarksisma, principo de pago de laboro, Stalino ne povis kontentiĝi pri tio. Entreprenante sub nomo de socialismo kaj la unua fazo de komunismo konstruadon de tia socio, kiu kaj laŭ sia socia esenco kaj laŭ metodoj de ĝia konstruado radikale diferencis disde la marksism-leninaj imagoj pri socialismo kiel la unua fazo de komunismo, Stalino bezonis novan ĝeneralan formulon de socialismo, kiu, certe, inkludus la novan formulon de laborpago, sed nur kiel konsistigan parton de pli vasta, ĝenerala formulo. La unua jarkvino («jarkvino dum kvar jaroj» de 1929–1932) devis — laŭ ideo de Stalino — konstrui en la USSR ekonomian fundamenton de socialismo. Kaj laŭmezure de ĝia plenumo, nature, ekstaradis la demando: kion do ni, propre, konstruas? kion prezentas per si tiu fundamento de socialismo? Kaj por respondo al tia demando necesis antaŭ ĉio respondi pli ĝeneralan kaj decidan demandon: kio estas socialisma socio, por kiu estas konstruata la ekonomia fundamento? La histori-skala tasko postulis konkretan kaj ĉe tio senprokrastan klarigon — ne nur por la sovetiaj homoj, partoprenantoj de ĝia realigo, sed ankaŭ por la eksterlanda mondo, kiel al la amika, tiel ankaŭ al la malamika, kiu kun ĉiam kreskanta atento observadis la iron de la «sovetia eksperimento». Necesis pravigi kaj, tieldire, science konfirmi kaj klarigi la akceptitan de la partio stalinan teorion pri ebleco de finkonstruo de socialismo en unu, aparte ekzistanta lando, donante tian difinon de socialismo, al kiu eblus konformigi la socion, kreatan en la USSR31. Kaj jen, en decembro de la 1931-a jaro, duonjaron post sia elpaŝo pri laborpago ĉe socialismo kaj en la sama tempo, kiam Voznesenskij estis formulanta la principon de divido laŭ kvanto kaj kvalito de laboro, Stalino en konversacio kun germana verkisto Emil Ludwig donis la longe atenditan klarigon. Tiu diras: «„Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ lia laboro“ — tia estas la marksisma formulo de socialismo, t. e. la formulo de la unua stadio de komunismo, de la unua stadio de komunisma socio»32. La formulo de Stalino, kompreneble, tuj iĝis partia dogmo, kaj en la 1936-a jaro ankaŭ ŝtata normo — ĝi estis inkludita en la Konstitucion de la USSR33.

Ni rememorigu, ke nek Markso, nek Engelso, nek Lenino donis formulon de socialismo, tial la «formulon de socialismo», kiun donis Stalino (nominte ĝis por kamuflo marksisma) oni devas agnoski lia inventaĵo34. Kaj kiel ĉiam, en tiu teoria revelacio de Stalino estas miksitaj pretendemo, pragmatismo, malklereco kaj fariseismo. La marksismo resumis multjarcentajn revojn, esperojn, strebojn de la homaro en la formulo de ĝia ideala stato — en la formulo de komunismo: «Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj». Kio koncernas socialismon, do la kreintoj de la marksismo vidis en ĝi ankoraŭ ne finitan kaj neperfektan formon de komunismo, ties unuan fazon, en kiu la duterma formulo de komunismo en ambaŭ el siaj termoj ankoraŭ ne estas efektivigita, kaj la homa socio nur moviĝas al ĝia efektivigo. La du termoj de la formulo de komunismo — «ĉiu laŭ siaj kapabloj» kaj «al ĉiu laŭ liaj bezonoj» — estas interne, esence kunligitaj kaj nedivideblaj: unu sen la alia ne povas ekzisti, ne havas sencon kaj simple estas nepensebla. Diri, ke unu el la termoj de la formulo — «ĉiu laŭ siaj kapabloj» — jam estas efektivigita (ĉe socialismo, t. e. sur la malsupra stadio de komunismo), kaj la dua termo — «al ĉiuj laŭ liaj bezonoj» — ankoraŭ estos efektivigita en estonteco (ĉe komunismo, sur ties plej alta stadio), signifas vidi en la du kunaj kaj nedisigeblaj flankoj aŭ trajtoj de komunismo neligitajn inter si karakterizojn de kronologie sinsekvaj statoj de la socio. Kaj tio jam estas ne nur malklereco, tio estas logika absurdo.

Vere, kion signifas la unua duono de la formulo de komunismo en kunteksto de tiu formulo mem? Ĝi signifas, ke ĉiu enportas en la socian laboran fonduson tiom da sia laboro kaj tian sian laboron, kiom (kaj kian) li volas kaj pretas enporti sen ekstera devigo kaj humiliga kontrolo flanke de la potenco (de kiu li en tio ja ne dependas) kaj sen interna perforto super si mem, — enportas ne pli, ne super siaj kapabloj, ĉar li faras tion senpage — sen kaj ekster kalkulo al pago de lia laboro. Sed la kondiĉo de efektivigo de tiu unua duono de la formulo de komunismo — «ĉiu laŭ siaj kapabloj» — estas tute sama, kiel la kondiĉo de efektivigo de ĝia dua duono — «al ĉiu laŭ liaj bezonoj», kaj nome: abundo de produktoj, alta nivelo de materia kaj spirita kulturo, atingita de la komunisma socio, multflanka disfloro de persono en ĝi (sekve, ankaŭ malfermiĝo, malfermo kaj ekkono de siaj kapabloj), multflanka socia kaj persona libero. Ni ripetas, la du duonoj de la formulo de komunismo estas esence kunaj kaj povas ekzisti nur kune.

Ni turnu nin nun al la stalina «formulo de socialismo». Ĝi estas elfarita tiel: la unueca, nedisigebla scienca formulo de komunismo estas disŝirita je duonoj, ĝia unua duono estas uzita laŭvorte kiel la unua duono de la formulo de socialismo, kaj la dua duono de la formulo de komunismo estas forĵetita kaj sur ĝian lokon, kiel duan duonon de la formulo de socialismo, estas metita la esprimo «al ĉiu laŭ lia laboro». Rezultis, kiel ni vidis: «Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ lia laboro».

Antaŭ ĉio, la pruntita el la formulo de komunismo principo «ĉiu laŭ siaj kapabloj», troviĝanta, kiel ni vidis, en interna akordo kun divido laŭ bezonoj (sed ne por pago de elspezoj de laboro), simple perdas la sencon, kiam ĝi kombiniĝas kun divido laŭ laboro. La kapabloj de la homo (aŭ, prenante tion pli malvaste, en la kunteksto de nia ĉi-tiea problemo, liaj kapabloj al laboro, lia potenciala laboro) kaj reale elspezita de la homo laboro — tio, laŭ la naturo de la afero, estas ne la samo — tio estas malsamaj aferoj, kun malsama grado de mezuroj. Estas vera nur unu el la du: aŭ la socialisma divido prezentas per si pagon de kapabloj de homo35, sed tiam kiel tion koncernas la principo de pago laŭ laboro? Aŭ tiu divido estas pago al homo de reale elspezita de li laboro, kaj tiam kian signifon havas, ĉu posedas tiu ĉi homo kapablon al tiu laboro aŭ ne posedas: ja de tio la mezuro de pago de la farita laboro ne dependos.

Sed fakte ĉio ĉi ne tiom simplas — malantaŭ la logika sensencaĵo farisee kaŝiĝas tre praktika, kaj ankaŭ propaganda intenco. La principo «ĉiu laŭ siaj kapabloj», estante transportita el la formulo de komunismo en la kuntekston de divido laŭ laboro, ricevas kontraŭan enhavon. Ĉi tie, certe, estas subkomprenata, ke la kapabloj estas aplikataj tiamaniere, ke rezultu kiel eble plej multe da pagenda laboro. Kontraŭe al la formulo de komunismo, labori laŭ kapabloj ĉi tie signifas doni ne malpli, ol permesas la kapabloj. Kaj praktike tio signifas ĉi tie: obeante al ekonomia, administra kaj morala devigo, laboranto devas peni ĉiel superi la limojn de siaj kapabloj, labori super la kapabloj. Aplikante la terminon, karakterizantan komunismon en ties supera stadio, al nematuraj socialismaj kaj eĉ al ankoraŭ nesocialismaj rilatoj, kaj kamuflante sin per tiu termino (kaj ankaŭ per tiam ankoraŭ kutima nomado de socialismo la unua fazo de komunismo, kaj de la formulo de socialismo — marksisma), ĉi tie estas formita la artifiko, helpe de kiu ne nur ĉe Stalino, sed dum vico da jardekoj post li la pseŭdosocialisma sociordo de la USSR estos ŝajnigata socialismo — unue «plejparta», poste «plena», kaj tiam ankaŭ «matura», «evoluinta» k. t. p. (Kio koncernas la komunisman socion, do la marksisman formulon «ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj» Stalino legas tiel: «Egala devo de ĉiuj labori laŭ siaj kapabloj kaj egala rajto de laborantoj ricevi pro tio laŭ iliaj bezonoj!»36. La internan bezonon de la homa persono pri manifestiĝo kaj krea realigo de siaj kapabloj kaj esenca kombino de tiu bezono kun profunda konscio (kaj alta agnosko!) fare de la homo de sia socia ligiteco — tion, kio kreas liberon de laboro kaj liberon de la vivo mem en la komunisma socio, — Stalino interpretas kiel «egalan devon» de ĉiuj labori laŭ siaj kapabloj (pri plenumo de kiu devos, certe, observi la estraro — kiu ja alie?) kaj kiel «egalan rajton» ricevi «pro tio» (t. e. pro plenumo de devo!) laŭ la bezonoj (kaj difinon de bezonoj farados kaj plenumon de la rajto garantios denove la estraro!). Unuvorte, post la kazerna socialismo Stalino vidas en siaj revoj same kazernan komunismon...

Nu, kaj kiel statas la afero kun la dua duono de la stalina formulo de socialismo — kun la esprimo «al ĉiu laŭ lia laboro»? La marksismo malkovris sciencan veraĵon, ke dum ne maturiĝis materiaj kaj spiritaj kondiĉoj por efektivigo de la komunisma divido de produkto de socia laboro laŭ bezonoj, ĝis tiam la sola racia principo de divido post la transira periodo el la kapitalismaj sociaj rilatoj al socialismo estas plena likvido de ebleco de ekspluataj enspezoj kaj divido de laboraj enspezoj laŭ kvanto da elspezita laboro. Sed en la stalinan formulon de socialismo tiu tezo estas enmetita en kastrita formo: anstataŭ «laŭ laborkvanto» (en kio, kiel ni vidis, konsistas la esenco de la afero), la formulo diras — «laŭ laboro». La formulo kaŝas, ke la scienco pri socialismo rekte diras pri pago de laboro laŭ kvanto, kaj nur laŭ ĝia kvanto, sed samtempe ĝi, tiu formulo, ruze lasas truon, por entreni la fifaman «kvaliton de laboro», permesi interpreti la esprimon «laŭ laboro» en la senco «laŭ kvanto kaj kvalito de laboro». Stalino, certe, sciis, kion li faras, en siaj elpaŝoj li ankoraŭ dum longa tempo farisee ĉirkaŭiradis la demandon de «kvanto-kvalito» kaj eviteme diradis «pago laŭ laboro», kaj poste eĉ pli nedifinite: «laŭ laboro, farita por la socio». Vd. kaj lian «Konversacion kun germana verkisto Emil Ludwig» (1931), kaj la «Raporton al la 17-a kongreso de la partio pri laboro de la CK de la VKP(b)» (1934), kaj la «Paroladon en la 1-a Tutunia konsiliĝo de staĥanovistoj» (1935), kaj eĉ la raporton «Pri projekto de la Konstitucio de la Sovetunio» en la Eksterordinara 8-a Tutunia kongreso de Sovetoj (1936), kvankam en la teksto de la Konstitucio, akceptita laŭ tiu raporto, figuras la formulo de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito (artikolo 118 de la Konstitucio).


* * *


En la antaŭa paragrafo ni traspuris, tra kiuj etapoj pasis en la literaturo de la sovetia kompartio la socialisma principo de pago al laboranto laŭ kvanto de lia laboro, ĝis ĝi iĝis substituita per la stalina principo de pago «laŭ laboro», t. e., dirante pli malkaŝe kaj precize, laŭ «kvanto kaj kvalito de laboro», kaj nun ni vidis, kiel helpe de la nova «formulo de socialismo» Stalino faris tiun principon unu el la kernoj de kompreno de socialismo kaj enkondukis ĝin en la teorian kateĥismon de la komunista partio. Nu, kaj kia estas la starpunkto de la novstalinismo? La novstalinismo akceptis tiun stalinan dogmon sen ŝanĝoj kaj klaŭzoj kaj tekste ĝin ripetas. En la raporto en kuna solena kunsido de la CK de la KPSU kaj de la Superaj Sovetoj de la USSR kaj la RSFSR omaĝe de la centjara datreveno de naskiĝo de Lenino la 21-an de aprilo 1970 inter «la ĉefaj trajtoj de la jam konstruita socialismo» estis nomita: «efektivigo de la principo „ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ lia laboro“»37. Tion necesas trakti iom pli detale.

Superabunda kaj diversa estas la moderna sovetia ekonomia literaturo, sed la aŭtoro de tiu ĉi artikolo ne renkontas en ĝi ne nur kritikan traktadon de la stalina dogmo, sed eĉ plej etan dubon pri ties socialismeco. Tio estas komprenebla, se atenti almenaŭ du dokumentojn de la plej alta aŭtoritateco kaj nekontraŭdirebla devigeco: la Programon de la KPSU de la 1961-a jaro, enhavantan la formulon de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito38, kaj la «Ĉefajn leĝojn de la USSR kaj de la uniaj respublikoj pri laboro», aprobitajn de la Supera Soveto de la USSR la 15-an de julio 1970, en kiuj la artikolo 36 diras: «Konforme al la Konstitucio de la USSR laboro de laboristoj kaj oficistoj estas pagata laŭ ĝia kvanto kaj kvalito»39.

Tamen, en unu tre grava kaj principa rilato la novstalinistoj superis sian instruiston kaj pri tio ne eblas ne diri en la paragrafo pri la stalina «formulo de socialismo» kaj la baziĝanta sur ĝi principo de laborpago. Nenion ŝanĝante en la formulo mem de «kvanto kaj kvalito», la novstalinistoj vastigis ĝian signifon — etendis ĝin al komunisma laboro. Kiam la socion de la stalina pseŭdosocialismo oni opiniis necesa deklari socio de disvolvita konstruado de komunismo, tiam la laboro, en kies esenco kaj ordo nenio ŝanĝiĝis, ricevis rolon kaj nomon de «komunisma laboro». Kaj la logiko de politika mensogo kondukis la novstalinistojn al teorio, laŭ kiu ankaŭ komunisma laboro estas laboro, pagata per salajro, kaj kun tio laŭ la sama formulo de kvanto kaj kvalito.

Ĉi tie en nia tempo necesas rememorigi, ke laŭ Markso kaj Lenino komunisma laboro estas laboro senpaga. Ni limiĝu per eldiroj de Lenino kaj antaŭ ĉio ni indikos tiun, kie la komunisma laboro estas komparata kun la socialisma: «Socialismo... supozas... socian laboron ĉe plej strikta konsiderado, kontrolo kaj observo flanke de la organizita avangardo, de la antaŭiranta parto de la laborantoj; kun tio devas esti difinataj kaj mezuro de laboro kaj rekompenco...» «„Komunisma“ tamen estas „nur“ senpaga, normigita de neniu potenco, de neniu ŝtato, laboro de apartaj personoj por socia utilo en larĝa skalo»40. Kaj tiun difinon de komunisma laboro Lenino multfoje ripetas41.

Kaj nun ni prenu tiun specon de labora konkuro, kiun la novstalinistoj baptis «movado de avanuloj, brigadoj kaj kolektivoj de komunisma laboro». En neniu dokumento de tiu movado (en protokoloj de laboristaj, komsomolaj kaj partiaj kunvenoj kaj kunsidoj, en alparoloj kaj alvokoj, en decidoj pri prenitaj devontigoj, en rezolucioj de altaj partiaj kaj sindikataj instancoj, en gvidaj artikoloj kaj paroladoj) estas menciata senpageco de laboro. La tuta movado estas orientita al materia intereso — al altigo de salajro laŭ la formulo de kvanto kaj kvalito de laboro: el la nocio de komunisma laboro estis metode forigita tio, kio konsistigas ĝian esencon — senpageco. Antaŭ ni estas «avanuloj de komunisma laboro», kiuj laŭ la senco mem de la vorto «avano» perlaboras kaj devas perlabori pli multe, ol neavanuloj; brigadoj, konkurantaj por ricevo de titolo «brigado de komunisma laboro», por kune kun tiu titolo kaj kiel ĝia konfirmo ricevadi pli altajn salajrojn; skipoj, tutaj fabrikaj fakoj kaj eĉ entreprenoj de «komunisma laboro», distingiĝantaj per alta salajro de siaj laboristoj kaj, certe, de sia estranta personaro. Kaj ĉio ĉi estas prezentata kiel efektivigo de la ideoj kaj testamentoj de Lenino pri komunisma laboro — kaj ju pli senhonte, des pli brue42.

Sur tio eblas fini la paragrafon. Sed estus, verŝajne, maljuste ne noti, ke en la temo de laborpago la demando pri komunisma laboro estas, kvankam la plej grava, sed ne sola, en kiu la novstalinistoj iris pli malproksime ol sia instruisto, ne forlasante, certe, la montritan al ili vojon. Ni permesos al ni, tial, konklude doni almenaŭ unu nuran ekzemplon de tia memstara novstalinisma teoria kreado. En 1970 la Supera partia lernejo ĉe la CK de la KPSU eldonis oficialan kurson — «Politika ekonomio», en kies tria volumo ni legas: «Lernado per si mem postulas grandajn penojn de la lernantoj. Kaj tiun laboron ĉe socialismo same necesas materie stimuli. Sekve, ju pli granda estas daŭro de lernado, necesa por ricevo de specialeco, des pli alta estas establata la salajro» (p. 346). Ni ne parolu pri la morala flanko de tia socialismo, ĉe kiu emo al lernado devas esti edukata per apliko de materia pago. Sed kia hipokrito aspektas tiu oficiala revelacio apud la praktika flanko de la afero: ja en la ĉefurbo de nia «socialisma» lando tramkondukisto post 8 klasoj de lernejo kaj kvinmonataj profesiaj kursoj perlaboras dum monato 150–200 rublojn, kaj salajro de kuracisto, trapasinta 10-jaran lernejon kaj 6 jarojn de medicina instituto, konsistigas 120 rublojn dum monato. Kaj kiel malproksime tuta tiu sofistiko kaj konjunktureco staras de la simpla kaj profunda klarigo de Engelso pri salajro ĉe socialismo, donita de ni en la komenco de la antaŭa paragrafo.

4. Pri la stalina koncepto de klasa socialisma socio

La «formulo de socialismo», proponita de Stalino, — «ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ lia laboro», — sciencosimile ĝeneraligas la pseŭdosocialisman principon de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito, metas sub ĝin, tieldire, teorian bazon, prezentas ĝin kiel teorie pravigitan principon. Sed tiu formulo sonas tro science, ĝi estas tro malproksima disde la veraj sociaj (kaj ĝenerale homaj) rilatoj, kreiĝintaj en nia lando jam en la 30-aj jaroj, kaj disde la popola percepto de tiuj rilatoj, por esti taŭga, kaj des pli sufiĉa por maskado de la stalina foriro disde la marksism-lenina kompreno de socialismo. Leganto jam scias, ke en ĉiu el siaj duonoj la formulo estis dubsenca: en ambaŭ malantaŭ la vortoj kaŝiĝis kontraŭa al tiuj vortoj senco. Kaj al la konscio de averaĝa sovetia homo ne povis ne trabatiĝi penso-diveno, ke «ĉiu laŭ siaj kapabloj» fakte signifis devigi ĉiun doni laŭ postulo de la potenco (kaj malplej laŭ sia propra impulso) tiom da laboro kaj tian laboron, kiom kaj kian li kapablas doni ĉe maksimuma, ekstrema streĉo de la fortoj kaj kun rezigno de sento de homa digno, — devigi per ĉiuj rimedoj, kiel per morala sufokado, tiel ankaŭ per minaco de rekta pereo pro malsato kaj malliberejaj turmentoj. Kaj ke «al ĉiu laŭ lia laboro» signifis pagi al laboranto laŭ tiel nomataj kvanto kaj kvalito de laboro, t. e. hipokritan sistemon, ĉe kiu efektive laborpago kaj laboro mem ne estis en leĝa, objektive deviga ligo kaj tiu pago, plej ofte, estis frukto de burokrata arbitro de ĉiuj ŝtupoj. Unuvorte, la libra formulo estis nesufiĉe konkreta, por konvinki la popolon, ke la socio, kia ĝi estas konstruata kaj povas esti konstruita en la Sovetunio konforme al ĝi — estas ĝuste la socialismo, pro kiu estis farita la revolucio. Necesis en la okuloj de la popolo pravigi la konsolan kaj esperigan nomon de la konstruita, preta «socialismo», oficiale donitan al la sovetia socio. Kaj Stalino baldaŭ faris tion per tio, ke li radikale ŝanĝis la marksisman difinon mem de socialismo kiel socia ordo, — anstataŭ la unua senklasa socio li deklaris kaj prezentis socialismon la lasta klasa socio.

Ĉi tie antaŭ ni jam estas universala reinterpreto de la nocioj de socialismo kaj de konstruado de socialismo. Kun ĝi estas rekte ligita, kaj probable, pli ĝuste estos diri, ĝi sekvigas post si (kaj sekvigis!) reinterpreton de vico da fundamentaj tezoj de la marksisma sociologio kaj politika ekonomio, traktantaj problemon de produktadaj rilatoj, problemon de formoj de laboro, problemon de proprieto (kiel socia, tiel ankaŭ individua, inklude heredadon de havaĵo), problemon de socia organizado de produktato, problemon de funkcioj kaj formoj de ŝtato, kaj ankaŭ problemon de juraj kaj etikaj normoj. Tuta tiu vasta kaj diversflanka temaro devas esti kaj iam estos traktita en specialaj esploroj. Sed por la temo de tiu ĉi artikolo gravas antaŭ ĉio tio, ke, false montrante la socian strukturon kaj tavoliĝon de socialisma socio, la stalinismo per tio fundamentas ankaŭ sian negadon de ekonomia egaleco, karaktera por tiu socio kiel senklasa, kaj dirante pli konkrete, negadon de tiuj limoj kaj de tiu mezuro de ekonomia malegaleco de anoj de la socio, transpaŝi kiujn ne permesas la socialisma principo de pago de laboro laŭ ties kvanto. Ja ekonomia egaleco signifas neniigon de klasa dividiĝo de la socio, kaj ĉe tio en ambaŭ sencoj: 1) ĝi supozigas foreston de klasa diferenco kaj 2) ĝi garantias tiun foreston. Ni rigardu do, kiel aperis kaj firmiĝis la stalina koncepto de klasa socialisma socio.

La tezo, ke socialismo estas socio sen dividiĝo je klasoj43, prezentas per si fundamentan, neapartigeblan kaj neforpenseblan parton de la tradicia kompreno de socialismo — kaj ne nur de la teorio de scienca socialismo de Markso-Engelso-Lenino, sed ankaŭ de la antaŭinta ĝin utopia socialismo. Generacio post generacio de proletaj socialistoj kaj komunistoj estis edukataj sur tio kaj maturiĝadis en konscio de tio. Nur feŭdismaj kaj burĝaj socialistoj, inter ili etburĝaj socialistoj de ĉiaj generacioj kaj skoloj, pentradis sian socialismon kiel socion kun diversaj (certe, pace kunlaborantaj) klasoj44. Por ne enprofundiĝi en la pasintecon, ni limiĝu per kelkaj referencoj al Lenino, ĉe tio Lenino de la postoktobra tempo, kiam li gvidis konstruadon de socialismo45.

Do:

1919. — Majo, parolado en la 1-a Tutrusia kongreso pri eksterlerneja edukado: «Socio, en kiu restis klasa diferenco inter laboristo kaj kamparano, estas nek komunisma, nek socialisma socio!» (Plena Verkaro, vol. 38, p. 353). — Aŭgusto, plano de nepublikigita artikolo «Pri libera komerco de pano»: «Socialismo. Quid est? (Kio estas tio? — A. Z.). Neniigo de klasoj. Ergo (sekve — A. Z.), neniigo de la kamparanaro, neniigo de la (laborista klaso) laboristo. Nek kamparanoj, nek laboristoj, ĉiuj laboruloj». (Plena Verkaro, vol. 39, p. 449).

1920. — Aprilo, parolado en la 3-a Tutrusia kongreso de sindikatoj: «Dum restas laboristoj kaj kamparanoj, tiam socialismo restas nerealigita» (Plena Verkaro, vol. 40, p. 304).

1921. — Februaro, parolado en la Moskva konferenco de metallaboristoj: «Socialismo estos tiam, kiam ne estos klasoj» (Plena Verkaro, vol. 42, p. 307). Kaj marto, parolado en la Tutrusia kongreso de transportaj laboristoj: «Socialismo signifas neniigon de la klasoj, kaj dum restas laboristoj kaj kamparanoj, tiam restas diversaj klasoj, kaj, sekve, ne povas esti plena socialismo» (Plena Verkaro, vol. 43, p. 130).

1923. — Januaro, artikolo «Pri kooperado». Kiam Lenino diris en ĝi pri «sociordo de civilizitaj kooperantoj», kiun li vidis en la estonteco de nia lando, kaj nomis ĝin «sociordo de socialismo», tiam li komprenis sub tio foreston de klasa dividiĝo de la socio (inklude kaj antaŭ ĉio dividiĝo de la loĝantaro je laboristoj kaj kamparanoj) kaj, anstataŭ tia dividiĝo, disvolvon de la «koopera principo» kaj «plenan kooperadon» de la loĝantaro (ne nur de solaj kamparanoj). (Plena Verkaro, vol 45, pp. 369–376). Kaj la socion, ekzistantan en la Soveta respubliko antaŭ tio, Lenino samtiam, en la artikolo «Kiel ni reorganizu Rabkrin-on», nomis «socia ordo, bazita sur kunlaborado de du klasoj: laboristoj kaj kamparanoj» (samloke, p. 387), sed socialismo li ĝin ne nomis.

La vidpunkto de Lenino al socialismo, esprimanta la solan sciencan komprenon de la historia vojo de la moderna homaro kaj longajn malfacilaĵojn de tiu vojo, dum multaj jaroj restadis la vidpunkto de la komunista partio de nia lando. Ankoraŭ en februaro 1932 en la 17-a konferenco de la VKP(b) en direktiva rezolucio pri kreo de la dua jarkvina plano (por 1933–1937) socialisma socio estas agnoskata kaj nomata senklasa. Tiu rezolucio tekstas: «La ĉefa politika tasko de la dua jarkvino estas fina likvido de kapitalismaj elementoj kaj de la klasoj entute, plena neniigo de la kaŭzoj, kreantaj klasajn diferencojn kaj ekspluatadon, kaj superado de postrestaĵoj de kapitalismo en la ekonomio kaj en la homa konscio, transformo de la tuta laboranta loĝantaro de la lando al konsciaj kaj aktivaj konstruantoj de senklasa socialisma socio»46. Post jaro, en januaro 1933, en Unuigita plenkunsido de la CK kaj la CKK Stalino inter ĉefaj taskoj de la jarkvino nomis: «Krei ekonomian bazon por neniigo de la klasoj en la USSR, por konstruo de socialisma socio»47. Ankoraŭ post jaro, en februaro 1934, la supre indikita loko el la direktivo de la 17-a konferenco estis sen eĉ etaj ŝanĝoj, laŭvorte, inkludita en la rezolucion de la 17-a partia kongreso pri la dua jarkvino48 — kaj, tiamaniere, la ideo pri senklaseco de socialisma socio estis konfirmita per dokumento de la plej alta partia rango. Kio koncernas Stalinon, starintan malantaŭ tuta tiu afero49, do en la raporto pri laboro de la CK li en la kongreso diris: «Ni prenu, ekzemple, la demandon pri konstruo de senklasa socialisma socio (substrekita de Stalino — A. Z.). La 17-a konferenco diris, ke ni iras al kreo de senklasa, socialisma socio. Estas kompreneble, ke senklasa socio ne povas veni, tieldire, per si mem». Kaj plue tiu tezo estas nomata «klara kaj elementa tezo de la leninismo», kaj la esprimo «senklasa socio» estas ripetata ankoraŭ kelkfoje en apliko al socialismo50.

Ni vidas, ke Stalino ankoraŭ ne kuraĝis rompi kun la fundamenta tezo de la marksismo pri senklaseco de socialisma socio. Mania kredo je ĉiopoveco de administra regado super la historia procezo, memcerteco (ja tiutempe jam neniu povis eĉ aŭdaci publike kontraŭdiri al li) kaj simple malklereco sufloris al li alian rimedon forigi (t. e. forstreki) la kontraŭdiron, en kiun trafis la partia penso, starigita antaŭ tasko kunigi arbitron, kaoson kaj senhomecon de la sovetia realo de la jaroj de akcelita industriigo kaj deviga kolektivigo kun «eniro en la periodon de socialismo kaj fino de konstruado de la fundamento de la socialisma ekonomio», proklamitaj desupre. Finfine, ne tiom gravas, ĉu serioze Stalino kalkulis kaj promesis dum la kvin jaroj 1933–1937 neniigi la klasojn en nia lando kaj enkonduki senklasan socion. La obeema partia kongreso faris tiun deliraĵon partia leĝo — kaj eklaboris plumoj de oficialaj teoriistoj kaj propagandistoj. Tiel, en la teoria revuo de la CK de la partio «Bolŝevisto» (¹ 16 de 1935) filozofo Judin proklamas: «Likvido de la klasoj kiel historia tasko de la proletaro estos plenumita en la 2-a jarkvino», kaj tiama estro de agitado kaj propagando Steckij detale klarigas: «En socialisma socio jam ne ekzistas klasoj kaj ĝi estas unio de liberaj kaj egalrajtaj laborantoj, kune posedantaj produktadrimedojn kaj konscie direktantaj tiun produktadon al komuna bono... Ne estas dubo, ke la tasko de la dua jarkvino — konstruo de senklasa socialisma socio — estos sub gvido de la partio sukcese plenumita de la laborista klaso kaj de ĉiuj laborantoj de la USSR».

Laŭmezure de tio kiel la dua jarkvino iris de venko al venko, la klasoj ne nur ne iĝis neniigitaj, sed ilia neniigo eĉ ne proksimiĝadis, iĝis klare eĉ por blinduloj (blindigitoj!), ke nenian senklasan socion tiu ĉi jarkvino alportos. Intertempe la devontiĝo finkonstrui socialismon en unu lando estis premanta — kaj la sociordo de la sovetia socio estis simple deklarita jam socialisma. Kaj tiam ekstaris tasko kaj sekvis ordono: rekonstrui la nocion de socialismo, elkovitan kaj ellaboritan de la monda laborista movado kaj science formulitan de la marksismo, adaptinte ĝin al la socia ordo, ekzistanta en la USSR kaj, unuavice, foriginte el la nocio de socialismo senklasecon de socio.

La ordonon Stalino donis jaron antaŭ la fino de la dua jarkvino en la raporto «Pri projekto de la Konstitucio de la USSR» en la Eksterordinara 8-a Tutsovetia kongreso de Sovetoj (la 25-an de novembro 1936)51. Certe, Stalino ne estus Stalino, se li honeste kaj rekte rezignus sian ridindan kaj malsukcesan fantazion dum kvin jaroj finkonstrui socialismon en la ekonomie subevoluinta, ĵus komencinta industriiĝi lando, des pli izolita disde la cetera mondo. En la raporto li eĉ unufoje menciis, ke «okazas konstruado de nova senklasa socialisma socio», sed ĉe tio, certe, prisilentinte, ke tiun konstruadon de senklasa socio li promesis fini jam post jaro. Kvazaŭ ne estis liaflanke tia promeso, li tuj okupiĝas pri traktado de tio, kiel «klasan strukturon de la USSR» oni proponas montri en la projekto de la Konstitucio por jam socialisma socio. Ĉar, kiel Stalino poste klarigas, «nia sovetia socio atingis tion, ke ĝi jam realigis plejparte socialismon, kreis socialisman sociordon, t. e. realigis tion, kio ĉe marksistoj nomiĝas alie la unua aŭ malsupra fazo de komunismo». Kaj por ligi la aserton pri klasa karaktero de la sovetia socio kun aserto pri ĝia socialismeco, Stalino donas novan sociologian formulon de socialismo, el kiu la senklaseco estas ekskludita kaj anstataŭigita per siaspeca klaseco. Tiu formulo diras: «En la socio ne plu ekzistas antagonismaj klasoj, la socio konsistas en du amikaj inter si klasoj, el la laboristoj kaj la kamparanoj». Kaj polemikante en la fino de la raporto kun tiuj, kiuj (en evidenta konformo kun lia, de Stalino, antaŭnelonga certigo pri komenciĝanta periodo de senklasa socialismeco de la sovetia socio), proponas en la projekto de la Konstitucio por jam socialisma socio anstataŭigi la vorton «kamparano» per esprimo «laboranto de socialisma agrikulturo», Stalino nun instruas: «La aŭtoroj de la amendo, verŝajne, celas ne la nunan, sed estontan socion, kiam klasoj jam ne estos kaj kiam la laboristoj kaj la kamparanoj transformiĝos en laborantojn de unueca komunisma socio»52. T. e. la senklaseco, kiu nur jaron antaŭ tio (en 1935) estis agnoskata kaj deklarata neforigebla kaj formanta trajto de la malsupra fazo de komunismo («senklasa, socialisma socio»), nun, sen troaj vortoj kaj longaj rezonadoj, estas transportita en ties supran fazon, kaj dirante pli konkrete — el la 1937-a jaro en jarojn de malproksima «estonteco». Tiu turno, en kiu perdis racian sencon kaj la nocio de klaso, kaj la nocio de socialismo, kaj eĉ la nocio mem de socio, — turno for de scienco al sofistiko, for de teorio al kazuistiko, — eblus (se ne timi laŭtajn kaj agacajn epitetojn) nomi la historia turno en la sovetia instruo pri socialismo. Kaj estas ne mirinde, ke la formulo pri socialismaj klasoj havis sorton iĝi unu el la fundamentoj de la stalinismo kaj (kiel estas montrite sube) de la novstalinismo kaj, per tio, unu el principaj dislimoj inter ili kaj la marksismo. La konjunktura deveno kaj pragmata naturo de tiu formulo troviĝas en preciza konformo kun artifikoj de pensado kaj maniero de teoria leĝdonado, karakteraj por Stalino kaj enradikigataj de la stalinistoj.

Do, ĉu la apero de la ideo de klasa socialisma socio datiĝas en la Sovetunio per novembro de la 1936-a jaro?53 Al la aŭtoro de tiu ĉi artikolo oni poste rakontis, kiel estis konsternitaj kaj perpleksigitaj la stalinaj teoriistoj, ĉiuj ĉi Judin-oj kaj Steckij-oj, iam legintaj Markson kaj Leninon kaj ĵus, sufokiĝante pro ekstazo, kredigintaj la popolon, ke ĝi jam eniras en la senklasan — jes, jes, senklasan! — socialisman socion54. Sed la ŝoko baldaŭ ĉesis ĉe la paperŝmiristoj, kutimigitaj refaradi la sciencon laŭ ordonoj de la estraro, preskaŭ ĉiam neantaŭviditaj kaj neatenditaj. Kaj kiam post du jaroj Stalino en la «Mallonga kurso de historio de la VKP(b)», kaj baldaŭ post tio ankaŭ en la 18-a partia kongreso, ripetis sian formulon pri socialismo, ĉe kiu klasoj ekzistas, sed, diference de kapitalismo, «vivas kaj laboras surbaze de amika kunlaboro»55, la samaj Judin-oj kaj Steckij-oj kun entuziasmo komencis laŭdegi la novan, fundamentan kaj, certe, «marksism-leninan» ideon de la korifeo de sciencoj. Stalino mem, ŝajne, nur ankoraŭ unu fojon elpaŝis kun la ideo de du klasoj en la USSR, diferencantaj laŭ stato, sed amikaj, — nome en februaro 1952, en sia lasta verko, en «Ekonomiaj problemoj de socialismo en la USSR». Sed en 1947 en Konsiliĝo de Kominformo, lia parolisto Malenkov, en raporto pri agado de la CK de la VKP(b), elportis tiun ideon al internacia forumo56. Tamen nek Stalino, nek Malenkov jam forŝovadis la senklasan socialisman socion en vican jarkvinon. Pri kreo de tia socio en la estonteco la estroj de la USSR silentis. Verŝajne, jam ĉe Stalino estis finite kun la penso mem pri ebleco de senklasa socialismo, kaj sekve kun planoj de ĝia konstruado.

Mallonge dirante, la stalinismo jam en la 30-aj jaroj venis al oficiala identigo de la socia ordo kaj klasaj rilatoj, kreiĝintaj tiutempe en la USSR, kun socialismo kaj pro tiu identigo kategorie deklaris socialismon klasa socio. Iradis jardekoj, pasis kvarono, kaj poste eĉ triono de jarcento, sed la sovetia socio ne nur ne foriris disde tiu klasa strukturo, ne nur ne likvidis ĝin, sed, male, fiksis ĝin kaj ŝtoniĝis en ĝi. La novstalinistoj, elkreskintaj sur la stalina falsa interpreto de la sovetia socio, kiel socialisma, kaj sekvante Stalinon vidintaj en tiu socio finitan socialismon, nature heredis de Stalino la priskribitan supre turniĝon je 180 gradoj for de Markso kaj Lenino — la turniĝon for de la scienca kompreno de socialismo kiel senklasa socio al ties politike naskita kaj politike orientita pragmata reinterpreto kiel socio klasa57. En la 1961-a jaro, en la 22-a kongreso de la KPSU, tiu turniĝo estis konfirmita kaj kanonigita eĉ per la programo de la partio — kaj kun tio en esprimoj kaj terminoj, prenitaj de Stalino (vd. la Programon de la KPSU, parto 1, paragrafo 11).

Kiam oni legas la grandegan novstalinisman propagandan kaj teorian literaturon de la lastaj dudek jaroj, oni miras, kiel malmulte da nova kaj iom esenca tiu multvorteco enportis ĉi tie en la formulojn (eĉ en la terminojn) kaj argumentojn de Stalino58. Ĉiuj formuloj turniĝas ĉirkaŭ epitetoj «novaj» kaj «amikaj», per kiuj Stalino difinis kaj signis la klasojn de sia socialisma socio, kaj la novstalinismo prenis de li kaj ripetas post li59, nur malofte cinike plifortigante tiujn epitetojn (tia estas, ekzemple, la termino «socialismaj klasoj»60, kiun Stalino mem ne kuraĝis uzi) aŭ honteme mildigante ilin (ekzemple, esprimo «klasoj ne en la propra senco de la vorto»61, kiun ni ĉe Stalino same ne trovas). Kio koncernas la argumentojn, do la noveco, enportita de la novstalinismo aldone al la stalinaj rezonoj kaj instruoj, reduktiĝas tuta, eblas diri, al du direktoj de falsadoj — falsadoj de opinioj de Markso kaj Lenino kaj falsadoj de la sovetia realo, socia strukturo de la sovetia socio.

