Robert Roĵdestvenskij

Multas ni


Multas – homoj – ni en nia mondo.
Pense rompas kapon la geni':
en ĉi vivo, en la viva rondo
nun freneze plimultiĝis ni!

Batas la eksplod' demografia,
kaj rompiĝas mara bord-lini'.
Urboj ŝvelas, kvazaŭ puso fia.
Tre multegas, tro multegas ni!

Multas ni. (Saĝulo laŭdas bombon.)
Multas ni. (Ondaron tranĉas ŝip'.)
Multas!.. Tamen certe homa nombro
ne sufiĉos por milit-disip'.

Laciĝo


La teron venis laco, neevitebla sufer'!..
Laciĝis naski soldatojn patrinoj de nia ter'!
Laciĝis ludkarte aŭguri, esperi en vana mistik'...
Bataluniformon kudri laciĝis vestofabrik'!
Al morta batalo flugi laciĝis potenca jet'!
Portadi tankojn surdorse laciĝis arbara vojet'!..
Laciĝo planedon katenas, sed mankas temp' por ripoz'.
Eĉ maro apenaŭ tenas militajn ŝipojn dum kroz'!
Saporon de fera plago ne povas ĝi senti plu,
kaj kaŝi la submarinojn profunde en akva blu'!..
Laciĝis pro tondroj ĉielo, la tero nun lacas ĝis sven' —
anstataŭ urboj — nur celoj situas sur ĝia eben'!..
Dum tiuj longaj jarmiloj eĉ stulta severa metal'
laciĝis esti armiloj por bruska senfina batal'!

(Presita en «Paco», #6,1988)

El la poemo 210 paŝoj

La paco


Fortegaj prodoj vivas sur la Ter'.
Senĉese de mateno ĝis vesper',
somere, vintre, tage kaj dum nokt'
ni portas ŝarĝon, pezan kiel rok'...
Trenante, lace portas ni sur dorsoj
la ŝarĝon de kvereloj kaj rimorsoj,
de longaj frostoj kaj esperoj vantaj,
de amikecoj fluaj kaj konstantaj,
de forpasintaj jaroj aventurojn,
de ies man' kaj lipoj mildajn spurojn...
Do tiel ĉi. Sed ne pri tio temas!
Kutima ŝarĝo nin ne forte premas...
Krom tiu ŝarĝo, vere nur imaga,
ni portas pezon de danĝero plaga.
Po dudek tunojn portas ĉiuj ni!..
Ĉu vi ne scias fakton tiun ĉi?
Por vi agrablas vivo sen sufer'.
Sed intertempe sur malgranda Ter'
preparis oni tian municion –
pri ĝia kvant' eĉ di' ne havas scion!..

La bomboj dume dormas en trankvil'.
Kaj ŝajnas, ke ne estus eĉ util'
pri bomboj rememori kaj rezoni...
Sed se kolektus kaj dividus oni
la ekplodaĵon el iliaj sinoj
al ĉiuj homoj – viroj kaj virinoj,
al junaj, sanaj, al kadukaj, blindaj,
kovardaj, laboremaj kaj glorindaj,
al ĉiuj vivaj en la mondo vasta –
de l' tag' unua ĝis la tago lasta,
loĝantaj en fumoza urba ret',
zorgantaj pri ĝardenoj en kviet',
egale! – do laŭ tiu ĉi kalkul'
po dudek tunojn havus ĉiu ul'!
Jen vivas ni. Kaj ĉiu el amas'
po dudek tunojn portas por okaz'...
Gastame ridas junulino ĉarma.
Sopiras fraŭlo en loĝej' malvarma.
Jen vipas lagon fiŝkaptist' senlace.
Maristo en drinkejo dormas pace.
Pilot' zumkantas en ĉiela blu'.
Po dudek tunojn ĉiuj portas plu!..
Eterne valsas la baletistin'.
Potencaj prodoj! Mi estimas vin...
Ĉasisto iras tra l' arbaro densa.
Rigardas fajron la ŝerif' senpensa.
Studento super libro gratas nukon.
La dommastrino bakas poman kukon.
Ruladas baritono belmotive.
Po dudek tunojn portas ni dumvive!..
Sportisto tremas, sed ne pro timem' –
ĉu povos salti li sub tia prem'?!..
Oldulo portas panon el vendej'
en sako. Kaj tornistro peza plej
per dudek tunoj ŝarĝas la oldulon.
Kaj laco nebuligas la okulojn.
Neniun ja preteras tiu doz'...
Funkcias akuŝejo sen ripoz'.
Por ĉiu ĵus naskita bebo eta
jam dudektuna ŝarĝo estas preta.
Sur feblaj ŝultroj – dudek tunoj pendas!
Pro tio ĉiuj beboj plore plendas...

...Tra vivtumulto, rido kaj dolor'
ni tiun pezon portas kun fervor'.
Sur ŝultroj, ĝiboj ni trenadas lante
ĝin kiel sklavoj, tute ne povante
enfosi aŭ dronigi la minacon,
al malamik' proponi fi-donacon...
Sed – diablo prenu ĝin! – ĉi tiu prem'
kreita estas de la homoj mem!
Malica inventaĵ' de sciencistoj,
notita orde en sekretaj listoj,
celita jam – al ĉiu – dudektun'...
Nu kiel? Ĉu esperas vi ĝis nun
terglobon savi de inferkoŝmar'?..
Survoje, etendita kiel bar',
petante tremas mano de infan'.
Abundas bomboj. Tute mankas pan'.
Turmentas mondon eksplodaĵ-abund'.
La tero krie ĝemas el profund'!
Ĝi, ŝajne, volas perdi la memoron.
Pro siaj prodoj sentas ĝi hororon!..
Po dudek tunojn portas nuna gent'.
Sed kiom – post jardeko? Post jarcent'?
Do se eĉ sen milito, sen eksplodoj...
Ĉu tio estas voj'?! – respondu, prodoj!..

...Kaj nokto nin ĉirkaŭas per malhel'.
Senfunda, kvazaŭ arsenala kel'.

[rimarko de la tradukinto: en la originalo temis pri po 15 tunoj. Dum jardeko, pasinta inter aperoj de la originalo kaj de la traduko, la kvanto de armiloj sur Tero, bedaŭrinde, plu kreskis. Tial mi konscie uzis alian ciferon...]

El la rusa tradukis Valentin Melnikov