Titolo | daŭro | amplekso | |
---|---|---|---|
La arboj silentas konfide | 3.54 | 1.8 Mb | teksto |
Infanaj demandoj | 3.47 | 1.8 Mb | teksto |
En tendar' | 2.49 | 1.3 Mb | teksto |
Festtabla kanto | 1.22 | 0.7 Mb | teksto |
Ĝis revido, kara | 1.55 | 0.9 Mb | teksto |
Karesas koron | 2.23 | 1.1 Mb | teksto |
Klementine | 2.44 | 1.3 Mb | teksto |
Tendare en trankvilo | 1.15 | 0.6 Mb | teksto |
Esperanto – la Lingvo Magia | 1.37 | 0.8 Mb | teksto |
Mia amatin' | 2.44 | 1.3 Mb | teksto |
Modo | 2.45 | 1.3 Mb | teksto |
Ne lasu min | 2.31 | 1.2 Mb | teksto |
Mia nomo ne gravas | 5.00 | 2.3 Mb | teksto |
Novaj kondiĉoj | 2.48 | 1.3 Mb | teksto |
Pluvo | 4.02 | 1.9 Mb | teksto |
Promesoj | 6.30 | 3.0 Mb | teksto |
Radio verda | 4.32 | 2.1 Mb | teksto |
Ridu kune ni | 3.02 | 1.4 Mb | teksto |
Se vi ne ekzistus | 3.11 | 1.5 Mb | teksto |
La tempo somera | 2.30 | 1.2 Mb | teksto |
Tendara valso | 3.30 | 1.6 Mb | teksto |
Stel' trembrilas super mi | 2.16 | 1.1 Mb | teksto |
|
|||
La arboj silentas konfide En nigro-vestita arbar'. Ĉe l' fajro varmiga jen stare, jen side Kunvenis en rond' amikar'. Sesio, praktiko, laboro, Kaj pensoj pri ĉiutagec' Forflugis momente el ĉies memoro, Kaj restis nur nia junec'. Somero – jam antaŭ forir'.Rapidas senzorge la jaroj, Alvenos post ĝojo angor'. Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj Abundas en mia memor'. La voĉojn silent' pereigas, Forlasas la montojn somer'. Sed vivas la sent' kiu iam kunigas Amikojn dum fajra vesper'. Somero – jam antaŭ forir'.Post horo senbride fluganta Vin prenos ĉefurba ekspres'. L' memoro prizorgos momentoj apartajn, Aliajn atendas forges'. Sur polva sennoma panelo Mi tenas vin mano en man'. Nur horo – por lasta vagado sencela, Rideto, senvorta rigard'. Somero – jam antaŭ forir'. |
|
||||||
Tutan tagon – jes, en vero – De mateno ĝis vespero, Kaj eĉ de vespero ĝis maten', Alirante kun humilo, Min demandas mia filo – Estas plej terura ekzamen'... Sen pripenso vi respondon trovu.Ĉu por birdoj estas gantoj? Kiel tusas elefantoj? Ĉu avinon havas norda vent'? Kie steloj dormas tage? Ne imagas mi eĉ svage –Eblas tute freneziĝi, jes... Terure! Ĉi tie sekvas sceneto – eldiro: (tr. el la rusa) – Paĉjo, kiel nomiĝas tiu ĉi aŭto? – Kiu do aŭto? – Nu jen tiu, kun granda ŝanĝujo. – Ne ŝanĝujo, sed ŝarĝujo. Ĝi estas germana aŭto, ĝi nomiĝas "Magirus". – Ĉu do oni dum la milito ĝin kaptis? Jam kusenon serĉas l'kapo, Sed denove kiel frapo: – Kio estas "opodeportun"? Li demandas en krepusko: "Ĉu similas muson musko? Kaj ĉu estas kuloj en la Lun'?" Kie ili ja forestas? Interese...Mi ja dormas sen reveno, Cedas lokon al ĉagreno: Kion plu elpensos vi, aĉul'? En la ĉambro ĉio mutas. La filet' en sonĝ' balbutas: "Kio, kiam, kiel, kiu, ĉu?" Mi rigaradas lin admire, jes. Interese...(tr. el la rusa) – Paĉjo, kiel en Esperanto estas =ĉevalo=? – "Fiŝo". – Nu kion do vi diras =fiŝo=... "Fiŝo" estas =fiŝo=. Sed =ĉevalo= en Esperanto estas "ĉevalo". Paĉjo, ĉu mi nomu najbaron Vovka "ĉevalo"? – Kial do tiel? – Ĉar antaŭe mi lin nomis "fiŝo"... – Nur trankvilo – jen arogo. – Diris granda pedagogo. Mi atendis kun interna trem': Li demandos, mi esperis, Pri de kie li aperis? Sed li tion bone scias mem. Plej verŝajne de najbaro Vovka.Mi respondas, mi konvinkas, Trankviligajn gutojn trinkas. Sed mi revas – iam kun humil' Pri piratoj kaj perantoj, Kaj pri vortoj Esperantaj Li demandos same, mia fil'. ..... |