La falsado je Markso konstruiĝas precipe sur intence mensoga prezento de lia «Kritiko de la Gotaa programo». En tiu verko Markso distingas du fazojn de komunisma socio, sed distingas ilin tute ne laŭ la socia strukturo: kaj la unua kaj la dua fazoj — socialismo kaj plena komunismo — ĉe li estas same senklasaj socioj. Nomante la nunan klasan sovetian socion socialismo, la novstalinismo ne rajtas tiun sian «socialismon» ŝajnigi la marksa unua fazo de komunismo. Se la stalinan sovetian sociordon nomi socialismo (estas vane disputi pri terminoj!), tiam jam tute ne en la senco de la marksa unua fazo de komunismo.

Sed afiŝante sian klasan socialismon kiel komunismon en ties unua fazo, la novstalinistoj estas devigitaj agnoski, ke «la produktadaj rilatoj de socialismo kaj komunismo en sia fundamento estas komunaj»62. Kaj tiam ili trafas en kontraŭdiron jam ne nur kun la ideo kaj la teksto de la «Kritiko de la Gotaa programo», sed ankaŭ kun elementoj de la marksisma instruo pri socio. La marksismo malkovris, ke la produktadaj rilatoj (t. e. sociaj rilatoj de homoj en produktado kaj koncerne de produktado) estas la deiraj, bazaj sociaj rilatoj, kuŝantaj en la fundamento de ĉiuj aliaj sociaj rilatoj. Kia do senco — teoria kaj reala — restas en tiu fundamenta tezo de la scienco pri socio, se opinii, ke unuj kaj samaj produktadaj rilatoj estas karakterizaj kaj por klasa, kaj por senklasa socio — formas socian ordon kiel de klasa, tiel ankaŭ de senklasa socio? Kaj la novstalinismo penas eliri el tiu sensencaĵo, reinterpretante la enhavon kaj lokon de la kategorio de produktadaj rilatoj kaj, anstataŭ ĝi, argumentante per la kategorio de proprieto: kvazaŭ kaj sur la malsupra kaj sur la supra fazoj de komunismo la proprieto estas socialigita kaj tio kvazaŭ solvas la aferon. Unuvorte, la novstalinismo ignoras, kaj eĉ rekte negas la sekundaran kaj reflektan karakteron de moviĝo kaj disvolviĝo de formoj de proprieto rilate al moviĝo kaj disvolviĝo de produktadaj rilatoj. Ĝi aŭ reduktas la produktadajn rilatojn al la rilatoj de proprieto, aŭ substituas ilin per la lastaj en rolo de gvidanta faktoro, formanta la socian ordon de la socia formacio, aŭ simple identigas ilin kun tiuj63.

Ni vidis, ke la koncepton de klasa socialismo la novstalinistoj prenis de Stalino, proponinta ĝin en la dua duono de la 30-aj jaroj. Ni montros nun, ke tiu distordo kaj sensangigo de historia materiismo, kiu por tiu koncepto estis farita per substituo de la produktadaj rilatoj per rilatoj de proprieto, same devenas de Stalino kaj ĝia apero rilatas al la sama tempo. Kaj ĝi pasis tra sama mallonga etapo de ambigueco. En decembro 1936 artikolo 4 de la Konstitucio ankoraŭ diras: «La ekonomian bazon de la USSR konsistigas socialisma sistemo de mastrumado kaj socialisma proprieto al instrumentoj kaj rimedoj de produktado». Sed ne pasas eĉ du jaroj, kaj en septembro 1938 retrorigardoj kaj hezitoj estas forĵetitaj — en la brua kvara ĉapitro de la «Mallonga kurso de historio de la VKP(b)» en formo de dogmo, anticipe ekskludanta ĉian malkonsenton, estas skribite: «En la prakomunuma sociordo la fundamento de la produktadaj rilatoj estas socia proprieto al produktadaj rimedoj... En la sklavisma sociordo la fundamento de produktadaj rilatoj estas proprieto de sklavoposedanto al produktadaj rimedoj, kaj ankaŭ al la laboranto de produktado — sklavo. En la feŭdisma sociordo la fundamento de produktadaj rilatoj estas proprieto de feŭdestro al la produktadaj rimedoj kaj neplena proprieto al laboranto de produktado — servutulo... En la kapitalisma sociordo la fundamento de produktadaj rilatoj estas kapitalisma proprieto al produktadaj rimedoj ĉe foresto de proprieto al la laborantoj de produktado — dunglaboristoj... En la socialisma sociordo, kiu estas realigita dume nur en la USSR, la fundamento de produktadaj rilatoj estas socia proprieto al la produktadaj rimedoj... Tia estas bildo de evoluo de produktadaj rilatoj de la homoj dum historio de la homaro»64.

Ne eblas ne rememorigi ĉi tie unu hontindan epizodon, ligitan kun la neatendita stalina revelacio. Homoj de pli aĝa generacio ne forgesis, kiel antaŭ la 18-a kongreso de la partio, en marto 1939, por firmigo de aŭtoritateco de tiu revelacio estis publikigitaj en revuo «Proleta revolucio» du (el 50) folioj de malneta manuskripto de Markso de 1857–58 (ĝi estis konservata en la Instituto de Markso-Engelso-Lenino), en kiu la aŭtoro deziras klarigi al si demandon pri alternado de formoj de proprieto. Kun peza sento ili rememoras la pandemonion, kiu tuj aperis ĉirkaŭ la speciale elektita fragmento el la malnetaĵo, pli ĝuste, ĉirkaŭ citaĵoj el ĝi, elŝiritaj el tempo kaj kunteksto, disŝiritaj, reinterpretitaj, miksitaj, trompmiksitaj kaj false kungluitaj. Oni rememoras, kiel tiu hontinda pandemonio de literaturaj servantoj, per tuta sia esenco indiferentaj al scienco kaj vero, ĉirkaŭ la rigoraj kaj profundaj kritikaj serĉoj de la granda revoluciulo en scienco forpuŝis la marksan kategorion de produktadaj rilatoj kaj subigis ĝin al rilatoj de proprieto, kaj eĉ dissolvis ĝin en ili65.

Certe, pli honeste estus ne ĵuri per la unua fazo de komunismo, sed diri tiel: la marksa kompreno de socialismo kiel senklasa socio estas erara (aŭ: antaŭ novaj historiaj fenomenoj malnoviĝis). Pli honeste estus ankaŭ ne ĵuri per historia materiismo, sed rekte diri: la marksa kompreno de produktadaj rilatoj, kiel fundamento de ĉiuj ceteraj sociaj rilatoj, inklude ankaŭ la rilatojn de proprieto, estas erara (aŭ: antaŭ novaj scioj de la historia scienco malnoviĝis). Uzante la marksan esprimon «la unua fazo de komunismo» por reklamado de sia kontraŭmarksisma koncepto de klasa socialismo kaj la marksan esprimon «produktadaj rilatoj» por sciencaspekta formo de sia kontraŭmarksisma koncepto de primareco kaj fundamenteco de rilatoj de proprieto en difino de sociordo, Stalino ĉirkaŭiris la situacion per silento. Kaj tio estis natura: ne povis li mem deklari, ke li revizias teoriojn de Markso. (Tamen liaj rektaj sekvantoj kaj kunuloj ne avaris pri glorado al la grandegaj «marksismaj» novaj malkovroj, — certe, same evitante konkrete nomi ilian novecon). Sed same natura estas ankaŭ tio, ke la novstalinistoj en la jaroj, kiam estas hontinde laŭdi sciencajn malkovrojn de Stalino, uzas lian kreaĵon, ne nomante la nomon de la aŭtoro, kaj tiun kreaĵon mem atribuas al Markso, ŝajnigante, kvazaŭ nenia turniĝo for de Markso okazis kaj ŝajnigante la kontraŭmarksismon teoria komento al Markso kaj praktika apliko de la marksismo al novaj cirkonstancoj...66

La falsado je Lenino grupiĝas precipe ĉirkaŭ du punktoj: la difino de klaso kaj likvido de la klasoj.

Ni rememorigu (en la piednoto) la sinoptikan difinon de klaso, donitan de Lenino en junio de la 1919-a jaro67. La resuma estas la fina frazo de la difino. Tio videblas almenaŭ el tio, ke kiam poste Lenino bezonis doni mallongan difinon de klaso, li uzadis ĝuste tiun frazon. Tiel, post duonjaro, en decembro, en la fina parolado dum fermo de la 7-a Tutrusia kongreso de Sovetoj, Lenino ripetas: «Klasoj estas tiaj grupoj, el kiuj unu povas vivi per laboro de la alia, unu alproprigas al si laboron de la alia» (Plena Verkaro, vol. 39, p. 433). Kaj ankoraŭ post duonjaro, en majo de la 1920-a jaro, en notoj pri libro de N. I. Buĥarin «Ekonomio de la transira periodo», li polemikante kun Buĥarin, skribas: «Klasoj prezentas per si antaŭ ĉio grupojn de personoj (neprecize dirite), diferencantaj per pozicio en la socia ordo de produktado kaj diferencantaj tiel, ke unu grupo povas alproprigi al si laboron de alia grupo»68. Kaj en oktobro de la sama jaro, en la parolado en la 3-a Tutrusia kongreso de la Rusia komsomolo, li diras ankoraŭ pli mallonge: «Kio estas klasoj entute? Ili estas tio, kio permesas al unu parto de la socio alproprigi al si laboron de aliulo...» (Plena Verkaro, vol. 41, p. 310). Sed tio signifas, ke laŭ sia esenco mem klasoj estas kreitaĵo kaj esprimo de antagonisma socio — esprimo de tio, ke ĝi konsistas el grupoj, kies interesoj troviĝas en antagonismo inter si — pli aŭ malpli granda, akra aŭ mildigita, sed antagonismo. Kritikante la projekton de la Erfurta programo, Engelso klarigis al ties kompilintoj, ke sen neniigo de la klasoj (sekve antaŭ ilia neniigo!) «neniigo de klasa dominado, el la ekonomia vidpunkto, estas sensencaĵo»69. Ĉu povas ekzisti amikaj rilatoj inter klasoj? Povas, kaj historio de klasaj sociaj formacioj konas nemalmultajn okazojn de tia «amikeco» inter objektive (ekonomie...) antagonismaj klasoj. Kaj se, speciale, en la USSR inter la laborista klaso kaj la klaso de kamparanoj estas subtenata amikeco (Lenino preferis diri realisme kaj sen blezado: «alianco»70), tiam tio tute ne signifas, ke en la subgrundo de iliaj interrilatoj ne kaŝiĝas ekonomia potenco de antagonismeco, — kaj necesas esti blinda, por ne vidi, ke tiu potenco de interesoj kaj kalkuloj ĉiutage montras sin ankaŭ sur la politika kaj ideologia supraĵo. Unuvorte (same kiel ĉe Markso kaj Engelso), ĉe Lenino ne eblas trovi kategorion (kaj terminon) de «neantagonismaj», laŭ sia esenco «amikaj» klasoj: se la socio estas dividita al stabilaj neantagonismaj grupoj de loĝantaro, do tiuj grupoj jam estas ne klasoj, kaj la socio iĝis senklasa. Ĝuste tia, laŭ Markso-Lenino, estas socialismo — la unua fazo de komunismo.

La novstalinisma teoria kaj politika koncepto de klasa socialisma socio kaj de socialismaj klasoj estis bone formulita en aŭtoritata, orientita al internacia forumo, sovetia libro de la 1976-a jaro en du frazoj — pri «kreiĝinta kaj firmiĝinta neantagonisma klasa strukturo» kaj pri «disvolviĝo de klasoj de la socialisma socio, inkludanta riĉigon de iliaj klasaj karakterizaĵoj per novaj progresemaj trajtoj»71. Sen tiu koncepto, sen ĝia afiŝado kiel de marksism-lenina okazas nun en nia lando, ŝajne, neniu publikigaĵo, traktanta la sovetian socion. La plurfoje citita de ni kolektiva oficiala scienca verko «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo» rekte deklaras pri tiu koncepto: «Tiel ĝenerale imagis al si la fondintoj de la scienca komunismo la socialisman socion»72.

Kia do falsista artifiko estas uzata, por ŝajnigi tiun mensogon vero? Tiu artifiko estis elpensita de novstalinistoj (ĉe Stalino ni ĝin ne trovas) kaj konsistas ĝi en tio, ke estas reinterpretata la senco kaj la teksto mem de la lenina difino de klaso. Estas proklamata, ke «tiu difino estis donita de V. I. Lenin aplike al klasoj de antagonisma socio»73. Kaj per tio, sen ajnaj bazoj, ĉu rektaj, ĉu malrektaj, oni sugestas al la sovetiaj homoj, ke se Lenino eksplicite ne lasis al ni teorion de klasa socialismo (tiu temo mem en la 1919–20-aj jaroj kvazaŭ ne staris en la tagordo), tamen ni rajtas opinii, ke implicite tia ideo ĉe li ekzistis.

Kaj sur tiu kamuflado de la plej triviala mensogo al scienca diveno estas konstruata ankoraŭ unu, dume (ŝajne) fina mensogo. Kvazaŭ, laŭ Lenino, la epoko de likvido de la klasa socio konsistas el du etapoj, prezentantaj per si du malsamajn sociordojn; la socion, transiran de kapitalismo al socialismo, en kiu plenumiĝas likvido de la ekspluatantaj klasoj kaj de la klasa antagonismo, kaj la socion socialisman, en kiu okazas likvido de la «amikaj» klasoj, kreantaj ĝin kiel klasan socion74. En tiu meĥanika dishakado fare de la novstalinistoj de la interne unueca historie transira procezo je duonoj kaj rilatigo de ĉiu el la duonoj al kronologie malsamaj periodoj tuj rekoneblas la metodo de Stalino, substituanta ekonomian analizon per politike dezirata dogma skemo.

Tiel statas la afero kun la novstalinismaj falsadoj de opinioj de Markso kaj Lenino pri la esenco de socialismo kaj pri la loko de la socialisma socio en la progreso de la homaro. Leganto, certe, komprenas, ke ili plenumas en la ideologio de la novstalinismo servan rolon: ili servas por falsi kaj prezenti en falsa lumo la bildon kaj la socian esencon, kaj sekve, antagonismojn kaj tendencojn de la sovetia realo. Pro objektiva malebleco negi la fakton de ekzisto de klasa distavoliĝo de la loĝantaro de la USSR kaj pro subjektiva malebleco (legu: maldeziro) agnoski la fakton de manko de socialismo en la USSR, la novstalinismo devas konstrui kaj prezenti kiel la lastan vorton de la scienco kaj de la marksismo la kontraŭsciencan kaj kontraŭmarksisman teorion pri kongrueblo de socialismo kaj klasoj. Kaj por tio, unue, el la scienca nocio de klaso estas elpelata tio, kio konsistigas ĝian neforpreneblan kaj neforpenseblan trajton, ĝian esencon, — malkaŝe aŭ kaŝe ekzistantan kaj funkciantan antagonismecon, bazitan sur eblo de unu klaso, en tiu aŭ alia formo, alproprigi laboron de la alia: pri tio supre estis dirite sufiĉe. Sed, due, la klasa realo de la sovetia socio estas montrata false; kaj kvankam klasa strukturo de la nekapitalisma kaj nesocialisma socio prezentas per si memstaran sociologian (kaj historian) temon, elirantan ekster la kadrojn de tiu ĉi paragrafo, kaj ankaŭ de la tuta nia artikolo — temon de apero, nuna stato kaj tendencoj de disvolviĝo de klasoj kaj klasosimilaj grupoj de la sovetia socio, — tamen kelkajn notojn pri la demandoj, en kiuj tiu temo interplektiĝas kun la tasko de la artikolo, verŝajne, necesas fari — kaj per tio estos nature fini la paragrafon pri la stalina koncepto de klasa socialisma socio.

Do, la klasa strukturo de la sovetia socio estas montrata de la novstalinistoj, post Stalino, tiel, kvazaŭ ĝi prezentas per si nur ian restaĵon — tion, kio restis de la klasoj de la kapitalisma socio post kiam estis neniigitaj la ekspluatantaj klasoj de la lasta, kaj la laboraj klasoj estis transformitaj al la «amikaj» klasoj de la laboristoj kaj de la kolĥoza kamparanaro, kaj ankaŭ al amika aldonaĵo al ili en aspekto de la «tavolo» de sovetia inteligencio. Certe, la klasa strukturo de la sovetia socio post duono de jarcento post kiam ĝi anstataŭis la mezevoluintan kapitalismon ne koincidas kun la klasa strukturo de la kapitalisma socio kaj povas esti nek reduktita al la kapitalisma, nek teorie induktita el ĝi. Tamen, la klasoj de la sovetia socio estas tute ne restaj, sed veraj klasoj, — kaj la tuta stalina kaj novstalinisma klopodo kun la mitaj «neantagonismaj», «amikaj», «socialismaj» klasoj metas al si pripensitan celon — kaŝi foriron (foririgon!) de la Sovetunio for de la vojo al socialismo. Favore al sia koncepto de socialismaj klasoj la novstalinistoj fermas la okulojn al tiu fakto, ke la pli ol duonjarcenta ekzisto kaj evoluo de la sovetia socio estas sendeŝire ligita kun procezoj de nova kaj siaspeca, postkapitalisma, ne ripetanta la kapitalisman, klaskreado kaj kreado de klasosimilaj grupoj. Kaj la novstalinismaj historiistoj kaj teoriistoj prisilentas, ke tiuj procezoj de soci-ekonomia diferenciĝo iris en du (certe, reciproke interplektiĝantaj kaj unu la alian subtenantaj, sed laŭ siaj fontoj kaj leĝoj malsamaj) fluejoj — en la fluejo de spontanea formiĝo de klasaj grupoj kaj en la fluejo de ilia administra (legu: perforta) kreado.

El la du klasoj, oficiale agnoskataj tiaj en la Sovetunio, la sovetia laborista klaso kreiĝis precipe spontanee dum longa iro de industriigo de la lando per la stalinaj metodoj. Ni diras: precipe, ĉar inter tiuj, tute ne socialismaj, metodoj gravan rolon ludis tiaj administraj rimedoj, kiel laboraj mobilizoj, limigoj de libero de moviĝo, manko de rajto pri lukto por salajro k. c., manko de leĝa senlaboreco k. a.

Kio koncernas la kolĥozan kamparanaron, t. e. la duan grupon de la loĝantaro, oficiale agnoskatan klaso en la Sovetunio, do ĝi estis artefarite kreita dum kelkaj jaroj per perfortaj (malhome kruelaj kaj ekonomie detruaj) metodoj. Certe, estinte kreita surloke de la likvidita individua kamparanaro, ĝi same iom post iom (sed tute ne tuj!) eniris en la fluejon de spontanea evoluo de la sovetia socio.

Ni ne enprofundiĝos en detalojn pri tiuj agnoskataj de la stalinismo (kvankam false interpretataj de ĝi) klasoj de la sovetia socio kaj pri malkonformo de iliaj determinantaj trajtoj al la postuloj, kiujn devas kontentigi divido de laborantoj al grupoj en socialisma socio75. Sed ni parolu pri tiuj soci-ekonomiaj grupoj de la sovetia socio, kies apero kaj evoluo estas ne nur elemento, sed propra, kaj ĉe tio necesa, produkto de la stalina (ĝuste la stalina!) «plena socialismo», kaj pri kiuj la stalinaj teoriistoj, historiistoj kaj politikistoj ne parolas, ŝajnigante, ke ili ne ekzistas kaj neniam ekzistis. Ni diras pri du novaj tute klasosimilaj «grandaj grupoj de homoj» de la sovetia socio, al kiuj aplikeblas ĉiuj donataj de Lenino karakterizaĵoj de klaso kaj kiujn tial estos juste nomi ĝuste klasoj. Vere, ili diferencas: 1) laŭ sia loko en la sistemo de socia produktado; 2) laŭ sia rilato, fiksita en leĝoj, al produktadaj rimedoj; 3) laŭ sia rolo en la socia organizo de laboro; 4) laŭ manieroj de ricevo kaj ampleksoj de tiu parto de la socia riĉaĵo, kiun ili disponas, kaj 5) ĉe tio unu el tiuj du grandaj grupoj ekzistas tial, ke ĝi alproprigas al si fremdan laboron, kaj la alia estas devigita senkompense fordoni grandan parton de sia laboro — ambaŭ pro tiu speciala loko, kiun ili okupas en la ordo de la socia mastrumaĵo.

Ni komencu de la lasta el tiuj grandaj klasosimilaj grupoj. Ĝi estis kreata kaj multobligata dum kvarono de jarcento per administraj (perfortaj) rimedoj kaj same administre estis abrupte reduktita post la 20-a kongreso de la KPSU, por baldaŭ — kaj denove per administraj rimedoj — denove komenci kreski. Tio estas plurmiliona (dum la tempo de sia disfloro — je dekoj da milionoj) armeo de sovetiaj homoj, por jaroj kaj jardekoj, kaj praktike (se konsideri la sistemon de plilongigo de pundaŭro, «ripetado» kaj monstran mortokvanton) — dumvive malliberigitaj en punlaborejoj aŭ, en alia varianto, elveturigitaj el la gepatraj lokoj en foran ekzilon. Tiu armeo ankoraŭ neniam estis temo de historia, statistika, sociologia kaj ekonomia esploro — la sovetia scienco estas forigita (kaj mem foriĝis) de ĝi. Tamen tio estas unu el la plej gravaj problemoj por kompreno de la esenco de la klasa socialismo. Ĉu povis ĝi esti konstruita sen helpo de la deviga laboro? — Jen en kio estas la demando. Kaj la respondo estas: ne, ne povis la stalina klasa socialismo esti konstruita sen tio, ke apud la nature ekzistantaj (kvankam transformitaj) klasoj de laborantoj, laboristoj kaj kamparanoj, estis aldone kreita artefarita klasosimila multmiliona socia grupo de laborantoj de malpli alta rango, jure starigitaj ekster la Konstitucio (sekve, senigitaj de la civitanaj rajtoj, inklude rajtojn partopreni regadon de la tutpopola proprieto pri produktadaj rimedoj) kaj morale makulitaj per stampo de ŝtata krimulo. Ne povis tiu klasa socialisma socio esti konstruita sen tia klaso de laborantoj-parioj, kies malliberan laboron la kontraŭstaranta al ĝi ŝtato alproprigas grandmezure senkompense, kaj la socia stato kaj realaj kondiĉoj de kies vivo estas egalaj al stato kaj kondiĉoj de ŝtata sklavo aŭ ŝtata servutulo. Kaj se foriri de la deviga oficiala frazeologio, do esence tion agnoskis ankaŭ la novstalinistoj, kiam en la raporto de la CK al la 24-a kongreso estis dirite:

«Ĉe ni, kiel estas sciate, socialismo venkis jam en la dua duono de la 30-aj jaroj... Nia ekonomio de tiu periodo kaj la moderna ekonomio baziĝas sur la sama tipo de produktadaj rilatoj, kaj sur la samaj ekonomiaj leĝoj — la leĝoj de socialismo».

Ja la dua duono de la 30-aj jaroj estis ĝuste tiu periodo, kiam en la USSR estis plene funkciigita kaj ellaborita la sistemo de laboro de malliberuloj kaj ekzilitoj, kiel decida armilo de kreo de la socio de la stalina klasa socialismo*.

Sed kion prezentas per si la alia klasosimila «granda grupo de homoj» de tiu klasa socialisma socio, kies ekziston ĉe ni ne nur ne estas allaseble agnoski (kaj des pli esplori), sed pri kiu eĉ estas malpermesite mencii? Tiu grupo troviĝas sur la kontraŭa poluso de la sovetia socio kaj, diference de la malliberej-ekzila, prezentas per si ne produkton de perfortaj administraj aranĝoj, sed administran formaĵon kaj organizon de spontanea socia procezo, neeviteble ĉeestanta en la stalina konstruado de la socialisma socio. Iam Markso skribis pri Luizo Bonaparto, ke li «estis devigita krei apud la aŭtentikaj klasoj de la socio artefaritan kaston, por kiu konservado de lia reĝimo estas demando pri la pano ĉiutaga» — «multenombran galonitan kaj korpulentan burokrataron»76. Kreinte por konstruado de socialismo sian multenombran funkciulan galonitan kaj korpulentan burokrataron, Stalino litere ripetis Napoleonon la Malgrandan. Kaj tiu, la dua, klasosimila grupo, diference de la unua, ne estis reduktita post Stalino (nur galonoj malplimultiĝis, tamen oficista orgojlo, kaj ankaŭ materiaj bonoj, ŝajne, iĝis pli multaj). Per sia esenco kaj per la fakto mem de sia ekzisto kontraŭdirante al la ideo de socialismo, kaj per siaj agoj kaj intencoj, interesoj kaj moralo distordante kaj malpurigante la konstruadon de socialismo, ĝi nombre kreskis kaj plu kreskas (ĉu ĝis kelkaj milionoj jam ĝiskreskis? — tia statistiko en la Sovetunio ne estas publikigata, kaj ĉu entute estas farata?). Ĉiam plu hierarkie diseriĝante, ĝi akiris kaj plu akiras forton kaj potencon, vere disvolviĝinte en forŝiriĝintan disde la popolo kaj disde socialismo, starantan super la popolo kaj ekster socialismo, fermitan, per reciproka subteno kunigitan kaj jam en granda grado heredan kaston de dominantaj regantoj, superrigardantoj kaj ideologoj. La stalina socio de klasa socialismo sen tia privilegiita kasto — klaso aŭ, se vi deziras, kasto-stato, stato de nobelaro (nova nobelaro!) ne povas ekzisti. Kaj ekonomie ĝia ekzisto kaj prospero estas tute egala al ekzisto kaj prospero de ajna parazita klaso: ĝi estas bazita sur senkompensa alproprigo — per la stalina ŝtata sistemo! — de senmezuraj masoj da fremda laboro — laboro de laboristoj, kamparanoj, cerbolaborantoj kaj, certe, ankaŭ de malliberuloj kaj ekziluloj.

Same kiel pri la senrajtigita kaj ekspluatata klasosimila kategorio de malliberuloj kaj ekziluloj, ni ankaŭ pri la privilegiita kaj ekspluatanta klasosimila kategorio de reganta burokrataro ne povas ĉi tie okupiĝi per traktado de ĝia genezo kaj strukturo en la socia sistemo de la sovetia socio kaj de ĝia evoluo en tiu sistemo. Sed du flankojn necesas tute mallonge noti.

Unue, tiun grupon oni ne konfuzu kun intelektularo, kaj ĝi disvolviĝis ne el la intelektularo. Kiel kapitalistoj kaj bienuloj ĉiam havas sian klasan intelektularon, tiel, post la socialisma revolucio kaj likvido de la kapitalista kaj bienula klasoj, ankaŭ la laboristoj kaj kamparanoj de nia lando eligis kaj eligas el sia medio sian klasan intelektularon — instruistojn, kuracistojn, inĝenierojn, agronomojn, agantojn de scienco kaj artoj k. c., kies laboro estas alproprigata de la stalina privilegiita grupo tute same, kiel ankaŭ laboro de la laboristoj kaj kamparanoj mem. La aŭtoro de tiuj ĉi notoj rememoras, kiel E. Makar (unu el grandaj agantoj de la du unuaj jarkvinoj, konstruinto de Dneproges kaj la Apudmoskva karbobaseno kaj poste sekretario de la Moskva komitato de la partio pri industrio kaj transporto, homo proksima al senpera ĉirkaŭaĵo de Stalino) diris al li en la 1932-a jaro, konatigante lin kun aferstato en la Moskva karbobaseno:

«Stalino opinias, ke socialismon oni devas konstrui sur suferoj kaj malfeliĉoj de la popolo kaj ke necesas devigi la popolon elteni ĉiujn ĉi suferojn kaj malfeliĉojn. Kaj por tio Stalino kondukas la aferon al kreo en la lando de kasto de alte super la popolo starigitaj kaj ĉiel bone pagataj regantoj, pelantoj, superrigardantoj, persvadantoj — kaj timigantoj, persone, t. e. profiteme, karierisme interesigitaj ĝuste pri tia vojo al socialismo».

Lenino, certe, neniam pensis kaj ne povis pensi pri tio, ke sian, de la revolucio naskitan, laborist-kamparanan intelektularon oni faru materie privilegiita grupo en la socio, kaj ke tiel necesas konstrui socialismon. Mia Makar kaj nemalmulte da aliaj grandaj, mezaj kaj malgrandaj Makar-oj (estontaj viktimoj de la 1937–1939-aj jaroj!) tiam ankoraŭ kuraĝis rezonadi (certe, private, inter kvar okuloj) pri vojoj al socialismo, jam vidis, ke la vojo, laŭ kiu kondukas Stalino, estas ne la vojo de Lenino, sed ili ankoraŭ kredis, ke laŭ la stalina vojo eblas iri kaj veni al vera socialismo.

Due, la stalina funkciulara kaj apud-funkciulara grupo havas ankaŭ nenion komunan kun la reganta tavolo de la laborista klaso kaj de ties partio, kiel tiun tavolon imagis al si Lenino por la periodo, dum kiu en la socio konserviĝas klasoj. En la lenina reganta tavolo posteno ne devas doni personajn privilegiojn de materia kaj socia karaktero super bona laboristo, kaj aparteno de homo al la reganta tavolo ne estas fiksita per eksplicita aŭ implicita rangotabelo, ne dirante jam pri tio, ke ĝi ne etendiĝas al liaj infanoj77.

Per tiuj notoj de plej ĝenerala karaktero pri la du oficiale prisilentataj klasosimilaj «grandaj grupoj de homoj» de la sovetia socio ni finas la paragrafon pri la stalina koncepto de klasa socialisma socio.


* * *

5. La stalina «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo»

Ni vidis, ke kiam estis realigita la stalina formulo de socialismo, aforisme kaj samtempe programe resumanta la same stalinan pseŭdosocialisman principon de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito, kaj la karakterizo de la sovetia socio kiel transira al socialismo estis anstataŭigita per termino «socialismo», antaŭ Stalino ekstaris neceso konformigi al la termino la nocion mem de socialismo, kion li faris, en la 1936-a jaro deklarinte socialismon klasa socio. Post tio Stalino regis la landon dum ankoraŭ preskaŭ du jardekoj, kaj dum tuta tiu tempo socialismo jam firme kaj nedubeble estis komprenata ĉe ni kiel klasa socio, kaj ĝia konstruado en la USSR — kiel firmigo kaj perfektigo de tiu nova, nekapitalisma klasa socio. Kiam la sovetia socio eliris el la monda milito, kvankam kun senekzemplaj materiaj detruoj kaj nekalkuleblaj homaj perdoj, sed sama, socie ne detruita kaj eĉ pli unuigita, kun la sama staline klasa «socialismeco», kaj la sama staline «socialisma» klaseco, Stalino decidis, ke venis tempo starigi sian kreaĵon sur firman teorian bazon, kaj por tio doni al ĝi ekonomian leĝon, kiu devos difini ĝian lokon en historio kaj per tio difini ĝiajn tendencojn kaj perspektivojn. Kaj jen, je unu jaro antaŭ la morto (en februaro 1952) Stalino proklamis kaj en jena formo prezentis la «ĉefan ekonomian leĝon de socialismo»:

«Esencajn trajtojn kaj postulojn de la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo eblus formuli proksimume tiamaniere: garantiado de maksimuma kontentigo de konstante kreskantaj materiaj kaj kulturaj bezonoj de la tuta socio per senĉesa kresko kaj perfektigado de socialisma produktado surbaze de alta teĥniko»78.

Tiu formulo estis publikigita en septembro de la 1952-a jaro en revuo «Bolŝevisto» — antaŭ la 19-a partia kongreso, kaj tuj la referenco al la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo» estis inkludita en la Raporton al la kongreso pri laboro de la CK kaj, tiamaniere, tiu «leĝo» estis levita al rango de oficiala partia teorio79.

Ni vidas, ke la stalina formulo de la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo estas kompilita el trajtoj ne nur de la socialisma, sed ankaŭ de ajna socio en periodo de ties progresa kaj, ĝenerale, prospera disvolviĝo. La deklaraj, nepraj en la stalina leksikono, sed ne identigeblaj socie, adjektivoj kaj adverboj «maksimuma», «senĉesa», «alta», «konstante», same kiel la vortkombino «socialisma produktado», sonanta ĉi tie kiel taŭtologio, nur substrekas, ke en la formulo mankas tio, kio distingas socialismon el la vico de ĉiuj aliaj sociaj organismoj kaj kreas ĝian socian esencon. En la formulo de Stalino antaŭ ni estas leĝo de socialismo sen socialismo kaj sen vojo al socialismo, senigita de socialismo80.

La novstalinistoj akceptis la stalinan ĉefan ekonomian leĝon de socialismo kiel nekontesteblan teorian testamenton de la instruisto. Jen antaŭ ni libroj de kvar aŭtoroj de la supera sovetia scienca rango, hazarde elektitaj el abunda amaso da oficiala literaturo de la jaroj de formiĝo de la novstalinismo, destinitaj por plej diversaj kategorioj de legantoj kaj, sekve, prezentantaj plej diversajn teoriajn nivelojn: de koresponda membro de la Akademio de sciencoj de la USSR L. Leontjev, de koresponda membro de la Akademio de sciencoj A. Paŝkov, de koresponda membro de la Akademio G. Kozlov, de doktoro de ekonomiaj sciencoj profesoro N. Cagolov81. Influo de la tempo kaj de ties novstalinisma intelekta «libero» ĉi tie montriĝis nur en tio, ke la formulo de la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo ne estas ripetata laŭvorte laŭ la teksto de Stalino (kiel tio estis antaŭ la 20-a kongreso), sed estas prezentata kun iuj aŭ aliaj negravaj variaĵoj, etendoj, konkretigoj. Kaj tiu linio, ekde ties unuaj paŝoj prenita kaj defendata de la novstalinismo, konserviĝas kaj daŭras ĝis la nuna tago. En la tria eldono de la Granda Sovetia enciklopedio, ekzemple, en la artikolo, kiu ĝuste tiel estas titolita — «La ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», la formulo de tiu «leĝo» eĉ tekste estas pli proksima al la origina stalina, ol ĉe la nomitaj aŭtoroj82. En novstalinismaj komentoj al la «leĝo» eblas trovi kaj kreskon de produktiveco de laboro, de koncentriĝo de produktado, de ĝeneralaj skaloj de socia produktado, kaj akumuladon de riĉo de la lando kaj plimultigon de ties loĝantaro, kaj kreskon de scienco kaj ties teĥnologiaj aplikoj, kaj urbiĝon kaj altigon de ĝenerala nivelo de materia kaj kultura vivo de la popolo, kaj etendiĝon kaj intensiĝon de internaciaj ligoj k. t. p. (certe, sen eĉ unu vorto pri tio, ke dum la lasta kvaronjarcento kapitalismo pli sukcesis en realigo de tiuj postuloj de la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», ol tiu socio, pri kiu estas dirata, ke ĝi — kaj nur ĝi! — sekvas tiun leĝon). Sed kio en la novstalinismaj rezonadoj pri la ĉefa ekonomia leĝo mankas, tio estas ree socialismo mem — distingaj, neapartigeblaj trajtoj de socialismo. Certe, ĉi tie ne estas loko por listigi kaj klarigi tiujn trajtojn, sufiĉos trakti unu el ili — la radikan, determinan trajton de socialismo kiel de la unua fazo de komunismo, por malkovri la sencon de tuta tiu elpensaĵo kun la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo».

Ni intencas diri, ke konforme kun la «formulo de socialismo» de la 1931-a jaro, traktita en la antaŭa paragrafo, en la formulo de la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo» de la 1952-a jaro mankas la socialisma principo de pago de laboro laŭ ties kvanto (mezurata per ambaŭ, laŭ la naturo imanentaj al ĝi, mezuroj — longo kaj intenseco), sed sen konsidero de ties kvalifiko. Pro tio en tiu ĉi «leĝo» mankas moviĝo al ekonomia egaleco — egaleco de laboraj enspezoj de ĉiuj partoprenantoj de socia procezo de laboro, kreiĝanta surbaze kaj en kadroj de tiu principo. Tiu egaleco ankoraŭ estas neplena, limigita per restantaj normoj de burĝa juro, — socialisma, sed ne komunisma egaleco, sed kun disvolviĝo de socialismo (kaj ĝuste en tio ja konsistas la socia esenco, se vi deziras — la socia leĝo de tia disvolviĝo!) ĉiam pli multe superanta tiun sian neplenecon, tiujn ekonomiajn malegalecojn, restantajn ankoraŭ ĉe socialismo83, ĉiam pli proksime aliranta al la plena komunisma egaleco. Kaj ĉia deflankiĝo de la linio de vastigo kaj profundigo de ekonomia egaleco, ĉia bremsado de moviĝo laŭ tiu linio kaj, certe, ĉia enkonduko de novaj rilatoj de malegaleco post neniigo de la hereditaj de kapitalismo kaj anstataŭ ili, ne dirante jam pri restarigo de la antaŭe neniigitaj malegalecoj, — ĉio tio distordas kaj detruas socialisman karakteron de socia ordo kaj de socia progreso. Ĉar, finrezulte, tio kreas eblecon de apero de ekonomie kaj state privilegiita, sekve, klasosimila tavolo de regantaj kaj estrantaj «kadroj», — de la tavolo, eniĝanta inter la laborantoj kaj la produktorimedoj, kiujn la socialisma revolucio transdonis en proprieton al la laborantoj.

Tia kompreno de la socia esenco de socialismo, plene forestanta en la «ĉefa leĝo» de Stalino, rekte sekvas jam el la «Kritiko de la Gotaa progamo», verkita de Markso en la 1875-a jaro84 kaj unuafoje publikigita de Engelso en 1891. Kaj kiam en 1890 en letero al K. Schmidt Engelso nomis du taskojn, starantajn antaŭ esplorantoj de socialisma socio: «1) peni trovi manieron de distribuado, de kiu necesas komenci, kaj 2) peni trovi ĝeneralan tendencon de plua evoluo»85, tiam li deiris de tiu kompreno de la radika problemaro de socialismo.

