Valentin Melnikov

Kanto pri feliĉo

Kiam la koron forlasis esper'
kaj atendeblis soleca vegeto,
venis subite al ni primaver',
benis nin sorto per sia rideto.

Kredis mi, ke pro anima malplen'
ami denove ne havos mi forton,
sed venis vi kaj degelis la splen',
nun ni feliĉas – kaj dankas la sorton.

Ni eĉ rezistis, sed malgraŭ la vol'
cedis, glitante laŭ sorta fadeno.
Portis nin vento leĝera – Eol' –
al la feliĉ', al mirakla haveno.

Verda stelet' iĝis nia lumtur'
spite al nuboj sur la firmamento.
Se en nebulo kaŝitas futur' –
ĝoju pri ĉiu aparta momento!

Oni ne plendu pri misa fatal'.
Viv' donas ŝancon – kaj tio sufiĉos,
ke la deziroj estiĝu real'.
Se vi persistos – do nepre feliĉos!