|
|||
Iras ni al lago en arbar'. En arbar', en arbar'. Partoprenas ni en la tendar'. Nur dek tagojn havas ni. Ludas dum vespero la gitar'. La gitar', la gitar'. Venis nur aktiva junular', Gajan kanton kantas ni. Tondru, nia kant'!Sidas ni en la amika rond', Nia rond', nia rond'. Ankaŭ kun la tuta vasta mond' Amikiĝi volas ni. Sed pro unu krokodila vort' – Aĉa vort', aĉa vort' – Ni vin punos per terura sort': Bano sen ceremoni'. Tondru, nia kant'!Staras gaja ronko en tendar'. En tendar', en tendar'. Sonas ŝmacaj kisoj en arbar' – Venis por praktiko ni. Ĝis revido, kara amikar'. Amikar', amikar'. Kun plezuro en venonta jar' Ĉion ĉi ripetos ni. Tondru, nia kant'! |
|
||||||
Bonvolu preni glasojn, Kristalajn pokaletojn, Kaj ilin tuj plenigu Per hela vina sun'. Signalon mian kaptu vi,Forĵetu babiladon Kaj flamajn disputegojn. Ju pli vi forte pensas, Des pli faltiĝas frunt'. Ankoraŭ do enverŝu vi,Jen sur antikva turo Horloĝo nokta batis. Ne baldaŭ mateniĝas, Kaj malaperis Lun'. Ja ĉio pasos, kiel fum'.Forpelu nigrajn pensojn, Do for animojn aĉajn! Viv' mem – kaliko vina – Ŝaumiĝas pro abund'. Trinkaĵ' severa estas ĝi, |
|
|||
Ĝis revido, kara, ĝis revido.Forportos vin la jaroj sur la viva ond'. Kaj restos sola mi en la malplena mond'. Kaj zorgoj min formanĝos sen rezisto jam. Mortos la am'. Vin ne maltrankvilu la memoro.Forportos vin la jaroj sur la viva ond'. Kaj restos sola mi en la malplena mond'. Kaj zorgoj min formanĝos sen rezisto jam. Mortos la am'. Ĝis revido, kara, ĝis revido. |
|
|||
Karesas koron suna maro sen la randoj – Vastaĵoj bluaj, akvoj puraj de l' patri'. Kaj eble estas en la mond' pli belaj landoj, Sed ne bezonas ja pli belan landon mi. Karesas koron rememero pri la nomoj –Karesas koron resonoro de l' motivo – De ĉiuj sentoj sakramenta harmoni'. Kaj eble estas en la mond' pli bona vivo, Sed ne bezonas ja pli bonan vivon mi. |
|
||||||
En kanjono, ĉe la mino Esti povas iu ajn. Labor-mastro estis patro De l' filino Klementine. Ho, mia kara, mia kara,Elefante ŝi gracias, Pezas kvazaŭ longa trajn'. Pakaĵ-kesto – taŭga vesto Por pied' de Klementine. Ho, mia kara, mia kara,Anasidojn al rivero Kondukante, laŭ verŝajn', Falis glite, kaj subite Subakviĝis Klementine. Ho, mia kara, mia kara,Savi emis l'amatinon. Riska tamen – tiu gajn'! Mi kuraĝis, sed ne naĝis, Tiel dronis Klementine. Ho, mia kara, mia kara, |
|
|||
Tendare en trankvilo Iradis krokodilo. Sin maskis tiu besto En nia verda vesto. Nek li, nek ŝi,Parolis krokodilo Al granda fiŝ' simile, Kaj kantis krokodilo, Kiel aŭtomobilo. Nek li, nek ŝi,Ekamis krokodilo, Kaj perdis la trankvilon, Ekdiri ion penis, Neniu ĝin komprenis. Nek li, nek ŝi, |
|
|||