Ekde tiam la scienco pri socialismo scias, ke al la unua demando respondas ĉiam pli granda proksimiĝo de la heredita el kapitalismo sistemo de pago de laboro laŭ ties (de laboro) kvanto kaj kvalifiko al socialisma principo de egala pago de kvante egala laboro sendepende de ties kvalifiko. Kaj respondo al la dua demando diras: tia perfektigo kaj disvolvo de la sistemo de distribuado de konsumaj fondusoj, ĉe kiu distribuado konforme al kvanto de elspezita laboro iom post iom cedas la lokon al distribuado laŭ bezono. Tial mallonge kaj en la plej ĝenerala, se tiel diri, algebra formo (t. e. ellasante nerektajn sekvojn kaj strukturon de etapoj), sed tute science la leĝo de socialisma ekonomia progreso esprimiĝas ne en la socie sensenca stalina (ankaŭ novstalinisma) «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», sed per tia, proksimume, formulo: surbaze de perfektigo kaj disvolvo de produktado, socialigita en skalo de la tuta socio, kaj de respektiva multobligo de la konsuma fonduso — ĉiam pli plena strikta efektivigo de ekonomia egaleco de ĉiuj anoj de la socio, atingebla ĉe sistemo de pago de laboro laŭ ties kvanto. Tiu leĝo estas valida kaj en socialisma socio kaj survoje al la socialisma socio. En jam konstruita socialisma socio tiu leĝo efikas sen deflankiĝoj. Ĉe moviĝo al socialismo konkretaj historiaj cirkonstancoj, en kiuj necesas plenumi konstruadon de socialisma socio, povas, certe, postuli iujn deflankiĝojn de la leĝo, sed limigitajn kaj provizorajn, precize kondiĉitajn kaj kontrolatajn. Kaj ili devas esti komprenataj, plenumataj, prezentataj ĝuste kiel deflankiĝoj, kiel zigzagoj sur la vojo de socialisma progreso. Ĝuste realigado, paŝon post paŝo, de la ideo kaj idealo de ekonomia egaleco — komence de la socialisma, kaj poste ankaŭ de la komunisma, — kaj sekve, ankaŭ leĝoj de tiu realigado, konsistigas la veran bazon, la historian sencon kaj plej profundan enhavon de socialismo diference de kapitalismo (kaj de ĉiuj pli fruaj sociaj formacioj). Ĝuste tio difinas la lokon de socialismo sur la linio de la progresa disvolviĝo de la homaro kaj kreas gvidantan fadenon por socialismo mem kiel por la unua stadio de komunismo, ĉar ĝuste en tio resumiĝas moviĝo de socialismo en la direkto de komunismo, kreskado de komunismo en socialismo. Sed plue, ĝuste tio donas ne nur diferencon disde la leĝo de kapitalisma progreso, sed ankaŭ diferencon disde la leĝo de progreso de la supera stadio de komunismo, en kiu ekonomia egaleco, estante plene efektivigita, konsistigas ne la gvidantan kaj direktantan tendencon, sed la deirpunkton, la konkeritan de la homaro bazon, sur kiu plenumiĝas ĝia plua progreso.

Tia estas la scienco, tia estas la marksismo — tia estas la ordo de socialismo laŭ la scienco, laŭ la marksismo. La socialisma revolucio de la Oktobro de 1917 ĝuste metis kiel decidan orientilon por konstruado de socialisma socio la ekonomian egalecon de ties anoj, kaj kiel la unua kriterio de proksimiĝo al socialismo — atingitan gradon de tiu ekonomia egaleco. Historiistoj de la Sovetunio havas taskon esplori, tra kiaj etapoj trairis kaj sub influo de kiaj fortoj estis farita la stalina rezigno disde la lenina orientilo kaj la lenina kriterio, ĉar la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», formulita en 1952, havis malantaŭ sia dorso kvaronjarcenton da evoluo de tiu rezigno ĉe Stalino mem kaj donis devigan skemon, laŭ kiu la rezigno disvolviĝadis ankaŭ dum la poststalina kvaronjarcento. Kaj ni ĉi tie nur notu du etapojn de tiu duonjarcento de la stalinisma degenero de unu el la gvidantaj ideoj de la Oktobro — la unuan kaj la (por la hodiaŭa tago) finan.

En la dua duono de la 1925-a jaro, antaŭ la 14-a kongreso de la VKP(b) kaj en la kongreso mem, kiam disvolviĝis kapto je la bolŝevista partio fare de Stalino, okazis ardaj enpartiaj disputoj pri signifo kaj loko de la slogano de ekonomia egaleco en la ideoj kaj agado de la partio pri realigo de la programo de la Oktobro86. Tiutempe la demando pri ekonomia egaleco estis sur unu flanko levita (kaj tute prave) sur nivelon de ŝlosilo por kompreno de filozofio de nia epoko, kaj sur la alia, stalina, flanko estis pragmate reinterpretita en senco de etburĝa egaligo, kaj rezulte de tiu substituo la fundamenta problemo de socialisma egaleco estis neglekte elĵetita el la partia ideologio kaj granda politiko. Tiel estis metita komenco al la «konstruado de socialisma socio» ne laŭ la programo kaj ne sur la vojoj de vastigado kaj enradikigado de ekonomia egaleco kaj de ideologio de tia egaleco, sed — male — sur vojoj de subpremado de tendencoj al ekonomia egaleco kaj ties sistema diskreditigado sub marko de elradikigo de «egalismaj tendencoj» (kun kiuj ili estis identigataj) — unuvorte, sur vojo de politiko de gratifikado kaj rekta enradikigo de ekonomia malegaleco.

Sed foje komenciĝinte, la procezo, kiun la kontraŭuloj de Stalino antaŭvidis kaj kontraŭ kiu ili ĝustatempe avertis, nature, ricevadis forton kaj rapidecon kaj, pli aŭ malpli frue, devis konduki al tiu loko, kiam, se ne de Stalino mem, tiam de liaj posteuloj, ĝi devis postuli respondon al la demando: «Kiel eblis agnoski plene konstruita kaj eĉ evoluinta socialismo (ne ĝerma, sed ĝuste plene konstruita kaj evoluinta!) tian socion, en kiu dominas disbranĉita kaj hierarkie fiksita sistemo de ĉiam kreskanta ekonomia malegaleco — sistemo de ekonomia distavoliĝo, ne heredita, sed de la sociaj rilatoj mem naskata? Kiel eblis opinii socialisma la socion, en kiu ekonomia malegaleco eliras (kaj estas intence elkondukata!) fore trans limojn de tiuj deflankiĝoj de egaleco, kiujn permesas la socialisma principo de pago de laboro laŭ ties kvanto?..» Ni rigardu al respondo de la novstalinismo de nia tempo.

Antaŭ ĉio, la nocio de ekonomia egaleco simple kaj plene estas ĉirkaŭirata, kvazaŭ ekzistas nek tiu nocio, nek la reala fenomeno, de ĝi esprimata; eĉ la vortkombino «ekonomia egaleco» estas ekskludata el uzado. Anstataŭ tio oni diras pri «socia egaleco», kiu kvazaŭ estas imanenta al la sovetia plena kaj evoluinta socialismo. En oficiala partia dokumento la esprimo «socia egaleco», ŝajne, unuafoje aperis en la Programo de la KPSU, akceptita en la 1961-a jaro87. Kaj nun ĝi devige estas inkludita en ĉiujn multenombrajn monografiojn, broŝurojn, disertaĵojn pri socialismo — kiel kategorio de la «scienca komunismo»88. Oni per io ajn ŝargas tiun kiom ajn etendeblan «sciencan» kategorion89 — kaj, certe, sur la unua loko ĉi tie estas la rajtoj, garantiataj egale al ĉiuj civitanoj de la Konstitucio de la 1936-a jaro... Sed kio ne estas inkludata en la nocion de socia egaleco, tio estas socialisma ekonomia egaleco. Kaj kiam oni devas paroli pri ekonomia komponanto de la «socia egaleco», tiam, ekzemple, doktoro de filozofiaj sciencoj A. Kuriljov klarigas: «La ekonomian bazon de la socia egaleco konsistigas la socialisma proprieto pri produktadaj rimedoj»90. Unuvorte, socia egaleco ĉe socialismo sen, ekster kaj preter socialisma ekonomia egaleco — en tia formo malkovriĝas la senco (legu: sensenceco) de la stalina ĉefa ekonomia leĝo de socialismo en la novstalinisma kompreno kaj uzado.

Sed tiam ekstaras jam alia demando — ne teoria kaj ne filozofia, sed, tieldire, de politik-psikologia karaktero: Kiel do okazis, ke ĉe la homoj, pretendantaj al scienceco kaj nomantaj sin marksistoj, el la leĝo de ekzisto kaj disvolviĝo de socialismo elfalis tio, kio konsistigas la esencon de socialismo kiel de la unua fazo de komunismo? Ja okazis tio tial, ke la esenco de socialismo kiel de la unua fazo de komunismo tute ne elfalis — nek pro teoria eraro, nek pro redakcia malatento, nek pro hazardo, — sed estis elprenita, intence elprenita — politike intence. Por kio do necesis tiu, sensenciganta la nocion mem de socialismo, elpreno? Por la nesocialismajn normojn, postulojn, eblojn de la socio, konstruita de la stalinismo en la Sovetunio, prezenti socialismaj, kaj per tio en la okuloj de la popolo, ekde la tempo de la Oktobro strebanta al socialismo, pravigi la falsan nomon, atribuitan de Stalino al tiu socio — la nomon de «finkonstruita socialismo». Kaj tio, ke tia distordita kompreno de socialismo senarmigas la popolon en ties lukto por la vera socialismo, nek Stalinon, nek la novstalinistojn interesas. Kiel ĉiam ĉe stalinanoj, ankaŭ tiu ideologia («teoria») aranĝo havis tre pragmatan kaŝkaŭzon. Elektante formulon por la ĉefa leĝo de socialismo, ĉi tie oni tute ne strebas esprimi objektivan lokon, okupatan de socialisma socio en la historia procezo de la homaro, sed zorgas trovi administran kaj juran formulon, kiu indikus, kion la popolo de la USSR rajtas deziri de tiu socia ordo, kiu oficiale nomas sin plena kaj finkonstruita socialismo, kaj kion la popolo ne rajtas (kaj, sekve, al ĝi estas malpermesite!) postuli...

6. La novstalinisma koncepto de «reala socialismo»

Ni traktis kvar artifikojn, per kiuj la novstalinistoj ŝirmas la rompon kun la marksisma kompreno de socialismo. Tiuj artifikoj — la principo de pago de laboro laŭ kvanto kaj kvalito, la «formulo de socialismo», la koncepto de klasa socialisma socio kaj la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo» — estis proponitaj (kiel ni vidis) de Stalino, kaj liaj posteuloj, nenion ŝanĝante en ili esence, nur modernigis ilin, adaptinte al la nova loko de la marksismo en la Sovetunio, al la nova maniero de argumentado kaj al la nova partia lingvaĵo, kaj ankaŭ al la novaj politikaj aktualaĵoj. Al ni restis okupiĝi pri la kvina novstalinisma artifiko, kiun Stalino ne sukcesis elpensi, kaj kiu estas plene novstalinisma inventaĵo. Ĝi konsistas en tio, ke anstataŭ «konstruado de plena socialismo» oni parolas pri «konstruado de reala socialismo». Ĉe tio la nocio de reala socialismo ne estas kontraŭstarigata al la nocio de plene konstruita socialismo, sed inkludas tiun lastan: la reala socialismo estas komprenata ne kiel nefinita kaj, sekve, ankoraŭ ne vera socialismo, sed kiel socialismo plena kaj eĉ (vd. sube) evoluinta. La nocio de reala socialismo devas kombini realigitecon kaj plenecon de socialismo, devas esprimi realigitan plenecon de socialismo. Tio tuj forigas postulon kompari la ekonomian sistemon, la sociajn rilatojn kaj la ordon de la vivo — materia kaj spirita — de la sovetia socio, ŝajnigata realsocialisma, kun la unua fazo de komunismo, kiel ĝin komprenis Markso kaj Lenino. Al la ekzistanta en la USSR socio oni simple donas nomon de «reala socialismo» — kaj tiam ĉiujn elementojn kaj trajtojn de tiu socio restas prezenti kiel socialismajn kaj la problemo de teoria difino de ĝia socialismeco iĝas «solvita» anticipe kaj aŭtomate. Oficiale (sekve, nekontesteble) estas proklamite, ke en la USSR estas konstruita reala socialismo — kaj al la partiaj teoriistoj ne restas elekto: tuta ilia tasko reduktiĝas nun al priskribado kaj per scienceca lingvaĵo konformigado inter si de la leĝe (tiel oni devas opinii!) realiĝintaj kaj, sekve, sole eblaj (tiel oni devas opinii!) elementoj, procezoj, tendencoj de tiu «reala socialismo».

Sed efektive tio signifas kontraŭstarigon de du nocioj: de nocio de reale ebla kaj praktike realigata socialismo kaj de nocio de socialismo ideale imagata kaj teorie pensebla, sed reale neebla, praktike nerealigebla. En tia kontraŭstarigo Markso kaj Lenino, esence, iĝas revuloj kaj dogmuloj, t. e. utopiistoj, kaj ilia scienca socialismo aspektas utopia socialismo91. En tio la novstalinistoj estas ne la unuaj kaj, eblas pensi, ne la lastaj. Ne dirante jam pri la «ŝtata socialismo» de burĝaj katedraj socialistoj, en aliaj variantoj bildo de socialismo, senigita de ties scienca kompreno, estas renkontata kaj ŝajnigata realisma en la social-demokratiaj vicoj ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj. Tamen, la pragmata foriro disde la origina, aŭtentika kompreno de socialismo estas farata de ili pli aŭ malpli senkaŝe — kiel apartiĝo disde «naivaĵoj», «nepraktikaĵoj», «libraĵoj» de Markso kaj Lenino, dum la novstalinistoj kaŝas la vizaĝon kaj brue ĵuras per la nomoj de Markso kaj Lenino. Sed tre instrua estas tio (kaj al tio ni ĉiam devas revenadi), ke evitante prononci la nomon de Stalino, la novstalinistoj atribuas la naskiĝon de la ideo de reala socialismo al la jaroj de Stalino, al la stalinismo per si mem. En la jam citita de ni verko de la Instituto de la marksismo-leninismo (ĉefo de la aŭtora kolektivo — membro de la CK akademiano P. Fedosejev) «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo», Moskvo, 1975, per nigro sur blanko estas skribite:

«Granda kontribuo en ellaboron de problemoj de socialisma socio estis farita en la 30-aj jaroj... Ĝuste rezulte de teoria agado de la partio en la 30-aj jaroj surbaze de ĝeneraligo de la sperto kreiĝis pli profunda kaj konkreta imago pri reala socialisma socio kiel pri la unua fazo de la komunisma formacio. Tiu scienca imago, konformante al la fundamentaj ideoj de Markso, Engelso, Lenino...» k. t. p.92.

Strikte dirante, en la vortkombino «reala socialismo» entute mankas racia senco: kvazaŭ estas penseble, ke socio povus esti en la realo socialisma kaj samtempe ne konformus al la historia esenco, al la bazaj principoj kaj idealoj de socialismo, troviĝus en malakordo, kaj eĉ en kontraŭdiro kun ili. Unu el la du: Aŭ tiu vortkombino devas esprimi, ke jam estas realigita la vera, tio estas «ideala», de scienco fundamentita kaj eksplikita, teorie kaj historie necesa socialismo, — tiam ĝi estas sennecesa kaj misorientanta taŭtologio, banala veraĵo, kaj la vorto «reala» en ĝi estas superflua. Aŭ tiu vortkombino havas celon proklami, ke la realigado de tio, kio estis opiniata la vera socialismo, ĉe ni ne nur ne estas finita, sed eĉ ne povas esti finita kaj simple ne eblas, — kaj tiam tiu vortkombino estas logike kontraŭdira, ĝi prezentas per si contradicto in adjecto, kaj la vorto «socialismo» en ĝi estas superflua. Estas nedisputeble, ke teoriaj imagoj pri socialismo (inklude la imagojn de Markso kaj Lenino) devas esti konstante kontrolataj, konkretigataj kaj riĉigataj per praktiko de konstruado de socialismo. Sed ĉu eblas, restante sur grundo de scienco, kompletigi, konkretigi kaj riĉigi tiujn imagojn per enporto en la nocion de socialismo de elementoj kaj leĝoj, ne disvolvantaj tiujn imagojn, sed kontraŭdirantaj al ili, forstrekantaj ilin? Ja tio signifus: la naturan kaj racian demandon pri grado de la atingita realigo de socialismo en la socio, konstruanta (aŭ deziranta konstrui) socialismon, substitui per elpensita kaj sofisma demando pri konstruado de iu socio, en kiu la socialismaj leĝoj kaj idealoj estas ĉiuflanke, kaj sendube, tranĉitaj kaj distorditaj, kaj la rezultinta nesocialisma realo estas deklarata realigo de socialismo.

Sed se la vortkombino «reala socialismo» malhavas teorian kaj, entute, racian sencon, tiam anstataŭe ĝi havas tre gravan praktik-propagandan sencon. Helpe de la kutima, ne tro malsimpla stalina kazuistiko kaj, certe, trompmiksante la terminologion de la marksismo, ĝi permesas preskaŭ ĉian deflankiĝon disde moviĝo al la vera socialismo, al la unua fazo de komunismo, nomi vica paŝo de la reala socialismo kaj pravigi ĝin kiel pluan progreson en konstruado de tiu socialismo. Kaj la enkondukita en cirkuladon de la partia, t. e. en nia lando sole permesata kaj ne disputenda, monopola literaturo, nova termino «reala socialismo» iĝis kanono de la novstalinismo.

Ĉio havas sian logikon. La problemo de konstruado de socialismo, teorie difinata per rilatoj kaj normoj de la unua fazo de komunismo, estis reinterpretita kaj transformita al problemo de konstruado de la socio, nomata reala socialismo, sed pragmate difinata sen atento al tiuj rilatoj kaj normoj. Kaj pro la logiko de tia transformado la intereso disde orientado (kaj korektado!) de la moviĝo al socialismo laŭ la teorie planita fina socialisma rezulto estas transportata sur la moviĝon mem. El la moviĝo mem, el ĝiaj kurantaj procezoj kaj atingoj estas ĉerpataj (kaj al ĝi alkonformigataj!) la difinoj de la «reala socialismo», kaj per tio ankaŭ imagoj pri la dezirata kaj atendata rezulto. Ni konstruu, nomante tion (ne pripensante!) konstruado de socialismo, kaj tion, kio reale rezultas kaj kio rezultos fine, ni opiniu (konsole!) reala socialismo — tia estas la senco de tiu logiko. Esence, tio estas malnova kaj antaŭlonge malakceptita de revolucia socialismo logiko de ajna social-demokratia revizio de la marksismo — la logiko, laŭ kiu «la moviĝo estas ĉio, kaj tio, kion oni ordinare nomas la fina celo de socialismo, estas nenio»93.

La 20-a kongreso de la partio, ŝajnis, malfermis eblon de teoriaj rezonadoj kaj diskutoj pri socialismo en la USSR. Tamen en la ideologia klimato de ĥruŝĉovismo94 la stalina pragmatismo preskaŭ tuj venkis. Tiel, jam en majo de 1957 sub ĝia signo okazis vasta konsiliĝo de sciencaj kaj praktikaj laborantoj de Moskvo kaj aliaj urboj pri la leĝo de valoro en la USSR95. Sed la argumentado per reale ekzistantaj en la USSR rilatoj, kiel sendube socialismaj, ankoraŭ ne konis la epiteton «reala». Unuafoje, kaj ĉe tio tuj sur la maksimume aŭtoritata nivelo, tiu epiteto estis oficiale proklamita nur en 1961, en la programo de la KPSU, akceptita de la 22-a partia kongreso: «La homaro ricevis reale ekzistantan socialisman socion» — estas dirite en tiu programo (parto unua, ĉap. 2-a). Tamen, ankaŭ post tio ankoraŭ longe la ideo de reala socialismo restadis sen atento, — ni ne renkontas ĝin ankaŭ en la 23-a kongreso de la KPSU. Kaj jen okazis la Praga printempo de 1968 kun ties programo de «socialismo kun homa vizaĝo», kontraŭstarigita al la stalina kvazaŭ socialismo de la USSR kaj per tio senmaskiginta malverecon de tiu lasta. La novstalinismo devis urĝe elpaŝi kun kategoria respondo. Al la membro de la Politburoo de la KPSU kaj ĉefa teoria aŭtoritato de la partio Suslov estis komisiite uzi prelegon omaĝe al la 150-jariĝo de naskiĝo de Markso por doni formulon, forpelantan eblecon mem de duboj kaj disputoj. Kaj en majo de tiu jaro Suslov proklamas, ke «en la USSR estas konstruita la unua fazo de komunismo — socialismo»96. Kia do ankoraŭ necesas homa vizaĝo, se jam estas realigita komunismo en ties unua fazo?.. Tamen, en la prelego pri Markso Suslov ne kuraĝis uzi la esprimon «reala socialismo», fremde sonantan por marksisto.

Sed la tempo postulis tiun novan esprimon — foriro disde Markso kaj Lenino progresis jam tiom malproksime, ke parolado pri socialismo en la USSR estis iĝanta neebla sen aldono de la praviga adjektivo «reala». Kaj post jaro, en junio 1969 la ideo de reala socialismo kaj tiu termino mem estis inkluditaj en la paroladon de la ĝenerala sekretario de la CK de la KPSU, faritan en internacia konsiliĝo de komunistaj kaj laboristaj partioj, t. e. adresitan al la komunista movado de la tuta mondo. En tiu parolado ni legas:

«Vera internaciismo manifestiĝas ankaŭ en subteno de la reale ekzistanta socialisma socio flanke de ĉiuj frataj partioj». Kaj: «ne mirinde, ke dekstraj gvidantoj de la social-demokratio penas diskreditigi la realan socialismon, konstruitan aŭ konstruatan de la popoloj de granda grupo da landoj sub gvido de la komunistoj»97.

Kiel ni vidas, ĉi tie jam estas trovita la definitiva formulo: la reala socialismo ĉirkaŭprenas ne nur la rezulton (la konstruitan socion), sed ankaŭ la procezon (la konstruadon de la socio), t. e. fakte estas agnoskate, ke sendube estas konstruata ne tiu socio, kiun, sekvante al la idealaj antaŭplanoj de Markso kaj Lenino, la komunistoj opiniis socialisma, sed iu diferencanta disde ĝi realsocialisma socio.

En la 24-a kongreso, printempe de la 1971-a jaro, en la raporto de la CK, per la esprimo «reala socialismo» estis resumitaj la atingoj de la USSR («La ideoj de komunistoj donis grandan rikolton en la praktiko de la reala socialismo»98), kaj tiu ripeta rememorigo, denove enmetita en la elpaŝon de la ĝenerala sekretario, ne povis ne soni kiel direktivo al la partiaj teoriistoj. Kiel estas konvene, la unuaj, kaj en la ordo de la funkciula hierarkio, devis eniri en la ludon la ĉefoj de la teoria fronto, per artikoloj en la revuo «Komunisto» almontrante la celon, donante signalon kaj malfermante la vojon. La membro de la Politburoo Suslov en programa artikolo skribas:

«Grava estas teoria traktado de problemoj, malkovrantaj en tuta pleneco ĉiujn flankojn de tio, kio reale estas la socialismo kompare kun la pasinteco... Ni bezonas profundajn sciencajn sciojn de la efektiva socialisma realo»99.

Post tio sekretario de la CK Ponomarjov en same programa artikolo (tamen farita ne en pozitiva, sed en polemika formo) starigas antaŭ la teoriaj kadroj taskon de senmaskigo de «atakoj kontraŭ la reale ekzistanta socialismo» kaj, ĝenerale, de lukto kontraŭ la «kontraŭuloj de la reala socialismo», el kiuj la unuaj (tute en spirito kaj en timoj de la stalinismo) estas deklarataj la trockistoj kaj novtrockistoj100. Kaj neniun mirigos, ke post la membro de la Politburoo kaj la sekretario de la CK litere la tuta oficiala kaj neoficiala sovetia literaturo pri socialismo, pretendanta esti scienca kaj teoria (samkiel, kompreneble, ankaŭ tiu, kiu limiĝas per ties propaganda rerakontado) reduktas la problemaron de la socialisma socio al problemoj de la «reala socialismo» de la USSR, identigante la nocion de socialismo kun la nova nocio de «reala socialismo». El tiu amaso da aperanta nuntempe en la USSR literaturo, en kiu en konvenajn kaj malkonvenajn lokojn estas enmetata la esprimo «reala socialismo», sufiĉos nomi la saman menciitan supre libron «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo», Moskvo, 1975. Tio estas, ni ripetas, kolektiva verko de la Instituto de la marksismo-leninismo ĉe la CK de la KPSU, farita sub gvido de la membro de la CK akademiano I. Fedosejev, sekve, verko tute oficiala, direkta. Kaj en ĝi ni legas:

«Kiel socia ordo la reala socialismo pruvis sian vivkapablon kaj nun konvinke demonstras siajn grandegajn avantaĝojn antaŭ kapitalismo» (p. 3).

(A. Z.: La reala socialismo estas komprenata jam ne kiel realigo de la socialisma ordo, sed kiel per si mem «socia ordo de reala socialismo»!) «La reale ekzistanta socialismo estas enkarnigo de la marksism-lenina instruo» (p. 12). Kaj post tio sekvas polemiko: «Modernaj kontraŭkomunistoj intence kreas ian «tro altan» modelon de socialismo, por poste pruvadi, ke kun ĝi ne konformas la realo en la socialismaj landoj» (p. 97). Verŝajne, ne eblas pli bone karakterizi ne simple «maltro altan», sed ekstreme kastritan «socialismon» de la novstalinistoj, ol ili faris tion mem en tiu figuro de atako kontraŭ la unua fazo de komunismo kiel al tro alta modelo de socialismo. La cinika figuro de atako iĝas senhelpa figuro de defendo. Tio estis en la 1975-a jaro. Sed ni memoras la 60-ajn jarojn, kiam la novstalinismo nur ankoraŭ serĉis por si sciencosimilan formon kaj estis, se ne pli honesta, do almenaŭ pli hontema. Tiam unu el ĝiaj aŭtoritataj teoriistoj, koresponda membro de la Akademio de Sciencoj de la USSR A. Paŝkov, skribis:

«Certe, tio estas vero, ke dirante pri socialismo, la fondintoj de la scienca komunismo diris pri pli alta ŝtupo de evoluo de socialisma socio, ol tio estas nun en la USSR kaj en aliaj landoj de socialismo»101.


Kiel sekvas el la supre dirita, laŭ sia esenco kaj laŭ sia deveno la ideo de reala socialismo estas identa al tio, ke la kurso al socialismo (kaj la nocio mem de socialismo) estas konstruata ne surbaze de science difinita historia loko de socialisma socio kaj, sekve, ne surbaze de same science difinita fina celo de tiu socio, — sed surbaze de empirie kreiĝanta procezo de moviĝo sen science orientita socialisma celo de tiu moviĝo, kiu ĉi tie iĝas anstataŭita de arbitre donataj kaj konjunkture ŝanĝiĝantaj apartaj «taskoj». Sed en la moviĝo mem, restante en ĝiaj limoj, eblas trovi nur unu deirpunkton kaj nur unu apogaĵon por klarigo kaj pravigo de tiu moviĝo, nome — sinsekvon de ĝiaj transirantaj unu en la alian etapoj. Kaj estas nature, ke la koncepto de reala socialismo aperis kaj devis kreiĝi ne alie ol en formo de koncepto de ĝiaj etapoj. Se eblas paroli pri teorio de reala socialismo, tiam alian enhavon tiu senartifika teorio eĉ ne povas havi, — alian enhavon, krom periodaro, t. e. divido de ĝia historio al etapoj kaj komparado de trajtoj kaj kriterioj, kiujn estas oportune (aŭ pli ĝuste: kiun oni devas) atribui al ili. Ĝuste tiel okazis en la realo.

En la nuna sovetia literaturo estas preskaŭ komuna jena sistemo de periodoj de socialismo kiel reala socialismo de la USSR:

1. Periodo de konstruado de la «fundamento de socialismo» — la tempo de la unua jarkvino, finante per la 1932-a jaro102;

2. Periodo de konstruado de «socialismo ĝenerale», finiĝinta en la jaroj 1937–1938 «per plena venko de la socialisma sistemo de mastrumado»103;

3. Periodo de konstruado de la «evoluinta socialisma socio», finiĝinta ĉe la 1970-a jaro;

4. Periodo de «perfektigado» de la konstruita evoluinta socialismo kaj «kreado de la materi-teĥnika bazo de komunismo», daŭranta ankaŭ nuntempe104.

Ni ne povas ĉi tie okupiĝi pri ekskursoj al historio de la USSR. Ni ne traktos la demandon pri tio, kiomgrade estas permeseble (kaj ĉu entute permeseble) en la lando kun dominanta kamparana loĝantaro opinii la fundamento de socialismo la kamparon, ĝis ekstremo malriĉigitan, ĝis morta malsato (kun okazoj de hommanĝado) kondukitan per la stalina totala kolektivigo, kaj duonmalsatan porciumkartan provizadon de la urbo; elementojn de moderna industriigo kun ekstreme malalta rendimento kaj kulturo de laboro kaj same elementojn de inicado de vivo de vastaj homamasoj al postuloj kaj ebloj de la moderna civilizo; la pasportan sistemon, ekskludantan por la laboranta loĝantaro liberon de elekto de loko de loĝado kaj laboro, k. t. p. Ni ankaŭ ne diskutos, ĉu estas eble opinii plene konstruita socialismo la sovetian socion de la jaroj 1937–1938, en kiu dekmilionoj partoprenas en la socia («socialisma») produktado en stato de malliberuloj en punlaborejoj aŭ en ekzilo, kien ili estis perforte translokigitaj el la gepatraj lokoj, kaj preskaŭ tuta cetera loĝantaro, ĝislime senrajta, timigita kaj humiligita, ĝemas en fizikaj kaj moralaj suferoj sub totalisma arbitro de la potencoj kaj politika teroro. Sed se la unuajn etapojn de la tiel nomata reala socialismo ni povas ĉi tie lasi sen traktado, do sur la evoluinta reala socialismo, ĝuste por kies pravigo aperis la ideo mem kaj estas farata la teorio mem de reala socialismo, necesas iom fiksi la atenton.

Kion do prezentas per si tiu evoluinta reala socialismo, kies firmiĝon en la USSR devas agnoski kaj konfesi la nunaj sovetiaj civitanoj? Ĝis nun multenombraj kaj ĉiurangaj teoriistoj kaj predikantoj de la evoluinta socialismo ne povas nomi eĉ unu trajton, per kies ĉeesto tiu ilia etapo de evoluinta socialismo diferencas disde la etapo de la neevoluinta, ni diru — de la etapo de la «plena venko de la socialisma sistemo». Ne estas eĉ unu trajto, kiu ankoraŭ ne estis sur tiu antaŭa etapo kaj kiu atestus pri proksimiĝo al la supera fazo de komunismo — al la komunisma mastrumordo, al la komunisma principo de kompenso de laboro, al komunismaj sociaj rilatoj, al komunismaj ordoj de la vivo. Tiajn novajn trajtojn en la tiel nomata evoluinta socialismo eĉ ne eblas nomi. Ĝia supereco super la antaŭaj etapoj estas ne en kvalita kaj kvalite difinebla perfektigo de socialismo, t. e. ne en grado de komunismeco. Tiu supereco povas esti esprimita nur en formuloj de kvanta komparo, kaj esence ĉiam en unu kaj la sama universala formulo, sakramente devanta doni al ĉio respondon: «plua plibonigo». Plua proksimiĝo de la du formoj de socia proprieto. Plua perfektigado de regado de la ekonomio. Plua disvolvo kaj enradikigo de atingoj de la scienc-teĥnika revolucio. Plua kresko de laborproduktiveco en industrio kaj agrikulturo. Plua proksimigo de la mensa kaj fizika laboroj. Plua perfektigado de la principo «ĉiu laŭ siaj kapabloj — al ĉiuj laŭ ties laboro». Plua disvolvo de socialisma konkurado. Plua altigo de materia bonstato kaj kultura nivelo de la loĝantaro. Plua perfektigado kaj ankoraŭ pli efika uzado de la var-monaj rilatoj. Plua firmigado kaj profundigado de la alianco kaj amikeco de la du klasoj, kaj ankaŭ de tavoloj de la socio. Plua altigado de la moral-politika unueco kaj de la marksism-lenina ideeco de la popolo. Plua etendado kaj firmigado de la rolo de la tutpopola ŝtato. Plua kresko (kaj tio jam estas travidebla kontribuo al la tempo!) de socialisma demokratio. Kaj tiel plu. Kaj ĝeneraligas kaj ĉion kronas: plua kresko de la rolo de la komunista partio en ĉiuj sferoj de la vivo.

Certe, ĉe tio vualiĝas kaj prisilentiĝas tiu fakto, ke, ekzemple, laŭ disvolvo de la scienc-teĥnika revolucio, laŭ produktiveco de laboro kaj laŭ ties kulturo, laŭ efikeco de mastrumado, laŭ bonstato de la laboranta popolo, laŭ amplekso de civitanaj rajtoj de la loĝantaro kaj, ĝenerale, laŭ demokratieco de la politika ordo kaj de la socia vivo la lando de la «evoluinta socialismo» evidentiĝas multe malfruinta kompare kun la avangardaj landoj de la kapitalisma mondo, kaj en certaj rilatoj tiu disŝiro kun eniro de la lando en la etapon de la «evoluinta socialismo» plu kreskas105. Kaj elprovita metodo de kaŝado de tiu fakto (speciale tie, kie la fakton mem ne eblas negi) estas — el malbono fari virton. Jen du klaraj ekzemploj: Rezigno disde la principa marksisma tezo, plurfoje ripetita de Lenino, ke socialismo estas ordo de pli alta, ol ĉe kapitalismo, produktiveco de laboro kaj ke ĝuste en tio estas la decida historia pravigo de socialismo — decidanta ĝian historian sorton106. Kaj dua ekzemplo: brua falsado de la nocio de socialisma demokratio, kiam en ĝin estas inkludataj kaj «elektoj» kun unu kandidato, kaj sistemo de aŭtoritateca regado de la ekonomio kaj de la tuta, ĝenerale, vivo de la socio, kaj persekutoj pro alipensado kaj politika kritiko, kaj manko de publikeco kaj libero de esprimado de pensoj, kaj la pasporta sistemo kun ordo de registrado, limiganta elekton de loĝloko, ne dirante eĉ pri manko de rajto pri elveturo el la lando kaj reveno en ĝin, kaj diversspecaj naciaj diskriminacioj k. t. p. — kaj ĉiuj tiaj deflankiĝoj disde konkeroj de eĉ burĝa demokratio estas ŝajnigataj, aŭ eĉ laŭdataj kiel supereco super la burĝa demokratio.

Sed por kompreno de tio, kio per si prezentas la ordo de tiel nomata evoluinta socialimo en la USSR, kaj de tio, kia vera senco kaŝiĝas malantaŭ la teoriaj fundamentadoj kaj pravigoj de tiu ordo, gravas ne tiom dissolvado de la problemo en senenhavaj formuloj de «plua plibonigo» kaj ne tiom evitado de esplorado de la loko, okupata de tiu ordo en la progresa moviĝo de la nuntempa homaro. Gravas antaŭ ĉio tio, kion ni ne trovas en la listoj de trajtoj kaj signoj, per kiuj oni karakterizas tiun «evoluintan socialismon». Kaj ni ne trovas en ili: transiron kaj eĉ aliron al likvido de tiu ekonomia kaj stata malegaleco, kiu eliras ekster la limojn de malegaleco, neevitebla ĉe socialisma principo de pago de laboro laŭ ties kvanto; kurson al liberigo de la ekonomio el ligiloj de la var-monaj rilatoj; purigon de moralaj fundamentoj kaj normoj de la vivo disde komplekso de privatproprieteco kun ties akiremo kaj akumulemo, kun ties kulto de materia riĉiĝo kaj kreskanta sur ĝia bazo egoismo; preventadon de socia diferencigado de la socio — al kreiĝo (kune kun la hereditaj klasoj) de socie dividitaj kaj fiksitaj klasosimilaj tavoloj kaj grupoj; sendependecon de intelekta vivo kaj liberon de spirita kreado; procezon de formortado de la ŝtato kaj burokratismo kaj foriron sur la lastan planon de ĉiuj politikaj institucioj kaj organizaĵoj, inklude la partion. Kaj tiel plu. ... Sed mankas tiuj trajtoj en priskriboj de la tiel nomata evoluinta (!) socialismo pro simpla kaŭzo: ili mankas en ĝia efektiva realo — en la reala evoluo de socialismo de la USSR. Dum ĝuste tiuj trajtoj (kaj nepre ili!) estas necesaj, por ke la nomo «evoluinta socialismo» povu havi racian sencon — de socialismo, transiranta en la superan fazon de komunismo.

Certe (kaj justeco postulas, ke tio estu notita), inter diboĉo de monolita hipokriteco kaj senpenseco fojfoje leviĝas aparta opinio. Renkontiĝas, ekzemple, teorio, ke la evoluinta socialismo estas ankoraŭ ne la plej alta etapo de socialismo, rekte kondukanta en komunismon, sed ke inter ĝi kaj komunismo la socio devos trairi etapon de «altevoluinta socialismo»107. Eblas renkonti ankaŭ asertojn, ke la evoluinta socialismo estas ankoraŭ ne plena socialismo, ke en la vico de etapoj de socialismo la plena socialismo staras ne pli malproksime disde komunismo, ol la evoluinta (kiel pri tio diras la akceptita en la USSR periodaro de socialismo), sed pli proksime, tiel ke por la Sovetunio, trairanta nun la periodon de evoluinta socialismo, la plena socialismo estas afero de estonteco108. Certe, ĉio ĉi estas ne kontraŭstaro al la novstalinismo, sed nur korektantaj variantoj de kelkaj (tute nemultaj!) el ties hontiĝintaj adeptoj, peno foriri de responso pri tro netolereblaj mokoj super Markso kaj Lenino.

Tamen, inter novstalinismaj teoriistoj de socialismo estas ankaŭ tiaj, kiujn la oficiala versio de evoluinta socialismo ne kontentigas alimaniere — ili vidas en ĝi ne trotakson, sed subtakson de la historia loko de la evoluinta socialismo. Tio estas antaŭ ĉio tiuj (kaj ili ne tiom malmultas!), kiuj metas la etapon de la evoluinta socialismo super socialismo mem, elkondukante ĝin ekster la limojn de la malsupera fazo kaj deklarante ĝin la «meza fazo» de komunismo109. La vortojn «meza fazo» ili trovis ĉe Lenino en la laboraĵo «La infana malsano de maldekstreco en komunismo», skribita printempe de 1920. En disputo kun tiamaj germanaj «maldekstruloj» pri naturo de partieco el vidpunkto de komunismo, Lenino diris, ke en siaj rezonoj ili «faras salton de la antaŭtempo de fiasko de kapitalismo (en Germanio) ne al la malsupra kaj ne al la meza, sed al la supera fazo de komunismo» (Plena Verkaro, vol. 41, p. 27). Kaj tiu polemika literatura parolturno, nek antaŭe, nek poste, nenie kaj neniam plu uzita de Lenino (same kiel la esprimo mem «meza fazo»!), estas prezentata kiel revizio fare de Lenino je la fundamenta instruo de Markso (kaj de li mem!) pri dufazeco de la komunisma socia formacio. Ĉi tie antaŭ ni estas unu el tiuj okazoj, kiam vorta pedanteco faras novstalinisman teoriumadon simple komika...

