Parto III, Ĉapitro 6

Montanelli vizitas Ojstron en la fortresa prizono


Ojstro ekaŭdis, ke oni malfermas la pordon de lia kamero kaj indiferente ekrigardis flanken. Li supozis, ke denove aliris la komandanto turmenti lin per alia pridemandado. Sur la mallarĝa ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj de soldatoj, kies pafilkapoj skrapis vandojn, kaj ies voĉo respektoplene diris: — Tiu ŝtupo estas kruta, via eminenco.

Ojstro konvulsie startis, sed rimenoj tuj dolore eniĝis en lian korpon, tial li premiĝis spiregante.

La kameron eniris Montanelli kune kun la serĝento kaj tri soldatoj.

— Estu afabla, via eminenco, kaj atendu minuton, — diris nervoze la serĝento, — unu el miaj soldatoj baldaŭ alportos seĝon. Pardonu nin, se ni scius pri via vizito, do ni preparus ĉion necesan anticipe por vi.

— Mi bezonas neniun preparon, serĝento. Lasu nin solaj kaj atendu sube kune kun viaj soldatoj.

— Jes, via eminenco. Jen la seĝo. Ĉu starigi ĝin apud li?

Kvankam Ojstro kuŝis kun la fermitaj okuloj, sed li sentis sur si rigardon de Montanelli.

— Ŝajne li dormas, via eminenco, — diris la serĝento, sed tiumomente Ojstro malfermis la okulojn.

— Ne, — li diris.

Kiam soldatoj jam estis forlasantaj la kameron subita eksklamacio de Montanelli haltigis ilin. Tiuj turniĝis kaj ekvidis, ke li kliniĝis super la arestito kaj ekzamenas rimenojn.

— Kiu faris tion? — li demandis. La serĝento ĉifis sian kaskedon enmane.

— Laŭ speciala ordono de la komandanto, via eminenco.

— Mi ne sciis tion ĉi, sinjoro Rivarez, — diris Montanelli kun granda kompato.

— Mi parolis al via eminenco, — replikis Ojstro kun sia rigora rideto, — ke mi n-n-neniam atendis kareson de mia kapo.

— Serĝento, kiel longe procedas la ordono?

— De post lia eskapo, via eminenco.

— Sekve, du semajnojn. Alportu tranĉilon kaj urĝe distranĉu rimenojn.

— Pardonu min, via eminenco, la prizona doktoro ankaŭ petis demeti rimenojn, sed kolonelo Ferrari malpermesis tion.

— Alportu tranĉilon tuj!

Voĉo de Montanelli restis trankvila, sed lia vizaĝo blankiĝis pro kolero. La serĝento elpoŝigis faldeblan tranĉilon, kliniĝis super Ojstro kaj komencis distranĉi rimenojn stringintajn liajn brakojn. Tamen li faris tion mallerte, tial lia manipulado nur pliigis ties negativan efikon. Ojstro ektremis kaj dentopremis sian lipon pro kroma doloro.

Montanelli rapide proksimiĝis al li: — Vi ne povas, donu la tranĉilon al mi.

— Aĥ—ĥ—ĥ!

Ojstro etendis flanken la brakojn kun longa ĝoja enspiro. Post momento Montanelli distranĉis rimenojn sur liaj maleoloj.

— Senkatenu lin, serĝento, kaj poste aliru al mi. Mi volas interparoli kun vi.

Li staris ĉe la fenestro kaj rigardis laboron de soldatoj senkatenantaj la arestiton. La serĝento aliris.

— Nun, — Montanelli diris, — rakontu al mi pri ĉio okazinta ĉi tie lastatempe.

La serĝento volonte komunikis ĉion, kion li sciis pri malsano de Ojstro, pri "disciplinaj rimedoj", pri malsukcesa provo de la kuracisto helpi.

— Sed mi opinias, via eminenco,  — aldonis li, — ke la kolonelo volis tiamaniere akiri depozicion.

— Depozicion?

— Jes, via eminenco, antaŭihieraŭ mi aŭdis, ke la kolonelo proponis al li demeti rimenojn, — la serĝento rapide ekrigardis Ojstron, — se li konsentos respondi unu demandon...

Montanelli pugnigis sian manon kuŝantan sur fenestrobreto. Soldatoj interŝanĝis la rigardojn. Ili ĝis nun neniam vidis la ĝentilan kardinalon en kolerego.