Esperanto – la lingvo magia – Alparolos la homojn de l' Ter'. Estu l' mondo la rond' familia! Vivu ĉiuj en pac' kaj prosper'! En nian rondon venu, kamarad'.Neniigi por ĉiam militojn – Tion servu l' komuna agad'. Paŝe luktu sen ajnaj hezitoj, Donu manon al mi, kamarad'. Nin ne ĝenos la haŭto-koloro, Nek distancoj malhelpos al ni. Ni nur kantos kun pleja fervoro, Alvokante al viv-harnomi'. En nian rondon venu, kamarad'. |
|
||||||
Post la renkonto disiĝon vi sendas, destin'. Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l' pin'. Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent'. Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'. Mia amatin' – la sunet' arbara,Tendoj kunmetis l' flugilojn kun morna humil'. Kaj jam etendis flugilojn la aviadil'. Jen liberiĝis ŝtuparo de l' porda lini'. Vera abismo por longe disigis jam nin. Mia amatin' – la sunet' arbara,Nek rememoroj, nek vortoj konsolos plu min. Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin', Kie en guto sukcene rebrilas la flam', Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam Mia amatin' – la sunet' arbara, |
|
|||
Bele. "Pli ŝanĝiĝemas ol vetero" – Pri modo sur antikva Tero Ni diras en ironi'. Modo. Kaj Dio estas kaj klopodo. Dum tuta viv' kaj periodo. De foj' al fojo – por ni. Jen bato – iu nekonatoUzas Ombrelon ni, sed tuj rifuzas. Pri ĝi neniun mi akuzas. Sed jam ne modas ombrel'. Modo. Ho, bela nia eŝafodo. Kaj dum la lasta periodo Plej ĉefa ĝi estas cel'. Jen bato – iu nekonatoBele, "Pli ŝanĝiĝemas ol vetero La modo sur antikva Tero" – Ni diras en ironi'. Modo. Kaj jen humil', kaj nun arogo. Kaftanon tiras el komodo. Ve, ordonas modo al ni. Jen bato – iu nekonato |
|
|||
Ne lasu min. Ne lasu, kara, min. Okulprofund' tre vokas min nun. Kaj inter ni – grandega distanc' sen fin'. Vagas en sol' vi sub la Lun'. Brilu do,De malfeliĉ' venis terura hor'. Kaj restis mi sen la subten'. Sed nur al vi strebas nun mia kor', Kaj savos min via reven'. Brilu do,Ho, mia stel'. |
|
||||||
Mia nomo ne gravas, mia aĝo – des pli. Nur modestan kanteton mi prezentos al vi. Malaperas amikoj en haladzo de l' viv' – Nur pri tio bedaŭras mia simpla motiv'. Estis iam aktiva unu mia amik'. Lia ventro-melono kreskas nun kun efik'. Li adoras tagmanĝon, vespermanĝon – des pli. Matenmanĝo abunda estas sankta por li. Li eĉ aspirantiĝis ŝajnas, ke pro malsat', Ĉar pli bonan tagmanĝon havas "la kandidat'". Lia ĉefo ordonis kun mirinda rigor': "Malbenitan lingvaĉon vi forĵetu el l' kor'!". "Iru for, Esperanto, – li ekploris kun trist'. – Povas nun nur doktoro resti esperantist'. Kiam mi doktoriĝos, mi forkuros el hejm'." Pacience atendu la doktoron, ho SEJM... En tendaroj aperis simpatia fraŭlin'. Ĉiu dua junulo en anim' amis ŝin. Ŝiaj bluaj okuloj estis vera turkis'. Pro agemo kaj belo ni elektis ŝin "Miss". Tamen pasis la tagoj – post gepatra admon' Ŝi akceptis proponon de la certa person', Kiu dum rendevuoj babiladis kun flat': "Mia amo – Beethoven kaj ... moderna kravat'." Iam lernis l' germanan li en la institut'. Kaj memoras ke "bone" ŝajne estas "sehr gut". Tiom certe sufiĉas en la certa medi'... Plu l' knabin' ne aperas en tendaroj kun ni. Daŭri kanto simila certe povas sen fin'. Sed, "ĉu estos moralo?" – tuj demandos vi min. La moralo aperos – mi ne miras pro l' pet' – Ni kutimis ricevi sencon sur teleret'. Ni kutimis pardoni, se amik' sen hezit' Oferadas la sentojn por trankvil' kaj profit'. ... Malaperas amikoj en haladzo de l'viv' – Nur pri tio bedaŭaras mia simpla motiv'. |