Tamen en la nuna tempo la partia kurso de la KPSU, kaj, sekve, la oficiala sovetia literaturo malakceptas kiel riproĉojn pri trotakso, tial ankaŭ riproĉojn pri subtakso de la loko de la evoluinta socialismo sur la vojo al komunismo. Jam antaŭ la apero de la esprimo «evoluinta socialismo» por difino de la nuna periodo de historio de la USSR estis lanĉita esprimo «disvolvita konstruado de komunismo»110. Kiam pli poste oni ekparolis pri evoluinta socialismo, estis nature, ke ĝia reala enhavo oni deklaris tiun, jam enirintan en la politikan leksikonon, «disvolvitan konstruadon de komunismo» — kaj per tiu difinis ĝian historian lokon: kvazaŭe la evoluinta socialismo estas socialismo (aŭ, se vi deziras, tiu etapo de socialismo), kiam, post ĝia plena konstruado, plenumiĝas disvolvita konstruado de komunismo. Sed la bildo de la tiel nomata evoluinta socialismo de la USSR nek en ĝia fakta enhavo, nek en ĝia prezento en la oficiala literaturo de la KPSU enhavas ajnajn kriteriojn de proksimiĝo al komunismo, nek ajnajn konkretajn signojn de tia proksimiĝo. La vortoj pri «disvolvita konstruado de komunismo» estas nur vortoj — vorta deklaro, fanfarona kaj bombasta, senresponsa kaj misorientanta111. Sed samtiaj estas ankaŭ la vortoj pri «evoluinta socialismo», kiu devas elpaŝi kiel supera, finanta ŝtupo de la socio, nomata «reala socialismo», sed efektive prezentas per si socion kun malaperanta socialismeco — socion jam delonge ne de reala socialismo, sed, dirante pli simple, socion de pseŭdosocialismo.


* * *

7. La novstalinisma teorio de socialismo kiel memstara soci-ekonomia formacio

Ni traktis ĉiujn kvin oficiale agnoskitajn en la USSR artifikojn, uzante kiujn la novstalinismo ŝirmas deflankiĝon de la sovetia socio disde socialismo kaj prezentas tiun nesocialisman socion socialisma: la principon de pago de laboro laŭ kvanto kaj kvalito, la «formulon de socialismo», la koncepton de klasa socialisma socio, la «ĉefan ekonomian leĝon de socialismo» kaj la koncepton de «reala socialismo». Sed nuntempe ekzistas ankoraŭ unu, sesa, artifiko, inventita de novstalinismaj ideologoj, sed ne aprobita de la gvidantaro de la KPSU, — kvankam ankaŭ ne malaprobita de ĝi. Ĝi konsistas en tio, ke sur nivelo de alta teorio socialismo estas prezentata kiel memstara soci-ekonomia formacio. Tiu artifiko aperis jam antaŭ la koncepto de reala socialismo, sed ne estis elpuŝita de tiu lasta, kaj dum jam proksimume dek jaroj en diversaj formoj trovas al si lokon en komunisma literaturo kune kun tiu kaj interplektiĝante kun tiu. Ĝi (ni ripetas) montriĝas dume en stato de pli aŭ malpli libera epizodo en historio de kontraŭmarksisma teoriumado en la sovetia kompartio. Ni diras «dume» ĉar, konsiderante la direkton kaj tendencon de evoluo de la stalinisma teoria pensado, oni ne povas esti certa, ke ankaŭ tiu, jam tute senkaŝa, rompo kun la marksismo ne metos por si pli aŭ malpli frue vojon en la «tabelojn» de la tiel nomata «scienca komunismo». Ĉiuokaze, ekkono de tiu varianto de novstalinisma teoria kreado malkovras ĉe ankoraŭ unu, tre instrua, flanko la temon de tiu ĉi artikolo pri socialismo kaj novstalinismo.

Por komenco ni rememorigu la malnovan veraĵon: kiu diris «A», tiu pli aŭ malpli frue diros «B». Se el la formulo de socialisma ekonomia progreso estas ekskludata ĝia komunisma kerno — la moviĝo al ekonomia egaleco, kaj se ĉe tio (kiel tion proponis Stalino, kaj de li prenis la novstalinistoj) estas konstruata «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo» apud «ĉefaj ekonomiaj leĝoj» de kapitalismo kaj aliaj soci-ekonomiaj formacioj, kaj la reala vivo de la socio, nomata «plena socialismo», akre kaj en multaj aferoj defie foriris disde tio, kia socialismon deziras vidi homoj, luktintaj por ĝi, disde la bildo de la unua fazo de komunismo, kia ĝi de Markso kaj Lenino eniris en la konscion de popolo, — tiam, finfine, la logiko de la vivo kaj la logiko de apologia propagando neeviteble kondukos al deŝiro de socialismo disde komunismo. Kaj vere, jam en la mezo de la 60-aj jaroj en sovetia literaturo aperas proponoj opinii socialismon ne la malsupera fazo de la komunisma soci-ekonomia formacio, sed memstara ekster- kaj antaŭkomunisma formacio, kiu en la historia sinsekvo de anstataŭantaj unu la alian formacioj lokiĝas inter la kapitalisma formacio kaj la komunisma formacio. Tiu intera inter kapitalismo kaj komunismo formacio havas siajn, al ĝi sola imanentajn, produktadajn rilatojn kaj laborordojn, ekonomiajn leĝojn, soci-politikan ordon, jurajn kaj etikajn principojn, imagojn pri kulturo, karakteron kaj lokon de intelektularo, vivajn normojn. Kaj kiel tia, historie leĝa kaj necesa «socialisma formacio» estas prezentata la sovetia socio.

Ŝajne, la unua elpaŝis kun tio influhava tiutempe sovetia ekonomiisto kaj ekonomikisto I. Maliŝev. La afero okazis en la 1966-a jaro112, kaj somere de la 1967-a jaro la revuo de la CK de la KPSU «Komunisto» en rubriko, dediĉita al la 100-jariĝo de «La kapitalo» de K. Markso, publikigas (ne kiel disputo!) artikolon de aŭtoro el la GDR Otto Reinhold, en kiu la nova koncepto de socialismo estas eldirita plenvoĉe. Socialismo, — legas ni en tiu artikolo, — «prezentas per si sociordon kun imanentaj al ĝi leĝoj, sed ne mallongan transiran fazon sur vojo al komunismo. Socialismo estas historie kreiĝinta unueco de produktivaj fortoj, produktadaj rilatoj kaj socia superstrukturo, alivorte, soci-ekonomia formacio en ties marksisma kompreno»113.

Kaj en septembro de la sama jaro jam la gvidanto mem de la germanaj komunistoj Ulbricht formulas «la ĉefan konkludon, al kiu ni venis»:

«Socialismo estas relative memstara soci-ekonomia formacio en la historia epoko de transiro de kapitalismo al komunismo en monda skalo». Kaj li tuj klarigas: «... antaŭe, speciale deirante de la notoj de Markso pri la Gotaa programo, oni kutimis trakti socialismon nur kiel transiran fazon... al la dua fazo — komunismo, oni malmulte konsideris tion, ke socialismo disvolviĝas sur sia propra bazo», kaj rezonas pri taskoj de konstruado de «socialisma formacio»114.

En la KPSU tiu rezigno disde Markso kaj Lenino en kompreno de la historia loko de socialismo kaj, per tio, en difino de historia tasko de socialisma konstruado (konstrui ne la unuan fazon de komunismo, sed ĝiajn nekomunismajn premisojn) ne ricevis oficialan subtenon de la partia gvidantaro, same, tamen, kiel ankaŭ oficialan malaprobon. Sed niaj partiaj ideologoj115 kaptis ĝin kiel rimedon liberigi sin de malfacila neceso elpensi (elfantazii!) teoriajn konformigojn de la marksism-lenina instruo pri socialismo kun la kontraŭanta al ĝi sovetia realo.

Kiam, ekzemple, unu leganto (supozeble, ne sola) per letero en la redakcion de la «Komunisto» eldiris nekomprenon pri la publikigita, kaj sekve, rekomendita artikolo de Reinhold, tiam en la 1968-a jaro li ricevis jenan respondon de la redaktoro de la ekonomia fako Sakov (tiu respondo ne estis publikigita):

«Vi opinias, ke la tezo pri socialismo kiel pri memstara socia formacio estas foriro disde la marksismo kaj ĝin necesas konsideri erara. Ni ne opinias, ke tia takso estus justa... Nun, kiam la socialisma produktadmaniero ekzistas kaj disvolviĝas dum pli ol duonjarcento, estus, certe, tute nesufiĉe limiĝi per ĝenerala karakterizo de socialismo nur kiel de „malsupera“ kaj „nematura“, „nedisvolvita“ ŝtupo de nova socio. La vivo atestas, ke socialismo havas tute memstaran historian valoron kaj okupas certan lokon en la antaŭenira progresa evoluo de la socio... Hodiaŭ estas tute rajte karakterizi socialismon kiel novan, kreiĝintan soci-ekonomian formacion, ne aldonante epitetojn „malsupera“, „nematura“ k. t. p. Tia pozitiva karakterizo neniom kontraŭdiras al tiu marksisma tezo, ke socialismo prezentas per si unuan specon de nova socio, kiu leĝe evoluas en ties superan fazon, en plenan komunismon».

Kaj en la jaro 1969 koresponda membro de la AS de la USSR, tre sentema al ŝanĝiĝoj de la ideologia (kaj simple propaganda) klimato, sed samtempe kutimigita al singardemo en elekto de terminologio, L. Leontjev skribas:

«Oni ne povas trakti socialismon kiel ian mallongtempan etapon, kiel ian fervojstacieton sur la vojo, kondukanta de kapitalismo al komunismo, kiel hibridan strukturon, en kiu efikas leĝoj, prezentantaj ion mezan inter la leĝoj de kapitalismo kaj la leĝoj de komunismo. Matura socialisma socio, disvolviĝanta sur sia propra, per socialismo mem kreita bazo, prezentas certan soci-ekonomian sistemon, funkciantan laŭ siaj propraj objektivaj ekonomiaj leĝoj. La disvolvita socia sistemo de socialismo ekzistas kaj evoluas dum longa historia etapo, dum kiu okazas akumulado de premisoj de komunismo». Kaj li resumas: tiu «... kompreno de la specifa naturo de la socialisma mastruma ordo en la lasta tempo ĉiam pli klare metas al si vojon en marksism-leninisma literaturo ne nur en la USSR, sed ankaŭ en aliaj socialismaj landoj»116.

Tamen, kiom ajn alloge estu por kaŝo de la rompo de la stalinisma socio kun socialismo kaj por maskado de tiu socio sub socialismo elŝiri la nocion mem de socialismo el la komunisma kunteksto, el la nocio de komunisma socia formacio, sed tia senkaŝa distanciĝo disde Markso kaj Lenino devus ŝoki la politikan gvidantaron de la partio, montranta sin gardanto de la preceptoj de Markso kaj Lenino. Kvankam Markso ne nomis rekte la unuan fazon de komunismo socialismo, tamen tion multfoje kaj senlace faradis Lenino kaj antaŭ kaj post la socialisma revolucio — faradis tion en strikta konformo kun la ideo de Markso. Aliflanke, ĝenis, probable, ankaŭ tiu cirkonstanco, ke la universala tradicio de social-demokratismo, kaj ankaŭ la esenco mem de la social-demokratia kompreno de socialismo konsistas en kontraŭstarigo de socialismo al komunismo — kontraŭstarigo, nature sekviganta kontraŭkomunismon: por socialismo, sed tia, ke ĝi estu sen kaj kontraŭ tendencoj al komunismo. Ja neniu alia, ol Karlo Kaŭcko nomis komunismon «pia deziro».

En tiuj politikaj kondiĉoj la sava tezo pri socialismo kiel memstara ekster- kaj antaŭkomunisma soci-ekonomia formacio ne povis teni sin en pura formo. Neeviteble devis aperi kompromisoj. Jen, ekzemple, unu el ili — kun pretendoj al scienca strikteco: J. Kronrod, en plena konformo kun oficialaj direktivoj, agnoskas evoluinta socialismo la socion de la Sovetunio. Sed socialismon li difinas ne kiel memstaran socian formacion, sed kiel historie unuan manieron de produktado, kiu malfermas la «eraon de komunismo», kaj kiu, estante tute memstara kiel produktadmaniero, antaŭas al propre unua komunisma produktadmaniero117. Do, la kontraŭdirantan al la marksismo principan apartigon de socialismo disde komunismo kaj ilian kontraŭstarigon Kronrod mildigas per tio, ke li ĉirkaŭiras la demandon pri formacioj kaj, anstataŭ sinsekvaj fazoj de unueca soci-ekonomia formacio, parolas pri malsamaj, sed same sinsekvaj, produktadmanieroj en kadro de unu historia epoko.

La kompromiso de Kronrod, ŝajne, estas la sola, penanta doni al la tezo pri memstareco de socialismo rilate de komunismo sciencosimilan aspekton. Aliaj kompromisoj fakte estas ne kompromisoj, sed aŭ senkaŝaj foriroj de la problemo118, aŭ foriroj, vualitaj per vortaj kaj terminologiaj artifikoj119.

Tia estas la linio de tiu reinterpreto de la nocio de socialismo de sovetiaj komunistoj, kiu apartigas socialismon el komunismo kaj dividas ilin kiel du memstarajn soci-ekonomiajn sistemojn. La principan flankon de tiu linio oni preferas dilui kaj kamufli en listigado de empiriaj signoj kaj en figuroj de prisilento, kaj ne estas dubeble, ke ĉi tie antaŭ ni estas logika fino de tiu politika kaj, se vi deziras, «teoria» tendenco, kiun ni vidis en la stalina «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo». Plie, tiu linio donas sciencosimilan kaj historian kanvason, aŭ eĉ bazon, por tia leĝo. Ĉar nun tiu leĝo aspektas nek pli nek malpli multe kiel specifa leĝo de aparta kaj memstara soci-ekonomia sistemo (formacio, produktadmaniero, fazo de socia evoluo k. t. p.) — kaj en tio trovas por si fundamentadon kaj pravigon.

Ekstaras demando: kio do kaŭzis la finan (ĉe ĉiuj klaŭzoj kaj maskadoj) rompon kun Markso kaj Lenino en tia plej radika demando kiel esenco de socialismo kaj loko de socialismo en historio de progresa disvolviĝo de la homaro? Por kuraĝi al tia paŝo oni devas havi gravajn motivojn. Kaj ili, vere, ekzistas. Necesas doni al popoloj respondon al demando: Kial post duonjarcento da konstruado de socialismo, el kiu jam triono de jarcento en jam plene konstruita socialisma socio, vivanta kaj disvolviĝanta (kiel oni devas opinii) laŭ leĝoj de socialismo, tiu socio ne iĝis iom rimarkeble komunisma kaj ne aliris iom proksime al komunismo? Ne aliris al komunismo kaj laŭ karaktero de produktadaj rilatoj, kaj laŭ formoj kaj rilatoj de laboro, kaj laŭ tipo de ekonomia, politika kaj administra organizaĵo, kaj laŭ normoj kaj moralo de socia kaj privata vivo, kaj laŭ vivaj kaj spiritaj demandoj kaj idealoj — mallonge dirante, laŭ ĉio tio, kio povas esti esprimita per simplaj, kompreneblaj al la popolo vortoj: «ekonomia egaleco kaj dominado de la ideo de ekonomia egaleco». Kie en nia socio estas tiuj elementoj de komunismo, kiuj, se kredi al Markso kaj Lenino, devas kreiĝi sur ties unua, socialisma, fazo, kaj disvolviĝo de kiuj sole povas konsistigi enhavon de la jam antaŭ tiom da jaroj proklamita ĉe ni komenco de konstruado de komunismo? Pri ili oni oratoras kaj deklamas, sugestante kredon, kaj eble, ankaŭ kredante mem en magion de vortoj kaj nomoj, sed ĉio ĉi estas vortoj kaj nomoj vanaj: tiaj deiraj elementoj de komunismo en nia socio preskaŭ ne ekzistas, konkrete indiki ilin ne eblas.

Kaj tiam devas savi la teorio, ke socialismo estas tute ne la unua fazo de la komunisma socia formacio; ke tio estas aparta kaj diferenca de komunismo socia organismo, historie lokiĝanta ekster komunismo, inter la formacioj kapitalisma kaj komunisma; kaj ke la enhavo kaj historia misio de la socialisma konstruado estas tute ne iĝado kaj perfektiĝado de elementoj de komunismo ĉe ties leviĝo de la malsupra sur la supran ŝtupon, sed nur «akumulado de premisoj de komunismo» (ĉu simile al tio, kiel evoluo de kapitalismo akumuladis premisojn de socialismo?). Leontjev diris tion rekte, aliaj diras la samon, sed ĉirkaŭire.

Tia estas la propaganda kaj, se vi deziras, ideologia flanko de la afero. Sed al tio eblas aliri ankaŭ de alia flanko, se tiel diri, de la ekkona. Vere, se estas devige (ĉu pro ekstera, ĉu pro interna devigo) nomi kaj opinii la socion, kiun en nia lando konstruis la stalinismo, socialisma, kaj se tial difinojn de socialismo preni el ekkono de tiu socio, do kio tiam estas socialismo? Certe, ne kapitalismo, sed ankaŭ ne la unua fazo de komunismo. Ja nek komunisme signifaj ĉeloj kaj organoj, nek perspektive disvolviĝantaj ĝermoj de komunismo ekzistas kaj en la anatomio, kaj en la fiziologio de nia socio. Ne hazarde ĝia tiel nomata «ĉefa ekonomia leĝo», kiel ĝi estis formulita de Stalino kaj konservata de la novstalinistoj, ne inkludas progreson en ekonomia egaleco de anoj de la socio120; la ideo mem de tia egaleco estas opiniata malaprobinda, kaj elpaŝo kontraŭ plifortigo de ekonomia malegaleco — krima. Kaj estas nature, ke pli aŭ malpli objektiva esploro de la fakta strukturo kaj funkciado de tiu socio kondukas al konkludo, ke tio estas ia speciala socio, finanta kapitalismon, sed ne malfermanta komunismon, — la socio, kiun Markso kaj Lenino ne antaŭvidis. Kaj ĉi tie, verŝajne, estas permeseble diri, ke en tiu rilato la cititaj supre aŭtoroj diras veron pri nia socio, kia ĝi efektive estas kaj kia ili deziras ĝin plu konstrui. Sed se en tio (kaj nur en tio!) ili pravas, do nur kontraŭ tiuj dogmuloj de la stalina ortodokseco kaj kavaliroj de stalina fariseeco, kiuj tiun socion de la tiel nomata «plene konstruita socialismo» plu nomas la unua fazo de komunismo. Sed ne kontraŭ la kompreno de socialismo de Markso kaj Lenino.

En la pragmata kaj konjunktura argumentado de tiuj aŭtoroj estas nenio, kio povus kontesti la profunde kaj ĉiuflanke fundamentitan marksism-leninan koncepton de historia evoluo de la homaro, al kiu radikale kontraŭdiras la penso mem (ne dirante eĉ pri neceso) de ekzisto de iu postkapitalisma neantagonisma («socialisma» — kiel ili ĝin nomas) socia sistemo kiel finanta la antaŭkomunisman historion de la homaro — ĝian (laŭ la vorto de Markso) antaŭhistorion. Kaj se dum jardekoj inter kapitalismo kaj komunismo (kaj dirante pli precize — inter kapitalismo kaj la unua fazo de komunismo) elkreskis kaj enkojniĝis speciala, nekapitalisma kaj nekomunisma socio, do tio okazis ne pro leĝoj de historia sinsekvo de soci-ekonomiaj formacioj. Evoluo de la homaro ne postulas tian ĉeneron en sia progresa antaŭeniro kaj por tia antaŭeniro. Ĉar tiu ĉenero aperis, por tio ekzistis, certe, realaj historiaj kaŭzoj. Sed aperis ĝi kaj ekzistas kiel fremda kaj artefarita formitaĵo, rompanta, distordanta, korodanta la naturan iron de socia evoluo — kaj, rezulte, malrapidiganta ĝin kaj en multaj rilatoj grave deĵetanta malantaŭen. Kaj tiu ĉenero estas konstruata kaj subtenata per perforto super la homoj kaj super la materiaj produktivaj fortoj, super la landoj kaj la fortoj de ĝia progreso — objektivaj kaj subjektivaj, super historio — nacia kaj monda121.

Sur tio eblas fini la traktadon de la sesa (kvankam ankoraŭ oficiale ne agnoskita) el la artifikoj, kiujn la novstalinistoj uzas por falsi la marksismon, kaj samtempe, ŝajnigante sin marksistoj, prezenti la nesocialisman sovetian socian ordon socialisma. Ni substreku nur eble jenon: se la revelacio de Stalino pri la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo, kun kiu tiu ĉi artifiko estas logike ligita, nenion diras pri tio kaj intence ekskludas tion, ke tia leĝo (se ĝi ekzistas) devus paroli pri loko de socialismo en historio de la homaro, tiam la revelacio de la novstalinistoj pri socialismo kiel pri memstara, aparta de komunismo, socia sistemo (formacio, produktadmaniero, fazo de soci-ekonomia evoluo...) misprezentas tiun lokon. Kaj faras tion, certe, same intence.


* * *

8. La novstalinismo kaj la demando pri socialismo en unu lando

1

Kiam Lenino en la unuaj jaroj de la revolucio uzadis la esprimon «evoluinta socialisma socio»122, li parolis pri estonteco de tiu socio, al kies konstruado la bolŝevistoj ekkondukis Rusion, gvidataj de imago pri ĝi, jam longe antaŭ tio ellaborita de scienco. «Tiu problemo estas solvita», — diris Lenino en februaro de la 1920-a jaro pri problemo de difino de esenco kaj aspekto de socialismo, kiel la unua fazo de komunismo, — difino de konstituantaj kaj ne forpenseblaj trajtoj de socialismo, disvolviĝanta jam ne sur la heredita de kapitalismo, sed sur propra socialisma bazo. Kaj, kiel estis montrite en tiu ĉi artikolo, la novstalinisma evoluinta reala socialismo en ĉiuj esencaj linioj kontraŭdiras al tiu difino. En ĝi estas malakceptata kaj malaprobata la socialisma principo de pago de laboro laŭ ties kvanto, kaj la sociaj kaj personaj rilatoj estas formataj de la artefarita (grandmezure arbitra) sistemo de hierarkie malegala pago de kvante egala laboro. Naciigo de produktadaj rimedoj (inklude ankaŭ la teron) baziĝas sur ilia ŝtatigo; la tiel nomata socia proprieto pri produktadaj rimedoj ĉiam pli multe estas ne subigita al la popolo kaj de la popolo regata, sed subiganta al si la popolon, aŭtokrate regata ŝtata proprieto. Anstataŭ estimo kaj stimulado de ekonomia egaleco, de moralo de senprofitemo kaj socia kamaradeco — sub miela etikedo de «persona propraĵo» estas kultivata kaj stimulata privata proprieto kaj kontraŭsocialisma moralo de persona riĉiĝado, akirado kaj akumulado. Anstataŭ senklaseco de socio, malfermanta al ĉiuj ĝiaj anoj egalajn vivajn eblojn — materiajn kaj socialajn — por formado kaj disvolvado en si de diverse diferencigitaj homaj individuoj, — kreskas sociala (poseda kaj stata) diferenciĝo de la loĝantaro, ties klasa kaj klasosimile fiksita distavoliĝo, nutrata per hierarkia gradaro de privilegioj (en granda parto heredataj) kaj mortiganta spiritan liberon kaj individuiĝon de la homa persono. La ekonomia meĥanismo funkcias helpe de var-monaj rilatoj, ne elpuŝataj kaj formortantaj, kiel tion postulas socialismo kaj transiro de socialismo al komunismo, sed malraciigitaj kaj en tia perversa formo ĉiam pli enradikigataj kaj fiksataj123. La ideo kaj la sistemo de socialisma demokratio estas senvalorigitaj kaj distorditaj ĝis tia grado, ke la anoj de la socio estas senigitaj de eĉ tiuj civitanaj rajtoj, kiujn la homaro konkeris en la kapitalisma periodo de sia historio124. En elpelado kaj ekstermado de demokratio el ŝtataj kaj sociaj aferoj estas uzata la sistemo de unupartieco, disvolviĝinta el la diktaturo de la proletaro (malgraŭ la socialisma ideo kaj socialismaj inklinoj de tiu lasta) en diktaturon de hierarkie konstruita privilegiita kaj prosperanta kasto de burokratio («funkciularo»). En diktaturon, kiu principe kaj efektive nepacigeble kontraŭstaras al la imago de Markso-Lenino pri «ŝtato-komunumo» kaj pri formortado de la ŝtato (kaj kune kun ĝi ankaŭ de la politikaj partioj) — kaj apogas sin, unuflanke, sur manko en la politika sistemo de iu ajn objektiva kaj normale funkcianta meĥanismo de ŝanĝado kaj renovigado de la gvidantaj kadroj, aliflanke — al plebiscita subteno de la politike pasivaj kaj edukataj en muteco («senvortigitaj» — laŭ esprimo de poeto) popolamasoj, kaj triaflanke, simple sur la aparato de ŝtatsekureco kaj la milita maŝino.

Kaj ĉio ĉi estas trudata kaj gardata helpe de la monopola ŝtat-partia (legu: registara) direktiva ideologio, kiu nature kreskas el tiu politika sistemo kaj servas al ĝi kiel ĝia propra elemento kaj nepra instrumento.

2

Kiel povis okazi, ke en la lando, malferminta la eraon de socialisma revolucio kaj en la jaroj de Lenino sukcese farinta kvankam unuajn, sed tute difinitajn kaj perspektivajn paŝojn al vere evoluinta socialismo, ke en tiu lando la komenciĝinta moviĝo al socialismo haltis kaj sub la nomo de evoluinta socialismo establiĝis socio tute ne socialisma kaj ne disvolviĝanta en socialismon, fermanta vojojn al socialismo?

En tiu ĉi artikolo estas montrite, kiel iris tiu procezo kaj kiel iris ties politika, ideologia kaj (permesu uzi ĉi tie tiun vorton) teoria kamuflado, sed ĝi ne metas por si taskon klarigi, kial la procezo aperis kaj kondukis al tia rezulto. Por tion klarigi, necesas aliaj esploroj — kiel por malkovro de soci-historiaj premisoj kaj cirkonstancoj de iĝado kaj evoluo de la USSR el la cara Rusio de la komenco de nia jarcento, tiel ankaŭ por rivelado de karakteraj, determinantaj etapoj de foriro de la sovetia socio el la vojo al socialismo kaj de logika kondiĉiteco de ŝanĝiĝo de tiuj tragikaj etapoj. Sed komparante la novstalinismon kun socialismo, ne eblas ne diri pri tiu problemo, en kiun trafas tiaj esploroj, — pri la centra problemo, ĉar ĉe ĝia solvo ekstaras la respondo, iranta ne nur de la teorio, sed ankaŭ de historio. Certe, diri tion, ne enprofundiĝante en detalojn kaj en polemikon.

La artifikoj, per kiuj en la pasinta duonjarcento da sia dominado la stalinismo ŝirmadis la foriron disde la marksism-lenina kompreno de socialismo kaj de konstruado de socialismo kaj prezentadis tiun foriron kiel la veran marksismon-leninismon, ni traktis en tiu ĉi artikolo en la kronologia ordo de ilia apero. Tio estas natura ordo por ilia traktado, ĉar, kiel leganto povis vidi, la artifikoj de substituado de la scienca socialismo per pseŭdoscienco ne nur ekstaras en kronologian vicon de sinsekvaj mejloŝtonoj, sed kreas ĉenon de logikaj transiroj — ĉiu sekva ĉenero ne nur rezultas el la antaŭa, sed estas ĝia leĝa disvolviĝo. Eĉ pli, en tiu procezo montriĝas ekzisto de unueca fadeno de disvolviĝo, sur kiun tiuj artifikoj unu post alia surviciĝas kaj en kiun ili enkreskas, ne estante forĵetataj kaj anstataŭigataj per sekvaj artifikoj, sed konserviĝante en ili. Ekstere malsamaj, la logikaj transiroj de unu artifiko al la alia estas interne homogenaj — socie kaj program-politike, — ĉiuj ili estas ligitaj inter si per unu linio de logika evoluo: apero de la sesa artifiko el la kvina kondukas la procezon en la sama direkto, kiel apero de la kvina el la kvara, de la kvara el la tria k. t. p. Unuvorte, la sekva transiro ne foriras de la senco kaj tendenco de la antaŭa, sed kondukas la saman procezon pluen — la procezon, en kiu la traktitaj de ni artifikoj naskiĝadis kaj formiĝadis kaj kiu, siavice, mem estis formata de tiuj artifikoj.

Kaj jen tio, kio estis la idea fundamento de degenero de la marksismo al la stalinismo, estis ankaŭ la kerno de la traktita de ni laŭetapa procezo de tiu degenero. La ideo de Stalino pri eblo ne nur konstruadi, sed ankaŭ plene finkonstrui socialismon en unu, aparta lando125, kaj pli konkrete — la teorio kaj praktiko de socialismo en unu lando kaj por unu lando, jen kio estis la unueca kerno de la procezo. Kaj la logika motivo de la procezo estis neceso tiel refari la nocion de socialismo kaj la nocion de konstruado de socialismo, ke la teorio de socialismo en unu lando aspektu pruvebla, kaj poste eĉ pruvita: socialismo kvazaŭ ne nur povas esti konstruita, sed jam estas konstruita en unu lando. Leganto povis rimarki, kiel tiu stalina ideo kelkfoje enplektiĝadis en temojn de niaj notoj, sed okupiĝi pri ĝi ni ne povis. Tiu erara ideo, ludinta tiom fatalan rolon por la afero de komunismo en nia lando kaj en la tuta mondo, postulas specialan kaj detalan traktadon, kaj tiuj ĉi notoj kondukas al ĝi proksime. La temon de socialismo en unu lando ni esperas (se permesos cirkonstancoj) en pli aŭ malpli plena amplekso trakti en alia laboraĵo, ĉi tie sufiĉos limiĝi per kelkaj rimarkoj kaj per tio fini la komparadon de la novstalinismo kun socialismo.

Kial preskaŭ tuj post la morto de Lenino en la bolŝevista partio aperis kontraŭscienca kaj politike kontraŭlenina ideo de socialismo en unu lando kaj kial sufiĉis nur iaj du jaroj, por ke ĝi tiel facile, senapelacie kaj kiel gvidanta dogmo estis akceptita de la partio, antaŭ tiu tempo dum tutaj du jardekoj irinta kaj kreskinta en fluejo de la lenina kompreno de socialisma revolucio kaj socialismo — al tiuj demandoj ni (ni ripetas) ne intencas ĉi tie respondi. Niaj rimarkoj tuŝos nur la rezultojn de tiu historia procezo, kaj nur en kompreno de esenco de socialismo kaj vojoj de ĝia konstruado, — rezultojn kaj konsekvencojn, kiuj kvankam iom post iom, sed ĉiam pli akcelite kaj, eĉ kompare kun rapideco de historio, tre baldaŭ montris sin.

Kiel teorio, la doktrino de socialismo en unu lando estas produkto de nekritika kompreno (kaj dirante pli simple — nekompreno) de signifo de historiaj kondiĉoj, en kiuj necesis komenci konstrui socialismon en nia lando, nome — signifon de prokrasto de la monda revolucio kaj de historiaj konsekvencoj de tiu prokrasto. Tio, ke socialismon ni devis konstrui en kondiĉoj de izolo kaj kapitalisma ĉirkaŭaĵo, estas nekontestebla fakto de historio. Kaj tio, ke ankaŭ en tiaj kondiĉoj eblas kaj endas konstrui socialisman socion, t. e. moviĝi de kapitalismo al socialismo, estas nekontestebla fakto de scienco. Sed scienco ne agnoskas eblon finkonstrui en unu, aparte prenita lando plenan socialisman socion, socialismon kiel la unuan fazon de komunismo. Ni koncentros ĉi tie atenton de leganto sur la problemo, kiu unuavide povas ŝajni deflankiĝo disde la traktata demando, sed (kiel ni vidos) ĝi havas al tiu demando rektan rilaton kaj devas esti konsiderita en ĝia diskuto.

En granda plano de historio nia tempo montriĝas kiel erao de iĝado de tutmonda homaro: ni staras sur sojlo de tutmondeco de la homaro. Temas jam ne pri monda merkato, kiu estis kreita de la kapitalismo de la 19-a jarcento. Kaj ne pri la monda ekonomio, kia ĝi en la 20-a jarcento efektiviĝas unue per divido de la mondo inter imperiismaj regnoj kaj lukto por ĝia redivido, kaj post la Oktobra revolucio kaj, poste, post la dua mondmilito, metas al si vojon en la mondo, disfendita je du (aŭ eĉ tri) partoj. En nia tempo la afero iras pli profunde. Ĝi konsistas nun en tio, ke sur la ankoraŭ nacie kaj ŝtate distranĉita planedo dominas kaj, finrezulte, determinas la vivon jam mondskalaj (kaj en multaj rilatoj ankaŭ mondorganizitaj!) ekonomiaj kaj politikaj interrilatoj kaj interligoj de ĝiaj apartigitaj kaj regione dislimitaj partoj. Kaj en tiu ekonomia kaj politika kunteksto, helpante al ĝia formado kaj disvolviĝo, kreiĝas kaj funkcias la scienc-teĥnika revolucio de la 20-a jarcento — la fenomeno (malsame de la industria revolucio de fino de la 18-a — komenco de la 19-a jarcento) ne de limigita kaj speciala, sed de universala karaktero, ne de regiona, sed tutmonda vasteco, — la fenomeno de naskiĝanta tutmondeco de la homo kaj ties ekzisto. Tiaj estas ĉiuj konsistaj kaj akompanaj elementoj, rezultoj kaj konsekvencoj de tiu revolucio, nome: realeco kaj efikeco de la unueca sur la tuta planedo kaj por la tuta planedo monda scienco; principe ĉiuloka atingeblo de la mondaj principoj kaj normoj de teĥniko de produktado k. t. p.; universaleco de informrimedoj; libero de moviĝo kaj kontaktoj de homoj tra ŝtataj limoj; unuecaj en la tuta mondo principoj de eduka sistemo; tutmondaj reciprokaj influoj kaj interplektiĝoj de arta kreado; rapidege unueciĝantaj en la tuta Tero kriterioj de viva bonstato kaj kultureco; k. t. p. Kaj ne eblas ne konkludi, ke diversaspektaj homaj socioj post longaj jarmiloj de la origina kaj principa diseco estas kondukitaj, finfine, de la leĝoj de sia evoluo al la tasko transformi sin el aro de socioj, aparte kreiĝintaj kaj kunekzistantaj sur la Tero, en diversecan, sed unuecan kaj solan homan socion — en la veran Homaron.

Al tiu tasko la homaro estas alkondukita jam de kapitalismo, sed solvi ĝin kapitalismo pro sia naturo mem kaj pro siaj leĝoj de socia vivo ne kapablas. Ĉe tuta forto de siaj unuigaj kaj eĉ alcentraj faktoroj ĝi eĉ ne kapablas kontraŭmeti realan alternativon por decentraj tendencoj al nova, de ĝi mem (de kapitalismo) naskita nacie nutrata kaj nacie limigita disfendiĝo de la planedo. Kio koncernas la scienc-teĥnikan revolucion, do en tiuj ĝiaj vojoj kaj tiuj ĝiaj specimenoj, kiuj povas esti ellaboritaj de kapitalismo, la senco mem de la moderna scienc-teĥnika revolucio estas distordita kaj malraciigita. Ili ekstreme profundigas senpersonigon de la homo kaj maŝinigon de lia vivo, konscio kaj kulturo, kripligas, detruas kaj distretas la teran naturon — kaj, super tiu malhumanigo kaj sennaturigo de la homo, la scienc-teĥnika revolucio mem estas orientata al senĉesa vetarmado de monstraj iloj de milito, kio finrezulte ne povas ne minaci per neniigo de la homa gento. Kaj tio ne povas ne naski eskatologiajn (de ĉiaspecaj tonoj!) mensostatojn kaj atendojn — ĝuste en tiu epoko, kiam la homaro aliris al la sojlo de sia memrealigo kiel de homaro tutmonda.

Sed se solvo de la historia tasko de memrealigo de la tutmonda homaro ne estas en fortoj de kapitalismo, tiam tiu solvo kuŝiĝas sur socialismon, kiu en la historia vico de sociaj ordoj sekvas kapitalismon. Kiel la unua fazo de komunismo, socialismo kapablas malfermi vojon al postnacia, kosmopolita plano de homa socia aranĝo ne kiel al kontraŭ- kaj supernacia, sed kiel konservanta, disvolvanta kaj kree kombinanta originalajn naciajn heredaĵojn, — kiel al internacia plano, servigante al ĝi kaj malkovrante en ĝi ankaŭ ne distorditajn kapablojn de la tutmonda scienc-teĥnika revolucio. Ĝuste socialismo estas tiu socia sistemo, kiu estas alvokita (ĉar sole kapabla!) tiun tutmondecon de la homa socio adekvate efektivigi — praktike, kompreneble, ne nepre kaj ne tuj en skalo de la tuta senescepte aro de la ŝtatoj de la terglobo, sed en skalo de aro de vico da interligitaj gvidantaj landoj de la mondo, sufiĉe influhava kaj potenca, por determini kaj esprimi la progresan moviĝon de la mondo ĝenerale. Tiu tasko konformas ĝuste al socialismo, kiel al socia ordo, kiu per siaj formantaj kaj determinantaj, se permeseblas tiel diri — per siaj esencaj trajtoj (kaj des pli, per nedisigebla aro de tiuj trajtoj) ne enlokiĝas en kadrojn de nacia ŝtato. Ekonomie, politike, kulture (kiel per la materia, tiel ankaŭ per la spirita kulturo) socialismo povas ricevi nur neplenan kaj ĉe tio neaŭtentikan realigon, restante apartigita ekonomie, politike kaj kulture disde la progreso de la cetera mondo. Ĉar la formantaj kaj difinantaj trajtoj de socialismo kaj ilia komplekso estas produkto ne de nacie limigita historio de tiu aŭ alia aparte prenita lando, sed de historia progreso de la praktike tuta homaro. Nepleneco kaj neaŭtentikeco de socialismo, kreata en unu aparta lando tial neeviteble naskiĝas kiel pro neeblo disvolvi en ĝi ĝisfine la esencajn trajtojn de socialisma socio, tiel ankaŭ pro neeblo, eĉ ĉe plej plena teritoria kaj nacia izoliĝo de la lando, izoli ĝin disde influoj kaj efikoj de la ĉirkaŭanta kapitalisma mondo. Socialismo, kiel la unua fazo de komunismo, postulas tutmondan homaron — kaj tutmondeco de la homaro postulas socialismon. Kiel ne eblas tutmonda nesocialisma komunumo, tiel ankaŭ ne eblas plene socialisma socio en la lando, prenita aparte de la cetera mondo; kaj la unua kaj la dua estas utopio. Ebleco de reala efektivigo de tutmonda homaro kaj ebleco de reala efektivigo de socialisma socio aŭ, alivorte, tutmonda misio de socialismo kaj socialisma misio de la tutmonda moviĝo de la homaro — tio estas du flankoj de tiu loko, kiun la 20-a jarcento, kaj, supozeble, granda parto de la 21-a jarcento okupos en la homa historio.