Tiutempe Ojstro tute forgesis ilian ĉeeston, ĉar li ĝuis pro fizika sento de libereco. Li turniĝis, erektis kaj ĝenerale ekstazis.

— Vi povas eliri, serĝento, — la kardinalo diris. — Ne maltrankviliĝu pri via pseŭda disciplinorompo, ĉar vi komunikis al mi ĉion laŭ mia peto. Restigu nin solaj kaj faru tiel, ke neniu ĝenu nin. Post konversacio mi forlasos la kameron.

Post kiam soldatoj eliris, Montanelli apogis sin sur fenestrobenko kaj kelkajn minutojn rigardis sunsubiron, por ke Ojstro povu iomete ripozi.

— Oni informis min, ke vi volis interparoli kun mi sole, — komencis li sidiĝante ĉe la dormobenko. — Se vi fartas sufiĉe bone, do mi estas en via dispono.

Montanelli parolis en tre frida, imperativa tono, kiu estis tute nekutima por li. Kiam Ojstron stringis rimenoj, tiu estis por li ordinara suferanto, sed nun li rememoris ilian lastan intervjuon kaj senkompatan insulton tiaman. Ojstro plezure kuŝis metinte la kapon sur unu brakon. Li posedis denaskan talenton de graciaj pozoj, tial kiam lia kapo estis en ombro, do neniu povus eĉ supozi, kiujn terurajn suferojn ĵus spertis tiu ĉi viro. Tamen nun, en sunaj radioj, oni povas vidi lian turmentiĝintan kaj palan vizaĝon, sur kiu restigis siajn spurojn suferoj okazintaj dum lastaj tagoj. Tial kolero de Montanelli malaperis.

— Via malsano estis terura, — diris li. — Mi sincere bedaŭras, ke mi nenion sciis antaŭe. Alie mi senprokraste ĉesigus tion.

Ojstro levis la ŝultrojn. — Milito estas milito, — diris li malvarme. — Via eminenco rigardas rimenojn teorie de la kristana vidpunkto, sed la kolonelo rigardas malsame. Li sendube preferas uzi ilin ne sur sia propra haŭto, kiel en m-m-mia kazo.  Sed tio estas nur afero de p-p-persona oportuneco. En nuna momento mi estas venkita... Ĉiuokaze, via eminenco, estas tre afable, ke vi vizitas min. Ĉu eble vi okazigas tion ankaŭ laŭ k-k-kristana moraleco? Vizitado de malliberuloj.. Aĥ, jes! Mi forgesis... "Tiu, kiu trinkigos unu el plej mizeraj... [citaĵo el Evangelio] kaj tiel plu. Kvankam tio ĉi ne estas flataĵo, sed "unu el plej mizeraj" estas devigata vin danki...

— Sinjoro Rivarez, — interrompis lin la kardinalo, — mi venis ĉi tien pro vi, sed ne pro mi. Se vi ne estus "venkita", kiel vi mem diris, mi neniam interparolus kun vi denove post nia lasta rendevuo. Sed vi havas duoblan privilegion: kiel arestito kaj malsanulo, tial mi ne povis rifuzi vian deziron vidi min. Ĉu vi efektive volas ion komuniki al mi, aŭ vi invitis min nur por amuziĝi insultante oldulon?

Respondo ne sekvis. Ojstro turniĝis kaj kovris la okulojn per unu mano.

— Mi... tre bedaŭras, ke maltrankviligas vin, — diris li sible post paŭzo, — bonvolu doni al mi akvon.

Sur fenestrobenko staris kruĉo da akvo. Montanelli ekstaris kaj alportis ĝin. Li kliniĝis super la arestito, ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn kaj iomete levis lin. Subite li eksentis, ke malvarmaj, malsekaj fingroj de Ojstro premis lian manon kiel vajco.

— Donu al mi vian manon pli baldaŭ por momento — traflustris Ojstro. — Ho, ja nenio ŝanĝiĝos! Nur por unu minuto!

Li premis brakon de Montanelli al sia vizaĝo kaj tuta lia korpo ektremis.

— Eltrinku akvon, — diris Montanelli.

Ojstro silente obeis, poste kuŝiĝis kaj refermis la okulojn. Li mem ne sukcesus ekspliki, kio okazis, kiam  mano de Montanelli tuŝis lian vizaĝon. Li konsciis nur, ke dum lia tuta vivo okazis nenio pli terura.