|
||||||
Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Vivis ni trankvileAĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Estis konferencoj –Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Ni en "Aktuale" –Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Estis niaj kantojAĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Eble mi ne pravas –Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Aĥ, kiaj ni estus feliĉaj, |
|
|||
Pluvo –Turniĝas la folia rond', Kuŝiĝas ĉie en malord', Velkintan herbon kovras kun melankolio. Kaj ni vagadas jen sen vort' En ĉenoj de l' silenta mond'. Kaj nur la pluvo flustras sian melodion. Pluvo –Turniĝas la folia rond', Kuŝiĝas ĉie en malord', Velkintan herbon kovras kun melankolio. Kaj ni vagadas jen sen vort' En ĉenoj de l' silenta mond'. Kaj nur la pluvo flustras sian melodion. |
|
|||||
En mezopoko kruckavaliro Rapidis al milita iro. Kiraso peza – pli ol granda ŝtono, Kaj por l' edzino – kirasa zono. Nobele palis vizaĝ' diskreta, Ŝlosilo falis al la poŝ' sekreta. Kaj la edzinon li nur benis, pia: – Fidela estu je nomo mia. L' edzin' ploretis, naztukon prenis. Femurojn belajn kiraso premis. Kaj tutsincere promesis la edzin': – Sinjoro mia, mi fere amos vin. Forĝisto juna – servuto bela: – Ŝlosilon fari? Fu! bagatelo... Kruckavaliro sub pluva ŝpruco Jam portas kornojn anstataŭ kruco. Ĉar la promeso – la edza mendo Validas post tri jaroj da atendo. Ne ploru edzo! La temp' degelos. Tri jaroj pasos. Eble ŝi fidelos. Ĉar validas la promes' –Tio estis historia antaŭparolo, kaj nun sekvas parto unua de la promesoj: En historio – alia paĝo: Fondiĝis nia organizaĵo. Dum tiu fondo mi mem aplaŭdis, Kaj la promesojn unuajn aŭdis. Donante ĵuron promesis oni Literaturon por ni eldoni. Nur lernolibrojn, ne poezion... Ĝis nun ni reve atendas tion. Pugnante bruston, promesis fere, Ke ni vojaĝos – jes – ne nur letere. Al eksterlando oni grupojn sendos... Ni ankaŭ tion ĝis nun atendas. Kaj sekvis pluraj promesoj belaj Pri foraj taskoj kaj proksimaj celoj, Pri la revuo kaj pri la regularo. En revoj pasis la unua jaro. Sed validas la promes' –Sed pluraj uloj komencis knari: – Vi ne promesu, se ne povas fari. Dum la tendaro popol' pasia Proponojn verkis por la Asocio. Promesis oni: – Ni eklaboros, Proponojn viajn ni tuj-tuj esploros. Elektos homojn – la plej akuratajn, Preparos planon kaj fiksos datojn. La libroj venos al vi libere, Tendaroj plenos ĉiusomere. Kontentos tute vi pri abono. Kaj eĉ vojaĝos, se estos mono. Promesis oni, promesis oni, Laciĝis langoj la promesojn doni. Sed taskojn oni nun havas ŝvite – Transmeti datojn mem alfiksitajn. En revoj pasis ankaŭ dua jaro. Promesoj multas, eĉ ne unu faro. Nu kial vane vi malpaciencas? – Tri jaroj pasos – oni komencos. Ĉar validas la promes' –Tio estas finvortoj: Nu jen, amikoj, mi mem forgesis, Ke ŝajne kanton al vi promesis. Babilis multe. Gitaron plukis. Vi opinias – mi ekkadukis? Sed miaj karaj, ne gratu dente, Kaj ne rigardu min elokvente... Ĉu la afero ne estas klara? – La kant' aperos ... en la okdek kvara. Ĉar validas la promes' – |