Tiaj estas tiuj profundaj sciencaj fundamentoj, laŭ kiuj Markso kaj Lenino sciis, ke komunismon, eĉ en la fazo de socialismo, en unu aparta lando plene konstrui ne eblas. Sed la mondo ne tiel simple estas konstruita, ke socialisma revolucio kaj post ĝi komenco de konstruado de socialisma socio povu okazi samtempe en ĉiuj ĝiaj landoj. Iu lando devas komenci — kaj post tio dum pli aŭ malpli longa tempo ĝi estas devigita konstrui ĉe si socialismon sole kaj krome en malamika ĉirkaŭaĵo. Historio deziris, ke tia lando estu Rusio. Sekvante Markson, Lenino komencis konstrui en ĝi socialismon, sciante kaj klarigante, ke ĝis la monda revolucio ĝi ne povas esti finkonstruita. Sed ne tial ĝi ne povas esti finkonstruita, ke Rusio estas lando ekonomie, teĥnike kaj kulture subevoluinta, kaj ne tial, ke al tio povas malhelpi milita interveno de la kapitalisma mondo, sed ĝuste pro la prezentitaj supre fundamentaj kaŭzoj.

3

Ĉi tie ni revenas al nia temo. Kaj antaŭ ĉio necesas substreki, ke la demando pri socialismo en unu lando, naskiĝinta antaŭ duonjarcento, ne estas forigita de historio el la tagordo, ne iĝis subjekto por solaj arkivaj kaj akademiaj esploroj, sed plu restas fundamenta, ideologia kaj politika problemo de socialisma revolucio. Tiu cirkonstanco, ke dum la lasta kvaronjarcento, kiam Stalinon anstataŭis la novstalinismo, konstrui socialismon komencis vico da ankoraŭ aliaj landoj, ne ŝanĝis la esencon de la afero. Unue, socialismo, kiun ili ĉe si konstruas, estas variantoj de la sama preta modelo, kiu jam pli frue fine formiĝis kiel stalina socialismo en unu lando — variantoj de ĝuste tia nacie limigita «socialismo». Due, esence, la situacio de izoliteco de konstruado de socialismo en la USSR daŭras ankaŭ nun post la unueca kaj fermita kompletigo de la USSR per la nememstaraj landoj de la Konsilio de Ekonomia Interhelpo. Trie, la transiro de la giganta Ĉinio al konstruado de socialismo ne forigis tiun izolitecon: anstataŭ unu ekzistas nun du disigitaj kaj eĉ reciproke malamikaj zonoj de memstara «socialisma konstruado» (ni rememoru la ĉinan formon de socialismo: «konstrui socialismon per propraj fortoj»).

Kaj finfine la novstalinistoj ankaŭ formale ne rezignis de la teorio de socialismo en unu lando, kia ĝi estis formulita, fundamentita kaj prezentita de Stalino, kaj konservas fidelecon al tiu kompreno kaj interpreto de socialismo kaj konstruado de socialismo, kiuj el tiu teorio sekvas. Certe, en nia tempo, kiam pri konstruado ĉe si de socialismo parolas multaj landoj, la vortoj «izolita konstruado de socialismo en unu, aparte prenita lando» kaj «kapitalisma ĉirkaŭaĵo» sonus en la «monda socialisma landaro» kiel maldeca anakronismo. Kaj ĉie, kie tio eblas, la novstalinistoj penas simple prisilenti la lokon, kiun la ideo de socialismo en unu lando okupis en formado de politiko kaj ideologio de socialisma konstruado en la USSR, ŝajnigi, kvazaŭ tia, centra en la stalinismo, ideo tute ne ekzistus. Tamen tio ne ĉiam estas sukcesa — speciale por historiistoj. Supre (paragrafo 6) ni, ekzemple, vidis, ke en la novstalinisma periodaro de la postoktobra tempo la fino de konstruado de la socialisma sistemo de ekonomio estas atribuata al la jaroj 1937–1938, t. e. proksimume al la periodo, kiam socialismo estis konstruata kiel socialismo en sola nia, aparte prenita lando, kaj per tio la aŭtoroj de tiu oficiala periodaro solidariĝas kun la teorio pri eblo de konstruo de plena socialismo en unu lando, kaj, esence, baziĝas sur ĝi. Tamen en la novstalinisma akademia sesvoluma historio de la partio, kompilita de la Instituto de la marksismo-leninismo ĉe la CK de la KPSU kaj tial tute oficiala, estas rekte skribite:

«La konferenco (15-a) kritikis defetisman aserton de opoziciuloj pri tio, ke en kondiĉoj de kapitalisma ĉirkaŭaĵo la sovetia popolo ne kapablas venki kapitalismon interne de la lando. La partio opiniis, ke la Sovetia lando povos ne nur kontraŭstari al ajnaj malfacilaĵoj, inklude ankaŭ premadon de la monda kapitalisma mastrumaĵo, sed ankaŭ finkonstrui socialismon per propraj fortoj, se al tio ne malhelpos imperiisma interveno. Negado de tio puŝis la opozicion „al panika troigo de fortoj de kapitalismo en la lando“»126.

Kaj tio estas neevitebla, ĉar la linio de idea kaj politika heredeco de la novstalinismo kun la klasika stalinismo havas en sia bazo heredecon de ĝuste kaj antaŭ ĉio kun la teorio (kaj tra la teorio) de socialismo en unu lando kiel kun la kanone establita dogmo de sovetia scienco kaj ĝenerala orientilo de la komunista politiko. Kaj ĉe tio ne eblas eviti la kernon de la stalina argumentado: la sakramentan kontraŭstaron al «trockismo» — kun la sama aro da ritaj falsaĵoj, en kiuj estas miksitaj dum jardekoj edukitaj senrezona malamo, kalkulema hipokriteco kaj timo — besta timo esti suspektita pri nesufiĉa «senmaskigado» de trockismo, kaj jam ankaŭ timo antaŭ la malbenita vorto mem «trockismo». Kaj ni ne povas ne nomi ĉi tie por ekzemplo la direktivan artikolon de la 1971-a jaro de la teoria kaj politika aŭtoritatulo de la novstalinismo (unu el la malnovaj, enradikiĝintaj stalinistoj), sekretario, kaj nun jam eĉ kandidato al membroj de la Politburoo de la CK de la partio B. Ponomarjov en la gvidanta revuo de la CK. En ĝi estas rekte agnoskata, kaj eĉ pli, deklarata kiel «sciata», ke «la demando pri eblo de konstruado de socialismo en unu lando konsistigis la ĉefan enhavon de lukto kontraŭ la trockistoj en la 20-aj jaroj». Kaj kun plena solidareco kaj rara pedanteco estas ripetataj ĉiuj falsaĵoj, distordoj kaj kalumnioj, ĉiuj insultoj kaj timigoj, helpe de kiuj Stalino kaj lia ĉirkaŭantaro firmigadis sian malkleran kaj simple absurdan teorion de socialismo en unu lando. Kaj kio estas plej instrua, la ideologo en rango de kandidato al membroj de la PB en la 70-aj jaroj levas tiun demandon kiel «aktualan demandon de ide-politika lukto»127.

Se preni la esencon de la afero, tiam — ĉu konscias tion (kaj ĉu agnoskas tion) la novstalinistoj mem aŭ ne — ĉu ilia koncepto de «reala socialismo» ne estas la lasta por hodiaŭ interpreto de la stalina teorio de socialismo en unu lando — ties oficiale akceptita konkretigo kaj ties praktika interpreto? Ja la ordo de la nuna sovetia socio ĝuste estas tio, kio en la realo iĝis kaj ne povis ne iĝi la konstruado de socialismo, orientita al unu izolita lando. Ne estos eraro diri, ke la ideo mem de «reala socialismo» povis naskiĝi nur sur reala grundo de limigita socialismo de unu, aparte prenita lando. Kvankam la koncepto kaj la termino de reala socialismo aperis nur tiam, kiam pri konstruado de socialismo okupiĝis vico da landoj krom la USSR, — tio ne signifas, ke al la novstalinismo, kreinta tian koncepton, ne estas aplikeblaj difinoj kaj taksoj de la teorio de socialismo en unu lando.

La sperto de la historio ankaŭ ĉi tie montris, ke pravas la scienco — ke la deziro kaj promeso de Stalino finkonstrui socialismon en unu lando ne kondukis al socialismo, kiel la unua fazo de komunismo (ĉe tuta ekonomia, teĥnika kaj kultura progreso de tiu lando rezulte de malfacila kaj abnegacia duonjarcenta popola laboro, kvankam malracie kaj kruele regata, kaj iam eĉ devigata). Kaj la teorio de Stalino postulis, por ĝia pravigo, radike aboli la sciencan nocion de socialisma socio kaj konforme al tio paŝon post paŝo ŝanĝi la komprenon de historia loko kaj esenco de la sovetia socio — postulis foriron disde la scienca socialismo de Markso kaj Lenino kaj maskadon de tiu foriro. Kaj prezentante la nesocialisman sovetian socion plene finkonstruita socialismo kaj per tio diskreditigante la ideon mem de socialismo, la teorio de Stalino iĝis unu el decidaj faktoroj de plua bremsado de la monda revolucio. Vere la stalina teorio kaj praktiko de socialismo en unu lando povas esti nomita fatalo de la socialisma revolucio de la 20-a jarcento.

Unuvorte, la teorio de socialismo en unu lando, fortranĉinta la rusian socialisman revolucion disde la monda revolucio kaj ferminta ĝin en naciajn kadrojn de la materie kaj kulture subevoluinta, sen demokratiaj tradicioj, lando, starigis antaŭ ĝi neelteneble malfacilan, ĉar principe neplenumeblan, falsan taskon. Foririginte la revolucion disde la vera mondhistoria tasko de la 20-a jarcento kaj servinte kiel faktoro de kreado unue en nia lando, kaj poste ankaŭ en vico da aliaj landoj de sociaj rilatoj, malproksimaj de socialismo, tiu teorio ne nur kondukis al degenero nian revolucion, sed prokrastis la mondan revolucion — anstataŭ esti faktoro de ĝia disvolvo kaj akcelo, ĝi iĝis faktoro de ĝia diskreditigo kaj bremsado. Tial por juĝo pri la sperto de la USSR la ĉefa afero estas ne en tio, ke dum duonjarcento ne estis finkonstruita socialismo, ĉar en unu, aparte prenita lando en neniaj cirkonstancoj, dum nenia daŭro kaj ĉe nenia politiko socialismo ja ne povis esti finkonstruita. La ĉefa estas alio: tio, ke kvankam dum la duonjarcento da stalina kaj novstalinisma konstruado de la Sovetunio estis kreita vico da novaj premisoj por komenco de socialisma konstruado (tiaj, kiel la industriigo de la lando kaj levo de klereco de ĝia loĝantaro)128, tamen tiu duonjarcento ne proksimigis la socion al socialismo kaj, eĉ pli, sur iu etapo neeviteble komencis malproksimigi ĝin disde socialismo — disde sociaj rilatoj, idealoj kaj spirita mondo de socialismo. Dum teorie estas ebla, kaj en nia lando post la Oktobro kaj dum la tuta tempo ĉe Lenino praktike ekzistis kaj dominis alia koncepto de konstruado de socialismo en unu aparte prenita lando. La koncepto, el kiu sekvis vojoj kaj metodoj de poioma kaj ĉiam pli granda proksimiĝo de la sociordo, vivordo kaj mondpercepto de la homoj al la socialismaj — ĝis tiam, kiam venos la monda revolucio, kiu elkondukos la konstruadon de socialismo el izoleco kaj per tio ebligos finkonstruon de socialisma socio en la lando, komencinta la moviĝon de la mondo al socialismo.

Tiu lenina koncepto signifas, ke socialismo estas konstruata en sia, dume soleca lando ekde la unuaj paŝoj kaj principe en perspektivo kaj en maturiĝanta kunteksto de la monda socialisma revolucio, kalkule al monda socialismo, kaj ke tiu konstruado estas komprenata kiel komenco de konstruado de estonta tutmonda socialisma socio, kiel parto de tiu tutmonda konstruado — kiel aktuala parto kaj eblo de monda socialismo, kiun eblas plenumi por ĝi en sia lando, dum la lasta estas en soleco. Konkrete tio signifas: sur ĉiu granda kaj malgranda etapo de konstruado de socialismo en sia izolita lando, en ĉiuj ĝiaj grandaj kaj malgrandaj aferoj rigardi al aliaj, nesocialismaj landoj, pensi kaj zorgi faradi sian socion de konstruata socialismo kaj la vivon en ĝi en ĉiuj rilatoj, — kaj materiaj kaj spiritaj, — ĉiam pli altiraj por la labora popolo de tiuj landoj. Kaj per tio helpadi al komunistaj fortoj de nesocialismaj landoj, en ĉiu lando siamaniere, konforme al ties specialaj kondiĉoj disvolvi kontraŭkapitalisman lukton — prepari ĉe si socialisman revolucion kaj inkludon de siaj popoloj en la mondan procezon de moviĝo al socialismo129.

Kio koncernas la procezon mem kaj procedurojn de socialisma konstruado, do ĉe la lenina koncepto antaŭ la okuloj de la konstruantoj konstante staras tiuj senkondiĉaj kaj neforpenseblaj principoj, elementoj kaj etalonoj de socialismo, pri kiuj estis dirite en la komenco de tiu ĉi paragrafo, ĉar en skalo de monda socialisma socio130 ili estas realigeblaj kaj postulas realigon. Strategiaj kaj taktikaj problemoj de konstruado de socialismo ĉi tie konsistas en tio, ke oni ĉiufoje komprenu, en kia grado tiuj principoj, elementoj, etalonoj estas realigeblaj en la historie donitaj kondiĉoj de nia lando dum ĝi restas en soleco — ĝuste kaj nure pri mezuro de ilia realigeblo kaj rimedoj de ilia realigo en limoj de tiu mezuro povas kaj devas temi. Plena ilia realigo en limoj de unu lando estas neatingebla — de tio oni deiras. Ne eblas, certe, antaŭdiveni kaj antaŭvidi, kia estas maksimume atingebla proksimiĝo al plena realigo de tiuj nepraj signoj de socialismo en lando, konstruanta ĝin en izoleco. Tio dependas de grado de matureco de deiraj kondiĉoj, kiuj ekzistis en tiu lando antaŭ la socialisma revolucio, kaj de rapideco kaj formoj de disvolviĝo de la monda revolucio, kaj ankaŭ de tiel nomata «subjektiva faktoro» — de grado de kompreno kaj lerteco de la gvidantoj de la socialisma konstruado. Sed ĉiuokaze, tiuj esencaj signoj de socialismo estas orientilo por socialisma konstruado — ne nur ĝenerale, sed sur ĉiu etapo — en tiu lando de garantiite neplena frua socialismo131. Grado (kaj formo) de ilia reala efektivigo servas kiel kriterio en juĝo pri sukcesoj kaj progresoj, atingitaj en tiu konstruado, kio ĉi tie estas egala al grado de proksimiĝo al ilia mezuro de realigeblo (kaj ankaŭ, certe, kiel kriterio en juĝo pri malsukcesoj kaj retretoj, trafintaj ĝin, kio egalas al grado de malproksimiĝo disde tiu mezuro). Unuvorte, konstruantoj de socialismo havas ĉi tie eblecon kaj motivojn ne trompi sin kaj ne trompi la popolon pri pleneco kaj matureco de sia frua socialismo kaj konstante kontroladi sin per komparo de la frua stato de socialisma konstruado kun la mezuro de realigeblo de socialismo en unu sia lando — kontroladi, ĉu ne devojiĝis ili de la kurso al socialismo, kiel al la unua fazo de komunismo. Kaj tial estas certeco kaj objektiva garantio, ke kiam la monda socialisma revolucio etendiĝos al sekvaj, vicaj landoj kaj la mezuro de realigeblo de socialismo kreskos, tio trovos la unuan landon de konstruado de socialismo preparita por novaj ebloj de tia konstruado — preta kaj kapabla eniĝi en novan, ne nur pli vastan, sed eĉ pli perfektan moviĝon al socialismo. Ni rememoru la vortojn de Lenino el «La infana malsano de „maldekstreco“ en komunismo»:

«Estus erare preteratenti, ke post venko de proletara revolucio almenaŭ en unu el gvidantaj landoj venos, plej probable, abrupta rompo, nome: Rusio iĝos baldaŭ post tio ne modela, sed denove subevoluinta (en „soveta“ kaj socialisma senco) lando» (Plena Verkaro, vol. 41, pp. 3–4)132.

Tiel statas la afero, kiam en unu, solece en kapitalisma ĉirkaŭaĵo staranta, lando konstruado de socialismo estas pensata kaj farata kiel loka parto, kiel atingebla por tiu parto komenco de konstruado de estonta tutmonda socialisma socio, — kaj tiel la afero povus stati en nia lando, se ankaŭ post Lenino ĝi estus kondukata konforme kun la lenina koncepto de socialismo kaj konstruado de socialismo. Estas alia afero, kiam en unu aparte prenita kaj en kapitalisma ĉirkaŭaĵo troviĝanta lando socialismo estas konstruata kiel socialismo en unu lando, por sola tiu lando — kun penso fini ĝin en tiu lando sendepende de (kaj se oni sukcesos, tiam eĉ antaŭ) monda venko de socialismo. Ĉar la esencaj trajtoj de socialismo, pri kiuj estis dirite supre, en aparta lando estas nerealigeblaj, do ili mem devas ĉi tie imagiĝi libra saĝumado kaj belanima fantaziado, rememorigoj pri ili — sensenca babilado, senrilata al la praktiko de konstruado de socialismo, kaj proponoj orientiĝi al ili en tiu konstruado — politike malutilaj deflankiĝoj disde la vera viva afero. Sed alia socialisma orientilo ne ekzistas en la naturo, kaj malagnosko de tiu orientilo, rezigno (aŭ, kio, esence, estas la samo — fakta foriro) de orientiĝo al ĝi en la afero de konstruado de socialismo estas identa al plenumado de konstruado sen ajna orientilo, kaj sekve sen konsciita sinsekvo de taskoj kaj etapoj kaj sen konkrete imagata perspektivo kaj fina celo. Jes, sen fina celo! Ĉar post ĉiutaga praktiko ankaŭ granda politiko iĝas konjunktura, kaj ideologio de moviĝo al socialismo — pragmatisma133. Kune kun kriterioj de socialismeco (tiuj kriterioj iĝas nekompreneblaj, nenecesaj, fremdaj — eĉ suspektindaj kaj malamikaj) el la konscio de la konstruantoj de socialismo estas elpelata eĉ tiu imago de socialisma socio, kiun en la plej ĝeneralaj trajtoj prezentis al la popolo la Oktobro. Promesinte kaj devontiĝinte konstrui plenan socialismon en unu lando, la stalinismo neeviteble konstruadis socialismon sen socialismo kaj eĉ spite al socialismo. Ekde la komenco mem la falsa celo — socialismo en unu lando — en natura maniero kondukis al distordo de rimedoj kaj vojo al socialismo, kaj same natura estas tio, ke la distorditaj rimedoj kaj distordita vojo iom post iom degenerigis la celon. Por historio jam ne tiom gravas, ĉu konscias tion la konstruantoj mem, kaj dirante pli precize, — en kiu grado tio estas trompo kaj en kiu — memtrompo. Gravas, ke tia estas la interna logiko de konstruado de socialismo en la unua lando de la venkinta socialisma revolucio, se ĝi estas plenumata ne kiel moviĝo al socialismo en monda skalo, sed kiel enradikigado de socialismo en unu tiu lando. Kiom ajn kaj en kombino kun kiaj ajn adjektivoj («plena», «evoluinta», «reala» k. t. p.) oni nomu socialismo la socion, konstruitan ĉi tie dum duonjarcento, ĝi efektive ne estas socialisma socio — ne estas la unua stadio de la komunisma socia formacio.

9. La monda socialisma revolucio, la USSR kaj la stalinismo

1

En la lastaj jaroj inter kontraŭuloj de la socialisma revolucio, kaj se preni pli vastan rondon, tiam ankaŭ inter homoj, kiuj post la stalina profanado de idealoj de socialismo, daŭrigita per ties novstalinisma profanado, perdis kredon pri socialismaj ebloj, malfermitaj de la Oktobra revolucio kaj dum duonjarcento ne realiĝintaj, disvastiĝis opinio, ke fontojn de la stalinismo oni devas serĉi ĉe Lenino. Ni ne parolos pri rektaj identigoj de la stalinismo kun la leninismo, primitivaj kaj simple malkleraj, plej ofte diktataj ne de bezono kompreni, sed de kolero kaj malico. Sed sur la pli modera, singarda kaj kvazaŭ sciencosimila kaj tial pli pretendema speco de elkondukado de Stalino el Lenino kaj unuigado de la stalinismo kun la leninismo, kaj per tio pravigado de Stalino aŭ diskreditigado de Lenino (komprenu kiel ajn!), necesas, post ĉio dirita en tiu ĉi artikolo, iomete haltigi la atenton.

Malĝuste estos aserti — diras adeptoj de tiu speco de alligado de la stalinismo al la leninismo, — ke, sub la nomo de la Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj Lenino lasis al siaj posteuloj pretan totalisman ŝtaton. Sed li lasis al ili preskaŭ ĉiujn materiajn kaj ideajn instrumentojn de politika meĥanismo, necesa por konstruado de tia ŝtato: diktatoran potencon de malplimulto, unupartiecon (kun neallaso de frakcioj en tiu sola partio), burokratan partian kaj ŝtatan aparaton, kulton de politika aganto (tiel nomata profesia revoluciulo), idelogian monolitecon de la socio, centraligitan propagandon, cenzuron, sekretan policon, «ruĝan teroron» kontraŭ «malamikoj de la popolo» k. t. p. — kaj instruis uzi tiujn instrumentojn. Tio, kion kreis Stalino kaj disvolvas plu la novstalinistoj, estis kiel tendenco kaŝita en la aferoj kaj metodoj de Lenino. Asertante tion, kelkaj faras, tamen, klaŭzon, ke Lenino vidis detruajn por la socialisma revolucio trajtojn, karakterajn por tiu meĥanismo de potenco, strebis kaj scipovis kontraŭagi al ili. Sed kun tio ordinare oni faras ankaŭ alian klaŭzon: se Lenino restus viva, estas dubinde, ĉu li sukcesus dum ankoraŭ longa tempo superadi la objektivan tendencon de sia potenca aparato — ĉu ne estus devigita Lenino finfine fari tion, kion post li faris Stalino. Kaj ĉi tie la modera redukto de la stalinismo al la leninismo kuniĝas kun la senbrida — kaj la unua kaj la dua montriĝas kiel nego de historia celkonformeco kaj racieco de la Oktobra revolucio kaj kiel malaprobo de la bolŝevismo — ties kreinto kaj organizinto.

Sed por ĝuste respondi al tiu moda nun demando pri vera kaj imaga ligo inter la meĥanismo de potenco en la lenina kaj la meĥanismo de potenco en la stalina lando de Sovetoj, necesas anticipe trakti pli fundamentan (en tiu ĉi ligo la plej fundamentan) demandon: kial la ideo identigi la stalinismon kun la leninismo aŭ elkonduki la stalinismon el la leninismo aŭ alligi la stalinismon al la leninismo estas erara pro la esenco mem de ambaŭ.

Erareco de la supre indikitaj rezonoj sekvas el tio, kaj ankaŭ konsistas en tio, ke ili estas farataj en abstrakte logika plano, en deŝiro disde la historia kunteksto de tiu problemo, pri kiu temas. Ili ne atentas, ke la Oktobra socialisma revolucio elkreskis el du radikoj, kiuj en la komenco de la 20-a jarcento evidentiĝis ne nur interplektitaj inter si, sed eĉ kunplektitaj en unuecan radikon. Tio estas la krizo de la internacia kapitalismo, starigita antaŭ tasko de monda aranĝo de la homaro — la tasko, superanta la fortojn de la kapitalisma sistemo kaj tial postulanta transiron al socialismo, kaj la krizo de la rusia nacia ŝtato, por kiu ankoraŭ ne realigita burĝ-demokratia revolucio ne povis — en kondiĉoj de tiu tutmond-homara tasko — ne transkreski al revolucio kontraŭkapitalisma, socialisma. Por la leninismo la decida nutra fonto estis la unua radiko — la monda revolucio (kaj ĝuste tio, ni diru parenteze, kondukis Trockon al la leninismo)134, por la stalinismo la nutra fonto estis la dua radiko — la nacie determinita rusa revolucio (kaj tio, dirante same parenteze, konsistigis la objektivan fundamenton de la lukto de Stalino kaj la stalinistoj kontraŭ Trocko).

Nur post la morto de Lenino la stalinismo venkis super la leninismo en la komunisma movado de la 20-a jarcento — unue en la USSR, kaj poste, sub influo de la USSR, ankaŭ mondskale. Sed en opinioj, en agado, en konduto de Stalino la stalinismo naskiĝis jam dum la vivo de Lenino kaj samtiam komencis formiĝi en apartan politikan skolon kun sia soci-politika koncepto, sia moral-politika kodo, siaj principoj kaj artifikoj de strategio kaj taktiko, sia maniero de teoriumado kaj propagando, — naskiĝis kaj formiĝis en malkonsentoj kun Lenino kaj en kontraŭstaro al Lenino — plej ofte, kaŝita, sed fojfoje eĉ senkaŝa. Tiuj fontoj de la stalinismo, rilatantaj al la jaroj, kiam en la kompartio dominis la leninismo, ni detale traktis en alia laboraĵo135. Ni montris tie, ke la teorio de heredeco inter Stalino kaj Lenino, kaj pri tio, ke ne ekzistas stalinismo kiel io principe diferencanta disde la leninismo kaj ke en sia esenco ili estas identaj, — ĉu en la varianto «Lenino estas la antaŭulo de Stalino» aŭ en la varianto «Stalino estas la daŭriganto de Lenino», — ke tiu teorio, proksimiganta (aŭ fojfoje eĉ praktike unuiganta) la stalinistojn, ŝajnigantajn sin leninanoj, kun la burĝaj kontraŭuloj de la leninismo, troviĝas en kontraŭdiro ne nur kun la historio de ideoj, sed kun la historio de faktoj de nia zigzaga revolucia jarcento.

Supre ni vidis, ke la idea kerno kaj politika orientilo de la stalina nacie limigita, en unu ŝtato fermita «socialismo» estis de la komenco mem kaj ĝis la fino restas la doktrino, ignoranta kaj fakte neganta la mondan esencon de socialismo kiel sociordo, — la doktrino pri ebleco de plena socialismo en unu aparte prenita lando.

Ne Stalino inventis tiun doktrinon, sed el la gvidantoj de la bolŝevista partio ĝuste li proklamis ĝin post la morto de Lenino, ŝajniginte ĝin lenina, kaj estas nature, ke en historio de la sovetia kompartio kaj de la Kominterno ĝi estas ligita kun la nomo de Stalino. Sed se Stalino ne estis aŭtoro de la kontraŭlenina doktrino de socialismo en unu lando136, do li estis ĝuste tiu homo en la supera bolŝevista gvidantaro, kies revolucia biografio kaj karaktero de revolucia percepto kaj mondkompreno ne nur estis en interna konsento kun tiu doktrino, sed rekte postulis ĝin. Preskaŭ tutan sian aktivan partian vivon antaŭ la mondmilito Stalino pasigis en Bakuo kaj Tifliso malproksime de la eŭropa socialisma problemaro kaj kun tre malklaraj imagoj pri ĝi kaj pri ĝia signifo por la rusa revolucio. En la jaroj 1914–1916, kiam tiu problemaro iĝis decida, li en siaj elpaŝoj ne dediĉis al ĝi eĉ unu linion137. Tiu «tro granda abismo» «inter revoluciuloj-ŝovinistoj (revolucio por venko super Germanio) kaj revoluciuloj — proletaj internaciistoj (revolucio por veko de la proletaro de aliaj landoj, por unuigo de ĝi en komuna proleta revolucio)», pri kiu tiutempe skribis Lenino kaj kiu konsistigis la centron de la lenina politika pensado kaj agado (letero al A. Ŝljapnikov la 19-an de septembro 1915 — Plena Verkaro, vol. 49, p. 149)138, estis ekster kompreno kaj atento de Stalino, kaj, kiam en Rusio okazis la februara revolucio, li elpaŝis por unuigo de la bolŝevistoj kaj la menŝevistoj en unu partion. Sed eĉ post jaro da revolucia laboro sub rekta gvido de Lenino — jaro, inkludinta la Oktobran revolucion, — Stalino restas fidela al sia origina, iĝinta por li karaktera, neglekto al la internacia revolucio de la proletaro; tiel, ĉe diskuto en la CK de la Bresta ultimato de la germana imperiismo Lenino nomis la elpaŝon de Stalino ne pli kaj ne malpli, ol perfido kontraŭ la internacia socialismo139. Kaj ankaŭ dum ĉiuj postaj jaroj, dum estis viva Lenino, Stalino, la sola el la kreiĝinta ĉirkaŭ Lenino gvidanta grupo de la bolŝevista partio, ne montris intereson al la monda revolucia movado — ne nur al ĝiaj ebloj, sed ankaŭ al ĝiaj faktoj. Ne hazarde Stalino en tiuj jaroj ne partoprenis laboron de kongresoj de la Kominterno kaj eĉ en la 4-a kongreso, en novembro de 1922, kvankam li jam estis la ĝenerala sekretario de la rusa partio, ne estis eĉ elektita en la prezidantaron (de Rusio eniris Lenino, Zinovjev kaj Trocko). Ne hazarda estis ankaŭ tio, ke Stalino, la sola el la lenina Politburoo, ne partoprenis en la organo de la Plenumkomitato de la Kominterno, revuo «Komunista Internacio» kaj eĉ ne estis en la longa listo de ties kunlaborantoj.

Sufiĉas foliumi volumojn de la Plena Verkaro de Lenino kun verkoj, paroladoj, leteroj dum la antaŭoktobraj kaj postoktobraj jaroj, por ke en la memoro aperu nun forgesita (kaj forgesigata!) sento de proksima parenceco kun la monda socialisma revolucio, kaj de kunpartopreno en ĝi, sento de rekta responso ne nur pri la revolucio en Rusio, sed ankaŭ pri la monda revolucio de la proletaro, — unuvorte, la sento, difinanta tiun internan, psikologian atmosferon, en kiu moviĝis la ideoj, memfirmigo, fiereco, entuziasmo kaj heroeco de la bolŝevistoj de la lenina tempo. Sed por Stalino ĉio ĉi estis fremda, alportita elekstere, negrava kaj nefidinda. Li vivis en alia psiĥologia atmosfero, for de la peripetioj kaj de la problemo mem de la monda revolucio. La monda revolucio estis por li okcidentisma libraĵo, saĝumado de literaturistoj, kreskintaj malproksime de Rusio en elmigro, kaj ankaŭ agita helpo por vigligo kaj konsolo de malaltkonsciaj kaj facile kredemaj popolamasoj de Rusio, plenumantaj sian, rusian revolucion, — sed ĝi ne estis tiu afero, kiun li estis faranta140.

Kaj estas nature, ke dum por Lenino la NEP en Rusio estis nova strategio kaj nova formo de moviĝo de la monda revolucio, Stalino la enkondukon de la NEP akceptis kiel faktan rezignon de tiu lenina, sed por li fremda, orientiĝo — kiel abruptan turniĝon al orientiĝo plene al internaj kaj propraj problemoj de la rusa revolucio, kaj ĉe tio la mondan revolucion li traktis kiel «rezervojn» de nia proletaro «en la Oriento kaj la Okcidento», kiujn tiu, nia proletaro «devas pensi» kiel «plifortigi, firmigi»141.

Kaj estas same nature, ke, dum por Lenino la malrapidiĝo de la monda socialisma revolucio starigis demandon pri danĝero de burĝa degenero de la izolita rusia revolucio, evidentiĝinta por longe ĉirkaŭita de maro da kapitalismo, kaj pri politiko, kontraŭaganta al tia degenero, — tiutempe por Stalino, vidinta la sencon de la Oktobro en revolucia transformo de Rusio per si mem kaj por ĝi mem, ekster ligo kun internacia revolucio de la proletaro, la ebleco de fremdiĝo kaj foriro disde tiu lasta kaj, sekve, de kontraŭsocialisma degenero de la rusa revolucio kaj la problemo de lukto kontraŭ ĝi simple ne ekzistis142.

Kaj ne hazardo estis ankaŭ tio, ke fine de la vivo Lenino devis averti la partion kontraŭ danĝero, iranta de la falsa «kompreno de internaciismo» de Stalino (tiam jam ĝenerala sekretario) kaj ties ĉirkaŭantaro — kontraŭ trafo en «imperiismajn rilatojn al la subpremataj etnoj», kontraŭ «grandrusa ŝovinismo», kontraŭ «grandrus-naciismaj kampanjoj» (Notoj pri la nacia demando en decembro 1922, Plena Verkaro, vol. 45, pp. 357–362). Imperiismo en internaj rilatoj de la lando kaj imperiismo en eksteraj rilatoj estas fenomenoj de unu idea kaj politika speco. Kaj foriro disde internaciismo en la unua fenomeno nature kaj neeviteble devis konduki al foriro disde internaciismo en la dua.

La historio de la monda socialisma revolucio iris tiel, ke al la tempo de la morto de Lenino kun plena certeco evidentiĝis prokrasto en ĝia disvastiĝo, kaj tio kondukis la vojon de la unua socialisma revolucio — de la rusa revolucio — al decida disforkiĝo:

— Ĉu konduki la socialisman konstruadon en nia lando, plu ankaŭ nun, post la evidentiĝinta prokrasto de la monda revolucio, orientiĝante al tiu, al ties interesoj? Sekve, ĉu serĉi ĉiam pli perfektajn formojn kaj manierojn por konstruado de socialismo kaj prevento de kapitalisma restaŭrado en nia lando, kunordiĝante ankaŭ plu unuavice kun iro de la monda socialisma revolucio — kun novaj cirkonstancoj kaj ŝanĝiĝantaj taskoj de subtenado kaj akcelado de disvolviĝo de la monda revolucio?

— Aŭ aliorienti la socialisman konstruadon en nia lando for de la monda revolucio, kies plua iro prokrastiĝis por nedifinita tempo, kaj serĉi formojn kaj metodojn por tiu konstruado kaj por prevento de kapitalisma restaŭrado, ne konsiderante la iron, perspektivojn kaj interesojn de disvolviĝo de la monda revolucio, sed sub gvido de nacie komprenitaj interesoj kaj tradicioj de la propra lando, kaj per tio ĉiam plu moviĝante el la pozicioj de internaciismo al pozicioj de «sovetia (legu: rusia) patriotismo» kaj nacia memkontenteco kaj memadorado, kaj poste eĉ grandrusa ŝovinismo, imperiismo kaj ekspansiismo?

La unua vojo estas daŭrigo kaj disvolvo de la linio, kiun ellaboris kaj kiun ĝis la fino de sia vivo sekvis Lenino, de la linio de la Oktobra socialisma revolucio, la linio de la partio, en kies (kiel diris Lenino) «programo temas pri sociala revolucio en monda skalo». La dua vojo estas la linio, al kiu jam ĉe Lenino, kaj ekde la unuaj paŝoj mem de la revolucio strebis kaj inklinis Stalino, de tempo al tempo penante kontraŭstarigi ĝin al la lenina, sed ĉiufoje (dum estis viva Lenino) retretante, estante kapabla nek formi kaj proponi ĝin kiel programon, nek altiri al ĝi sufiĉe influhavajn adeptojn. Tio estas la linio, forturniĝanta disde la «ebloj» (kiel neglekte esprimis Stalino) de la monda revolucio kaj, sekve, fremda al la lenina kompreno de la historia senco kaj historia loko de la rusa revolucio, malkongrua kun la lenina strategio de tiu revolucio, la linio de foriro disde la ideo kaj programo de la Oktobro. Unuvorte, tio estas la stalina linio de finkonstruado de socialismo en unu aparte prenita lando.

La Oktobra revolucio de la 1917-a jaro identigis interesojn kaj sortojn de la rusa popolo kaj de la rusia ŝtato kun interesoj kaj sortoj de ties socialisma rekonstruo kaj — per tio kaj pro tio — kun interesoj kaj sortoj de la monda socialisma revolucio. Sed kompreno de tiu identigo estis principe kontraŭa ĉe Lenino kaj Stalino. La principo de Lenino: «tio, kio necesas (aŭ taŭgas) por disvolvo de la monda socialismo, jam per tio mem necesas (taŭgas) por disvolvo de Rusio, kaj tio, kio malhelpas al disvolvo de socialismo en monda skalo, malhelpas al disvolvo de Rusio». La principo de Stalino: «tio, kio necesas (taŭgas) por disvolvo de Rusio, jam per tio mem necesas (taŭgas) por disvolvo de la monda socialismo en monda skalo». Tiuj principoj kaŝe kaj duonkaŝe kontraŭstaris unu al la alia ekde la unuaj paŝoj de la Oktobro — jam antaŭ kiam evidentiĝis prokrasto de la monda revolucio kaj sendepende de tiu prokrasto. Sed kun veno de Stalino al la potenco tre baldaŭ komenciĝas deŝoviĝo disde dominado de la unua al dominado de la dua principo en praktika politiko kaj en socia ideologio de la Sovetunio — la deŝoviĝo, ŝanĝinta al la kontraŭa tiun lokon, kiun la rusa revolucio fakte okupis en la monda revolucio ĉe Lenino, — la deŝoviĝo, kiu havas determinantan rolon en genezo kaj formiĝo de la socio de la stalina «plena socialismo» en unu aparte prenita lando. Certe, tiu deŝoviĝo okazis ne tuj. Nur iom post iom, pasante vicon de etapoj, etendiĝintaj al jaroj kaj jardekoj, fariĝis samtempe ambaŭ ŝanĝoj: ŝanĝiĝis la kompreno de la loko kaj rolo de Rusio en vojoj kaj sortoj de la moviĝo de la moderna homaro al socialismo kaj ŝanĝiĝis la kompreno de la loko kaj rolo de la monda socialismo en vojoj kaj sortoj de la moderna Rusio.

Kaj entute kaj finrezulte la deŝoviĝo disde la principo de Lenino al la principo de Stalino signifis, ke konstruado de nova, postrevolucia Rusio estas farata jam ne laŭ la plano kaj programo de la Oktobro de la 1917-a jaro, ne per tiaj metodoj kaj ne en tiaj formoj, en kiaj Rusio, dum ĝi konstruas ĉe si socialismon en soleco kaj en malamika ĉirkaŭaĵo, povas (nur tiel povas!) efektivigi la historian destinon esti por la homaro portanto de la ideo de monda sociala revolucio kaj la unua partoprenanto, reprezentanto, inspiranto kaj instrumento de tiu revolucio. Male, la metodoj kaj formoj de konstruado de socialismo estis per la stalina deŝovo difinitaj tiamaniere, ke tiu konstruado, kies celo oficiale estis deklarita konstruo de plena socialisma socio en unu nia aparte prenita lando, subiĝis al la tasko kaj fakte estis plenumata por nacia firmiĝo kaj grandigo de la monda loko de Rusio kiel granda monda regno.

