Titolo | daŭro | amplekso | |
---|---|---|---|
Karteta dometo | 2.16 | 1.1 Mb | teksto |
Dimanĉo | 3.15 | 1.6 Mb | teksto |
Kvazaŭ sonĝo | 2.00 | 1.0 Mb | teksto |
La destin' | 4.40 | 2.3 Mb | teksto |
Jalta | 1.45 | 0.9 Mb | teksto |
Maja nokto | 3.25 | 1.7 Mb | teksto |
Al komencantoj | 3.22 | 1.6 Mb | teksto |
Fermita urbo | 4.30 | 2.3 Mb | teksto |
Ĉe kafotablo | 1.55 | 0.9 Mb | teksto |
Homo por mi | 1.52 | 0.9 Mb | teksto |
Mia kara amik' | 3.20 | 1.6 Mb | teksto |
Letero | 2.03 | 1.0 Mb | teksto |
Din – don | 2.32 | 1.2 Mb | teksto |
Poltavio | 1.48 | 0.9 Mb | teksto |
Fantazi' | 4.05 | 2.0 Mb | teksto |
Nokto ploras | 3.50 | 1.8 Mb | teksto |
Lulkanto | 2.05 | 1.0 Mb | teksto |
Januaro | 2.10 | 1.1 Mb | teksto |
Ni renkontiĝos | 2.20 | 1.1 Mb | teksto |
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Kie mirakle bluetas mont', Kie el tero fluas la font', Tie karteta staras domet', Kaj tie vivas kune: kviet', Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.Se, mia frato, trafos vin plag', Se pelos vin nebula tag', Frapu la pordon kaj knaros ĝi, Tuj malfermiĝos, kaj scios vi pri: Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.Degelas tempo, degelas stel', kaj vivo ŝajnas nur bagatel'. Foriras homo, poste la nom'. Restas nur mia karteta dom': Plumo, inkujo, kudrilo, faden'. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Morgaŭ estos la dimanĉo, Min atendas voj'. Ĉiun finon de semajn' Renkontas mi kun ĝoj'. Kun ĝoj' preparas ĉionAŭ per aŭto, aŭ per trajno, Aŭ piede mi De la urbo vagabondas – Vokas sun-radi'. Tra kampoj mi vagadasFreŝa akvo, densa ombro, Malrapida flu', Mola herbo, altaj kverkoj Kaj ĉiela blu'. La vento kantas supre,Morgaŭ estos la dimanĉo, Min atendas voj'. Ĉiun finon de semajn' Renkontas mi kun ĝoj'. Kun ĝoj' preparas ĉionKun ĝojo kantas vento, Min vokas ĝi. En vojon vokas Venta simfoni'. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Viaj ĉarmaj trajtoj, Sincera rido, sincera rid'... Kvazaŭ dormas mi, Kvazaŭ sonĝas mi, Kvazaŭ kunas ni: Estas kune ni. Kune ni.Mi ne havas forton Forgesi vin. Jes, forgesi vin. Sed nur ĉarma sonĝo Ne lasas min – Vivas ĝi en mi: Estas kune ni. Kune ni.Ve, foriris tempo de nia amo, De la fabel'. Kaj nun solas mi Kiel lupa splen' En la homa fel'. Estas kune ni. Kune ni. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
La destin'... Kompatu, dioj, prenu ĝin! Homa sin' Enhavas sentojn nure kvin. Ne, ĝis la fin'Firma uni' De proksimaj al ni. Ne timas mi, Min timigas neni'. Vide al Ter' alpremos mi koron –Dorna voj' – De l'trompoj kaj mensogoj ĉen'. Kaj malĝoj'... Sed mi ja tion volis mem. Por frata rond' –Ho, mia ĝoj' kaj la malĝoj' kanta. Dum vivovoj' mem venkos mi vanton. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Tra fenestro la...La suno, plej brilanta mara suno Karesas min. Mi venas al Jalta. La tendara tag'...La maro, blua maro, Tiom longe atendata. Mi feliĉas vidi vin, amata. Tra fenestro la...La festa ven' espera. Leĝere nefinanta fonto ĉiela. Vere – gastama tero. Mi ne forgesos vin...Neniam mi forgesos vin, Ĉar amis vin, Jalta. | |||
|
|||
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – G. Deŝkin | |||
Arĝenta luno brilas Dormanta super val'. Kaj en ĝardeno trilas Mallaŭte najtingal'. Trankvilo kaj silento.Ho, bela nokto maja. Ho, flora bonodor'. En mia kor' malgaja Sopiro iras for'. Kaj sidas mi ravitaMin jam plenigas fortoj, Kaj vivi volas mi. Mi povas venki l'sorton, Batali kontraŭ ĝi. Arĝenta luno brilas | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – A. Belov | |||
A, B, C, Ĉ, D, E...La unuan lecionon Jam komencis kursgvidanto, Komencantoj lin aŭskultas Kun tre granda interes'. Flanke sidas prezidanto – Nia kara prezidanto, Kaj rigardas komencantojn Kun espero kaj kares'. Komencantoj, komencantoj,Ni ja iam ankaŭ estis Nur timemaj komencantoj. Sed malfortaj ni ne estis – Tiam junaj estis ni. Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, Tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono Ŝajnas rava simfoni'. Komencantoj, komencantoj,Baldaŭ iĝos vi la samaj Spertaj gesamideanoj, Kaj la vasta verda mondo Estos via por ĉiam'. Plivastiĝu nia rondo, Plimultiĝu niaj vicoj. Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'. Komencantoj, komencantoj,A, B, C, Ĉ, D, E... A, B, C, Ĉ, D, E... | |||
|
|||