Montanelli altiris seĝon pli proksime al la dormobenko kaj eksidis. Ojstro kuŝis senmove kiel kadavro kun mortkolora, senviva vizaĝo. Post longa paŭzo li malfermis la okulojn kaj fiksis sian rigardon sur la kardinalo.

— Mi dankas vin, — li diris, — Mi... bedaŭras. Pri kio vi demandis min?

— Vi ne estas preta konversacii, se vi volas ion diri al mi, tiam mi venos morgaŭ.

— Bonvolu resti, via eminenco. Mi fartas bone. Kelkajn lastajn tagojn mi iom malfortiĝis. Parte tio estis simulado, se vi demandos la kolonelon, tiu konfirmos tion.

— Mi preferas mem konkludi — kviete respondis Montanelli.

— La kolonelo preferas la samon. Iufoje liaj konkludoj okazas spritaj. Tion estas malfacile supozi, kiam oni lin v-v-vidas, sed lian kapon vizitas originalaj ideoj. Lastan merkredon vespere, se mi ne eraras, ĉar tempo miksiĝis en mia kapo, mi petis lin doni al mi dozon da opio. Tion ĉi mi precize memoras. Li venis ĉi tien kaj deklaris: oni d-d-donos al mi opion kondiĉe, se mi komunikos nomon de homo malŝlosinta la pordon antaŭ mia eskapo. "Se vi reale estas malsanulo, tiam vi konsentos komuniki, se ne, tiam mi juĝos vian rifuzon, kiel pruvo de via simulado". Mi eĉ ne povis supozi, kiel k-k-komike aspektos lia deklaro. Amuza k-k-kuriozaĵo...

El lia brusto aperis laŭta, akresona rido. Poste li subite turniĝis al la silenta kardinalo kaj ekparolis tiel haste, ke lia balbutado estis preskaŭ nekomprenebla.

— Ĉu vi ankaŭ r-r-rigardas tion ĉi amuza? Nu, certe, ne.  Vi r-r-religiaj personoj  ne havas senton de humuro. Vi akceptas ĉion tragike. Ekzemple, tiunokte, en la katedralo, kiel solene vi aspektis! Mia figuro vestita kiel pilgrimulo ne taŭgis por k-k-komparo kun vi. Eĉ nun vi vidas n-n-nenion komikan en via vizito al mi.

Montanelli ekstaris.

— Mi venis aŭskulti vin laŭ via peto, sed mi vidas, ke vi estas tro emociiĝinta por ion diri. La kuracisto donos al vi sedativon kaj vi devas dormi, morgaŭ mi revenos.

— Dormi?  Ho, mi ankoraŭ dormos sufiĉe, via eminenco, kiam vi d-d-donos vian sankcion al la kolonela plano! Unco da plumbo estas bonega sedativo.

— Mi ne komprenas vin, — mire diris Montanelli.

Ojstro reridis.

— Via eminenco, via eminenco, vereco estas unu el ĉefaj k-k-kristanaj virtoj! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel insiste provas la kolonelo akiri vian k-k-konsenton pri milita tribunalo? Ne rezistu, via eminenco, ĉiuj viaj fratoj prelatoj agus same. Cosi fan tutti [22]. Via konsento n-n-nenion malutilos, ja tiu bagatelo ne valoras ĉiujn viajn sendormajn noktojn, kiujn vi pasigis...

— Bonvolu haltigi vian ridon por minuto, — interrompis lin Montanelli, — kaj diru al mi, de kie vi tion eksciis? Kiu informis vin pri tio ĉi?

— Ĉu la kolonelo ne diris al vi, ke mi estas d-d-diablo, sed ne homo? Ne?  Al mi li ripetis tion ĉi ofte. Mi iomete scipovas penetri pensojn de aliaj homoj. Vi, via eminenco, rigardas min kiel ekstreme m-m-malagrablan viron kaj tre volus, ke iu alia decidus mian sorton kaj samtempe via sentiva konscienco restus en paco. Ĉu mi pravas?

— Aŭskultu min, — diris Montanelli kaj eksidis apud li kun tre grava mieno. — Vi pravas kaj ne gravas kiamaniere vi malkovris tion ĉi. Kolonelo Ferrari supozas, ke viaj amikoj denove provos liberigi vin kaj volas preventi tion per... rimedo, kiun vi jam menciis. Vi vidas, ke mi estas tute sincera kun vi.

— Verdiremo de via eminenco estas fame konata — diris Ojstro amare.