Estas nature, ke la substituo de konstruado de la unua fazo de komunismo per konstruado de stalina plena socialismo en unu lando, kuŝanta en la bazo de tiu tragika deŝoviĝo en la historio de la postoktobra Rusio, havis sian internan logikon, siajn leĝojn kaj leĝajn etapojn. Kaj kvankam en sia esenco tiu substituo dum tuta sia duonjarcenta historio (kaj ankaŭ en la jaroj de sia antaŭhistorio!) estis la sama — laŭ ideo, politiko, moralo, socia enhavo — kaj, pli ĝuste dirante, danke al tio, ĝi pasis tri sinsekvajn etapojn sur vojo al sia plena memdifino kaj novstalinisma fino:

La unua etapo.

Formulado kaj motivado de la teorio de socialismo en unu lando kaj, konforme kun tio, idea kaj praktik-politika aliorientado de la komunista partio (kaj tra ĝi de la laborista klaso kaj de la tuta sovetia popolo) disde socialismo kiel afero «de komunaj penoj de laboristoj de kelkaj avangardaj landoj» (Lenino), kiel afero de «monda revolucio», al socialismo kiel afero de la rusia laborista klaso en sia unu aparte prenita lando, kiel memstara, nacia afero de la rusa revolucio.

La dua etapo.

Konstruado de socialismo en unu lando estas komprenata kiel ĝia konstruado en unu ŝtato. Konforme kun tio okazas dua aliorientado: praktik-politika aliorientado de la nocio de socialismo disde la unua stadio de komunismo, iom post iom foriganta prioritaton de la ŝtato kaj ĉiam pli liberiganta la socion el ligiteco kun la ŝtato kaj de la ŝtato, — al la stalina «plena socialismo», kiu apogiĝas sur la ŝtato kaj ĉiam plifortigas ĝian rolon en ĉiuj sferoj de la socia vivo, ĉiam pli dissolvas la ideologion de socialismo en kulto de ŝtato, kaj la moralon de socialisma egaleco en moralo de oficista kaj privatproprieta hierarkio, — kaj kiuj per tio ĉiam pli profunde enprenas en sin nacian limigitecon de la ŝtato, ĉiam pli nekorekteble veneniĝante per ĝi.

Kaj la tria etapo.

Tiu nacie limigita ŝtata «socialismo», tiu subigo de socialismo al la ŝtato kaj dronigo de socialismeco en ŝtateco estas provizata kaj penetrata de naciismaj interesoj kaj streboj, tradicioj kaj ambicioj — kaj de mitologio de ĝuste rusia ŝtato, hereditaj de la kapitalisma (kaj eĉ antaŭkapitalisma!) pasinteco. Konforme kun tio okazas tria aliorientado disde socialismo kiel celo, por atingo de kiu estis alvokita servi konstruado de ŝtato de la soveta tipo, al tia «socialismo», kiu povus servi kiel rimedo por konstruado de granda nacia regno.

Tiaj estas la tri etapoj de evoluo de la stalina «socialismo»: la etapo de reinterpreto de la esenco de socialismo, de ĝia (de socialismo) idea senarmado, la etapo de ĝia fakta transformiĝo en pseŭdosocialismon, en bremson por socialismo, kaj la etapo de ĝia degenero en kontraŭsocialismon, en faktoron, forkondukantan disde socialismo. La novstalinismo apartenas al la tria etapo kaj, kiel ni vidis, ĝi kreskis sur heredeco kun la unuaj du etapoj kaj agnoskas tiun heredecon. Kaj per tio estas difinata la loko, okupata de la novstalinismo en la moviĝo de la homaro de la 20-a jarcento al socialismo. La loko negativa, malprogresa...

2

Do, al nia rigardo estis prezentita la «tro granda abismo» «inter revoluciuloj-ŝovinistoj», al kiuj, kiel ni vidis, apartenis Stalino, entrepreninta finkonstrui socialismon en unu nacie limigita lando, kaj «revoluciuloj — proletaj internaciistoj»143 de la lenina tipo, komencintaj konstrui socialismon en la unua lando de la monda socialisma revolucio, sed forpuŝitaj kaj flankenigitaj disde tiu konstruado per la venko de Stalino post la morto de Lenino. Kaj nun per si mem venas la respondo al la demando, kiu estis starigita en la komenco de tiu ĉi paragrafo kaj pro kiu ĝi, propre, estis proponita al leganto; nome: ĉu ne Lenino mem preparis kaj lasis herede la tutan meĥanismon de potenco, helpe de kiu Stalino kondukis al transformiĝo kaj degenero la Oktobran socialisman revolucion, tiel ke la procezo de tiu transformiĝo, transirinta poste en degeneron, estis komencita de Lenino mem kaj kvazaŭ en la sekva tago post la Oktobro? Kiel oni scias, tio estas la kerna demando de la hodiaŭaj okcidentaj kontraŭkomunistoj kaj, interalie, de tiuj el sovetiaj disidentoj, kiujn nekritika elreviĝo pri la Oktobra revolucio kondukis — ve! — en la tendaron de kontraŭkomunismo. Ili respondas al tiu demando jese. Jes, asertas ili, la sistemo de subpremado de libero de persono kaj de la tuta socio, de neglektado de siaj propraj leĝoj, perforto kaj arbitro, hommalamo kaj teroro — la malracia, malmorala, kontraŭsocialisma sistemo, konsistiganta la stalinan meĥanismon de potenco — prezentas per si logikan kaj historie leĝan disvolviĝon de tiu sistemo de potenco, kiu estis enkondukita en la postoktobra revolucio de Lenino: Lenino kvazaŭ diris «a», Stalino diris kaj ne povis ne diri «b». Sed post ĉio dirita supre ni opinias nin rajtaj malakcepti tiun aserton kiel elpensitan kaj kontraŭdirantan al la realo. Vere:

Unue, la perfortaj rimedoj de la diktaturo de proletaro, kiuj estis enkonduktaj kaj pravigataj de la bolŝevistoj dum la leninaj jaroj de nia revolucio144, estis komprenataj, uzataj kaj prezentataj al la popolo ne kiel socialismaj, ne kiel realigitaj trajtoj kaj normoj de socialismo, kaj des pli ne kiel karakteraj, konstituantaj, neforpenseblaj elementoj de socio de «plena socialismo», sed kiel rimedoj de transira periodo de kapitalismo al socialismo. Eĉ pli, tiaj fenomenoj, kiel provizora abolo de demokratiaj liberoj, unupartia politika sistemo, milita reĝimo en la partio, unuecigo de la socia penso, cenzuro pri gazetaro kaj literaturo, limigo de agado de la eklezio kaj de religiaj komunumoj, eksterordinaraj rimedoj de perforto kaj devigo, juĝaj funkcioj de organoj de ŝtata sekureco, ŝtata kaj kultura memizolo, amasa teroro k. t. p., estis traktataj kaj klarigataj kiel provizoraj (de diversa daŭro!) rimedoj kaj ekscesoj de la komenca stadio de transiro al socialismo, kaŭzitaj de akra malamikeco de la renversitaj klasoj kaj iliaj adeptoj, de eksterordinara situacio de la intercivitana milito, de kontraŭrevoluciaj komplotoj kaj ribeloj, kaj poste — de ekonomia ruiniĝo kaj de heredita el la pasinteco kultura subevoluinteco de la popolamasoj, venintaj al la potenco. Ĉe Lenino ĉiuj tiaj rimedoj estis akceptataj kaj klarigataj ĝuste kaj nure kiel provizore, kaj kun tio — kiel laŭeble mallonge allasitaj rompoj de socialismaj normoj. Dominis konvinko kaj estis opiniata nekontestebla veraĵo, ke tio estas produkto kaj esprimo de nematureco de socialismaj rilatoj kaj ke ĉe socialismo (kaj ĉe proksimiĝo al socialismo) neceso pri tiuj provizoraj rimedoj malaperos. Verŝajne sufiĉas doni du ekzemplojn de la fundamenta signifo kaj de akra niatempe aktualeco, por ke al leganto klare prezentiĝu la esenco de la afero: la demando pri publikeco kaj pri cenzuro kaj la demando pri unupartia politika sistemo.

Somere de la 1921-a jaro aperis la unua numero de la fama revuo «Gazetaro kaj revolucio», kaj en ĝi en direktiva artikolo, titolita «Libero de libro kaj revolucio», la Popolkomisaro pri Klerigado A. V. Lunaĉarskij skribis:

«Homo, kiu diros „for ĉiujn ĉi antaŭjuĝojn pri libero de parolo, al nia komunisma ordo konformas ŝtata regado super literaturo, cenzuro estas ne terura trajto de transira tempo, sed io karaktera por ordigita, socialigita socialisma vivo“..., tiu montros nur, ke sub komunisto en li, se lin iomete froti, esence sidas sbiro kaj ke, kiom ajn alirinte al la potenco, li nenion alian de ĝi prenis, krom plezuron ĉikani, despoti kaj, speciale, malpermesadi» «...La transira tempo estas transira tempo. Ne indas malpacience forsvingi tiujn ĝiajn flankojn, kiuj estas neeviteblaj en ĝi, kiuj estas vojoj al pli bona estonteco, sed ne indas tiujn flankojn, ofte amarajn, transformi preskaŭ en fonton de plezuro, preskaŭ en memcelon».

Kio koncernas la unupartian sistemon («diktaturon de la partio», kiel ĝi nomiĝis en tiama senkaŝa politika lingvaĵo), do ni limiĝos per referenco al tia alte aŭtoritata dokumento, kiel politika raporto de la CK de la partio al la 12-a kongreso printempe de la 1923-a jaro, en kiu ĝi estas traktata kiel transira, provizora, kaj la daŭro de ĝia konservado en nia lando estas difinata per proksimume dek jaroj145. T. e. ĝis la mezo de la 30-aj jaroj — ĝuste ĝis tiu tempo, kiam, laŭ ironio de historio, Stalino por ĉiam inkludis ĝin en la konstantan Konstitucion ne de transira socio, sed de sia socio de «plena socialismo».

Tiel la stalina orientiĝo al finkonstruo de socialismo en unu nia lando, kaŭzinta anstataŭ vera konstruo de socialismo vortan deklaron de socialismo finkonstruita kaj per tio kondukinta al identigo de la leninaj transiraj rilatoj kaj provizoraj rimedoj sur la vojo al socialismo kun rilatoj kaj rimedoj de la stalina finkonstruita pseŭdosocialismo, kondukis per tio ankaŭ al identigo de la stalinismo kun la leninismo. Sed en falseco (kaj mensogeco!) de tiu identigo ekzistas ankoraŭ unu flanko de decida graveco. Ĉar:

Due, la afero estas ne nur en tio, ke provizoraj rilatoj kaj formoj de transiro al socialismo estis ŝajnigitaj konstantaj rilatoj kaj formoj de plene konstruita socialismo. La afero estas ankoraŭ en tio, ke la transiro mem en ĉiuj siaj formoj kaj rilatoj estis distordita per la orientiĝo al socialismo en unu lando, kaj tiu anomalia transiro ju pli longe, des pli multe transformiĝadis en foriron disde la vojo al socialismo, kaj la kreiĝanta socio ĉiam pli perdadis la originajn, kvankam nematurajn, sed konforme kun scienco planitajn kaj de la Oktobro enmetitajn trajtojn kaj tendencojn de socialismo. Antaŭ ol iĝi unu el la ĉefaj iniciatintoj kaj teoriistoj de konstruo de plena socialismo en unu lando Buĥarin, ekzemple, penis forsvingi la venantan fatalan problemon per referenco al subevoluinteco de Rusio. En raporto pri programo de la Komunista Internacio en la 4-a kongreso de la Kominterno en novembro de la 1922-a jaro li diris, ke «la rusa socialismo, kompare kun aliaj, aspektos azie» kaj ke «ĉiuj trajtoj de subevoluinteco de nia ekonomia disvolviĝo trovos por si esprimon en subevoluintaj formoj de nia socialismo»146. Certe, tiu rezono estis pli honesta kaj sobra, ol la estonta stalina fanfaronado pri plene konstruita socialismo (Buĥarin mem jam ne partoprenis ĝin) kaj, des pli, ol la novstalinisma ideologia kaj tanka trudado de la nunaj sovetiaj ordoj kiel de la plej avangarda kaj preskaŭ sola modelo de socialisma socio — «evoluinta socialismo», «transiranta en komunismon». Buĥarin, eblas diri, antaŭsentis la problemon je du jaroj antaŭ kiam ĝi ekstaris en la tagordon, sed ne trovis respondon, kaj kiam ĝia tempo venis, serĉis respondon — kune kun Stalino — sur falsa vojo. Ĉar la afero temis ne pri tio, ĉu pli aŭ malpli «subevoluintaj formoj de socialismo» rezultos en la subevoluinta lando, sed pri ebleco mem de socialismo, socialismo en ajna formo, en kadroj de ajna (sed unu, aparte prenita!) nacie limigita lando.

La historio de la stalinismo per faktoj konfirmis la sciencan tezon pri la monda esenco kaj pri neeblo de naci-limigita socialismo. Konfirmis per tio, ke dezirante kaj entrepreninte konstrui socion, orientitan al socialismo en unu aparte prenita lando, ĝi fakte konstruis socion ne nur ne socialisman, sed eĉ ne kondukantan al socialismo, ne transiran al socialismo. Kaj tio estis neevitebla, ĉar la metodo kaj meĥaniko de tiu konstruado kaj la meĥanismo mem de la potenco, per kiu la konstruado estis farata, estis jam ekde la unuaj paŝoj kaj, ju pli longe, des pli vaste kaj profunde, penetritaj kaj venenitaj de nacia limigiteco.

Pri la nacia limigiteco de Stalino kiel persono kaj politiko ni supre en tiu ĉi paragrafo jam parolis. Diris ni ankaŭ pri la tri etapoj, tra kiuj pasis la degenero de la lenina konstruado de socialismo en nia lando, kiel komenco kaj parto de la monda socialisma socio, en la stalinan ideon kaj praktikon de konstruado de nacie memsufiĉa, izolisma socialisma socio. Kaj la demando pri nacie kondiĉita limigiteco de ideologiaj principoj kaj teĥnikaj instrumentoj de tiu meĥanismo de potenco, kiun metode kreadis kaj finkreis Stalino kaj liaj posteuloj-novstalinistoj, t. e. la demando pri rolo de specife rusiaj naciaj tradicioj en formado de gvidaj linioj de tiu meĥanismo de potenco, postulas memstaran esploron, kiun (kiom ni scias) ankoraŭ neniu el historiistoj de stalinismo serioze entreprenis. Tamen, tiu tre vasta temo, samtempe integra kaj detala, ĉirkaŭprenas la tutan vivon kaj la tutan historion de la postlenina sovetia socio — tutan kaj tute en ĉio. Kaj nur prezentinte plene tiun grandegan diapazonon de kontraŭstarantaj al socialismo, sed ŝajnigataj socialismo sociaj fenomenoj, eblas ne nur pruvi teorian erarecon de la rusia sperto de konstruado de socialismo, orientita al konstruado de socialisma socio en unu lando, sed ankaŭ ekkoni realajn radikojn kaj limojn de tiu tragika sperto — kaj eltiri el ĝi lecionojn por venonta en nia lando rekomenco de moviĝo al socialismo. Kaj unuavice, por redono al nia granda lando de la nerealiĝintaj — kaj ankaŭ por restarigo de la perditaj de ĝi — socialismaj ebloj.

3

Sed ekzistas ankoraŭ alia varianto de malaprobo kaj malakcepto de Lenino kaj Oktobra revolucio — ne identigo de Lenino kun Stalino, ne transporto sur Leninon de la kulpo pri la stalinismo kaj novstalinismo, sed male — kontraŭstarigo de Stalino al Lenino kiel de sobra realisto al naiva fantaziulo. Niatempe ofte aŭdeblas multvoĉa (kaj diversvoĉa!) demando: «Por kio ĉiuj ĉi rezonadoj pri du vojoj, kiuj estis proponitaj kaj kvazaŭ eblaj por la rusa revolucio, kaj pri avantaĝoj de la lenina vojo antaŭ la stalina? Ja la realisma, kiel montris la vivo, estis la linio de Stalino, ignoranta la mondan revolucion kaj orientiĝanta al la internaj fortoj, naciaj tradicioj kaj historia ekspansiismo de Rusio. Dum la orientiĝo de Lenino al la monda revolucio kaj al kunordigo kun ĝi de strategio kaj taktiko de la rusa revolucio evidentiĝis utopio: jam dum pli ol duonjarcento daŭras la prokrasto de revolucio en la avangardaj kapitalismaj landoj, kaj perspektivoj de fino de tiu fifama «prokrasto» hodiaŭ, verŝajne, estas malpli esperigaj, ol antaŭ duonjarcento. Bone ni aspektus kun nia rusa revolucio, se dum la disforkiĝo de la 20-aj jaroj elektus la vojon de Lenino!» K. t. p.

Sed ĉu tiele efektive statas la afero? Ĉu en tiu demando estis ĝuste legitaj lecionoj de historio? Ĉu ne lerneja (aŭ administra, burokrata?) fatalismo parolas en tiu argumentado? Se io okazis, do ĝi devis okazi kaj alie ne povus okazi — ĉu tiele? Ne, ne tiel simple iris la historiaj procezoj en la pasinta duonjarcento.

La prokrasto de la monda revolucio en la 20-aj jaroj estis rezulto de malvenko, kiun la laborista klaso, ne havinta sperton kaj ekzercitecon, kaj eĉ simple sufiĉajn fortojn, ricevis en la heroa batalo kontraŭ la burĝaro kaj ties registaroj en la kapitalismaj landoj. Tiu prokrasto prezentis paŭzon en la ofensiva lukto de la laborista klaso kontraŭ la kapitalisma ordo — paŭzon por reordigo de siaj batalaj vicoj kaj akumulado de novaj fortoj, por perfektigo de sia organizo kaj strategio. Ĝi, tiu prokrasto, ne mortigis la revolucian spiriton kaj revoluciajn strebojn, esperojn kaj kalkulojn de la okcidenta proletaro; la pruvo estas kresko kaj sukcesoj de la Kominterno. Sed fine de la 20-aj jaroj sur la scenejon de historio eliris la stalina fantasmagorio de konstruado de «plena socialismo» en unu izolite prenita ekonomie kaj kulture subevoluinta Rusio. Tiu konstruado, konsistinta en burokratisma «industriigo» de la lando kun apliko de diversaj gradoj kaj formoj de deviga laboro kaj en perforta «kolektivigo» de la agrikulturo, povis esti plenumata nur per totalismaj kaj terorismaj metodoj. Ĝi postulis milionojn da ekzekutitaj kaj turmentitaj homoj kaj dekmilionojn da malliberejaj sklavoj, ekzilitaj duonsklavoj kaj pereintaj pro malsato ekster prizonoj, malliberejoj kaj ekziloj. Ĝi kondukis al kazerna mortigo de la demokratia spirito, de sento de propra digno, de popola memagado kaj de altaj moralaj valoroj, alportitaj de la Oktobra revolucio. Ĝi kreis (kaj kanonigis!) ekonomian sistemon de senelira neefikeco kaj senhelpeco, eĉ en la plej bonaj el la stalinaj jaroj sur limo de mizero kaj malsato.

La venko de la stalinismo en la lando de konstruata socialismo tempe koincidis kun la ekonomia krizo de senprecedenca forto en la kapitalisma mondo, skuinta tiun mondon ĝis la fundamento kaj proksime kondukinta al fino de la prokrasto de la monda socialisma revolucio, al transiro de la laborista klaso en novan revolucian ofensivon. Kaj la teruraj eventoj en la stalina Rusio ne nur paralizis tiun, preparitan kaj stimulatan de la tuta ekonomia kaj soci-politika situacio, novan revolucian leviĝon, ne nur malhelpis al la prokrasto de la revolucio finiĝi, ne nur daŭrigis la prokraston, sed ankaŭ transformis ĝian internan karakteron, ĝian esencon. La laboristaj amasoj de la Okcidento, vidintaj en la lenina Oktobro sian propran vojon kaj sian estontecon, en embaraso kaj teruro forŝanceliĝis disde nia revolucio kaj nia socialismo147. Kaj poste sur la okcidentajn komunistajn partiojn falis la konataj stalinaj agoj, ĉiam pli senhontaj kaj krimaj, ĉiam pli kruelaj, kaj eĉ rekte kovardaj, — pli ferocaj kaj abomenaj, ol persekutoj de la komunistoj fare de la kapitalismaj ŝtatoj. Kaj la venintaj jardekoj (ve, ankoraŭ ne finiĝintaj) diras jam ne pri paŭzo en la monda socialisma revolucio pro la superanta — ĝis iu tempo — forto de la kapitalisma reakcio, ne pri provizora (relative mallongdaŭra!) malfluso de rekta revolucia situacio. Ili diras pri longdaŭra kaj ĉiam pli profunda elreviĝo de la laborantaj popolamasoj de la kapitalismaj landoj pri celkonformeco kaj racieco de revolucia vojo al socialismo, post kiam Stalino senhomigis, sensencigis kaj senhonorigis tiun vojon, penetriginte ĝin per tutpopolaj suferoj kaj priverŝinte per maroj da sango, ĝis la fundo veneninte la materian, moralan kaj intelektan vivon de la popolo de nia grandega lando kaj demoralizinte, humiliginte, disfaliginte kaj frakasinte la idon de Oktobro, la organizanton kaj gvidanton de la monda revolucio — la Kominternon. Tiutempe la monopoleca kapitalismo bone uzis la longan paŭzon, kiun al ĝi disponigis la elreviĝo de la popolamasoj pri komunisma revolucio. La paŭzo permesis al ĝi iĝi iniciatinto kaj movanto de la moderna scienc-teĥnika revolucio kaj tiamaniere interkapti tiun mondhistorian aferon de socialismo, kiu, estante distordita kaj senfortigita de la stalinismo, evidentiĝis ne nur ne kapabla kree partopreni ĝin, sed eĉ ne kapabla sufiĉe grave sekvi kapitalismon en ĝia realigo, ĉiam pli malfruante en rapideco kaj skalo. Apogante sin sur la scienc-teĥnika revolucio kaj adaptinte ĝin al siaj bezonoj kaj kapabloj, la monopoleca kapitalismo perfektigis kaj firmigis siajn ekonomiajn bazojn kaj uzis tion por kreo kaj vastigo de soci-politikaj kaj propagandaj meĥanismoj de paciĝo kun la laborista klaso kaj integrado de ĝi en sian, kapitalisman sistemon. Kaj kune kun tio la kruela kaj malŝpara prezo de la ekonomia kaj teĥnika progreso en la socio de la stalina «plena socialismo» fortimigadis kaj forpuŝadis la leviĝintajn kaj vastiĝantajn kontraŭimperiismajn revoluciojn en kolonioj kaj duonkolonioj de Azio, Afriko, Latina Ameriko kaj helpis al la monopoleca kapitalismo ekstermi en ili socialismajn strebojn kaj tendencojn, naskitajn de la Oktobro, kaj forkonduki tiujn revoluciojn en la fluejon de kapitalisma evoluo, «integrante», tiamaniere, en la mondan sistemon de kapitalismo ankaŭ tiujn, de la 20-a jarcento preparitajn kaj historie naturajn kunbatalantojn kaj partoprenantojn de la monda socialisma revolucio.

Lastatempe la mondo iĝis atestanto de ankoraŭ unu gajno de kapitalismo en ties kontraŭagado al la moviĝo de la homaro al komunismo, kaj tiu, eble, plej grava ĝia gajno same estis antaŭpreparita de la venko de la stalinismo super la leninismo. La venko de la stalinismo donis al kapitalismo eblon prezenti sin kiel demokratian alternativon al la novstalinismaj aŭtoritaraj (se ne diri: totalismaj) socioj. En la leninaj jaroj de la socialisma revolucio la plej malforta loko de kapitalismo estis manko al ĝi de fundamentita ideologio kaj konvinkaj sociaj idealoj, kiujn ĝi povus, en aspekto de historie progresemaj, kontraŭstarigi al la idealoj, ideoj kaj politiko de la tiama komunista movado. Tiutempe la ideologoj de kapitalismo ne kuraĝis akcepti la defion de tiuj, kiuj parolis kaj agis nome de komunismo. Ilia polemika arsenalo reduktiĝis al malkleraj kaj malhonestaj, kalumniaj kaj ridinde mizeraj atakoj, kiel babilado pri komunigo de virinoj en la bolŝevista Rusio. Sed nun kapitalismo elpaŝas en rolo de portanto kaj defendanto de la alloge kaj realisme aspektanta ideologia koncepto de «homrajtoj», kontraŭstarigante ĝin al la defendantoj de la hipokrita, malpleniganta la spiriton kaj abomena homa senrajteco, establita en la pseŭdokomunismaj landoj de la novstalinismo. La rezulto de la duonjarcenta dominado de la stalinismo: en la ideologia lukto de la nuntempo kapitalismo ofensivas, kaj la distordita de la stalinistoj komunismo defensivas. Defensivas ne per la propra armilo de komunismo, nun perdita, sed per falsa kaj fremda kaj tial ĉiam malpli efika. Kaj se en la pasinteco, en la ideologia lukto kontraŭ vera marksism-lenina socialismo, kapitalismo ĉiam malvenkadis, do nun, en la ideologia lukto kontraŭ la stalina pseŭdosocialismo ĝi ĉiam pli ofte iĝas venkinto.

Unuvorte, se en la homa historio vidi ne malvivan meĥanikan kaj, sekve, fatalisman procezon, sed iron de reala socia vivo, fariĝanta per streboj kaj lukto de realaj vivaj homoj kaj realaj sociaj institucioj, tiam la vera historia kaŭzo de la nuna tro longa prokrasto de la monda socialisma revolucio prezentiĝas la dominado de la stalinismo en la unua lando de konstruata socialismo. Ne la fatalisme komprenata iro de historio kulpas pri la duonjarcenta prokrasto de la monda socialisma revolucio de la 20-a jarcento. Pri tiu prokrasto responsas la stalinismo, kiu en la decidaj jardekoj forprenis de la popoloj la marksism-leninan komprenon de komunismo kaj de vojo al komunismo tra socialismo, kiel ties unua stadio, kaj paŝon post paŝo, metode transformis kaj pereigis la marksism-leninajn komunistajn partiojn — la sole eblan instrumenton, kreitan de la homa historio por moviĝo laŭ tiu vojo. Kaj diri, ke la vojo de Stalino estis la sola realisma vojo, signifas identigi realismon kun krimeco. En granda skalo de historio la krimo de Stalino estas duobla krimo: kontraŭ Rusio — ke li elŝiris ĝin el la monda socialisma revolucio, kaj kontraŭ la homaro — ke li estingis kaj forprenis de la monda revolucio la leninan lumturon de la rusa Oktobro. Ĉu oni sukcesos korekti tiun historian malfeliĉon — jen de kio, litere, dependas la sorto de la moderna homaro. Kaj tiuj, kiuj deziras partopreni laborojn kaj lukton pri tia korektado, devas firme kompreni: ne la «prokraston» de la monda revolucio la historio nun devos superi, por elkonduki la homaron (kaj sekve ankaŭ la popolojn de la Sovetunio) sur la vojon al komunismo. La historio devos superi, dispeli, forigi la elreviĝon pri komunismo, naskitan de la stalinismo, kaj nun nutratan de la novstalinismo, purigi kaj ree inspiri al la mensoj kaj koroj de la homoj la komunisman idealon kaj restarigi la konvinkon pri tio, ke ankaŭ en nia tempo la lenina vojo de monda revolucio restas la sola racia kaj humana vojo de realigo de tiu idealo — certe, kun konsidero de tiuj historiskalaj ŝanĝoj, kiujn la pasinta duonjarcento faris en la karaktero kaj proporcio de fortoj de kapitalismo kaj kontraŭkapitalismo.

10. Konkludaj notoj

La stalinismo estas politika kaj idea skolo, staranta ekster la leninismo. Kaj per sia teoria kompreno de socialisma revolucio kaj socialisma socio kaj per sia praktiko de konstruado de socialismo la stalinismo estas fremda kaj kontraŭstaras al la leninismo, distordas la fundamentojn de la leninismo kaj elpelas la leninismon el la monda lukto por socialismo kaj el la aferoj de la rusa socialisma revolucio. Serĉi fontojn kaj radikojn de la stalinismo en Lenino estas eraro. La longa kaj daŭra epoko de la stalinismo eniros en historion kiel kontraŭsocialisma rompo kun la mallongdaŭra potenca epoko de la leninismo. Kion per si prezentas la nuna socia ordo de la Sovetunio — nesocialisma, nekapitalisma kaj ne transira de kapitalismo al socialismo, — neantaŭvidita kaj neprognozita de la socia scienco (inklude la marksisman148), kaj kia estas loko de tiu sociordo en historio de la homaro, ni penis montri en alia laboraĵo149. Kaj tiun ĉi artikolon ni finos per kelkaj resumantaj paĝoj:

La stato, en kiun Stalino enkondukis, kaj la novstalinismo plu kaj pli profunde metas la sovetian socion, tio estas stato de ĉiuflanka kronika, jam malnova malsano kaj sakstrato. La sociordo de la USSR, nun nomanta sin «reala socialismo», ne nur estas malproksima de vera socialismo, de la unua stadio de komunismo. La decidan signifon havas tio, ke tiu ordo per si mem, kaj sekve, lasita al si mem, ne entenas en si objektivajn leĝojn kaj tendencojn de reveno sur la vojon de evoluo en direkto de socialismo, kaj ĝia politike potencanta elito malhavas socian intereson pri tia evoluo kaj, sekve, subjektivajn stimulojn al tiu (ĉar tiu abolos la sociajn fundamentojn de ĝia prospero, kaj ankaŭ de ĝia ekzisto mem)150. Estas tial ne mirinde, ke vastiĝas humoroj de elreviĝo pri la Oktobra revolucio mem, metinta Rusion sur la vojon de konstruado de socialismo, — pri ĝia historia neceso kaj eĉ pravigeblo. Kaj tiuj humoroj sekvigas aŭ proponojn elkonduki nian landon el ties nuna nedifinita stato, transiriginte ĝian disvolviĝon sur relojn de konverĝo kun altindustria kapitalismo, aŭ proponojn fari tion, turninte la landon malantaŭen, sur la vojon de renaskigo en ĝi de la «originaj» rusiaj antaŭoktobraj naciaj (legu: naciismaj) kaj religi-etikaj tradicioj151. Sed nia jarcento estas tempo de objektive maturiĝinta moviĝo de la homaro el la epoko de kapitalismo al la epoko de komunismo; intertempe kaj la unuaj kaj la duaj proponoj ignoras la fluejon de tiu mondhistoria procezo. La unuaj proponoj iras preter tiu procezo, la duaj — eĉ kontraŭ ĝi. En sia malscio kaj elreviĝo opiniante komunismo tion, kion ĝi false ŝajnigas la novstalinistoj, ambaŭ specoj de proponoj vidas sian celon en savo de Rusio el komunismo. Ili tial estas utopiaj, kiel rilate de la monda perspektivo, tiel ankaŭ rilate de la sortoj de la kvaronmiliarda popolo de la Sovetunio. Ĉio, kio en la unuaj kaj la duaj proponoj estas sobra kaj racia en la senco de gardado kaj disvolvado de naciaj specifecoj de la granda popolo kaj en la senco de raciigo kaj demokratiigo de progreso de tiu popolo, ĉio ĉi povas esti kaj estos realigita nur sur alia vojo — sur la vojo de rekomenco de partopreno de nia lando en la moviĝo de la tuta homaro al komunismo, kiu antaŭ duonjarcento ĝuste en ĝi, en nia lando, komenciĝis, kaj poste ĉesis, estante distordita kaj pereigita de la stalinismo.

Kaj, diference de tiuj utopiaj proponoj, la scienco (t. e. la marksismo) postulas tian sole realisman reformadon de la nuna lando de Sovetoj, kiu revenigos ĝin sur la vojon de la interrompita moviĝo al komunismo, savos komunismon en la lando kaj la landon per komunismo — pro restarigo de ĝia perdita loko en la neeviteble ĉiam pli vastiĝanta moviĝo de la homaro al komunismo. Kaj kiam kaj tuj post kiam difiniĝos rezigno de nia lando disde la stalinisma «reala socialismo» kaj komencos realiĝi ĝia turniĝo al komunismo, tuj kiam en ĝi rekomenciĝos konstruado de vera socialismo, socialismo kiel la unua fazo de komunismo, tiam ankaŭ ĉiuj ne- kaj kontraŭkomunismaj receptoj de savo de la lando tre baldaŭ perdos historian sencon kaj altiran forton.

Kaj por komunisto, rigardanta antaŭen, lukto kontraŭ tiuj falsaj receptoj konsistas ne tiom en teoria kaj literatura polemiko kontraŭ ili, kiom en senmaskigo de falseco kaj malutileco de la tiel nomata «reala socialismo», elvokinta ilin al la vivo, kaj en ellaboro de vojoj de liberigo de nia lando disde ĝi. Kaj tio estas malfacila tasko, ĉar likvido de la stalinisma «reala socialismo» estos tute ne unuopa aranĝo. Kaj el teoria kaj el praktika flanko ĝi prezentos per si longan kaj malsimplan procezon kaj konsistos en tio, ke oni en la duonjarcentaj transformoj, atingoj kaj akiroj de la lando kaj la popolo kritike apartigu tion, kion eblas kaj endas reteni kaj, refarinte, uzi por moviĝo al socialismo, kiel la unua fazo de komunismo, disde tio, kion necesas radikale ŝanĝi, aŭ eĉ entute aboli kaj forĵeti. Leganto komprenas, ke la demando pri tio, kiel, per kiaj sociaj kaj politikaj rimedoj kaj metodoj, en kia ordo kaj en kiaj tempolimoj efektivigi tiujn konservojn, rearanĝojn kaj likvidojn, ne eniras en la temon de niaj teoriaj notoj kaj devas konsistigi objekton de alia laboraĵo. Sufiĉas ĉi tie diri: por komunisto de la lasta kvarono de la 20-a jarcento — kaj por la historia scienco! — ne povas esti duboj, ke la leninismo apartenas al tiuj grandaj kreaĵoj de la homa genio, pri kiuj diris poeto: ili «preter la nepoj, al pranepoj iros...»152