|
|||
Enigme eksusuras apudmara ond', Gitaro spiras ĉe la fajro lasta. Hodiaŭ adiaŭas ni ĉe mara bord'. Ne povas l' adiaŭon mi prokrasti. Radio verda de la sunsubiro.Al mi vi diru iam "Ĝis revido". Ne renkontiĝos ni dum tuta jaro. Kaj ne rigardu min vi kun sopiro. Ĝis novaj revoj – nepre en tendaro. Radio verda de la sunsubiro.Ne tristu kamarad' ĝis renkontiĝo. Salutoj, adiaŭoj kune estas. Ne povas homoj vivi sen disiĝoj. Ne povas ili sen amikoj resti. Radio verda de la sunsubiro.Mi volas vivi kun amikoj miaj – Esperantistoj miaj verdastelaj. Kaj trinkas mi pro amikeco tia, Kiu kunigas nin, fidelaj. Radio verda de la sunsubiro.Folioj de la fajro balanciĝas Sur foliaro verda kaj tenera. Vespero lasta baldaŭ jam finiĝos, Sed restos niaj steloj kaj esperoj. Radio verda de la sunsubiro. |
|
|||||
En la viv', en la viv' Rido gravas pli ol trist' Por junul', junulin', Eĉ por esperantist'. | |||||
Ridas mi, ridu vi, Kaj pro rido tremos Ter'. Kaj ridet', kaj rideg' – Estas bona afer'! | |||||
Ridu kune ni! Estas bona afer'. | |||||
Suna tag', bela tag'. Kia stranga miskompren' – Sidas ŝi en angul' Kun acida mien'... | |||||
Helpos ŝin nek pasi', Nek plej varma amkonfid' – Nur kun via ridet' Ŝin retrovos la rid'. | |||||
Ridu kune ni! Estas bona afer'. |
|
|||||
Se vi ne ekzistus plu, Por kio do ekzistu mi? Ĉu por vag' en ĉi-mondo sen vi, Sen espero, sen destin'? Se vi ne ekzistus plu,Se vi ne ekzistus plu, Por kiu do ekzistu mi? Samas homoj, pasantaj en flu' Preter mi – en monda bru'. Se vi ne ekzistus plu,Se vi ne ekzistus plu, Por kiu do ekzistu mi? Samas homoj, pasantaj en flu' Preter mi – en monda bru'. Se vi ne ekzistus plu,Se vi ne ekzistus plu, Por kiu do ekzistu mi? |
|
|||
La tempo somera, La tempo – rikolta. La verdaj folioj Min vokas al vi. Rememoroj aperasDenove somero Varmigas la Teron. Denove tra kampoj Mi vagas sen cel'. Estas bone sin senti |
|
|||
Ĉe fajro en la pinarbaro Vespere sonas melodi'. Ekdancas valson par' post paro. Kaj inter ili – ankaŭ ni. Tendara vals', vals', vals',Ĉirkaŭe ne radias varmo – La fajro sur arbar-komplet'. Kaj estas la dancad' pli ĉarma, Ol en salono sur parget'. Tendara vals', vals', vals',Muziko sonas kaj neniu En tendoj povas dormi nun. Alvokas ĉiujn, ĉiujn, ĉiujn Tendara valso sub la Lun'. Por ni nur kelkaj tagoj restas, Sed nun ne pensu pri disiĝ'. Hodiaŭ niaj koroj festas. Tago, suniĝas, mateniĝ'. Tendara vals', vals', vals', |
|
||||||
Ja unu stel' trembrilas super mi. Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj. Ne tial, ke amata estas ĝi,Se estas peze en la kor' de mi, Respondon serĉi mi de ĝi ne ĉesas. Ne tial, ke al mi lumigas ĝi,Ja unu stel' trembrilas super mi. Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj. Ne tial, ke amata estas ĝi, | ||||||
Al la supro de la paĝo |