— Vi certe scias, — pluigis Montanelli, — ke en sekularaj aferoj mi ne havas jurisdikcion, mi estas episkopo, sed ne legato. Tamen en tiu ĉi distrikto mi havas sufiĉe grandan influon, tial la kolonelo, mi opinias, dubinde efektivigos iujn ekstremajn rimedojn sen mia, almenaŭ implicita, konsento. Ĝis hodiaŭ mi oponis lian planon. Nun li insiste inklinigas min al sia flanko asertante, ke ĵaŭde, kiam popolamaso kolektiĝos por festado, viaj armitaj amikoj provos denove liberigi vin, kaj rezulte okazos sangoverŝado. Ĉu vi aŭskultas min?

Ojstro indiferente rigardis la fenestron. Li turniĝis kaj respondis per laca voĉo.

— Jes, mi aŭskultas.

— Ŝajne vi efektive malbone fartas hodiaŭ. Venu mi morgaŭ matene, por ke vi povu pli serioze eniĝi la aferon.

— Mi volus fini ĝin hodiaŭ,—  same lace replikis Ojstro. — Mi atentas ĉion, kion vi diras.

— Do, — pluigis Montanelli, — se tio estas vero kaj ekzistas reala danĝero de ribelo, sekve mi prenas grandan respondecon sur sin oponante al la kolonelo. Mi supozas, ke parte liaj vortoj havas veron. Aliflanke al mi ŝajnas, ke lia persona antipatio al vi malhelpas lin esti senpartia kaj devigas pliigi danĝeron. Pri tio mi konvinkiĝis, kiam mi ekvidis pruvojn de lia indigniga krueleco. — La kardinalo ekrigardis rimenojn kaj katenon kuŝantajn sur la planko. — Mia konsento signifas morto por vi. Mia rifuzo rezultigos grandan riskon por vivo de tute senkulpaj homoj. Mi tre serioze meditis pri tio ĉi kaj penis trovi racian alternativon Kaj jen kion elpensis mia cerbo.

— Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe nur vera kristano kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas cin..." [citaĵo el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la dekstra mano de via eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas klara. Ĉu vi ne povis diri tion ĉi sen tia longa prefaco?

Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la diskutata subjekto lacigis lin.

— Do, — pluigis li post kurta paŭzo, — ĉu tia estis decido de via eminenco?

— Ne.

Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn post la kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo malleviĝinta sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de lia seĝo. Aĥ, tiu ĉi olda, kutima gestado!

— Mi tiel decidis, — fine diris Montanelli levante la kapon, — kiel neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas vidi min, mi venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn manojn.

— En miajn manojn?

— Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ episkopo, aŭ juĝisto; mi venis kiel unu ordinara homo al la alia.  Mi ne demandos vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la kolonelo, ĉar mi tre bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne malkovros al mi. Sed starigu vin sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj vivos ne longe. Mi volus eniĝi en mian tombon sen sango sur miaj manoj.

— Ĉu nun sango forestas sur manoj de via eminenco?

Montanelli apenaŭ blankiĝis, sed daŭrigis per kvieta voĉo: — Tutan mian vivon mi kontestis reprezaliojn kaj kruelecon, kie mi trafis ilin. Mi neniam aprobis mortpunon en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi protestis kontraŭ militaj komisionoj, kiam potencis la antaŭa papo, pro kio perdis lian favoron. Tutan mian influon ĝis nun mi uzis por karitato. Konfidu al mi, mi parolas veron. Nun antaŭ mi troviĝas malfacila dilemo. Se mi rifuzos planon de la kolonelo, tiam mi ĵetos la urbon en danĝeron de ribelo kaj ĝiaj konsekvencoj; se mi provos savi vivon de unu homo, kiu blasfemis kontraŭ mia religio, kiu multfoje insultis min persone... Cetere, tio ĉi ne gravas. Mi firme kredas, ke, se lia vivo estos savita, do li uzos ĝin por malbono, tamen temas pri homa vivo...

Li paŭzis kaj reparolis: — Sinjoro Rivarez, ĉio, kion mi sciis pri via antaŭa agado, prezentas vin en miaj okuloj kiel viron malbonan, kruelan, kiun kapablas haltigi neniu obstaklo. Parte mi same opinias nun. Tamen dum du lastaj semajnoj mi konvinkiĝis, ke vi estas brava viro kaj fidela al viaj amikoj. Vi ricevis amon kaj admiron de soldatoj, kion sukcesas ne ĉiu. Povas esti, ke mi eraras kaj vi estas pli bona viro, ol vi ŝajnas al mi. Al tiu, pli bona viro, mi apelacias kaj petas diri al mi elkore, se li estus sur mia loko: kion li efektivigus?