* * *





Notoj

1 Jen, ekzemple, kiel tiu apartiĝo aspektas en la dokumento de la franca kompartio pri rilato de la ĉeĥoslovakia partio al la movado «Ĉarto-77»: «La francaj komunistoj kategorie ekskludas el sia politika perspektivo atencojn al la rajtoj kaj liberoj — individuaj kaj kolektivaj. Ili deklaras ilin fremdaj al la idealo de socialismo. Ili opinias ne nur dezirinda, sed deviga por disvolvo de socialismo disvolvon de demokratio en ĉiuj ties aspektoj, — kaj tio supozigas komparadon de kontraŭaj opinioj, disputojn, lukton de ideoj» («L'Humanité», la 25-a de januaro 1977: «Atteintes aux libertés <et les droits de l'homme>». Represita en «Cahiers du Communisme», 1977, n-ro 3, marto).
2 Jen kiel jam en 1967 estis desupre formulita mezuro de malstalinigo: «Tiuj (t. e. stalinaj — A. Z.) distordoj, malgraŭ tuta ilia seriozeco, ne ŝanĝis la naturon de la socialisma socio, ne ŝancelis la fundamentojn de socialismo». (Tezoj de la CK de la KPSU «50 jaroj post la Granda Oktobra socialisma revolucio», §5).
3 Samloke, paragrafo 13: «La partio konservas kontinuecon de la ĝenerala kurso. Tiun kurson ĝi defendis en nepacigebla batalo kontraŭ trockismo, etburĝa aventurismo, dekstraj oportunistoj, naciaj deviaciistoj kaj aliaj kontraŭleninaj direktoj kaj grupoj». Nur la vorto «linio» estas honteme anstataŭigita per vorto «kurso». Sed gardeme konservitaj estas eĉ la politika lingvaĵo kaj la kanona terminologio de la tempoj de Stalino.
4 En 1975 oficiala eldonaĵo «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo» (Instituto de la marksismo-leninismo ĉe la CK de la KPSU, aŭtora kolektivo sub gvido de membro de la CK de la KPSU akademiano P. Fedosejev) aŭtoritate kaj prave aldonas: «Tion eblas diri ankaŭ pri aliaj sferoj de la socia vivo — sociala, politika, spirita: iliaj ĉefaj trajtoj restis samaj, kiel fine de la 30-aj jaroj» (p. 249).
5 «Pravda», 1976, 14-a de februaro. Ĉefartikolo: «Konsekvenca lenina kurso».
6 Leganto, certe, rimarkis, ke inter la listigitaj paragrafoj ne estas paragrafo, speciale dediĉita al la demando pri demokratio — la plej aktuala en la nunaj disputoj en la temo de ĉi tiuj notoj pri rilato inter socialismo kaj novstalinismo. Sed tiu demando havas jam grandan literaturon (kaj «samizdatan», kaj «tamizdatan» [«samizdat» en rusa slango signifas «memeldonadon», kaj «tamizdat» — «tie-eldonadon» (t.e. eldonadon eksterlande) — tradukinto]) kaj eĉ solidajn esplorojn; ni nomos, ekzemple, libron de R. A. Medvedev pri socialisma demokratio, aperintan en kelkaj lingvoj kaj eldonitan dufoje. Tial la aŭtoro, probable, rajtas liberigi sin (kaj ankaŭ leganton) de ankoraŭ unu analizo de tiu demando. Kio koncernas la esencon de la afero, do ĝi ne estas ignorita de la aŭtoro; lia aliro kaj opinioj pri demokratio en ŝtatoj ĉe socialismo kaj en la novstalinisma socio estas sufiĉe difinite kaj detale eksplikitaj, kiel vidos leganto, en la teksto de la proponataj notoj.
7 K. Markso kaj F. Engelso. Verkoj, dua eldono, vol. 19, p. 20.
8 Tio estas eksplikita de Markso en la «Kritiko de la Gotaa programo», en 1875 (K. Markso kaj F. Engelso, Verkoj, 2-a eld., vol. 19, p. 19) kaj de Lenino, sekve al Markso, en manuskripto «Marksismo pri ŝtato» kaj en «Ŝtato kaj revolucio» en 1917 (Plena Verkaro, vol. 33, p. 183 kaj sekvaj kaj pp. 91–95). Kaj Engelso tiel klarigis tion en «Anti-Dühring» en 1878: «En socio de privataj produktantoj elspezoj por instruado de laboranto estas kompensataj de privataj personoj aŭ de iliaj familioj; tial privataj personoj ricevas unuavice pli altan prezon de instruita laborforto: lerta sklavo estas vendata kontraŭ pli alta prezo, lerta dunglaboristo ricevas pli altan salajron. En socio, organizita socialisme, tiujn elspezojn portas la socio, tial al ĝi apartenas ankaŭ la fruktoj, t. e. pli grandaj valoroj, kreitaj de malsimpla laboro. La laboranto mem ne rajtas pretendi al aldona pago». (Markso kaj Engelso, Verkoj, 2-a eld., vol. 20, p. 207).
9 Lenino eĉ opiniis, ke nur ĉe efektivigo de socialisma laborpago efektiviĝas socialisma posedo de produktadaj rimedoj. En la «Ŝtato kaj revolucio» ni legas: «Tuj post la efektivigo de egaleco inter ĉiuj membroj de la socio rilate al posedado de rimedoj de produktado, t. e. (substrekita de ni — A. Z.) egaleco de laboro, egaleco de laborpago, antaŭ la homaro neeviteble aperos la demando pri tio, ke ĝi iru antaŭen... al la efektivigo de la regulo: «ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj» (Plena Verkaro, vol. 33, p. 99).
10 «KPSU en rezolucioj», eld. 8-a, vol. 3.
11 «Bulteno de la Popolkomisarejo de laboro», 1925, ¹ 17–18 kaj 23.
12 «KPSU en rezolucioj», eld. 8-a, vol. 3: rezolucio de la 15-a konferenco de la RKP(b) pri ekonomia stato kaj ties rezolucio pri taskoj de sindikatoj.
13 «Bolŝevisto», 1928, ¹ 11: M. Brudnij, «Skizoj de metodologio de sovetia mastrumado».
14 «Bolŝevisto», 1930, ¹ 17: A. Pavlov, «Lukto por la jarkvino kaj socialisma organizo de laboro».
15 Vd. artikolaron de Instituto de ekonomiaj esploroj de Gosplan de la USSR «Sur nova etapo de socialisma konstruado», vol. 1, Moskvo, 1930, pp. 44, 46. La artikolo de Strumilin estas titolita «Problemo de socialismaj urboj» kaj en ĝi estas paragrafo: «Kolektivigo de salajro».
16 La sesio estis celita al vasta publika opinio, stenografaĵo de la raporto kaj de disputoj estis eldonita per aparta libro sub la sama titolo.
17 En parolado en konsiliĝo de ekonomiaj laborantoj la 23-an de junio 1931: «Novaj cirkonstancoj — novaj taskoj de la ekonomia konstruado». Vd.: I. Stalin, Verkaro, vol. 13, Moskvo, 1951, speciale p. 57.
18 Kune kun la deklaro, ke ŝtata proprieto pri produktadaj rimedoj estas la ĉefa produktada rilato de la socialisma socio, kaj ke tiu socio mem estas klasa.
19 N. Voznesenskij. «Pri ekonomio de socialismo» («Bolŝevisto», decembro 1931, ¹ 24, pp. 54, 55, kaj januaro 1932, ¹ 1, p. 29).
20 La esprimon «diferencigo de salajro laŭ kvanto kaj kvalito de laboro» ni renkontas jam en 1930 en la supre menciita artikolo de Strumilin, sed nur por signo de nesocialisma metodo de «stimulado de laboro per stimulaj formoj de pago en la transira periodo al socialismo» (pp. 45, 58), sed ne kiel formulo de principo de socialismo.
21 «Ekonomio de laboro. Lernolibro. Parto 2-a». Kompilita de kolektivo sub gvido kaj redakto de M. Krivickij. Moskvo — Leningrado, 1933, pp. 125 kaj 129.
22 Jam en 1934 (la 17-an de marto) aperas Rezolucio de la Centra Plenumkomitato kaj de Konsilio de Popolkomisaroj de la USSR «Pri kalkulo de salajro de laborantoj laŭ kvanto kaj kvalito de ellaborita de ili produkto».
23 En februaro 1931 en organo de Popolkomisarejo pri laboro de la USSR «Demandoj de laboro» ni legas: «Novaj socialismaj formoj de laboro starigas en la tagordon la demandon... pri transiro de peckalkulo al tempkalkulo» — al «fiksita tempsalajro...». «La restariga periodo... prave levis la demandon pri plej vasta disvolvo de popecaj formoj de laborpago... La periodo de rekonstruo surbaze de alte organizita teĥniko kun tuta decidemo levas demandon pri potempa salajro. La 1931-a jaro — la tria jaro de la jarkvina plano de grandaj laboroj — devas iĝi rompa en la demando pri formoj de laborpago» («Demandoj de laboro», 1931, ¹ 2, pp. 14, 17, 24). Kaj 2 tagojn post la parolo de Stalino «Pravda» (la 25-an de junio) moknomas tiun veraĵon «trockisma herezaĵo»...
24 «La kapitalo», vol. 1 — Verkoj de Markso kaj Engelso, 2-a eld., vol. 23, p. 566.
25 Vd., ekzemple, lian «Kian heredaĵon ni rezignas?» — Plena Verkaro, vol. 2, pp. 525–526.
26 «Vicaj taskoj de la Soveta potenco», — Plena Verkaro, vol. 36, pp. 173, 189.
27 «Ekonomio de laboro. Lernolibro». 2-a relaborita eldono sub red. de M. M. Krivickij. Instituto de ekonomiko de la Komunista Akademio. Moskvo — Leningrado, 1934, p. 202. — En la unua eldono (1933) tiu loko ankoraŭ malestas.
* Rimarko de la tradukinto: Al mi (laŭ indiko de kamarado E. K.) ŝajnas dubinda la kritiko de pecsalajro ĉe socialismo fare de la aŭtoro. Pecsalajro ĉe socialismo reduktiĝas al tempsalajro ĉe normigita intenseco de laboro. En la USSR estis malpermesitaj ŝvitlaborigaj sistemoj de pago, analogiaj al simpla kapitalisma pecsalajro. Krome, socialismo ĝuste per tio diferencas disde plena komunismo, ke ĝi ankoraŭ bezonas stimuladon kaj normigadon de laboro, kaj pecsalajro taŭgas por tio. Tamen ĉio ĉi ne nuligas la konkludojn de la aŭtoro en la cetera parto.
28 Tamen, ĉi tie per la formulo de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito estis fiksata kaj kanonigata la linio, enkondukita de Stalino jam en la unuaj jaroj de sia potenco. En 1926 (certe helpe de decido de la 7-a kongreso de sindikatoj) la laborantoj de la aparato estis apartigitaj el la unueca tarifa sistemo de la 1922-a jaro en apartan sistemon de postena pago. Kaj post tri jaroj, anstataŭ la limiga tarifo de 1925, estis enkondukita nova kaj tute alia tarifo por responsaj politikaj laborantoj, kiu enhavas pli altan pagon pro ŝtata graveco de ilia laboro. Ĉu eblas ne rememori, ke konforme kun opinioj de Markso pri socialismo kaj socialismeco, Lenino postuladis, ke salajro de oficisto de ajna rango kaj posteno ne estu pli alta ol la mezuma salajro de laboristo.
29 Kio koncernas laborpagon de tiu potencanta elito, konsistanta en la sovetia lando preskaŭ ekskluzive el membroj de la komunista partio, do, eble, plej esprime pri la ŝanĝo, kiun en ties materian staton enportis la principo de pago «laŭ kvanto kaj kvalito de laboro», diras la sorto de la «partia maksimumo». La nomon de «partia maksimumo» ricevis la maksimuma monsumo, kiun al partiano estis permesite preni por si el donata al li salajro. Ĝi estis enkondukita en 1922 — litere testamento de la forpasanta Lenino. Dum kelkaj jaroj Stalino ne tuŝadis la decidon pri partia maksimumo, sed transformis ĝin en hipokritan formalaĵon per sistemo de aldonaĵoj al salajro kaj ĉiaj materiaj privilegioj por elektita «partia aktivularo». Kaj ekde 1929 la partian maksimumon oni komencis ankaŭ formale (certe, sen publikeco) redukti, por en 1932 entute — kaj por ĉiam — aboli.
30 Post la 20-a kongreso de la partio estis trovite, ke en 1956 en nia lando estis uzataj proksimume 2000 diversaj tarifaroj, nombro de tarifoj de la 1-a rango egalis al kelkaj miloj, kaj da skemoj de postenaj salajroj estis ĉirkaŭ 700 (S. Karinskij — artikolo «Tarifa sistemo» en «Ekonomia enciklopedio — Industrio kaj konstruado», vol. 3, Moskvo, 1965). Tiel aspektis en praktiko la stalina sistemo de laborpago laŭ kvanto kaj kvalito...
31 Vd. pri tio pli detale sube, fine de la paragrafo pri teorio de socialismo en unu lando.
32 I. Stalin. Verkaro, vol. 13, p. 118.
33 La unua ĉapitro de la Konstitucio finiĝas per la frazo: «En la USSR estas plenumata la principo de socialismo: ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ lia laboro».
34 Ni diras «inventaĵo de Stalino», ĉar ankaŭ ĉi tie, same kiel rilate de vico da aliaj liaj teoriaj novaĵoj, dume (ĉiuokaze, laŭ la materialoj, atingeblaj por la aŭtoro de tiu ĉi skizo) ne eblas ekscii, ĉu Stalino mem elpensis tiun «formulon de socialismo» aŭ ĝi estis al li suflorita de iu el liaj proksimuloj.
35 Historio de socialismo konas ekzemplon de tia kompreno de socialisma divido: sensimonistoj estis kontraŭ egaleco de laborpago, sed por rekompenco laŭ hierarkio de kapabloj kaj meritoj. Ilian formulon: «Al ĉiu laŭ lia kapablo, al ĉiu kapablo laŭ ties aferoj» Stalino (aŭ lia suflorinto) povis legi en populara libro de V. Volgin, aperinta ĝuste tiutempe, kiam estis proponita la stalina formulo de socialismo (V. Volgin — «Historio de socialismaj ideoj», parto 2, kajero 1-a. Moskvo — Leningrado, 1931, speciale p. 32). Kaj tio, ke Stalino kun ridinda orgojlo povis paroli pri «dezerto de utopia socialismo» post kiam li uzis la elkreskintan en tiu dezerto frukton, neniun miros. Kaŝado de spuroj estas unu el la trajtoj de tiu metodo.
36 Raporto al la 17-a kongreso pri laboro de la CK de la VKP(b) la 26-an de januaro 1934. Vd.: I. Stalin — «Demandoj de la leninismo», eld. 2-a, p. 470.
37 L. I. Breĵnev — «Laŭ la lenina kurso. Paroladoj kaj artikoloj». Vol. 2. Moskvo, 1970, p. 590.
38 Tuj post la apero de la Programo la oficiala partia komentanto de la pensoj de Lenino, la Instituto de la marksismo-leninismo ĉe la CK de la KPSU, trovis necesa speciale klarigi la supre donitan proponon de Lenino pri «praktika uzado kaj elprovado de pecsalajro» en la naciigataj entreprenoj. Tiu novstalinisma komento de la 1962-a jaro diras: «Enkonduko de pecsalajro plej plene respondas al la socialisma principo de divido laŭ kvanto kaj kvalito de laboro» (V. I. Lenin — Plena Verkaro, vol. 36, p. 591).
39 Vd. ĵurnalon «Pravda», 17-a de julio 1970.
40 Raporto de Lenino pri sabataj libervolaj laboroj en Moskva tuturba konferenco de la RKP(b) — 20-a de decembro 1919, Plena Verkaro, vol. 40, p. 33, 36.
41 En broŝuro «Granda iniciato»: «senpaga laboro en interesoj de la socio» (la 28-a de junio 1919 — Plena Verkaro, vol. 39, p. 26). En politika raporto de la CK en la 7-a Tutrusia konferenco de la RKP(b): «senrekompenca laboro por socia utilo» (la 2-a de decembro 1919 — Plena Verkaro, vol. 39, p. 360). En parolado en la I-a kongreso de agrikulturaj komunumoj kaj kooperativoj: «Komunisma laboro, t. e. tia, kiu estas farata senpage» (la 4-a de decembro 1919 — Plena Verkaro, vol. 39, p. 380). En artikolo «De detruo de jarcenta ordo al kreado de la nova»: «senpaga laboro por utilo de la socio... laboro ekster normoj, donata sen kalkulo pri rekompenco, sen kondiĉo de rekompenco» (la 8-a de aprilo 1920 — Plena Verkaro, vol. 40, p. 315). K. t. p.
42 Nu, kaj la sovetia scienco? Kian pozicion okupas ĝi en tiu malpura afero? Ja tiun pozicion, kiun al ĝi preskribis la novstalinismo. Jen sufiĉe reprezenta ekzemplo. En jubilea fundamenta kolektiva verko de la Akademio de sciencoj de la USSR, pretendanta esti altteoria (ĝin partoprenis elito de la sovetia socia scienco!) kaj eldonita sub tre responsa titolo: «Socialismo kaj komunismo» (Moskvo, 1967), en artikolo, verkita de unu el la redaktoroj, membro-korespondanto de la Akademio de sciencoj L. Gatovskij, ni legas (p. 47): «La procezo de poioma transkresko de socialisma laboro en komunisman laboron havas vicon da stadioj, mezaj eroj kaj transiroj, bazitaj sur kresko de teĥnika armiteco de laboro, sur tia disvolviĝo de la materi-teĥnikaj kondiĉoj, kiuj en kombino kun novaj sociaj kondiĉoj, aperantaj dum la komunisma konstruado, determinas ĉiam pli grandan penetron de la spirita elemento en laboron de laborantoj de industrio, ĉiam pli grandan kunigon de scienco kun industrio». Kaj en tiu ŝajniganta sin grava multvortaĵo ne estas eĉ unu vorto pri senpageco de komunisma laboro kaj pri transiro al ĝi...
43 Kiam «estas detruita la ekonomia bazo de ekzisto de la klasoj» (K. Markso — «Epitomo de libro de Bakunin «Ŝtateco kaj anarkio»». 1874 — komenco de 1875. Vd.: Markso kaj Engelso. — Verkaro. 2-a eld., vol. 18, p. 611).
44 Sed la enciklopedia vortaro de la rusa progresema inteligencio difinas socialismon kiel «instruon pri socia ordo kun socialigitaj produktadrimedoj, sen klasoj kaj sen socia malegaleco» («Granat», 7-a eld., vol. 40, kajero 3, artikolo pri socialismo de S. Solncev, p. 385).
45 Ĉe Markso sufiĉas preni la «Kritikon de la Gotaa programo», kie pri la unua fazo de komunismo estis dirite, ke «ĝi ne agnoskas klasajn diferencojn» (Verkaro de M. k. E., 2-a eld., vol. 19, p. 19). Kaj el Lenino de la antaŭrevolucia tempo eblas citi almenaŭ «Rimarkojn pri la dua projekto de la programo de Pleĥanov», 1902, kie li, por eviti «ambiguecon», konsilas por difino de socialismo «preni la formulon, proponitan de Markso en la kritiko de la Gotaa programo: neniigo de divido al klasoj kaj de sekvanta el ĝi malegaleco» (Plena Verkaro, vol. 6, p. 232).
46 «KPSU en rezolucioj», eld. 2-a, parto 2, p. 693.
47 I. V. Stalin — Verkaro, vol. 13, p. 172.
48 «KPSU en rezolucioj...», eld. 2-a, parto 2, p. 746.
49 La rezolucio estis redaktita de Stalino. Vd.: I. V. Stalin — Verkaro, vol. 13, p. 417.
50 I. Stalin — «Demandoj de la leninismo», eld. 2-a, p. 467.
51 Por la aŭtoro estis neatingeblaj materialoj de la junia (1936) Plenkunsido de la CK de la VKP(b), en kiu estis diskutita kaj aprobita projekto de la Konstitucio. Li ne scias, ĉu elpaŝis en la Plenkunsido Stalino pri tiu demando kaj se elpaŝis, do kun kio.
52 Vd.: I. Stalin — «Demandoj de la leninismo», eld. 2-a, pp. 512, 514, 516, 527.
53 Dirante pli ĝuste: ĝia apero kiel de oficiala ideo de la sovetia kompartio. Scienca junularo, servanta al la stalina politiko, elmetis tiun ideon jam printempe de la 1931-a jaro, t. e. pli ol kvin jarojn antaŭ kiam al tio kuraĝis Stalino. Ni diras pri la disputo en la Komunista akademio pri temo «Eniro en periodon de socialismo kaj fino de konstruado de la fundamento de la socialisma ekonomio». Ostrovitjanov, Borilin, Gatovskij — neniu el tiuj tiamaj gvidantaj «politikekonomiistoj de socialismo» opiniis necesa konsideri nekongrueblon de socialismo kun klasa divido de socio, kaj Borilin rekte atribuis senklasecon de socio al «plena komunismo». Nur sola K. Bugajev elpaŝis lenine: «Socialismo, la unua fazo de komunismo, jam supozigas neniigon de la klasoj» (Vd.: «Heroldo de la Komakademio», 1931, libroj 5–6).
54 Indas noti, ke la cititaj supre artikoloj de Judin kaj Steckij estis represitaj en la direktiva artikolaro «Socialismo kaj komunismo», aperinta en la turna 1936-a jaro, preskaŭ ĵus antaŭ la parolado de Stalino.
55 Vd.: I. V. Stalin — «Demandoj de la leninismo», eld. 2-a, p. 589. Cetere, en tiu ĉi historio klare montriĝis la karaktera stilo de Stalino en aferoj de politiko kaj aferoj de teorio: ĝis certa tempo li ruze ludas kaj por klaseco, kaj por senklaseco de socialismo, por havi alibion, kia ajn ludkarto malfermiĝu. En la rezolucion de la 18-a kongreso pri la tria jarkvino estis inkludita tia frazo: «La USSR eniris en la tria jarkvino en novan etapon de disvolviĝo, en la etapon de fino de konstruado de la senklasa socialisma socio kaj iom-post-ioma transiro de socialismo al komunismo» (Vd.: «KPSU en rezolucioj...», eld. 8-a, vol. 5, p. 339). T. e. ni dume movu la senklasan socialismon el la dua jarkvino en la trian, kaj tiam ni vidos... Eblas tial kompreni la nedecideman, atendan pozicion, kiun por tiu transira tempo okupas la Granda Sovetia Enciklopedio. En la 33-a volumo (1938) ni legas, ke socialismo por transiro al komunismo devas plene neniigi la klasojn, t. e. ke socialismo per si mem estas ankoraŭ klasa sociordo (artikolo «Klasoj kaj klasbatalo», p. 45, kie tiu opinio, cetere, estas false atribuita ne nur al Stalino, sed ankaŭ al Lenino), kaj en la 42-a volumo (1939) estas dirate pri konstruado de senklasa socialisma socio (artikolo «Socio», p. 584).
56 En la sama jaro aperis la 52-a volumo de la Granda Sovetia Enciklopedio kun artikolo «Socialismo», en kiu estas disvolvata la sama ideo. «Ĉe socialismo estas neniigataj la ekspluatistaj klasoj, radikale ŝanĝiĝas la klasa strukturo de la socio» — legas ni en tiu ĉi artikolo (pp. 174–175).
57 En la raporto de la CK en la 25-a kongreso de la KPSU (februaro 1976), lige kun demando pri preparo de projekto de nova Konstitucio de la USSR, estas proponate «fiksi (en ĝi) ne nur ĝeneralajn principojn de la socialisma sociordo, esprimantajn klasan esencon de nia ŝtato...» («La 25-a kongreso de la KPSU. Stenografaĵo», Moskvo, 1976, vol. 1, p. 112. — Substrekita de ni — A. Z.). Sed jam en 1964 ni legas en la 3-a volumo de la «Filozofia enciklopedio» (artikolo «Komunismo», p. 13): «Konstruo de socialismo signas per si principan ŝanĝiĝon de la klasa strukturo». Sed tute ne likvidon de la klasa strukturo!
58 Kelkaj el tiaj artifikoj naskiĝis en la lastaj jaroj de Stalino, kaj ofte por la novstalinismo estis sufiĉe nur transporti ilin en sian arsenalon. Fari tion estis des pli facile kaj nature, ke multaj el la nunaj famaj teoriistoj-novstalinistoj estas, rekte dirante, ordenitaj teoriistoj de la stalina tempo, ĝisvivintaj kaj retenintaj sin sur siaj lokoj ĝis la nunaj tagoj. Sed ni ne enprofundiĝu en teoriajn kaj biografiajn detalojn. Ni nomos nur du «fundamentajn» kolektivajn verkojn de la plej alta scienca rango, kiuj tuj post la milito brave ellaboris la temon de klasa socialisma socio: Instituto de filozofio de la Akademio de Sciencoj de la USSR — «Pri sovetia socialisma socio», Moskvo, 1949, kaj Akademio de Sociaj sciencoj ĉe la CK de la VKP(b) — «Pri disvolviĝo de la sovetia socialisma socio», Moskvo, 1950.
59 El la plej lasta literaturo sufiĉas indiki la 3-an eldonon de la tute oficiala kaj kun tio resumanta Granda Sovetia Enciklopedio, vol. 24 (Moskvo, 1976), artikolo «Socialismo», p. 223.
60 Ree el la plej novaj eldonaĵoj ni nomos «Ekonomian enciklopedion. — Politika ekonomio» sub red. de akademiano Rumjancev, vol. 2 (Moskvo, 1975), artikolo «Klasoj kaj klasbatalo», p. 160.
61 «Filozofia enciklopedio», vol. 2 (1962), p. 535, kaj «Sovetia historia enciklopedio», vol. 7 (1965), p. 400, kaj el la nuna literaturo vd., ekzemple, esploron de K. Mikulskij «Klasa strukturo de socio en landoj de socialismo», Moskvo, 1976, laŭ kiu «la plej karaktera esprimo de dividiĝo de la socio al klasoj estas ĝia dividiĝo al antagonismaj klasoj» (p. 263), kaj amikaj klasoj tia esprimo, sekve, ne estas.
62 En la citiloj estas frazo el plej nova lernolibro por ekonomikaj altlernejoj kaj fakultatoj — «Politika ekonomio», vol. 2, kompilita de akademianoj, membroj-korespondantoj de la Akademio kaj doktoroj de scienco, 2-a eld., Moskvo, 1976, p. 4.
63 Ĉi tie ne eblas ne noti, ke tiu operacio de interŝanĝo de produktadaj rilatoj kaj rilatoj de proprieto, kreata por la koncepto de klasa socialismo, ne nur revenigas nin al la Prudonaj, Düring-aj kaj ceteraj etburĝaj elpensaĵoj, kontraŭ kiuj batalis jam Markso kaj Engelso, sed eĉ laŭvorte ripetas Stammler-on, Petri-n kaj aliajn katedrajn socialistoj kaj kantianojn de la komenco de la jarcento, prave vidintajn en tio ideisman kontraŭagon al historia materiismo...
64 I. Stalin — «Demandoj de la leninismo». Eld. 2-a, pp. 555–558.
65 Kaj jam en la 1940-a jaro la Granda Sovetia Enciklopedio donas la dekretitan stalinan formulon: «La fundamento de la produktadaj rilatoj estas proprieto al produktadaj rimedoj» (GSE, vol. 47, artikolo «Produktivaj fortoj de la socio kaj produktadaj rilatoj de homoj», p. 147), kaj post paŭzo, kaŭzita de la milito, ripetas ĝin en la 1945-a jaro (GSE, vol. 51, p. 51, artikolo «Proprieto»). Por ĉiu estas kompreneble, ke, dum Stalino estis viva, neniu el sovetiaj komunistoj kuraĝus eĉ je paŝo foriri disde tiu formulo. Sed enmeti en ĝin novajn vortojn kaj ŝanĝi vortordon, ne ŝanĝante la enhavon, permesi al si povis sola Stalino. Li ĝuste tion faris en la lasta jaro de la vivo: identigis «produktadajn» rilatojn kun «ekonomiaj» kaj «aligis» al ili unuavice «formojn de proprieto al produktadrimedoj» (I. Stalin — «Ekonomiaj problemoj de socialismo en la USSR: «Aliaj eraroj de k-do Jaroŝenko»». Vd. «Bolŝevisto», 1952, ¹ 18, p. 38). Tiel li starigis por siaj sekvantoj novan profundpensan «teorian» taskon — kaj fine implikis ilin.
66 La aŭtoro ne konas eĉ unu escepton — nek en historia, nek en sociologia, nek en ekonomika, nek en jura literaturo de la 60-aj kaj 70-aj jaroj, kiel akademia, tiel ankaŭ populara. Sufiĉas tial limiĝi per sola ekzemplo, kuniganta kategoriecon de formulo kaj ideologian aŭtoritatecon. En la politika kaj teoria revuo de la CK de la KPSU unu el ĝiaj redaktoroj skribas pri proprieto: tio estas «determinanta, esenca rilato de produktado, kiu staras ne apude, ne aparte de aliaj rilatoj de produktado, distribuado kaj interŝanĝo, sed ĉirkaŭprenas ilin, kunigante en unu tutecan sistemon» (M. Sakov — «Socia propraĵo — ekonomia bazo de socialismo». Vd. «Komunisto», 1968, ¹ 2, p. 72).
67 «Klasoj nomiĝas grandaj grupoj de homoj, diferencantaj per ilia loko en historie difinita sistemo de socia produktado, per ilia rilato (plejparte fiksita en leĝoj) al produktadrimedoj, per ilia rolo en socia organizo de laboro, kaj sekve, per manieroj de ricevo kaj ampleksoj de tiu parto de socia riĉo, kiun ili disponas. Klasoj estas tiaj grupoj de homoj, el kiuj unu povas alproprigi al si laboron de la alia, pro diferenco de ilia loko en certa ordo de socia mastrumaĵo» («Granda iniciato», — Plena Verkaro, vol. 39, p. 15).
68 Substrekita de Lenino. — Vd. «Lenina artikolaro» ¹ 1. Instituto de Lenino ĉe la CK de la VKP(b), Moskvo, 1931, p. 357.
69 F. Engelso — «Al kritiko de projekto de la social-demokratia programo de la 1891-a jaro», junio 1891 (Verkaro de M. k. E., 2-a eld., vol. 22, Moskvo, 1962, p. 235).
70 Alianco de laboristoj kaj kamparanoj tute ne signifas, ke ne ekzistas ebleco alproprigi laboron de unuj fare de aliaj. Ĝi signifas, ke estas kreita vojo al neniigo de tia ebleco, t. e. al neniigo de diferenco inter la klaso de laboristoj kaj la klaso de kamparanoj.
71 K. Mikulskij — «Klasa strukturo de socio en la landoj de socialismo» (Instituto de ekonomio de la monda socialisma sistemo de la Akademio de Sciencoj de la USSR), Moskvo, 1976, p. 262, 263.
72 Moskvo, 1975, p. 42. (Substrekita de ni. — A. Z.)
73 Granda Sovetia Enciklopedio, 3-a eld., vol. 12, 1973, artikolo «Klasoj sociaj», p. 280. — En la libro «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo» tio estas donita en iom mildigita, sed anstataŭe en jam tute sensenca formo: en sia difino de klaso Lenino kvazaŭ «deiris de la imago pri precipe (! — A. Z.) antagonisma karaktero de klasaj rilatoj» (Moskvo, 1975, p. 72).
74 Jen, ekzemple, kiel tiu mensogo aspektas en tia grava dokumento, kiel tezoj de la CK de la KPSU de la 1970-a jaro «Al la 100-jariĝo de naskiĝo de Vladimir Iljiĉ Lenin», paragrafo 10: «V. I. Lenin karakterizis socialismon kiel periodon de iom-post-ioma neniigo de klasoj», — kaj tute ne (kiel evidentiĝas) kiel socion, en kiu jam ne ekzistas klasoj, kiel senklasan socion.
75 Ni diru (en la piednoto) nur kelkajn vortojn pri la stalinisma klarigo de la fakto de konserviĝo de du malsamaj, de kapitalismo hereditaj, laboraj klasoj ankaŭ en la socialisma socio. Kiel la ĉefan, kaj esence, la solan tian klarigon la stalinistoj prezentas ekziston de du formoj de socia proprieto al produktadaj rimedoj — la ŝtata kaj la kooperativa (kolĥoza): la laboristan klason konsistigas tiuj, kiuj laboras en entreprenoj, prezentantaj tutpopolan proprieton, kaj la klason de kolĥoza kamparanaro — tiuj, kiuj laboras en entreprenoj, kiuj estas ilia grupa proprieto. Sed ne nur en sociologia plano, sed ankaŭ formal-logike tiu argumento ne eltenas kritikon: la kolĥozanoj en ne malpli granda grado estas (kaj tiel deklaras la Konstitucio) proprietuloj de la entreprenoj, en kiuj laboras laboristoj, ol tiuj laboristoj mem. Se krom tio ili ankoraŭ posedas ankaŭ ian grupan proprieton, do tio ne nuligas kaj ne malplifortigas iliajn rilatojn (kaj iliajn rajtojn) de proprieto al la tutpopolaj produktadrimedoj. La stalinismo ankaŭ ĉi tie starigas la aferojn sur la kapon: ne tial ni havas du laborajn klasojn, ke la socia proprieto al produktadrimedoj ekzistas en du formoj, sed tial tiu proprieto ekzistas en du formoj, ke en la sistemo de produktadaj rilatoj de nia socio konserviĝas ankoraŭ du klasoj de laboruloj, inter kiuj, kiel inter ĉiuj klasoj, eblas rilatoj de alproprigo de aliula laboro.
* Rimarko de la tradukinto: Al mi ŝajnas, ke la aŭtoro troigas influon de laboro de malliberuloj al la ekonomio de la USSR.
76 K. Markso — «La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto», — Verkaro de M. k. E., 2-a eld., vol. 8, p. 212.
77 Kiam oni pensas pri la stalina koncepto de klasa socialisma socio, oni nevole rememoras pri Maĥajskij, elpaŝinta kun sia interpreto de socialismo ĝuste en tiuj jaroj, kiam okazis idea kaj politika formiĝo de Stalino. Maĥajskij (ni rememorigu) malakceptadis socialismon, ĉar timis, ke ĝi iĝos socia ordo, bazita sur ekspluatado de simpla popolo fare de la klaso de «cerbaj laboristoj». Marksistoj kaj proletaj revoluciuloj prave vidis en tio kontraŭrevolucian paskvilon, naskitan de malklereco kaj limantan kun deliro. Sed ĉu ne ligiĝas en ia instrua senco tiuj maĥajskij-aj fantaziaj timoj de la fora pasinteco kun la nuna realo de la stalina klasa socio, kiu estas konstruata kaj regata de la klasosimila potencanta burokrataro, supermalavare pagata laŭ tiel nomata «kvalito» de ĝia «laboro» — je la konto de nesufiĉa pagado de laboro de la popolo mem?
78 «Notoj pri ekonomiaj demandoj, ligitaj kun la novembra diskuto de la 1951-a jaro», paragrafo 7. Ni ne scias, ĉu aperis ia formulo de la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo antaŭ la stalina. Tamen, en la sama verko (en la sama paragrafo) Stalino diras, ke en la novembra de 1951 diskuto «la demando pri la ĉefaj ekonomiaj leĝoj de kapitalismo kaj socialismo kelkfoje estis starigata». Sed li tuj aldonas: «plej multaj partoprenantoj de la diskuto malforte reagis al tiu afero, kaj nenia decido pri tio estis planita». Stalino evidente deziras lasi la unuaecon ĉe si. Kaj ankaŭ la terminon mem «la ĉefa ekonomia leĝo» li uzas kiel sian inventaĵon.
79 En la lasta decembra numero de la 1952-a jaro la revuo «Komunisto» en la ĉefartikolo reklamas ĝin kiel «novan grandegan kontribuon en la trezorejon de la marksismo-leninismo, supera atingo de la scienca ekonomika penso», kaj en la unua numero de la sekva, 1953-a jaro, aperigas specialan artikolon de redakciano (I. Doroŝev) «La ĉefa ekonomia leĝo de socialismo», en kiu estas donata direktivo opinii, ke «la demando pri la ĉefa ekonomia leĝo de konkreta ekonomia formacio estas unu el la radikaj demandoj de politika ekonomio», ke Stalino «malkovris kaj fundamentis la ĉefan ekonomian leĝon de socialismo» kaj ke «la stalina difino de la nocio mem de ĉefa ekonomia leĝo havas grandegan valoron por politika ekonomio, kaj ankaŭ por aliaj sociaj sciencoj». Ĉi tie estas vera nur unu afero: tiu «malkovro», verŝajne, vere apartenas al Stalino. Al Markso, Engelso, Lenino estis fremda divido de ekonomiaj leĝoj al ĉefaj kaj ne ĉefaj; eĉ esprimo «ĉefa ekonomia leĝo» de tiu aŭ alia sociordo ne troveblas ĉe ili. Sed etendado de hierarkieco ankaŭ al sciencaj leĝoj estas karaktera por la stalina maniero de pensado. Stalino, ekzemple, skribas: «Iu socia formacio» «ne povas havi kelkajn ĉefajn ekonomiajn leĝojn, ĝi povas havi nur unu iun ĉefan ekonomian leĝon, ĝuste kiel la ĉefan leĝon» («Pri eraroj de k-do Jaroŝenko L. D.», la 22-an de majo 1952. Vd. sekcion 2: «Aliaj eraroj de k-do Jaroŝenko»).
80 Ne vane en la burĝaj rondoj la stalina ĉefa ekonomia leĝo de socialismo estis renkontita kiel karakterizo de kapitalismo. Jen du ekzemploj: en 1958 en furorinta «Kapitalisma manifesto» de Kelso kaj Adler ni legas: «Nur kapitalismo, danke al solideco kaj konsekvenceco de siaj principoj, strebas al vere homeca celo — bona vivo por ĉiuj homoj» (L. O. Kelso, M. J. Adler — «The Capitalist Manifesto», N. Y., 1958, p. 147). Kaj antaŭ du jaroj profesoro de Pensilvania universitato Jessy Bernard en la 3-a monda kongreso de sociologoj rekte diras: «La formulo de Stalino pri la ĉefa ekonomia leĝo de socialismo (sekvas preciza citaĵo, donita de ni supre — A. Z.) povus esti uzita kiel difino de la principo de klasa organizo, funkcianta en la ekonomio de abundo, bazita sur amasa merkato» (Vd. «Transactions of the Third World Congress of Sociology», vol. 3, 1956, p. 27).
81 L. Leontjev, «Komenca kurso de politika ekonomio», 2-a eld., Moskvo, 1962, kaj lia «Konciza politika ekonomio. Lernolibro por lernejoj de fundamentoj de la marksismo-leninismo», Moskvo, 1966; «Kurso de politika ekonomio en du volumoj» sub red. de N. Cagolov, vol. 2. Socialismo (permesita kiel lernolibro por studentoj de ekonomiaj fakultatoj kaj altlernejoj). Moskvo, 1963; A. Paŝkov — «V. I. Lenin kaj disvolviĝo de la ekonomia scienco en la USSR», Moskvo, 1968; Katedro de politika ekonomio de la Supera partia lernejo ĉe la CK de la KPSU, sub ĝenerala red. de G. Kozlov — «Politika ekonomio. Vol. 3», Moskvo, 1970.
82 Granda Sovetia Enciklopedio, 3-a eld., vol. 18, Moskvo, 1974, p. 570.
83 Ni rememorigu, ke nur tiujn materiajn malegalecojn en stato de anoj de socialisma socio, kiuj aperas pro apliko de la principo de pago de laboro laŭ ties kvanto, Markso opiniis kongrueblaj kun la unua fazo de komunismo, t. e. socialismo. Insistante ĝuste pri tia ĉi principo antaŭ la kreiĝinta tiam unuiĝinta germania social-demokratia partio, li, klarigante ĝin, tiel listigis ĉiujn fontojn de tiaj restantaj ĉe socialismo malegalecoj: «iu estas korpe aŭ mense supera al la alia, liveras do en la sama tempo pli da laboro aŭ povas labori dum pli da tempo; kaj la laboro, por servi kiel mezuro, difinendas laŭ etendo aŭ intenso, alie ĝi ĉesas esti mezuro». Socialismo «agnoskas silente la malsaman individuan talenton kaj pro tio produktkapablon de la laboristoj kiel naturajn privilegiojn»... «Krome: Iu laboristo estas edzo, la alia ne; iu havas pli da infanoj ol la alia ktp ktp. Ĉe sama laborliverado kaj pro tio sama parto je la socia konsumfonduso do la unua ricevas fakte pli ol la alia, iu estas pli riĉa ol la alia ktp» (K. Markso — «Kritiko de la Gotaa programo», 1875. Vd.: Markso kaj Engelso — Verkoj. 2-a eld., vol. 19, Moskvo, 1961, p. 19).

Lenino plene dividis tiujn opiniojn de Markso pri socialismo kaj, pretigante sian partion kaj la laboristan klason al proksimiĝanta socialisma revolucio kaj perspektivo de konstruado de socialisma socio, trovis necesa ripeti ilin. Vd. lian laboraĵon de la 1917-a jaro «Ŝtato kaj revolucio».

