Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon

  1. Se vi anstataŭas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.
  2. Ne forgesu akuzativo kaj uzu ĝi ĉie, kie necesas.
  3. Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.
  4. Ne trouzu je la prepozicio «je», ĉar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.
  5. La sama rimarkumo rilatas al la sufikso «um»: se vi, vortumante vian cerbumaĵon, ne povumas trovi pli taŭgan solvumon, vi estas fuŝumisto!
  6. Nekompletaj frazoj – malbone!
  7. Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, ĉar se vi estus uzanta komplikajn konstruaĵojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.
  8. Kio koncernas nefinitajn frazojn
  9. Se vi vo', ke oni vin bone kompre', do ne paro' en Barnaula ĵargo'.
  10. A por kia celo vi komencas ĉiujn frazojn de «A»?
  11. Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj ŝirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas ĝin elsarki.
  12. Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj ĉe ni kaj eksterlande, kiuj sufiĉe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aŭtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun ĉi rimarkon.
  13. Laŭ nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aŭtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laŭ tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aŭtoran penson.
  14. Ne elpensu tro longajn vortojn: vi povas enembarasegiĝi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.
  15. Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.
  16. Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!
  17. Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.
  18. Mallerteco de uzado de la prepozicio «de» povas esti kaŭzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.
  19. S-anoj, bv. ne mllg.
  20. Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, ĉar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.
  21. Ne flatu al la redaktoro. Niaj redaktoroj estas la plej bonaj en la mondo kaj tute ne bezonas superfluajn komplimentojn.
  22. НЕ НАДО КРОКОДИЛИТЬ!!!
instruis Valentin Melnikov
Premiere aperis en «La Ondo de Esperanto», 1999:7, p. 18