Post longa silento Ojstro ekrigardis Montanelli: — Ĉiuokaze mi decidus ĉion mem kaj ne timus respondecon pro siaj agoj. Mi ne demandus aliajn homojn hipokrite kaj malkuraĝe, kiel preferas agi kristanoj, solvi miajn problemojn!

Vortoatako estis tute neatendita kaj ĝia impeteco tiel kontrastis kun antaŭa indiferenteco de Ojstro, ke ŝajnis li forĵetis maskon de sia vizaĝo.

— Ni ateistoj, — daŭris li furioze, — opinias, ke homo devas porti sian ŝarĝon ĝisfine, malgraŭ ĝia pezo, se li ĝin prenis propravole! Se li ne sukcesos porti ĝin kaj falos, tiam li kulpos mem. Sed kristano lamentas kaj apelacias al sia dio, al siaj sanktuloj aŭ, se tiuj ne helpas, eĉ al siaj malamikoj, por trovi ies dorson, sur kiun li povus translokigi sian ŝarĝon. Ĉu ekzistas regulo en via biblio, en via misalo aŭ en iu farisea teologia libro, kiu parolas pri tio, ke vi devas viziti min kaj meti vian demandon? Ĉu vi pensas, ke mia propra ŝarĝo ne sufiĉas kaj do necesas aldoni ankaŭ  vian respondecon sur miajn ŝultrojn? Rememoru vian Jesuon, kiu estis postulema ĝis lasta groŝo, do agu same! Finfine vi mortigos nur ateiston, viron, kiu elstaras el ordinarularo, kaj tio ne estos granda krimo, certe!

Li paŭzis, enspiris plenan bruston kaj daŭris kun sama pasio: — Kaj VI parolas pri krueleco! Eĉ tiu dikpuga azeno ne sukcesus tiel turmenti min dum tuta jaro, kiel turmentis vi min kelkajn minutojn. Lia intelekto ne sufiĉas por tio. Ĉio, kion li kapablas elpensi, estas streĉado de rimenoj, kaj poste liaj risurcoj konsumiĝas. Ĉiu malsaĝulo povas samon efektivigi! Kaj vi... "Bonvolu subskribi vian propran mortoverdikton. Mi estas tro korfavora, por fari tion per mia mano". Ho! Nur kristano povas proponi tiun ĉi fiaĵon... ĝentila, kompatema kristano, kiu paliĝas, kiam vidas rimenojn ege stringantajn fremdan korpon. Mi devus supozi, kiam vi venis ĉi tien kiel korfavora anĝelo,  kiun indignigis "barbareco de la kolonelo", ke reala turmentado nur komenciĝas! Kial vi tiel rigardas min? Certe konsentu kaj iru hejmen tagmanĝi. La tuta ludo ne valoras kandelon. Diru al via kolonelo, ke li povas min pafmortigi, aŭ pendumi, aŭ rosti vivan pro lia plezuro, nur faru ĉion kiel eble plej baldaŭ!

Ojstro estis tute nerekonebla. Li furioziĝis, tremis kaj spiregis, liaj okuloj rebrilis kun verda reflekto, kiel okuloj de sovaĝa kato.

Montanelli rigardis lin silente. Li nenion komprenis en tiu ĉi torento de frenezaj riproĉoj, sed li komprenis, ke saman ekstazon povas sperti nur homo trafinta ekstremon. Tial li forgesis antaŭajn insultojn.

— Trankviliĝu, — li diris. — Mi ne volis martirigi vin. Mi ankaŭ ne volis ŝarĝi vin plu transdonante mian respondecon. Neniu viva kreaĵo rajtas riproĉi min pri tio...

— Tio estas malvero! — ekkriis Ojstro kaj liaj okuloj fulmis. — Kaj episkopeco?

— Episkopeco?

— Aĥ! Ĉu vi forgesis ĝin?  Forgeso estas tiel simpla! "Se vi ekvolos, Arturo, mi rifuzos..."  Mi jam estis devigita decidi vian vivon anstataŭ vi mem.., kiam mi estis deknaŭjara! Se tio ne estus tiel abomena,  tio indus amuzon.

— Stop! — ekkriis  Montanelli kaj ĉirkaŭbrakis sian kapon, poste li despere mallevis la brakojn, malrapide proksimiĝis al la fenestro, eksidis sur fenestrobenkon kaj premis sian frunton al krado. Ojstro tremis kaj atente rigardis lin.