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – V. Soroka | |||
La fermita urbo loganta Estas vi por mi. Kiel ĉarma, kiel floranta Suna imperi'. Bela, kiel papilio Dum la varmsomer' – La fermita urbo de l'tener'. La fermita urbo logantaEn la sonĝoj nur Ne timas hom' malfermi sin. Nur en sonĝ' konfesas l'kor': Mi amas vin! La fermita urbo logantaLa fermita urbo loganta Estas vi por mi. Koro dronas en la fluanta Arda fantazi': Ĉu l' kor' portus al rivero, Aŭ, ve, al metro', Se nur mi similus al hero'? La fermita urbo loganta | |||
|
|||
muziko – A. Gvozdirev, vortoj – W. Liebig | |||
Venu nun, samideanoj, | |||
|
|||
muziko – M. Korotj, vortoj – M. Korotj | |||
En akvujo de l'ĉielo Naĝas nubo – blanka velo: Ja vi estas homo por mi! Flugas inter kronaj retojLignofajro dum vespero – Opinio de fajrero: Ke vi estas homo por mi! Kuras flamo tra lignaro,Vagabondas pluvaj strioj, Ter' kovriĝas per folioj: Flugas malproksimen avi'. Ne ekzistas jam demandoj | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Mia kara amik', Mia vera amik', Kion farus mi mem, Se nur vi lasus min? Ja sen viAl mateno kun am' Venas mi por renkont'. Kiam ros' en la herb', Kaj profunda silent' – Ĉirkaŭ ni. Ho, silent' de mateniĝ',Por la ros', por silent', Por infana ridet' Devas ni fari, ke En la mond' ne bruegu milit'. Ho, mia voĉ',Se vi estas amik', Pense kune kun mi, Tiam nun kiel mi Ne silentu, sed kantu kun mi. Kaj nia kant', | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Facile tuŝas plumo la paperon De l' letero. Mi skribas longe, Ĝis finiĝas la krajono kaj kajero: Pri la tendaroĈe la fenestro sidas mi, Rememoriĝas kvazaŭ sonĝ' tendaro nia. Mi skribas nokte, ĝis laciĝas miaj manoj, Kara mia. Pri suna tero, | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Din-din-don – horloĝo frapas, | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Ho, Poltavio, bela mia, Via popolo melodia. Se mi nur foje aŭdus vin, Mi estus feliĉa senfine. Viaj ĉarmaj kantistinoj. Viaj belaj kantoj! Ho, Poltavio, revoj miaj,Ho, mia stelo, Poltavio, Via ĉartmeta harmonio. Sen vi ne povas vivi mi, Sen viaj ĉieloj kaj riveroj, Viaj kantoj dum vesperoj, Viaj sunsubiroj! | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Fantazi'. Fanta-Fantazio. Atendu iomete ĝis nun, Atendu, vi atendu, vi atendu, Mi rakontos la sekreton al vi, Rakontos pri mirakloj la homa Fantazio. De kie ĝi aperis?Aperos ĝi dum alvok' al hom'. Do kial vi atendu, vi atendu? Ĝi aperos, nur vi kredu al mi, Mi kantos la miraklojn de la homa Fantazio. Fantazi'.Mia kara Malvino, Pierro kaj Buratino, Avineto Tortilo, kaj sinjor' Karabas-Barabas. Fantazi'.Ĉu vi aŭdas, kiel sonas La fabela melodio? Violono kaj la fluto Ludas homan fantazion. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu. Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras. Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ... Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj mi ja dronas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras. Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo – nokto ploras. | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Mia fil', Tago dormas jam, do ĉiuj devas dormi nun. Mia fil', Jam birdetoj ĉiuj mutas, kaj briletas lun'. Nur la venteto,Via sonĝ' – Estu ĝi por vi plej bona tempo sen ĉagren'. Lampiret' – Sonĝu – ĝi aliros vin Kaj kantos ĝis maten'. Nur la venteto, | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – G. Kolosov | |||
Sonĝe traŝutas abio kaj pin' Neĝan dormemon. Blankas fenestroj kaj blankas en bril' Lago sen ĝenoj. Jam ne elstaras el neĝa kostum' | |||
|
|||
muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka | |||
Post multaj jaroj renkontiĝos ni, Kiam ĉi tempo estos histori', Kiam la nunaj tagoj pasos for. Do, kion fari... Sed ne plendas mia kor'. Ni renkontiĝos en amika rond', Kaj rememoroj – kiel varma ond'. Kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror', Niaj tendaraj kantoj – ĝojo kaj dolor'. Vento kruela ne disigos nin. Ja en batalo venkas la obstin'. Ja geamikoj en la tuta mond' Estas plej vera en la vivo firma font'. Ni renkontiĝos dum feliĉa temp', Fruaj hirundoj venos kun printemp', Suno unua kaj unua flor' Novan inspiron vekos en amika kor'. Ni renkontiĝos en amika rond', Ni renkontiĝos dum feliĉa temp', Ni renkontiĝos... | |||
Al la supro de la paĝo |