84 Vd. la antaŭan piednoton n-ro 83.
85 Letero al Schmidt de la 5-a de aŭgusto 1890 estis skribita lige kun diskuto en social-demokratia ĵurnalo «Berliner Volks-Tribune» koncerne de distribuado de produktoj en estonta socio: ĉu ĝi okazos laŭ laboro aŭ iel alie? — Vd. Verkoj de Markso kaj Engelso, 2-a eld., vol. 37, pp. 370–371.
86 Vd. «La 14-a kongreso de la Tutunia komunista partio (b), Stenografaĵo», Moskvo — Leningrado, 1926, pp. 441, 446, 480, 500.
87 «La 22-a kongreso de la KPSU. Stenografaĵo». Vol. 3. Moskvo, 1962, p. 274. En 1970 ĝi, anstataŭ ekonomia egaleco, estas inkludita en la tezojn de la CK de la KPSU «Al 100-jariĝo de naskiĝo de Vladimir Iljiĉ Lenin» kaj atribuita al Lenino! (paragrafo 10).
88 Jen du aŭtoritataj ekzemploj. En disertaĵo pri temo «Scienca nocio de egaleco kaj socialismo», defendita en la Akademio de sociaj sciencoj ĉe la CK de la KPSU, R. Ivanov tiel difinas sian taskon: «Doni teorian analizon de nocio de socia egaleco kiel kategorio de scienca komunismo» (Moskvo, 1969, pp. 3–4). Kaj doktoro de filozofiaj sciencoj A. Kuriljov en laboraĵo «Komunismo kaj egaleco» skribas: «Socia egaleco, dinamika funkciado de ĝiaj institucioj iĝis normo de la tuta vivo de nia socio, ĉar ĝi estas imanenta al la naturo mem de socialismo» (Moskvo, Politizdat, 1971, p. 178).
89 Ĉi tie antaŭ ni estas la sama «scienca» artifiko, kiel en la traktita supre okazo kun la fifama nocio «kvalito de laboro»... Sed jen pri kio mi dezirus demandi tiujn, kiuj enkondukis en la sovetian politikan kaj sciencan cirkuladon la nocion de «socia egaleco»: ĉu ili scias, ke ĝuste antaŭ la Oktobra revolucio eĉ Pitirim Sorokin nomis ĝin «forfrotiĝinta monero», estinta en multegaj manoj kaj akceptinta multegajn burĝajn sencojn dum cent kvindek jaroj da politika lukto en Eŭropo? (P. Sorokin — «Problemo de socia egaleco», Petrogrado, 1917, p. 18).
90 A. Kuriljov — «Komunismo kaj egaleco», Moskvo, 1971, p. 30.
91 Novstalinisto A. Cunhal, turnante sin la 18-an de aprilo 1977 al portugala junularo, rekte diris: «Neniam oni kontraŭstarigu al la historia sperto de socialismo, al socialismo en tia formo, en kia ĝi ekzistas, al la vera socialismo, iajn iluziojn kaj miraĝojn, kiuj ne baziĝas sur la historia sperto. Kontraŭstarigi sian socialisman projekton ne al la kapitalisma realo en sia lando, sed al la reala socialismo, ekzistanta en la socialismaj landoj, signifas rezigni de lukto por socialismo».
92 «Pravda», la 19-an de aprilo 1977.
93 Ni rememorigu, ke tiu formulo apartenas al la patro de la rompo de la germana social-demokratio kun la marksismo Ed. Bernstein, elpaŝinta kun ĝi sur la sojlo de nia jarcento. Vd. libron Ed. Bernstein, — «Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie», 1899, nome la antaŭparolon kaj la finan ĉapitron, ĝuste tiel titolitan «Endziel und Bewegung» (en la eld. de 1923 speciale pp. 9 kaj 235). En la rusa traduko la libro aperis (en Rusio) en 1903 sub titolo «Problemoj de socialismo kaj taskoj de sozial-demokratio» (vd. p. 326).
94 Ni rememoru, kiel ĉe Ĥruŝĉov la senmaskigo de la «kulto de la persono de Stalino» kombiniĝis kun deziro (duonjaron post tio): «Donu dio al ni ĉiuj esti tiaj marksistoj, kiel Stalino».
95 Jen, ekzemple, kelkaj frazoj el elpaŝo de gvidanta teoriisto-ekonomikisto, koresponda membro de la Akademio de Sciencoj de la USSR A. Paŝkov: «En klarigo de kaŭzoj de ekzisto de vara produktado ĉe socialismo ni ne bezonas elpensi ion nepre novan kaj superkomplikitan, sed necesas rekte, simple kaj senartifike, turni sin al la viva vivo, al la riĉa praktiko de la socialisma konstruado... Neceso de vara produktado por socialisma socio estas pruvita praktike kaj teorie, jam antaŭlonge — en la komenco mem de la 30-aj jaroj..., ĝin necesas pruvi, turnante sin al la praktiko de la vivo, sed ne dedukti per pure analiza maniero». («La leĝo de valoro kaj ĝia uzado en la ekonomio de la USSR» sub red. de J. Kronrod. Moskvo, 1959, p. 181, 182).
96 M. Suslov. «Elektitaj verkoj. Paroladoj kaj artikoloj». Moskvo, 1972, p. 531.
97 L. I. Breĵnev. «Laŭ la lenina kurso. Paroladoj kaj artikoloj». Vol. 2. Moskvo, 1970, p. 398 kaj 403.
98 «La 24-a kongreso de la Komunista partio de la Sovetunio. 30 de marto — 9 de aprilo 1971. Stenografaĵo. 1.» Moskvo, 1971, p. 45.
99 M. A. Suslov. «KPSU — partio de la krea marksismo». «Komunisto», 1971, ¹ 14. (Citita laŭ libro: M. A. Suslov — «Elektitaj verkoj. Paroladoj kaj artikoloj». Moskvo, 1972, p. 653).
100 B. Ponomarjov. «Aktuala tasko de ide-politika lukto. (Trockismo — ilo de kontraŭkomunismo)». «Komunisto», 1971, ¹ 18, pp. 15, 19.
101 A. Paŝkov. «V. I. Lenin kaj disvolviĝo de la ekonomia scienco en la USSR». Moskvo, 1968, p. 43.
102 Ĉi tie la novstalinistoj konservas la stalinan periodaron. En la Unuigita plenkunsido de la CK kaj la CKK la 7-an de januaro 1933 Stalino diris: «Rezultoj de la jarkvino montris, ke tute eblas konstrui en unu lando socialisman socion, ĉar la ekonomia fundamento de tia socio jam estas konstruita en la USSR». (I. Stalin. Verkaro, vol. 13, p. 214).
103 Kaj ankaŭ ĉi tie la novstalinistoj same strikte sekvas la stalinan periodaron, kvankam ĝuste la «ĉefa» socia tasko, metita sur la 2-an jarkvinon — konstruo de senklasa socio — ne estas plenumita ne nur en tiu jarkvino, sed eĉ ĝis nun, t. e. dum pli ol kvardek jaroj.
104 Tiuj periodoj estas fiksitaj (kaj sekve, por la USSR kanonigitaj) en dokumentoj de la KPSU, nome: por (1) — en decidoj de la 17-a partia konferenco (komenco de la jaro 1932) kaj de la 17-a kongreso (1934); por (2) — en la Konstitucio de la USSR (1936), en raporto de la CK en la 18-a kongreso (1939); por (3) — en Deklaro de la Konsiliĝo de reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj (1960) kaj en prelego de L. Breĵnev «50 jaroj da grandaj venkoj de socialismo» (1967); por (4) — en raporto de la CK al la 24-a kongreso (1971). Ni notu ankoraŭ, ke en prospekto de sepvoluma laboraĵo de la Instituto de ekonomiko de la Akademio de Sciencoj de la USSR «Historio de la socialisma ekonomio de la USSR, 1917–1975», planita por eldono en 1976–1978, al «ekonomio de evoluinta socialismo» estas donata la periodo de komenco de la 60-aj jaroj.
105 Tiel, se turniĝi al la tereno, en kiu eblas facile kompareblaj ciferoj, — al produktiveco de laboro, — do prenante la ciferon de Usono por 100, ni ricevas laŭ sovetiaj informoj pri disvolviĝo de socialisma socio de la USSR en industrio (1974) iomete pli ol 55, en domkonstruado (1974) iomete pli ol 65, en agrikulturo (mezume por 1966–1974) proksimume 20–25, kaj en la socio entute (1974) proksimume 40. («Popola ekonomio de la USSR en 1974. Statistika jarlibro», Moskvo, 1975, p. 101). Kio koncernas tendencon, do en la industrio post 1956 kresko de produktiveco de laboro malfruas ĉe ni de la fondusoj (P. Ĥromov. «La leĝo de kresko de produktiveco de laboro en kondiĉoj de evoluinta socialismo». «Demandoj de ekonomiko», 1975, ¹ 7, pp. 83–84).
106 Vd., ekzemple, sofisman elturniĝon en la plurfoje citita de ni oficiala laboraĵo de la jaro 1975 «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj la nuntempo»: «Altigo de produktiveco de laboro ne estas memcelo por socialismo kaj komunismo» (p. 271). A. Paŝkov rekte elpaŝas kontraŭ postulo por socialismo de pli alta produktiveco de laboro, ol ĉe kapitalismo: tio kvazaŭ necesas nur sur la plej alta stadio de komunismo. («Demandoj de ekonomiko», 1971, ¹ 11, pp. 93–94). I. Butenko asertas, ke ne eblas konsenti kun tio, «ke la materi-teĥnika bazo de socialismo tiam ekzistas, kiam nivelo de donata de ĝi produktiveco de laboro superas produktivecon de laboro en evoluintaj kapitalismaj landoj» («Socialismo kiel socia ordo», Moskvo, 1974, p. 154). Kaj en redakcia diskuto en revuo «Problemoj de la mondo kaj socialismo» (1970, ¹ 12, pp. 51, 52, 55...) estis dirite, ke produktiveco de laboro ne povas esti difina kriterio, kaj ĉe socialismo produktiveco de laboro ne nepre estas pli alta, ol ĉe kapitalismo.
107 Vd., ekzemple, I. Dudinskij. «Komunistaj kaj laboristaj partioj pri ekonomiaj problemoj de evoluinta socialismo» («Demandoj de historio», 1971, ¹ 10, p. 10), kaj ankaŭ J. Kronrod «Koncerne de socialisma produktadmaniero kaj stadioj de ĝia disvolviĝo». («Informoj de la AS de la USSR. Serio ekonomia», 1971, ¹ 3, pp. 96–97).
108 Vd. I. Dudinskij — samloke, kaj ankaŭ Kronrod — samloke.
109 Ŝajne, la unua pri tio per plena voĉo ekparolis koresponda membro de la AS de la USSR L. Gatovskij (vd. jubilean kolektivan laboraĵon de la Instituto de ekonomiko de la AS de la USSR «Ekonomiaj leĝoj de transkresko de socialismo al komunismo». Moskvo, 1967, p. 45). Vd. ankaŭ rezonadojn de alia koresponda membro de la AS de la USSR A. Paŝkov pri «la nocio (! — A. Z.) de meza fazo de komunismo, pri kiu (kiel esprimas Paŝkov) skribis siatempe Lenino». (Artikolaro «Metodologiaj demandoj de esploro de ekonomio de evoluinta socialisma socio. Tezoj por simpozio». Moskvo, 1972, p. 30). Nu, kaj, certe, ankaŭ periodaĵon de la Akademio de sociaj sciencoj ĉe la CK de la KPSU — «Problemoj de scienca komunismo». Kajero 6, Moskvo, 1972, art. de Kovalĉuk, pp. 40, 42.
110 Unuafoje tio estis farita en komenco de la 1959-a jaro en rezolucio de la 21-a kongreso pri la raporto de Ĥruŝĉov «Pri kontrolaj ciferoj de disvolviĝo de la popola ekonomio de la USSR por la jaroj 1959–1965». En ĝia unua alineo ni legas: «La soveta lando... surbaze de la venko de socialismo eniris en novan periodon de sia evoluo — periodon de disvolvita konstruado de komunisma socio». Fine de la sekva 1960-a jaro tio estis ripetita en internacia forumo — en la Konsiliĝo de reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj en Moskvo. En la «Deklaro» de la Konsiliĝo, same jam en la unua alineo, estis dirite: «La Sovetunio sukcese efektivigas disvolvitan konstruadon de komunisma socio». Kaj ankoraŭ post jaro en la 22-a partia kongreso (oktobro 1961) tiu aserto estis kanonigita — enmetita en la Programon de la KPSU kaj multfoje ripetita en ĝi (vd., ekzemple, la titolon de la 7-a ĉapitro de la dua parto: «La partio en periodo de disvolvita konstruado de komunismo»), kaj ankaŭ la Programo entute estas prezentata kiel «programo de laboroj pri konstruado de komunismo» kiel «de rekta praktika tasko de la sovetia popolo» (vd. la unuan alineon de la dua parto kaj la finan paĝon de la Programo).
111 Jam dum kelkaj jaroj (ĉu ekde la tempo de la 24-a kongreso de la KPSU?) sur stratoj de Moskvo estas dispendigitaj kaj disstarigitaj sloganbendoj kaj sloganpaneloj kun slogano: «Ni transformu Moskvon en modelan komunisman urbon!» T. e. en urbon, en kiu (laŭ la imagoj de Markso-Lenino) distribuado de materiaj bonoj inter laborantoj estas farata konforme al la principo «al ĉiu laŭ bezono», kaj la ŝtato kaj ties organoj formortis? Certe, ne tion oni intencis diri en politika slogano por niaj tagoj. Supozeble, ĉi tie la moskvanojn oni simple alvokas atingi tion, ke sur stratoj kaj kortoj de ilia urbo ne estu amasoj da rubo, la domoj ne estu neprizorgitaj; ke estu, finfine, likvidita loĝeja manko, la urba transportado funkciu akurate kaj en sufiĉa kvanto, ke en Moskvo malaperu monstra drinkado, huliganeco, ĉiutaga eta korupto kaj amasa priŝtelado de la ŝtato, kaj ankaŭ ceteraj krimoj k. t. p. Ĉio ĉi, certe, estas bonaj kaj aktualaj alvokoj, sed kiel ili rilatas al komunismo? Kaj en tiu, kvazaŭ negrava, ekzemplo plene riveliĝas tio, kion ĝuste la novstalinismo enmetas en la nocion, kaj ankaŭ en la idealon de komunismeco — kion ĝi nomas modelo de komunismeco.
112 I. Maliŝev. «Plej gravaj problemoj de socialisma reproduktado» (manuskripto). Moskvo, 1966, p. 9.
113 O. Reinhold. «La mondhistoria valoro de „La kapitalo“». «Komunisto», 1967, ¹ 12, p. 78 (Represita el julia numero de la teoria organo de la SEPD «Einheit»).
114 Prelego pri temo «Valoro de la laboraĵo de K. Markso „La kapitalo“ por kreo de evoluinta socia sistemo de socialismo en la GDR» en Internacia scienca sesio (en Berlino), dediĉita al la centjariĝo de «La kapitalo». (Vd. libron: Walter Ulbricht. «Pri demandoj de socialisma konstruado en la GDR. El paroladoj kaj artikoloj». Dresdeno, 1968, pp. 708–710). Kaj certe, kiam laŭ tasko kaj sub observo de la PB de la SEPD en 1969 estis verkita kolektiva laboraĵo «Politika ekonomio de socialismo kaj ĝia apliko en la GDR», tiam ni en ĝi trovas la saman interpreton de socialismo kiel socia formacio, al kiu «imanentas neantagonisma klasa strukturo kontraŭe al la senklasa komunisma socia formacio». (Moskvo, 1970, pp. 194–195).
115 Kaj ne nur niaj. Tute antaŭnelonge, kun tio en plej kategoria formo, elpaŝis komunisto Ellenstein, iam aŭtoro de kvarvoluma novstalinisma «Historio de la USSR», kaj nun kune kun sia partio ekstarinta sur poziciojn de modera eŭropkomunismo. En lia libro pri «la fenomeno de Stalino», aperinta en 1975, la esenco de la stalinismo estas traktata kiel «despota», sekve, nesocialisma «superstrukturo» super socialisma ekonomio kaj socialismaj sociaj rilatoj kaj kiel «unu el formoj de ekzisto» (ne degenero, sed ĝuste «ekzisto»!) de socialismo; la vorton «novstalinismo» la aŭtoro evitas — ĝi estis uzita, ŝajne, nur unufoje, kaj en citiloj, por signo de dume konserviĝintaj «postrestaĵoj» — «restaj efektoj de la fenomeno de Stalino». Do, en tiu libro ni legas: «Tio, kio komence ŝajnis nur transiro de kapitalismo al komunismo, evidentiĝis soci-ekonomia formacio, disponanta grandan aŭtonomion rilate al kapitalismo, el kiu ĝi eliris, kaj rilate al komunismo, al kiu ĝi iras. Tiu produktadmaniero kaj la soci-ekonomia formacio okupos historian periodon almenaŭ same longan kiel la periodo de kapitalismo. Se vi deziras, tio estas transiro, sed en tre vasta senco, — simile al tio, kiel la feŭdisma produktadmaniero estis transiro inter la sklavisma produktadmaniero kaj la kapitalisma en vico de eŭropaj socioj». (Jean Ellenstein. «The Stalin Phenomen», Lnd., 1976, p. 176, kaj ankaŭ 184, 192, 201, 207, 219. La originalo: «Historie du Phenomene Stalinien», P., 1975).
116 L. Leontjev. «Per la okuloj de pensema ekonomikisto» («Nova mondo», 1969, ¹ 1, p. 251).
117 J. Kronrod.«Pri demando de socialisma maniero de produktado kaj stadioj de ĝia evoluo» («Informoj de la AS de la USSR, serio ekonomia», 1971, ¹ 3, p. 97). Vd. ankaŭ lian prelegon en scienca konferenco de la Instituto de ekonomiko de la AS de la USSR en komenco de 1971.
118 Vd. ekzemple, ĉe A. Pokritan, kontentiĝinta per tio, ke li nomas socialismon «speciala historia transira stato de socio» («Metodologiaj problemoj de ekonomia teorio de socialismo», Moskvo, 1970, p. 29).
119 Tiaj estas formuloj en la menciita oficiala verko «La marksism-lenina instruo pri socialismo kaj nuntempo», Moskvo, 1975, ekzemple, «Socialismo estas relative memstara stadio de evoluo de nova socio» (p. 15); «relative memstara esenco de socialisma socio» (p. 103); k. t. p. Speciale senĝena kaj cinika en traktado de tekstoj kaj terminologio de Markso kaj Lenino estas iu doktoro de filozofiaj sciencoj A. Butenko, ĉiel sugestanta al leganto, ke socialismo kaj komunismo estas «apartaj fazoj» de — ne, ne de la komunisma socia formacio, sed (de kio vi pensis?)... «de soci-ekonomia evoluo». Vd. libron de Butenko «Socialismo kiel sociordo». Moskvo, 1974, pp. 163, 194, 205 k. a.; en ĝi estas eĉ speciala ĉapitro, kiu ĝuste tiel nomiĝas: «Socialismo kiel fazo de soci-ekonomia evoluo». Kaj tiu pretendanta al scienceco verkaĉo, konstruita sur litere ŝtelista trompmiksado de la konata termino de Markso kaj Engelso «fazo», ne nur estis publikigita en Moskvo en 1974 de la Eldonejo de politika literaturo, sed tuj laŭdita kaj rekomendita de la gvidaj partiaj gazetoj de la KPSU — «Pravda» kaj «Komunisto».
120 Ni rememorigu, ke kiam malpli ol je unu jaro antaŭ la morto (baldaŭ post la formulado de la «ĉefa ekonomia leĝo de socialismo» kaj kvazaŭ kiel ĝia komentado) Stalino listigis kaj detale klarigis «tri ĉefajn kondiĉojn de preparo de transiro al komunismo», li eĉ unu vorton ne diris pri malpligrandigo de ekonomia malegaleco. («Pri eraroj de k-do Jaroŝenko L. D.». Vd.«Bolŝevisto», 1952, ¹ 18, pp. 35–37).
121 Vd. pri tio pli detale en la artikolo de la aŭtoro «Pri demando de socia naturo de la sovetia socio» (Almanako «La 20-a jarcento», Moskvo, 1975, libro 2).
122 Lenino trifoje uzis tiun esprimon: en 1918 en la unua varianto de la laboraĵo «Vicaj taskoj de la Soveta potenco» (Plena Verkaro, vol. 36, p. 139), en 1920 en raporto pri laboro de VCIK kaj SNK en la unua sesio de VCIK de la 7-a kunvoko (Plena Verkaro, vol. 40, p. 104) kaj ankoraŭfoje en 1920 en la 9-a kongreso de la RKP(b) en la konkluda elpaŝo pri raporto de la CK (Plena Verkaro, vol. 40, p. 260).
123 En tiu ĉi artikolo, limigita per amplekso, ni devis lasi netraktita la demandon pri kongrueblo de socialismaj sociaj rilatoj kun la var-mona mastrumaĵo — tio estas temo por speciala kaj grandampleksa politikekonomia esploro. La opinioj de la scienca socialismo pri tio ĉiam estis kaj restis nedubsencaj: ili principe kaj kategorie negas tian kongrueblon. Longe antaŭ la Oktobro, en 1908, en unu el siaj fundamentaj verkoj Lenino, ekzemple, skribis: «Kio koncernas socialismon, do estas sciate, ke ĝi konsistas en neniigo de la vara mastrumado... Se restas interŝanĝo, pri socialismo estas ridinde eĉ paroli». («La agrara demando en Rusio fine de la 19-a jarcento». — Plena Verkaro, vol. 17, p. 127. Substrekita de ni — A. Z.). Tiun sian komprenon de socialismo Lenino neniam ŝanĝadis, kaj en la postoktobraj elpaŝoj, t. e. en la periodo de konstruado de socialismo, multfoje konfirmadis kaj substrekadis, kaj eĉ unu kontraŭa eldiro ĉe li ne troveblas. Kiam li enkondukis kaj malligis la varan mastrumadon helpe de la NEP, tiam tio estis farata kiel rimedo de transira periodo por nia subevoluinta lando sur ties vojo al socialismo, sed tute ne por mastrumado en socialisma socio, kaj temis pri ordinara vara mastrumado, sed ne ia speciala, senprecedenca socialisma vara mastrumado. En imago de Lenino poioma (kaj longdaŭra!) superado de la NEP laŭmezure de moviĝo al socialismo inkludis superadon de entute ajna var-mona mastrumado. Sed kiam Stalino perforte kaj urĝe likvidis la NEP-on, kaj sen vara mastrumado kaj mono ne eblis konstrui ekonomion, necesis teorio de socialisma ekonomio kiel de «speciala speco» de vara ekonomio — la «teorio» kiel pravigo de la stalina pseŭdosocialisma praktiko. Kaj jen jam dum duonjarcento en la lando de la stalinismo unu scienca generacio post alia konstruadas sofisman kaj farisean, direktivan «politikan ekonomion» de var-mona socialismo (kaj nun jam eĉ de komunismo!).
124 Al tio, kiel estas sciate, rilatas la mankantaj en la USSR libero esprimi siajn pensojn kaj defendi siajn opiniojn kaj konvinkojn pri ĉiuj demandoj de socia vivo; publikeco de agado de registaraj kaj juĝaj organoj kaj libero kritiki (individue kaj kolektive) tiun agadon kaj proponi politikon, disirantan de la registara; rajto pri protestoj (individuaj kaj kolektivaj) kontraŭ registaraj aranĝoj, inklude rajton pri manifestacioj, strikoj k. t. p.; libero de scienca kaj arta kreado kaj de ĉia intelekta vivo — surbaze de libero de informado kaj internaciaj kontaktoj; rajto de elekto de loko de loĝado kaj moviĝo interne de la lando kaj libero de elveturo eksterlanden kaj reveno al la patrujo; politika kaj kultura egaleco de nacioj kaj etnaj grupoj; rajto de organizado de politikaj partioj; religia libero...
125 Pri socialismo en unu lando Stalino unuafoje diris en decembro 1924 en artikolo «La Oktobro kaj la teorio de permanenta revolucio de Trocko» (vd.: I. Stalin. Verkaro, vol. 6, pp. 362–380: parto de antaŭparolo al la libro «Sur vojoj al la Oktobro»). Sed la tempo iris, kaj tiu teorio postulis sian naturan kompletigon, kaj nome agnoskon de ebleco ankaŭ de komunismo en unu lando. Unuafoje (ŝajne) Stalino, plenvoĉe kaj rekte nomante komunismon, elpaŝis kun tio en marto 1939 en raporto pri laboro de la CK en la 18-a kongreso de la partio (Vd.: I. Stalin. Demandoj de la leninismo. Eld. 2, p. 606). Sed jam antaŭ duonjaro, en oktobro 1938, la revuo «Bolŝevisto» publikigis redakcian (sen subskribo) konsilon «Pri konstruado de komunismo en unu lando», en kiu ni legas: «Sendube, eblas konstruo kaj ekzisto de plena komunisma socio en nia lando ankaŭ en ĉeesto de kapitalisma ĉirkaŭaĵo» («Bolŝevisto», ¹ 20, 1938, pp. 61–62). Ĉu eblas dubi, ke tiu «plej responsa» konsilo, publikigita en la «Bolŝevisto» en la sama tempo, kiam en ĝi estis publikigata la «Mallonga kurso» de historio de la partio, estis inspirita (ĉu rekognosko?) de Stalino mem? Tamen, jam en decembro 1926, t. e. nur du jarojn post la proklamo de la doktrino de socialismo en unu lando, Stalino en la 7-a etendita plenkunsido de la Plenumkomitato de la Kominterno priskribis perspektivon de socialisma socio, troviĝanta en kapitalisma ĉirkaŭaĵo, sed en kiu jam ne estas ŝtato, t. e. esence, socio komunisma. (Vd.: Stalino. Verkaro, vol. 9, p. 129).
126 «Historio de la Komunista partio de la Sovetunio en ses volumoj. Instituto de la marksismo-leninismo ĉe la CK de la KPSU». Vol. 4-a, libro unua. Moskvo, 1970, p. 457.
127 B. Ponomarjov. «Aktuala tasko de ide-politika lukto. (Trockismo — armilo de kontraŭkomunismo)». «Komunisto», 1971, ¹ 18, speciale pp. 23–26.
128 Tamen, samtempa duonjarcenta disvolviĝo de la kapitalismaj kaj vico da eksaj koloniaj kaj duonkoloniaj landoj same multobligis, kaj tie, kie ili ne estis, aperigis en ili tiajn premisojn.
129 Ĉe tio la fundamentan signifon havas interŝtata politiko de la lando, devigita konstrui socialismon sola. Ĝi devas esti orientita ne al interesoj kaj antaŭsocialismaj antaŭjuĝoj kaj tradicioj de sia nacie komprenata ŝtato, ne al ĝia subigo al nacie limigitaj ambicioj kaj pretendoj — nek en spirito de memizolo, nek en spirito de imperiismo, nek en spirito de ia alia ekskluziveco. Kiel en rilatoj kun kapitalismaj ŝtatoj kaj ŝtatoj, nur deirantaj de feŭdismo, tiel ankaŭ en rilatoj kun landoj, dezirantaj iri laŭ vojo de socialismo, ĝi devas baziĝi sur ellaboro kaj konsekvenca realigo de ekstera politiko de la lando, rezigninta ĉian heredaĵon de nacia limigiteco kaj konscianta sin reprezentanto kaj partoprenanto de la komenciĝinta monda moviĝo de la homaro al socialismo.
130 Ni ripetas: praktike tio signifas — en skalo de aro de vico da interligitaj gvidantaj landoj de la mondo — aro, determinanta kaj esprimanta moviĝon de la mondo entute.
131 Eble, la esprimon «frua socialismo» indus preni kiel nomon aŭ terminon por tiu socio de neplena, sed vera socialismo, kiun eblas konstrui en unu lando antaŭ venko de la monda socialisma revolucio — eble, se nur (ni ripetas) ekde la komenco mem kaj dum la tuta tempo orienti tiun konstruadon al la monda socialisma socio. La vortoj «frua socialismo» esprimas la esencon de la afero. La nocio «frua» ne nur ne staras en kontraŭdiro kun la nocio «vera», sed principe kongrueblas kun ĝi, — ĝi diras: la socio tial estas ankoraŭ ne tute socialisma, ke estas frue por ĝi estis tia, dum mankas monda venko de socialismo, sed poste ĝi nepre iĝos tia. Kaj samtempe la nocio «frua» estas nekongruebla kun epitetoj «plena», «matura», «evoluinta» kaj sensencigas la epiteton «reala», per kiu la novstalinistoj difinas la «socialismon» de la sovetia socio. Tiu lasta estas nek plena nek malplena, nek matura nek nematura, nek malfrua nek frua socialismo k. t. p. — ĝi simple estas ne vera, sed falsa socialismo.
132 Permesu ĉi-rilate noti: io simila al la ĉeĥoslovakia de la 1968-a jaro tragedio de la monda socialisma revolucio estus ĉi tie neebla.
133 Sufiĉas indiki la rolon, kiun en la politiko kaj ideologio de la stalinismo ekde la komenco mem ludis (kaj en ne tre modifita aspekto plu ludas) «kredo» pri ebleco de konstruo de plena socialismo en unu lando, kaj poste «kredigoj», ke plena socialismo en unu lando jam estas konstruita. Kredo kaj kredigoj, alvokitaj anstataŭi analizon, kritikon kaj komprenon.
134 Tre precizajn esprimojn por la lenina difino de la monda ligo de la rusa revolucio trovis L. B. Kamenev, elpaŝante jaron post la morto de Lenino. «Demandoj de proletara revolucio, — skribis li, — ne povis esti starigataj de Iljiĉ en iuj nacie limigitaj kadroj... Tiuj demandoj, kiujn starigis Vladimiro Iljiĉ, same kiel tiu movado, kiun li gvidis, havas karakteron de plena internacieco, ĉirkaŭprenas la homaron entute. Ili, tiuj demandoj kaj respondoj, starigas kaj solvas ne nacian problemon de proletaro de Rusio, Francio, Germanio, Britio aŭ Usono, — ili starigas problemon en ĝenerala internacia skalo». («Jaro sen Iljiĉ», vd. libron: L. Kamenev. «Artikoloj kaj paroladoj. 1905–1925», Leningrado, 1925, pp. 111–112).
135 A. Zimin «Ĉe la fontoj de la stalinismo (1918–1923)». Moskvo, 1974. Sube ni prunteprenas kelkajn paĝon el tiu ankoraŭ nepublikigita laboraĵo.
136 La demando pri ĝia aŭtoro (pli ĝuste — pri ĝiaj aŭtoroj) estas traktata en nia laboraĵo pri socialismo en unu lando, al kiu ni permesas al ni sendi leganton.
137 Tamen, iajn elpaŝojn de Stalino en tiuj jaroj, skuintaj la mondon, revoluciigintaj la laboristan movadon kaj kondukintaj la homaron antaŭ la socialisman revolucion, ni en liaj «Verkoj» entute ne trovas — la volumo 2-a finiĝas per februaro de 1913, kaj la volumo 3-a komenciĝas per artikolo de la 14-a marto de 1917. Vole-nevole Stalino devis lasi tiun senmaskigantan lakunon en siaj «Verkoj».
138 «Rilatoj devas esti rektaj, klaraj: vi deziras renversi la carismon por venko super Germanio, ni — por internacia revolucio de la proletaro» — estas dirite en la sama letero.
139 La 11-an (la 24-an de la nova stilo) de januaro 1918 Stalino, tiutempe dividanta la pozicion de Lenino pri neceso subskribi la pactraktaton, elmetis tian argumenton: «Revolucia movado en la Okcidento mankas, mankas faktoj, sed estas nur ebloj, kaj eblojn ni ne povas konsideri». Kaj jen Lenino trovis necesa tuj kategorie kaj akre distanciĝi de tiu argumentado de sia «adepto». Li diris: «En la Okcidento estas amasa movado, sed revolucio tie ankoraŭ ne komenciĝis. Tamen, se ni pro tio ŝanĝus nian taktikon, tiam ni iĝus perfidantoj de la internacia socialismo». (Plena Verkaro, vol. 35, pp. 257, 479).
140 Ni komparu du sovetiajn konstituciojn — de la jaro 1918 kaj de la jaro 1936. Kaj tiu principa kontraŭeco de la leninismo kaj la stalinismo montriĝos en klara kaj akra formo: la Konstitucio de la RSFSR de la 1918-a jaro malfermiĝas per sekcio «Deklaro de rajtoj de la laboranta kaj ekspluatata popolo» (skribita de Lenino), «metanta kiel ĉefan taskon» de la Soveta respubliko «establon de socialisma organizo de la socio kaj venkon de socialismo en ĉiuj landoj». En la Konstitucio de la 1936-a jaro (sekve, longe antaŭ la malfondo de la Kominterno), kompilita por la stalina socialismo en unu lando, la tasko de venko de socialismo en ĉiuj landoj ne estas menciata eĉ per unu vorto, kaj anstataŭ ĝi estas dirate pri la tasko de «firmigo de sendependeco de la USSR kaj plifortigo de ĝia defendokapablo» (art. 11) kaj pri la tasko de «defendo de la patrujo» (kaj tuj pri la «perfido kontraŭ la patrujo», kiel pri «la plej grava krimo», art. 133).
141 «La dekdua kongreso de la RKP(b)... Stenografaĵo», Moskvo, 1968, p 69. Tamen, jam antaŭ la transiro al la NEP, en julio de 1921, skizante planon de programa broŝuro «Pri politika strategio kaj taktiko de la rusaj komunistoj», Stalino tiel difinis la rilaton de la rusa revolucio al la monda revolucio: «La tasko de lanĉo de revolucio en la Okcidento por faciligi por ni, t. e. Rusio, kondukon ĝis la fino de nia revolucio» (I. Stalin. Verkaro, vol. 5, p. 83. Tiu «skizo de plano» estis unuafoje publikigita de Stalino nur kvaronjarcenton post la skribado).
142 En tiuj jaroj la reakcian transformiĝon de la socialisma revolucio oni nomadis ĉe ni per la vorto, prenita el la historio de la franca burĝa revolucio, — «termidoro». En majo 1921, en la periodo de la unuaj aliroj al la NEP, Lenino skribis: «Ĉu termidoro? Sobre, povas okazi, ĉu? Ĉu okazos? Ni vidos. Ne fanfaronu antaŭ batalo». (Plano de raporto pri produkta imposto en la 10-a Tutrusia partikonferenco. Plena Verkaro, vol. 43, p. 403); kaj post jaro, en marto 1922, li diris: «Tio estas la ĉefa kaj reala danĝero. Kaj tial al tiu demando necesas turni ĉefan atenton» (Politika raporto de la CK al la 11-a partia kongreso — la lasta kongresa raporto de Lenino. Plena Verkaro, vol. 45, p. 94). Sed Stalino ne nur ne atentis tiun ĉefan kaj realan danĝeron, sekvantan el tio, ke socialismon oni devis konstrui en soleco kaj en kapitalisma ĉirkaŭaĵo, — li eĉ mencion pri ĝi persekutadis partie kaj juĝe. Kaj en la kvara, stalina eldono de la verkoj de Lenino ni en la plej detala indekso, konsistiginta apartan libron el 670 dukolumnaj paĝoj, ne trovas eĉ la vorton mem «termidoro»!
143 Ni rememorigas, ke la esprimoj en citiloj estas cititaj jam supre el la letero de Lenino de la 1915-a jaro.
144 Sendepende de tio, ĉu estis tiuj ekzemploj (kiel tio nun, post duonjarcento, prezentiĝas al rigardo de historiisto), kondiĉitaj kaj objektive pravigitaj de cirkonstancoj de la revolucia epoko, aŭ ili estis eraraj, kaŭze de manko de sperto kaj subjektivaj misoj.
145 «La dekdua kongreso de la RKP(b). 17–25 de aprilo 1923. Stenografaĵo». Moskvo, 1968, pp. 53 kaj 228–229.
146 «Bultenoj de la 4-a kongreso de la Komunista Internacio», ¹¹ 14–15, Moskvo, 23 de novembro 1922, p. 9.
147 Ni rememoru, ke ankaŭ en la unuaj jaroj de nia revolucio plagoj kaj viktimoj de la intercivitana milito kaj ekonomia ruiniĝo de tempo al tempo ĝenadis kaj fortimigadis la okcidentan proletaron. Kaj tiam pri tio estis parolata malfermite. En marto 1924, ekzemple, la prezidanto de la Kominterno Zinovjev, elpaŝante en solena kunsido de la Leningrada Soveto, dediĉita al kvinjariĝo de la Kominterno, diris: La respubliko de Sovetoj en la pasintaj 5 jaroj el la bazo «... transformiĝadis iam en fonton de novaj embarasoj por la Komunista Internacio. Ja por neniu estas sekreto, kamaradoj, ke en la jaroj 1921–1922 nia Soveta Respubliko, anstataŭ esti magneto por laboristoj de la tuta mondo, provizore iĝis ie timiganta ekzemplo». («Leningrada Pravda», la 7-an de marto 1924; vd. ankaŭ: G. Zinovjev, «Verkoj», vol. 15, Leningrado, 1924, p. 283). Kaj kiom pli teruraj, minacaj, nekorekteblaj ol tiuj plagoj, falintaj sur la popolon, solece enirintan en lukton kontraŭ kapitalismo, estas tiuj teruraĵoj, krimoj, amasaj murdoj, kiujn faradis super la venkinta popolo Stalino!
148 Sed meritas noton tio, ke antaŭ la stalina rearanĝo de la sovetia socio antaŭ teoria rigardo de marksisto N. Buĥarin svagis vizio de iu nesocialisma «fantazia ŝtato», en kiu «ekzistas plana ekonomio, organizita distribuado ne nur pri ligo kaj interrilatoj inter diversaj branĉoj de produktado, sed ankaŭ pri konsumado. Sklavo en tiu socio ricevas sian parton de provizaĵo, de aĵoj, konsistigantaj produkton de komuna laboro, — kaj povas ricevi tre malmulte». (Parolado en la programa komisiono de la 6-a kongreso de la Kominterno. Vd. revuon «Komunista Internacio», aŭgusto 1928, ¹¹ 31–32, p. 35). Ĉu necesas klarigi, ke en tiuj danĝeraj rezonoj en la kongreso de la Kominterno Buĥarin povis deiri nur de distordo de kapitalismo, sed ne de distordo de socialismo?
149 Vd.: A. Zimin. «Pri demando de historia loko de la socia ordo de la USSR» («La 20-a jarcento», libro 2-a, Moskvo, 1975).
150 La lasta fakto trovis ideologian kaj (permesu tiel diri) programan esprimon kaj fikson en la gvidanta dogmo de la novstalinismo, ke kresko de la gvidanta rolo de la partio estas objektiva leĝo de evoluo de socialisma socio, kaj eĉ pli, ke «tiu leĝo manifestiĝas kun eĉ pli granda forto sur la etapo de konstruado de komunismo». (Rezolucio de la CK de la KPSU pri 70-jariĝo de la 2-a kongreso de la RSDLP. Vd. «Manlibron de partia laboranto», kajero 13, Moskvo, 1973, p. 230). Tiu dogmo, por marksisto sonanta absurde, ĉiam plu kaj plu estas konfirmata de ĉiu vica kongreso de la KPSU kaj, pleniĝante per praktika senco de plenumenda direktivo, estas garantio de la elita stato de partiaj funkciuloj en la socio de la stalina «socialismo» kaj, sekve, garantias ilian nerompeblan fidelecon al tiu ordo por ĉiuj estontaj tempoj... Sed ja Lenino, jam kiam furiozis la intercivitana milito, en la 1920-a jaro, lige kun diskuto de la plano GOELRO en la 8-a kongreso de la Sovetoj, diris: «Mi pensas, ke ni ĉi tie ĉeestas ĉe tre granda rompo, kiu ĉiuokaze atestas pri komenco de grandaj sukcesoj de la Soveta potenco... Tio estas komenco de la plej feliĉa epoko, kiam da politiko iĝados ĉiam malpli multe, pri politiko oni parolados pli malofte kaj ne tiel longe, sed pli multe parolados inĝenieroj kaj agronomoj». (Plena Verkaro, vol. 42, p. 156). Por Lenino la «komenco de la plej feliĉa epoko», t. e. transiro al socialismo, signifas «tre grandan rompon», konsistantan en tio, ke rolo de politikistoj kaj politiko foriros sur la malantaŭan planon antaŭ rolo de teĥniko kaj teĥnikistoj. Socialismo (kaj des pli komunismo) imagiĝis al Lenino ne epoko de ĉiam kreskanta gvidanta rolo de politikaj partioj, sed epoko de ilia formortado kune kun estingiĝo kaj formortado de ilia gvidanta rolo en la vivo de la socio.
151 Ĉu necesas mencii, ke inter la aŭtoroj kaj inspirantoj de la unuaj proponoj la unua loko apartenas al A. D. Saĥarov, kaj de la duaj proponoj — al A. I. Solĵenicin?
152 Osip Mandelŝtam (1891–1938).