Montanelli stariĝis kaj revenis al Ojstro. Liaj lipoj estis palaj kiel cindro.

— Mi tre bedaŭras, — diris li penante aspekti en sia kutima kvieta maniero, — sed mi devas iri hejmen. Mi ... malbone fartas.

Li tremis kvazaŭ li febris. Tuta furiozeco de Ojstro tuj malaperis.

— Padre, ĉu vi ne vidas...

Montanelli deflankiĝis kaj haltis.

— Nur ne tio! — traflustris li. — Dio mia, ĉio, sed ne tio! Mi freneziĝas...

Ojstro levetiĝis, apogis sin per kubuto kaj prenis tremantajn manojn de Montanelli en la siaj: — Padre, ĉu vi ne komprenas, ke mi reale ne dronis?

Manoj, kiujn li tenis, subite malvarmiĝis. Venis profunda silento. Poste Montanelli genufleksis kaj metis sian kapon sur bruston de Ojstro.


* * *

Kiam li levis la kapon, la suno jam subiris kaj ĝia lasta rebrilo estis estingiĝanta en okcidento. Ili forgesis tempon kaj lokon, vivon kaj morton, kaj tion, ke ili estis malamikoj.

— Arturo, — traflustris Montanelli, — ĉu vi reale resurektis kaj revenis al mi?

— Resurektis... — ripetis Ojstro kaj ektremis. Li metis sian kapon sur brakon de Montanelli, kaj tiam ekŝajnis, ke patrino karesas sian malsanan infanon.

— Vi revenis.., vi revenis finfine!

Ojstro ekspiregis.

— Jes, — diris li, — kaj vi devas batali pro mi aŭ mortigi min.

— Ho, silentiĝu, carino [1]! Forgesu ĉion! Ni ambaŭ kvazaŭ du infanoj vagadis en obskuro kaj ŝajnis kiel fantomoj unu al la alia. Nun ni renkontiĝis kaj eliris en lumon. Mia malfeliĉa knabo, kiel vi ŝanĝiĝis! Oceanaj ondoj de mizero pasis super via kapo... super vi, kiu antaŭe entenis tiom da ĝojo de vivo! Arturo, ĉu reale tiu estas vi? Mi tre ofte sonĝis, ke vi estas apude, sed post vekiĝo trovis nur mallumon kaj malplenon. Ĉu eble sonĝo daŭras? Donu al mi ion materialan, por ke mi povu konvinkiĝi. Rakontu, kiel ĉio okazis!

— Ĉio okazis sufiĉe simple. Mi kaŝis min en negocia ŝipo kaj atingis Sudan Amerikon.

— Kaj tie?

— Tie mi vivis, se oni povas tiel diri... Ho, de tiam, kiam vi instruis al mi filozofion en la teologia seminario, mi spertis multon! Vi diris, ke sonĝis min... Mi vin sonĝis ankaŭ...

Li ektremis kaj paŭzis.

— Tio estis, — li daŭris abrupte, — kiam mi laboris en minejo en Ekvadoro...

— Kiel ministo?

— Ne, kiel helpanto de ministo kune kun kulioj. Ni loĝis en barako staranta apud faŭko de la minejo. Tiam mi suferis pro sama malsano, kvankam mi ĉiutage portis pezajn ŝtonojn sub la arda suno. Unu nokton mi sonĝis, kiel vi malfermis la pordon. Vi tenis enmane krucifikson, kiu similis krucifikson pendantan surmure ĉi tie. Vi preĝis kaj pasis preter mi tre proksime. Mi ekkriis petante vin iel ajn helpi al mi: doni venenon aŭ tranĉilon, por ĉesigi miajn suferojn antaŭ mia freneziĝo... Kaj vi, aĥ...!

Per unu mano li kovris siajn okulojn kaj per la alia tenis Montanelli.

— Laŭ via vizaĝo mi vidis, ke vi aŭdis min, sed vi eĉ ne rigardis mian flankon kaj plu preĝis. Poste vi kisis la krucifikson, turniĝis kaj traflustris: — Mi tre kompatas vin, Arturo, sed mi ne rajtas aperigi miajn sentojn... Li ekkoleros. Tiam mi ekrigardis Kriston kaj ekvidis, ke lia ligna imago ridas... Poste mi rekonsciiĝis, ekvidis  la barakon kaj kuliojn kun ties lepro, kaj komprenis, ke por vi pli gravas favoro de via diabla dio, ol mia savado el la infero. Kaj mi tion ĉi memorfiksis. Sed nun, kiam vi tuŝis min, mi tuj ĉion forgesis, kvankam mi same estas malsana. Ja mi amis vin iam... Tamen nuntempe inter ni povas okazi nenio, krom milito, milito, milito... Por kio vi tenas mian manon? Ĉu vi ne komprenas, ke dume vi kredas vian Jesuon ni estos malamikoj?

Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan manon de Ojstro: — Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis mian konfesion dum la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun, kiam li redonis vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis vin.

— Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.

— Arturo!

Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro pluigis, kvazaŭ li nenion aŭdis: — Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne povas manpremi super la profunda abismo, kiu disigas nin. Se vi ne sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun objekton, — li ekrigardis la krucifikson pendantan surmure, — tiam donu vian sankcion al la kolonelo...

— Sankcion! Dio mia... sankcion... Arturo, sed mi amas vin!

Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.

— Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?

Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian animon kaj alpremis liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj velkinta, kiel folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis kaj antaŭ li denove aperis darka malpleno.

— Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!

— Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis sklavo sur sukeraj plantejoj? Vi tremas nun... Aĥ, tiuj korfavoraj sanktuloj! Laŭ volo de dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu. Samtempe via filo mortas! Vi diris, ke amas min... Via amo estas sufiĉe kara por mi! Ĉu vi efektive pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi, antaŭa Arturo revenis? Ja mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj purigis ĉevalejojn de kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi estis histriono en vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido. Mi obeis ĉiun nigran beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia piedo. Min oni malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon, petis manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue oni nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii ĉion? Kaj nun... vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio? Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo?  Ĉu li suferis pro vi tiel, kiel suferis mi?  Pro kio vi amas lin pli ol min?  Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj tie, kaj tie...

Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn cikatrojn.

— Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj suferoj estas falsaj! Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas neniuj aliaj torturoj, kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion mi travivis! Tamen mi ne volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj hardigis mian animon per tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci batalon kontraŭ via dio. Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian koron kontraŭ freneziĝo kaj morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan viktimon, kiu estis krucumita ses horojn kaj poste resurektis. Padre, min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi ankaŭ resurektis! Kion vi faras kun mi? Kion vi faras kun mi?..

Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona idolo, kaj similis mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro komencis akuzi lin, li ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li trankviliĝis.

Post longa silento li ekparolis per senviva, paca voĉo: — Arturo, ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas kompreni. Kion vi petas de mi?

Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.

— Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas libere preferi el ni ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi elektos lin, tiam restu kun li.

— Mi ne komprenas, — Montanelli ripetis lace. — Pri kiu elekto vi parolas? Mi ne povas elstreki la pasintecon.

— Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam demetu vian krucon de la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas novan eskapon por mi kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos nin ekster la limo, tie vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se via amo al mi ne sufiĉas kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi, tiam iru al la kolonelo kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze forlasu min urĝe, por ke mi plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.

Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian deziron.

— Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed... iri kune kun vi... ne. Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.

— Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas kompromisojn plu, padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki vian postenon aŭ kapitulaci antaŭ la kolonelo.

— Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?

— Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi volas disigi egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al via satana dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li, do vi ne apartenas al mi.

— Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo, Arturo! Vi frenezigas min!

Ojstro frapis permane ĉe la muro.

— Vi povas elekti inter ni, — ripetis li.

Montanelli prenis de la brusto kaŝitan etan paperon. — Vidu — diris li.

"Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon."

Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.

— Kia belega estas la deknaŭjara aĝo!  Efektive  preni martelon kaj rompi aĵon estas tre simple. Same simpla tio estas hodiaŭ, kvankam mi mem trafis sub martelo.  Kio koncernas vin, do vi ankoraŭ  trovos multajn homojn, kiujn vi same trompos, kaj ne timu, ke ili iam senmaskigos vin.

— Kiel vi volas, — diris Montanelli. — Eventuale mi sur via loko agus same senkompate, tion nur dio scias. Mi ne povas okazigi tion, kion vi postulas, Arturo, sed ĉion, kion mi kapablas, mi nepre efektivigos. Mi kontribuos vian eskapon kaj, kiam vi estos en sendanĝero, okazos akcidento kun mi: aŭ mi falos en abismon, aŭ mi eltrinkos venenon anstataŭ sedativon. Elektu, kion vi preferas? Nenion alian mi povas fari. Tio estos granda peko, sed mi esperas, ke dio pardonos min, ja li estas pli korfavora...

Ojstro etendis al li siajn manojn: — Ho, tio estos troa! Estos troa! Kion mi faris, ke vi tiel perceptas miajn eldiraĵojn. Kvazaŭ mi volas venĝi al vi! Ĉu vi ne vidas, ke mi volas savi vin? Kiam vi finfine komprenas, ke mi amas vin?

Li reprenis manojn de Montanelli kaj komencis kovri ilin per siaj kisoj kaj larmoj.

— Padre, iru kune kun ni! Kio ligas vin kun la morta mondo de sacerdotoj kaj idoloj? Ja ili estas cindro de la pasintaj jarcentoj! Ili jam forputris kaj disvastigas nur venenon kaj koton! Forlasu tiun ĉi pestan eklezion kaj iru kune kun ni al lumo! Padre, ni estas vivo kaj juneco, ni estas eterna printempo, ni estas futuro! Padre, aŭroro jam baldaŭ venos, ĉu vi volas vidi sunleviĝon? Vekiĝu kaj forgesu noktajn koŝmarojn, komencu vian vivon denove! Padre, mi ĉiam amis vin, ĉiam, eĉ tiam, kiam vi mortigis min...  Ĉu vi mortigos min dufoje?

Montanelli haste eltiris siajn manojn. — Ho, dio, kompatu min! — li ekkriis. — ARTURO, VI HAVAS LA PATRINAJN OKULOJN!

Venis profunda, longa silento. Ili interrigardis unu la alian en griza duonobskuro kaj ambaŭ ties koroj malvarmiĝis pro teruro.

— Diru al mi ion ankoraŭ — traflustris Montanelli. — Donu almenaŭ iun esperon!

— Ne. Mi bezonas vivon, nur pro batalo kontraŭ sacerdotoj. Mi ne estas homo, sed tranĉilo! Se vi konservos mian vivon, sekve sankcios uzon de tranĉilo.

Montanelli turniĝis al la krucifikso.

— Dio! Ĉu vi aŭdas?..

Lia voĉo malaperis en malproksimo. Respondo ne sekvis. Mokema diablo vekiĝis denove en Ojstro.

— Alvoku lin pli laŭte, ŝajne li nun dormas...

Montanelli erektis, kvazaŭ pro tio, ke lin oni frapis. Minuton li staris rigardante antaŭen. Poste li eksidis sur randon de la dormobenko, kovris la vizaĝon permane kaj ekploregis. Longa tremado pasis tra korpo de Ojstro kaj frida ŝvito aperis sur lia frunto. Li sciis signifon de tiuj larmoj.

Tial li tiris litkovrilon sur sian kapon, por ne aŭdi ploregon. Verŝajne li devas morti, li, kiu estis tia vigla kaj vivoplena. Sed plorego aŭdiĝis en liaj oreloj, penetris lian cerbon kaj sangon.

Montanelli ploregis kaj larmoj gutis inter liaj fingroj. Fine li eksilentis kaj, kiel infano, sekigis siajn okulojn per naztuko. Li ekstaris kaj la naztuko falis de sur lia genuo sur la plankon.

— Plua konversacio estos vana. — li diris. — Ĉu vi komprenis min?

— Mi komprenis, — respondis Ojstro apatie. — Tio ne estas via kulpo. Via dio estas malsata kaj bezonas nutraĵon.

Montanelli turniĝis al li. Veninta silento estis pli terura ol tombo, kiun oni devos elfosi por unu el ili. Ambaŭ rigardis unu la alian, kiel amantoj, kiujn oni perforte disigis, nekapablaj superi aperintan barieron.

Ojstro estis la unua, kiu mallevis siajn okulojn. Li premiĝis kaŝante la vizaĝon kaj Montanelli komprenis sencon de lia gesto, kiu signifis "Foriru!" Li turniĝis kaj forlasis la kameron. Post unu momento Ojstro elbenkiĝis kaj ekkriis: — Ho, mi ne sukcesos eltoleri tion! Padre, revenu! Revenu!

La pordo estis ŝlosita. Li longe ĉirkaŭrigardis la kameron kaj konstatis, ke ĉio finiĝis. Galileano konkeris [23].

En la prizona korto tutan nokton milde flustris herbo, kiu baldaŭ velkos pro ĝia elradikigo per fosilo. Ojstro sole kuŝis en obskuro kaj ploris...